Kajero 138084
Post la prediko pri “la regno,” tiun posttagmezon Jesuo kunvenigis la ses apostolojn kaj komencis malkovri siajn planojn por viziti la urbojn en la ĉirkaŭaĵo kaj ĉirkaŭ la maro de Galileo. Liaj Jakobo kaj Jude estis tre ofenditaj, ĉar ili ne estis vokitaj por tiu konferenco. ĝis tiu tempo ili estis konsiderintaj, ke ili apartenis al la interna cirklo de la Jesuaj asociitoj. Sed Jesuo planizis havi neniun proksiman parencon kiel anoj de tiu korpuso de apostolaj direktoroj de la regno. La rezigno inkluzivi Jakobon kaj Jude inter la kelkaj elektitoj, tiel same lia ŝajna sindetenemo al sia patrino depost la sperto de Kana, estis la startpunkto de ĉiam-profundigita abismo inter Jesuo kaj lia familio. Tiu situacio daŭris dum lia tuta publika servado - Ili preskaŭ malakceptis lin - kaj tiuj malkonsentoj ne estis plene eksigitaj ĝis post lia morto kaj resurekto. Lia patrino konstante oscilis inter fluktuaj sintenoj de fido kaj espero, kaj emociaj reagoj de malkontentigo, humiligo kaj despero. Sola Rut, la plej juna, sindevie restis lojala kontraŭ sia patro-frato.
ĝis post la resurekto, la tuta Jesua familio havis tre malmulte da rilatoj kun lia servado. Profeto estas honorita krom en sia propra lando, li ricevas bonvolan atenton krom en sia propra familio.
La sekvantan tagon, dimanĉon, la 23-an de Junio, 26 p.K., Jesuo donis siajn finajn instrukciojn al la sesuloj. Li ordonis al ili foriri duope por instrui la ĝojan novaĵon pri la regno. Li malpersmesis al ili bapti, kaj malkonsilis ilin publike prediki. Li pludiris klarigante, ke pli malfrue li permesus al ili publike prediki, sed ke nun, kaj pro multaj kialoj, li deziris, ke ili akiru praktikan sperton en siaj personaj rilatoj kun siaj samuloj. Jesuo intencis kun ilia unua rondvizito fari komplete personan laboron. Kvankam tiu anonco iom seniluziigis la apostolojn, ili tamen perceptis, almenaŭ parte, la Jesuajn kialojn por tiel komenci la proklamadon de la regno, kaj ili volonte kaj kun fidema entuziasmo foriris. Li sendis ili duope, Jakobo kaj Johano iris al Kheresa, Andreo kaj Petro al Kapernaumo, dum Filipo kaj natanaelo iris al Tarichea.
Antaŭ la komenco de tiuj du unuaj semajnoj de servado, Jesuo anoncis al ili, ke li deziris ordini dek du apostolojn por daurigi la laboron de la regno post sia foriro, kaj rajtigis ĉiun el ili elekti unu viron inter siaj unuaj konvertitoj kiel membro en la projektita apostola korpuso. Johano demandis: “Sed, Mastro, ĉu tiuj ses viroj venosmeze de ni kaj partoprenos ĉiujn agojn simil kiel ni, kiuj estis kun vi ekde la Jordano kaj estas aŭskultintaj vian preparan instruon por nia unua laboro pri la regno?” Kaj Jesuo replikis: “Jes, Johano, la viroj tiel elektitaj iĝos unu kun ni, kaj vi instruos ilin pri ĉiu, kiu koncernas la regnon, kiel mi instruis vin.” Post tiuj vortoj, Jesuo forlasis ilin.
Antaŭ sin forlasi por eklabori, la sesuloj interŝanĝis multe da paroloj kaj diskutis la Jesuan instrukcion pri la elekto de nova apostolo de ĉiu el ili. Fine la Andrea konsilo superis, kaj ili foriris labori. Resume Andreo diris: “La Mastro pravas; ni estas tro malmulte por ampleksi tiun laboron. Bezonas pli multe da instruistoj, kaj la Mastro manifestis al ni grandan konfidon pro tio ke li konfidis al ni la elekton de tiuj ses novaj apostoloj.” Tiun matenon, dum ili sin forlasis por eklabori, estis iom da kaŝita deprimo en ĉiu koro. Ili sciis, ke Jesuo mankus al ili, kaj krom ilia timo kaj timideco, tio ne estis la maniero laŭ kiu ili estis imagintaj la inaŭguron de la ĉiela regno.
Estis konvenite, ke la sesuloj laborus dum du semajnoj, post kio ili rehejmenirus ĉe Zebedeo por konferenco. Intertempe Jesuo iris al Nazareto por viziti Jozefon kaj Simonon kaj aliajn membrojn de sia familio, kiuj vivis en tiu najbaraĵo. Jesuo faris cion home eblan, konforman kun sia dediĉo fari la volon de sia Patro, por reteni la konfidon kaj korinklinon de sia familio. Pri tio li faris sian plenan devon, kaj pli.
