Kajero 128084

La frua plenaĝo de Jesuo

Kiam Jesuo de Nazareto eniris en la unuajn jarojn de sia adolta vivo, li estis vivinta, kaj pluvivis naturan kaj averaĝan homan vivon sur la tero. Jesuo venis en tiun mondon ĝuste kiel aliaj infanoj. Li ne partoprenis pri la elekto de siaj gepatroj. Li elektis tiun apartan planedon por efektivigi tie ĉi sian sepan kaj finan disdonacon, sian enkarniĝon en la simileco de la mortema karno. Sed alie li nature naskiĝis sur tiu mondo, kreskante kiel infano de la regno kaj luktante kontraŭ la sortoŭanĝoj de sia medio ĝuste kiel faras la aliaj mortemuloj tie ĉi kaj sur la similaj mondoj.

ĉiam esti atenta pri la duobla celo de la Mikaela disdonaco sur Urantio.

1. Mastri la sperton vivi la plenan vivon de homa kreitaĵo en la mortema karno, la finfaro de sia suvereneco en Nebadono.

2. Revelacii la Universalan Patron al la mortemaj loĝantoj sur la spacaj kaj tempaj mondoj, kaj pleje efike agi por ke tiuj samaj mortemuloj pli bone komprenu la Universalan Patron.

ĉiuj aliaj bonfaroj al la kreitaĵoj kaj universaj avantaĝoj estis incidentaj kaj sekun- daraj kompare kun tiuj konsiderindaj celoj de la mortema disdonaco.

1. DUDEK UNUA JARO (JARO 15)

Kiam Jesuo iĝis adolto, li serioze kaj mem-tutkonscie ekkompletigis la taskon sperte mastri la scion pri la vivo sub la plej simpla formo de inteligentaj kreitaĵoj, tiamaniere finfine kaj plene meritanta rajton senpreskripte estri sian propran kreatan universon. Li entreprenis tiun kolosan taskon, plene komprenante sian dualan naturon. Sed li estis jam preskaŭ efektive kombininta tiujn du naturojn en unu - Jesuo de Nazareto.

Josua ben Joseph plenbone sciis ke li estis viro, mortemula viro, naskiĝinta el virino. Tio estas montrata per la elekto de lia unua titolo, Filo de Homo. Li estis vere kun karno kaj sango partoprenanto, kaj eĉ nun, dum li prezidas per suverena aŭtoritato super la destinoj de universo, li ankoraŭ eltenas inter siaj multnombraj bongajnataj titoloj la titolon de Filo de Homo. Estas laŭlitere vere ke la krea Vorto - la Kreinto Filo - de la Universala Patro estis “farita el karno kaj loĝis kiel homo de la regno sur Urantio. “Li laboris, strebe progresis, ripozis kaj dormis. Li malsatis kaj kontentigis tiujn bezonojn per nutraĵo. Li soifis kaj kvietigis sian soifon per akvo. Li spertis la tutan gamon de la homaj sentoj kaj emocioj, li estis “pri ĉiuj punktoj testita, same kiel vi estas,” kaj li suferis kaj mortis.

Li akiris scion, gajnis sperton, kaj kombinis ĉi tiujn en saĝeco, ĝuste kiel faras aliaj mortemuloj de la regno. Ĝis post lia bapto li uzis nenian supernaturanpovon. Li uzis nenian kapablon krom sian homan doton kiel filo de Jozefo kaj Maria.

Pri la atributoj de sia antaŭhoma ekzistado, li malpleniĝis el ili. Antaŭ la komenco de lia publika laboro, lia scio pri la homoj kaj eventoj estis plene mem-limigita. Li estis vera homo inter homoj.

Estas por ĉiam kaj glore vere ke: “Ni havas altan estron kiu povas esti tuŝita per la sento de niaj malfortaĵoj. Ni havas Suverenon kiu estis pri ĉiuj punktoj testita kaj tentita kiel ni estas, tamen senpekan.” Ĉar li mem suferis, estinta testita kaj tentita, li abunde kapablas kompreni kaj helpi tiujn, kiuj estas konfuzitaj kaj afliktaj.

La Nazareta ĉarpentisto nun plene komprenis sian estontan laboron, sed li elektis vivi sian homan vivon laŭ ĝia natura fluo. Pri iuj el tiuj aferoj li estas efektive ekzemplon por siaj homaj kreitaĵoj, kiel estas skribita: “Lasu tiun menson esti en vi, kiel ĝi estis en Kristo Jesuo, kiu estante je la naturo de Dio, ne pensis strange esti egala kun Dio. Sed li malgraviĝis, kaj alpreninte la formon de kreitaĵo, naskiĝis laŭ la similaĵo de homoj. Kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li humiliĝis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per krucumado.”

Li vivis sian morteman vivon kiel ĉiuj aliaj homoj povas vivi la siajn, “kiu dum siaj tagoj de enkarniĝo, oferis preĝojn kaj petegojn, eĉ kun fortaj sentoj kaj larmoj, al Tiu, kiu povas savi el ĉiu ajn malbono, kaj liaj preĝoj estis efikaj, ĉar li kredis.” Pro kio necesis al li ĉiuvidpunkte esti kiel siaj fratoj por ke li iĝu korfavora kaj komprenema suvereno al ili.

Pri lia homa naturo li neniam dubis; tio estis mem-evidenco kaj ĉiam nuna en sia konscienco. Sed pri sia dia naturo ĉiam estis loko por dubo kaj konjekto. Almenaŭ tio estis vera ĝis la evento de sia bapto. La mem-kompreno pri lia diaĵo estis malrapida kaj, laŭ la homa vidpunkto, natura evolua revelacio. Tiu revelacio kaj mem-kompreno pri sia diaĵo komencis en Jerusalemo kiam li ne estis tute dektrijara kun la unua supernatura cirkonstanco en sia homa ekzisto; kaj tiu sperto efektivigi la mem-komprenon pri lia diaĵo estis kompletigita ĝuste kiam okazis lia dua supernatura sperto dum lia enkarniĝo, la epizodo akompananta lian bapton far Johano en la Jordano, evento kiu markis la ekon de lia publika kariero kiel servisto kaj instruisto.

