Kajero 139084

Dek du apostoloj

Estis elokventa manifestiĝo de la ĉarmo kaj virteco de la tera vivo de Jesuo, ke nur unu forlasis lin, malgraŭ li ripetade dispecigis la esperojn de siaj apostoloj, kaj ankaŭ ĉiun el iliaj ambicioj de persona altigo.

La apostoloj multe lernis de Jesuo pri la ĉiela regno, kaj Jesuo multe lernis de ili pri la homa regno, pri la homa naturo kiel ĝi manifestiĝas sur Urantio kaj sur la aliaj evoluaj mondoj de tempo kaj spaco. Tiuj dek du viroj reprezentis multajn diferencajn tipojn da homa temperamento, kaj ili ne iĝis similaj pro la lernado. Multaj el tiuj Galileanaj fiŝistoj havis pezaj devenoj da aligentula sango kaŭze de la perforta konvertiĝo de la aligentuloj de Galileo jarcenton antaŭe.

Ne eraru konsideri, ke la apostoloj estis entute malkleraj kaj neinstruataj. ĉiuj el ili, escepte la ĝemeloj Alfeo, estis diplomataj de la sinagogaj lernejoj kaj estis ĝisfunde edukataj pri la Hebreaj Skribaĵoj kaj multaj kurantaj konoj de tiu epoko. Sep estis diplomataj de la sinagoga lernejo de Kapernaumo, kaj ne ekzistis pli bona lernejo en la tuta Galileo.

Kiam via arkivo aludas tiujn mesaĝistojn de la regno, kiel estantaj “malkleraj kaj neinstruataj,” la intenco estis komuniki la ideon, ke ili estis laikoj, neinstruataj en la scio de la rabenoj kaj ne edukataj en la metodoj de rabena interpretado de la Skribaĵoj. Ili Malhavis tiel nomitan superan edukadon. En la moderna epoko, certe ili estus konsideritaj malkleraj, kaj en iuj cirkloj de la socio eĉ neinstruataj. Estas certaĵo: Ne ĉiuj estis efektivigintaj la saman striktan kaj stereotipan studadan programon. Ekde ilia adoleskanteco ili estis ĝuinta diversajn spertojn por lerni kiamaniere vivi.

1. ANDREO LA UNUA ELEKTATA

Andreo, prezidanto de la apostola grupo de la regno, naskiĝis en Kapernaumo. Li estis la plejaĝa infano en familio de kvin - li mem, lia frato Simono kaj tri fratinoj. Lia patro , nun forpasata, estis asociito de Zebedeo en afero de fiŝosekigo, en Bethsaida, la Kapernauma fiŝadhaveno. Kiam li iĝis apostolo, Andreo ne estis edziĝanta sed loĝis ĉe sia edziĝinta frato Simono Petro. Ambaŭ estis fiŝistoj kaj asociitoj de Jakobo kaj Johano la filoj de Zebedeo.

En 26 p.K., la jaro dum kiu li estis elektata kiel apostolo, Andreo estis 33-jara, unu kompleta jaro pli maljuna ol Jesuo kaj la plejaĝa el la apostoloj. Li devenis debonega raso de prauloj kaj estis la plej kapabla el la dekduuloj. Escepte pri la oratora doto, li estis egalulo de siaj asociitoj pri preskaŭ ĉiu imagebla kapableco. Jesuo neniam donis al Andreo alnomon, fratan nomon. Sed same kiel la apostoloj komencis voki Jesuon Mastro, same ili ankaŭ nomumis Andreon per ekvivalenta termino kiel ĉefo.

Andreo estis bona organizisto, sed pli bona administranto. Li apartenis al la interna cirklo de kvar apostoloj, sed lia asigno de Jesuo kiel ĉefo de la apostola grupo necesigis por li resti deĵoranta apude de liaj fratoj, dum la aliaj tri profitis tre proksima komuneco kun la Mastro. ĝis la fino li restis la dojeno de la apostola korpuso.

Kvankam Andreo neniam estis efektiva predikisto, li plenumis efikan personan laboron kaj la misia pioniro de la regno pro tio ke, kiel unua apostolo elektata, li tuj alkondukis al Jesuo sian fraton, Simono, kiu poste iĝis unu el plej grandaj predikistoj de la regno. Andreo estis la ĉefa subtenanto de la Jesua politiko utiligi la programon de persona laboro kiel rimedo pro trejnadi la dekduuloj kiel mesaĝistoj de la regno.

ĉu Jesuo private instruu la apostolojn, ĉu prediku la popolamason, Andreo estis kutime konanta pri tio, kio okazis; li estis komprenema plenumanto kaj efika administranto. Li rapide decidis pri ĉiu afero portita al sia atento krom se li opiniis, ke la problemo transpasis la kampon de lia aŭtoritato; tiuokaze li submetis ĝin rekte al Jesuo.

Andreo kaj Petro havis tre diferencajn karakterojn kaj temperamentojn, sed eterne registrendas en krediton de ili, ke ili akordiĝis kune belege. Andreo neniam ĵaluzis pri la aratora kapableco de Petro. Malofte oni observos pli maljunan viron, tipe kiel Andreo, influanta tiel profunde pli junan kaj talentan fraton. Andreo kaj Petro ĉiam ŝajnis reciproke esti tute ne ĵaluzaj pri la kapablecoj aŭ atingoj. Malfrue en la vespero de la Pentokosta tago, kiam, larĝe dank’al la vigla kaj inspiranta prediko de Petro, du mil animoj estis gajnataj por la regno, Andreo diris al sia frato: “Mi ne povus fari tion, sed mi estas feliĉa havi fraton, kiu povas.” Pri tio Petro replikis: “Sed estas ĉar vi alkondukis min al la Mastro kaj dank’al via firmeco por min teni apud li, alie mi ne estus tie nun por fari tion.” Andreo kaj Petro estis la esceptoj al la regulo pruvantaj, ke eĉ fratoj povas vivi kune paceme kaj labori kune efike.

Post Pentekosto Petro estis fama, sed neniam estis iritita lia pliaĝa frato Andreo pasigi la reston de sia vivo esti prezentita kiel “frato de Simono Petro.”

El ĉiuj apostoloj, Andreo estis la pli bona por juĝi la homojn. Li sciis, ke tumulto turmentis la koron de Judaso Iskarioto, antaŭ eĉ ke neniu el la aliaj suspektu, ke io estis malkonvena ĉe sia kasisto. Sed pri siaj timoj li parolis al neniu. La granda servo de Andreo kontraŭ la regno estis konsili Petron, Jakobon kaj Johanon pri la elekto de la unuaj misiistoj senditaj por proklami la evangelion, kaj ankaŭ gvidi tiujn unuajn direktantojn pri la organizado de la administraj aferoj de la regno. Andreo havis grandan doton por malkovri la kaŝitajn riĉofontojn kaj latentajn talentojn de la junaj viroj.

Fruege post la Jesua ĉieliro, Andreo komencis skribi personan kolekton de multaj diroj kaj agoj de sia forpasinta Mastro. Post la Andrea morto aliaj kopioj de tiu privata kolekto estis faritaj kaj libere cirkulis inter la fruaj edukistoj de la Kristana eklezio. Tiuj neformalaj notoj de Andreo estis poste redaktitaj, amenditaj, retuŝitaj, kaj pliigitaj ĝis konsistigi sufiĉe sinsekvan rakonton de la Mastra vivo sur tero. La lastael tiuj retuŝitaj kaj amenditaj kopioj estis detruita per la fajro en Aleksandrio ĉirkaŭ unu jarcento post la redaktado de la originalo de la unua elektata el la dek du apostoloj.

Andreo estis homo de klara vido, logika penso, kaj firma decido, de kiu granda forto de karaktero konsistis en lia superba stabileco. La temperamenta malavantaĝo estis lia manko de entuziasmo. Li multfoje mankis enkuraĝigi siajn asociitojn per saĝaj laŭdoj. Kaj tiu forsilentado laŭdi la dignajn plenumadojn de liaj amikoj devenis de lia abomeno pri la flatado kaj hipokriteco. Andreo estis unu el tiuj tut-absolutaj, egal-humoraj, mem-faritaj, kaj sukcesaj homoj de modestaj okupiĝoj.

Ĉiu el la apostoloj amis Jesuon, sed restas vere, ke ĉiu el la dekduuloj estis altirita al li pro iu aparta trajto de personeco, kiu tuŝis ĉiun apostolon individue. Andreo admiris Jesuon kaŭze de lia konstanta sincereco, lia senafekta digneco. Kiam homoj unu fojo estis renkontintaj Jesuon, ili sentis la urĝon kunhavi lin kun iliaj amikoj. Ili reale deziris, ke la tuta mondo konu lin.

Kiam la postaj persekutadoj fine dispersis la apostolojn ekster el Jerusalemo, Andreo vojaĝis tra Armenio, Malgranda Azio, kaj Macedonio kaj, post kiam li estis gajninta multnombre homojn por la regno, li estis arestita kaj krucumita en Patrae en Akajo. Dum du plenaj tagoj tiu fortika viro elspiris sur la kruco, kaj dum la tuta daŭro de tiuj tragikaj horoj, li efike pluproklamis la ĝojan novaĵon de la savo de la ĉiela regno.

2. SIMONO PETRO

Kiam Simono kuniĝis al la apostoloj, li estis tridekjara. Li estis edziĝinta, havis tri infanojn, kaj vivis en Bethsaida, apud Kapernaumo. Lia frato, Andreo, kaj la patrino de lia edzino vivis kun li. Ambaŭ Petro kaj Andreo estis fiŝistoj asociitaj kun la filoj de Zebedeo.

La Mastro estis koninta Simonon kelkiam antaŭ ol Andreo prezentu lin kiel la dua el la apostoloj. Kiam Jesuo donis al Simono la nomon Petron, li faris tion kun rideto; tio estis kiel speco de neformala nomo. Simono estis bone konata de ĉiuj siaj amikoj kiel turbulenta kaj impulsiĝema kunulo. Vere, pli malfrue, Jesuo atribuis novan kaj signifoplenan gravecon al tiu senpripense donacita alnomo.

