Kajero 143084
Je la fino de Junio, 27 p.K., kaŭze de la kreskanta opono de la Judaj religiaj estroj, Jesuo kaj la dekduuloj forlasis Jerusalemon, post kiam ili estis sendintaj siajn tendojn kaj magrajn personajn havaĵojn por esti stablitaj en la domo de Lazaro en Betanio. Irantaj norden en Samarion, ili atendis en Bethel por la Sabato. Tie ili predikis dum pluraj tagoj la homojn, kiuj venis el Gophna kaj Ephraim. Grupo de civitanoj de Arimathea kaj Thamna venis inviti Jesuon por, ke li vizitu iliajn vilaĝojn. La Mastro kaj liaj apostoloj pasis pli ol du semajnojn instrui la Judojn kaj Samaritanojn de tiu regiono, kaj multaj venis el malproksime kiel Antipatris por aŭdi la bonan novaĵon de la regno.
La homoj de la suda Samario volontege aŭskultis Jesuon, kaj la apostoloj, escepte Judaso Iskarioto, sukcesis transpasi multe da iliaj antaŭjuĝoj kontraŭ la Samaritanoj. Estis malfacilege por Judaso ami tiujn Samaritanojn. La lastan semajnon de Julio Jesuo kaj liaj asociitoj pretiĝis por foriri al la novaj Grekaj urboj de Phasaelis kaj Archelais proksime de Jordano.
Dum la unua duono de Aŭgusto la apostola grupo starigis sian kantonmenton en la Grekaj urboj de Archelais kaj Phasaelis, kie ili havis sian unuan predikan eksperimenton al preskaŭ ekskluzive nejudaj homamasoj - Grekoj, Romanoj, kaj Sirianoj - ĉar iom da Judoj loĝis en tiuj du Grekaj urboj. Enkontakte kun tiuj Romanaj civitanoj, la apostoloj provis novajn malfacilaĵojn en la proklamado de la mesaĝo pri la venonta regno, kaj ili renkontis novajn kontraŭdirojn pri la Jesuaj instruoj. Dum unu el tiuj multaj vesperaj konferencoj kun siaj apostoloj, Jesuo atente aŭskultis tiujn kontraŭdirojn pri la evangelio de la regno, kiujn la dekduuloj alportis el siaj spertoj pri la subjektoj de siaj personaj laboroj.
Demando metita de Filipo estis tipika de iliaj malfacilaĵoj. Diris Filipo: “Mastro, tiuj Grekoj kaj Romanoj priridas nian mesaĝon, kaj diras, ke tiaj instruoj taŭgas por nur malfortuloj kaj sklavoj. Ili asertas, ke la religio de la paganoj estas pli bona ol nia instruo, ĉar ĝi instigas akiri fortan, nelacigeblan, kaj persistan karakteron. Ili asertas, ke ni volus konverti ĉiujn homojn en malfortiĝintajn specimenojn de pasivaj ne-rezistantoj, kiuj baldaŭ pereus kaj malaperus el la tersurfaco. Ili amas vin, Mastro, kaj volonte akceptas, ke via instruo estas ĉiela kaj ideala, sed ili ne volas serioze preni nin. Ili asertas, ke nia religio ne estas por tiu mondo; ke homoj ne povas vivi kiel vi instruas. Kaj nun, Mastro, kion ni diros al tiuj nejudoj?”
Post kiam Jesuo estis aŭdinta similajn kontraŭdirojn pri la evangelio de la regno, prezentitaj de Tomaso, Natanaelo, Simono Zelotes, kaj Mateo, li diris al la dekduuloj:
“Mi venis en tiun mondon por fari la volon de mia Patro kaj riveli lian ameman karakteron al la tuta homaro. Tio, miaj fratoj, estas mia misiono. Kaj mi volas plenumi ĝin, malgraŭ la nekomprenemo de miaj instruadoj de Judoj aŭ Nejudoj de tiuj tagoj aŭ alia generacio. Sed vi ne devus neglekti la fakton, laŭ kiu eĉ la dia amo havas siajn severajn disciplinojn. Patra amo al sia filo ofte enkondukas la patron bridi la malsaĝajn agojn de sia senpripensa ido. Infano ne ĉiam komprenas la saĝecon kaj amemajn motivojn de la bridanta disciplino de la patro. Sed mi deklaras al vi, ke mia Paradiza Patro regas universaron dank’al la nerezistebla povo de sia amo. Amo estas la pli granda el ĉiuj spiritaj realecoj. Vero estas liberiga rivelado, sed amo estas la plejsupera rilato. Kiaj ajn estas la fuŝoj, kiujn faras viaj nuntempuloj pri la nuna taŭgaranĝo de la mondo, en estonta epoko la evangelio, kiun mi deklaras al vi, regos tiun mondon mem. La plejlasta celo de homa progreso estas la respektega rekono de la Dia patreco kaj la amema materiiĝo de la homa frateco.
