Kajero 130084

Survoje al Romo

La rondvojaĝo de la Romiana mondo konsumis la plej grandan parton de la dudek-oka kaj la tuta dudek-naua jaroj de la Jesua vivo sur tero. Jesuo kaj la du denaskaj homoj de Hindio - Gonod kaj ties filo Ganid - forlasis Jerusalemon dimanĉon matene, la 26-an de Aprilo de la Jaro 22 p. K. Ili faris sian vojaĝon laŭ plano, kaj Jesuo adiaŭis al la patro kaj ties filo en la urbo de Ĉarakso sur la Persa Golfo la dekan tagon de Decembro la sekvan jaron, jaro 23 p.K.

De Jerusalemo ili iris al Cezareo tra Joppa, kaj en Cezareo ili enŝipiĝis por Aleksandrio. De Aleksandrio ili velveturis por Lasea en Kreto. De Kreto ili velveturis por Kartago kun ŝiphalto en Cireno. En Kartago ili enŭipiĝis por Napolo, kun ŭiphaltoj en Malto, Sirakuzo, kaj Mesino. De Napolo ili iris al Kapuo, de kie ili vojaĝis sur la Apiana Vojo ĝis Romo.

Post sia restado en Romo ili iris tervoje al Tarento, kie ili ekvelis por Ateno en Grekio kun ŝiphaltoj en Nikopoliso kaj Korinto. De Ateno ili iris al Efezo per la Troada vojo. De Efezo ili velveturis por Cipro survoje enhavenhaltante en Rodiso. Ili pasigis konsiderindan tempon viziti kaj ripozi en Cipro, kaj enŭipiĝis por Antiokio en Sirio. De Antiokio ili suden vojaĝis al Sidono kaj iris poste en Damaskon. De tie ili vojaĝis per karavano al Mezopotamio, pasante tra Thapsacus kaj Larissa. Ili pasigis kelkan tempon en Babilono, vizitis Ur kaj aliajn lokojn, kaj poste iris al Suzo. De Suzo ili vojaĝis al Ĉarakso, de kie Gonod kaj Ganid enŝipiĝis por Hindio.

Dum Jesuo laboris kvar monatojn en Damaski, li samtempe lernis la rudimentojn de la lingvo, kiun parolis Gonod kaj Ganid. Tie, li pasigis multe da tempo por traduki el Greka lingvo en unu el lingvoj de Hindio, kun la asistado de indiĝeno de la regiono kie loĝis Gonod.

Dum tiu Mediteranea rondvojaĝo Jesuo pasigis ĉirkaŭ la duonon de ĉiu tago por instrui Ganid kaj agi kiel interpretisto dum la aferaj konferencoj kaj sociaj kontaktoj de Gonod. La reston de ĉiu tago, kiu estis je lia dispono, li dediĉis por estigi tiujn densajn personajn kontaktojn kun siaj homfratoj, tiujn intimajn asociojn kun la mortemuloj de la regno, kiuj tiel karakterizis liajn faradojn dum tiuj jaroj, kiuj tuj antaŭis lian publikan sacerdotecon.

Dank’al siaj senpere akiritaj observoj kaj efektivaj kontaktoj Jesuo ekkonis la superan materian kaj intelektan civilizacion de la Okcidento kaj la Levanto; dank’al Gonod kaj lia brilanta filo li lernis multe pri la civilizacio kaj kulturo de Hindio kaj ĉinio, ĉar Gonod, li mem Hindia civitano, estis farinta tri gravajn vojaĝojn en la imperio de la flava raso.

Ganid, la juna viro, lernis multe de Jesuo dum tiu longa kaj intima asocio. Ili disvolvis grandan korinklinon de unu al la alia, kaj la junula patro plurfoje provispersvadi Jesuon reveni kun ili en Hindion., sed Jesuo ĉiam rifuzis, pretekstante la neceson reiri al sia familio en Palestino.

1. EN JOPPA - KONVERSACIO PRI JONA

Dum ilia restado en Joppa, Jesuo renkontis Gadiah, Filistran interpretiston, kiu laboris por iu tanisto nomata Simono. La agentoj de Gonod en Mezopotamio esti farintaj multajn aferojn kun tiu Simono, tial Gonod kaj lia filo deziris lin viziti survoje al Cezareo. Dum ili restis en Joppa, inter Jesuo kaj Gadiah naskiĝis varma amikeco. Tiu juna Filistro estis serĉanto de vero. Jesuo estis donisto de vero; li estis la vero por tiu generacio sur Urantio. Kiam granda serĉanto de vero kaj granda donisto de vero sin renkontas, la rezulto estas granda kaj liberiga ilumino naskiĝanta per la sperto de nova vero.

Unu tagon post la vespermanĝo Jesuo kaj la juna Filistro promenis laŭ la marbordo, kaj Gadiah, nesciante, ke tiu “Damaska skribisto” estis tiel bone dokta pri la Hebreaj tradicioj, montris al Jesuo la enŝipejon, el kie, enŝipiĝis verŝajne Jona por sia fatala vojaĝo al Tarŝiŝo. Kaj kiam li estis fininta siajn observojn, li metis al Jesuo tiun demandon: “ĉu vi supozas, ke la granda fiŝo reale glutu Jonan?” Jesuo perceptis ke la vivo de tiu juna viro estis grandege influita per tiu tradicio, kaj ke ĝia konsidero estis instiginta lin provi la malsaĝaĵon eviti sian devon; do, Jesuo nenion diris, kiu povu subite detrui la fundamentojn de la nuna motivado de Gadiah pri la praktika vivo. Respondante al tiu demando, Jesuo diris: “Mia amiko, ĉiuj ni estas Jonaj kiuj devas vivi akordiĝante kun la volo de Dio, kaj ĉiufoje kiam ni emas eviti la nunan devon de la vivo por kuri al foraj logoj, per tio ni submetiĝas al la senpera kontrolo de tiuj influoj, kiuj ne estas direktitaj per la povoj de vero kaj la fortoj de rekteco. Fuĝi de la devo estas manki la veron. Forkuri la servon de la lumo kaj vivo povas nur kaŭzi tiujn angordonajn konfliktojn kun la danĝeraj balenoj da egoismo, kiuj fine kondukas al la mallumo kaj morto, krom se tiaj Jonas, kiuj forlasis Dion, el la profundoj de la despero turnu siajn korojn por serĉi Dion kaj lian bonecon. Kaj kiam tiuj senesperaj animoj sincere serĉas Dion - malsataj de vero kaj soifaj de rekteco - neniom povas ilin reteni ankoraŭ en kaptiteco. Kiaj ajn estas la grandaj profundoj en kiujn ili estas povintaj fali, kiam ili tutkore serĉas la lumon , la spirito de la ĉiela Sinjoro Dio volas ilin liberigi de la kaptiteco; la malbonaj cirkonstancoj de la vivo vomas ilin sur la sekan teron de freŭaj oportunecoj por renovigita servo kaj pli saĝa vivo.“

Gadiah estis forte emociita de la Jesua instruo, kaj ili longe paroladis nokte ĉe la marbordo, kaj antaŭ ili loĝejeniru, ili kune preĝis kaj unu por la alia. Estis la sama Gadiah, kiu aŭskultis la postan predikon de Petro, iĝis profunda kredanto je Jesuo de Nazareto, kaj vesperon havis memorindan diskutadon kun Petro en la hejmo de Dorcas. Kaj Gadiah tre partoprenis por fine decidigi imonon, la riĉan komerciston de ledo, ĉirkaŭpreni Kristan- ismon.

