Kajero 145084

Kvar eventoplenaj tagoj en Kapernaumo

Jesuo kaj la apostoloj mardon vespere la 13-an de Januaro alvenis en Kapernaumon . Kiel kutime, ili estigis sian ĉefkvartiron en la hejmo de Zebedeo en Betsaida. Nun kiam Johano la Baptisto estis mortigita, Jesuo pretiĝis sin ĵeti en la unuan senvualan kaj publikan predikorondon en Galileo. La novaĵo laŭ kiu Jesuo estis revenita rapide propagiĝis en la tuta urbo, kaj frue la postan tagon, Maria, Jesua patrino hastis foriri al Nazareto por viziti sian filon Jozefon.

Merkredon, Ĵaŭdon kaj Vendredon Jesuo pasigis en la domo de Zebedeo por doni al siaj apostoloj preparajn instrukciojn por ilia unua ampleksa publika predikorondo. Li ankaŭ ricevis kaj instruis multajn seriozajn esplorantojn, ambaŭ unuope kaj grupe. Pere de Andreo, li sin aranĝis por paroli en la sinagogo la sekvantan sabatotagon.

Vendredon malfrue vespere la pli juna fratino de Jesuo sekrete vizitis lin. Ili preskaŭ unu horon kune pasigis en boato ankrita ne malproksime de la lagbordo. Neniu homa estaĵo, krom Zebedeo, iam estis informita pri tiu vizito, kaj estis admonita paroli pri tio neniun. Rut estis la sola anino de la Jesua familio, kiu konstante kaj neŝanceleble kredis en la dieco de lia tera misio ekde la tempo de sia unua spirita konsciiĝo kaj tra la tuta daŭro de lia eventoplena ministerio, lia morto, lia resurekto, kaj ĉieliro; kaj ŝi fine atingis la transmortajn mondojn sen neniam dubi pri la supernatura karaktero de la misio en la karno de sia patro-frato. La juna Rut estis la precipa konsoligo de Jesuo koncerne lia tera familio, tra la tuta dolora aflikto de lia provo, malakcepto kaj krucumado.

1. SUKCESA FIŜARA KAPTO

Vendredon matene de tiu sama semajno, kiam Jesuo instruadis sur la lagbordo, la homoj premis lin de tiel proksime de la akvorando, ke li faris signon al fiŝistoj okupantaj proksiman boaton veni helpi lin. Li supreniris en la boaton kaj pluinstruadis la homamason dum pli ol du horoj. Tiu boato estis nomata “Simono”; ĝi estis la malnova fiŝoŝipo de Simono Petro kaj estis konstruita per Jesuaj manoj mem. Tiun matenon, la boato estis uzita de Davido Zebedeo kaj du asociitoj, kiuj ĵus revenis de senfrukta fiŝkaptadonokto sur la lago. Ili purigis kaj riparis siajn retojn kiam Jesuo petis al ili veni helpe al li.

Post kiam Jesuo estis fininta instruadi la homojn, li diris a Davido: “Ĉar vi malfruigis venante al mia helpo, nun lasu min labori kun vi. Ni iru fiŝkapti; Iru al profunda lagvasto tien for kaj ĵetas viajn retojn por kapto. “Sed Simono, unu el la Davidaj asistantoj, respondis: “Mastro, estas vane. Ni tutnokte laboradis kaj nenionkaptis; tamen, ĉar vi petas tion, ni iros al lagvasto kaj ĵetos niajn retojn.” Kaj Simono konsentis sekvi la Jesuajn direktivojn, kaŭze de signo de sia mastro, Davido. Kiam ili estis alvenitaj en la loko indikita de Jesuo, ili ĵetis siajn retojn kaj kaptis tian kvanton da fiŝoj, ke ili timis, la retoj ŝiriĝu, tiagrade, ke ili faris signon al siaj asociitoj sur la lagbordo veni helpe al ili. Kiam ili estis komplete plenigintaj tri boatojn per fiŝoj, ĝis preskaŭ sinki, tiu Simono sin ĵetis je la genuoj de Jesuo, dirante: “Foriĝu de mi, Mastro, ĉar mi estas pekulo.” Simono kaj ĉiuj kiuj estis koncernitaj en tiu evento estis stuporaj pro tiu sukcesa fiŝara kapto. Ekde tiu tago Davido Zebedeo, tiu Simono kaj iliaj asociitoj forlasis siajn retojn kaj sekvis Jesuon.

