Kajero 133084

La reveno de Romo

Prepariĝante por forlasi Romon, Jesuo adiaŭis al neniu el siaj amikoj. La Damaska skribisto aperis en Romo sen anonco kaj sammaniere malaperis. Plena jaro pasis antaŭ ol tiuj, kiuj konis kaj amis lin, rezignu esperon revidi lin. Antaŭ la fino de la dua jaro malgrandaj grupoj de tiuj, kiuj estis konintaj lin, retroviĝis kune kunsiditaj pro sia komuna intereso pri liaj instruoj kaj kaŭze de sia mutuala memoro de bonaj tempoj kun li. Kaj tiuj malgrandaj grupoj de Stoikistoj, Cinikuloj, kaj misteraj kultistoj pluokazigis tiujn neregulajn kaj neformalajn kunsidojn ĝis la epoko de la aperado en Romo de la unuaj predikantoj de la Kristana religio.

Gonod kaj Ganid estis aĉetintaj tiom da aĵoj en Aleksandrio kaj Romo, ke antaŭe ili sendis ĉiujn siajn pakaĵojn per ŝarĝotransporto al Tarento, kaj la tri vojaĝantoj kviete trairis Italion sur la granda Apiana Vojo. Dum tiu vojago ili renkontis ĉiaj specoj de homaj estaĵoj. Multaj noblaj Romanaj nacianoj kaj Grekaj kolonianoj vivis laŭ tiu vojo, sed jam la naskitaro de multo da sklavoj estis komencanta fari ŝian aperon.

Unu tagon kiam, dum ili haltis por tagmanĝi, proksimume duonvoje al Tarento, Ganid metis al Jesuo senperan demandon pri tio, kion li opiniis rilate al la India kasto-sistemo. Diris Jesuo: “Kvankam homaj estaĵoj multmaniere malsamu unuj de la aliaj, antaŭ Dio kaj en la spirita mondo ĉiuj mortemuloj estas rajtegalaj. Estas nur du grupoj de mortemuloj laŭ Dio: tiuj kiuj deziras fari lian volon kaj tiuj kiuj ne deziras tion; Kiam la universo konsideras loĝatan mondon, ĝi distingas same du grandajn klasojn: tiuj kiuj konas Dion kaj tiuj kiuj ne konas lin. Tiuj kiuj ne povas koni Dion estas kalkulitaj inter la bestoj de ĉi tiu nomata regno. Homaro povas proksimume esti dividita en multaj klasoj konforme al diferencaj kvalifikoj, laŭ kiel ili estas konsideritaj fizike, mense, socie, profesie aŭ morale; sed kiam tiuj diferencaj klasoj de mortemulaj aperas antaŭ la juĝeja barilo de Dio, ili estas rajtegalaj. Dio estas vere sen prefero al iu ajn. Kvankam vi ne povu eviti la rekonon de diferencaj homaj kapabloj kaj dotoj en intelektaj, sociaj, moralaj kampoj, vi ne devus fari tiajn distingojn en la spirita frateco de la homoj kiam ili estas kunigitaj por adori en la ĉeesto de Dio.”

1. MIZERIKORDO KAJ JUSTECO

Tre interesa incidento okazis ian postagmezon sur la vojflanko dum ili alproksimigis Tarenton. Ili rimarkis krudan kaj brutalan junulon, kiu atakis pli malgrandan. Jesuo hastis asisti la atakitan junulon, kaj kiam li estis savinta lin, li proksime tenis a kulpulon ĝis kiam la pli malgranda knabo estu eskapinta. Tuj post kiam Jesuo liberigis la junan brutalon, Ganid kaptosaltas sur la knabon kaj komencas abunde draŝi lin, kaj kun la granda surprizo de Ganid Jesuo rapide intervenis. Post kiam li estis reteninta Ganid kaj permesinta la timigitan knabon eskapi, la juna viro tuj, kiam li estis reakirinta sian spiron malkviete ekkriis: “Mi ne povas kompreni vin, Mastro. Se mizerikordo postulas, ke vi savu la pli malgrandan knabon, ĉu la justeco ne necesigas la punon de la pli granda kaj juna kulpulo?” Responde Jesuo diris:

“Ganid, estas vere, vi ne komprenas. Mizerikorda ministerio estas ĉiam afero de la individuo, sed justeca puno estas la funkcio de la sociaj, registaraj aŭ universe administraj grupoj. Kiel individuo mi estas tenata montri mizerikordon; mi devas asisti la atakitan junulon, kaj en tuta konsekvenco mi povas uzi sufiĉan forton por reteni la agresanton. Kaj tio estas ĝuste kion mi faris. Mi efektivigis la liberigon de la atakita knabo; tio estas la fino de la mizerikorda ministerio. Tiam, mi perforte firme tenis la agresanton sufiĉe longtempe por ebligi, ke la pli malforta partio de la disputo povu eskapi; post tio, mi retiriĝis el la afero. Mi ne provis havi opinion pri la agresanto, per taksado de lia motivo - juĝi ĉiun kialon implicantan ataki lian kunulon. - kaj sekve entrepreni efektivigi la punon, kiun mia menso estus diktinta kiel justa tributo por lia malbonfaro. Ganid, mizerikordo povas esti malavara, sed justeco estas preciza. ĉu vi ne povas distingi, ke probable du personoj ne povas konsenti pri puno, kiu kontentigus la demandojn de justeco? Unu trudus kvardek vip-frapojn, alia dudek, dum ankoraŭ alia konsilus izolan enfermon kiel justa puno. ĉu vi ne povas vidi, ke sur tiu mondo, pli bone estas, ke tiaj responsecoj ripozu sur la grupo aŭ estu administritaj de elektitaj reprezentantoj de la grupo? En la universo juĝo estas rezervita al tiuj, kiuj plene konas la precedentojn de ĉiu malbonfaro tiel bone kiel ĝia motivo. En civilizita socio kaj en organiza universo la administrado de la justeco antaŭsupozas la vortigon de justa verdikto, konsekvenco de justa juĝo, kaj tiaj prerogativoj estas rezervataj al la juĝaj grupoj de la mondoj kaj al ĉiosciaj administrantoj de la plej altaj universoj de la tuta kreo.”

Dum tagoj ili diskutis pri tiuj problemoj de la mizerikorda manifestado kaj la justeca administrado. Kaj Ganid, almenaŭ iel, komprenis kial Jesuo ne volis komenciĝi en persona batalo. Sed Ganid metis lastan demandon, al kiu li neniam ricevis plene kontentigan respondon; kaj tiu demando estis: “Sed, Mastro, se pli forta kaj kverelema kreitaĵo atakis kaj minacis pereigi vin, kion vi farus? ĉu vi farus neniun fortostreĉon por vin defendi?” Kvankam Jesuo ne povis plene kaj kontentige respondi al la demando de la junulo, pro tio, ke li ne volis malkaŝi al li, ke li (Jesuo) estis vivanta sur tero kiel ama ekzemplo de la Paradiza Patro antaŭ spektanta universo, tamen li diris tion ĉi:

