Kajero 129084

La posta adolta vivo de Jesuo

Jesuo estis plene kaj definitive apartiĝinta de la familia mastrumado de Nazareto kaj la senpera direktado de ĝiaj anoj. Tamen, ĝis la evento de sia bapto, li plukunhelpis la familiajn financojn kaj prenis entuziasman personan intereson en la spirita bonfarto de ĉiu el siaj fratoj kaj fratinoj. Kaj ĉiam preta por fari ĉion, kio estas home ebla por la komforto kaj la feliĉo de sia vidva patrino.

La Homa Filo estis nun ĉion preparinta por disiĝi persiste el la Nazareta hejmo; kaj li ne tion faris facile. Jesuo nature amis sian kunvivantaron; li amis sian familion, kaj tiu natura korinklino estis grandege pliigita kaŭze de lia eksterordinara sindono al ili. Ju pli plene ni nin disdonacas al niaj kompanoj, des pli ni sukcecis ami ilin; kaj ĉar Jesuo estis tiel plene dediĉinta al sia familio, li amis ilin per granda kaj fervora korinklino.

La tuta familio estis malrapide preparita por kompreni ke Jesuo sin preparis por forlasi ilin. La malgajeco de la atendita disigo estis nur moderigita per tiu grada metodo prepari ilin al la anonco de lia foririntenso. Dum pli ol kvar jaroj ili perceptis, ke li estis planizanta tiun definitivan disigon.

DUDEK SEPA JARO (JARO 21)

En januaro de tiu jaro, jaro 21, pluvan matenon de sabato, Jesuo senceremonie foriris de sia familio, nur klarigante ke li estis ironta al Tiberiado, kaj poste vizitonta aliajn urbojn proksime de la maro de Galileo. Tiel li forlasis ilin, neniam li estis denove regula ano de tiu familio.

Li pasigis unu semajnon en Tiberiado, la nova urbo kiu estis baldaŭ devonta anstataŭi Seforon kiel ĉefurbo de la Galileo; kaj trovante tie malmulte da intereso, li sinsekve pasis tra Magdala kaj Betsaida ĝis Kapernaŭmo, kie li haltis por viziti Zebedeo, la amikon de sia patro. Filoj de Zebedeo estis fiŝistoj, Zebedeo mem estis boatokonstruisto. Jesuo de Nazareto estis spertulo por desegni kaj ankaŭ konstrui. Li estis majstro por la lignolaboro; kaj Zebedeo de longe konis la lertecon de la Nazareta metiisto. De longe Zebedeo projektis plibonigi siajn boatojn; li nun submetis siajn planojn al Jesuo kaj invitis la vizitantan ĉarpentiston kuniĝi al li en la entrepreno, kaj Jesuo volonte konsentis.

Jesuo laboris kun Zebedeo nur iomete pli ol unu jaro, sed dum tiu tempo li kreis novan stilon de boato kaj establis komplete novajn metodojn de fabrikado. Dank’al supera tekniko kaj grande plibonigitaj metodoj por etuvi la tabulojn, Jesuokaj Zebedeo ekkons-truis tre superan tipon de boato, kiu estis multe pli sekura por veli sur la lago ol estis la malnovaj tipoj. Dum pluraj jaroj Zebedeo havis multe pli da laboro por konstrui tiujn novajn-stilajn boatojn ol lia etfirmao povis trakti. Post malpli ol kvin jaroj praktike ĉiuj boatoj sur la lago estis konstruitaj en la fabriko de Zebedeo en Kapernaumo. Jesuo estis baldaŭ konata de la fiŝtista popolo de la Galileo kiel la desegnisto de la novaj boatoj.

Zebedeo estis modere riĉa; liaj boatkonstruaĵaj laborejoj estis sur la lagbordo sude de kapernaumo, kaj lia hejmo situis laŭ la bordo apud la fiŝkapteja oficejo de Betsaida. Jesuo vivis en la hejmo de Zebedeo dum pli ol unu jaro de sia restado en Kapernaumo. Li estis longatempe laborinta sola en la mondo, tio estas sen patro, kaj grande ŝatis tiun periodon de laboro kun patro-partnero.