Dum la apostoloj plenumadis tiun mision, Jesuo multe pensis al Johano, nun en prizono. Li havis grandan tenton uzi siajn potencialajn povojn por liberigi lin, sed ankoraŭ unufoje li rezignaciis “atendi la Patran volon.”
Tiu unua misia rondvizito de la sesuloj estis eminente sukcesa. ĉiuj ili malkovris la grandan valoron de rekta kaj persona kontakto kun homoj. Ili revenis al Jesuo pli plene komprenante, ke post ĉio, religio estas pure kaj plene afero de persona sperto. Ili komencis senti kiel malsata estis la komuna popolo aŭdi vortojn de religia komforto kaj spirita subteno. Kiam ili kunvenis ĉirkaŭ Jesuo, ĉiuj ili parolis samtempe, sed Andreo prenis sur lin alvoki ilin unu post la alia por fari siajn formalajn raportojn al la Mastro, kaj ili prezentis siajn nomumojn por la ses novaj apostoloj.
Post kiam ĉiu estis prezentinta sian selekton por la novaj apostolecoj, Jesuo petis, ke ĉiuj aliaj voĉdonu la nomumon. Tiamaniere la ses novaj apostoloj estis nekontesteble akceptitaj de la ses malnovaj. Poste Jesuo anoncis ke ĉiuj ili vizitus tiujn kandidatojn kaj donus al ili la alvoko por servi.
La nove selektitaj apostoloj estis:
1.Mateo Levi, la dogana kolektisto en Kapernaumo, kiu havis sian oficejon ĝuste oriente de la urbo, rande de Batanea. Li estis selektita de Andreo.
2.Tomaso Didymus, fiŝisto en Tarichea kaj malnove ĉarpentisto kaj ŝtonmasonisto en Gadara. Li estis selektita de Filipo
3.Jakobo Alfeo, fiŝisto kaj farmisto en Kheresa, estis selektita de Jakobo Zebedeo.
4. Judaso Alfeo, la ĝemela frato de jakobo Alfeo, ankaŭ fiŝisto, estis selektita de Johano Zebedeo.
5. Simono Zelotes, estis supera funkciulo de la patria organizado de la zelotoj, ofico, kiun li forlasis por kuniĝi al la Jesuaj apostoloj. Antaŭ kuniĝi al la zelotoj, Simono estis negocisto. Li estis selektita de Petro.
6. Judaso Iskarioto estis sola filo de ricaj Judaj gepatroj vivantaj en Jeriko. Li estis korligiĝinta al Johano la Baptisto, kaj liaj sadukeaj gepatroj malagnoskis lin. Li serĉis laboron en tiuj regionoj kiam Jesuaj apostoloj trovis lin, kaj ĉefe kaŭze de lia financa sperto, Natanaelo invitis lin kuniĝi al ili. Judaso Iskarioto estis la sola Judeano el la dek du apostoloj.
Jesuo pasigis plenan tagon kun la sesuloj, respondanta iliajn demandojn kaj aŭskultanta la detalojn de iliaj raportoj, ĉar ili havis multajn interesajn kaj profitajn spertojn rakonti. Nun ili ekkomprenis la saĝecon de la Mastraj planoj sendi ilin labori trankvil-kaj-personmaniere antaŭ sin riski en pli ambiciaj publikaj klopodoj.
La sekvantan tagon Jesuo kaj la sesuloj vizitis Mateon, la doganan kolektiston. Mateo atendis ilin; li estis ekvilibrinta siajn kontolibrojn kaj estis preta por transigi la aferojn de sia ofico al sia frato. Dum ili alproksimigis la impostdomon, Andreo antaŭeniris kun Jesuo, kiu, esplorante la Matean vizaĝon, diris: “Sekvu min.” Kaj Mateo leviĝis kaj domeniris kun Jesuo kaj la apostoloj.
Mateo informis Jesuon pri la bankedo, kiun li estis aranĝinta tiun vesperon, ĉar li dezirus almenaŭ doni tian vespermanĝon por sia familio kaj amikoj se Jesuo aprobus kaj konsentus esti la honorgasto. Jesuo kapjesis. Petro tiam aparte rilatis kun Mateo kaj klarigis ke li estis invitinta iun Simonon aliĝi al la apostoloj kaj faris sin certa pri lia konsento, ke Simono estu ankaŭ akceptita en tiu festo.
Post tagmeza manĝo ĉe Mateo, ili iris kun Patro viziti Simonon la Zeloton, kiun ili trovis en lia malnova aferejo, kiu nun estis direktitaj de lia nevo. Kiam Petro kondukis Jesuon al Simono, la Mastro salutis la ardan patrioton kaj nur diris: “sekvu min.”
ĉiuj ili revenis en la Matea hejmo kaj multe paroladis pri politiko kaj religio ĝis la horo de la vespermanĝo. La familio Levi estis de longe varbigita en la aferoj kaj la impostkolekto; pro tio multaj gastoj akceptitaj en tiu bankedo estis nomitaj “impostkolektistoj kaj pekantoj” de la Fariseoj.
