Kajero 140084
ĴUS antaŭ tagmezo la dimanĉon 12-an de Januaro, 27 p.K., Jesuo kunigis la apostolojn por ilia ordinacio kiel publikaj predikantoj de la regna evangelio. La apostoloj atendis esti alvokitaj preskaŭ ĉiu tago. Do, tiun tagon, ili ne malproksimiĝis de la marbordo por fiŝi. Pluraj el ili estis restadantaj ĉe la marbordo, riparis siajn retojn kaj laboretis sian fiŝajn ilarojn.
Kiam Jesuo malsupreniris al la marbordo li unue alvokis Andreon kaj Petron, kiuj fiŝis proksime; poste li faris signon al jakobo kaj Johano, kiuj estis en apuda boato diskutantaj kun sia patro, Zebedeo, kaj riparantaj siajn retojn. Duope li kunvenigis la apostolojn, kaj kiam li estis kuniginta ĉiujn dek du li foriris kun ili al la montaro norde de Kapernaumo, kie li ekinstruis ilin por prepari ilian oficialan ordinacion.
ĉi-foje ĉiuj dek du estis silentaj; eĉ Petro estis ema al pripensi. Fine la longe-atendita horo estis alvenita! Ili iris solaj kun la Mastro por partopreni specon de solena ceremonio de persona konsekrado kaj kolektiva sindonemo al la sankta laboro reprezenti sian Mastron per la proklamo de la venonta regno de la Patro.
Antaŭ la oficiala ordinacia servo Jesuo parolis al la dekduuloj sidaj ĉirkaŭ li: “Miaj fratoj, tiu regna horo estas venita. Mi alkondukis vin tien ĉi, solaj kun mi, por vin prezenti al la Patro kiel ambasadoroj de la regno. Iuj el ili estas aŭdintaj min pri tiu regno en la sinagogo, kiam vi estis unue alvokitaj. ĉiu el vi estas lerninta pli pri la Patra regno ekde kiam vi estas laborantaj kun mi en la urboj ĉirkaŭ la Galilea maro. Sed nun mi estas dironta al vi ankoraŭ ion rilate al tiu regno.
“La nova regno, ke mia Patro estas estigonta en la koroj de siaj teraj infanoj estos eterna regno. Ne estos fino de tiu regado de mia Patro en la koroj de tiuj, kiuj deziras fari lian dian volon. Mi deklaras al vi, ke mia Patro ne estas la Dio de Judoj aŭ Nejudoj. Multaj venos el la oriento kaj el la okcidento por sidiĝi kun ni en la Patra regno, dum multaj inter la infanoj de Abrahamo rifuzos eniri en tiun novan frataron de la reganta Patra spirito en la koroj de la homaj infanoj.
“La potenco de tiu regno konsistos, ne en la forto de la armeoj, nek en la povo de riĉaĵoj, sed nur en la gloro de la dia spirito, kiu venos instrui la mensojn kaj regi la korojn de la renaskitaj civitanoj de tiu ĉiela regno, la filoj de Dio. Tio estas la fratarode amo, en kiu la virteco reĝas, kaj kies batalkrio estos: Paco sur tero kaj bona volo al ĉiuj homoj. Tiu regno, kiun vi estas proklamonta fore, estas la deziro de la bonaj homoj de ĉiuj eraoj, la espero de la tuta tero, kaj la plenumado de la saĝaj promesoj de ĉiuj profetoj.
“Sed por vi, miaj infanoj, kaj por ĉiuj, kiuj sekvos vin en tiun regnon, severa provo estas starigita. Nur fido permesos al vi transpasi ĝiajn pordojn, sed vi devos produkti la fruktojn de la spirito de mia Patro, se vi deziras daŭrigi la supreniron en la progresiva vivo de la dia komunaĵo. Vere, vere, mi diras al vi, neniu el tiuj, kiuj diras ‘Sinjoro, Sinjoro,’ eniros en la ĉielan regnon; sed nur tiu, kiu faras la volon de mia Patro, kiu estas en ĉielo.
“Via mesaĝo por la mondo estos: Serĉu unue la regnon de Dio kaj lian rektecon, kaj trovante ilin, ĉiuj aliaj nepraj aĵoj por la eterna postvivado estos akiritaj per tio. Kaj nun mi ŝatus komprenigi al vi, ke tiu regno de mia Patra ne venos kun ekstera manifestado de povo aŭ kun nekonveva demonstrado. Vi ne estas forironta de ĉi tie por proklami la regnon, dirante: ‘ĝi estas tie ĉi’ aŭ ‘ĝi estas tie’, ĉar tiu regno, pri kiu vi predikas estas Dio interne de vi.
“Kiu ajn deziras iĝi granda en la regno de mia Patro estas iĝonta helpulo kontraŭ ĉiuj; kaj kiu ajn volas esti la unua el vi, iĝu la servisto de siaj fratoj. Sed tuj kiam vi estas vere akceptataj kiel civitanoj en la ĉiela regno, vi ne estas plu servistoj sed filoj, filoj de la viva Dio. Kaj tiamaniere progresos tiu regno en la mondo ĝis kiam ĝi rompos ĉiun obstaklon kaj venigos ĉiujn homojn koni mian Patron kaj kredi je la sava vero, kiujn mi venas deklari. Eĉ nun la regno estas atingebla, kaj iuj el vi ne mortos antaŭ esti vidintaj la regon de Dio veni en granda povo.
“Kaj tio, kion viaj okuloj konstatas, tiun modestan komencon de dek du ordinaraj homoj, multiĝos kaj kreskos ĝis fine la tuta tero abundos je laŭdoj al mia Patro. Kaj tio ne estos dank’al la vortoj, kiujn vi elparolos, sed prefere dank’al la vivoj, kiujn vi vivos. Tiam la homoj scios, ke vi estis kun mi kaj estas lernintaj la realecojn de la regno. Kaj kvankam mi volu neniun doloran ŝarĝon faligi sur viajn mensojn, tamen en viajn animojn mi estas depononta la solenajn respondecojn reprezenti min en la mondo, kiam baldaŭ mi forlasos vin, kiel mi reprezentas mian Patron en tiu vivo, kiun mi vivas en la karno.” Kaj kiam li estis fininta paroli, li stariĝis.
Nun Jesuo ordonis la dek du mortemulojn, kiuj ĵus aŭskultis lian deklaracion rilate al la regno, genuiĝi cirkle ĉirkaŭ li. Poste la Mastro metis siajn manojn sur la kapo de ĉiu apostolo, komencante kun Judaso Iskarioto kaj finante kun Andreo. Kiam li estis beninta ilin, li etendis siajn manojn kaj preĝis:
“Mia Patro, Mi alkondukis antaŭ vi tiujn homojn, miajn mesaĝistojn. Inter niaj teraj infanoj mi elektis tiujn dek du por min reprezenti kiel mi venis vin reprezenti. Amu ilin kaj estu kun ili kiel vi amis min kaj estis kun mi. Kaj nun, mia Patro, donu al tiuj homoj la saĝecon, dum mi metas ĉiujn aferojn de la venonta regno en iliajn manojn. Kaj mi ŝatus, se tiel estas via volo, resti sur tero kelkiam por ilin helpi en ilia laboro por la regno. Kaj denove, mia Patro, mi dankas vin por tiuj homoj, kaj mi konfidas ilin al via gardo, dum mi estas finonta la laboron, kiun vi donis al mi fari.”
Kiam Jesuo estis fininta preĝi, la apostoloj restis ĉiu klinita en sia loko. Kaj pasigis multaj minutoj antaŭ ol eĉ Petro aŭdacis levi siajn okulojn por rigardi la Mastron. Unu post la alia ili brakumis Jesuon, sed neniu diris ion. Granda silento plenigis la lokon kaj armeo de ĉielaj estaĵoj kontemplis tiun solenan kaj sanktan scenon - universa Kreinto metanta la aferojn de la dia frataro de la homoj sub la direkto de homaj mensoj.
Tiam Jesuo parolis, dirante: “Nun kiam vi estas ambasadoroj de mia Patra regno, vi estas pro tio iĝinta klaso de homoj apartaj kaj distingaj de ĉiuj aliaj homoj sur tero. Vi ne estas nun kiel homoj inter homoj sed kiel la kleraj civitanoj de alia ĉiela lando inter la sensciaj kreitaĵoj de tiu obskura mondo. Ne sufiĉas, ke vi vivu kiel vi vivis antaŭ tiu horo, sed ekde nun vi devas vivi kiel tiuj, kiuj ŝatis la glorojn de pli bona vivo kaj estis resenditaj sur teron kiel ambasadoroj de la suvereno de tiu nova kaj pli bona mondo. De la instruisto pli estas atendita ol de la lernanto; De la Mastro pli estas postulita ol de la servanto. De la civitanoj de la ĉiela regno pli estas postulita ol de la civitanoj de la monda regado. Iuj aĵoj, kiujn mi estas dironta al vi povas ŝajni duraj, sed vi estas elektintaj reprezenti min en la mondo, kiel nun mi reprezentas mian Patron; kaj kiel miaj agentoj sur tero vi devos sekvi la instruojn kaj praktikojn, kiuj reflektas miajn idealojn de mortemula vivo sur la spacaj mondoj, kaj kiujn mi ekzemplas en mia tera vivo de revelacio pri la Patro, kiu estas en la ĉielo.
