Kajero 142084
Dum la monato de Aprilo Jesuo kaj la apostoloj laboris en Jerusalemo, elirantaj el la urbo ĉiuvespere por tranokti en Betanio. Jesuo mem pasigis unu aŭ du noktojn ĉiusemajne en Jerusalemo en la domo de iu greka Judo, Flavio, kie multaj eminentaj Judoj sekrete venis por intervjui lin.
La unuan tagon en Jerusalemo Jesuo vizitis sian iaman amikon, Anas, la eksan ĉefpastron kaj parencon de Salomea, edzino de Zebedeo. Anas estis aŭdinta pri Jesuo. Kiam Jesuo perceptis la malvarmecon de Anas, li senpere adiaŭis, diranta forirante: “ĉefe timo sklavigas homon, kaj orgojlo estas granda malforteco; ĉu vi mem perfidos vin estante komplico kun tiuj du destruantoj de ĝojo kaj libero?” Sed Anas nenion replikis. La Mastro ne denove vidis lin ĝis kiam Anas kunsidis kun sia bofilo por juĝi la Homan Filon.
Dum tiu monato Jesua kaj unu el la apostoloj instruadis ĉiutage en la templo. Kiam la Paskaj homamasoj estis tro gravaj por trovi eniron al la templa instruado, la apostoloj or- ganizis multe da instruadaj grupoj ekstere de la sanktaj kortoj. Jen la enhavo de ilia mesaĝo:
1. La ĉiela regno estas atingebla.
2. Dank’al la fido en la patreco de Dio vi povas eniri en la regnon de la ĉielo, iĝante tiel la filoj de Dio.
3. Amo estas la vivregulo en la regno - dank ‘al plejsupera dediĉo al Dio kaj amante vian proksimulon kiel vin mem.
4. Obeo al la Patra volo, produktante la fruktojn de la spirito en via persona vivo, jen la regna leĝo.
La homamasoj kiuj venis por celebri la Paskon aŭdis tiujn instruadojn de Jesuo, kaj centoj el ili ĝojis pri la bona novaĵo. La ĉefaj pastroj kaj regantoj de la Judoj iĝis tre koncernitaj pro Jesuo kaj liaj apostoloj kaj inter ili debatis pri kion fari pri ili.
Krom instrui en kaj ĉirkaŭ la templo, la apostoloj kaj aliaj kredantoj estis okupitaj fari multe da persona laboro inter la Paskaj homamasoj. Tiuj interesitaj viroj kaj virinoj portis la novaĵojn de la Jesua mesaĝo ekde tiu Paska celebrado ĝis la ekstremaj partoj de la Romiana imperio kaj ankaŭ al la Oriento. Tio estis la komenco de la difuzo de la regna evangelio en la eksteran mondon. La Jesua misio ne estis pli longe limigita en Palestino.
En Jerusalemo dum la Paskaj festoj ĉeestis iu Jakobo, riĉa Juda negocisto de Kreto, kiu venis al Andreo petante al li private vidi Jesuon. Andreo aranĝis tiun sekretan renkonton kun Jesuo en la domo de Flavio la vesperon de la sekva tago. Tiu viro ne povis kompreni la instruojn de la Mastro, kaj li venis ĉar li deziris pli komplete informiĝi pri la regno de Dio. Diris Jakobo al Jesuo: “Sed, Rabbi, Moseo kaj la antikvaj profetoj diras al ni, ke Javeo estas ĵaluza Dio, Dio de granda kolero kaj arda furiozo. La profetoj diras, ke li hatas la maliculojn kaj sin venĝas kontraŭ tiuj, kiuj ne obeas sian leĝon. Vi kaj viaj disĉiploj instruas al ni, ke Dio estas afabla kaj kompatema Patro, kiu tiel amas ĉiujn homojn, ke li volus bonvenigi ilin en tiun novan regnon de la ĉielo, kiun vi proklamas tiel proksima esti atingebla.”
Kiam Jakobo finis paroli, Jesuo replikis: “Jakobo, vi estas bone prezentinta la instruojn de la malnovaj profetoj, kiuj instruis la infanojn de sia generacio laŭ la lumo de sia epoko. Nia Patro en la Paradizo estas senŝanĝa. Sed la koncepto pri lia naturo estas plilarĝiĝinta kaj maturiĝinta depost la tagoj de Moseo kaj ĝis la epoko de Amos, kaj eĉ ĝis la generacio de la profeto Jesaja. Kaj nun mi venis en la karno por revelacii la Patron en nova gloro kaj montri lian amon kaj mizerikordon al ĉiuj homoj sur ĉiuj mondoj. Samtempe, kiam la evangelio de tiu regno disvastiĝos sur la mondo kun sia mesaĝo de bona konsolo kaj bona volo al ĉiuj homoj, tiam maturiĝos plibonigitajn rilatojn inter la familioj de ĉiuj nacioj. Laŭmezure, kiel la tempo pasos, patroj kaj iliaj filoj amos unuj la aliajn, kaj tiel estos kaŭzita pli bonan komprenon pri la amo de la ĉiela Patro al liaj teraj infanoj. Memoru, Jakobo, bona kaj reala patro ne nur amas sian familion kiel tuto - kiel familio - sed li ankaŭ sincere amas kaj ameme zorgas pri ĉiu individue ano.”
