Kajero 131084

La mondaj religioj

Dum la Aleksandria restado de Jesuo, Gonod kaj Ganid, la juna viro uzis multe da tempo kaj konsiderindan sumon da mono de sia patro por kolekti la instruojn de la mondaj religioj pri Dio kaj liaj rilatoj kun la mortemula homo. Ganid dungis pli ol tri dudekojn da erudiciaj tradukistoj por fari la resumon de la religiaj doktrinoj de la mondo rilate al la Diaĵojn. Kaj devus ekvidiĝi en tiu kajero, ke ĉiuj tiuj instruoj portretantaj monoteismon estis larĝe derivitaj, rekte aŭ malrekte, el la predikoj de la misiistoj de Machiventa Melkicedeko, kiuj iris, fore de sia Salema ĉefoficejo, etendi la doktrinon de unika Dio - la Plej Altulo - ĝis la limoj de la tero.

Ĉi malsupre estas prezentata resumon de la Ganida manuskripto, kiun li preparis en Aleksandrio kaj Romo, kaj estis konservita en Hindio dum centoj da jaroj post lia morto. Li kolektis tiun materialon sub dek titoloj, kiel sekvas:

1. CINISMO

La reziduaj instruoj de la disĉiploj de Melkicedek, krom tiuj kiuj persistis en la Juda religio, estis pli bone antaŭgarditaj en la doktrinoj de la Cinikuloj. La Ganida selekto estis la sekva:

“Dio estas plejsupera, li estas la Plej Aaltulo en la ĉielo kaj sur la tero. Dio estas la perfekta ciklo de eternaco, kaj li regas la universon de universoj. Li estas la sola kreinto de la ĉielo kaj la tero. Kiam li dekretas ion, io estas. Nia Dio estas unika Dio, kaj li estas kompatema kaj korfavora. Ĉio, kio estas alta, sankta, vera kaj bela estas simila al nia Dio. La Plej Altulo estas la ĉiela kaj tera lumo; li estas la orient-okcident-nord-suda Dio.

“Eĉ se la tero devus malaperi, la splenda ŝajno de la Plejsuperulo restus majesta kaj glora. La Plej Altulo estas la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino de ĉio. Estas nur tiu unika Dio, kaj lia nomo estas Vero. Dio estas mem-ekzistanta, kaj li estas tute sen kolero kaj sen malamikeco; li estas glora kaj infinita. Nia Dio estas ĉiopotenca kaj malavara. Kvankam li havas multajn manifestadojn, ni adoras nur Dion mem. Dio konas ĉiujn niajn sekretojn kaj proklamojn; li ankaŭ scias tion, kion ĉiu el ni meritas. Lia potenco estas egala pri ĉiuj aĵoj.

“Dio estas pacodonanto kaj fidela protektanto de ĉiuj, kiuj lin timas kaj je li fidas. Li donas la saviĝon al ĉiu, kiu lin servas. Ĉiu kreo ekzistas en la povo de la Plej Altulo. Lia dia amo ŝprucas el la sankteco de lia povo, kaj lia korinklino naskiĝasel la potenco de lia grandeco. La Plej-Altulo dekretis la unuiĝon de korpo kaj animo, kaj dotis la homon kun sia propra spirito. Tio, kion faras homo finendas, sed tio, kion faras Kreinto ĉiam daŭrigas. Ni gajnas la sperton dank’al homo, sed ni ricevas saĝecon dank’al la kontempladon de la Plej Altulo.

“Dio verŝas pluvon sur la teron; li brulegas la sunon sur la burĝonanta grajno, kaj li donas al ni la abundan rikolton de la bonaĵoj de tiu vivo kaj la eternan saviĝon en la estonta mondo. Nia Dio ĝuas grandan aŭtoritaton; lia nomo estas bonega kaj nesondebla lia naturo. Kiam vi estas malsana, la Plej Altulo resanigas vin. Dio estas tutboneca al ĉiuj homoj; Ni havas neniu amiko simila al la Plej Altulo. Lia mizerikordo plenigas ĉiujn lokojn kaj lia boneco ampleksas ĉiujn animojn. La Plej Altulo estas senŝanĝa, kaj li estas nia helpanto ĉiumomente se necesas. Kien ajn vi turniĝas por preĝi, tie estas la Plej Altulo kaj la malfermata orelo de nia Dio. Vi povas vin kaŝi je la homoj, sed ne je Dio. Dio ne estas fore de ni; li estas ĉieesta. Dio plenigas ĉiujn lokojn kaj vivas en la homa koro, kiu timas lian sanktan nomon. Kreo estas en la Kreinto, kaj la Kreinto estas en sia kreo. Ni serĉas la Plej Altulon kaj lin trovas en niaj koroj. Vi ekserĉas kara amikon, kaj tiam vi lin malkovras en via animo.

“Homo kiu konas Dion rigardas ĉiujn homojn kiel egaluloj; ili estas siaj gefratoj. La egoistoj kiuj ignoras siajn gefratojn en la karno havas nur lacecon kiel rekompenco. Kiuj amas siajn kunulojn kaj havas puran koron, tiuj vidos Dion. Dio neniam forgesas sincerecon. Li gvidos honestan koron al la vero, ĉar Dio estas vero.

“En viaj vivoj forĵetu eraron kaj venku la malbonon dank’al la amo de la viva vero. En ĉiuj viaj homaj rilatoj, faru bonon kontraŭ malbono. Sinjoro Dio estas kompatema kaj amema, li pardonas. Amu lin, ĉar unue li amis nin. Dank’al la Dia amo kaj mizerikordo ni estos savitaj. Malriĉuloj kaj riĉuloj estas gefratoj, Dio estas ilia Patro. La malbonon vi ne volas, homoj faru al vi, ankaŭ ne faru al ili.

“Ĉiumomente voku lin per lia nomo, kaj laŭmezure, kiel vi kredas lian nomon, tiam via preĝo estas aŭdita. Kia granda honoro estas adori la Plej Altulon! Ĉiuj mondoj kaj universoj adoras la Plej Altulon. Dank’al ĉiuj viaj preĝoj dankopreĝu - supreniru ĝis la adoro. Preĝoplena adoro evitas malbonon kaj malpermesas pekon. Ĉiumomente laŭdu la nomon de la Plej Altulo. Homo kiu ŝirmas sin en la Plej Altulo kaŝas siajn mankojn al la universo. Kiam vi staras antaŭ Dio kun pura koro, vi iĝas sentima antaŭ la tuta kreo. La Plej Altulo estas simila al amemaj gepatroj, li reale amas nin, siajn infanojn sur tero. Nia Dio pardonos nin kaj gvidos niajn paŝojn sur la savvojoj. Li prenos nin per la mano kaj enkondukos ĝis li-mem. Dio savas tiujn, kiuj kredas je li. De li homo ne estas devigita servi sian nomon.

