Kajero 127

La adoleskaj jaroj

Kiam Jesuo atingis siajn adoleskajn jarojn, li troviĝis esti la ĉefo kaj la sola subteno de granda familio. Post kelkaj jaroj post la morto de lia patro ĉiuj iliaj proprietaĵoj estis venditaj. Ju pli la tempo pasis, des pli li ekkonsciis pri sia antaŭekzisto; samtempe li pli plene konstatis, ke li ĉeestis sur la tero kaj en la karno por la intencita celo revelacii sian Paradizan Patron al la infanoj de la homoj.

Neniu juna adoleskanto, kiu iam vivis aŭ vivos sur tiu ĉi mondo aŭ iu ajn alia mondo, iam devis aŭ devos solvi pli gravajn problemojn aŭ malplekti pli malsimplajn malfacilaĵojn. Neniu junulo de Urantio devos travivi pli da afliktaj konfliktoj aŭ pli da penigaj situacioj, ol Jesuo mem eltenis dum tiuj streĉaj jaroj de dek kvin ĝis dudek.

Tiel gustuminte la efektivan sperton vivi tiujn ĉi adoleskajn jarojn sur mondo premita de malbono kaj turmentita de peko, la Filo de la Homo ekposedis la plenan konon pri la vivo-sperto de la junuloj en ĉiuj regnoj de Nebadono, kaj tiel por ĉiam li fariĝis la komprenema rifuĝejo por la afliktitaj kaj perpleksaj adoleskantoj de ĉiuj aĝoj kaj sur ĉiuj mondoj tra la tuta loka universo.

Malrapide sed certe kaj per efektiva sperto, tiu dia Filo gajnas la rajton fariĝi suvereno de sia universo, la nediskutebla kaj plejsupera reganto de ĉiuj kreitaj inteligentuloj sur ĉiuj mondoj de la loka universo, la komprenema rifuĝejo de la estaĵoj de ĉiuj aĝoj kaj de ĉiuj gradoj de personaj doto kaj sperto.

1. La deksesa jaro (10 p.K.)

La enkarniĝinta Filo trapasis bebaĝon kaj spertis senprobleman infanaĝon. Tiam li emerĝis el tiu aflikta kaj peniga transira stadio inter infanaĝo kaj juna vireco — li fariĝis la adoleska Jesuo.

Ĉi-jare li atingis sian plenan fizikan kreskon. Li estis vireca kaj afabla junulo. Li fariĝis pli kaj pli sobra kaj serioza, sed li estis afabla kaj simpatia. Lia rigardo estis milda sed esplora; lia rideto ĉiam estis alloga kaj trankviliga. Lia voĉo estis muzika sed aŭtoritata; lia saluto kora sed senafekta. Ĉiam, eĉ por la plej banalaj kontaktoj, ŝajnis esti evidenta la tuŝo de duobla naturo, la homa kaj la dia. Ĉiam li montris tiun ĉi kombinadon de simpatianta amiko kaj aŭtoritata instruisto. Kaj tiuj ĉi personecaj trajtoj frue komencis efektiviĝi, eĉ dum tiuj ĉi adoleskaj jaroj.

Tiu ĉi fizike forta kaj fortika junulo ankaŭ akiris la plenan kreskon de sia homa intelekto, ne la plenan sperton de la homa pensado sed la plenecon de kapablo por tia intelekta disvolviĝo. Li posedis sanan kaj bone proporcian korpon, akran kaj analitikan menson, afablan kaj simpatian emon, iom fluktuantan sed viglan temperamenton, kaj ĉio ĉi komencis formi fortan, frapan kaj allogan personecon.

Ju pli la tempo pasis, fariĝis des pli malfacile por lia patrino kaj liaj gefratoj kompreni lin; ili stumblis ĉe liaj diroj kaj misinterpretis liajn agojn. Ili ĉiuj estis nekapablaj kompreni la vivon de ilia plej aĝa frato, ĉar ilia patrino kredigis al ili, ke li estis destinita fariĝi la liberiganto de la juda popolo. Post kiam ili estis akcepts de Maria tiajn konfidencojn kiel familiajn sekretojn, imagu ilian konfuzon, kiam Jesuo senhezite neis ĉiujn tiajn ideojn kaj intencojn.

Ĉi-jare Simono komencis iri al la lernejo, kaj ili estis devigitaj vendi alian domon. Jakobo tiam prenis sur sin la instruadon de siaj tri fratinoj, el kiuj du estis sufiĉe maljunaj por serioze komenci studi. Tuj, kiam Rut kreskis, ŝi estis prizorgita de Miriam kaj Marta. Kutime la knabinoj de judaj familioj ricevis malmulte de edukado, sed Jesuo subtenis (kaj lia patrino konsentis), ke la knabinoj devu iri al la lernejo same kiel knaboj, kaj ĉar la sinagoga lernejo ne akceptis ilin, estis nenio farebla krom hejme instrui al ili.

Dum la tuta jaro Jesuo estis preskaŭ plene ligita al sia stablo. Feliĉe li havis multe da laboro; lia laboro estis tiel bona, ke li neniam estis senlabora, eĉ kiam la laboro mankis en la regiono. Foje li havis tiom multe por fari, ke Jakobo helpis lin.

Fino de tiu ĉi jaro li preskaŭ decidis, ke edukinte sian familion kaj vidinte ilin geedziĝintaj, li publike komencus sian laboron kiel instruisto de vero kaj revelacianto de la ĉiela Patro al la mondo. Li sciis, ke li ne fariĝos la atendata Juda Mesio, kaj li konkludis, ke estis preskaŭ senutile diskuti tiujn ĉi aferojn kun sia patrino; li decidis lasi ŝin prizorgi kiajn ajn ideojn, kiujn ŝi elektis, ĉar ĉio, kion li antaŭe diris, faris malmultan aŭ nenian impreson sur ŝi, kaj li memoris, ke lia patro neniam kapablis diri ion ajn, kio povus ŝanĝi ŝian opinion. De tiu jaro li parolis malpli kaj malpli kun sia patrino, aŭ aliaj personoj, pri tiuj ĉi problemoj. Estis tiel aparta lia misio, ke neniu vivanta sur la tero povis doni al li konsilojn por plenumi ĝin.

