Kajero 134084
Dum la Mediteranea vojaĝo Jesuo zorge studis la homojn, kiujn li renkontis, kaj la landojn kiujn li travojaĝis, kaj proksimume dum tiu tempo, li trafis sian finan decidon rilate al sia tera vivo. Li estis plene konsiderinta kaj nun fine aprobinta la planon, kiu antaŭvidis, ke li naskiĝu el judaj gepatroj en Palestino, kaj do li intence revenis en Galileon por atendi la komencon de sia vivmisio kiel publika instruisto de vero; Li ekis formi planojn por publika kariero en la lando de la popolo de sia patro Jozefo, kaj faris tion laŭ sia propra volo.
Jesuo estis trovinta per persona kaj homa sperto, ke Palestino estis la pli bona loko en la tuta Romania mondo, en kiu estigi la venontajn ĉapitrojn, kaj ludi la finajn scenojn de sia tera vivo. Por la unua fojo li iĝis plena kontenta pri la programo senvuale manifesti sian veran naturon, kaj riveli sian dian identecon inter la Judoj kaj Nejudoj de sia denaska Palestino. Li definitive decidis fini sian vivon sur tero kaj kompletigi sian karieron de mortemula ekzisto en la sama lando en kiu li estis ekinta sian homan sperton kiel senpova bebo. Lia Urantia kariero komencis inter la Judoj en Palestino, kaj li elektis fini sian vivon en Palestino inter la Judoj.
Post kiam li estis forlasinta Gonod kaj Ganid en Ĉarakso (Decembron de la jaro 23 p.K. ), Jesuo revenis per la vojo de Ur ĝis Babilono, kie li kuniĝis al dezerta karavano, kiu vojiris al Damasko. De Damasko li iris al Nazareto, haltante nur dum kelkaj horoj en Kapernaumo, kie li vizitis la familion de Zebedeo. Tie li renkontis sian fraton jakobon, kiu venis iom antaŭe por labori anstataŭ li en la boatokonstruejo de Zebedeo. Post kiam li estis parolinta kun jakobo kaj Jude (kiu estis hazarde en Kapernaumo) kaj post konfidinta al sia frato jakobo la malgrandan domon, kiun Johano Zebedeo estis sukcesinta aĉeti, Jesuo foriris al Nazareto.
Fine de lia Mediteranea vojaĝo Jesuo ricevis sufice da mono por garanti siajn vivelspezojn preskaŭ ĝis la tempo de la komenco de sia publika misio. Sed krom Zebedeo de Kapernaumo kaj la homoj, kiujn Jesuo renkontis dum sia eksterordinara rondvizitado, la mondo neniam sciis, ke li faris tiun vojaĝon. Lia familio ĉiam kredis, ke li pasigis tiun tempon por studi en Aleksandrio. Jesuo neniam konfirmis tiujn kredojn, nek senkaŝe refutis tiajn miskomprenojn.
Dum lia restado de kelksemajnoj en Nazareto, Jesuo vizitis sian familion kaj amikojn, pasigis iom da tempo en la reparmetiejo kun sia frato Jozefo, sed dediĉis plimulton de sia atento al Maria kaj Rut; Rut estis tiam proksime dek kvinjara, kajestis la unua okazo por, ke Jesuo havu longan kunparoladon kun ŝi, de kiam ŝi estis iĝinta juna virino.
Ambaŭ Simono kaj Jude de antaŭ certa tempo deziris geedziĝi, sed malplaĉis al ili fari tion sen la konsento de Jesuo; do ili prokrastis tiujn eventojn, esperante reiron de sia plejaĝa frato. Kvankam ĉiuj rigardis jakobo kiel la familia ĉefo por la plimulto de la aferoj, kiam temis pri geedziĝoj, ili deziris la benon de Jesuo. Tiel Simono kaj Jude geedziĝis dum duobla ceremonio en la komenco de Marto de tiu jaro, 24 p. K. Ĉiuj pliaĝaj infanoj estis nun geedziĝitaj; nur Rut, la plej juna, restis hejme kun Maria.
Jesuo interparoladis unuope kun la membroj de sia familio tute normale kaj nature, sed kiam ili estis ĉiuj kune, li havis tiel malmulte diri, ke ili rimarkigis pri tio inter ili. Maria precipe estis embarasita pro tiu nekutima stranga konduto de sia unue-naskita filo.
Kiam, dum Jesuo pretiĝis forlasi Nazareton, kondukanto de granda karavano, kiu pasis tra la urbo, grave malsaniĝis, kaj Jesuo, estanta lingvisto, estis volontulo por preni lian postenon. ĉar tiu vojaĝo necesigis lian foreston dum unu jaro, kaj pro tio, ke ĉiuj liaj fratoj estis geedziĝitaj kaj lia patrino vivis hejme kun Rut, Jesuo estrigis familian konsilion, dum kiu li proponis, ke lia patrino kaj Rut iru en Kapernaumon por vivi en la hejmo, kiun tiel ĵuse li donis al jakobo. Konsekvence, post kelktagoj Jesuo foriris kun la karavano, Maria kaj Rut transloĝiĝis en Kapernaumon, kie ili vivis dum la restanta vivtempo de Maria en la hejmo, kiun Jesuo provizis. Jozefo kaj lia familio transloĝiĝis en la malnovan hejmon de Nazareto.
Tiu jaro estis unu inter la plej neordinaraj en la ena sperto de la Homa Filo; gravaj progresoj estis faritaj en la laboro de harmoniiĝo inter lia homa menso kaj la enloĝanta Ĝustiganto. La Ĝustiganto estis aktive okupita de la reorganizado de lia penso kaj la preparado de lia menso por la gravaj eventoj, kiuj tiam estis en malproksima futuro. La Jesua personeco prepariĝis al sia grava ŝanĝo de sinteno al la mondo. Estis interaj tempoj, transira etapo de tiu estaĵo, kiu komencis vivon kiel Dio aperanta kiel homo, kaj kiu estis nun sin preparanta por kompletigi sian teran karieron kiel homo aperanta kiel Dio.ŭ
Estis la unua de Aprilo, p. K. 24, kiam Jesuo forlasis Nazareton por la karavana vojaĝo al la regiono de la Kaspia Maro. La karavano, al kiu Jesuo kuniĝis kiel kondukanto, rajdis ekde Jerusalemo ĝis la sudeosta regiono de la Kaspia Maro, pasante tra Damasko kaj Urmija Lago, transirante Asirion, Medion kaj Partion. Pasis unu jaro antaŭ ol li revenis de tiu ekspedicio.
