Kajero 136084

Bapto kaj la kvardek tagoj

JESUO komencis sian publikan mision dum la kulmino de la popola intereso pri la Johana prediko, kaj kiam la Juda popolo de Palestino senpacience atendis la aperon de la Mesio. Estis granda kontrasto inter Johano kaj Jesuo. Johano estis pasia kaj serioza laboristo, dum Jesuo estis kvieta kaj feliĉa. Malofte dum lia tuta vivo li hastis. Jesuo estis kuraĝiga konsolado por la mondo, por tiel diri ekzemplo; Johano estis apenaŭ kuraĝigo aŭ ekzemplo. Li predikis la ĉielan regnon, sed preskaŭ ne partoprenis en la feliĉo de tiu ĉi. Kvankam Jesuo parolis pri Johano, kiel la plej grava el la profetoj de la malnova aĝo, li ankaŭ diris, ke la plej malgranda el tiuj, kiuj vidis la grandan lumon de la nova vojo kaj eniris per ĝi en la ĉielan regnon estis ja pli granda ol Johano.

Kiam Johano predikis la venontan regnon, la plejĉeftaĵo en lia mesaĝo estis: Pentu! forfuĝu la koleron, kiu venas. Kiam Jesuo ekpredikis li konservis la instigon al la pento, sed tia mesaĝo estis ĉiam sekvita de la evangelio, la bona novaĵo pri la ĝojo kaj libero de la nova regno.

1. KONCEPTO DE LA ATENDATA MESIO

La Judoj havis multajn ideojn pri la atendata liberiganto, kaj ĉiu el tiuj diversaj fontoj de mesia instruo povis montri ekstraktojn en la Hebreaj Skribaĵoj kiel pruvo de siaj asertoj. Plej ofte, la Judoj konsideris sian nacian historion kiel komencanta kun Abraham kaj kulminanta kun la Mesio kaj la nova aĝo de la regno de Dio. Dum la estinta tempo, ili estis prikonsiderintaj tiun liberiganton kiel “la servisto de la Sinjoro”, poste kiel “la Filo de la Homo,” dum pli malfrue iuj eĉ iris ĝis aludi pri la Mesio kiel la “Filo de Dio.” Sed eĉ se li estis nomita la “semo de Abraham” aŭ “Filo de Davido,” ĉiuj agnoskis, ke li devus esti la Mesio, la “sanktoleito.” Tiam la koncepto evoluis de la “servisto de la Sinjoro” ĝis la “filo de Davido”, “Filo de la Homo” kaj “Filo de Dio.”

Dum la epoko de Johano kaj Jesuo la plej klaraj Judoj nutris la ideon de venonta Mesio simila al la perfekta kaj reprezenta Izraelido, kombinanta en si mem kiel “servisto de la Sinjoro”, la trioblan oficon de profeto, pastro kaj reĝo.

La Judoj pie kredis, ke kiel Moseo estis liberiginta iliajn prapatrojn de la Egipta servuto per miraklaj miraĵoj, same la Mesio venus liberigi la Judan popolon de la Romiana supereco per ankoraŭ pli grandaj mirakloj de potenco kaj mirindaĵoj de rasia triumfo. La rabenoj estis kolektintaj pli ol kvincent ekstraktojn de la Skribaĵoj, per kiuj, malgraŭ iliaj evidentaj kontraŭdiroj, ili asertis ke ili estis profetaj de lavenonta Mesio. Kaj meze de ĉiuj tiuj detaloj da tempo, tekniko, kaj funkcio, ili preskaŭ komplete perdis el la vido la personecon de la promesita Mesio. Ili atendis la restarigon de la Juda nacia gloro - la tempan ekzaltiĝon de Izraelio - prefere ol la saviĝon de la mondo. Do iĝas evidente, ke Jesuo de Nazareto neniam estus povinta kontentigi tiun materian mesian koncepton de la Juda menso. Multe da iliaj supozataj mesiaj antaŭdiraĵoj, se ili estus vidintaj tiujn profetajn eldirojn en alia perspektivo, estus nature preparintaj iliajn mensojn agnoski Jesuon kiel la terminanto de unu aĝo kaj la inaŭguranto de nova kaj pli bona disdono de mizerikordo kaj salviĝo por ĉiuj nacioj.

La Judoj estis edukitaj kredi la doktrinon de la shekinah, sed tiu supozata simbolo de la Dia ĉeesto ne estis videbla en la templo. Ili kredis, ke la venuo de la Mesio efektivigus ĝian restarigon. Ili havis konfuzajn ideojn pri la rasia peko kaj la supozata malbona naturo de la homo. Iuj instruis, ke Adama peko estis malbenkaŭzo de la homa raso, kaj ke la Mesio formovus tiun malbenon kaj restarigus homon en la dia favoro. Aliaj instruis, ke Dio kreante homon demetis en lia estaĵo ambaŭ bonan kaj malbonan naturojn; kaj kiam li observis la rezulton de tiu aranĝo, tiu ĉi grande trompis liajn esperojn, kaj “li pentis ĉar tiamaniere li estis kreinta homon.” Kaj tiuj instruistoj kredigis, ke la Mesio estis venonta por elaĉeti homon pro tiu imanenta malbona naturo.

Plimulto da Judoj kredis, ke ili plumalviglis sub la Romiana regulo kaŭze de iliaj naciaj pekoj kaj kaŭze de la malfervoreco de la nejudaj prozelitoj. La Juda nacio ne estis plenfervore pentinta; do la Mesio prokrastis sian venuon. Multaj parolis pri la pentofaro; pro kio la potenca kaj tuja allogo de la Johana prediko, “Pentu, kaj estu baptitaj, ĉar la ĉiela regno estas atingebla.” Kaj la ĉiela regno povis nur signifi por la pia Judo: la venuon de la Mesio.

Estis unu trajto en la Mikaela disdonaco, kiu estis absolute senrilata kun la Juda koncepto pri la Mesio, la unuiĝo de la du naturoj, la homa kaj la dia. La Judoj estis diverse konceptintaj la unuiĝon, kiel perfekta homo, kiel superhomo, kaj eĉ kiel dio, sed ili neniam antaŭvidis la koncepton de la unuiĝo de la homa kaj dia naturoj. Tio ĉi estis la granda falilo por la unuaj disĉiploj de Jesuo. Ili komprenis la homan koncepton de la Mesio kiel filo de Davido, prezentita laŭ la maniero de la pasintempaj profetoj, kiel Homa Filo, la superhoma ideo de Danielo kaj de kelkaj pli malfruaj profetoj; kaj eĉ kiel la Filo de Dio pentrita de la aŭtoro de la libro de Enoch kaj de iuj el liaj samtempuloj, sed neniam ili dummomente antaŭvidis la veran koncepton de la unuiĝo en tera personeco de la du naturoj, la homa kaj la dia. La enkarniĝo de la Kreinto en la formo de la kreitaĵo ne estis rivelita antaŭtempe. Ĝi estis rivelita nur en Jesuo. La mondo konis nenion pri tiuj aferoj ĝis la kreinto Filo estu enkarniĝata kaj loĝu inter la mortemuloj de la regno.

