Kajero 137084

Atenda restado en Galileo

FRUMATENE Sabaton, la 23-an de Februaro 26 p.K., Jesuo malsupreniris el la montetoj por rekuniĝi kun la Johana grupo kampadanta en Pella. Dum la tuta tago Jesuo miksiĝis kun la svarmo. Li zorgis pri knabo, kiu estis vundiĝinta falante kaj iris en la apudan vilaĝon de Pella por rekonduki la infanon sekure en la manoj de liaj gepatroj.

1. ELEKTO UNUAJN KVAR APOSTOLOJN

Dum tiu sabato du el precipaj disĉiploj de Johano pasis multe da tempo kun Jesuo. El ĉiuj Johanaj adeptoj unu iu Andreo estis la plej profunde impresita de Jesuo; li akompanis lin en Pella kun la vundita knabo. Dum la revenirado al la Johana rendevuo li metis al Jesuo multajn demandojn, ĝuste antaŭ atingi ilian celon, ili haltis por mallonga interparolado, dum kiu Andreo diris: “Mi observis vin de kiam vi venis en Kapernaumon, kaj mi kredas, ke vi estas la nova instruisto, kaj malgraŭ mi ne komprenas vian tutan instruon, mi estas plene decidinta sekvi vin; Mi volus sidiĝi je viaj piedoj kaj lerni la tutan veron pri la nova regno.” Kaj Jesuo, per varmkora aplombo, akceptis Andreon kiel unua el siaj apostoloj, la grupo de la dekduuloj, kiuj estis laborontaj kun li por estigi la novan regnon de Dio en la homaj koroj .

Andreo estis silenta observanto, kaj sincera kredanto en la Johana misio; kaj li havis tre kapablan kaj entuziasman fraton nomata Simono, kiu estis unu el la plej antaŭaj disĉiploj de Johano. Ne estus malvere diri, ke Simono estis unu el la plej precipaj subtenantoj de Johano.

Baldaŭ post la reveno de Jesuo kaj Andreo en la kampadejon, Andreo serĉis sian fraton, Simono, kaj aparte rilatante kun li, informis lin, ke li estis persone konvinkita, ke Jesuo estis la granda instruisto, kaj ke li estis sin devontiginta kiel disĉiplo. Li diris ankoraŭ, ke Jesuo akceptis lian servoproponon, kaj sugestis ke li (Simono) same iru al Jesuo kaj sin proponu kiel kompano por servi la novan regnon. Diris Simono: “ĉiam mi kredis, de kiam tiu viro venis por labori en la laborejo de Zebedeo, ke li estis sendita de Dio, sed kion fari pri Johano? ĉu ni devas forlasi lin? ĉu tion fari estas juste?” Je kio ili decidis unue iri konsulti Johanon. Johano malgajiĝis pro la penso, ke li perdis du el siaj pli kapablaj konsilantoj kaj la plej esperdonajn disĉiplojn, sed li brave respondis iliajn petojn, dirante: “Estas nur la komenco; nun mia laboro estas finota, kaj ĉiuj ni iĝos liaj disĉiploj.” Tiam Andreo faris signon al Jesuo alprosimiĝi dum li anoncis, ke lia frato deziris partopreni la servadon de la nova regno. Kaj akceptante Simonon kiel dua apostolo, Jesuo diris: “Simono, via entu-ziasmo estas laŭdinda, sed danĝeras por por la regna laboro. Mi admonas vin iĝi pli pensema en via parolado. Mi estas ŝanĝonta vian nomon je Petro.

La gepatroj de la vundita knabo, kiuj vivis en Pella estis petintaj Jesuon tranokti ĉe ili, kaj fari sian kun ilia hejmo, kaj li promesis. Antaŭ forlasi Andreon kaj lian fraton, Jesuo diris: “fruematene ni foriros en Galileon.”

Post Jesuo estis reveninta en Pella por la nokto kaj dum Andreo kaj Simono ankoraŭ diskutis pri la naturo de sia servado en la estigado de la venonta regno, Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, alvenis surloke, ĝuste revenantaj de sia longa kaj neutila serĉo de Jesuo en la montetoj. Kiam ili aŭdis Simonon Petron diri kiel li kaj lia frato, Andreo, estis iĝintaj la unuaj akceptitaj konsilantoj en la nova regno, kaj ke ili estis forirontaj matene kun sia nova Mastro en Galileon, ambaŭ Jakobo kaj Johano estis malgajaj. Ili konis Jesuon de iu tempo kaj amis lin. Ili serĉis lin dum multaj tagoj en la montetoj, kaj nun ili revenis por lerni, ke aliaj estis elektitaj antaŭ ili. Ili informiĝis kien Jesuo estis irinta kaj hastis reiri kun li.

Jesuo estis dormanta kiam ili atingis lian loĝejon, sed ili vekis lin, dirante: “Dum ni, kiuj vivis tiel longtempe kun vi, estas serĉinta vin en la montetoj, kial vi preferas aliajn antaŭ ni kaj elektas Andreon kaj Simonon kiel viaj unuaj asociitoj en la nova regno?” Jesuo respondis al ili “Estu kvietaj en viaj koroj kaj demandu al vi mem, ‘kiu ordonis, ke vi serĉu la Homan Filon dum li estis okupita kun la aferoj de sia Patro?’” post kiam ili estis detale rakontintaj sian longan serĉon en la montetoj, Jesuo daŭrigis ilin instrui: “Vi devus lerni serĉi la sekreton de la nova regno en viaj koroj kaj ne en la montetoj. Kkion vi serĉis estis jam en viaj animoj. Vi estas vere miaj fratoj - Vi ne bezonas esti akceptitaj de mi - jam vi estis en la regno, kaj vi devus esti bonhumoraj pretiĝante por morgaŭon ankaŭ iri kun ni en Galileon.” Tiam Johano kuraĝiĝis demandi “Sed, Mastro, ĉu Jakobo kaj mi estos asociitaj kun vi en la nova regno, eĉ kiel Andreo kaj Simono?” Kaj Jesuo metanta manon sur la ŝultron de ĉiu el ili, diris: “Miaj fratoj, vi estis jam kun mi en la spirito de la regno, eĉ antaŭ ol la aliaj estu petintaj por esti akceptitaj. Vi, miaj fratoj, ne bezonas peti por eniri en la regnon. Vi estis kun mi en la regno de la komenco. Antaŭ homoj, aliaj povas preni antaŭrajton sur vi, sed en mia koro mi enkalkulis ankaŭ vin en la konsilantaro de la regno, eĉ antaŭ ol vi pensis fari al mi tiun peton. Eĉ vi estus povintaj esti unuaj antaŭ la homoj, se vi ne estus forestantaj kaŭze de via okupado en bonintenca sed mem-difinita tasko serĉi iun, kiu ne estis perdita. En la venanta regno, ne zorgu pri tiuj aĵoj, kiuj nutras vian maltrankvilon sed prefere ĉiam nur okupiĝu fari la volon de la Patro, kiu estas en la ĉielo.