En tiu epoko, kiam estis tia pompa-bankedo proponita al eminenta individuo, estis la kutimo, ke ĉiuj interesitaj personoj lantu ĉirkaŭ la bankedejo por observi la manĝantajn gastojn, kaj aŭskulti la konversacion kaj parolojn de la honorgastoj. Laŭe, multe da Kapernaumaj Fariseoj ĉeestis por tiu okazo observi la Jesuan konduton dum tiu nekutima socia homamaso.
Dum la vespermanĝo progresis, la ĝojo de la manĝantoj altiĝis ĝis tiaj altaĵoj de bonhumoro, kaj ĉiu pasigis tian bonan tempon, ke la spektantaj Fariseoj komencis, en iliaj koroj, kritiki Jesuon pro lia partopreno en tia leĝera kaj senzorga afero. Poste en la vespero, kiam ili faris paroladojn unu el la plej malignaj Fariseoj iris ĝis kritiki la Jesuan konduton dirante al Petro: “Kiel vi aŭdacas instrui, ke tiu viro estas justa, kiam li manĝas kun impostkolektistoj kaj pekantoj kaj tiamaniere pruntedonis sian ĉeeston en tiaj scenoj de malzorgema plezuro.” Petro flustris tiun kritikon al Jesuo antaŭ ol li prononcu la adiaŭan benon sur tiu ĉeestantaro. Kiam Jesuo ekparolis, li diris: “Venante tien tiun vesperon por bonvenigi Mateon kaj Simonon en nia frataro, mi ĝojas observi vian gajecon kaj socian bonspiristaton, sed vi devus ankoraŭ pli jubili pro tio, ke multaj el vi trovos la eniron de la spirita venonta regno, en kiu vi pli abunde ĝuos la bonajn aferojn de la ĉiela regno. Kaj al vi, kiuj estas ĉirkaŭe min kritikantaj en viaj koroj ĉar mi venis tien por festiĝi kun tiuj amikoj, lasu min diri, ke mi venis por proklami ĝojon al la socie subprematoj kaj spiritan liberon al la moralaj kaptitoj. ĉu necesas rememorigi al vi, ke la sanuloj ne bezonas kuraciston, sed pli ĝuste la malsanuloj? Mi venis ne por alvoki la justulojn, sed la pekantojn.”
Estis vere stranga spektaklo por la Juda popolo: vidi viron kun rektanima karaktero kaj noblaj sentoj libere kaj ĝoje miksiĝi kun la popolamaso, eĉ0 kun nereligia kaj plezur-serĉanta svarmo de impostkolektistoj kaj supozitaj pekantoj. Simono Zelotes deziris fari paroladon antaŭ tiu popolamaso en la Matea domo, sed, Andreo, scianta, Jesuo ne deziris, ke konfuzo instaliĝu inter la regno kaj la zelota movo, persvadi lin publike fari neniun rimarkon.
Tiun nokton Jesuo kaj la apostoloj restis en la Matea domo, kaj kiam la geuloj estis hejmeniritaj, ili interparolis pri unu sola afero: la boneco kaj bonkoreco de Jesuo.
La morgaŭon matene ĉiuj naŭuloj ŝipiris al Kheresa por efektivigi la formalan alvokon de la du sekvantaj apostoloj Jakobo kaj Judaso, la ĝemelaj filoj de Alfeo kaj kandidatoj de Jakvo kaj Johano Zebedeo. La fiŝistaj ĝemeloj kalkulantaj je Jesuo kaj liaj apostoloj, atendis do ilin surborde. Jakobo Zebedeo prezentis la Mastron al la fiŝistoj de Kheresa, kaj Jesuo, fiksante ilin, diris: “Sekvu min.”
Dum tiu posttagmezo, kiun ili pasigis kune, Jesuo plene instruis ilin pri ilia partopreno en festaj popolamasoj, konklude pri siaj rimarkoj li diris: “ĉiuj homoj estas miaj fratoj. Mia ĉiela Patro malestimas neniun kreitaĵon de nia kreado. La ĉiela regno estas malfermata por ĉiuj viroj kaj virinoj. Neniu povas fermi la mizerikordan pordon antaŭ iu ajn malsata animo, kiu povas serĉi por gajni sian eniron tien. Ni altabliĝos kun ĉiuj , kiuj deziras aŭdi pri la regno. Por mia ĉiela Patro, kiu rigardas la homojn, ĉiuj estas similaj. Do ne rifuzu rompi la panon kun fariseo aŭ pekanto, Sadukeo aŭ impostkolektisto, Romano aŭ Judo, riĉa aŭ malriĉa, libera aŭ sklava. La regna pordo estas larĝe malfermata por ĉiuj, kiuj deziras koni la veron kaj trovi Dion.”
Tiun nokton dum simpla vespermanĝo en la Alfeo-hejmo, la ĝemelaj fratoj estis akceptitaj en la apostola familio. Poste en la vespero Jesuo donis al siaj apostoloj ilian unuan lecionon pri la origino, naturo, kaj destino de la nepuraj spiritoj, sed ili ne povis kompreni la gravecon de tio, kio li diris al ili. Ili trovis tre facile ami kaj admiri Jesuon, sed tre malfacile kompreni multe da liaj instruoj.