(En tiu rakonto pri la persona laboro de Jesuo kun liaj sammortemuloj dum lia Mediteranea rondvojaĝo, ni libere tradukos, akorde kun permeso, liajn dirojn laŭ moderna frazeologio kuranta sur Urantio dum la epoko de tiu prezentado.)

La lasta interparolado de Jesuo kaj Gadiah estis diskuto pri la bono kaj la malbono. Tiu juna Filistro estis tre konsternita pro sento de maljusteco kaŭzita de la ĉeesto de la malbono flanke de la bono en la mondo. Li diris: “Kiel povas Dio, se li estas treege bona, permesi ni suferu pro la afliktoj de la malbono?” Multaj homoj ankoraŭ kredis, ke Dio kreas ambaŭ bonon kaj malbonon, sed Jesuo neniam instruis tian eraron. Respondante tiun demandon, Jesuo diris: “Mia frato, Dio estas amo; do li devas esti bona, kaj lia boneco estas tiel granda kaj reala, ke ĝi ne povas enhavi la etanimajn kaj nerealajn aĵojn de la malbono. Dio estas tiel pozitive bona, ke estas absolute neniu loko en li por la negativa malbono. Malbono estas la nematura elekto kaj la nepripensita mispaŭo de tiuj, kiuj rezistas al la boneco, reĵetas la belecon kaj perfidas la verecon. Malbono estas nur la misa adapto de la nematureco aŭ la disrompa kaj distorda influo de la malklereco. Malbono estas la neevitebla mallumo, kiu tussekvas la malsaĝan reĵeton de la lumo. Malbono estas tio, kio estas malluma kaj malvera, kaj kiam ĝi estas konscience adoptita kaj memvole subtenita, ĝi iĝas peko.

Via Patro en ĉielo, donante al vi la elekton inter la vero kaj la eraro, kreis la negativan potencialon de la pozitiva vojo de lumo kaj vivo; sed tiaj eraroj de la malbono estas efektive neekzistantaj ĉiam, kiam inteligentaj kreitaĵo ne volas ilian ekziston per malbona elekto de viva sinteno. Kaj tiam tielaj malbonoj iĝas pekoj pro la scianta kaj intenca elekto de tia memvola kaj ribela kreitaĵo. Tial nia Patro en ĉielo permesas ke bono kaj malbono kune iru ĝis la viva fino, same kiel la naturo allasas, ke tritiko kaj lolo kune kresku flanko ĉe flanko ĝis la rikolto.” Gadiah estis plene kontenta kun la respondo de Jesuo al lia demando, post kiam ilia posta diskutado estis klariginta lian menson pri la reala signifo de tiuj gravaj asertoj.

2. EN CEZAREO

Jesuo kaj liaj amikoj atendis en Cezareo transe de la antaŭvidita tempo, ĉar unu el la grandegaj stirremiloj de la ŭipo, sur kiun ili intencis enŭipiĝi, estis fendiĝonta. La ŝipestro decidis havene resti dum nova estis farata. Mankis tiam tiaj lertaj ĉarpentistoj por tiu tasko, tial Jesuo spontane proponis sian asistadon. Dum la vesperoj, Jesuo kaj liaj amikoj promenis sur la bela remparzono, kiu servis kiel promenejo ĉirkaŭ la haveno. Ganid havis grandan intereson al la klarigoj de Jesuo pri la akvosistemo de la urbo kaj la tekniko per kiu la tajdoj estis utiligitaj por tralavi la urbajn stratojn kaj kloakojn. Tiu juna Hindo tre impresiĝis per la Aŭgusta templo, situanta sur altaĵo kaj superelstarita per kolosa statuo de la Romana imperiestro. La duan postagmezon de sia restado la tri ĉeestis spektaklon en la grandega amfiteatro, kiu povis enhavi dudek mil sidantajn personojn, kaj tiun vesperon ili vidis Grekan teatraĵon. Tiaj spektakloj estis la unuaj, kiujn Ganid neniam antaŭe ĉeestis, kaj li metis multajn demandojn al Jesuo pri tiuj ĉi. La matenon de la tria tago ili formale vizitis la gubermiestran palacon, ĉar Cezareo estis la Palestina ĉefurbo kaj la restadejo de la Romana prokuristo.

En ilia gastejo ankaŭ loĝis komercisto de Mongolio, kaj ĉar sufiĉe bone parolis la grekan lingvon tiu ekstrem-Orientano, Jesuo havis plurajn longajn interparoladojn kun li. Tiu viro tre impresiĝis per la Jesua filozofio pri la vivo, kaj neniam forgesis liajn saĝajn vortojn koncernantajn “la vivmanieron la ĉielan vivon sur tero dank’al tagasubmetiĝo al la volo de la ĉiela Patro.” Tiu komercisto estis taoisto, kaj pro tio fariĝis forta kredanto je la doktrino de universa Diaĵo. Kiam li revenis en Mongolion, li ekinstruis tiujn antaŭajn verojn al siaj najbaroj kaj asociitoj, kaj kiel rezulto de tiaj aktivecoj, lia unuenaskita filo decidis iĝi taoista pastro. Tiu juna viro tra sia tuta vivo kaŭzis grandan influon nome de la antaŭa vero kaj estis sekvita de filo kaj nepo, ankaŭ kiuj estis fidele lojalaj al la doktrino de la Unu Dio - la Plejsupera Estro de la ĉielo.

Dum la orienta branĉo de la frua kristana eklezio, kun sidejo en Filadelfio, restis pli fidela al la Jesuaj instruoj ol la Jerusalema frataro; bedaŭrinde ekzistis neniu kiel Petro por iri en Ĉinion, aŭ kiel Paŭlo por eniri en Hindion, kie la sopirata tereno estis tiam tiel favora por enplanti la semon de la nova regna evangelio. Tiuj Jesuaj instruoj, kiel ili estis tenitaj de la Filadelfianoj, estus farintaj tiel senperan kaj efektivan alvokon al la mensoj de la spirite malsataj aziaj popoloj, kiel faris la prediko de Petro kaj Paŭlo okcidente.

Unu el junaj viroj kiuj laboris kun Jesuo sur la grandega stirremilo iĝis unu tagon tre interesita pri la vortoj, kiujn li tempaltempe delasis dum ili ŝvitis en la ŝipkonstruejo. Kiam Jesuo indikis, ke la ĉiela Patro estis interesita pri la bonfarto de siaj teraj infanoj, tiu juna Greko, Anaksando, diris: “Se la Dioj interesiĝis pri mi, kial ili ne formovis tiun kruelan kaj maljustan submastron de tiu laborloko?” Li estis stupora kiam Jesuo respondis: “Tial, ke vi konas la vojojn de la afableco kaj taksas la justecon, eble la Dioj estis metintaj tiun erarintan viron apud vi por, ke vi povu lin gvidi en tiu pli bona vojo. Eble vi estas la salo, kiu igos tiun viron pli agrabla al ĉiuj aliaj homoj, almenaŭ se vi ne perdis vian saporon. Nun tiu viro estas via mastro pro tio, ke liaj malbonaj vojoj malfavore influas vin. Kial ne evidentigi vian regadon de la malbono dank’al la povo de la boneco, kaj tiamaniere iĝi la mastro de ĉiuj rilatoj inter ambaŭ? Mi antaŭdiras, ke la bono, kiu estas en vi povus venki la malbonon, kiu estas en li, se vi donus al li justan kaj vivantan oportunon. Dum la fizika ekzisto, ne estas aventuro pli fascinanta ol sperti ekzaltan ĝojon iĝi la partnero de materiala vivo dank’al la spirita energio kaj la dia vero okaze de unu el iliaj triumfaj luktoj kontraŭ la eraro kaj la malbono. Estas mirinda kaj transformanta sperto iĝi la vivanta ŭanelo de spirita lumo al la mortemuloj, kiuj estas en la spirita mallumo. Se vi estas pli proksima al la vero ol tiu viro, lia bezono devus defii vin. Certe vi ne estas malkuraĝulo, kiu povus resti sur la marbordo kaj rigardi samulon, kiu pereas ĉar li ne scipovas naĝi! Kiom pli valoras la animo de tiu viro dronanta en la mallumo, kompare al lia korpo sinkanta en la akvo!”

