Kajero 126
Inter ĉiuj spertoj de la surtera vivo de Jesuo, la dekkvara kaj dekkvina jaroj estis la plej decidaj. Tiuj ĉi du jaroj, ekde kiam li konsciiĝis pri sia dieco kaj destino, kaj antaŭ ol li plejparte sukcesis komuniki kun sia interna Ĝustiganto, estis la plej penigaj de sia eventoplena vivo sur Urantio. Estas tiu ĉi periodo, kiun oni devas nomi la granda testo, la vera tento. Neniu homa junulo, trapasanta la fruajn konfuzojn kaj alĝustigojn al la problemoj de adoleskeco, iam ajn spertis pli decidan teston ol tiu, kiun trapasis Jesuo dum sia transiro de infanaĝo ĝis juna vireco.
Tiu ĉi grava periodo en la disvolviĝo de la juneco de Jesuo komenciĝis per la konkludo de la vizito al Jerusalemo kaj per lia reveno al Nazareto. Unue, Maria estis feliĉa pri la penso, ke ŝi retrovis sian knabon, ke Jesuo rehejmiĝis por esti obeema filo — kvankam neniam li estis io ajn alia — kaj ke li de nun estos pli respondema al ŝiaj planoj por sia estonta vivo. Sed ŝi ne longe banis sin en tiu ĉi sunbrilo de patrina iluzio kaj nekonscia familia fiero; tre baldaŭ ŝi estos plej komplete seniluziiĝinta. Pli kaj pli la knabo estis en kompanio de sia patro; malpli kaj malpli li venis al ŝi pri siaj problemoj, dum pli kaj pli ambaŭ malsukcesis kompreni lian oftan alternadon inter la aferoj de tiu ĉi mondo kaj la kontemplado de lia rilato al la aferojn de lia Patro. Sincere, ili ne komprenis lin, sed ili ja vere amis lin.
Ju pli li maljuniĝis, des pli la kompato kaj la amo de Jesuo al la juda popolo profundiĝis, sed dum pasis jaroj, disvolviĝis en lia menso kreskanta rektanima indigno kontraŭ la ĉeesto de la politike nomumitaj pastroj en la templo de lia Patro. Jesuo havis grandan respekton al la sinceraj fariseoj kaj la honestaj skribistoj, sed li tenis en granda malestimo la malsincerajn fariseojn kaj mallojalajn teologojn; li rigardis kun malestimo ĉiujn tiujn religiajn gvidantoj, kiuj ne estis sinceraj. Kiam li ekzamenis la gvidadon de Izraelo, li foje estis tentita favore konsideri la eblon fariĝi la Mesio de la juda atendo, sed li neniam cedis al tia tento.
La rakonto pri liaj heroaĵoj inter la saĝuloj de la templo en Jerusalemo estis kontentiga por tuta Nazareto, precipe por liaj iamaj instruistoj en la sinagoga lernejo. Dum iom da tempo lia laŭdo estis sur ĉies lipoj. La tuta vilaĝo rakontis lian infanaĝan saĝecon kaj lian laŭdindan konduton, kaj antaŭdiris, ke li estis destinata fariĝi granda gvidanto en Izraelo; finfine, vere granda instruisto venos el Nazareto de Galileo. Kaj ili ĉiuj antaŭĝuis la tempon, kiam li atingos lian dekkvinan jaron, tiel ke li rajtos legi la Skribaĵojn en la sinagogo la sabatan tagon.
Jen la kalendara jaro de lia dekkvara datreveno. Li fariĝis bona jugofaristo kaj bone prilaboris kaj tolon kaj ledon. Li rapide ankaŭ fariĝis lerta ĉarpentisto kaj meblisto. Tiun ĉi someron li ofte promenis ĝis la supro de la monteto nordokcidente de Nazareto por preĝi kaj mediti. Li iom post iom fariĝis pli memkonscia pri la naturo de sia sindonaco sur la tero.
Tiu ĉi monteto, antaŭ iom pli ol cent jaroj, estis la “altaĵo de Baalo”, kaj nun ĝi estis la loko de la tombo de Simeono, fama sankta viro de Izraelo. De la supro de tiu ĉi monteto de Simeono, Jesuo elrigardis Nazareton kaj la ĉirkaŭaj teroj. Li rigardis Megidon kaj memoris la rakonton de la egipta armeo gajnanta sian unuan grandan venkon en Azio; kaj kiel, poste, alia tia armeo venkis la judean reĝon Joŝija. Ne malproksime de tie, li povis vidi Taanaĥ, kie Debora kaj Barako venkis Siseran. Malproksime li povis ekvidi la montetojn de Dotan, kie oni instruis al li pri la fratoj de Jozefo, kiu vendis lin kiel sklavon en Egiptio. Poste li direktis sian rigardon al Ebal kaj Gerizim, kaj rakontis al si la tradiciojn pri Abrahamo, Jakobo kaj Abimeleĥ. Kaj tiel li memoris kaj turnis en sia menso la historiajn kaj tradiciajn eventojn de la popolo de sia patro Jozefo.
Li plu daŭrigis siajn superajn kursojn de legado sub la gvidado de la sinagogaj instruistoj, kaj li ankaŭ daŭrigis la hejman edukadon de siaj gefratoj, dum ili atingis la taŭgajn aĝojn.
