Kajero 135084
Johano la Baptisto naskiĝis la 25an de Marto en 7 a. K. konforme al la promeso, kiun Gabrielo faris al Elizabeta en Junio de la antaŭa jaro. Dum kvin monatoj Elizabeta konservis la sekreton de la Gabriela vizito; kaj kiam ŝi diris ĝin al sia edzo Zakario, li estis grande perturbita kaj plene kredis ŝian rakonton nur post kiam li havis nekutiman sonĝon ĉirkaŭ ses semajnojn antaŭ la naskiĝo de Johano. Escepte la vizito de Gabrielo al Elizabeta kaj la sonĝo de Zakario, okazis neniu nekutima aŭ supernatura evento rilate al la naskiĝo de Johano la Baptisto.
La okan tagon Johano estis cirkumcidita laŭ la Juda kutimo. Li kreskis kiel ordinara infano, tagon post tago kaj jaron post jaro en la malgranda vilaĝo konaa dum tiu epoko kiel la urbo de Jehuda, proksimume sep kilometroj okcidente de Jerusalemo.
La plej eventoplena cirkonstanco en la frua infanaĵo de Johano estis la vizito, kun liaj gepatroj, al Jesuo kaj la Nazareta familio. Tiu vizito okazis dum la monato de Junio, 1 a. K. kiam li estis iom pli ol sesjara.
Post ilia reveno de Nazareto, la gepatroj de Johano komencis la sisteman edukadon de la knabo. Ne estis sinagoga lernejo en tiu malgranda vilaĝo; tamen, ĉar li estis pastro, Zakario estis sufiĉe instruita, kaj Elizabeta estis multe pli klera ol la averaĝo de la Judaj virinoj; ŝi ankaŭ apartenis al la pastraro, kiel posteulino de la “filinoj de Aaron.” ĉar Johano estis sola infano, ili pasigis multe da tempo por lia mensa kaj spirita edukado. Zakario havis nur mallongajn periodojn de diservo en la templo de Jerusalemo tiel, ke li dediĉis multe da sia tempo por instrui sian filon.
Zakario kaj Elizabeta havis malgrandan farmodomon, kie ili bredis ŝafojn. Ili malfacile vivis sur tiu terpeco, sed Zakario ricevis regulan monasignaĵon de la templaj fondoj dediĉitaj al la pastraro.
Johano ne havis lernejon el kiu li povis esti gradigita kiam li estis dek kvarjara, sed liaj gepatroj elektis tiun jaron kiel la taŭga jaro por, ke li diru la formalan nazirean ĵurpromeson Konsekvence, Zakario kaj Elizabeta alkondukis sian filon en Engedi, proksime de la Morta Maro. Tie estis la suda ĉefkvartiro de la Nazirea fratasocio, kaj tie la junulo estis taŭge kaj solene vivdaŭra enoficigita en tiu ordeno. Post tiuj ceremonioj kaj, kiam li estis ĵure promesis sin deteni de iu ajn ekzalta trinkaĵo, lasi kreski siajn harojn, kaj sin deteni tuŝi la morton, la familio iris en Jerusalemon, kie, antaŭ la templo, Johano finfaris la ceremonion de oferdonoj postulataj de tiu promeso de Nazireaj votoj.
Johano diris la samajn ĵurpromesojn, kiuj estis diritaj de liaj gloraj antaŭuloj, Samsono kaj la profeto Samuelo. Vivdaŭra Nazireo estis konsiderita kiel sanktigita kaj sankta personeco. La Judoj rigardis Nazireon preskaŭ per la respekto kaj konsidero atribuitaj al la ĉefpastro, kaj tio ne estas stranga, ĉar la Nazireoj vivkon-sakritaj estis la solaj personoj, krom la ĉefpastroj, kiuj estis permesitaj eniri en la templan Plejsanktejon.
Johano rehejmeniris el Jerusalemo por varti la ŝafojn de sia patro, kreskis kaj iĝis fortikan viron kun nobla karaktero.
Kiam li estis dek sesjara, kaŭze de liaj legadoj pri Elija, Johano grande impresiĝis de la profeto el la Monto Karmelo kaj decidis adopti lian stilon por sin vesti. De tiu tago Johano ĉiam estis vestita per hara vesto kun leda zono. Kiam li estis dek sesjara li estis pli ol 1, 80 metro alta kaj preskaŭ komplete kreskita. Kun lia flosanta hararo kaj aparta modo de vesto li estis vere pitoreska junulo. Kaj liaj gepatroj atendis multe pri sia sola filo, promesa Infano kaj vivdaŭra Nazireo.
Post longa malsano dum pluraj monatoj Zakario mortis en Julio, 12 p.K., kiam Johano estis ĵus iĝinta dek okjara. Tio estis tempo de grava embaraso por Johano, ĉar la Nazirea voto malpermesis kontakton kun la morto, eĉ en la propra familio. Kvankam Johano penis obei la devigojn de sia voto pri la infektado de la morto, li dubis, ke li estu plene obeinta la postulojn de la Nazirea ordeno, konsekvence, post la entombigo de lia patro, li iris al Jerusalemo, kie, en la Nazirea angulo de la korto de la virinoj, li demetis la buĉadojn postulataj por sia purigo.
En Septembro de tiu jaro Elizabeta kaj Johano faris vojaĝon en Nazareton por viziti Marian kaj Jesuon. Johano estis preskaŭ preparinta sian menson por sia vivlaboro, sed li estis spronita, ne nur per la Jesuaj diroj, sed ankaŭ per lia ekzemplo, rehejmeniri, zorgi pri sia patrino, kaj atendi la “veno de la Patra horo.” Post la adiaŭo al Maria kaj Jesuo fine de tiu agrabla vizito, Johano ne denove vidis Jesuon antaŭ la evento de lia bapto en la Jordano.
Johano kaj Elizabeta rehejmeniris kaj komencis difini planojn por la futuro. Pro tio ke Johano rifuzis akcepti la monatribuon de la pastroj, ŝulditan al li sur la fonduso de la templo, post du jaroj, ili ne povis konservi plu sian hejmon; do ili decidis iri suden kun la ŝafaro. Laŭ tio dum la somero kiam Johano estis dudekjara, ili transloĝiĝis en Ĥebron. En la tiel-nomata “dezerto de Judeo” Johano vartis siajn ŝafojn, Konsekvence, laŭ enflurivero de pli larĝa fluo, kiu enbuŝiĝis en la Morta Maro en Engedi. La kolonio de Engedi inkluzivis ne nur vivdaŭrajn aŭ nedaŭre konsekritajn Nazireojn, sed ankaŭ multombrajn aliajn asketajn paŝtistojn, kiuj kolektiĝis en tiun region kun siaj ŝafaroj kaj interfratiĝis kun la Nazirea fratosocio. Ili vivtenis helpe de la ŝafbredo kaj per la donacoj de riĉaj Judoj al la ordeno.