“Ganid, mi povas bone kompreni kiagrade iuj el tiuj problemoj perpleksigas vin, kaj mi penos respondi vian demandon. Unue, en ĉiu ajn atako, kiu povus esti farita al mia persono, mi determinus, ĉu la agresanto estas aŭ ne filo de Dio - mia frato en la karno - kaj se mi opiniis, ke tia kreitaĵo ne posedas moralan juĝon kaj spiritan racion, mi senhezite defendus min per la plena kapableco de miaj povoj de baraktado senkonsidere la konsekvencojn por la atakanto. Sed mi ne tiel atakus kunulan viron de fileca statuso, eĉ sindefende. Alidirite, mi ne punus lin antaŭe kaj sen juĝo pro lia atako sur mi. Mi serĉus per ĉiuj eblaj artifikoj malhelpi kaj malpersvadi lin tiel ataki kaj moderigi ĝin en la okazo de mia malsukceso abortigi ĝin. Ganid, mi havasabsolutan konfidon en la superministro de mia ĉiela Patro. Mi estas konsekrata por fari la volon de mia Patro en ĉielo. Mi ne kredas, ke reala danĝero povu malutili min; Mi ne kredas, ke mia vivlaboro povu reale esti endanĝerigita pro io ajn, kion miaj malamikoj dezirus trudi al mi, kaj certe ni ne devas neniun violenton timi el niaj amikoj. Mi estas absolute certa, ke la tuta universo estas amika al mi - Tiun tut-potencan veron mi insistas kredi per totala konfido, malgraŭ ĉiuj malaj aspektoj.

Sed Ganid ne estis plene kontenta. Multe da tempo ili diskutis pri tiuj temoj, kaj Jesuo rakontis al li iuj el siaj infanaj spertoj kaj ankaŭ pri Jakobo, la filo de la masonisto. Lernante kiel Jakobo estis aginta kiel defendanto de Jesuo, Ganid diris: “Ho mi ekkomprenas! antaŭ ĉio estus maloftege, ke iu ajn norme homa estaĵo volu ataki tian afablan personon kiel vi, kaj eĉ se iu farus tiel senpripense tian agon, almenaŭ certe ia alia mortemulo estus atingebla, kiu hastus por asisti vin, kiel ĉiam vi mem faras por savi iun ajn personon, kiun vi vidas mizerigita. En mia koro, Mastro, mi samopinias kiel vi, sed en mia kapo mi ankoraŭ pensas, ke anstataŭ Jakobo, mi ĝuus puni tiujn krudajn kunulojn, kiuj arogis al si ataki vin ĝuste ĉar ili opiniis, ke vi ne defendus vin. Mi supozas, ke vi estas sufiĉe sekure en via vojaĝo tra la vivo, ĉar vi pasigas multe da via tempo por helpi la aliajn kaj servi viajn mizerigitajn samulojn. - bone, estas probablege, ke ĉiam iu estos atingebla por vin defendi.” Kaj Jesuo respondis: “Tiu provo ne ankoraŭ okazis, Ganid, kaj kiam ĝi okazos, ni devos resti fidelaj al la Patra volo.” Kaj tio estis proksimume ĉio, kion la junulo aŭdis diri de la Mastro pri la malfacila temo de sindefendo kaj nerezisto. En alia okazo, li tiris el Jesuo la opinion, ke organizita socio tute rajtis uzi forton por la realigo de ĝiaj mandatoj.

2. ENŜIPIĜO EN TARENTO

Dum ili restis sur la ankrejo, atendante la frajtan malŝarĝon de la ŝipo, la vojaĝantoj rimarkis viron, kiu malbone traktis sian edzinon. Kiel laŭ lia kutimo, Jesuo intervenis favore al la atakita persono. Li antaŭeniris malantaŭ la furioza edzo kaj, milde frapetante lin sur la ŝultro, diris: “Mia amiko, ĉu mi povas paroli al vi private dum momento?” La kolerega viro estis mirfrapita pro tia alproksimiĝo kaj post momento de embarasa hezito, balbutis - “be - kial - jes, kion vi de mi atendas?” Post kiam Jesuo estis kondukinta lin flanke, li diris: Mia amiko, mi opinias, ke terura afero okazis al vi; mi treege deziras, ke vi diru al mi kion povis okazi al tiel forta viro kiel vi por, ke li estu alkondukita ataki sian edzinon, la patrinon de siaj infanoj, kaj tio en la okuloj de ĉiuj. Mi estas certa, ke vi opinias havi iun bonan kialon pri tiu atako. Kion faris la virino por meriti tian trakton de sia edzo? Rigardante vin, mi pensas distingi sur via vizaĝo la justecan amon se ne la deziron montri kompaton. Mi riskas diri ke se vi trovus min sur la vojflanko, atakita de ŝteluloj, vi ne hezitus kuregi por min defendi. Mi kuraĝas diri, ke vi faris multajn tiajn bravajn agojn dum via vivo. Nun, mia amiko, diru al mi pri kio temas. ĉu la virino faris malbonaĵon? aŭ ĉu vi malsaĝe perdis la saĝon kaj senpripense atakis ŝin?” Ne estis tio, kion li diris, kio tuŝis tiun viran koron, sed la afabla rigardo kaj la simpatia rideto per kiuj Jesuo kontentigodonis lin konkludante siajn rimarkojn. Diris la Viro: “mi opinias, ke vi estas pastro de la Cinikuloj, kaj mi estas dankema al vi ĉar vi min retenis. Mia edzino ne faris ravandomaĝon; ŝi estas bona virino, sed ŝi incitas min pro la maniero per kiu ŝi publike provokas min; kaj mi perdas mian moderon. Mi bedaŭras pro mia manko de mem-regado; kaj mi promesas provi vivi laŭ mia antaŭa promeso al unu el viaj fratoj, kiu montris al mi la plej bonan vojon antaŭ jaroj. Mi promesas al vi.”

Kaj tiam, adiaŭante lin, Jesuo diris: “Mia frato, ĉiam memoru, ke viro havas neniun rajtan autoritaton al virino krom se ŝi estas libere kaj volonte doninta al li tian autoritaton. Via edzino estas sin devontiginta trapasi la vivon kun vi, helpi al vi por superelstari ĝiajn provojn, kaj sin ŝarĝi per la plej grava parto de la ŝargo de naski kaj eduki viajn infanojn; kaj kompense pro tiu speciala servo estas nur justa, ke ŝi ricevu de vi tiun specialan prokekton, kiun viro povas doni al virino, partnerino kiu devas porti, naski kaj nutri la infanojn. La amemaj zorgo kaj estimo, kiujn viro estas preta donaci al sia edzino kaj siaj infanoj estas la mezuro de la superaj niveloj de kreopova kaj spirita mem-konscienco, kiujn tiu viro estas atinginta. ĉu vi ne scias, ke viroj kaj virinoj estas gepartneroj kun Dio pro tio ke ili kunagas por krei estaĵojn, kiuj kreskas ĝis posedi ili mem nemortemulajn animojn? La Patro en ĉielo traktas la Spirita Patrino de la Universaj infanoj kiel egalulino de li-mem. Estas Diamaniere samrange partigi vian vivon kaj ĉion, kio rilatas al tio kun la patrina partnerino, kiu tiel plene ekrespondecas kun vi pri tiu dia sperto reproduktiĝi vi-mem en la vivoj de viaj infanoj. Se vi povas nur ami viajn infanojn kiel Dio amas vin, vi amos kaj vartos vian edzinon kiel la Patro en la ĉielo honoras kaj altigas la Infinitan Spiriton, la patrino de ĉiuj spiritaj infanoj de vasta universo.”