Post ripoznokto, la tuta grupo, nun dekunuope, ŝipiris al Tarichea.
Tomaso la fiŝisto kaj Judaso la vagemulo renkontis Jesuon kaj la apostolojn ĉe la elŝipiĝejo en Tarichea, kaj Tomaso kondukis la grupon en sian apudan-hejmon. Filipo prezentis tiam Tomason kiel sia kandidato por la apostoleco kaj Natanaelo prezentis Judason Iskarioton, la Judeon por simila honoro. Jesuo rigardis Tomason kaj diris: “Tomaso, vi malhavas fidon; tamen mi akceptas vin, sekvu min.” Al Judaso Iskarioto la Mastro diris: “Judaso, ĉiuj ni estas en la sama karno, kaj akceptante vin en nia grupo, mi preĝas por, ke vi ĉiam estu lojala al viaj Galileaj fratoj. Sekvu min.”
Kiam ili estis satmanĝintaj, Jesuo forkondukis la dekduulojn aparte kelkiam por preĝi kun ili kaj instrui ilin pri la naturo kaj laboro de la Sankta Spirito, sed denove ili sukcesis kompreni nur malgrandan parton de la mirindaj veraĵoj, kiujn li klopodis instrui al ili. Iu komprenis punkton, dum alia komprenis alian punkton, sed neniu el ili ne povis ampleksi la totalon de lia instruo. ĉiam ili eraris penante akordi la novan evanĝelion de Jesuo kun siaj malnovaj formoj de religia kredo. Ili ne povis kompreni la ideon, laŭ kiu Jesuo venis por proklami novan evanĝelion de saviĝo, kaj starigi novan vojon por trovi Dion; ili ne perceptis, ke li estis nova revelacio de la ĉiela Patro.
La sekvan tagon Jesuo forlasis tute solaj siajn dek du apostolojn. Li deziris, ke ili konatiĝu unuj la aliajn kaj estu solaj por diskuti pri tio, kion li estis instruinta al ili. La Mastro revenis por la vespermanĝo, kaj dum la postaj horoj li parolis al ili pri la serafa ministerio, kaj kelkaj el liaj apostoloj komprenis lian instruon. Ili tie tranoktis kaj la sekvan tagon ŝipiris al Kapernaumo.
Zebedeo kaj Salomea estis irintaj vivi ĉe sia filo Davido tiel, ke ilia granda domo povis esti disponigita al Jesuo kaj liaj dek du apostoloj. Tie Jesuo pasigis trankvilan sabaton kun siaj elektataj mesaĝistoj. Li zorĝeme skizis la planojn por proklami la regnon kaj plene klarigi la gravecon eviti ĉiun ajn konflikton kun la civilaj aŭtoritatoj, dirante: “se la civilaj estroj devas esti mallaŭditaj, lasu al mi tiun taskon. Zorgu ne prononci kulpigojn kontraŭ Cezaro aŭ liaj servantoj.” Estis la saman vesperon, ke Judaso Iskarioto aparte rilatis kun Jesuo por al li demandi kial nenio estis farita por liberigi Johanon. Kaj Judaso ne estis plene kontenta pri la Jesua sinteno.
La sekvanta semajno estis dediĉita por programo de intensa trejnado. ĉiutaĝe la ses novaj apostoloj estis konfiditaj zorge de siaj respektivaj nominatoroj por detalega restudado de ĉio, kion ili estis lernintaj kaj spertintaj pri la preparado de la regna laboro. La ses pli malnovaj apostoloj zorge restudis profite al la ses pli novaj la Jesuajn antaŭajn instruojn. ĉiuvespere ĉiuj kuniĝis en la ĝardeno de Zebedeo por ricevi la Jesuan instruadon.
Estis dum tiu tempo, ke Jesuo efektivigis la mez-semajnan libertempon por ripozo kaj distriĝo. Kaj ili daŭrigis tiun planon de unu rilaksiĝa tago semajne tra la tuta cetero de lia materia vivo. ĝenerale, Merkrede ili neniam efektivigis iliajnordinarajn aktivaĵojn. Kutime tiun semajnan libertagon, Jesuo malproksimiĝis, dirante: “Miaj infanoj, iru distriĝi dum unu tago. Malstreĉu vin fore de la penigaj laboroj de la regno kaj ĝuu la ripozon, kiu venas el la reveno al viaj eksaj metioj aŭ el nova malkovro de distriĝa aktivaĵo.” Kvankam Jesuo, dum tiu epoko de sia tera vivo, ne reale bezonis tiun ripozan tagon, li konformiĝis al tiu plano, ĉar li sciis, ke tio estis pli bone por siaj asociitoj. Jesuo estis la edukisto - la Mastro; liaj asociitoj estis liaj studentoj - disĉiploj.