Post konsiderinda diskutado pri la karaktero de la ĉiela Patro, Jesuo paŭzis por diri: “Vi, Jakobo, patro de multaj infanoj, bone scias la veron de miaj diroj.” Kaj Jakobo diris: “ Sed, Mastro, kiu diris al vi, mi estis la patro de ses infanoj? Kiel vi scias tion pri mi .” Kaj la Mastro replikis: “Sufiĉas diri, ke la Patro kaj la Filo konas ĉiujn aferojn, ĉar ja ili vidas ĉion. Amante viajn infanojn kiel tera patro, vi povas nun akcepti kiel realaĵo la amon de la ĉiela Patro por vi - ne ĝuste por ĉiuj infanoj de Abraham, sed por vi, via individua animo.”
Tiam Jesuo diris plu: Kiam viaj infanoj estas tre junaj kaj nematuraj, kaj kiam vi devas puni ilin, ili povas konsideri, ke sia patro estas furioza kaj plena de rankora kolero. Ilia nematureco ne permesas, ke ili komprenu preter la puno, kaj distingu la patran antaŭzorgon kaj korektan korinklinon. Sed kiam tiuj samaj infanoj iĝas adoltaj geviroj, ĉu ili ne estus malsaĝaj, ke ili alkroĉiĝu al tiuj pli fruaj kaj miskomprenitaj nocioj koncernantaj sian patron? Kiel geviroj ili devus nun distingi la amon de sia patro en ĉiuj tiuj malnovaj antaŭrimedoj. ĉu ne devus la homaro, dum la centjaroj pasas, sukcesi kompreni la veran naturon de ameman karakteron de la ĉiela Patro? Kian profiton vi havas, se pro la sinsekvaj genaracioj de spirita iluminado, vi persistas konsideri Dion kiel Moseo kaj la profetoj konsideris lin? Mi diras al vi, Jakobo, sub la brila lumo de tiu horo vi devus vidi la Patron kiel neniu el tiuj, kiuj venis antaŭe, neniam perceptis lin. Kaj tiel vidante lin, vi devus plezuriĝi pri via eniro en laregnon, kie tiel mizerikorda Patro regas, kaj vi devus serĉi por, ke lia volo de amo superu vian vivon de nun.”
Kaj Jakobo respondis: “Rabbi, mi kredas, mi deziras, vi konduku min en la Patran regnon.”
La dek du apostoloj, el kiuj la plimulto estis aŭskultinta tiun diskutadon pri la karaktero de Dio, tiun nokton metis multajn demandojn al Jesuo pri la ĉiela Patro. La Mastraj respondoj al tiuj demandoj povas esti plej bone prezentitaj per la sekva resumo en moderna frazeologio:
Jesuo milde riproĉis la dekduulojn, esence dirante: ĉu vi ne konas la tradiciojn de Israelo pri la kreskadon de la ideo rilate al Javeo, kaj ĉu vi estas sensciaj pri la instruoj de la Skribaĵoj koncerne la doktrinon de Dio? Kaj tiam la Mastro ekinstruis la apostolojn pri la evoluo de la koncepto de Diaĵo tra la sinsekvo de la disvolviĝo de la Juda popolo. Li altiris la atenton al la sekvantaj frazoj de la kreskado de la ideo de Dio:
1. Javeo - Dio de la Sinajaj klanoj. Tio estis la primitiva koncepto de Diaĵo, kiun Moseo ekzaltis sur la pli alta nivelo de la Sinjoro Dio de Israelo. La ĉiela Patro neniam mankis akcepti la sinceran adoron de siaj infanoj sur tero, kiel ajn kruda estas ilia koncepto de Diaĵo aŭ iu ajn nomo pere de ili simbolas lian dian naturon.
2. La Plejsupra. Tiu koncepto de ĉiela Patro estis proklamita de Melkicedeko al Abraham kaj estis eksportita fore de Salemo de tiuj, kiuj poste kredis tiun pliĝrandigitan kaj ekspansigitan ideon de Dio. Abraham kaj lia frato forlasis Ur kaŭze de la stariĝo de la suna adoro, kaj ili kredis la Melkicedekajn instruadojn pri El Elyon - la Plej Altula Dio. Ili havis kunmetitan koncepton pri Dio, konsistanta en miksaĵo de iliaj malnovaj mezopotamiaj ideoj kaj doktrino pri la Plej Altulo .
3. El Shaddai. Dum tiuj fruaj tagoj multaj Hebreoj adoris El Shaddai, la Egiptan koncepton de la ĉiela Dio, kiun ili estis lernintaj koni dum sia kaptiteco en la lando de Nilo. Longatempe post la epoko de Melkicedeko tiuj tri konĉeptoj de Dio interasimiliĝis por formi la doktrinon de la krea Diaĵo, la Sinjoro Dio de Israelo.
4. Elohim. Ekde la Adama epoko la instruo pri la Paradiza Trinitato persistis. ĉu vi ne povas memori kiel la Skribaĵoj ekas asertante, ke “En la komenco la Dioj kreis la ĉielojn kaj la teron”? Tio indikas, ke kiam tiu raporto estis farita la Trinitata koncepto de tri Dioj en unu estis trovinta lokon en la reliĝio de niaj prauloj.