Li estis vera sed juna patro por la familio; li pasigis ĉiun eblan horon kun infanoj; kaj ili sincere amis lin. Lia patrino afiktiĝis vidante, ke li tiel penige laboris; ŝi malĝojis, ĉar tagon post tago li laboregis ĉe la ĉarpentista stablo por perlabori la familian vivon anstataŭ esti, kiel ili tiel kore planis, en Jerusalemo studanta kun la rabenoj. Kvankam multe pri ŝia filo Maria ne komprenis, ŝi ja amis lin, kaj ŝi plej aprezis la bonvolan manieron, per kiu li prenis sur sin la respondecon pri la hejmo.

2. La deksepa jaro (11 p.K.)

Ĉirkaŭ tiu tempo estis konsiderinda agitado, speciale en Jerusalemo kaj en Judeo, favore al ribelo kontraŭ la pago de impostoj al Romo. Tiam ekekzistis forta naciisma partio, kiu baldaŭ nomiĝis la Zelotoj. La Zelotoj, male al la fariseoj, ne volis atendi la alvenon de la Mesio. Ili proponis rapidigi la aferon per politika ribelo.

Grupo de organizantoj el Jerusalemo alvenis en Galileo, kaj faris bonan progreson, ĝis ili atingis Nazareton. Kiam ili venis vidi Jesuon, li atente aŭskultis ilin kaj faris multajn demandojn, sed rifuzis aliĝi al la partio. Li rifuzis plene malkaŝi siajn kialojn por ne aliĝi, kaj lia rifuzo kaŭzis la gardon de multaj el siaj samuloj en Nazareto.

Maria kiel eble plej strebis persvadi lin varbiĝi, sed ŝi ne povis konvinki lin. Ŝi iris ĝis sciigi al li, ke lia rifuzo subteni la naciisman kaŭzon laŭ ŝia ordono estis malobeo, malobservo de lia promeso farita okaze de ilia reveno el Jerusalemo, ke li submetiĝu al siaj gepatroj; sed responde al tiu aludo li nur metis bonkoran manon sur ŝian ŝultron, kaj rigardante ŝian vizaĝon, diris: “Mia patrino, kiel vi povas diri tion?” Kaj Maria retiris sian deklaron.

Unu el la onkloj de Jesuo, (Simono la frato de Maria) jam aliĝis al tiu ĉi grupo, poste fariĝante oficiro en la galilea divizio. Kaj dum pluraj jaroj, estis iom da malpaco inter Jesuo kaj lia onklo.

Sed perturboj komencis prepariĝi en Nazareto. La sinteno de Jesuo pri tiuj ĉi aferoj rezultigis dividon inter la judaj junuloj de la urbo. Ĉirkaŭ la duono aliĝis al la naciisma organizo, kaj la alia duono ekformis opozician grupon de pli moderaj patriotoj, esperante ke Jesuo prenu sur sin ĝian gvidadon. Ili estis konsternitaj, kiam li rifuzis la honoron proponitan al li, pretekstante kiel motivon siajn pezajn familiajn respondecojn, kiujn ĉiuj koncedis. Sed la situacio pli komplikiĝis kiam, baldaŭ, riĉa Judo, Izaako, monpruntisto al la nejudoj, proponis helpi al la familio de Jesuo, se li demetis siajn ilojn por preni sur sin la gvidadon de tiuj nazaretaj patriotoj.

Jesuo, tiam apenaŭ deksepjaraĝa, devis alfronti unu el la plej delikataj kaj malfacilaj situacioj de sia frua vivo. Patriotaj kaŭzoj, precipe kiam ili estas komplikitaj de eksterlandaj subpremantoj kolektantaj impostojn, estas ĉiam malfacila por spiritaj gvidantoj, kaj estis duoble tiel en tiu kazo, ĉar la juda religio estis implikita en tiu ĉi agitado kontraŭ Romo.

La pozicio de Jesuo fariĝis pli malfacile, ĉar lia patrino, lia onklo kaj eĉ lia pli juna frato Jakobo, ĉiuj instigis lin aliĝi al la naciisma kaŭzo. Ĉiuj pli bonaj judoj de Nazareto varbiĝis, kaj tiuj junaj viroj, kiuj ne antaŭe aliĝis al la movado, ĉiuj varbiĝus, tuj kiam Jesuo ŝanĝus sian opinion. Li havis nur unu saĝan konsilanton en tuta Nazareto, sian maljunan instruiston, la ĥazanon, kiu konsilis al li pri lia repliko al la komitato de civitanoj de Nazareto, kiam ili venus demandi al li lian respondon pri la publika alvoko. En la tuta juna vivo de Jesuo, estis la tute unua fojo, ke li konscie uzis publikan strategion. Ĝis tiam, li ĉiam uzis sinceran deklaron de la vero por klarigi la situacion, sed nun li ne povis deklari la plenan veron. Li ne povis sciigi, ke li estis pli ol homo; li ne povis malkaŝi sian ideon pri la misio, kiu atendis lian atingon de pli matura vireco. Malgraŭ tiuj ĉi limigoj lia religia fideleco kaj nacia lojaleco estis rekte defiitaj. Lia familio estis en maltrankvilo, liaj junaj amikoj dividitaj, kaj la tuta juda delegacio de la urbo en efervesko. Kaj pensi, ke li estis kulpa pri ĉio ĉi! Kaj kiel senkulpa li estis pri iu ajn intenco kaŭzi iajn ajn problemojn, des malpli tian tumulton.