Simono Petro estis viro de impulso, optimisto. Li estis kreskinta permesanta al si libere manifesti viglajn sentojn. Konstante li iĝis en malfacilaĵoj, ĉar li persistis paroli sen pripensi. Tiu speco de senpripenso kaŭzis ankaŭ senĉesan ĝenon por ĉiuj liaj amikoj kaj asociitoj kaj estis la kaŭzo, pro kiu li ricevis multajn mildajn riproĉojn de sia Mastro. La sola kialo pro kiu Petro ne impliciĝis en pli granda malkvieteco kaŭze de liaj senpripensaj paroloj estis, ke li tre frue lernis diskuti pri multaj el siaj planoj kaj projektoj kun sia frato, Andreo, antaŭ aŭdaci fari publikajn proponojn.

Petro estis flua oratoro elokventa kaj teatra. Li estis ankaŭ natura kaj inspira kondukanto de homoj, rapida pensulo, sed ne profunda diskutemulo. Li metis multajn demandojn, pli ol ĉiuj apostoloj kune, kaj kvankam la plimulto de liaj demandoj estis bonaj kaj trafaj, multaj estis senpripensaj kaj stultaj. Petro ne havis profundan menson, sed li sciis tion sufiĉe bone. Li estis do viro de senprokrasta decido kajsubita ago. Dum la aliaj diskutis mirfrapitaj vidante Jesuon sur la marbordo, Petro saltis kaj naĝante surbordiĝis por renkonti la Mastron.

La trajto, kiun Petro pleje admiris en Jesuo estis lian ĉielan tenerecon. Petro neniam laciĝis kontempli la Jesuan atendemon. Li neniam forgesis la lecionon pardoni la misfaranton, ne nur sepfoje sed sepdek sepfoje. Li multe meditis tiujn impresojn pri la pardonema karaktero de Jesuo dum tiuj sombraj kaj mornaj tagoj, kiuj tuje sekvis sian senpripensan kaj neintencitan malagnoskon de Jesuo en la korto de la ĉefpastro.

Simono Petro estis aflikte hezitanta; li subite svingis de unu ekstremo al la alia. Unue li rifuzis, ke Jesuo lavu liajn piedojn, kaj poste, aŭdinta la rebatan diron de la Mastro, li petegis esti lavita komplete. Sed, post ĉio, Jesuo sciis, ke la Petraj kulpoj devenis de la kapo, ne de la koro. Li estis unu el la plej neklarigeblaj kombinaĵoj de kuraĝo kaj malkuraĝo, kiu neniam vivis sur tero. Lia granda karaktera forto estis lojaleco, amikeco. Petro reale kaj vere amis Jesuon. Kaj tamen malgraŭ tiu alte staranta forto de dediĉo, li estis tiel nestabila kaj nekonstanta, ke li permesis, ke servistino incitetu lin ĝis forneo de sia Sinjoro kaj Mastro. Petro povis kontraŭstari persekuton kaj alian formon de rekta atako, sed li iĝis velkema kaj senfortiĝis antaŭ la moko. Li estis sentima soldato fronte al frunta atako, sed li estis tim-kaŭranta malkuraĝulo kiam li estis surpriza per malantaŭa atako

Petro estis la unua apostolo de Jesuo sin proponi por defendi la laboron de Filipo ĉe la Samaritanoj kaj de Paŭlo ĉe la aligentuloj; tamen pli malfrue en Antiokio li retroiris kiam, alfrontita al mokigantaj Judaizantoj, li provizore retiriĝis el ĉe la Nejudoj kaj pro tio altiris sur sian kapon nur la sentiman denuncon de Paŭlo.

Li estis la unua el la apostoloj plene deklari la homecan kaj diecan kombinaĵon de Jesuo kaj la unua - post Judaso - fornei lin. Petro ne estis tiel revemulo, sed li malŝatis malsupreniri el la ekstazaj nuboj kaj la entuziasmo de teatra troindulgo al la evidenta kaj serioza mondo de realeco.

Sekvante Jesuon litere kaj figure, ĉu li kondukis la procesion ĉu alie li postsekvis - “sekvanta for ekstere.” Sed li estis la eminenta predikisto de la dekduuloj kaj faris pli ol iu ajn alia homo, krom Paŭlo, por starigi la regnon kaj sendi siajn mesaĝistojn al la kvar direktoj de la tero dum unu generacio.

Post lia malprudenta forneo de lia Mastro li sin retrovis kaj kun la simpatia kaj komprenema helpo de Andreo li unue retrovis la vojon de la fiŝadoretoj, dum la apostoloj provis trovi kion estis okazonta post la krucumado. Kiam li estis plene certa, ke Jesuo estis pardoninta al li kaj sciis, ke li estis reeniginta en la Mastra sino, la fajroj de la regno brulis tiel brile en lia animo, ke li iĝis granda kaj savanta lumo por miloj, kiuj estis en la mallumo.

Post kiam li estis forlasinta Jerusalemon kaj antaŭ ol Paŭlo iĝu la direktanta spirito en la Kristanaj eklezioj de la aligentuloj, Patro vojaĝis multamplekse, vizitanta ĉiujn ekleziojn de Babilono ĝis Korinto. Li eĉ vizitis kaj administris multajn ekleziojn, kiuj estis fonditaj de Paŭlo. Kvankam Petro kaj Paŭlo havis malsamajn temperamentojn kaj edukadojn, eĉ pri la teologio, ili laboris kune harmonie por la starigo de eklezioj dum siaj lastaj jaroj.

La Petraj stilo kaj instruo estas videblaj en la predikoj parte raportitaj de Luko kaj en la evangelio de Marko. Lia vigla stilo estis pli bone montrita en lia letero konata kiel la Unua Epistolo de Petro; Almenaŭ tio estis vera antaŭ ol ĝi estu retuŝita de disĉiplo de Paŭlo.

Sed Petro persistis erarante provi konvinki la Judojn, ke Jesuo estis, post ĉio, reale kaj vere la Juda Mesio. Ankoraŭ la tagon de lia morto, Simono Petro plutoleris en sia menso la konfuzon inter la konceptoj pri Jesuo, kiel Juda Mesio, kiel Kristo redemptoro de la mondo, kaj kiel Homa Filo kaj revelacio de Dio, la amanta Patro de la tuta homaro.

La Petra edzino estis tre kapabla virino. Dum jaroj ŝi utile laboris kiel membrino de la virina korpuso, kaj kiam Petro estis elpelita el Jerusalemo, ŝi akompanis lin en ĉiuj liaj vojaĝoj al la eklezioj tiel bone kiel en liaj misiaj ekspedicioj . Kaj la tagon kiam lia fama edzo perdis la vivon, ŝi estis ĵetita kun la sovaĝaj bestoj en la Roman arenon .

Kaj tiel tiu viro Petro, intimulo de Jesuo, membro de la ena cirklo foriris el Jerusalemo por proklami la ĝojan novaĵon de la regno per povo kaj gloro ĝis la kompleta plenumado de sia ministerio; kaj li konsideris sin kiel la ricevanto de altaj honoroj kiam liaj kaptintoj informis lin, ke li devos morti kiel sia Mastro estis mortinta - sur la kruco. Kaj tiel estis Simono Petro krucumita en Romo.

3. JAKOBO ZEBEDEO

ĵakvo, la pliaĝa el la du apostoloj filoj de Zebedeo, kiujn Jesuo alnomis “filoj de tondro,” estis tridekjara kiam li iĝis apostolo. Li estis edziĝinta, havis kvar infanojn kaj vivis apud siaj gepatroj en la antaŭurbo de Kapernaumo, Bethsaida. Li estis fiŝisto kaj praktikis sian metion kun sia frato Johano kaj en asocio kun Andreo kaj Simono. Jakobo kaj lia frato Johano havis la avantaĝon esti koninta Jesuon de pli longa tempo ol la aliaj apostoloj.

Tiu kapabla apostolo estis temperamenta antinomio; li ŝajnis reale posedi du naturojn, ambaŭ agigitaj per fortaj sentoj. Li estis specife impetega kiam lia indigno estis iam plene vekita. Li havis ardan humoron kiam iam li estis sufiĉe provokita, kaj kiam la ŝtormo estis finita, li estis ĉiam dezirema justigi kaj senkulpigi sian koleron per la preteksto, ke tio estis plene manifestadon de justa indigno. Escepte tiuj periodaj koleratakoj, la Jakoba personeco estis simila al tiu de Andreo. Li ne havis la diskretecon nek la klarvidecon de Andreo pri la homa naturo, sed li estis multe pli bona publika parolanto. Post Petro, kaj eble Mateo, Jakobo estis la pli bona publika oratoro inter la dekduuloj.

Kvankam Jakobo estis en neniu senco malgajema, li povis esti kvieta kaj nepalorema unu tagon kaj tre bona babilemulo kaj rakontisto de historioj la sekvantan. Li kutime babilis libere kun Jesuo, sed iafoje li estis la silenta viro el la dekduuloj dum pluraj tagoj. Lia granda malforto estis tiuj periodoj de neklarigebla silento.

La elstara trajto de la Jakoba personeco estis lia kapableco vidi ĉiujn aspektojn de propono. El ĉiuj dekduuloj li pleje alproksimiĝis por kompreni la realajn gravecon kaj signifon de la Jesua instruo. Ankaŭ li estis unue malrapida por kompreni la Jesuanparolon, sed antaŭ la fino de ilia trejnado li estis akirinta superan koncepton pri la Jesua mesaĝo. Jakobo estis kapabla kompreni larĝan kampon de la homa naturo; Lisin bone komprenis kun la diverstalenta Andreo, la impetema Petro kaj sia sendependa frato Johano.

Kvankam Jakobo kaj Johano havis siajn malfacilaĵojn por kune labori, estis inspirante observi kiel ili bone komprenis reciproke. Ili ne sukcesis entute tiel bone, kiel Andreo kaj Petro, sed ili faris multe pli bone ol tio, kion oni povus ordinare atendi de du fratoj, precipe tiaj obstinaj kaj decidemaj fratoj. Sed tiel stranga kiel tio povas ŝajni, tiuj du filoj de Zebedeo estis multe pli toleremaj unu al la alia ol ili estis al la fremduloj. Ili havis grandan amon unu la alian; Ili estis ĉiam feliĉaj kunludantoj. Estis tiuj “filoj de tondro”, kiuj deziris malsuprenirigi la ĉielan fajron por detrui la Samaritanojn, kiuj aŭdacis montri malrespekton kontraŭ ilia Mastro. Sed la trofrua morto de Jakobo modifis la pasian temperamenton de lia pli juna frato.