5. La Plejsupera Javeo. Dum la tempo de Jesaja tiuj kredoj pri Dio estis ekspansiintaj en koncepto de Universa Kreinto, kiu estis simultane tut-potenca kaj tut-mizerikorda. Kaj tiu evoluanta kaj pligrandiĝanta koncepto de Dio praktike anstataŭis ĉiujn antaŭajn ideojn de Diaĵo en la religio de niaj prauloj.
6. La Patro en la ĉielo. Kaj nun ni konas Dion kiel nia Patro en la ĉielo. Nia instruado provizas religion, en kiu kredanto estas filo de Dio. Tio estas la bona novaĵo de la evangelio pri la ĉiela regno. Kune ekzistas la Patro, la Filo kaj la Spirito;kaj la revelacio pri la naturo kaj ministerio de tiuj Paradizaj Diaĵoj plupligrandiĝas kaj heliĝas dum la senfinaj eraoj de la eterna spirita pregreso de la suprenirantaj filoj de Dio. Je ĉiuj epokoj kaj dum ĉiuj eraoj la vera adoro de iu ajn homa estaĵo - koncerne la individua spirita progreso - estas rekonata de la ena spirito kiel omaĝo donita al la ĉiela Patro.
Neniam antaŭe estis la apostoloj tiel ŝokitaj, ke kiam ili estis aŭdantaj rakonti la kreskadon de la koncepto de Dio en la Judaj mensoj de antaŭaj generacioj; ili estis tro senreagaj por meti demandojn. Tial, ke ili sidis antaŭ Jesuo silente, la Mastro daŭris: “Kaj vi estus konantaj tiujn veraĵojn, se vi estus legantaj la Skribaĵojn. ĉu vi estas legintaj en Samuelo kie estas dirita: ‘Kaj la furiozo de la Sinjoro estis ekbruligita kontraŭ Izraelio tiagrade, ke li sendis Davidon kontraŭ ili, diranta, iru nombri Izraelion kaj Judion.’? Kaj ne estis strange, ke dum tiu epoko de Samuelo la infanoj de Abraham reale kredis, ke Javeo kreis ambaŭ bonon kaj malbonon. Sed kiam posta verkisto rakontis tiujn eventojn, post la pligrandigo de la Juda koncepto pri la naturo de Dio, li ne aŭdacis atribui malbonon al Javeo; do li diris: ‘Kaj Satano stariĝis kontraŭ Izraelio kaj instigis Davidon nombri Izraelion.’ ĉu vi ne povas distingi, ke tiaj raportoj en la Skribaĵoj klare montras kiel la koncepto de la naturo de Dio plukreskis generacion post generacio?
Aldone vi devus esti distingintaj la kreskadon de la kompreno pri la dia leĝo perfekte konforme al tiuj pligrandigitaj konceptoj de dieco. Kiam la infanoj de Izraelio eliris el Egiptio je la epoko kiu antaŭis la revelacion de Javeo, ili havis dek ordonojn, kiuj servis ankoraŭ kiel leĝo kiam ili kampadis piede de Sinajo. Kaj tiuj dek ordonoj estis:
“1. Vi adoros neniun alian Dion, ĉar la Sinjoro estas ĵaluza Dio.
“2. Vi ne faros bronzajn diojn.
“3. Vi ne neglektos celebri la feston de nefermentigita pano.
“4. Miaj estas ĉiuj unuenaskitoj el homaj aŭ brutaj maskloj, diris la Sinjoro.
“5. Vi povas dum ses tagoj labori, sed la sepan vi ripozos.
“6. Vi ne mankos celebri la feston de la unuaj fruktoj kaj la rikoltan feston fine de la jaro.
“7. Vi ne oferos sangon de iu ajn buĉado kun fermentigita pano.
“8. La buĉado de la Paska festo ne estos lasita ĝis la morgaŭ.
“9. Unuaĵoj de la unuaj fruktoj de la grundo vi alportos en la domon de la Sinjoro, via Dio.
“10. Vi ne bolos kapridon en ĝia patrina lakto.
“Kaj tiel, meze de Sinajaj tondroj kaj fulmoj, Moseo donis al ili la novajn dek ordonojn, pri kiuj vi allasos ili estas pli dignaj eldiroj por akompani la plilarĝigon de Javeaj konceptoj de Diaĵo. ĉu vi neniam estis rimarkintaj, ke tiuj ordonoj estas dufoje registrataj en la Skribaĵoj, en la unua okazo la liberigo el Egiptio estas indikata kiel kialo por celebri Sabaton, dum en pli malfrua raporto la progresemaj religiaj kredoj de niaj prauloj petulis, ili estu ŝanĝitaj cele, ke la fakto de kreo estu rekonita kiel kialo por Sabata celebrado?
“Kaj, tiam vi memoros, ke ankoraŭ unufoje - dum la pli granda spirita lumigo de la Jesaja epoko - tiuj dek negativaj ordonoj estis ŝanĝataj en la granda kaj pozitivaleĝo de amo, la ordono plejsupere ami Dion kaj vian proksimulon kiel vi mem. Kaj ankaŭ mi deklaras al vi, tiu ama leĝo al Dio kaj homo konsistigas la plenan devon de la homo.”
Kaj kiam li estis fininta paroli, neniu metis demandon al li. ĉiu foriris al sia ripozoloko.