Oni devis fari ion. Li devis deklari sian pozicion, kaj tion kuraĝe kaj diplomatie li faris kontentigante multajn, sed ne ĉiuj. Li konservis la dirojn de sia origina pledo, asertante ke lia unua devo estis al sia familio, ke vidviniĝinta patrino kaj ok gefratoj bezonis ion pli ol tio, kion mono povas aĉeti — la fizikajn necesaĵojn de la vivo — ke ili rajtis al la gardado kaj la gvidado de patro, kaj ke li ne povis kun klara konscienco liberigi sin de la devigo, kiun kruela akcidento trudis al li. Li komplimentis sian patrinon kaj la plej aĝan el siaj fratoj, ĉar ili volis liberigi lin, sed li ripetis, ke la lojaleco al mortinta patro malpermesis al li forlasi la familion, sendepende de kiom ajn da mono estus disponebla por ilia materia subteno, esprimante sian neforgeseblan deklaron, ke “mono ne povas ami”. Dum tiu ĉi parolado Jesuo faris plurajn vualitajn referencojn al “sia misio de vivo”, sed klarigis ke, sendepende de ĉu ĝi povus rilati aŭ ne kun la milita ideo, tio kaj ankaŭ multaj aliaj aferoj en lia vivo estis forlasitaj, por ke li povu kapabli fidele plenumi sian devon al sia familio. Ĉiu en Nazareto sciis, ke li estis bona patro por sia familio, kaj tio ĉi estis afero tiel proksima de la koro de ĉiu nobla judo, ke la pledo de Jesuo trovis aprezan respondon en la koroj de multaj el liaj aŭskultantoj; kaj kelkaj el tiuj, kiuj ne same opiniis, estis senarmigitaj de parolado fare de Jakobo kiu, kvankam ne antaŭe planita, estis tiam elparolita. Tiun saman tagon la ĥazano ekzercis Jakobon pri lia parolado, sed tio estis ilia sekreto.

Jakobo asertis, ke li certis, ke Jesuo helpus por liberigi sian popolon, se li (Jakobo) estus sufiĉe aĝa por preni sur sin la respondecon de la familio kaj tio, se ili nur konsentus permesi al Jesuo resti “kun ni, por esti nia patro kaj instruisto, tiam vi ne havos nur unu gvidanto de la familio de Jozefo, sed baldaŭ kvin lojalajn naciistojn, ĉar ĉu ne estas kvin knaboj, kiuj venos el la gvidado de nia frato-patro por servi nian nacion?” Kaj tiel la knabo alportis al sufiĉe feliĉa fino tre streĉan kaj minacan situacion.

La krizo por la momento estas finita, sed tiu ĉi eventoneniam estis forgesita en Nazareto. La agitado persistis; ne plu Jesuo estis en universala favoro; la divido de sento neniam estis plene venkita. Kaj tio ĉi, pliigita per aliaj kaj postaj okazaĵoj, estis unu el ĉefaj kialoj, kial li transloĝiĝis al Kapernaumo en la postaj jaroj. De nun persistis divido de sento koncerne la Filon de la Homo.

Jakobo diplomiĝis en la lernejo ĉi-jare, kaj komencis plentempe labori hejme en la ĉarpentista laborejo. Li fariĝis lerta laboristo kun iloj, kaj nun entreprenis la fabrikadon de jugoj kaj plugiloj, dum Jesuo komencis fari pli da doma finado kaj sperta meblofarado.

Ĉi-jare Jesuo multe progresis pri la organizado de sia menso. Iom post iom li kunigis siajn dian kaj homan naturojn, kaj li plenumis ĉiun tutan intelektan organizadon per la forto de siaj propraj decidoj kaj nur nur la helpo de sia enloĝanta Monitoro, ĝuste tia Monitoro kiel ĉiuj normaj mortemuloj sur ĉiuj mondoj post la sindonaco de Filo havas ese de siaj mensoj. Ĝis nun, nenio supernatura okazis en la kariero de tiu juna viro krom la vizito de mesaĝisto, sendita de lia plej aĝa frato Emanuelo, kiu iam aperis al li dum la nokto en Jerussalemo.

3. La dekoka jaro (12 p.K.)

Dum la kurso de tiu ĉi jaro la tuto de la familiaj proprietaĵoj, krom la hejmo kaj ĝardeno, estis vendita. La lasta peco de kapernauma proprietaĵo (krom parto de alia), jam hipotekita, estis vendita. La enspezoj estis uzitaj por la impostoj, por aĉeti kelkajn novajn ilojn por Jakobo, kaj por fari pagon al la malnova familia provizejo kaj riparejo proksime de la karavanejo, kiun Jesuo nun intencis reaĉeti, ĉar Jakobo estis sufiĉe maljuna por labori en la hejma laborejo kaj helpi al Maria hejme. Ĉar la financa premo estis nun tiel mildigita por la momento, Jesuo decidis konduki Jakobon al la Pasko. Ili iris al Jerusalemo unu tagon pli frue por esti solaj, kaj pasis tra Samario. Ili piediris, kaj Jesuo diris survoje al Jakobo pri la historiaj lokoj, same kiel ilia patro instruis al li dum simila vojaĝo antaŭ kvin jaroj.

Trapasante Samarion ili vidis multe da strangaj vidindaĵoj. Dum tiu ĉi vojaĝo ili parolis pri multe el siaj problemoj, personaj, familiaj kaj naciaj. Jakobo estis tre religia speco de knabo, kaj kvankam li ne plene samopiniis kun sia patrino rilate al la malmulto, kion li sciis pri la planoj koncernantaj la vivmision de Jesuo, li ja antaŭĝuis la tempon, kiam li kapablus preni sur sin la respondecon de la familio, por ke Jesuo povu komenci sian mision. Li tre aprezis, ke Jesuo konduku lin al la Pasko, kaj ili parolis pri la estonteco pli plene ol iam ajn antaŭe.