La Jesua karaktertrajto de Jesuo, kiun Jakobo pleje admiris estis la simpatia amo de la Mastro. La komprenema intereso de Jesuo kontraŭ malgranduloj kaj granduloj, riĉuloj kaj malriĉuloj, faris grandan logon al li.

Jakobo Zebedeo estis bone-ekvilibrita pensulo kaj organizanto. Kun Andreo, li estis unu el la plej moderaj de la apostola grupo. Li estis vigla individuo sed neniam hastema. Li estis bonega kontraŭpezo por Petro.

Li estis modesta kaj neteatra, taga servisto, nepompaĉa laboristo, serĉanta neniun apartan rekompencon kiam li iam komprenis ion pri la reala signifo de la regno. Kaj eĉ en la historio pri la patrino de Jakobo kaj Johano, kiu petis, ke siaj filoj havu rezervitajn lokojn dekstre kaj maldekstre de Jesuo, endas memori, ke nur la patrinofaris tiun peton. Kaj kiam ili signifis, ke ili estis pretaj por preni sur ilin tiajn respondecojn, endas agnoski, ke ili konsciis pri la dangeroj akompanantaj la supozitan ribelon kontraŭ la Romana povo, kaj ankaŭ, ke ili estis memvolaj por pagi la prezon. Kiam Jesuo demandis, ĉu ili estis pretaj por trinki la pokalon, ili jese respondis. Kaj pri Jakobo estis litere vere - li trinkis la pokalon kun la Mastro, konsiderante, ke li estis la unua el la apostoloj suferi martirigon, ĉar Herod Agrippa mortigis lin spade. Jakobo estis nu la unua el la dekduuloj oferi sian vivon sur la nova batalofronto de la regno. Herodo Agrippa timis Jakobon pli ol ĉiujn aliajn apostolojn. Jakobo estis ja ofte kvieta kaj silenta, sed sentima kaj rezoluta kiam liaj konvinkoj estis vekitaj kaj defiitaj.

Jakobo plene vivis sian vivon, kaj kiam la fino alvenis, li montris tian gracion kaj animforton, ke eĉ lia akuzanto kaj denuncinto, kiu ĉeestis lian proceson kaj ekzekuton, estis tiel tuŝita, ke li sin pelis ekstere de la sceno de Jakoba morto por kuniĝi al la disĉiploj de Jesuo.

4. JOHANO ZEBEDEO

Kiam li iĝis apostolo, Johano estis dudek kvarjara kaj estis la plej maljuna el la dekduuloj. Li estis fraŭlo kaj vivis kun siaj gepatroj en Bethsaida; li estis fiŝisto laj laboris kun sia frato Jakobo en asocio kun Andreo kaj Petro. Antaŭ kaj post lia akcepto kiel apostolo, Johano funkciis kiel persona aganto de Jesuo por okupiĝi pri la Mastra familio, kaj li pluprenis sur li tiun respondecon tiel longe, kiel la patrino de Jesuo vivis.

ĉar Johano estis la plej juna el la dekduuloj kaj tiel intime asociita kun Jesuo en liaj familiaj aferoj, li estis karega por la Mastro sed oni ne povas vere diri, ke liestis “la disĉiplo, kiun Jesuo amis”. Vi povas apenaŭ suspekti tiel grandaniman personecon kiel Jesuo esti kulpa montri favoratismon, ami unu el siaj apostoloj pli ol la aliaj. La fakto ke Johano estis unu el la tri personaj helpantoj de Jesuo donis kredeblan koloron al tiu malvera ideo, ne kalkulante, ke Johano, kiel ankaŭ sia frato Jakobo, estis koninta Jesuon antaŭ pli longe ol la aliaj.

Petro, Jakobo, kaj Johano estis asignitaj kiel personaj helpantoj de Jesuo tuj kiam ili iĝis apostoloj. Baldaŭ post la elekto de la dekduuloj kaj ĝuste kiam Jesuo nomumis Andreon por agi kiel direktoro de la grupo, li diris al li: “Kaj nun mi deziras, ke vi asignu du aŭ tri el viaj asociitoj por esti kun mi kaj resti al mia flanko, por min komforti kaj atenti pri miaj tagaj bezonoj.” Kaj Andreo opiniis, ke estis pli bone por tiu aparta devo elekti la tri unuajn- elektatajn apostolojn. Li estus ŝatinta sin proponi por tia benita servo, sed la Mastro estis jam doninta al li lian mision; nu li tuj ordonis, ke Petro, Jakobo kaj Johano korlogiĝu al Jesuo.

Johano Zebedeo havis multajn ravajn trajtojn de karaktero, sed unu, kiu ne estis tiel belega estis lia neordinara sed kutime bone-kaŝita orgojlo. Lia longa asocio kun Jesuo faris multajn kaj grandajn ŝanĝojn en lia karaktero. Tiu orgojlo estis grande malpliigita, sed kiam li maljuniĝis kaj reinfanaĝis pli-malpli, tiu mem-respekto reaperis certagrade. Tiel, kiam li direktis Natanon por skribi la evangelion, kiu nun portas lian nomon, la maljuna apostolo ne hezitis multfoje mencii sin mem kiel “la disĉiplo, kiun Jesuo amis”. Pro la fakto, ke Johano iĝis pli proksime la Jesua kamarado ol iu ajn alia tera mortemulo, ke li estis lia alektata persona reprezentanto pri tiel multaj aferoj, ne strangas, ke li estu konsiderinta sin kiel la “disĉiplo, kiun Jesuo amis”, ĉar li certe sciis, ke li estis la disĉiplo, sur kiu Jesuo tiel ofte metis sian fidon.

La plej forta trajto en la Johana karaktero estis fidindeco. Li estis senhezita kaj kuraĝa, fidela kaj sindonema. Lia pli granda malforto estis tiu orgojla karaktero. Li estis la plej juna membro de lia patra familio kaj la plej juna de la apostola grupo. Eble li estis iomete trodorlotita, eble iomete troindulgita. Sed la Johano de malfruaj jaroj estis tre malsama tipo de persono, ol la mem-admiranta kaj arbitra juna viro, kiu eniris en la rangojn de la Jesuaj apostoloj kiam li estis dudek kvarjara.

La karakterotrajtoj de Jesuo, kiujn Johano pleje ŝatis estis la amo kaj sindonemo de la mastro; tiuj trajtoj faris tian imponon sur li, ke lia tuta posta vivo iĝis superregita de amosento kaj frata sindediĉo. Li parolis pri la amo kaj skribis pri la amo. Tiu “filo de tondro” iĝis la “ apostolo de la amo”; kaj en Efezo, kiam la maljuna episkopo iĝis nekapabla staradi en la predikejo, kaj prediki sed devis esti portita en la kirkon en seĝo, kaj kiam en la fino de la diservo estis petita al li diri kelkajn vortojn al la kredantoj, dum jaroj lia sola eldiro estis: “Miaj malgrandaj infanoj, amu unu la alian.”

Johano estis malmulte parolema escepte kiam li perdis sian trankvilon. Li pensis multe sed diris malmulte. Maljuniĝante, lia humoro iĝis pli trankvila, pli bona kontrolita, sed li neniam subigis sian malinklinon por paroli; li neniam plene superis tiun malkomunik- emecon. Sed li estis dotita kun remarkinda kaj kreativa imago.

Estis alia flanko ĉe Johano, kiun oni ne estus atendita trovi ĉe tiu kvieta kaj introspektiva tipo. Li estis iom bigota kaj ekscese netolerema. ĉi-rilate li kaj Jakobo estis tute similaj - ambaŭ ili deziris malsuprenirigi la ĉielan fajron sur la kapojn de la nerespektemaj Samaritanoj. Kiam Johano renkontis iujn fremdulojn instruantaj nome de Jesuo, li tuje malpermesis tion al ili. Sed li ne estis la sola inter la dekduuloj, kiu estis penetrita kun tiu sorto de tromemfidemeco kaj supereca konscienco.

La Johana vivo estis treege influita pro la Jesua senhejma vivkonduto ĉar li sciis kiel fidele li estis farinta preparojn por sekurigi la estontecon de sia patrino kaj familio. Johano ankaŭ profunde simpatiis kun Jesuo pro lia familio ne lin komprenis, estanta konscia, ke ili grade malprosimiĝis de li. Tiu tuta situacio, kune kun la ĉiama submeto de la plej malgranda deziro de Jesuo al la volo de la ĉiela Patro kaj lia taga vivo de implicita konfido, faris tiel profundan imponon sur Johano, ke ĝi produktis evidentajn kaj daŭrajn ŝanĝojn en lia karaktero, ŝanĝoj, kiuj manifestiĝis dum lia tuta posta vivo.

Johano havis aplomban kaj aŭdacan kuraĝon, kiun malmulte da aliaj apostoloj posedis. Li estis la sola, kiu sekvis tute kune kun Jesuo dum la nokto de lia aresto kaj aŭdacis akompani sian Mastron ĝis en la mortaj makzeloj. Li ĉeestis kaj estis atingebla ĝis la lasta horo efektiviganta sian mision al la Jesua patrino kaj preta por ricevi aldonajn instrukciojn, kiuj povus esti donitaj dum la lastaj momentoj de la mortemula ekzisto de la Mastro. Certaĵo estas, Johano estis tute fidinda. Kutime Johano sidiĝis dekstre de Jesuo kiam la dekduuloj altabliĝis. Li estis la unua el la dekduuloj reale kaj plene kredi la resurekton, kaj li estis la unua identigi la Mastron kiam li venis al ili sur la marbordon post sia resurekto.

Tiu filo de Zebedeo estis tre intime asociita kun Petro en la fruaj aktivecoj de la Kristana movo, iĝanta unu el la ĉefaj subtenantoj de la Jerusalema Eklezio. Li estis la ĉefa asistanto de Petro la Pentekostan tagon.

Plurajn jarojn post la martirigo de Jakobo, Johano edziĝis kun la vidvino de sia frato. Dum la lastaj dudek jaroj de lia vivo amema nepino ministris lin.