La tempo pasigis kaj Johano revenis malpli ofte en Ĥebron, dum li faris pli oftajn vizitojn en Engedi. Li estis tiel komplete diferenca de la plimulto de la Nazireoj, ke li trovis tre malfacile plene interfratiĝi kun la fratosocio. Sed li tre amis Abner, la agnoskita estro kaj cerbulo de la Kolonio de Engedi.
Laŭ la valo de tiu malgrada rojo Johano konstruis pli ol dekduono de ŝtonaj 5irmiloj kaj koraloj por tranokti konsistantaj en stakigitaj ŝtonoj, en kiuj li povis observikaj vartis sian ŝafkapraron. La paŝtista vivo de Johano lasis al li multe da tempo por pripensi. Li interparolis multe kun Ezda, orfa junulo de Beth-zur, kiun li estis por tiel diri adoptinta, kaj kiu vartis la brutarojn kiam li iris en Ĥebron por vidi sian patrinon kaj vendi ŝafojn, tiel bone, kiel kiam li iris en Engedi por la sabataj diservoj. Johano kaj la junulo vivis tre simple, sin nutrante kun ŝafaĵo, kapra lakto, sovaĝa mielo kaj manĝeblaj akridoj de tiu regio. Ilia kutima dieto estis pliigita per proviantoj alportitaj el Ĥebron kaj Engedi temp’al tempe.
Elizabeta informis Johanon pri la Palestinaj kaj mondaj aferoj, kaj lia konvinko estis pli kaj pli profunda, ke la tempo rapide alproksimiĝis kiam finus la malnova ordo; ke li estis iĝonta la heroldo de la alproksimiĝo de nova erao, “la ĉiela regno.” Tiu malafabla ŝafisto estis interesegita per la skribaĵoj de la profeto Danielo. Li mulfoje legis la priskribaĵon de Danielo pri la granda figuro, pri kiu Zakario diris al li, ke ĝi prezentis la historion de la regnoj de la mondo, komencante kun Babilono, poste Persio, Grekio, kaj fine Romo. Johano perceptis, ke Romo estis jam komponita kun tiom da poliglotaj popoloj kaj rasoj, ke ĝi neniam povos fariĝi forte cementita kaj firme solidarigita imperio. Li opiniis, ke Romo estis eĉ jam dividita en Egiptio, Palestino, Sirio kaj aliaj provincoj. Kaj la daŭrigo de liaj legoj lernigis al li, ke: “en la tempo de tiuj reĝoj la Dio de la ĉielo starigos regnon, kiu neniam estos detruita, kaj tiu regno ne estos forlasita al alia popolo, sed dispecigos kaj detruos ĉiujn regnojn, sed ĝi mem staros eterne.” “Kaj al li estis donita superregado, gloro, kaj regno, por ke ĉiuj popoloj, nacioj, kaj lingvoj servu lin; lia superregado estas eterna superregado, kiu ne ĉesigos, kaj lia regno neniam estos detruita.” “Kaj la regno kaj superregado kaj la grandeco de la regno sub la tuta ĉielo estos donitaj al la popolo de la sanktuloj de la Plej Aaltulo, kies la regno estas eterna regno, kaj ĉiuj regadoj servados kaj obeados al li.”
Johano neniam plene kapablis superelstari la konfuzon produktitan per tio, kion li aŭdis de siaj gepatroj pri Jesuo kaj tiuj eltiraĵoj, kiujn li legis en la sanktaj skribaĵoj. En Danielo li legis: “Mi vidis en noktaj vizioj aperi iun similan al la Homa Filo, kiu venis en la ĉielaj nuboj, kaj al li estis donita potencon, gloron kaj regnon.” Sed tiuj vortoj de la profeto ne harmonoĝis kun tio, kion al li diris liaj gepatroj. Ankaŭ ne akordiĝis kun tiuj asertoj de la Skribaĵoj, la konversacio kun Jesuo, dum lia vizito kiam li estis dek okjara. Malgraŭ tiu konfuzo, dum tiu tuta periodo de perplekseco lia patrino certigis al li, ke lia malproksima kuzo, Jesuo de Nazareto, estis la vera Mesio, ke li estis veninta por okupi la Davidan tronon, kaj ke li, (Johano) estis iĝonta lian antaŭan heroldon kaj ĉefan subtenon.
El ĉio tio, kion Johano aŭdis pri la malvirto kaj malpieco de Romo kaj la diboĉeco kaj morala senfrukteco de la imperio, el tio, kion li konis pri la malbonaj dubindaj agmanieroj de Herodo Antipaso kaj la guberniestroj de Judeo, li estis incitita kredi, ke la fino de la erao estis tuj venonta. ŝajnis al tiu malafabla kaj nobla infano de la naturo, ke la mondo estis matura por la fino de la erao de la homo kaj la aŭroro de la nova kaj dia erao - la regno de la ĉielo. La sento kreskis en la koro de Johano, ke li estis iĝonta la lasta de la malnovaj profetoj kaj la unua de la novaj. Kaj en li komplete vibrigis la pligrandiganta impulso eliri kaj proklami: “Pentofaru! Plenumu la formalaĵojn kun Dio! Estu pretaj por la fino; prepariĝu al la apero de la nova kaj eterna ordo de la teraj aferoj, la regno de la ĉielo.”
La 17-an de Aŭgusto, 22 p.K., kiam Johano estis dudek okjara, lia patrino subite mortis. La Elizabetaj amikoj, konantaj la Nazireajn limigojn pri la kontakto kun la morto, eĉ meze de la propra familio, faris ĉiujn disponojn pri la entombiĝo de Elizabeta antaŭ informi Johanon. Kiam li ricevis la novaĵon pri la morto de sia patrino, li petis al Ezda peli siajn brutaĵojn al Engedi kaj foriris en Ĥebron.
Reveninta en Engedi post la funebraĵo de sia patrino, li donacis siajn brutarojn al la fratosocio kaj dum periodo disiĝis el la mondo por fasti kaj preĝi. Johano konis nur la malnovajn metodojn por alproksimiĝi al la Diaĵo; li konis nur la raportojn pri Elija, Samuelo, kaj Danielo. Elija estis lian idealon kiel profeto. Elija estis la unua el la instruistoj de Israelo, kiu estis konsiderita kiel profeto. Kaj Johano vere kredis, ke li estus la lasta de tiu longa kaj famkonata serio da ĉielaj mesaĝistoj.