“Mi sendas vin fore por proklami liberecon al la spiritaj kaptitoj, ĝojon al la malliberuloj de la timo, kaj por resanigi la malsanulojn konforme al la volo de mia ĉiela Patro. Kiam vi findos miajn infanojn ĉagrenitajn, kuraĝige parolu al ili, dirante:
“Feliĉaj estas la spirite malriĉaj , la humilaj, ĉar iliaj estas la trezoroj de la ĉiela regno.
“Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.
“Feliĉaj estas la mildaj, ĉar ili heredos la teron.
“Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.
“Kaj diru ankoraŭ al miaj infanoj tiujn pluajn parolojn de konsolo kaj promeso:
“Feliĉaj estas tiuj, kiuj lamentas, ĉar ili konsoliĝos, feliĉaj estas tiuj, kiuj ploras, ĉar ili ricevos la ĝojegan spiriton.
“Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.
“Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar ili estos nomataj filoj de Dio.
“Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeca motivo, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas vi kiam homoj vin insultos, vin persekutos, kaj diros false kontraŭ vi ĉiajn specojn de malbonecoj. ĝojegu kaj raviĝu, ĉar granda estas via rekompenco en la ĉielo.
“Miaj fratoj, kiam mi sendas vin fore, vi estas la salo de la tero, salo kun sava gusto. Sed se tiu salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? ĝi jam taŭgas por nenio, krom por esti elĵetita kaj piedpremita de homoj.
“Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita. Ankaŭ kiam homoj bruligas lampon, ili ne metas ĝin sub renmezurilon, sed surlampingon; kaj ĝi lumas ĉiujn, kiuj estas en la domo. Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili povu vidi viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.
“Mi sendas vin en la mondon por min reprezenti kaj agi kiel ambasadoroj de mia Patra regno, kaj forirante por proklami la bonan novaĵon, metu vian konfidon en la Patron, kies vi estas la mesaĝistoj. Ne rezistu per forto kontraŭ la maljusteco. Ne metu vian konfidon en via fizika forto. Se via najbaro batas vin sur la dekstra vango, alprezentu al li ankaŭ la alian. Preferu volonte suferi maljustaĵon, ol uzi la leĝon inter vi. Komplezeme kaj kompateme zorgu pri tiuj, kiuj estas afliktitaj kaj senhavaj.
“Mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, bone agu kontraŭ tiuj, kiuj malamas vin, benu tiujn, kiuj vin malbenas, kaj preĝu por tiuj, kiuj tutdegneme vin uzas. Kaj tio, kion vi kredas, ke mi estus farinta al homoj, faru ankaŭ al ili.
“Via Patro en la ĉielo briligas la sunon sur la malbono kiel sur la bono, same li sendas pluvon sur la justan kiel sur la maljustan. Vi estas la filoj de Dio; eĉ pli, vi estas nun la ambasadoroj de mia Patra regno. Estu kompataj, kiel Dio estas kompata, kaj en la eterna futuro de la regno vi estos perfektaj, kiel via ĉiela Patro estas perfekta.
“Vi estas komisiitaj por savi homojn, ne por juĝi ilin. Fine de via tera vivo, ĉiuj vi esperos mizerikordon; do mi petulas al vi, ke vi montru mizerikordon al ĉiuj viaj fratoj en la karno. Ne eraru provi ekstrakti pajleron el la okulo de via frato, kiam estas trabo en via propra okulo. Kiam vi estos ekstraktinta la trabon el via propra okulo, vi povos pli bone vidi por ekstrakti la paileron el la okulo de via frato.
“Klare distingu la veron; sentime vivu la rektaniman vivon; kaj vi estos tiel miaj apostoloj kaj ambasadoroj de mia Patro. Vi estas aŭdinta tion: ‘se blindulo kondukas blindulon, ambaŭ ili falos en la foson.’ Se vi volas gvidi la aliajn en la regnon, vi mem devas marŝi en la hela lumo de viva vero. En ĉiuj aferoj pri la regno, mi admonas vin montri justan juĝon kaj akran saĝecon. Ne ofertu tion, kio estas sanktata al hundoj, nek ĵetu viajn perlojn al porkoj, pro timo, ke ili tretu viajn gemojn kaj sin turnu por ŝiri vin.
“Mi avertas vin kontraŭ la malveraj profetoj; kiuj venos al vi vestitaj kiel ŝafoj, dum interne ili estas kiel rabantaj lupoj. Pro iliaj fruktoj vi distingos ilin. ĉu homoj eltiras vinberojn el dornarbustoj kaj figojn el kardoj? Tiel ĉiu bona arbo portas bonan frukton, sed putra arbo produktas malbonan frukton. Bona arbo ne povas doni malbonan frukton, nek povas malbona arbo produkti bonan frukton. ĉiu arbo kiu ne donas bonan frukton, estas baldaŭ hakita kaj ĵetita en la fajron. Por gajni eniron en la ĉiela regno, estas la motivo, kiu validas. Mia Patro rigardas la homajn korojn kaj juĝas laŭ iliaj internaj deziroj kaj sinceraj intencioj.
“Dum la granda tago de la regna juĝo, multaj diros al mi, ‘ĉu ni ne profetis je via nomo, kaj dank’al via nomo faris multajn mirindajn farojn? Sed mi estos devigita diri al ili, ‘Mi neniam konis vin, foriru de mi, vi, kiuj estas malveraj instruistoj.’ Sed ĉiu el tiuj, kiuj aŭdas tiun admonon kaj sincere efektivigas sian mision reprezenti min antaŭ homoj, same kiel mi estas reprezentinta mian Patron al vi, findos abundan akcepton en mia servo kaj en la regno de la ĉiela Patro.”
Neniam antaŭ estis la apostoloj aŭdintaj Jesuon tiamaniere paroli; ĉar li parolis kiel iu, kiu havas plejsuperan aŭtoritaton. Ili malsupreniris el la monto sunsubiĝe, sed neniu metis demandon al Jesuo.
La tiel-nomata “Prediko sur la Monto” ne estas la evangelio de Jesuo. ĝi enhavas multajn helpemajn instrukciojn, sed temis pri la ordinacia admono de Jesuo por la dek du apostoloj. Estis la persona komisio de la Mastro al tiuj, kiuj estis predikontaj la evangelion kaj aspirantaj reprezenti lin en la homa mondo, same, kiel li tiel elokvente kaj perfekte reprezentis sian Patron.
“Vi estas la tera salo, salo kun savogusto. Sed se tiu salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? ĝi jam taŭgas por nenio, krom por esti elĵetita kaj piedpremita de homoj.”
Dum la Jesua epoko sato estas altapreza. ĝi estis uzita kiel mono. La moderna vorto “salajro” devenas de salo. Ne nur la salo gustigas la nutraĵon, sed ĝi ankaŭ estas konserva. ĝi plibongustigas aliajn aĵojn, kaj tiel ĝi servas estante elspezita..
“Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monteto ne povas esti kaŝita. Ankaŭ kiam homoj bruligas lampon, ili ne metas ĝin sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo. Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili povu vidi viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.”
Kvankam lumo dispelas mallumon, ĝi povas esti “blindiga” ĝis konfuzi kaj malhelpi. Ni estas admonitaj lasi nian lumon tiel brili, por ke niaj kunuloj estos gviditaj en novajn kaj piajn vojojn de plialtigita vivo. Nia lumo ne devas brili por altiri atenton al ni. Vi povas ankaŭ uzi vian aktivecon kiel efika “reflektilo”por disigi tiun vivan lumon.
Fortaj karakteroj ne estas forĝitaj ne farante malbonon, sed prefere farante reale bonon. Neprofitemo estas la signo de la homa grandeco. La plej altaj niveloj de mem-realigado estas atingitaj per adoro kaj servado. Feliĉa kaj efika persono estas instigita, ne pro la timo malbone fari, sed pro la amo bone fari.
“Pro iliaj fruktoj vi distingos ilin.” Personeco estas fundamente senŝanĝa; tio, kio ŝanĝas - kreskas - estas la morala karaktero. La maĵora eraro de modernaj religioj estas negativismo. La arbo, kiu ne produktas frukton, estas “hakita kaj ĵetita en la fajron.” Morala valoro ne povas deveni de simpla subpremo - obeado al la ordono “vi ne faros.” Timo kaj honto estas malindaj motivoj por la religia vivo. Religio estas valida nur kiam ĝi rivelas la Patrecon de Dio kaj plialtigas la homan fratecon.
Efika vivfilozofio de iu estas formita per kombinado de kosma klarvido kaj la totalo de emociaj reagoj al la socia kaj ekonomia ĉirkaŭo. Memoru: Kvankam heredaj impulsoj ne povu estis fundamente modifitaj, emociaj respondoj al tiaj impulsoj povas esti ŝanĝitaj. Do la morala naturo povas esti modifita, karaktero povas esti plibonigita. En forta karaktero emociaj respondoj estas integritaj kaj kun-ordigitaj, kaj tiel sekvas unuigita personeco. Neadekvata unuigo malfortigas la moralan naturon kaj generas malbonon.
