Kajero 141084
La unuan tagon de la semajno, la 19-an de Januaro, 27 p.K., Jesuo kaj la dek du apostoloj pretiĝis forlasi sian kantomenton en Betsaida. La dekduuloj sciis nenion pri la planoj de sia Mastro krom, ke ili estis irontaj al Jerusalemo por ĉeesti la Paskan feston en Aprilo, kaj ke ili estis vojaĝontaj malsuprenirante laŭ la Jordana valo. Ili foriris el la domo de Zebedeo nur malmulte antaŭ tagmezo, ĉar la familioj de la apostoloj kaj aliaj disĉiploj venis adiaŭi kaj esprimi siajn bondezirojn al ili pri la nova misio, kiun ili estis komencontaj.
Ĝuste antaŭ la foriro, la apostoloj konstatis la Jesuan foreston, kaj Andreo foriris por lin serĉi. Post mallonga serĉado li trovis Jesuon sidita en boato sur la plaĝo kaj ploranta. La dekduuloj estis jam vidintaj sian Mastron kiam li aspektis ĉagrenita, kaj ili ĉeestis liajn mallongajn momentojn de gravaj mensaj absorbigoj, sed neniu el ili ne estis vidinta lin plori. Andreo estis iom ekkonsternita vidi la Mastron tiel afliktita ĝuste antaŭ ilia foriro al Jerusalemo, kaj li kuraĝis alproksimiĝi al Jesuo kaj demandi: “tiun gravan tagon, Mastro, kiam ni estas forirontaj al Jerusalemo por proklami la Patran regnon, kial vi ploras? Kiu el ni ofendis vin?” Kaj Jesuo revenante al la dekduuloj, respondis lin: “Neniu el vi afliktis min, Mi estas malgajiĝita nur ĉar neniu el la familio de mia patro Jozefo zorgis veni por esprimi siajn bondezirojn por prospera vojaĝo.” Dum tiu momento Rut faris viziton al sia frato Jozefo en Nazareton. Aliaj anoj de lia familio restis for pro orgojlo, elreviĝo, nekomprenemo, kaj etanima rankoro, al kiu iliaj ofenditaj sentoj alkondukis ilin.
Kapernaumo ne estis malproksima de Tiberiado, kaj la famo de Jesuo estis komencinta larĝe ampleksi la tutan Galileon kaj eĉ plue. Jesuo sciis, ke Herodo baldaŭ komencos rimarki lian agadon; tial li opiniis, estis pli bone vojaĝi suden kaj en Judeon kun siaj apostoloj. Pli ol cent kredantoj deziris akompani ilin, sed Jesuo parolis kaj petis al ili ne akompani la apostolan grupon dum ĝi iros alvalen laŭlonge de la Jordano. Kvankam ili konsentis resti malantaŭe, multaj el ili sekvis malantaŭ la Mastro ĝis post kelkaj tagoj.
La unuan tagon Jesuo kaj la apostoloj vojaĝis nur ĝis Tarichea, kie ili ripozis tranoktante. La sekvan tagon ili iris ĝis loko de la Jordano, proksime de Pella, kie Johano estis predikinta ĉirkaŭ unu jaro antaŭe kaj Jesuo estis ricevinta la bapton. Tie ili haltis dum pli ol du semajnoj, instruantaj kaj predikantaj. Fine de la unua semajnopluraj centoj da homoj estis ariĝintaj en kampadejon proksime de la loko, kie Jesuo kaj la dekduuloj loĝis, kaj ili venis el Galileo, Fenicio, Sirio, la Dekapolo kaj Judeo.
Jesuo ne publike predikis. Andreo dividis la popolamason kaj asignis la predikantojn por la matenaj kaj posttagmezaj kunigoj; post la vespermanĝo Jesuo interparoladis kun la dekduuloj. Li instruis al ili nenion nove sed reekzamenis sian antaŭan instruon kaj respondis iliajn multajn demandojn. Dum unu el tiuj vesperoj, li parolis al la dekduuloj pri la kvardek tagoj, kiujn li pasigis en la montetoj proksime de tiu loko.
Multe da tiuj, kiuj venis el Pereo kaj Judeo, estis baptitaj de Johano, kaj estis interesitaj por pli bone eltrovi la Jesuajn instruojn. La apostoloj multe progresis lernigante la disĉiplojn de Johano pro tio ke ili iel ajn ne malpliigis la Johanajn predikojn, kaj eĉ, dum tiu periodo ne baptis siajn novajn disĉiplojn. Sed estis ĉiam obstaklo por la adeptoj de Johano; kial Jesuo, se li estis ĉio, kion Johano estis anoncinta pri li, nenion faris por elirigi lin el prizono. Johanaj disĉiploj neniam povis kompreni kial Jesuo ne malebligis la kruelan morton de ilia plejamata ĉefo.