Dum du jaroj kaj duono Johano vivis en Engedi, kaj li persvadis la plimulton de la fratosocio, ke “la fino de la erao estis atingebla”; ke “la ĉiela regno estis aperonta.” Kaj ĉiu lia frua instruo estis bazita sur la kurantaj Judaj ideo kaj koncepto de la Mesio kiel la promesita liberiganto de la Juda nacio el la regado de iliaj nejudaj regantoj.
Dum tiu tuta periodo Johano multe legis la Sanktajn Skribaĵojn , kiujn li trovis en la hejmo de la Nazireoj en Engedi. Li estis aparte impresita de Jesaja kaj Malaki, la lasta el la profetoj en tiu tempo. Li legis kaj relegis la kvin lastajn ĉapitrojn de Jesaja, kaj li kredis tiujn profetaĵojn. Post tio, li legis en Malaki: “Jen mi sendos al vi la profeton Elija, antaŭ la venuo de la granda kaj timinda tago de la Sinjoro; kaj li returnos la korojn de la patroj al la infanoj, kaj la korojn de la infanoj al iliaj patroj, pro timo, ke mi venu kaj frapegu la teron per malbeno.” Estis nur tiu promeso de Malaki pri la reveno de Elija, kiu malinstigis Johanon eliri por publike prediki la tujvenontan regadon kaj instigi siajn Judajn kunulojn fuĝi la venontan koleron. Johano estis matura por proklami la mesaĝon de la venonta regno, sed tiu atendo de la venuo de Elija retenis lin dum pli ol du jaroj. Li sciis, ke li ne estis Elija. Kion volis diri Malaki? ĉu lia profetaĵo estis proprasenca aŭ figura? Kiel li povis koni la veron? Li fine aŭdacis pensi ke, ĉar la unua el la profetoj estis nomita Elija, la lasta estus fine konita per la sama nomo. Tamen li havis dubojn, dubojn sufiĉajn por malebligi lin nomiĝi mem Elija.
La influo de Elija estis la kaŭzo, ke Johano adoptis liajn metodojn de rektaj kaj abruptaj atakoj pri la pekoj kaj malvirtoj de siaj samtempuloj. Li serĉis vestiĝi kiel Elija, kaj li klopodis paroli kiel Elija; en ĉiuj eksteraj aspektoj li estis kiel la iama profeto. Li estis tute ankaŭ kuraĝa kaj pitoreska infano de la naturo, tute ankaŭ sentima kaj aŭdaca predikanto de la rekteco. Johano ne estis analfabeta, li bone konis la Judajn sanktajn skribojn, sed li estis malmulte klera. Li estis simpla pensulo, potenca oratoro, kaj fajra denuncisto. Li estis malmulte ekzemplo en sia epoko, sed li estis elokventa riproĉo.
Fine li trovis la metodon por proklami la novan aĝon, la regnon de Dio; li decidis, ke li estis iĝonta la heroldon de la Mesio; li balais ĉiujn dubojn kaj eliris el Engedi iun tagon en Marto de la jaro 25 p.K.por komenci sian mallongan kaj brilantan karieron kiel publika predikanto.
Por kompreni la Johanan mesaĝon, necesas konsideri la statuson de la Juda popolo kiam li aperis sur la scenejon de la ago. Dum preskaŭ cent jaroj tuta Israelo estis en dilemo. Ili estis perpleksaj por klarigi sian kontinua submetiĝo al nejudaj feŭdoĉefoj. ĉu Moseo ne estis dirinta, ke la lojaleco ĉiam estis rekompencita per la prospero kaj potenco? ĉu ili ne estis la elekta popolo de Dio? Kial la Davida trono estis dezerta kaj vaka? En la lumo de la Moseaj doktrinoj kaj la instruoj de la profetoj la Judoj trovis malfacila klarigi sian longe-kontinua nacia afliktado.
ĉirkaŭ cent jaroj antaŭ la tagoj de Jesuo kaj Johano nova lernejo de religiaj mastroj aperis en Palestino, la apokaliptistoj. Tiuj novaj mastroj ellaboris sistemon de opinioj, kiuj klarigis la suferadojn kaj humiligojn de la Judoj per la fakto, ke ili pagis la punon por la naciaj pekoj. Ili ree falis en la bone-konatajn kialojn destinitajn por klarigi la Babilonan kaj aliajn kaptitecojn de la antaŭaj tempoj. Sed, diris la apokaliptistoj, Israelo devis rekuraĝiĝi; la tagoj de lia aflikto estis preskaŭ pasitaj; la puno de la elektita popolo de Dio estis baldaŭ finita. La pacienco de Dio al la nejudaj fremduloj estis baldaŭ elĉerpita. La fino de la Romana leĝo estis sinonimo de fino de la aĝo, kaj iel, de fino de la mondo. Tiuj novaj mastroj peze sin apogis sur la antaŭdiraĵoj de Danielo, kaj ili kontinue diris, ke la kreado estis alvenonta en sia fina fazo; la regnoj de tiu mondo estis iĝontaj la regno de Dio. En la Juda pensmaniero de tiu epoko tia estis la signifo de tiu frazo - la regno de la ĉielo - kiu troviĝis de la komenco ĝis la fino de la instruoj de Jesuo kaj Johano. Por la Judoj de Palestino la frazo “regno de la ĉielo” havis nur la signifon : Absolute justa ŝtato, en kiu Dio (la Mesio) regus la terajn naciojn per perfekteco de povo, kiel li regis en la ĉielo. “Estu farita via volo sur la tero kiel en la ĉielo.”
Dum la tagoj de Johano ĉiuj Judoj atende sin demandis, “ĉu baldaŭ venos la regno?” Estis ĝenerala sento, ke la fino de la regado de la Nejudaj nacioj proksimiĝis. En la tuta judaro ĉeestis viva espero kaj fervora ekspekto, ke la konsumado de la deziro de la aĝoj okazu dum la vivtempo de tiu generacio.
Kvankam la Judoj grave diferencis en siaj prognozoj pri la naturo de venonta regno, ĉiuj opiniis, ke la evento estis tuja, atingebla, eĉ ĉe la pordo. Multaj el tiuj, kiuj legis la Malnovan Testamenton, laŭlitere kredis la alvenon de nova reĝo en Palestinon, por regeneri Judan nacion liberigitan de ĝiaj malamikoj kaj preziditan de la postvenanto de la reĝo Davido, la Mesio, kiu estus rapide agnoskita kiel la rajta kaj justa reganto de la tuta mondo. Alia, tamen malgranda, grupo de piaj Judoj havis treege diferencan vidpunkton pri tiu regno de Dio. Ili diris, ke tiu venonta regno ne estis de tiu mondo, ke la mondo alproksimigis sian certan finon, kaj ke “nova ĉielo kaj nova tero” estis inaŭgurontaj la establon de la regno de Dio; ke tiu regno estus eterna superregado, ke finus la peko, kaj ke la civitanoj de la nova regno iĝus senmortaj en sia ĝuado de tiu senfina feliĉego.