Por Jesuo tiu karavana vojaĝo estis ankoraŭ esplorada aventuro kaj persona misio. Li havis interesan sperton kun sia karavana familio - pasaĝeroj, gardistoj kaj kamelistoj. Grava nombro da viroj, virinoj kaj infanoj loĝantaj la ĉirkaŭaĵojn de la irvojo sekvita de la karavano vivis pli riĉajn vivojn dank’al siaj kontaktoj kun Jesuo, laŭ ili, la eksterordinara kondukanto de banala karavano. Ne ĉiuj, kiuj havis okazon ricevi lian personan servadon, profitis de tio, sed la vasta majoritato de tiuj, kiuj renkontis lin kaj parolis kun li boniĝis dum siaj teraj vivoj.
El ĉiuj liaj tramondaj vojaĝoj, tiu ekspedicio al la Kaspia Maro kondukis Jesuon plej proksime al la Oriento kaj ebligis al li akiri pli bonan komprenon de la Ekstrem-orientaj popoloj. Li havis intimajn kaj personajn kontaktojn kun ĉiu el la postvivantaj rasoj de Urantio, krom la ruĝa. Li egale ĝuis sian personan oficon al ĉiu el tiuj diverspecaj rasoj kaj miksitaj popoloj, kaj ĉiuj estis akceptemaj al la viva vero, kiun li alportis al ili.. Eŭropanoj de ekstremuoriento kaj Azianoj de ekstremesto simile dediĉis sian atenton sur liajn vortojn de espero kaj eterna vivo, kaj estis egale influitaj per la vivo de amanta servo kaj spirita ministerio, kiujn li tiel gracie vivis inter ili.
Ĉiurilate la vojaĝo karavane estis sukcesa. Tio estis tre interesa epizodo en la homa vivo de Jesuo, ĉar li aplikis dum tiu jaro sian ekzekutivan rolon, estanta responsa pri la materialo konfidita al li kaj pri la protekto de la karavanaj vojaĝantoj. Kaj li plej fidele, efike, kaj saĝe plenumis siajn multoblajn devojn.
Dum la reveno el la Kaspia regiono, Jesuo forlasis la direktadon de la karavano ĉe la Lago Urmija., kie li restis dum iomete pli ol du semajnoj. Li revenis kiel pasaĝero per pli malfrua karavano al Damasko, kie la posedantoj de la kameloj petegis al li resti je sia dispono. Malakceptanta tiun proponon, li vojaĝis per la karavana trajno ĝis Kapernaumo, alvenanta la unuan de Aprilo, 25 p. K.. Neniam plu li konsideris Nazareton kiel sia hejmo. Kapernaumo estis fariĝinta la hejmo de Jesuo, jakobo, Maria kaj Rut, sed Jesuo neniam denove vivis kun sia familio; En Kapernaumo li loĝis en la hejmo de Zebedeo.
Sur la vojo al la Kaspia Maro, Jesuo estis haltanta por pluraj tagoj de ripozo kaj refortiĝo en la malnova Persa urbo de Urmija sur la okcidentaj bordoj de Urmija Lago. Sur la plej larĝa de grupo de insuloj, lokita sufiĉe proksime al Urmija, kuŝis vasta konstruaĵo - Lekcia amfiteatro - dediĉita al la “religia spirito.” Tiu konstruaĵo estis reale templo de la filozofio de la religioj.
Tiu religia templo estis konstruita de riĉa negocisto, civitano de Urmija, kaj liaj tri filoj. Tiu viro nomiĝis Cymboyton, kaj li kalkulis inter siaj prauloj multajn diverspecajn popolojn.
Lekcioj kaj diskutadoj en tiu lernejo de religio ekis ĉiusemajne matene je la deka, kaj posttagmeze sesioj startis je la tria, kaj vespere debatoj malfermis je la oka. Cymboyton aŭ unu el lia tri filoj ĉiam prezidis tiujn sesiojn de instruo, diskuto, kaj debato. La fondinto de tiu unika lernejo de religioj vivis kaj mortis sen neniam riveli siajn personajn religiajn kredojn.
Plurfoje Jesuo partoprenis tiujn diskutojn, kaj antaŭ ol li forlasu Urmija, Cymboyton sin aranĝis kun Jesuo, por ke, okaze de lia reveno, li restadu ĉe li du semajnojn kaj donu dudek kvar lekciojn pri “La Frateco de la Homoj,”, kaj konduku dek du vesperajn sesiojn de demandoj, diskutoj kaj debatoj ĉefe pri tiuj lekcioj kaj la frateco de la homoj ĝenerale.
Konforme al tiu aranĝo, Jesuo haltis okaze de sia reveno kaj eldiris tiujn lekciojn. Tiuj estis la plej sistemaj kaj formalaj el ĉiuj instruoj de la Mastro sur Urantio. Neniam antaŭe aŭ poste li tiel longe parolis pri unu subjekto kiel enhavita en tiuj lekcioj kaj diskutoj pri la frateco de la homoj. Reale tiuj lekcioj temis pri la “Dia Regno “ kaj la “Homaj Regnoj.”
Pli ol tridek religioj kaj religiaj kultoj estis elvokitaj ĉe la fakultato de tiu templo de religia filozofio. Tiuj mastroj estis elektitaj, subtenitaj kaj plene akredititaj de siaj respektivaj religiaj grupoj. Dum tiu epoko estis ĉirkaŭ sepdek kvin mastroj en la fakultato, kaj ili vivis en dometoj, ĉiu loĝiganta ĉirkaŭ dekduon da personoj. Okaze de ĉiu nova luno tiuj grupoj estis lote ŝanĝitaj. Netolero, disputema spirito, aŭ ia ajn alia dispozicio por kontraŭi la glatan iradon de la komunumo kaŭzis la rapidan kaj nenorman maldungon de la kulpa mastro. Li estis senceremonie eksigita kaj lia sekvanta anstataŭanto estis nune instalita anstataŭ li.
Tiuj mastroj de diverspecaj religioj faris gravan klopodon por montri la similecon de siaj religioj koncerne la fundamentajn elementojn de tiu vivo kaj la sekva. Sed estis nur unu doktrino, kiu estis akceptenda por akiri lokon en tiu fakultato - ĉiu mastro devis reprezenti religion rekonantan Dion - specon de plejsupera Diaĵo. Estis kvin sendependaj mastroj en la fakultato, kiuj reprezentis neniun organizitan religion, kaj estis tiel, kiel sendependa mastro, ke Jesuo aperis antaŭ ili.