“Sed kiu diris al vi, ke mia evangelio estas destinata al nur sklavoj kaj malfortuloj? Ĉu vi, miaj elektataj apostoloj, similas al malfortuloj? Ĉu Johano aspektis malfortika? Ĉu vi observas, mi estas timsklava? Estas vere, la evangelio estas predikata al la malriĉuloj kaj subprematoj de tiu generacio. La religioj de tiu mondo preteratentis la malriĉulojn, sed mia Patro lasas neniun impresi al li. Krome, la hodiaŭaj malriĉuloj estas la unuaj dediĉi atenton al la voko de la pentado kaj la akcepto de la frateco. La regna evangelio devas esti predikata al ĉiuj homoj - Judoj kaj Nejudoj, Grekoj kaj Romanoj, riĉaj kaj malriĉaj, liberaj kaj sklavaj - kaj egale al junaj kaj maljunaj, masklaj kaj inaj.
“Tial mia Patro estas Dio de amo kaj sin delektas en la praktiko de la mizerikordo, ne sorbiĝu per la ideo, ke la servado de la regno devas esti monotone facila. La Paradiza supreniro estas la plejsupera aventuro de ĉiuj tempoj, la malglata plenumado de la eterneco. La tera servado de la regno kolektos la tute kuraĝan virecon, kiun vi kaj viaj kunlaborantoj povas kunigi. Multaj el vi estos mortigitaj pro via lojaleco al la evangelio de tiu regno. Estas facile morti dum fizika lukto kiam via kuraĝo estas plifortigita per la ĉeesto de viaj batalkamaradoj, sed serene kaj tute sola foroferi sian vivon por la amo de veraĵo ensanktejigita en via mortemula koro postulas pli altan kaj pli profundan formon de homa kuraĝo kaj sindediĉo.
“Hodiaŭ, la nekredantoj povas moki vin pri via prediko de evangelio de ne-rezisto kaj pri via vivo de neperforto, sed vi estas la unuaj volontuloj de longa deveno de sinceraj kredantoj je la evangelio de tiu regno, kiu mirigos la tutan homaron per sia heroa sindediĉo al tiuj instruoj. Neniu armeo en la mondo neniam malŝparis pli multe da kuraĝo kaj sentimeco ol vi kaj viaj lojalaj sekvontoj montros pri ĝi irante tra la tuta mondo proklami la bonajn novajojn - la paternecon de Dio kaj la fratecon de la homoj. La karna kuraĝo estas la pli malalta formo de braveco. La mensa braveco estas pli alta tipo de homa kuraĝo, sed la pli alta kaj plejsupera estas necedema lojaleco al la kleraj konvinkoj de profundaj spiritaj realecoj. Kaj tia kuraĝo konsistigas la heroismon de la homo, kiu konas Dion. Kaj ĉiuj, vi konas Dion, vi estas plej eble vere la personaj asociitoj de la Homa Filo.”
Tio ĉi ne estas la tuto, kion diris Jesuo tiuokaze, sed nur la enkonduko de lia prelego, kaj li larĝe disvolvis pligrandigante kaj ilustrante sian deklaron. Tio estis unuel la pli pasiaj prelegoj, kiun Jesuo iam liveris al la dekduuloj. Malofte la Mastro parolis al siaj apostoloj per evidenta forta sento, sed tio estis unu el tiuj maloftaj okazoj kiam li parolis per okulvidebla seriozeco, akompanita kun akcentita emocio .
La rezulto sur la publika prediko kaj persona ministerio de la apostoloj estis tuja; ekde tiu tago mem ilia mesaĝo prenis novan noton de kuraĝa regado. La dekduuloj pluĉerpis la spiriton de pozitiva vigliniciatemeco en la nova evangelio de la regno. Ekde nun ili ne maltrankviliĝis plu tiom teni paroladon de negativaj virtoj kaj la pasivaj ordonoj en sia multflanka instruado liverita de la Mastro.
La Mastro estis perfekta specimeno de homa mem-regado. Kiam li estis insultita, li ne insultis; kiam li suferis, li elkraĉis neniun minacon kontraŭ siaj turmentistoj; kiam li estis denuncita de siaj malamikoj, li simple lasis tion al la justa juĝo de la ĉiela Patro.
Dum unu el la vesperaj konferencoj, Andreo demandis al Jesuo: “Mastro, ĉu ni devas praktiki la abnegacion kiel Johano instruis nin, aŭ ĉu ni devas kiel eble plej strebi al la memregado de via instruo? En kio via instruo diferencas de tiu de Johano?” Jesuo respondis: “Johano ja instruis al vi la rektecan vojon konforme al la lumo kaj leĝoj de siaj prapatroj; kaj tio estis la religio de mem-ekzameno kaj abnegacio. Sed mi venas kun nova mesaĝo de neprofitemo kaj mem-regado. Mi montras al vi la vojon de la vivo kiel ĝi estis rivelita al mi de mia ĉiela Patro.
“Vere, vere, mi diras al vi, kiu regas sian memon estas pli granda ol kiu kaptas urbon. Sinregado mezuras la moralan naturon de homo kaj indikas lian spiritan kreskon. En la malnova ordo vi fastis kaj preĝis; kiel nova kreitaĵo de la renaskiĝo de la spirito, vi lernas kredi kaj ĝoji. En la Patra regno vi iĝos novaj kreitaĵoj; la malnovaj aĵoj devas malaperi; jen, mi montras al vi kiel ĉiuj aĵoj devas fariĝi novaj. Kaj per via amo unu al alia vi estas konvinkontaj la mondon, ke vi estas pasintaj de servuto al libero, de morto al ĉiama vivo.