ĉiuj konsentis pri la ideo, ke drasta elpurigo aŭ puriga disciplino estus necesa antaŭ la establo de la nova regno sur tero. La literalistoj diris, ke mondskale militosekvus kaj pereigus ĉiujn nekredantojn, dum la fideluloj gajnus universan kaj eternan venkon. La spiritualistoj diris, ke la regno estus inaŭgurita per la granda juĝo de Dio, kiu forsendus la malpiulojn al iliaj bone-merititaj juĝoj de puno kaj fina destruo, plialtiganta samtempe la kredantajn sanktulojn de la elektata popolo al altaj lokoj de honoro kaj aŭtoritato ĉe la Homa Filo, kiu regadus sur la reaĉetitaj nacioj en la nomo de Dio. Kaj tiu lasta grupo eĉ kredis, ke multaj piaj nejudoj povus esti akceptitaj en la kunularo de la nova regno.
Kelkaj Judoj sin tenis je la opinio, ke Dio povus eble establi tiun novan regnon per rekta kaj dia interveno, sed la vasta plimulto kredis, ke li intermetus iun reprezentan peranton, la Mesion. Kaj la termino Mesio povis nur havi tiun signifon en la menso de la Judoj de la generacio de Jesuo kaj Johano. Ne eblis, ke Mesio referencu al iu, kiu nur instruus la Dian volon aŭ proklamus la necesecon de justa vivo. Tiajn sanktajn personojn la judoj donis la titolon de profeto. La Mesio devis esti pli ol profeto. La Mesio devis alporti en la establon de la nova regno, la regnon de Dio. Iu kiu malsukcesis fari tion ne povis esti la Mesio en la tradicia Juda senso.
Kiu estus tiu Mesio? Ankoraŭ la Judaj edukistoj diferencis. La plej maljunaj inklinis al la doktrino de la filo de Davido. La plej junaj lernigis, ke ĉar la nova regno estis ĉiela regno, la nova reganto povus ankaŭ esti dia personeco, iu kiu de longe havis sian sidejon dekstre de Dio en la ĉielo. Kaj tiel stranga, ke tio povu ŝajni, kiuj konceptis tiel la reganton de la nova regno ne prikonsideris lin kiel homa Mesio, nek eĉ kiel nure homo, sed kiel “la Filo de la Homo” - Filo de Dio” - ĉiela princo, longe tenita atende tiel por preni sur sin la suverenecon de la tero novigita. Tiel estis la religia malantaŭaĵo de la Juda mondo kiam Johano sceneniris por proklami: “Repentu, ĉar la ĉiela regno estas atingebla!”
Iĝas evidenta, do, ke la Johana anonco de la venonta regno ne havis malpli ol duon- dekduo da diferencaj signifoj en la mensoj de tiuj, kiuj aŭskultis lian pasian predikon. Sed kia ajn estis la signifo, kiun ili alligis al la frazoj, kiujn Johano uzis, ĉiu el tiuj diverspecaj grupoj atendantaj la Judan-regnon estis intrigitaj per la proklamoj de tiu sincera, entuziasma, senceremonia predikanto de lojaleco kaj pentado, kiu tiel solene admonis siajn aŭskultantojn “fuĝi la venontan koleron.”
Frue en la monato de Marto, 25 p.K., Johano vojaĝis laŭ la okcidenta bordo de la Morta Maro kaj la rivero Jordano ĝis kontraŭrigarde al Jeriko, la malnova vadejo tra kiu Josuo kaj la infanoj de Israelo pasis kiam ili unue eniris en la promesitan landon; kaj trairanta la riveron, li establiĝis proksime al la eniro de la vadejo kaj ekpredikis al la geuloj, kiuj transiris la riveron en direkto aŭ la alia. Tiu Jordana vadejo estis la plej frekventita el ĉiuj.
Estis evidente por ĉiuj, kiuj auskultis Johanon, ke li estis pli ol predikanto. La granda plimulto el la aŭskultantoj de tiu stranga viro, kiu estis eliranta el la Judea dezerto foriris kredantaj ke ili estis aŭdintaj la voĉon de profeto. Ne estis mirinde, ke la animoj de tiuj lacaj kaj atendaj Judoj estu profunde emociitaj per tia fenomeno. Neniam en la tuta Juda historio, la piaj infanoj de Abraham estis tiel sopirantaj je la “konsolo de Izraelo” kaj pli arde anticipantoj “la resurtronigon de la regno.” Neniamen la Juda historio la Johana mesaĝo “la regno de la ĉielo estas atingebla” estus povinta havi tian profundan kaj universan logon, ke kiam ĝuste tiel mistere li aperis sur la bordo de tiu suda vadejo de la Jordano.
Li estis eliranta el la brutistaro, kiel Amos, li estis vestita kiel antaŭlonge Elija, kaj li tondris siajn admonojn kaj verŝis siajn avertojn per la “spirito kaj la potenco de Elija.” Ne estas mirinde, ke tiu stranga predikanto kreis potencan kirliĝon tra la tuta Palestino samtempe, kiel la vojaĝantoj kolportis la novaĵon de lia prediko laŭlonge de la Jordano.
Estis ankoraŭ alia kaj nova specialaĵo en la laboro de tiu Nazirea predikisto: Li baptis ĉiun el siaj kredantoj en la Jordano “for la pardono de la pekoj.” Kvankam la bapto ne estis nova ceremonio inter la Judoj, ili neniam estis vidintaj uzita ĝin laŭ la maniero de Johano. De longe estis la praktiko tiel bapti la nejudajn prozelitojn por ilin akcepti en la ekstera korto de la templo, sed neniam estis al Judoj mem petita submetiĝi al la penta bapto. Nur dek kvin monatoj pasis inter de kiam Johano ekpredikis kaj bapti, ĝis la tempo de lia aresto kaj enkarcerigo sub la instigo de Herodo Antipaso, sed dum tiu mallonga tempo li baptis multe pli ol cent mil pentofarantojn.
Johano predikis dum kvar monatoj en Betanio antaŭ foriri norden laŭ la Jordano. Dek miloj da aŭskultantoj, iuj spektemaj sed multaj fervoraj kaj seriozaj, venis aŭskulti lin el ĉiuj partoj de Judeo, Pereo, kaj Samario. eĉ iuj venis el Galileo.
