Kajero 146084

La unua predika turneo de Galileo

La unua publika predikorondo en Galileo komencis la Dimanĉon 18-an de Januaro p.K. 28, kaj daŭris dum ĉirkaŭ du monatoj, kaj ĉesis kun la reveno en Kapernaumon la 17-an de Marto. Dum tiu rondvizito Jesuo kaj la dek du apostoloj, asistaj de la malnovaj apostoloj de Johano, predikis la evangelion kaj baptis kredantojn en Rimon, Jotapata, Rama, Zebulun, Iron, Giŝala, Korazin, Madon, Kana, Najn, kaj Endor. En tiuj urboj ili restis kaj instruadis, sed en multaj aliaj urbetoj ili proklamis la evangelion de la regno kiam ili trapasis ilin.

Estis la unuafoje, ke Jesuo permesis al siaj asociitoj prediki sen limigoj. Dum tiu rondo li atentigis ilin nur en tri okazoj. Li avertis ilin resti fore de Nazareto kaj esti diskretaj pasante tra Kapernaumo kaj Tiberias. Estis fonto de granda kontentiĝo pour la apostoloj senti, ke ili estis fine liberaj prediki kaj instrui senrestrikte, kaj ili ĵetiĝis en la laboro prediki la evangelion, helpi la malsanulojn, kaj bapti la kredantojn, kun granda seriozeco kaj ĝoje.

PREDIKADO EN RIMON

La urbeto de Rimon estis antaŭlonge dediĉita al la adoro de Babilona aerodio, Raman. Multaj antaŭaj Babilonaj kaj pli fruaj Zoroastraj instruoj estis ankoraŭ entenitaj en la kredoj de la Rimonitoj; tial Jesuo kaj la dekduuloj pasigis multe da tempo por la tasko klarigi la diferencon inter tiuj malnovaj kredoj kaj la nova evangelio de la regno. Petro entiu okazo predikis unu el grandaj predikoj de sia komencanta kariero pri “Aaron kaj la ora bovido.”

Kvankam multe da urbanoj de Rimon iĝis kredantoj en la Jesuaj instroj, tiuj ĉi kaŭzis grandan konfuzon ĉe iliaj samreligianoj de la postaj jaroj. Estas malfacile konverti naturajn adorantojn al la plena kunuleco de la adoro de spirita idealo dum la mallonga tempo de simpla homvivo.

Multaj el la pli bonaj Babilonaj kaj Persaj nocioj pri lumo kaj mallumo, bono, malbono, tempo kaj eterneco, estis pli malfrue inkluzivitaj en la doktrinoj de la tiel-nomata Kristanismo, kaj ilia inkluzivo igis la Kristanajn instruojn pli tuje ekcepteblaj por la popoloj de la Ekstremoriento. Same, la inkluzivo de multe da Platonismaj teorioj pri la ideala spirito aŭ la nevideblaj pratipoj de ĉiuj videblaj kaj materiaj aĵoj tiaj, kiaj pli malfrue ili estis adaptitaj de Filono al la Hebrea teologio, igis la Kristanajn instruadojn de Paŭlo pli facile akcepteblaj de la okcidentaj Grekoj.

Estis en Rimon, ke Todan la unuafojo aŭdis la evangelion de la regno, kaj li portis plu malfrue tiun mesaĝon en Mezipotamion kaj plue. Li estis inter la unuaj prediki la bonajn novaĵojn al tiuj, kiuj loĝis transe de Eŭfrato.

2. EN JOTAPATA

Kvankam la ordinaruloj de Jotapata volonte aŭskultis Jesuon kaj liaj apostolojn kaj kvankam multaj akceptis la evangelion de la regno, estis la parolo al la dudek kvaruloj, la duan vesperon de ili restado en tiu urbeto, kiu stampas la mision en Jotapata. Natanaelo estis konfuzita en sia menso pri la Majstraj instruoj koncernantaj preĝo, dankopreĝo, kaj adoro, kaj por respondi al lia demando Jesuo parolis daŭrege por klarigi sian instruon. Resumita en moderna frazeologio, tiu parolo povas esti prezentita kiel emfazanta la sekvantajn punktojn:

1. La konscia kaj persista konsidero de la maljustego en la koro de la homo grade malkonstruis la preĝan konektadon inter la homa animo kaj la spiritaj cikkvitoj de komuniko inter homo kaj lia Dio. Kompreneble Dio aŭdas la peton de sia infano, sed kiam la homa koro memdecide kaj persiste ŝirmas konceptojn de maljustego, de tio rezultas la perdon de persona komuneco inter la tera infano kaj lia ĉiela Patro.