“Se la fido je la Plej Altulo estas enirinta en via koro, tiam vi estos liberigita de ĉiu ajn timo dum ĉiuj tagoj de via vivo. Ne turmentiĝu pro la prospero de la malpiuloj; ne timu tiujn, kiuj komplotas la malbonon; lasu la animon foriĝas fore de la peko, kaj metu vian fidon en la sava Dio. La laca animo de la vaganta mortemulo trovas eternan ripozon en la brakoj de laPlej Altulo; saĝulo avidas pri la dia brakumo; tera infano langvoras la sekurecon de la brakoj de la Universala Patro. Nobla homa serĉas tiun plej altan staton, en kiu la animo de la mortemulo miksiĝas kun la spirito de la Plejsuperulo. Dio estas justa: Frukto, kiun ni ne ricevas dank’al niaj penoj en tiu mondo ni ricevos en la sekva.”

2. JUDAISMO

La Palestinaj Kenitoj savis multajn Melkicedekajn instruojn, kaj el tiu arkivo, tiel antaŭ- ŝirmita kaj modofita de la Judoj, Jesuo kaj Ganid faris la sekvantan selekton:

“En la komenco Dio kreis la ĉielojn kaj la teron, kaj ĉiujn aĵojn en ili. Kaj jen, ĉion li kreis estis tre bona. La Sinjoro estas Dio. Estas neniu apud li en la ĉielo supre, ankaŭ ne sur la tero sube. Tial vi tutkore tutanime kaj tutforte amos vian Dion. La tuta tero estos plena kun la kono pri la Sinjoro, kiel la akvoj plenigas la maron. ĉielo proklamas la gloron de Dio, kaj la firmamento montras liajn verkojn. Tagon post tago ĝi eldiras vortadon, nokton post nokto ĝi montras konon. Estas neniu vortado aŭ esprimo en kiuj ilia voĉo ne estas aŭdita. La Sinjora verko estas granda kaj saĝece li faris ĉiujn aĵojn. La Sinjora grandeco estas nesondebla. Li konas la nombron de la steloj; ĉiujn li nomas laŭ ilia nomo.

“La Sinjora potenco estas granda kaj lia kompreno infinita. Diras la Sinjoro: ‘Ĉar ĉieloj estas pli altaj ol la tero, tiam miaj vojoj estas pli altaj ol viaj vojoj, kaj miaj pensoj pli altaj ol viaj pensoj.” Dio revelacias la profundon kaj la sekreton de la aĵoj, ĉar la lumo loĝas lin. Sinjoro estas mizerikorda kaj gracia; li estas longa toleremo kaj abundo de boneco kaj vero. Sinjoro estas bona kaj rekta; la pacemulon li gvidos en lia juĝo. Gustu kaj vidu kiel la Sinjoro estas bona! Benita estu homo, kiu kredas je Dio. Dio estas nia ŝirmejo kaj forto, tre ĉeestanta helpanto en perturbo.

Eternecon post eterneco la Sinjora mizerikordo estas sur tiuj, kiuj lin timas, kaj lia rekteco estas eĉ sur la infanoj de niaj infanoj. Sinjoro estas gracia kaj kompatoplena; Sinjoro estas bona al ĉiuj, kaj liaj sentemaj favoroj saturas lian tutan kreon; li sanigas la ŝiritajn korojn kaj pansas iliajn vundojn. Kien mi irus fore de la Dia spirito? kien mi fuĝus fore de la Dia ĉeesto? Tiel diras la Alta kaj Sublima, kiu loĝas la eternecon, kies nomo estas sankta: “Mi loĝas la altan kaj sanktan lokon, kaj ankaŭ tiun, kiu havas penteman koron kaj humilan spiriton!’ Neniu povas sin kaŝi fore de nia Dio, ĉar li plenigas ĉielojn kaj teron. Estu kontentaj la ĉieloj kaj ĝojiĝu la tero. Diru ĉiuj nacioj: La Sinjoro reĝas! Dankopreĝu al Dio, ĉar lia mizerikordo eterne plidaŭras.

“Ĉieloj proklamas la Dian rektecon, kaj ĉiuj popoloj estas vidinta lian gloron. Dio nin kreis, kaj ne ni mem; ni estas lian popolon, la ŝafoj de lia paŝtejo. Lia mizerikordo estas eterneco kaj lia vero plidaŭras por ĉiuj generacioj. Nia Dio estas guberniestro inter la nacioj. Plenigu la teron per lia gloro. O povu homoj laŭdi la Sinjoron pro lia boneco kaj lia mirindaj donacoj al la homaj infanoj!

“Dio faris homon iom malpli ol dia kaj kronis lin per amo kaj mizerikordo. Sinjoro konas la vojon de la justulo, sed la vojo de la malpiulo pereos. La timo de la Sinjoro estas la komenco de la saĝeco; La kono de la Plejsuperulo estas kompreno. Diras la Ĉiopova Dio: ‘Marŝu antaŭ mi kaj estu perfekta.’ Ne forgesu, orgojlo naskas destruon kaj aroganta spirito antaŭas falon. Kiu regas sian propran spiriton estas pli potenca ol kiu konkeras urbon. Diras la Sinjoro Dio, la Sanktulo: ‘Revenante al via spirita ripozo vi estos savita; en trankvileco kaj konfido estos via forto.’ Kiuj estas alarmpretaj pri la Sinjoro, tiuj renovigos ilian forton, ili leviĝos per flugiloj kiel agloj.Ili kuros kaj ne estos lacaj; ili marŝos kaj ne malfortiĝos. Sinjoro kvietigos vian timon. Diras la Sinjoro: ‘Ne timu, ĉar mi estas kun vi. Ne estu konsternitaj, ĉar mi estas via Dio. Mi plifortigos vin, mi helpos vin; jes, mi subtenos vin per la dekstra mano de mia justeco.’

“Dio estas mia Patro; Sinjoro estas mia redemptoro. Dio kreis universajn armeojn, kaj li antaŭgardas ilin ĉiujn. Lia justeco estas kiel la montoj kaj lia juĝo kiel la granda profundo. Li elturniĝas por ke ni trinku en la rivero de liaj plezuroj, kaj en lia lumo ni vidos lumon. Estas bone dankpreĝi la Sinjoron kaj prikanti la Plej Altulon; ĉiumatene montri ameman-afablecon kaj ĉiuvespere dian fidelecon. Dia regno estas eterna regno, kaj ĝia superregado plidaŭras generacion post generacio. Sinjoro estas mia paŝtisto; mi nenion deziros, ĉar dank’al li, mi ripozos sur verdas paŝtejoj; li kondukas min al kvietaj akvoj. Li revigligas mian animon. Li kondukas min en la vojo de la justeco. Jes eĉ se mi marŝus en la valo de la morta ombro, mi ne timus neniun malbonon, ĉar Dio estas kun mi. Dum mia vivo certe boneco kaj mizerikordo ĉiutage sekvos min kaj mi eterne loĝos en la Sinjora domo.

“Javeo estas Dio de mia savo. Do, sur la dia nomo mi metos mian konfidon. Mi tutkore konfidos min al la Sinjoro; mi ne apogos min sur mia propra kompreno. En ĉiuj miaj vojoj mi rekonos lin, kaj li kondukos miajn paŝojn . Sinjoro estas fidela; li tenas siajn progresojn al tiuj, kiuj servas lin; justulo vivos dank’al sia fido. Se vi ne bone faras, estas kaŭze de la peko, kiu staras ĉe la pordo; homoj rikoltas malbonon, kiun ili plugas, kaj pekon, kiun ili semas. Ne turmentiĝu pri la malbonfaruloj. Se vi zorge atentas maljustegon en via koro, Sinjoro ne aŭdos vin; se vi pekos kontraŭ Dio, vi ankaŭ ofendas vian propran animon. Dio portas juĝon pri la laboro de ĉiu homo en la sekreto de ĉiu, bona aŭ malbona. kiel homo pensas en sia koro, tiel li estas.