Sed tio neniel estis mirakla fiŝkapto. Jesuo estis rigora studento de la naturo; li estis sperta fiŝisto kaj konis la kutimojn de la fiŝoj en la Galilea maro. En tiu okazo, li simple direktis tiujn virojn al la loko, kie la fiŝo estis kutime trovita en tiu momento de la tago. Sed la Jesuaj adeptoj ĉiam konsideris tion kiel miraklo.

2. POSTTAGMEZON EN LA SINAGOGO

La sekvantan Sabaton, dum la posttagmeza diservado en la sinagogo, Jesuo eldiris sian predikon pri “La volo de la Patro en la ĉielo.” La matenon Simono Petro estis predikinta pri “La Regno.” Dum la sinagoga kunveno de la Ĵaŭda vespero Andreo estis instruadinta, kaj lia temo estis: “La Nova Vojo.” En tiu preciza momento estis en Kapernaumo pli da kredantaj je Jesuo ol en iu ajn alia urbo sur tero.

Tiun Sabatan posttagmezon, Jesuo instruadis en la sinagogo, kaj, laŭ la kutimo, li prenis la unuan tekston de la leĝo kaj legis el la libro de Eliro: “Kaj vi servados la Sinjoron, vian Dion, kaj li benos vian panon kaj vian akvon, kaj ĉiu malsano estos forigita el vi.” Li elektis la duan tekston el la Profetoj, leganta el Jesaja: “Leviĝu, lumiĝu, ĉar via lumo alvenis, kaj la gloro de la Sinjoro leviĝis super vi. Mallumo povas kovri la teron kaj profundaj tenebroj la popolojn, sed la spirito de la Sinjoro leviĝos super vi, kaj la dia gloro akompanos vin. Eĉ la Nejudoj venos al tiu lumo, kaj multaj grandaj inteligentuloj kapitulacios antaŭ la brilo de tiu lumo.

Tiu prediko estis strebo de Jesuo por klarigi la fakton, ke religio estas persona sperto. Interalie, la Mastro diris:

“Vi bone scias, ke kiam tenera patro amas sian familion kiel tuton, li konsideras ĝin kiel grupo kaŭze de sia forta korinklino por ĉiu individuo de tiu familio.Vi ne devas plu alproksimiĝi al la Patro en la ĉielo kiel Israela infano sed kiel infano de Dio. Kiel grupo, vi estas fakte infanoj de Israelo, sed kiel individuoj, ĉiu el vi estas infano de Dio. Mi venis ne por riveli la Patron al la infanoj de Israelo, sed prefere por alporti tion konon pri Dio kaj la riveladon de lia amo kaj mizerikordo al la individua kredanto kiel aŭtentika persona sperto. Ĉiuj profetoj instruadis vin, ke Javeo zorgas pri sia popolo, ke Dio amas Israelon. Sed mi venis inter vi por proklami pli grandan veraĵon, unu, kiun multaj el la lastaj profetoj ankaŭ komprenis, tio estas, ke Dio amas vin - ĉiun el vi - kiel individuoj. Dum tiuj generacioj vi havis nacian kaj rasian religion; nun mi venis por doni al vi personan religion.

Sed eĉ tio ne estas nova ideo. Multe da spirite dotitaj inter vi estas konintaj tiun veraĵon pro tio, ke iuj profetoj estis instruintaj vin. Ĉu ni ne estas legintaj en la Skribaĵoj kion diras la profeto Jeremia: ‘Dum tiuj tagoj ili ne diros plu, la patroj estas manĝintaj amarajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis. Ĉiu homo mortos pro sia propra maljusteco; ĉiu homo, kiu manĝas amarajn vinberojn, liaj dentoj agaciĝos. Jen, venos la tagoj, kiam mi faros novan interligon kun mia popolo, ne laŭ la interligo, kiun mi faris kun iliaj patroj, kiam mi elkondukis ilin el la Egipta lando, sed laŭ la nova vojo. Mi eĉ skribos mian leĝon en iliaj koroj. Mi estos ilia Dio kaj ili estos mia popolo. Tiun tagon, homo ne diros al sia najbaro, ĉu vi konas la Sinjoron? Ne! Ĉar ili persone konos min de la malplej ĝis la plejgranda.’

“Ĉu vi ne legis tiujn promesojn? Ĉu vi ne kredas la Skribaĵojn? Ĉu vi ne komprenas, ke la profetaj paroloj estas plenumataj en tio, kion vi vidas hodiaŭ mem? Kaj ĉu Jeremia ne estas admonintaj vin fari kun la religio koraferon, korligiĝi mem al Dio kiel individuoj? Ĉu la profeto ne diris al vi, ke la Dio de la ĉielo individue priserĉos viajn korojn? Kaj ĉu vi ne estis informita, ke nature la homa koro estas antaŭ ĉio trompema kaj plejofte malespere fia?