2. Kiam preĝo estas neakordigebla kun la konataj kaj estigataj leĝoj de Dio, ĝi estas abomenindaĵo por la Paradizaj Diaĵoj. Se homo ne volas aŭskulti kiam la Dioj parolas al sia kreo laŭ la leĝoj de la spirito, menso kaj materio, la ago mem de tia konscia kaj memdecida disdegno de la kreitaĵo malpersvadis la spiritajn personecojn aŭskulti la personajn petojn de tiaj senleĝaj kaj malobeemaj mortemuloj. Jesuo citis al siaj apostoloj el la profeto Zeĥaria: “Sed ili rifuzis aŭskulti, ŝultrolevis, kaj ŝtopis siajn orelojn por ne aŭdi. Jes ili igis siajn korojn sencedaj kiel ŝtono pro timo, ke ili aŭdas mian leĝon kaj la parolon, kiun mi sendis per mia spirito far la profetoj; pro tio la rezultoj de iliaj malbonaj pensoj alvenas kiel granda kolero sur iliajn kulpajn kapojn. Kaj okazis, ke ili kripetegis mizerikordon, sed tie neniun orelon estis por aŭdi.” Kaj Jesuo citis la proverbon de la saĝulo, kiu diris: “Kiu deturnas sian orelon por ne la dian leĝon aŭdi, eĉ lia preĝo estos abomenindaĵo.”

3. Malfermante la homan ekstremon de la komunikokanalo inter Dio kaj homo, la mortemuloj igas tuje havebla la senhaltan fluon de dia ministerio kontraŭ la kreitaĵoj de la mondoj. Kiam homo aŭdas en sia homa koro Dian spiriton paroli, tia eksperienco implicas la fakton, ke dio simultane aŭdas la preĝon de tiu homo. Eĉ la pardono de peko funkcias laŭ tiu sama neeraripova maniero. La ĉiela Patro pardonis al vi, eĉ antaŭ ol vi estas pensinta peti al li, sed tia pardono ne estas havebla en via persona religia sperto, ĝis vi pardonas al viaj homaj kompanioj. Dia pardono fakte ne estas kondiĉita per via pardono kontraŭ viaj kompanoj, sed sperte ĝi estas tiele kondiĉita. Kaj tiu fakto de sinkrono de dia kaj homa pardono estis do rekonata kaj inkluzivata en la preĝo, kiun Jesuo instruis al la apostoloj.

4. Estas baza leĝo de justeco en la universo, kiun la mizerikordo ne povas ruztrompi. La neprofitcelaj gloroj de la Paradizo ne povas esti ricevitaj de egoista kreitaĵo de la regnoj de tempo kaj spaco. Eĉ la infinita amo de Dio ne povas devigi la savon de eterna vivo al iu ajn mortemula kreitaĵo, kiu ne elektas transvivi. Mizerikordohavas grandan liberecon de elverŝo, sed, post ĉio, estas mandatoj de justeco, kiujn eĉ la amo kunigita kun la mizerikordo ne povas efektive abrogacii. Denove Jesuo citis el la Hebreaj Skribaĵoj: “Mi vokis kaj vi rifuzis aŭdi; mi etendis mian manon, kaj neniu rigardis. Vi neniigis ĉiujn miajn konsilojn, kaj vi reĵetis mian malaprobon, kaj kaŭze de tiu ribela sinteno iĝas neeviteble, ke vi vokos min kaj malsukcesos ricevi respondon. Ĉar vi estos reĵetinta la vivvojon, vi povos min serĉi dum via sufertempo, sed vi ne trovos min.”

5. Kiuj deziras ricevi mizerikordon devas montri kompaton; ne juĝu por ne esti juĝitaj. Vi estos juĝitaj laŭ la spirito per kiu vi juĝas aliajn. Mizerikordo ne plene abrogacias universan senpartiecon. En la fino aperos, ke vere: “Iu ajn ne volas aŭdi la krion de la malriĉulo, ankaŭ iam krios helpon, kaj neniu aŭdis lin.” La sincereco de iu ajn preĝo estas la garantio, ke ĝi estos aŭdita; la spirita saĝeco kaj universa konformeco de iu ajn peto estas la decidigaj faktoroj de la momento, maniero, kaj grado de la respondo. Saĝa patro ne respondas litere la stultajn petojn de siaj malkleraj kaj senspertaj infanoj, kvankam la infanoj povas trovi multe da plezuro kaj realan animan kontetigon petante tiel absurde.

6. Kiam vi estos plene dediĉitaj fari la volon de la ĉiela Patro, la respondo al ĉiuj viaj petoj estos sukcesota, ĉar viaj preĝoj plene akordiĝos kun la Patra volo, kaj la Patra volo estas ĉiam manifesta en lia tuta vasta universo. Kion la vera filo deziras kaj la infinita Patro volas ESTAS. Tia preĝo ne povas resti sen respondo, kaj neniu alia speco de peto povas esti plene elaŭda.

7. La krio de justulo estas la fidago de la infano de Dio, kiu malfermas la pordon de la magazeno, en kiu la Patro staplas bonecon, veron, kaj mizerikordon; kaj tiuj bonaj donacoj atendas de longtempe la filan venon kaj lian personan alproprigon de ili. Preĝo ne ŝanĝas la dian sintenon kontraŭ la homo, sed ĝi ŝanĝigas la homan sintenon kontraŭ la senŝanĝa Patro. Estas la motivo de la preĝo, kiu donas al ĝi paspermeson al la dia orelo, ne la socia, ekonomia aŭ surface religia statuso de tiu, kiu preĝas.