Inter tiuj du ĉielaj vizitoj, la unua dum lia dektria jaro kaj la alia dum lia bapto, okazis nenia supernatura aŭ superhoma evento en la vivo de tiu enkarniĝinta Kreinto Filo. Malgraŭ tio, la Bet-Leĥema bebo, la juna knabo, la junulo kaj la Nazareta viro estis vere la enkarniĝinta Kreinto de universo. Sed li neniam, ial ajn malmulte tio estas, uzis sian povon nek la gvidon de ĉielaj personecoj, krom tiun de sia gardanĝelo, dum sia homa vivo antaŭ la tago de sia bapto fare de Johano. Kaj ni, kiuj atestas pri tio, ni scias pri kio ni parolas.

Tamen, dum ĉiuj jaroj de sia vivo en la karno li estis vere dia. Li estis efektive Kreinto Filo de la Paradiza Patro. Post kiam li estis sin dediĉinta al sia publika kariero, posta al la teknika finfaro de sia tute mortema sperto akiri suverenecon, li ne hezitis akcepti ke li estis la Filo de Dio. Li ne hezitis deklari: “Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino, la unua kaj la lasta.” Li ne protestis dum la postajjaroj kiam li estis nomita Sinjoro de Gloro, Reganto de Universo, Sinjoro Dio de la tuta kreo, Israela Sankto, Sinjoro de ĉiu, nia Sinjoro kaj nia Dio, Dio kun ni, havanta nomon super ĉiu nomo kaj sur ĉiuj mondoj, ĉiopotenteco de universo, Universa Menso de tiu kreo, la Sola en kiu estas kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj scio, Pleneco de Tiu kiu plenigas ĉiujn aĵojn, la eterna Vorto de eterna Dio, la Sola kiu estis antaŭ ciuj aĵoj kaj el kiu ĉiuj aĵoj konsistas, Kreinto de ĉieloj kaj tero, Subteno de universo, Juĝisto de la tuta tero, Donanto de eterna vivo, Vera ŭafisto, Liberiganto de la mondoj, kaj la ĉefo de nia saviĝo.

Li neniam obĵektis pri neniu el tiuj titoloj kiam ili estis aplikitaj al li post la ekapero el lia pure homa vivo en la adoltaj jaroj de lia mem-konscienco pri la servado de diaĵo en la homaro, por la homaro kaj rilate al la homaro sur tiu mondo kaj por ĉiuj aliaj mondoj. Jesuo obĵektis nur kiam titolo estis aplikita al li: Kiam li estis nomita Emanuel, li simple respondis: “Ne mi, li estas mia pliaĝa frato.”

ĉiam, eĉ post sia ekapero en sia pli libera vivo sur tero, Jesuo estis obeeme submetata al la volo de la Patro en la ĉielo.

Post sia bapto li neniel malpermesis al siaj kredantoj kaj dankemaj sekvantoj adori lin. Eĉ kiam li luktis kun la malriĉeco kaj mane laboregis por provizi per necesaĵoj al sian familion, lia konscienco ke li estis Filo de Dio kreskis; li sciis ke li estis la formanto de la ĉieloj kaj eĉ de tiu tero sur kiu li nun vivis sian homan ekzistadon. Kaj la legioj de ĉielaj estaĵoj tra la granda kaj observanta universo ankaŭ sciis ke tiu viro de Nazareto estis sian plejamata suvereno kaj Kreinto-patro. Profunda atendo trapenetris la universon de Neba- don dum ĉiuj tiuj jaroj; ĉiuj okuloj estis konstante enfokusigitaj sur Urantio - sur Palestino.

Tiun jaron Jesuo iris al Jerusalemo kun Jozefo por festi la Paskon. Havanta alkondukite jakobon al la templo por la konsekrado, li opiniis sian devon alkonduki Jozefon. Jesuo neniam montris iun ajn gradon de partianeco en la familia rilato. Li iris kun Jozefo al Jerusalemo laŭ la kutima vojo de la Jordana valo, sed li revenis al Nazareto laŭ la orienta Jordana vojo kiu trairas Amathus. Malsuprenirante laŭ la Jordano, Jesuo rakontis la judan historion al Jozefo kaj dum la revena vojaĝo parolis al li pri la spertoj de la famkonataj triboj de Ruben, Gad kaj Gilead, kiuj tradicie loĝis tiujn regionojn oriente de la rivero.

Jozefo metis al Jesuo multajn sugestajn demandojn rilate al lia vivmisio, sed al la plejmulto de tiuj esploroj Jesuo nur respondis: “Mia horo ankoraŭ ne venis.” Tamen, dum tiuj intimaj diskutadoj multaj vortoj estis elparolitaj, kiujn Jozefo memoris dum la emociplenaj eventoj de la sekvantaj jaroj. Jesuo, kaj Jozefo, pasigis tiun Paskon kun siaj tri geamikoj en Betanio, kiel estis la kutimo dum la atendo de tiuj memorigaj festoj en Jerusalemo.

DUDEK DUA JARO (JARO 16)

Estis unu el multnombraj jaroj dum kiuj la Jesuaj fratoj kaj fratinoj alfrontis la provojn kaj afliktojn specifajn kun la problemoj kaj realĝustigoj de la adoleskanteco. Jesuo nun havis fratojn kaj fratinojn de sepjara ĝis dek okjara, kaj li estis tre okupata por helpi ilin adaptiĝi al novaj manifestiĝoj de siaj intelektaj kaj emociaj vivoj. Li devistiel lukti kun la adoleskantecaj problemoj laŭmezure, kiel ili ekmanifestiĝis en la vivoj de liaj junaj fratoj kaj fratinoj.

Tiun jaron Simono finis sian lernejan studadon kaj eklaboris kun malnova knabaga ludkamarado de Jesuo kaj ĉiam preta por lin defendi, Jakobo la ŝtontajlisto. Kiel rezultato de plurnombraj familiaj konferencoj, decidis ke estis nesaĝe, ke ĉiuj knaboj laboru kiel ĉarpentistoj. Oni Pensis, ke diversigante iliajn metiojn, ili povus esti preparitaj por preni kontraktojn kaj starigi kompletajn konstruaĵojn. Cetere, ĉiuj ne estis okupitaj kaj nur tri el ili plentempe laboris kiel ĉarpentistoj.