Johano estis plurfoje enprizonigita kaj estis ekzilita en la Insulo de Patmo dum periodo de kvar jaroj ĝis kiam alia imperiestro prenis la povon en Romo. Sen lia takto kaj sagaceco, Johano estus nedubeble mortigita kiel sia pli komunikema frato Jakobo. Post pluraj jaroj, Johano, kune kun Jakobo, la Sinjora frato, lernis praktiki saĝan akordiĝon kiam ili aperis antaŭ la civilaj magistratanoj. Ili malkovris, ke “milda respondo fordirektas la koleron.” Ili ankaŭ lernis prezenti la eklezion kiel “spirita fratosocio dediĉita al la socia servo de la homaro.” prefere ol kiel “la ciela regno.” Ili instruis ameman servadon prefere ol regantan povon - regno kaj reĝo.

Dum lia ekzilo en Patmo, Johano skribis la libron de la Revelacio, kiu vi nun havis en grande mallongigita kaj distordita formo. Tiu libro de la Revelacio enhavas la savitajn fragmentojn de granda revelacio, kies larĝaj porcioj estis perdita kaj aliaj estis forigitaj post la Johana skribado. ĝi estas konservita en nur fragmenta kaj adulterita formo.

Johano multe vojaĝis kaj senĉese laboris, kaj kiam li estis iĝita episkopo de la Aziaj eklezioj, li instaliĝis en Efezo. En Efezo, kiam li estis naŭdek naŭjara li direktisNatanon, sian asociiton, por skribi la tiel-nomatan “evangelion laŭ Johano.” El tiuj apostoloj, Johano Zebedeo iĝis la plej elstara teologo. Kiam li estis cent unujara li mortis pro maljuneco en Efezo en la jaro 103 p.K. .

5. SCIEMULA FILIPO

Filipo estis la kvina apostolo elektata, alvokita kiam Jesuo kaj liaj kvar unuaj apostoloj estis sur la vojo inter la rendevuejo de Johano sur la Jordano kaj Kana de Galileo. Ekde li vivis en Bethsaida, Filipo kelkafoje estis aŭdinta pri Jesuo, sed ne venis al li en la kapon, ke Jesuo estis reale grava homo ĝis tiu tago en la Jordana valo kiam Jesuo diris al li, “Sekvu min.” Filipo estis ankaŭ iom influita pro la fakto, ke Andreo, Petro, Jakobo kaj Johano estis akceptinta Jesuon kiel la liberiganto.

Filipo estis dudek sepjara kiam li kuniĝis al la apostoloj; li estis ĵus edziĝinta, sed havis ankoraŭ neniun infanon. La apostoloj donis al li neformalan nomon, kiu signifis “sciemo”. Filipo deziris ĉiam esti informita. Li neniam ŝajnis vidi tre malproksime en iu ajn propono. Li ne estis necese malinteligenta, sed imago mankis al li. Tiu imagomanko estis la granda malforteco de lia karaktero. Li estis ordinara kaj neŝerca individuo.

Kiam la apostoloj estis organizitaj por sia misio, Filipo estis nomata kiel intendanto; lia devo konsistis kontroli, ke ili ĉiumomente havis sufiĉajn proviantojn. Kaj li estis bonan intendanton. Lia plej forta karakterotrajto estis lia metoda zorgemo; li estis ambaŭ matematika kaj sistema.

Filipo estis la dua en familio de sep infanoj, tri knaboj kaj kvar knabinoj, kaj post la resurekton li baptis sian tutan familion por la regno. La Filipa parencaro estis gento de fiŝistoj. Lia Patro estis tre kapabla viro, profunda pensulo, sed lia patrino devenis de tre mezbona familio. Oni ne povis atendi de Filipo, ke li faru grandajn aĵojn, sed prefere iu, kiu povis malgrandajn aĵojn larĝaskale, bone fari ilin kaj akcepteble. Dum kvar jaroj nur kelkafoje li mankis havi tuj disponeblan nutraĵon sub la mano por kontentigi la bezonojn de ĉiuj. Eĉ la multaj urĝaj postuloj akompanantaj ilian vivmanieron malofte surprizis lin. La intendanteca fako estis inteligente kaj efike direktita.

La forta punkto de Filipo estis sia metoda sekureco; la malforta punkto en sia formado estis lia kompleta manko de imago. La foresto de kapablo kunligi du kaj du por kune akiri kvar. Li estis matematika abstrakte, sed ne krea en lia imago. Iuj tipoj de imago mankis preskaŭ totale al li. Li estis la tipo de averaĝa homo, ordinara kaj sensurpriza. Estis granda nombro da tiaj geviroj inter la homamasoj, kiun venis aŭskulti Jesuon instrui kaj preĝi, kaj ili trovis grandan kuraĝigon per la fakto observi iun kiel ili mem nomumita al honora posteno en la koncilioj de la Mastro; ili estis kuraĝigitaj, ĉar iu el ili estis jam trovinta altan rangon en la aferoj de la regno. Kaj Jesuo lernis multe pri la maniero, laŭ kiu funkcias iuj homaj mensoj, auskultante tiel pacience stultajn demandojn de Filipo kaj tiel ofte komplezema al la petoj de sia intendanto “montru al mi.”

La kvalito de Jesuo, kiun Filipo kontinue admiris estis la nelacigebla malavareco de la Mastro. Neniam Filipo povis trovi en Jesuo ion, kio estis malgranda, troŝparema, aŭ avarega, kaj li adoris tiun konstantan kaj nelacigeblan donacemon.

Nenio faris impreson en la Filipa personeco. Ofte oni parolis pri li kiel “Filipo de Bethsaida, la urbo kie loĝas Andreo kaj Petro.” Li estis preskaŭ sen perceptiva vizio; li estis nekapabla kompreni la teatrajn eblecojn de donita situacio. Li ne estis pesimista; li estis simple ĉiutaga. Mankis ankaŭ al li la spirita klarvido. Li ne hezitis interrompi Jesuon en la mezo de unu el liaj plej profundaj diskursoj por meti ŝajne stultan demandon. Sed Jesuo neniam admonis lin pro tia senpripenso; li estis pacienca al li kaj atentis lian nekapablecon por kompreni la profundajn signifojn de la instruado. Jesuo bone sciis, ke se unufoje li riproĉis Filipon meti tiujn ĝenantajn demandojn, ne nur li vundus tiun honestan animon, sed tia riproĉo tiel ofendus Filipon, ke neniam denove li sin sentus libera por meti demandojn. Jesuo sciis, ke sur liaj spacaj mondoj estis sennombraj miliardoj da lantpensaj mortemuloj, kaj li deziris kuraĝigi ĉiujn ilin por, ke ili sin turnu al li kaj ĉiam sin sentu liberaj por veni al li kun iliaj demandoj kaj problemoj. Post ĉio, Jesuo estis reale pli interesata pro la stultaj demandoj de Filipo, ol pro la prediko, kiun li povis fari. Jesuo estis plejsupere interesata pri la homoj, ĉiuj specoj da homoj.

La apostola intendanto ne estis bona publika parolanto, sed li estis tre persvada kaj sukcesa persona laboristo. Li ne facile senkuraĝiĝis; li persisteme kaj teneme faris ĉion, kion li entreprenis. Li havis tiun grandan kaj maloftan talenton por diri, “Venu.” Kiam lia unua konvertonto, Natanaelo, deziris argumenti pri la meritoj kaj malmeritoj de Jesuo kaj Nazareto, la efika respondo de Filipo estis: “Venu kaj vidu.” Li ne estis dogma prediko, kiu instigis siajn aŭskultantojn per “venu” - faru tion ĉi kaj faru tion. Li traktis ĉiujn situaciojn kiel ili alvenis en lia laboro dirante: “Venu” - “venu kun mi; mi montros al vi la vojon.” Kaj tio estas ĉiam la efika tekniko en ĉiuj formoj kaj fazoj de instruo. Eĉ gepatroj povas lerni de Filipo la pli bonan manieron diri al siaj infanoj, ne “Venu fari tion ĉi kaj venu fari tion,” sed prefere “Venu kun ni kaj ni montros al vi kaj sekvos kun vi la plej bonan vojon.”

La nekapableco de Filipo por adaptiĝi al nova situacio estis bone montrita kiam la Grekoj venis al li en Jerusalemo, dirante: “Sinjoro, ni deziras vidi Jesuon.” Post tia peto Filipo estus dirinta al iu ajn Judo, “Venu.” Sed tiuj homoj estis eksterlandanoj, kaj Filipo tute ne memoris pri instrukcioj el siaj superuloj koncerne tiajn situaciojn; do la nura aĵo al kiu li pensis konsistis en konsulti la ĉefon, Andreon, kaj tiam ili ambaŭ eskortis la esploremajn Grekojn al Jesuo. Same, kiam li iris en Samarion por prediki kaj bapti kredantojn, kiel lia Mastro estis lin instruinta, li sin detenis surmeti la manojn super siaj konvertantoj por konigi, ke ili estis ricevintaj la Veran Spiriton. Tio estis farita de Petro kaj Johano, kiu baldaŭ venis el Jerusalemo por observi lian laboron nome de la ĉefeklezio.

Filipo pluservis dum la afliktaj tempoj de la Mastra morto, partoprenis en la reorganizado de la dekduuloj, kaj la unua foriris por gajni animojn por la regno eksteren de la senperaj Judaj rangoj, kaj estis pli sukcesa en sia laboro ĉe la Samaritanoj kaj en ĉiuj siaj postaj laboroj en la nomo de la regno.

La Filipa edzino, kiu estis efika anino de la virina korpuso, iĝis aktive asociita kun sia edzo en lia evangelia laboro post ilia fuĝo el la Jerusalemaj persekutadoj. Lia edzino estis sentima virino. ŝi staris antaŭ la Filipa cruco kuraĝiganta lin proklami la ĝojan novaĵon eĉ al liaj murdistoj, kaj kiam liaj fortoj mankis ŝi komencis la rakonton dela historio pri la savo per la fido je Jesuo kaj silentis nur kiam la koleraj Judoj impetegis sur ŝin kaj ŝtonmortigis ŝin. Ilia unuenaskita filino daŭrigis ilian laboron, kaj iĝis pli malfrue la bonfama profetino de Hierapolis.