8. Preĝo ne povas esti uzita por eviti la templimojn aŭ trsupreniri la spacajn handikapojn. Preĝo ne estas tekniko destinita por pligrandiĝi mem aŭ por gajni nejustan avantaĝon sur iu ajn kunuloj. Komplete egoista animo ne povas preĝi en la vera signifo de la termino. Diris Jesuo: “Estu via plejsupera delico laŭ la karaktero de Dio, kaj li certe plenumos la sincerajn dezirojn de via koro.” Konfidu viajn vojojn al la Sinjoro; havu konfidon al li, kaj li agos.” “ĉar la Sinjoro aŭdas la krion de la senhavulo, kaj li konsideros la preĝon de la bezonanto.

9. “Mi estas eliĝinta el la Patro. Se, do, vi estas iam en la dubo pri kio vi devus peti al la Patro, petu en mia nomo, kaj mi prezentos vian peton konforme al viaj bezonoj kaj deziroj kaj laŭ la volo de mia Patro.” Atentu kontraŭ la granda danĝero iĝi egocentra en viaj preĝoj. Evitu preĝi multe por vi mem; preĝu pli por la spirita progreso de viaj fratoj. Evitu la materiiajn preĝojn; spirite preĝu kaj por la abundo de la spiritaj donacoj .

10. Kiam vi preĝas por la malsanulo kaj la afliktito, ne antaŭvidu, ke viaj petoj anstataŭas la amon kaj inteligentan ministerion kontraŭ la bezonoj de tiuj afliktitoj. Preĝu porla bonstato de viaj familioj, amikoj, kaj kunuloj, sed speciale preĝu por tiuj, kiuj malbenas vin, kaj faru amemajn preĝojn por tiuj, kiuj persekutas vin. “Pri kiam preĝi, mi nenion diros. Nur la spirito, kiu loĝas en vi, povas instigi vin eldiri tiujn petojn, esprimoj de via ena rilato kun la Patro de la spiritoj.”

11. Multaj preĝas nur kiam ili estas en la malfacilaĵoj. Tia praktiko estas senpripensa kaj trompa. Vere vi bone faras preĝi kiam vi estas turmentita, sed vi devus ankaŭ esti atentaj paroli kiel filo al via Patro eĉ kiam ĉio glatas pri via animo. Ĉiam viaj realaj petoj restu sekretaj. Ne lasu la homojn aŭdi viajn personajn preĝojn. Preĝoj de dankopreĝo estas taŭgaj por grupoj de adorantoj, sed la anima preĝo estas persona afero. Estas nur unu formo de preĝo, kiu konvenas al ĉiuj infanoj de Dio, kaj tio estas: “tamen estu plenumata via volo.”

12. Ĉiuj kredantoj al tiu evangelio devus sincere preĝi por la etendiĝo de la ĉiela regno. El ĉiuj preĝoj de la Hebreaj Skribaĵoj li aprobe komentis la peton de la Psalmisto: “En mi, ho Dio, kreu puran koron kaj renovigu rektan spiriton. Elpurigu el miaj sekretaj pekoj kaj antaŭgardu vian servanton fore de tromemfida transpaŝado.” Jesuo longdaŭrege komentis la rilaton inter la preĝo kaj la malzorgemaj kaj ofendaj paroloj, kaj citis: “Metu gardon, ho Sinjoro, al mia buŝo; gardu la pordon de miaj lipoj.” “La homa lango,” diris Jesuo “estas organo, kiun malmulte da homoj povas malsovaĝigi, sed la ena spirito povas transformi tiun sendisĉiplinan membron en afabla voĉo de toleremo kaj inspira ministerio de kompato.”

13. Jesuo instruis, ke la preĝo por iri laŭ la dian gvidadon sur la vojeto de la tervivo sekvis de proksime en graveco la peton por koni la Patran volon. Reale tio signifas, ke oni preĝas celante la dian saĝecon. Jesuo neniam instruis, ke homa kono kaj speciala lerteco povus esti gajnita per preĝo. Sed li instruis, ke Preĝo estas faktoro en la ekspansio de nia kapableco por akcepti la ĉeeston de la dia spirito. Kiam Jesuo instruis siajn asociitojn preĝi en spirito kaj vero, li klarigis, ke tio signifas preĝi sincere kaj konforme al sia propra klarigo, tutkore, inteligente, serioze kaj lojale preĝi.