Tiun jaron Jesuo plufaris doman poluradon kaj meblofaradon, sed pasigis multe pli da sia tempo en la karavaneja riparmetiejo. Jakobo ekalternis kun li pri la ĉeesto en la metiejo. La lasta parto de tiu jaro kiam la ĉarpentista laboro ekmankis en Nazareto, Jesuo konfidis al Jakobo la ŝarĝon de la riparmetiejo, kaj al Jozefo la hejman stablon, kiam li iris al Sefor labori ĉe forĝisto. Li laboris dum ses monatoj metalojn kaj akiris pri la amboso konsiderindan lertecon.

Antau ol komenci sian novan laboron en Sefor, Jesuo tenis unu el siaj periodaj familiaj konferencoj kaj solene instalis Jakobon, kiu tiam estis precize pasiginta la dek okan jaron, kiel anstataŭa familiestro. Li promesis al sia frato varmkoran subtenon kaj plenan kunagadon, kaj insiste postulis al ĉiu familia ano senduban promeson de obeo al Jakobo. Ekde tiu tago Jakobo zorgis pri la plena financa responseco de la familio, kaj Jesuo semajne alportis siajn pagojn al sia frato. Neniam denove Jesuo reprenis la bridojn el la manoj de Jakobo. Dum li laboris en Sefor, li estis povinta reveni hejmen ĉiunokte se necese. sed li intence restis fore, pretekstante veteron kaj aliajn kialojn; sed lia vera motivo estis kutimigi jakobon kaj Jozefon subporti la familian responsecon. Li estis komencinta la malrapidan procezon demamigi sian familion. ĉiusabate Jesuo revenis al Nazareto, kaj kelkafoje semajne kiam okazo postulis, por observi kiel funkciis la nova plano, doni konsilojn kaj proponi helpem- ajn sugestojn.

Vivante multe da tempo en Sefor dum ses monatoj Jesuo havis novan okazon iĝi pli bone informita pri la nejuda vidpunkto pri la vivo. Li laboris kun nejudoj, vivis kun nejudoj, kaj ĉiel eble plej li faris detalan kaj peneman studadon pri iliaj vivkutimoj kaj la nejuda menso.

La moralaj normoj de tiu restadeja urbo de Herodo Antipaso estis tiel malsupra, eĉ rilate al la karavana urbo de Nazareto, ke, post sesmonata restado en Sefor, Jesuo ne estis malinklina trovi pretekston por reveni al Nazareto. La grupo por kiu li laboris estis dungonta por publika laboro samtempe en Sefor kaj en la nova urbo de Tiberiado, kaj Jesuo estis malinklina havi kion ajn kun ia ajn speco de laboro sub la superrigardo de Herodo Antipaso. Kaj estis ankoraŭ aliaj kialoj, kiuj pravigis la opinion de Jesuo reveni al Nazareto. Kiam li revenis al la riparmetiejo, li ne reprenis la personan gvidadon de la familiaj aferoj. Li laboris asocie kun Jakobo en la metiejo kaj laŭeble, permesis al li daŭrigi la hejmsuperrigardadon. La Jakoba mastrumado de familiaj elspezoj kaj lia administrado de la hejma buĝeto ne estis perturbitaj.

Estis per tiaj saĝaj kaj pripensemaj planoj ke Jesuo preparis la vojon por sia eventuala forigo el aktiva partopreno en la aferoj de sia familio. Kiam Jakobo havis du jarojn de sperto kiel anstataŭa familiestro - kaj du plenaj jaroj antaŭ ol li (Jakobo) estis edziĝonta - Jozefo estis komisiita por mastrumi la familiajn fondojn kaj la ĝeneralan administradon de la hejmo al li konfidita.

3. DUDEK TRIA JARO (JARO 17)

Tiun jaron la financa premo estis iomete malstreĉita, ĉar kvar el ili laboris. Miriam konsiderinde gajnis per la vendo de lakto kaj butero; Marta estis iĝinta lerta teksistino. La aĉetprezo de la riparmetiejo estis pli ol trione pagata. La situacio estis tia, ke Jesuo haltigis la laboron dum tri semajnoj por alkonduki Simonon al Jerusalemo por la Pasko, kaj tio estis la pli longa periodo dum kiu li ĉesigis sian ĉiutagan laboregon ek de la morto de sia patro.

Ili vojaĝis al Jerusalemo tra la Dekapola vojo kaj trairis Pella, Gerasa, Filadelfio, Hesbon kaj Jerikon. Ili revenis al Nazareto per la marborda vojo, tra Lidda, Joppa, Cezareo, de tie ĉirkaŭiris la Monton Karmelon al Ptolemais kaj Nazareto. Tiu vojaĝo permesis al Jesuo akiri akcepteblan konon pri la tuta Palestino norde de la Jerusalema regiono.

En Filadelfio Jesuo kaj Simono konatiĝis kun negocisto de Damasko, kiu sentis tiel grandan amikecon favore al la Nazareta paro ke li insiste petis por ke ili ekhaltu ĉe li en ties Jerusalema sidejo. Dum Simono ĉeestis la servadon en la templo, Jesuo pasigis multe da tempo interparolante kun tiu bonedukita kaj grandvojaĝista viro de mondaj aferoj. Tiu negocisto posedis pli ol kvar mil karavanajn kamelojn; li havis interesojn en la tuta Romiana mondo, kaj estis nun sur la vojo al Romo. Li proponis ke Jesuo venu al Damasko por ekpartopreni en sia komerco de Orienta importado, sed Jesuo klarigis ke li ne sentis al li la rajton tiom malproksimiĝi el sia familio ĝuste tiam. Sed sur la revena vojo hejmen li multe pensis al tiuj malproksimaj urboj kaj eĉ al pli foraj landoj de la Ekstrem-okcidento kaj Ekstrem-oriento, landoj pri kiuj li estis aŭdinta de la karavanaj pasaĝeroj kaj konduktoroj.