La edzino de Zebedeo, Salomea, estis parencino de Anas, kiu antaŭe estis ĉefpastro en Jerusalemo kaj ankoraŭ la plej influa en la Sadukea grupo, deoficigita antaŭ nur ok jaroj . Salomea iĝis granda admirantino de Jesuo. ŝi lin amis kiel ŝi amis siajn proprajn filojn, Jakobon, Johanon kaj Davidon, dum ŝiaj filinoj konsideris Jesuon kiel ilia plej aĝa frato. Ofte Jesuo iris fiŭkapti kun Jakobo, Johano kaj Davido, kaj ili lernis ke li estis same sperta por fiŝkapti kiel por konstrui boatojn.

Dum tiu jaro Jesuo monate sendis monon al Jakobo, kaj revenis en Oktobro al Nazareto por ĉeesti la Martan edziniĝon, poste, dum du jaroj, li ne revenis al Nazareto, fakte ĝis la duobla edziĝo de Simono kaj Jude.

Dum tiu tuta jaro Jesuo konstruis boatojn kaj pluobservis kiel homoj vivis sur tero. Ofte li vizitis la karavanejon, Kapernaumo situanta sur la rekta vojiro de Damasko al la sudo. Kapernaumo estis grava Romiana milita posteno, kaj la oficiro komandanta la garnizonon estis nejuda kredanto je Javeo. “devota homo,” kiel la Judoj kutimis nomi tiajn prozelitojn. Tiu oficiro apartenis al riĉa Romana familio, kaj li prenis sur sin konstruigi belan sinagogon en Kapernaumo, kaj estis donacinta ĝin al la Judoj iom da tempo antaŭ ol Jesuo ekvivis ĉe Zebedeo. Jesuo kondukis diservojn dum pli ol la duono de tiu jaro, kaj kelkaj karavanistoj kiuj hazarde ĉeestis memoris lin kiel la ĉarpentiston de Nazareto.

Kiam alvenis la tempo pagi impostojn, Jesuo enskribiĝis kiel “kompententa metiisto de Kapernaumo. “ Ek de tiu tago kaj ĝis la fino de sia tera vivo li estis konata kiel loĝanto de Kapernaumo. Li neniam pretendis al ajna alia leĝa restadejo, kvankam, pro diverspecaj kialoj, li permisis al aliuloj asigni lian restadejon en Damasko, Betanio, Naza- reto, kaj eĉ Aleksandrio.

En la Kapernauma sinagogo li trovis multajn novajn librojn en la kestoj de la biblioteko, kaj pasigis almenaŭ kvin vesperojn semajne por intense studadi. Unu vesperon li dediĉis al socia vivo kun adoltoj, kaj unu vesperon li pasigis kun la junuloj. Estis gracia kaj inspira io en la Jesua personeco, kiu nevarie allogis junulojn. Li ĉiam komfortigis ilin en sia ĉeesto. Eble lia granda sekreto por interkonsenti kun ili konsistis en la duobla fakto ke li interesiĝis pri tio, kion ili faris, sed malofte oferis al ili konsilon se ili nenion petis de li.

La familio de Zebedeo preskaŭ adoris Jesuon, kaj ili ĉiam ĉeestis konferencojn de demandoj kaj respondoj, kiujn li kondukis ĉiuvespere post la vespermanĝoantaŭ ol foriri por studi en la sinagogo. La najbara junularo ankaŭ venis aŭskulti tiujn post-vespermanĝajn kunvenojn. Al tiuj malgrandaj grupoj Jesuo donis diverspecan kaj altgradan instruadon, ĝuste tiel altgrada, kiel ili povis kompreni. Li parolis tute libere kun ili, esprimante siajn ideojn kaj idealojn pri la politiko, sociologio, scienco, kaj filozofio, sed neniam pretendis paroli kun finala aŭtoritato, escepte kiam li parolis pri la religio. - la rilato de la homo al Dio.

Unufoje semajnope Jesuo tenis kunvenon kun la kompleta domanaro, metieja, ŝipkonstrueja personaro, ĉar Zebedeo havis multajn laboristojn. Kaj inter tiuj laboristoj Jesuo estis unue nomita “la Mastro.” Ĉiuj amis lin. Li ŝatis labori kun Zebedeo en Kapernaumo, sed mankis al li la ĉeesto de la infanoj ludantaj proksime al la ĉarpentista metiejo de Nazareto.

Inter la filoj de Zebedeo, Jakobo estis la plej interesita de Jesuo kiel instruisto kaj filozofo. Johano ŭatis pli lian religiajn instruon kaj opiniojn . Davido lin respektis kiel metiiston, sed malmulte zorge atentis liajn religiajn vidpunktojn kaj filozofiajn instruadojn.