14. Jesuo avertis siajn adeptojn ne kredi, ke iliaj preĝoj estis igitaj pli efikaj per multornamitaj ripetoj, elokventa frazeologio, fasto, pentofarado, aŭ oferdonoj. Sed li instigis siajn aprobantojn uzi preĝon kiel rimedo por leviĝi per la dankopreĝo ĝis la vera adoro. Jesuo bedaŭris trovi tiel malmulte da spirito de dankopreĝo en la preĝoj kaj adoro de siaj adeptoj. Tiuokaze, li diris citante el la Skribaĵoj,: “Estas bone dankpreĝi la Sinjoron kaj kanti laŭdojn en la nomo de la Plejaltulo, ĉiun matenon koni lian ameman-komplezemon kaj ĉiun vesperon lian fidelecon, ĉar Dio feliĉigis min per sia kreado. En ĉiu afero mi dankopreĝos konforme al la volo de Dio.”

15. Poste Jesuo diris: “Ne estu konstante tro anksiaj pri viaj ordinaraj bezonoj. Ne estu zorgoplenaj koncerne la problemojn de via tera ekzistado, sed pri ĉiuj tiuj aferoj, pere de preĝo kaj petego, en sincera spirito de dankopreĝo, eksponu viajn bezonojn antaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo.” Tiam li citis el la Skribaĵoj: “Mi laŭdos la nomon de Dio per kanto kaj gloros lin per dankopreĝo. Kaj tio pli bone plaĉos al la Sinjoro, ol la oferdono de bovo aŭ virbovo kun kornoj kaj hufoj.”

16. Jesuo instruis siajn adeptojn, ke kiam ili estis sin turnintaj al Patro per preĝoj, ili devu resti momenton en ricevema silento por doni al la enloĝanta spirito la pli bonan oportunon paroli al la atenta animo. La Patra spirito pli bone parolas al homo kiam la homa menso en sinteno de vera adoro. Ni adoras Dion pere de la enloĝanta spirito de la Patro kaj dank’al la iluminado de la homa menso per la ministerio de la vero. Adoro, instruis Jesuo, igas la adoranton pli kaj pli kiel la estaĵo, kiu estas adorita. Adoro estas transformanta sperto per kiu la finito grade alproksimigas kaj finfine atingas la ĉeeston de la infinito.

Kaj multajn aliajn veraĵojn Jesuo diris al siaj apostoloj pri homa komuneco kun Dio, sed malmulte el ili povis plene kompreni lian instruon.

3. HALTO EN RAMA

En Rama Jesuo havis la memorindan diskutadon kun la maljuna Greka filozofo, kiu instruis, ke scienco kaj filozofio estis sufiĉaj por kontentigi la bezonojn de homa sperto. Jesuo pacience kaj simpatie aŭskultis tiun Grekan instruiston, sed, kiam tiu ĉi estis fininta kaj allasante la veron de multaj diroj li rimarkigis ke li estis forgesinta en sia raporto pri la homa ekzisto klarigi “el kie, kial, kaj al kio,” kaj aldiris: “Tie vi haltas, ni komencas. Religio estas revelacio de la spiritaj realecoj al la homa animo, kiujn la menso neniam sole povus malkovri aŭ plene sondi. La intelektaj streboj povas riveli la faktojn pri la vivo, sed la evangelio de la regno malkaŝas la verojn de la ekzisto. Vi estas parolinta pri la materiaj ombroj de la vereco; nun ĉu vi volas aŭskulti dum mi parolos al vi pri la eternaj kaj spiritaj realecoj, kiuj projekcias tiujn transirajn kaj tempajn ombrojn de materiaj faktoj de mortemula ekzisto?” Dum pli ol unu horo Jesuo instruadis al tiu Greko la savajn veraĵojn de la regna evangelio. La maljuna filozofo sin lasis tuŝi de la Jesua maniero ektraktadi la temon, kaj ĉar li estis sincere korhonesta li rapide kredis al tiu savevangelio.

La apostoloj estis iomete embarasitaj pro la aperta maniero de Jesuo doni sian aprobon pri multaj propozicioj de la Greko, sed poste kaj private Jesuo diris al ili: “Miaj infanoj, ne miru, ke mi estis tolerema kontraŭ la filozofio de la Greko. Vera, aŭtentika, kaj intima certeco tute ne timas fremdan analizon, nek la vero indignas pro honesta kritiko. Neniam forgesu, ke netolero estas la masko kaŝanta la konservadon de sekretaj duboj pri la vereco de tio, kion oni kredas. Neniu estas en kiu ajn momento ĝenita pro la sinteno de sia najbaro, kiam li havas perfektan konfidon en la vero de tio, kion li tutkore kredas. Kuraĝo estas la konfido de profunde honesta iu pri la temoj, kiujn li deklaras kredi. Sinceraj homoj ne timas la kritikajn ekzamenojn de siaj veraj konvinkoj kaj noblaj idealoj.”

La duan vesperon en Rama, Tomaso metis al Jesuo tiun demandon: “Majstro, Kiel povas nova kredanto je via instruo vere scii, reale esti certa pri la vero de tiu evangelio de la regno?”