Anaksando estis forte emociita pro la Jesuaj vortoj. Baldaŭ li informis sian superulon pri tio, kion diris Jesuo, kaj tiun vesperon ili petis konsilon de Jesuo pri la bonstato de siaj animoj. Kaj pli malfrue, post la proklamado de la Kristana mesaĝo en Cezareo, Tiuj du viroj, unu Greko, kaj la alia, Romano, kredis la Filipan predikon kaj iĝis eminentaj membroj de la Eklezio, kiun li fondis. Poste tiu juna Greko estis nomita intendanto de centestro, Kornelio, kiu iĝis kredanto dank’al la Petra sacerdoteco. Anaksando plualportis la lumon al tiuj, kiuj sidis en la mallumo ĝis la tagoj de la Paŭla enprizonigo en Cezareo, kaj li akcidente pereis en la granda buĉado de dudek mil Judoj dum li ministris vunditojn kaj mortigitojn.

Ganid tiam, eklernis kiel lia studdirektoro pasigis sian liberan tempon dum tiu nekutima persona sacerdoteco proksime al siaj samuloj, kaj la juna Hindo klopodis trovi la motivon de tiuj senĉesaj aktivecoj. Li demandis: “Kial vi daŭre tiom emas esti kun fremduloj?” Kaj Jesuo respondis: “Ganid, neniu estas fremdulo por tiu, kiu konas Dion. En la sperto trovi la Patron en la ĉielo vi elkovras, ke ĉiuj homoj estas viaj fratoj, kaj ĉu ŝajnas strange, ke oni sentu ĝojegon renkonti nove elkovritan fraton? Konatiĝi kun siaj fratoj kaj fratinoj, koni iliajn problemojn kaj lerni ami ilin, estas la plejsupera sperto de la vivo.

Estis kunparolado kiu daŭris malfrunokte, dum kiu la juna viro demandis Jesuon pri la diferenco inter la volo de Dio kaj tiu homa mensa ago elekti, kiu estas ankaŭ nomata volo. Substance, Jesuo diris: “Volo de Dio estas vojo de Dio, asocio kun la elekto de Dio fronte al ĉiu potenciala alternativo. Fari la Dian volon, do, estas la progresiva sperto iĝi pli kaj pli amanto de Dio, ĉar Dio estas la fonto kaj la destino de ĉio tio, kio estas bona, bela kaj vera. Volo de homo estas vojo de homo, sumo kaj sbstanco de tio, kion homo elektas por esti kaj agi. Volo estas la intenca elekto de mem-konscienca estaĵo, kiu estigas decidan konduton, bazitan sur inteligenta pripenso.

Tiun postagmezon ambaŭ Jesuo kaj Ganid havis plezuron ludi kun tre inteligenta hundo de ŝafisto, kaj Ganid volis scii, ĉu la hundo havis animon, ĉu ĝi havis volon, kaj kiel respondo al lia demando, Jesuo diris: “La hundo havas menson kiu povas koni sian mastron, fizikan homon, sed ne povas koni Dion, kiu estas spirito. Do, la hundo ne posedas spiritan naturon kaj ne povas havi spiritan sperton. La hundo povas havi volon devenintan de la naturo kaj pliigitan per la trejnado, sed tia mensa povo ne estas spirita forto; nek estas komparebla kun la homa volo, ĉar ĝi ne estas memkonscia - ĝi ne estas la rezulto de diferencigo de superaj kaj moralaj signifoj aŭ la elekto de spiritaj kaj eternaj valoroj. Estas la posedo de tiaj povoj de spirita diferencigo kaj vereca elekto, kiu faras, ke mortema homo iĝas morala estaĵo, kreitaĵo dotata per atributoj de spirita responseco kaj potencialo de eterna transvivo.” Jesuo pluklarigis, ke estas la manko de tiuj mensaj povoj en la besto, kiu por ĉiam ne ebligas en la besta mondo disvolvi lingvon en la tempo aŭ eksperimenti kion ajn ekvivalentan kun personeca transvivo en la eterneco. Kiel rezulto de la instruo de tiu tago, neniam denove Ganid akceptis kredi la transmigradon de la homaj animoj en la bestajn korpojn.

La sekvantan tagon Ganid diskutis pri ĉio tio kun sia patro, kaj kiel respondo pri demando de Gonod, Jesuo klarigis, ke “homaj voloj kiuj estas plene okupitaj por nur preni tempajn decidojn rilatajn al materialaj problemoj de la besta ekzisto estas kondamnitaj perei en la tempo. Tiuj kiuj prenas plenkore moralajn decidojn kaj senrezerve spiritajn elektojn, tiel estas progresive identigitaj kun la enloĝanta kaj dia spirito, kaj per tio estas pli kaj pli transformitaj en eternaj valoroj de transvivo - senfina progreso de dia servo.”

Estis tiun saman tagon, la unuan fojon kiam ni aŭdis tiun gravegan veron, kiu dirita laŭ la modernaj terminoj, signifus: “La volo estas la manifestado de la homa menso, kiu ebligas, ke la konscienco objektive esprimiĝu kaj spertu la fenomenonaspiri al la simileco kun Dio.” Kaj laŭ tiu sama senco ĉiu pripensema kaj spiritema homa estaĵo povas iĝi kreopova.

3. EN ALEKSANDRIO

Eventoplena estis la vizito en Cezareo, kaj, unu belan tagon tagmeze, kiam la ŝipo estis preta, Jesuo kaj liaj du amikoj foriris al Aleksandrio en Egipto.

La tri ĝuis tre agrablan ŝipiradon ĝis Aleksandrio. Ganid estis ravita de la vojaĝo kaj insiste demandadis Jesuon. Kiel ili alproksimiĝis al la urbhaveno, la juna viro estis ekscitata pro la granda lumturo de Faroso, lokita sur la insulo, kiun Aleksandro estis kuniginta per moleo al la ĉeftero, por tiel krei du grandiozajn havenojn, kiu kuniĝis kun Aleksandrio en la maran komercan vojkruciĝon de Afriko, Azio kaj Eŭropo. Tiu granda lumturo estis unu el la sep mondaj mirindaĵoj kaj estis la antaŭiranto de ĉiuj postaj lumturoj. Fru-matene ili vekiĝis por rigardi tiun belegan savŝnuran dispozicion por la homoj, kaj meze de la ekkrioj de Ganid Jesuo diris: “Kaj vi, mia filo, similos al tiu lumturo kiam vi revenos en Hindion, kaj eĉ post via patro estas entombigita, vi iĝos kiel la vivlumo al tiuj, kiuj sidas ĉirkaŭ vi en la mallumo, montrante ĉiujn, kiuj deziras tion, la vojon por sekure atingi la havenon de la savo.” Kaj premante la manon de Jesuo, Ganid diris: “Mi volas.”