Ofte sabaton Jude venis aŭdi Jesuon en la sinagogo kaj atendis por diskuti kun li. Kaj ju pli Jude vidis sian pliaĝan fraton, des pli li iĝis konvinkita ke Jesuo estis vere grava homo.

Tiun jaron Jesuo faris gravajn progresojn en la suprenira regado de sia homa menso, kaj atingis novajn kaj altajn nivelojn de konscia kontakto kun sia enloĝanta pensa Ĝustiganto.

Tio estis la lasta jaro de lia establita vivo. Neniam denove Jesuo pasigis unu kompletan jaron en sama loko aŭ por sama okupo. La tagoj de liaj teraj pilgrimadoj rapide alproksimiĝis. Periodoj de intensa aktiveco ne estis malproksimaj en la futuro, sed inter lia simpla sed intense aktiva vivo de la pasinteco kaj lia ankoraŭ pli intensa kaj penplena publika servado, estis nun intervenontaj kelkaj jaroj de ampleksa vojaĝo kaj alte diversigita persona aktiveco. Lia formiĝo kiel homo de la regno devis esti kompletigita antaŭ ol li povis eniri en sia karieron de instruado kaj predikado kiel perfekta Dio-homo de la diaj kaj posthomaj fazoj de sia Urantia disdonaco.

DUDEK OKA JARO (JARO 22)

En Marto de la jaro 22, Jesuo forlasis Zebedeo kaj Kapernaumon. Li petis malgrandan sumon da mono por pagi siajn elspezojn en Jerusalemo. Dum li laboris kun Zebedeo, li estis elpreninta nur malgrandajn sumojn da mono, kiujn ĉiumonate li sendis al la Nazareta familio. Unu monaton, Jozefo venis en Kapernaumon por serĉi en monon, la sekvan monaton Jude venis al Kapernaumo, prenis la monon de Jesuo, kaj alportis ĝin al Nazareto. La centra fiŝkaptejo de Jude estis nur kelkaj kilometrojn malproksima sude de Kapernaumo.

Kiam Jesuo forlasis la familion de Zebedeo, li konsentis resti en Jerusalemo ĝis la Paska tempo, kaj ĉiuj promesis ĉeesti tiun eventon. Ili eĉ interkonsentis kune celebri la Paskan vespermanĝon. Ili ĉiuj estis malĝojaj, kiam Jesuo ilin forlasis, kaj speciale la filinoj de Zebedeo.

Antaŭ ol forlasi Kapernaumon, Jesuo havis longan paroladon kun sia nova amiko kaj intima kompano, Johano Zebedeo. Li diris al Johano ke li antaŭvidis multe vojaĝi ĝis “mia horo venos” kaj petis al Johano agi antataŭ li pri la monsendo al la Nazareta familio ĉiumonate ĝis la fondoj ŝulditaj al li estus elĉerpitaj. Kaj Johanofaris al li tiun pro-meson: “Mia Mastro, zorgu pri viaj aferoj, faru vian laboron en la mondo; Mi agos anstataŭ vi pri tiu aŭ alia ajn afero, kaj mi zorgos pri via familio kvazaŭ mi devus nutri mian propran patrinon kaj zorgi pri miaj propraj fratoj kaj fratinoj. Mi elspezos viajn fondojn, kiujn mia patro konservas kiel vi indikis al mi kaj laŭ la bezonoj, kaj kiam via mono estos elĉerpita, se mi ne ricevas plu de vi, kaj se via patrino estas senhava, tiam mi partigos miajn proprajn laborenspezojn kun ŝi. Iru vian vojon pace. Mi agos anstataŭ vi pri ĉiuj tiuj aferoj.