Filipo, unue intendanto de la dekduuloj, estis potenca homo en la regno, gajnanta animojn kien ajn li iris; kaj fine li estis krucumita pro lia fido kaj enterigita en Hierapolis.

6. HONESTA NATANAELO

Natanaelo, la sesa kaj lasta el la apostoloj elektata de la Mastro mem, estis alkondukita al Jesuo de lia amiko Filipo. Li estis asociita kun Filipo en pluraj negocaj entreprenoj kaj, kun li, estis survoje por viziti Johanon la Baptiston kiam ili renkontis Jesuon.

Kiam Natanaelo kuniĝis al la apostoloj, li estis dudek kvinjara kaj estis la dua plej juna en la grupo. Li estis la plej maljuna de familio de sep infanoj, fraŭlo, kaj la sola subteno de maljunaj kaj invalidaj gepatroj, kun kiuj li vivis en Kana; liaj fratoj kaj fratinoj estis ĉiuj edziĝintaj aŭ forpasitaj, kaj neniu vivis tie. Natanaelo kaj Judaso Iskarioto estis la du plej bonaj kleraj viroj inter la dekduuloj. Natanaelo estis pensinta iĝi negocisto.

Jesuo mem ne donis neformalan nomon al Natanaelo, sed baldaŭ la dekduuloj ekparolis pri li per terminoj signifantaj honesteco, sincereco. Li estis “senartifika.” kaj tio estis lia granda virto; li estis ambaŭ honesta kaj sincera. La malforteco de lia karaktero estis lia orgojlo. Li tre fieris pri lia familio, lia urbo, lia reputacio, kaj lia nacio, ĉiuj aĵoj laŭdindaj kiam ili ne ekscesaj. Sed kun liaj personaj antaŭjuĝoj Natanaelo inklinis al la ekstremoj. Li estis inklina antaŭjuĝi individuojn laŭ siaj personaj opinioj. Eĉ antaŭ ol renkonti Jesuon li ne estis malrapide por meti la demandon, “ĉu povas veni bonaĵo el Nazareto?” Sed Natanaelo ne estis obstina, eĉ se li estis fiera. Tuj kiam li estis rigardinta la Jesuan vizaĝon, li ŝanĝis sian opinion.

En multaj aspektoj Natanaelo estis la kurioza geniulo el la dekduuloj. Li estis la apostola filozofo kaj revemulo, sed tre praktika speco de revemulo. Li alternigis periodojn de profunda filozofio kaj periodojn de malofta kaj drola humuro. Dum liaj taugaj humormo- mentoj, li estis kredeble la plej bona rakontisto el la dekduuloj. Jesuo multe ŝatis aŭskulti Natanaelon diserti pri aĵoj samtempe seriozaj kaj frivolaj. Natanaelo iompostiome konsideris Jesuon kaj la regnon pli serioze, sed li mem neniam sin rigardis serioze.

ĉiuj apostoloj amis kaj respektis Natanaelon, kaj li pace rilatis kun ili belege, krom kun Judaso Iskarioto. Judaso ne opiniis, ke Natanaelo prenis sufiĉe serioze sian apostolecon, kaj iam li havis la temerarecon sekrete iri al Jesuo kaj deponis plendon kontraŭ li. Diris Jesuo: “Judaso, Estu zorgema pri viaj agoj. Ne trotaksu vian oficon. Kiu el ni estas kompetenta por juĝi sian fraton? Ne estas la Patra volo, ke liaj infanoj partoprenu nur la seriozajn aĵojn de la vivo. Lasu min ripeti, ke mi venis por, ke miaj fratoj en la karno povu havi ĝojon, feliĉon, kaj vivon pli abunde. Iru Judaso kaj bone faru tion, kio estis konfidita al vi, sed lasu Natanaelon, vian fraton raporti por li mem al Dio.” La memoro de tiu sperto kaj ankaŭ multaj similaj longatempe vivis en la mem-trompanta koro de Judaso Iskarioto.

Multfoje, kiam Jesuo estis sur la monto kun Petro, Jakobo kaj Johano kaj kiam inter la apostoloj la rilatoj fariĝis streĉitaj kaj konfuzitaj, kiam eĉ Andreo estis en la dubo pri kion diri al siaj afliktitaj fratoj, Natanaelo malstreĉis la etoson per iom da filozofio aŭ trajto de humuro; per lia bona humoro ankaŭ.

La Natanaela ŝarĝo konsistis en priatenti la familiojn de la dekduuloj. Ofte li estis for de la apostolaj konsilioj, ĉar kiam oni sciigis al li, ke malsano aŭ iu ajn neordinara evento okazis ĉe iu, kiu dependis de lia ŝargo, li perdis neniun tempon por iri en tiun hejmon. la dekduuloj estis sekuraj, ĉar ili sciis, ke la bonfarto de iliaj familioj estis en la manoj de Natanaelo.

Natanaelo respektegis Jesuon pro lia toleremo. Li neniam laciĝis kontempli la vasta spiritecon kaj malavaran simpation de la Homa Filo.

La Natanaela patro (Bartolomeo) mortis baldaŭ post Pentokosto. Poste tiu apostolo vojaĝis en Mezopotamion kaj Hindion proklamante la ĝojan novaĵon de la regno kaj baptante kredantojn. Liaj fratoj neniam sciis kion iĝis sian iaman filozofon, poeton, kaj humuriston. Li ankaŭ estis granda homo en la regno kaj faris multe por disvastigi la instruojn de sia Mastro. eĉ se li ne partoprenis en la organizado de la posta Kristana eklezio. Natanaelo mortis en Hindio.

7. MATEO LEVI

Mateo, la sepa apostolo estis elektata de Andreo. Mateo apartenis al familio de impostokolektistoj, aŭ publikanoj, sed li mem estis doganokolektisto en Kapernaumo kie li vivis. Li estis tridek unujara, edziĝinta kaj havis kvar infanojn. Li estis modere riĉulo, la sola el la apostola grupo, kiu havis kelkajn monrimedojn. Li estis bona komercisto, estanta mondosperto, kaj havis la doton por amikiĝi kaj la kapablecon por akordiĝi egalmezure kun granda diverseco da homoj.

Andreo nomumis Mateon kiel financa reprezentanto de la apostoloj. Iel li estis fiska peranto kaj reklamparolanto pri la apostola organizado. Li estis akra juĝo pri la homa naturo kaj efika propangandisto. Estis malfacile difini lian personecon, sed li estis tre serioza disĉiplo kaj li pli kaj pli kredis je la Jesua misio kaj la certeco de la regno. Jesuo neniam donis neformalan nomon al Levi, sed liaj kunuloj apostoloj kutime aludis al li kiel la “mono-kolektisto.”

La forta punkto de Levi estis sia tutkora sindediĉo al la kaŭzo. Ke li, publikano, estus akceptita de Jesuo kaj liaj apostoloj estis la kialo de superverŝa dankemo flanke de tiu eksa enspezkolektisto. Tamen kelkaj tempoj necesis por, ke la ceterapostoloj, aparte Simono Zelotes kaj Judaso Iskarioto, estu akordigitaj pri la publikana ĉeesto en sia mezo. La Matea malforto estis lia miopa kaj materia vivvidpunkto. Sed absolute li faris grandan progreson laŭmezure, kiel la monatoj pasigis. Li, kompreneble, ne povis ĉeesti dum la oftaj kaj valoraj periodoj de instruo, ĉar li devis ministri por la kason replenigi.

Estis la pardonema dispozicio de Jesuo, kiun Mateo pleje ŝatis. Li neniam ĉesis diri, ke nur la fido estas necesa en la laboro por trovi Dion. Li ĉiam havis plezuron paroli pri la regno kiel: “tiu afero trovi Dion.”

Malgraŭ lia estinto de impostkolektisto Mateo donis la plej bonan el li mem, kaj liaj asociitoj iĝis fieraj pri la plenumadoj de la publikano. Li estis unu el la apostoloj, kiu skribis gravajn notojn pri la Jesuaj instruadoj. Tiuj notoj estis uzitaj kiel bazo de la posta Izadora rakonto pri la diroj kaj agoj de Jesuo, kiu estis konata kiel la evangelio laŭ Mateo.

La granda kaj utila vivo de Mateo, la negocisto kaj dogankolektisto de Kapernaumo, estis la rimedo por konduki mil kaj mil aliajn negocistojn, funkciulojn, politikistojn de la postaj epokoj aŭdi la allogan voĉon de la Mastro diranta, “Sekvu min.” Mateo reale estis sagaca politikisto, sed li estis intense lojala al Jesuo kaj plejsupere dediĉita al la tasko ministri por, ke la mesaĝistoj de la venonta regno estus adekvate financitaj.

La Matea ĉeesto inter la dekduuloj estis la rimedo por konservi la regnajn pordojn larĝe malfermitaj por svarmo da senkuraĝigaj kaj elpelitaj animoj, kiuj delonge estis konsiderintaj, ke ili estis senigitaj je religia konsolo. Elpelitaj kaj malesperigitaj geviroj amasiĝis por aŭdi Jesuon, kaj li neniam forturnis iun.

Mateo libere ricevis donacojn ofertitajn de kredantaj disĉiploj kaj la senperaj aŭskultantoj de la Jesuaj instruadoj, sed li neniam malkaŝe petis la popolajn fondusojn. Li trankvile kaj persone plenumis ĉiun sian financan laboron, kaj kolektis la plejparton de la mono inter la plej bonhava klaso de interesitaj kredantoj. Li donis praktike la totalon de sia modesta riĉaĵo por la laboro de la Mastro kaj la apostoloj, sed nur Jesuo, kiu sciis ĉion, konis lian malavarecon. Mateo hezitis malkaŝe kontribui por la apostolaj fondusoj, ĉar li timis, ke Jesuo kaj siaj asociitoj konsideru, ke tiu mono estu malpurigita. tial li donis ĝin nome de aliaj kredantoj. Dum la unuaj monatoj, kiam Mateo ekkomprenis, ke sia ĉeesto inter ili estis pli aŭ malpli provo, li estis forte tentita sciigi al ili, ke siaj fondusoj ofte pagis ilian tagan panon sed li ne cedis. Kiam la malŝato vidalvide la publikano manifestiĝis tro evidente, Levi brulis riveli al ili sian malavarecon, sed ĉiam li sukcesis konservi la silenton.