“Per la malnova vojo vi serĉas subpremi, obei, kaj konformiĝi al la vivreguloj; per la nova vojo vi estas unue aliigitaj per la Spirito de Vero kaj per tio plifortigitaj en via ena animo pro la konstanta spirita renoviĝo de via menso, kaj jen vi havas la povon certe kaj ĝoje plenumi la gracian, agrablan, kaj perfektan volon de Dio. Ne forgesu - estas via persona fido en la treege grandaj kaj altvaloraj promesoj de Dio, kiu certigas vian konvenan partoprenon en la dia naturo. Nu, dank’al via fido kaj spirita transformiĝo, vi iĝas reale la temploj de Dio, kaj lia spirito loĝas vere en vi. Se, tiam, la spirito loĝas en vi, vi ne estas plu sklavoj ligitaj al la karno sed liberaj kaj liberigitaj filoj de la spirito. La nova leĝo de la spirito donas al vi la liberon de la sin-regado anstataŭ la malnova leĝo de la timo de mem-servuto kaj la sklaveco de abnegacio.
Multfoje, kiam vi estas malbone agintaj, vi estas pensintaj imputi viajn agojn al la influo de la diablo, kiam reale vi estas vin allasintaj al viaj propraj tendencoj naturaj. Ĉu la profeto Jeremia en la estinta tempo ne diris al vi, ke la homa koro estas supre ĉio trompa, kaj eĉ iafoje senespere fia? Kiel facila por vi mem trompi vinkaj pro tio fali en stultajn timojn, diversajn voluptojn, sklavigantajn plezurojn, malicon, envion kaj eĉ venĝeman malamo.
“La savo venas dank’al la spirita regeneracio kaj ne per la mem-kontentaj agoj de la karno. Vi estas per la fido justigitaj kaj per la favoro asociitaj, ne per la timo kaj per la abnegacio de la karno, kvankam la Patraj infanoj spirite naskiĝintaj eterne regas sin kaj ĉiun, kiu koncernas la dezirojn de la karno. Kiam vi scias, ke vi estas savigitaj per la fido, vi estas reale en paco kun Dio. Kaj ĉiuj, kiuj sekvas la vojon de tiu ĉiela paco estas destinitaj por esti dediĉitaj al la eterna servado de la ĉiam progresantaj filoj de la eterna Dio. Ekde nun ne estas devo, sed prefere via ekzaltigita privilegio purigi vin de ĉiuj malicoj de la menso kaj korpo dum vi serĉas la perfektecon en la amo de Dio.
“Via fileco estas bazata sur la fido kaj vi devas resti sensentaj al la timo. Via ĝojo estas naskiĝinta de la konfido en la Dia parolo, kaj do vi ne estos enkondukitaj dubi pri la amo kaj mizerikordo de la Patro. Estas la boneco mem de Dio, ke konduki homojn al vera kaj autentika pento. La sekreto de via sinregado estas ligata al via fido en la enloĝanta spirito, kiu ĉiam ameme agas. Eĉ tiu sava fido vi ne havas de vi mem; ĝi estas ankaŭ donaco de Dio. Kaj se vi estas la infanoj de tiu vivanta fido, vi ne estas jam plu la sklavoj de la memo, sed pli ĝuste la triumfantaj mastroj de vi mem, la liberigitaj filoj de Dio.
Se do, miaj infanoj, vi estas spirite naskiĝintaj, vi estas por ĉiam liberigitaj de la mem-konscienca servuto de vivo de abnegacio kaj de diligenta kontrolo pri la deziroj de la karno, kaj vi estas enkondukitaj en la ĝojan regnon de la spirito, el kie vi spntane produktas la fruktojn de la spirito en via taga vivo; kaj la fruktojn de la spirito estas la esenco de la plej alta tipo de ĝuiga kaj nobliganta mem-regado, la esenco eĉ de la suproj de teraj mortemulaj plenumadoj - vera sin- regado.”
Ĉirkaŭ tiu periodo stato de granda streĉiteco nervoza kaj emocia disvolviĝis inter la apostoloj kaj iliaj senperaj disĉiploj asociitaj. Ili apenaŭ alkutimiĝis kune vivi kaj labori. Ili spertis kreskantajn malfacilaĵojn por pluigi harmoniajn rilatojn kun la Johanaj disĉiploj. La kontakto kun la Nejudoj kaj la Samaritanoj estis granda provo por tiuj Judoj. Krome, la freŝdataj eldiroj de Jesuo estis pligrandigintaj ilian mensan konfuzostaton. Andreo preskaŭ ne regis sin; Li ne sciis plu kion fari, li iris do al la Mastro kun siaj problemoj kaj perpleksecoj. Kiam Jesuo estis aŭdinta la apostolan ĉefon raporti siajn malserenecojn, li diris: “Andreo, vi ne povas eltiri homojn el iliaj perpleksecoj per paroloj kiam ili atingas tian implikadon, kaj kiam tiom da personoj travivantaj fortajn sentojn estas koncernitaj. Mi ne povas fari, kion vi petas al mi - Mi ne partoprenos en tiuj personaj sociaj malfacilaĵoj - sed mi kuniĝos al vi por ĝuo de tritaga periodo de ripozo kaj rilaksiĝo. Iru al viaj fratoj kaj anuncu, ke ĉiuj estas irontaj kun mi sur Monton Sartaba, kie mi deziras ripozi dum unu aŭ du tagoj.