Tiam, post la foriro de Jesuo al Jerusalemo, Johano konsultis sian patron, Zebedeo, pri la mono ŝuldita al Jesuo, kaj li estis mirigita, ĉar temis pri tiel grava sumo. ĉar Jesuo foriris tute konfidante al ili tiun aferon, ili decidis ke la pli bona plano estis investi tiujn fondojn en bieno kaj uzi la enspezon por asisti la Nazaretan familion; kaj ĉar Zebedeo konis hipotekitan malgrandan domon en Kapernaumo, kiu estis vende proponita, li konsilis al Johano aĉeti tiun domon per la Jesua mono, kaj konservi la ateston de proprieto por lia amiko. Kaj Johano faris kiel lia patro konsilis al li.. Dum du jaroj la enspezoj de tiu domo pagis ĝian hipotekon, kaj tiuj enspezoj, pliigitaj kun iu grava sumo, kiun Jesuo sendis baldaŭ al Johano por provizi la familiajn bezonojn, preskaŭ egalis la sumon de tiu obligacio; kaj Zebedeo provizis la diferencon, tiel ke Johano limdate pagis la restaĵon de la hipoteko, kaj per tio akiris la klaran titolon por tiu domo inkluzivanta du ĉambrojn. Tiamaniere Jesuo iĝis posedanto de domo en Kapernaumo, sed tio ne estis dirita al li.

Kiam la Nazareta familio lernis ke Jesuo estis foririnta el Kapernaumo, kaj ĉar ili ne sciis, ke financa aranĝo estis farita kun Johano, ili kredis ke la tempo estis venita por ili elturniĝi sen ia ajn helpo de Jesuo. Jakobo memoris pri sia kontrakto kun Jesuo, kaj per la helpo de siaj fratoj, tuj prenis sur lin la plenan respondecon zorgi pri la familio.

Sed malantaŭeniru por observi Jesuon en Jerusalemo. Dum preskaŭ du monatoj li pasigis grandan parton de sia tempo por aŭskulti la templajn diskutojn kaj okaze viziti diverspecajn instruejojn de rabenoj. Li pasigis la plejmulton de sabataj tagoj en Betanio.

Jesuo alportis kun si en Jerusalemon leteron el Salomea, edzino de Zebedeo, kiu enkondukis lin ĉe la eks-moŝtpastro Anas, kiel “unu el miaj propraj filoj”. Anas pasigis multe da tempo kun li, igante lin persone viziti la multnombrajn akademiojn de religiaj edukistioj de Jerusalemo. Dum Jesuo ĝisfunde inspektis tiujn instruejojn kaj observis iliajn metodojn de instruado, li neniam publike metis la plej malgrandan demandon. Kvankam Anas konsideris Jesuon kiel grandan homon, li estis embarasita por lin konsili. Li agnoskis la stultecon sugesti ke li eniru en iu ajn instruejon de Jerusalemo kiel studento, kaj tamen li bone sciis ke al Jesuo neniam estus atribuita la statuso de regula instruisto, pro tio ke li neniam estis trejnita en tiuj instruejoj.

Nun la Paska tempo alproksimiĝis, kaj kune kun la svarmoj de ĉiu distrikto alvenis en Jerusalemon el Kapernaumo Zebedeo kaj ties entuta familio. ĉiuj loĝis en la spacohava domo de Anas, kie ili celebris la Paskon kiel unu feliĉa familio.

Antaŭ la fino de tiu Paska semajno, kaj ŝajne hazarde, Jesuo renkontis riĉan vojaĝanton kaj lian filon, ĉirkaŭ deksepjaran junan viron. Tiuj vojaĝantoj venis el Hindio, kaj ĉar li estis sur la vojo por viziti Romon kaj diversajn aliajn lokojn de la Mediteraneo, ili estis aranĝinta por alveni al Jerusalemo dum la Pasko, esperantetrovi tiun, kiun li povus varbi samtempe kiel interpretiston por ili ambaŭ kaj guverniston por la filo. La patro insistis por ke Jesuo konsentu vojaĝi kun ili. Jesuo diris al li pri sia familio kaj ke estis apenaŭ justa foresti preskaŭ du jaroj, dum kiuj ili povus fariĝi senhavaj. Jen tiu vojaĝanto el la Oriento proponis antaŭpagi al Jesuo la salajron de unu jaro por ke li konfidu tiujn fontojn al siaj amikoj kaj sekurigi sian familion kontraŭ la bezono. Kaj Jesuo konsentis fari la vojaĝon.

Jesuo konfidis tiun gravan sumon al Johano, la filo de Zebedeo. Vi scias kiel Johano utiligis tiun monon por elpagi la hipotekon sur la bieno de Kapernaŭmo. Jesuo plene fidis Zebedeo pri tiu Mediteranea vojaĝo, sed li ordonis tion diri al neniu, ne eĉ al sia propra karno kaj sango, kaj Zebedeo neniam malkaŝis sian konon pri la Jesuaj kieoj dum tiu periodo de preskaŭ du jaroj. Antaŭ lia reveno de tiu vojaĝo, la familio estis kredonta ke li estis forpasita. Nur la certigoj de Zebedeo, kiu venis en Nazareton kun sia filo Johano plurfoje laŭokaze, vivigis esperon en la Maria koro.