Enŝipiĝante, ili rigardis malantaŭe la scenon de la geo, kiu, silente staris brakumita kun larmplenaj okuloj. ĉar li estis aŭdinta la lastan duonon de la Jesua mesaĝo al la viro, Gonod estis dum la tuta tago okupita mediti pri tiu temo, kaj li decidis reorganizi sian hejmon kiam li revenis en Hindion.

La vojaĝo al Nikopolis estis plezura sed malrapida, ĉar la vento ne estis favora. La tri pasigis multajn horojn rakonti siajn spertojn en Romo kaj rememori pri ĉiu tio, kio estis okazinta de ilia unua renkonto en Jerusalemo. Ganid penetriĝis la spiriton de persona servado. Li ekekzercis ĝin sur la ŝipstevardo, sed la duan tagon, kiam li eniĝas en la profunda religia akvo, li petis al Jesuo helpi lin.

Ili pasigis plurajn tagojn en Nikopolis, la urbo, kiun Aŭgusto estis fondinta proksimume kvindek jaroj antaŭe kiel “urbo de venko” memorfeste de la batalo de Actium, loko kie li kampis kun sia armeo antaŭ la batalo. Ili loĝis en la hejmo de iu Jeremia, Greka prozelito de la Juda fido, kiun ili renkontis sur la ŝipo. La Apostolo Paŭlo pasigis tutan vintron en la sama domo kun la filo de Jeremia dum sia tria misia vojaĝo. De Nikopolis, ili velveturis sur la sama ŝipo al Korinto, la ĉefurbo de la provinco de Achaia.

3. EN KORINTO

Ekde antaŭ alveni al Korinto, Ganid jam multege interesiĝis al la Juda religio, kaj do ne estis strange, ke unu tagon, dum ili preterpasis la sinagogon kaj vidis la popolon eniri, li petu al Jesuo alkonduki lin por la diservo. Tiun tagon ili aŭdis doktan rabenon prelegi pri la “Israela Destino,” kaj post la diservo, ili renkontis iun Krispus, la ĉefa reganto de tiu sinagogo. Plurfoje ili revenis por la sinagogaj diservoj, sed ĉefepor renkonti Krispus. Ganid amikiĝis kun Krispus, lia edzino, kaj ilia familio de kvin infanoj. Li ĝuis observi kiel Judo kondukis sian familian vivon.

Dum Ganid esploris familian vivon, Jesuo instruis Krispus pri la plej bonaj vojoj de religia vivo. Jesuo havis pli ol dudek kunparoladojn kun tiu avangarda Judo; kaj ne estas surprize, ke multaj jaroj post, kiam Paŭlo predikis en tiu sama sinagogo, kaj kiam la Judoj forĵetis lian mesaĝon kaj voĉdonis la malpermeson de la daŭrigo de liaj predikoj en la sinagogo, kaj kiam tiam li iris al la Nejudoj, tiu Krispus kun lia tuta familio ĉirkaŭprenis la novan religion, kaj tiu ĉi iĝis unu el la ĉefaj subtenoj de la Kristana eklezio en Korinto.

Dum dek ok monatoj Paŭlo predikis en Korinto, Pli malfrue rekunigita de Silas kaj Timoteo, li renkontis multe da aliaj personoj, kiuj estis instruitaj de la “Juda Studdirektoro de la filo de Hindia negocisto.”

En Korinto ili renkontis geulojn de ĉiuj rasoj, kiuj venis el tri kontinentoj. Post Aleksandrio kaj Romo, ĝi estis la plej kosmopolita urbo de la Mediteranea imperio. Estis multe por altiri la atenton en tiu urbo, kaj Ganid neniam tediĝis por viziti la citadelon, kiu staris preskaŭ sescent metroj supre de la maro. Li ankaŭ pasigis grandan parton de sia disponebla tempo en la sinagogo kaj la hejmo de Krispus. Li estis unue ŝokita, poste ĉarmita pro la virina rango en la Juda hejmo; estis rivelo por tiu juna Hindo.

Jesuo kaj Ganid estis ofte gastoj de alia Juda hejmo, tiu de Justus, pia negocisto, kiu vivis apud la sinagogo. Kaj multfoje, konsekvence, kiam la Apostolo Paŭlo restadis en tiu hejmo, li aŭdis rakonti tiujn vizitojn de la Hindia junulo kun lia Juda studdirektoro, kaj ambaŭ Paŭlo kaj Justus sin demandis kio ajn okazis kun tiu saĝa kaj brila Hebrea instruisto.

En Romo, Ganid rimarkis, ke Jesuo rifuzis akompani lin en la publikajn banejojn. Plurfoje poste la juna viro serĉis instigi Jesuon pli longe esprimiĝi pri la seksaj interrilatoj. Kvankam li respondis la junulajn demandojn, li neniam ŝajnis preta por ĝisfunde diskuti tiujn temojn. Vesperon dum ili promenis ĉirkaŭ Korinto, tie kie la muro de la citadelo malsupreniris al la maro, ili estis alpaŝitaj de du ĉiesulinoj. Ganid estis rajte plena de la ideo laŭ kiu Jesuo estis homo de altaj idealoj, kiu abomenis ĉion, kio estis parte samnatura, kiel malpureco aŭ saporita de malbono. Konsekvence li abrupte parolis al tiuj virinoj kaj krude signis al ili foriri. Kiam Jesuo vidis tion, li diris al Ganid: “Vi bone intencas, sed vi ne devus arogi al vi tiamaniere paroli al la infanoj de Dio, eĉ se ili estas liajn devojiĝintaj infanoj. Kiuj ni estas por juĝi tiujn virinojn? ĉu vi scias ĉiujn cirkonstantojn pro kiuj ili sin turnis al tiaj metodoj por havigi vivrimedon? Haltu ĉi tie kun mi kaj ni kunparolu pri tiuj temoj.” La ĉiesulinoj estis ankoraŭ pli mirigitaj ol Ganid kaŭze de liaj paroloj.

Dum ili staris tie en la lunhelo, Jesuo diris plu: “En ĉiu homa menso vivas dia spirito, la donaco de la ĉiela Patro. Tiu bona spirito ĉiam strebas konduki nin al Dio, helpi al ni trovi Dion kaj koni Dion; sed ankaŭ interne de la mortemuloj estas multaj naturaj fizikaj inklinoj, kiujn la Kreinto metis por servi la bonstaton de la inviduo kaj la rason. Nun, ofte viroj kaj virinoj konfuziĝas en iliaj penoj por kompreniĝi ili-mem kaj batali la multnombrajn malfacilaĵojn por perlabori en mondo, kiun tiel larĝe superregas egoismo kaj peko. Mi perceptas, Ganid, ke nek unu nek la alia el tiujvirinoj estas memvole malvirta. Mi povas diri laŭ iliaj vizaĝoj, ke ili spertis gravajn afliktojn; ili multege suferis en la manoj de evidente kruela destino; ili ne intense elektis tiun specon de vivo; Pro senkuraĝiĝo preskaŭ desperindanta, ili kapitulacis sub la premo de la horo kaj akceptis tiujn malplaĉajn agmanierojn por akiri vivrimedon kiel la plej bona vojo por eliri el situacio, kiu aperis al ili senespera. Ganid, iuj geuloj estas reale volonte malvirtaj; ili intence elektas fari malnoblajn aferojn, sed diru al mi, rigardante nun tiujn larm-makulitajn vizaĝojn, ĉu vi vidas tie iu ajn malbonaĵon aŭ malvirtaĵon?” Kaj dum Jesuo prokrastis siajn parolojn, la Ganida voĉo sufokis dum li balbutis sian respondon: “Ne, Mastro, mi nenion vidas, kaj mi pardonpetas pro mia maldecaĵo al ili - mi petas ilian pardonon.” Tiam diris Jesuo: “Kaj mi indikas al vi je la nomo de ili, ke ili estas pardonantaj al vi, kiel mi diras je la nomo de mia Patro ĉiela, ke li estas pardonanta al ili. Nun, ĉiuj venu kun mi al la domo de amiko, kie ni serĉos refreŝigon kaj planon por pli bona nova vivo.” ĝis tiu momento la konsternitaj virinoj ne eldiris unu vorton; ili interrigardis unu la alian kaj silente sekvis la virojn, kiuj montris la vojon.