La kondiĉoj de la dudeka jarcento, kiuj superregas en ambaŭ religioj kaj homaj regadoj, estas tiel diferencaj de tiuj, kiuj superregis dum la Jesua tempo, ke fakte malfacilis adapti la instruojn de la Mastro en Urmija al la problemoj de la regno de Dio kaj la homaj regnoj tiel, kiel ĉi tiuj mondaj funkcioj ekzistas dum la dudeka jarcento. Ni neniam estis kapablaj formuli raporton de la instruoj de la Mastro, akcepteblan por ambaŭ grupoj de tiuj serafoj de planeda regado. Finfine la Melkicedeko prezidanto de la revelacia komisio nomis komision de tri anoj de nia ordeno por prepari laŭ nia vidpunkto la instruojn de la Mastro en Urmija adaptitaj al la religiaj kaj politikaj kondiĉoj de la dudeka jarcento sur Urantio. Konsekvence, ni, tri duarangaj Mezvojuloj, kompletigis tian adapton de la Jesuaj instruoj, reformulante liajn prononcojn tiel, kiel ni aplikus ilin laŭ la kondiĉoj de la hodiaŭa mondo. Nun ni prezentas tiujn deklarojn tiel, kiel ili estas post kiam ili estis kontrolitaj de la Melkicedeko prezidanto de la komisio de revelacio.]
La homa frateco estas fondata sur la patreco de Dio. La familio de Dio derivas de la amo de Dio - Dio estas amo. Dio la Patro die amas ĉiujn siajn infanojn, senescepte.
La ĉiela regno, la dia regado, estas fondata sur la fakto de dia suvereneco - Dio estas spirito. ĉar Dio estas spirito, tiu regno estas spirita. La ĉiela regno estas nek materia nek nure intelekta; ĝi estas spirita rilato inter Dio kaj homo.
Se diferencaj religioj rekonas la spiritan suverenecon de Dio la Patro, tiam ĉiuj tiaj religioj restas en paco. Nur kiam religio asertas, ke ĝi estas iel supera al ĉiuj aliaj, kaj posedas ekskluzivan aŭtoritaton sur aliaj religioj, tia religio arogos al si esti netolerema al aliaj religioj aŭ aŭdacos persekuti aliajn religiajn kredantojn.
Religia paco - frateco - povas neniam ekzisti krom se ĉiuj religioj volas komplete senigi sin mem de ĉia eklezia aŭtoritato kaj plene rezigni ĉiun koncepton de spirita suvereneco. Sole Dio estas spirita suvereno.
Vi ne povas havi egalecon inter religioj (religia libero) sen havi religiajn militojn krom se ĉiuj religioj konsentas al la transigo de ĉiu religia suvereneco al iu superhoma nivelo, al Dio li mem.
La ĉiela regno en la koro de la homoj kreos religian unuecon (ne necese unuformecon) ĉar ĉiu kaj ĉiuj religiaj grupoj konsistigitaj kun tiaj religiaj kredantoj estos liberaj de ĉiuj nocioj de eklezia aŭtoritato - religia suvereneco.
Dio estas spirito, kaj Dio donas fragmenton de sia spirito por loĝi la homan koron. Spirite, ĉiuj homoj estas egalaj. La ĉiela regno estas libera de kastoj, klasoj, sociaj niveloj, kaj ekonomiaj grupoj. Vi estas ĉiuj fratoj.
Sed de kiam vi ne rigardas la spiritan suverenecon de Dio la Patro, unu religio aŭ alia ekos aserti sian superecon sur aliaj religioj, kaj tiam, anstataŭ paco sur tero kaj bona volo inter homoj, komencos malkonsentoj, kontraŭriproĉoj, eĉ religiaj militoj, almenaŭ militoj inter religiuloj.
Liberaj estaĵoj kiuj reciproke respektas sin unuj la aliajn kiel egalaj, krom se ili reciproke rekonas sin kiel submetitaj al iu suvereneco, iu aŭtoritato superanta ilin, pli aŭ malpli baldaŭ estas tentitaj elprovi sian kapablecon por gajni povon kaj aŭtoritaton sur aliaj personoj kaj grupoj. La koncepto de egaleco neniam alportas pacon, escepte en la reciproka rekono de iu plej grava influo de suvereneco.
La religiuloj de Urmija vivis kune en relativaj paco kaj trankvileco, ĉar ili estis plene forlasintaj ĉiujn siajn nociojn de religia suvereneco. Spirite ĉiuj kredis je suverena Dio; socie, plena kaj nekontestebla aŭtoritato estis sekurigita de ilia ĉefa prezidanto - Cymboyton. Ili bone sciis, kion okazus al iu ajn instruisto, kiu provus impresi al siaj kolegoj instruistoj. Daŭra religia paco povos ekzisti sur Urantio nur kiam ĉiuj religiaj grupoj libere forlasos ĉiujn siajn nociojn de dia favoro, elektita popolo, kaj religia suvereneco. Nur kiam Dio la Patro iĝos plejsupera, homoj iĝos religiaj fratoj kaj vivos kune sur tero en religia paco.
[Kvankam la Mastra instruo pri la suvereneco de Dio estas vero - nur komplika pro la posta apero de la religio pri li inter la mondaj religioj - liaj prezentoj koncerne politikan suverenecon estas grave komplikaj pro la politika evoluo de nacia vivo dum la lastaj dek naŭ jarcentoj kaj pli. Dum la epoko de Jesuo estis nur du gravaj mondiaj povoj - la Romiana imperio okcidente kaj la Hana imperio oriente - kaj tiuj estis larĝe apartigitaj de la Partia regno kaj aliaj intermetitaj landoj de la Kaspia kaj Turkestanaj regioj. Ni estas, do en la sekva prezento, pli larĝe elirintaj el la substanco de la Mastraj instruoj en Urmija koncerne politikan suverenecon, samtempe provintaj pentri la gravecon de tiaj instruoj tiel, kiel ili estas aplikeblaj dum la speciale danĝera stadio de la evoluo de politika suvereneco en la dudeka jarcento post Kristo.]
Milito sur Urantio neniam ĉesos tiel kiam la nacioj alkroĉiĝas al la iluziaj nocioj de senlima nacia suvereneco. Estas nur du niveloj de relativa suvereneco sur loĝitamondo: la spirita libervolo de la individua mortemulo kaj la kolektiva suvereneco de la tuta homaro. Inter la nivelo de la individua homa estaĵo kaj la nivelo de la tuta homaro, ĉiuj grupoj kaj asocioj estas relativaj, transiraj, kaj havas valoron nur laŭ mezure, kiel ili plialtigas la kvietecon, komforton kaj progreson de la individuo kaj la planeda granda tuto. - homo kaj homaro.