Jesuo multe pripensis, dum ili vojaĝis tra Samario, precipe en Bet-El, kaj kiam ili drinkis el la puto de Jakobo. Li kaj lia frato diskutis la tradiciojn de Abrahamo, Izaako kaj Jakobo. Li multe faris por prepari Jakobon pri tio, kion li vidos en Jerusalemo, tiel celante malpliigi la ŝokon, kiun li spertis dum sia unua vizito en la templo. Sed Jakobo ne estis tiel sentema al iuj el tiuj ĉi spektakloj. Li komentis pri la supraĵa kaj senkompata manieron, per kiu kelkaj el la pastroj plenumis siajn devojn, sed entute li tre ĝuis sian restadon en Jerusalemo.

Jesuo kondukis Jakobon al Betanio por la paska vespermanĝo. Simono estis entombigita kun siaj prapatroj, kaj Jesuo prezidis tiun ĉi hejmon kiel la ĉefo de la paska familio, kunportinte la paskan ŝafidon el la templo.

Post la paska vespermanĝo Maria sidiĝis por paroli kun Jakobo, dum Marta, Lazaro kaj Jesuo diskutis ĝis malfrue en la nokto. La sekvan tagon ili ĉeestis la templajn diservojn, kaj Jakobo estis akceptita en la komunumo de Izraelo. Tiun matenon, dum ili paŭzis sur la kresto de Oliveto por rigardi la templon, Jakobo ekkriis kun admiro, dum Jesuo fiksrigardis Jerusalemon en silento. Jakobo ne povis kompreni la sintenon de sia frato. Tiun nokton ili denove revenis al Betanio kaj revenus hejmen la sekvan tagon, sed Jakobo insistis por reveni viziti la templon klarigante, ke li deziris aŭskulti la instruistojn. Kaj kvankam tio estis vera, sekrete en sia koro li deziris aŭdi Jesuon partoprenante la diskutadojn, ĉar li aŭdis sian patrinon paroli pri tio. Tial ili iris al la templo kaj aŭskultis la diskutadojn, sed Jesuo faris neniun demandon. Ĉio ĉi ŝajnis tiel infaneca kaj sensignifa por tiu ĉi vekiĝanta menso de homo kaj Dio — li povis nur kompati ilin. Jakobo estis seniluziigita, ke Jesuo diris nenion. Al liaj demandoj Jesuo nur respondis, “Mia horo ankoraŭ ne venis.”

La sekvan tagon ili vojaĝis hejmen tra Jeriĥo kaj la jordana valo, kaj Jesuo survoje rakontis multajn aferojn, inkluzive de sia unua vojaĝo sur tiu ĉi vojo, kiam li estis dektrijaraĝa.

Reveninte al Nazareto Jesuo eklaboris en la malnova familia riparejo, kaj multe ĝuis povi renkonti tiel multe da homoj ĉiutage el ĉiuj partoj de la lando kaj ĉirkaŭaj distriktoj. Jesuo vere amis la homojn — simple ordinarajn homojn. Ĉiumonate li faris siajn pagojn al la laborejo, kaj kun la helpo de Jakobo, daŭre perlaboris por la la familio.

Plurfoje jare, kiam la vizitantoj ne ĉeestis por fari tion, Jesuo daŭre legis la ŝabatajn skribaĵojn en la sinagogo, kaj plurfoje proponis siajn komentojn pri la leciono, sed kutime li elektis la ekstraktojn, kiuj necesigis neniun komenton. Li estis lerta por aranĝi la ordon de legado de la diversaj ekstraktoj, por ke unu klarigu la alian. Li neniam malsukcesis, se la vetero ebligis tion, konduki siajn gefratojn promeni en la naturo tra la kamparo dum la ŝabataj posttagmezoj.

Ĉirkaŭ tiu tempo la ĥazano inaŭguris klubon de filozofa diskutado por junaj viroj, kiuj kunvenis ĉe la hejmoj de la malsamaj membroj kaj ofte ĉe sia propra hejmo, kaj Jesuo fariĝis elstara membro de tiu ĉi grupo. Tiu ĉi rimedo ebligis, ke li reakiru iom da loka prestiĝo, kiun li perdis dum la tempo de la freŝdataj naciismaj konfliktoj.

Lia socia vivo, kvankam limigita, ne estis tute neglektita. Li havis multajn varmkorajn amikojn kaj fidelajn admirantojn kaj inter la junaj viroj kaj inter la junaj virinoj de Nazareto.

En septembro, Elizabeta kaj Johano venis viziti la nazaretan familion. Johano, perdinte sian patron, intencis reiri al la judeaj montetoj por okupiĝi pri agrikulturo kaj bredado de ŝafoj, krom se Jesuo konsilus al li resti en Nazareto por fari ĉarpentadon aŭ iun ajn alian laboron. Ili ne sciis, ke la nazareta familio estis praktike senmona. Ju pli Maria kaj Elizabeta parolis pri siaj filoj, des pli ili konvinkiĝis, ke estus bone por la du junaj viroj kune labori kaj vidi unu la alian pli.

Jesuo kaj Johano longe diskutis; kaj ili priparolis kelkajn tre intimajn kaj personajn temojn. Kiam ili finis tiun ĉi viziton, ili decidis ne denove vidi unu la alian, ĝis ili renkontiĝos dum sia publika servado, post kiam “la ĉiela Patro vokos” ilin al sia laboro. Johano estis ege impresita de tio, kion li vidis en Nazareto, ke li devis reveni hejmen kaj labori por subteni sian patrinon. Li konvinkiĝis, ke li partoprenos en la vivo-misio de Jesuo, sed li komprenis, ke Jesuo zorgos dum multaj jaroj pri la edukado de sia familio; tiel li estis multe pli kontenta reveni hejmen kaj komenci zorgi pri ilia malgranda bieno kaj ministri al la bezonoj de sia patrino. Kaj neniam plu Johano kaj Jesuo renkontiĝis ĝis tiu tago ĉe la Jordano, kiam la Filo de la Homo prezentis sin por bapto.

Sabaton posttagmeze, la 3-an de Decembro de tiu jaro, la morto por la dua fojo trafis tiun ĉi nazaretan familion. Eta Amoso, ilia beba frato, mortis port malsano dum unu semajno kun forta febro. Trapasinte tiun tempon de malĝojo kun sia unuenaskita filo, Maria fine kaj plene agnoskis Jesuon kiel la vera ĉefo de la familio; kaj li vere estis valora ĉefo.

