Kajero 132084

La restado en Romo

ĉar Gonod alportis salutojn je la nomo de hindiaj princoj al Tiberio, la Romania imperiestro, tri tagojn post ilia alveno en Romo la du Hindioj kaj Jesuo prezentiĝis antaŭ li. Tiun tagon la moroza imperiestro estis nekutime bonhumora kaj longe babilis kun la trio. Kaj kiam ili estis foriritaj el lia ĉeesto, la imperiestro aludante al Jesuo, rimarkigis al la helpanto stara al lia dekstro, “Se mi havus la reĝan belstaturecon kaj graciajn manierojn de tiu ulo, mi estus reale imperiestro, ĉu ne?”

En Romo, Ganid havis regulajn horojn por studi kaj viziti la interesajn lokojn de la urbo. Lia patro havis multajn aferojn trakti, kaj deziris, ke sia filo kreskante iĝu inda heredanto en la administrado de siaj vastaj komerciaj interezoj; li opiniis, ke la tempo estis alvenita por prezenti la knabon al la mondo de la aferoj. Estis multe da Hindaj ŝtatanoj en Romo, kaj ofte unu el la propraj dungitoj de Gonod akompanis lin kiel interpretisto tiel, ke Jesuo havis tutajn tagojn por li mem; Tio donis al li la tempon por ĝisfunde informiĝi pri tiu urbo je du milionoj loĝantoj. li troviĝis ofte en la forumo, la centro de la politika, leĝa kaj komerca vivo. Ofte li supreniris al la kapitolo kaj meditis pri la servuta nescio en kiu tiuj Romanoj estis tenitaj, dum li rigardis tiun belegan templon dediĉita al Jupitero, Juno kaj Minerva. Li ankaŭ pasigis multe da tempo sur la Palatina monteto, kie estis lokitaj la restadejo de la imperiestro, la templo de Apolono kaj la latina kaj greka bibliotekoj.

En tiu tempo la Romiana Imperio inkluzivis la tutan sudan Eŭropon, la Minoran Azion, Sirion, Egiption kaj la Nordokcidentan Afrikon; kaj ĝiaj loĝantoj entenis la ŝtatanojn de ĉiu lando de la orienta hemisfero. Lia deziro studi kaj miksiĝi kun tiu kosmopolita agregaĵo de Urantiaj mortemuloj estis la ĉefa kialo, por kiu Jesuo konsentis fari tiun vojaĝon.

En Romo Jesuo lernis multe pri la homoj, sed la plej valora el ĉiuj multnombraj spertoj, dum lia sesmonata restado en tiu urbo, estis lia kontakto kun, kaj lia influo sur la religiaj ĉefoj de la imperia ĉefurbo. Antaŭ la fino de la unua semajno en Romo Jesuo estis informiĝinta pri, kaj konatiĝinta kun la reprezentaj estroj de la Cinikuloj, la Stoikistoj, kaj la misterkultoj, aparte la Mitraa grupo. Eble ŝajnis al Jesuo, ke la Judoj estis malakceptontaj lian mision, li pli certe antaŭvidis, ke liaj mesaĝistoj baldaŭ venos al Romo por proklami la ĉielan regnon.; kaj do li klopodis, iel mirige, prepari la vojon por pli bona kaj pli certa akcepto de ilia mesaĝo. Li elektis kvin estrojn inter la Stoikistoj, dek unu el la Cinikistoj, kaj dek ses el la misterkultoj, kaj li pasigis multeda sia libera tempo dum preskaŭ ses monatoj en intima asocio kun tiuj religiaj instruistoj. Kaj jen lia metodo de instruado: Neniam li ekatakis iliajn erarojn aŭ eĉ mensiis la malperfektaĵojn de iliaj instruoj. En ĉiu kazo, li elektis la parton de vero en tio, kion ili instruis, kaj tiam ekplenumis plibeligi kaj iluminadi tiun veron en iliaj mensoj tiel, ke post tre mallonga tempo, tiu plialtigo de la vero efektive eliminis la asociitan eraron; kaj tiel tiuj viroj kaj virinoj, instruitaj de Jesuo, estis preparitaj por la posta rekono de pluaj kaj similaj veroj en la instruoj de la fruaj Kristanaj misiistoj. Tio estis tiu frua akcepto de la instruoj de la evangeliaj predikistoj, kiu donis tiun potencan impulson al la rapida etendiĝo de la Kristanismo en Romo kaj de tie tra la tuta imperio.

La signifo de tiu rimarkinda ago povas la plej bone esti komprenita kiam ni registras la fakton ke, krom tiu grupo de tridek-du religiaj estroj instruitaj de Jesuo en Romo, nur du estis senfruktaj. La tridek iĝis centraj individuoj en la starigo de la Kristianismo en Romo, kaj iuj el ili ankaŭ helpis la ĉefan Mitraan templon ŝanĝiĝi en la unua Kristana eklezio de tiu urbo. Ni kiuj vidas la homajn faradojn de malantaŭ la scenoj kaj en la lumo de la dek naŭ lastaj jarcentoj, rekonas nur tri faktorojn de ĉefa valoro en la frua kadro de la starigado de rapida etendiĝo de la Kristanismo tra la tuta Eŭropo, kaj ili estas:

1. La elekto kaj la daŭrigo de Simono Petro kiel apostolo.

2. La kunparolado en Jerusalemo kun Stefano, kies morto kondukis al la gajno de Saŭl de Tarso.

3. La antaŭa preparo de tiuj tridek Romanoj por la posta gvidado de la nova religio en Romo kaj la tuta imperio.

Neniam tra ĉiuj iliaj spertoj nek Stefano nek la tridek elektitaj komprenis, ke ili estis parolintaj kun la viro, kies nomo iĝis la subjekton de ilia religia instruo. Jesua laboro por la bono de la originaj tridek-du estis plene persona. En lia laboro por tiuj individuoj la Skribisto de Damasko neniam renkontis pli ol tri kune, malofte pli ol du, plej ofte li instruis ilin unuope. Kaj li povis fari tiun grandan laboron de religia edukado ĉar tiuj geviroj ne estis dependaj de la tradicio; ili ne viktimis pro fiksita antaŭjuĝo pri ĉiuj venontaj religiaj disvolviĝoj.