Imagu la surprizon de la edzino de Justus kiam, al tiu malfrua horo, Jesuo aperis kun Ganid kaj tiuj du nekonatinoj, diranta: “Vi senkulpigos nin, ĉar ni venas je tia horo, sed Ganid kaj mi deziras manĝeti kaj partigi nutraĵon kun tiuj nov-trovitaj amikinoj, kiuj ankaŭ malsatas. Kaj plue, ni venas al vi kun la opinio, ke vi estos interesita por konsultiĝi inter ni pri la pli bona vojo por helpi tiujn virinojn preni novan viv-komencon. Ili povas diri al vi sian historion, sed mi konjektas, ke ili havis multajn malfacilaĵojn, kaj ilia ĉeesto mem tie ĉi en via domo atestas kiel serioze ili petas koni bonajn geulojn, kaj kiel volonte ili entenos la oportunecon montri al la tuta mondo - kaj eĉ al la ĉielaj anĝeloj - ke bravaj kaj noblaj virinoj ili povu iĝi.

Kiam Marta, la edzino de Justus, estis preparinta la nutraĵon sur la tablo, Jesuo improvize forlasis ilin, dirante: “estas malfrue, kaj la patro de la juna viro estos atendanta nin, ni preĝas por esti senkulpigitaj ĉar ni lasas vin tie kune - tri virinoj - la plej amataj infanoj de la Plej Altulo. Kaj mi preĝos por via spirita gvidado dum vi faros planojn por nova kaj pli bona vivo sur tero kaj eterna vivo en la granda transmondo.”

Do, Jesuo kaj Ganid forlasis la virinojn. ĝis tiam la du amoristinoj estis nenion dirintaj; ankaŭ Ganid estis senvoĉa. Kaj dum kelkaj momentoj estis tiel Marta, sed nun ŝi regis la situacion kaj agis al tiuj nekonatinoj kiel Jesuo estis esperinta. La pli maljuna el tiu du virinoj mortis malmulte da tempo post tio, kun brilaj esperoj de eterna vivo, kaj la pli juna virino laboris en la sidejo de la afero de Justus, kaj pli malfrue iĝis, tiom longe kiom ŝi vivis, anino de la unua Kristana eklezio en Korinto

Plurfoje en la hejmo de Krispus, Jesuo kaj Ganid renkontis iun Gaius, kiu konsekvence iĝis lojala subteno de Paŭlo. Dum tiuj du monatoj en Korinto ili havis amikajn konversaciojn kun dudekoj de atent-indaj individuoj, kaj kiel rezulto de tiuj aspekte okazaj kontaktoj pli ol la duono de la personoj tiel afektaj iĝis anoj de la posta Kristana komunumo.

Kiam Paŭlo unue venis en Korinton, li ne intencis fari plidaŭrigitan restadon. Sed li ne sciis kiel bone la Juda studdirektoro estis preparinta la vojon por siaj laboroj. kaj sekve, li malkovris, ke grava intereso estis jam incitita de Akila kaj Priscila, Akila estanta unu el la Cinikuloj kun kiuj Jesuo enkontaktiĝis en Romo. Ambaŭ estis Judaj refuĝintoj de Romo, kaj ili rapide aliĝis la Paŭlajn instruojn. Li vivis kaj laboris kun ili,ĉar ili fabrikis ankaŭ tendojn. Estis kaŭze de tiuj cirkonstancoj, ke Paŭlo daŭrigis sian restadon en Korinto.

4. PERSONA LABORO EN KORINTO

Jesuo kaj Ganid havis multajn aliajn interesajn spertojn en Korinto. Ili dense konversaciis kun grava nombro de personoj, kiuj grande profitis de la Jesuaj instruoj ricevitaj:

Al muelisto li lernigis mueli la grenojn de vero en la muelilo de la vivanta sperto por igi la malfacilaĵojn de la dia vivo facile akcepteblaj, eĉ de malfortaj kaj malfortaj sammortemuloj. Diris Jesuo: “Donu la lakton de vero al tiuj, kiuj estas beboj pri la spirita percepto. En via vivo kaj en via amema ministerio servu spiritan nutraĵon allogamaniere kaj adaptitan al la kapableco de ĉiu el viaj demandantoj.”

Al Romana centestro li diris: “Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro kaj al Dio la propraĵon de Dio. La sincera servo de Dio kaj la lojala servo de Cezaro ne estas konfliktaj krom se Cezaro pretendas arogi al si tiun omaĝon, kiu sole povas esti postulita de la Diaĵo. Lojaleco al Dio, se vi sukcesas koni lin, igos vin des pli lojala kaj fidela en via devotaĵo al inda imperiestro.”

Al fervora ĉefo de la Mitraa kulto li diris: “Vi bone faras serĉi religion de eterna savo, sed vi eraras serĉante tian gloran veron inter la home-faritaj misteroj kaj homaj filozofioj. ĉu vi ne scias, ke la mistero de la eterna savo loĝas interne de via propra animo? ĉu vi ne scias, ke la Dio de ĉielo sendis sian spiriton por vivi interne de vi, kaj ke tiu spirito kondukos ĉiujn veron-amantajn kaj Dion-servantajn mortemulojn de tiu vivo tra la portaloj de la morto ĝis la eternaj altejoj, kie Dio atendas por akcepti siajn infanojn? Kaj neniam forgesu, ke vi, kiu konas Dio, estas la filo de Dio se vi reale aspiras esti kiel li.”

Al Epikura mastro li diris: “Vi bone faras elekti la plej bonan kaj estimi la bonon, sed ĉu vi estas saĝa kiam vi mankas distingi la pli grandajn aferojn de mortemula vivo, kiuj estas enkorpi- gitaj en la spiritaj regnoj derivitaj de la konscienco de la Dia ĉeesto en la homa koro? La grava afero en la tuta homa sperto estas la konscienco koni Dion, kies spirito vivas interne de vi kaj serĉas gvidi vin fore sur tiu longa kaj preskaŭ senfina vojaĝo por atingi la personan ĉeeston de nia komuna Patro, la Dio de la tuta kreo, la Sinjoro de universoj.”

Al Greka entreprenisto kaj konstruisto li diris: “Mia amiko, dum vi konstruas la materiajn strukturojn de homoj, kreskigu spiritan karakteron similan al la dia spirito interne de via animo. Ne lasu vian sukceson kiel tempa konstruisto superi vian realigadon kiel spirita filo de la ĉiela regno. Dum vi konstruas la tempajn domegojn por aliaj, ne neglektu sekurigi vian propran rajton pri la eternaj domegoj por vi mem. ĉiam memoru, estas urbo, kies fudamentoj estas justeco kaj vero, kaj kies konstruisto kaj faranto estas Dio.”

