Kajero 144084

En Gilboa kaj en la Dekapolo

Dum Septembro kaj Oktobro ili malproksimiĝis en izolita kampadejo sur la deklivoj de Monto Gilboa. La monaton de Septembro Jesuo restadis tie kun siaj apostoloj instruadanta kaj edukadanta ilin pri la veraĵoj de la regno.

Estis iu nombro da kialoj por kiuj Jesuo kaj liaj apostoloj estis en retiriĝo tiam sur la landlimo inter Samario kaj Dekapolo. La religiaj estroj de Jerusalemo estis tre antagonaj; Herodo Antipaso ankoraŭ konservis Johanon en prizono, timanta aŭ liberigi aŭ ekzekuti lin, dum li plususpektis, ke Johano kaj Jesuo estis iumaniere asociitaj. Tiuj kondiĉoj nesingardigis planizi vigliniciateman laboron aŭ en Judeo aŭ en Galileo. Estis tria kialo: la malrapida streĉiteco kreskanta inter la estroj de la Johanaj disĉiploj kaj la Jesuaj apostoloj, kiu graviĝis proporcie kun la nombro da kredantoj.

Jesuo sciis, ke la tagoj de la preparaj laboroj de instruado kaj predikado estis preskaŭ finitaj, kaj ke la onta objektivo implicis la plenan kaj finan penon de lia tervivo , kaj li ne deziris, ke la elklikiĝo de tiu projekto estu iel ajn aflikta aŭ embarasa por Johano la Baptisto. Jesuo do decidis pasigi kelkiam en retiriĝo por restudi kun siaj apostoloj, kaj sekve, kviete labori en la urboj de Dekapolo ĝis Johano estos aŭ ekzekutita aŭ liberigita kaj rekuniĝos kun ili por unuigita strebo.

1. KAMPADEJO EN GILBOA

Samtempe, kiel la tempo pasis la dekduuloj iĝis pli sindonaj al Jesuo, pli kaj pli dediĉitaj al la regna laboro. Ilia dediĉo estis grandparte afero de persona lojaleco. Ili ne komprenis lian mulktflankan instruadon; ili ne kaptis plene la Jesuan naturon kaj la signifon de lia tera disdonaco.

Jesuo klarigis al siaj apostoloj, ke ili estis en retiriĝo por tri kialoj:

1. Konfirmi ilian komprenon pri, kaj fido al la regna evangelio.

2. Ebligi, ke la opono kontraŭ ilia laboro en ambaŭ Judeo kaj Galileo kvietiĝas.

3. Atendi la sorton de Johano la Baptisto.

Dum la restado sur Gilboa, Jesuo multe parolis al la dekduuloj pri sia infaneco kaj siaj spertoj sur Monto Hermono; li ankaŭ rivelis iom kion okazis en la montetoj dum la kvardek tagoj tuj post lia bapto. Kaj li rekte admonis ilin, ke ili ne parolu alneniu pri tiuj spertoj ĝis post li estos reveninta ĉe sia Patro.

Dum tiuj septembraj semajnoj ili malstreĉis, babilis, rakontis siajn spertojn de kiam Jesuo estis vokinta ilin por servi kaj sin devontigis en serioza strebo por kun-ordigi kion la Majstro instruis al ili. En iu mezuro ili ĉiuj sentis, ke tio estas ilian lastan oportuneco de plidaŭrigita ripozo. Ili konsciis, ke ilia onta publika strebo aŭ en Judeo aŭ Galileo markos la komencon de la fina proklamado de la venonta regno, sed ili havis malmulte aŭ neniun ideon pri kio la regno estos kiam li venos. Johano kaj Andreo pensis, ke la regno estis jam venita; Petro kaj Jakobo kredis, ke ĝi estis ankoraŭ venonta; Natanaelo kaj Tomaso senhezite konfesis, ili estis perpleksaj; Mateo, Filipo, kaj Simono Zelotes estis necertaj kaj konfuzitaj; la ĝemeloj estis beate sensciaj pri la debato; kaj Judaso Iskarioto estis silenta, senpromesa.

Plejparte Jesuo estis sola sur la monto apud la kampadejo. Okaze, li prenis kun li Petron, Jakobon, aŭ Johanon, sed plejofte li malproksimiĝis por sole preĝi aŭ komunii. Post la bapto de Jesuo kaj la kvardek tagoj en la montetoj de Pereo, estas malfacile paroli pri tiuj periodoj de komuneco kun lia Patro kiel preĝo, ankaŭ ne estas konforma paroli pri Jesuo kiel adoranto, sed estas tute ĝusta aludi tiujn periodojn kiel personan komunecon kun lia Patro.

La centra temo de la diskutadoj tra la tuta monato de Septembro estis preĝo kaj adoro. Post kiam ili estis diskutintaj pri la adoro dum kelkaj tagoj, Jesuo fine eldiris sian memorindan diskurson pri la preĝo kiel respondo al la Tomasa peto:”Majstro, instruu nin kiel preĝi.”