Jakobo kaj Johano volonte akceptis la riproĉon; neniam plu ili estis enviaj pro Andreo kaj Simono. Kaj la sekvan matenon ili estis pretaj por foriri al Galileo kun siaj du asociitaj apostoloj. De tiu tago la termino apostolo estis uzita por distingi la elektitan familion de Jesuaj konsilantoj de la homamaso de kredantaj disĉiploj, kiuj poste sekvis lin.

Malfrue tiun vesperon, Jakobo, Johano, Andreo kaj Simono interparoladis kun Johano la Baptisto, kaj kun larmaj okuloj sed firma voĉo, la brava Judean profeto cedis du elsiaj precipaj disĉiploj por, ke ili iĝu la apostoloj de la Galileana Princo de la venonta regno.

2. ELEKTO DE FILIPO KAJ NATANAELO

Dimanĉon matene, la 24-an de februaro, 26 p.K. Jesuo adiaŭis Johanon la Baptiston sur la bordo de la rivego proksime al Pella, kaj neniam denove vidis lin en la karno.

Tiun tagon, dum Jesuo kaj liaj kvar disĉiploj-apostoloj foriris al Galileo, estis granda tumulto en la kampadejo de la Johanaj adeptoj. La unua granda divido estis okazonta. La antaŭtagon, Johano faris al Andreo kaj Ezra, sian pozitivan deklaron, laŭ kiu Jesuo estis la liberiganto. Andreo decidis sekvi Jesuon, sed Ezra reĵetis la ĉarpentiston de Nazareto, kiu havis mildajn morojn, proklamante al siaj asociitoj: “La profeto Danielo deklaras, ke la Homa Filo venos sur la nuboj de la ĉielo, en povo kaj granda gloro.Tiu Galilea ĉarpenstisto, tiu Kapernauma ŝipkonstruisto, ne povas esti la liberiganto. ĉu tia donaco de Dio povas veni el Nazareto? Tiu Jesuo estas parenco de Johano, kaj per multe da afableco nia mastro estis trompita. Restadu for de tiu malvera Mesio.” Kiam Johano admonis lin pro tiuj diroj, Ezra retiriĝis kun multaj disĉiploj kaj hastis suden. Kaj tiu grupo daŭrigis bapti en la nomo de Johano, kaj fine fondis sekton de kredantoj je Johano sed rifuzis akcepti Jesuon. Ankoraŭ hodiaŭ restaĵo de tiu grupo persistas en Mezopotamio.

Dum tiu perturbo sekrete prepariĝis inter la Johanaj adeptoj, Jesuo kaj liaj kvar disĉiploj-apostoloj vojiris al la Galileo. Antaŭ kruci la Jordanon kaj iri tra Najn al Nazareto, Jesuo rigardante antaŭen la vojon, vidis iun Filipon de Betsaida, kiu venis al ili. Jesuo estis koninta Filipon antaŭe, kaj tiu ĉi estis ankaŭ bone konata de la kvar novaj apostoloj. Li estis survoje kun sia amiko Natanaelo por viziti Johanon en Pella kaj lerni plu pri la alveno de la regno de Dio, kaj li estis ravita saluti Jesuon. Filipo ĉiam estis admiranto de Jesuo de lia unua vizito en Kapernaumo. Sed Natanaelo, kiu vivis en Kana de Galileo, ne konis Jesuon. Filipo antaŭeniris por saluti siajn amikojn dum Natanaelo restis en la arbombro sur la vojflanko.

Petro aparte rilatis kun Filipo kaj ekklarigis, ke ĉiuj, li, Andreo, jakobo kaj Johano, estis iĝintaj asociitoj de Jesuo en la nova regno, kaj forte rekomendis al li esti volontulo por servi. Filipo estis en embaraso. Kion li devis fari? Tie, sen la plej malgranda antaŭavizo - vojflanke apud Jordano - nepris tuje decidi pri la plej gravega demando de vivtempo. Dum li estis serioze konversacianta kun Petro, Andreo kaj Johano, Jesuo skizis por Jakobo la iradon tra Galileo ĝis Kapernaumo. Fine, Andreo sugestis al Filipo: “Kial ne demandi la Mastron?”

Subite eklumis al Filipo, ke Jesuo estis reale granda Homo, eble la Mesio, kaj li decidis sin konformi al la Jesua opinio pri tiu temo; kaj li iris rekte al li, kaj demandis: “Mastro, ĉu mi devas iri al Johano aŭ kuniĝi kun miaj amikoj, kiuj sekvas vin?” Kaj Jesuo respondis: “Sekvu min.” Filipo estis vigligita pro la certeco, ke li estis findinta la liberiganton.

Tiam Filipo Faris al la grupo signon resti kie ĝi estis dum li hastis anonci la novaĵon de sia decido al sia amiko Natanaelo, kiu ankoraŭ atendis malantaŭe sub lamorusarbo pripensante pri la multaj aĵoj, kiujn li estis lerninta rilate al Johano la Baptisto, la venonta regno, kaj la atendita Mesio. Filipo interrompis tiujn meditojn, ekkriante: “Mi trovis la liberiganton, tiun pri kiu Moseo kaj la profetoj parolis, kaj kiun Johano proklamis.” Natanaelo levis la okulojn kaj informiĝis, “De kie venas tiu instruisto?” Kaj Filipo respondis, “Li estas Jesuo de Nazareto, filo de Jozefo, ĉarpentisto, pli ĵuse loĝanta en Kapernaumo. Tiam Natanaelo, iom ŝokita, demandis, “ĉu tia bona aĵo povas elveni el Nazareto?” Sed Filipo prenante lin je la brako, diris, “venu kaj vidu.”

Filipo alkondukis Natanaelon al Jesuo, kiu, favore frontante la vizaĝon de tiu sincera dubulo, diris: “Jen autentika Izraelido, en kiu estas neniu trompo. Sekvu min.” Kaj Natanaelo sin turnante al Filipo, diris: “Vi pravas. Li estas vere mastro de homoj. Mi sekvos lin ankaŭ, se mi estos digna.” Kaj Jesuo kapjesis al Natanaelo, denove dirante, “Sekvu min.”

Jesuo estis nun ariginta unun duonon de sia futura grupo de intimaj asociitoj, kvin, kiuj lin konis de kelkaj tempoj kaj fremdulo, Natanaelo. Sen prokrasti ili trairis Jordanon, kaj pasante tra Najn atingis Nazareton malfrue tiun vesperon.

ĉiuj tranoktis kun Jozefo en la infaneca hejmo de Jesuo. La asociitoj de Jesuo ne bone komprenis kial ilia nove-trovita mastro estis tiel okupiĝanta komplete destrui ĉiun vestiĝon de sia skribo, kiu restis en la domo en la formo de la dek ordonoj kaj aliaj devizoj kaj diroj. Sed tiu agmaniero, kune kun la fakto, ke poste ili neniam vidis lin skribi - escepte sur polva aŭ en sablo - faris profundan efekton sur iliaj mensoj.

3. VIZITO EN KAPERNAUMO

La morgaŭon Jesuo sendis siajn apostolojn al Kana, ĉar ĉiuj estis invititaj por la edziĝino de eminenta fraŭlino de tiu urbo, dum li sin rapide preparis por viziti sian patrinon en Kapernaumo, haltante en Magdala por vidi sian fraton Jude.