“Ĉu vi ne legis ankaŭ kie Jeĥezkel instruadis eĉ viajn patrojn, ke religio devas fariĝi realaĵon en viaj individuaj spertoj? Vi ne uzos la proverbon, kiu diras: ‘La patroj manĝis amarajn vinberojn, kaj la dentoj de la infanoj agaciĝis.’ ‘ ‘Jen, diras la Sinjoro Dio, Same kiel mi vivas, same miaj estas ĉiuj animoj; kiel la patraj animoj, tiel ankaŭ la filaj animoj. Nur peka animo mortos.’ Kaj sekve Jeĥezkel antaŭvidis eĉ tiun tagon kiam li parolis nome de Dio, dirante: “Novan koron ankaŭ mi donos al vi, kaj novan spiriton mi metos en vin.”

Vi ne devus timi plu, ke Dio punu nacion kaŭze de la peko de individuo; La Patro en la ĉielo ankaŭ ne punos unu el la kredantaj infanoj pro la pekoj de nacio, malgraŭ la familia ano ofte devas suferi la materiajn konsekvencojn de familiaj eraroj kaj grupaj transpaŝoj. Ĉu vi ne komprenas,ke la espero de pli bona nacio - aŭ pli bona mondo - estas ligata kun la pregreso kaj klarigo de la individuo?”

Sekve la Mastro klarigis, ke post kiam homo distingas la spiritan liberecon, la ĉiela Patro volas, ke liaj infanoj sur tero komencu tiun eternan supreniron de la Paradiza kariero, kiu konsistas en la konscia respondo de la kreitaĵo al la dia instigo de la enloĝanta spirito trovi la Kreinton, koni Dion kaj serĉi iĝi kiel li.

La apostoloj estis grande helpitaj pro tiu prediko. Ĉiuj pli plene komprenis, ke la evangelio de la regno estas mesaĝo destinata al la individuo, ne al la nacio.

Kvankam la homoj de Kapernaumo konis la Jesuajn instruojn, ili estis mirigitaj pro lia prediko de la Sabata tago. Fakte, Li instruadis kiel iu, kiu havas autoritaton, ne kiel la skribistoj.

Ĵus kiam Jesuo estis parolinta, junulo en la kongregacio, kiu estis tre agitita pro liaj paroloj, estis skuita pro violenta epilepsia atako kaj laŭtekriis. En la fino de la krizo, kiam li estis reekkonsciinta, li parolis en revstato, dirante: “Kion ni estas devantaj fari kun vi, Jesuo de Nazareto? Vi estas la sanktulo de Dio; ĉu vi venas detrui nin?” Jesuo petis la homojn esti kvietaj, kaj tenante la junulon per la mano,diris:“eliru el ĝi” - kaj li estis tuj vekita.

Tiu junulo nek estis posedata de malpuriga spirito nek estis demonhavanta. Li viktimis pro ordinara epilepsio. Sed oni estis instruinta al li, ke lia afliktiĝo estis kaŭzita de la posedo de malbona spirito. Li kredis tion kaj kondutis konsekvence pri ĉio, kion li pensis kaj diris rilate al sia malsano. Ĉiuj homoj kredis, ke tiaj fenomenoj estis kaŭzitaj de la ĉeesto de malpuraj spiritoj. Konsekvence ili kredis, ke Jesuo estis elpelinta demonon el tiu viro. Sed Jesuo ne resanigis tiam lian epilepsion. Estis nur post la subiro de tiu tago, ke tiu viro estis reale resanigita. Longatempe post la Pentekosta tago la apostolo Johano, kiu laste skribis pri la Jesuaj agoj, evitis ĉian aludon al tiuj tiel-nomataj agoj de “demonaj elpeloj,” pro la fakto, ke tiaj demonhavoj neniam okazis postpentekoste.

Kiel rezulto de tiu banala incidento rapide disfamiĝis tra Kapernaumo la historio, laŭ kiu Jesuo estis elpelinta demonon el viro kaj mirakle resanigis lin en la sinagogo en la fino de sia posttagmeza prediko. La Sabato estis la favora tempo por rapide kaj efike disfamiĝi tian surprizan onidiron. Tiu historio atingis ankaŭ ĉiujn pli malgrandajn setlementojn ĉirkaŭ Kapernaumo, kaj multaj homoj kredis tion.