En Majo de tiu jaro, dum li restadis en Betanio, la pastroj kaj Levidoj sendis delegacion por demandi al Johano, ĉu li pretendis esti la Mesio, kaj en la nomo de kia aŭtoritato li predikis. Johano respondis tiujn enketistojn dirante: “Iru diri al viaj mastroj, ke vi estas aŭskultantaj ‘la voĉon, kiu krias en la dezerto,’ kiel anoncis la profeto dirante, ‘Pretigu la vojon de la Sinjoro, rektigu irejon por nia Dio. ĉiu valo estos plenigita, kaj ĉiu monto kaj monteto estos malaltigitaj; la malebenaĵo fariĝos ebenaĵo, dum la malglataj lokoj fariĝos glataj valoj; kaj ĉiu karno vidos la Dian saviĝon.’”
Johano estis heroa sed sentakta predikisto. Iam kiam li predikis kaj baptis sur la okcidenta bordo de la Jordano, grupo el Fariseoj kaj iu nombro el Sadukeoj antaŭeniris kaj sin prezentis por la bapto. Antaŭ malsuprenirigi ilin en la akvon, Johano are alparolis ilin kaj diris: “Kiu vin avertis forkuri la venontan koleron, kiel vipuroj la fajron? Mi baptos vin, sed mi antaŭavertis al vi produkti frukton indan je sincera pento se vi volas ricevi la absolvon de viaj pekoj. Ne diru al mi, ke Abraham estas via patro. Mi deklaras, ke Dio povas el ĉi tiuj dek du ŝtonoj antaŭ vi starigi indajn idojn por Abraham. Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj. ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakota, kaj ĵetota en fajron.” (La dek du ŝtonoj al kiuj li referencis estis la famaj memorigaj ŝtonoj starigitaj de Joseo por memorfesti la transiron de la “dek du triboj” tra tiu sama loko kiam ili unue eniris en la promesatan landon.)
Johano kursojn donis al siaj disĉiploj, dum kiuj li instruis al ili la detalojn de ilia nova vivo kaj klopodis respondi al iliaj multnombraj demandoj. Li rekomendis al la edukistoj instrui la spiriton tiel bone, kiel la literon de la leĝo. Li instrukciis riĉulojn nutri malriĉulojn. Al la kolektistoj de la imposto li diris: “Ne trudakiru pli ol tio, kioestas asignita al vi.” Al la soldatoj li diris: “Ne uzu violenton kaj nenion maljuste postulu - kontentiĝu kun via soldo.” Al ĉiuj li konsilis: “pretiĝu al la fino de la aĝo - la regno de la ĉielo estas atingebla.”
Johano ankoraŭ havis konfuzajn ideojn pri la venonta regno kaj ĝia reĝo. Ju pli longe li predikis, des pli konfuza li iĝis, sed lia intelekta necerteco pri la naturo de la venonta regno neniam tute malgrandigis lian konvinkon pri la certeco de la tuja apero de la regno. Mense Johano povis esti konfuza, sed neniam spirite. Li havis neniun dubon pri la venonta regno, sed li estis tre malmulte certa, ke Jesuo estus la reganto de la regno. ĉiam kiam Johano tenis la ideon pri la Davida resurtronigo, la diroj de liaj gepatroj, ke Jesuo, naskiĝita en la Urbo de Davido, iĝus la longe-atendata liberiganto, ŝajnis al li konforma; sed kiam li klinis pli al la doktrino de spirita regno kaj la fino de tempa aĝo sur tero, li estis dolore en la dubo pri la ofico, kiun Jesuo okupus en tiaj eventoj. Iafoje li denove pridiskutis ĉion, sed ne longatempe. Li reale deziris povi paroli pri ĉiuj aferoj kun sia kuzo, sed tio estis mala kun ilia esprimita inter- konsento.
Dum Johano vojaĝis norden, li multe pripensis al Jesuo. Li haltis en pli ol dekduono da lokoj laŭ la Jordano. Estis en Adam, ke li unue referencis al “unu alia, kiu venas post mi” por respondi al la rekta demando, kiun liaj disĉiploj metis al li, “ĉu vi estas la Mesio?” Kaj li daŭris dirante: “Post mi venos iu, kiu estas pli grava ol mi, kies sandalajn rimenojn mi ne estas inda kliniĝi por mallaĉi. Mi baptas vin per akvo, sed li baptos vin per la sankta spirito. kaj lia ŝovelilo estas en lia mano por ĝisfunde elpurigi sian draŝejon; li amasigos la tritikon en sian grenejon, sed la pajlo estos bruligita en la juĝofajro.”
Kiel respondo al la demandoj de liaj disĉiploj Johano plupligrandigis siajn instruojn, aldonante iom post iom pli multe da helpemaj kaj konsoligaj diroj kompare kun sia frua kaj enigma mesaĝo: “Pentu kaj estu baptigitaj.” Tiun tempon svarmoj alvenis el Galileo kaj la Dekapolo. Dudekoj de sinceraj kredantoj restadis ĉe ilia adorata mastro tagon post tago.
En Decembro de 25 p.K., kiam Johano atingis la najbarejon de Pella dum sia vojaĝo laŭ la Jordano, lia renomo estis etendiĝanta tra la tuta Palestino, kaj lia laboro estis iĝita la ĉefa de konversacia temo en ĉiuj urboj ĉirkaŭ la lago de Galileo. Jesuo estis parolinta favore pri la Johana mesaĝo, kaj tio kaŭzis multe da aliĝoj el Kapernaŭmo al la Johanaj kulto kaj bapto. jakobo kaj Johano la fishistoj, filoj de Zebedeo, malsupreniris en Decembro, baldaŭ post kiam Johano estis instalita por prediki, proksime de Pella, kaj sin prezentis por la bapto. Ili iris vidi Johanon unufoje semajne kaj alportis al Jesuo freŝajn kaj senperajn raportojn pri la laboro de la evangelisto.
La fratoj de Jesuo, Jakobo kaj Jude estis parolintaj viziti Johanon por la bapto; kaj nun ĉar Jude estis veninta en Kapernaumon por la sabataj diservoj, kaj ambaŭ li kajJakobo estis aus-kultantaj la diskurson de Jesuo en la sinagogo, li decidis preni konsilon ĉe li pri iliaj planoj. Tio okazis la sabaton vespere, la 12-an de Januaro p.K. 26. Jesuo petis, ke ili prokrastas la diskutadon ĝis la sekvanta tago, kiam li donus sian respondon al ili. Li dormis malmultege tiun nokton, estanta en proksima komuneco kun la Patro en la ĉielo. Li estis farinta disponojn por tagmeze manĝi kun siaj fratoj kaj ilin konsili pri la bapto de Johano. Tiun dimanĉon matene Jesuo kiel kutime laboris en la ŝipofabriko. Jakobo kaj Jude estis alvenitaj kun la tagmanĝon kaj atendis lin en la lignoŝedo, ĉar ne estis ankoraŭ la tempo de la tagmeza paŭzo, kaj ili sciis, ke Jesuo estis tre regula pri tiaj temoj.