2. JESUA BAPTO

Jesuo estis baptita kiam la Johana prediko apogeis kaj Palestino estis en la arda atendo pri la mesaĝo - “La Dia regno estas atingebla.” - kiam ĉiuj Judoj estisokupitaj kun serioza kaj solena mem-ekzameno. La Juda senco de rasia solidareco estis tre profunda. La Judoj ne nur kredis, ke la pekoj de la patroj povis aflikti la infanojn, sed ili firme kredis, ke la peko de individuo povis esti malbenkaŭzo por la nacio. Konsekvence, ne ĉiuj inter tiuj, kiuj submetis sin al la Johana bapto, sin konsideris kiel kulpantaj pri la specifaj pekoj, kiujn Johano diskonigis. Multaj piaj animoj estis baptitaj por la bono de Izraelio. Ili timis, ke kelka peko de nesciado je ilia nomo povu prokrasti la venuon de la Mesio. Ili sin sentis aparteni al kulpa kaj peke-malbenita nacio, kaj sin prezentis je la bapto por tiel manifesti per tia ago la fruktojn de rasia pentofaro. Evidentas do, ke Jesuo neniel akceptis la Johanan bapton kiel rito de pento aŭ por la absolvo de pekoj. Akceptante la bapton de Johano, Jesuo nur sekvis la ekzemplon de multaj piaj Izraelidoj.

Kiam Jesuo de Nazareto malsupreniris en la Jordanon por esti baptita, li estis mortemulo de la regno, kiu estis atinginta la pinaklon de la homa evolua supreniro en ĉiuj kampoj rilataj al la mensa konkero kaj mem-identiĝo kun la spirito. Tiun tagon starigis en la Jordano perfekta mortemulo de la evoluaj mondoj de tempo kaj spaco. Perfekta sinkroneco kaj plena komunikado estis instalitaj inter la mortemula menso de Jesuo kaj la enloĝanta spirita Ĝustiganto, la dia donaco de lia Paradiza Patro. ĝuste simila Ĝustiganto loĝas la ĉiujn normajn estaĵojn vivantajn sur Urantio ekde la supreniro de Mikael al la direkcio de sia universo, krom ke la Jesua Ĝustiganto estis antaŭe preparita por tiu nekutima misio loĝante simile alian superhoman enkorpiĝiton en la simileco de la mortemula karno, Machiventa Melkicedeko.

Ordinare, kiam mortemulo de la regno atingas tiel altajn nivelojn de personeca perfekto, okazas tiuj preparaj fenomenon de spirita leviĝo, kiu finiĝas en fina unuiĝo de la matura animo de la mortemulo kun sia asociita dia Ĝustiganto. Tia ŝanĝo estus ŝajne devinta okazi en la personeca sperto de Jesuo de Nazareto tiun tagon kiam li malsupreniris en la Jordanon kun siaj du fratoj por esti baptita de Johano. Tiu ceremonio estis la fina ago de lia pure homa vivo sur Urantio, kaj multe da superhomaj observantoj atendis vidi la kuniĝon de la Ĝustiganto kun la menso, kiun li loĝis, sed ĉiuj estis destinataj vidi siajn esperojn trompitajn. Io nova kaj eĉ pli granda okazis. Kiam Johano levis siajn manojn super Jesuon por lin bapti, la enloĝanta Ĝustiganto forlasis definitive la perfektigatan homan animon de Josua ben Joseph. Kaj en kelkaj momentoj tiu dia ento revenis el Divinington kiel personecigata Ĝustiganto kaj ĉefo de sia ordeno tra la tuta loka universo de Nebadono. Tiel Jesuo observis sian propran antaŭan dian spiriton malsuprenirantan al li en personecigita formo. Kaj li aŭdis tiun saman spiriton de Paradiza origino ekparoli, diranta, “Tiu ĉi estas mia plejamata Filo de kiu mi estas plene kontenta.” Kaj Johano, kun la du fratoj de Jesuo ankaŭ aŭdis tiujn vortojn. La Johanaj disĉiploj, staraj ĉe la akvobordo ne aŭdis tiujn vortojn nek vidis la aperadon de la personecigata Ĝustiganto. Nur la okuloj de Jesuo vidis la personecigatan Ĝustiganton.

Kiam la revenita kaj nun ekzaltata Personecigata Ĝustiganto estis tiel parolinta, ĉio estis silento. Kaj dum la kvar koncernatoj restis en la akvo, Jesuo rigardante al la apuda Ĝustiganto, preĝis:“Mia Patro kiu regas ĉiele, estu sanktigita via nomo.Alvenu via regno! estu plenumita via volo sur tero kiel en la ĉielo.” Kiam li estis preĝinta, la “ĉieloj estis malfermitaj,” kaj la Homa Filo havis la vizion, prezentita de la nunpersonaligata Ĝustiganto, de si kiel Filo de Dio tia, kia li estis antaŭ ol li venu teren en la simileco de la mortemula karno kaj tia, kia li estos kiam finos lia enkarnigita vivo. Tiu ĉiela vizio estis vidita nur de Jesuo.

Estis la voĉo de la Personecigata Ĝustiganto, kiun Johano kaj Jesuo aŭdis en la nomo de la Universala Patro, ĉar la Ĝustiganto devenas de la Patro, kaj estas kiel li. Dum la tuta resto de la tera vivo de Jesuo tiu personecigata Ĝustiganto estis asociita kun li en ĉiuj liaj laboroj; Jesuo estis en konstanta komuneco kun tiu ekzaltata Ĝustiganto.

Kiam Jesuo estis baptita, li pentofaris pro neniu misago kaj konfesis neniun pekon. Estis la konsekrada bapto por la plenumado de la volo de la ĉiela Patro. Dum lia bapto, li aŭdis la nedubeblan vokon de sia Patro, la finan alvokon por zorgi pri la aferoj de sia Patro, kaj li foriris dum kvardek tagoj de privata izolado por pripensi tiujn multajn problemojn. Izoliĝante tiel dum iu tempo el ĉiu aktiva personeca kontakto kun siaj teraj asociitoj, Jesuo, kiel li estis kaj vivis sur Urantio, sekvis ĝuste la proceduron akirita sur la morontiaj mondoj kiam ajn supreniranta mortemulo unuiĝas kun la ena ĉeesto de la Universala Patro.

Tiun tagon de bapto ĉesigis la pure homan vivon de Jesuo. La Dia Filo estas trovinta sian Patron, la Universala Patro estas trovinta sian enkorpiĝitan Filon, kaj ili parolas unu kun alia.

(Jesuo estis preskaŭ tridek unu kaj duonojara kiam li estis baptita. Kvankam Luko estu dirinta, ke Jesuo estis baptita dum la dek kvina jaro de la reĝado de Tiberio Cezaro, kiu estus la jaro 29 p.K. ĉar Aŭgusto mortis en 14 p.K., necesas rememori, ke Tiberio estis kunimperiestro kun Aŭgusto dum du kaj duono jaroj antaŭ la morto de Aŭgusto. Moneroj estis stampitaj honore al li en Oktobro 11 p.K.. La dekkvina jaro de lia efektiva reĝado estis do tiu sama jaro 26, kiam Jesuo estis baptita. Kaj ĝi estis ankaŭ la jaro, kiam Poncio Pilato komencis sian reĝadon kiel guberniestro de Judeo.)

3. KVARDEK TAGOJ

Jesuo estis elteninta la grandan tentiĝon de sia mortemula disdonaco antaŭ sia bapto kiam li estis malsekigita per la rosoj de la Monto Hermono dum ses semajnoj. Tie sur la Monto Hermono, kiel senhelpa mortemulo de la regno, li renkontis kaj venkis la Urantian pretendanton, Kaligastia, la princo de tiu mondo. Tiun eventoplenan tagon, sur la universaj registroj, Jesuo de Nazareto iĝis la Planeda Princo de Urantio. Kaj tiu Urantia Princo, kiu baldaŭ estos proklamata plejsuperan suverenecon de Nebadono, nun retiriĝis dum kvardek tagoj por finelekti la planojn kaj determini la teknikon de proklamo de la regno de Dio en la koroj de la homoj.