Plejparte la kuirado kaj mastrumado en la granda domo de Zebedeo, kie Jesuo kaj la dekduuloj estigis sian kvartiron, estis plenumitaj de la edzino de Simono Petro kaj ŝia patrino. La hejmo de Petro kuŝis proksime de tiu de Zebedeo; kaj Jesuo kaj liaj amikoj haltis tie sur la sinagoga vojo, ĉar de pluraj tagoj la bopatrino de Petro malsaniĝis kun malvarmumoj kaj febro. Nu, dum Jesuo staranta apud tiu malsana virino, tenanta ŝian manon, karesanta ŝian frunton, kaj diranta al ŝi parolojn de konsoligo kaj kuraĝigo, hazarde okazis, ke la febro forlasis ŝin. Jesuo ne estis ankoraŭ havinta la tempon por klarigi al siaj apostoloj, ke neniu miraklo okazis en la sinagogo; kaj kun tiu incidento tiel freŝa kaj vigla en iliaj mensoj, kaj rememoranta la akvon kaj vinon en Kana, ili komprenis tiun samtempecon kiel alian miraklon, kaj iuj el ili impetegis eksteren por propagi la novaĵon tra la tuta urbo.

Amatha, la bopatrino de Petro, suferis de marĉofebro. Ŝi ne estis tiam mirakle resanigita de Jesuo. Ne estis antaŭ pluraj horoj, post la subiro, ke okazis ŝia resaniĝo en la korto antaŭ la domo de Zebedeo.

Kaj tiuj okazoj estas tipaj de la maniero, per kiu mirindaĵojn-serĉanta generacio kaj popolo sentivigita pri la mirakloj, neeviteble kaptis ĉiujn tiajn koincidojn kiel preteksto por proklami, ke alia miraklo estis estigita de Jesuo.

3. RESANIĜO SUBIRE

Kiam Jesuo kaj liaj apostoloj sin pretigis vespermanĝi, en la fino de tiu eventoplena tago de Sabato, tutKapernaumo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj ekscitete atendis pri tiuj supozataj mirakloj de resaniĝo; kaj ĉiuj malsanuloj aŭ afliktitaj sin preparis por iri al Jesuo aŭ esti transportitaj far iliaj amikoj post la subiro. Laŭ la Judaj instrukcioj eĉ estis malpersata ekserĉi sanon dum la sanktaj horoj de la Sabato.

Do, tuj post kiam la suno malaperis malantaŭ la horizonto, afliktaj viroj, virinoj kaj infanoj multnombre ekvojiris al Betsaida apud la domo de Zebedeo. Viro foriris kun sia filino paralizita ĵus post kiam la suno malaperis malantaŭ la domo de lia najbaro.

La eventoj de tiu tuta tago estis preparinta tiun eksterordinaran enscenigon subire. Eĉ la teksto, kiun Jesuo uzis por sia posttagmeza prediko sugestis, ke malsano devus esti forpelita; kaj li estis parolinta kun tia neaŭdita memdecido kaj povo! Lia mesaĝo estis tiel nerezistebla! Kvankam li ne uzis la homan aŭtoritaton, li parolis rekte al la homaj konsciencoj kaj animoj. Malgraŭ li ne sin turnis al logiko, nek leĝaj ĉikanoj, nek spritaj klarigoj, li estis farinta potencan, rektan, kaj personan vokon al la koroj de siaj aŭskultantoj.

Tiu Sabato estis grava tago en la tera vivo de Jesuo, jes, en la vivo de universo. Por tuta loka universo fakte la urbeto de Kapernaumo estis la reala ĉefurbo de Nebadon. La plenmano da Judoj en la Kapernauma sinagogo ne estis la solaj estaĵoj, kiuj aŭdis la gravegan deklaron ĉesigantan la Jesuan predikon: “Malamo estas tima ombro, venĝo estas malkuraĝa masko.” La aŭskultoj neniam povis forgesi liajn benitajn parolojn, deklarantajn, “Homo estas filo de Dio, ne infano de la diablo.”

Baldaŭ post la subiro, dum Jesuo kaj la apostoloj restadis ĉirkaŭ la vespermanĝa tablo, la edzino de Petro aŭdis voĉojn en la antaŭa korto; iranta al la pordo, ŝi vidis, ke multnombro da malsanuloj kuniĝis, kaj ke la Kapernauma vojo estis obstrukcita de homoj, kiuj venis serĉi sanon el la Jesuaj manoj. Antaŭ tiu spektaklo, ŝi iris tuj informi sian edzon, kiu diris tion al Jesuo.