Sen digna intenco, vivo fariĝas neutila kaj senprofita, kaj multe da malfeliĉo sekvas. La Jesua prediko okaze de la ordinacio de la dekduuloj konsistigas mastran vivfilozofion. Jesuo instigis siajn disĉiplojn ekzerci spertecan fidon. Li admonis ilin ne simple dependi de intelekta konsento, kredemo, kaj starigita aŭtoritato.
Edukado devus esti tekniko de spertado (malkovro) pri la pli bonaj metodoj por kontentigi nian naturajn kaj heradajn impulsojn. Feliĉo estas la totala rezulto de tiuj plaltigitaj teknikoj de emociaj kontentigoj. Feliĉo malmulte dependas de la ĉirkaŭo, kvankam agrabla etoso povas grande kontribui al tio.
ĉiu mortemulo vere avidas esti kompleta persono, esti perfekta kiel la ĉiela Patro estas perfekta, kaj tia atingo estas ebla ĉar lastanalize la “universo estas vere patra.”
Ekde la prediko sur la monto ĝis la prediko de la lasta vespermanĝo, Jesuo lernis siajn disĉiplojn manifesti patran amon anstataŭ fratan amon. Frate ami estus ami vian najbaron kiel vi amas vin mem, kaj tio estus adekvata plenumo de la “ora regulo.” Sed patre ami postulus, ke vi amu vian mortemulajn kunulojn kiel Jesuo amas vin.
Jesuo amas la homaron per duala amo. Li amis sur tero kiel duobla personeco - homa kaj dia. Kiel Dia Filo li patre amas homon - li estas la Kreinto de la homo, lia universa Patro. kiel Homa Filo Jesuo frate amas mortemulojn - li estis vere homo inter homoj.
Jesuo ne esperis, liaj disĉiploj atingu neeblan manifestadon de frata amo, sed li esperis, ke ili penus esti kiel Dio - esti perfektaj kiel la ĉiela Patro estas perfekta - ke ili povus komenci konsideri homon kiel Dio konsideras siajn kreitaĵojn, kaj do povus komenci ami homojn kiel Dio amas ilin - montri la komencojn de patra amo. Dum tiuj instigoj al la dek du apostoloj, Jesuo serĉis riveli tiun novan koncepton de Patra amo tiel, kiel ĝi estas rilata kun iuj emociaj kondutoj implicitaj en la starigo de multaj vivmediaj sociaj alĝustigoj.
La Mastro komencis tiun gravegan predikon altirante atenton pri kvar fidaj sintenoj kiel la preludo al la posta bildigado de siaj kvar transcendaj kaj plejsuperaj reagoj de patra amo kontraste kun la limoj de simpla frata amo.
Li unue parolis pri tiuj, kiuj estis spirite malriĉaj, malsataj de rekteco, kiuj restis humilaj, kaj havis purajn korojn. Tiaj spiriton-distingantaj mortemuloj estis supozite povintaj atingi tiajn nivelojn de dia altruismo, kiel estu kapablaj peni la mirigan ekzercon de patra korinklino; ke ech kiel afliktitaj ili kapablus montri mizerikordon, promocii pacon, suferi persekutadojn, kaj tra ĉiuj tiuj malfacile elteneblaj situacioj ami per patra amo eĉ senlogan homaron. Patra amo povas atingi nivelojn de sindonemo, kiuj nemezureble transcendas fratan amon.
Fido kaj amo en tiuj feliĉegoj plifortigas moralan karakteron kaj kreas feliĉon. Timo kaj kolero malfortigas karakteron kaj destruas feliĉon. Tiu gravega prediko komencis per noto de feliĉo.
1. “Feliĉaj estas la spirite malriĉaj - la humilaj.” Por infano, feliĉo estas la kontentigo de senpera plezura avido. Plenaĝulo volonte semas abnegaciajn grajnojn por kolekti postajn rikoltojn de pliigita feliĉo. Dum la Jesua epoko kaj de post, feliĉo estis tro ofte asociita kun la ideo de posedo de riĉaĵoj . En la historio de la Fariseo kaj la publikano preĝantaj en la templo, unu sin sentis spirite riĉa - egoisma; la alia sinsentis “spirite malriĉa ” - humila. Unu estis mem-sufiĉa; la alia estis instruebla kaj serĉis la veron. La spirite malriĉaj semas celojn de spirita riĉeco - Dion. Kaj tiaj veroserĉantoj ne estas atendontaj rekompencojn en malproksima futuro; ili estas rekompencitaj nun. Ili trovas la ĉielan regnon interne de siaj propraj koroj, kaj ili spertas tian feliĉon nun.
2. “Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos. Nur tiuj, kiuj sin sentas spirite malriĉaj ĉiam estos malsataj de rekteco. Nur la humilaj serĉas dian forton kaj avidas spiritan povon. Sed danĝeregas plenkonscie entrepreni spiritan faston por plibonigi sian apetiton de spiritaj dotoj. Fizika fasto fariĝas danĝera post kvar aŭ kvin tagoj; ĉar oni estas ema perdi ĉiun ajn deziron de nutraĵo. Aŭ fizika aŭ spirita longedaŭra fasto tendencas destrui la malsaton.
Sperteca rekteco estas plezuro, ne devo. La Jesua rekteco estas vigla amo - patra-frata korinklino. Ĝi ne estas negativa rekteco kiel “ĉi ne faros”. Kiel oni povus esti malsata pri negativa io - ion “ne fari”?
Ne estas facile instrui al infana menso tiujn du unuajn beatecojn, sed la matura menso devus kompreni ilian signifon.
3. “Feliĉaj estas la mildaj, ĉar ili heredos de la tero.” Aŭtentika pacemeco havas neniun rilaton kun timo; Estas prefere konduto de homo kun-laboranta kun Dio- “Estu farita via volo”. ĝi ampleksas paciencon kaj sindetenon kaj estas instigita per neŝancelebla fido je laŭleĝa kaj amika universo. ĝi superas ĉiun tenton de ribelo kontraŭ la dia kondutgvido. Jesuo estis la ideala pacemulo de Urantio, kaj li heritis vastan universon.
4. “Feliĉaj estas la koroj puraj, ĉar ili vidos Dion.” Spirita pureco ne estas negativa eco, krom ke ĝi nepre mankas suspekton kaj venĝon. Diskutante pri la pureco, Jesuo ne havis intencon ekskluzive temi pri komaj seksaj kondutoj. Li plie resendis al tiu fido, kiun homo devus havi al sia kunulo; tiu fido, kiun gepatro havas al sia infano, kaj kiu lin kapabligas ami siajn kunulojn kiel patro amus ilin. Patra amo ne bezonas dorloti nek pardoni la malbonon, sed ĉiam ĝi estas kontraŭcinika. Patra amo havas solan celon, ĉiam konsideri la plejbonon en la homo; tia estas la sinteno de vera gepatro.
Vidi Dion - helpe de fido - signifas akiri veran spiritan klarvidon. Kaj la spirita klarvido kreskigas la Ĝustigantan gvidadon. kaj ambaŭ fine pligrandigas la konscion pri Dio. Kaj kiam vi konas la Patron, vi estas firmigita en la certeco de dia fileco, kaj vi povas pli kaj pli ami viajn enkarnigitajn fratojn, ne nur kiel frato - per frata amo - sed ankaŭ kiel patro - per patra korin- klino.
Facilas instrui tiun admonon eĉ al infano. Infanoj estas nature fidemaj, kaj gepatroj devus atenti, ke ili ne perdu tiun simplan fidon. En rilatoj kun infanoj, evitu ĉiun trompon kaj detenu vin de sugestanta suspekto. Saĝe helpu ilin elekti iliajn heroojn kaj selekti iliajn vivajn okupiĝojn.
Poste, Jesuo pluinstruis siajn disĉiplojn pri la realigado de la ĉefa celo de ĉiu homa lukto - perfekteco - ĝis dia atingo; ĉiam li admonis ilin: “Estu perfektaj, kiel via ĉiela Patro estas perfekta.” Li ne instigis la dekduulojn ami ilian proksimulon kiel ili amiĝis ilin mem, Tio estus inda plenumado; tio estus indikinta la atingon de frataamo. Li prefere admonis siajn apostotolojn ami homojn kiel li estis amanta ilin - per frate tiel bone kiel patre amo. Kaj li ilustris tion indikante kvar plejsuperajn reagojn de patra amo.
1. “Feliĉaj estas tiuj, kiuj lamentas, ĉar ili estos konsoligitaj.” Tiel-nomata komuna saĝo aŭ plibona logiko neniam sugestus, ke feliĉo povus esti derivita de aflikto. Sed Jesuo ne referencis al eksternaj aŭ pompaj afliktoj. Li aludis emocian sintenon de kortenereco. Estas granda eraro instrui knabojn kaj junulojn, ke ne estas vire montri tenerecon aŭ aliamaniere aperigi emocian senton aŭ fizikan suferon. Simpatio estas inda atributo vira tiel bone kiel virina. Ne necesas esti sensenta por esti vira. Tio estas la erara maniero por krei kuraĝajn virojn. La grandaj viroj de la mondo ne timis ĉagreniĝi. Moseo, la afliktita estis pli granda viro ol Samsono aŭ Goljato. Moseo estis elstara ĉefo, sed li estis ankaŭ viro de mildeco. Esti sentema kaj respondema al homaj bezonoj kreas aŭtentikan kaj longdaŭran feliĉon, kaj tiaj afablaj sintenoj protektas la animon kontraŭ la destruaj influoj de kolero, malamo, kaj suspekto.