Estis en multaj okazoj dum la jaroj kiuj sekvis baldaŭ, ke Petro, Paŭlo kaj la aliaj Kristanaj instruistoj en Romo aŭdis pri tiu skribisto de Damasko, kiu antaŭis ilin, kaj tiel evidente preparis (nesciante laŭ ili) la vojon por ilia alveno kun la nova evangelio. Kvankam Paŭlo neniam reale divenis la identecon de tiu Damaska skribisto, malmulte da tempo antaŭ sia morto, kaŭze de la simileco de personaj priskriboj, li atingis la konkludon, ke la “tendofaristo de Antiokio” estis ankaŭ la “Skribisto de Damasko”. En unu okazo, predikante en Romo, Simono Petro, aŭskultante priskribon de la Damaska skribisto, divenis, ke tiu individuo povis esti Jesuo, sed rapide eksigis tiun ideon, sciante tutbone (tiel li pensis), ke la Mastro neniam estis irinta al Romo.

1. VERAJ VALOROJ

Estis kun Angamon, la ĉefo de la Stoikistoj, ke Jesuo havis kunparoladon tutnokte en la komenco de sia Roma restado. Poste tiu viro iĝis granda amiko de Paŭlo kaj montriĝis unu el la fortaj subtenantoj de la Kristana eklezio en Romo. Esence kaj restituita en moderna frazeologio, Jesuo instruis Angamon:

La normo de veraj valoroj devas esti serĉita en la spirita mondo kaj sur la diaj niveloj de eterna realeco. Por unu supreniranta mortemulo ĉiuj malaltaj kaj materiaj normoj devas esti rekonitaj kiel efemeraj, partaj kaj malsuperaj. Sciencisto kiel tia, estas limigita por nur malkovri la relativecon de materiaj faktoj. Teknike, li ne rajtas aserti, ke li estas materialisto aŭ idealisto, ĉar tion farante, li prirespondecas rezigni la sintenon de vera sciencisto, ĉar ĉiuj tiuj specoj de sintenaj asertoj estas la vera esenco de la filozofio.

Krom se la morala klarvido kaj la spirita atingo de la homaro estas proporcie pliigitaj, la senlima progreso de pure materialista kulturo povas eventuale fariĝi minaco por civilizacio. Pure materialista scienco enhavas en si la potencialan semon de la detruo de ĉiu ajn scienca strebo, ĉar tiu tipo de sinteno antaŭsignas la plejlastan disfalon de civilizacio, kiu forlasis sian sencon de moralaj valoroj kaj repudiis sian spiritan celon de atingo.

Materialista scienculo kaj ekstrema idealisto estas destinitaj ĉiam esti konflikte. Tio ne estas vera pri tiuj scienculoj kaj idealisto, kiuj estas en posedo de komuna normo de altaj moralaj valoroj kaj niveloj de spirita provo. En ĉiu epoko scienculoj kaj religiuloj devas rekoni, ke ili estas testitaj antaŭ la juĝo de la homa bezono. Ili devas eviti ĉiun militadon inter ili, dum ili brave penas por justigi sian daŭran travivon per plialtigita devotaĵo al la servado de homa progreso. Se la tiel-nomita scienco aŭ religio de iu ajn epoko estas malvera, tiam ili devas aŭ purigi siajn faradojn aŭ malaperi antaŭ la ekapero de materia scienco aŭ spirita religio de pli vera kaj pli inda ordo.

2. BONO KAJ MALBONO

Mardus estis la agnoskita ĉefo de la Romaj Cinikuloj, kaj li iĝis granda amiko de la Skribisto de Damasko. Tagon post tago li konversaciis kun Jesuo, kaj nokton post nokto li aŭskultis lian dian instruon. Inter la plej gravaj diskutoj kun Mardus, estis tiu priskribita kiel respondo al la sincera demando de tiu Cinikulo pri la bono kaj la malbono. Esence kaj laŭ la frazeologio de la dudeka-jarcento, Jesuo diris:

Mia frato, bono kaj malbono estas nur vortoj simbolantaj relativajn nivelojn de homa kompreno pri la observebla universo. Se vi estas etike pigra kaj sociale malzorgema, vi povas preni kiel via normo pri la bono la kutimajn sociajn uzadojn. Se vi estas spirite maldiligenta kaj morale stagna, vi povas preni kiel viaj normoj pri la bono la religiajn praktikojn kaj tradiciojn de viaj samtempuloj. Sed la animo kiu survivas la tempon kaj ekaperas en eterneco devas fari vivan kaj personan elekton inter bono kaj malbono tiaj, kiaj ili estas determinitaj de la veraj valoroj de la spiritaj normoj starigitaj far la dia spirito, kiun la ĉiela Patro sendis por loĝi la homan koron. Tiu enloĝanta spirito estas la normo de personeca supervivo .

Boneco, kiel vero, estas ĉiam relativa kaj neeviteble kontraste kun malbono. Estas la percepto de tiuj kvalitoj de boneco kaj vero, kiuj ebligas la evoluantajn homajnanimojn decidi neprajn elektojn por la eterna supervivo.

La spirite blinda individuo, kiu logike sekvas sciencan diktaĵon, socian uzadon kaj religian dogmon troviĝas en granda danĝero oferi sian moralan sendependecon kaj perdi sian spiritan liberecon. Tia animo estas destinita iĝi intelekta papago, socia aŭtomato, kaj sklavo de la religia aŭtoritato.

Boneco estas ĉiam kreskanta al novaj niveloj de pligrandiĝanta libero de morala mem-realigado kaj spirita personeca atingo - La malkovro de, kaj la identigo kun la enloĝanta Ĝustiganto. Sperto estas bona kiam ĝi pliigas la aprezon de beleco, la moralan volon; kaj plialtigas la percepton de vero, pligrandigas la kapablecon por ami kaj servi sian samulon, altigas la spiritajn idealojn, kaj unuigas la plejsuperajn homajn motivojn de la tempo kun la eternaj planoj de la enloĝanta Ĝustiganto, ĉiuj aĵoj, kiuj senpere kondukas al kreskigita deziro fari la Patran volon, kaj tiel nutri la dian pasion trovi Dion kaj esti pli kiel li.

Suprenirante la universan skalon de kreitaĵa disvolviĝo, vi trovos kreskantan bonecon kaj malgrandiĝitan malbonon perfekte akorde kun via kapableco por bonecon-sperti kaj veron-distingi. Kapablo akcepti eraron aŭ sperti malbonon ne plene perdiĝos ĝis la supreniranta homa animo atingos la finajn spiritajn nivelojn.