Kiam la Mastro eliris antaŭ la sojlon de la domo de Zebedeo, liaj okuloj renkontis vastan ĉeestantaron de trafita kaj aflikta homaro. Li vidis preskaŭ mil malsanulojn kaj homajn estaĵojn malbonfartantajn; almenaŭ tio estis la nombro da personoj amasigitaj antaŭ li. Ne ĉiuj ĉeestantaj personoj estis afliktaj; Kelkaj estis venintaj por asisti tiujn, kiujn ili amis en iliaj streboj por akiri resaniĝon.

La spektaklo de tiuj afliktaj mortemuloj, viroj, virinoj, kaj infanoj, suferantaj en granda mezuro kaŭze de la eraroj kaj misaĵoj de liaj propraj filoj komisiitaj de universa administrado, aparte tuŝis la homan koron de Jesuo kaj defiis la dian mizerikordon de tiu bonfarema Kreinto-Filo. Sed Jesuo bone sciis, ke li neniam konstruus daŭran spiritan movon sur la bazo de pure materialaj mirindaĵoj. Eviti manifesti siajn kreintajn prerogativojn estis lia logika politiko. De Kana supernatura aŭ mirakla nenio akompanis liajn instruadojn; ĝis tiu aflikta homamaso tuŝas lian kompateman koron kaj potence alvokas lian kompreneman amon.

De la antaŭa korto voĉo ekkriis: “Mastro, prononcu la parolon, reestablu nian sanon, resanigu niajn afekciojn kaj savu niajn animojn.” Apenaŭ estis eliritaj tiuj vortoj, ke vasta sekvantaro da serafoj, fizikaj kontrolistoj, Vivtransportistoj, kaj mezvojuloj, tiuj, kiuj kiel ĉiam akompanis tiun enkarnigitan Kreinton de universo, sin preparis por agi kun kreopova povo se ilia Suvereno donus al ili la signalon.Tio estis unu el tiuj momentoj en la tera kariero de Jesuo en kiu la dia saĝeco kaj la homa kompato tiel interplektiĝis en la juĝo de la Filo de la Homo, ke li serĉu rifuĝon en voko al la volo de sia Patro.

Kiam Petro petegis la Mastron turni sian atenton sur iliaj helpkrioj, Jesuo mallevante sian rigardon sur la aflikta svarmo, respondis: “Mi venis sur tiun mondonpor riveli la Patron kaj starigi la regnon. Por tiu celo mi vivis mian vivon ĝis tiu horo. Se, do, tio estus la volo de tiu, kiu min sendis, kaj ne estus opona kun mia dediĉo al la proklamado de la evangelio de la ĉiela regno, mi dezirus vidi miajn infanojn bonfarti - kaj -” Sed la sekvantaj vortoj de Jesuo estis perditaj en la tumulto.

Jesuo estis transmetinta la responsecon de tiu resanigada decido al la suvereneco de sia Patro. Evidente, la Patra volo intermetis neniun objeton, ĉar apenaŭ la Mastraj vortoj estis eldiritaj, jam la ĉeestantaro de ĉielaj personecoj servanta sub la komando de la Personecigata Ĝustiganto de Penso de Jesuo estis potence moviĝanta. La vasta sekvantaro malsupreniris mezen de tiu heterogena svarmo de afliktaj mortemuloj, kaj rapidege 683 viroj, virinoj kaj infanoj estis bonfar taj, perfekte resanigitaj de ĉiuj siaj fizikaj malsanoj kaj aliaj materiaj malordoj. Tia sceno neniam estis vidita sur tero antaŭ tiu tago, nek ekde. Kaj por tiuj el ni, kiuj ĉeestis por rigardi tiun kreopovan ondon de resanigado, tio estis fakte pasiigan spektaklon.