2. “Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.” Kompato tie indikas la altecon, profundecon kaj larĝecon de la plej vera amikeco - amema afableco. kompato iafoje povas esti pasiva, sed tie ĝi estas aktiva kaj vigla - plejsupera patreco. Amemaj gepatroj spertas malmulte da malfacileco por pardoni sian infanon, eĉ plurfoje. Ĉe netrodorlotita infano la apetenco kvitigi suferadon estas natura. Infanoj estas normale bonkoraj kaj simpatiaj kiam ili estas sufiĉe maljunaj por valortaksi la efektivajn cirkonstancojn.
3. “Feliĉaj estas la pacigantoj , ĉar ili estos nomataj la filoj de Dio.” Jesuaj aŭskultantoj arde atendis militan savon, ne pacigantojn. Sed la Jesua paco ne estas paco spece negativa. Alfrontita al provoj kaj persekutoj li diris, “Mi postlasas al vi mian pacon.” “Ne lasu vian koron esti malkvietigita, ne timu.” Tio estas la paco, kiu malebligas la ruinajn konfliktojn. Persona paco faciligas la unuiĝantan personecon. Socia paco evitas timon, avidon kaj koleron. Politika paco malpermesas la rasiajn antagonismojn, naciajn suspektojn, kaj militon. Pacigo estas la rimedo de la malfido kaj suspekto.
Infanoj facile povas lerni agi kiel pacigantoj. Ili ŝatas teamajn aktivecojn; ili amas kune ludi. Diris la Mastro je alia momento: “Kiu ajn volas savi sian vivon perdos ĝin, sed kiu ajn volas perdi sian vivon findos ĝin.”
4. “Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeca motivo, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas vi kiam homoj vin insultos, vin persekutos, kaj diros false kontraŭ vi ĉiujn specojn de malbonecoj. ĝojegu kaj estu treege ĝojaj, ĉar granda estas via rekompenco en la ĉielo.”
Tre ofte persekutado sekvas pacon. Sed neniam gejunuloj kaj bravuloj evitas malfacilaĵojn kaj danĝerojn. “Neniu havas pli grandan amon, ke tiu, kiu rezignas pri sia vivo favore al siaj amikoj .” Patra amo libere povas fari ĉiujn tiujn aferojn. - aferoj, kiujn frata amo povas apenaŭ ampleksi. Kaj progreso estis ĉiam la fina rikolto de persekutado.
Infanoj ĉiam respondas al la kuraĝa defio. Juneco estas ĉiam volonta por “riski.” Kaj ĉiu infano devus frue lerni sinoferi.
Estas tiel rivelata, ke la beatecoj de la prediko sur la monto estas bazitaj sur fido kaj amo, kaj ne sur leĝo - etiko kaj devo.
Patra amo sin delektas redoni bonon kontraŭ malbono - fari bonon reprezalie kontraŭ maljusteco.
Dimanĉon vespere, atingante la hejmon de Zebedeo el la altaj regionoj norde de Kapernaumo, Jesuo kaj la dekduuloj prenis simplan vespremanĝon. Poste, dum Jesuo estis promenanta laŭ la plaĝo, la dekduuloj diskutis inter ili. Post mallonga konferenco, kaj dum la ĝemeloj ekflamigis malgrandan fajron por doni al ili varmeton kaj iom da lumo, Andreo eliris por trovi Jesuon, kaj kiam li estis reenirinta kun li, diris: “Mastro, miaj fratoj ne kapablas kompreni kion vi diris pri la regno. Ni ne sentas nin kapablaj komenci tiun laboron antaŭ ol vi donu al ni pluan instruadon. Mi venis demandi al vi, ke vi rekuniĝu kun ni en la ĝardenon kaj helpu nin kompreni la signifojn de viaj vortoj.” Kaj Jesuo iris kun Andreo por kunsidi kun la apostoloj.
Kiam li estis enirinta en la ĝardenon, li amasigis la apostolojn ĉirkaŭ li kaj plue instruis ilin, dirante: “Vi trovas malfacile ricevi mian mesaĝon, ĉar vi volus konstrui la novan instruadon senpere sur la malnova, sed mi deklaras, ke vi devas denove naskiĝi. Vi devas denove kiel malgrandaj infanoj ekiri kaj volonte konfidi mian instruon kaj kredi je Dio. La nova evangelio de la regno ne povas esti farita konforme al tio, kio estas. Vi havas malverajn ideojn pri la Homa Filo kaj lia tera misio. Sed ne faru la eraron opinii, ke mi venis por reĵeti la leĝon kaj profetojn; mi ne venis por detrui, sed por plenumi, plilarĝigi kaj ilumini. Mi ne venis por rompi leĝon sed prefere por skribi tiujn novajn ordonojn sur la tabulojn de viaj koroj.
“Mi postulas de vi rektecon, kiu superpasis la rektecon de tiuj, kiuj serĉas ricevi la patrajn favorojn almozdonante, preĝante, kaj fastante. Se vi volas eniri en la regnon, vi devas havi rektecon, kiu konsistas en amo, kompato, kaj vero - la sincera deziro fari la volon de mia Patro en la ĉielo.”
Tiam diris Simono Petro: “Mastro, se vi havas novan ordonon, ni volus ĝin aŭdi. Rivelu la novan vojon al ni.” Jesuo respondis Petron: “Vi estas aŭdinta tion de tiuj, kiuj instruas la leĝon: ‘Vi ne mortigos; kiu ajn mortigos estos vokita antaŭ tribunalon.’ Sed mi rigardas transe de la ago por malkovri la motivon. Mi deklaras al vi, ke iu ajn kiu koleras kontraŭ sia frato endanĝeriĝas de kondamno. Tiu, kiu nutras haton en sia koro kaj planojn de venĝo en sia menso endanĝeriĝas de juĝo. Vi devas juĝi viajn kunulojn laŭ iliaj agoj; la ĉiela Patro juĝas laŭ la intenco.
“Vi aŭdis la instruistojn de la leĝo diri: ‘Vi ne adultos.’ Sed mi diras al vi, ke ĉiu viro, kiu rigardas virinon per voluptama intenco estas jam adultinta kun ŝi en sia koro. Vi povas nur juĝi homojn laŭ iliaj agoj, sed mia Patro rigardas en la korojn de siaj infanoj kaj ilin kompate juĝas laŭ iliaj intencoj kaj realaj deziroj.
Jesuo havis intencon daŭrigi la diskutadon pri la aliaj ordonoj kiam Jakobo Zebedeo inrerrompis lin, dirante: “Mastro, kion ni instruos al la homoj koncerne la divorcon? ĉu ni permesos al viro divorci disde sia edzino, kiel Moseo ordonis al ni? Kaj kiam Jesuo aŭdis tiun demandon, li diris: “Mi ne venis por leĝdoni, sed por klarigi. Mi ne venis por reformi la regnojn de tiu mondo sed prefere starigi la ĉielan regnon. Ne estas la Patra volo, ke mi cedu al tento instrui al vi la regulojn de regado, komerco, aŭ socia konduto, kiuj povus estis bonaj hodiaŭ, sed ne tute konvenaj por la societo de alia epoko. Mi estas sur tero sole por konsoli la mensojn, liberigi laspiritojn, kaj savi la homajn animojn. Sed mi volas diri pri tiu temo de divorco, ke Moseo favore konsideris tiajn aferojn, ne estis same dum la Adama epoko kaj en la ĝardeno.”
Post kiam la apostoloj estis parolintaj dum mallonga tempo inter ili, Jesuo diris plu: “ĉiam vi devas rekoni la du vidpunktojn de ĉiu ajn morala konduto - la homan kaj la dian; la karnvojojn kaj la spiritvojojn, la tempan takson kaj la eternan vidpunkton.” Kaj kvankam la dekduuloj ne povu kompreni ĉion, kion li instruis al ili, ili estis vere helpitaj per tiu instruado.
Tiam diris Jesuo: “Sed vi stumblos pro mia instruado, ĉar vi kutimas interpreti mian mesaĝon litere; vi estas malrapidaj por distingi la spiriton de mia instruado. Denove vi devas memori, ke vi estas miaj mesaĝistoj; vi estas dankoŝuldaj vivi viajn vivojn kiel mi spirite vivis mian. Vi estas miaj personaj reprezentantoj; sed ne faru la eraron atendi, ke ĉiuj homoj vivu absolute kiel vi. Ankaŭ vi devas memori, ke mi havas ŝafojn ekstere de tiu ŝafaro, kaj ke mi estas ŝulda al ili ankaŭ, fine ke mi devas provizi al ili la modelon por fari la volon de Dio vivante la vivon de la mortemula naturo.”
Tiam demandis Natanaelo: “Mastro, ĉu ni donos neniun lokon por la justeco? La Mosea leĝo diras, ‘Okulon pro okulo, denton pro dento.’ Kion ni diros?” Kaj Jesuo respondis: “Vi redonos bonon por la malbono. Miaj mesaĝistoj ne devas lukti kontraŭ homoj sed esti mildaj al ili. Mezuron pro mezuro ne estos via regulo. La regantoj de la homoj povas havi tiajn leĝojn, sed ne okazas same en la regno; kompato ĉiam determinos viajn juĝojn kaj amo vian konduton. Se tiuj preceptoj estas rigoraj, vi povas ankoraŭ nun returniĝi. Se vi taksas, ke la postuloj de apostoleco estas tro severaj vi povas reveni al la malpli rigora vojo de la disĉiploj.”