Al Romana Juĝisto li diris: “Dum vi juĝas homojn, memoru, ke vi mem aperos por esti juĝita iam antaŭ la balustrado de la Regantoj de universo. Juĝu juste, eĉ mizerikorde, eĉ kiel same iam vi petos indulgan konsideron de la Plejsupera Arbitra-cianto.Juĝu kiel vi volos esti juĝita en similaj cirkonstancoj, tiel vi estos gvidita per la leĝa spirito tiel bone kiel per ĝia litero. Kaj same kiel vi atribuas justecon superita de senpartieco en la lumo de la bezono de tiuj, kiuj estas alkondukitaj antaŭ vi, same vi rajtos atendi justecon moderigitan de mizerikordo kiam iam vi aperos antaŭ la juĝo de la tuta tero.”

Al estrino de la Greka albergo li diris: “Proponu vian gastigon kiel iu, kiu akceptas la infanojn de la Plej Altulo. Plialtigu la servutlaboron de via ĉiutaga laborado al la altaj niveloj de fajna arto pligrandigante vian konsciencon, ke vi servu Dion en la personoj, kiujn lia spirito loĝas por vivi interne de iliaj homaj koroj, per tio serĉanta transformi iliajn mensojn kaj gvidi iliajn animojn al la kono de la Paradiza Patro, Patro de ĉiuj tiuj donacoj disdonacitaj el la dia spirito.”

Jesuo havis multe da renkontoj kun ĉinia negocisto. Dirante ĝis la, li admonis lin: “Adoru nur Dion, kiu estas via vera spirita prapatro. Memoru ke la Patra spirito ĉiam vivas interne de vi kaj ĉiam celumu vian animon al la ĉielo. Se vi sekvas la nekonsciajn direktivojn de tiu senmorta spirito, vi estas certa daŭri sur la iluminata vojo por trovi Dion. Kaj kiam vi atingos la ĉielan Patron, estos ĉar serĉante lin, vi estos iĝinta pli kaj pli kiel li. Kaj tiel Adiaŭ Chang, sed por nur kelkiam, ĉar ni denove renkontiĝos en la mondoj de lumo, kie la Patro de la spiritaj animoj estas aranĝinta multajn ĉarmajn paŭzajn-lokojn por tiuj, kiuj estas celantaj al Paradizo.”

Al Brita vojaĝanto li diris: “Mia frato, mi perceptas, ke vi ĉu vi serĉas la veron, kaj mi sugestas, ke eble la spirito de la Patro de ĉiu vero loĝas interne de vi. Ĉu neniam vi sincere klopodis paroli kun la spirito de via propra animo? Ja, tio estas malfacila kaj malofte donas konsciencon de sukceso; sed ĉiu honesta provo de la materia menso por komuniki kun sia enloĝanta spirito renkontas certan sukceson, malgraŭ ke la plimulto de ĉiuj tiaj belegaj homaj spertoj devu longatempe resti superkonsciaj registradojn en la animoj de tiaj Dion-serĉantaj mortemuloj.”

Al fuĝanta junulo Jesuo diris: “Memoru, estas du aĵoj, kiujn vi ne povas fuĝi - Dion kaj vin mem. Kien ajn vi povas iri, vi prenas kun vi vin mem kaj la spiriton de la ĉiela Patro, kiu loĝas interne de via koro. Mia filo, haltu provi trompi vin mem; diligentu por la kuraĝa praktiko alfronti la faktojn de la vivo; firme helpu vin per la certigoj de fileco kun Dio kaj la certeco de eterna vivo, kiel mi instruis vin. De tiu tago havu kiel celo esti reala viro, viro decidita brave kaj inteligente alfronti la vivon.”

Al kondamnita krimulo dum la lasta horo li diris: “Mia frato, vi konis malbonajn momentojn. Vi devojiĝis; vi impliciĝis en la krima endentaĵo. Laŭ via diro, mi bone scias, ke vi ne planis fari tion, kio kostas al vi vian tempan vivon. Sed vi faris tiun malbonon, kaj viaj kunuloj juĝis vin kulpkonscia; Ili determinis, ke vi devas morti. Vi aŭ mi ne povas rifuzi al la ŝtato tiun rajton sin-defendi laŭ ĝia propra elekto. ŝajnas esti neniu vojo por home eviti la punon de via malbonago. Viaj kunuloj devas vin juĝi laŭ viaj agoj, sed estas Juĝisto al kiu vi povas apelacii pri la pardono, kaj kiu juĝos vin laŭ viaj realaj motivoj kaj pli bonaj intencoj. Vi ne devas timi la juĝon de Dio sevia pento estas aŭtentika kaj via fido sincera. La fakto, ke via eraro alportas kun ĝi la morta puno home devigita ne antaŭjuĝas pri la ŝanco, ke via animo akiru justecon kaj mizerikordon antaŭ la ĉielaj tribunaloj.”

Jesuo ĝuis multajn amikajn kunparoladojn kun grava nombro de malsataj animoj, ege tro por trovi lokon en tiu raporto. La tri vojaĝantoj ŝatis sian restadon en Korinto. Krom Ateno, kiu estis pli diskonata kiel eduka centro, Korinto estis la plej grava urbo en Grekio dum tiuj Romanaj tempoj, kaj ilia restado dum du monatoj en tiu prospera komerca centro donis al ĉiuj tri okazon gajni multvaloran sperton. Ilia restado en tiu urbo estis unu el pli interesaj inter ĉiuj iliaj haltoj dum la reveno el Romo.

Gonod havis multajn interezojn en Korinto, sed fine lia laboro estis finita, kaj ili prepariĝis por velveturi al Ateno. Ili vojaĝis sur ŝipeto, kiu povis esti transportita tervoje sur tera trako de unu el Korintaj havenoj ĝis alia, sur distanco je dek ses kilometroj.

5. EN ATENO - PAROLO PRI SCIENCO

Ili baldaŭ alvenis en la antikvan centron de Grekaj scienco kaj edukado, kaj Ganid estis tre ekscitita pro la penso esti en Ateno, en Grekio, la kultura centro de la malnova Aleksandria imperio, kiu etendigis siajn landlimojn ĝis sia propra hindia lando. Estis malmulte da aferoj traktontaj, do Gonod pasigis pli da tempo kun Jesuo kaj Ganid, vizitanta multnombrajn interesajn lokojn kaj aŭskultanta la interesajn diskutadojn de la junulo kaj lia diverstalenta mastro.

Grava universitato ankoraŭ prosperis en Ateno, kaj la trio faris oftajn vizitojn en ĝiaj studoĉambroj. Jesuo kaj Ganid estis jam diskutintaj la instruojn de Platono kiam ili ĉeestis la lekciojn en la muzeo de Aleksandrio. ĉiuj tri ŝatis la arton de Grekio, kies ekzamploj ankoraŭ povis estis trovitaj dise ĉirkaŭ la urbo.