“Sinjoro estas proksima de ĉiuj, kiuj sincere kaj fide vokas lin. Dum unu tuta nokto povas daŭri ploroj, sed matene ĝojo venas. Ĝoja koro mildigas kiel medicinaĵo. Neniun bonan aĵon Dio rifuzos al tiuj, kiuj rekte marŝas. Timu Dion kaj gardu liajn ordonojn, ĉar tiel estas la homa devo. Tiel diras la Sinjoro, kiu kreis la ĉielojn kaj formis la teron: “Ne estas alia Dio krom mi, justa Dio kaj savanto. Kalkulu je mi kaj estu savitaj ĝis la teraj limoj. Se vi serĉas min, vi trovos min tutkore serĉante min. La mildemuloj heredos la teron kaj delektiĝos en la paca abundo. Kiu ajn semas maljustecon rikoltos plagon; kiuj semas venton, tiuj rikoltos ŝtormon.

“‘Venu nun, rezonu kune,’ diras la Sinjoro, “Kvankam viaj pekoj estas skarlataj, ili estos blankaj kiel neĝo. Kvankam ili estas ruĝaj kiel karmezino, ili fariĝos kiel lano.’ Sed ne estas paco por la malvirtuloj. Viaj propraj pekoj estis forigintaj de vi bonajn aferojn. Dio estas la bonfarto de mia vizaĝo kaj la ĝojo de mia animo. Eterna Dio estas mia forto; li estas nia restadejo, kaj subtenas nin liaj eternaj brakoj. Sinjoro estas proksima de tiuj, kiuj estas korŝiritaj; li savas ĉiujn, kies spirito estas kiel infana spirito. Multnombraj estas la afliktoj de la justulo, sed la Sinjoro lin liberigas el ĉiuj. Konfidu vian vojon al la Sinjoro - Fidu je li - kaj li sukcesigos ĝin. Tiu kiu loĝas en la sekreta loko de la Plej Altulo restos en la ombro de la Ĉiopotenculo.

“Amu vian proksimulon kiel vin mem; estu rankorema al neniu. Kion ajn vi malamas faru al neniu. Amu vian fraton, ĉar la Sinjoro estas dirinta: “Mi libere amos miajn infanojn.” La justula vojeto estas kiel brila lumo, kiu pli kaj pli brilas ĝis atingi perfektan taglumon. Saĝuloj brilos kiel firmamenta brileco, kaj tiuj, kiuj orientadosmultajn al la justeco por ĉiam kaj ĉiam brilos kiel steloj. Forlasu la malvirtulo sian malbonan vojon, kaj la maljustulo siajn ribelajn pensojn. Diras la Sinjoro: ‘Ili revenu al mi, kaj mi kompatos al ili, mi abunde pardonos.’

“Diras Dio, kreinto de la ĉielo kaj tero: ‘Grandan pacon havas tiuj, kiuj amas mian leĝon. Miaj ordonoj estas: Vi tutkore amos min, vi havos neniun dion antaŭ mi; vi ne vane prononcos mian nomon. Memoru la sabatan tagon por sanktigi ĝin; honoru viajn gepatrojn; vi ne mortigos; vi ne adultos; vi ne ŝtelos, vi ne portos malveran ateston, vi ne avidos.’

Kaj al tiuj, kiuj plejsupere amas la Sinjoron kaj siajn proksimulojn kiel ilin mem, la ĉiela Dio diras: ‘Mi elaĉetos vin el la tombo; mi redemptos vin el la morto. Mi estos tiel korfavora, kiel justa al viaj infanoj. Ĉu mi ne estas dirinta pri miaj teraj kreitaĵoj, vi estas filoj de la viva Dio? Ĉu mi ne estas aminta vin per eterna amo? Ĉu mi estas vokinta vin por iĝi kiel mi kaj eterne loĝi kun mi en Paradizo?”

3. BUDISMO

Ganid estis ŝokita malkovri kiel proksime estis Budismo granda kaj bela religio sen Dio, sen persona kaj universa Diaĵo. Tamen li trovis kelkajn raportojn pri iuj antaŭaj kredoj, kiuj reflektis iom da la influo de la instroj de la Melkicedekaj misiistoj, kiuj plulaboris en Hindio eĉ ĝis la Budaa epoko. Jesuo kaj Ganid kolektis la jenajn ekstraktojn el la Budaa literaturo:

“El pura koro ŝprucos ĝojeco al la Infinito; mia tuta estaĵo estos pace per tiu supermortemula ĝojo. Mia animo estas kontentigoplena, kaj mia koro superfluas je la feliĉego de paca konfido. Mi nenion timas; mi estas sen anksieco. Mi sekure loĝas, kaj miaj malamikoj ne povas maltrakviligi min. Mi estas kontenta pri la fruktoj de mia memfido. Mi estas trovinta la alproksimiĝon de la Nemortemulo facile alirebla. Mi preĝas por, ke la fido subtenu min dum la longa vojaĝo; mi scias, ke la fido de la transmondo ne mankos al mi. Mi scias, ke miaj samuloj prosperos se ili iĝos plenaj de fido je la Nemortemulo, eĉ la fido, kiu kreas modestecon, rektecon, saĝecon, kuraĝon, konon, kaj persistadon. Ni forlasu la malĝojon, ni malagnosku la timon. Helpe de la fido ni akiru la veran rektecon kaj la aŭtentikan virecon. Ni lernu mediti pri la justeco kaj mizerikordo. Fido estas la vera riĉeco de la homo; ĝi estas doto de virto kaj gloro.

“”Maljusteco estas malestiminda; peko estas hontinda. Malbono estas malnobliganta, tiel bone enpense, kiel enage. Doloro kaj aflikto sekvas la vojon de la malbono, kiel la polvo sekvas la venton. Mensaj feliĉo kaj paco sekvas puran penson kaj virtan vivon, kiel ombro sekvas la substancon de materiaj aĵoj. Malbono estas la frukto de erare direktita penso. Fias vidi pekon, kie estas neniu peko, aŭ ne vidi pekon kie estas peko. Malbono estas la vojo de falsaj doktrinoj. Kiuj evitas la malbonon rigardante la aĵojn tiaj, kiaj ili estas, tiuj gajnas ĝojon tiel ĉirkaŭprenante la veron. Ĉesigu vian mizeron per la abomeno de la peko. Rigardante al la nobelulo, tutkore deturniĝu fore de la peko. Ne faru la apologion de la malbono; ne pravigu la malbonon. Dank‘al viaj penoj por korektipasintajn pekojn vi akiras forton por rezisti al la venontaj inklinoj. Pentado estigas moderigon. Forlasu neniun kulpon nekonfesitan al la Nobelulo.