Sed el ĉiuj estaĵoj, kiuj estis mirigitaj pri tiu subita kaj neatendita eksplodo de supernatura resanigo, Jesuo estis la plej surprizita. Rapidege kiam liaj homaj interesoj kaj simpatioj iris enfokusigitaj sur la sceno de suferado kaj aflikto etendita antaŭ li, li neglektis konsideri en sia homa menso la antaŭajn avertojn de sia Personecigata Ĝustiganto de Penso rilate al la neebleco limigi la tempan elementon de la kreintaj prerogativoj de Kreinto Filo laŭ iuj kondiĉoj kaj en iuj cirkonstanĉoj. Jesuo deziris vidi tiujn suferantajn mortemulojn bonfarti se la volo de lia Patro ne estus pro tio malobservita. La Personecigata Ĝustiganto de Jesuo tuj juĝis, ke tia ago de kreopova energio en tiu momento ne malobservis la volon de la Paradiza Patro, kaj dank’al tia decido - konsiderante la antaŭan esprimon de la resaniga deziro de Jesuo - la kreopova ago estis. Kion Kreinto Filo deziras kaj lia Patro volas ESTAS. Dum la tuta posta vivo de Jesuo sur tero, nenio alia simila al tia grandskala de fizika resaniĝo de mortemuloj okazis.

Kiel oni povis antaŭvidi, la famo de tiu subira resaniĝo en Betsaida dissemiĝis de Kapernaumo tra tuta Galileo, Judeo kaj plue. Ankoraŭ unufoje la timoj de Herodo estis vekitaj, kaj li sendis observantojn por lin informi pri la laboro kaj la lernigoj de Jesuo, kaj certiĝi se li estis la eksĉarpentisto de Nazareto aŭ Johano la Baptisto, revivigita el la morto.

Ĉefe kaŭze de tiu neatendita demonstro de fizika resaniĝo, de nun Jesuo, dum la tuta resto de sia tera kariero, iĝis samgrade resanigisto, kiel predikisto. Vere, li daŭrigis sian instruadon, sed lia persona laboro konsistis precipe asisti la malsanuloj kaj suferantajn, dum liaj apostoloj plenumis la laboron de publika prediko kaj baptis la kredantojn.

Sed la majoritato de tiuj, kiuj estis la ricevintoj de supernatura aŭ kreopova fizika resaniĝo, dum tiu subira demonstro de dia energio, ne estis daŭre spirite beneficuloj de tiu ekster- ordinara manifestado de kompato. Malgranda nombro estis vere edifitaj pro tiu fizika ministerio. Sed la spirita regno ne progresis en la koroj de homoj pro tiu miriga erupcio de sentempa kreopova resaniĝo.

La miraj resaniĝoj, kiuj fojfoje akompanis la Jesuan mision sur tero ne apartenis al lia plano por proklami la regnon. Ili estis incidente kaj esence propraj al la ĉeesto sur tero de dia estaĵo kun kreopovaj prerogativoj preskaŭ senlimaj en asocio kun neniamokazinta kombinaĵo de dia mizerikordo kaj homa kompato. Sed tiaj tiel-nomataj mirakloj donis al Jesuo multe da ĝeno ĉar ili kaŭzis reklamon naskigantan antaŭjuĝojn, kaj provokis ne deziritan famecon.

4. LA POSTAN VESPERON

Tra la tuta vespero sekvanta tiun eksplodo de resaniĝo, la ĝojaspekta kaj feliĉa homamaso okupis la domon de Zebedeo, kaj la apostoloj de Jesuo estis superekscititaj plejaltgrade de emocia entuziasmo. De homa vidpunkto, tiu tago probable estis la plej granda inter la tagoj de ilia asocio kun Jesuo. Neniumomente, antaŭ aŭ post, iliaj esperoj leviĝis sur tiajn nivelojn de konfida atendo. Nur kelkajn tagojn antaŭe, kaj kiam ili estis ankoraŭ interne de la limoj de la Samario, Jesuo estis dirinta al ili, ke la horo estis alvenita kiam la regno estis proklamonta pove, kaj nun iliaj okuloj estis vidintaj tion, kion ili supozis esti la plenumadon de tiu promeso. Ili estis ekscititaj pro la vizio de kio estis venonta se tiu miriga manifestado de resaniĝa povo estis nur la komenco. Iliaj latentaj duboj pri la Jesua dieco estis forpelitaj. Ili estis litere ebriigitaj pro la ekstazo de sia konsterna ravo.

Sed kiam ili serĉis Jesuon, ili ne povis trovi lin. La Mastro estis tre konsternita pro kio estis okazinta. Tiuj viroj, virinoj, kaj infanoj, kiuj estis resanigitaj de diverspecaj malsanoj restadis dum la vespero, esperante la Jesuan revenon por lin danki. La apostoloj ne povis kompreni la Mastran konduton, dum la horoj pasis kaj li restis en izolado; ili ĝojo estus estinta plena kaj perfekta sen lia daŭra neĉeesto. Kiam fine Jesuo revenis inter ili, la horo estis malfrua, kaj praktike ĉiuj beneficuloj de la resaniĝa epizodo estis rehejmenirintaj. Jesuo rifuzis la gratulojn kaj adoron de la dekduuloj kaj aliaj, kiuj restadis por saluti lin. Simple li diris: “Ne ĝoju pro la fakto, ke mia Patro povas resanigi la korpon, sed prefere ĉar li estas potenca por savi la animon. Iru ripozi, ĉar morgaŭ ni devos plenumi la Patrajn aferojn.”