Johano instruis siajn disĉiplojn preĝi por la saviĝo en la venonta regno. Kvankam Jesuo neniam malpermesis siajn adeptojn preĝi laŭ la formo de Johana preĝo, la apostoloj tre frue perceptis, ke ilia Majstro ne plene aprobis la praktikon esprimi antaŭstarigitajn kaj oficialajn preĝojn. Tamen, kredantoj konstante petis esti instruitaj pri kiel preĝi. La dekduuloj deziregis scii kiun fromon de peticio Jesuo aprobus. Kaj estis ĉefe kaŭze de tiu bezono de simpla peto por la komunaj homoj, ke Jesuo, respondanta postule de Tomaso, tiam konsentis instrui al ili sugestan formon de preĝo. Jesuo donis tiun lecionon posttagmezon de la tria semajno de ilia restado sur Monto Gilboa.

2. DISKURSO PRI PREĜO

“Johano ja instruis al vi simplan formon de preĝo: ‘O Patro, purigu nin el peko, montru al ni vian gloron, rivelu vian amon, kaj lasu vian spiriton sanktigi niajn korojn poreterne, amen! Li instruis tiun preĝon por, ke vi povos instrui ion al la homamaso. Li ne havis la intencon, ke vi uzos tian antaŭstarigitan kaj oficialan preĝon kiel dirmaniero de viaj propraj animoj en preĝo.

“Preĝo estas tute persona kaj spontana esprimo de la anima sinteno kontraŭ la spirito; preĝo devus esti fileca komuneco kaj amikeca esprimo. Preĝo inspirita de la spirito okazigas spiritan progreson de kun-agado. La ideala preĝo estas formo de spirita komuneco, kiu kondukas al la inteligenta adoro. Vera preĝo estas sinteno sincere orientata al la ĉielo por atingi viajn idealojn.

“Preĝo estas spirado de la animo kaj devus inciti vin persisti en via provo por certiĝi pri la Patra volo. Se iu el vi havas najbaron, kiu noktomeze iras ĉe li dirante: “Amiko, pruntedonu tri panojn, ĉar vojaĝanta amiko vizitis min kaj mi havas nenion por proponi al li.’; kaj se via najbaro respondas: ‘Ne ĝenu min, ĉar la pordo nun estas fermata, la infanoj kaj mi dormas hejme; do mi ne povas ellitiĝi por doni al vi panon,’ vi persistos klarigante, ke via amiko malsatas, kaj ke vi havas neniun nutraĵon por regali lin. Mi diras al vi, ke via najbaro ne ellitiĝos por doni al panon ĉar li estas via amiko, sed kaŭze de via petado li leviĝos kaj donos al vi tiom da pano kiom vi deziros. Se do la persistado gajnos eĉ la favorojn de mortemula viro, kiom pli via persistado en la spirito gajnos al vi la vivpanon el la bonvolaj manoj de la ĉiela Patro. Mi denove diras al vi: Petu kaj estos donita al vi; serĉu kaj vi trovos; frapu kaj oni malfermos al vi. Iu ajn petas ricevas; iu ajn serĉas trovas; kaj por iu ajn, kiu frapas, la pordo de la saviĝo estos malfermata.

Inter vi kiu patro, se lia filo senkonsidere petos, hezitos doni laŭ la gepatra saĝeco prefere ol laŭ la terminoj de la misa petado de la filo? Se la infano bezonos panon, ĉu vi donos al li ŝtonon simple ĉar li malsaĝe petis ĝin al vi? Se via filo bezonos fiŝon, ĉu vi donos al li kolubron simple ĉar hazarde ĝi venis en la reton kun la fiŝo kaj la filo stulte petos al vi la serpenton? Se vi, do, mortemulaj kaj finitaj, scias kiel kontentigi preĝon kaj doni al viaj infanoj bondonajn kaj taŭgajn donacojn, kiom multe pli via ĉiela Patro donos la spiriton kaj multe da aldonaj benoj al kiuj petos al li? Homoj devus ĉiam preĝi kaj ne senkuraĝiĝi.

“Lasu mi rakonti al vi la historion de iu juĝisto, kiu vivis en abomeninda urbo. Tiu juĝo ne timis Dion kaj neniel respektis homojn. En tiu urbo estis ankaŭ necesbezona vidvino, kiu konstante venis ĉe tiu nejusta juĝo dirante: ‘protektu min kontraŭ mia malamiko.’ Dum kelkaj tempoj li ne volis atente aŭskulti ŝin, sed baldaŭ li diris al li: ‘Kvankam mi ne timas Dion nek havas konsideron por homoj, finfine ĉar tiu vidvino ne ĉesas min petadi, mi estas pravigonta ŝin pro timo, ke ŝi eluzas min per ŝiaj kontinuaj vizitoj.’ Tiujn historiojn mi diras al vi por kuraĝigi vin persisti preĝi, kaj ne por sugesti al vi, ke viaj petadoj ŝanĝos la justecon kaj rektecon de la Patro. Via persistado, tamen, ne estas por gajni la favoron de Dio, sed por ŝanĝi vian teran sintenon kaj plilarĝigi vian animan kapablecon ricevi spiriton.

“Sed kiam vi preĝas, vi praktikas tiom malmulte da fido. Aŭtentika fido delokiĝos montojn da materiaj malfacilaĵoj, kiuj povas pase kuŝi sur la vojon de la anima ekspansio kaj spirita progreso.”