Simono grande ĝuis sian viziton en Jerusalemo. Li estis regule ricevita en la Israela komunaĵo okaze de la Paska konsekrado de la novaj filoj de la ordono. Dum Simono ĉeestis la Paskajn ceremoniojn, Jesuo miksiĝis kun la amaso de la vizitantoj kaj intermiksiĝis en multe da interesaj personaj interparoladoj kun multaj nejudaj prozelitoj.

Eble la plej notinda el ĉiuj tiuj kontaktoj estis tiu, kiu okazis kun junula helenisto nomata Stefano. Estis la unua vizito de tiu juna viro en Jerusalemo, kaj li renkontis hazarde Jesuon dum la posttagmezo de tiu mardo de la Paska semajno. Dum ambaŭ gapvagis vizitante la Asmonean palacon, Jesuo ekigila s la neatenditan konversacion, kiu finkondukis ilin reciproke interesiĝi unu al alia, kaj rezultis kvarhora diskuto pri la vivmaniero kaj la vera Dio kaj lia kulto. Stefano estis grandege impresita kun tio, kion Jesuo diris; li neniam forgesis liajn vortojn.

Tiu ĉi estis la sama Stefano kiu poste iĝis kredanto en la instruoj de Jesuo, kaj kies temerareco predikanta tiun fruan evangelion provokis lian morton per ŝtonumado de koleraj Judoj. Iom da tiu eksterordinara temerareco de Stefano proklamanta sian opinion pri la nova evangelio estis la direkta rezulto de tiu frutempa interparolado kun Jesuo. Sed Stefano neniam eĉ malforte konjektis ke la Galileano, kun kiu li parolis kelkajn dekkvin jarojn antaŭe, estis la vera sama persono, kiun li proklamis Savanto de la mondo, kaj por kiu li tiel frue mortis, tiamaniere iĝanta la unua martiro de la nove evoluanta kristana fido. Kiam Stefano donis sian vivon kiel prezon de sia atako kontraŭ la juda templo kaj ties tradiciaj praktikoj, estis tie iu nomata Saŭl, civitano de Tarso. Kaj kiam Saŭl sciis kiel tiu Greko povis morti pro sia fido, vekiĝis en lia koro emocioj, kiuj instigis lin finfine subteni la kaŭzon por kiu Stefano mortis. Pli malfrue, Saŭl iĝis la vigliniciatema kaj nebridebla Paŭlo, la filozofo, se ne la sola fondinto de la kristana fido.

Dimanĉon, post la Paska semajno, Simono kaj Jesuo revojiris al Nazareto. Simono neniam forgesis kion Jesuo diris al li dum tiu vojaĝo. Li estis ĉiam aminta Jesuon, sed nun li sentis ke li komencis koni sian patron-fraton. Ili havis multe da intimaj konversacioj dum ili trairis la landon kaj preparis siajn manĝojn ĉe la vojflanko. Ili alvenis hejmen ĵaŭdon tagmeze, kaj Simono, raportante siajn spertojn, tiun nokton gardis malfrue nedormanta la familion

Maria estis tre ĉagrenita kiam Simono raportis ke Jesuo pasigis la pli grandan partion de sia tempo en Jerusalemo “vizitante kun eksterlandanoj, speciale tiuj el foraj landoj.” La Jesua familio neniam povis kompreni lian grandan intereson pri la homoj, lian bezonon interrilatiĝi kun ili, lerni pri ilia vivmaniero kaj ekscii kion ili pensas pri tio.

Pli kaj pli la Nazareta familio iĝis absorbita kun siaj tujaj kaj homaj problemoj. Ne ofte estis menccita la estonta misio de Jesuo, kaj maloftege li mem parolis pri sia estonta kariero. Lia patrino malofte pensis al la fakto ke li estis promesa infano. ŝi malrapide rezignis la ideon ke Jesuo estis plenumonta iun dian mision sur tero. Tamen ŝia fido estis reviglita kiam ŝi memoris la Gabrielan viziton antaŭ la infana naskiĝo.

4. DAMASKA EPIZODO

Jesuo pasigis la kvar lastajn monatojn de tiu jaro en Damasko kiel gasto de la negocisto, kiun li renkontis unuafoje en Filadelfio kiam li iris al Jerusalemo. Reprezentanto de tiu negocisto estis serĉinta Jesuon pasante tra Nazareto kaj eskortis lin ĝis Damasko. Tiu parte-juda negocisto proponis dediĉi eksterordinaran sumon da mono por la establo de lernejo de religia filozofio en Damasko. Li projektis krei centron de lernigo kiu superus Aleksandrion. Kaj li proponis ke Jesuo tuje komencas rondvizitadon de la mondiaj pedagogiaj centroj por prepari sin iĝi la ĉefo de tiu nova projekto. Tio estis unu el la plej grandaj tentiĝoj, kiun Jesuo devis alfronti dum sia pure homa kariero.

Baldaŭ, la negocisto alkondukis antaŭ Jesuo grupon de dudek negocistoj kaj ban- kistoj kiuj akceptis subteni tiun antaŭnelonge projektitan lernejon. Jesuo manifestis profundan intereson pri la proponita lernejo, kaj helpis ilin por planizi ĝian organizadon, sed ĉiam esprimis la timon ke liaj aliaj kaj sendifinitaj sed prioritataj devoj malebligis al li akcepti la direkton de tia pompaĉa afero. Lia estonta bonfaranto persistis, kaj li profite dungis Jesuon en sia domo por fari kelkajn tradukadojn dum li, ties edzino, filoj kaj filinoj provis persvadi Jesuon akcepti la proponitan honoron. Sed li ne konsentis. Li bone sciis ke lia misio sur tero ne devis esti subtenita per instruadaj edukejoj; li sciis ke li devus tute ne sin devontigi kaj esti gvidita per la “konsiloj de homoj” tiel bonintencaj ili estus.

Li, kiu estis forĵetita de la Jerusalemaj religiaj ĉefoj, eĉ post kiam li estis demonstr- inta sian kapablon, estis rekonita kaj salutita kiel majstro instruisto de la negocistoj kaj bankistoj de Damasko, kaj ĉio tio kiam li estis obskura kaj nekonata Nazareta ĉarpentisto.