Dum tiu tempo la Nazareta familio tre bone elturniĝis; Jude estis treege pliiginta sian kvoton , kaj pluigis tiun aldonan kontribuaĵon ĝis li estis edziĝinta. Malgraŭ ke ili bezonis malmulte da monhelpo, estis la kutimo de Johano monate fari donacojn al Maria kaj Rut, kiel Jesuo estis instrukciinta lin.

3. DUDEK NAŬA JARO (JARO 23)

Sian tutan dudek-naŭuan jaron Jesuo pasigis por vojaĝi ĉirkaŭ la Mediteranea mondo. La ĉefaj eventoj, laŭmezure permesas al ni riveli tiujn spertojn, estas la temoj de la rakontoj, kiuj tuj sekvas tiun kajeron.

Dum tiu tuta rondo de la Romiana mondo, pro multaj kialoj, Jesuo estis konata kiel la Damaska skribisto. En Korinto kaj aliaj haltejoj dum la reira vojaĝo, li estis, tamen, konata kiel la Juda guvernisto.

Estis eventoplena periodo en la Jesua vivo. Dum tiu vojaĝo, li havis multajn kontaktojn kun siaj homaj fratoj, sed tiu sperto estas fazo de lia vivo, kiu neniam estis rivelita al neniu ano de lia familio nek al neniu apostolo. Jesuo vivis sian tutan enkarniĝon kaj forlasis tiun mondon, kaj neniam iu sciis (krom Zebedeo de Betsaida) ke li estis farinta tiun ampleksan vojaĝon. Iuj inter liaj amikoj pensis ke li estis irinta returne al Damasko; aliaj pensis ke li estis foririnta al Hindio. Lia propra familio inklinis kredi ke li estis en Aleksandrio, ĉar ili sciis ke iam li estis invitita por iri tien kaj iĝi ĥazana helpanto.

Kiam Jesuo revenis en Palestinon, li nenion faris por ŝanĝi la opinion de sia familio, laŭ kiu li estis irinta el Jerusalemo al Aleksandrio; li permesis al ili kredi plu ke li estis pasiginta la tutan tempon de sia foresto el Palestino, en tiu urbo de instruado kaj kulturo. Nur Zebedeo, la boatkonstruisto de Betsaida konis la faktojn pri tiuj aferoj, kaj Zebedeo diris nenion.

En ĉiuj viaj streboj por deĉifri la signifon de la Jesua vivo sur Urantio, vi devas konscii pri la motivado de la Mikaela disdonaco. Se vi dezirus kompreni la signifon de multe da liaj ŝajne strangaj agoj, vi devus distingi la celon de lia restadosur via mondo. Li estis konstante zorgoplena ne konstrui tro allogan kaj fascinan personan karieron. Li deziris fari nenion nekutiman aŭ superfortan vokon al siaj kompanoj. Li estis dediĉnta al la laboro revelacii la ĉielan Patron al siaj mortemulaj kompanioj, kaj samtempe sin donis al la sublima tasko vivi sian morteman teran vivon tute submetita al la volo de tiu sama Paradiza Patro.

ĉiam estos helpeme por la kompreno de la Jesua vivo sur tero de ĉiuj mortemuloj studantaj tiun dian elverŝon memori ke, dum li vivis tiun enkarniĝan vivon sur Urantio, li vivis ĝin por sia tuta universo. Estis io speciala kaj inspira asociita kun la vivo, kiun li vivis en la karno de mortema naturo por ĉiu loĝata sfero tra la tuta Nebadona universo. Tio estas ankaŭ vera por ĉiuj mondoj, kiuj iĝis loĝeblaj ekde la eventoplena periodo de lia restado sur Urantio. Kaj tio ankaŭ estos egale vera por ĉiuj mondoj, kiuj iĝos loĝataj de privolaj kreitaĵoj dum la tuta futura historio de tiu loka universo.

La Homa Filo, dum la tempo kaj per la spertoj de tiu rondiro de la Romiana mondo praktike kompletigis sian edukan kontakt-trejnadon kun la diverspecaj homoj de la mondo de tiu tempo kaj generacio. ĝuste kiam li revenis al Nazareto, dank’al tiu vojaĝanta trejnado li estis lerninta kiel homo vivis kaj forĝis sian ekziston sur Urantio.