Antaŭ forlasi Nazareton, la novaj Jesuaj asociitoj parolis al Jozefo kaj aliaj anoj de la Jesua fanilio pri la mirindaj eventoj de tiu ĵusa estinteco kaj lasis liberan kuron al la esprimo de ilia kredo, laŭ kiu Jesuo estis la longe-atendita liberiganto. Kaj tiuj anoj de la Jesua familio diskutis pri tiu temo, kaj Jozefo diris: “Eble, entute, Patrino pravis - eble nia stranga frato estas la venonta reĝo.”

Jude ĉeestis dum la Jesua bapto, kaj kiel lia frato Jakobo, estis iĝinta firma kredanto je la Jesua misio sur tero. Ambaŭ Jakobo kaj Jude estis tre perpleksaj pri la misia naturo de sia frato, sed ilia patrino estis reakirinta ĉiujn siajn fruajn esperojn pri Jesuo kiel Mesio, filo de Davido, kaj ŝi kuraĝigis siaj filojn havi fidon en sia frato kiel liberiganto de Israelio.

Jesuo alvenis al Kapernaumo lundon vespere, sed li ne hejmeniris, kie vivis Jakobo kaj lia patrino; li rekte iris ĉe Zebedeo. ĉiuj liaj amikoj en Kapernaumo vidis grandan kaj agrablan ŝanĝon en li. Ankoraŭ unu fojon li sajnis esti kompare gaja kaj plu li mem kiel li estis dum la antaŭaj jaroj en Nazareto. Dum la jaroj, kiuj antaŭis lian bapton, kaj dum la izoladaj periodoj ĝuste antaŭ kaj ĝuste post, li estis iĝinta pli kajpli serioza kaj enmemigita. Nun li sajnis al ĉiuj kiel antaŭ. En li io estis majeste impona kaj ekzaltate aspekta, sed li estis denove gajvigla kaj ĝoja.

Maria estis vibra pro atendo. ŝi antaŭvidis, ke la Gabriela promeso estis efektiviĝonta. ŝi ekspektis, ke baldaŭ la tuta Palestino estu timigita kaj stuporita pro la mirakla rivelado de ŝia filo kiel supernatura reĝo de la Judoj. Sed al ĉiuj multaj demandoj, kiujn lia patrino, Jakobo, Jude, kaj Zebedeo metis, Jesuo nur ridetante replikis: “Pli bone estas, ke mi restu tie dum tempo, Mi devas fari la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.”

La morgaŭon, mardon, ili iris al Kana por la edziĝino de Naomi, kiu devis okazi la sekvan tagon. kaj spite la ripetitajn avertojn de Jesuo, ke ili al neniu diru pri li, “ĝis kiam la Patra horo alvenu”, ili daŭrigis kviete disvastigi la novaĵojn, laŭ kiuj ili estis trovintaj la liberiganton. ĉiu el ili konfide ekspektis, ke Jesuo inaŭguru sian ekon en mesia aŭtoritato dum la okazonta geedziĝo en Kana, kaj ke li faru tion kun granda potenco kaj sublima majesto. Ili memoris kion estis dirinta al ili pri la fenomenoj akompanantaj lian bapton, kaj ili kredis, ke lia futura vivsinsekvo estus markitaj per kreskantaj manifestadoj de supernaturaj mirindaĵoj kaj miraklaj demonstroj. konsekvence la tuta kamparo pretiĝis kunveni en Kana por la geedziĝo de Naomi kaj Joab, la filo de Natano.

De jaroj Maria ne estis tiel ĝoja. ŝi vojaĝis al Kana en la spiritostato de patrino-reĝino dumvoje por vidi la kronadon de sia filo. De li estis dektrijara la Jesua familio kaj liaj amikoj ne estis lin vidintaj tiel senzorga kaj feliĉa, tiel pensema kaj komprenema pri la aspiroj kaj deziroj de liaj asociitoj, tiel kortuŝe simpatia. Pro tio ili ĉiuj flustris unuj al aliaj, en intima rondo, scivolante kio estis okazonta. Kion tiu stranga persono estis baldaŭ faronta? Kiel li inaŭgurus la gloron de la venonta regno? Kaj ili ĉiuj estis superekscititaj per la penso, ke ili estus ĉeestitaj por vidi la revelacion de potenco kaj povo de la Israela Dio.

4. EDZIĜO EN KANA

Tagmeze la merkredon preskaŭ mil gastoj estis alvenintaj en Kana, pli ol kvar fojoj la nombro de invititoj por la geedziĝofesto. Estis Juda kutimo celebri geedziĝojn merkredon, kaj la invitoj estis unu monato antaŭsenditaj. Matene kaj fruposttagmeze tio prezentiĝis pli kiel publika kunveno por Jesuo ol kiel geedziĝo. ĉiu deziris saluti tiun preskaŭ-faman Galileanon, kaj li montriĝis tre kora al ĉiuj, junaj kaj maljunaj, Judoj kaj Nejudoj. Kaj ĉiu ĝojis kiam li konsentis konduki la preparan edziĝan procesion.

Nun Jesuo plene mem-konsciis pri sia homa ekzisto, sia dia pre-ekzisto, kaj pri la statuso de siaj kombinataj aŭ unuiĝataj, homa kaj dia naturoj. ĉiumomente li povis per perfekta ekvilibro leĝigi la homan rolon aŭ tuje preni sur sin la personajn prerogativojn de la dia naturo.

Dum la tago pasis for, Jesuo pli kaj pli konsciiĝis, ke la geuloj atendis de li la plenumadon de ia ajn miraklo. Pli speciale li ekrimarkis, ke lia familio kaj liaj ses Disĉiploj-apostoloj atendis, ke li konvene anoncu sian venontan regnon per ia ajn frapa kaj supernatura manifestado.

Frupostagmeze Maria alvokis Jakobon, kaj kune aŭdaciĝis iri al Jesuo por demandi, ĉu li akceptus ilin en sia konfidenco kaj ampleksus la informon ĝis diri al ili kiam kaj kie en la kadro de la edziĝaj ceremonioj li estis planizinta sin manifesti kiel la “supernatura unu.” ĵus kiam ili parolis pri tiuj aferoj al Jesuo, ili vidis; ke ili vekis lian partikularan indignon. Li diris nur: “Se vi amas min, tiam volu atendi kun mi dum mi estas atendanta la volon de mia Patro en la ĉielo” Sed la elokventeco de lia riproĉo estis videbla sur lia vizaĝo.

Tiu klopodo de lia patrino grande trompis la esperojn de la homa Jesuo, kaj li estis multe elrevigita pro sia reago al ŝia sugesta propono permesi al si la kapricon de iu ajn ekstera demonstro de sia dieco. Estis unu el gravaj aĵoj, kiun li estis decidinta ne fari kiam tiel ĵuse li estis sola en la montetoj. Dum pluraj horoj Maria estis deprimita. ŝi diris al Jakobo: “Mi ne povas lin kompreni; Kion signifas ĉio tio? ĉu estas neniu fino en lia stranga konduto?” Dum Jakobo kaj Jude provis konsoli sian patrinon, Jesuo izoliĝis dum unu horo. Sed li revenis al la kunveno kaj estis denove gajvigla kaj ĝoja.