Jesuo klopodis klarigi por siaj apostoloj la diferencon inter siaj instruoj kaj sia vivo inter ili kaj la instruadoj, kiuj povus poste aperi pri li. Diris Jesuo: “Mia regno kaj la evanĝelio rilata al tio estos la fundamento de via mesaĝo. Ne deturnu vian atenton por prediki pri mi kaj pri miaj instruoj. Proklamu la evanĝelion de la regno kaj priskribu mian revelacion pri la ĉiela patro, sed ne devojigu en la misvojojn kreante leĝendojn kaj konstruante kulton dediĉitan al kredoj kaj instruoj pri miaj kredoj kaj instruoj.” Sed denove ili ne komprenis kial li parolis tiel; kaj neniu kuraĝis demandi kial tiel li instruis ilin.
En tiuj unuaj instruoj Jesuo serĉis eviti debatojn kun siaj apostoloj tiom kiom tio estis ebla, krom tiujn, kiuj implicis malĝustajn konceptojn pri sia ĉiela Patro. Pri ĉiuj tiaj temoj li neniam hezitis korekti erarajn kredojn. Estis nur unu motivo en la postbapta vivo de Jesuo sur Urantio, alporti pli bonan kaj veran revelacion pri sia ĉiela Patro; li estis la pioniro pri la nova kaj pli bona vojo al Dio, la vojo de fido kaj amo. ĉiam lia instigo al la apostoloj estis: “Serĉu la pekantojn; trovu la malgajajn kaj komfortigu la anksiajn.”
Jesuo havis perfektan komprenon de la situacio; li posedis senliman povon, kiun li estus povinta uzi dum sia misio, sed li estis plene kontenta kun rimedoj kaj personecoj, kiujn la plejmulto de la ĝeuloj estus konsiderintaj kiel neadekvataj kaj estus rigardintaj kiel insignifaj. Li estis devontigita en misio kun enormaj teatraj ebloj, sed li daŭrigis plenumi la aferojn de sia Patro per la pli trankvila kaj neteatra maniero, li studeme evitis ĉiun ajn manifestadon de povo. Kaj li nun planizis trankvile labori, almenaŭ dum pluraj monatoj, kun siaj dek du apostolojn najbare de la Galilea maro.
Jesuo estis planizinta trankvilan misian kampanjon de persona laboro dum kvin monatoj. Li ne diris al siaj apostoloj kiom lonĝe ĝi devis daŭrigi; ili laboris semajnon post semajno. Frue la unuan tagon de la semajno, kiam li estis anonconta tion al siaj dek du apostoloj, Simono Petro, Johano Zebedeo kaj Judaso Iskarioto petis al li privatan interparoladon. Aparte rilatante kun Jesuo, Petro kuraĝiĝis diri: “Mastro, ni venas pro peto de niaj asociitoj por informiĝi, ĉu nun la tempo ne estas matura por eniri en la regnon? ĉu vi proklamos la regnon en Kapernaŭmo, aŭ ĉu ni iros al Jerusalemo? Kaj kiam ni lernos, ĉiu el ni, la poziciojn, kiujn ni okupos kun vi en la regnostarigo -?” Kaj Petro estus metinta ankoraŭ multajn demandojn, sed Jesuo levis malaproban manon kaj haltigis lin. Kaj ĝestvokante alproksimiĝi la aliajn apostolojn, kiuj estis apude, Jesuo diris: “Miaj malgrandaj infanoj, Kiom da tempomi eltenos vin? Ĉu mi ne klarigis vin, ke mia regno ne estas de tiu mondo? ĉu mi ne multfoje diris al vi, ke mi ne venis por okupi la Davidan tronon, kaj nun kial vi petas al mi kiun pozicion ĉiu el vi okupos en la Patra regno? ĉu vi ne povas percepti, ke mi alvokis vin kiel ambasadoroj de spirita regno? ĉu vi ne komprenas ke baldaŭ, tre baldaŭ, vi min reprezentos en la mondo kaj en la proklamo de la regno, same kiel mi reprezentas nun mian ĉielan Patron? ĉu estas eble, ke mi estu elektinta kaj instruinta vin kiel mesaĝistoj de la regno, kaj ke nun vi ne komprenu la naturon kaj la signifon de tiu venonta regno de dia tut-supereco en la homaj koroj? Miaj amikoj, aŭskultu min ankoraŭ unufoje. Forpelu el viaj mensoj tiun ideon, laŭ kiu mia regno estas povokontrolo aŭ glororegado. Certe, ĉiu povo en la ĉielo kaj sur tero estos baldaŭ konfidita al mi, sed ne estas la Patra volo, ke ni uzu tiun dian doton por nin glorigi dum tiu epoko. Dum alia epoko vi estos certe sidaj kun mi en potenco kaj gloro. Sed nun endas, ke ni submetu nin al la Patra volo kaj humile obeu por plenumi liajn ordonojn sur tero.”
Unufoje ankoraŭ estis liaj asociitoj ŝokitaj, konsternitaj. Jesuo resendis ili duope por preĝi, demandante al ili reveni al li tagmeze. Dum tiu decidiga mateno ĉiu serĉis trovi Dion, kaj ĉiu klopodis gajigi kaj plifortikigi alian, kaj ili revenis al Jesuo kiel li estis petinta de ili.