Flavio, greka Judo, estis pordega prozelito, nek cirkumcidata nek baptata; kaj ĉar li estis granda amatoro de bela arto kaj skulpturo, la domo, kiun li okupis kiam li restadis en Jerusalemo estis belega konstruaĵo. Tiu domo estis ekskvizite ornamita per senprezaj trezoroj, kiujn li estis kolektinta dise dum siaj mondaj vojaĝoj. Kiam li unue pensis inviti Jesuon hejmen, li timis, ke la Mastro estu ofendita vidante tiujn tiel-nomatajn bildojn. Sed Flavio estis agrable surprizita, ĉar kiam Jesuo eniris en la domon, anstataŭ riproĉi al li la posedon de tiuj supozeble idolkultaj objektoj dispartigitaj ĉirkaŭ la domo, li manifestis grandan intereson pri la tuta kolekto kaj metis multajn laŭdajn demandojn pri ĉiu objekto dum Flavio akompanis lin de ĉambro al ĉambro, montrante al li ĉiujn siajn favoratajn statuojn.
La Mastro vidis, ke sia gastiganto estis perpleksiĝita pro sia amika sinteno koncerne arto; do kiam ili estis finintaj ekzameni la tutan kolekton, Jesuo diris: “ĉar vi estimas la belecon de aĵoj kreataj de mia Patro kaj prilaboritaj per artaj manoj de homo, kial vi antaŭvidas esti riproĉita? ĉar Moseo iam serĉis lukti idolkulton kaj kulton de falsaj dioj, kial ĉiuj homoj devus malaprobi la kopion de gracieco kaj beleco? Mi diras al vi, Flavio, Moseaj infanoj estas miskomprenintaj lin, kaj nun ili faras falsajn diojn eĉ per liaj malpermesoj de bildoj kaj aĵoj similaj al ĉielaj kaj teraj aĵoj. Sed eĉ se Moseo instruis tiajn restriktojn al mallumigitaj mensoj de tiu epoko, kion tio havas rilatojn kun hodiaŭ, kiam la Patro en la ĉielo estas revelaciita kiel universa Spirito Reganto supre de ĉio? Kaj, Flavio, mi deklaras, ke en la venonta regno ne estos instruita plu, ‘Ne adoru tion ĉi kaj ne adoru tion’; ili ne plu estos koncernitaj pro ordonoj sin deteni pri tio ĉi kaj zorĝi ne tion fari, sed prefere ĉiuj estos koncernitaj pro plejsupera devo. Kaj tiu homa devo estas esprimata per du ĝrandaj privilegioj: sincera adoro al la infinita Kreinto, la Paradiza Patro, kaj amema servo dediĉita al niaj samuloj. Se vi amas vian proksimulon kiel vi amas vin, vi reale scias, ke vi estas filo de Dio.
“En epoko kiam mia Patro ne estis bone komprenita, Moseo pravis provi kontraŭstari idolkulton, sed en la venonta erao la Patro estos revelaciinta en la vivo de la Filo; kaj tiu nova revelacio de Dio definitive vanigos konfuzi la Kreinton Patron kun ŝtonaj idoloj aŭ oraj kaj arĝentaj bildoj. De nun, inteligentaj homoj povos ĝui trezorojn de la arto sen konfuzi tian materian valortakson de beleco kun la adoro kaj servado al la Patro en Paradizo, Dio de ĉiuj aĵoj kaj ĉiuj estaĵoj.”
Flavio kredis ĉion, kion Jesuo instruis al li. La sekvantan taĝon li iris al Betanio transe de la Jordano kaj estis baptita de la Johanaj disĉiploj. Kaj tion li faris ĉar la Jesuaj apostoloj ne ankoraŭ baptis kredantojn. Kiam Flavio revenis en Jerusalemon, li faris grandan feston por Jesuo kaj invitis sesdek el siaj amikoj. Kaj multe da tiujgastantoj ankaŭ iĝis kredantoj ke la mesaĝo de la venonta reĝno.
Tiun Paskan semajnon, unu el grandaj predikoj, kiun Jesuo prononcis en la templo estis respondon al demando metita de unu el aŭskultantoj, viro de Damasko. Tiu viro demandis Jesuon: “Sed, Rabbi, kial ni per certaĵo scios, ke vi estas sendata de Dio, kaj ni povos reale eniri en tiun regnon, kiun vi kaj viaj disĉiploj deklaras esti atingebla?” Kaj Jesuo respondis:
“Pri mia mesaĝo kaj la instruado de miaj disĉiploj, vi devus juĝi ilin laŭ iliaj fruktoj. Se ni proklamas al vi la spiritan veron, la spirito atestos en viaj koroj, ke nia mesaĝo estas aŭtentika. Pri la regno kaj via certeco esti ekceptitaj de la ĉiela Patro, lasu min demandi kia patro inter vi, kiu estas digna kaj tutkora patro lasus sian filon en la anksieco kaj suspenso rilate al lia statuso en la familio aŭ lia garantiita loko en la korinklino de lia patro? ĉu vi, teraj patroj, havas plezuron torturi viajn infanojn per necerteco pri ilia loko de daŭra amo en viaj homaj koroj? Ankaŭ via ĉiela Patro ne lasas siajn spirite fidajn infanojn en duba necerteco pri ilia pozicio en la regno. Se vi ricevas Dion kiel vian Patron, tiam jes ja kaj vere vi estas filoj de Dio. Kaj se vi estas filoj, tiam vi estas sekure en la loko kaj situo de ĉio, kio koncernas eternan kaj dian filecon. Se vi kredas je miaj paroloj, per tio vi kredas je tiu, kiu sendis min, kaj per tia kredo je la Patro, vi estas sekuriginta vian statuson en la ĉiela civitaneco. Se vi faras la volon de la Patro en ĉielo, vi neniam mankos atingi la eternan vivon de progreso en la dia regno.