“Nun vi devus iri al ĉiu el viaj dek unu fratoj kaj private paroli kun li, dirante: “La Mastro deziras, ke ni prenu kun li fore tempon de ripozo kaj rilaksiĝo. Ĉar ĉiuj ni estas freŝdate spertintaj multan ĉagrenaĵon de spirito kaj mensan streson, mi sugestas, ke neniu mencio estu farita pri niaj provoj kaj perturboj dum tiu libertempo. Ĉu mi povas kalkuli je vi por kun-agi en tiu afero kun mi? Private kaj persone alproksimiĝu tiamaniere ĉiun el tiuj fratoj.” Kaj Andreo faris laŭ la instrukcioj de la Mastro.
Tio estis mirinda okazo en la sperto de ĉiu el ili; ili neniam forgesis la supreniradan tagon sur la monton. Dum la tuta irado ili diris preskaŭ nenion pri siaj maltrankviloj. Atinginte la supron de la monto, Jesuo sidigis ilin ĉirkaŭ li kaj diris: “Miaj fratoj, ĉiuj vi devas lerni la valoron de ripozo kaj la efikon de rilaksiĝo. Vi devas kompreni, ke la pli bona metodo por solvi iujn malsimpligitajn problemojn estas forlasi ilin dum iu tempo. Poste, kiam vi revenas mallacaj dank al via ripozo aŭ adoro, vi estas kapablaj ataki viajn malfacilaĵojn per pli klara kapo kaj pli firma mano, sen mencii pli rezolutan koron. Krome multfoje vi rimarkos, ke la graveco kaj proporcioj de viaj problemoj malkreskiĝis dum vi mallacigis vian menson kaj korpon.”
La morgaŭon Jesuo atribuis al ĉiu el la dekduuloj temon de diskutado. La tuta tago estis dedeĉita al rememoradoj kaj paroli pri aferoj ne koncernantaj ilian religian laboron. Ili estis momente ŝokitaj kiam Jesuo eĉ neglektis danki - parole - kiam li rompis la panon por ilia tagmeza manĝo. Estis la unuafojo, ke ili rimarkis, ke li neglektis tiajn formalaĵojn.
Kiam ili supreniris sur la monton la kapo de Andreo estis problemplena. Johano estis ekscese perpleksa en sia koro. Jakobo estis dolore malklarigita en sia animo. Mateo severe suferis pro manko de monprovizoj des pli, ke ili estis ĵus restadintaj inter la Nejudoj. Petro estis superŝutita kaj estis freŝdate pli ekscitita ol kutime. Judaso suferis de perioda atako de ofendiĝemo kaj egoismo. Simono estis nekutime konfuzegita en siaj klopodoj por akordigi sian patriotismon kaj la amon de la homa frateco. Filipo estis pli kaj pli konsternita pro la vojo, kiun uzis la eventoj. Natanaelo estis senhumora ekde kiam ili estis ekkontaktintaj kun la nejudan loĝantaron, kaj Tomaso estis meze de severa periodo de deprimo. Nur la ĝemeloj estis normalaj kaj nekonfuzeblaj. Ĉiuj estis ekscese perpleksaj pri kiel pace akordi kun la Johanaj disĉiploj.
La trian tagon, kiam ili malsupreniris el la monto kaj revenis en sian kampadejon, grava ŝanĝo estis okazinta en ili. Ili estis malkovrintaj, ke multaj homaj perpleksecoj reale ne ekzistas, ke multaj premaj malkviecoj estas la kreadoj de troigita timo kaj la rezulto de pligrandigita antaŭtimo. Ili estis lernintaj, ke tiaj malfacilaĵoj estas pli bone solvigitaj neglektante ilin. Forirante ili estis lasintaj tiajn problemoj transformiĝi de ili mem.
Ilia reveno el tiu libertempo markis la komencon de periodo de grande plibonigitaj rilatoj kun la adeptoj de Johano. Multaj inter la dekduuloj reale lasis liberan kuron al sia ĝojo kiam ili notis la mensan ŝanĝo de ĉiu kaj rimarkis, ke ĉia nervoza incitiĝemo estis forlasinta ilin, dank’ al kiel rezulto de ilia tritaga libertempo fore de la rutino de vivdevoj. Estas ĉiam danĝere, ke la monotoneco de homa kontakto grande obligas perpleksecojn kaj pligrandigas la malfacilaĵojn.
Malmulte da Nejudoj en la du Grekaj urboj Archelais kaj Phazaelis kredis en la evangelio, sed la dek du apostoloj akiris valoregan sperton dum tiu unua grava laboro en ekskluzive nejuda loĝantaro. Iun lundon matenon ĉirkaŭ meze de la monato, Jesuo diris al Andreo: “Iru en Samarion.” Kaj ili senpere foriris al Siĥar, proksime de la Jakoba puto.