Aŭdinte tiujn surprizegajn dirojn, la apostoloj izoliĝis kune dum momento, sed baldaŭ ili revenis, kaj Petro diris: “Mastro ni volas sekvi vin, neniu el ni volas returniĝi. Ni estas plene pretaj por pagi la kromprezon; ni volas trinki la pokalon. Ni volas esti apostoloj, ne simple disĉiploj.
Kiam Jesuo aŭdis tion, li diris: “tiam volontu preni viajn respondecojn kaj sekvi min. Faru viajn bonajn agojn sekrete; kiam vi almozdonas, ne permesu, ke la maldekstra mano konu kion faras la dekstra mano. Kaj kiam vi preĝas, apartiĝu kaj ne uzu vanajn ripetadojn kaj sensignifajn frazojn. ĉiam memoru, ke la Patro scias kion vi bezonas eĉ antaŭ ol vi petu al li. Ne fordonu vin al fasto montrante malĝojan mienon al homoj. Kiel miaj elektataj apostoloj, nun asignitaj por la regna servado, ne akumulu por vi mem trezorojn sur tero, sed dank’al via neprofitema servado, amasigu por vi mem trezorojn en la ĉielo, ĉar kie estas viaj trezoroj, tie estos viaj koroj ankaŭ.
“La lampo de la koro estas la okulo; se, do, via okulo estas grandanima, via tuta korpo estos plena de lumo. Sed se via okulo estas egoisma, la tuta korpo estos plena de malklar- eco. Se la vera lumo, kiu estas en vi estas turnita al obskureco, kiel granda estas tiu obskureco!”
Kaj tiam Tomaso demandis al Jesuo, ĉu ili “devus pluhavi ĉion kune.” Diris la Mastro: “jes, miaj fratoj, mi ŝatus, ke ni vivu kune kiel komprenema familio. Granda laboro estas konfidita al vi, kaj mi avidas vian nedividitan servadon. Vi scias, ke estis prave dirita: ‘Neniu povas servi du mastrojn.’ Vi ne povas sincere adori Dion kaj samtempe tutkore servi al Mamono. Estantaj nun enlistigitaj senrezerve en la laboro de la regno, ne estu anksiaj pri viaj vivoj; Estu ankoraŭ malpli zorgemaj pri tio, kion vi manĝos aŭ trinkos; nek por viaj korpoj, pri la vestoj, kiujn vi surportos. Jam vi lernis, ke volontaj manoj kaj seriozaj koroj ne estos malsataj. Kaj nun, kiam vi preparasvin dediĉi ĉiujn viajn energiojn por la regna laboro, estu certigitaj, ke la Patro konscios pri viaj bezonoj. Unue serĉu la regnon de Dio, kaj kiam vi estos trovintaj la eniron de ĝi, ĉiuj necesaj aĵoj estos donitaj al vi aldone. Ne estu, do, senrajte anksiaj pri la morgaŭo. Sufiĉas la peno de ĉiu tago.”
Kiam Jesuo vidis, ke ili estis inklinitaj maldormi dum la tuta nokto por meti demandojn, li diris al ili: “Miaj fratoj, vi estas teraj estaĵoj, pli bone estas, ke vi iru malstreĉi vin kaj tiel esti pretaj por la morgaŭa laboro.” Sed la dormo estis forlasinta iliajn okulojn. Petro aŭdacis peti al sia Mastro “Mi deziras nur private malgrandan interparoladon kun vi. Ne ke mi havu sekretojn al miaj fratoj, sed mi havas perturbitan spiriton, kaj se, eble, mi devus meriti riproĉon de mia Mastro, mi ŝatus prefere elteni ĝin sole kun vi.” Kaj Jesuo diris, “venu kun mi, Petro.” - enirante la unua en la domon. Kiam Petro revenis el tiu interparolado kun sia mastro multe refortigita kaj grande kuraĝigita, jakobo decidis eniri por paroli kun Jesuo. Kaj tiel ĝis la fruaj horoj de la mateno, la aliaj apostoloj iris unu post la alia paroli kun la Mastro. Kiam ĉiuj, krom la ĝemeloj, kiuj estis ekdormintaj, estis persone parolintaj kun li, Andreo iris al Jesuo kaj diris: “ Mastro, la ĝemeloj ekdormis en la ĝardeno apud la fajro; ĉu mi vekas ilin por demandi, ĉu ili volas paroli kun vi?” Kaj Jesuo ridante diris al Andreo, “Ili faras bone - ne maltrankviligu ilin.” Nun la nokto finis kaj la lumo de nova tago aperis.
Post dormo de kelkaj horoj, kiam la dekduuloj estis kunigitaj por malfrua matenmanĝo kun Jesuo, li diris: “Nun endas, ke vi komencu vian laboron prediki la bonan novaĵon kaj instrui la kredantojn. Preparu vin por iri al Jerusalemo.” Post kiam Jesuo estis parolinta, Tomaso kolektis sian kuraĝon por diri: “Mi scias, Mastro, ke ni devus esti pretaj por entrepreni la laboron, sed mi timas, ke ni ne estu ankoraŭ kapablaj efektivigi tiun grandan taskon. ĉu vi konsentus, ke ni restu ĉi-proksime ĝuste dum kelkaj kromtagoj antaŭ ol ni komencu la regnan laboron?” Kaj kiam Jesuo vidis, ke ĉiuj siaj apostoloj estis poseditaj de la sama timo, li diris: “Tio estos kiel vi estas petantaj; ni restos tie ĝis post la sabata tago.”
Dum semajnoj kaj semajnoj malgrandaj grupoj de sinceraj serĉantoj de vero, kaj ankaŭ scivolemaj spektatoroj estis venintaj en Bethsaida por vidi Jesuon. Jam lia reputacio estis disŝutiĝinta en la regiono; enketantaj grupoj venis el urboj tiel foraj kiel Tiro, Didono, Damasko, Cezareo kaj Jerusalemo. ĝis nun Jesuo estis akceptinta tiujn vizitantojn kaj instruintaj ilin pri la regno, sed la Mastro ekde nun lasis tiun laboron al la dekduuloj. Andreo devis elekti unu el la apostoloj kaj asigni lin al grupo de vizitantoj, kaj iafoje ĉiuj dek du estis tiel okupitaj.
Dum du tagoj ili laboris, instruantaj dumdiurne kaj tenantaj konferencojn malfrue dumnokte. La trian tagon Jesuo vizitis Zebedeo kaj Salomea, kaj diris siajn apostolojn “iru fiŝi, serĉu senzorgan ditraĵon, aŭ eble vizitu viajn familiojn.” La ĵaŭdon ili revenis por tri kromtagoj de instruado.
Dum tiu preparada semajno, Jesuo multfoje ripetis al siaj apostoloj la du grandajn motivojn de sia postbapta misio sur tero:
1. Revelacii la Patron al homo.
2. Konsciigi homojn pri ilia fileco - fide-kompreni, ke ili estas la infanoj de la Plej Altulo.
Unu semajno de tiuj diverspecaj spertoj faris multe por la dekduuloj; iuj eĉ iĝis tro memfidaj. Dum la lasta konferenco, la nokton post la sabato, Petro kaj Jakobo venis al Jesuo, dirante: “Ni estas pretaj - lasu nin nun foriri por preni la regnon.” Al kio Jesuo replikis, “Povu via saĝeco egali vian fervoron kaj via kuraĝo kompensi vian sensciencon.”
Kvankam la apostoloj malsukcesis kompreni multe da lia instruado, ili komprenis la signifon de la ĉarme bela vivo, kiun ili vivis kun li.
Jesuo bone sciis, ke liaj apostoloj ne komplete asimilis sian instruadon. Li decidis doni specialan instruadon al Petro, Jakobo kaj Johano, esparanta ili kapablus klarigi la ideojn de siaj asociitoj. Li vidis ke, kvankam kelkaj aspektoj de la ideo de spirita regno estis komprenitaj de la dekduuloj, ili obstine persistis kunligi tiujn novajn spiritajn instruadojn rekte al siaj malnovaj kaj firme fiksigitaj literaj konceptoj de la ĉiela regno kiel restarigo de la Davida trono kaj la restabiligo de Israelo kiel tempa povo sur tero. Konsekvence, la ĵaŭdon posttagmeze Jesuo forlasis la marbordon en ŝipo kun Petro, Jakobo, kaj Johano por paroli pri la aferoj de la regno. Estis instruada konferenco de kvar horoj, ampleksanta dudekojn da demandoj kaj respondoj, kiu povas profite esti prezentita en tiu raporto reorganizante la resumon de tiu gravega posttagmezo kiel li estis donita de Simono Petro al sia frato, Andreo, la sekvan matenon:
1. Fari la Patran volon. La Jesua instruo fidi al la supera zorgo de la ĉiela Patro ne estis blinda kaj pasiva fatalismo. Tiun posttagmezon li citis kun aprobo malnovan hebrean diron: “Tiu kiu ne volas labori ne manĝos.” Li proponis sian propran sperton kiel sufiĉa komentario pri sia instruado. Liaj preceptoj pri la konfido al la Patro ne devas esti juĝita laŭ la sociaj aŭ ekonomiaj kondiĉoj de modernaj tempoj aŭ alia ajn epoko. Lia instruado ampleksas la idealajn principojn de vivo proksime al Dio en ĉiuj epokoj kaj sur ĉiuj mondoj.