Religiaj instruistoj devas ĉiam memori, ke la spirita suvereneco de Dio transpasas ĉiujn intervenantajn kaj daŭrigajn lojalecojn. Iam civilaj estroj lernos, ke la Plej Altuloj superregas en la homaj regnoj.
Tiu regado de la Plej Altuloj en la regno de la homoj ne estas profite al ajna aparte favorita grupo de mortemuloj. Ne ekzistas ion kiel “elektata popolo.” La regado de la Plej Altuloj, la superkontrolistoj de politika evoluo, estas regado destinata por alporti la plej grandan bonon al la plej granda nombro de ĉiaj homoj kaj por la plej longa tempo.
Suvereneco estas povo kaj kreskas per organizado.Tiu organizada kreskado de la politika povo estas plene taŭga, ĉar ĝi emas ampleksi ĉiam pli vastajn segmentojn de la tuta homaro. Sed tiu sama kreskado de politikaj organizadoj kreas problemon okaze de ĉiu intervenanta stadio inter la komenca kaj natura organizado de politika povo - la familio - kaj la fina konsumado de politika kreskado - la regado de la tuta homaro, per kaj por la tuta homaro.
Startanta el la gepatra povo interne de la familio, la politika suvereneco evoluas per organizado de familiaj krucaĵoj en samsangaj klanoj, kiuj iĝas unuitaj, pro diverspecaj kaŭzoj, en tribaj unuoj - supersamsangaj politikaj grupoj. Kaj tiam, per negoco, komerco, kaj konkero, triboj unuiĝas en nacioj, kaj iafoje nacioj mem unuiĝas en imperio.
Kiam suvereneco pasas de pli malgrandaj grupoj al pli grandaj grupoj, la militoj inter malgrandaj nacioj malpligas, sed la potencialo por gravaj militoj estas pliigita laŭmezure, kiel la nacioj posedas pli kaj pli grandan suverenecon. Baldaŭ, kiam la tuta mondo estas esplorata kaj okupata, kiam la nacioj estas malmultaj, fortaj, kaj potencaj, kiam tiuj grandaj kaj supozite suverenaj nacioj havas komunajn limojn, kiam nur oceanoj disigas ilin, tiam ekaperas la stadion de konsiderindaj militoj, mondaj konfliktoj. Tiel-nomitaj suverenaj nacioj ne povas kubutumi sen generi konfliktojn kaj okazi militojn.
La malfacilaĵo en la evoluo de politika suvereneco de la familio ĝis la tuta homaro, kuŝas en la inerteco-rezisto elmontrita sur ĉiuj intervenantaj niveloj. Familioj laŭokaze defiis sian klanon, klanoj kaj triboj ofte rifuzis la suverenecon de la teritoria stato. ĉiu nova kaj progresa evoluo de la politika suvereneco estas (kaj ĉiam estis) embarasita kaj malhelpita per la “skafaldaj stadioj” de la antaŭaj disvolviĝoj en politika organizado. Tio estas vera, ĉar, kiam jam mobilizitaj, homaj lojalecoj estas malfacile ŝanĝeblaj. La sama lojaleco, kiu ebligas la triban evoluon, malfaciligas la evoluon de la supertribo - la teritoria stato. Kaj la sama lojaleco (patriotismo), kiu ebligas la evoluon de la teritoria stato grave komplikas la evoluan disvolviĝon de la regado de la tuta homaro.
Politika suvereneco estas kreita dank’al la forlaso de mem-decido, unue de la individuo interne de la familio, kaj post de la familioj kaj klanoj rilate al la triboj kaj plej grandaj grupoj. Tiu progresa transigado de mem-decido de la plej malgranda al ĉiam pli grandaj politikaj organizadoj ĝenerale daŭrigis senhalte oriente de la establo dela Ming kaj Mogol dinastioj. Okcidente ĝi superregis dum pli ol mil jaroj ĝis la fino de la monda milito, kiam malfeliĉa regresa movo kelktempe inversigis tiun norman tendenco re-starigante la dronitan politikan suverenecon de multnombraj malgrandaj grupoj en Eŭropo.
Urantio ne ĝuos daŭran pacon ĝis la tiel-nomitaj suverenaj nacioj inteligente kaj plene rezignos siajn suverenajn povojn al la frateco de la homoj - homara regado. Internaciismo - Naciaj Ligoj - neniam povas havigi permanentan pacon al homaro. Mondaj konfederacioj de nacioj efike preventos duarangajn militojn kaj konvene kontrolos la plej malgrandajn naciojn, sed ili ne preventos mondajn militojn nek kontrolos la tri, kvar aŭ kvin plej potencajn registarojn. Vidalvide al realaj konfliktoj, unu el tiuj mondaj potencoj retiriĝos el la Ligo kaj deklaros militon. Vi ne povas malhelpi naciojn ekmiliti tiel kiam ili restas infektitaj per la iluzia viruso de nacia suvereneco. Internaciismo estas paŝo en la bona direkto. internacia policanaro preventos multajn duarangajn militojn, sed ne estos efika por preventi unuarangajn militojn, konfliktojn inter la gravaj militaj regadoj de la tero.
Samtempe, kiam malpliiĝas la nombro de la vere suverenaj nacioj (gravaj potencoj), ambaŭ oportuneco kaj neceseco de homara regado pliiĝas. Kiam estas nur iom da reale suverenaj (gravaj) potencoj, aŭ ili devas komenci ĝismorte lukton por la nacia (imperia) hegemonio, aŭ, per libervola forlaso de iuj prerogativoj de suvereneco, ili devas krei la esencan kernon de supernacia povo, kiu servos por ekstarigi la realan suverenecon de la tuta homaro.
Paco ne venos sur Urantio ĝis ĉiu tiel-nomita suverena nacio forlasas sian povon ekmiliti en la manoj de reprezenta registaro de la tuta homaro. Politika suvereneco estas denaska ĉe la popoloj de la mondo. kiam ĉiuj popoloj de Urantio kreos mondan registaron, ili rajtos kaj povos fari tian regadan SUVERENECON, kaj kiam tia reprezenta aŭ demokratia monda potenco kontrolos la terajn, aerajn kaj marajn fortojn, paco sur tero kaj bonvolo inter homoj superos - sed tiam ne antaŭ .