“La Plejsupera Spirito aperigos per viaj spiritoj, ke vi estas vere infanoj de Dio. Kaj se vi estas infanoj de Dio, tiam vi estas naskiĝintaj de la spirito de Dio; kaj iu ajn estas spirite naskiĝinta havas en li mem la povon transpasi ĉian dubon, kaj tio estas la venko, kiu transpasas ĉiun necertecon, via fido mem.
“Diris la profeto Jesaja, parolante pri tiuj tempoj: ‘Kiam desupre sur ni la spirito estas prodigita, tiam la rekteca laboro fariĝas paco, kvieteco kaj garantio por ĉiam.’ Kaj por ĉiuj, kiuj sincere kredas tiun evangelion, mi iĝos garantiaĵon pri ilia akcepto en la eternaj mizerikordoj kaj senfina vivo de la regno de mia Patro. Vi, tiam, kiuj aŭdas tiun mesaĝon kaj kredas je tiu evangelio de la regno, estas filoj de Dio, kaj vi havas senfinan vivon; kaj por ĉiuj la evidentaĵo laŭ kiu vi estas naskiĝintaj de la spirito estas ke unuj la aliajn vi sincere amas.”
La svarmo de aŭskultantoj restis dum multaj horoj kun Jesuo, metanta al li demandojn kaj atente aŭskultanta liajn kuraĝigajn respondojn. Eĉ la apostoloj estis kuraĝigitaj per la Jesua instruado prediki la evangelion de la regno per pli potenco kaj memfido. Tiu sperto en Jerusalemo estis granda inspiro por la dekduuloj. Tio estis ilia unua kontakto kun tiaj enormaj popolamasoj, kaj ili lernis multajn valorajn lecionojn, kiuj estis tre utilaj dum ilia posta laboro.
Vesperon, ĉe Flavio, iu Nikodemo, riĉa kaj maljuna ano de la Juda Sinedrio, venis por vidi Jesuon. Li estis aŭdinta pri la instruoj de tiu Galileano tiel, ke posttag-mezon li iris aŭskulti lin kiam li instruis en la templa korto. Li estus volinta pli ofte iri por aŭdi Jesuan instruon, sed li timis esti vidita de la homoj aŭskultantaj liajn instruojn, ĉar jam la Judaj regantoj estis tiel malakordigitaj kun Jesuo, ke neniu Sinedria membro ne estus dezirinta esti neniel identigita kun li. Konsekvence, Nikodemo sin estis aranĝinta kun Andreo por private kaj precize tiun vesperon post la noktiĝo vidi Jesuon. Petro, Jakobo, kaj Johano estis en la Flavia ĝardeno kiam la intervjuo komencis, sed pli malfrue ĉiuj eniris en la domon, kie daŭris la diskutado.
Akceptante Nikodemon, Jesuo montris neniun apartan konsideron; parolante kun li, estis neniu kompromiso aŭ troa persvadoprovo. La Mastro faris neniun provon por forpuŝi sian sekreteman kunparolanton, nek uzis sarkasmon. En ĉiuj siaj rilatoj kun la eminenta vizitanto, Jesuo estis kvieta, serioza, kaj digna. Nikodemo ne estis oficiala delegito de la Sinedrio; li venis por vidi Jesuon tutkaŭze de sia persona kaj sincera intereso pri la Jesuaj instruoj.
Post esti prezentita de Flavio, Nikodemo diris: “Rabbi, ni scias, ke vi estas instruisto sendata de Dio, ĉar neniu povus tiel instrui, krom se Dio estus kun li. Kaj mi deziras koni plie pri viaj instroj koncerne la venontan regnon.”
Jesuo respondis Nikodemon: “Vere! vere! mi diras al vi, Nikodemo, escepte se homo estas naskiĝinta desupre, li ne povas vidi la regnon de Dio.” Tiam replikis Nikodemo:”Sed kiel iu povas denove naskiĝi kiam li estas maljuna? Li ne povas duafoje eniri la ventron de sia patrino por renaskiĝi.”
Jesuo diris: “Malgraŭ tio, mi deklaras al vi, escepte se homo spirite naskiĝas, li ne povas eniri en la regnon de Dio. Kiu estas karne naskiĝinta estas karno; kiu estas spirite naskiĝinta estas spirito. Sed vi ne devus miri, se mi diris, vi devas esti naskiĝinta desupre. Kiam la vento blovas, vi aŭdas la susuron de la folioj, sed vi ne vidas la venton - nek de kie ĝi venas, nek kien li iras - kaj estas tiel por iu ajn estas spirite naskiĝinta. Per la karnaj okuloj vi povas rigardi la spiritajn manifestadojn, sed vi ne povas efektive distingi la spiriton.”