3. LA KREDANTA PREĜO

Sed la apostoloj ne estis ankoraŭ kontentaj; ili deziris, ke Jesuo donu al ili modelon de preĝo, kiun ili povus instrui al la disĉiploj. Aŭskultinte tiun diskurson pri preĝo, Jakobo Zebedeo diris: “Tre bone, Majstro, sed ni eĉ ne deziras formon de preĝo por ni mem, sed prefere por la novaj kredantoj, kiuj tiel ofte petegas al ni, ‘Instruu nin kiel akcepteble preĝi la ĉielan Patron.’”

Kiam Jakobo estis fininta paroli, Jesuo diris: “Se, tiam, vi ankoraŭ deziras tian preĝon, mi estas donaconta preĝon, kiun mi instruis al miaj fratoj kaj fratinoj en Nazareto”:

Nia Patro, kiu estas en la ĉielo,

Estu sanktigata via nomo.

Venu via regno; estu plenumita via volo

Sur tero kiel ĝi estas en la ĉielo.

Donu al ni hodiaŭ nian panon por morgaŭ;

Refreŝigu niajn animojn per la vivakvo.

Kaj liberigu ĉiun el ni el liaj ŝuldoj

Kiel ankaŭ ni estas liberigintaj niajn ŝuldantojn.

Saviĝu nin en la tento, liberigu nin de la malbono,

Kaj kiel vi mem pli kaj pli perfektigu nin .

Ne estas mirinde, ke la apostoloj deziris, ke Jesuo instruu al ili modelon de preĝo por kredantoj. Johano la Baptisto estis instrinta plurajn preĝojn; ĉiuj Majstroj formulis preĝojn por siaj studentoj. La religiaj Majstroj de la Judoj havis proksimume dudek kvin aŭ tridek antaŭstarigitajn preĝojn, kiujn ili parkere recitis en la sinagogoj kaj eĉ ĉe la stratanguloj. Jesuo estis aparte malinklina kontraŭ la publikaj preĝoj. Ĝis tiam la dekduuloj estis vidintaj Jesuo preĝanta nur kelkafoje. Ili observis, ke li pasigis tutajn noktojn je preĝo aŭ adoro, kaj ili estis tre scivolemaj koni la manieron aŭ formon de liaj petadoj. Ili estis reale tre urĝemaj koni kion respondi al la homamaso, kiam ĝi petis esti instruita kiel preĝi laŭ la maniero, kiun Johano instruis siajn disĉiplojn.

Jesuo instruis la dekduulojn ĉiam sekrete preĝi; malproksimiĝi mezen de la ĉea naturo aŭ iri en iliajn ĉambrojn kaj fermi la pordojn kiam ili entreprenis preĝi.

Post la morto kaj ĉieliro de Jesuo al la Patro iniciatiĝis la praktiko de multaj kredantoj fini tiun preĝon nomata Sinjora preĝo, aldirante: “En la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo.” Ankoraŭ pli malfrue kopiante ĝin du linioj estis perditaj, kaj estis almetita en tiu preĝo klariga kromfino: “ĉar eterne viaj estas la regno, la povo, kaj la gloro.”

Jesuo donis al la apostoloj la preĝon en kolektiva formo kiel ili estis preĝintaj ĝin en la Nazareta hejmo. Li neniam instruis formalan personan preĝon, nur grupajn, familiajn, aŭ sociajn petadojn. Kaj neniam li spontane faris tion.

Jesuo instruis, ke efika preĝo devas esti:

1. Neprofitcela — ne nur por si mem.

2. Kredema — konforme al la fido.

3. Sincera — korhonesta.

4. Inteligenta — konforme al la lumo.

5. Konfidema — en submetiĝo al la Patra saĝega volo.

Kiam Jesuo pasigis tutajn noktojn sur la monton por preĝi, tio estis ĉefe por la disĉiploj, speciale por la dekduuloj. La Majstri preĝis tre malmulte por li mem, kvankam li observis multan adoron, kies naturo estis komprenema komuneco kun lia Paradiza Patro.

4. ALDONE PRI PREĜO

Dum tagoj post la diskurso pri preĝo la apostoloj plumetis al la Majstro demandojn koncernantajn tiun tut-gravan kaj adorantan praktikon. Jesua instruado al la apostoloj dum tiuj tagoj, pri preĝo kaj adoro, povas esti resumata kaj restituata en modernan frazeologion jene:

La serioza kaj fervora rediro de iu ajn petado, kiam tia preĝo estas fide formulita kaj sincera esprimo de infano de Dio, tiel malsaĝa kaj neebla rekte elaŭdi ke ĝi estas, neniam mankas pliigi la animan kapablecon ricevi spiriton.

En ĉiu ajn preĝo, memoru, ke fileco estas donaco. Neniu infano devas ion fari por gajni la statuson de filo aŭ filino. Tera infano alvenas en la ekziston dank’al siaj gepatroj. Same infano de Dio alvenas en la difavoron kaj la novan vivon de la spirito dank’al la volo de la ĉiela Patro. Konsekvence devas la ĉiela regno — dia fileco — esti akceptata kiel de malgranda infano. Vi gajnas la rektecon — progresivan disvolviĝon de karaktero — sed vi ricevas filecon pere de la difavoro kaj fido.