“Bonhumoro kaj ĝojo estas la rekompencoj de la bonaj agoj plenumitaj glore al la Nemortemulo. Neniu povas ŝteli al vi la liberecon de via propra menso. Kiam la fido de via religio estas emancipinta vian koron, kiam, kiel monto, la menso estas fiksita kaj nemovebla, tiam la animopaco trankvile fluas kiel la akvoj de rivero. Kiuj estas certaj pri savo, tiuj por ĉiam estas liberaj pri avido, envio, malamo, kaj iluzioj de la riĉeco. Kvankam fido estu energio de pli bona vivo, vi devas persisteme labori por via propra saviĝo. Se vi volas esti certa pri via fina savo, tiam estu certa, ke vi sincere serĉu plenumi tutan rektecon. Klerigu la koran certecon, kiu ŝprucas el interno kaj tiel venu ĝui pri la ekstazo de la eterna savo.

“Neniu religiulo povas esperi atingi la iluminadon de la senmorta saĝeco, kiu persistas esti maldiligenta, malvigla, malforta, mallaborema, senhonta kaj egoista. Sed kiu ajn estas pensema, prudenta, singardema, fervora kaj serioza - eĉ se li ankoraŭ vivas sur tero - povas atingi la plejsuperan iluminadon de paco kaj la liberecon de dia saĝeco. Memoru, ĉiu ago ricevos ĝian rekompenco. Malbono finkondukas al la aflikto, kaj peko finiĝas en la peno. Ĝojo kaj feliĉo rezultas de bona vivo. Eĉ malbonfarulo profitas favorperiodon dum la tempo de la plena maturiĝo de siaj malbonaj agoj, sed neeviteble venas la plena rikolto de la malbonfareco. Neniu devas pensi senkonsidere pri la peko, dirante en sia koro: ‘La puno pro miaj malbonaj agoj ne atingos min.’ Kion vi faras estos farita al vi laŭ la saĝeca juĝo. Maljustaĵo farita al viaj samuloj returniĝos kontraŭ vi. Kreitaĵo ne povas eskapi destinon de siaj agoj.

“Stultulo diris en sia koro: ‘Malbono ne atingos min’; sed sekureco estas nur trovita kiam la animo petas admonon kaj la menso serĉas saĝecon. Saĝulo estas nobla animo, kiu amike estas meze de siaj malamikoj, trankvila inter la turbulentuloj kaj donacema inter la avaruloj. Memamo estas kiel trudherbo en bela kampo. Egoismo kondukas al malĝojo; konstanta ĉagreno mortigas. La malsovaĝigita menso produktas feliĉon. La plej granda el militistoj estas tiu, kiu venkas kaj subigas sin mem. Sindeteno en ĉiuj aĵoj estas bona. Nur estas supera persona, kiu estimas virton kaj plenumas sian devon. Ne lasu vin superi de la kolero kaj malamo. Pri neniu malmilde parolu. Kontentigo estas la plej granda riĉeco. Kio estas saĝe donita estas bone ŝparita. Ne faru al aliaj, kion vi ne dezirus esti farita al vi. Donu bonon kontraŭ malbono. Superu malbonon per bono.

“Justa animo estas pli dezirebla ol la suvereneco sur la tuta tero. Senmorteco estas la celo de sincereco; morto, fino de la senpripensa vivo. Seriozuloj ne mortiĝas, senpripensuloj jam estas mortintaj. Benitaj estas tiuj, kiuj havas klarvidon pri la senmorta stato. Kiuj torturas la vivon, tiuj malfacile trovos feliĉon post la morto. Malavaruloj iras al ĉielo, kie ili ĝojas en la feliĉego de infinita donacemo kaj plukreskas en nobla grandanimeco. Ĉiu mortemulo kiu juste pensas, noble parolas, kaj malavare agas, ne nur ĝuos virton tie ĉi dum tiu mallonga vivo, sed ankaŭ, post la diseriĝo de la korpo, pluĝuos ĉielajn delicojn.”

4. HINDUISMO

La Melkicedekaj misiistoj alportis kun ili ĉien ajn en siaj vojaĝoj la instruojn pri sola Dio. Granda parto de tiu monoteisma doktrino, kune kun aliaj antaŭaj konceptoj, estis enkorpigitaj en la postaj Hinduismaj instruoj. Jesuo kaj Ganid faris la sekvajn eltiraĵojn:

“Li estas la granda Dio, ĉiumaniere plejsupera. Li estas la Sinjoro, kiu ampleksas ĉiujn aĵojn. Li estas la kreinto kaj kontrolisto de la universo de universoj. Dio estas unu Dio; li estas sola kaj per li mem; li estas nur unu. Kaj tiu sola Dio estas nia Prilaboristo kaj la lasta destino de la animo. La Plejsupera Unu brilas transe de priskribo; li estas la lumo de la lumoj. Ĉiu koro kaj ĉiu mondo estas iluminataj per tiu dia lumo. Dio estas nia protektoro - li staras flanke de siaj kreitaĵoj - kaj kiuj lernas koni lin iĝas senmortaj. Dio estas la granda energia fonto; li estas la granda animo. li praktikas universan sinjorecon sur ĉio. Tiu unu Dio estas amema, glora kaj adorinda. Nia Dio havas plejsuperan povon kaj loĝas en plejsupera loĝejo. Tiu vera persono estas eterna kaj dia. Li estas la origina ĉiela Sinjoro. Ĉiuj profetoj salutis lin, kaj li reveliĝis al ni. Ni adoras lin. Ho Plejsupera persono, fonto de estaĵoj, Sinjoro de kreo kaj reganto de la universo, revelaciu al ni, viaj kreitaĵoj, la povon, per kiu vi restadas imanenta! Dio kreis sunon kaj stelojn; li estas brila, pura, kaj mem-ekzistanta, lia eterna kono estas die saĝa. La Eternulo ne estas penetrata per la malbono. Pro tio, ke la universo fontis el Dio, li adekvate regas ĝin. Li estas la kaŭzo de kreo, kaj tial, sekve estas ĉiuj aĵoj establitaj en li.

“Dio estas la certa rifuĝo por ĉiu bona senhava homo; la Nemortemulo Unu zorgas pri la tuta homaro. Dia savo estas forta kaj lia boneco estas gracia. Li estas amema protektoro, benita advokato. Diras la Sinjoro: “Mi loĝas en iliaj propraj animoj kiel saĝeca lampo . Mi estas la splendoro de la belegaj, la boneco de la bonaj. Kie du aŭ tri kuniĝas, mi ankaŭ estas.’ Kreitaĵo ne povas eskapi la ĉeeston de la Kreinto. Sinjoro eĉ kalkulas senĉesajn palpebrumadojn de ĉiu okulo de la mortemuloj; kaj ni adoras tiun dian Eston kiel nian nedisigeblan kunulon. Li estas tut-supera malavarema, ĉieesta, kaj senlime bona. Sinjoro estas nia reganto, rifuĝo, kaj plejsupera kontrolisto; kaj lia origina spirito loĝas en la mortemula animo. La eterna atestanto de malvirto kaj virto loĝas en la homa koro. Ni longe meditu pri la adorinda kaj dia viviganto; Ni lasu lian spiriton plene direkti niajn pensojn. El tiu nereala mondo gvidu nin al la reala! El la mallumo gvidu nin al la lumo! El la morto gvidu nin al la senmorteco!