Nikodemo replikis: “Sed mi ne komprenas - kiel povas tio esti? Diris Jesuo: “Ĉu eblas, vi estu Israela instruisto kaj tamen vi nesciu ĉion tion? Tiam sekvas, do, la devo de tiuj, kiuj scias pri la realecoj de la spirito, konsistas en riveli tiujn aĵojn al tiuj, kiuj distingas nur la manifestadojn de la materia mondo. Sed, ĉu vi kredos nin se ni diros al vi la ĉielajn veraĵojn? Ĉu vi havas kuraĝon, Nikodemo, por kredi je iu, kiu estas malsuprenirinta el la ĉielo, je la Homa Filo mem?
Kaj Nikodemo diris: “Sed kiel mi povas ekkompreni tiun spiriton, kiu devas refari min preparante mian eniron en la regnon?” Jesuo respondis: “Jam la spirito de la ĉiela Patro loĝas en vi. Se vi lasus tiun desupran spiriton konduki vin, tre baldaŭ vi ekvidus per la spiritaj okuloj, kaj tiam per la tutkora elekto de spirita gvidado vi estus spirite naskiĝinta, ĉar via nura celo konsistus en fari la volon de via Patro, kiu estas en la ĉielo. Kaj tiel troviĝanta spirite naskiĝinta kaj feliĉa en la regno de Dio, vi ekproduktus en via ĉiutaga vivo la abundajn fruktojn de la spirito.”
Nikodemo estis tutsincera. Li profunde impresiĝis sed li reiris perpleksigita. Nikodemo estis perfekta pri sin-disvolviĝo, sinregado, kaj eĉ pri la moralaj kvalecoj. Li estis rafinita, egoista, kaj altruista; sed li sciis kiel submeti sian volon al la volo de ladia Patro, kiel malgranda infano volanta submetiĝi al la gvidado kaj ĉefeco de saĝa kaj amema tera patro, per tio iĝanta reale filo de Dio, progresiva heredanto de la eterna regno.
Sed Nikodemo amasigis sufiĉe da fido por ekposedi la regnon. Li mole protestis kiam liaj Sinadriaj kolegoj serĉis kondamni Jesuon sen aŭdado; kaj kun Jozeph de Arimathea, li pli malfrue kuraĝe agnoskis sian fidon kaj reklamaciis la Jesuan korpon, eĉ kiam la plejmulto de la disĉiploj estis fuĝintaj pro la timo pri la scenojn de fina suferado kaj morto de ilia Mastro.
Post la laboriga periodo de instruada kaj persona laboro de Paska semajno en Jesrusalemo, Jesuo pasigis la sekvan merkredon kun siaj apostoloj en Betanio por ripozi. Tiun posttagmezon, Tomaso metis demandon, kiu okazigis longan kaj instruan respondon. Diris Tomaso: “Mastro, la tagon kiam vi asignis nin kiel ambasadoroj de la regno, vi diris al ni multajn aĵojn kaj instruis pri nia persona vivmaniero, sed kion ni instruos al la homamaso? Kiel tiuj homoj vivos post kiam la regno pli plene venos? Ĉu viaj disĉiplj posedos sklavojn? Ĉu viaj adeptoj serĉos la malriĉecon kaj fuĝos la riĉecon? Ĉu la kompato nur regos, tiel ke ni havos nek leĝon nek justecon? Jesuo kaj la dekduuloj diskutis la Tomasajn demandojn dum la tuta posttagmezo kaj la tuta vespero, post la vespermanĝo. Por klarigi nian rakonton, ni prezentas la sekvan resumon pri la Mastraj instruoj:
Jesuo unue serĉis komprenigi siajn apostolojn, ke li mem estis sur tero vivanta unikan vivon en la karno, kaj ke ili, la dekuuloj, estis vokitaj por partopreni en tiu disdonaca sperto de la Homa Filo; kaj kiel kunlaborantoj, ankaŭ ili devis kunhavi apartajn limigojn kaj devigojn de la tuta elverŝa sperto. Estis vuala implico laŭ kiu la Homa Filo estis la sola persono, kiu estis vivinta sur tero povanta simultane vidi en la koro de Dio kaj en la profundaĵoj de la homa animo.
Jesuo klarege klarigis, ke la ĉiela regno estis evoluan sperton, komencanta tie sur tero kaj progresanta tra sinsekvaj vivostatoj ĝis la Paradizo. Dum la vespero li klare asertis, ke okaze de iu estonta stadio de regna disvolviĝo li denove spiritpotence kaj diglore venus en tiun mondon .
Poste li klarigis, ke la “regna ideo” ne estis la pli bona maniero ilustri la homajn rilatojn al Dio; ke li uzis tiajn dirmanierojn ĉar la Juda popolo estis atendanta la regnon, kaj ĉar Johano estis predikinta en terminoj de venonta regno. Jesuo diris: “La homoj de alia epoko pli bone komprenos la regnan evangelion kiam ĝi estos prezentita per terminoj esprimantaj familiajn rilatojn - kiam homaro komprenos religion kiel la instruo de Dia patreco kaj homa frateco, fileco kun Dio.” Poste la Mastro paroladis iom longe pri la tera familio kiel ilustrado de la ĉiela familio, denove formulante la du fundamentajn leĝojn pri la vivo: la unuan ordonon de amo al la Patro, la ĉefo de la familio, kaj la duan ordonon de reciproka amo inter la infanoj, ami vian fraton kiel vin mem. Kaj tiam li klarigis, ke tia eco de frata korinklino nevarie manifestiĝus en malegoisma kaj amema socia servo.