Tiam Jesuo rakontis al ili la venon de Johano la Baptisto en la Jordanon, la edziĝan feston en Kana, la ĵusan elekton de la sesuloj kaj la eksigon el la grupo de siaj propraj fratoj en la karno, kaj avertis ilin, ke la malamiko de la regno serĉus ankaŭ forigi ilin. Post tiu mallonga sed serioza prelego, ĉiuj apostoloj leviĝis laŭ la Petra iniciato, por deklari ilian nedetrueblan dediĉon al sia Mastro kaj por promesi ilian sendevian lojalecon al la regno, kiel Tomaso esprimis tion “Por tiu venonta regno, kia ajn estu, eĉ se mi ne plene komprenas ĝin.” Ĉiuj reale kredis je Jesuo eĉ se ili ne plene komprenis lian instruon.
Jesuo nun demandis al ili kiom da mono ili havis inter ili; li ankaŭ informiĝis pri la aranĝoj, kiujn ili estis prenintaj por siaj familioj. Kiam estis riveligita, ke ili havis apenaŭ sufiĉe da spezkapitalo por sia ministrado dum nur du semajnoj, li diris: “Ne estas la volo de mia Patro, ke ni komencu labori laŭ tiaj cirkonstancoj. Ni restos tie dum du semajnoj ĉe la maro kaj fiŝos aŭ faros kion ajn ni trovos fari per niaj manoj; kaj intertempe sub la gvidado de Andreo, la unua elektata apostolo, vi organiziĝos por havigi al vi ĉiujn bezonajn aĵojn por via futura laboro, kaj por la nuna persona ofico kaj ankaŭ kiam mi poste ordinos vin por prediki la evanĝelion kaj instrui la kredantojn.” Ili estis ĉiuj grande revigligitaj per tiuj paroloj; tio estis la unua preciza kaj pozitiva suĝesto, kiun Jesuo indikis al ili pri la posta eniro en pli vigliniciatemajn kaj ambiciajn publikajn penojn.
La apostoloj pasigis la reston de la tago perfektigi sian organizadon kaj kompletigi aranĝojn de la boatoj kaj retoj por komenci fiŝi ekde la morgaŭ, ĉar ĉiuj decidis sin dediĉi al la fiŝado, La plejmulto estis fishkaptistoj, eĉ Jesuo estis eksperimenta boatisto kaj fiŝkaptisto. multaj el la boatoj, kiujn ili uzis dum la sekvantaj jaroj estis konstruitaj de Jesuo mem. Kaj ili estis bonaj kaj konfidindaj boatoj.
Jesuo ordonis al ili sin dediĉi al la fiŝkaptado dum du semajnoj. aldiranta: “Poste vi foriros por iĝi homkaptistoj.” Ili formis tri grupojn, kaj Jesuo akompanis ĉiunokte diferencan grupon. Ĉiuj sentis tiom da ĝojo kun Jesuo! li estis bona fiŝisto, ĝojakompano, kaj inspiranta amiko; Ju pli ili laboris kun li, des pli ili amis lin. Iun tagon Mateo diris: “Ju pli vi komprenas iujn homojn, des malpli vi admiras ilin, sed tiun viron, ju malpli mi lin komprenas, des pli mi amas lin.”
Tiu plano kiu konsistis fiŝi dum du semajnoj kaj poste eliri kaj labori por la regno dum du semajnoj daŭrigis dum pli ol kvin monatoj ĝis la fino de tiu jaro 26 p.K., kaj eĉ post la ĉeso de tiuj persekutoj speciale celitaj la Johanajn disĉiplojn post lia enprizonigo.
Post kiam Judaso Iskarioto, kiu estis elektita kiel kasisto de la dekduuloj, estis vendinta la kaptitajn fiŝojn de du semajnoj, li dividis la apostolan kason en ses egalaj partoj, la fundaĵo por la ministro de la dependaj familioj estanta jam provizita. Tiam ĉirkaŭ la mezo de Aŭgusto, en la jaro 26 p.K., ili foriris duope al la laboraj regioj asignitaj de Andreo. Dum la du unuaj semajnoj Jesuo eliris kun Andreo kaj Petro, la du sekvantajn semajnojn kun Jakobo kaj Johano, kaj tiel plu kun la aliaj paroj laŭ la ordo de ilia elekto. Tiamaniere li povis eliri almenaŭ unu fojo kun ĉiu paro antaŭ ol li alvoku ilin kune por la komenco de la publika ministerio.
Jesuo lernigis al ili preĝi la pekopardonon per la fido je Dio sen pentofaro aŭ oferdono. ankaŭ li lernigis al ili, ke la Patro en la ĉielo amas ĉiujn siajn infanojn per la sama eterna amo. Li ordonis siajn apostolojn sin deteni diskuti pri:
1. La laboro kaj enprizonigo de Johano la Baptisto.
2. La voĉo dum lia bapto. Diris Jesuo: “Nur tiuj kiuj aŭdis la voĉon povas referenci al ĝi. Parolu nur pri tio, kion vi estas aŭdinta, Ne parolu laŭdire.”