Vesperon post vespero Andreo diligente instrukciis siajn kunulajn apostolojn pri la delikata kaj malfacila tasko glate pace rilati kun la sekvantoj de Johano la Baptisto. Dum tiu unua jaro de publika misio de Jesuo pli ol tri kvaronoj de liaj sekvantoj estis unue sekvintaj Johanon kaj ricevintaj lian bapton. Tiun tutan jaron 27 p.K. pasiĝis trankvile akiri regon pri la Johana laboro en Pereo kaj Judeo.
La nokton antaŭ ilia foriro el Pella, Jesuo donis al la apostoloj kelkajn krominstrukciojn pri la nova regno. Diris la Mastro: “Vi estas lernintaj atendi la venon de la regno de Dio, kaj nun mi venas anonci, ke tiu longe-atendita regno estas atingebla, eĉ ke ĝi estas jam tie ĉi kaj meze de ni. En ĉiu regno devas esti reĝo sidita sur sia trono kaj dekretanta la regnajn leĝojn. Do vi estis disvolvintaj koncepton de ĉiela reĝeco kiel glorigita regado de la Juda popolo sur ĉiuj teraj popoloj kun Mesio sidita sur la Davida trono kaj, de tiu loko de mirakla povo, promulganta la leĝojn de la tuta mondo. Sed, miaj infanoj, vi ne vidas per la okuloj de fido, kaj vi ne aŭdis per la kompreno de la spirito. Mi deklaras, ke la ĉiela regno estas la realigado kaj agnosko de la leĝo de Dio en la homaj koroj. Vere, estas reĝo en tiu regno, kaj tiu reĝo estas mia Patro kaj via Patro. Ni estas fakte liaj lojalaj regnanoj, sed sen kontesto transcendanta tiun fakton estas la transformanta vero laŭ kiu ni estas liaj filoj. En mia vivo, tiu vero devas iĝi evidenta por ĉiuj. Nia Patro ankaŭ sidas sur trono, sed neniu manfaris ĝin. La trono de la infinito estas la eterna loĝeja loko de la Patro en la ĉielo de la ĉieloj; li plenigas ĉiujn aĵojn kaj proklamas siajn leĝojn al la tuta universo de universoj. La Patro regas ankaŭ en ĉiuj koroj de siaj infanoj sur tero dank ‘al la spirito, kiun li sendis por vivi interne de la animoj de mortemulaj homoj.
“Kiam vi estas la regatoj de tiu regno, vi fakte devas aŭdi la leĝon de la Universa Suvereno; sed kiam, kaŭze de la evangelio de la regno, kiun mi venis deklari, vi fide-malkovras vin mem kiel filoj, vi ne konsideras vin kiel leĝe-submetitaj kreitaĵoj de ĉio-potenca reĝo, sed kiel privilegiaj filoj de amema kaj dia Patro. Vere, vere, mi diras al vi,kiam la Patra volo estas via leĝo, vi estas apenaŭ en la regno. Sed kiam la Patra volo fariĝas vere via volo, tiam tutvere vi estas en la regno, ĉar la regno estas tiumaniere iĝinta starigita sperto en vi. Kiam Dia volo estas via leĝo, vi estas noblaj sklavaj regatoj; sed kiam vi kredas je tiu nova evangelio de dia fileco, la volo de mia Patro fariĝas via volo, kaj vi estas levitaj en la alta pozicio de la liberaj infanoj de Dio, liberigitaj filoj de la regno.”
Iuj el la apostoloj komprenis iom tiun instruon, sed neniu inter ili komprenis la plenan signifon de tiu gravega anonco, se ne Johano Zebedeo. Sed tiuj vortoj enpenetriiĝis en iliajn korojn, kaj dum iliaj pli malfruaj jaroj de servado, reaperis por gajigi ilian ministerion.