Post lia bapto li komenciĝis kvardek tagojn da alĝustigo de li mem al la ŝanĝataj rilatoj de la mondo kaj la universo, okazigitaj per la personecigado de lia Ĝustiganto. Dum tiu izolado en la Pereaj montetoj li determinis la sekvontan konduton kaj la uzontajn metodojn dum la nova kaj ŝanĝata fazo de tera vivo, kiun li estis inaŭguronta.

Jesuo ne retiriĝis por fasti nek aflikti sian animon. Li ne estis asketo kaj venis por ĉiam detrui ĉiujn similajn nociojn pri la alproksimiĝo de Dio. Liaj kialoj por serĉi tiunizoladon estis tute diferencaj de tiuj, kiuj estis agigintaj Moseon kaj Elija, kaj eĉ Johanon la Baptiston. Jesuo estis tiam plene mem-konscia pri sia rilato al la universo farita de li kaj ankaŭ al la universo de la universoj, kontrolita de lia Paradiza Patro, lia ĉiela Patro. Li memoris nun plene la disdonacan mision kaj pri ĝi la administritajn instrukciojn de lia plejaĝa frato, Emanuel, antaŭ ol li komencu sian Urantian enkorpiĝon. Li nun klare kaj plene komprenis ĉiujn tiujn vastajn rilatojn, kaj li deziris izoliĝi por periodo de trankvila medito kaj tiel povi ellabori la planojn kaj finelekti la procedurojn de daŭrigado de siaj publikaj laboroj por tiu mondo kaj por ĉiuj aliaj mondoj en sia loka universo.

Dum li vagis en la montetoj, serĉanta konvenan rifuĝejon, Jesuo renkontis administran ĉefon de sia universo, Gabrieln, la Brilan kaj Matenan Stelon de Nebadono. Gabriel nun re-establis personan komunikadon kun la Kreinto Filo de la universo. Ili renkontiĝis rekte por la unua fojo de kiam Mikael forlasis siajn asociitojn sur Salvington kaj foriris al Edentia por prepari sian eniron en la Urantia disdonaco. Sub la direktado de Emanuel kaj la aŭtoritato de la Plejaĝuloj de Tagoj, Gabriel nun prezentis al Jesuo la informon, laŭ kiu lia disdonaca sperto sur Urantio estis praktike finita pri tio, kio koncernis la akiraĵon de la perfekta suvereneco de sia universo kaj la fino de la Lucifera ribelo. La suvereneco estis finfarita la tagon de lia bapto, kiam la personecigado de lia Ĝustiganto demonstris la perfektecon kaj elfaradon de lia disdonaco en la simileco de la mortemula karno, kaj la fino de la ribelo estis fakto de historio la tagon kiam li malsupreniris el la Monto Hermono por reiri kun Tiglath, la junulo kiu atendis. Jesuo estis nun informita de la plej altaj aŭtoritatoj de la loka universo kaj la superuniverso, ke sia disdonaca laboro estis finita laŭmezure, kiel ĝi koncernis la suverenecon kaj la ribelon. Li estis jam ricevinta tiun certecon senpere el Paradizo per la bapta vizio kaj dank’al la fakto de la personecigado de sia enloĝanta Pensa Ĝustiganto.

Dum Jesuo restadis sur la monto, konversacianta kun Gabriel, la Konstelacia Patro de Edentia aperis mem al li kaj Gabriel, dirante: “La registroj estas kompletigitaj. La suvereneco de Mikael no. 611.121 sur lia universo de Nebadono ripozas elfarata dekstre de la Universala Patro. Mi liberigas vin de via disdonaco, en la nomo de Emanuel, via respondecanto-frato pri la Urantia enkarniĝo. Vi estas libera, nun aŭ kiam ajn poste, laŭ la maniero de via propra elekto, fini vian enkarniĝitan disdonacon, supreniri dekstren de via Patro, ricevi vian suverenecon, kaj preni sur vi la bone-gajnatan senkondiĉan regadon de tuta Nebadono. Kun la permeso de la Plejaĝuloj de Tagoj mi ankaŭ atestas la kompletecon de la universaj registroj pri la ĉeso de ĉiu ribela-peko en via universo, kaj dotas al vi la plenan kaj senliman aŭtoritaton por trakti pri ia ajn eblaj renversoj en la futuro. Teknike, via laboro sur Urantio en la karno de mortemula kreitaĵo estas finita. De nun via vivkonduto dependas nur de via propra elekto.”

Kiam la Plej Altulo, Patro de Edentia, estis foririta, Jesuo havis longan konversacion kun Gabriel pri la bonfarto de la universo, kaj sendante saluton al Emanuel, li certigis lin, ke dum la laboro, kiun li estis entreprenonta sur Urantio, li estus ĉiam atenta pri la konsiloj, kiujn li ricevis rilate al la antaŭdisdonaca instrukcio donita sur Salvington.

Dum la tuto de tiuj kvardek tagoj, Jakobo kaj Johano, la filoj de Zebedeo, estis serĉadantaj Jesuon. Plurfoje ili ne estis malproksimaj de lia izolejo, sed neniam ili trovis lin.

PLANOJ POR PUBLIKA LABORO

Tagon post tago en la montetoj Jesuo ellaboris la planojn por la restaĵo de sia Urantia disdonaco. Unue li decidis ne instrui simultane kun Johano. Li planizis resti en relativa retiriĝo ĝis la Johana laboro estu atinginta ĝian celon, aŭ ĝis Johano estu subite haltita per enprizonigo. Jesuo bone sciis, ke la sentimaj kaj sentaktaj predikoj de Johano baldaŭ vekus la timojn kaj malamikecon de la civilaj regantoj. konsiderante la malsolidan situacion de Johano, Jesuo komencis definitive plani sian programon de publikaj intervenoj por sia popolo, la mondo, ĉiuj loĝataj mondoj en sia tuta vasta universo. La Mikaela mortemula disdonaco okazis sur Urantio, sed por ĉiuj mondoj de Nebadono.

Post kiam Jesuo estis elpensinta la ĝeneralan planon de kunordigado de sia programo kun la Johana movado, la unua aĵo, kiun li faris, estis revidi en sia menso la instrukciojn de Emanuel. Li atente pripensis la konsilon, kiun estis donita al li pri siaj laboraj metodoj, laŭ kiuj li devis neniun daŭran skribaĵon postlasi sur la planedo. Neniam plu Jesuo skribis sur kio ajn escepte sablo. Dum lia sekvanta vizito en Nazareton, malgraŭ multe da aflikto de lia frato Jozefo, Jesuo detruis ĉiujn siajn skribaĵojn prezervitajn sur tabuloj en la ĉarpentista laborejo, aŭ pendantaj ĉe la muroj de la malnova hejmo. Kaj Jesuo bone meditis pri la Emanuela avizo rilate al sia ekonomia, socia, kaj politika sinteno kontraŭ la mondo tiel, kiel li trovus ĝin.