Ni uzu gravan ilustraĵon de la dek naŭa kaj dudeka jarcento: La kvardek ok ŝtatoj de la Amerika Federaciala Unuiĝo delonge ĝuas la pacon. Estas plu neniu milito inter ili mem. Ili estas forlasinta sian suverenecon al la federaciala regado, kaj per la arbitracio de la armiloj, ili forlasis ĉiujn pretendojn al la iluzioj de la mem-decido. ĉiu stato reguligas siajn internajn aferojn kaj ne estas koncernita de eksterlandaj rilatoj, tarifoj, enmigro, militaj aferoj, aŭ interŝtata komerco. Ankaŭ individuaj ŝtatoj ne estas koncernitaj pri la temoj de nacieco. La kvardek ok ŝtatoj suferas la militdefektegoj nur se la suvereneco de la federaciala regado estas kelkmaniere endanĝerigita.
Tiuj kvardek ok ŝtatoj, havantaj forlasi la ĝemelajn sofismojn de suvereneco kaj mem-decido, ĝuas interŝtatajn pacon kaj trankvilecon. Tiel la nacioj de Urantio komencos ĝui pacon kiam ili libere forlasos siajn respektivajn suverenacojn en la manoj de tergloba regado. - la suvereneco de la frateco de homoj. En tiu monda ŝtato la malgrandaj nacioj estos tiel potencaj kiel la grandaj, kiel la malgranda ŝtato de Rod Insulo havas siajn du senatorojn en la Amerika Kongreso ĝuste kiel la multehoma ŝtato de Nov-Jorko aŭ la larĝa ŝtato de Teksaso.
La limigita (ŝtata) suvereneco de tiuj kvardek ok ŝtatoj estis kreitaj far homoj kaj por homoj. La superŝtata (nacia) suvereneco de la Amerikana Federaciala Unuiĝo estis kreita far la dek tri unuaj el tiuj ŝtatoj por ilia propra benefico kaj por la benefico de la homoj. Iam la supernacia suvereneco de la planeda regado de homaro simile estos kreita far nacioj por sia propra benefico kaj por la benefico de ĉiuj homoj.
Civitanoj ne naskiĝas profite al registaroj; registaroj estas kreitaj kaj elpensitaj profite al homoj. La evoluo de la politika suvereneco povas havi finon nur kun la apero de la regado de la suvereneco de la homoj. ĉiuj aliaj suverenecoj havas relativajn valorojn, interajn signifojn kaj dependajn statusojn.
Kun la scienca progreso, militoj fariĝas pli kaj pli ruinigaj ĝis preskaŭ iĝi rasie suicidemaj. Kiom da mondaj militoj devas ankoraŭ esti faritaj kaj kiom da ligoj de nacioj devas malsukcesi antaŭ, ke homoj estu pretitaj por estigi la regadon de la homaro kaj ekĝui benojn de permanenta paco kaj por prosperi dank’al la trankvileco de la bona volo - la bona volo mondskale - inter homoj?
Se homo avidas esti sendependa - libera - li devas memori, ke ĉiuj aliaj homoj avidas la saman sendependecon. Grupoj de tielaj liberecavidaj mortemuloj ne povas vivi kune en paco sen sin submeti la leĝojn, regulojn, kaj reglamentojn sekurigantajn al ĉiu persono la saman gradon de libereco. gardante en la sama tempo egalan gradon de libereco por ĉiuj iliaj samspeculoj. Se unu homo devus esti absolute libera, endus, ke alia iĝu absolute sklava. Kaj la relativa naturo de la libereco estas reala socie, ekonomie, kaj politike. Libereco estas la donaco de la civilizado ebligita per la aplikado de la LEĜO.
Religio spirite ebligas realigi la homan fratecon, sed estos necesa homara regado por reguligi la sociajn, ekonomiajn kaj politikajn problemojn ligitajn kun tia celo de homaj feliĉo kaj efikeco.
Estos militoj kaj militonidiroj - nacio kontraŭstaros al alia nacio - kiel longe la politika suvereneco de la mondo estos dividita kaj nejuste posedita de grupo de naciaj-ŝtatoj. Anglio, Skotlando, kaj Kimrio ĉiam batalis unuj la aliajn, ĝis ili forlasu siajn suverenecojn konfidante tiujn al la Unuigata Regno.
Nova monda milito lernigos la tiel-nomitajn suverenajn naciojn formi specon de federacio, tiel kreante mekanismon por preventi malgrandajn militojn, militojn inter malpli grandaj nacioj. Sed terglobaj militoj okazos ĝis la kreo de homara regado. Tergloba suvereneco preventos terglobajn militojn - nenio alia povas tion fari.
La kvardek ok Amerikaj liberaj ŝtatoj vivas kune en paco. Estas inter la civitanoj de tiuj kvardek ok ŝtatoj diverspecaj naciecoj kaj rasoj devenitaj de la ĉiam-militantaj nacioj de Eŭropo. Tiuj amerikanoj reprezentas preskaŭ ĉiujn religiojn kaj religiajn sektojn kaj kultojn de la tuta mondo. Kaj tamen tie en la Amerika nordo ili kune vivas pace. ĉio tio ebligas ĉar tiuj kvardek ok ŝtatoj forlasis sian suverenecon kaj rezignis ĉiujn nociojn de mem-decido.
Ne temas pri armado aŭ malarmado. Ankaŭ la temo pri la rekrutenskribo aŭ la libervola militservo ne kalkulas kun tiuj problemoj de konservado de la mondskalepaco. Se oni forprenus ĉiujn formojn de modernaj mekanikaj armiloj kaj ĉiujn tipojn de eksplodiloj el la fortaj nacioj, ili interbatalus per pugnoj, ŝtonoj, kaj malalttonoj tiel kiam ili estus alkroĉigitaj al siaj iluzioj de dia rajto de nacia suvereneco.
Milito ne estas granda kaj terura malsano de la homo; milito estas simptomo, rezulto. La reala malsano estas la viruso de la nacia suvereneco.
La Urantiaj nacioj ne estas posedintaj realan suverenecon; neniam ili havis suverenecon, kiu estus povinta protekti ilin kontraŭ la detruegoj kaj ruinigoj de la mondaj militoj. Okaze de la kreado de la tergloba regado de homaro, la nacioj ne forlasas sian suverenecon sed ili kreas lojale realan kaj daŭran mondan suverenecon, kiu de nun estos plene kapabla protekti ilin kontraŭ ia ajn milito. Lokaj aferoj estos traktitaj per loka registaro; naciaj aferoj de naciaj registaroj, internaciaj aferoj estos administritaj de tergloba registaro.