Kaj denove ni rimarkas, ke la unuaj instruistoj de la Kristana religio faris grandan eraron kiam ili ekskluzive turnis sian atenton al la okcidenta civilizado de la Romiana mondo. La instruoj de Jesuo, kiel ili estis akceptitaj de la Mezopotamiaj kredantoj de la unua jarcento, estus volonte ricevitaj de la diverspecaj grupoj de aziaj religiuloj.

Kvar horojn post la elŝipiĝo ili estis loĝigitaj en la orienta ekstremo de la longa kaj vasta avenuo tridek metrojn larĝa kaj ok kilometrojn longa, kiu streĉiĝis ĝis la okcidentaj limigoj de tiu urbo de unu miliono da loĝantoj. Post unua esploro de la ĉefaj allogaĵoj de la urbo - universitato (muzeo), librejo, la reĝa maŭzoleo de Aleksandro, la palaco, Neptuna templo, teatro kaj gimnastejo - Gonod sin dediĉis al siaj aferoj, dum Jesuo kaj Ganid iris al la biblioteko, la plej ganda en la mondo. Tie estis kolektataj preskaŭ unu miliono da manuskriptoj el la tuta civilizita mondo: Grekio, Romo, Palestino, Partio, Hindio, ĉinio, kaj eĉ Japanio. En tiu librejo Ganid vidis la plej grandan kolekton da hinda literaturo en la tuta mondo; kaj ili pasis tie iom da tempo ĉiun tagon de sia restado en Aleksandrio. Jesuo parolis kun Ganid pri la traduko de la Hebreaj skribaĵoj en la Grekan lingvon en tiu loko. Kaj ili diskutis ankoraŭ kaj ankoraŭ pri ĉiuj religioj de la mondo, Jesuo dume penadis reliefigi por tiu juna menso la parton da vero en ĉiu el ili, ĉiam aldirante: “Sed Javeo estas la Dio disvolvita en la revelacioj de Melkicedeko kaj la konvencio de Abrahamo. La Judoj estis la posteuloj de Abrahamo kaj poste okupis la landon kie Melkicedeko vivis kaj instruis, kaj el kie li sendis instruistojn en la tutan mondon; kaj fine ilia religio pli klare ol alia ajn monda religio priskribis rekonon de la Sinjoro Dio de Israelo kiel la Universala Patro en ĉielo .”

Sub la Jesua direkto Ganid faris kolekton da instruoj de ĉiuj tiuj mondaj religioj, kiuj rekonis universan Diaĵon, eĉ se ili povus pli mlpli rekoni subajn diaĵojn. Post multaj diskutadoj Jesuo kaj Ganid decidis, ke la Romanoj havis neniun realan Dionen sia religio, ke ilia religio estis apenaŭ pli ol imperiestra kulto. Ili konkludis, ke la Grekoj havis filozofion sed apenaŭ religion kun persona Dio. La misterajn kultojn ili forĵetis kaŭze de la konfuzo de ilia multeco kaj ĉar iliaj variitaj konceptoj pri la Diaĵo ŭajnis deveni el aliaj kaj pli malnovaj religioj.

Kvankam tiuj tradukoj estis faritaj en Aleksandrio, Ganid nur ĉirkaŭ la finon de ilia restado en Romo aranĝis tiujn selektojn kaj aldonis siajn proprajn personajn konkludojn. Li estis tre surprizita malkovri, ke la pli bonaj aŭtoroj de la monda sankta literaturo pli aŭ malpli ĉiuj rekonis la ekziston de eterna Dio kaj akordiĝis pri lia karaktero kaj lia rilato kun la mortemula homo.

Jesuo kaj Ganid pasigis multe da tempo en la muzeo dum sia restado en Aleksandrio. Tiu muzeo estis ne kolekto de maloftaj objektoj sed pli ĝuste universitato de belarto, scienco kaj literaturo. Doktaj profesoroj tie donis tagajn lekciojn, kaj en tiu tempo estis la intelekta centro de la Okcidenta mondo. Tagon post tago Jesuo interpretis la lekciojn por Ganid; tagon de la dua semajno la juna viro ekkriis: “Mastro Josua, vi konas pli ol tiuj profesoroj; vi devus stariĝi kaj diri al ili la grandajn aĵojn, kiujn vi diris al mi; ili estas malgajigitaj dank’al persista penso. Mi parolos al mia patro, kaj li aranĝos tion. Jesuo ridetis dirante: “vi estas admirema lernanto, sed tiuj instruistoj ne estas pretitaj por, ke vi kaj mi ilin instruu. La fiero de la nespirita erudicio estas perfida kaptilo en la homa sperto. La vera mastro konservas sian intelektan honestecon restante ĉiam lernanto.”

Aleksandrio estis la urbo de la miksaĵo de la Okcidentaj kulturoj, kaj post Romo la pli vasta kaj la pli grandioza en la mondo. Tie estis la pli granda Juda sinagogo en la mondo, la regada sidejo de la Aleksandria sinedrio, la konsilianaro de sepdek regantaj plejaĝuloj.

Inter la multaj viroj kun kiuj Gonod negocis estis iu Juda bankisto, Aleksandro, kies frato, Filono, estis fama religia filozofo de tiu tempo. Filono estis entrepreninta la laŭdindan sed treege malfacilan taskon harmonigi la Grekan filozofion kaj la Hebrean religion. Jesuo kaj Ganid multe diskutis pri la Filonaj instruoj kaj antaŭvidis ĉeesti iujn de liaj lekcionoj, sed dum la tuta daŭro de ilia restado en Aleksandrio tiu bonfama helena Judo estis malsana kaj enlitigita.

Jesuo multe laŭdis al Ganid la Grekan filozofion kaj la stoikajn doktrinojn, sed li enradikigis en lia menso, ke vere, tiuj sistemoj de kredo, same kiel la nedifinitaj instruoj de iuj inter liaj samlandanoj, estis religioj nur en la senco, ke ili instigis la homojn trovi Dion kaj ĝui vivan sperton konante la Eternulon.

4. PAROLO PRI LA REALECO

La nokton antaŭ ol ili forlais Aleksandrion Ganid kaj Jesuo longe interparolis kun unu el la registaraj profesoroj en la universitato, kiu lekciis pri la instruoj de Platono. Jesuo interpretis por la dokta Greka instruisto sed injektis neniun membakitan instruon refutantan la Grekan filozofion. Tiun vesperon Gonod negocis for; do, kiam la profesoro estis foririta, la mastro kaj lia lernanto havis sincere longan diskutadon pri la Platonaj doktrinoj. Dum Jesuo donis moderan aprobon al iuj Grekaj instruoj koncernantaj la teorion, laŭ kiu la materiaj aĵoj de la mondo estas ombraj reflektoj de nevideblaj sed pli gravaj spiritaj reale-coj, li penis establi pli fidindan fondamenton por la pripensoj de la junulo; do, li komencis longan disertacion pri la naturo de la realeco en la universo. Substance kaj per la moderna frazeologio Jesuo diris al Ganid:

La fonto de la universa realeco estas la Infinito. La materiaj aĵoj de la finita kreo estas la spac-tempaj konsekvencoj de la Paradiza pratipo kaj la Universa Menso de la Eterna Dio. Kaŭzeco en la fizika mondo, mem-konscienco en la intelekta mondo, kaj progresanta individueco en la spirita mondo - tiuj realecoj, universoskale projektitaj, kombinitaj en eternaj interrilatoj, kaj spertiigitaj per perfekta kvalito kaj dia valoro - konsistigas la realecon de la Plejsuperulo. Sed en ĉiam-ŝanĝanta universo la Origina Personeco de kaŭzeco, inteligenteco, kaj spirita sperto estas senŭanĝa, absoluta. ĉiuj aĵoj, eĉ en eterna universo de senlimaj valoroj kaj diaj kvalitoj, povas ŭanĝi, kaj plejofte ŭanĝas, escepte la Absolutoj kaj tio, kio estas absoluta ĉar atinginta la fizikan statuson, la intelektan amplekson, aŭ la spiritan identecon.