ĝuste antaŭ la tagmeza ripozo, Jesuo demetis siajn ilojn, forprenis sian antaŭtukon de laboro, kaj nure anoncis al la tri laboristoj en la sama metiejo kiel li: “Mia horo estas alvenita.” Li eliris al siaj fratoj Jakobo kaj Jude ripetante: “Mia horo estas alvenita, Ni iru al Johano.” Kaj tuje ili foriris al Pella, tagmanĝante dumvoje. Tio okazis la dimanĉon 13-an de Januaro. Ili haltis por la nokto en la Jordana valo kaj alvenis en la loko, kie Johano baptis, ĉirkaŭ tagmeze la sekvan tagon
Johano estis ĵus ekbaptanta la kandidatojn de la tago. Dudekoj da pentintoj vicumis kaj atendis ilian vicon kiam Jesuo kaj liaj du fratoj lokiĝis en tiu kolumno de sinceraj viroj kaj virinoj, kiuj estis ekintaj kredi la predikojn de Johano pri la venonta regno. Johano estis informiĝinta pri Jesuo ĉe la filoj de Zebedeo. Li estis aŭdinta pri la Jesuaj rimarkoj koncerne sian predikon, kaj li atendis tagon post tago vidi lin alveni sur la scenon, sed li ne antaŭvidis akcepti lin en la kolumno de la kandidatoj por la bapto.
Estanta absorbita pro la detaloj por rapide bapti tian gravan nombron da konvertitoj, Johano ne levis la okulojn por vidi Jesuon ĝis la Filo de l’ Homo sin tenu en lia senpera ĉeesto. Kiam Johano rekonis Jesuon, tiam la ceremonioj estis interrompitaj dum li salutis sian kuzon en la karno kaj demandis al li: “Sed kial vi malsupreniras en la akvo por min saluti?” Kaj Jesuo respondis: “Por min submeti al via bapto.” Johano replikis: “Sed mi bezonas esti baptita de vi, kial vi venas al mi?” Kaj Jesuo flustris al Johano: “Toleru nun bapti min, ĉar necesas, ke ni donu tiun ekzemplon por miaj fratoj ĉeestantaj tie kun mi, kaj ke la homoj povu vidi ke mia horo estas alvenita.”
Estis tono de definitiveco kaj aŭtoritato en la voĉo de Jesuo. Johano emociotremis sin preparante bapti Jesuon de Nazareto en la Jordano tagmeze tiun lundon la 14-an de Januaro 26 p.K.. Tiele Johano baptis Jesuon kaj liajn du fratojn jakobon kaj Jude. Kaj kiam Johano estis baptinta tiujn tri, li forsendis la aliajn por la tago anoncante, ke li rekomencos bapti tagmeze la morgaŭon. Dum la geuloj foriris, la kvar viroj, kiuj ankoraŭ starigis en la akvo aŭdis strangan sonon, kaj dum momento ili vidis aperaĵon ĝuste super la kapo de Jesuo, ili aŭdis voĉon dirantan: “Tiu ĉi estas mia plejamata Filo, de kiu mi estas plene kontenta.” Grava ŝanĝo okazis en la vizaĝo de Jesuo, kaj elirante el la akvo silente li adiaŭis ilin kaj foriris al la montetoj oriente. Kaj neniu vidis Jesuon dum kvardek tagoj.
Johano sekvis Jesuon sur sufiĉa distanco por diri al li la historion de la Gabriela vizito al sia patrino antaŭ iliaj naskiĝoj, kiel li aŭdis ĝin plurfoje de sia patrino. Li lasis Jesuon daŭrigi sian iradon, post kiam li estis dirinta: “Nun mi estas certa, ke vi estas la liberiganto.” Sed Jesuo ne respondis.
Kiam Johano revenis al siaj disĉiploj (li havis nun prroksimume dudek-kvin aŭ tridek, kiuj konstante restadis kun li), li trovis ilin en serioza konferenco, diskutantaj tion, kio ĵus okazis rilate al la Jesua bapto. ĉiuj estis treege mirigitaj kiam Johano lernigis al ili la historion de la Gabriela vizito al Maria antaŭ la Jesua naskiĝo, kaj ankaŭ ke Jesuo ne diris solan vorton kiam li parolis pri tio. Ne pluvis tiun vesperon, kaj tiu grupo de tridek aŭ pli diskutis longatempe en la stelita nokto. Ili sin interdemandis kie Jesuo estis foririta kaj kiam ili lin revidos.
Post la sperto de tiu tago la Johana prediko prenis novan kaj certan tonon de proklamo koncerne la venontan regnon kaj la atenditan Mesion. Tiuj kvardek tagoj estis tensoperiodo en la atendo de la Jesua reveno. Sed Johano plupredikis kun granda potenco, kaj liaj disĉiploj ekis ĉirkaŭ tiam prediki al la superbordiĝantaj svarmoj, kiuj kunpremiĝis ĉirkaŭ Johano laŭ la Jordano.
Dum tiuj kvardek tagoj de atendo, multaj onidiroj etendiĝis en la lando, kaj eĉ ĝis Tiberiado kaj Jerusalemo. Ili venis multnombre en la kampadejon de Johano por vidi la novan allogaĵon, la supozatan Mesion, sed Jesuo ne estis videbla. Kiam la disĉiploj de Johano asertis, ke la stranga viro de Dio estis foririta al la montetoj, multaj dubis pri la tuta historio.
Ĉirkaŭ tri semajnoj post kiam Jesuo estis ilin forlasinta, alvenis sur la scenon en Pella novan delegacion de Jerusalemaj pastroj kaj fariseoj. Ili demandis al Johano rekte, ĉu li estis Elija aŭ la profeto promesita de Moseo; kaj kiam Johano diris: “Mi ne estas unu el ili,” ili aŭdacis demandi: “ĉu vi estas la Mesio?” Kaj Johano respondis: “Mi ne estas li.” Tiam diris tiuj viroj de Jerusalemo: “Se vi ne estas Elija, nek la profeto, nek la Mesio, kial vi baptas la geulojn kaj estigas tiun tumulton? Kaj Johano replikis: “Tiuj, kiuj aŭskultis min kaj ricevis mian bapton, devas diri kiu mi estas. Mi deklaras al vi, ke mi baptas per akvo, sed estas inter ni iu, kiu revenos por vin bapti per la sankta spirito.”