Dum pli ol sescent jaroj la Judoj de Judeo, kaj pli malfrue tiuj de Galileo, estis neamikaj kun la Samarianoj. Tiu malpardonemo inter Judoj kaj Samarianoj proksimume naskiĝis tia- maniere: Ĉirkaŭ sepcent jaroj a. K. Sargon, reĝo de Asirio, bridante ribelon en centra Palestino, forkondukis en kaptiteco pli ol dudek kvin mil Judoj de la norda regno de Israelio kaj loĝigis anstataŭ ili preskaŭ saman nombron da posteuloj de Cuthites, Sepharvites, kaj Hamathites. Pli malfrue, Ashurbanipal sendis ankoraŭ aliajn koloniojn por loĝi en Samario.
La religia neamikeco inter Judoj kaj Samarianoj datumis de la reveno de la unua babilona kaptiteco, kiam la Samarianoj klopodis por malhelpi la rekonstruon de Jerusalemo. Pli malfrue ili ofendis la Judojn proponante amike helpi la Aleksandriajn armeojn. Kompense por ilia amikeco Aleksandro donis al ili la permeson konstrui templon sur Monto Gerizim, kie ili adoris Javeon kaj siajn tribajn diojn, kaj dum longe oferdonis buĉadojn laŭ la ordo de la templaj diservoj en Jerusalemo. Almenaŭ ili daŭrigis tiun kulton ĝis la Makabea epoko, kiam Johano Hirkano destruktis ilian templon sur Monto Gerizim. Post la morto de Jesuo, la apostolo Filipo, en siaj laboroj ĉe la Samarianoj, organizis multajn kunvenantarojn sur la loko de tiu malnova Samariana templo.
La antagonismoj inter la Judoj kaj la Samarianoj estis komunuzaj kaj historiaj; de la tagoj de Aleksandro ili estis havintaj malpli kaj malpli da rilatoj inter ili. La dek du apostoloj ne estis malinklinaj por prediki en la Grekaj kaj aliaj nejudaj urboj de la Dekapolo kaj Sirio, sed estis severa testo de ilia lojaleco al la Mastro kiam li diris: “Ni iru en Samarion.” Sed post pli ol unu jaro en kompanio de Jesuo, ili estis disvolviĝintaj formon de persona lojaleco, kiu transcendis eĉ ilian fidon en liaj instruoj kaj siajn antaŭjuĝojn kontraŭ la Samarianoj.
Kiam la Mastro kaj la dekduuloj alvenis apud la Jakoba puto, Jesuo, laca pro la vojaĝo, haltis apud la puto dum Filipo forkondukis la apostolojn en Siĥar por helpi lin porti provisaĵojn kaj tendojn, ĉar ili intencis resti kelkiam en la ĉirkaŭaĵoj. Petro kaj la filoj de Zebedeo estus ŝatintaj resti kun Jesuo, sed li patis, ke ili iru kun siaj frato, dirante: “Ne timu pri mi; tiuj Samarianoj estos amikaj; nur niaj fratoj, la Judoj, serĉas malutili al ni,” Estis proksime la sesa, tiun somaran vesperon, kiam Jesuo sidiĝis apud la puto por atendi la revenon de la apostoloj.
La akvo de la Jakoba puto estis malpli minerala ol tiu de la putoj de Siĥar kaj estis do pli estimata kiel trinkaĵo. Jesuo soifis, sed havis neniun rimedon por eltiri akvon. Kiam, do, virino de Siĥar venis kun sia kruĉo kaj prepariĝis por ĉerpi, Jesuo diris al ŝi: “Donu al mi trinkaĵon.” Tiu virino sciis, ke Jesuo estis Judo kaŭze de lia aspekto kaj vesto kaj konjektis, ke li estis Galileana Judo pro lia akcento. Ŝi nomiĝis Nalda kaj estis alloga kreitaĵo; Ŝi multe miris pro tio, ke Juda viro parolis al ŝi apud la puto kaj petis akvon, ĉar ne estis estimata konvena, dum tio epoko, por mem-respekta viro, publike paroli al virino, des malpli por Judo konversacii kun Samarian-ino. Do, Nalda demandis Jesuon, “ Kiel tio okazas, ke vi, Judo, petas trinkaĵon al mi, Samarianino? Jesuo respondis, “Mi ja petis al vi trinkaĵon, sed se vi povus kompreni, vi petus al mi gorĝplenon da vivakvo.” Tiam diris Nalda: “Sed, Sinjoro, vi havas nenion por ĉerpi kaj la puto estas profunda; el kie, do, vi ĉerpus tian vivakvon? Ĉu vi estas pli granda ol nia patro Jakobo, kiu donis al ni tiun puton, trinkis el ĝi, kaj ankaŭ liaj filoj kaj liaj brutoj?”
Jesuo replikis: “Iu ajn trinkas de tiu akvo ankoraŭ soifos, sed iu ajn trinkas de la akvo de la viva spirito neniam plu soifos. En ĝi tiu vivakvo fariĝos puto, el kie fontos refreŝigo eĉ dum la eterna vivo.” Nalda tiam diris: “ “Donu al mi tiun akvon por, ke mi ne plu soifu nek mi ne devu ankoraŭ fari tiun vojon ĝis ĉi tie por ĉerpi. Krom, estus plezuro io ajn, kion Samariana virino povas ricevi de tia laŭdinda Judo.”