Jesuo ne fastis dum tiuj kvardek tagoj de izolado. La plej longa periodo dum kiu li restis sen nutraĵo estis la du unuaj tagoj en la montetoj, kiam li estis tiel absorbita per siaj pripensoj, kiel li tute forgesis manĝi. Sed la trian tagon li serĉis nutraĵon. Dum tiu periodo li estis tentita de neniu speco de malbonaj spiritoj aŭ ribelaj personecoj estantaj sur tiu mondo aŭ devenantaj de iu ajn alia mondo.

Tiuj kvardek tagoj estis la okazo de fina konfrontado inter la homa kaj la dia mensoj, aŭ pli ĝuste de la unua reala funkciado de tiuj du mensoj de nun unuigitaj. La rezultoj de tiu gravega periodo de medito demonstris konklude, ke la dia menso triumfe kaj spirite superis la homan intelekton. Ekde tiam la homa menso estas iĝita la Dia menso, kaj kvankam la memeco de la homa menso ankoraŭ ĉeestu, ĉiam tiu ĉi diris: “estu farita via volo, ne la mia.”

La traktadoj de tiu eventoplena tempo ne estis la fantaziaj vizioj de malsata kaj malfortigita menso, nek la konfuzaj kaj infanecaj simbolismoj, kiuj poste estis raportitaj kiel “tentiĝo de Jesuo en la dezerto.” Pli ĝuste tio estis tempo de konsidero pri la tuta eventoplena kaj diverspeca kariero de la Urantia disdonaco, kaj pri la zorga estigo de tiuj planoj por pli malproksima misio, kiu servus pli bone tiun mondon, kaj ankaŭ iom kontribuus je la plibonigo de ĉiuj ajn aliaj sferoj izolitaj kaŭze de insurekcio. Jesuo detale ekzamenis la tutan etendon de la homa vivo sur Urantio, ekde la tagoj de Andon kaj Fonta, preterpasite tra la Adama manko, kaj ĝis la misio de la Melkicedeko de Salemo.

Gabriel estis rememoriginta al Jesuo, ke estis du manieroj, per kiuj li povus manifestiĝi al la mondo, en la okazo se li elektus restadi sur Urantio kelkiam. Kajestis klarigita al Jesuo, ke lia elekto pri tio tute ne influus aŭ lian suverenecon aŭ la finon de la Lucifera ribelo. Tiuj du vojoj de monda ofico estis:

1. Lia propra vojo - La vojo povanta ŝajni la pli agrabla kaj profitodona laŭ la vidpunkto de la tujaj bezonoj de tiu mondo kaj la nuna edifo de lia propra universo.

2. La Patra vojo - La ekzemplado de antaŭvidebla idealo de kreitaĵa vivo kiel al si prezentas ĝin la altaj personecoj de la Paradiza administrado de la universo de universoj.

Tiel estis klarigita al Jesuo, ke estis du vojoj per kiuj li povis ordigi la ceteron de sia tera vivo. ĉiu el tiuj du vojoj havis favorajn argumentojn, kiuj povis esti konsideritaj en la lumo de la senpera situacio. La Homa Filo klare vidis, ke sia elekto inter tiuj du kondutomodoj havus neniun influon sur lia akcepto de universa suvereneco; ke ĝi jam estis decidata kaj sigelata sur la registroj de la universo de universoj, kaj nur atendis lian personan postulon. Sed estis indikita al Jesuo, ke li havigus al sia Paradiza frato, Emanuel, grandan kontentigon, se li, Jesuo, taksus oportuna fini sian teran karieron de enkarniĝo kiel tiel noble li komencis ĝin, ĉiam submetata al la Patra volo. La trian tagon de tiu izolado Jesuo antaŭdecidis, ke li revenus en la mondon por fini sian teran karieron, kaj ke en situacio inplikanta du vojojn, li ĉiam elektus la Patran volon. Kaj li vivis la ceteron de sia tera vivo ĉiam vere laŭ tiu decido. Eĉ ĝis fine li nevarie dependigis sian suverenan volon de tiu de sia ĉiela Patro.

La kvardek tagoj en la monta dezerto ne estis periodo de granda tentiĝo, sed pli ĝuste la periodo de la grandaj decidoj de la Mastro. Dum tiuj tagoj de sola komuneco kun li mem kaj kun la senpera ĉeesto de sia Patro - la personecigata Ĝustiganto (li ne pli longe havis personan serafan gardiston) li trafis unu post la alia, la gravajn decidojn, kiuj devis kontroli lian politikon kaj konduton dum la cetero de lia tera kariero. Poste, la tradicio de granda tentiĝo farigis alligita al tiu periodo de izolado pro konfuzo kun la rakontaj fragmentoj pri la luktoj sur la Monto Hermon, kaj ankaŭ ĉar estis la kutimo, ke ĉiuj grandaj profetoj kaj homaj gvidantoj komencu iliajn publikajn karierojn suferante tiujn supozitajn periodojn de fasto kaj preĝo. Kiam Jesuo frontis novan aŭ seriozan decidon, ĉiam li havis la praktikon retiriĝi por komuneci kun sia propra spirito kaj serĉi tiel koni la volon de Dio.

En ĉiuj tiuj planoj por la cetero de lia tera vivo, Jesuo ĉiam estis ŝiriĝita en sia homa koro pro du oponitaj vivkondutoj:

1. Li konservis fortan deziron gajni sian popolon - kaj la tutan mondon - kredi lin kaj akcepti lian novan spiritan regnon. Kaj li bone sciis iliajn opiniojn pri la venonta Mesio.

2. Vivi kaj labori kiel li sciis, ke lia Patro aprobus, konduki sian laboron por la aliaj mondoj senhavaj, kaj i, en la starigo de la regno, plurevelacii la Patron kaj elmontri lian dian karakteron de amo.

Dum tiuj eventoplenaj tagoj Jesuo vivis en malnova roka kaverno, rifuĝejo ĉe la flanko de montetoj proksime de vilaĝo iam nomita Beit Adis. Li trinkis el la malgranda fonto, kiu ŝprucis el la monteta flanko apud tiu roka rifuĝejo.

5. UNUA GRANDA DECIDO

La trian tagon post la komenco de tiu pripenso kun li mem kaj sia personecigata Ĝustiganto, Jesuo estis en la ĉeesto de la vizio de la asembleo de la ĉielaj armeoj de Nebadono sendita de iliaj komandantoj por atendi la volon de ilia plejamata suvereno. Tiu potenca armeo ampleksis dek du legiojn da serafoj kaj proporciajn nombrojn de ĉiu ordeno de universaj inteligentuloj. La unua granda decido de Jesuo nur konsistis scii, ĉu jes aŭ ne li uzus tiujn potencajn personecojn rilate al la sekvanta programo de sia publika laboro sur Urantio.

Jesuo decidis, ke li ne uzus unun solan personecon el tiu vasta asembleo krom se fariĝis evidente, ke tio estis la volo de lia Patro. Malgraŭ tiu ĝenerala decido, tiu vasta armeo restadis kun li dum la restaĵo de lia tera vivo, ĉiam preta obei la plej malgrandan esprimon de la volo de ĝia suvereno. Kvankam Jesuo ne konstante vidis per siaj homaj okuloj tiujn akompanantajn personecojn, lia asociita personecigata Ĝustiganto konstante vidis ilin kaj povis komuniki kun ĉiu.