Preĝo alkondukis Jesuon ĝis la superkomuneco de sia animo kun la Plejsuperaj regantoj de la universaro. Preĝo alkondukos la terajn mortemulojn ĝis la komuneco de vera adoro. La spirita akceptokapableco de la animo determinas la kvanton da ĉielaj benoj, kiuj povas esti persone akiritaj kaj konscie komprenitaj kiel respondo la preĝon.

Preĝo kaj ĝia asoccita adoro estas tekniko de disiĝo el la taga vivrutino, el la monotona ritmo de la materia ekzisto. Ĝi estas alproksimiĝa vojego por spirigita mem- realigado kaj atingo de intelekta kaj religia individueco.

Preĝo estas antidoto kontraŭ la danĝera introspekto. Almenaŭ, preĝo kiel la Majstro instruis ĝin estas tia bonaĵo por la animo. Jesuo regule uzis la bondonan influon de preĝo por iu ajn. Kutime la Jesua preĝo estis plurala kaj ne singulara. Nur dum la grandaj krizoj de sia tera vivo Jesuo preĝis por li mem.

Preĝo estas la spirado de la spirita vivo meze de la materia civilizacio de la homaj rasoj. Adoro estas saviĝo por la plezuron-serĉantaj generacioj de mortemuloj.

Same kiel preĝo povas esti similigita al reŝarĝo de spiritaj baterioj de la animo, same adoro povas esti komparita al la ago agordi la animo por kapti la universajn disaŭdigadojn de la infinita spirito de la Universala Patro.

Preĝo estas la sincera kaj fervora rigardo de la infano al sia spirita Patro; ĝi estas psikologia procezo por interŝanĝi la homan volon kontrau la dian volon. Preĝo estas parto de la dia plano por transformi kion estas por, ke ĝi fariĝu kio ĝi devus esti.

Unu el la kialoj, por kiu Petro, Jakobo, kaj Johano, kiuj tiel ofte akompanis Jesuon dum liaj longaj noktaj maldormadoj, neniam aŭdis Jesuon preĝantan, estis ke ilia Majstro tre malofte siajn preĝojn esprimis parole. Praktike ĉiuj Jesuaj preĝoj estis faritaj spirite kaj kore — silente.

El ĉiuj apostoloj, Petro kaj Johano estis la plej proksimaj kompreni la Majstrajn instruadojn pri preĝo kaj adoro.

5. ALIAJ FORMOJ DE PREĜO

Temp’ al tempe, dum la cetero de la tera restado de Jesuo, li menciis al la apostoloj plurajn aldonanjn formojn da preĝo, sed li faris tion nur por ilustri aliajn temojn, kaj li ordonis, ke tiuj “paraboloj-preĝoj” ne estu instruitaj la homamasojn. Multe de ili devenis de aliaj loĝantaj planedoj, sed tion Jesuo ne rivelis al la dekduloj. Inter tiuj preĝoj estis la sekvantaj:

Nia Patro de kiu estas la universaj regnoj,

Ekzaltita estu via nomo kaj tut-glora via karaktero.

Via ĉeesto ampleksas nin, kaj via gloro estas manifestata

Neperfekte tra ni kiel ĝi estas en perfekteco ĉiele.

Donu al ni tiun tagon la vivigajn fortojn de lumo,

Kaj ne lasu nin erarvagi en la malbonajn vojojn de nia imago,

ĉar viaj estas la glora enloĝanto, la ĉiama povo,

kaj nia la eterna donaco de la infinita spirito de la Filo.

Tiel estu, kaj ĉiame vere.

* * *

Nia kreativa parenco, kiu estas en la centro de la universo,

Disdonacu sur nin vian naturon kaj donu al ni vian karakteron.

Iĝigu nin filoj kaj filinoj de vi per difavoro

Kaj glorigu vian nomon per nia eterna atingo.

Vian adaptantan kaj kontrolantan spiriton donu por vivi kaj loĝi en ni

Ke ni povu plenumi vian volon sur tiu sfero kiel anĝeloj plenumas vian ordonon en la lumo.

Subtenu nin tiun tagon en nia progreso laŭ longe de la verpado.

Liberigu nin de la inercio, malbono, ĉia peka transpaŝo.

Estu pacienca kontraŭ ni, kiel ni montras ameman komplezemon kontraŭ niaj samuloj.

Larĝe elverŝu la spiriton de via mizerikordo en niajn kreitaĵajn korojn.

konduku nin ĉe via mano mem, paŝo post paŝo, tra la necerta vivlabirinto,

Kaj kiam nia fino alvenos, ricevu en via propra sino niajn fidelajn spiritojn.

Tiel estu, ne niajn dezirojn sed vian volon estu plenumata.

* * *

Nia perfekta kaj rekteca ĉiela Patro,

Tiun tagon gvidu kaj direktu niaj vojaĝon.

Sanktigu niajn paŝojn kaj kin-ordigu niajn pensojn.

Ĉiam konduku nin sur la vojoj de eterna progreso.

Plenigu nin per saĝeco ĝis la pleneco de povo

Kaj vigligu nin per via infinita energio.

Inspiru nin per la dia konscienco de

La ĉeesto kaj gvidado de la serafaj armeoj.

Gvidu nin ĉiam supren sur la lumpado;

Plene pravigu nin la tagon de via granda juĝo.