Denove la dek du desapontitaj, perpleksaj, kaj kor-afliktitaj viroj iris ripozi; krom la ĝemeloj malmulte el ili multe dormis tiun nokton. Apenaŭ la Mastro faris ion por konsoli la animojn kaj ĝojigi la korojn de siaj apostoloj, ke li ŝajnis tuj dispecigi iliajn esperojn kaj komplete malkonstrui la fundamenton de ilia kuraĝo kaj entuziasmo. Dum tiuj perpleksigitaj fiŝistoj rigardis unu la alian, ili havis unu solan penson: “Ni ne povas kompreni lin. Kion ĉio tio signifas?”

5. DIMANĈON FRUMATENE

Ankaŭ ne multe dormis Jesuo tiun sabatan nokton. Li ekkomprenis, ke la mondo estis plena de fizika mizerego kaj troŝarĝita kun materiaj malfacilaĵoj, kaj li prikonsideris la grandan danĝeron sin devigi dediĉi tiel multe da sia tempo por zorgi pri la malsanuloj kaj afliktaj, ke lia misio de instalado de la regno en la homaj koroj estus malhelpita aŭ almenaŭ subordigita al fizikaj prooj. Kaŭze de tiuj pensoj kaj similaj aliaj, kiuj okupis la mortemulan menson de Jesuo dum la nokto, li sin levis tiun dimanĉon matene tre longtempe antaŭ la aŭroro kaj iris tute sola al unu el siaj preferitaj lokoj por komuneci kun la Patro. La temo de la Jesua preĝo, tiun fruan matenon, estis pri saĝeco kaj juĝo, ĉar li ne povis permesi, ke lia homa kompato,kunligita kun lia dia mizerikordo, faru tiele vokon al li en la ĉeesto de mortemula suferado tiel, ke lia tuta tempo estus okupita kun la fizika ministerio malfavore al la spirita. Kvankam li ne deziris entute eviti la servadon kontraŭ la malsanuloj, li sciis, ke li devis ankaŭ plenumi pli gravan laboron, la spiritan instruadon kaj religian edukadon.

Tiel ofte Jesuo eliris en la montetojn por preĝi, ĉar ne estis privata ĉambro por lia personaj devotaĵoj.

Petro ne povis dormi tiun nokton; do, fruege, malmulte da tempo post kiam Jesuo estis elirinta por preĝi, li vekis Jakobon kaj Johanon, kaj la tri iris trovi sian Mastron. Post pli ol hora serĉado ili trovis Jesuon kaj petegis lin diri al ili la kialon de sia stranga konduto.Ili deziris scii kial li ŝajnis esti malserenigita pro la potenca elverŝiĝo de la resaniĝa spirito, kiam ĉiuj homoj estis ĝojegitaj kaj liaj apostoloj tiel ĝojaspektaj.

Dum pli ol kvar horoj Jesuo klopodis por klarigi al tiuj tri apostoloj tion, kio okazis. Li instruadis ilin pri tiuj eventoj kaj klarigis la danĝerojn de tiaj fenomenoj. Jesuo konfidis al ili la kialon de sia foresto por preĝi. Li serĉis evidentigi por siaj personaj asociitoj la realajn kialojn, pro kiuj la regno de la Patro ne povus esti konstruita sur miraklaj plenumadoj kaj fizikaj resaniĝoj. Sed ili ne povis kompreni lian instruadon.

Intertempe, frumatene dimanĉon, aliaj homamasoj da afliktaj animoj kaj ankaŭ multaj sciavidaj serĉantoj komencis kuniĝi ĉirkaŭ la domo de Zebedeo. Ili kripostulis por vidi Jesuon. Andreo kaj la apostoloj estis tre perpleksaj; tial, dum Simono Zelotes parolis la ĉeestantaron, Andreo kaj pluraj el liaj asociitoj iris serĉi Jesuon. Kiam Andreo estis trovinta Jesuon en kompanio de la triuloj, li diris: “Mastro, kial vi lasas nin solaj kun la homamaso? Jen, ĉiuj serĉas vin; neniam antaŭ tiom da homoj serĉis vian instruadon. Nuntempe la domo estas ĉirkaŭigita de homoj venitaj de proksime kaj malproksime kaŭze de viaj potencaj laboroj. Ĉu vi ne volas reveni kun ni por zorgi pri ili?”