La pli alta nivelo, kiun finita kreitaĵo povas atingi estas la rekono de la Universala Patro, kaj la kono de la Plejsuperulo. Kaj eĉ tiam, tiaj estaĵoj de finaleca destino pluspertas ŝanĝojn en la movoj de la fizika mondo kaj en ĝiaj materiaj fenomenoj. Same, ili restas konsciaj pri sia individua progreso en sia kontinua supreniro de la spirita universo kaj pri sia kreskanta konscienco pri sia profunda aprezado de, kaj kiel respondo al la intelekta kosmo. Nur per la perfekteco, la harmonio, kaj la unuanimeco de la volo povas la kreitaĵo kuniĝi al la Kreinto; kaj tia dieca stato nur estas atingita kaj konservita de la kreitaĵo, kiu vivas en la tempo kaj la eterneco regule konformigante sian finitan personan volon al la dia volo de la Kreinto. En la animo de supreniranta filo de Dio, la deziro fari la volon de la Patro devas ĉiam estis plejsupera kaj superi sian menson.

Unuokula persono neniam povas esperi vidi la perspektivan profundon. Nek unuo- kulaj materiaj sciencistoj nek unuokulaj spiritaj mistikuloj kaj alegoristoj povas ĝuste bildigi al si, kaj adekvate kompreni la verajn profundojn de universa realeco. ĉiuj veraj valoroj de kreitaĵa sperto estas kaŝitaj en la profundo de la agnosko.

Senmensa kaŭzeco ne povas evolui de la kruda kaj simpla ĝis la rafinita kaj kompleksa, nek senspirita sperto povas el lla materiaj mensoj de la tempaj mortemuloj dedukti la diajn karakterojn de eterna transvivo. La unika atributo de la universo kiu tiel ekskluzive karaterizas la infinitan Diaĵon estas tiu senfina krea disdonaco de personeco, kiu povas transvivi en progresa Diaĵa atingo.

Personeco estas tiu kosma doto, tiu fazo de universa realeco, kiu povas kunekzisti kun senlima ŝanĝo kaj samtempe konservi sian identecon en la ĉeesto mem de tiuj ŝanĝoj, kaj por ĉiam poste.

Vivo estas adapto de la origina kosma kaŭzeco al la postuloj kaj ebloj de universaj situacioj, kaj ĝi trafas la estaĵon dank’al la ago de la Universa Menso kaj la aktivado de la spirita sparko de la Dio, kiu estas spirito. la viva senco estas ĝia adaptebleco; la viva valoro estas ĝia progresebleco - eĉ ĝis la altaĵoj de la Dia-konscienco.

Misadapto de la mem-konscienca vivo al la universo provokas kosman disharmonion. Fina personeca diverĝo rilate al la tendenco de la universoj finiĝas en intelekta izolado, personeca segregacio. Perdo de la enloĝanta spirita piloto estigasla spiritan ĉeson de ekzisto. Inteligenta kaj progresiva vivo tiam fariĝas, en kaj per si mem, nerefutebla pruvo de la ekzisto de celoplena universo, esprimanta la volon de dia Kreinto. Kaj tiu vivo, sume, luktas por akiri superajn valorojn, ĝia fina celo estanta la Universala Patro.

Nur laŭ iu grado la homa menso superas la mensan nivelon de la besto, sed ĝi posedas la pli altajn kaj preskaŭ-spiritajn oficojn de la intelekto. Tial la bestoj (havantaj nek adoron nek saĝecon) ne povas sperti superkonsciencon, konscian konsciencon. La besta menso estas nur konscia pri la objektiva universo.

Kono estas la sfero de la materia menso, perceptanta la fakojn. Vero estas la kampo de la spirite dotata intelekto, kiu estas konscienca koni Dion. Kono estas demonstrebla; vero estas spertita. Kono estas mensa posedo; vero estas sperto de la animo, la mem-progresado. kono estas funkcio de la nespirita nivelo; vero estas fazo de la mensa-spirita nivelo de la universoj. La okulo de la materia menso perceptas mondon de fakta kono. La okulo de la spiritualiĝita intelekto distingas mondon de veraj valoroj. Tiuj du vidaĵoj, sinkronigitaj kaj harmonigitaj, rivelas la mondon de realeco, en kiu saĝeco interpretas la fenomenojn de la universo en terminoj de progresiva persona sperto.

Eraro (malbono) estas sankcio de la malperfekteco. La ecoj de la imperfekto aŭ faktoj de misadaptoj estas malkaŝitaj sur la materia nivelo pro la kritika observo kaj la scienca analizo; sur la morala nivelo per homa sperto. La ĉeesto de la malbono konsistigas pruvon de la mensaj neakuratecoj kaj la nematurecon de la evoluanta mio. Malbono ankaŭ estas, do, mezuro de la imperferkteco en la universa interpretado. La ebleco erari estas imanenta en la akirado de la saĝeco, la progresa plano ekde la parta kaj tempa ĝis la kompleta kaj eterna, ekde la relativa kaj neperfekta ĝis la fina kaj la perfektigita. Eraro estas la ombro de la relativa nekompleteco, kiu devas nepre intermeti sin sur la vojo de la homa supreniro al la Paradiza perfekteco. Eraro (malbono) ne estas nuna universa kvalito; ĝi estas simple la observo de relativeco de la imperfekteco en la rilato inter la nekompleta finito kaj la suprenirantaj niveloj de la Plejsuperulo kaj Plejlastulo.

Kvankam Jesuo estis prezentinta ĉion tion laŭ la lingvo la plej taŭga kun sia kompreno, en la fino de la diskuto Ganid havis pezajn palpebrojn kaj baldaŭ duone ekdormis. Ili frue leviĝis la sekvantan matenon por enŝipiĝi tuj forironta al Lasea sur la insulo de Kreto. Sed antaŭ enŝipiĝi la junulo metis ankoraŭ pri la malbono aliajn demandojn, al kiuj Jesuo respondis:

Malbono estas relativeca koncepto. ĝi naskiĝas el la observo de la imperfektaĵoj , kiuj aperas en la ombro projekciita de finita universo de aĵoj kaj estaĵoj kiam tia kosmo malumigas la vivan lumon de la universa esprimo de la eternaj realecoj de la Infinita Unu.

Potenciala malbono estas imanenta en la necese nekompleta revelacio de Dio kiel spactempe-limigita esprimo de infiniteco kaj eterneco. La parto kompare kun la tuto konsistigas la relativecan realaĵon, kaj tiu fakto kreas elektan necesaĵon de la intelekto kaj aperigas la valorajn nivelojn de spiritaj agnosko kaj sensiveco. La nekompleta kaj finita koncepto pri la Infinito, kiu estas komprenita de la tempa kaj limigita kreitaĵa menso estas, en kaj per si mem, la potenciala malbono. Sed lapligravigata eraro de nepravigita nesufiĉo en la prudenta spirita reĝustigo de tiuj origine imanentaj intelektaj disharmonioj kaj spiritaj neadekvatecoj, ekvivalentas kiel la realigado de la efektiva malbono.