Dum kvar jaroj ilia vivnivelo konstante malkreskis; jaron post jaro ili sentis la pinĉon de kreskanta malriĉeco. Fino de tiu ĉi jaro ili alfrontis unu el la plej malfacilaj spertoj de ĉiuj siaj malfacilaj luktoj. Jakobo ankoraŭ ne komencis multe enspezi, kaj la elspezoj de entombigo aldone al ĉio ŝancelis ilin. Sed Jesuo nur diris al sia anksia kaj afliktita patrino: “Patrino-Maria, ĉagreno ne helpos al ni; ĉiuj ni faras kiel eble plej bone, kaj la rideto de patrino eĉ povus inspiri nin por pli bone fari. Tagon post tago ni estas plifortigitaj pri tiuj ĉi taskoj per nia espero pri pli bonaj estontaj tagoj.” Lia fortika kaj praktika optimismo estis vere kontaĝa; ĉiuj infanoj vivis en etoso de antaŭĝojo pri pli bonaj tempoj kaj pli bonaj aferoj. Kaj tiu ĉi esperplena kuraĝo potence kontribuis por la disvolviĝo de fortaj kaj noblaj karakteroj, malgraŭ la deprimeco de ilia malriĉeco.

Jesuo posedis la kapablon efike mobilizi ĉiujn siajn mensajn, animajn kaj korpajn povojn por la tuj plenumata tasko. Li povis koncentri sian profunde pensantan menson ĉe unu problemo, kiun li deziris solvi, kaj tio, lige kun lia nelacigebla pacienco, ebligis al li serene elteni la elprovojn de malfacila mortemula ekzisto — vivi kvazaŭ li “vidus tiun, kiu estas nevidebla.”

4. La deknaŭa jaro (13 p.K.)

De tiu tempo, Jesuo kaj Maria multe pli bone akordiĝis. Ŝi konsideris lin malpli kiel sian filon; li fariĝis por ŝi pli la patro de ŝiaj infanoj. La ĉiutagan vivon svarmis praktikaj kaj tujaj malfacilaĵoj. Malpli ofte ili parolis pri lia vivo-misio, ĉar, kun la paso de la tempo, ĉiuj iliaj pensoj estis kune dediĉitaj al la subteno kaj edukado de ilia familio de kvar knaboj kaj tri knabinoj.

Komence de tiu ĉi jaro Jesuo plene konvinkis sian patrinon akcepti liajn metodojn por la edukado de infanoj — la pozitiva ordono fari la bonon anstataŭ la malnova juda metodo malpermesi fari la malbonon. En lia hejmo kaj tra sia tuta kariero de publika instruado Jesuo senescepte uzis la pozitivan formon de admono. Ĉiam kaj ĉie li diris: “Vi faru tion ĉi — vi devus fari tion.” Neniam li uzis la negativan modon de instruado devenantan de la malnovaj tabuoj. Li detenis sin emfazi la malbonon malpermesante ĝin, dum li plialtigis la bonon ordonante ĝian plenumadon. La preĝotempo en tiu ĉi familio estis la okazo por diskuti pri io ajn kaj ĉio rilate al la bonfarto de la familio.

Jesuo komencis uzi saĝan disciplinon por siaj gefratojn je tiel frua aĝo, ke iom aŭ neniom da puno estis eĉ postulita por certigi ilian rapidan kaj tutkoran obeon. La sola escepto estis Jude, al kiu, je diversaj okazoj Jesuo taksis, ke necesis trudi punojn pro liaj malobeoj al la reguloj de la hejmo. Trifoje, kiam oni saĝe opiniis puni Jude pro memkonfesitaj kaj intencaj malobservoj de la familiaj reguloj de konduto, lia puno estis fiksita per la unuanima decido de la plej maljunaj infanoj, kaj ĝi estis aprobita de Jude mem antaŭ ol esti trudita.

Kvankam Jesuo estis plej metoda kaj sistema pri ĉio , kion li faris, estis ankaŭ pri ĉiuj liaj administraj decidoj refreŝiga elasteco de interpretado kaj individueco de adapto, kiuj grande impresis ĉiujn infanojn kun la spirito de justeco, kiu animis ilian fraton-patron. Li neniam arbitre disciplinis siajn gefratojn, kaj tia unuforma senpartieco kaj persona konsidero multe ŝatigis Jesuon de lia tuta familio.

Jakobo kaj Simono kreskis provante sekvi la planon de Jesuo pacigi siajn atakemajn kaj foje koleremajn ludokamaradojn per persvado kaj nerezisto, kaj ili sufiĉe sukcesis; sed Jozefo kaj Jude, konsentante pri tiuj ĉi instruoj hejme, hastis defendi sin, kiam ili estis atakitaj de siaj kamaradoj; precipe Jude kulpis pri malobservi la spiriton de tiuj ĉi instruoj. Sed nerezisto ne estis regulo de la familio. Neniu puno estis alligita al la malobservo de personaj instruoj.

Ĝenerale ĉiuj infanoj, precipe la knabinoj, konsultis Jesuon pri siaj infanaj problemoj, kaj konfidis sin al li, same kiel ili farus al amema patro.

Jakobo kreskis por fari bone ekvilibrita kaj egalanima junulo, sed li ne estis tiel inklina al spiriteco kiel Jesuo. Li estis multe pli bona studanto ol Jozefo kiu, kvankam fidela laboristo, estis ankoraŭ malpli inklina al spiriteco. Jozefo estis laboremulo, kaj ne atingis la intelektan nivelon de la aliaj infanoj. Simono estis bonintenca knabo, sed tro revema. Li estis malrapida por instaliĝi en la vivo kaj kaŭzis konsiderindan maltrankvilon al Jesuo kaj Maria. Sed li ĉiam estis bona kaj bonintenca knabo. Jude estis incitanto. Li havis la plej altajn idealojn, sed lia temperamento estis nestabila. Li havis la tuton kaj eĉ pli de la decidemo kaj la vigleco de sia patrino, sed mankis al li multe de ŝia senco de proporcio kaj diskreteco.