Boneco estas viva, relativa, ĉiam progrese, nevarie persona sperto, kaj eterne korelaciita kun la distingo de beleco kaj vero. Boneco estas trovita en la rekono de la pozitivaj veraj-valoroj de la spirita nivelo, kiu devas, en homa sperto, esti kontraste kun la negativa kontraŭparto - la ombroj de la potenciala malbono.

ĝis vi atingos Paradizajn nivelojn, ĉiam boneco estos pli serĉo ol posedo, pli celo ol atinga sperto. Sed eĉ kiel vi malsatas kaj soifas de rekteco vi spertas kreskantan satisfakcion en la partia atingo de boneco. La ĉeesto de bono kaj malbono en la mondo estas en si pozitiva pruvo de la ekzisto kaj realeco de morala volo de la homo, la personeco, kiu tiel identigas tiujn valorojn kaj estas ankaŭ kapabla elekti inter ili.

Kiam la supreniranta mortemulo atingas la Paradizon, lia kapableco por identigi la mion helpe de la veraj spiritaj valoroj estas tiel pligrandigita, ke estas eble al li atingu la perfektan posedon de la vivlumo. Tia perfektigita spirita personeco, kiam ĝi estas tiamaniere eksponita en la serĉanta helintenso de la dia lumo de la infinitaj Paradizaj Regantoj, iĝas tiel plene, die kaj spirite unuigita kun la pozitivaj kaj plejsuperaj kvalitoj de boneco, beleco, kaj vereco, ke restas neniu ebleco por, ke tia rekta spirito projekciu iun ajn negativan ombron de potenciala malbono. ĉe ĉiuj tiel spiritaj personecoj, boneco ne estas plu partia, kontrastiva, kaj relativa; ĝi estas iĝita die kompleta kaj spirite elfaradita; ĝi alproksimigas la purecon kaj perfektecon de la Plejsuperulo.

La ebleco de la malbono estas necesa por morala elekto, sed ne ĝia efektiveco. Ombro estas nur relative reala. Efektiva malbono ne estas necesa kiel persona sperto. Potenciala malbono agas egale bone kiel stimulo de decido en la regnoj de morala progreso sur la malaltaj niveloj de spirita disvolviĝo. Malbono iĝas realecon de persona sperto nur kiam morala menso elektas ĝin.

3. VERO KAJ FIDO

Nabon estis Greka Judo kaj unua inter la ĉefoj de la precipa misterkulto en Romo, la Mitraa. Tiu alta pastro de Mitraismo havis multajn interparoladojn kun la Damaska skribisto, kaj iun vesperon li estis pli daŭre influita per ilia diskutado pri la vero kaj la fido. Nabon estis pensinta konverti Jesuon kaj eĉ estis sugestinta, ke Jesuo returnu en Palestinon kiel mitraa instruo. Li ete komprenis, ke Jesuo preparis lin iĝi unu el unuaj konvertitoj je la evangelio de la regno. Restituita en moderna frazeologio, la substanco de la Jesua instruo estis:

Vereco ne povas esti definita per vortoj, nur per vivo. Vereco estas ĉiam pli ol kono. Kono rilatas kun la observitaj aĵoj, sed vereco transcendas tiajn pure materiajn nivelojn en tio, ke ĝi asociigadas kun saĝeco kaj ampleksas tiajn neantaŭvideblaĵojn, kiel homa sperto, eĉ spiritajn kaj vivajn realecojn. kono originas el scienco; saĝeco, el vera filozofio; vereco, el la religia sperto de spirita vivo. Kono traktas pri faktoj; saĝeco, pri interilatoj; vereco, pri valoroj de la realeco.

La homo tendencas al kristaligi sciencon, formuli filozofion, kaj dogmumi veron, ĉar li estas mense pigra en la alĝustigo kun la progresivaj luktoj de vivo, dum li estas ankaŭ terure timigita pro la nekonato. La homo estas nature malrapida por iniciati ŝanĝojn en siaj pensokutimoj kaj siaj vivoteknikoj.

Rivelita vero, persone malkovrita vero, estas la plejsupera ravo de la homa animo; ĝi estas la kuna kreo de la materia menso kaj la enloĝanta spirito. La eterna savo de tiu vero-distinganta kaj beleco-amanta animo estas sekurigita dank’al la malsato kaj soifo je boneco, kiu kondukas tiun mortemulon disvolvi la solan celon, fari la Patran volon, trovi Dion kaj iĝi kiel li. Neniam estas konflikto inter vera kono kaj vero. Povas esti konflikto inter kono kaj homaj kredoj, kredoj koloritaj per antaŭvidaĵoj, distorditaj per timo, kaj superitaj per la timego alfronti novajn faktojn de materiaj malkovroj aŭ spiritaj progresoj.

Sed vero neniam povas iĝi posedo de la homo sen la fidekzercado. Tio estas vera ĉar la homaj pensoj, saĝeco, etikoj, kaj idealoj de la homo neniam povas leviĝi pli alta ol lia fido, lia sublima espero. Kaj tia vera fido estas bazita sur profunda pripenso, sincera mem-kritiko, kaj nekompromisa morala konscienco. Fido estas la inspiro de la spiritsorbigita kreativa imagopovo.

Fido agas por ellasi la superhomajn aktivecojn de la dia sparko, la senmorta ĝermo, kiu vivas interne de la homa menso, kaj kiu estas la potencialo de la eterna supervivo. Plantoj kaj bestoj travivas en la tempo per la tekniko de transdonado de identaj partikuloj de ili mem ekde generacio ĝis la sekvanta. La homa animo (personeco) travivas la korpan morton dank’al la identeca asocio kun tiu enloĝanta sparko de dieco, kiu estas senmorta, kaj kiu funkcias por eternigi la homan personecon sur pli alta nivelo de kontinueco de progresiva universa ekzisto. La kaŝita semo de la homa animo estas senmorta spirito. La dua generado de la animo estas la unua el sinsekvo de manifestadoj de la personeco dum spiritaj kaj progresivaj ekzistoj, kiuj ĉesas nur kiam tiu dia ento atingas la fonton de sia ekzisto, la persona fonto de ĉiu ekzisto, Dio, la Universala Patro.

Homa vivo daŭras - supervivas - ĉar ĝi havas universan funkcion, la taskon trovi Dion. La fide-aktivigita homa animo ne povas halti ĝis la atingo de tiu celo dedestino; kaj kiam ĝi estas atinginta tiun dian celon, neniam ĝi povas ĉesi, ĉar ĝi estas iĝinta kiel Dio - eterna.