Jesuo klarigis por la tri la diferencon inter la postuloj de la apostoleco kaj la disĉipleco. Kaj eĉ tiam li ne malpermesis la ekzercadon de singardemo kaj antaŭvido de la dekduuloj. Li ne predikis kontraŭ la antaŭzorgo, sed kontraŭ ankcieco kaj malkvieteco. Li instruadis la aktivan kaj atentan submetiĝon al la Dia volo. Kiel respondo al iliaj multaj demandoj pri simpleco kaj ŝparemo, li simple altiris la atenton al sia vivo kiel ĉarpentisto, boatfabrikisto, aŭ fiŝisto, kaj al sia zorgema organizado de la dekduuloj. Li serĉis klarigi, ke la mondo ne devas esti konsiderita kiel malamiko; ke la cirkonstancoj de la vivo konsistigas dian diepokon laborantan kune kun la infanoj de Dio.
Jesuo havis grandan malfacilaĵon por komprenigi al ili sian personan praktikon de nerezisto. Li absolute rifuzis sin defendi, kaj ŝajnis al la apostoloj, ke estus plaĉinta al li, ke ili sekvu la saman politikon. Li instruis al ili ne rezisti la malbonon., ne batali kontraŭ la majusteco kaj afendo. Sed li ne instruis la pasivan toleremon de misfarado. Kaj tiun posttagmezon li klarigis, ke li aprobis la socian punon de la malbonfaruloj kaj krimuloj, kaj ke la civila regado devis iafoje uzi forton por la daŭrigo de la socia ordo kaj la ekzekutado de la justeco.
Li neniam ĉesis averti siajn disĉiplojn kontraŭ la malbonega praktiko de reprezalio; li tute ne toleris venĝon, la ideon de kontoreguligo. Li bedaŭregis larankoremajn pluigojn. Li forĵetis la ideon de okulon pro okulo kaj denton pro dento. Li malaprobis la tutan koncepton de privata kaj persona venĝo, asignanta tiujn aferojn al civila registaro, iuflanke, kaj al la juĝo de Dio, aliaflanke. Li klarigis al la tri, ke siaj instruadoj aplikiĝis al la individuo, ne al la ŝtato. Li resumis siajn instrukciojn donitaj ĝis tiu tempo koncerne tiujn aferojn tiele:
Amu viajn malamikojn - memoru pri la moralaj postuloj de homa frateco.
La vaneco de la malbono: Malpraveco ne estas pravigita per venĝo. Ne faru la eraron kontraŭi la malbonon per ĝiaj propraj armiloj.
Havu fidon - konfidon pri la fina triumfo de dia justeco kaj eterna boneco.
2. Politika sinteno. Li avertis siajn apostolojn esti diskretaj en iliaj rimarkoj koncerne la streĉitajn rilatojn tiam ekzistantajn inter la Judoj kaj la Romana registaro; li malpermesis al ili impliciĝi pro ajna kialo en tiuj malfacilaĵoj. Li estis ĉiam zorgema eviti la politikajn kaptilojn de siaj malamikoj, ĉiam respondante: “Donu al Cezareo, la aĵojn, kiuj estas Cezareaj, kaj al Dio la aĵojn, kiuj estas Diaj.” Li rifuzis havi sian atenton deviigita de sia misio starigi novan saviĝan vojon ; li ne permesis al si esti koncernita pro io alia. En lia persona vivo li observis ĉiam taŭge la civilajn leĝojn kaj regulojn; en ĉiuj liaj publikaj instruadoj li ignoris la civitajn, sociajn, kaj ekonomiajn fakojn. Li diris al la tri apostoloj, ke li estis koncernita nur de la principoj de spirita vivo ena kaj persona de la homo.
Jesuo ne estis, do, politika reformatoro. Li ne venis por reorganizi la mondon; eĉ se li farus tion, tio estus aplikebla nur dum tiu epoko kaj generacio. Tamen li montris la plej bonan vivmanieron, kaj neniu generacio ne estas dispensita de la laboro malkovri kiel pli bone adapti la Jesuan vivon al siaj propraj problemoj. Sed neniam faru la eraron identigi la Jesuajn instruadojn kun iu ajn politika aŭ ekonomia teorio, kun iu ajn socia aŭ industria sistemo.
3. Socia sinteno. La Judaj rabenoj estis longe debatinta la temon: Kiu estas mia proksimulo? Jesuo venis prezentante la ideon de aktiva kaj spontanea boneco, amon tiel aŭtentika de la homaj kunuloj, ke ĝi ekspansiis la najbarecon ĝis ampleksi la tutan mondon, per tio faranta ĉiujn homojn ĉies najbarojn. Sed sume, Jesuo estis interesita nur de la individuo, ne de la maso. Jesuo ne estis sociologo, sed li laboris rompi ĉiujn formojn de egoisma izolado. Li instruis puran simpation, kompaton. Mikael de Nebadono estas filo regita de la mizerikordo; kompato estas lia mem naturo.
La Mastro ne diris, ke homoj neniam devis gastigi siajn amikojn por manĝi, sed li diris, ke liaj disĉiploj devus fari festenojn por la malriĉuloj kaj senheredigitaj. Jesuo havis firman senton de justeco, sed ĉiam mildigita per mizerikordo. Li ne instruis siajn apostolojn, ke ili devis esti ekspluatitaj de sociaj parazitoj aŭ profesiaj almozuloj. Liaj deklaroj la plej sociologiaj estis kiam li diris: “Ne juĝu por, ke vi ne estu juĝitaj.”
Li faris klare kompreni, ke sendiskrimina komplezemo povas respondsi pri multaj sociaj malbonoj. La sekvan tagon Jesuo firme instrukciis Judason, ke neniu apostola fonduso devis esti donita kiel almozo escepte pro sia peto aŭ pro la kuna peto de du el la apostoloj. Pri ĉiuj tiuj aferoj estis la Jesua praktiko ĉiam diri: “Estu singardemaj kiel serpentoj sed tiel sendanĝera kiel kolomboj.” En ĉiuj sociaj situacioj ŝajnis, ke lia celo estis instrui paciencon, toleremon, kaj pardonemon.
Familio okupis la centron mem de la Jesua vivfilozofio - tie kaj estonte. Li bazis siajn instruadojn pri Dio sur la familio, kvankam li serĉis korekti la Judan tendencon tro honori iliajn praulojn. Li ekzaltis la vivfamilion kiel la plej altan homan devon, sed klarigis, ke familiaj rilatoj ne devas sin intermeti kun la religiaj devigoj. Li altiris la atenton pri la fakto, ke la familio estas tempa institucio, kiu ne transvivis post la morto. Jesuo ne hezitis rezigni sian familion kiam la familio kontraŝagis la Patran volon. Li instruis la novan kaj plej larĝan fratecon de la homoj - filoj de Dio. Dum la epoko de Jesuo praktikoj pri la divorco estis malstreĉegaj en Palestino kaj en la tuta Romania imperio. Li ripetite rifuzis establi leĝojn pri edziĝo kaj divorco, sed multaj fruaj disĉiploj de Jesuo havis firmajn opiniojn pri divorco kaj ne hezitis atribui ilin al li. ĉiuj skribantoj de la Nova Testamento havis tiujn pli striktajn kaj progresemajn ideojn escepte Johano Marko.
4. Ekonomia sinteno. Jesuo laboris, vivis, kaj komercis en la mondo tia, kia li trovis ĝin. Li ne estis ekonomia reformatoro, kvankam li ofte altiris la atenton sur la maljusteco de la neegala distribuo de riĉaĵoj; Sed li proponis neniun ajn sugeston kiel rimedo. Li klarigis al la tri, ke kvankam liaj apostoloj ne devis posedi bienon, li ne predikis kontraŭ riĉaĵo kaj propraĵo, sed simple kontraŭ ĝia neegala kaj maljusta distribuo. Li rekonis la bezonon de socia justeco kaj industria senpartieco, sed li proponis neniun regulon por ilia atingo.
Li neniam instruis siajn disĉiplojn eviti terajn posedaĵojn, nur siajn dek du apostolojn. Luko, la kuracisto, estis firma kredanto je socia egaleco, kaj li faris multon por interpreti Jesuajn dirojn harmonie kun siaj personaj kredoj. Jesuo neniam persone ordonis siajn disĉiplojn adopti komunuman vivmodon; li faris neniun deklaron de iu ajn speco koncerne tiajn aferojn.