La edziĝo okazis en ekspekta silento, sed la tuta ceremonio estis finita kaj neniu movo, neniu vorto de la honorgasto. Tiam estis flustrita, ke la ĉarpentisto kaj ŝipkonstruisto, anoncita de Johano kiel “la liberiganto” montrus sian povon dum la vesperaj festoj, eble dum la edziĝa vespermanĝo. Sed ĉiu ajn atendo de tia demonstro estis efike foririgita el la mensoj de liaj ses disĉiploj-apostoloj kiam li kunvenigis ilin ĝuste antaŭ la edziĝa vespermanĝo, kaj tre serioze diris: “Ne kredu, ke mi venu tien por plenumi ian mirindaĵon por kontentigi la scivolemulojn, aŭ por konvinki la dubemulojn. Pli ĝuste ni estas tie por atendi la volon de nia Patro, kiu estas en la ĉielo.” Sed kiam Maria kaj la aliaj vidis lin en konsultado kun liaj asociitoj, ili estis plene persvaditaj en siaj propraj mensoj, ke eksterordinara io estis okazonta. Kaj ĉiuj ili sidiĝis por ĝui la edziĝan vespermanĝon kaj vesperon de festa bonkompanio.

La novedza patro estis provizinta abundon da vino por ĉiuj gastoj anoncitaj por la edziĝa festo, sed kiel li estus povinta scii, ke la edziĝo de lia filo iĝus evento tiel proksime asociita kun la ekspektita manifestado de Jesuo kiel Mesia liberiganto? Li estis ravita havi la honoron nombri la renoma Galileano inter siaj gastoj, sed antaŭ la fino de la edziĝa vespermanĝo, la servantoj alportis al li la embarasan novaĵon, laŭ kiu mankis vino. Kiam la formala vespermanĝo finis kaj la gastoj pasumis en la ĝardeno, la novedza patrino konfidis al Maria, ke la provizo da vino estis elĉerpita. Kaj plenkonfide Maria diris: “Ne maltrankviliĝu, mi tuj parolos al mia filo, li nin helpos.” Kaj tiel ŝi aŭdacis paroli malgraŭ la riproĉo nur kelkaj horoj antaŭe.

Dum periodo de multaj jaroj, Maria ĉiam sin turnis al Jesuo pro helpo en ĉiu krizo de la hejma vivo en Nazareto, tiel ke estis nur nature por ŝi pensi al li tiumomente. Sed tiu ambicia patrino ankoraŭ aliajn motivojn havis por voki sian filon en tiu okazo. Jesuo starigis sola en angulo de la ĝardeno, kaj lia patrino alproksimiĝis al li, dirante, “Mia filo, ili ne plu havas vinon.” Kaj Jesuo respondis, “Mia bona virino, ĉu tio koncernas min?” Diris Maria, “Sed mi kredas via horo estas alvenita; ĉu vi ne povas helpi nin? Jesuo replikis: “Denove mi deklaras, ke mi ne venis por tiamaniere agi. Kial vi ankoraŭ min malaranĝas pri tiuj aferoj? Kaj tiam, eksplodante en larmoj, Maria petegis lin, “Sed, mia filo, mi promesis al ili, ke vi nin helpos; ĉu vi ne volas, mi petas, fari ion por mi? Kaj tiam parolis Jesuo: “Virino, kial vi faras tiajn promesojn? Ministru ne denove fari tion. Ni devas en ĉiuj aĵoj plenumi la volon de la ĉiela Patro.”

Maria, la Jesua patrino estis premegita; ŝi estis senkonsciigita. Dum ŝi staris senmova antaŭ li, kun larmoj fluantaj sur ŝia vizaĝo, la homa koro de Jesuo estis superŝutita de kompato por la virino, kiu estis naskinta lin en sia karno; kaj kliniĝante antaŭen, li tenere metis sian manon sur ŝian kapon, dirante: “Nu, nu, panjo Maria, ne ĉagrenu pro miaj ŝajne severaj diroj. ĉu multfoje mi ne diris al vi, ke mi devas nur plenumi la volon de mia ĉiela Patro? Kiel multe ĝoje mi farus tion, kion vi petas al mi, se tio estus parto de la Patra volo” kaj Jesuo ĉesis senparole, li hezitis. Maria ŝajnis senti, ke io okazis. ŝi neatendite starigis kaj ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ la Jesua kolo, kisis lin, kaj kuregis en la servistejon dirante, “Kion ajn mia filo diras, faru tion.” Sed Jesuo diris nenion. Li nun komprenis, ke li jam trodiris - aŭ pli ĝuste trodezirante pensis.

Maria ĝojege dancis. ŝi ne sciis kiel la vino estus produkita, sed ŝi certe kredis, ke ŝi estis fine persvadinta sian unuenaskitan filon aserti sian aŭtoritaton, aŭdaci sin montri kaj reklamacii sian statuson kaj elmontri sian mesian povon . Kaj kaŭze de la ĉeesto kaj asocio de iuj universaj potencoj kaj personecoj, pri kiuj ĉiuj estis plene sensciaj, ŝi ne estis elrevigota. La vino, kiun Maria kaj Jesuo, la Dio-homo, home kaj simpatie deziris, estis survoje.

Estis atingeblaj ses ŝtonaj terkruĉoj, plenigitaj kun akvo, entenanta ĉirkaŭ po cent litrojn. Tiu akvo estis destinita por posta uzo dum la finaj puriĝaj ceremonioj de la edziĝa celebrado. La agitado de la servantoj ĉirkaŭ tiuj grandegaj ŝtonaj ujoj, sub la multokupa direktado de lia patrino, altiris la atenton de Jesuo, kaj alproksimiĝante, li observis, ke ili plenkruĉe ĉerpis vinon el ili.

Estis grade, ke eklumis al Jesuo kio estis okazinta. El ĉiuj personoj ĉeestantaj en la edziĝa festo de Kana, Jesuo estis la plej surprizita. La aliaj priatendis, ke li faru mirindaĵon, sed tio estis ĝuste kion li estis celinta ne fari. Tiam la Homa Filo memoris la averton de sia Personecigata Pensa Ĝustiganto en la montetoj. Li memoris kiel la Ĝustiganto avertis lin pri la nekapablo de iu ajn potenco aŭ personeco senigi lin de la kreinta prerogativo vidalvide al la tempo. Por tiu okazo povaj transformatoroj, mezvojuloj kaj ĉiuj aliaj necesaj personecoj estis kunigitaj apud la akvo kaj aliaj utilaj elementoj, kaj fronte al la esprimita deziro de la Universa Kreinto Suvereno, estis neniu problemevito por la tuja apero de vino. Kaj tiu cirkonstanco estis duoble certigita ekde kiam la Personecigata Ĝustiganto estis sciiginta, ke la realigado de la Fila deziro estis neniel opona al la Patra volo.