Similigu nin al vi en eterna gloro

Kaj ricevu nin en via senfina servado ĉiele

* * *

Nia Patro, kiu estas en la mistero,

Rivelu al ni vian sanktan karakteron.

Donu al viaj infanoj sur tero tiun tagon

Vidi la vojon, la lumon, kaj la veron.

Montru al nu la vojon de eterna progreso

Kaj donu al ni la volon marŝi sur ĝi.

Estigu en ni vian dian suverenecon

Kaj tiumaniere disdonacu en ni la plenan sinregadon.

Ne lasu nin en vojoj de mallumo kaj morto;

Konduku nin eterne al la vivakvoj.

Aŭskultu tiujn niajn preĝojn ; por via propra bono

Estu kontenta igi nin pli kaj pli kiel vi mem.

En la fino, por la bono de la dia Filo,

Akceptu nin en la eternaj brakoj.

Tiel estu, ne nia volo sed via estu plenumata.

* * *

Glora Patro kaj Patrino en unu sola parenco,

Lojalaj ni volus esti kontraŭ via dia naturo,

En ni kaj tra ni denove vivu via propra memo

Dank’al la donaco kaj elverŝo de via dia spirito,

Tiel reproduktanta vin neperfekte sur tiu sfero

Kiel vi montriĝas perfekte kaj majeste ĉiele.

Donu al ni tagon post tago vian teneran ministerion de frateco

Kaj konduku senĉese sur la vojo de amema servado.

Ĉiam kaj neeraripove estu pacienca kun ni

Kiel ni montras vian pacencon al niaj infanoj.

Donu al ni la dian saĝecon, kiu bone faras ĉiujn aĵojn

Kaj la infinita amo, kiu estas kompata kontraŭ ĉiu kreaturo.

Disdonacu sur ni vian paciencon kaj ameman-komplezemon

Povu nia karitato rebonigi. la malfortecon de la regno

Kaj kiam nia kariero estas finita, elturniĝu por ke ĝi estu honoro por via nomo,

Plezuro por via bona spirito, kaj kontentiĝo por kiuj helpas nian animon.

Nia amema Patro, ne kiel ni deziras, sed kiel vi volas estu la eterna boneco de viaj mortemulaj infanoj,

Tiel povu tio esti.

* * *

Nia tut-fidela Fonto kaj tut-potenca Centro,

Respektega kaj sankta estu la nomo de via tut-gracia Filo.

Viaj bonaĵoj kaj viaj benoj estas malsuprenirintaj sur ni,

Tiel permasantaj al ni efektivigi vian volon kaj plenumi vian ordonon.

Donu al ni ĉiumomente la vivtenadon de la vivarbo;

Refreŝigu nin tagon post tago kun la vivakvoj de tiu revero.

Paŝo post paŝo konduku nin el la mallumo kaj en la dia lumo.

Renovigu niajn mensojn per la transformiĝadoj de la enloĝanta spirito,

Kaj kiam finela mortemula fino venos nin atingi,

Ricevu nin ĉe si mem kaj sendu nin en la eternecon.

Kronu nin per ĉielaj diademoj de fruktodona servado,

Kaj ni glorigos la Patron, la Filon, kaj la Sanktan Influon.

Tiel estu, tra la tuta universo sen fino.

* * *

Nia Patro kiu loĝas la sekretajn lokojn de la universo,

Honorata estu via nomo, respektegata via mizerikordo, kaj respektata via juĝo.

Permesu ke la rektecosuno brilas sur ni tagmeze,

dum ni vin preĝpetas gvidi niajn hezitajn paŝojn en la krepusko.

Konduku nin ĉe la mano sur la vojoj de via propra elekto

Kaj ne forlasu nin kiam malagrabla estas la vojo kaj mallumaj la horoj,

Ne fergesu nin kiel ni tiel ofte forgasas vin.

Sed estu kompata kaj amema kontraŭ ni kiel ni deziras ami vin.

Desupre kompate kaj ameme rigardu nin kaj mizerikorde pardonu nin

Kiel ni justece pardonas tiujn, kiuj afliktas kaj lezas nin.

Povu amo, sindediĉo kaj disdonaco de la majesta Filo

Certigas ĉiaman vivon kaj viajn senfinajn mizerikordon kaj amon.

Povu la Dio de universoj disdonaci sur ni la plenan mezuron de sia spirito;

Donu al ni la difavoron cedi la direktivon de tiu spirito.

Dank’al la amema servado de sindonemaj serafaj armeoj

Povu la Filo gvidi kaj konduki nin ĝis la fino de la erao.

Igu nin ĉiam pli kaj pli similaj al vi mem

Kaj okaze de nia fino akceptu nin en la eterna Paradiza amplekso.

Tiel estu, nome de la disdonaca Filo

Kaj por la honoro kaj gloro de la Plejsupera Patro.

Kvankam la apostoloj ne estis libraj prezenti tiujn preĝajn lecionojn en siaj publikaj instruadoj, ili multe tiris profiton el ĉiuj riveloj en siaj personaj religiaj spertoj. Jesuo uzis ĉi tiujn kaj aliajn preĝajn modelojn kiel ilustradoj okaze de la intima edukado de la dekduuloj, kaj specifa permeso estis konsentita por transskribi tiujn sep specimenajn preĝojn en tiun raporton.