Monda paco ne povas esti konservita per traktatoj, diplomatio, eksterlandaj politikoj, aliancoj, ekvilibroj de povoj, aŭ iu ajn alia tipo de improvizaĵoj jonglantaj kun la suverenecoj de naciismo. Monda leĝo devas naskiĝi el monda regado kaj esti firmigita per ĝi - la suvereneco de la tuta homaro.
La individuo ĝuos multe pli da libereco sub monda regado. Hodiaŭ, la civitanoj de la grandaj potencoj estas taksataj, reglamentataj, kaj kontrolataj preskaŭ premmaniere, kaj granda parto de tiu nuna entrudiĝo kun la individuaj liberecoj malaperos kiam la naciaj regadoj estos libervolaj por konfidi sian suverenecon pri la internaciaj aferoj en la manoj de tergloba regado.
Sub globa regado la naciaj grupoj havos realan eblecon realigi kaj ĝui la personajn liberecojn de aŭtentika demokratio. La sofismo de la mem-decido ĉesos. Kun mona kaj komerca reglamentado alvenos la nova erao de paco mondskale. Baldaŭ povas tergloba lingvo disvolviĝi, kaj aperigi almenaŭ kelkesperon iam havi tergloban religion - aŭ religiojn kun tergloba vidpunkto.
Kolektiva garantio neniam alportos pacon tiel kiam la kolektivumo ne inkluzivos la tutan homaron.
La politika suvereneco de reprezenta registaro de la homaro alportos daŭran pacon, kaj la spirita frateco de la homo asekuros por ĉiam bonan volon inter ĉiuj homoj. Kaj ne estas alia vojo per kiu paco sur tero kaj bona volo inter homoj povas esti realigitaj.
* * *
Post la morto de Cymboyton, liaj filoj renkontis gravajn malfacilaĵojn por konservi pacan fakultaton. La reagoj de Jesuaj instruoj estus estintaj multe pli gravaj, se la postaj Kristanaj instruistoj, kiuj iris al la Urmija fakultato, estus elmontritaj pli da saĝeco kaj ekzercintaj pli da toleremo.
La unuenaskita filo de Cymboyton alvokis la helpon de Abner de Filadelfio, sed la elekto de la instruistoj de Abner estis tre malfeliĉa, ĉar ili sin montris neflekseblaj kaj necedemaj. Tiuj instruistoj serĉis superigi sian religion supre la aliaj kredoj. Ili neniam suspektis, ke la tiel-ofte-elvokitaj lekcioj de la karavana kondukanto estis liveritaj de Jesuo mem.
ĉar konfuzo grandiĝis en la fakultato, la tri fratoj retiris sian financan subtenon, kaj post kvin jaroj la lernejo fermis. Pli malfrue ĝi estis denove malfermita kiel Mitraatemplo kaj fine incendiita okaze de unu el liaj orgiaj celebradoj.
Kiam Jesuo revenis el sia vojaĝo al la Kaspia Maro, li sciis, ke siaj mondaj vojaĝoj estis proksimume finitaj. Li faris nur ankoraŭ unu vojaĝon eksteren de Palestino, en Sirion. Post mallonga vizito en Kapernaumon, li iris en Nazareton, kie li haltis dum kelktagoj por fari vizitojn. En la mezo de Aprilo li forlasis Nazareton por Tiro. De tie li vojaĝis norden, restante kelktagoj en Cidono, sed lia celo estis Antiokio.
Estis la jaro de la solaj promenadoj tra Palestino kaj Sirio. Dum tiu tuta jaro de vojaĝo li estis konita per diversaj nomoj en diferencaj partoj de la lando.: la ĉarpentisto de Nazareto, la ŝipkonstruisto de Kapernaumo, la skribisto de Damasko, kaj la instruisto de Aleksandrio.
En Antiokio la Homa Filo vivis pli ol du monatoj, laborante, observante, studante, vizitante, farante komplezojn, kaj ĉiam lernante kiel homoj vivas, kiel ili pensas, sentas, kaj reagas al la medio de la homa ekzisto. Dum tri semajnoj de tiu periodo li laboris kiel tendofabrikisto. Dum lia periplo li restis pli longe en Antiokio ol en iu ajn alia loko, kiun li vizitis. Dek jaroj pli poste, kiam la apostolo Paŭlo predikis en Antikio kaj aŭdis siajn adeptojn paroli pri la doktrinoj de la Damaska skribisto, li apenaŭ sciis, ke siaj instruatoj estis aŭdintaj la voĉon, kaj aŭskultintaj la instruojn de la Mastro mem.
El Antiokio Jesuo vojaĝis suden laŭ la marbordo ĝis Cezareo, kie li haltis dum kelksemajnoj, post li daŭrigis laŭ la marbordo ĝis Joppa. De Joppa li vojaĝis al Jamnia, Aŭdod kaj Gaza. De Gaza li uzis la enlandan vojon al Beerŝeba, kie li restis kelksemajnojn.
Poste Jesuo ekis sian finan rondvojaĝon kiel privata individuo, tra la koro de la Palestino, irante de Beerŝeba sude al Dan norde. Dum tiu vojiro norden li haltis en Ĥebron, Bet-Leĥem (tie li vidis sian naskighlokon), Jerusalemo (li ne iris al Betanio), Beeroth, Lebonah, Siĥar, ŝechem, Samaria, Geba, En-gannim, Endor, Madon; pasante tra Magdala kaj Kapernaumo, li iris norden; li pasis oriente de la Akvoj de Merom kaj iris al Karahta tra Dan, aŭ Cezarea Philippi.
La enloĝanta Pensa Ĝustiganto nun alkondukis Jesuon forlasi la loĝantajn lokojn de la homoj kaj restadi sur la Monto Hermon por tie fini la regadolaboron de sia homa menso kaj kompletigi la taskon efektivigi sian plenan konsekradon al la cetero de sia vivlaboro sur tero.
Estis unu el tiuj nekutimaj kaj eksterordinaraj epokoj en la tera vivo de la Mastro sur Urantio. Alia kaj tre simila sperto estis tiu, kiu li traspertis sole en la montetoj proksime al Pella tuj post sia bapto. Tiu periodo de izolado sur la Monto Hermon markis la finon de lia pure homa kariero, tio estas la teknika fino de lia mortemula disdonaco, dum la posta izolado markis la komencon de la pli dia fazo de la disdonaco. Kaj Jesuo vivis sole kun Dio dum ses semajnoj sur la deklivoj de la Monto Hermon.