Kiam la fondusoj por la semajno estis nesufiĉaj kompare kun la taksitaj postuloj, Levi ofte ĉerpis grave en siaj personaj monrimedoj. Ankaŭ iafoje kiam li estis tre interesita pro la Jesua instruado, li preferis restadi kaj aŭskulti ĝin, eĉ se li sciis, ke li devus persone kovri la deficiton de la fondusoj necesaj. Sed Levi tiel deziris, ke Jesuo povu scii, ke multe da mono venis el lia poŝo! Li malmulte bone komprenis, ke la Mastro tute sciis tion. Ĉiuj apostoloj mortis sen scii, ke Mateo estis ilia bonfarinto, tiom ke kiam li foriris por proklami la evangelion de la regno post la komenco de la persekutado, li estis praktike tute senmona.

Kiam tiuj persekutadoj instigis la kredantojn forlasi Jerusalemon, Mateo nordenvo- jaĝis, predikante la regnan evangelion kaj baptante kredantojn. Li perdis el la vido siajn eksajn asociitojn, sed li plupredikis kaj plubaptis en Sirio, Kapadocio, Galatio, Bitinio, kaj Trakio. Kaj estas en Trakio, en Lysimachia, ke iuj nekredantaj Judoj konspiris kun romianaj soldatoj por lin mortigi. Kaj tiu regenerita publikano mortis triumfa en la fido de savo, kiun li estis tiel certe lerninta per la instruadoj de la Mastro dum lia ĵusa restado sur tero.

8. TOMASO DIDIMO

Tomaso estis la oka apostolo, kaj elektata de Filipo. Pli malfrue, li estis konata kiel “dubema Tomaso,” sed liaj kunulaj apostoloj apenaŭ rigardis lin kiel kronika dubemulo. Vere, li havis logikan kaj skeptikan tipon de menso, sed formon de kuraĝa lojaleco, kiu ne permesis al tiuj, kiuj lin intime konis lin rigardi kiel bagatela skeptikulo.

Kiam Tomaso kuniĝis al la apostoloj, li estis dudek naŭjara, estis edziĝinta, kaj havis kvar infanojn. Pli frue li estis ĉarpentisto kaj masono, sed pli malfrue li iĝis fiŝisto kaj loĝis en Tarichea, lokita sur la okcidenta rando de la Jordano, kie ĝi elfluis el la Galilea maro, kaj li estis rigardita kiel la ĉefcivitano de tiu malgranda vilaĝo. Li havis malmulte da edukado, sed li posedis akran kaj racian menson. Li estis la filo de bonegaj gepatroj, kiuj vivis en Tiberiado. Tomaso havis la solan vere analizan menson inter la dekduuloj; li estis la reala scientisto de la apostola grupo.

La frua hejma vivo de Tomaso ne estis feliĉa, ĉar liaj gepatroj ne estis entute feliĉaj en sia edza vivo, kaj tio havis konsekvencon en la adolta sperto de Tomaso. Li kreskis havante tre malagrablan kaj kvereleman disponon. Eĉ lia edzino estis ĝoja vidi lin kuniĝi al la apostoloj; ŝi estis senŝarĝiĝita per la penso, ke lia pesimista edzo estus fore de la hejmo tre ofte. Tomaso emis ankaŭ al suspekto, kaj tio malfaciligis sin paceme kompreni kun li. Komence Petro estis multege perturbita de Tomaso, kaj plendis al sia frato, Andreo, ke Tomaso estis “malnobla, malbela kaj ĉiam suspektema.” Sed ju pli bone liaj asociitoj konis Tomason, des pli ili amis lin. Ili trovis, ke li estis superbe honesta kaj neĉeseme lojala. Li estis perfekte sincera kaj tutcerte verema, sed li havis kunnaskitan-disponon por ĉion kritiki ĉar li estis kreskinta iĝante reala pesimistulo. Lia analiza menso estis plagita kun suspekto. Kiam li iĝis asociito kun la dekduuloj kaj kontaktis la noblan karakteron de Jesuo, li estis perdanta rapide fidon je siaj kunuloj, . Tiu asocio kun la Mastro komencis tuj transformi la tutan disponon de Tomaso kaj efektivigi gravajn ŝanĝojn en lia mensaj reagoj kontraŭ liaj kunuloj.

La granda forto de Tomaso estis lia superba analiza menso parigita kun lia senpasia kuraĝo - tuj post kiam li estis decidiĝinta. Lia granda malforto estis lia “suspekta dubo”, kiun li neniam plene superis dum sia tuta vivtempo en la karno.

En la organizado de la dekduuloj Tomaso estis asignita por aranĝi kaj reguligi la itineron, kaj li estis kapabla direktoro pri la laboro kaj movoj de la apostola korpuso. Li estis bona administranto, bonega negocisto, sed li estis malhelpita pro liaj multaj ŝanĝhumoroj; li estis iu homo iun tagon, kaj alia homo la sekvan tagon. Li emis al malankolia meditado kiam li kuniĝis al la apostoloj, sed lia kontakto kun Jesuo kaj la apostoloj larĝe sanigis lin de tiu morba introspekto.

Jesuo havis multe da plezuro kaj multaj longaj kaj personaj dikutadoj kun Tomaso. Lia ĉeesto inter la apostoloj estis granda konsoligo por ĉiuj honestaj dubemuloj kaj kuraĝigis multajn turmentitajn mensojn eniri en la regnon, eĉ se ili ne povis plene kompreni ĉion pri la spiritaj kaj filozofiaj fazoj de la Jesuaj instruoj. La akcepto de Tomaso inter la dekduuloj estis konstanta deklaro, ke Jesuo amis eĉ honestajn dubemulojn.

La aliaj apostoloj respektegis Jesuon kaŭze de iu speciala kaj elstara trajto de lia plenumita personeco, sed Tomaso respektegis sian Mastron kaŭze de lia superbe ekvilibra karaktero. Pli kaj pli Tomaso admiris kaj honoris iun, kiu estis tiel ameme mizerikorda, kaj tamen tiel neflekseble justa kaj senpartia; tiel firma sed neniam obstina; tiel kvieta sed neniam indiferenta; tiel helpema kaj tiel simpatia sed neniam enmiksiĝema aŭ diktatorema; tiel forta sed samtempe tiel milda; tiel pozitiva sed neniam agaca aŭ kruda; tiel tenera sed neniam ŝanceliĝanta; tiel pura kaj senkulpa, sed samtempe tiel vira, vigliniciatema kaj forta; tiel vere kuraĝa sed neniam temerara aŭ tro riskema; tiel amanta pri la naturo sed tiel libera je ĉiu inklino honori ĝin.; tiel humura kaj tiel ludema, sed tiel kvita je malseriozeco kaj frivoleco. Estis tiu senegala simetrio de personeco, kiu tiel ĉarmis Tomason. Li estis kredeble tiu, kiu el la dekduuloj havis la plej superan intelektan komprenon kaj personecan aprezadon pri Jesuo.

En la konsilioj de la dekduuloj Tomaso estis ĉiam prudenta, rekomendanta antaŭ ĉio politikon de sekureco, sed se lia konservatismo estis rifuzita aŭ nuligita,, li estis ĉiam la unua por bravege sin riski en la efektivigon de la decidita programo. Multfoje li kontraŭstaris al, laŭ li, iuj malprudentaj aŭ tromemfidaj projektoj; li debatis ĝis la fino, sed kiam Andreo proponis voton kaj post kiam la dekduuloj estis elektinta fari tion, al kio li estis tiel energie kontraŭstarinta, Tomaso estis la unua por diri: “Ek al!” Li estis bona perdinto. Li estis nek malpardonema nek ofendiĝema. Multfoje li oponis por ne lasi Jesuon sin endanĝerigi, sed kiam la Mastro decidis preni tian riskon, ĉiam Tomaso kunvenigis la apostolojn per siaj kuraĝaj paroloj: “Venu, kamaradoj, ek al kaj mortu kun li.”

Iurilate Tomaso estis kiel Filipo; li ankaŭ deziris “esti informita,” sed liaj eksteraj esprimadoj de dubo estis bazitaj sur tutdiferencaj intelektaj operacioj. Tomaso estis analiza, ne nur skeptika. Koncerne la fizikan personan kuraĝon, li estis unu el la plej brava inter la dekduuloj.

Tomaso havis kelkajn malbonajn tagojn; kelkafoje li estis melankolia kaj senkuraĝa. La perdo de lia ĝemela fratino, kiam li estis naŭjara kaŭzis al li gravan junecan ĉagrenon kaj estis almetinta al la temperamentaj problemoj de lia posta vivo. Kiam Tomaso iĝis senespera, iafoje Natanaelo helpis lin por reekregi sin, iafoje Petro, kaj ofte unu el la ĝemeloj Alfeo. Kiam li estis pleje deprimita, ĉiam li malfeliĉe penis eviti kontakton kun Jesuo. Sed la Mastro sciis ĉion tion, kaj havis kompreneman simpation kontraŭ sia apostolo, kiam Tomaso estis tiel afliktita pro deprimo kaj turmentita pro duboj.

Iafoje Tomaso akiris la Andrean persmeson forestiĝi dum unu aŭ du tagoj, sed baldaŭ li lernis, ke tiu farmaniero ne estis saĝa. Frue li trovis, ke estis pli bone, kiam li estis malgaja, strikte impliciĝi en sia laboro kaj restadi proksime de siaj asociitoj. Sed kio ajn okazis en lia emocia vivo, li restis vigle apostolo. Kiam la tempo alvenis iri antaŭe, estis ĉiam Tomaso, kiu diris “Ek al!”