La reala celo de tiu vojaĝo ĉirkaŭ la Mediteranea malalteno estis koni homojn. Dum sia vojaĝo li estis tre proksima kun centoj da homaj tipoj. Li renkontis kaj amis ĉiajn specojn da homoj, riĉaj kaj malriĉaj, potencaj kaj mizeraj, nigraj kaj blankaj, kleraj kaj neinstruitaj, sovaĝaj kaj spiritaj, religiaj kaj nereligiaj, moralaj kaj malmoralaj.

Dum tiu Mediteranea vojaĝo Jesuo faris grandajn progresojn en sia homa tasko regi la materialan kaj mortean menson, kaj lia enloĝanta Ajdustero faris grandan progreson en la supreniro kaj la spirita konkerado de tiu sama homa intelekto. Je la fino de tiu rondiro, Jesuo sciis - per tute homa certeco - ke li estis Filo de Dio, Kreinto Filo de la Universala Patro. Pli kaj pli lia Ĝustiganto kapablis aperigi en la menso de la Homa Filo malprecizajn memorojn de lia Paradiza sperto en asocio kun lia dia Patro tre longe antaŭ olli venis organizi kaj administri tiun lokan universon de Nebadono. Tiel iom post iom, li alportis al la homa konscienco de Jesuo tiujn necesajn memorojn pri lia antaŭa kaj dia ekzisto en la diverspecaj epokoj de bone-proksime eterna estinteco. La lasta epizodo de lia antaŭhoma sperto alportita de la Ĝustiganto estis lia adiaŭa interparolado kun Emanuelo de Salvington, ĝuste antau la forlaso de sia konscia personeco por entrepreni la Urantian enkarniĝon. Kaj la bildo de tiu fina memoro pri lia antaŭhoma ekzisto estis klarigita en la Jesua konscienco ĝuste la tagon de lia bapto far Johano en la Jordano.

4. HOMA JESUO

Por la spektantaj ĉielaj inteligentuloj de la loka universo, tiu Mediteranea vojaĝo estis la plej interesega el ĉiuj teraj spertoj de Jesuo, aŭ almenaŭ el lia tuta kariero ĝis lia krucumado kaj korpa morto. Tio estis la fascina periodo de lia persona servado, en kontrasto kun baldaŭa kaj sekvanta epoko de publika servado. Tiu unika epizodo estis des pli interesega, ke dum tiu tempo li estis ankoraŭ Nazareta ĉarpentisto, Kapernauma boatkonstruisto,Damaska Skribisto, li estis ankoraŭ Homa Filo. Li ne estis ankoraŭ atin-ginta la kompletan regadon de sia homa menso; la Ĝustiganto ne estis plene mastrinta kaj kompensinta la mortemulan identecon. Li estis ankoraŭ homo inter homoj.

Estis la pure homa religia sperto - la persona spirita kreskado - de la Homa Filo bone-proksime atingis la pinton de tio, kio estis atingebla, dum tiu dudeknaŭa jaro. Tiu sperto de spirita disvolviĝo estis konstante grada kreskado ekde la momento de la alveno de lia Pensa Ĝustiganto ĝis la tago de la elfino kaj konfirmado de tiu natura kaj norma rilato homa inter la materia menso de la homo kaj la mensa-doto de la spirito - la fenomeno fari el tiuj du mensoj nur unu, estis la sperto, kiun la Homa Filo komplete kaj fine atingis, kiel enkarniĝinta mortemulo de la regno, la tagon de sia bapto en la Jordano.

Dum ĉiuj tiuj jaroj, li ne ŝajnis sin fordoni al multaj periodoj da formala komuneco kun sia Patro en la ĉielo, tamen li perfektigis pli kaj pli efikajn metodojn de persona komunikado kun la ena spirita ĉeesto de la Paradiza Patro. Li vivis realan vivon, plenan vivon, kaj vere normalan, naturan kaj averaĝan vivon en la karno. Li konas dank’al persona sperto la ekvivalentan realecon de materiala vivo tute komplete vivata de homaj estaĵoj sur materiaj mondoj de la tempo kaj spaco.