Li neniam parolis pri tiu afero al sia familio, kaj la fino de tiu jaro trovis lin reveninta en Nazareton kaj zorganta pri siaj tagaj devoj ĝuste kvazaŭ lineniam estus tentita per la flataj proponoj de siaj Damaskaj amikoj. Ankaŭ neniam tiuj Damakaj viroj faris asociadon inter la estonta civitano de Kapernaumo kiu metis sen supro kaj malsupro la tutan Judaron kaj la Nazareta ĉarpentisto kiu estis aŭdacinta rifuzi la honoron, kiun iliaj kombinitaj riĉecoj povis havigi al li.

Jesuo tre inteligente kaj intence trovis rimedon por malligi iujn epizodojn de sia vivo por ke neniam, en la okuloj de la mondo, ili estu kune komprenitaj kiel agoj de nur unu individuo. Multfoje dum la postaj jaroj li aŭdis la rakonton pri tiu historio de la stranga Galileano kiu rifuzis la oportunecon fondi lernejon en Damasko por konkurenci Aleksandrion.

Unu celo, kiun Jesuo havis en menso, kiam li serĉis apartigi iujn eventojn de sia tera sperto, estis preventi la konstruaĵon de tiela diverspeca kaj spektinda kariero, kiu povu esti la kaŭzo ke la postaj generacioj kultu la mastron anstataŭ respekti la veron, kiun li vivis kaj instruis. Jesuo ne volis konstrui tian homan modelon de plenumado kiu altirus la atenton ekster lia instruo. Tre frue li rekonis ke liaj sekvantoj estus tentitaj formuli religion pri li, kiu povus konkurenci la evangelion de la regno, kiun li intencis proklami al la mondo. Konsekvence, li logike serĉis subpremi dum sia tuta kariero ĉion, kion li pensis povi servi tiun naturan homan tendencon ekzalti la mastron anstatataŭ proklami liajn instruojn.

La sama motivo ankaŭ klarigas kial li permesis esti li mem nomita per diferencaj titoloj dum diversaj epokoj de sia diversigita vivo sur tero. Plue, li ne deziris iel ajn havi influon sur sia familio aŭ aliaj, kiu estus povinta fari, ke ili kredu je li kontraŭ siaj honestaj konvinkoj. Li ĉiam rifuzis elpreni eksterregulan aŭ nejustan avantaĝon el la homa menso. Li ne deziris ke la homoj kredas je li, krom se iliaj koroj estis respondemaj pri la spiritaj realecoj rivelitaj en liaj instruoj.

En la fino de tiu jaro, la Nazareta hejmo funkciis perfekte glate. La infanoj kreskis, kaj Maria ekkutimiĝis al la Jesua foresto fore de la hejmo. Li plufaris siajn gajnaĵojn al Ĵozefo por subteni la familion, konservante nur malgrandan parton por siaj senperaj personaj elspezoj.

La jaroj pasis, kaj fariĝis malfacile kompreni ke tiu homo estis Filo de Dio sur tero. Li ŝajnis iĝi tute kiel individuo de la regno, nur homo inter la homoj. Kaj tio estis dekretita de la Patro en la ĉielo ke la disdonaco devu tiamaniere disvolviĝi.

5. DUDEK KVARA JARO (JARO 18)

Tio estis la unua jaro dum kiu Jesuo estis relative liberigita de la familia respondeco. Jakobo estis tre sukcesa en la mastrado kun la konsila kaj financa helpo de Jesuo.

Dum la semajno kiu sekvis la Paskon de tiu jaro juna viro de Aleksandrio venis en Nazareton por aranĝi renkonton pli malfrue en la jaro, inter Jesuo kaj grupo de Aleksandriaj Judoj en iu loko laŭ la Palestina marbordo. Tiu konferenco estis konjektita por la mezo de Junio, kaj Jesuo iris al Cezareo por renkonti kvin eminentajn Judojn de Aleksandrio, kiuj lin petegis ekloĝi en sia urbo kiel religia instruisto, proponante kiel kuraĝigon por komenci, la asistanto-postenon de la ĥazano en ties ĉefa sinagogo.

La proparolanto de tiu komitato klarigis al Jesuo ke Aleksandrio estis destinata fariĝi la ĉefa centro de la juda kulturo por la tuta mondo; ke la helena tendenco de la judaj aferoj estis efektive preterdistancinta la lernejon de Babilonia penso. Ili rememorigis al Jesuo la misaŭgurajn subbruojn de ribelo en Jerusalemo kaj tra la tuta Palestino, kaj certigis al li ke iu ajn tumulto de la Palestinaj Judoj ekvivalentus kiel nacia suicido, ke la fera mano de Romo venkegus la ribelon nur en tri monatoj, kaj Jerusalemo estus detruita kaj la templo malkonstruita, eĉ ne unu ŝtono restus sur alia.

Jesuo aŭskultis ĉion, kion ili diris, dankis ilin pro ilia konfido, kaj malakceptante iri al Aleksandrio, resume diris: “Mia horo ne ankoraŭ venis.” Ili estis konsternitaj pro lia ŭajna indiferenteco al la honoro, kiun ili estis pensintaj fari al li. Antaŭ ol adiaŭi Jesuon, ili prezentis al li monujon en signo de estimo de liaj Aleksandriaj amikoj kaj kompense pro la tempo kaj la elspezo por veni al Cezareo kaj interparoli kun ili. Sed li sammaniere rifuzis la monon, dirante: “La domo de Jozefo neniam ricevis almozon, kaj ni ne povas manĝi la panon de la aliuloj, ĉiam kiam mi havas fortajn brakojn kaj miaj fratoj povas labori. “

Liaj amikoj de Egiptio hejmenvelis, kaj kiam, dum la postaj jaroj, ili aŭdis onidirojn pri boatokonstruisto de Kapernaumo, kiu kreis tian tumulton en Palestino, malmulte el ili konjektis ke li estis la bebo de Bet-leĥem iĝinta adolta kaj la sama stranga Galileano kiu estis senceremonie rifuzinta la inviton por iĝi granda instruisto en Aleksandrio.