ĉiuj statikaj, mortintaj konceptoj potenciale estas malbono. La finita ombro de la relativa kaj viva vero estas kontinue moviĝanta. Statikaj konceptoj nevarie bremsas sciencon, politikon, societon kaj religion. Statikaj konceptoj povas elvoki iun konon, sed ili estas nesufiĉaj en saĝeco kaj tute sen vero. Sed ne permesu, ke la koncepto de relativeco devojigas vin tiagrade vi ne sukcesu rekoni la kun-ordigadon de la universo sub la kondutgvido de la kosma menso, kaj ĝian stabiligatan kontrolon per la energio kaj la spirito de la Plejsuperulo.

5. SUR LA INSULO DE KRETO

La vojaĝantoj iris en Kreton nur por distriĝi, promeni sur la insulo kaj grimpi la montojn. La Kretanoj de tiu epoko ne ĝuis envieblan reputacion inter la najbaraj popoloj. Tamen Jesuo kaj Ganid elturniĝis por ke multaj animoj plialtigu sian nivelon de penso kaj vivo, kaj sekve estigis la fundamenton por la rapida ricevo de la instruoj pri la posta evangelio kiam la unuaj predikistoj de Jerusalemo alvenis. Jesuo amis tiujn Kretanojn, malgraŭ la severaj vortoj, kiujn Paŭlo pli malfrue diris pri ili, kiam li konsekvence sendis Titon al la insulo por reorganizi iliajn Ekleziojn.

Sur montoflanko en Kreto Jesuo havis sian unuan longan diskutadon kun Gonod pri la religio. Kaj la patro tre impresiĝis, dirante: “Ne estas mirinde, ke la knabo kredu ĉion, kion vi diras al li, sed mi neniam sciis, ke estu tia religio en Jerusalemo, ankoraŭ malpli en Damasko. “Estis dum la insula restado, ke Gonod unuafoje proponis al Jesuo akompani ilin en Hindion. Kaj Ganid estis kontentega per la penso, ke Jesuo povus konsenti tian aranĝon.

Iam kiam Ganid demandis lin kial li ne dediĉis sin al la tasko de publika instruisto, Jesuo diris: “Mia filo, ĉio devas atendi la venuon de sia tempo. Vi naskiĝis en la mondo, sed neniu sumo de anksieco, neniu manifestado de malpacienco helpos al vi pligrandiĝi. Pri ĉio vi devas atendi. Nur la tempo povas maturigi la verdan frukton sur la arbo. Unu sezono sekvas alian kaj krepusko sekvas aŭroron nur dank’al la tempa fluo. Nun mi estas sur la Roma vojo kun vi kaj via patro, kaj tio estas sufiĉa por hodiaŭ. Mia morgaŭo estas tute en la manoj de mia ĉiela Patro. Kaj tiam li diris al Ganid la historion de Moseo kaj liaj kvardek jaroj de gardema atendo kaj kontinua preparado.

Dum la vizito al Belaj-Havenoj okazis incidento, kiun Ganid neniam forgesis; la memoro de tiu epizodo ĉiam kaŭzis en li la deziron fari tion, kion li povus por ŝanĝi la kastan sistemon de sia naskiĝa Hindio. Ebria degenerinto atakis junan sklavinon sur la publika vojo. Kiam Jesuo vidis la malfeliĉan staton de la knabino, li impetis kaj detiris la junulinon de la atako de la frenezulo. Dum la timigita infano kroĉiĝis al li, Jesuo, per sia potenca etendita dekstra brako, malpermesis la alproksimoĝon de tiu furioza viro al la infano, ĝis la mizerulo restis sola, batante la aeron per siaj pugnoj. Ganid sentis fortan impulson por helpi al Jesuo trakti tiun aferon, sed lia patro al li malpermesis tion. Kvankam ili ne parolis la lingvon de la knabino, ŝi povis kompreni ilian kompatan agon, kaj aperigis sian sinceran dankemon dum ĉiuj tri hejmen akompanis ŝin. Jesuo neniam estis probable tiel ema alfronti sian proksimulon dumsia tuta vivo en la karno. Sed tiun vesperon li havis malfacilan taskon provante klarigi al Ganid kial li ne frapegis la ebriulon. Ganid opiniis, ke tiu viro devis esti batita almenaŭ tiel longe kiel li estis batinta la knabinon.

6. JUNULO KIU ESTIS TIMIGITA

Dum ili estis sur la montoj, Jesuo havis longan diskutadon kun juna viro, kiu estis timiga kaj deprimita. ĉar li malsukcesis trovi konsolon kaj kuraĝon en la asocio kun siaj samuloj, tiu junulo estis serĉinta la solecon de la montetoj; li estis pligrandiĝinta kun sento de senkonsileco kaj malsupereco. Tiuj naturaj inklinoj estis pliigitaj per multaj malfacilaj cirkonstancoj, kiujn la junulo alfrontis dum sia kreskado, aparte, la perdon de sia patro kiam li estis dek-du-jara. Kiam ili renkontiĝis, Jesuo diris: “Saluton, mia amiko! kial vi estas tiel deprimita en tiu ĉi bela tago? Se io okazis, kiu malĝojigis vin, eble mi povas per iu rimedo helpi al vi. ĉiuokaze mi sentas veran plezuron oferi al vi miajn servojn.”

La juna viro ne estis inklina diskuti, kaj tiam Jesuo provis duan alproksimiĝon de lia animo, dirante: “Mi komprenas, ke vi venis al tiuj montetoj por fuĝi de la homoj; do, kompreneble, vi ne deziras diskuti kun mi, sed mi ŭatus scii, ĉu vi estas familiara kun tiuj montetoj; ĉu vi konas la direkton de la vojoj? kaj, ŝance, ĉu vi povus informi min pri la pli bona vojo por iri al Feniksurbo?” Nu, tiu junulo estis tre familiara kun tiuj montoj, kaj li reale iĝis tre interesita por montri al Jesuo la vojon al Fenikso, tiel, ke li markis ĉiujn vojojn sur la grundo kaj plene klarigis ĉiun detalon. Sed li estis mirigita kaj scivolema kiam Jesuo, post dirinte ĝis revido kaj kvazaŭ forirante, subite sin turnis al li kaj diris: “Mi bone scias, ke vi deziras esti forlasita sola kun via senkonsolo; sed estus nek afable nek juste je la nomo de mi ricevi tian malavaran helpon de vi por trovi la pli bonan vojon al Fenikso, kaj poste sendanke foriri sen fari la plej malgrandan strebon por respondi al via simpatia peto de helpo kaj gvido rilate al la pli bona vojo al la destina celo, kiun vi serĉas en via koro dum vi restas tie ĉi sur la monta flanko. Same kiel vi bone konas la vojojn al Fenikso, ĉar vi tre ofte trairis ilin, same mi bone konas la vojon al la urbo de viaj elrevigitaj esperoj kaj malhelpitaj ambicioj. Kaj tial, ke vi petis helpon de mi, mi ne elrevigos vin. La junulo estis kvazaŭ mirkonsternita, sed sukcesis balbuti,: “Sed, - mi nenion petis de vi -” Kaj Jesuo, metante sur lian ŝultron delikatan manon, diris: “Ne, filo, ne per vortoj sed per signifaj rigardoj vi tuŝis mian koron. Mia knabo, Por tiu, kiu amas siajn samulojn estas elokventa voko al helpo en via vizaĝo de senkuraĝiĝo kaj despero. Sidiĝu kun mi dum mi parolas al vi pri la vojoj de la servo kaj la ĉefaj vojoj de la feliĉo, kiuj kondukas el la malĝojoj de la mio ĝis la ĝojo de la amemaj aktivecoj en la interfratiĝo de la homoj kaj la servado de la ĉiela Dio.”