“Per nia tuta koro purigita de ĉia ajn malamo, ni adoru la Eternulon. Nia Dio estas la Sinjoro de la preĝo; li aŭdas la krion de siaj infanoj. Ĉiuj homoj submetu ilian volon al li, la Rezoluto. ĝuu la liberalecon de la Sinjoro de preĝo. Elturniĝu por, ke la preĝo fariĝu via plej interna amiko, kaj adoro via anima subteno. ‘Se nur vi volus ameme kulti min,’ diras la Eternulo, ‘mi donus al vi saĝecon por atingi min, ĉar mia kulto estas komuna virto por ĉiuj kreitaĵoj.’ Dio estas la iluminatoro de la malgaja, kaj la povo de tiuj, kiuj estas malfortaj. Ĉar nia Dio estas nia forta amiko, ni ne timas plu. Ni laŭdas la nomon de la neniam-konkerita konkerinton. Ni adoras lin, ĉar li estas la eterna kaj fidela helpanto de la homo. Dio estas nia certa ĉefo kaj neerarema gvidanto. Li estas la granda avo de la ĉielo kaj tero;li posedas senliman energion kaj infinitan saĝecon. Lia splendoro estas sublima kaj lia beleco dia. Li estas la plejsupera rifuĝo de la universo kaj la senŝanĝa gardisto de la ĉiama leĝo. Nia Dio estas la Sinjoro de la vivo kaj la Konsolanto de ĉiuj homoj; li amas la homaro kaj helpas tiujn, kiuj estas afliktaj. Li donas al ni vivon kaj estas la bona paŝisto de la homaj gregoj. Dio estas nia patro, frato, kaj amiko, kaj ni havas fortan deziron koni tiun Dion en lia interna esto.

“Ni estas lernintaj gajni fidon per la sopiro de niaj koroj. Ni estas atingintaj saĝecon per la bridado de niaj sensoj, kaj per saĝeco ni spertis pacon en la plejsuperulo. Kiu estas tutfida vere adoras kiam lia ena mio estas absorbita en Dio. Nia Dio portas la ĉielojn kiel mantelo; li loĝas ankaŭ en la ses aliaj larĝe-disvastiĝantajuniversoj, li estas plejsupera super ĉio kaj en ĉio. Ni petas la pardonon de la Sinjoro pri ĉiuj niaj pekoj al niaj kunuloj; kaj ni volas liberigi nian amikon pri la malpraveco, kion li faris al ni. Nia spirito abomenas ĉian malbonon; do, Ho Sinjoro, liberigu nin de ĉia pekomakulo. Ni preĝas Dion kiel konsolanto, protektoro, kaj savanto - iu kiu amas nin.

“La spirito de la universa Konservisto envenas en la animon de la simpla kreitaĵo. Tiu homo estas saĝa, kiu adoras la Unu Dion. Kiuj strebas al la perfekteco, tiuj devas vere koni la Sinjoron Plejsuperulon. Neniam li timas, kiu konas la feliĉegan sekurecon de la Plejsuperulo, ĉar la Plejsuperulo diras al tiuj, kiuj servas lin, ‘Ne timu, ĉar mi estas kun vi.’ La Dio de Providenco estas nia Patro. Dio estas vero. Kaj estas la Dia deziro, liaj kreitaĵoj komprenu lin - sukcesu koni la veron. Vero estas eterna; ĝi subtenas la universon. Nia plejsupera deziro estas unuiĝi kun la Plejsuperulo. La granda Kontrolisto estas la generatoro de ĉiuj aĵoj - ĉio evoluas dank’al li. Kaj jen la deva sumo: Neniu homo faru al alia tion, kio abomenas al li mem. Dorlotu neniun malicon, ne frapegu tiun, kiu frapegas vin, superu koleron per mizerikordo, kaj venku la malbonecon per bonkoreco. Kaj ĉion tion ni devas fari, ĉar Dio estas afabla amiko kaj gracia patro, kiu pardonas ĉiujn niajn terajn ofendojn.

“Dio estas nia Patro, la tero nia patrino, kaj la universo nia naskiĝloko. Sen Dio la animo estas malliberulino; koni Dion liberigas la animon. Per la medito pri Dio, kaj la unuiĝo kun li, alvenas la liberigo de la malbonaj iluzioj kaj la fina saviĝo de la materiaj obstakloj. Kiam homo volvos la spacon kiel ledopeco, tiam alvenos la fino de la malbono ĉar homo estos trovinta Dion . Ho, Dio, savu nin el la trioble infera ruino - avido, kolero kaj avareco! Ho animo, zonu vin mem por la spirita lukto de senmorteco! Kiam la fino de la mortemula vivo venas, ne hezitu forlasi tiun korpon por pli taŭga kaj bela formo, kaj vekiĝi en la regnoj de la Plejsuperulo kaj Senmortemulo, kie ne ekzistas timo, doloro, malsato kaj morto. Koni Dion estas tranĉi la ŝnurojn de la morto. La Dion-konanta animo leviĝas en la universo kiel la kremo aperas sur la laktosurfacon. Ni adoras Dion, la Tut-laboriston, la Grandan animon, kiu ĉiam sidas en la koro de siaj kreitaĵoj. Kaj tiuj kiuj scias, ke Dio estas surtronigita en homa koro estas destinitaj iĝi kiel li - senmorta. Malbono devas esti forlasita malantaŭe en tiu mondo, sed virto sekvas la animon en la ĉielon.

“Nur la malvirtulo diras: ‘La universo havas nek vero nek reganto; ĝi estas nur planizita por niaj avidoj.’ Sed tiaj animoj estas trompitaj per la malgrandeco de siaj intelektoj. Ili tiam sin allasas al siaj envioj kaj senigas siajn animojn je la virtaj ĝojoj kaj rektecaj plezuroj. Kio povas esti pli granda ol sperti pekosavon? Homo kiu estas vidinta Plejsuperulon estas senmorta. Karnaj amikoj de la homo ne povas travivi la morton; virto sola marŝas flanke de la homo; dum li vojaĝas ĉiam antaŭenirante al la gajaj kaj sunaj kampoj de la Paradizo.”

5. ZOROASTRISMO

Zoroastro mem estis senpere enkontakte kun la posteuloj de la unuaj Melkicedekaj misiistoj, kaj ilia dokrino pri Unu Dio iĝis centra instruo en la religio, kiun li trovis en Persio. Krom la Judaismo, neniu religio de tiu epoko enhavis pli ol tiuj Salemaj instruoj. El arkivo de tiu religio, Ganid faris sekvan ekstraktojn:

“Ĉiuj aĵoj venas el, kaj apartenas al la Unu Dio - tute saĝa, bona, justa, sankta, splenda kaj glora. Li, nia Dio estas la fonto de ĉiu lumeco. Li estas la Kreinto, la Dio de ĉiuj bonaj celoj, kaj la protektanto de la universa justeco. La saĝa vivkonduto konsistas en harmonie agi kun la vera spirito. Dio estas ĉie-vidanta, kaj li rigardas ambaŭ malbonajn agojn de la malvirtuloj kaj la bonajn laborojn de la justuloj. Nia Dio observas ĉiujn aĵojn per brilega okulo. Lia tuŝo estas la resaniĝa tuŝo. Sinjoro estas tut-potenca bonfaranto. Dio altendas sian bonfaran manon al ambaŭ justulo kaj malvirtulo. Dio starigis la mondon kaj dekretis salajron por la bono kaj la malbono. La Tut-saĝa Dio promesis senmortecon al la piaj animoj, kiuj pure pensas kaj juste agas. Vi iĝos tiu, kiun vi plejsupere deziras. La suna lumo estas kiel saĝeco por tiuj, kiuj distingas Dion en la universo.