Nalda ne sciis kiel taksi la Jesuan bonvolon por paroli al ŝi. Ŝi vidis sur la Mastra vizaĝo la mienon de justa kaj sankta viro, sed ŝi prenis lian bonkorecon por banala intimaĵo, kaj mistaksis lian retorikaĵon kiel formo de proponoj faritaj al ŝi. Kaj ĉar ŝi estis virino kun malrigoriĝita moralo, ŝi pretiĝis por iĝi flirtema, kiam Jesuo, rigardante rekte en ŝiajn okulojn obeende diris al ŝi: “Virino, iru serĉi vian edzon kaj alkonduku lin ĉi tien.” Tiu ordo rekonsciigis Nalda. Ŝi ekkomprenis, ke ŝi estis misjuĝinta la Mastran afablecon. Ŝi perceptis, ke ŝi estis misintrerpretinta lian parolmanieron. Ŝi estis timigita kaj ekkomprenis, ke ŝi estis en la ĉeesto de nekutima persono, kaj hazarde serĉis en sia menso taŭgan repondon; grande embarasita ŝi diris: “Sed, Sinjoro, mi ne povas alvoki mian edzon, ĉar mi ne havas edzon.” Tiam diris Jesuo:”Vi diras la veron, ĉar kvankam vi povas esti havinta edzon, tiu kun kiu vi nun vivas ne estas via edzo. Pli bone estus se vi ĉesus frivole trakti miajn parolojn kaj serĉi la vivakvon, kiun hodiaŭ mi proponis al vi.”
Nun Nalda estis seniluziigita, kaj ŝia supera memo atentis. Ŝi ne plene propravole estis senmorala virino. Ŝi estis senkompate kaj maljuste reĵetita de ŝia edzo, kaj en tiu terura embaraso konsentis vivi kun iu Greko kiel lia edzino, sed sen edziĝo. Nalda nun sentis sin grande honta, ĉar ŝi estis tiel senpripense parolinta al Jesuo, kaj ŝi tre penteme sin turnis al la Mastro dirante: “Mia Sinjoro mi pentas pri la maniero per kiu mi parolis al vi, ĉar mi perceptas, ke vi estas sankta viro aŭ eble profeto.” Kaj ŝi estis petonta rektan kaj personan helpon al la Mastro kiam li faris tion, kion multaj faris plifrue kaj plimalfrue - ŝi evitis la demandon de ŝia persona saviĝo orientadante la interparoladon al la teologio kaj filozofio. Ŝi rapide ŝanĝis la temon de la diskutado de siaj propraj bezonoj ĝis teologia debato. Montranta Monton Gerizim, ŝi pludiris: “Nia patroj adoris sur tiu monto, kaj tamen vi dirus, ke en Jerusalemo estas la loko, kie la homoj devus adori; kie, tiam, estas la taŭga loko por adori Dion?”
Jesuo perceptis la provadon de la virina animo por eviti rektan kaj penetran kontakton kun sia Kreinto, sed li ankaŭ ekkomprenis, ke en ŝia animo ĉeestis deziro de koni la plej bonan vivmanieron. Post ĉio, estis en la koro de Nalda vera soifo de vivakvo. Do, li pacience traktis ŝin, diranta: “Virino, lasu min diri al vi, ke la epoko baldaŭ venas, kiam nek sur tiu monto nek en Jerusalemo vi adoros la Patron.. Sed vi adoras tion, kion vi ne konas, miksadon de la religio de multaj paganaj dioj kaj nejudaj filozofioj. La Judoj almenaŭ scias kion ili adoras; ili estas eksigintaj ĉiankonfuzon koncentrante sian adoron sur unu Dio, Javeo. Sed vi devus kredi min, kiam mi diras, ke la horo baldaŭ venos - eĉ jam ĝi estas ĉi tie - kiam ĉiuj sinceraj adorantoj vere kaj spirite adoros la Patron, ĉar ĝuste tiajn adorantojn la Patro serĉas. Dio estas spirito, kaj tiuj kiuj adoras lin devas vere kaj spirite adori lin. Via saviĝo ne venas pro tio ke vi scias kiel kaj kie aliuloj adorus, ĝi venos kiam vi akceptos en via propra koro tiun vivakvon, kiun mi estas oferanta al vi ĝuste nun.
Sed Nalda devis ankoraŭ fari sian eblon por eviti la diskutadon pri la embarasa demando de sia propra vivo kaj la statuso de sia animo antaŭ Dio. Ankoraŭ ĉifoje ŝi sin turnis al demandoj de ĝenerala religio, dirante: “Jes, mi scias, Sinjoro, ke Johano predikis pri la veno de la konvertonto, tiu kiu estos nomata la Liberiganto, kaj ke, kiam li venos, li deklaros al ni ĉiujn aĵojn” - kaj Jesuo interrompanta Nalda, diris kun surprizega memcerto, “ Mi kiu parolas al vi estas tiu.”
Tio estis la unua rekta, pozitiva kaj senmaska deklaro pri siaj diaj naturo kaj fileco, kiun Jesuo faris sur tero; kaj ĝi estis farita al virino, Samariana virino, kaj virino de dubinda karaktero en la okuloj de la homoj de tiu tempo, sed virino, kiun la dia okulo rigardis kiel pli viktimo pro la peko, ol propravole pekantino, kaj kiel nun homa animo, kiu deziris la saviĝon, sincere kaj tutkore deziris ĝin, kaj tio sufiĉis.