La Mastro kaj liaj apostoloj restis proksime al Amathus dum preskaŭ tri semajnoj. La apostoloj plupredikis dufoje potage antaŭ la homamaso, kaj Jesuo predikis ĉiu sabaton posttagmeze. Malebliĝis daŭrigi la merkredan refreŝigon; tial, Andreo elturniĝis por ke ĉiu tago el la ses semajnaj tagoj du apostoloj ripozu, kaj cele, ke ĉiuj deĵoru dum la sabataj servadoj
Petro, Jakobo kaj Johano faris la plimulton de la publikaj predikoj. Filipo, Natanaelo, Tomaso kaj Simono faris multe da persona laboro kaj kondukis klasojn por specialaj grupoj de esplorantoj; la ĝemeloj daŭrigis sian ĝeneralan polican superrigardon, dum Andreo, Mateo, kaj Judaso organizis tripartan ĝeneralan administran komitaton, kvankam ĉiu el tiuj tri ankaŭ faris konsiderindan religian laboron.
Andreo estis tre okupita kun la tasko alĝustigi la konstante reokazantajn miskonkordojn kaj miskomprenojn inter la disĉiploj de Johano kaj la plej novaj disĉiploj de Jesuo. Gravaj situacioj estiĝis ĉiujn tagojn, sed Andreo kun la asistado de siaj apostolaj asociitoj, sukcesis alkonduki la antagonajn partojn ektrakti specon de akordo, almenaŭ provizore. Jesuo rifuzis partopreni en iu ajn de tiuj konferencoj; ankaŭ li donis nenian ajn konsilon pri la reguligo propra al tiuj malfacilaĵoj. Li neniam elmetis la plej malgrandan sugeston pri kiel la apostoloj devus solvi tiujn embarasajn problemojn. Kiam Andreo venis al Jesuo kun tiaj demandoj, ĉiam Jesuo diris: “Ne estas saĝa, ke la gastiganto partoprenu en la familiaj tumultoj de siaj gastoj; saĝa parenco neniam decidas en la etanimaj kvereloj de siaj propraj infanoj.”
La Mastro montris grandan saĝecon kaj manifestis perfektan ekvitecon en ĉiuj siaj rilatoj kun siaj apostoloj kaj disĉiploj. Jesuo estis vere hommastro; li ekzercis grandan influon sur siajn kunulojn kaŭze de la kombinado de ĉarmo kaj forto de sia personeco. Estis subtila enfluo de komando en lia fortika, nomada, kaj senhejma vivo. Estis intelekta allogo kaj povo de spirita altiro en lia aŭtoritata maniero instrui, en lia lucida logiko, lia rezonada forto, lia sagaca klarvido, lia mensa vigleco, lia sen-egala ekvilibro, kaj lia sublima toleremo. Li estis simpla, vira, honesta, kaj sentima. Kun tiu plena fizika kaj intelekta manifestado evidenta de la Mastra ĉeesto, estis ankaŭ ĉiuj ĉarmoj de estaĵo, kiu estas sukcesinta asocii kun sia personeco - paciencon, tenerecon, mildecon, afablecon, kaj humilecon.
Jesuo de Nazareto estis certe forta kaj vivoplena personeco; li estis intelekta povo kaj spirita fortikaĵo. Lia personeco altiris ne nur la spirite pretajn virinojn inter liaj sekvantoj, sedankaŭ la kleran kaj intelektan Nikodemon kaj la harditan Romianan soldaton, la kapitanon kiu, kiam li estis gardostarinta apud la kruco kaj ĉeestinta la Mastran agonion, diris: “Vere, tiu ĉi estis Filo de Dio.” Kaj la viglaj kaj fortikaj fiŝistoj nomis lin Mastro.
La bildoj de Jesuo estis tre bedaŭrindaj. Tiuj Kristaj pentraĵoj ekzercis deleteran influon sur la juneco; la Templaj komercistoj ne estus apenaŭ forfuĝintaj antaŭ Jesuo, se li estus estinta viro tia, kiajn viaj artistoj kutime pentris lin. Lia homa naturo estis digna; li estis bona sed natura. Jesuo ne pozis kiel milda, agrabla, kompleza kaj afabla mistikulo. Lia instruado estis rave vigla. Ne nur li celis la bonon, sed li iris ĉien efektive ĝin fari.
La Mastro neniam diris: “Venu al mi, ĉiuj vi, kiuj estas mallaboremaj kaj revemaj.” Sed multfoje li diris: “Venu al mi, ĉiuj vi, kiuj laboras, kaj mi donos al vi ripozon - spiritan forton.” La Mastra jugo estas, ja, leĝera, sed, eĉ tia, li neniam altrudis ĝin; ĉiu individuo devas preni tiun jugon propravole.