Jesuo revenis al Nazareto. La resto de tiu jaro estis la pli kvieta sesmonato de lia tuta kariero. Li ĝuis tiun provizoran ripozon sen la kutima programo de solvi problemojn kaj malfacilaĵojn transpasi. Li multe komuniiĝis kun sia Patro en la ĉielo kaj faris grandegajn progresojn en la majstreco de sia homa menso.

Sed la homaj aferoj sur la tempaj kaj spacaj mondoj ne daŭras longe glate. En Decembro Jakobo havis privatan konversacion kun Jesuo, klarigante ke li estis tre ennamiĝinta al Esta, juna virino de Nazareto, kaj ke ili deziris baldaŭ geedziĝi, se tio povus esti aranĝita. Li atentigis pri la fakto ke Jozefo estus baldaŭ dekokjara, kaj ke tio estus bona sperto por li havi okazon servi kiel anstataŭa ĉefo de la familio. Jesuo donis konsenton por la Jakoba edziĝo du jaroj pli malfrue, kondiĉe ke, dum la intertempo, taŭge estu trejnita Jozefo por preni sur sin la direktadon de la hejmo.

Kaj nun la eventoj akceliĝis - Geedziĝoj estis en la aero. Jakoba sukceso akiranta la Jesuan konsenton pri lia edziĝo kuraĝigis Miriam paroli kun sia frato-patro pri siaj planoj. Jakobo la juna masonisto, kiu iam sin montris kiel ĉampiono de Jesuo, nun asociita en la laboro kun jakobo kaj Jozefo, de longe serĉis gajni la manon de Miriam kaj edziĝi. Post kiam Miriam estis submetinta siajn planojn al Jesuo, li postulis, ke Jakobo venu al li por fari sian oficialan peton, kaj promesis sian benon por la geedziĝo tuj post kiam ŭi taksu ke Marta estus kompetenta por preni sur sin la devojn kiel pliaĝa filino.

Kiam Jesuo estis hejme, li pluinstruis la vesperan kurson trifoje semajne, legis la Skribaĵojn ofte en la sinagogo ĉiun Sabaton, interparolis kun sia patrino, instruis la infanojn, kaj ĝenerale kondutis kiel digna kaj respektita civitano de Nazareto en la komunumo de Israelo.

6. DUDEK KVINA JARO (JARO 19)

En la komenco de tiu jaro la Nazareta familio havis tute bonegan sanon kaj vidis la finon de la regula lernotempo de ĉiuj infanoj, ekcepte de iu laboro, kiun Marta estis faronta por Rut.

Jesuo estis unu el la plej fortikaj kaj rafinitaj homaj specimenoj aperintaj sur tero de la Adama tempo. Lia fizika disvolviĝo estis belega. Lia menso estis aktiva, fervora kaj penetrema - kompare kun la averaĝa mensostato de liaj samtempuloj, ĝi estis atinginta gigantajn proporciojn - kaj lia spirito estis fakte dia.

La familiaj financoj troviĝis en la plej bona situacio ek de la malapero de la Jozefa bieno. La lastaj pagoj por la riparmetiejo proksime al la karavanejo estis faritaj; ili ne ŝuldis al iu, kaj por la unua fojo de jaroj havis iom da mono antaŭe. Pro tio, kaj ĉar li estis alkondukinta siajn aliajn fratojn en Jerusalemon por iliaj unuaj Paskaj ceremonioj, Jesuo decidis akompani Jude (kiu ĵus estis diplomita de la sinagoga lernejo) por lia unua vizito en la templon.

Ili iris al Jerusalemo kaj revenis per la sama vojo, la Jordana valo. Fakte Jesuo timis kelkan perturbon se li elkondukis sian junan fraton tra Samario. Jam en Nazareto Jude estis plurfoje provokinta malfortajn tumultojn kaŭze de hasta dispozicio kunligita kun siaj fortaj patriotaj sentoj.

Akurate ili alvenis al Jerusalemo kaj estis survoje por unua vizito de la templo, kies vido estis emociginta kaj entusiasmiginta Jude plejprofunde de lia animo, kiam ili hazarde renkontis Lazaron de Betanio. Dum Jesuo interparolis kun Lazaro kaj klopodis aranĝi kune celebradon de la Pasko, Jude provokis realan incidenton por ili ĉiuj. Proksime al ili sin tenis romana gardisto, kiu faris kelkajn malkonvenajn rimarkojn rilate al juda junulino kiu preterpasis. Jude purpuriĝis pro fajra indigno kaj ne estis malrapida por esprimi sian rankoron pri tia nekorektaĵo direkte kaj aŭdeble de la soldato. Nu, la Romianaj legianoj estis tre sensivaj pri ĉio, kio povis esti juda nerespektosigno; tial la gardisto, rapide arestis Jude. Tio estis tro por la juna patrioto, kaj antaŭ ol Jesuo povis atentigi lin per averta ekrigardo, li estis senŭarĝiĝinta per parolfluega denunco de siaj anti-romianaj briditaj sentoj, kaj tio faris nenion krom plimalbonigi la situacion. Jude, kun Jesuo ĉe sia flanko, estis tuj alkondukita al la milita malliberejo.

Jesuo provis akiri, ĉu tujan aŭdiencon por Jude, ĉu lian liberigon antaŭ la vespero por la Paska celebrado. Sed li malsukcesis en tiuj provoj. Ĉar la sekva tago estis “sankta sinodo” en Jerusalemo, eĉ la Romianoj ne aŭdacis aŭskulti la akuzaĵojn kontraŭ Judo. Konsekvence, Jude restis enkarcerigita ĝis la mateno de la dua tago post sia aresto, kaj Jesuo restis en la prizono kun li. Ili ne ĉeestis en la templo la ceremonion, dum kiu la filoj de la leĝo ricevis la plenan civitanecon de Israelo. Jude trapasis tiun oficialan ceremonion nur post pluraj jaroj, dum posta restado en Jerusalemo okaze de Pasko kaj konekte kun sia propaganda laboro en la nomo de la Zelotoj, la patriota organizaĵo, al kiu li apartenis kaj en kiu li estis tre aktiva.