Post li estis pasiginta kelkan tempon en la najbaraĵo de Caezarea Philippi, Jesuo preparis proviantojn, akiris ŝarĝobeston kaj dungis junulon nomatan Tiglath, kajantaŭeniris laŭ la Damaska vojo al vilaĝo iam konata kiel Beit Jenn en la spronoj de la Monto Hermon.Tie, ĉirkaŭ la mezo de Aŭgusto, 25 p. K. , li starigis sian sidejon, kaj forlasante siaijn proviantojn al la gardo de Tyglath, li supreniris la senhomajn deklivojn de la monto. Tiun tagon, Tiglath akompanis Jesuon sur la monton ĝis preciza loko ĉirkaŭ 2.OOO metroj super la marnivelo, kie ili konstruis niĉon el ŝtono, en kiu Tioglath estis demetonta nutraĵon dufoje ĉiun semajnon.
La unuan tagon, post kiam li estis forlasinta Tiglath, Jesuo estis suprenirinta nur mallongan vojiron kiam li haltis por preĝi. Inter aliaj aĵoj li petis sian Patron sendi sian serafan gardiston “por akompani Tiglath”. Li petis, ke estu permesita al li sole supreniri al sia lasta lukto kontraŭ la realecoj de mortemula ekzisto. Kaj lia peto estis elaŭdita. Li iris en la granda provo kun nur sia enloĝanta Ĝustiganto por gvidi kaj subteni lin.
Jesuo sobre manĝis dum sia restado sur la monto; li sin detenis de ĉiu nutraĵo nur dum unu aŭ du tagoj seninterrompe. La superhomaj estaĵoj, kiuj frontis lin sur tiu monto, kaj kun kiuj li spirite luktis, kaj kiujn li venkis potence, estis realaj; Ili estis liaj ĉefaj malamikoj en la sistemo Satania; ili ne estis fantasmoj de la imago elirintaj el intelektaj pensvagadoj de malfortigita kaj malsatigita mortemulo, kiu ne povus distingi inter realeco kaj la vizioj de malordigita menso.
Jesuo pasigis la lastajn tri semajnojn de Aŭgusto kaj la unuajn tri semajnojn de septembro sur la monto Hermon. Dum tiuj semajnoj, li elfinis la mortemulan taskon atingi la cirklojn de mensa-kompreno kaj personeca-kontrolo. Tra tiu tuta periodo de komuneco kun sia ĉiela Patro, la enloĝanta Ĝustiganto ankaŭ kompletigis la asignitajn servojn. La mortemula celo de tiu tera kreitaĵo estis tiam atingita. Nur la fina fazo de agordo menso-Ĝustiganto restis kompletigi.
Post pli ol kvin semajnoj de neinterrompita komuneco kun lia Paradiza Patro, Jesuo iĝis absolute certa pri sia naturo kaj pri la certeco de sia triomfo sur la materiaj niveloj de spac-tempa personeca manifestado. Li plene kredis je la supereco de sia dia naturo sur sia homa naturo, kaj ne hezitis asertis tion.
ĉirkaŭ la fino de la monta restado, Jesuo demandis sian Patron, ĉu estus permesita al li havi interparoladon kun siaj malamikoj de Satania kiel Homa Filo, kiel Joŝua ben Jozeph. Tiu peto estis elaŭdita. Dum la lasta semajno sur la Monto Hermon la granda tento, la universa provo okazis. Satano (delegito de Lucifero) kaj la planeda princo, la ribelulo ĉeestis kun Jesuo kaj estis plene videblaj de li. Kaj tiu “tento”, tiu fina provo de homa lojaleco kontraŭrigarde al la misprezentoj de ribelaj personecoj, koncernis nek nutraĵon, nek templajn pinaklojn, nek tromemfidajn agojn; ĝi ne koncernis la regnojn de tiu mondo sed la suverenecon de potenca kaj glora universo. La simbolismo de viaj raportoj estis destinitaj por la malnoviĝintaj eraoj de la infana penso de la mondo. Kaj la postaj generacioj devus kompreni kian gravan lukton la Homa Filo okazigis dum tiu eventoplena tago sur la Monto Hermon.
Al multaj proponoj kaj kontraŭproponoj de la senditoj de Lucifero, Jesuo nur respondis: “Povu la volo de mia Paradiza Patro superi, kaj vi, mia malobeema filo, povu la Plejaĝuloj de Tagoj die juĝi vin. Mi estas via Kreinto-Patro; mi malfacile povasĵuĝi vin kaj mian mizerikordon vi estas jam repuŝinta. Mi sendas vin antaŭ la arbitracio de la juĝistoj de pli grava universo.”
Al ĉiuj Lucifer-sugestitaj kompromisoj kaj improvizaĵoj, al ĉiuj falslogikaj proponoj pri la enkarniĝa disdonaco, Jesuo nur respondis: “Estu farita la volo de mia Paradiza Patro.” Kaj kiam la aflikta provo estis finita, la malligita gardista serafo revenis ĉe Jesuo kaj lin servis.
Posttagmezon en la somerfino, meze de arboj kaj en la silento de la naturo, Mikael de Nebadono gajnis la nediskutitan suverenecon de sia universo. Tiun tagon, li kompletis la taskon devigan por Kreintoj Filoj plene vivi enkarniĝitan vivon de enkorpiĝo en la simileco de mortemula karno sur la evoluaj mondoj de spaco kaj tempo. La universa anonco de tiu gravega finfaro ne estis farita antaŭ la tago de lia bapto, monatoj pli malfrue, sed reale okazis tiun tagon sur la monto. Kaj kiam Jesuo malsupreniris post sia restado sur la Monto Hermon, la Lucifera Ribelo en Satania kaj la Kaligastia secesio sur Urantio estis virtuale findecidita. Jesuo estis paginta la finan prezon postulitan al li por atingi la suverenecon de sia universo. Tio en si regulegas la statuson de ĉiuj ribeluloj kaj determinas, ke ĉiu ajn simila renverso (se neniam okazos) povos esti aranĝita efike kaj koncize. Konsekvence oni povas vidi, ke la tielnomata “granda tento” de Jesuo okazis kelka tempo antau lia bapto kaj ne tuj post tiu evento.