Jesuo priskribis la konkeradon per oferdono, oferdono de orgojlo kaj egoismo. Montrante kompaton li celis priskribi spiritan savon de ĉiuj rankoroj, plendoj, kolero, kaj la avido de egoismaj povo kaj venĝo. Kaj kiam li diris, “Ne rezistu al la malbono, “ li pli malfrue klarigis, ke li ne volis signifi toleri pekon aŭ konsili fratecon kaj maljustecon. Prefere li intencis instrui pardonon, kaj “ne rezisti al la malbona traktado de ies personeco, malbonaj vundoj al ies sentoj de persona digno”.
Dum la restado en Amathus, Jesuo pasigis multe da tempo kun la apostoloj por instrui ilin pri la nova koncepto de la Patro; multfoje li enstampis ilin, ke Dio estas Patro, ne granda kaj plejsupera kontisto ĉefe okupita enskribi la debetajn enirojn de siaj eraritaj teraj infanoj, la registradojn de peko kaj malico por ilin uzi kontraŭ ili kiam li poste kunsidos por ilin juĝi kiel justa juĝo de la tuta kreado. La Judoj longatempe konceptis Dion kiel reĝo super ĉio, eĉ kiel Patro de la nacio, sed neniam antaŭe grava nombro de mortemulaj homoj ne konceptis la ideon de Dio kiel amema Patro de la individuo.
Kiel respondo al la Tomasa demando, “Kiu estas tiu Dio de la regno?” Jesuo replikis: “Dio estas via Patro, kaj la religio - mia evangelio - estas nek pli nek malpli ol la kredanta rekono pri la vero, ke vi estas lia filo. Kaj mi estas tie ĉi inter vi en la karno por klarigi tiujn du ideojn en mia vivo kaj miaj instruadoj.”
Jesuo ankaŭ serĉis liberigi la mensojn de siaj apostoloj pri la oferdona ideo de bestaj buĉadoj kiel religia devo. Sed tiuj homoj, edukataj en la religio de taga buĉado, estis malrapidaj kompreni kion li volis esprimii. Malgraŭe, la Mastro ne laciĝis instrui. Kiam li ne sukcesis atingi la mensojn de ĉiuj siaj apostoloj per unu ilustrado, li denove formulis sian mesaĝon uzante alian tipon de parabolo en celo de klarigado.
Samtempe Jesuo ekis instrui la dekduulojn pli komplete koncerne ilian mision “por konsoli la afliktitajn kaj flegi la malsanulojn.”La Mastro instruis ilin multe pri la tuta homo - korpa, mensa kaj spirita unueco por formi la individuan viron aŭ virinon. Jesuo detalis la triformojn de aflikto, kiujn ili povos renkonti, kaj pludiris klarigante kiel ili devos ofici kontraŭ ĉiuj, kiuj suferas la angorojn de homa malsano. Li instruis ilin rekoni:
1. Karnajn afekciojn - tiuj afliktoj ofte konsiderataj kiel fizikaj malsanoj
2. Mensajn perturbojn - tiuj nefizikaj afliktoj, kiuj poste estis konsiderataj kiel emociaj kaj mensaj malfacilaĵoj kaj perturbigoj.
3. La posedon de malbonaj spiritoj.
Jesuo plurfoje klarigis al siaj apostoloj la naturon kaj la originon de tiuj malbonaj spiritoj, kiujn tiun epokon ofte oni nomis nepuraj “spiritoj”. La Mastro bone sciis la diferencon inter la posedo de malbonaj spiritoj kaj frenezo, sed ne la apostoloj. Jesuo ankaŭ ne povis, konsiderante ilian limigatan konon pri la frua historio de Urantio, entrepreni komprenigi al ili tiun temon. Sed li multfoje diris al ili, aludante tiujn malbonajn spiritojn: “Ili ne molestos plu homojn kiam mi estos suprenirinta ĉe mia ciela Patro kaj post kiam mi estos elverŝinta mian spiriton sur ĉiun karnon, kiam la regno venos en granda povo kaj spirita gloro.”
Semajnon post semajno kaj monaton post monato, tra la tuta jaro, la apostoloj pli kaj pli atentis resanigi la malsanulojn .