Kiam Jesuo aŭdis tion, li respondis: “Andreo, ĉu mi ne estas instruinta al vi kaj tiuj aliaj, ke mia misio sur tero estas la revelacio de la Patro, kaj mia mesaĝo la proklamo de la ĉiela regno? Kiel eblas, do, ke vi deziru deturni min de mia laboro por la plezuro de sciaviduloj kaj la kontentigo de tiuj, kiuj serĉas signojn kaj miraklojn? Ĉu ni ne estis inter tiuj homoj dum ĉiuj tiuj monatoj, kaj ĉu ili estas multege amasiĝintaj por aŭdi la bonajn novaĵojn de la regno.? Kial nun ili venas sieĝi nin? Ĉu ne estas kaŭze de la sano de iliaj fizikaj korpoj, prefere ol kiel rezulto de la akcepto de spirita vero rilate al la saviĝo de iliaj animoj? Kiam homoj estas allogitaj al ni kaŭze de eksterordinaraj fenomenoj, multaj el ili ne venas por serĉi veron kaj savon, sed prefere por ekserĉi la resaniĝon de siaj fizikaj malsanoj kaj akiri la liberigon de siaj materiaj malfacilaĵoj.

Dum ĉiu tiu ĉi tempo mi estis en Kapernaumo, kaj ambaŭ en la sinagogo kaj sur la marbordo mi proklamis la bonajn novaĵojn de la regno al ĉiuj, kiuj havas orelojn por aŭdi kaj korojn por akcepti la veron. La volo de mia Patro ne estas, ke mi revenu kun vi por kontentigi tiujn sciavidulojn kaj okupiĝi pri la ministerio de fizikaj aferoj, escepte la spiritaj. Mi ordiniis vin por prediki la evangelion kaj zorgi pri la malsanuloj, sed mi devas esti akaparita pro la resaniĝoj malavantaĝe de mia instruo. Ne, Andreo, mi ne volas returni kun vi. Iru, kaj diru al homoj kredi en tio, kion ni estas instruadintaj al ili kaj ĝojiĝi en la libereco de la filoj de Dio, kaj pretiĝu por nia foriro al aliaj urboj de Galileo, kie la vojo estas jam preparita por la prediko de la bonaj novaĵoj de la regno. Estas tiucele, ke mi venis el ĉe la Patro. Iru, do, kaj preparu nian tujan foriron dum mi atenda tie vian revenon. “

KIam Jesuo estis parolinta, Andreo kaj liaj kompanoj apostoloj malgaje reforiris al la domo de Zebedeo, forsendis la ĉeestantaron, kaj rapide pretiĝis por la vojaĝo kiel Jesuo estis ordoninta. Nu, postagmeze la dimanĉon 18-an de Januaro, p.K. 28, Jesuo kaj la apostoloj foriris por sia unua rondvizitado de reale publika kaj senvuala prediko de la Galileaj urboj. Dum tiu ronvizitado ili predikis la evangelion de la regno en multaj urboj, sed ili ne iris en Nazareton.

Tiun dimanĉon posttagmeze, malmulte post Jesuo kaj liaj apostoloj estis foririntaj al Rimon, liaj fratoj Jakobo kaj Jude venis ĉe Zebedeo por vidi lin. Tiun tagon ĉirkaŭ tagmeze Jude serĉis sian fraton Jakobon kaj insistis por, ke ili iru al Jesuo. Sed kiam Jakobo konsentis iri kun Jude, Jesuo estis jam foririnta.

La apostoloj estis malvolontaj forlasi Kapernaumon, kie la granda intereso estis vekita. Petro kalkulis, ke malpleje mil kredantoj estus povintaj esti baptitaj en la regno. Jesuo pacience aŭskultis ilin, sed li ne konsentis reveni en Betsaida. Silente regis dum momento, kaj Tomaso sin turnis al siaj kompanoj apostoloj, kaj diris: “Ek al! La Mastro estas parolinta. Ne gravas se ni ne povas plene kompreni la misterojn de la ĉiela regno, pri unu afero ni estas certaj: Ni sekvas mastron, kiu serĉas neniun gloron por li mem” Kaj malinkline ili foriis por prediki la bonajn novaĵojn en la urboj de Galileo.