Sed tio estis neniel miraklo. Neniu leĝo estis modifita, nuligita aŭ eĉ transcendita. Nenio okazis krom la tempa nuligo en asocio kun la ĉiela kunmetado de kemiaj elementoj necesaj por la ellaborado de la vino. En Kana por tiu okazo la agantoj de la Kreinto faris vinon ĝuste kiel ili faras per la ordinaraj procezoj, escepte, ke ili agis sendepende de la tempo kaj helpe de la interveno de superhomaj rimedoj por la spaca kunmetado de la necesaj kemiaj ingrediencoj.

Krome evidentis, ke la plenumado de tiu supozata miraklo ne estis mala al la volo de la Paradiza Patro, alie ĝi ne estus okazinta, ĉar Jesuo estis jam sin submetinta pri ĉiuj aĵoj al la Patra volo.

Kiam la servantoj ĉerpis tiun novan vinon kaj alportis ĝin al la honorknabo, “festreganto,” kaj kiam li estis gustuminta ĝin, li vokis la novedzon, dirante: “Kutimas alporti unue la bonan vinon, kaj, kiam la gastoj estas bone trinkintaj, servi tiam la malsuperan frukton de la vinberujo, sed vi konservis la pli bonan vinon ĝis la fino de la festo.”

Maria kaj la disĉiploj de Jesuo estis grande ĝojigitaj pro la supozata miraklo, kiun ili opiniis, Jesuo estis intence farinta, sed Jesuo retiriĝis en ŝirmitan angulon de la ĝardeno kaj komenciĝis en serioza pripenso dum kelkaj mallongaj momentoj. Li fine decidis, ke pro la cirkonstancoj la epizodo okazis transe de lia persona kontrolo, kaj ne estanta malfavora al lia Patra volo, estis do neevitebla. Kiam li revenis al la geuloj, ili timrespekte rigardis lin. ĉiuj konsideris lin kiel la Mesion. Sed Jesuo estis dolore embarasita, ĉar li sciis, ke ili kredis je li nur kaŭze de la nekutima cirkonstanco, de kiu ili senatente ĵus atestis. Denove Jesuo retiriĝis kelkiam sur la domterasan tegmenton, kie li povis pensi pri ĉiu tiu afero.

Jesuo nun plene komprenis, ke li konstante devis esti singardema pro timo, ke lia indulgo simpatie aŭ kompate responsiĝu pri ripetitaj epizodoj de tiu speco. Tamen, multaj similaj eventoj okazis antaŭ ol la Homa Filo estis forlasinta sian mortemula vivon en la karno.

5. REVENO EN KAPERNAUMON

Kvankam multaj gastoj restis en Kana dum la tuta semajno de edziĝaj festoj, Jesuo kun liaj nove elektataj disĉiploj-apostoloj - Jakobo, Johano, Andreo, Petro, Filipo kaj Natanaelo - foriris fruege la sekvan matenon al Kapernaumo sen adiaŭi neniun. La Jesua familio kaj ĉiuj liaj amikoj de Kana estis tre afliktitaj ĉar li tiel subite ilin forlasis, kaj Jude, la plej juna frato de Jesuo, ekserĉadis lin. Jesuo kaj liaj apostoloj rekte iris al la hejmo de Zebedeo en Betsaida. Dum tiu irado Jesuo parolis pri multaj gravaj aferoj de la venonta regno kun siaj nove elektataj asociitoj, kaj aparte avertis ilin fari neniun mencion pri la transformado de la akvo en vino. Li ankaŭ avizis al ili eviti la urbojn Seforon kaj Tiberiadon dum ilia futura laboro.

Post la vespermanĝo en tiu hejmo de Zebedeo kaj Salomea, ili tenis unu el la plej gravaj konferencoj de la tera kariero de Jesuo. Nur la ses apostoloj ĉeestis dum tiu kunveno; Jude alvenis kiam ili estis separiĝontaj. Tiuj ses elektataj viroj vojaĝis de Kana ĝis Betsaida, marŝante kvazaŭ ili flugis. Ili atendante vivis kaj entuziasmiĝis per la penso, ke ili estis elektataj kiel proksimaj asociitoj de la Homa Filo. Sed kiam Jesuo klarigis al ili kiu li estis, kion devis esti sia tera misio kaj kiel ĝi eble finus, ili estis stuporigitaj. Ili ne komprenis kion li diris al ili. Senvoĉe ili estis. Eĉ Petro estis neesprimeble premrompita. Sole la profunda pensulo Andreo riskis replikon pri la konsilaj paroloj de Jesuo. Kiam Jesuo perceptis, ke ili ne komprenis lian mesaĝon, kiam li vidis, ke iliaj ideoj pri la Juda Mesio estis tiel komplete kristaligitaj, li sendis ilin sin malstreĉi dum li marŝis kaj diskutadis kun sia frato Jude. Antaŭ adiaŭi Jesuon,Jude diris kun multe da sento: “Mia patro-frato, Mi neniam estas kompren- inta vin. Mi ne certe scias, ĉu vi estas tiu, pi kiu mia patrino instruis al ni kaj mi ne plene komprenas la venontan regnon, sed mi scias, ke vi estas potenca homo de Dio. Mi aŭdis la voĉon en la Jordano kaj mi kredas je vi, kiu ajn vi estu.” Post tiuj paroloj, li foriris, hejmeniranta al Magdala.

Tiun nokton, Jesuo ne dormis. Sin ŝirminte per liaj noktaj kovriloj, li sidiĝis borde de la lago por pripensi, pripensi ĝis la aŭroro de la sekvanta tago. Dum la longaj horoj de tiu medita nokto Jesuo sukcesis klare kompreni, ke li neniam povus elturniĝi por ke liaj adeptoj lin vidu en alia ajn aspekto, ol kiel la longe-atendita Mesio. Fine, li rekonis, ke estis neniu rimedo por lanĉi sian regnan mesaĝon, escepte laŭ la plenumado de la Johana antaŭdiraĵo kaj kiel tiu, kiun la Judoj atendis. Sume, kvankam li ne estis la Davida tipo de Mesio, li estis vere la plenumado de la profetaj diroj de la plej spirite mensigitaj el la malnovaj aŭguristoj. Neniam denove li plene neis, ke li estu la Mesio. Li decidis forlasi la finan solvon de tiu kompleksa situacio al la supera volo de la Patro.

La postan matenon Jesuo reiri kun siaj amikoj por la matenmanĝo, sed estis senentuziasma grupo. Li kunparolis kun ili, kaj fine de la manĝo kunvenigis ilin ĉirkaŭ li, kaj diris: “Estas la volo de mia Patro, ke ni atendu ĉi-proksime kelkiam. Vi aŭdis Johanon diranta, ke li venis por prepari la vojon por la regno; konvenas do, ke ni atendu la finfaron de la Johana prediko. Kiam la antaŭiranto de la Homa Filo estos fininta sian laboron, ni komencos proklami la bonan novaĵon de la regno.” Li direktis siajn apostolojn reiri al iliaj retoj, dum li pretiĝis iri kun Zebedeo en la ŝipkonstruejon, promesante vidi ilin la sekvantan tagon en la sinagogo, kie li devis paroli, kaj rendevuante al ili por konferenco tiun sabaton postagmeze.