Spirita evoluo estas sperto de la kreskanta kaj libervola elekto de boneco akompanita de egala kaj progresiva malpliiĝo de la ebleco de malbono. Kun la atingo de definitiveco de elekto pri boneco kaj la kapableco ŝati la veron, ekekzistas perfekteco de beleco kaj sankteco, kies rekteco eterne inhibicias eblecon de la ekapero de eĉ la koncepto de potenciala malbono. Tiel Dion-konanta animo ĵetas neniun ombron de pridubinda malbono kiam ĝi funkcias sur tia alte spirita nivelo de dia boneco.

La ĉeesto de la Paradiza spirito en la homa menso konsistigas la revelacian promeson kaj la fidan garantion de eterna ekzisto de dia progreso por ĉiu animo serĉanta efektivigi identecon kun tiu senmorta kaj enloĝanta spirita fragmento de la Universala Patro.

Universa progreso estas karakterizata far kreskanta libereco de la personeco, ĉar ĝi estas asociita kun la progresiva atingo de pli kaj pli altaj niveloj de mem-kompreno kaj konsekvence de libervola sin-bridado. La atingo de perfekteco en la spirita sin-bridado egalas kompletigon de la universa sendependeco kaj persona libereco. Fido nutras kaj subtenas la homan animon en la mezo de la konfuzo de ĝia frua orientiĝo en tia vasta universo, konsidere ke la preĝo fariĝas la granda unuiganto de la diverspecaj inspiroj de la kreopova imago kaj la fidaj impulsoj de animo provanta identiĝi kun la spiritaj idealoj de la enloĝanta kaj asociita dia ĉeesto.

Nabon grande impresiĝis pro tiuj vortoj, kiel li estis pro ĉiu el siaj kunparoladoj kun Jesuo. Tiuj veroj plukonsumiĝis interne de lia koro, kaj li grande asistis la postajn predikantemulojn de la Jesua evangelio.

4. PERSONA SERVADO

Jesuo ne dediĉis sian tutan liberan tempon en Romo al tiu laboro prepari virojn kaj virinojn, por ke ili iĝu estontajn disĉiplojn en la venonta regno. Li pasigis multe da tempo gajni intiman konon de ĉiuj rasoj kaj klasoj de homoj, kiuj vivis en tiu tre larĝa kaj la plej kosmopolita urbo de la mondo. En ĉiu el tiuj multnombraj homaj kontaktoj Jesuo havis duoblan celon: li deziris lerni iliajn reagojn al la vivo, kiun ili vivis en la karno, kaj li ankaŭ emis diri kaj fari ion por igi tiun vivon pli riĉa kaj pli inda. Liaj religiaj instruoj dum tiuj semajnoj ne diferencis kun tiuj, kiuj karakterizis lian postan vivon kiel instruisto de la dekduuloj kaj predikanto al la homamasoj.

Ĉiam la enteno de lia mesaĝo estis: la fakto de la ĉiela Patra amo kaj la vero de lia mizerikordo, unuigita kun la bonaj novaĵo, ke homo estas fida-filo de tiu sama Dio de amo. La kutima tekniko de socia kontakto de Jesuo konsistis en parolemigi la homojn metante demandojn al ili, por ke ili parolu kun li. La intervidiĝo kutime komencis per liaj propraj demandoj al ili kaj finis kun iliaj demandoj al li. Li estis egale lerta por instrui metante aŭ respondante demandojn. ĝenerale, al tiuj, kiujn li instruis plej, li diris malplej. Tiuj kiuj eltiris la pli grandan beneficon el lia persona servado estis troŝarĝaj, anksiaj kaj deprimitaj homoj, kiuj trovis grandan kvietigon per la oportuneco elverŝi iliajn animojn al simpatia kaj komprenema aŭskultanto, ĉar li estis ĉion tion kaj pli. Kaj kiam tiuj perturbitaj homaj estaĵoj estis parolintaj kun Jesuopri iliaj afliktoj, ĉiam li havis eble con proponi praktikajn kaj tuj helpemajn sugestojn por korekti iliajn realajn malfacilaĵojn, kvankam li ne neglektis paroli vortojn de nuna kuraĝiĝo kaj tuja konsoligo. Kaj nevarie li parolis al tiuj mizerigitaj pri la amo de Dio kaj komunikis la informon, per multoblaj kaj diversaj metodoj, ke ili estis la infanoj de tiu amema ĉiela Patro.

Tiamaniere, dum la restado en Romo, Jesuo persone havis amikan kaj edifiantan kontakton kun pli ol kvincent mortemuloj de la regno.Tiel li gajnis konon de la diferencaj rasoj de la homaro, kiun neniam li estus akirinta en Jerusalemo kaj eĉ apenaŭ en Aleksandrio. Li rigardis tiujn ses monatojn kiel unu el la plej riĉaj kaj pli instruaj periodoj de sia tera vivo.

Kiel antaŭvideblas, tia diverstalenta kaj vigliniciatema homo ne povis tiel vivi dum ses monatoj en la monda metropolo sen esti kontaktita de multnombraj personoj, kiuj deziris akiri liajn servojn por iuj aferoj aŭ, pli ofte, por iu projekto de instruo, socia reformo, aŭ religia movo. Pli ol dozeno de tiaj proponoj estis faritaal li, kaj li utiligis ĉiun kiel okazo por transdoni kelkajn pensojn de spirita nobligo per bone-elektitaj vortoj aŭ per iu kompleza servado. Jesuo estis tre korinklina por fari aĵojn - eĉ malgrandajn aĵojn - por ĉiaspecaj homoj.

Li interparolis kun Romana senatoro pri politiko kaj regado, kaj tiu sola kontakto kun Jesuo faris tian impreson sur tiu leĝofaranto, ke li pasigis sian restantan vivtempon vane provi indukti siajn kolegojn ŝanĝi la sinsekvon de la kuranta politiko, tiamaniere ke la ideo laŭ kiu la registaro subtenus kaj nutrus la popolon anstataŭu tiun, laŭ kiu la popolo subtenus la registaron. Jesuo pasigis vesperon kun riĉa sklavposedanto, parolis pri la homo kiel filo de Dio, kaj la sekvan tagon, tiu viro, Klaŭdio, liberigis cent-deksep sklavojn. Li iris manĝi ĉe Greka kuracisto, dirante al li, ke liaj kuracatoj havis tiel bone mensojn kaj animojn kiel korpojn, kaj sekve alkondukis tiun lertan doktoron entrepreni pli zorgeman servadon kontraŭ siaj samuloj. Li interparolis kun ĉiaspecaj homoj de ĉiuj vivdevenoj. La publikaj banejoj estis la sola loko en Romo, kiun li ne vizitis. Li rifuzis akompani siajn amikojn al la banejoj kaŭze de la seksa intermiksiteco, kiu regis tie.