Unu el la pli eventoplenaj de ĉiuj vesperaj konferencoj en Amathus estis la sesio koncernanta la diskutadon pri la spirita unueco. Jakobo Zebedeo estis metinta la demandon, “Mastro, kiel ni lernos simile opinii kaj per tio ĝui pli da harmonio inter ni?” Kiam Jesuo aŭdis tiun demandon, li estis tiel spirite emociita, ke li replikis: “Jakobo, Jakobo, kiam mi instruis al vi, ke ĉiuj vi devu simile opinii? Mi venis en la mondon por proklami spiritan liberecon, fine por ke la mortemuloj povu vivi individuajn vivojn de originaleco kaj libereco antaŭ Dio. Mi ne deziras, ke socia harmonio kaj frata paco estu aĉetita per la ofero de libera personeco kaj spirita originaleco. Kion mi postulas al vi, miaj apostoloj, estas spirita unueco - kiun vi povas sperti en la ĝojo de via harmonia dediĉo al la tutkora plenumado de la volo de mia Patro en la ĉielo. Ne necesas, ke vi simile opiniu, aŭ simile sentu aŭ eĉ simili pensu por spirite esti similaj. Spirita unueco estas derivata de la konscio, ke ĉiu el vi estas loĝata, kaj pli kaj pli superata de la donaco de spirito de la ĉiela Patro. Via apostola harmonio devas kreski dank’ al la fakto, ke la spirita espero de ĉiu el vi estas origine, nature, kaj destine identa.
Tiamaniere vi povas sperti perfektitan unuecon de spirita celo kaj spirita kompreno devenanta de la interkonscio pri la identeco de ĉiu de viaj enloĝantaj Paradizaj spiritoj; kaj vi povas ĝui ĉiun tiun profundan spiritan unuecon kontraŭrigarde al la vere ekstrema diverseco de viaj individuaj sintenoj de intelekta penso, temperamenta sento, kaj socia konduto. Viaj personecoj povas esti refreŝige diversaj kaj evidente diferencaj, dum viaj spiritaj naturoj kaj spiritaj fruktoj de dia adoro kaj frata amo povas esti tiel unuigitaj, ke ĉiuj kiuj rigardas vin vivi certe rekonos tiun spiritan identecon kaj animan unuecon; ili rekonos, ke vi estis kun mi kajestis tiel lernintaj akcepteble fari la volon de la Patro en la ĉielo. Vi povas atingi la unuecon de la servado de Dio, eĉ dum vi faras tiun servadon per la tekniko de via propraj originaj dotoj de menso, korpo, kaj animo.
“Via spirita unueco implicas du faktorojn, kiuj ĉiam troviĝas harmonie en la vivoj de individuaj kredantoj: Unue, vi posedas kune motivon de servovivo; vi ĉiuj deziras antaŭ ĉio fari la volon de la Patro en la ĉielo. Due, vi ĉiuj havas komunan celon de ekzisto; vi ĉiuj celas trovi la Patron en la ĉielo, pro tio pruvante al la universo, ke vi estas iĝintaj kiel mi.”
Multfoje dum la edukado de la dekduuloj Jesuo revenis sur tiun temon. Li ripetis al ili, li ne deziris, ke tiuj kiuj kredas je li iĝu dogmemaj kaj normigitaj konforme al la religiaj interpretadoj, eĉ de bonfarantoj. Ankoraŭ kaj ankoraŭ li avertis siajn apostolojn kontraŭ la formulado de kredoj kaj la starigo de tradicioj kiel rimedoj por gvidi kaj kontroli kredantojn en la evangelio de la regno.
Ĉirkaŭ la fino de la lasta semajno en Amathus, Simono Zelotes alkondukis al Jesuo iun Teherma, Person komercantan en Damasko. Teherma estis aŭdinta pri Jesuo kaj venis an Kapernaumon por lin vidi. Kaj tie, ekaŭdanta, ke Jesuo estis foririnta kun siaj apostoloj laŭ la Jordano sur la vojon de Jerusalemo, li ekiris por lin serĉi. Andreo estis prezentinta Teherma al Simono por lia instruado. Simono konsideris la Person kiel “fajran adoranton,” malgraŭ ke Teherma klopodis klarigi, ke fajro estis nur la videbla simbolo de la Pura kaj Sankta Unu. Post interparolado kun Jesuo, la Person signifis sian intencon restis plurajn tagojn por aŭdi la instruadon kaj aŭskulti la predikon.