Antaŭ malsupreniri el lia kvardektaga izolado en la montetoj, Jesuo asignis la tujan komandon de tiu akompananta armeo de universaj personecoj al sia ĵuse personecigata Ĝustiganto, kaj dum pli ol kvar jaroj de la Urantia tempo tiuj selektataj personecoj de ĉiu divizio de universaj inteligentuloj obee kaj respekteme funkciis sub la saĝa gvido de tiu altigita kaj sperta personecigata Mistera Monitoro. Prenante sur sin la komandon de tiu potenca asembleo, la Ĝustiganto, antaŭlonge parto kaj esenco de la Paradiza Patro, certigis Jesuon, ke en neniu okazo estus permesita al tiuj superhomaj agantoj servi aŭ manifestiĝi rilate al, aŭ por lia tera kariero, krom se estus rivelita, ke la Patro volis tian intervenon. Tiel per unu granda decido Jesuo memvole seniĝis de ĉiu ajn superhoma kun-agado en ĉiuj kampoj rilataj al la cetero de sia mortemula kariero, krom se la Patro propriniciate elektis partopreni en tia aŭ alia ago aŭ epizodo de la teraj laboroj de la Filo.

Akceptante tiun komandon de la universaj armeoj je dispono de Kristo Mikael, la personecigata Ĝustiganto ne malzorgis atentigi Jesuon pri la fakto, ke kiam tia asembleo de universaj kreitaĵoj povus esti limigitaj en siaj spacaj aktivecoj de la delegita aŭtoritato de sia kreinto, tiaj limigoj ne estus efikantaj koncerne siajn tempajn funkciojn. Tiu limigo dependis la fakton, ke Ĝustigantoj estas netempaj estaĵoj de kiam ili estas personecigataj. Konsekvence estis Jesuo avertita, ke dum la Ĝustiganta kontrolo sur la vivantaj inteligentuloj metitaj sub lia komando, estus kompleta kaj perfekta pri ĉio, kio implicas la spacon, tiaj perfektaj limigoj ne povus esti altruditaj koncerne la tempon. Diris la Ĝustiganto: “Kiel vi instrukciis, mi malpermesos la uzadon de tiu akompanata armeo de universaj inteligentuloj en iu ajn afero rilata al via tera kariero krom en la okazoj kiam la Universala Patro ordonos al mi liberigi tiajn agantojn por ke, laŭ via elekto, lia dia volo povu plenumiĝi, kaj ankaŭ kiam eble vi komenciĝos en iu ajn elekto aŭ ago de via dia-homa volo, kiu implicos nur diverĝojn kun la natura tera ordo koncerne la tempon. Por ĉiuj tiuj eventoj miestas senpova, kaj viaj kreitaĵoj tie kunigitaj en perfekteco kaj unueco de povo estas egale senhelpaj. Se iam viaj unuigitaj naturoj sentos tiajn dezirojn, tiuj instrukcioj laŭ via elekto estos tuje plenumitaj. Via deziro pri ĉiuj tiuj temoj estigos la mallongigon de la tempo, kaj la aĵo projektita ĉeestas. Sub mia komando tio konsistigas la plej granda ebla limigo, kiu povas esti devigita al via potenciala suvereneco. En mia mem-konscienco la tempo estas neekzistanta, kaj do mi ne povas limigi viajn kreitaĵojn en io ajn rilata al ĝi.”

Tiel Jesuo estis informita pri la konsekvencoj de sia decido pluvivis kiel homo inter la homoj. Li estis per unika decido ekskluzivinta el partopreno en sia sekva publika misio, krom pri tio, kio koncernis nur la tempon, ĉiujn siajn akompanantajn armeojn de diverspecaj inteligentuloj. Fariĝas do evidente, ke iuj ajn eblaj supernaturaj aŭ supozitaj superhomaj akompanadoj de la Jesua misio plene koncernis la eliminon de la tempo, krom se la Patro en ĉielo specife decidis alie. Neniu miraklo, neniu servado de mizerikordo aŭ alia ajn ebla evento okazanta rilate al la cetero de la teraj laboroj de Jesuo ne povis esti pro la naturo aŭ karaktero de ago transcendanta la naturajn leĝojn estigitajn kaj regule regantajn la aferojn de la homo kiel li vivas sur Urantio, escepte pri tiu nepre signalita temo de tempo. Kompreneble, neniu limigo ne povis esti metita sur la manifestadojn de “la Patra volo.” La tempa elimino rilate al la esprimita deziro de tiu potenciala suvereno de universo povis nur esti evitita per rekta kaj eksplicite vola ago de tiu Dio-homo por, ke la tempa efekto rilate al la ago aŭ evento koncerna, ne estu mallongigita aŭ eliminita. Por preventi la aperon de malkaŝaj tempaj mirakloj, estis necese, ke Jesuo restu konstante konscia pri la tempo. Iu ajn interrompo de lia tempa konscio, rilate al la plenumado de difinita deziro, estis ekvivalenta al la dekreto de la aĵo konceptita en la menso de tiu Kreinto Filo, kaj sen tempa interveno.

Dank’al la superrigardanta kontrolo de lia asociita kaj personecigata Ĝustiganto Mikael povis perfekte limigi siajn personajn terajn aktivecojn kompare kun la spaco, sed la Homa Filo ne povis limigi sian teran statuson kiel suvereno de Nebadono pri la tempo. Tiel estis la efektiva statuso de Jesuo de Nazareto, kiam li inaŭguris sian publikan oficon sur Urantio.

6. DUA DECIDO

Fiksinta lian politikon koncerne ĉiujn personecojn de ĉiuj klasoj de liaj kreitaj inteligentuloj, laŭmezure, kiel ĝi povis esti determinita konsiderante la imanentan potencialon de lia nova statuso de dieco, Jesuo turnis nun siajn pensojn al li mem. Kion farus nun la plene mem-konscia Kreinto de ĉiuj aĵoj kaj estaĵoj en tiu universo per siaj kreintaj prerogativoj dum la repetiĝantaj situacioj de vivo, kiujn li estis frontonta nun kiam li revenos en Galileon por repreni sian laboron inter la homoj? Fakte, jam, kaj ĝuste tie kie li estis en tiuj solecaj montetoj, tiu problemo vigle ĉeestis al li pro la bezono akiri nutraĵon. La trian tagon de liaj solaj meditoj la homa korpo malsatis. ĉu li devis ekserĉi nutraĵon kiel ordinara homo, aŭ simple uzi siajn normajn kreopovajn povojn kaj produkti konvenan korpan nutraĵon pretan kaj atingeblan? Tiu grava decido de la Mastro estis priskribita al vi kiel tentiĝo - kiel defio de supositaj malamikoj por, ke li “komandu ke tiuj ŝtonoj fariĝu panbulojn.”

Jesuo tiam fiksis novan kaj konforman politikon por la cetero de siaj teraj laboroj. Laŭmezure, kiel liaj personaj bezonoj estis koncernitaj, kaj ĝenerale eĉ en liaj rilatoj kun aliaj personecoj, de nun li memdecide elektis daŭrigi la vojon de la norma tera ekzisto; li finpensinte decidis kontraŭ vivkonduto, kiu transcendus, perfortus, aŭ ofendegus siajn proprajn estigatajn naturajn leĝojn. Sed li ne povis promesi al li mem, kiel li estis jam avertinta de sia Personecigata Ĝustiganto, ke tiuj naturaj leĝoj ne povu, en iuj koncepteblaj cirkonstancoj, esti grande plirapiditaj. Principe, Jesuo decidis, ke sia vivlaboro estus organizita kaj daŭrigita konforme al la natura leĝo kaj harmonie kun la ekzistanta socia organizado. Per tio la Mastro elektis vivan programon, kiu ekvivalentis decidi kontraŭ mirakloj kaj mirindaĵoj. Denove li decidis favore al “la Patra volo”; denove li konfidis ĉion al sia Paradiza Patro.