Kaj Jesuo diris al Tomaso: “Via certeco, ke vi estas eniranta en la regnan familion de la Patro, kaj ke vi eterne transvivos kun la infanoj de la regno, estas plene persona sperto- demando - fidodemando en la veroparolo. Spirita certeco estas la ekvivalento de via religia sperto pri la eternaj realecoj de dia vero; alidire ĝi egalas vianinteligentan komprenon de la veraj realecoj plus vian spiritan fidon, kaj minus vian honestajn dubojn.

La Filo posedas nature la vivon de la Patro. Vi estas ricevinta la vivantan spiriton de la Patro, vi estas do filoj de Dio. Vi postvivos vian vivon en la materia mondo de la karno, ĉar vi estas identigitaj kun la vivanta spirito de la Patro, la donaco de eterna vivo. Multaj, fakte, havis tiun vivon antaŭ ol mi venas el la Patro, kaj multaj aliaj estas ricevintaj tiun spiriton, ĉar ili kredis mian parolon; Sed mi deklaras, ke kiam mi reiros ĉe la Patro, li sendos sian spiriton en la korojn de ĉiuj homoj.

“Kvankam vi ne povas observi la laboron de la dia spirito en viaj mensoj, estas praktika metodo por malkovri la gradon al kiu vi estas cedinta la kontrolon de la animaj povoj al la instruado kaj gvidado de tiu enloĝanta spirito de la ĉiela Patro, kaj tio estas la grado de via amo kontraŭ viaj samuloj. Tiu Patra spirito estas parte samnatura, kiel la Patra amo, kaj ĉar ĝi superas homon, ĝi neeviteble kondukas en la direkton al la dia adoro kaj amema konsidero por la aliuloj. Unue vi kredas, ke vi estas filoj de Dio, ĉar mia instruo plikonsciigis vin pri la enaj direktivoj de enloĝanta ĉeesto de nia Patro; sed baldaŭ la Spirito de Vero estos disdonita sur ĉiun karnon; ĝi vivos inter homoj kaj instruos ĉiujn homojn ekzakte kiel mi nun vivas inter vi kaj parolas al vi la verdirojn. Kaj tiu Vera Spirito prirespondanta pri la spiritaj talentoj de viaj animoj, helpos vin scii, ke vi estas la filoj de Dio. La Vera Spirito, kunkigita kun la enloĝanta ĉeesto de la Patro, via spirito, kiu do loĝos ĉiujn homojn, kiel nun loĝas iujn, atestos, ke reale vi estas la filoj de Dio.

“Ĉiu tera infano, kiu sekvas la direktivon de tiu spirito iam konos la Dian volon, kaj iu ajn sin allasas al la volo de mia Patro eterne vivos. La vojo de la tera vivo ĝis la eterna stato ne estis klarigita al vi, sed estas vojo, kiu ĉiam estis, kaj mi venis por igi tiun vojon nova kaj vivanta. Iu ajn eniras en la regnon havas jam la eternan vivon - li neniam pereos. Sed vi pli bone komprenos ĉion el tio kiam mi estos reirinta al la Patro kaj vi kapablos retrospektive konsideri viajn nunajn spertojn.”

Kaj iu ajn aŭdis tiujn benitajn parolojn estis grande stimulita. La Judaj instruoj estis konfuzaj kaj necertaj pri la postvivo de la justulo, kaj estas konsoliga kaj inspira por la Jesuaj adeptoj aŭdi tiujn tre definitivajn kaj pozitivajn parolojn de certeco pri la eterna postvivo de ĉiuj veraj kredantoj.

La apostoloj plupredikis kaj plubaptis kredantojn kaj plupraktiki la viziton de domo al domo por stimuli la senkuraĝan kaj zorgi pri la malsanulo kaj afliktito. La apostola organizacio estis ekspansiita, ĉar ĉiu el Jesuaj apostoloj de nun havis kiel asociito Johanan apostolon; Abnero estis asociita al Andreo, kaj tiu plano regis ĝis kiam ili malsupreniris al Jerusalemo por la sekvanta Pasko.

La speciala instrukcio donita de Jesuo dum la restado en Zebulun ĉefe koncernis aliajn diskutojn pri la reciprokaj devoj en la regno kaj inkluzivis instruon destinita klarigi la diferencojn inter personaj religiaj spertoj kaj la amikecoj kaŭzitaj de sociaj religiaj devoj. Estis unu el maloftaj okazoj dum kiu Jesuo diskutispri la sociaj aspektoj de la religio. Dum sia tuta tervivo Jesuo donis al siaj adeptoj malmultege da instrukcioj rilate al la socialigado de la religio.

En Zebulun la homoj estis rasmiksadaj, nek Judaj nek nejudaj, kaj malmulte el ili reale kredis je Jesuo, malgraŭ ke ili estis aŭdintaj pri la resaniĝoj de malsanuloj en Kapernaumo.