Tomaso estas la granda ekzemplo de homa estaĵo, kiu havas dubojn, frontas kaj venkas ilin. Li havis profundan menson, kaj ne estis ĉikanema kritikanto. Li estis logika pensulo, la provoŝtono por Jesuo kaj liaj apostolaj kunuloj. Se Jesuo kaj lia misio ne estus estitaj aŭtentikaj, tio ne estus povinta reteni homon tian, kia Tomaso, de la komenco ĝis la fino. Li havis akran kaj certan senson pri la fakto. Tuj post la aspekto de fraŭdo aŭ trompo Tomaso estus forlasinta ĉiujn. La sciencistoj povas ne plene kompreni ĉion pri Jesuo kajlia misio sur tero, sed vivis tie kun la Mastro kaj liaj homaj asociitoj homo, kies la menso estis tiu de vera sciencisto. - Tomaso Didimo - kaj li kredis je Jesuo de Nazareto.

Tomaso havis penigan tempon dum la tagoj de la proceso kaj krucumado. Li estis kelkiam en la profundoj de malespero, sed li revigligis sian kuraĝon, impliciĝis kun la apostoloj, kaj ĉeestis kun ili por bonvenigi Jesuon sur la maro de Galileo. Dum tempo li cedis al sia suspektanta deprimo, sed fine retrovis sian fidon kaj kuraĝon. Li donis saĝajn konsilojn al la apostoloj post Pentokosto, kaj kiam persekutoj disigis la kredantojn, li iris en Cipron, Kreton, nordon de la Afrika marbordo, kaj Sicilion, predikante la novaĵon de la regno kaj baptante kredantojn. Kaj Tomaso pluprediki kaj plubapti ĝis li estu arestita de la agantoj de la romiana registaro kaj mortigita en Malto. ĵus kelkajn semajnojn antaŭ lia morto li estis komencinta la skribaĵon de la vivo kaj instruoj de Jesuo.

9 kaj 10 - JAKOBO KAJ JUDASO ALFEO

Jakobo kaj Judaso, filoj de Alfeo, la ĝemelaj fiŝistoj vivantaj proksime al Kheresa, estis la naŭa kaj deka apostoloj, elektataj de Jakobo kaj Johano Zebedeo. Ili estis dudek sesjaraj kaj edziĝintaj, Jakobo havanta tri infanojn, Judaso du.

Oni povas diri malmulte pri tiuj du ordinaraj fiŝistoj. Ili amis sian Mastron kaj Jesuo amis ilin. sed ili neniam interrompis liajn diskursojn per demandoj. Ili komprenis tre malmulte la filozofiajn diskutadojn aŭ teologiajn debatojn de siaj apostolaj kunuloj, sed ili ĝojis troviĝi konsideritaj en tia grupo de potencaj homoj. Tiuj du homoj estis preskaŭ similaj pri la persona aspekto, mensaj ecoj, kaj grado de spirita percepto. Oni povas diri sammaniere pri unu aŭ pri la alia.

Andreo asignis al ili la taskon reteni la homamasojn. Ili estis la ĉefaj kondukistoj dum la horoj de prediko, kaj fakte, la ĝeneralaj servistoj kaj kurknaboj de la dekduuloj. Ili helpis Filipon pri la provizado, ili alportis monon en la familiojn nome de Natanaelo, kaj ĉiam estis pretaj por helpi iun ajn el la apostoloj.

La homamasoj de la komuna popolo estis grande kuraĝigitaj vidante du el siaj similuloj honoritaj kun loko inter la apostoloj. Dank’al ilia nura akcepto inter la apostoloj, tiuj du mezbonaj ĝemeloj estis la perado por, ke svarmo da timemaj kredantoj eniru en la regnon. Krome, la ordinaraj homoj pli volonte akceptis la ideon esti direktitaj kaj gviditaj de oficialaj kondukistoj tre similaj al ili mem.

Jakobo kaj Judaso estis ankaŭ nomitaj Tadeo kaj Lebeo, kaj havis nek fortajn nek mal- fortajn punktojn. La neformalaj nomoj donitaj al ili de la apostoloj estis afablaj nomumoj de mezboneco. Ili estis “la malplej el ĉiuj apostoloj”: ili sciis tion kaj sin sentis gajaj kaŭze de tio.

Jakobo kaj Judaso aparte amis Jesuon kaŭze de lia simpleco. Tiuj ĝemeloj ne povis kompreni la Jesuan menson, sed ili komprenis la simpatian ligilon inter ili mem kaj la koro de sia Mastro. Iliaj mensoj ne havis altan nivelon; ili povis eĉ respekteme esti nomitaj stultaj, sed ili havis realan sperton en siaj spiritaj naturoj. Ili kredis je Jesuo; ili estis filoj de Dio kaj anoj de la regno.

Judaso Alfeo estis altirita de Jesuo kaŭze de la Mastra neostentacia humileco. Tia humileco kuplita kun tia persona digno faris grandan logon je Judaso. La fakto ke Jesuo ĉiam ordonis silenton pri liaj nekutimaj agoj faris grandan efekton sur tiu simpla infano de naturo.

La ĝemeloj estis afablaj kaj senpripensaj helpantoj, kaj ĉiu amis ilin. Jesuo bonvenigis tiujn junajn virojn, kiuj havis nur unu talenton, en honoraj pozicioj de sia persona servistaro de la regno, ĉar estas nenombreblaj milionoj da aliaj tiaj simplaj kaj tim-hantitaj animoj sur la spacaj mondoj, kiujn li deziras ankaŭ bonvenigi en aktiva kaj kredanta kunuleco kun li mem kaj sia elverŝata Vera Spirito. Jesuo ne malestimas la malgrandanimecon, sed nur la malbonon kaj pekon. Jakobo kaj Judaso estis humilaj, sed li estis ankaŭ fidelaj. Ili estis simplaj kaj sensciaj, sed ili havis ankaŭ grandan koron, kaj estis bonaj kaj malavaraj.

Kiom dankeme fieraj estis tiuj humilaj homoj la tagon kiam la Mastro rifuzis akcepti iun riĉulon kiel evangeliston, krom se li vendis siajn bienojn kaj helpis la malriĉulojn. Kiam la homoj aŭdis tion kaj vidis la ĝemelojn inter liaj konsilistoj, ili certmaniere sciis, ke Jesuo estis sen prefero al iu ajn. Sed nur dia institucio - la ĉiela regno - povis esti konstruita sur tia mezbona homa bazo!

Nur unu aŭ dufoje dum sia asocio kun Jesuo la ĝemeloj riskis meti demandojn publike. Judaso iam estis maltrankvila, tiom ke li metis demandon al Jesuo post kiam la mastro estis parolinta sin riveli senvuale je la mondo. Li sentis sin iom desapontita, ke ne estus plu sekretoj inter la dekduuloj., kaj li aŭdaciĝis demandi: “Sed, Mastro, kiam vi deklaros vin tiel je la mondo, kiel vi favoros nin per spacialaj manifestadoj de via boneco?”

La ĝemeloj fidele servadis ĝis la fino, ĝis la sinistraj tagoj de la proceso, krucumado kaj malespero. Ili neniam perdis sian koran fidon je Jesuo, kaj (krom Johano) ili estis la unuaj, kiuj kredis al lia resurekto. Sed ili ne povis kompreni la establiĝon de la regno. Baldaŭ post kiam ilia Mastro estis krucumita, ili revenis al siaj familioj kaj retoj; ilia tasko estis finita. Ili ne havis la kapablecon por varbiĝi en plej kompleksajn batalojn de la regno. Sed ili vivis kaj mortis konsciaj, ke ili estis honoritaj kaj benitaj per kvar jaroj de intima kaj persona asocio kun Filo de Dio, la suverena kreinto de universo.

11. SIMONO LA ZELOTO

Simono Zelotes, la dek unua apostolo, estis elektata de Simono Petro. Li estis kapabla viro, de bona origino, kiu vivis kun sia familio en Kapernaumo. Li estis dudek okjara kiam li estis adjunktigita al la apostoloj. Li estis arda agitanto kaj estis ankaŭ iu, kiu multe parolis sen pripensi. Li estis komercisto en Kapernaumo antaŭ ol li turnu sian atenton al la patriota organizo de la Zelotoj.

Al Simono Zelotes estis donita la ŝarĝon de la distraĵoj kaj rilaksiĝo de la apostola grupo, kaj li estis tre efika organizanto de la ludvivo kaj distraĵaj aktivecoj de la dekduuloj.

La Simona forto estis lia inspira lojaleco. Kiam la apostoloj trovis viron aŭ virinon, kiu eksinkis en la nedecidon pri la eniro en la regno, ili sendis serĉi Simonon. Kutime nur dek kvin minutoj estis necesaj por, ke tiu antuziasma advokato de savo perla fido je Dio, kvietigu ĉiujn dubojn kaj forigu ĉiun hezitemon, por vidi novan animon naskiĝi en la “fidolibereco kaj savoĝojo.”

La Simona granda malforto estis lia materia spiritostato. Li ne povis rapide ŝanĝi sian judan naciismon kontraŭ spirite internaciisma pensmaniero. Kvar jaroj estis tro mallonga tempo por fari tian intelektan kaj emocian transformiĝon, sed Jesuo estis ĉiam pacienca kun li.

La kvalito, kiun Simono admiris pri Jesuo estis la Mastra kalmo, lia memfido, ekvilibro, kaj neklarigebla trankvilo.

Kvankam Simono estis fanatika revoluulo, sentima agito-kialo, li iom post iome venkis sian fieran naturon kaj iĝis potenca kaj efika predikisto de “Paco sur tero kaj bona volo inter la homoj.” Simono estis granda debatanto; li ŝatis argumenti. Kaj kiam necesis trakti kun la troprecizemaj pensmanieroj de la kleraj Judoj aŭ la intelektaj ĉikanoj de la Grekoj, la tasko estis ĉiam asignita al Simono.

Li estis nature ribelulo kaj trejnade ikonoklasto, sed Jesuo gajnis lin por la superaj konceptoj de la ĉiela regno. Li estis ĉiam identiĝinta kun la protestanta partio; sed nun li kuniĝis al la partio de la progreso, senlima kaj eterna progresado de spirito kaj vero. Simono estis homo de ardaj lojalecoj kaj varmaj personaj sindediĉoj, kaj li profunde amis Jesuon.

Jesuo ne timis identiĝi kun negocistoj, laboristoj, optimistoj, pesimistoj, filozofoj, skeptikuloj, publikanoj, politikistoj, kaj patriotoj.