Lia homa naturo diktis al Jesuo, ke lia unua devo estis mem-antaŭgardo, ke tio estas la norma sinteno de la fizika homo sur la mondoj de tempo kaj spaco, kaj do laŭleĝa reago de Urantia mortemulo. Sed Jesuo ne estis koncernita nur tiun mondon kaj ĝiajn kreitaĵojn; li vivis vivon destinitan por instrui kaj inspiri la kreitaĵojn de vasta universo.

Antaŭ la iluminado de lia bapto, li estis vivinta en perfekta submetiĝo al la volo kaj gvido de sia ĉiela Patro. Li vigle decidis daŭri en tia implicita mortemula dependeco de la Patra volo. Li celis sekvi la kontraŭnaturan vivon - li decidis ne serĉi mem-konservadon. Li elektis daŭrigi la politikon de rifuzo sin defendi. Li formulis siajn konkludojn per la vortoj de la Skribaĵoj kutimaj al sia homa menso ; “De pano ne vivos nur homo, sed de ĉiu vorto, kiu procedas el la buŝo de Dio.” Atingante tiun konkludon pri la apetito de la fizika naturo esprimita per la nutraĵa malsato, la Homa Filo faris sian finan deklaron pri la ĉiuj aliaj instigoj de la karno kaj la naturaj impulsoj de la homa naturo.

Lian superhoman povon li povus eble uzi por aliuloj, sed neniam por li mem. Kaj konsekvence li daŭrigis tiun politikon ĝis la finego, kiam estis mokeme dirita pri li: “Li savis aliajn; lin mem li ne povas savi.” - ĉar li ne volis tion.

La Judoj atendis Mesion, kiu farus pli grandajn mirindaĵojn ol Moseo, kiu estis supozita esti ŝpruciginta akvon el roko en dezerta loko kaj nutrinta iliajn praulojn per la manao en la dezerto. Jesuo konis la specon de Mesio, kiun liaj sampatrianoj atendis, kaj li havis ĉiujn povoj kaj prerogativoj por regi iliajn plej senbridajn atentojn, sed li decidis kontraŭ tia grandioza programo de povo kaj gloro. Jesuo konsideris la efektivigon de tia programo de atenditaj mirakloj kiel regreson al la antikvaj tagoj de la malklera magio kaj la malnobligitaj praktikoj de la sovaĝaj sorĉistoj. Eble, por la savo de liaj kreitaĵoj li povus akceli naturan leĝon, sed transcendi liajn proprajn leĝojn, aŭ profite al li mem aŭ por impresi al liaj samuloj, tion li ne volis fari. La Mastra decido estis fina.

Jesuo malgajiĝis pro sia popolo; li plene komprenis kiel ili estis alkondukitaj atendi venontan Mesion, la tempon kiam “la tero produktos siajn fruktojn miriadope, kiam sur sola vinberujo estos mil sarmentoj, kaj ĉiu sarmento produktos mil grapolojn, kaj ĉiu grapolo produktos galonon da vino.” La Judoj kredis, ke la mesio inaŭgurus epokon de mirakla abundo. La Hebreoj estis longatempe nutritaj per tradicioj de mirakloj kaj legendoj de mirindaĵoj.

Li ne estis Mesio venanta multobligi Panon kaj vinon. Li ne venis por ministri nur la tempajn bezonojn; li venis por revelacii siaj ĉielan Patron al siaj teraj infanoj, serĉante alkonduki siajn terajn infanojn kuniĝi al li en sincera strebo por vivi laŭ la volo de la ĉiela Patro.

En tiu decido Jesuo de Nazareto priskribis al spektanta universo la malsaĝaĵon kaj pekon prostitui diajn talentojn kaj Die-donitajn kapablecojn por persona pligrandiĝo aŭ por pure egoisma gajno kaj gloro. Tio estis la peko de Lucifero kaj Kaligastia.

Tiu granda decido de Jesuo drame priskribas la veron, laŭ kiu la egoisma kontentiĝo kaj sensaj plezuroj, solaj kaj per ili mem, ne estas kapablaj doni la feliĉon al evoluantaj homaj estaĵoj. Estas pli altaj valoroj en la mortemula ekzisto - intelekta majstreco kaj spirita plenumado - kiuj multe transcendas la necesan satisfakcion de la pure fizikaj apetitoj kaj bezonoj de la homo. La natura doto de talento kaj kapableco de la homo devus esti ĉefe dediĉita al la disvolviĝo kaj nobligo de liaj pli altaj povoj de menso kaj spirito.

Tiel Jesuo rivelis al la kreitaĵoj de sia universo la teknikon de la nova kaj pli bona vojo, la pli altajn moralajn valorojn de vivo kaj la pli profundajn spiritajn satisfakciojn de evolua homa ekzisto sur la spacaj mondoj.

7. TRIA DECIDO

Post kiam li estis decindinta pri la temoj de nutraĵo, de fizika alportado al la bezonoj de sia materiala korpo, de ministro de sia propra sano kaj siaj asociitoj, restis ankoraŭ aliaj problemoj solvontaj. Kiel estus lia sinteno antaŭ persona danĝero? Li decidis ekzerci norman kontroladon pri sia homa sekureco kaj preni prudentan singardon por preventi la trofruan finon de sia kariero en la karno sed sin deteni de ĉiu superhoma interveno kiam la krizo de sia vivo en la karno okazus. Dum li formulis tiun decidon Jesuo sidis en la ombro de arbo sur elstare roka randaĵo kun krutegaĵo ĝuste tie antaŭ li. Li plene komprenis, ke li povis sin ĵeti el tiu randaĵo en la malplenon, kaj neniu sufero povis okazi al li, kondiĉe, ke li nuligu sian unuan grandan decidon ne invoki la intermeton de siaj ĉielaj inteligentuloj dum la disvolviĝo de sia vivmisio sur Urantio, kaj kondiĉe, ke li abrogaciu sian duan decidon pri sia sinteno al la mem-antaŭgardo.

Jesuo sciis, ke liaj samnaciuloj atendis Mesion, kiu estus super la natura leĝo. Estis bone dirita al li la Skribaĵon: “Neniu malbono okazos al vi, kaj neniu ajn plago alproksimigos vian loĝejon. ĉar li donos siajn anĝelojn por respondeci pri vi, kaj vin gardi en ĉiuj viaj vojoj. Ili portos vin en siaj manoj pro timo, ke via piedo ŝoku ŝtonon.” ĉu tiu speco de aroganteco, tiu defio al la gravitecaj leĝoj de lia Patro estus pravigitaj por sin prokekti kontrau ebla malbono, aŭ eble gajni la konfidon de sia malklera kaj senatenta popolo? Kia ajn estas tia agmaniero por kontentigi la signojn-serĉantajn Judojn, ĝi ne estus revelacio de lia Patro, sed dubinda manipulado de la estigitaj leĝoj de la universo de universoj.

Komprenante ĉion tion kaj sciante, ke la Mastro rifuzis labori spite siajn estigatajn naturajn leĝojn, laŭmezure temas pri lia persona konduto, vi scias kun certeco, ke li neniam marŝis sur la akvo, kaj ankaŭ nenion faris, kiu estis ofendaĵo al sia materiala ordo de la monda administrado ; kompreneble pensante ĉiam, keestis ankoraŭ trovita neniu rimedo per kiu li povis esti plene liberigita de la kontrolomanko pri la tempa elemento rilate al ĉiuj tiuj aferoj konfiditaj al la juridikcio de la personecigata Ĝustiganto.