La sekvan tagon, ilian duan tagon en prizono Jesuo sin prezentis antaŭ la milita magistratano en la nomo de Jude. farante pardonpetojn pri la juneco de sia frato kaj per komplementa klariga sed sagaca priskribo rilata kun la provoka naturode la epizodo, kiu estis motivinta la areston de lia frato, Jesuo okupiĝis pri la afero tiamaniere ke la magistratano esprimis la opinion ke la juna Judo povis havi ian eblan ekskuzon por sia violenta eksplodo. Post averto al Jude ne permesi al si denove esti kulpa de tia malpru- dentaĵo, li diris al Jesuo forsendante ilin: “Vi farus bone atente rigardi la junulon, ĉar li kapablas fari multajn malagrablaĵojn al ĉiuj vi.” La Romana juĝo diris la veron. Jude kaŭzis konsiderindan aflikton al Jesuo, kaj ĉiam estis simila la naturo de la tumulto - kun- frapiĝoj kun la civilaj aŭtoritatuloj kaŭze de siaj senpripensaj kaj malsaĝaj patriotaj eksplodoj.

Jesuo kaj Jude piediris al Betanio por tranokti, kaj klarigis kial ili ne ĉeestis sian rendevuon por la Paska vespermanĝo, kaj ekiris al Nazareto la sekvan tagon. Jesuo nenion diris al la familio pri la aresto de sia juna frato en Jerusalemo, sed li longe interparolis kun Jude pri tiu epizodo ĉirkaŭ tri semajnoj post ilia reveno. Post tiu konver- sacio kun Jesuo Jude mem rakontis la epizodon al la familio. Li neniam forgesis la paciencon kaj la indulgon, kiujn montris lia frato-patro tra la tuta daŭro de tiu aflikta sperto.

Estis la lasta Pasko, kiun Jesuo ĉeestis kun membro de sia propra familio. Pli kaj pli la Filo de Homo estis disiĝonta de la intima asocio de sia propra karno kaj sango.

Tiun jaron liaj momentoj de profunda meditado estis ofte ĉesigitaj de Rut kaj ŝiaj ludgekamaradoj. Kaj ĉiam Jesuo estis preta prokrasti la meditadon pri sia estonta laboro por la mondo kaj la universo, kaj partopreni en la infaneca ĝojo kaj juna ĝojego de tiuj tre junaj homoj, kiuj neniam estis lacaj aŭskulti lin rakonti la aventurojn de siaj diverspecaj vojaĝoj al Jerusalemo. Ili ankaŭ grande ŝatis liajn historiojn pri la bestoj kaj la naturo.

La infanoj estis ĉiam bonvenaj en la riparmetiejo. Jesuo provizis sablon, blokojn, kaj ŭtonojn proksime al la butiko, kaj bandoj de tre gejunuloj kunveniĝis tie por amuziĝi. Kiam ili estis lacaj de siaj ludoj, la plej riskemaj ekrigardis en la butiko, kaj se ĝia gardisto ne estis okupita, ili kuraĝiĝis eniri kaj diris. “Onklo Josua, eliru kaj diru al ni grandan historion.” Tiam ili elirigis lin tirante lin per la mano ĝis kiam li sidis sur la favorata ŝtono ĉe la butikangulo, kun la infanoj tere duoncirkle antaŭ li. Kiom multe la malgranda popolo amuziĝis kun la onklo Josua. Ili lernis ridi, kaj bonkore ridi. Estis kutime ke unu aŭ du inter la plej malgrandaj de la infanoj grimpas sur liajn genuojn kaj sidis tie ĉi, rigardante kun miro la esprimplenajn trajtojn dum li rakontis siajn historiojn. La infanoj amis Jesuon, kaj Jesuo amis la infanojn.

Estis malfacile por liaj amikoj kompreni la gamon de liaj intelektaj aktivecoj, kiel li povis tiel subite kaj tiel komplete ekstraktiĝi el profundaj politikaj, filozofiaj aŭ religiaj diskutoj por kuniĝi al la gajvigla kaj ĝoja gajemo de tiuj kvinjaraj ĝis dekjaraj etuloj. Samtempe ĉar liaj fratoj kaj fratinoj kreskis, samtempe li gajnis pli multe da liberaj tempoj, kaj antaŭ la naskiĝo de la tria generacio, li dediĉis grandan atenton al tiuj tre malaĝuloj. Sed li ne vivis sufiĉe longe sur tero por tre multe ĝui la genepojn.

7. DUDEK SESA JARO (JARO 20)

En la komenco de tiu jaro, Jesuo de Nazareto iĝis forte konscia ke li posedis larĝan vastecon de potenciala povo. Sed li estis egale plene persvadita ke tiu povone devis esti uzita de lia personeco kiel Filo de homo, almenaŭ ne ĝis lia horo venus.

En tiu tempo li multe pensis sed iomete diris pri sia rilato kun sia Patro en ĉielo. Kaj la konkludo pri ĉiuj tiuj pripensoj estis esprimita unu fojon en lia preĝo sur la monteta supro, kiam li diris: “Sen konsideri kiu mi estas kaj kion mi povas aŭ ne povas fari, mi ĉiam estis kaj estos submetita al la volo de mia Paradiza Patro.” Kaj tamen, dum tiu viro tie tie ĉi cirkulis en Nazareto por sia laboro, estis litere vere - pri tio, kio koncernis vastan universon - ke “en li estis kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj scio.”

Dum tiu jaro la familiaj aferoj funkciis glate krom por Jude. Dum pluraj jaroj Jakobo havis malfacilaĵojn kun sia pli juna frato, kiu ne estis inklina reserioziĝi por labori kaj ne estis preta por partopreni al la hejmaj elspezoj. Kvankam li vivis hejme, li ne konsciis pri sia devo partopreni per sia laborpago al la familia ministrado.

Jesuo estis pacohomo, kaj tempaltempe estis embarasita pro la atakemaj bravegaĵoj kaj multnombraj patriotaj eksplodoj de Jude. Jakobo kaj Jozefo opiniis ke endus forpeli lin, sed Jesuo ne volis konsenti pri tio. Kiam ilia pacienco estis severe provinta, Jesuo nur konsilis: “Estu paciencaj, estu saĝaj en viaj konsiloj kaj elokventaj en viaj vivoj, por ke via frato povu unue koni la pli bonan vojon, kaj li estos devigita sekvi vin tien.“ La saĝa kaj amata konsilo de Jesuo evitis rompiĝon en la familio; ili restis kune. Sed Jude neniam estis konvena ĝis post sia edziĝo.