Kiam Simono Zelotes kaj Jesuo estis solaj, Simono demandis la Mastron: “Kial mi ne povis lin persvadi? Kial li tiel rezistis min kaj tiel estis preta pruntedoni la orelon por vin aŭskulti?” Jesuo respondis: “Simono, Simono, kiom da fojoj mi konsilis al vi eviti ĉiujn klopodojn por eltiri ion el la koroj de tiuj, kiuj serĉas la savon? Kiel ofte mi diris al vi labori nur por alporti ion en tiujn malsatajn animojn? Konduku homojn en la regnon, kaj la grandaj kaj vivaj veraĵoj de la regno baldaŭ eliminos ĉiun ajn seriozan eraron. Kiam vi estas prezentinta al mortemula homo la bonan novaĵon, ke Dio estas lia Patro, vi povas pli facile persvadi lin, ke li estas vere filo de Dio. Kaj kiam vi estas farinta tion, vi estas alportinta la savan lumon al iu, kiu estis en la tenebro. Simono, kiam unue la Homa Filo venis al vi, ĉu li kondamnis Moseon kaj la profetojn kaj proklamis novan kaj pli bonan vivmanieron? Ne, mi ne venis por forpreni kion vi havas de viaj prauloj, sed montri al vi la perfektan vizion de tio, kion viaj prauloj nur parte vidis. Tiam iru, Simono, instruu, kaj prediku la regnon, kaj kiam vi estos kondukinta sanan kaj savitan homon en la regnon, tiam kiam li venos al vi kun demandoj, estos venita la tempo por doni al li instruadon koncernatan la gradan progreson de la animo interne de la regno.”
Simono estis miregita de tiuj paroloj, sed li faris kion Jesuo konsilis al li, kaj Teherma, la Person, estis enkalkulita inter tiuj kiuj eniris en la regnon.
Tiun nokton Jesuo parolis kun la apostoloj pri la nova vivo en la regno. Li diris aparte: “Kiam vi eniras la regnon, vi estas denove naskiĝinta. Vi ne povas instrui la profundajn aĵojnde la spirito al tiuj, kiuj estas naskigintaj nur en la karno; unue vidi, ke homoj estu spirite naskiĝintaj antaŭ serĉi instrui ilin en la progresemaj vojoj de la spirito. Ne entreprenu montri al la homoj la templajn belaĵojn antaŭ ol vi estu enirigintaj ilin en la templon. Prezentu homojn al Dio kaj kiel filoj de Dio antaŭ ol diserti pri la doktrinoj de la patreco de Dio kaj la fileco de la homoj. Ne strebu kun homoj - ĉiam estu paciencaj. Ne temas pri via regno; vi estas nur ambasadoroj. Simple eliru proklamante: Jen la ĉiela regno - Dio estas via Patro kaj vi estas liaj filoj, kaj tiu bona novaĵo, se vi tutkore kredas ĝin, estas via eterna savo.”
La apostoloj faris grandajn progresojn dum la restado en Amathus. Sed ili estis treege desapontitaj, ĉar Jesuo ne estis doninta al ili sugestojn pri la rilatoj kun la Johanaj disĉiploj. Eĉ pri la grava temo de la bapto, kion nur diris Jesuo estis: “Johano baptis ja per akvo, sed kiam vi eniros en la ĉielan regnon, vi estos baptitaj per la spirito.”
La 26-an de februaro, Jesuo, liaj apostoloj, kaj grava grupo de sekvantoj vojaĝis malsuprenirante laŭ la Jordano ĝis la tranirejo proksime al Betanio en Pereo, loko kie Johano faris sian unuan proklamon pri la venonta regno. Jesuo kaj liaj apostoloj restis tie, instruantaj kaj predikantaj dum kvar semajnoj antaŭ ol supreniri al Jerusalemo.
La duan semajnon de la restado en Betanio transe de la Jordano, Jesuo alkondukis Petron, Jakobon kaj Johanon en la montetojn trans la rivero kaj sude de Jeriko por de tri ripoztagoj. La Mastro instruis al tiuj tri apostoloj multajn novajn kaj progresintajn veraĵojn pri la ĉiela regno. Rilate al tiu raporto ni reorganizos kaj klasifikos tiujn instruojn kiel sekvas:
Jesuo klopodis klarigi, ke li deziris, liaj apostoloj gustumintaj la bonajn spiritajn realecojn de la regno, vivu en la mondo por, ke homoj, vidantaj iliajn vivojn, iĝu konsciaj pri la regno, kaj de tiam estu alkondukitaj enketi ĉe la kredantoj pri la vojoj de la regno. Tiaj sinceraj serĉantoj pri la vero estas ĉiam ĝojaj aŭdi la ĝojajn novaĵojn de la fida donaco, kiu sekurigas akcepton en la regno kun ĝiaj eternaj kaj diaj realecoj.