Dum lia tuta tera vivo Jesuo estis konstante lojala al tiu decido. Tiel kvankam la Fariseoj mokis lin por signo, aŭ la spektantoj al la Kalvaro defiis lin malsupreniri el la kruco, li firme sin tenis je sia decido de tiu horo sur la montetoflanko.

8. KVARA DECIDO

La sekvanta granda problemo pri kiu tiu Dio-homo baraktis, kaj kiun li baldaŭ decidis komforme al la volo de la ĉiela Patro, koncernis la temon scii, ĉu jes aŭ ne li iu ajn el liaj superhomaj povoj devus esti uzitaj por altiri la atenton kaj gajni la aliĝon de siaj samtempuloj. ĉu li iel devus helpi per siaj universaj povoj al la kontentigo de la Judoj inklinigantaj al la spektinda kaj la mirinda? Li decidis, ke li ne devis. li fiksis agmanieron, kiu eliminis ĉiujn tiajn praktikojn en la metodo por konigi sian mision al la homoj, kaj li konsekvence vivis laŭ tiu granda decido. Eĉ kiam li permesis la aperigon de multnombraj tempe-mallongiĝitaj manifestadoj de mizerikordo, li preskaŭ nevarie admonis la ricevantojn de sia saniga servo paroli al neniu pri la beneficoj, kiujn ili ricevis. Kaj ĉiam li rifuzis la sarkasman defion de siaj malamikoj “montru al ni signon” kiel pruvo kaj demonstro de sia dieco.

Jesuo tre saĝe antaŭvidis, ke la plenumado de mirakloj kaj la realigo de mirindaĵoj kaŭzus nur eksteran vasaliĝon timigante la materialan menson; tiaj performancoj ne revelacius Dion kaj ne savus homojn. Li rifuzis iĝi nur mirindaĵaj-faranto. Li decidis okupiĝi pri unu sola tasko - la estigo de la ĉiela regno.

Dum tiu tuta dialogo de Jesuo komunianta kun li mem, ĉeestis la homa elemento de demando kaj proksima-dubo, ĉar Jesuo estis homo tiel bone kiel Dio. Evidente neniam li estus akceptita kiel Mesio de la Judoj, se li ne farus mirindaĵojn. Plue, se li volus konsenti fari nur unu supernaturan agon, la homa menso scius certe, ke estis pro subordigo al vere dia menso. Ĉu, por la dia menso, estus konforma kun “la Patra volo” fari tiun koncedon al la dubema naturo de la homa menso? Jesuo decidis, ke tio ne estus kaj citis la ĉeeston de la personecigata Ĝustiganto kiel sufiĉa pruvo de dieco en asocio kun la humeco.

Jesuo estis multe vojaĝinta; li memoris Romon, Aleksandrion, kaj Damaskon. Li konis la mondajn metodojn - kiel la homoj atingas siajn celojn pri politiko kaj aferoj, kompromise kaj diplomatece. ĉu li uzus tiun konon en la progresio de sia misio en la mondo? Ne! Li same decidis kontraŭ iu ajn kompromiso al la saĝeco de la mondo kaj la influo de la riĉuloj en la starigo de la regno. Denove li elektis ekskluzive dependi de la Patra volo.

Jesuo plene konsciis pri pli mallongaj vojoj per unu el siaj povoj. Li konis multajn vojojn, per kiuj la atento de la nacio kaj la tuta mondo, povus esti senpereenfokusigitaj sur li. Baldaŭ la Pasko estus festita en Jerusalemo; la urbo estus svarmita kun vizitantoj. Li povis supreniri sur la pinaklon de la templo kaj antaŭ la konfuzita multego marŝi en la aero. Estis la speco de Mesio, kiun ili atendis. Sed poste li trompus iliajn esperojn, ĉar li ne estis venanta por denove-starigi la Davidan tronon. Kaj li konis la vanecon de la metodo de Kaligastia provi devanci la naturan, malrapidan, kaj certan vojon por plenumi la dian celon. Denove la Homa Filo kliniĝis obeeme antaŭ la vojo de la Patro, la Patra volo.

Jesuo elektis estigi la ĉielan regnon en la koroj de homaro per naturaj, ordinaraj, malfacilaj kaj elprovantaj metodoj ekzakte laŭ la samaj kondiĉoj, kiujn liaj teraj infanoj devos poste sekvi en iliaj laboroj por plilarĝigi kaj etendi tiun ĉielan regnon. ĉar bone sciis la Homa Filo, ke estus “tra multa aflikto, ke multaj infanoj de ĉiuj epokoj estas enirontaj en la regno.” Jesuo nun pasis tra la grava provo de la civilizitaj homoj, havi povon kaj firme rifuzi ĝin uzi por pure egoismaj kaj personaj celoj.

Konsiderante la vivon kaj sperton de la Homa Filo, endas ĉiam gardi mense, ke la Filo de Dio estis enkorpiginta en la menso de homo de la unua centjaro, ne en la menso de mortemulo de la dudeka aŭ alia-centjaro. Per tio ni volas komuniki la ideon, laŭ kiu la homaj dotoj de Jesuo estis akiritaj nature. Li estis la produkto de la heredaj kaj vivmediaj faktoroj de sia tempo, kaj de la influo de sia instruado kaj edukado. Lia humaneco estis aŭtentika, natura, plene devenita de la antaŭaĵoj de, kaj nutrita per, la intelekta reala stato kaj sociaj, ekonomiaj kondiĉoj de tiu tempo kaj generacio. Dum en la sperto de tiu Dio-homo estis ĉiam la ebleco, ke la dia menso transcendu la homan intelekton, malgraŭe, kiam, kaj kiel funkciis lia homa menso, estis kiel estus faranta vera mortemula menso en la kondiĉoj de la homa kunvivantaro de tiu tempo.

Jesuo priskribis al ĉiuj mondoj de sia vasta universo la malsaĝecon krei artefaritajn situaciojn por elmontri arbitran aŭtoritaton aŭ profiti de escepta povo por plialtigi moralajn valorojn aŭ akceli spiritan progreson. Jesuo decidis, ke li ne dediĉis sian mision sur tero por ripeti la elreviĝon de la regno de la Makabeoj. Li rifuzis prostitui siajn diajn atributojn por akiri nemerititan popularecon aŭ gajni politikan prestiĝon. Li ne volis toleri la transmutacion de dia kaj krea energio en nacia povo aŭ internacia prestiĝo. Jesuo de Nazareto rifuzis kompromitiĝi kun la malbono, kaj ankoraŭ pli kun la peko. La Mastro triumfe metis lojalecon al la volo de sia Patro supre de ĉiu alia tera kaj tempa konsidero.

9. KVINA DECIDO

Fiksinta tiajn temojn de politiko koncernantaj siajn individuajn rilatojn kun la natura leĝo kaj la spirita povo, li turnis sian atenton al la elekto de metodoj uzontaj en la proklamo kaj estigo de la regno de Dio. Johano estis jam komencinta tiun laboron. ĉu li povis daŭrigi la mesaĝon? Kiel li devis daŭrigi la Johanan mision? Kiel li devis organizi siajn disĉiplojn por efika strebado kaj inteligenta kun-agado? Jesuo nun atingis la finan decidon, kiu malpermesis al li sin konsideri kiel la Juda Mesio, almenaŭ kiel la Mesio estis populare konceptita en tiu epoko.