Post tio, venis la memorebla diskutado pri la fundamentaj karakterizaĵoj de la familia vivo kaj ilia aplikado en la rilato inter Dio kaj homo. Jesuo montris, vera familioestas bazita sur la sep sekvaj faktoj:
1. La ekzista fakto. La naturaj rilatoj kaj la fenomenoj de fizikaj similecoj estas ligitaj al la familio. La infanoj heredas iujn gepatrajn trajtojn. La infanoj devenas de la gepatroj; la personeca ekzisto dependas de la gepatra ago. La rilato inter patro kaj infano estas intreseka en la tuta naturo kaj trapenetras ĉiujn vivajn ekzistojn.
2. Sekureco kaj plezuro. Veraj patroj prenas plezuron provizante la bezonojn de siaj infanoj. Multaj patroj ne kontentiĝas alporti la simplan necesaĵon, sed ĝuas ankaŭ havigi al ili plezurojn.
3. Instruado kaj edukado. Saĝaj patroj zorge planizas la instruadon kaj la taŭgan edukadon de siaj filoj kaj filinoj. Dum ilia juneco ili estas preparitaj por la plej gravaj respondecoj de la pli malfrua vivo.
4. Disciplino kaj devigo. Antaŭzorgemaj patroj ankaŭ sekurigas la estontecon de siaj junaj kaj nematuraj idoj per necesa disciplino, gvidado, korektado, kaj iafoje bridado.
5. Kamaradeco kaj lojaleco. Korinklina patro konservas intimajn kaj amemajn rilatojn kun siaj infanoj. Ĉiam atentas lia orelo al iliaj petoj; li estas ĉiam preta por helpi kaj asisti ilin en iliaj malfacilaĵoj. La patro esta plejsupere interesata pri la progresiva bonfarto de sia idaro.
6.Amo kaj kompato. Kompata patro donaceme pardonas; patroj ne konservas venĝajn pensojn kontraŭ siaj infanoj. Patroj estas nek juĝistoj nek malamikoj nek kreditoroj. Realaj familioj estas bazitaj sur toleremo, pacienco kaj pardono.
7. Disponoj por la futuro. Tempaj patroj ŝatas postlasi heredaĵon por siaj filoj. Familio daŭrigas generacion post generacio. Nur morto ĉesigas generacion kaj indikas la komencon de alia. Morto finas individuan vivon sed ne necese la familian.
Dum kvar horoj la Mastro diskutis la aplikadon de tiuj aspektoj de famila vivo al la rilatoj de la homo, la tera infano, al Dio, la Paradiza Patro, kaj jen lia konkludo: “Tiun tutan rilaton de filo al la Patro, mi perfekte konas, ĉar mi estas jam atinginta ĉion, kion vi devas atingi pri la fileco dum la eterna futuro. La Homa Filo estas preta por supreniri dekstren de la Patro, tiel nun estas en mi la vojo ankoraŭ pli larĝe malfermata por, ke ĉiu el vi vidu Dion, kaj antaŭ ol vi estu finintaj la gloran progresadon, iĝu perfekta, kiel via Patro en la ĉielo estas perfekta.”
Kiam la apostoloj aŭdis tiujn surprizegajn parolojn, ili memoris la deklaron, kiun Johano faris je la tempo de la Jesua bapto, kaj ili ankaŭ intense memoris tiun sperton konekse kun sia prediko kaj instruo post la Mastra morto kaj resurekto.
Jesuo estas dia Filo, al kiu la Universala Patro metis sian plenan konfidon. Li estis kun la Patro kaj estis plene kompreniis lin. Nun li vivis sian teran vivon laŭ la plena plaĉo de la Patro, kaj tiu enkarniĝo en la karno permesis al li plene kompreni homon. Jesuo estis homa perfekteco; li estis atinginta precize tian perfektecon, kiun ĉiuj veraj kredantoj estas destinataj atingi en li kaj per li. Jesuo revelaciis Dion de perfekteco al homo kaj sin prezentis al Dio kiel perfekta filo de la regnoj .
Kvankam Jesuo komunikis dum pluraj horoj, Tomaso ne estis ankoraŭ kontenta, ĉar li diris: “Sed, Mastro, ni ne trovas, ke la ĉiela Patro ĉiam afable kaj kompateme traktu nin. Multfoje ni lamentinde suferas sur tero, kaj ne ĉiam niaj preĝoj estas aŭditaj. Pri kio ni malsukcesas kompreni la signifon de via instruo?”