“Preĝu Dion serĉante la plezuron de la Saĝulo Unu. Adoru la luman Dion ĝoje marŝante en la vojoj ordonataj de lia revelaciata religio. Estas nur Unu Plejsupera Dio, la luma Sinjoro. Ni adoras tiun, kiu kreis akvojn, plantojn, bestojn, teron kaj ĉielojn. Nia Dio estas Sinjoro, la plej bonfartanto. Ni adoras la plej belan, la malavaran Nemortemulon dotatan per la eterna lumo. Dio estas tre malproksima de ni kaj samtempe tre proksima, ĉar li loĝas en niaj animoj. Nia Dio estas la dia kaj la plej sankta Paradiza Spirito, kaj tamen li estas pli amika al la homo ol la plej amika inter la kreitaĵoj. Dio estas la plej helpema al ni pri la plej granda el ĉiuj entreprenoj, la kono de li mem. Dio estas nia plej adorinda kaj justa amiko; li estas nia saĝeco, vivo kaj anima kaj korpa vigleco. Tra niaj bonaj pensoj la saĝa Kreinto permesos al ni fari lian volon, per tio atingante la realigon de ĉio, kio estas die perfekta.

“Sinjoro, instruu al ni kiel vivi tiun vivon en la karno, preparante la sekvan vivon de la spirito. Parolu al ni, Sinjoro, kaj ni faros laŭ via ordono. Instruu al ni la bonajn vojojn, kaj ni iros rekte. Permesu al ni atingi unuiĝon kun vi. Ni scias, ke la religio estas rekta, kiam ĝi kondukas al la unuiĝo kun la rekteco. Dio estas nia saĝa naturo, pli bona penso, kaj justa ago. Povu Dio permesi al ni la unuecon kun la dia spirito kaj la senmortecon en li mem.

“Tiu religio de la saĝa Unu purigas la kredanton de ĉia malbona penso kaj peka ago. Mi klinas antaŭ la ĉiela Dio, pentofara, kiam mi estas ofendinta pense, parole aŭ age - intence aŭ neintence - kaj mi prezentas preĝojn por la mizerikordo kaj laŭdojn por la pardono. kiam mi konfesdonas, mi scias, ke se mi ne intencas denove fari malbonan agon, peko estas formovita el mia animo. Mi scias, pardono forigas la pekajn ligilojn. Kiuj malbone agas, tiuj ricevos punon, sed kiuj sekvas la veron, tiuj ĝuos la feliĉegon de eterna savo. Per la graco disponu nin, kaj atribuu la savan povon al niaj animoj. Ni plorpetas mizerikordon, ĉar ni aspiras atingi perfektecon; ni volus esti kiel Dio.”

6. SUDUANISMO (ĴAINISMO)

La tria grupo de religiaj kredantoj, kiu antaŭgardis la doktrinon pri unika Dio en Hindio - la postrestaĵo de la Melkicedeka instruo - estis konata en tiu epoko kiel Suduanistoj. Pli ĵuse tiuj kredantoj estas konataj kiel adeptoj de Ĵainismo. Ili instruis:

“La ĉiela Sinjoro estas plejsupera. Kiuj pekas, tiuj ne leviĝos alten, sed kiuj marŝas en la rektecaj vojoj, tiuj trovos lokon en ĉielo. Ni estas certaj pri la estonta vivo, se ni konas la veron. La homa animo povas supreniri en la pli altan ĉielon,tie por disvolvi sian veran spiritan naturon kaj atingi perfektecon. La ĉiela stato liberigas la homon de la peka servuto kaj alkondukas lin al la finaj beatecoj; la justulo jam estas spertinta la pekon kaj ĝiajn asociitajn mizerojn. Egoo estas la nevenkebla malamiko de l’ homo, kaj estas evidentigita pere de kvar pli gravaj homaj pasioj : kolero, orgojlo, trompo kaj avareco. La plej grava venko de l’homo estas la konkero de si mem. Kiam homo rigardas al Dio por pardonemo, kiam li aŭdacas preni tian liberaĵon, pro tio li estas liberigita pri la timo. Homo devus trapasi la vivon traktante siajn kunulojn kiel li ŝatus esti traktita.

7. ŜINTOO

Nur ĵuse la manuskriptoj de tiu ekstremorienta religio estis deponitaj en la Aleksandria biblioteko. Temis pri la monda religio, pri kies Ganid neniam estis aŭdinta. Tiu kredo ankaŭ enhavis restaĵojn de la unuaj Melkicedekaj instruoj, kiel tio estas montrita per la sekvaj resumoj:

“Diras la Sinjoro : ‘Ĉiuj vi estas ricevantoj de mia dia potenco; ĉiuj homoj ĝuas mian ministerion de mizerikordo. Mi ricevas grandan plezuron per la multibligo de justuloj en la lando. En ambaŭ naturaj belaĵoj kaj homaj virtoj, la ĉiela Princo serĉas sin riveli kaj evidentigi sian rektan naturon. Ĉar la malnovaj popoloj ne konis mian nomon, mi manifestiĝis naskiĝante en la mondo kiel videbla ekzisto, kaj eltenis tian humiligon por, ke eĉ homoj ne forgesas mian nomon. Mi estas la faranto de ĉielo kaj tero; la suno kaj la luno kaj ĉiuj steloj obeas mian volon. Mi estas la reganto de ĉiuj kreitaĵoj sur tero kaj en la kvar maroj. kvankam mi estas granda kaj plejsupera, mi konsideras la preĝon de la plej malriĉa homo. Se iu ajn kreitaĵo adoras min, mi aŭdas lian preĝon kaj elaŭdas la deziron de lia koro.’

“Ĉiufoje kiam homo cedas al la anksieco, li forpelas iomete la konduktgvidon de la spirito de sia koro.’ Orgojlo obskurigas Dion. Se vi deziras ĉielan helpon, elpelu vian orgojlon; ĉiu ero de orgojlo ĉesigas la savan lumon, kiel farus granda nubo. Se vi ne estas justa interne, estas neutila preĝi pri tio, kio estas ekstere. ‘Mi aŭdas viajn preĝojn, kiam vi venas antaŭ mi kun pura koro, liberigita de ĉia ajn falsemo kaj hipokriteco, kun animo, kiu reflektas la veron kiel spegulo. Se vi deziras gajni la senmortecon, forlasu la mondon, kaj venu al mi.”