4. EVANGELIO EN IRON

En Iron, kiel en la plej malgrandaj urboj de Galileo kaj Judeo, estis sinagogo, kaj dum la fruaj tempoj de la sia ministerio, Jesuo kutimis paroli en la sinagogoj la Sabatotagon. Keklkafoje li parolis dum la matena diservo, kaj Petro aŭ unu el la aliaj apostoloj predikis dum la posttagmeza horo. Jesuo kaj la apostoloj ankaŭ ofte parolis kaj predikis dum la kunigoj de la semajnaj vesperoj en la sinagogo. Kvankam la religiaj estroj en Jerusalemo iĝis pli kaj pli malamikaj kontraŭ Jesuo, ili praktikis neniun rektan kontrolon sur la sinagogoj krom en tiu urbo. Ili sukcesis nur en la pli malfrua publika ministerio de Jesuo krei ĝeneralan oponosenton kontraŭ li ĝis provoki la preskaŭ kompletan fermon de la sinagogoj al lia instruo. Sed almenaŭ nun ĉiuj sinagogoj de Galileo kaj Judeo estis malfermitaj al li.

Konsiderinte tiujn tagojn Iron estis la sito de vastaj mineralaj minejoj. kaj antaŭe Jesuo neniam estis partopreninta en la vivo de la ministoj, do, li pasis multe da sia tempo en la minejoj dum la restado en Iron. Dum la apostoloj vizitis la domojn kaj predikis sur la publikaj placoj, Jesuo laboris en la subteraj minejoj kun tiuj ministoj. La Jesua reputacio kiel resanigisto estis atinginta eĉ tiun foran vilaĝon, kaj multaj malsanuloj kaj afliktitojj serĉis helpon ĉe li, kaj multaj grande profitis de lia resaniĝa ministerio. Sed krom en la okazo de la leprulo, la Majstro ne plenumis tiel-nomatan miraklon de resaniĝo.

Malfrue en la vespero de la tria tago en Iron, Jesuo revenante el la minejoj sur la vojo al sia loĝloko, hazarde uzis mallarĝan flankan straton. Kiam li alproksimiĝis al la mizera domaĉo de iu leprulo, la afliktito, kiu aŭdis pri lia famo kiel resanigisto, aŭdacis aliri al Jesuo kiam li pasis antaŭ lia pordo, genuiĝis antaŭ li kaj diris: “Sinjoro, se nur vi volis, vi povis purigi min. Mi aŭdis la mesaĝon de viaj instruistoj, kaj mi enirus en la regnon se mi povus esti purigita.” La leprulo tiel parolis ĉar inter la Judoj, la ĉeesto de la lepruloj estis malpermesita en la sinagogaj aŭ aliaj praktikoj de publika adoro. Tiu viro reale kredis, ke li ne povus esti akceptita en la venonta regno krom se lia lepro estus eliminita. Kaj kiam Jesuo vidis lin en lia aflikto kaj aŭdis liajn parolojn de obstinega fido, lia homa koro estis tuŝita, kaj la dia menso estis emociita de kompato. Kiam Jesuo rigardis lin, la viro falis vizaĝ’al tere en adoron. Tiam la Majstro etendis sian manon, kaj tuŝante lin, diris: “Mi volas - estu pura.” Kaj tuje li estis resanigita. La lepro ne pli longatempe afliktis lin.

Kiam Jesuo estis restariginta la viron sur liaj piedoj, li ordonis al li: “Zorgu al neniu diri pri via resaniĝo, sed prefere iru kviete pri viaj aferoj, montriĝu al la pastro kaj prezentu tiujn oferdonojn ordonitaj de Moseo kiel atesto de via puriĝo.” Sed tiu viro ne agis kiel Jesuo instrukciis al li. Li publike komencis diskonigi tra la tuta urbo, ke Jesuo estis elimininta lian lepron, kaj ĉar li estis konata en la tuta urbo, la homoj povis perfekte vidi, ke li estis purigita el sia malsano. Li ne iris al la pastroj kiel Jesuoadmonis al li. Kiel rezulto de lia larĝa diskonigo de la fakto, ke Jesuo estis resaniginta lin, la Majstro estis tiel agresita de la malsanoj, ke li estis devigita la sekvantan tagon frue elkuŝejiĝi kaj forlasi la vilaĝon. Kvankam Jesuo ne returnis en la urbon, li restis du tagojn en la ĉirkaŭaĵoj apud la minejoj, pluinstruadante la kredantajn ministojn pri la evangelio de la regno.

Ĝis tiu tempo, tiu purigo de la leprulo estis la unua tiel-nomata miraklo, kiun Jesuo intence kaj memdecide plenumis. Kaj tio estis okazo de reala lepro.