3. En Kana, la trasformado de la akvo en vinon . Jesuo serioze ordonis al ili: “Diru neniun pri la akvo kaj vino.”
Ili havis mirindajn tempojn dum ĉiuj tiuj kvin aŭ ses monatoj, dum kiuj ili laboris kiel fiŝistoj ĉiu du alternaj semajnoj, per tio gajnantaj sufiĉe da mono por provizi siajn bezonojn dum la rondvizitado de la du sekvantaj semajnoj de misia laboro por la regno.
La ordinaraj homoj miris pro la instruado kaj ministerio de Jesuo kaj liaj apostoloj. La rabenoj estis delonge instruinta la Judojn, ke la malklera ne povas esti pia aŭ justa. Sed Jesuaj apostoloj estis kune piaj kaj justaj, kaj tamen ili estis gajvigle malkleraj pri multe da rabenaj instruoj kaj ankaŭ pri la saĝeco de la mondo.
Jesuo klarigis al siaj apostoloj la diferencon inter la pentofero per supozitaj bonaj laboroj, kiel ili estis lernigitaj de la Judoj, kaj la mensoŝanĝo dank’al la fido - la nova naskiĝo - kiun li postulis kiel prezo por la akcepto en la regno. Li lernigis el siaj apostoloj, ke la fido estis la sola postulo por eniri en la Patran regnon. Johano estis instruinta al ili la - pentoferon - por forfuĝi la venontan koleron.” Jesuo lernigis: “Fido estas la malfermita pordo por eniri en la nuna, perfekta kaj eterna amo de Dio.” Jesuo ne parolis kiel profeto venanta deklari la parolon de Dio. Li ŝajnis paroli pri li mem kiel iu, kiu havas autoritaton. Jesuo serĉis deturni iliajn mensojn el la mirakloserĉado dank’al la malkovro de reala kaj persona sperto en la kontentigo kaj certeco pri la enloĝanta ĉeesto de amo kaj savanta graco de la spirito de Dio.
La disĉiploj frue lernis, ke la Mastro havis profundan respekton kaj simpatian konsideron por ĉiu homa estaĵo, kiun li renkontis, kaj ili grandege impresiĝis pro tiusamaspekta kaj nevaria konsidero, kiun li tiel konstante donis al ĉiuj specoj da viroj, virinoj, kaj infanoj. Okazis ke li haltu meze de profunda diskurso kaj eliru sur la straton por kuraĝigi pasantinon ŝarĝitan kun la pezo de sia korpo kaj animo. Li kutimis interrompi seriozan konferencon kun siaj apostoloj por fratiĝi kun trudiĝema infano.Neniam io ŝajnis tiel grava por Jesuo, kiel la individua homo, kiu havis ŝancon esti en lia senpera ĉeesto. Li estis Mastro kaj instruisto, sed li estis pli - li estis ankaŭ amiko kaj proksimulo, komprenema kamarado.
Kvankam la publika instruado de Jesuo ĉefe konsistis en paraboloj kaj mallongaj diskursoj, nevarie li instruis siajn apostolojn helpe de demandoj kaj respondoj. Li eksilentis por respondi sincerajn demandojn dum siaj postaj publikaj diskursoj.
La apostoloj estis unue ŝokitaj pro la Jesua konduto kontraŭ la virinoj, sed frue ili alkutimiĝis al tio; Li klare klarigis al ili, ke en la regno estis atribuitaj al la virinoj kiel al la viroj la samajn rajtojn.
Tiu iom monotona periodo de fiŝado en alternado kun persona laboro riveliĝis esti peniga sperto por la dek du apostoloj, sed ili eltenis la provon. Malgraŭ ĉiuj iliaj grumbladoj, duboj, kaj maldaŭraj malkontentecoj ili restis fidelaj al siaj ĵurpromesoj de sindono kaj lojaleco kontraŭ la Mastro. Estis ilia persona asocio kun Jesuo dum tiuj monatoj de provoj, kiu tiel karigis lin al ili, ke (krom Judaso Iskarioto) ĉiuj restis lojalaj kaj fidelaj al li, eĉ dum la mallumaj horoj de la aflikto kaj krucumado. Veraj homoj simple ne povis efektive forlasi respektegitan instruiston, kiu estis vivinta tiel apude kaj estinta tiel sindona kontraŭ ili kiel estis Jesuo. Dum la sombraj horoj de la Mastra morto, en la koroj de tiuj apostoloj ĉiu rezonado, ĉiu prijuĝo, ĉiu logiko estis apartigitaj respekte al nur unu eksterordinara homa emocio - la plejsupera sento de amikeco-lojaleco. Tiuj kvin monatoj de laboro kun Jesuo kondukis ĉiun el tiuj apostoloj konsideri lin kiel la plej bona amiko, kiun li havis en la tuta mondo. Kaj tiu homa sento, kaj ne liaj superbaj instruoj aŭ mirindaj agoj, ilin retenis kune ĝis post la resurekto kaj la renovigo de la proklamo de la regna evangelio.