Mirjam estis bone ekvilibrita kaj prudenta filino kun akra aprezo pri noblaj kaj spiritaj aferoj. Marta malrapide pensis kaj agis, sed ŝi estis tre fidinda kaj efika infanino. La eta Rut estis la sunbrilo de la hejmo; kvankam parolante senpripense, ŝi havis tre sinceran koron. Ŝi preskaŭ adoris sian grandan fraton kaj patron. Sed ili ne trodorlotis ŝin. Ŝi estis bela infanino sed ne tiel plaĉa kiel Mirjam, kiu estis la belulino de la familio, se ne de la urbo.

Dum la tempo pasis, Jesuo faris multe por liberaligi kaj modifi la familiajn instruojn kaj praktikojn rilate al la observado de Sabato kaj multajn aliajn religiajn fazojn, kaj pri ĉiuj ĉi ŝanĝoj Maria donis koran konsenton. Tiam Jesuo fariĝis la nediskutebla ĉefo de la hejmo.

Tiun jaron Jude komencis iri al la lernejo, kaj Jesuo devis vendi sian harpon por pagi tiujn ĉi elspezojn. Tiel malaperis la lasta el siaj distraj plezuroj. Li multe ŝatis ludi harpon, kiam li estis mense kaj korpe laca, sed li konsolis sin per la penso, ke almenaŭ la harpo ne estos konfiskita de la impostisto.

5. Rebeka, la filino de Ezra

Kvankam Jesuo estis malriĉa, lia socia pozicio en Nazareto neniel estis difektita. Li estis unu el la plej elstaraj junaj viroj de la urbo kaj tre alte konsiderata de la plimulto de la junaj virinoj. Ĉar Jesuo estis tiel grandioza specimeno de fortika kaj intelekta vireco, kaj konsiderante lian reputacion kiel spiritan gvidanton, ne estis strange, ke Rebeka, la unuenaskita filino de Ezra, riĉa komercisto kaj negocisto de Nazareto, malkovris, ke ŝi malrapide enamiĝis al tiu ĉi filo de Jozefo. Ŝi unue konfidis sian korinklinon al Mirjam, fratino de Jesuo, kaj Mirjam siavice parolis pri ĉio ĉi kun sia patrino. Maria estis intense ekscitita. Ĉu ŝi baldaŭ perdos sian filon, nun fariĝintan la nemalhavebla ĉefo de la familio? Ĉu la problemoj neniam ĉesos? Kio poste povos okazi? Tiam ŝi paŭzis por konsideri, kian efikon la edziĝo kaŭzus rilate al la estonta kariero de Jesuo; ne ofte, sed almenaŭ foje ŝi memoris la fakton, ke Jesuo estis “infano de promeso”. Post kiam Mirjam kaj ŝi priparolis tiun ĉi aferon, ili decidis klopodi por ĉesigi tion, antaŭ ol Jesuo eksciu pri ĝi, irante rekte al Rebeka por prezenti al ŝi la tutan rakonton, kaj honeste diri al ŝi sian kredon, ke Jesuo estis filo de destino; ke li fariĝos granda religia gvidante, eble la Mesio.

Rebeka atente aŭskultis, ŝi estis ravita de la rakonto, kaj pli ol iam decidis kundividi la sorton de tiu viro elektita de ŝi kaj partopreni lian karieron de gvidado. Ŝi argumentis (al si), ke tia viro des pli bezonus fidela kaj efika edzino. Ŝi interpretis la klopodojn de Maria malpersvadi ŝin kiel naturan reagon al la timo perdi la ĉefon kaj solan subtenon de sia familio; sed sciante, ke ŝia patro aprobis ŝian allogon al la filo de la ĉarpentisto, ŝi prave kalkulis, ke li volonte provizis la familion per sufiĉa enspezo por plene kompensi la perdon de la enspezoj de Jesuo. Kiam ŝia patro akceptis tian planon, Rebeka denove parolis kun Maria kaj Mirjam, kaj kiam ŝi malsukcesis gajni ilian subtenon, ŝi kuraĝe iris al Jesuo. Tion ŝi faris kun la kunagado de sia patro, kiu invitis Jesuon en ilia domo okaze de la celebrado de la deksepa naskiĝtago de Rebeka.

Jesuo atente kaj simpatie aŭkultis la rakonton de tiuj ĉi aferoj, unue de la patro, poste de Rebeka mem. Li afable respondis, ke fakte neniu monsumo povus anstataŭi lian devon persone eduki la familion de sia patro, “plenumi la plej sakralan el ĉiuj homaj respondecoj — lojaleco al sia propra karno kaj sango”. La patro de Rebeka estis profunde kortuŝita de la vortoj de Jesuo pri la familia sindonemo kaj retiriĝis de la interparolado. Lia sola rimarko al Maria, sia edzino, estis: “Ni ne povas havi lin kiel filon, li estas tro nobla por ni.”

Tiam komenciĝis la okazoriĉa diskuto kun Rebeka. Ĝis nun en sia vivo, Jesuo malmulte distingis inter knaboj kaj knabinoj asociiĝante kun ili. Lia menso estis entute tro okupata de la urĝaj problemoj de praktikaj surteraj aferoj kaj la fascina kontemplado de lia eventuala kariero ”pri la aferoj de sia Patro” por iam serioze konsideri la konsumadon de persona amo en homa geedziĝo. Sed nun li estis fronte al alia el tiuj problemoj, kiun ĉiu averaĝa homa estaĵo devas alfronti kaj solvi. Fakte li estis “ĉiel elprovita, kiel vi mem estas.”