Tiam la juna viro multege deziris paroli kun Jesuo, kaj li genuiĝis ĉe liaj piedoj petegante, ke Jesuo helpu al li, montru al li la vojon por eskapi el sia mondo de personaj malĝojo kaj malsukceso. Diris Jesuo: “Mia frato leviĝu, staru kiel homo! Vi povas esti ĉirkaŭita kun etanimaj malamikoj kaj esti malfruigita per multaj obstakloj, sed la gravaj kaj realaj aĵoj de tiu mondo kaj de la universo staras sur via flanko. La suno leviĝas ĉiun matenon por vin saluti ĝuste kiel ĝi leviĝas por la plej potenca kaj prospera homo de la tero. Rigardu - vi havas fortan korpon kaj potencajn muskolojn - via fizika strukturo estas pli bona ol la averaĝo. Kompreneble, tio estasneuzebla dum vi sidas tie ĉi sur la monta flanko kaj vekriadas pri viaj malfeliĉoj, realaj kaj imagaj. Sed vi povus fari grandajn aĵojn per via korpo se vi volus hasti tien kie grandaj aĵoj estas farotaj. Vi provas fuĝi de via malfeliĉa mio, sed tio ne povas esti farita. Vi kaj viaj problemoj estas realaj; vi ne povas eskapi de ili tiel longe kiel vi vivas. Sed rigardu ankoraŭ, via menso estas klara kaj kapabla. Via forta korpo havas inteligentan menson por ĝin direkti. Uzu vian menson por solvi ĝiajn problemojn; instruu vian intelekton labori por vi; rifuzu esti superita pli longatempe per la timo kiel sencerba besto. Via menso devus esti via kuraĝa aliancito en la solvo de viaj vivaj problemoj, prefere esti, kiel vi estis, ĝia mizera timigita-sklavo kaj la fidela valeto de la senkuraĝiĝo kaj malsukceso. Sed pli multvalora ol ĉiu, via potencialo de reala plenumado estas la spirito, kiu vivas en vi, kaj stimulos kaj inspiros vian menson por sin mem regi kaj aktivigi la korpon se vi liberigos ĝin el la katenoj de la timo kaj sekve ebligi vian spiritan naturon ekigi vian liberiĝon el la malbonoj de neagemo per la povo-ĉeesto de la viva-fido. Kaj tiam, tuj fido venkos vian timon de la homoj per la nerezistebla ĉeesto de tiu nova kaj ĉiopotenca amo de viaj samuloj, kiu baldaŭ plenigos vian animon ĝis superflui, kaŭze de la konscienco, kiu estas naskiĝonta en via koro, ke vi estas infanon de Dio.

“Tiun tagon, Mia filo, vi devas renaskiĝi, re-establita kiel homo, fida, kuraĝa, kaj dediĉita al servo de la homo, por la amo de Dio. Kaj kiam vi estos tiel realĝustigita kun vi mem al la vivo, vi estas egale realĝustigita al la universo; vi estos denove naskiĝinta - naskiĝinta de la spirito - kaj de nun via tuta vivo estos venkinta plenumado. Malfeliĉo plifortigos vin; desaponto kuraĝigos vin; malfacilaĵoj defios vin; kaj obstakloj stimulos vin. Leviĝu, juna viro! Diru adiaŭ al la vivo de servula timo kaj malkuraĝa fuĝo. Hastu reveni al via devo kaj vivu vian vivon en la karno kiel filo de Dio, mortemulo dediĉita al la nobliganta servo de homo sur tero kaj destinata al la belega kaj eterna servo de Dio en eterneco.

Kaj tiu junulo, Fortune, poste iĝos pli malfrue la ĉefo de la Kristanoj en Kreto kaj la intima amiko de Tito en ties laboro pri la edifo de la Kretaj kredantoj.

La vojaĝantoj estis vere ripozitaj kaj refreŝigitaj kiam iun tagon ili sin preparis ĉirkaŭ tagmezon velveturi al Kartago en Nordafriko, haltante dum du tagoj en Cireno. Estis tie, ke Jesuo kaj Ganid donis unuan helpon al junulo nomata Rufus, kiu estis vundita kaŭze de la disfalo de ŝarĝita ĉaro. Ili rekondukis lin hejmen al lia patrino; kaj lia patro, Simono, iomete sonĝis, ke la viro kies krucon li poste portis laŭ la ordonoj de Romana soldato estis la eksterlandano, kiu iam amikiĝis kun lia filo.

7. EN KARTAGO - PAROLO PRI LA TEMPO KAJ SPACO

Plejofte dum la marvojaĝo al Kartago Jesuo diskutis kun siaj kunvojaĝantoj pri temoj sociaj, politikaj, kaj komercaj; apenaŭ vorto estis dirita pri religio. Estis la unua fojo, ke Gonod kaj Ganid malkovris, ke Jesuo estis bona rakontanto, kaj ili strebis por, ke li rakontu pri sia frua vivo en Galileo. Ankaŭ ili lernis, ke li estis edukita en Galileo kaj ne aŭ en Jerusalemo aŭ Damasko.

Rimarkinte, ke la plejmulto da personoj, kiujn ili renkontis, estis allogitaj al Jesuo, Ganid informĝis pri la maniero amikiĝi ; kaj Jesuo diris: “Interesiĝu pri viajsamuloj;lernu kiel ami ilin kaj atendu oportunecon fari tion, kion vi estas certa, ke ili deziras farit. Kaj tiam li citis la malnovan Judan proverbon - “homo kiu deziras amikiĝi devas amike li mem montriĝi.”

En Kartago Jesuo havis longan kaj memoreblan diskutadon kun mitraisma pastro pri senmorteco, pri tempo kaj eterneco. Tiu Perso estis edukita en Aleksandrio, kaj li reale deziris lerni de Jesuo. Esprimate per la nunaj vortoj, kio substance estis dirita de Jesuo por repondi liajn multajn demandojn, tio estas:

Tempo estas la fluo de kurantaj tempaj eventoj perceptitaj de kreitaĵa konscio. Tempo estas nomo donita al la sinsekva aranĝo, per kiu eventoj estas rekonitaj kaj apartigitaj. La spaca universo estas tempe-ligita fenomeno tiel, ke ĝi estas vidita de iu ajn interna pozicio sed ekstera al la senmova Paradiza loĝejo. La moviĝo de tempo estas nur rivelita en la rilato al io, kio estas sen spaca movo simila al tempa fenomeno. En la universo de universoj la Paradizo kaj ĝiaj Diaĵoj transcendas ambaŭ tempon kaj spacon. Sur la loĝataj mondoj, homa personeco (enloĝata kaj orientata de la Paradiza Patra spirito) estas la nur fizike kunligita realeco, kiu povas transcendi la materian sinsekvon de tempaj eventoj.

Bestoj ne havas la tempan sencon kiel homo, kaj eĉ al homo, kaŭze de lia parta kaj ĉirkaŭlimigita vidpunkto, tempo aperas kiel sinsekvo de eventoj, sed ju pli homo ascen- das, ju pli li progresas internen, des pli la plilarĝigita vidpunkto de tiu eventa procezo estas tiel, ke ĝi estas vidita pli kaj pli en sia tuteco. Tio kio antaŭe aperis kiel sinsekvo de eventoj estos tiam rigardita kiel tute kaj perfekte dependa ciklo; tiamaniere cirkla simultaneco pli kaj pli anstataŭigos la malnovan konscion de la linia sinsekvo de eventoj.