Ne nur por la apostoloj tiuj monatoj de kvieta laboro estis granda testo, kiun ili transvivis, sed tiu periodo de publika neaktiveco estis granda provo por la Jesua familio. Kiam Jesuo estis preta por komenci sian publikan laboron, lia tuta familio (krom Rut) estis praktike forlasinta lin. Nur en kelkaj okazoj ili provis havi postajn kontaktojn kun li, kaj tiam tio estis por lin persvadi rehejmeniri kun ili, ĉar ili preskaŭ atingis kredi, ke li estis ekstaza. Simple ili ne povis sondi lian filozofion nek kompreni lian instruon. Tio estis multe tro por tiuj de lia propre karno kaj sango.
La apostoloj daŭrigis sian personan laboron en Kapernaumo, Betsaida-Julias, Chorazin, Gerasa, Hippos, Magdala, Kana, Bethlehem de Galileo; Jotapata, Ramah, Safed, Gishala, Gadara kaj Abila. Krom tiuj urboj ili laboris ankaŭ en multaj vilaĝoj tiel bone kiel en la kamparo. En la fino de tiu periodo la dekduuloj estis aranĝintaj kontentigajn planojn por la vivtenado de siaj respektivaj familioj. La plimulto de laapostoloj estis edziĝantaj, kelkaj havis plurajn infanojn, sed ili estis farintaj tiajn aranĝojn por la subteno de siaj hejmaj homoj, ke kun iom da asistado de la apostola kaso, ili povis dediĉi siajn totalajn energiojn al la Mastra laboro sen havi maltrankviliĝi pri la financa bonfarto de siaj familioj.
La apostoloj frue organiziĝis laŭ la jena maniero:
1. Andreo, la unua elektata apostolo, estis nomata prezidanto kaj ĝenerala direktoro de la dekduuloj.
2. Petro, Jakobo kaj Johano estis signitaj personaj kunuloj de Jesuo. Ili devis okupiĝi pri li tage kiel nokte, provizi liajn fizikajn kaj diversajn bezonojn, kaj akompani lin dum tiuj noktaj maldormoj de preĝo kaj mistera komuneco kun la Patro en la ĉielo.
3. Filipo iĝis la intendanto de la grupo. Li havis kiel devo havebligi nutraĵon kaj kontroli, ke la vizitantoj, kaj eĉ la homamaso de aŭskultantoj iafoje, havu ion por manĝi.
4. Natanaelo ministris la familiajn bezonojn de la dekduuloj. Li ricevis regulajn raportojn pri la bezonoj de ĉiu familio, kaj ĉiusemajne postulis al Judaso sendi monon al tiuj, kiuj estis senmonaj.
5. Mateo estis la fiska agento de la apostola grupo. Li havis la devon kontroli la buĝetan ekvilibron, kaj replenigi la disponeblan valoraron. Se la fondoj de mutuala subteno ne estis venontaj, se sufiĉaj donacoj por vivteni la grupon ne estis ricevitaj, Mateo estis komisiita por ordoni, ke la dekduuloj ree iris al siaj retoj dum iu tempo. Sed tio neniam necesis post kiam ili estis komencintaj sian publikan laboron. ĉiam estis sufiĉaj fondoj en la manoj de la kasisto por financi iliajn aktivecojn.
6. Tomaso estis organizisto de itinero. Heredis al li aranĝi la loĝadon kaj ĝenerale elekti la instruajn kaj predikajn lokojn, por certigi glatan kaj senprokrastan vojaĝadan horaron.
7. De Jakobo kaj Judaso, la ĝemelaj filoj de Alfeo, estis plenumenda la kontrolon de la popolamasoj. Ilia tasko konsistis deputi sufiĉan nombron da asistantaj kondukistoj por ebligi al ili bonteni la ordon inter la homamasoj dum la prediko.
8. Simono Zelotes havis la respondecon pri la distriĝo kaj ludo. Li organizis la merkredajn programojn, kaj ankaŭ serĉis havigi ĉiutage kelkajn horojn de ripozo kaj distriĝo.
9. Judaso Iskarioto estis signita kasisto. Li portis la monujon. Li pagis ĉiujn elspezojn kaj tenis la kontolibrojn. Li faris antaŭkalkulan buĝeton por Mateo semajnon post semajno, kaj ankaŭ ĉiusemajne raportis al Andreo. Judaso elspezis nur laŭ la Andrea permeso.
Tiamaniere funkciis la dekduuloj ekde la frua organizo ĝis la tempo de la reorganizo necesigita pro la dizerto de Judaso, la perfidulo. La Mastro kaj liaj disĉiploj-apostoloj daŭrigis laŭ tiu simpla maniero ĝis la Sabato 12-an de Januaro, 27 p.K., kiam li alvokis ilin kuniĝi kaj formale ordinis ilin kiel ambasadoroj de la regno kaj predikantoj de sia ĝoja novaĵo. Baldaŭ poste, ili pretiĝis foriri al Jerusalemo kaj Judeo por sia unua publika predikorondo.