Al Ronana soldato, kiel ili marŝis laŭ la Tibero, li diris: “Estu kuraĝa kore kiel mane. Audacu fari justecon kaj estu sufiĉe granda por montri mizerikordon. Devigu vian malsuperan naturon obei vian superan naturon kiel vi obeas viajn superulojn. honoru bonecon kaj elzaltu veron. Elektu belecon anstataŭ malbeleco. Amu viajn samulojn kaj tutkore serĉu Dion, ĉar Dio estas via ĉiela Patro.”

Al la oratoro en la forumo li diris: “Via elokvento estas plaĉa, via logiko estas admirinda, via voĉo estas plezura, sed via instruo estas malmulte vera. Se vi povus nur ĝui la inspirantan kontentigon koni Dion kiel via spirita Patro, tiam vi povus uzi viajn povojn de oratoraĵo por liberigi viajn samulojn de la malluma servuto kaj de la malklera sklaveco .” Marko estis tiu, kiu aŭdis Petron prediki en Romo kaj iĝis lia sekvanto. Kiam ili krucumis Simonon Petron, tie estis tiu viro, kiu defiis la Romanajn persekutantojn kaj aŭdace plipredikis la novan evangelion.

Renkontinta malriĉan viron kiu estis maljuste akuzita, Jesuo iris kun li antaŭ la juĝisto kaj, estanta aprobita por aperi en lia nomo, faris tiun superban parolon en kiu li diris: “Justeco grandigas nacion, kaj la plej granda nacio devas esti la plej zorgema montri, ke maljusteco ne trafos ĝian pli humilan civitanon. Ve al ĉiu nacio en kiu nur tiuj kiuj posedas monon kaj influon povas akiri rapidan justecon antaŭ ĝiaj tribunaloj! Estas la sankta devo de juĝisto malkondamni la senkulpulon tiel bone kiel puni la kulpulon. De la senpartieco, justeco kaj integreco de ĝiaj tribunaloj la pludaŭro de nacio dependas. Civila registaro estas bazita sur justeco, kiel vera religio estas fondita sur mizerikordo.” La juĝisto reekzamenis la okazaĵon, kaj kiam la evidenco estis kribrita, li liberigis la kaptiton. El ĉiuj Jesuaj aktivecoj dum tiuj tagoj de persona servado, tiu ĉi estis la plej proksima publike okazi.

5. KONSILOJ AL RIĉa VIRO

Prezentita de Angamon, iu riĉa viro, Romana civitano kaj Stoikulo, grande ekinteresiĝis al la Jesua instruo. Post pluraj privataj kunparoladoj tiu riĉa civitano demandis al Jesuo kion li farus per riĉeco se li havus ĝin, kaj Jesuo respondis al li: “Mi disdonacus la materian riĉecon por plibonigi la materian vivon, same kiel mi utiligus la konon, la saĝecon, la spiritan servadon por riĉigi la intelektan vivon, nobligi la socian vivon kaj plialtigi la spiritan vivon. Mi administrus materian riĉecon kiel saĝa kaj efika deponprenanto de la vivrimedoj de unu generacio por la benefico kaj nobligo de la sekvantaj kaj sinsekvaj generacioj.”

Sed la riĉa viro ne estis plene kontenta pri la Jesua respondo. Li aŭdaciĝis denove demandi: “Sed kion, laŭ vi, viro en mia pozicio devus fari per sia riĉeco? ĉu mi devas konservi aŭ disdoni ĝin?” Kaj kiam Jesuo perceptis, ke li reale deziris koni la veron pri sia lojaleco al Dio kaj sia devo al homoj, li plu respondis: “Mia bona amiko, mi distingas, ke vi sincere serĉas la saĝecon kaj honeste amas la veron; konsekvence mi pretas por eksponi al vi mian vidpunkton pri la solvo de viaj problemoj havantaj rilatojn kun la responcecoj de la riĉeco. Mi faras tion, ĉar vi demandis mian konsilon, kaj konsilante vin tiel, mi okupiĝas pri la riĉeco de neniu alia riĉa viro. Mi ofertas tiun konsilon nur al vi kaj por via persona kondutogvidado. Se vi honeste dezirus rigardi vian riĉaĵon kiel deponaĵo, se vi reale esperus iĝi saĝa kaj efika intendanto de via akumulita riĉeco, tiam mi konsilus al vi fari la sekvantan analizon de la fontoj de viaj riĉaĵoj: Demandu al vi mem, kaj kiom nur eble plej baraktu por trovi la honestan respondon, el kie ili devenas? kaj kiel helpo en la studaĵo de la fontoj de via granda riĉaĵo, mi sugestus, ke vi dediĉu vian atenton sur la sekvantajn dek diferencajn metodojn por amasigi materiajn bienojn.

“1. Heredita riĉaĵo - posedaĵoj alportitaj de gepatroj kaj aliaj parencoj.

“2. Malkovrita riĉaĵo - posedaĵoj alportitaj kaŭze de la riĉofontoj de la patrina tero.

“3. Komerca riĉaĵo - posedaĵoj akiritaj kiel justa profito en la inter- kaj var-ŝanĝo de materiaj bienoj.

“4. Nejusta riĉaĵo - posedaĵoj rezultantaj de la nejusta ekspluatado kaj sklavismo de iuj samuloj.

“5. Intereza riĉaĵo - enspezo alportita dank’al la ebloj de justa kaj rajta produkto- kvanto de investita kapitalo.

“6. Talenta riĉaĵo - posedaĵoj aldoniĝantaj dank’al la rekompencoj de la kreopova kaj inventiva dotoj de la homa menso.

“7. Okaza riĉaĵo - profitoj tiritaj el la malavareco de iuj samuloj aŭ prenantaj originon en la cirkonstancoj de la vivo.

“8. Ŝtelita riĉaĵo - havaĵoj kaptitaj pro maljustaĵo, malhonestaĵo, ŝtelo, aŭ fraŭdo.

“9. Deponita riĉaĵo - riĉajo deponita en viaj manoj far viaj samuloj por kelka specifa uzado, nun aŭ pli malfrue.