La Mastro serĉis encerbigi ĉiujn instruistojn de la evangelio de la regno, ke ilia laboro konsistis nur riveli al individuo, ke Dio estas lia Patro - alkonduki tiun individuon iĝi konscia filo; poste prezenti tiun saman homon al Dio kiel lia fide filo. Ambaŭ el tiuj esencaj revelacioj estis plenumitaj en Jesuo. Li iĝis, ja, “la vojo, la vero, kaj la vivo.” La Jesua religio estis plene bazita sur lia disdonaca vivo sur tero. Kiam Jesuo forlasis tiun mondon, li lasis malantaŭ li neniun libron, leĝon, aŭ aliajn formojn de homa organizo influantaj la religian vivon de la individuo.
Jesuo klarigis, ke li venis por starigi personajn kaj eternajn rilatojn kun homoj, kiuj por ĉiam havus prioritaton super ĉiuj aliaj homaj rilatoj. Kaj li reliefigis, ke tiu intima spirita kunuleco estis ampleksonta al ĉiuj homoj de ĉiuj epokoj kaj de ĉiuj sociaj kondiĉoj inter ĉiuj popoloj. La sola rekompenco, kiujn li prezentis al siaj infanoj estis: en tiu mondo - spirita ĝojo kaj dia komuneco; en la sekva mondo - eterna vivo en la progreso de la diaj spiritaj realecoj de la Paradiza Patro.
Jesuo multe insistis sur kion li nomis la du veroj de unua graveco en la instruadoj pri la regno, kiuj estas: la savatingo dank’al la fido, nur la fido, asociita kun la revolua instruadode la atingo de homa libereco dank’al la sincera agnosko de tiu vero, “Vi konos la veron kaj la vero liberigos vin.” Jesuo estis la vero manifestigita en la karno, kaj li promesis sendi sian Veran Spiriton en la korojn de ĉiuj siaj infanoj post sia reveno ĉe la ĉiela Patro.
La Mastro instruis apostolojn pri la fundamentaj veroj por tuta tera erao. Ili aŭskultis liajn instruadojn, kiam reale kion li diris estis destinata por inspiri kaj edifi aliajn mondojn. Li ekzemplis novan kaj originalan planon de vivo. Laŭ la homa vidpunkto li estis ja Judo, sed li vivis sian vivon profite al la tuta mondo kiel mortemulo de la regno.
Por certigi la rekonon de lia Patro en la disvolviĝo de la regna plano, Jesuo klarigis, ke li estis intence ignorinta la “grandajn homojn de la tero.” Li komencis sian laboron kun la malriĉuloj, la klaso mem, kiu estis tiel neglektita de la plejmulto de la evoluaj religioj de antaŭaj epokoj. Li malamegis neniun; lia plano estis mondskale, eĉ universoskale. Li estis tiel aŭdaca kaj emfaza en tiuj anoncoj, ke eĉ Petro, Jakobo, kaj Johano estis tentitaj pensi, ke eble li estis ekstaza.
Li kviete serĉis komuniki al tiuj apostoloj la veron, ke li plenumis tiun disdonacan mision, ne por doni ekzemplon por kelkaj teraj kreitaĵoj, sed por starigi kaj montri normon de homa vivo por ĉiuj homoj sur ĉiuj mondoj tra sia tuta universo. Tiu vivmodelo alproksimiĝis al la plej alta perfekteco, eĉ al la fina boneco de la Universala Patro. Sed la apostoloj ne komprenis la signifon de tiuj vortoj.
Li anoncis, ke li venis por agi kiel instruisto, instruisto sendita el ĉielo por prezenti spiritan veron al la materia menso. Kaj tio estas ekzakte kion li faris. Li estis instruisto, ne predikisto. Laŭ la homa vidpunkto, Petro estis pli efika predikisto ol Jesuo. La Jesua prediko estis tre efika kaŭze de lia unika personeco, ne kaŭze de nerezistebla elokventeco aŭ emocia allogo. Jesuo parolis senpere al la homaj animoj. Li estis instruisto de la homa spirito, sed pere de la menso. Li vivis kun homoj.
Estas por tiu okazo, ke Jesuo signifis al Petro, Jakobo, kaj Johano, ke sia laboro sur tero devis, iuvidpunkte, esti limigita konforme al la postulo de sia “asociito de supre,” referencanta al la predisdonacaj instrukcioj de sia Paradiza frato, Emanuelo. Li informis ilin, ke li venis fari la volon de sia Patro kaj nur la volon de sia Patro. Estanta tiel tutkore motivita per tiu sola celo, li ne estis anksie ĉagrenita pro la malbono en la mondo.