Jesuo ofte atentigis siajn aŭskultantojn kontraŭ avareco deklarante ke “La feliĉo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj materiaj posedaĵoj.” Li konstante ripetis: “Kio estas la profito de homo se li gajnas la tutan mondon kaj perdas sian propran animon?” Li faris neniun rektan atakon pri la posedo de bieno, sed li insistis, estas eterne esenca, ke la spiritaj valoroj superu. En liaj lastaj instruadoj li serĉis korekti multe da eraraj Urantiaj vidpunktoj pri la vivo per la rakonto de multnombraj paraboloj, kiujn li prezentis dum sia publika ofico. Jesuo neniam intencis formuli ekonomiajn teoriojn; li bone sciis, ke ĉiu epoko devas disvolvi siajn proprajn rimedojn kontraŭ ekzistantaj perturboj. Kaj se Jesuo estus hodiaŭ sur tero, vivanta sian vivon en la karno, li kaŭzus grandan desaponton al la plejmulto de bonfarantoj kaj bonfarantinoj simple tial, ke li ne partoprenus en la politikaj, sociaj, aŭ ekonomiaj disputoj. Li restus grande distance instruante al vi kiel perfektigi vian enan spiritan vivon kaj multfoje pli kompetentigi vin por ataki la solvon de viaj pure homaj problemoj.
Jesuo volis similigi al Dio ĉiujn homojn kaj tiam simpatie atendi, ke tiuj filoj de Dio solvu siajn proprajn politikajn, sociajn, kaj ekonomiajn problemojn. Ne estis la riĉeco, kiun li denuncis, sed tion, kion la riĉeco faras al la plejmulto de siaj adeptoj. Tiun ĵaŭdon posttagmeze Jesuo diris por la unua fojo al siaj asociitoj, “Estas pli benita doni ol ricevi.”
5. Persona religio. Vi, kiel komprenis ilin la apostoloj, devus pli bone kompreni la Jesuajn instruojn dank’al lia vivo. Li vivis perfektan vivon sur Urantio, kaj liajunikaj instruadoj povas nur esti komprenitaj kiam tiu vivo estas konsiderita en ĝia senpera malantaŭaĵo. Estas lia vivo, kaj ne liaj lecionoj al la dekduuloj aŭ liaj predikoj al la homamasoj, kiu helpos pleje riveli la dian karakteron kaj ameman personecon de la Patro.
Jesuo ne atakis la instruadojn de la Hebreaj profetoj aŭ Grekaj moralistoj. La Mastro rekonis la multajn bonajn aĵojn, ke tiuj grandaj instruistoj esprimis, sed li venis sur teron por instrui ion aldonan “la libervolan konformecon de la homa volo al la volo de Dio.” Jesuo ne deziris simple produkti religian homon, mortemulon plene okupita je religiaj sentoj kaj agigita nur per spiritaj impulsoj. Povu nur esti ekrigardinta al li, vi estus sciinta, ke Jesuo estis realan viron de granda sperto en la aferoj de tiu mondo. La Jesuaj instruadoj ĉi-rilate estis krude denaturitaj kaj tre malvere priskribitaj dum ĉiuj jarcentoj de la kristana erao; vi estas ankaŭ akirintaj erarajn ideojn pri la malsevereco kaj mildeco de la Mastro. Tio, kion li celis en lia vivo, ŝajnas esti superba mem-respekto. Li konsilis homon sin humiligi nur por, ke li povu iĝi vere ekzaltita. Tio, kion li celis reale, estis veran humilecon al Dio. Li atribuis grandan valoron al la sincereco - pura koro. Fideleco estis ĉefa virto laŭ lia karakterotakso, dum kuraĝo estis la kerno mem de liaj instruadoj. “Ne timu” estis lia pasvorto, kaj pacienca eltenemo lia idealo de karaktera forto. La instruadoj de Jesuo konsistigas religion de braveco, kuraĝo, kaj heroismo. Estas precize pro tio, ke li elektis kiel siaj personaj reprezentantoj dek du ordinarajn virojn, la plejmulto de tiuj ĉi estantaj malmildaj, eltenemaj, kaj viraj fiŝistoj.
Jesuo malmulte diris pri la sociaj malvirtoj de sia epoko; malofte li aludis la moralan delikton. Li estis pozitiva instruisto de vera virto. Li studeme evitis la negativan metodon doni instrukciojn; li rifuzis fari reklamon pri la malbono. Li ne estis eĉ morala reformatoro. Li bone sciis, kaj tiel instruis siajn apostolojn, ke la sensamaj apetencoj de la homaro estas subpremitaj nek per religiaj riproĉoj nek per leĝaj malpermesoj. Liaj maloftaj denuncoj larĝe celis orgojlon, kruelecon, opresadon, kaj hipokritecon.
Jesuo ne impetege denuncis eĉ la Fariseojn, kiel faris Johano. Li sciis, multaj skribistoj kaj Fariseoj estis kore honestaj; li komprenis ilian sklavan servuton al la religiaj tradicioj. Jesuo multe emfazis por “unue plibonigi la arbon.” Li stampis la tri, ke li alte taksis la tutan vivo, ne nur kelkajn specialajn virtojn.
La sola leciono, kiun Johano elgajnis el tiu tagoinstruado estis, ke la kerno de la Jesua religio konsistis akiri kompateman karakteron kupligita kun personeco instigita por fari la volon de la Patro en la ĉielo.
Petro komprenis la ideon laŭ kiu la evangelio, kiun ili devis proklami, estis reale nova komenco por la tuta homa raso. Li poste komunikis tiun impreson al Paŭlo, kiu formulis de tio sian doktrinon de Kristo kiel “la dua Adamo.”
Jakobo komprenis la pasiigan veron laŭ kiu Jesuo deziris, liaj teraj infanoj vivu kvazaŭ ili estis jam civitanoj de la kompleta ĉiela regno.
Jesuo sciis, la homoj estis diferencaj, kaj li instruis tion al siaj apostoloj. Li konstante instigis ilin sin deteni provi formi disĉiplojn kaj kredantojn laŭ antaŭstarigita modelo. Li serĉis permesi, ĉiu animo disvolviĝu en sia propra vojo, pliboniĝante kajindividue distingiĝante antaŭ Dio. Kiel respondo al unu el multaj demandoj de Patro, la Mastro diris: “Mi deziras liberigi la homojn por, ke ili povu rekomenci novan kaj pli bonan vivon kiel malgrandaj infanoj.” Jesuo ĉiam insistis, la vera boneco devas esti senkonscia, donacante almozon, ne permesi la maldekstran manon scii kion la dekstra mano faras.
Tiun tagmezon la tri apostoloj estis ŝokitaj kiam ili konstatis, ke la religio de ilia Mastro lasis neniun lokon por spirita mem-analizado. ĉiuj religioj antaŭ kaj post la epoko de Jesuo, eĉ Kristianismo, zorgeme faras lokon por konscienca mem-analizado. Sed ne estas la okazo kun la religio de Jesuo de Nazareto. La Jesua vivfilozofio estas sen religia introspekto. La ĉarpentista filo neniam instruis la konstruon de karaktero, li instruis ĝian kreskadon, deklaranta, ke la ĉiela regno estas kiel mustarda semo. Sed Jesuo diris nenion, kio povu proskribi la mem-analizon kiel preventado de orgojla egotismo.
La rajto por eniri en la regnon estas kondiĉita per fido, persona kredo. La kosto por resti en la progresiva supreniro de la regno estas la multvalora perlo, por ĝin posedi homo vendas sian tutan siaĵon.
La Jesua instruado estas religio por ĉiu, ne nur por malfortuloj kaj sklavoj. Lia religio neniam fariĝis kristaligita (dum lia tera vivo) en kredoj kaj teologikaj leĝoj; li lasis neniun linion de skribaĵo post si. Lia vivo kaj instruoj estis testamentitaj al la universo kiel inspira kaj idealisma heredaĵo konvena por la spirita gvidado kaj morala edukado de ĉiuj epokoj sur ĉiuj mondoj. Kaj eĉ hodiaŭ, la Jesua instruo restas ekstere de ĉiuj religioj, kiel tiaj, kvankam ĝi estu la viva espero de ĉiu el ili.
Jesuo ne instruis siajn apostolojn, ke religio estas nura tera okupado de la homo; tio estis la Juda opinio pri la dia servado. sed li insistis, ke religio estis la ekskluziva laboro de la dekduuloj. Jesuo instruis nenion por deturni siajn kredantojn de la sekvado de aŭtentika kulturo. Li nur malpliigis la tradicie-limigitajn religiajn skolojn de Jerusalemo. Li estis liberala, donacema, klera, kaj tolerema . La mem-konscia pieco havis neniun lokon en lia filozofio de rektanima vivo.
La Mastro ofertis neniun solvon por la nereligiaj problemoj de sia propra epoko nek por iu ajn posta epoko. Jesuo deziris disvolvi spiritan klarvidon pri la eternaj realecoj kaj stimuli la iniciativon pri la viva originaleco; li ekskluzive estis koncernita de la subkuŝantaj kaj permanentaj spiritaj bezonoj de la homa raso. Li rivelis bonecon kiel la Dia. Li ekzaltis amon - veron, belecon, kaj bonecon - kiel dia idealo kaj la eterna realeco.
La Mastro venis por krei en homo novan spiriton, novan volon - por doni novan kapablecon koni la veron, sperti kompaton, kaj elekti bonecon - la volo esti en harmonio kun la volo de Dio, parigita kun la eterna apetenco iĝi perfekta kiel la ĉiela Patro estas perfekta.