“10. Gajnita riĉaĵo - posedaĵoj rekte alportitaj dank’al via propra persona laboro, la justa kaj rekta rekompenco de viaj propraj tagaj penoj, mensaj kaj fizikaj.

“Kaj tiel, mia amiko, se vi volas esti fidela kaj justa intendanto de via granda riĉeco, antaŭ Dio kaj en servado al la homoj, vi devas proksimume dividi vian posedaĵon laŭ tiuj dek grandaj fakoj, kaj sekve administri ĉiun porcion konforme al la saĝa kaj honesta interpretado de la leĝoj de justeco, honesteco, rekteco, kaj vera efikeco; tamen, la ĉiela Dio ne kondamnus vin se kelkafoje vi erarus, en dubaj situacioj, pri mizerikorda kaj neprofitcela konsidero por la mizerego de viktimoj suferantaj pro la malfeliĉaj cikonstancoj de la vivo. En la okazo de honesta dubo pri la ĝusteco kaj justeco de materiaj situacioj, decidu favore al tiuj, kiuj estas senhavaj, favore al tiuj, kiuj suferas la misfortunon de nemerititaj mankoj.”

Post diskutado dum pluraj horoj pri tiuj temoj, kaj kiel respondo al la peto de la riĉa viro pri pli kaj pli detala instruado, Jesuo pluplivastigis sian konsilon, esence dirante: “Dum mi oferas pliajn sugestojn rilatajn al via sinteno al la riĉeco, mi admonas vin ricevi mian konsilon kiel donita nur al vi por via persona konduktogvidado. Mi parolas nur en mia nomo kaj al vi kiel demandanta amiko. Mi ĵurpetas vin ne dikti al aliaj riĉaj viroj kiel ili rigardos sian riĉecon. Mi konsilas al vi:

“1. Kiel intendanto de heredita riĉeco vi devas konsideri ĝiajn fontojn. Vi estas morale devigita reprezenti la antaŭan generacion en la honesta transdonado de laŭleĝa riĉaĵo al sekvantaj generacioj post elpreno de justa vojimposto profite al la nuna generacio. Sed vi ne estas devigita ĉiamigi iun ajn dishonestaĵon aŭ maljustaĵon implicita en la neleĝa akumulado de riĉaĵoj far viaj prauloj. Iun ajn porcion de via heredita posedaĵo, kiu ekaperas esti tirita el fraŭdo aŭ maljustaĵo, vi povas elspezi konforme al viaj konvinkoj de justeco, malavareco, kaj redono. La resto de via laŭleĝa heredita riĉaĵo vi povas honeste uzi kaj sekure transdoni kiel deponprenanto de generacio por alia. Saĝa diskrimino kaj sana juĝo devus dikti viajn decidojn pri la testamentaĵo de posedaĵoj al viaj sekvantoj.

“2. ĉiu kiu ĝuas riĉecon kiel rezulto de malkovro devus memori, ke ĉiu individuo vivas sur tero nur dum mallonga tempo , kaj do devus fari adekvatan disponon por la disdividado de tiuj malkovroj kun la pli granda ebla nombro de siaj samuloj. Kvankam nek la trovinto devus esti senigita je ĉiu rekompenso pro sia malkovro, nek li devus egoiste pretendi atribui al si ĉiujn avantaĝojn kaj benojn devenantajn el la malkovro de amasigitaj riĉofontoj de la naturo.

“3. Tiel longe kiel homoj elektas konduki la mondajn aferojn per la komerco kaj var- interŝanĝo, ili havas rajton al justa kaj laŭleĝa profito. ĉiu komercisto meritas salaj ron pro siaj servadoj; la negocisto havas rajton al sia laborpago. La komerca lojaleco kaj la honesta traktado konsentitaj al la anoj de mondaj organizataj entreprenoj kreas multajn diferencajn specojn da profite riĉeco, kaj ĉiuj tiuj fontoj da riĉeco devas esti juĝitaj per la plej altaj principoj de justeco, honesteco, kaj ĝusteco. La honesta komercisto ne devas heziti preni la saman profiton, kiun li ĝoje donacus al sia kolego en analoga transakcio. Kvankam tio speco de riĉeco ne estas identa kun individue gajnita enspezo, kiam komer- caj interŝanĝoj estas granskale kondukitaj, riĉeco tiamaniere honeste akumulita dotas sian posedanton kun konsiderinda rajto por doni sian opinion pri ĝia posta distribuo.

“4. Neniu mortemulo kiu konas Dion kaj serĉas fari la dian volon povas malnobliĝi praktikante premojn helpe de la riĉeco. Neniu nobla viro penos akumuli posedaĵojn kaj amasigi financan potencon per la sklavismo aŭ maljusta ekspluatado de siaj fratoj en la karno. Posedaĵoj estas morala malbeno kaj spirita hontosigno kiam ili estas tiritaj el la shvito de premata mortemula homo. ĉiu tia riĉaĵo devus esti restituita al tiuj, kiuj tiel estis senposedigitaj aŭ al iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj. Daŭra civilizacio ne povas konstruiĝi priŝtelante la laboriston de lia salajro.

“5. Honesta riĉeco donas rajton al interezoj. Tiel longe kiel homoj pruntoprenas kaj prunto- donas, justa interezo povas esti kolektita kondiĉe ke la pruntodonita kapitalo estu laŭleĝa riĉaĵo. Unue purigu vian kapitalon antaŭ pretendi atribui al vi interezon. Ne iĝu tiel troŝparema kaj monavida ĝis malnobliĝi per la praktiko de uzuro. Neniam arogu al vi estis tiel egoista ĝis uzu monpovon por gajni maljustan avantaĝon sur viaj batalantaj samuloj. Ne cedu al la tenio uzuri al viaj fratoj en financa mizerego.

“6. Se vi havas ŝancon akiri riĉaĵon dank’al geniaj trajtoj, se viaj riĉaĵoj estas tiritaj el la rekompencoj de inventivaj dotoj, ne pretendu al maljusta porcio de tiaj rekompencoj. Geniulo ŝuldas ion al ambaŭ, siaj prauloj kaj siaj naskitaro.; same li estas ŝuldanta al la raso, nacio, kaj cirkonstancoj de siaj inventivaj malkovroj; li devas ankaŭ memori, ke estas kiel homo inter homoj, ke li laboris kaj prilaboris siajn malkovrojn. Estus egale maljuste senigi la geniulon de ĉiu lia riĉeca inkremento. Kaj homoj estos ĉiam en la neebleco starigi leĝojn kaj regulojn aplikeblajn egale por ĉiuj tiuj problemoj de regulaj distribuoj de riĉaĵoj. Vi devas unue agnoski homon kiel via frato, kaj se vi honeste deziras agi al li kiel vi ŝatus ke li agu al vi, la ordinaraj imperativoj de justeco, honesteco, kaj ĝusteco gvidos vin el la justa kaj senpartia finaranĝo de ĉiu perioda problemo de ekonomiaj rekompensoj kaj socia justeco.