En la fino de tiu restado sur la monto, kiel Jesuo remalsupreniris, li renkontis Tyglath, kiu venis al la rendevuejo kun nutraĵo. Farante al li returne iri, li diris nur: “La periodo de ripozo estas finita; mi devas reveni al mia laboro de Patro.” Li estis silenta kaj treege ŝanĝita viro kiam ili revenis al Dan, kie li forpelis de la junulo, donante al li la azenon. Li tiam antaŭeniris suden, per la sama vojo, per kiu li venis, al Kapernaumo.
Estis nun preskaŭ la fino de la somero, ĉirkaŭ la tempo de la pentofera tago kaj festo de tabernakloj. Jesuo havis familian kunvenon en Kapernaumo dum la sabato, kaj la sekvan tagon foriris al Jerusalemo kun Johano, la filo de Zebedeo pasante tra la oriento de la lago kaj Gerasa, malsuprenirante la Jordanan valon. Dum li konversaciis kun sia kompano survoje, Johano notis gravan ŝanĝon en Jesuo.
Jesuo kaj Johano tranoktis en Betanio ĉe Lazaro kaj liaj fratinoj, frue irantaj la sekvan matenon en Jerusalemon. Ili pasigis preskaŭ tri semajnojn en kaj ĉirkaŭ la urbo, almenaŭ Johano. Multajn tagojn Johano iris en Jerusalemon sole, dum Jesuo marŝis ĉirkaŭ en la najbaraj montetoj kaj devontigis sin en multaj periodoj de komuneco kun sia Patro en ĉielo.
Ambaŭ ĉeestis la solenajn diservojn de la pentofera tago. Johano multe impresiĝis pri la ceremonioj de tiu pli granda tago en la Juda religia ritaro, sed Jesuo restis pensema kaj silenta spektatoro. Por la Homa Filo, tiu spektaklo estis kompatinda kaj mizera. Li vidis tion kiel misprezento de la karaktero kaj atributoj de sia Patro en ĉielo. Li konsideris la enventojn de tiu tago kiel ŝajnigon de la faktoj de dia justeco kaj veraĵoj de infinita mizerikordo. Li deziregis sin lasi al la deklaracio de la reala vero pri la amema karaktero kaj mizerikorda konduto de sia Patro en la universo, sed lia fidela Monitoro admonis lin, ke lia horo ne estis ankoraŭ veninta. Sed tiun nokton, en Betanio, Jesuo faligis multnombrajn rimarkojn, kiuj grande mal-kvietigis Johanon; kaj Johano neniam plene komprenis la realan signifon de tio, kion diris Jesuo dum sia vespera interparolado.
Jesuo planis resti dum la tuta semajno de la festo de tabernakloj kun Johano. Tiu festo estis la jaraj ferioj por la tuta Palestino, la Juda libertempo. Kvankam Jesuo ne partoprenis la gajecon de la okazo, estis evidente, ke li ricevis plezure ŝatis kaj kontentige spertis rigardante la gajan kaj ĝojan manifestacion de la junuloj kaj maljunuloj.
En la mezo de la celebrada semajno kaj antaŭ la fino de la festoj, Jesuo forlasis Johanon, dirante, ke li deziris izoliĝi en la montetoj, kie li povus pli bone komunii kun sia Paradiza Patro. Johano estus volonte irinta kun li, sed Jesuo insistis por, ke li restu ĝis la fino de la festoj, dirante: “Ne estas petita al vi porti la ŝarĝon de la Homa Filo; nur la gardisto devas maldormi dum la urbo pace dormas.” Jesuo ne revenis en Jerusalemon. Post preskaŭ unu semajno en la montetoj proksimaj al Betanio, li foriris al Kapernaumo. Survoje hejmen li pasigis tagon kaj nokton sole sur la deklivoj de Gilboa, proksime al la loko kie reĝo Saul sin mortigis. Kaj kiam li alvenis en Kapernaumon, li ŝajnis pli gajeta ol kiam li forlasis Johanon en Jerusalemo.
La sekvantan tagon Jesuo iris al la kesto enhavanta siajn personajn vestaĵojn, kiuj estis ankoraŭ en la metiejo de Zebedeo, surmetis sian antaŭtukon, kaj sin prezentis por labori, dirante: “Mi devas resti okupita ĝis kiam mia horo alvenos.” Kaj li laboris dum pluraj monatoj ĝis Januaro de la venonta jaro en la ŝiplaborejo flanke de sia frato jakobo. Post tiu labora periodo kun Jesuo, Jakvo neniam plu forlasis sian fidon je la misio de Jesuo, kiaj ajn estis siaj duboj venitaj nebuligi sian komprenon pri la vivlaboro de la Homa Filo.
Dum tiu fina periodo de Jesua laboro en la ŝiplaborejo, li pasigis pli grandan parton de sia tempo en la rafinado de kelkaj grandaj ŝipoj. Li grande zorgis pri sia manfaraĵo kaj ŝajnis senti la kontentigon de homa plenumado kiam li estis finfarinta laŭdindan pecon. Kvankam li malŝparis iom da tempo pri la detaloj, li estis penema laboristo kiam li alvenis al la plej ĉefaĵoj de iu donita entrepreno.
Kiel tempo pasis, onidiroj atingis en Kapernaumo, ke iu Johano predikis kaj baptis pentofarantojn en la Jordano. Johano predikis: “La ĉiela regno estas atingebla; pentu kaj estu baptitaj.” Jesuo aŭskultis tiujn raportojn, dum Johano malrapide resupreniris la Jordanan valon de la travadejo de la rivero proksima al Jerusalemo. Sed Jesuo laboris plu konstruanta ŝipojn ĝis Johano estis resuprenirinta la riveron ĝis loko proksima al Pella dum la monato Januaro de la sekvanta jaro, p. K. 26. Jesuo tiam demetis siajn ilojn, kaj deklaris: “Mia horo estas alvenita.” kaj sin prezentis baldaŭ antaŭ Johano por la bapto.
Granda ŝanĝo estis okazinta en Jesuo. Malmultaj geuloj, kiuj profitis de liaj vizitoj kaj servoj dum li trairis tie kaj tie ĉi la landon, poste rekonis en la publika instruisto la saman personon, kiun li konis kaj amis kiel privatulo dum la antaŭaj jaroj. Estis kialo por, ke liaj beneficuloj malsukcesis lin rekoni en lia posta rolo de publika kaj aŭtoritata instruisto. Dum longaj jaroj tiu transformiĝado de lia menso kaj spirito progresis kaj ĉesis dum la eventoplena restado sur la Monto Hermon.