El Iron ili iris al Giŝala, kie dum du tagoj ili proklamis la evangelion, kaj poste foriris al Korazin, kie ili restis preskaŭ dum unu semajno por prediki la bonajn novaĵojn; sed tie ili ne sukcesis gajni multajn kredantojn por la regno. En neniu loko kie Jesuo estis instruadis, li renkontis tian ĝeneralan malakcepton pri sia mesaĝo. La restado en Korzin estis tre deprima por la pli multo de la apostoloj, kaj Andreo kaj Abnero havis multe da malfacileco por subteni la kuraĝon de siaj asociitoj. Sekve, ili kviete pasis tra Kapernaumo kaj iris al la vilaĝo de Madon, kie ili sukcesis iom pli bone. En la mensoj de la pli multo de la apostoloj regis la ideo, ke ilia malsukceso en tiuj du urboj tiel freŝdate vizititaj estis kaŭzita de la Jesua insistado, por ke ili sin detenu, en siaj instruadoj kaj predikadoj, mencii lin kiel resanigisto. Kiel multe ili estus dezirintaj, ke li resanigu alian leprulon aŭ aliamaniere manifestu sian povon por altiri la atenton de la homoj! Sed la Majstro estis senkompata kontraŭ ilia urĝa insistado.

5. REVENO EN KANA

La apostola grupo estis grande kuraĝigita kiam Jesuo anoncis: “ Morgaŭ ni iros en Kana.” Ili sciis, ili estus simpatie aŭskultitaj en Kana, ĉar Jesuo estis bone konata tie. Ili estis plenumantaj bonan laboron alkondukantaj homojn en la regnon, kiam la trian tagon alvenis en Kana iu eminenta civitano de Kapernaumo, Titus, kiu estis partie kredis, kaj kies filo estis gravege malsana. Li aŭdis, ke Jesuo estis en Kana kaj do hastis por vidi lin. La kredantoj en Kapernaumo pensis, ke Jesuo povis resanigi iun ajn malsanon.

Kiam tiu nobelulo estis trovinta Jesuon en Kana, li preĝpetis lin hasti al Kapernaumo kaj resanigi lian malsanan filon. Dum la apostoloj atendis retenante sian spiron, Jesuo rigardante la patron de la malsana knabo, diris: “Kiom da tempo mi eltenos vin? La povo de Dio estas meze de vi, sed krom se vi vidas signojn kaj rigardas mirindaĵojn, vi rifuzas kredi.” Sed la nobelulo petegis Jesuon, dirante: “Mia Sinjoro, mi kredas, sed venu antaŭ ol mia filo pereu, ĉar kiam mi forlasis lin jam li estis ĉe la mortmomento.” Tiam post kiam Jesuo estis klininta sian kapon dum momento de silenta meditado, li diris subite, “Rehejmeniru, via filo vivos.” Titus kredis la parolon de Jesuo kaj hastis reiri en Kapernaumon. Kaj sur la reirovojo, liaj servistoj venis renkonte al li dirante: “Ĝoju, ĉar via filo pli bone fartas - li vivas.” Tiam Titus demandis al ili je kioma horo la knabo komencis pli bone farti, kaj kiam la servistoj respondis: “Hieraŭ ĉirkaŭ la sepa horo la febro forlasis lin, “ la patro rememoris, ke estis ĉirkaŭ tiu horo, kiam Jesuo estis diranta, “Via filo vivos.” De nun Titus tutkore kredis, kaj ankaŭ lia tuta familio kredis. Tiu filo iĝis potenca ministro de la regno, kaj pli malfrue rezignis sian vivon kun tiuj, kiuj suferis en Romo. Kvankam la tuta hejmanaro de Titus, liaj amikoj, kaj eĉ la apostoloj rigardis tiun epizodon kiel miraklon, tio ne estis. Almenaŭ tio ne estis miraklo de resaniĝo de fizika malsano,tio estis simple okazo de antaŭscio rilate al la kuro de natura leĝo, tia scio, al kiu Jesuo ofte sin turnis post sia bapto.

Denove Jesuo estis devigita haste foriri el Kana pro la ekscesa intereso kaŭzita de la dua epizodo de tiu speco dum sia ministerio en tiu vilaĝo, kies loĝantoj rememoris la akvan kaj vinan aferon. Nun ke li estis suposita esti resaniginta la nobelulan filon de tiel longa distanco, ili venis al li, ne nur alkondukante malsanulojn kaj afliktitojn, sed ankoraŭ sendante mesaĝistojn petante, ke li resanigu malsanulojn de malproksime. Kaj kiam Jesuo vidis, ke la tuta regiono estis tute renversita, li diris, “Iru al Najn.”

6. NAJN KAJ VIDVINA FILO

Tiuj homoj kredis en signoj; estis generacio, kiu serĉis mirindaĵojn. En tiu tempo la homoj de la centra kaj suda Galileo ekpensis pri miraklo kiam ili konsideris Jesuon kaj lian personan ministerion. Du dekonoj, poste centonoj da honestaj personoj, suferantaj de pure nervozaj perturboj kaj afliktaj pro emociaj malkvietigoj venis en la ĉeeston de Jesuo, kaj returnis al siaj amikoj anoncante, ke Jesuo estis resaniginta ilin. Tiajn okazojn de mensa malsano tiuj nesciaj stultuloj konsideris kiel fizikaj resanoĝoj, miraklaj kuracadoj.