Dum Nalda estis esprimonta sian realan kaj personan deziron pri pli bonaj aferoj kaj pli nobla vivvojo, ĝuste kiam ŝi estis preta por diri la realan deziron de sia koro, la dek du apostoloj revenis el Siĥar, kaj alvenis sur la scenon kie Jesuo tiel intime parolis kun tiu virino - tiu Samariana virino, kaj gesole - ili estis pli ol mirigitaj. Ili rapide demetis siajn proviantojn kaj izoliĝis, neniu aŭdacanta riproĉi lin, dum Jesuo diris al Nalda: “Virino, iru vian vojon, Dio estas pardoninta al vi. De nun vi vivos novan vivon. Vi ricevis la vivakvon, kaj nova ĝojo ŝprucos en via animo kaj vi iĝos filino de la Plejaltulo.” Kaj la virino perceptante la malaprobon de la apostoloj forlasis sian kruĉon kaj fuĝis al la urbo.
Kiam ŝi eniris la urbon, ŝi deklaris al iu ajn, kiun ŝi renkontis: “Eliru al la Jakoba puto, kaj iru rapide, ĉar tie vi vidos viron, kiu diris al mi ĉion, kion mi faris dum mia vivo. Ĉu li povas esti la konvertanto? Antaŭ la subiro, granda homamaso estis arigita apud la Jakoba puto por aŭdi Jesuon. Kaj la Mastro parolis al ili pli detale pri la vivakvo , la donaco de la enloĝanta spirito.
La apostoloj neniam ĉesis esti ŝokitaj pro la Jesua bonvolo por paroli kun virinoj, virinoj de dubinda karaktero, eĉ malmoralaj virinoj. Estis tre malfacile por Jesuo instrui siajn apostolojn, ke virinoj, eĉ tiel-nomataj malmoralaj virinoj, havis animojn, kiuj povas elekti Dion kiel sia Patro, kaj per tio iĝi filinoj de Dio kaj kandidatinoj por eterna vivo. Eĉ dek naŭ jarcentoj poste multaj montras la saman rifuzemon por kompreni la instruojn de la Mastro. Eĉ la Kristana religio estis persiste konstruita ĉirkaŭ la fakto de la Krista morto plivole ol ĉirkaŭ la vero de lia vivo. Mondo devus esti pli tuŝita pro lia feliĉa kaj Dion-rivelanta vivo, ol pro lia tragika kaj aflikta morto.
Nalda rakontis tiun tutan historion al la apostolo Johano la sekvantan tagon, sed neniam li rivelis ĝin komplete al aliaj apostoloj, kaj Jesuo ne detale parolis pri ĝi al la dekduuloj. .
Nalda diris Johanon, ke Jesuo diris al ŝi “ĉion ŝi faris dum mia vivo.” Ofte Johano deziris demandi Jesuon pri tiu interparolado kun Nalda, sed li neniam faris. Jesuo diris ŝin nur unu aferon pri ŝi, sed lia rigardo en ŝiaj okuloj kaj la maniero per kiu li traktis ŝin tiel estis reveniginta ŝian tutan malebenan vivon en panorama reviziado antaŭ ŝia menso dum mallonga momento, kiel ŝi asociis tiun tutan mem-rivelon pri ŝia estinta vivo kun la rigardo kaj la parolo de la Mastro. Jesuo neniam diris, ke ŝi havis kvin edzojn. Ŝi vivis kun kvar diferencaj viroj post kiam ŝia edzo repudiis ŝin, kaj tio, kun ŝia tuta estinteco tiel vivplene revenis en ŝia menso ĝuste kiam ŝi komprenis, ke Jesuo estis viro de Dio, kiel ŝi poste ripetis al Johano, ke Jesuo estis vere rakontinta al ŝi ĉion pri ŝi.
La vesperon kiam Nalda altiris la homamason el Siĥar por vidi Jesuon, la dekduuloj ĵus alvenis kun proviantoj, kaj ili petegis Jesuon manĝi kun ili anstataŭ paroli al homoj, ĉar ili estis ne manĝintaj dum la tuta tago kaj estis malsategaj. Sed Jesuo sciis, ke baldaŭ sur ili estos la mallumo; tial li persistis en la decido paroli al homoj antaŭ ol li eksigas ilin. Kiam Andreo serĉis persvadi lin manĝeti antaŭ ol paroli la homamason, Jesuo diris, “Mi havas nutraĵon por manĝi, kiun vi ne scias.” Kiam la apostoloj aŭdis tion, ili diris inter ili: Ĉu iu alportis al li ion por manĝi? Ĉu eblas, ke la virino donis al li samtempe nutraĵon kaj trinkaĵon? Kiam Jesuo aŭdis ilin parolantajn inter ili, antaŭ ol li parolis la homojn, li turnis sin kaj diris la dekduulojn: “Mia nutraĵo konsistas en fari la volon de tiu, kiu sendis min kaj plenumi lian laboron. Vi ne devus pli longe diri, ke estas tiom kaj tiom da tempo antaŭ la rikolto. Vidu tiujn homojn, kiuj eliris el Samariana urbo por aŭdi nin; me diras al vi, la agroj jam blankiĝis por la rikolto. Kiu rikoltas ricevas salajron kaj kolektas tiun frukton por la eterna vivo; konsekvence semantoj kaj rikoltistoj kune ĝojas. Ĉar en tio ĉi estas vere la diraĵo: “unu semas alia rikoltas.” Mi sendas vin nun por rikolti tion por kio vi ne laboris; aliaj laboris, kaj vi estas enirontaj en ilia laboro.” Tion li diris reference al la prediko de Johano la Baptisto.