Ambaŭ la patro kaj lia filo grande ĝuis la diskutadon pri scienco, kiun Jesuo havis en ilia albergo unu vesperon kun Greka filozofo. Post kiam tiu pedanto estis parolinta dum preskaŭ tri horoj, kaj il estis ĉesiginta sian paroladon, Jesuo, en terminoj de moderna penso, diris:

Scienculoj iam povos mezuri la energion, aŭ fortajn manifestadojn de gravito, lumo kaj elektro, sed tiuj samaj scienculoj neniam povos (science) diri kio tiuj universaj fenomenoj estas. Scienco traktas pri la fiziko-energiaj aktivecoj; religio traktas pri la eternaj valoroj. Vera filozofio devenas de la saĝeco, kiu faras kiel eble plej bone kongrui tiujn kvantajn kaj kvalitajn observojn. ĉiam ekzistas dangero, ke la scienculo de la nur fizika scienco iĝu plagita de matematika orgoilo kaj statistika egoismo, sen mencii spiritan blindecon.

Logiko estas valida en la materia mondo, kaj matematiko estas fidebla kiam ĝia apliko limiĝas al fizikaj aĵoj; sed neniu devas esti konsiderita kiel plene fidinda aŭ neerariva kiam temas pri la vivproblemoj. Vivo ampleksas fenomenojn, kiuj estas ne plene materiaj. Aritmetiko diras, ke se unu viro povas tondi ŝafon en dek minutoj, dek viroj povas tondi ĝin en unu minuto. Estas ekzakta operacio, sed estas ne vere, ĉar la dek viroj ne povus fari tion; ili sin ĝenus tiel unuj la aliajn, ke la laboro estus grande prokrastita.

Matematiko asertas, ke se unu persono signifas certan unuon de intelekta kaj morala valoro, dek personoj signifas dekfoje tiun valoron. Sed traktante pri homa personeco estus pli taŭga diri, ke tia personeca asocio estas sumo ekvivalenta al la kvadrato de la nombro de koncernitaj personecoj en la ekvacio pli ĝuste ke la simpla aritmetika sumo. Socia grupo de homaj estaĵoj aganta en kun-ordigita harmonio signifas forton multe pli granda ol la simpla sumo de ĝiaj partoj.

Kvanto povas esti identigita kiel fakto, sejkve fariĝanta scienca uniformeco. Kvalito, estanta afero de mensa interpretado, esprimas taksadon de valoroj, kaj do, devas resti sperto de la individuo. Kiam ambaŭ scienco kaj religio fariĝas malpli dogmaj kaj pli bone toleras kritikon, tiam filozofio ekfariĝas unuigita en la inteligenta kompreno de la universo.

Estas unueco en la kosma universo se vi povus nur distingi ĝiajn kurantajn manifestadojn. La reala universo estas amika rilate al ĉiu infano de la eterna Dio. La reala problemo estas: Kiel povas la finita menso de la homo atingi logikan, veran kaj konforman unuecon de penso? Tiu Universon-konanta mensa stato povas esti ekhavita nur konceptante, ke kvanta fakto kaj kvalita valoro havas komunan kaŭzon en la Paradiza Patro. Tia koncepto de realeco donas pli vastan klarvidon pri la intenca unueco de universaj fenomenoj; ĝi eĉ rivelas spiritan celon de progresiva plenumado de personeco. Kaj tia koncepto de unueco povas sensigi la senŝanĝan malantaŭaĵon de vivanta universo de kontinue ŝanĝantaj nepersonaj rilatoj kaj evoluantaj personaj rilatoj.

Materio kaj spirito kaj la meza stato inter ili estas tri interrilatigitaj kaj interasociigitaj niveloj de la vera unueco de la reala universo. Senkonsidere kiel ŝajnas esti diverĝaj la universaj fenomenoj de fakto kaj valoro, ili estas, post ĉiu, unuigitaj en la Plejsuperulo.

Realeco de materia ekzisto dependas tiel de nekonata energio, kiel de videbla materio. Kiam la universaj energioj estas tiel malakcelitaj, ke ili akiras la postulatan gradon de moviĝo, tiam, en favoraj kondiĉoj, tiuj samaj energioj fariĝas masoj. Ne forgesu, ke la menso, kiu povas sole sensi la ĉeeston de malkaŝaj realecoj estas ĝi mem reala. Kaj la fundamenta kaŭzo de tiu mensa kaj spirita universo de energio-maso, estas eterna - ĝi ekzistas kaj konsistas en la naturo kaj reagoj de la Universala Patro kaj liaj absolutoj kun-ordigitaj.

Ili estis pli ol konsternitaj pro la Jesuaj paroloj, kaj kiam la Greko sin forpelis de ili, li diris: “Fine miaj okuloj vidis Judon, kiu pensas pri alia io ol la rasia supereco kaj parolas pri alia io ol la religio.” Kaj ili izoliĝis por la nokto.

La restado en Ateno estis plaĉa kaj profita, sed ne estis speciale fruktodona en ĝiaj homaj kontaktoj. Ege tro da Atenanoj de tiu tempo estis jen intelekte orgoilaj pri ilia iama renomo jen mense stupidaj kaj sensciaj, estantaj la idaro de la malsuperaj sklavoj de tiuj antaŭaj periodoj kiam Grekio estis glora kaj kiam saĝeco estis en la menso de ĝiaj loĝantoj. eĉ tiam, estis ankoraŭ multaj akraj mensoj troveblaj inter la civitanoj de Ateno.

6. EN EFEZO - PAROLO PRI LA ANIMO

Forlasante Atenon, la vojaĝantoj iris tra Troado al Efezo, la ĉefurbo de la Romana provinco de Azio. Ili ofte vizitis la fame konatan templon de Artemisa de la Efezianoj, proksimume du mejloj (tri kilometroj) de la urbo. Artemisa estis la plej fama diino dela tuta Minora Azio kaj la pluigo de la ankoraŭ pli antaŭa patrina diino de malnovaj Anatoliaj tempoj. La kruda idolo elmontrita en la grandega templo dediĉita al ĝia kulto estis supozata esti falinta el la ĉielo. Ne la tutan fruan edukadon de Ganid konsistantan en la respekto de la figuroj kiel simboloj de diaĵo estis elradikigita, kaj li opiniis, ke estas pli bone aĉeti arĝentan altareton honore al tiu fekundeca diino de Minora Azio. Tiun ĉi vesperon, ili longdaŭre diskutis pri la kulto de aĵoj faritaj per la homaj manoj.

Dum la tria tago de ilia restado ili piedmalsupreniris laŭ la rivero por observi la dragadon de la havena elfluejo. Je tagmezo ili parolis kun juna Fenico, kiu estis hejmsopira kaj senkuraĝa; sed pli ol ĉio li estis enviema ĉar iu juna viro estis ricevinta promocion supre de li. Jesuo havis konsoligajn al li kaj citis la malnovan proverbon: “talento faras lokon al homo kaj alkondukas lin antaŭ la gravaj homoj.”

Inter ĉiuj grandaj urboj, kiujn ili vizitis dum ilia Mediteranea rondiro, tie iliaj plenumadoj estis valore malgrandaj por la posta laboro de la Kristanaj misiistoj. La komenco de Kristanismo estis certigita larĝe dank’al la streboj de Paŭlo, kiu loĝis tie pli ol du jaroj fabrikanta tendojn por vivi kaj kondukanta lekciojn pri la religio kaj filozofio ĉiuvespere en la ĉefa aŭdantara ĉambro de la skolo de Tyrannus.