Estas sep diversaj konceptoj de spaco tiel, kiel ĝi estas tempe kondiĉata. Spaco estas mezurita per tempo, ne tempo per spaco. La konfuzo de la sciencisto devenas de la manko rekoni la realeĵon de la spaco. Spaco ne estas nur intelekta koncepto de la variado en la kunrilateco de universaj objektoj. Spaco ne estas malplena, sed de homo estas nur konata la menso, kiu povas eĉ parte transcendi spacon. Menso povas funkcii sendepende de la koncepto de spaca kunrilateco de la materiaj objektoj. Spaco estas relative kaj komparative finita por ĉiuj estaĵoj de kreitaĵa statuso. Ju pli la konscio alproksimigas la nocion de la sep kosmaj dimensioj, des pli la koncepto de spaca potencialo alproksimigas plejlastecon. Sed la spaco potenciala estas vere plejlasta nur je la absoluta nivelo.

Tio devas esti evidenta, ke universa realeco havas ekspansian kaj ĉiam relativan signifon sur la suprenirantaj kaj perfektigantaj niveloj de la kosmo. Finfine transvivantaj mortemuloj atingas identecon en sep-dimensia universo.

La spac-tempa koncepto de menso de materia origino estas destinata suferi sinsekvajn plilarĝiĝojn samtempe, kiel la konscienca kaj konceptanta personeco supreniras la nivelojn de la universoj. Kiam homo atingas la menson intervenantan inter la materia kaj la spirita planoj de ekzisto, liaj ideoj pri la spac-tempo grandege disvolviĝas samtempe kiel kvalito de percepto kaj kvanto de sperto. La plilarĝiĝantaj kosmaj konceptoj de progresema spirita personeco estas kaŭzitaj de pligrandiĝoj de kaj klarvido kaj amplekso de konscio. Laŭmezure, kiel personeco altiĝas kaj internigiĝas ĝis la transcendaj niveloj de Diaĵa simileco, la spac-tempa koncepto pli kaj pli alproksimigas la sentempajn kaj senspacajn konceptojn de la Absolutoj. Relative, kaj en akordo kun transcendaj plenumadoj, tiuj konceptoj de la absoluta nivelo devos esti konceptitaj de la infanoj de plejlasta destino.

8. SUR LA VOJO AL NAPOLO KAJ ROMO

La unua halto sur la vojo al Italio estis la insulo de Malto. Tie Jesuo havis longan diskutadon kun deprimita kaj senkuraĝa juna viro nomata Klaŭdo. Tiu kunulo estis projektinta sin mortigi, sed kiam li estis parolinta kun la Damaska skribisto, li diris: “Mi alfrontos mian vivon kiel viro; mi estas fininta ludi la malkuraĝulon. Mi estas revenonta al miaj samuloj por ĉion rekomenci.” Baldaŭ li iĝis entuziasma predikanto inter la cinikuloj, kaj ankoraŭ pli malfrue li kuniĝis kun Petro por proklami Kristanismon en Romo kaj Napolo, kaj post la morto de Petro li iris prediki la evangelion en Hispanio. Sed li neniam sciis, ke la homo, kiu inspiris lin en Malto, estis Jesuo, kiun li poste proklamis la liberiganto de la mondo.

En Sirakuzo ili pasigis kompletan semajnon. La notinda evento de ilia halto tie estis la rehonorigo de Ezra, la rekulpiĝinta Judo, kiu zorgis pri la taverno en kiu Jesuo kaj liaj amikoj haltis. Ezra estis ĉarmita pro la Jesua vidpunkto kaj petis de li, ke li helpu lin reveni al la Israela kredo. Li esprimis sian desperon dirante: “Mi deziras esti filo de Abrahamo, sed mi ne povas trovi Dion.” Jesuo diris: “Se vi volas vere trovi Dion, tiu deziro estas en si mem evidenteco, ke vi jam trovis lin. Via perturbo ne estas, ke vi ne povas trovi Dion, ĉar la Patro jam trovis vin, via perturbo simple estas, ke vi ne konas Dion. ĉu vi ne legis ĉe la profeto Jeremio, ‘Vi min serĉos, kaj vi trovos min kiam vi tutkore serĉos min.’? Kaj ankoraŭ, ĉu tiu sama profeto ne diras: ‘Kaj mi donos al vi koron por mi koni, kaj scii ke mi estas la Sinjoro, kaj vi apartenos al mia popolo, kaj mi estos via Dio’? Kaj ĉu vi ankaŭ ne legis en la skriboj, kie estas dirita: ‘Li mallevas siajn okulojn al la homoj, kaj se iu diras: Mi pekis kaj pervertigis tion, kio estis justa kaj tio ne profitis al mi, tiam Dio liberigos el la mallumo la animon de tiu homo, kiu vidos la lumon.’?” Kaj Ezra trovis Dion kontentiga por sia animo. Pli malfrue, tiu Judo en asocio kun riĉa Greka prozelito, konstruis la unuan kristanan preĝejon en Sirakuzo.

En Mesino ili haltis nur dum unu tago, sed tio estis sufiĉe longa tempo por ŭanĝi la vivon de malgranda knabo, fruktvendisto; Jesuo aĉetis al li frukton, kaj interŭanĝe nutris lin per la vivpano. La junulo neniam forgesis la vortojn de Jesuo kaj la afablan rigardon, kiu akompanis ilin kiam, metante siajn manojn sur la ŭultrojn de la knabo, li diris: “Adiaŭ, mia knabo, havu bonan kuraĝon dum vi kreskas ĝis la viraĝo, kaj kiam vi estos nutrinta la korpon, lernu ankaŭ kiel nutri la animon. Kaj mia ĉiela Patro estos kun vi kaj iros antaŭ vi.” La junulo iĝis fervorulo de la Mitraisma religio kaj pli malfrue sin turnis al la Kristana fido.

Fine ili atingis Napolon kaj sentis, ke ili ne estis malproksimaj de sia celo, Romo. Gonod devis trakti multe da aferoj en Napolo, kaj krom kiam la Jesua ĉeesto estis necesa kiel interpretisto, li kaj Ganid pasigis sian liberan tempon por viziti kaj esplori la urbon. Ganid iĝis sperta por detekti tiujn, kiuj ŝajnis senhavaj. Ili trovis multe da malriĉo en tiu urbo kaj distribuis multe da almozoj. Sed neniam Ganid komprenis la signifon de la vortoj de Jesuo, kiam li estis doninta moneron al almozulo sur la strato, li refuzis halti kaj kuraĝigi la homon. Jesuo diris: “Kial malŝpari vortojnal iu, kiu ne povas percepti la signifon de tio, kion vi diras? La spirito de la Patro ne povas instrui kaj savi iun, kiu ne havas la filecan kapablecon. Jesuo komprenigis, ke la homo ne havis normalan menson; li ne havis la kapablon por respondi al la spiritaj direktivoj.

Ne estis notindaj spertoj en Napolo; Jesuo kaj la juna viro plene rondvizitadis la urbon kaj disdonis kuraĝigojn per multaj ridetoj al centoj da viroj, virinoj kaj infanoj.

El tie ili iris tra Kapuo al Romo, haltante en Kapuo dum tri tagoj. Per la Apiana vojo ili piediris apud siaj ŝarĝobestoj al Romo, ĉiuj tri dezirantaj vidi tiun ĉefurbon de imperio, la plej granda en la tuta mondo.