Jesuo kaj la apostoloj iris en Siĥar kaj predikis dum du tagoj antaŭ ol starigi sian kampadejon sur Monto Gerizim, kaj multaj inter la loĝantoj de Siĥar kredis en la evangelio kaj petis por esti baptataj, sed la apostoloj de Jesuo ne ankoraŭ baptis.
La unuan vesperon en la kampadejo sur Monto Gerizim la apostoloj atendis, ke Jesuo riproĉas al ili ilian sintenon kontraŭ la virino de la Jakoba puto, sed li neniel aludis pri tio. Anstataŭ li donis al ili tiun memoreblan prelego pri “La realecoj kiuj estas centraj en la regno de Dio.” En iu ajn religio estas facile permesi, ke valoroj fariĝas misproporciaj kaj faktoj okupas la lokon de la vero en ĝia teleologio. La fakto de la kruco fariĝis la centro mem de la posta kristanismo, sed ĝi ne estas la centra vero de la religio, kiu povas esti tirata el la vivo kaj instruoj de Jesuo de Nazareto.
La temo de la Jesua instruado sur Monto Gerizim estis: “Ĉiuj Homoj konsideru Dion kiel Patro-amiko, kiel li (Jesuo) estas Frato-amiko. Mult kaj multfoje li enstampis en ili, ke amo estas la plej granda rilato en la mondo - en la universo - ĝuste kiel vero estas la plej granda proklamo pri la observado de tiuj diaj rilatoj.
Jesuo deklaris sin tiel plene al la Samarianoj, ĉar li povis sekure tion fari, kaj ankaŭ tial, ke li sciis, li ne revenos plu ĉe la koro de la Samario por prediki la evangelion de la regno.
Jesuo kaj la dekduuloj tendumis sur Monto Gerizim ĝis la fino de Aŭgusto. Dum la tago ili predikis la bonajn novaĵojn de la regno - la patrecon de Dio - al la Samarianoj en la urboj kaj tranoktis en la kampadejo. La laboro de Jesuo kaj la dekduuloj en tiuj Samarianaj urboj donis multajn animojn al la regno kaj faris multe por la miriga laboro de Filipo en tiu regiono post la Jesuaj morto kaj resurekto kaj post la disiĝo de la apostoloj ĉe la limoj de la tero pro la amara persekutado de la kredantoj en Jerusalemo.
Dum la vesperaj konferencoj sur Monto Gerizim, Jesuo instruis multajn grandajn veraĵojn, kaj aparte li emfazis la sekvantajn:
Vera religio estas la ago de individua animo en ĝiaj mem-konsciaj rilatoj kun la Kreinto; organizita religio estas homa provado por socialigi la adoron de individuaj religiuloj.
Adoro - kontemplado de la spirita - devas alterni kun servado, kontakto kun materia realaĵo. Laboro devus alterni kun ludo; religio devus esti kontraŭpezata per humoro. Profunda filozofio devus esti reliefigata per ritma poezio. Vivstreso - tempa streĉo de personeco - devus esti moderigata per la mallacigeco de la adoro. La impresoj de nesekureco naskiĝintaj el la timo de personeca izolado en la universo devus esti antidotata per la fida kontemplado de la Patro kaj per la provata realigado de la Plejsuperulo.
Preĝocelo konsistas en elturniĝi por ke homo pensu malpli kaj realigu pli. ĝi ne estas destinata por pliigi la konon sed prefere por ekspansigi la klarvidon.
Adorcelo konsistas en anticipi la pli bonan vivon sekvontan, kaj reflekti tiujn novajn spiritajn signifojn sur la vivon, kiun nun ni vivas. Preĝo estas spirite subtenanta, sed adoro estas die kreopova.
Adoro estas tekniko sin turni al la Unu por la inspiro de servado kontraŭ la multego. Adoro estas etalono, kiu mezuras la etendon de la anima indiferenteco rilate al la materia universo kaj ĝian simultanan kaj certan alligitecon rilate al spiritaj realecoj de la tuta kreo.
Preĝo estas mem-rememorigo - sublima penso. Adoro estas mem-forgeso - supra penso. Adoro estas senpena atento, vera kaj ideala ripozo de la animo, formo de spirita provo mallaciga.
Adoro estas ago de parto identiĝanta kun la tuto ; la finita kun la infinita; la filo kun la Patro; tempo en la ago sekvi laŭpaŝe la eterneco. Adoro estas la ago de la persona komuneco de la filo kun la dia Patro, la alpreno de refreŝigantaj, kreopovaj, frataj, kaj romantikaj sintenoj de la homa animo-spirito.
Kvankam la apostoloj komprenis nur kelkajn el liaj instruadoj en la kampadejo, aliaj mondoj komprenis ilin, kaj aliaj generacioj ilin komprenos.