Estis progresema pensulo ligita kun tiu loka skolo de filozofio, kaj Jesuo havis plurajn profitajn kunsidojn kun li. Dum tiuj diskutadoj Jesuo ripete uzis la vorton “animon.” Tiu klera Greko fine demandis al li kion li signis per “animo,” kaj li respondis:

“La animo estas la mem-reflektokapabla, veron-distinganta, kaj spiriton-perceptanta parto de homo, kiu por ĉiam altigas la homan estaĵon sur nivelo supre de la besta mondo. Mem-konscienco, en kaj de ĝi mem, ne estas la animo. Morala mem-konscienco estas vera homa mem-realigado kaj konsistigas la fundamenton de la homa animo, kaj la animo estas tiu parto de homo, kiu prezentas la valoron de potenciala transvivo de la homa sperto. Morala elekto kaj spirita plenumado, la kapablo por koni Dion kaj la impulso por esti kiel li, estas la karakterizaĵoj de la animo. La animo ne povas ekzisti ekstere de la morala penso kaj la spirita aktiveco. stagnanta animo estas mortanta animo. Sed la animo de la homo estas distingebla de la dia spirito, kiu loĝas interne de la menso. La dia spirito alvenas simultane kun la unua morala aktiveco de la homa menso, kaj tio estas la okazo de la naskiĝo de la animo.

“Animo estas savita aŭ perdita laŭ, ke ĝia morala konscienco atingas aŭ ne transvivan statuson dank’al eterna kuniĝo kun sia doto de asociita senmorta spirito. Savo estas la spiritualigado de la mem-realigado de la morala konscienco, kiu per tio akiras transvivan valoron. ĉiuj formoj de konfliktoj de animo konsistas en la manko de harmonio inter la morala, aŭ spirita mem-konscienco kaj la pure intelekta mem-konscienco.

“ La homa animo, Kiam estas maturigita, nobligita kaj spiritualigita, alproksimas la ĉielan statuson, en kiu ĝi sukcesas preskaŭ esti meza ento inter la materio kaj la spirito, inter la materia memo kaj la dia spirito. La evoluanta animo de homa estaĵo estas malfacile priskribebla kaj pli malfacile ankoraŭ demontrebla, ĉar gi ne estas malkovrebla per la metodoj de materia esplorado aŭ spirita provo. Materia scienco ne povas demontri la ekziston de animo, nek puran spiritan-provon. Malgraŭ la malsukceso de ambaŭ materia scienco kaj spiritaj normoj por malkovri la ekzistonde la homa animo, ĉiu morale konscia mortemulo konas la ekziston de sia animo kiel reala kaj efektiva persona sperto.”

7. RESTADO EN CIPRO - PAROLO PRI MENSO

Baldaŭ la vojaĝantoj velveturis al Cipro, haltante en Rodiso. Ili ĝuis la longan maran vojaĝon kaj alvenis en sian destinan insulon bone kvietaj fizike kaj spirite malanksiaj.

Ilia plano estis ĝui periodon de reala ripozo kaj amuzo dum tiu vizito en Cipro, ĉar ilia rondiro de la Mediteraneo venis al la fino. Ili elŝipiĝis en Pafoson kaj tuj ekkolektis proviantojn por sia restado de pluraj semajnoj en la najbaraj montoj. Tri tagoj post ilia alveno ili foriris al la montetoj kun siaj bone-ŝarĝitaj ŝarĝobestoj.

Dum du semajnoj la trio plenĝoje amuziĝis, kaj tiam, senaverte, juna Ganid subite grave malsaniĝis. Dum du semajnoj li suferis severan febron, ofte fariĝantan deliron. Ambaŭ Jesuo kaj Gonod estis tre okupitaj por zorgi pri la malsana knabo. Jesuo lerte kaj tenere flegis la junulon, kaj la patro estis mirigita tiel same pro mildeco kiel ankaŭ pro lerteco manifestitaj en ĉiu lia servado al la afliktita junulo. Ili estis fore de la homaj loĝejoj, kaj la knabo estis tro malsana por esti movita; tiel ili faris la pli bonajn eblajn preparojn por flegi lin ĝis lia resaniĝo surloke en la montoj.

Dum la tri semajnoj de Ganida konvalesko Jesuo rakontis al li multajn interesajn aferojn pri la naturo kaj ĝiaj diverspecaj humoroj. Kaj kian amuzon ili havis dum ili vagis en la montoj, la knabo metanta demandojn, Jesuo respondanta al li, kaj la patro miranta pri la tuta spektaklo.

La lastan semajnon de ilia restado en la montoj Jesuo kaj Ganid havis longan diskutadon pri la funkcioj de la homa menso. Post pluraj horoj de diskutado la junulo metis tiun demandon: “Sed, Mastro, kion vi volas diri kiam vi diras, ke homo spertas pli altan formon de mem-konscienco ol la superaj bestoj?” Restituita en moderna frazeologio, Jesuo respondis:

Mia filo, mi estas jam dirinta al vi multe pri la menso de homo kaj la dia spirito kiu vivas interne de ĝi, sed nun mi devas emfazi, ke la mem-konscienco estas realeco. Kiam iu besto iĝas mem-konscia, ĝi iĝas primitiva homo. Tia finatingo rezultas de funkcia kun-ordigado inter nepersona energio kaj spiriton-konceptanta menso, kaj tiu fenomeno motivas la donacon de absoluta foka punkto por la homa personeco, la spirito de la ĉiela Patro.

Ideoj ne estas simple registradon de sensaĵoj; ideoj estas sensaĵoj plus la pripensitaj interpretadoj de la persona memo; kaj la memo estas pli ol la sumo de siaj sensaĵoj. Tie komencas ekzisti ion, tendencanta al unuiĝo de la evoluanta memeco, kaj tiu unueco estas devenita de la enloĝanta ĉeesto de parto de absoluta unueco, kiu spirite aktivigas tian mem-konscian menson de besta-origino.

Neniu nura besto povas posedi tempan mem-konsciencon. Bestoj posedas fiziologian kun-ordigadon de asociita sensacio-rekono kaj memoron de tio, sed neniu spertas signifoplenan rekonon de sensacio aŭ elmontras intencan asocion de tiuj kombinitaj fizikaj spertoj kiel ili estas manifestitaj en la konkludoj de pripensaj kaj inteligentaj homaj interpretadoj. Kaj tiu fakto de mem-konscia ekzisto, asociita kunla realeco de lia posta spirita sperto, konsistigas homon kiel filo de la universo kaj antaŭsignas lian finan atingon de la plejsupera unueco de la universo.

La homa memo ankaŭ ne estas nur la sumo de la sinsekvaj statoj de konscienco. Sen la efika funkcio de konscienco, kiu asocias kaj elektas, ne povus ekzisti sufiĉa unueco por garantii la indikon de memeco. Tia neunuigita menso povus malfacile atingi konsciajn nivelojn de homa statuso. Se la asocioj de konscienco estis nur akcidento, la mensoj de ĉiuj homoj tiam prezentus nekontrolitajn kaj hazardajn asociojn de iuj fazoj de mensa frenezo.

Homa menso konstruita sole el la konscio de fizikaj sensacioj neniam povus atingi spiritajn nivelojn; tiu speco de materia menso havus absolute neniun senson de moralaj valoroj kaj estus sen gvida senso de spirita influo, kiu estas tiel esenca por efektivigi la harmonian unuecon de personeco en la tempo, kaj estas neapartigebla de la transvivo de personeco en la eterneco.