La Mastro havis multajn diskutojn kun Simono, sed li neniam plene sukcesis ŝanĝi tiun pasian Judan naciiston kaj fari kun li internaciiston. Jesuo ofte sciigis al Simono, ke estis ĝusta deziri vidi plibonigitaj la socialajn, ekonomiajn, kaj politikajn regulojn, sed li ĉiam aldiris: “Tio ne estas la laboro de la ĉiela regno. Ni devas dediĉi nin fari la volon de Dio. Estas nia afero esti la ambasadoroj de spirita regado desupre, kaj ni devas senpere nur okupiĝi reprezenti la volon kaj karakteron de la dia Patro, kiu estras la regadon, kies ni portas la akreditaĵojn.” Simono malfacile komprenis ĉion tion, sed iom post iome li iom ekkomprenis la signifon de la Mastra instruo.

Post la disigo kaŭze de la Jerusalemaj persekutoj, Simono provizore izoliĝis. Li estis litere premrompita. Respekte al la Jesuaj instruoj, kiel naciisma patrioto li estis forlasinta; nun ĉio estis perdita. Li estis senespera, sed post kelkaj jaroj, li reakiris esperon kaj foriris proklami la evangelion de la regno.

Li iris al Aleksandrio kaj laborante laŭ Nilo penetris en la koron de Afriko, ĉie predikante la Jesuan evangelion kaj baptante kredantojn. Li laboris tiel ĝis kiam li estis maljuna kaj malforta viro. Li mortis kaj estis enterigita en la koro de Afriko.

12. JUDASO ISKARIOTO

Judaso Iskarioto, la dek dua apostolo, estis elektata de Natanaelo. Li naskiĝis en Kerioth, malgranda urbo sude de Judeo. Kiam li estis junulo, liaj gepatroj enloĝiĝis en Jerikon, kie li vivis kaj estis dungita en diverspecaj komercaj aferoj de sia patro ĝis li iĝu interesita la predikanton kaj laboron de Johano la Baptisto. La gepatroj de Judaso estis Sadukeoj, kaj kiam ilia filo aliĝis al la Johanaj disĉiploj, ili senheridigis lin.

Kiam Natanaelo renkontis Judason en Tarichea, tiu ĉi serĉis dungadon en fiŝsekigejo alvale de la Galilea maro. Li estis tridekjara kaj needziĝinta kiam li kuniĝis al la apostoloj. Li estis probable la plej bone klera el la dekduuloj kaj la sola Judeano en la apostola familio de Jesuo. Judaso ne havis elstaran trajton de persona forto, kvankam li havis ekstere multajn aspektajn trajtojn de kulturo kaj signojn de edukado. Li estis bona pensulo sed ne ĉiam vere honesta pensulo. Judaso ne komprenis reale lin mem; li ne estis reale sincera kontraŭ li mem.

Andreo nomis Judason kiel kasisto de la dekduuloj, posteno, kiun li estis eminente kapabla teni. ĝis la tago kiam li perfidis sian Mastron li honeste, fidele kaj tre efike plenumis la respondecojn de sia ofico.

Ne estis speciala Jesua trajto, kiun Judaso admiris krom la ĝenerale allogitan kaj ekskvizite ĉarman personecon de la Mastro. Judaso neniam estis kapabla superi siajn Judeanajn antaŭjuĝojn kontraŭ siaj Galileanaj asociitoj; eĉ li mense kritikis multajn Jesuajn farmanierojn. Tiu mem-kontenta Judeano ofte aŭdacis kritiki en sia koro tiun, kiun dekunu apostoloj rigardis kiel la perfekta homo, kiel la “entute rava kaj la plej ĉefa inter dek mil.”Li reale konservis la nocion laŭ kiu Jesuo estis timida kaj iom timis aserti siajn proprajn povon kaj aŭtoritaton.

Judaso estis bona aferulo. Necesis takto, kompetenteco, kaj pacienco, tiel bone kiel diligenta dediĉo por administri la financajn aferojn de idealisto tia, kia Jesuo, sen paroli pri la lukto kontraŭ la iele trapele afermetodoj de iuj el liaj apostoloj. Judaso reale estis granda administranto, antaŭzorgema kaj kapabla financisto; li firmabride rajdis la organizadon. Neniu el la dekduuloj iam kritikis Judason. Laŭmezure, kiel ili povis vidi, Judaso Iskarioto estis sen-egala kasisto, klera homo, lojala (kvankam iafoje kritika) apostolo, kaj laŭ ĉiuj sencoj de la vorto granda sukceso. La apostoloj amis Judason; li estis reale unu el ili. Certe li kredis je Jesuo; sed ni dubas, ĉu li reale amis lin tutkore. La Judasa kazo ilustras la verecon de tiu diro: “Estas vojo, kiu ŝajnas justa al homo, sed morto estas ĝia fino.” Estu certaj, ke Judaso ĉiam estis finance lojala kontraŭ sia Mastro kaj siaj apostolaj kunuloj. Mono neniam estus povinta esti la motivo de lia perfido kontraŭ la Mastro.

Judaso estis unika filo de nesaĝaj gepatroj. Dum lia frua juneco li estis kaĵolita kaj karesetita; li estis trodorlotita infano; Kreskante li akiris troigitajn ideojn pri sia persona graveco. Li estis malbona perdinto, li havis malprecizajn kaj distorditajn ideojn pri la senpartieco kaj malsevere konsideris malamon kaj suspekton. Li estis sperta en la misinterpreto de la vortoj kaj agoj de siaj amikoj. Dum lia tuta vivo Judaso estis zorginta pri la kutimo agi sammaniere al tiuj, kiuj estis malbone traktintaj lin, laŭ li. Lia sento pri la valoroj kaj lojalecoj estis difektita.

Por Jesuo, Judaso estis fidadventuro. Ekde la komenco la Mastro plene komprenis la malfortecon de tiu apostolo kaj bone sciis la dangerojn de lia akcepto en la komunaĵo. Sed estas en la naturo de la Filoj de Dio doni al ĉiu kreita estaĵo plenan kaj egalan ŝancon de savo kaj transvivado. Jesuo deziris, ke ne nur la mort-ontoj de tiu mondo sed ankaŭ la spektantoj de nenombreblaj aliaj mondoj sciu, ke kiam duboj ekzistas pri la sincereco kaj tuta kaj dediĉa konsekrado de kreitaĵo al la regno, estas la nevaria praktiko de la Juĝistoj de la homoj ricevi la suspektan kandidaton. La pordo de la eterna vivo estas larĝe malfermata por ĉiu; “kiu ajn volas eniri povas”; estas neniu restrikto aŭ kondiĉo krom la fido de tiu, kiu venas.

Tio estas ĝuste la kialo por, kiu Jesuo permesis al Judaso daŭri ĝis la fino, ĉiam kiom eble plej baraktante por transformi kaj savi tiun malfortan kaj konfuzitan apostolon. Sed kiam la lumo ne estas honeste akceptita ĝis ĝin vivi, ĝi emas fariĝi mallumo interne de la animo. Judaso intelekte kreskis koncerne la Jesuaj instruoj pri la regno, sed li faris neniun progreson en la akiro de spirita karaktero kiel faris la aliaj apostoloj. Li malsukcesis fari adekvatan personan progreson en spirita sperto.

Judaso nutris pli kaj pli nigrajn pensojn pro siaj personaj elreviĝoj, kaj fine iĝis viktimo de rankoro. Liaj sentoj estis ofte vunditaj, kaj li iĝis nenormale suspekta pri siaj plej bonaj amikoj, eĉ pri la Mastro. Baldaŭ li estis obsedita pro la ideo sammaniere trakti ilin, ion ajn fari por sin venĝi, eĉ perfidi siajn asociitojn kaj sian Mastron.

Sed tiuj fiaj kaj danĝeraj ideoj ne prenis difinitan formon ĝis la tago kiam dankema virino rompis multekostan incencujon antaŭ la piedoj de Jesuo. Tio ŝajnis malŝparema por Judaso, kaj kiam lia publika protesto estis tiel neapelacieble malaprobita de Jesuo nekaŝe kaj sciate de ĉiuj, estis tro multe. Tiu evento determinis la mobilizadon de la tuta akumulado de malamo, ofendo, malico, antaŭjuĝo, ĵaluzo kaj venĝo, dum lia vivo, kaj li decidis trakti iun, kiel oni lin, sed li ne sciis kiun. Li kristaligis la tutan malbonon de sia naturo sur la sola senkulpa persono en la tuta malpura dramo de sia malfeliĉa vivo nur ĉar Jesuo troviĝis esti la ĉefa aktoro en la epizodo, kiu markis lian traniron el la laŭgrada regno de lumo en la malluman kampon elektatan de li-mem.

La Mastro multfoje, ambaŭ private kaj publike, avertis Judason, ke li deviis, sed diaj avertoj estas generale neutilaj kiam ili alparolas amarigitan homan naturon. Jesuo kiomeble plej baraktis konforme al la morala libereco de la homo, por eviti, ke Judaso elektu la malbonan vojon. La granda provo fine alvenis; La filo de la rankoro malsukcesis; li cedis al la amaraj kaj malpuraj diktatoj de orgojla kaj venĝema menso de troa memsufiĉeco kaj rapide plonĝis en konfuzon, senesperon, kaj depravicion.

Judaso eniris en la maldecan kaj hontindan komploton perfidi sian Sinjoron kaj Mastron, kaj rapide efektivigis la fiegan projekton. Dum la ekzekutado de liaj konceptitaj en la kolero planoj de mallojala perfido, li travivis momentojn de bedaŭro kaj honto, kaj dum tiuj lucidaj intertempoj li senkonvinke konceptis, kiel defendo en sia menso, la ideon ke Jesuo povus eble uzi sian povon kaj sin liberigi je la lasta momento.

Kiam la malpura kaj peka afero estis finita, tiu renegatomortemulo, kiu pensis facilanime sian amikon vendi kontraŭ tridek moneroj de arĝento por kontentigi sian ministritan avidon de venĝo, forfuĝis kaj plenumis la finan agon en la drama fuĝo el la realecoj de mortemula ekzisto - suicido.

La dek unu apostoloj estis hororigitaj kaj stuporigitaj. Jesuo nur kompate rigardis la perfidulon . La mondoj trovis malfacile pardoni Judason, kaj lia nomo estas evitata tra tuta vasta universo