Tiuj kvardek tagoj estis malfacila periodo por Johano kaj liaj disĉiploj. Kia rilato devis esti inter Johano kaj Jesuo? Cent demandoj estis diskutitaj. Politiko kaj persona ambicio komencis fari sian aperadon. Intensaj diskutoj kreskis ĉirkaŭ la diverspecaj ideoj kaj konceptoj de la Mesio. ĉu li estos militista ĉefo kaj Davida reĝo? ĉu li frapegos la Romianajn armeojn kiel Joseo la Kanaanojn? Aŭ ĉu li venos estigi spiritan regnon? Johano pli ĝuste decidis, kun la malplimulto, ke Jesuo venis por estigi la ĉielan regnon., kvankam ne estis tute klare en lia propra menso en kio devis konsisti tiu misio de estigo de la ĉiela regno.
Penplenaj estis tiuj tagoj en la Johana sperto, kaj li preĝis por la reveno de Jesuo. Kelkaj Johanaj disĉiploj organizis skoltadajn grupojn por serĉi Jesuon, sed Johano malpermesis tion al ili, dirante: “Niaj tagoj estas en la manoj de la ĉiela Dio ; li direktos sian elektan Filon.”
Estis frumatene de sabato, la 23-an de februaro, ke la Johana kompanio, kiu maten- manĝis, rigardante norden ekaperis Jesuon venantan al ili. Kiam li estis proksime, Johano supreniris sur grandan rokon kaj sonorvoĉe diris: “ Jen la Filo de Dio, la liberiganto de la mon-do, tiu pri kiu mi diris, ‘Post mi tie venos unu, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.’ Estas kaŭze de tio, ke mi venis el la dezerto por prediki pentadon kaj bapti per akvo, proklamante, ke la ĉiela regno estas atingebla, kaj nun venas tiu, kiu baptos vin per la sankta spirito. Mi vidis la dian spiriton malsuprenirantan sur tiun viron, kaj mi aŭdis la voĉon de Dio deklari: “Tiu ĉi estas mia plejamata Filo, de kiu mi estas plena kontenta.”
Jesuo petis al ili daŭrigi ilian manĝon kaj eksidis por manĝi kun Johano, ĉar liaj fratoj Jakobo kaj Jude estis revenintaj en Kapernaumon.
Frumatene la sekvantan tagon li adiaŭis Johanon kaj liaj disĉiploj kaj reiris en Galileon. Li donis al ili neniun indikon pri kiam ili lin revidos. Al la Johanaj demandoj pri siaj propraj prediko kaj misio, Jesuo nur diris: “Mia Patro nun gvidos vin en la futuro kiel li faris en la paseo.” Kaj tiuj du gravaj viroj separiĝis tiun matenon sur la bordo de Jordano, kaj neniam plu renkontiĝis en la karno.
Post kiam Jesuo nordeniris en Galileon, Johano sin sentis kondukita resudeniri. Konsekvence, matene la sabaton 3-an de Marto Johano kaj liaj ceteraj disĉiploj eksudeniris. ĉirkaŭ unu kvarono de la plej fidelaj adeptoj de Johano estis intertempe foriritaj en Galileon por serĉi Jesuon. Estis konfuza malĝojeco ĉirkaŭ Johano. Li neniam denove predikis plu kiel antaŭ la Jesua bapto. Iel li sentis, ke la responseco pri la venonta regno ne baziĝis plu sur siaj ŝultroj. Li sentis, ke lia laboro estis preskaŭ finita; li estis senkonsola kaj soleca. Sed li predikis, baptis, kaj sudeniris.
Apud la vilaĝo Adam, Johano haltis dum pluraj semajnoj; kaj tie li elparolis sian memor- indan atakon pri Herodo Antipaso, kiu estis tutkontraŭleĝe preninta la edzinon de alia viro. En Junio de tiu jaro (26 p.K.) Johano estis reveninta apud la Betanian transvadejon de Jordano, kie li estis komencinta sian predikon pri la venonta regno pli ol unu jaro antaŭe. Dum la semajnoj, kiuj sekvis la bapton de Jesuo, la karaktero de la Johana prediko grade aliiĝis en proklamo de mizerikordo por la ordinaraj geuloj, dum li denuncis per renovigita impeteco la koruptitajn politikajn kaj religiajn estrojn.
Herodo Antipaso, en la teritorio de kiu Johano estis predikanta, maltrankviliĝis timanta, ke Johano kaj liaj disĉiploj okazigu ribelon. Herodo sentis rankoron ankaŭ pro la publikaj kritikoj de Johano rilate al siaj privataj aferoj. Kaŭze de ĉio tio, Herodo decidis enprizonigi Johanon. Do, fruege en la mateno de la 12-a de Junio, antaŭ ol la homamaso alvenas por aŭskulti la predikon kaj vidi la baptojn, la senditoj de Herodo enprizonigis Johanon. Ĉar la semajnoj pasis kaj li ne estis liberigita, liaj disĉiploj disiĝis en la tuta Palestino, multaj inter ili iris en Galileon por kuniĝi al la adeptoj de Jesuo.
Johano havis solecan kaj iom amara sperto en malliberejo. Malmultaj el liaj adeptoj estis permesitaj lin vidi. Li deziregis vidi Jesuon, sed devis kontentiĝi aŭdi prisia laboro de tiuj el siaj adeptoj, kiuj estis iĝitaj la kredantoj je la Filo de la Homo. Ofte li estis tentita dubi pri Jesuo kaj lia dia misio. Kial li nenion faris por lin liberigi el lia neelportebla enprizonigo? Dum pli ol unu jaro kaj duono tiu naturkruda viro de Dia ekstero langvoris en tiu malnoblega prizono. Kaj tiu sperto estis grava provo por lia fido kaj lojaleco je Jesuo. Vere, Tiu tuta sperto estis grava provo por la Johana fido eĉ je Dio. Multfoje li estis tentita dubi eĉ pri la aŭtentikeco de siaj propraj misio kaj sperto.
Post kiam li estis pasiginta plurajn monatojn en malliberejo, grupo de liaj disĉiploj venis al li, kaj post kiam ili estis raportintaj al li la publikajn aktivecojn de Jesuo, ili diris: “Tiel, vi vidas, Mastro, Tiu kiu estis kun vi je la supraĵo de la Jordano prosperas kaj akceptas ĉiujn, kiuj venas al li. Li eĉ festenas kun publikanoj kaj pekuloj. Vi kuraĝe atestis favore al li, kaj tamen li nenion faras por efektivigi vian liberigon. Sed Johano respondis al liaj amikoj: “Tiu viro nenion povas fari se tio ne estis donita al li de lia ĉiela Patro.” Bone memoru, ke mi diris ‘Mi ne estas la Mesio, sed mi estis sendita antaŭe prepari la vojon por li.” Kaj tion mi faris. Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo. Sed la amiko de la fianĉo kiu staras proksime kaj lin aŭdas grande ĝojas kaŭze de la fianĉa voĉo. ĉi tiu, mia ĝojo do plenumiĝis. Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi. Mi estas el la tero kaj deklaris mian mesaĝon. Jesuo de Nazareto venis el la ĉielo sur la teron kaj estas supre de ni ĉiuj. La Homa Filo malsupreniris el Dio, kaj la vortojn de Dio li diros al vi. Ĉar la ĉiela Patro senmezure donas la spiriton al sia propra Filo. La Patro amas sian Filon kaj nun metos ĉiujn aĵojn en la manojn de sia Filo. Kiu kredas je la Filo havas la eternan vivon. Kaj la diroj, kiujn mi prononcas, estas veraj kaj senŝanĝaj.”