Jesuo replikis: “Tomaso, Tomaso, Kiom da tempo estos necesa por, ke vi akiru la kapablecon aŭskulti per la spirita orelo? Kiom da tempo endas antaŭ ol vi distingu, tiu regno estas spirita regno, kaj mia Patro estas ankaŭ spirita esto? Ĉu vi ne komprenas, ke mi estas instruanta al vi kiel al spiritaj infanoj en la spirita familio de la ĉielo, kies patra ĉefo estas infinita kaj eterna spirito? Ĉu vi ne permesas al mi uzi la teran familion kiel ilustrado de la diaj rilatoj sen tiel laŭlitere apliki mian instruadon al materiaj aferoj? Ĉu en viaj mensoj ne povas diferencigi la spiritajn realecojn de la regno kaj la materiajn, sociajn, ekonomiajn, kaj politikajn problemojn de la epoko? Kiam mi parolas la spiritan lingvon, kial vi insistas traduki mian penson en la karnan lingvon, ĝuste ĉar mi permesas al mi uzi ordinarajn kaj literajn similecojn kiel metodo de ilustrado? Miaj infanoj, mi petegas, ke vi ĉesu apliki la instruon de la spirita regno al la sordidaj aferoj de sklaveco, senhaveco, domoj, kaj landoj, kaj al la materiaj problemoj de homa senpartieco kaj justeco. Tiuj tempaj aferoj koncernas la homojn de tiu mondo, kaj kvankam iel ili kortuŝas ĉiujn homojn, vi estis vokitaj por reprezenti min en la mondo, kiel mi reprezentas mian Patron. Vi estas spiritaj ambasadoroj de spirita regno, specialaj mandatitoj de la spirita Patro. Nun devu ebli al mi instrui vin kiel adoltoj de la spirita regno. Ĉu ĉiam mi devos min turni al vi kiel al infanoj? Ĉu vi neniam kreskos en la spirita percepto? Tamen, mi amas vin kaj pacience eltenos vin ĝis la fino de nia asocio en la karno. Kaj eĉ tiam mia spirito antaŭos vin en la tuta mondo.”
Ĉirkaŭ la fino de Aprilo la kontraŭstaro al Jesuo inter la Fariseoj kaj Sadukeoj fariĝis tiel forta, ke la Mastro kaj liaj apostoloj decidis forlasi Jerusalemon dum kelkiam kaj iri suden por labori en Bet-Leĥem kaj Ĥebrono. La tuta monato de Majo pasis fari personan laboron en tiuj urboj kaj inter la homoj de la najbaraj vilaĝoj. Neniu publika prediko estis farita, sed nur vizitoj de domo al domo. Jesuo kaj Abner pasigis parton de tiu tempo en Engedi kaj vizitis la Nazirean kolonion, dum la apostoloj instruadis la evangelion kaj zorgis pri la malsanuloj. Johano la Baptisto estis foririnta el tiu loko kaj Abner estis ĉefo de tiu grupo. Multaj anoj de tiu Nazirea frataro iĝis kredantoj je Jesuo, sed la plejmulto de tiuj asketaj kaj ekscentrikaj viroj rifuzis akcepti lin kiel instruisto sendita el de ĉielo tial, ke li instruis nek faston nek aliajn formojn de mem-rezigno.
La homoj de tiu regiono ne sciis, ke Jesuo naskiĝis en Bet-Leĥem. Ili ĉiam supozis, ke la Mastro naskiĝis en Nazareto, kiel la plejmulto de liaj disĉiploj, sed la dekduuloj konis la faktojn.
Tiu restado sude de la Judeo estis ripoziga kaj fruktodona tempo de laboro; multaj animoj estis akceptitaj en la regno. Dum la unuaj tagoj de Junio la agitado kontraŭ Jesuo estis tiel bone kvietigita en Jerusalemo, ke la Mastro kaj la apostoloj revenis por instrui kaj konsoli la kredantojn.
Kvankam Jesuo kaj la apostoloj pasigis la tutan monaton de Junio en aŭ apud Jerusalemo, ili ne publike predikis dum tiu periodo. Plejofte ili vivis en tendoj, kiujn ili starigis en ombra parko, aŭ ĝardeno, tiam nomata Getsemane. Tiu parko situis sur la okcidenta deklivaĵo de la Olivmonto, ne malproksime de la rivereto Kidrono. La sabatajn semajnofinojn ili kutime pasigi kun Lazaro kaj liaj fratinoj en Betanio. Nur kelkafoje Jesuo penetris urbinterne de Jerusalemo, sed granda nombro da interesataj esplorantoj iris al Getsemane por viziti lin. Iun vendredon vespere Nikodemo kaj iu Jozefo de Arimathea aŭdacis por viziti Jesuon, sed, kiam ili estis antaŭ la eniro de la Mastra tendo, ili pro time returniris. Kaj, kompreneble, Ili ne ekkomprenis, ke Jesuo sciis ĉion pri iliaj agoj.
Kiam la Judaj estroj lernis, ke Jesuo revenis al Jerusalemo, ili prepariĝis por haltigi lin; sed kiam ili observis, ke li ne publike predikis, ili konkludis, ke li estis iĝinta timema pro ilia antaŭa agitado, kaj decidis permesi al li daŭrigi sian instruadon private, sen plu molesti lin. Kaj tiel la aferoj kviete daŭris ĝis la lastaj tagoj de Junio, kiam iu Simono, ano de la Sinedrio, publike subtenis la instruojn de Jesuo, post kiam li mem estis jam deklarinta tion antaŭ la estroj de la Judoj. Por la Jesua arestiĝo senpere nova agitado leviĝis kaj tiel forte kreskis, ke Jesuo decidis sin retiri en la urboj de Samario kaj la Dekapolo.