La Homa Filo spertis tiujn vastajn gamojn de homa emocio kiuj etendiĝas ekde la belega ĝojo ĝis la profunda malĝojeco. Li estis ĝoja infano kaj estaĵo kun malofta bonhumoro; ankaŭ li estis “homo de malĝojoj konanta la aflikton”. Spirite, li travivis la morteman vivon ekde la plej malalta stato ĝis la pinto, ekde la komenco ĝis la fino. Fizike, povus ŝajni, ke li estis evitinta ambaŭ sociajn ekstremaĵojn de la homa ekzisto, sed intelekte, li plene vivis la tutan kaj kompletan sperton de la homa specio.

Jesuo konas la pensojn kaj sentojn, la bezonojn kaj impulsojn de la evoluaj kaj suprenirantaj mortemuloj de la regno, ekde la naskiĝo ĝis la morto. Li estis vivinta la homan vivon ekde la komencoj de la fizika, intelekta, kaj spirita memekapero tra la bebeco, la infaneco, la junuleco, kaj la adolteco - kaj eĉ ĝis la homa sperto de la morto. Li ne travivis nur tiujn kutimajn kaj konatajn homajn spertojn de intelekta kaj spirita progreso sed li ankaŭ plene spertis tiujn pli altajn kaj pli evoluintajn fazojn de akordo kun la Ĝustiganto, tiel malofte atingitaj de Urantiaj mortemuloj. Kaj tiel, li spertis la plenan vivon de mortemula homo, ne nur kiel ĝi estas vivata sur via planedo, sed ankaŭ kiel ĝi estas vivata sur ĉiuj aliaj evoluaj mondoj de la tempo kaj spaco, eĉ sur la plej altaj kaj pli evoluantaj de ĉiuj mondoj instalataj en la lumo kaj la vivo.

Kvankam tiu perfekta vivo, kiun li vivis en la simileco de la morta karno, povu ne esti ricevinta la senrezervan kaj universalan aprobon de liaj mortemulaj kompanoj, tiuj kiuj hazarde estis liaj samtempuloj, malgraŭ tio, la vivo kiun Jesuo de Nazareto vivis en la karno kaj sur Urantio estis ricevita plene kaj senrezerve akceptita de la Universala Patro kiel konsistiganta dum unu kaj sama tempo, kaj unu kaj sama personeca-vivo, la plenecon de la revelacio de la eterna Dio al morta homo kaj la prezentadon de perfekta homa personeco kontentiganta la Infinitan Kreinton.

Kaj tio estis lia vera kaj plejsupera celo. Li ne malsupreniris sur Urantion kiel perfekta kaj detala ekzemplo por iu ajn infano aŭ adolto, viro aŭ virino, de tiu tempo aŭ iu ajn alia. Estas vere, ja, ke en lia plena, riĉa, kaj nobla vivo ĉiuj ni povas trovi multe da delikataj ekzemploj, die inspiraj, sed tio ĉar li vere kaj aŭtentike vivis homan vivon. Jesuo ne vivis sian vivon sur tero por prezenti ekzemplon kopiotan de ĉiujaliaj homaj estaĵoj. Li vivis tiun vivon en la karno per sama mizerikorda servado, dank’al kiu ĉiuj vi povas vivi viajn vivojn sur tero; kaj kiel li vivis sian morteman vivon dum sia tempo kaj tiel, kiel li estis, al ĉiuj li donis la ekzemplon vivi niajn vivojn dum nia tempo kaj tiel, kiel ni estas. Vi ne povas aspiri vivi lian vivon, sed vi povas decidi vivi viajn vivojn, kiel kaj per la samaj rimedoj li vivis la sian. Jesuo povas ne esti la teknika kaj detala ekzemplo por ĉiuj mortemuloj de ĉiuj epokoj sur ĉiuj regnoj de tiu universo, sed li estas eterne la inspiro kaj gvidisto de ĉiuj Paradizaj pilgrimantoj suprenirantaj ekde la komencaj mondoj tra universo de universoj kaj tra Havona ĝis Paradizo. Jesuo estas la nova kaj viva vojo de homo ĝis Dio, de la parta ĝis la perfekta, de la tero ĝis la ĉielo, de tempo ĝis eterneco.

Dudek naŭa jaro Jesuo de Nazareto estis virtuale plenuminta la vivon postulatan por la mortemuloj kiam li restadas en la karno. Li venis teren kiel dia pleneco manifestiĝonta al homo; nun li estis bone-proksima iĝi la homa perfekteco manifestiĝonta al Dio. Kaj li plenumis ĉion tion antaŭ sia trideka jaro.