Tiuj disĉiploj estis tiel konsternitaj per la Johana deklaro, tiel bone kiel ili silente foriris. Ankaŭ Johano estis tre agitita, ĉar li konstatis, ke li estis ĵus eldirinta profetaĵon. Neniam denove li dubis pri la misio kaj dieco de Jesuo. Sed li estis dolore desapontita, ĉar Jesuo sendis al li neniun vorton, ke li ne venis lin vidi, kaj ĉar li uzis neniun el siaj grandaj povoj por lin liberigi el prizono. Sed Jesuo sciis ĉion tion. Li havis grandan amon por Johano, sed scianta nun sian dian naturon kaj konanta plene la gravajn aferojn preparade por Johano kiam li forlasus tiun mondon, kaj ankaŭ scianta, ke la tera laboro de Johano estis finita, li sin devigis ne interveni en la natura finatingo de la granda kariero de tiu predikanto-profeto.
Tiu longa necerteco en prizono estis home neelportebla. Nur kelktagoj antaŭ lia morto Johano denove sendis fidelajn mesaĝistojn al Jesuo, demandante: “ĉu mia laboro estas plenumita? Kial mi langvoras en maliberejo? ĉu vi vere estas la Mesio, aŭ ĉu ni devas serĉi alian?” Kaj kiam tiuj du disĉiploj donis tiun mesaĝon al Jesuo, la Homa Filo respondis: “Ree iru al Johano kaj diru al li, ke mi ne estas forgesinta sed necesas, ke ankaŭ mi toleras ankoraŭ tiun por, ke de ni plenumiĝu tuta justeco. Diru al Johano kion vi vidis kaj aŭdis - ke la bona novaĵo estas predikita al la malriĉulo - kaj fine, diru al la plejamata heroldo de mia tera misio, ke li estos abunde benita en la venonta aĝo se ne okazas al li dubi aŭ stumbli pri mi.” Kaj tiu indiko estis la lasta, ke ricevis Johano el Jesuo. Tiu mesaĝo grande kuraĝigis lin kaj faris multe por stabiligi lian fidon kaj prepari lin por la tragika fino de lia vivo en la karno, kiu tuŝsekvis tiel baldaŭ tiun memorindan eventon.
Johano laboris en suda Pereo kiam li estis arestita. Li estis tuje enkondukita en la prizonon de la fortreso de Machaerus, en kiu li estis enkarcerigita ĝis sia ekzekuto. Herodo regis Pereon tiel bone kiel Galileon, kaj en Pereo li konservis dum tiu periodo rezidlokon en ambaŭ Julias kaj Machareus. En Galileo la rezidentejo estis translokinta el Seforo en la novan ĉefurbon, Tiberiadon.
Herodo timis liberigi Johanon pro timo, ke li instigu ribelon. Li timis lin mortigi, pro timo de tumulto de la popolamaso, ĉar miloj da Pereanoj kredis, ke Johano estis sankta viro, profeto. Do Herodo gardis la Nazirean predikanton en prizono, ne scianta kion fari pri li. plurfoje Johano aperis antaŭ Herodo, sed neniam konsentis, ke li aŭ forlasu la juĝodistriktojn de Herodo, aŭ sin detenu ĉiun ajn publikan aktivecon se li estus liberigita. Kaj tiu nova tumulto konstante kreskanta rilate al Jesuo de Nazareto, avertis Herodon, ke ne estis momento por Johanon liberigi. Krome, Johano ankaŭ suferis pro la intensa kaj amara malamo de Hero- diasa, neleĝa edzino de Herodo.
Dum multnombraj okazoj Herodo interparolis kun Johano pri la ĉiela regno, kaj kvankam kelkafoje serioze impresita per lia mesaĝo, li timis elirigi lin el prizono.
ĉar estis ankoraŭ multaj konstruejoj en Tiberiado, kaj ĉar li havis preferon por la fortreso de Machareus, Herodo pasigis konsiderindan tempon en siaj Pereaj rezidlokoj. Multnombraj jaros ankoraŭ necesis, antaŭ ol ĉiuj publikaj konstruaĵoj kaj la Tiberiada rezidentejo estu plene finfaritaj.
Herodo faris gravan feston en la palaco de Machareus por la solenado de sia datreveno kun siaj ĉefaj oficiroj kaj aliaj altklasaj geuloj en la konsilantaroj de Perea kaj Galilea regadoj. ĉar Herodiasa malsukcesis akiri la morton de Johano per rekta postulo al Herodo, ŝi nun entreprenis la taskon akiri lian ekzekuton per ruza plano.
Dum la vesperaj festoj kaj distradoj, Herodiasa prezentis sian filinon por danci antaŭ la bankedantoj. Herodo estis tre kontenta pro la prezentado de la fraŭlino, kaj alvokante ŝin antaŭ li, diris: “Vi estas ĉarma, kaj mi estas tre kontenta pri vi. Tiun tagon de mia datreveno Petu al mi ion ajn, kion vi deziras, tion mi donos al vi, eĉ la duonon de mia regno.” Herodo tiam faris ĉion tion sub la influo de siaj multaj verŝoferoj. La juna sinjorino deturniĝis kaj informiĝis ĉe sia patrino pri kio ŝi devis peti al Herodo. Herodiasa diris: “Iru kaj petu al Herodo la kapon de Johano la Baptisto.” Kaj la juna virino, reiranta apud la bankedan tablon, diris al Herodo: “Mi petas, ke vi tuj donu al mi la kapon de Johano la Baptisto sur pleto.
Herodo estis plenigita de timo kaj aflikto, sed kaŭze de lia ĵuro, kaj ĉiuj kunmanĝantoj, li ne volis rifuzi la peton. Herodo Antipaso sendis soldaton, ordonante al li alporti la kapon de Johano. Tiel estis Johano tiun nokton senkapigita en la malliberejo. La soldato alportis la kapon de la profeto sur pleto kaj prezentis ĝin al la juna virino en la fundo de la bankeda salonego. Kaj la fraŭlino donis la pleton al sia patrino. Kiam la disĉiploj de Johano ekaŭdis tion, ili venis en la prizonon por postuli la kadavron de Johano, kaj post kiam ĝi estis entombigita, ili iris kaj raportis al Jesuo.