“7. Krom por la justaj kaj laŭleĝaj honorarioj administre gajnitaj, neniu homo devus persone pretendi atribui al si riĉecon, kiun la tempo kaj ŝanco povas faligi en liajn manojn. Okazaj riĉaĵoj devus esti sincere konsideritaj iom kiel deponaĵo elspezonta profite al iu ajn socia aŭ ekonomia grupo. La posedantoj de tiaj riĉaĵoj devus konsenti pri la prioritato en la decido de la saĝa kaj efika distribuo de tiaj negajnitaj riĉofontoj. Civilizita homo ne volos ĉiam rigardi ĉiun, kiun li kontrolas kiel sia persona kaj privata posedo.

“8. Se iu ajn porcio de via riĉeco estis konscie tirita de fraŭdo; se io el via riĉeco estis akumulita per malhonestaj praktikoj aŭ nejustaj metodoj; se viaj posedaĵoj estas produkto de nejustaj aferoj kun viaj samuloj, hastu restitui ĉiujn tiujn mabone-akiritajn gajnojn al la laŭleĝaj proprietuloj. Plene kulpokonfesu kaj purigu vian riĉaĵon de ĉiuj malhonestaj posedaĵoj.

“9. La administrado de la posedaĵo de unu persono por la profito de aliaj estas solena kaj sankta respondeco. Ne hazardu aŭ risku tian deponon. Prenu por vi mem el ĉiu depono nur tion, kion ĉiuj honestaj homoj permesus.

“10. Tiu parto de via riĉeco kiu konsistigas la laborenspezo de via propraj mensaj kaj fizikaj penoj - se via laboro estis farita en la rekteco kaj ĝusteco - ĝi estas vere via propra posedaĵo. Neniu homo povas kontesti vian rajton teni kaj uzi tian riĉaĵon kiel plaĉas al vi, kondiĉe ke via uzo de tiu rajto ne estu noca al viaj samuloj.”

Kiam Jesuo finis lin konsili, tiu riĉa Romano elkuŝiĝis kaj, esprimante siajn bondezirojn por la nokto promesis: “Mia bona amiko, mi perceptas, ke vi estas homo de granda saĝeco kaj boneco, kaj morgaŭ, mi ekadministros mian tutan riĉecon konforme al via konsilo.”

6. SOCIA SERVADO

Ankaŭ en Romo okazis tiu kortuŝa incidento en kiu la Kreinto de universo pasigis plurajn horojn por rekonduki perditan infanon al lia anksia patrino. Tiu malgranda knabo estis vaginta fore de sia hejmo, kaj Jesuo trovis lin kiu kriis pro angorego. Li kaj Ganid estis survoje al la bibliotekoj, sed ili sin donis por revenigi la infanon hejmen. Ganid neniam forgesis la Jesuan komenton: “Vi scias, Ganid, plimulto da homaj estaĵoj estas kiel la perdita infano. Ili pasigas multe da tempo plorante pro timo kaj suferante pro aflikto kiam, vere ja, ili estas tre proksime de la sendanĝereco kaj sekureco, kiel tiu infano estis nur iom fore de lia hejmo. Kaj ĉiuj kiuj konas la verovojon kaj ĝuas certigon koni Dion devus estimi, ke estas privilegio, ne devo, proponi gvidon al siaj samuloj en iliaj penoj por trovi la vivkontentigojn. ĉu ni ne estas plejsupere ĝuantaj pro tiu servado rekonduki la infanon al lia patrino? Same tiuj kiuj rekondukas homojn al Dio spertas la plejsuperan kontentigon de homa servo.” Kaj de tiu tago, kaj dum la cetero de lia tera vivo, Ganid senĉese serĉis perditajn infanojn, kiujn li povus hejmen rekonduki.

Estis la vidvino kun kvin infanoj, kies edzo estis akcidente mortigita. Jesuo diris al Ganid pri la perdo de sia propra patro pro akcidento, kaj ili iris ripetade por konsoligi tiun patrinon kaj ŝiajn infanojn, kaj Ganid petis monon al sia patro por provizi al ili vestojn kaj nutron. Ili ne ĉesis siajn penojn ĝis ili estu trovintaj oficon por la unuenaskita filo, por ke li povu helpi pri la zorgo de la familio.

Tiun vesperon, Gonod aŭskultis la rakonton de tiuj spertoj kaj senafektece diris al Jesuo: “mi planas, ke mia filo iĝu klerulo aŭ negocisto, kaj nun vi iĝigas lin filozofo aŭ filantropo.” Kaj Jesuo ridetante replikis: “eble ni faros lin ĉiujn kvar; tiam li povos ĝui kvaroblan kontentigon en la vivo, ĉar lia orelo farita por la identigo de la homa melodio estos kapabla identigi kvar tonojn anstataŭ unu.” Tiam diris Gonod: “miperceptas ke vi reale estas filozofo. Vi devas verki libron por futuraj genera-cioj.” Kaj Jesuo replikis: “Ne libron - mia misio konsistas vivi vivon en tiu generacio kaj por ĉiuj generacioj. Mi...” Sed li haltis, dirante al Ganid, “Mia filo, estas tempo retiriĝi.”