6. KONFERENCO KUN LA JOHANAJ APOSTOLOJ

Ĉirkaŭ la unua Oktobro, Filipo kaj kelkaj aliaj apostoloj estis en proksima vilaĝo aĉetantaj nutraĵon kiam ili renkontis kelkajn apostolojn de Johano la Baptisto. Kiel rezulto de tiu hazarda renkonto en la vendejo okazis trisemajna konferenco en la kampadejo de Gilboa inter la Jesuaj apostoloj kaj la Johanaj apostoloj, ĉar Johano estis freŝdate asignita dek du el siaj estroj kiel apostoloj, sekvanta la Jesuan precedenton. Johano estis farinta tion kiel respondo al la insisto de Abnero, la ĉefo de siaj lojalaj adeptoj. Jesuo ĉeestis en la kampadejo de Gilboa dum la tuta unua semajno de tiu konferenco, sed forestiĝis dum la du lastaj semajnoj.

En la komenco de la dua semajno de tiu monato, Abnero estis kuniginta ĉiujn siajn asociitojn en la kampadejo de Gilboa kaj estis preta por konsiliĝi kun la apostoloj de Jesuo. Dum tri semajnoj trifoje potage kaj ses tagoj posemajne kunsidis tiuj dudek kvar viroj. La unuan semajnon Jesuo miksiĝis kun ili inter iliaj matenaj, posttagmezaj kaj vesperaj seancoj. Ili deziris, ke la Majstro kuniĝu kun ili kaj estru iliajn kunajn konsiliojn, sed li firme rifuzis partopreni en iliaj pridiskutadojn, sed tamen konsentis paroli al ili en tri okazoj. Tiuj tri prelegoj al la dudek kvaruloj havis kiel temoj kompaton, kun-agado, kaj toleremo.

Andreo kaj Abnero alterne prezidis tiujn kunajn kunsidojn de la du apostolaj grupoj. Tiuj viroj havis multajn malfacilaĵojn por diskuti kaj multnombrajn problemojn solvi. Multfoje ili informis Jesuon pri siaj afliktoj, sed ili aŭdis lin nur dirantan: “Nur viaj personaj kaj religiaj problemoj koncernas min. Mi estas la mandatito de la Patro al la individuo, ne kontraŭ la grupo. Se vi havas personan malfacilaĵon en viaj rilatoj kun Dio, venu al mi, kaj mi aŭskultos kaj konsilos vin por solvi viajn problemojn. Sed kiam vi entreprenas kun-ordigi diverĝajn homajn interpretojn pri religiaj temoj kaj la socialigado de la religio, vi devas solvi tiajn problemojn per viaj propraj decidoj. Tamen, mi restas komprenema kaj ĉiam interesita, kaj kiam vi sukcesas konkludi pri tiuj aferoj de ne-spirita graveco, kondiĉe ke ĉiuj vi estu akorditaj, tiam mi promesas per anticipo mian plenan aprobon kaj koran kun-agadon. Kaj nun por ne ĝeni viajn pridiskutojn, mi forlasas vin dum du semajnoj. Ne estu anksiaj pri mi, ĉar mi revenos al vi. Mi zorgos pri la laboro de mia Patro, ĉar ni havas aliajn regnojn krom tiu ĉi.”

Post tia parolo, Jesuo malsupreniris la montoflankon, kaj ili ne lin vidis dum du plenaj semajnoj. Ili neniam sciis kien li iris aŭ kion li faris dum tiuj tagoj. Pasis iu tempo antaŭ ol la dudek kvaruloj komencas serioze konsideri siajn problemojn, tiel ili estis embarasitaj pro la foresto de la Majstro. Tamen, post unu semajno ili estis en la kerno de siaj diskutadoj, kaj ili ne povis peti helpon al Jesuo.

La unua elemento pri kiu la grupo akordiĝis estis la adopto de la preĝo, kiun Jesuo estis freŝdate instruinta al ili. Tiu preĝo estis unuvoĉe elektita kaj akceptita de la du apostolaj grupoj por esti instruita al la kredantoj.

Sekve ili decidis, ke kiel longe vivos Johano, aŭ en prizono aŭ libere, ambaŭ grupoj de dek du apostoloj malkune laborus, kaj ĉiu tri monatoj renkontiĝos dum unu semajno en lokoj kune konsenti temp ala tempe.

Sed la plej serioza el iliaj problemoj estis la temo de la bapto. Iliaj malfacilaĵoj estis des pli plimalbonigitaj, ke Jesuo estis rifuzinta doni iun ajn opinion pri la temo. Fine ili estis en akordo: Kiel longe vivus Johano aŭ ĝis ili ne estos kune modifintaj tiun decidon, nur la Johanaj apostoloj baptus la kredandojn, kaj nur la Jesuaj apostoloj kompletigos la instruon de la novaj disĉiploj. Tial, ekde tiu tempo ĝis post la morto de Johano, du el la Johanaj apostoloj akompanis Jesuon kaj liajn apostolojn por bapti la kredantojn, ĉar la kuna konsilio estis unuvoĉe voĉdoninta, ke la bapto fariĝos la komenca ŝtupo en la ekstera procezo de alianco kun la aferoj de la regno.