8. TAOISMO

La Melkicedekaj mesaĝistoj penetris fore en Ŝinion, kaj la doktrino de unu Dio iĝis parto de la unuaj instruoj de pluraj Ŝinaj religioj; Tiu, kiu persistis la plej longe kaj enhavis la plej da monoteista vero estis taoismo, Ganid kolektis la sekvajn instruojn de ĝia fondito:

“Kiel pura kaj trankvila estas la Plejsupera Unu, kaj tamen kiel li estas potenca kaj forta, kiel profunda kaj nesondebla! Tiu ĉiela Dio estas la honorata prapatro de ĉiuj aĵoj. Se vi konas la Eternulon, vi estas klera kaj saĝa. Se vi ne konas la Eternulon, tiam la malklareco manifestiĝas kiel malbono, kaj tiam la pekaj pasioj okazas. Tiu mirindega Estaĵo ekzistis antaŭ la ĉielo kaj la tero. Li estas vere spirita; li staras kaj ne ŝanĝas. Li estas vere la monda patrino, kaj la tuta kreo turnas ĉirkaŭ li. Tiu granda Unu sin donas al homoj kaj pro tio ebligas ilin eminenti kaj transvivi.Eĉ se iu havas nur iom da kono, li povas tamen marŝi sur la vojoj de la Plejsuperulo, li povas konformiĝi al la ĉiela volo.

“Ĉiuj bonaj laboroj de vera servo devenas de la Plejsuperulo. Ĉiuj aĵoj dependas de la Granda Fonto por vivi. La Granda Plejsuperulo serĉas neniun dankemon por siaj dediĉoj. Li estas plejsupera pri la povo, tamen li restas kaŝita el nia rigardo. Li senĉese transmutacias siajn atributojn perfektigante siajn kreitaĵojn. La ĉiela racio estas malrapida kaj pacienca en siaj projektoj, sed certa en siaj plenumadoj. La Plejsuperulo superas la universon kaj tute subtenas ĝin. Kiel grandaj kaj potencaj estas lia abunda influo kaj allogada povo! Vera boneco estas kiel akvo, ĝi benas ĉiun agon kaj neniun malutilas. Kaj kiel akvo, vera boneco serĉas malsuprajn lokojn, eĉ tiujn nivelojn, kiujn la aliaj evitas, ĉar ĝi estas parenca kun la Plejsuperulo. La Plejsuperulo kreas ĉiujn aĵojn, nature nutrante kaj spirite perfektigante ilin. Kaj estas mistere kiel la Plejsuperulo nutras, protektas, kaj perfektigas la kreitaĵojn sen ilin devigi. Li gvidas kaj direktas, sed sen sin-trudo. Li servadas progreson sed sen regado.

“Saĝulo universaligas sian koron. Iom da kono estas danĝera aĵo. Kiuj aspiras la grandecon, tiuj devas lerni humiliĝi. En kreo la Plejsuperulo estas iĝinta la monda patrino. Koni sian patrinon estas rekoni sian filecon. Saĝulo estas tiu, kiu konsideras ĉiujn partojn helpe de tuta vidpunkto. Kontaktiĝu kun ĉiu homo kvazaŭ vi estus en lia loko. Kompensu ofendon per afableco. Se vi amas homojn, ili venos apud vi - vi havos neniun malfacilaĵon por ilin gajni.

“La Granda Plejsuperulo trapenetras ĉion, li estas maldekstre kaj dekstre, li subtenas la tutan kreadon kaj loĝas ĉiujn verajn kreitaĵojn. Vi ne povas trovi nek iri en lokon kie ne estas la Plejsuperulo . Se homo rekonas la malbonon de siaj vojoj kaj tutkore pentoferas pri sia peko, iam li povas ekserĉadas pardonon; li povas eskapi la punon; li povas ŝanĝi katastrofon en beno. La Plejsuperulo estas la sekura rifuĝo por la tuta kreo; li estas la gardisto kaj savanto de la homaro. Se vi tage lin serĉas, vi lin trovas. Tial, ke li povas pardoni pekojn, li estas efektive la plej kara por ĉiuj homoj. Ĉiam memoru, Dio ne rekompencas homon kaŭze de tio, kion li faras, sed kaŭze de tio, kio li estas. Do pluigu vian helpon al viaj kunuloj sen rekompenca penso. Agu bone sen pensi al via propra profito.

“Kiuj konas Eternulajn leĝojn, tiuj estas saĝaj. Nesciado pri la dia leĝo estas malfeliĉo kaj katastrofo. Kiuj konas leĝojn de Dio, tiuj havas liberalan mensostaton. Se vi konas la Eternulon, kvankam via korpo pereas, via animo transvivas por spirita servado. Vi estas vere saĝa kiam vi rekonas vian sensignifecon. Se vi restas en la lumo de la Eternulo, vi ĝuas iluminadon de la Plejsuperulo. Kiuj dediĉas siajn personojn al la Plejsupera servado estas ĝojaj en tiu serĉado de la Eternulo. Kiam homo mortas, la spirito ekflugas por sia longa vojaĝo de granda rehejmeniro.”

9. KONFUCEANISMO

Eĉ la malplej Dion-rekonantaj el la grandaj religioj mondaj agnoskis la monoteismon de la Melkicedekaj misiistoj kaj iliajn persistajn posteulojn. Resumo de Ganid pri la Konfuceanismo estis:

“Kion ĉielo aranĝas estas senerara. Vero estas reala kaj dia. Ĉio originas en Ĉielo, kaj la Granda Ĉielo faras neniun eraron. Ĉielo nomis multajn subulojn por asisti la instruadon kaj edukadon de la malsupraj kreitaĵoj. Granda, grandega estasla Unu Dio, kiu desupre regas homon. Dio estas majeste potenca kaj terura en sia juĝo. Sed tiu Granda Dio donis moralan senton al multaj eĉ malsupraj homoj. Neniam haltas ĉiela malavaro. Bonkoreco estas la plej elektinda ĉiela donaco al homoj. Ĉielo dinacis sian noblecon al la homa animo; la homaj virtoj estas la frukto de tiu doto de ĉiela nobleco. La Granda Ĉielo distingas ĉion kaj akompanas homojn en ĉiuj iliaj agoj. Kaj ni pravas kiam ni nomas la Grandan Ĉielon kiel nian Patron kaj nian Patrinon. Se ni tiel estas servantoj de niaj diaj prauloj, tiam ni povas fideme preĝi la Ĉielon. Ĉiam kaj por ĉiuj aĵoj ni estu en la solena timo de la ĉiela majesto. Ni agnoskas; O Dio, la Plej Altulo kaj suverena Potenculo, ke la juĝo apartenas al vi, ĉia mizerikordo procedas el la dia koro.

“Dio estas kun ni; do ni havas neniun timon en niaj koroj. Se estas trovita ia ajn virto en mi, estas la ĉiela manifestado, kiu loĝas min. Sed tiu Ĉielo en mi ofte metas malfacilajn demandojn pri mia fido. Se Dio estas kun mi, mi estas determininta havi neniun dubon en mia koro. Fido devas esti tre proksima de la vero de la aĵoj, kaj mi ne vidas kiel homo povas vivi sen tiu bona fido. Bono kaj malbono ne senkaŭze okazas al homoj. Ĉielo zorgas pri la homa animo konforme al la celo de tiu ĉi. Kiam vi malpravas, ne hezitu konfesi vian eraron kaj rapide vin amendi.