7. VOJAĜOJ PROKSIME DE ROMO

Jesuo, Gonod kaj Ganid faris kvin vojaĝojn de Romo al interesaj lokoj de la ĉirkaŭa teritorio. Dum ilia vizitado al la nordaj italaj lagoj Jesuo havis longan paroladon kun Ganid koncernantan la neeblecon instrui homon pri Dio se tiu homo ne deziras koni Dion. Hazarde ili renkontis senpripensan paganon dum sia vojaĝo al la lagoj, kaj Ganid estis surprizita ĉar Jesuo ne uzis sian kutiman praktikon varbi la viron en konversacio, kiu nature estus enkondukinta al diskutado de spiritaj temoj. Kiam Ganid demandis al sia instruisto kial li aperigis tiel iom da interesopri tiu pagano, Jesuo respondis:

“Ganid, tiu viro ne malsatis pri la vero. Li ne estis malkontenta pri li mem. Li ne estis preta peti helpon, kaj la okuloj de lia menso ne estis malfermitaj por ricevi la lumon por la animo. Tiu viro ne estis matura por la savorikolto. Endas koncedi al li pli da tempo por, ke la vivdefioj kaj malfacilaĵoj preparu lin por la akcepto de la saĝeco kaj supera instruo. Aŭ, se ni povus kun ni vivigi lin, ni povus per niaj vivoj montri al li la ĉielan Patron, kaj tiam li iĝus tiel altirita per niaj vivoj, kiel filoj de Dio, ke li estus devigita informiĝi pri nia Patro. Vi ne povas riveli Dion al tiuj, kiuj ne serĉas lin; vi ne povas konduki kontraŭkore animojn al la ĝojoj de la savo. Homo devas esti malsata pri la vero pro la vivospertoj, aŭ li devas deziri koni Dion kiel rezulto de lia kontakto kun la vivoj de tiuj, kiuj konas la dian Patron, antaŭ ol alia homa estaĵo povu agi kiel rimedo por konduki tian mortemulan samulon al la ciela Patro. Se ni konas Dion, nia reala laboro sur tero konsistas vivi por permesi al Dio sin riveli en niaj vivoj, kaj tiel ĉiuj Dion-serĉantaj personoj vidos la Patron kaj petos nian helpon por pli bone malkovri la Dion, kiu tiamaniere trovas esprimon en niaj vivoj. “

Estis dum la vojaĝo en Svislando, en la montoj, ke Jesuo havis dum tuta tago interparo- ladon kun ambaŭ patro kaj filo pri la Budismo. Multfoje Ganid metis al Jesuo rektajn demandojn pri Budao. Sed ĉiam li ricevis pli aŭ malpli evitemajn respondojn. Nun en ĉeesto de la filo, la patro metis al Jesuo rektan demandon pri Budao, kaj li ricevis rektan replikon. Gonod diris: “Mi reale ŝatus koni kion vi opinias pri Budao.” Kaj Jesuo respondis:

“Via Budao estis multe pli bona ol via Budismo. Budao estis granda homo, eĉ profeto por sia popolo, sed li estis orfa profeto; per tio mi signifas, ke li frue perdis el la okulo sian spiritan patron, la Patron en la ĉielo. Lia sperto estis tragika. Li provis vivi kaj instrui kiel mesaĝisto de Dio, sed sen Dio. Budao gvidis sian savŝipon rekte al la sekurhaveno, precize antaŭ la eniro de la savhaveno de la mortemuloj, kaj tie, kaŭze de nekorektaj marmapoj de navigacio, la bona ŝipo rapide grundis. ĝi restis tie dum multaj generacioj, senmova, kaj preskaŭ senespere grundita. Kaj sur ĝi estas restintaj multe da viaj samgentanoj dum ĉiuj tiuj jaroj. Ili vivas voĉebla de la sekuraj akvoj de ripozo, sed ĝi rifuzas eniri, ĉar la nobla boato de la bona Budao renkontis malŝancon grundi ĝuste ekstere de la haveno. Kaj la budismaj popoloj neniameniros en tiu haveno krom se ili rezignos la filozofan ŝipon de sia profeto kaj ekkaptis lian noblan spiriton. Se via popolo estus restinta fidela al la spirito de Budao, vi estus delonge eniritaj en la havenon de spirita trankvileco, anima ripozo, kaj savgarantio.

“Vidu, Gonod, Budao konis Dion spirite sed mankis klare malkovri lin mense; Judoj malkovris Dion mense sed larĝe mankis koni lin spirite. Hodiaŭ la Budistoj baraktas en filozofio sen Dio, dum mia popolo estas kompatinde sklavigita per la timo de Dio kaj sen protekta filozofio de vivo kaj libero. Vi havas filozofion sen Dio; Judoj havas Dion, sed estas larĝe sen viva filozofio kunligita al li. Budao mankante vidi Dion kiel spirito kaj Patro, mankis provizi en sia instruo la moralan energion kaj la spiritan kondukopovon, kiun religio devas posedi se ĝi volas ŝangi rason kaj ekzalti nacion.”

Tiam Ganid ekkriis: “Mastro, Faru vi kaj mi novan religion sufiĉe bonan por Hindio kaj sufiĉe grandan por Romo, kaj eble ni povos alporti ĝin al la Judoj kontraŭ Javeo.” Kaj Jesuo replikis: “Ganid, la homaj religioj ne estas starigitaj, ili kreskas dum longaj periodoj da tempo, dum revelacioj de Dio eksplodas kiel fulmoj sur tero en la vivoj de la homoj, kiuj rivelas Dion al siaj samuloj.” Sed ili ne komprenis la signifon de tiuj profetaj vortoj.

Tiun nokton post ili estis retiriĝintaj, Ganid ne povis dormi. Li longe kun sia patro parolis kaj fine diris: “Vi scias, patro, mi kelkafoje pensas, ke Josua estas profeto.” Kaj lia patro nur dormeme respondis, “mia filo, estas aliaj...”

Ekde tiu tago, dum la cetero de lia tera vivo, Ganid pluellaboris sian propran religion. Lian menson estis potence emociita pro la larĝa mensemo, justeco kaj toleremo de Jesuo. En ĉiuj iliaj filozofaj kaj religiaj diskutadoj tiu junulo neniam spertis rankoron aŭ reagoj de antagonismo.

Kia kontemplinda sceno por la ĉielaj inteligentuloj, tiu spektaklo de la hinda junulo proponanta al la Kreinto de universo, ke ili kune faru novan religion! Kaj kvankam la junulo ne sciu tion, ili ĝuste estis farantaj novan kaj eternan religion - tiun novan savovojon, la revelacion de Dio al homo tra, kaj en, Jesuo. Kion la junulo deziris plej fari li estis nekonscie nune faranta tion. Kaj estis, kaj estas, ĉiam tiel. Kion la klera kaj pripensema homa imago, spirite instruita kaj gvidita, tutkore kaj malavare deziras fari kaj esti, fariĝas mezureble krea konforme al la grado de mortemula dediĉado die fari la Patran volon. Kiam homo asociiĝas kun Dio, grandaj aĵoj povas okazi kaj okazas.