Estis alia akordo, en okazo de Johana morto, liaj apostoloj sin prezentus antaŭ Jesuo, sin submetus al lia direktado, kaj ĉesus bapti krom se Jesuo aŭ liaj apostoloj permesus tion.

Sekve estis voĉdonita, ke en okazo de Johana morto, la Jesuaj apostoloj komencus bapti per akvo kiel simbolo de la dia spirito. La demando, ĉu jes aŭ ne la pentado estus ligita al la prediko de la bapto, estis lasita elekta; nenion estis decidita liganta la grupon. La Johanaj apostoloj predikis, “Pentu kaj estu baptintaj.” kaj la Jesuaj apostoloj proklamis, “Kredu kaj estu baptintaj.”

Tiu ĉi estas la historio de la unua provo de la Jesuaj adeptoj por kun-ordigi diverĝajn strebojn, akordigi diferencajn opiniojn, organizi grupajn entreprenojn, leĝdoni pri eksteraj ceremonioj, kaj socialigi la personajn religiajn praktikojn.

Miltaj aliaj duarangaj aferoj estis konsideritaj kaj iliaj solvaj unuvoĉe aprobitaj. Tiuj dudek kvar viroj havis vere rimarkindan sperton dum tiuj du semajnoj kiam ili estis devigitaj alfronti la problemojn kaj finaraĝi la malfacilaĵojn sen Jesuo. Ili lernis ne samopinii, debati, lukti, preĝi, kaj kompromisi, kaj antaŭ ĉio resti komprenema pri la vidpunkto de alia persono kaj konservi almenaŭ iun nivelon de toleremo pri liaj honestaj opinioj.

Posttagmezon de ilia fina diskutado pri financa temo, Jesuo revenis, aŭdis iliajn pridiskutojn, aŭskultis iliajn decidojn, kaj diris: “Tiaj estas viaj konkludoj, kaj mi helpos ĉiun el vi realigi la spiriton de viaj kundecidoj.”

Du monatoj kaj duono plimalfrue Johano estis ekzekutita, kaj tra tiu tuta periodo la Johanaj apostoloj restis kun Jesuo kaj la dekduuloj. ĉiuj kune laboris kaj baptis kredantojn dum tiu labortempo en la urboj de Dekapolo. La kampadejo de Gilboa estis malmuntita la 2-an de Novembro, 27 p.K.

7. EN LA DEKAPOLAJ URBOJ

Tra la tuta monatoj de Novembro kaj Decembro, Jesuo kaj la dudek kvaruloj kviete laboris en la Grekaj urboj de Dekapolo, ĉefe Scitopolis, Gerasa, Abila, kaj Gadara. Estis reale la fino de la prepara periodo de ministrado de la Johana laboro kaj organizo. La socialigita religio de nova revelacio ĉiam pagas la prezon de kompromiso kun la establitaj formoj kaj kutimoj de la antaŭa religio, kiun ĝi serĉas savi. Bapto estis la prezo, kiun la Jesuaj adeptoj pagis por gajni, kiel socialigita religia grupo, la adeptojn de Johano la Baptisto. La Johanaj adeptoj, kuniĝante al la Jesuaj adeptoj, rezignis preskaŭ ĉion escepte la akvobapton.

Jesuo malmulte publike instruis dum tiu misio en la urboj de Dekapolo. Li pasigis konsiderindan tempon instrui la dudek kvarulojn kaj havis multajn specialajn sesiojn kun la dek du apostoloj de Johano. Iom post iom ili sukcesis kompreni kial Jesuo ne iris viziti Johanon en prizonon, kaj kial li faris neniun klopodon por sekurigi lian liberigon. Sed ili neniam povis kompreni kial Jesuo ne plenumis mirindaĵojn, kial li rifuzis produkti videblajn signojn de lia dia aŭtoritato. Antaŭ veni en la kampadejon de Gilboa, ili estis kredintaj je Jesuo plejparte kaŭze de la Johana atesto, sed baldaŭ ili ekkredis dank’al sia propra kontakto kun la Majstro kaj lia instruado.

Plejofte dum tiuj du monatoj la grupo duope laboris, unu el la Jesuaj apostoloj eliranta kun unu inter tiuj de Johano. La apostolo de Johano baptis, la apostolo de Jesuo instruadis, dum ili ambaŭ predikis la evangelion de la regno kiel ili komprenis ĝin. Kaj ili gajnis multajn animojn inter tiuj Nejudoj kaj apostataj Judoj.

Abnero, la ĉefo de la Johanaj apostoloj iĝis sindona kredanto je Jesuo kaj pli malfrue estis la grupestro de sepdek instruistoj, kiujn la Majstro komisiis por prediki la evangelion.

8. EN LA KAMPADEJO APUD PELLA

La lastan parton de Decembro ili iris tre proksime de Jordano, apud Pella, kie ili denove komencis instrui kaj prediki. Ambaŭ Judoj kaj Nejudoj venis en la kampadejon por aŭdi la evangelion. Iun posttagmezon dum Jesuo instruadis la homamason, iuj personaj amikoj de Johano alportis al la Majstro la lastan mesaĝon, kiun li devis ricevi je la nomo de la Baptisto.