La Judoj antaŭvidis liberiganton, kiu venus per mirakla povo faligi la malamikojn de Izraelio kaj estigi la Judojn kiel mondaj regantoj liberigitaj de la mizero kaj opremo. Jesuo sciis, ke ilia espero neniam povus esti realigita. Li sciis, ke la ĉiela regno devas renversi la malbonon en la koro de la homoj kaj ke ĝi pure koncernas la spiritan fakon. Li pripensis la oportunecon inaŭguri la spiritan regnon per brila kaj mirinda demonstro de povo - tia sinteno estus permesita kaj plene konformita kun la juridikcio de Mikael - sed li decidis tute kontraŭ tia plano. Li volis neniun kompromison kun la revoluaj teknikoj de Kaligastia. Li estis potenciale gajninta la mondon sin submetante al la Patra volo, kaj li celis fini sian laboron kiel li estis komencinta ĝin, kaj kiel Filo de Homo.

Vi ne apenaŭ povas imagi kion estus okazinta sur Urantio se unu fojon tiu Dio-homo, nun potenciale posedanto de ĉiu povo en ĉielo kaj sur tero, estus decidinta malfaldi la suverenecan standardon, ordigi siajn mirindaĵojn-farantajn batalionojn en militanta ordo! Sed li volis nenion kompromison. li ne volis servi la malbonon, supozigante ke la adoro al Dio povu rezulti de ĝi. Li volis resti fidela al la Patra volo. Li volis proklami al spektanta universo: “Vi adoros la Sinjoron vian Dion, kaj nur lin servos.”

Dum la tagoj pasis, kun ĉiam-pligrandiĝanta klareco Jesuo perceptis kia speco de vero-rivelanto li estis iĝonta. Li distingis, ke la Dia vojo ne estus la plej facila vojo. Li ekkomprenis, ke la la cetero de lia homa sperto povus eble esti amara, sed li decidis trinki ĝin.

Eĉ lia homa menso adiaŭas la Davidan tronon. Paŝo post paŝo tiu homa menso marŝas en la paŝo de la dia menso. La homa menso ankoraŭ metas demandojn, sed tutcerte akceptas la diajn respondojn kiel fina regulo en tiu duobla ekzisto, vivante kiel homo en la mondo, dum li konstante sin submetas senrezerve fari la eternan kaj dian volon de la Patro.

Romo estis mastrino de la okcidenta mondo. La Filo de la Homo, nun en soleco kaj efektiviganta tiujn gravegajn decidojn, kun la ĉielaj armeoj je liaj ordoj, konsistigis por la Judoj la lastan ŝancon atingi la mondan superregadon; sed tiu terdenaska Judo, kiu posedis tiel mirindegajn saĝecon kaj povon, rifuzis uzi siajn universajn dotojn, aŭ por la pligrandiĝo de si mem aŭ por la surtroniĝo de sia popolo. Li vidis, por tiel diri, “la regnojn de tiu mondo,” kaj li posedis la povon ilin konkeri. La Plej Altuloj de Edentio estis enmanigintaj al li ĉiujn tiujn povojn, sed li ne deziris ilin. La teraj regnoj estis bagatelaj aĵoj kaj ne interesis la Kreinton kaj Suverenon de universo. Li havis nur unu objektivon, pli antaŭe revelacii Dion al homoj, estigi la regnon, la regadon de la ĉiela patro en la homaj koroj.

La ideoj de batalo, disputo, buĉado estis abomenindaj por Jesuo; li nenion volis de tio. Li volis aperi sur tero kiel pacoprinco por revelacii Dion de amo. Antaŭ lia bapto li estis denove rifuzinta la proponon de la Zelotoj ilin konduki dum la ribelo kontraŭ la Romianaj premantoj. Nun li decidis pri iuj Skribaĵoj, kiujn lia patrino instruis al li, tiaj, kiaj: “La Sinjoro diris al mi: ‘Vi estas mia Filo; hodiaŭ mi vin naskis. Petu al mi, kaj mi donos al vi paganojn por heredo kaj la limojn de la tero por via posedo. Vi disbatos ilin per fera stango. Vi dispecos ilin kiel potistan vazon.”

Jesuo de Nazareto atingis la konkludon, ke tiaj citaĵoj ne lin koncernis. Fine, finanalize, la homa menso de la Filo de la Homo tute balais ĉiujn tiujn Mesiajn Malfacil-aĵojn kaj kontraŭdirojn - Hebreajn Skribaĵojn, parencan edukadon, ĥazanan instruon, Judajn atendojn, kaj ambiciajn dezirojn de la homoj; definitive li decidis sian konduton. Li ree irus en Galileon kaj trankvile komencus la proklamon pri la regno kaj fidus al sia Patro (la personecigata Ĝustiganto) por ellabori la tagajn detalojn de proceduro.

Per tiuj decidoj Jesuo donis noblan ekzemplon por ĉiu persono sur ĉiu mondo tra vasta universo, kiam li rifuzis uzi materiajn procedojn por provi spiritajn problemojn, kiam li rifuzis tromemfide defii naturajn leĝojn. Kaj li donis ekzemplon de universa lojaleco kaj morala nobeleco kiam li rifuzis ekpreni tempan povon kiel preludo de spirita gloro.

Se kiam li supreniris sur la montetojn post sia bapto, la Homa Filo havis kelkajn dubojn pri sia misio kaj naturo, li neniun havis plu kiam li ree iris al siaj kunuloj post la kvardek tagoj de izolado kaj decidoj.

Jesuo estis formulinta programon por la estigo de la Patra regno. Li ne provizos la fizikajn bezonojn de la popolo. Li ne distribuos panon por la svarmoj kiel freshdate li vidis fari en Romo. Li ne altiros la atenton al li mem per la plenumado de mirakloj, eĉ se la Judoj atendas ĝuste tiun specon de liberiganto. Ankaŭ li ne serĉos gajni la akcepton de spirita mesaĝo helpe de demonstrado de politika aŭtoritato aŭ tempa povo.

Forĵetante tiujn metodojn por plialtigi la venontan regnon en la okuloj de la spektantaj Judoj, Jesuo estis certa, ke tiuj samaj Judoj fine kaj certe malakceptus ĉiujn liajn pretendojn pri aŭtoritato kaj dieco. Scianta ĉion tion, Jesuo serĉis longatempe malpermesi siajn unuajn fidelulojn aludi al li kiel la Mesio.

Dum lia tuta publika misio, li estis konfrontita kun la neceseco trakti pri tri konstante reokazantaj situacioj: la klamado por esti nutrita, la insistado pri mirakloj, kaj la fina peto de liaj fideluloj por, ke li permesu fari lin reĝo. Sed Jesuo neniam rezignis pri la decidoj, kiujn li faris dum tiuj tagoj de izolado en la Pereaj montetoj.

10. SESA DECIDO

La lastan tagon de tiu memorinda izolado, antaŭ malsupreniri el la monto por reiri kun Johano kaj liaj disĉiploj, la Homa Filo formulis sian finan decidon. Kaj tiun decidon li komunikis al la personecigata Ĝustiganto per tiuj vortoj: “Pri ĉiuj aliaj temoj, kiel pri tiuj, de kiuj la decidoj estas nun registritaj, mi promesas al vi esti submetita al la volo de mia Patro. ” Kaj kiam li estis tiel parolinta, li malsupreniris el la monto, lia vizaĝo glororadianta de spirita venko kaj morala plenumado.