6. EVENTOJ DE SABATA TAGO

Sabaton, la 2-an de Marto, 26 p.K., La unua apero de Jesuo post lia bapto okazis en la Kapernauma sinagogo. La sinagogo estis homplenplena. La historio pri la bapto en la Jordano estis nun pliigita per la freŝaj novaĵoj de Kana pri la akvo kaj vino. Jesuo donis honorajn seĝojn al siaj ses apostoloj, kaj li sidigis kun ili siajn samsangecajn fratojn, Jakobon kaj Jude. Lia patrino revenita al Kapernaumo kun Jakobo la antaŭan vesperon, ankaŭ ĉeestis, sidanta en la virina sekcio de la sinagogo. La tuta aŭskultantaro estis streĉita. Ili ekspektis vidi iun eksterordinaran manifestadon de supernatura povo, kiu estus konvena atesto de la naturo kaj aŭtoritato de tiu, kiu estis parolonta al ili tiun tagon. Sed ili estis senrevigontaj.

Kiam Jesuo stariĝis, la sinagogĉefo prezentis la Skribaĵan rulvolvaĵon al li, kaj li legis el la profeto Jesaja: “Tiele diras la Sinjoro: ‘La ĉielo estas mia trono, kaj la tero estas mia pied- banketo. Kie estas la domo, kiun vi konstruis por mi? Kaj kie estas la loko por mia loĝejo? ĉiujn tiujn aĵojn miaj manoj faris,’ diras la Sinjoro. ‘Sed nur tiun homon mi rigardos, kiu estas malriĉa kaj spirite pentema, kaj tremas pro mia voĉo.’ Aŭskultu la vorton de la Sinjoro, vi kiuj tremas kaj timas: ‘Viaj fratoj malamis kaj malakceptis vin kaŭze de mia nomo.’ Sed estu la Sinjoro glorigata. Li aperos al vi en ĝojo kaj ĉiuj aliaj hontos. Urba voĉo, templa voĉo, voĉo de la Sinjoro diras: Antaŭol ŝi eksentu akuŝodolorojn, ŝi naskis; antaŭ ol venu al ŝi la akuŝigaj suferoj, ŝi elfaligis homan infanon.’ Kiu aŭdis ion similan? ĉu la tero produktos en unu tago? ĉu povas naskiĝi nacio per unu fojo? ĉar tiel diras la Sinjoro: ‘Jen mi fluigos pacon kiel riveron, kaj eĉ la gloro de la Nejudoj disverŝos kiel torento. Kiel iu, kiun konsolas lia patrino, tiel mi vin konsolos; kaj vi estos konsolataj eĉ en Jerusalemo. Kaj kiam vi vidos tiujn aĵojn, ĝojos via koro.”

Kiam li estis fininta tiun legadon, Jesuo transdonis la rulvolvaĵon al ĝia gardisto. Antaŭ sidiĝi, li simple diris: “Paciencu kaj vi vidos la gloron de Dio; tiel estos por ĉiuj, kiuj atendos kun mi, kaj tiel lernos fari la volon de mia Patro, kiu estas en ĉielo.” Kaj la geuloj rehejmeniris, sin demandante kion signifis ĉio tio.

Tiun posttajmezon Jesuo kaj liaj apostoloj, kun Jakobo kaj Jude, boateniris, laŭiris la strandon sur iomete da distanco, kaj ankris, dum li parolis al ili pri la venonta regno. Kaj li pli bone komprenis lin ol dum la nokto de la antaŭa ĵaŭdo.

Jesuo instrukciis ilin repreni ilian kutiman laboron ĝis “la horo de la regno alvenu.” Kaj por ilin kuraĝigi, li donis ekzemplon, irante denove regule labori en la ŝipkonstruejon. Klarigante, ke ĉiun vesperon ili pasigus tri horojn por studi kaj prepari sian futuran laboron, Jesuo ankoraŭ diris: “ĉiuj ĉi-proksime ni restos ĝis la Patro ordonu al mi vin voki. ĉiu el vi devas nun reveni al sia kutima laboro kvazaŭ nenio estas okazinta. Parolu al neniu pri mi kaj memoru, ke mia regno ne estas brue kaj prestiĝe venonta, sed pli ĝuste dank’al la granda ŝanĝo, kiun mia Patro estos forĝinta en viaj koroj kaj en la koroj de tiuj, kiuj estis vokitaj por reiri kun vi en la konsilioj de la regno. Vi estas nun miaj amikoj; Mi havas konfidon en vi kaj mi amas vin. Vi estas baldaŭ iĝontaj miaj personaj asociitoj. Paciencu, estus mildaj, ĉiam obeu al la Patra volo. Pretiĝu por la voko de la regno. Dum vi spertos grandan ĝojon en la servado de mia Patro, vi devus ankaŭ estis pretaj por aflikto, ĉar mi avertas vin, ke estos nur tra multaj malfeliĉoj, ke multnombraj eniros en la regnon. Sed tiuj kiuj estos trovintaj la regnon, estos plene ĝojaj, ili estos nomitaj la beatuloj de la tuta tero. Sed ne nutru malverajn esperojn; la mondo stumblos pro miaj paroloj. Eĉ vi, miaj amikoj, ne plene perceptas, kion mi eksponas al viaj konfuzataj mensoj. Ne miskomprenu; ni estas laborontaj por gereracio, kiu serĉas signojn. Ili petulos mirindaĵajn plenumadojn kiel pruvo, ke mi estas sendita de mia Patro, kaj ili estos malrapidaj por rekoni en la revelacio de la amo de mia Patro la akreditaĵon de mia misio.”

Tiun vesperon, kiam ili estis revenitaj teren, antaŭ separiĝi, Jesuo starante ĉe la akvo- bordo preĝis: “Mia Patro, mi dankas vin pro tiuj malgranduloj, kiuj jam kredas malgraŭ siaj duboj. Kaj por ilia bono mi tenas min flanke laŭ via volo. Kaj nun povu ili lerni esti unu, kiel ni estas unu.”

7. KVAR INSTRUAJ MONATOJ

Dum kvar longaj monatoj - Marto, Aprilo, Majo kaj Junio - tiu atenda restado daŭrigis; Jesuo tenis pli ol cent longajn kaj seriozajn sed ankaŭ bonhumorajn kaj ĝojajn sesiojn kun tiuj ses asociitoj kaj sia propra frato jakobo. Pro malsano en liafamilio, Jude malofte povis ĉeesti iujn kunvenojn. Jakobo, Jesua frato, ne perdis konfidon en li, sed dum tiuj monatoj de prokrasto kaj neagemo, Maria preskaŭ malesperis pri sia filo. ŝia fido, levita al tiaj altoj en Kana, nun sinkis al novaj malsuperaj niveloj. ŝi povis nur sin helpi per sia tiel ofte-ripetita ekkrio: “Mi ne povas lin kompreni, nek kion ĉio tio signifas.” Sed la Jakoba edzino multe faris por subteni la kuraĝon de Maria.