“Saĝulo estas okupata serĉi la veron, kaj ne nur vivi. Atingi la ĉielan perfektecon estas la homa celo. Supera homo estas destinata por adaptiĝi, kaj li estas sen anksieco nek timo. Dio estas kun vi, ne havu dubon en via koro. Ĉiu bona ago havas ĝian rekompencon. Supera homo ne murmuras kontraŭ la Ĉielo nek konservas rankoron kontraŭ homoj. Kion vi ne ŝatas oni faras al vi, ne faru al aliaj. Kompato estu parto en ĉiu ajn puno. Ĉiaokaze strebu ŝanĝi punon en beno. Tiel estas la vojo de la Granda Ĉielo. Dum ĉiuj kreitaĵoj mortendas kaj revenendas en la teron, la spirito de la nobla homo antaŭeniras por esti elmontrita supre kaj distingiĝi en la glora lumo de fina helintenso.

10. “NIA RELIGIO”

Post la malfacila laboro efektivigi tiun kompilon pri la instruoj de la mondaj religioj koncerne la Paradizan Patron, Ganid aplikiĝis la taskon formuli tion, kion li opiniis esti resumo pri la kredo, al kiu li estis trafinta pri Dio, kiel rezulto de la Jesuaj instroj. Tiu juna viro kutimis referenci al tiaj kredoj kiel “nia religio.” Jen lia raporto:

“La Sinjoro nia Dio estas sola Sinjoro, kaj vi devus ami lin tutmense kaj tutkore farante vian plejbonon por ami ĉiujn liajn infanojn kiel vi amas vin mem. Tiu sola Dio estas nia ĉiela Patro, en kiuj ĉiuj aĵoj konsistas, kaj kiu loĝas, per lia spirito, ĉiun sinceran homan animon. Kaj ni, kiuj estas la infanoj de Dio, devus lerni kiel konfidi la gardadon de niaj animoj al li kiel al fidela Kreinto. Kun nia ĉiela Patro ĉiuj aĵoj estas eblaj. Tio ne povus alie esti, ĉar li estas la Kreinto, kiu kreis ĉiujn aĵojn kaj estaĵojn. Kvankam ni ne povas vidi Dion, ni povas lin koni. Kaj ĉiutage vivante la volon de la ĉiela Patro, ni povas riveli lin al niaj kunuloj.

“La diaj riĉecoj de la dia karaktero devas esti senlime profundaj kaj eterne saĝaj. Ni ne povas serĉi nian Dion per la kono, sed ni povas lin koni en niaj koroj per persona sperto. Kvankam lia justeco povas esti nekomprenebla al ni, lia mizerikordo povas esti ricevita de la plej humilaj estaĵoj sur tero. Dum la Patro plenigas la universon, ankaŭ li vivas en iaj koroj. Homa kaj mortemula estas la homamenso,sed dia estas lia spirito. Dio ne nur estas tut-potenca sed ankaŭ tut-saĝa. Se niaj teraj gepatroj, havantaj malbonajn tendencojn, scias kiel ami siajn infanojn kaj doni al ili bonajn donacojn, kiel multege pli bona ĉiela Patro scias kiel saĝe ami siajn infanojn sur tero kaj doni al ili konvenajn benojn.

“La ĉiela Patro ne lasos nunuran infanon sur tero perei, se tiu infano deziras trovi la Patron kaj vere iĝi kiel li. Nia Patro eĉ amas la malvirtulojn kaj estas ĉiam bona al la nedankemuloj. Se pli da homaj estaĵoj povus nur koni la Dian bonecon, certe ili estus alkondukitaj pentoferi pri siaj malbonaj kondutoj, kaj forlasi ĉiujn konatajn pekojn. Ĉiuj bonaj aĵoj devenas de la luma Patro, en kiu estas nek variemo nek ŝanĝa ombro . Spirito de la vera Dio estas en la homa koro. Lia intenco estas, ke ĉiuj homoj estu fratoj. Kiam homoj ekkonscias pri Dio, estas evidente, ke Dio estas trovinta ilin, ke ili ekserĉas pri li. Ni vivas en Dio kaj Dio loĝas en ni.

“Mi ne estas pli longe kontenta kredi, ke Dio estas la Patro de mia tuta popolo; de nun mi kredos, ke li estas ankaŭ mia Patro. Ĉiam mi provos adori Dion per la Vera Spirito, kiu estas mia helpo, kiam mi estas reale Dion-konanta. Sed unue mi observos lian Dian kulton lernante kiel fari la Dian volon sur tero; tio estas, mi kiel eble plej bone ekfaros por trakti ĉiun el miaj kunuloj ĝuste kiel mi opinias, ke Dio amus vidi lin trakita. Kaj kiam ni vivas tiun specon de vivo en la karno, ni povas peti multajn aĵojn al Dio, kaj li plenumos la deziron de niaj koroj por, ke ni povu esti pli bone pretaj servi niajn kunulojn. Kaj ĉiu amema servado de la infanoj de Dio pligrandigas nian kapablecon por ricevi kaj sperti la ĉielajn ĝojojn, la altajn plezurojn de la ĉiela spirito.

“Ĉiutage mi dankos Dion pro liaj nedireblaj donacoj; mi lin preĝos pro liaj mirindaj laboroj al la homaj infanoj. Por mi li estas la Tutpotenco, la Kreinto, la Povo, kaj la Mizerikordo, sed pli bone ol ĉio li estas mia spirita Patro, kaj kiel lia tera infano iam mi antaŭeniros por lin vidi. Kaj mia guvernisto diris, ke serĉante lin, mi iĝos kiel li. Dank’al la fido je Dio mi estas atinginta la pacon kun li. Tiu nova religio, la nia, estas tre ĝojplena, kaj ĝi generas daŭran feliĉon. Mi konfidas, mi estos fidela ĝis la morto, mi certe ricevos la kronon de eterna vivo.

“Mi lernas elprovi ĉiujn aĵojn kaj adheri al tio, kio estas bona. Mi faros al miaj kunuloj ion ajn, kion mi ŝatus, ke homoj faru al mi. Dank’al tiu nova fido mi scias, homo povas iĝi filo de Dio, sed iafoje mi estas terurita kiam mi haltas por pensi, ke ĉiuj homoj estas miaj fratoj, sed tio devas esti vera. Mi ne vidas kiel mi povas plezuriĝi pro la Dia patreco, kiam mi rifuzas akcepti la homan fratecon. Kiu ajn alvokas la nomon de la Sinjoro estos savita. Se tio estas vera, tiam ĉiuj homoj estas miaj fratoj.

“De nun mi faros miajn bonajn agojn sekrete. Ankaŭ mi preĝos kiel eble plej per mi mem. Mi ne juĝos, ĉar mi ne rajtas esti nejusta al miaj kunuloj. Mi eklernos ami miajn malamikojn; mi ne estas ankoraŭ superinta tiun praktikon esti kiel Dio. Kvankam mi vidas Dion en tiuj aliaj religioj, mi lin trovas en “nia religio” kiel estanta pli bela, amema, mizerikorda, persona, kaj pozitiva. Sed pli ol ĉio, tiu granda kaj glora Estaĵo estas mia spirita Patro; mi estas lia infano. Kaj helpe de neniu alia rimedo ol mia honesta deziro esti kiel li, mi fine lin trovos kaj lin eterne servados. Fine mi havas religion kun Dio, mirinda Dio, Dio de eterna saviĝo.