Kiam Jesuo serĉis forlasi Kana kaj iri al Najn granda homamaso de kredantoj kaj multe da kuriozaj homoj sekvis lin. Ili estis rezolutaj vidi miraklojn kaj miridaĵojn, kaj ili ne estis ekrevigotaj. Kiam Jesuo kaj la apostoloj alproksimiĝis al la urba pordego, ili renkontis funebran procesion survoje al la apuda tombejo, kiu kunportis la solan filon de vidvina patrino de Najn. Tiu virino estis tre respektita, kaj duono de la vilaĝo sekvis la portistoj de la ĉerko de tiu supoze mortinta filo. Kiam la funebra procesio alvenis je la alteco de Jesuo kaj liaj sekvantoj, la vidvino kaj ŝiaj amikoj rekonis la Majstron kaj petegis lin rekonduki la filon al la vivo. Ilia espero de miraklo estis tiagrade akrigita, ke ili pensis, Jesuo povus resanigi iun ajn homan malsanon, kaj kial tia resanigisto ne povus eĉ veki la mortinton? Jesuo, kvankam tiele petadita, antaŭenpaŝis, levis la kovrilon de la ĉerko kaj ekzamenis la knabon. Malkovranta ke la junulo ne estis reale mortinta, kaj perceptanta la tragedion, kiu povus esti evitita, li sin turnis al la patrino, kaj diris: “Ne ploru. via filo ne estas mortinta; li dormas. li estos restituita al vi.” Tiam, prenanta la junulon per la mano, li diris, “eldormiĝu kaj stariĝu.” Kaj la junulo, kiu estis supoze mortinta eksidis kaj ekparolis, kaj Jesuo rehejmenirigis ilin.

Jesuo klopodis kvietigi la multamason kaj vane provis klarigi, ke la junulo ne reale estis mortinta, ke li ne estis eltombiginta lin, sed tio estis neutila. La homamaso, kiu sekvis lin kaj la tuta vilaĝo de Najn, estis atinginta la plej altan gradon de emocia frenezo. Timo tuŝis multajn, paniko aliajn, dum ankaŭ aliaj ekpreĝis kaj ploregis pro siaj pekoj. Kaj estis nur longatempe post la noktiĝo, ke la brukriada homamaso povis esti disigita. Kaj, kompreneble, malgraŭ la Jesua aserto, laŭ kiu la knabo ne estis mortinta, ĉiu asertis, ke miraklo estis okazinta, eĉ la mortintoj restariĝis. Kvankam Jesuo diris al ili, la knabo simple estis en dormego, ili klarigis, ke tio estas lia dirmaniero kaj altiris la atenton al la fakto, ke pro ĉiam sia granda modesteco, li provis kaŝi siajn miraklojn.

Tiele la onidiro diskoniĝis tra tuta Galileo kaj en Judeon, ke Jesuo estis restari- ĝiginta el la morto la vidvinan filon, kaj multaj aŭdantaj tiun historion kredis al ĝi. Neniam sukcesis Jesuo plene komprenigi al siaj apostoloj, ke la vidvina filo ne estis reale mortinta kiam li instigis li vekiĝi kaj stariĝi. Sed li sufiĉe komprenigis al ili lasi tiun aferon ekstere de ĉiuj postaj rakontoj. Sed Luko transdiris la epizodon tian, kia ĝi estis raportita al li. Denove estis Jesuo tiel sieĝita kiel resanigisto, ke la sekvantan tagon li frumatene foriris al Endor.

7. EN ENDOR

En Endor Jesuo evitis dum kelkaj tagoj el la brukriadaj homamasoj serĉe de fizika resaniĝo. Dum ilia restado en tiu loko la Majstro rakontis por la instruiteco de la apostoloj la historion pri la reĝo Saul kaj la sorĉistino de Endor. Jesuo klare diris al siaj apostoloj, ke la deliraj kaj ribelaj mezvojuloj, kiuj estis ofte enpersonigintaj la supozatajn spiritojn de la mortemuloj estos baldaŭ submetitaj, tiel ke ili ne povos plu fari tiajn aĵojn. Li diris al siaj adeptoj, ke post kiam li retornos al la Patro, kaj post kiam ili estis elverŝiĝintaj sian spiriton sur ĉiun karnon, tiaj duan-spiritaj estaĵoj - tiel nomataj nepuraj spiritoj - ne povos plu posedi la stultajn- kaj-malbonajn mortemulojn.

Jesuo pluklarigis al siaj apostoloj, ke la spiritoj de la mortintaj homoj ne revenas en la mondon de sia origino por komuniki kun siaj vivantaj kompanioj. Nur post de diepoka erao eblus, ke la progresante spirito de mortemula homo revenos sur teron kaj tiam nur en esceptaj okazoj kaj kiel ano de spirita administracio de la planedo.

Post du tagoj de ripozo, Jesuo diris al siaj apostoloj: “Morgaŭ ni returnu al Kapernaumo por restadi kaj instruadi dum la regiono kvietiĝas. Hejme post de tiu tempo ili parte estos resaniĝintaj el tiu speco de ekscito.