Homa menso frue komencas manifesti supermateriajn kvalitojn; la intelekto de la vere pripensita homo ne estas tute ligita per la tempaj limoj. Ke individuoj estu tiel diferencaj en iliaj vivaj plenumadoj indikas, ne nur la diverspecajn dotojn de heredeco kaj la diferencajn influojn de la medio, sed ankaŭ la gradon de unuigo kun la enloĝanta spirito de la Patro, kiu estas atingita de la memo, la mezuro de la identigo de la unu kun la alia.

La homa menso ne bone eltenas la konflikton de duobla vasaliĝo. Estas severa streĉiĝo por la animo suferi la sperton de barakto por servi ambaŭ bonon kaj malbonon. La plejsupere feliĉa kaj efike unuigita menso estas plene dediĉita fari la volon de la Patro en ĉielo. Nedecidigitaj konfliktoj detruas unuecon kaj povas finiĝi en mensa disrompo. Sed la transviva karaktero de animo ne estas nutrita per la provado akiri ĉiapreze la mensan pacon, per la kapitulacio de noblaj aspiradoj, kaj per la kompromiso de spiritaj idealoj; pli ĝuste tia paco estas atingita per la rezoluta aserto de la triumfo de tio, kio estas vera, kaj tiu venko estas plenumita superante la malbonon dank’al la potenca forto de la bono.

La sekvan tagon ili eliris al Salamiso, kie ili enŝipiĝis por Antiokio sur la Siria marbordo.

8. EN ANTIOKIO

Antiokio estas la ĉefurbo de la Romiana provinco de Sirio, kaj tie la imperia guberniestro havis sian loĝejon. Antiokio havis duonmilionon loĝantojn kaj estis la tria granda urbo de la imperio kaj la unua pri la malvirteco kaj la skandala malmoraleco. Gonod devis negocii multajn aferojn; tiel ke Jesuo kaj Ganid estis tre liberaj. Ili vizitis ĉion en tiu poliglota urbo krom la boskon de Dafna; Gonod kaj Ganid vizitis tiun fifaman altaron de honto, sed Jesuo rifuzis ilin akompani. Tiaj vidaĵoj ne estis tiel ŝokaj por Hindoj, sed ili estis abomenindaj por idealisma Hebreo.

Jesuo iĝis egalanima kaj pripensa kiel li proksimiĝis Palestinon kaj la finon de ilia vojaĝo. Li frekventis malmulte da homoj en Antiokio; li malofte iris en la urbo. Post multaj demandoj pri kial lia mastro manifestis tiel malmulte da intereso pri Antiokio, Ganid fine instigis Jesuon diri: “Tiu urbo ne estas fora de Palestino, eble iam mi revenos tien ĉi.

Ganid havis tre interesan sperton en Antiokio. Tiu juna viro estis montriĝinta kapabla lernanto kaj jam komencinta fari praktikan uzadon de la Jesuaj instruoj. Estis iu Hindo dungita en la aferoj de lia patro en Antiokio, kiu iĝis tiel malafabla kaj malbonhumora, ke lia demisio estis prikonsiderita. Kiam Ganid aŭdis tion, li iris en la laborlokon de sia patro kaj havis longan konversacion kun sia samgentano. Tiu viro opiniis esti dungita por malbona laboro. Ganid parolis al li pri la Patro en ĉielo kaj en multaj fakoj amplifis liajn religiajn vidpunktojn. Sed el ĉiu tio, kion Ganid diris, la citaĵo de Hebrea proverbo estis la plej bona, kaj tiu vorto de saĝeco estis: “Kion ajn via mano trovas fari, faru tion kun via tuta potenco.”

Post la preparado de iliaj pakaĵoj por la karavano de kameloj, ili daŭris malsuprenirante al Cidono, kaj de tie al Damasko, kaj post tri tagoj ili estis pretaj por la longa etapo tra la dezertaj sabloj.

9. EN MEZOPOTAMIO

La karavana vojaĝo tra la dezerto ne estis nova sperto por tiuj grandaj vojaĝantoj. Post kiam Ganid estis rigardinta sian mastron helpantan ŝarĝi iliajn dudek kamelojn kaj observinta ke li estis volontulo por gvidi ilian propran beston, li ekkriis: “Mastro, ĉu estas io, kion vi ne povas fari?” Jesuo nur ridetis, dirante: “La mastro ne certe estas sen honoro en la okuloj de diligenta lernanto.” Kaj tiel ili foriris al la antikva urbo de Ur.

Jesuo estis multe interesita pri la frua historio de Ur, la naskiĝoloko de Abraham, kaj li estis ankaŭ fascinita de la ruinshtonoj kaj tradicioj de Suzo, tiel multe, ke Gonod kaj Ganid daŭrigis sian restadon en tiuj ĉirkaŭaĵoj dum tri semajnoj, por ke Jesuo havu pli da tempo por konduki siajn esploradojn, kaj ankaŭ provizi la pli bonan okazon persvadi lin reveni en Hindion kun ili .

Estis en Ur, ke Ganid havu longan dikutadon kun Jesuo pri la diferenco inter kono, saĝeco kaj vero. Kaj li estis grande ĉarmita per la diroj de la Hebrea saĝa viro: “Saĝeco estas la ĉefa aĵo, do akiru la saĝecon; per via tuta serĉo pri la kono, akiru la komprenon; altigu la saĝecon, kaj ĝi vin antaŭenigos. ĝi kondukos vin al honoroj nur se vi ĉirkaŭprenos ĝin.”

Fine alvenis la tago de la disigo. ĉiuj estis bravaj, speciale la junulo, sed estis kruda provo. Ili havis larmoplenajn okulojn, sed kuraĝoplenan koron. Adiaŭante lian mastron, Ganid diris: “Adiaŭ, Mastro, sed ne por ĉiam. Kiam mi denove venos en Damaskon, mi serĉos vin, mi amas vin, ĉar mi opinias, ke la Patro en ĉielo devas preskaŭ esti kiel vi; almenaŭ mi scias, ke vi estas multe kiel vi diris al mi pri li. Mi memoros pri via instruo, sed pli ol ĉio, mi neniam forgesos vin.” Diris la patro: “Adiaŭ al granda mastro, instruisto, kiu plibonigis nin kaj helpis al ni koni Dion.” Kaj Jesuo espondis: “Paco estu sur vi, kaj povu la beno de la Patro en ĉielo ĉiam resti kun vi.” Kaj Jesuo staris sur la marbordo kaj rigardis la ŝipeton elkonduki ilin al ilia ankrita ŝipo. Tiel la Mastro forlasis siajn hindiajn amikojn en Ĉarakso, por neniam en tiu mondo revidi ilin; neniam ankaŭ, en tiu mondo, ili sciis, ke la viro, kiu pli malfrue aperis kiel Jesuo de Nazareto, estis tiu sama amiko, kiun li ĵus forlasis - Josua ilia mastro.

En Hindio, Ganid kreskis kaj iĝis influhava viro, merita posteulo de sia eminenta patro, kaj li eksterlande disvastigis multe da noblaj veroj, kiujn li lernis de Jesuo, sia plejamata mastro. Pli malfrue en la vivo, kiam Ganid aŭdis pri la stranga mastro en Palestino, kiu finis sian karieron sur kruco, kvankam li rekonis similecon inter la evangelio de tiu filo de Homo kaj la instruoj de sia Juda studdirektoro, venis neniam al li en lian kapon, ke tiuj du estis efektive la sama persono.

Tiel finis tiu ĉi ĉapitro pri la vivo de la Homa Filo, kiu povus esti titolita: Misio de Josua la majstro.