Maria malofte parolis pri la estonta Jesua misio. Kiam ajn tiu subjekto estis aludita, Jesuo nur respondis: “Mia horo ne ankoraŭ venis.” Jesuo estis preskaŭ plenuminta la malfacilan taskon demamigi sian familion el la dependeco de sia senpera persona ĉeesto. Li rapide sin preparis por la tago kiam li povus logike forlasi tiun Nazaretan hejmon por entrepreni la plej aktivan ekon de sia reala servado ĉe la homoj.

Neniam perdu el la okuloj ke la unua misio de Jesuo en sia sepa disdonaco estis la akirado de kreitaĵa sperto, finfaro de la suvereneco de Nebadono. Kaj en la preparado de tiu grava sperto li faris la plejsuperan revelacion de la Paradiza Patro al Urantio kaj al sia tuta universo. Akcesore, kun tiuj celoj li ankaŭ entreprenis klarigi la komplikitajn aferojn de tiu planedo rilatajn al la ribelo de Lucifero.

Tiun jaron Jesuo ĝuis pli da libera tempo ol kutime, kaj li dediĉis multe da tempo por instrui Jakobon pri la administrado de la riparmetiejo kaj Jozefon pri la direktado de la hejmaj aferoj. Maria sentis ke li estis preta por ilin forlasi. Ilin forlasi por kien iri? Kion fari? ŝi estis preskaŭ rezigninta la penson ke Jesuo estis la Mesio. ŝi ne povis lin kompreni; ŝi simple ne povis sondi sian unuenaskitan filon.

Tiun jaron, Jesuo pasigis gandan parton de sia tempo kun la individuaj membroj de sia familio. Li elkondukis ilin por oftaj kaj longaj promenadoj sur la monteto aŭ tra la kamparo. Antaŭ la rikolto li elkondukis Jude ĉe la farma onklo sude de Jerusalemo. Sed Jude ne longe restis post la rikolto. Li forfuĝis, kaj Simono lin trovis pli malfrue kun la fiŝkaptistoj de la lago. Kiam Simono rehejmenirigis lin, Jesuo ekzamenis la tutan problemon kun la fuĝemulo, Kaj ĉar ĉi tiu deziris esti fiŝisto li elkondukis kun li al Magdala kaj lin konfidis al parenco, fiŝisto. Jude laboris sufiĉe bone kaj regule de tiu tempo ĝis sia edziĝo, kaj li daŭris kiel fiŝisto post sia edziĝo.

Fine, la tago venis kiam ĉiuj Jesuaj fratoj estis elektintaj siajn karierojn, kaj estis establintaj en siaj vivlaboroj. La sceno estis preta por la Jesua foriro el la hejmo.

En Novembro duobla edziĝo okazis. Ambaŭ Jakobo kaj Esta, Miriam kaj Jakobo geedziĝis. Estis vere ĝoja evento. Ankaŭ Maria estis denove ĝoja, krom kelkafoje kiam ŝi bone komprenis ke Jesuo sin preparis por foriri. Ŝi suferis sub la ŝarĝo de granda necerteco: Se nur Jesuo volis sidi kaj libere paroli kun ŝi pri ĉio kiel kiam li estis knabo, sed li restis malkonfidenca kaj estis profunde silentema pri la futuro.

Jakobo kaj lia edzino, Esta, instaliĝis en neta malgranda domo en la okcidenta flanko de la urbo, la donaco de ŝia patro. Dum Jakobo plusubtenis la patrinan hejmon, lia kvoto estis duone malpligita kaŭze de lia edziĝo, kaj Jozefo estis oficiale instalita kiel ĉefo de la familio. Jude nun tre fidele sendis sian monatan parton de mono por la hejmo. La geedziĝoj de jakobo kaj Miriam havis tre bonfaran inflon sur Jude, kaj kiam li foriris denove al la fiŝkaptejo, la tago post la duobla geedziĝo, li firme promesis al Jozefo ke li povis kalkuli je li por “fari mian tutan devon, kaj pli se necese.” Kaj li plenumis sian promeson.

Miriam vivis proksime al la domo de Maria en la Jakoba hejmo, ĉar la patro de Jakobo estis entombigita kun siaj prapatroj. Hejme, Marta anstataŭis Miriam, kaj la nova organizo normale funkciis antaŭ la fino de la jaro.

Tiun tagon post la duobla geedziĝo, Jesuo havis gravan interparoladon kun Jakobo. Li diris al Jakobo ke li estis sin preparanta forlasi la hejmon. Li donacis al Jakobo la plenan rajton sur la riparmetiejo, oficiale kaj solene abdikanta kiel ĉefo de la Jozefa domo, kaj pli kortuŝamaniere estigis sian fraton Jakobon kiel “ĉefon kaj protektanton de mia patra domo.” Li redaktis, kaj ambaŭ subskribis sekretan pakton en kiu estis kondiĉita ke, kompense pro la donaco de la riparmetiejo, Jakobo de nun prenu sur sin la plenan financan responsecon por la familio, tiel liberigante Jesuon el ĉiuj postaj obligacioj pri tiuj aferoj. Kiam la kontrakto esti subskribita, kaj kiam la buĝeto estis aranĝita tiamaniere ke la efektivaj elspezoj de la familio estu garantiitaj sen la Jesua kontribuaĵo, Jesuo diris al Jakobo: “Sed, mia filo, mi volas plusendis al vi ion ĉiumonate ĝis mia horo venos, sed kion mi sendos tion vi uzos laŭ la porokazaj bezonoj. Utiligu miajn fondusojn por la familiaj necesaĵoj aŭ plezuroj laŭ via prijuĝo. Uzu ilin okaze de malsanoj aŭ utiligu ilin por fronti la neatenditajn urĝojn kiuj povus subite okazi al iu ajn individua membro de la familio. “

Kaj tiel Jesuo sin estis preparinta por ekigi la duan kaj hejm-malligitan fazon de sia adolta vivo antaŭ la publika eniro en la misio de sia Patro.