La sekvan sabatan tagon Jesuo dediĉis al siaj apostoloj, reiranta al la altaj landoj, kie li estis ordininta ilin; kaj tie, post longa kaj belege tuŝanta persona mesaĝo de kuraĝigo, li entreprenis la solenan agon de la konsekrado de la dekduuloj. Tiun sabatan posttagmezon Jesuo kunigis la apostolojn cirkaŭ de li ĉe la flanko de monteto kaj konfidis ilin al sia ĉiela Patro perspektive pri la tago, kiam li estus devigonta forlasi ilin solaj en la mondo. Ne estis nova instruado je tiu okazo, nur interparolado kaj komuneco.
Jesuo reviziis multajn aspektojn de la ordinacia prediko, liveritaj en tiu loko, kaj tiam, alvokanta ilin antaŭ li unu post la alia, li komisiis ilin iri en la mondo kiel siaj reprezentantoj. La konsekrada tasko de la Mastro estis: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la ĝojan novaĵon de la regno. Liberigu spiritajn kaptitojn, konsoligu la opresatajn, kaj atentu la afliktatajn. Senpage vi ricevis, senpage donu.”
Jesuo informis ilin preni nek monon nek kromvestojn, dirante , “La laboristo estas inda je sia dungado.” Kaj fine li diris: “Jen mi elsendas vin kiel ŝafoj meze de lupoj; estu do tiel prudentaj kiel serpentoj kaj tiel sendanĝeraj kiej kolomboj. Sed atentu, ĉar viaj malamikoj alkondukos vin antaŭ siajn konsiliojn, kaj en iliaj sinagogoj ili mallaŭdegos vin. Vi estos alkondukitaj antaŭ la goberniestroj kaj regantoj tial, ke vi kredas je tiu evangelio, kaj via depozicio estos atesto por mi al ili. Kaj kiam ili vin juĝigos, ne estu anksiaj pri tio, kion vi diros, ĉar la spirito de mia Patro loĝas en vi kaj tiam parolos per vi. Iuj el vi estos mortigitaj, kaj antaŭ ol vi estu stariginta la regnon sur tero, vi estos malamitaj de multaj popoloj kaŭze de tiu evangelio; sed ne timu, mi estos kun vi, kaj mia spirito antaŭiros vin tra la tuta mondo? Kaj la ĉeesto de mia Patro restos kun vi dum vi iros unue ĉe la Judoj, poste ĉe la Nejudoj.”
Kiam ili estis malsuprenirintaj el la monto, ili rehejmeniris en la domon de Zebedeo.
Tiun vesperon dum la instruado en la domo, ĉar ekpluvis, Jesuo longatempe parolis, provanta montri al la dekduuloj, kion ili devas esti, ne kion ili devas fari. Ili konis nur religion, kiu altrudis fari iujn aferojn kiel rimedo por atingi la rektanimecon - la savon. Sed Jesuo ripetis, “En la regno vi devas esti rektanimaj por fari la laboron.” Multfoje li refojegis, “Estu do perfektaj, kiel via Patro en la ĉielo estas perfekta.” Permanenta estis la Mastra klarigo al siaj perpleksigitaj apostoloj, ke la savo, kiun li estis veninta alporti al la mondo, okazus nur per la kredo, dank’al la simpla kaj sincera fido. Diris Jesuo: “Johano predikis bapton de pentado, aflikton por la malnova vivmaniero. Vi estas proklamontaj la bapton de kunuleco kun Dio. Prediku la pentadon al tiuj, kiuj bezonas tian instruadon, sed al tiuj, kiuj jam sincere serĉas eniron en la regno, larĝe malfermu la pordojn kaj proponu al ili eniri en la ĝojan kunulecon de la filoj de Dio.” Sed estis malfacila tasko persvadi tiujn Galileajn fiŝistojn ke, en la regno, esti rektanima helpe de la fido devas veni antaŭ fari per rektanimeco en la ĉiutaga vivo de la teraj mortemuloj.
Alia granda handikapo en tiu laboro instrui la dekduulojn estis ilia tendenco proprigi al si alte idealismajn kaj spiritajn principojn de religia vero kaj ŝanĝi ilin en konkretajn regulojn de persona konduto. Jesuo estus prezentinta al ili la belegan spiriton de la anima sinteno, sed ili insistis traduki tiajn instruadojn en regulojn de persona agmaniero. Multfoje, kiam ili estis certaj memori kion la Mastro diris, ili estis preskaŭ certaj forgesi kion li ne diris. Sed ili malrapide asimilis lian instruadon, ĉar Jesuo estis ĉio tio, kion li instruis. Tio, kion ili ne povis gajni per liaj parolaj instrukcioj, ili grade akiris vivante kun li.
Ne estis evidente por la apostoloj, ke ilia Mastro estis vivanta vivon de spirita inspiro por ĉiu persono de ĉiu epoko sur ĉiu mondo de vasta universo. Malgraŭ kion diris Jesuo al ili de tempo al tempo, la apostoloj ne komprenis la ideon, ke li efektivigis laboron sur tiu mondo, sed por ĉiuj aliaj mondoj en sia vasta kreo. Jesuo vivis sian teran vivon sur Urantio, ne por estigi elzemplon de mortemula vivo por la viroj kaj virinoj de tiu mondo, sed prefere por krei altan spiritan kaj inspiran idealon por ĉiuj mortemulaj estaĵoj sur ĉiuj mondoj.
Tiun saman vesperon Tomaso demandis Jesuon: “Mastro, vi diras, ke ni devas iĝi kiel malgrandaj infanoj antaŭ povi eniri en la Patran regnon, kaj tamen vi avertis nin ne esti trompitaj de malveraj profetoj nek iĝi kulpaj ĵeti niajn perlojn al la geporkoj. Nun, mi estas honeste embarasita. Mi ne sukcesas kompreni vian instruadon.” Jesuo replikis al Tomaso: “Kiom da tempo mi elportos vin! ĉiam vi insistas por laŭlitere preni ĉiun mian instruadon. Kiam mi petis al vi iĝi kiel malgrandaj infanoj kiel prezo por eniri en la regnon, mi ne referencis al facileco por esti trompita, nek al la simpla bonvolo por kredi, nek al la rapideco por akiri konfidon al plaĉaj fremduloj. Tio, kion mi deziris, ke vi elgajnu el tiu ilustrado estis la infano-Patro rilato. Vi estas la infano, kaj vi serĉas eniri en la regnon de via Patro. Ekzistas natura amemo inter ĉiu normala infano kaj lia patro, kiu sekurigas kompreneman kaj ameman rilaton, kaj kiu por ĉiam malebligas ĉiuj dispozicion por marĉandi la amon kaj kompaton de la Patro. Kaj la evangelio, kiun vi estas predikonta koncernas savon rezultantan el la fide-realigado de tiu mem kaj eterna infano-patro rilato.
La ĉefa karakterizaĵo de la Jesua instruado estis, ke la moraleco de lia filozofio originis en la persona rilato de la individuo kun Dio, tiu mem infano-patro rilato. Jesuo reliefigis sur la individuo, ne sur la raso aŭ nacio. Dum ili vespermanĝis, Jesuo havis la diskutadon kun Mateo dum kiu li klarigis, ke la moraleco de iu ajn ago estas determinata de la individua motivo. Jesua moraleco estis ĉiam pozitiva. La ora regulo restarigata de Jesuo petas aktivan socian kontakton; la malnova negativa regulo povis esti plenumita en la izolado. Jesuo nudigis la moralecon de ĉiuj reguloj kaj ceremonioj kaj altigis ĝin sur majestajn nivelojn de spirita penso kaj vere rektanima vivo.
Tiu nova religio de Jesuo ne estis sen siaj praktikaj implicadoj, sed ĉiu ajn valoro de politika, socia aŭ ekonomia praktiko, kiu povas esti trovita en liaj instruadoj, estas la natura produkto de tiu ena sperto de la animo, kiam ĝi aperigas la fruktojn de la spirito en la spontana ĉiutaga servado de aŭtentika persona religia sperto.
Post kiam Jesuo kaj Mateo estis finintaj paroli, Simono Zelotes demandis: “Sed, Mastro, ĉu ĉiuj homoj estas filoj de Dio?” Kaj Jesuo respondis: “Jes, Simono, ĉiuj homoj estas filoj de Dio, kaj tio estas la bona novaĵo, kiun vi estas proklamontaj. Sed la apostoloj ne povis kompreni tian doktrinon; estis nova, stranga, kaj stuporiga anonco. Kaj estis kaŭze de lia deziro stampi tiun veron en ili, ke Jesuo instruis siajn apostolojn trakti ĉiujn homojn kiel iliaj fratoj.
Kiel respondo metita de Andreo, la Mastro klarigis, ke la moraleco de sia instruo estis neapartebla de la religio de sia vivo. Li instruis la moralecon, ne ekde la homa naturo, sed ekde la la rilato d’ la homo al Dio.
Johano demandis Jesuon, “Mastro, kio estas la regno de la ĉielo?” Kaj Jesuo respondis: “La regno de la ĉielo konsistas en tri necesaĵoj: unue, rekono de lafakto de la suvereneco de Dio; due, kredo en la vero de fileco kun Dio, kaj trie, fido en la efikeco de la plejsupera homa deziro fari la volon de Dio - Kaj tio estas la bona novaĵo de la evangelio: Dank’ al la fido ĉiu mortemulo povas havi ĉiujn tiujn necesaĵojn de savo.
Nun la semajno de atendo estis finita, kaj ili pretiĝis foriri la morgaŭon al Jerusalemo.