Dum tiuj kvar monatoj tiuj sep kredantoj, inter kiuj unu estis lia frato en la karno, faris pli bonan konon kun Jesuo. Ili kutimiĝis al la ideo vivi kun tiu Dio-homo. Ili nomis lin Rabbi, kaj lernis ne timi lin. Jesuo posedis tiun senkomparan gracon de personeco, kiu ebligis, ke li vivu inter ili, kaj ili ne estu konsternitaj pro lia dieco. Ili trovis, ke tio estis reale facila esti “amikoj de Dio,” Dio enkorpiĝinta en la simileco de la mortemula karno. Tiu atenda tempo severe suferigis la tutan grupon de kredantoj. Neniom, absolute neniom miraklo okazis. Tagon post tago ili zorgis pri siaj ordinaraj laboroj, dum nokto post nokto ili sidiĝis al la piedoj de Jesuo. Kaj ili estis kune unuigitaj per lia senkompara personeco kaj per la graciaj paroloj, kiujn li disdonis al ili vesperon post vespero.

Tiu atenda kaj instrua periodo estis aparte malfacila por Simono Petro. Multfoje li serĉis persvadi Jesuon sin ĵeti en la prediko pri la regno en Galileo, dum Johano daŭrigis prediki en Judeo. Sed la Jesua respondo al Patro ĉiam estis: “Paciencu, Simono, progresu. Ni ne estos tro pretaj kiam vokos la Patro.” Kaj iafoje Andreo trankviligis Petron per siaj pli oportunaj kaj filozofiaj konsiloj. Andreo estis grandege impresita pro la homa senafekta naturo de Jesuo. Li neniam lacigis kontempli kiel iu, kiu vivis tiel proksime al Dio, povis esti tiel amika kaj komplezema rilate al homoj.

Dum tiu tuta periodo Jesuo nur dufoje parolis en la sinagogo. ĉirkaŭ la fino de tiuj kelkaj atendaj semajnoj, la komentoj pri lia bapto kaj la vino de Kana estis komencintaj kvietiĝi. Kaj Jesuo atentis, ke ne plu okazu ŝajnaj mirakloj dum tiu tempo. Sed eĉ se ili vivis tiel kviete en Betsaida, onidiroj pri la strangaj agoj de Jesuo estis transdiritaj al Herodo Antipaso, kiu siavice sendis spionojn por certiĝi pri kio temis. Sed Herodo estis pli koncernita pri la Johanaj predikoj. Li decidis ne molesti Jesuon, kies laboro daŭrigis tiel trankvile en Kapernaumo.

Dum tiu atenda tempo Jesuo klopodis instrui siajn asociitojn pri la sinteno, kiun ili devus adopti kontraŭ la diverpecaj religiaj grupoj kaj politikaj partioj de Palestino. Jesuaj diroj ĉiam estis: “Ni serĉas ĉiujn ilin gajni, sed ni apartenas al neniu el ili.”

Ambaŭ Skribistoj kaj Rabbis estis nomitaj Fariseoj. Ili parolis pri ili mem kiel “asociitoj.” En multaj kampoj ili estis la progresema grupo inter la Judoj, kiu adoptis multajn instruojn ne klare trovitaj en la Hebreaj Skribaĵoj, kiel la resurekto de la mortintoj, doktrino nur menciita de malfrua profeto, Danielo.

La Sadukea grupo konsistis en la pastraro kaj iuj riĉaj Judoj. Ili ne estis tiel striktaj pri la detaloj en la aplikado de la leĝo. La Fariseoj kaj Sadukeoj estis reale partioj, prefere ol sektoj.

La Esenoj estis vere religia sekto, originanta el la Makabea ribelo, kies postuloj estis laŭ iuj aspektoj pli severaj ol tiuj de la Fariseoj. Ili estis adoptintaj multajn Persiajn kredojn kaj praktikojn, vivis kiel frataro en monaĥejoj, sin detenis el la edziĝo, kajhavis ĉiujn komune aĵojn. Ili spezialiĝis en la instruo pri la anĝeloj.

La Zelotoj estis grupo de intense patriataj Judoj. Ili defendis tezon, laŭ kiu iu ajn metodo estis pravigita en la lukto por nuligi la servutecon kontraŭ la Romiana jugo.

La Herodianoj estis pure politika partio, kiu proponis la emancipadon el la rekta Romana leĝo per resurtronigo de la Herodia dinastio.

Meze de la Palestino vivis la Samaritanoj kun kiuj “la Judoj ne traktis,” kvankam ili havu multajn similajn vidpunktojn pri la Judaj instruoj.

Multaj el tiuj partioj kaj sektoj, inkluzivante la pli malgranda Nazirea frataro, kredis je la estonta veno de la Mesio. ĉiuj atendis la nacian liberiganton. Sed Jesuo tre klere certigis, ke li kaj liaj disĉiploj ne sin aliancus al iu ajn el tiuj pensaj aŭ praktikaj spertoj. Filo de la Homo estis nek Nazireo nek Eseno.

Kvankam, kiel Johano, Jesuo pli malfrue invitis la apostolojn foriri por prediki la evangelion kaj instrui la kredantojn, li insistis pri la “bona novaĵo de la ĉiela regno.” Li neelĉerpeble faris bone kompreni siajn asociitoj, ke ili devis “elmontri amo, kompato kaj simpatio.” Li frue instruis siajn adeptojn, ke la ĉiela regno estis spirita sperto koncernanta la intronigon de Dio en la homaj koroj.

Dum tiam ili prokrastis antaŭ komenci ilian publikan predikadon, Jesuo kaj la sepuloj pasigis du vesperojn po semajne en la sinagogo por studi la Hebreajn Skribaĵojn. Pli malfrue, post kelkaj jaroj de publika intensa laboro, la apostoloj retrospektive konsideris tiuj kvar monatoj kiel la plej valoraj kaj profitaj en la tuta asocio kun la Mastro. Jesuo instruis al tiuj homoj ĉion, kion ili povis asimili. Li ne eraris troinstrui ilin. Li ne precipitis ilin en la konfuzon per vereca prezentado tro fora de ilia komprenkapablo.

8. PREDIKO PRI LA REGNO

La Sabaton 22-an de Junio, nelonge antaŭ ol ili foriru por ilia unua predikrondvojaĝo kaj ĉirkaŭ dek tagoj post la Johana enprizonigo, Jesuo okupis la sinagogan predikejon por la dua fojo de la alveno de siaj apostoloj en Kapernaumon.

Kelkajn tagojn antaŭ tiu prediko pri “La Regno,” Jesuo laboris en la ŝipfabrikejo kiam Petro alportis al li la novaĵon pri la Johana aresto. Jesuo demetis siajn ilojn ankoraŭ unu fojon, formetis sian antaŭtukon, kaj diris al Petro: “La Patra horo estas alvenita. Pretiĝu por proklami la evangelion de la regno.”

Tiun mardon, la 18-an de Junio, 26 p.K, Jesuo faris sian lastan laboron ĉe la ĉarpentista stablo . Petro kuregis el la metiejo, kaj meze de la posttagmezo li estis kunveniginta ĉiujn siajn asociitojn, kaj forlasante ilin en bosko borde de la lago, li ekserĉadis Jesuon. Sed li ne trovis lin, ĉar la Mastro estis irinta en alian boskon por preĝi. Kaj ili ne vidis lin antaŭ malfrue en la vespero kiam li revenis al la domo de Zebedeo kaj petis nutraĵon. La sekvan tagon, li sendis sian fraton Jakobon por peti la privilegion paroli en la sinagogo la venontan sabatan. Kaj la sinagoga ĉefo estis tre kontenta, ke Jesuo volu denove kondukti la diservon.