Atente aŭskultinte, li sincere dankis Rebeka-on pro ŝia esprimata admiro, aldonante: “Ĝi ĝajigos kaj kuraĝigos min ĉiujn tagojn de mia vivo.” Li klarigis, ke li ne libere povis esti en rilatoj kun iu ajn virino alie ol krom tiu kun simpla frateco kaj pura amikeco. Li sciigis, ke lia unua kaj plej grava devo estis la edukado de la familio de sia patro, ke li ne povis pripensi pri edziĝo, ĝis tio estis plenumita; kaj tiam li aldonis: “Se mi estas filo de destino, mi ne devas preni sur min dumvivajn devojn, ĝis la momenton mia destino manifestiĝos.”

Rebeka estis korŝirita. Ŝi rifuzis esti konsolita, kaj petegis sian patron forlasi Nazareton, ĝis li finfine konsentis transloĝiĝi en Seforo. Dum la sekvaj jaroj, al la multaj viroj kiuj petis ŝian manon por geedziĝo, ŝi havis nur unu respondon. Ŝi vivis nur por unu celo — atendi la horon kiam tiu, kiu estis por ŝi la plej grandioza viro kiu iam ajn vivis, komencos sian karieron kiel instruisto de la vivanta vero. Kaj ŝi devote sekvis lin tra liaj okazoriĉaj jaroj de publika laboro, ĉeestanta (nerimarkita de Jesuo) tiun tagon, kiam li rajdis triumfe en Jerusalemo; kaj ŝi staris “inter la aliaj virinoj” flanke de Maria tiun fatalan kaj tragikan posttagmezon, kiam la Filo de la Homo estis krucumita, por ŝi same kiel por nenombreblaj mondoj supre, “la tute aminda kaj la plej granda inter dek mil”.

6. Lia dudeka jaro (14 p.K.)

La rakonti pri la amo de Rebeka al Jesuo estis flustrita ĉirkaŭ Nazareto kaj poste ĝis Kapernaumo tiel, ke dum la sekvaj jaroj multaj virinoj amis Jesuon, kaj eĉ kiel viroj amis lin, li ne plu devis rifuzi la personan proponon de devoteco de alia bona virino. De tiu ĉi tempo la homa korinklino por Jesuo konsistis pli el la naturo de respektoplena kaj adora konsidero. Kaj viroj kaj virinoj amis lin devotece pro tio, kio li estis, kaj kun neniu ajn nuanco de memkontento aŭ deziro de korinklina posedo. Sed dum multaj jaroj, kiam ajn la rakonto pri la homa personeco de Jesuo estis raportita, la devoteco de Rebeka estis rakontita.

Mirjam, bone sciante pri la amafero de Rebeka, kaj sciante kiel ŝia frato forlasis eĉ la amon de bela junulino (ne bone komprenante la faktoron de lia estonta kariero de destino), komencis idealigi Jesuon kaj ami lin per kortuŝanta kaj profunda korinklino kiel patron kaj kiel fraton.

Kvankam ili apenaŭ povis permesi tion al si, Jesuo havis strangan deziron iri al Jerusalemo por la Pasko. Lia patrino, sciante pri lia freŝdata sperton kun Rebeka, saĝe instigis lin fari la vojaĝon. Li ne rimarkeble konsciis pri tio, sed kion li plej volis estis okazo paroli kun Lazaro kaj viziti Marta-on kaj Maria-on. Krom lian propran familion li amis tiujn ĉi tri pli ol ĉio.

Farante tiun ĉi vojaĝon al Jerusalemo, li iris tra Megido, Antipatrido kaj Lida, parte uzante la saman vojon uzita, kiam li revenis al Nazareto el Egiptio. Li pasigis kvar tagojn por iri al la Pasko, kaj multe pensis pri la pasintaj okazaĵoj, kiuj okazis en kaj ĉirkaŭ Megido, la internacia batalkampo de Palestino.

Jesuo trairis Jerusalemon, paŭzinte nur por rigardi la templon kaj la ariĝantajn svarmojn de vizitantoj. Li havis strangan kaj kreskantan abomenon al tiu ĉi templo, konstruita de Herodo kun ĝiaj politike elektitaj pastroj. Li pli ol ĉio deziris vidi Lazaron, Marta-on kaj Maria-on. Lazaro estis samaĝa kiel Jesuo, kaj nun estro de la domo; je la tempo de tiu ĉi vizito ankaŭ la patrino de Lazaro estis entombigita. Marta estis iom pli ol unu jaron pli aĝa ol Jesuo, kaj Maria estis du jarojn pli juna. Kaj Jesuo estis la idoligita idealo de ĉiuj tri.

Dum tiu ĉi vizito okazis unu el tiuj periodaj eksplodoj de ribelo kontraŭ la tradicio — la esprimo de indigno pri tiuj ceremoniaj praktikoj, kiujn Jesuo opiniis misrepresentantaj de lia ĉiela Patro. Ne sciante, ke Jesuo venos, Lazaro aranĝis por celebri la Paskon kun amikoj en najbara vilaĝo laŭ la vojo al Jeriĥo. Jesuo tiam proponis, ke ili celebru la festenon kie ili estis, en la domo de Lazaro. “Sed,” diris Lazaro, “ni ne havas paskan ŝafidon.” Kaj tiam Jesuo komencis longan kaj konvinkan paroladon pri la fakto, ke la Patro en la ĉielo ne vere okupiĝis pri tiaj infanecaj kaj sensignifaj ritoj. Post solena kaj fervora preĝo ili stariĝis, kaj Jesuo diris: “Lasu la infanecajn kaj mallumajn mensojn de mia popolo servi sian Dion, kiel Moseo ordonis; estas pli bone, ke ili faru tiel, sed lasu nin, kiuj vivis la lumon de vero, ne plu proksimiĝi nian Patron per la mallumo de la morto. Estu ni liberaj sciante la veron pri la eterna amo de nia Patro.”