La apostoloj ekrekonis la senafektan amikecon de Jesuo. Kvankam estis facile proksimigi la Mastron, li ĉiam vivis sendepende de, kaj supre de ĉiuj homaj estaĵoj. Ne unu solan momenton li estis superita per iu ajn pure mortemula influo aŝ submetita al malfirma homa juĝo. Li ne atentis la publikan opinion, kaj ne estis influita per laŝdo. Li malofte paŭzis por korekti miskomprenojn aŭ indigni pri misreprezentado. Li neniam petis konsilon al iu; li neniam petulis preĝojn
Jakobo mirfrapis ĉar Jesuo ŝajnis vidi la finon ekde la komenco. La Mastro malofte ŝajnis esti surprizita. Li estis neniam ekscitita, ofendita, aŭ konsternita. Li neniam pardonpetis al iu ajn homo. Li estis iafoje malgajigita, sed neniam senkuraĝigita.
Pli klare Johano komprenis, ke malgraŭ ĉiuj liaj diaj dotoj, post ĉio, Jesuo vivis kiel homo inter homoj kaj komprenis, amis, kaj sciis kiel direkti homojn. En lia persona vivo li estis tiel homa kaj tamen tiel sendifekta. Kaj li estis ĉiam senegoisma.
Kvankam Petro, Jakobo, kaj Johano estis povintaj apenaŭ kompreni kion Jesuo diris en tiu okazo, liaj bonvolaj paroloj restis en iliaj koroj, kaj post la krucumado kaj resurekto ili reaperis por pliriĉigi kaj agrabligi ilian postan ministerion. Ne surprize estas, ke la apostoloj ne plene komprenis la Mastrajn dirojn, ĉar li projektis al ili la planon de nova erao.
Dum la restado de kvar semajnoj en Betanio transe de la Jordano, plurfoje ĉiusemajne Andreo asignis apostolajn parojn por iri al Jeriko dum unu tago aŭ du. Johano havis multajn kredantojn en Jeriko, kaj la plimulto el ili bonvenigis la plej progresemajn instruojn de Jesuo kaj liaj apostoloj. Dum tiuj vizitoj en Jerikon la apostoloj komencis pli specife efektivigi la Jesuajn instrukciojn pri la ofico al la malsanuloj. Ili vizitis ĉiun domon en la urbo kaj serĉis konsoli ĉiun afliktitan personon.
La apostoloj iom publike laboris en Jeriko, sed iliaj klopodoj havis ĉefe pli diskretan kaj personan karakteron. Nun ili malkovris, ke la bonaj novaĵoj pri la regno estis tre konsoligaj por la malsanulo; ke ilia mesaĝo estigis la resanigon de la afliktita. Estis en Jeriko, ke la Jesua rekomendo al la dekduuloj prediki la regnan evangelion kaj zorgi pri la afliktitaj estis unue plene efektivigita.
Ili haltis en Jeriko sur la vojon suprenirantan al Jerusalemo kaj estis devancitaj de Mezopotamia delegacio, kiu venis interparoli kun Jesuo. La apostoloj estis planintaj pasigi nur unu tagon tie, sed kiam tiuj verserĉantoj el la Oriento alvenis, Jesuo pasigis tri tagojn kun ili, kaj ili reiris al siaj diversaj hejmoj laŭ la Eŭfrato, feliĉaj dank’al la kono de novaj veraĵoj pri la ĉiela regno.
Lundon, la lastan tagon de Marto, Jesuo kaj la apostoloj komencis sian vojaĝon en la montetoj en la direkto al Jerusalemo. Lazaro de Betanio dufoje malsupreniris al la Jordano por vidi Jesuon, kaj ĉiuj aranĝoj estis faritaj cele, ke la mastro kaj liaj apostoloj povu establi sian kantomenton ĉe Lazaro kaj liaj fratinoj en Betanio tiel longe, kiel ili dezirus restadi en Jerusalemo.
La disĉiploj de Johano restis en Betanio transe de la Jordano, instruantaj, kaj baptantaj la homamasojn tiel, ke Jesuo estis akompanita nur de la dekduuloj kiam li alvenis en la domon de Lazaro. Tie Jesuo kaj la apostoloj restadis dum kvin tagoj, ripozantaj kaj refreŝiĝantaj antaŭ iri al Jerusalemo por la Pasko. Estis grava evento en la vivo de Marta kaj Maria havi la Mastron kaj liajn apostolojn en la domo de sia frato, kie ili povus ministri iliajn bezonojn.
Dimanĉon matene, la 6-an de Aprilo, Jesuo kaj la apostoloj malsupreniris en Jerusalemon; kaj estis la unua fojo, la Mastro kaj la dekduuloj estis tie kune.