Antaŭ ol Jesuo diris tiun memorindan predikon pri la regno de Dio, la unua videbla klopodo de sia publika kariero, li legis el la Skribaĵoj tiujn ekstraktojn: “Vi estos por mi regno de pastroj, sankta popolo. Javeo estas nia juĝanto, Javeo estas nia leĝodonanto, Javeo estas nia reĝo, li savos nin. Javeo estas mia regno kaj mia Dio. Li estas granda reĝo sur la tuta tero. Amema-afableco estas sur Israelio en tiu regno. Estu benita la gloro de la Sinjoro ĉar li estas nia reĝo.”

Kiam li finis legi, Jesuo diris:

“Mi venis proklami la estigadon de la Patra regno. Kaj tiu regno inkluzivos la adorantajn animojn de la Judoj kaj la Nejudoj, riĉaj kaj malriĉaj, liberaj kaj sklavaj, ĉar mia Patro donas la preferon al neniu; lia amo kaj lia mizerikordo estas por ĉiuj.

“La ĉiela Patro sendas sian spiriton loĝi la homajn mensojn, kaj kiam mi estos fininta mian laboron sur tero, same estos la Vera Spirito elverŝita sur ĉian karnon. Kaj la spirito de mia Patro kaj la Vera Spirito estigos vin en la venonta regno de spirita kompreno kaj dia rekteco. Mia regno ne estas de tiu mondo. La Homa Filo ne konduktos armeojn al la batalo por la estigo de povtrono aŭ regno de monda gloro. Kiam mia regno estos alvenanta, vi konos la Homan Filon kiel Pacprinco, la revelacio de la eterna Patro. La infanoj de tiu mondo luktas por la estigado kaj plilarĝigado de la regnoj de tiu mondo, sed miaj disĉiploj eniros en la ĉiela regno dank’al siaj moralaj decidoj kaj siaj spiritaj venkoj; kaj kiam ili estos eniritaj, ili trovos ĝojon, rektecon kaj eternan vivon.

“Tiuj kiuj unue serĉas eniri en la regno, tiam ekpenante akiri karakteran noblecon kiel tiu de mia Patro, baldaŭ posedos ĉion, kio estas necesa. Sed mi diras al vi tute sincere: Krom se vi serĉas eniri en la regno per la fido kaj konfidema dependenco de malgranda infano, vi neniel gajnos vian akcepton

“Ne estu trompitaj de tiuj, kiuj venas kaj diras tie ĉi estas la regno aŭ tie estas la regno, ĉar la regno de mia Patro ne koncernas la videblajn kaj materiajn aĵojn. Kaj nun tiu regno estas jam inter vi, ĉar kie la Dia spirito instruas, tie reale estas la ĉiela regno. Kaj tiu regno de Dio estas rekteco, paco, kaj ĝojo en la sankta spirito.

“Johano ja baptas vin en signo de pentado kaj por la pardono de viaj pekoj, sed kiam vi eniros en la ĉiela regno, vi estos baptitaj per la sankta spirito.

“En la regno de mia Patro, estas nek Judoj nek aligentuloj, nur tiuj kiuj serĉas perfektecon per servado, ĉar mi deklaras, ke kiu volas esti granda en la regno de mia Patro devas unue iĝi la servanto de ĉiuj. Se vi estas libervolaj por servi viajn samulojn, vi kunsidos kun mi en mia regno, kiel same mi kunsidos baldaŭ kun mia Patro en lia regno, ĉar mi servas en la simileco de la kreitaĵo.

“Tiu nova regno estas kiel semo kreskanta en la bona grundo de kampo. Gi ne atingas plenan frukton rapide. Estas tempa intervalo inter la estigo de la regno en la homa animo kaj la horo kiam la regno maturigas la plenan frukton de senĉesa rekteco kaj eterna savo.

“Kaj tiu regno, kiun mi priskribas al vi ne estas reĝado de povo kaj abundo. La ĉiela regno ne estas afero de viando aŭ trinkaĵo sed pli ĝuste vivo de progresarekteco kaj kreskanta ĝojo en la perfektiĝanta servado de mia Patro kiu estas en la ĉielo. ĉar ĉu la Patro ne diris pri siaj mondaj infanoj: ‘Estas mia volo, ke fine ili iĝu perfektaj kiel mi mem estas perfekta.’

“Mi estas venita prediki la ĝojan novaĵon de la regno. Mi ne estas venita por almeti al la pezaj ŝarĝoj de tiuj, kiuj volus eniri en tiun regnon. Mi proklamas la novan kaj pli bonan vojon, kaj tiuj kiuj kapablas eniri en la venontan regnon ĝuos la dian ripozon. Kaj kion ajn tio kostos al vi en la aĵoj de la mondo, kian ajn prezo vi pagos por eniri en la ĉielan regnon, vi ricevos multfoje pli da ĝojo kaj spirita progreso en tiu mondo, kaj en la venonta erao la eternan vivon.

“La eniro en la Patran regnon ne kalkulas kun funkciantaj armeoj, kun renversigitaj regnoj de tiu mondo, nek kun la rompiĝo de kaptitaj jugoj. La ĉiela regno estas atingebla; ĉiuj kiuj eniras tien, tie trovos abundan liberecon kaj ĝojan saviĝon.

“Tiu regno estas eterna superregado. Tiuj kiuj eniras en la regnon supreniros al mia Patro; ili certe atingos la dekstran manon de lia gloro en Paradizo. Kaj ĉiuj kiuj eniras en la ĉielan regnon iĝos filoj de Dio, kaj dum la venonta erao tiel ili supreniros al la Patro. Kaj mi ne venis por voki la supozatajn justulojn sed la pekulojn kaj ĉiujn, kiuj malsatas kaj soifas pri la rekteco de dia perfekteco.

“Johano venis prediki la pentadon kaj vin prepari por la regno; nun mi venas proklami, ke la fido, la donaco de Dio, estas la prezo de la eniro en la ĉielan regnon. Se vi kredus, ke mia Patro amas vin per infinita amo, tiam vi estus en la regno de Dio.”

Kiam li estis tiel parolinta, li sidiĝis. ĉiuj kiuj aŭdis lin estis konsternitaj de liaj paroladoj. Liaj disĉiploj miris. Sed la popolo ne estis preparita por ricevi la bonan novaĵon el la buŝo de tiu Dio-homo. ĉirkaŭ unu triono el liaj aŭskultantoj kredis la mesaĝon, eĉ se ili ne povis plene kompreni.ĝin; ĉirkaŭ unu triono sin preparis en ĝia koro malakcepti tian pure spiritan koncepton de la atendata regno, dum la cetero unu triono ne povis kompreni lian instruon, multaj vere kredantaj, ke li “estis ekster li mem.”