Johano estis nun malliberigita de unu jaro kaj duono, kaj plejofte Jesuo estis diskrete laborinta; tiele ne estis mirinde, ke Johano estu kondukita scivoli pri la regno. La Johanaj amikoj interrompis la instruadon de Jesuo por diri al li: “Johano la Baptisto sendis nin por demandi — ĉu vi estas vere la liberiganto, aŭ ĉu ni devas atendi alian?”

Jesuo paŭzis por diri al la Johanaj amikoj: “Revojiru kaj diru al Johano, ke li ne estas forgesita. Diru al li kion vi estas vidintaj kaj aŭdintaj, ke la bona novaĵo estas predikita al la mariĉulo.” Kaj kiam Jesuo estis parolinta plu al mesaĝistoj li denove turniĝis al la homamaso kaj diris: “Ne pensu, ke Johano dubas pri la evangelio de laregno. Li nur informiĝis por trankviligi siajn disĉiplojn, kiuj ankaŭ estas miaj disĉiploj. Johano ne estas malfortikulo. Lasu min demandi al vi, kiuj aŭdis Johanon prediki antaŭ ol Herodo enprizonigas lin: Kion vi vidis en Johano? — kanon skuitan per la vento? viron de ŝanĝiĝema humoro kaj vestita per precioza vesto? Generale tiuj kiuj estas rave kostumitaj kaj mole vivas estas en la reĝaj kortegoj kaj en la domegoj de la riĉuloj. Sed kion vi vidis kiam vi estis ekvidintaj Johanon? profeton? Jes, mi diras al vi, kaj eĉ multe pli ol profeton. Pri Johano estis skribita tion: “Jen, mi sendas mian mesaĝiston antaŭ via vizaĝo; li preparos la vojon antaŭ vi.”

“Vere, vere mi diras al vi, inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la ĉielo estas pli granda, ĉar li estas spirite naskiĝinta kaj scias, ke li estas iĝinta filo de Dio.”

Tiun tagon multaj el tiuj, kiuj aŭdis Jesuon sin submetis je la Johana bapto, tiel publike konfesantaj sian eniron en la regnon. Kaj ekde tiu tago, la apostoloj de Johano firme korligiĝis al Jesuo. Tiu evento markis la realan unuiĝon de la Johanaj kaj Jesuaj adeptoj.

Post kiam la mesaĝistoj estis interparolintaj kun Abnero, ili foriris al Makaerus por diri ĉion al Johano. Li estis grande kuraĝigita, kaj lia fido estis plifortigita per la paroloj de Jesuo kaj la mesaĝo de Abnero.

Tiun samposttagmezon Jesuo pluinstruadis, dirante: “Kun kio mi komparos tiun generacion? Multaj el vi ricevos nek la Johanan mesaĝon nek mian instruon. Vi estas kiel la infanoj ludantaj sur la bazarplaco, kiuj alvokas siajn kamaradojn kaj diras: ‘Ni flutis por vi kaj vi ne dancis; ni ĝemis kaj vi ne ĉagreniĝis.’ estas tiel pri iuj el vi. Johano venis nek manĝanta nek trinkanta, kaj ili diris, li havis demonon en li. La Homa Filo venas manĝanta kaj trinkanta, kaj tiuj samaj homoj diras: ‘Jen, glutemulo kaj drinkemulo, amiko de publikanoj kaj pekuloj!’ Vere saĝeco estas justigita de siaj infanoj.

Ŝajnas, ke la Patro en la ĉielo kaŝis iujn el tiuj veraĵoj al la saĝuloj kaj arogantaj, dum li rivelis ilin al la beboj. Sed la Patro plenumis ĉiujn tiujn aferojn bone; la Patro sin revelacias al la universo per la metodoj de sia propra elekto. Venu do ĉiuj, kiuj laboras kaj estas peze ŝarĝitaj, kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Prenu sur vi la dian jugon, kaj vi spertos la pacon de Dio, kiu superas ian ajn komprenpovon.”

9. MORTO DE JOHANO LA BAPTISTO

Johano la Baptisto estis ekzekutita la vesperon de la 10-a de Januaro, 28 p.K. La sekvantan tagon kelkaj el Johanaj disĉiploj, kiuj estis irintaj al Makaerus aŭdis pri lia ekzekuto, iris al Herodo por plendopostuli lian kadavron, kiun ili entombigis, plu malfrue donanta ĝin enterigi en Sebaste, la loĝloko de Abnero. La sekvantan tagon, la 12-an de Januaro ili foriris norden al la kampadejo de Johanaj kaj Jesuaj apostoloj proksime de Pella, kaj ili rakontis al Jesuo pri la morto de Johano. Kiam Jesuo aŭdis ilian raporton, li forsendis la homamason, kaj, alvokanta la dudek kvarulojn, diris: “Johano estas mortinta. Herodo faris senkapigi lin. Tiun vesperon kune konsilu kaj aranĝu viajn aferojn konsekvence. Estos plu neniu prokrasto. La horo alvenis por senvuale kaj potence proklami la regnon. Morgaŭ ni iros en Galileon.”

Konsekvence, frumatene de la 13-a de Januaro, 28 p.K., Jesuo kaj la apostoloj akompanitaj de ĉirkaŭ dudek kvin disĉiploj vojiris al Kapernaumo kaj tranoktis ĉe Zebedeo.