Tiun vesperon ĉirkaŭ la krepusko tiuj ĉi kvar sidiĝis kaj partoprenis en la unua Paska festeno, kiu iam ajn estis celebrita de piaj judoj sen la paska ŝafido. La maco kaj la vino estis pretaj por tiu ĉi Pasko, kaj tiujn ĉi emblemojn, kiujn Jesuo nomis “la pano de vivo” kaj “la akvo de vivo”, li servis al siaj kompanoj, kaj ili manĝis konforme al la ĵus donitaj instruoj. Estis ilia kutimo okupiĝi pri tiu ĉi sakramenta rito, kiam ajn li faris postajn vizitojn en Betanio. Reveninte hejmen, li diris ĉion ĉi al sia patrino. Ŝi unue estis ŝokita, sed iom post iom ekkomprenis lian vidpunkton; tamen ŝi estis tre trankviligita, kiam Jesuo certigis al ŝi, ke li ne intencis enkonduki tiun ĉi novan ideon pri la Pasko en sia familio. Hejme, kun la infanoj, jaron post jaro, li daŭre manĝis la Paskon “laŭ la leĝo de Moseo”.

Estis dum tiu jaro, ke Maria havis longan diskuton kun Jesuo pri geedziĝo. Ŝi sincere demandis, ĉu li edziĝus, se li estus libera de siaj familiaj respondecoj. Jesuo klarigis al ŝi, ke ĉar la tuja devoj malpermesis al li edziĝi, li malmulte pensis pri tiu temo. Li esprimiĝis kiel dubante, ke li iam ajn edziĝos; li diris, ke ĉiuj ĉi aferoj devis atendi “mian horon”, la tempon kiam “la laboro de mia Patro komenciĝu.” Jam decidinte en sia menso, ke li ne fariĝos patro de infanoj en la karno, li tre malmulte pensis pri la temo de homa geedziĝo.

Ĉi-jare li denove komencis la taskon plie kunfandi siajn morteman kaj dian naturojn en simplan kaj efikan homan individuecon. Kaj li daŭre kreskis laŭ morala statuso kaj spirita kompreno.

Kvankam ĉiuj iliaj nazaretaj proprietaĵoj (krom ilia domo) estis venditaj, ĉi-jare ili ricevis iom da financa helpo el la vendo de parto de proprietaĵo en Kapernaumo. Tio ĉi estis la lasta el ĉiuj posedaĵoj de Jozefo. Tiu ĉi traktado de nemoveblaĵo estis farita en Kapernaŭmo kun ŝipkonstruisto nomata Zebedeo.

Jozefo diplomiĝis en la sinagoga lernejo ĉi-jare, kaj preparis sin por komenci labori ĉe la malgranda stablo en la hejma ĉarpentistejo. Kvankam la posedaĵoj de ilia patro estis elĉerpita, estis perspektivoj, ke ili povu sukcese batali kontraŭ malriĉeco, ĉar tri el ili tiam regule laboris.

Jesuo rapide fariĝas viro, ne nur juna viro sed plenkreskulo. Li bone lernis preni respondecon sur sin. Li scias, kiel persisti antaŭ seniluziiĝo. Li brave eltenis, kiam liaj planoj estas malhelpitaj kaj liaj celoj portempe venkitaj. Li lernis kiel esti senpartia kaj justa eĉ fronte al maljusteco. Li lernas nun kiel alĝustigi siajn idealojn pri spirita vivado al la praktikaj postuloj de la surtera ekzisto. Li lernas kiel plani por plenumi superan kaj malproksiman celon de idealismo, dum li serioze penas por efektivigi pli proksiman kaj tujan celon de neceso. Li konstante akiras la arton pri alĝustigi siajn aspirojn al la ordinaraj postuloj de la homa kondiĉo. Li preskaŭ komplete majstris la teknikon pri uzi la energion de la spirita impulso por funkciigi la mekanismon de materia plenumado. Li malrapide lernas kiel vivi la ĉielan vivon, dum li daŭrigas sian surteran ekziston. Pli kaj pli li dependas de la plejlasta gvidado de sia ĉiela Patro, dum li prenas sur sin la patran rolon gvidi kaj direkti la infanojn de sia surtera familio. Li spertiĝas pri la lerta luktado al la venko el la makzeloj mem de malsukceso; li lernas kiel transformi tempajn malfacilaĵojn al eternaj triumfoj.

Kaj tiel, dum la jaroj pasas, tiu ĉi juna viro de Nazareto daŭre spertas la vivon, kiel ĝi estas vivata en la mortemula karno sur la mondoj de tempo kaj spaco. Li vivas plenan, reprezentan kaj kompletan vivon sur Urantio. Li forlasis tiun ĉi mondon matura pri la sperto, kiun liaj kreitaĵoj trapasas dum la mallongaj kaj penplenaj jaroj de ilia unua vivo, la vivo en la karno. Kaj tiu ĉi tuta homa sperto estas eterna posedo de la Universa Suvereno. Li estas nia komprenema frato, simpatia amiko, sperta suvereno kaj mizerikorda patro.

Kiel infano li akumulis vastan aron de scioj; kiel junulo li ordigis, klasifikis kaj korelaciis tiujn ĉi informojn; kaj nun kiel viro de la regno li komencas organizi tiujn ĉi mensajn posedaĵojn preparantajn por uzi ilin en siaj postaj instruado, ministrado kaj servado nome de siaj samulaj mortemuloj sur tiu ĉi mondo kaj sur ĉiuj aliaj loĝataj sferoj tra la tuta universo de Nebadono.

Naskiĝinte en la mondo kiel bebo de la regno, li vivis sian infanan vivon kaj trapasis la sinsekvajn stadiojn de junuleco kaj juna vireco; li nun staras ĉe la sojlo de plena vireco, riĉa je la sperto pri homa vivado, kompleta per la kompreno de la homa naturo, kaj plena je simpatio por la fraĝilecoj de la homa naturo. Li fariĝas spertulo pri la dia arto revelacii sian Paradizan Patron al mortemaj kreitaĵoj de ĉiuj epokoj kaj stadioj.

Kaj nun kiel plene kreskiĝinta viro — plenkreskulo de la regno — li preparis sin por daŭrigi sian plejsuperan mision revelacii Dion al la homoj kaj konduki la homojn al Dio.