Frue tiun ĉi jaron Jozefo aranĝis ŝpari la enspezon de siaj proprietaĵoj en Nazareto kaj Kapernaumo por pagi la longan kurson de studado de Jesuo en Jerusalemo, ĉar oni jam planis, ke li iru al Jerusalemo en Aŭgusto de la sekva jaro, kiam li estos dekkvinjaraĝa.
Komence de tiu ĉi jaro kaj Jozefo kaj Maria sentis oftajn dubojn pri la destino de sia unuenaskita filo. Li ja estis brila kaj aminda knabo, sed li estis tiel malfacile komprenebla kaj sondebla, kaj plue nenio eksterordinara aŭ mirakla iam okazis. Dekojn da fojoj lia fiera patrino restis en senspira antaŭgojo, esperante vidi sian filon fari ion superhoma aŭ mirakla, sed ĉiam ŝiaj esperoj rompiĝis en kruela seniluziiĝo. Kaj ĉio ĉi estis malkuraĝiga, eĉ demoraliza. La piaj homoj de tiu tempo vere kredis, ke profetoj kaj viroj de promeso ĉiam elmontris sian alvokiĝon kaj estigis sian dian aŭtoritaton plenumante miraklojn kaj mirindaĵojn. Sed Jesuo faris nenion tian; tial la konfuzo de siaj gepatroj senĉese pliiĝis, kiam ili konsideris lian estontecon.
La plibonigita ekonomia stato de la nazareta familio multmaniere reflektiĝis en la hejmo, kaj precipe per la kreskanta nombro de glataj blankaj tabuloj, kiuj estis uzataj kiel skribtabeloj, la skribado farita per lignokarbo. Jesuo ankaŭ rajtis rekomenco siajn muzikajn lecionojn. Li tre ŝatis ludi harpon.
Dum la tuta jaro oni vere povas esti, ke Jesuo “kreskis en la homa kaj dia favoro.” La perspektivoj de la familio ŝajnis bonaj; la estonteco estis brila.
Ĉio iris bone ĝis tiu fatala tago, la mardon 25-an de Septembro, kiam sefora kuriero alportis al la nazareta hejmo la tragikan novaĵon, ke Jozefo estis grave vundinta de la falo de gruo laborante ĉe la loĝejo de la guberniestro. La mesaĝisto unue haltis ĉe la laborejo survoje al la hejmo de Jozefo, informante Jesuon pri la akcidento de lia patro, kaj ili kune iris al la domo por sciigi la malĝojan novaĵon al Maria. Jesuo deziris tuj iri al sia patro, sed Maria aŭdis nenion, krom ke ŝi devas rapide iri al sia edzo. Ŝi ordonis, ke Jakobo akompanu ŝin al Seforo, dum Jesuo restu hejme kun la pli junaj infanoj ĝis ŝia reveno, ĉar ŝi ne sciis, kiom grave Jozefo estis vundita. Sed Jozefo mortis pro siaj vundoj, antaŭ ol Maria alvenis. Ili revenigis lin al Nazareto, kaj la sekvan tagon li estis entombigita kun siaj prapatroj.
Ĝuste kiam la perspektivoj estis bonaj kaj la estonteco aspektis brila, ŝajne kruela mano frapis la ĉefon de tiu ĉi nazareta familio, la aferoj de tiu ĉi hejmo rompiĝis, kaj ĉiu plano por Jesuo kaj lia venonta edukado estis detruita. Tiu ĉi knabo de ĉarpentisto, nun apenaŭ dekkvarjaraĝa, ekkonsciis konstatante, ke li ne nur devis plenumi la mision de sia ĉiela Patro por revelacii la dian naturon sur la tero kaj en la karno, sed ke tiu ĉi juna homa naturo ankaŭ devis preni sur sin la respondecon zorgi pri sia vidviniĝinta patrino kaj siaj sep gefratoj — kaj alian naskiĝontan. Tiu ĉi knabo de Nazareto nun fariĝis la sola subteno kaj helpo de tiu ĉi tiel subita afliktita familio. Tiel estis permesitaj tiuj okazaĵoj de la natura ordo de eventoj sur Urantio, kiuj devigis tiun ĉi junan viron de la destino tiel frue preni sur sin tiujn ĉi pezajn sed tre edukajn kaj disciplinajn respondecojn fariĝante la ĉefo de homa familio, fariĝante la patro de siaj propraj gefratoj, subtenante kaj protektante sian patrinon, funkciante kiel gardisto de la hejmo de sia patro, la sola hejmo, kiun li konos sur tiu ĉi mondo.
Jesuo gaje akceptis la respondecojn tiel subite trudataj al li, kaj li fidele portis ilin ĝis la fino. Almenaŭ unu grava problemo kaj atendita malfacilaĵo en lia vivo estis tragike solvita — oni ne plu atendis, ke li iru al Jerusalemo por studi kun la rabenoj. Restis ĉiam vere, ke Jesuo “estis nenies disciplo”. Li ĉiam volis lerni eĉ el la plej humila el malgrandaj infanoj, sed li neniam ricevis aŭtoritaton por instrui la veron el homaj fontoj.
Li ankoraŭ sciis nenion pri la apero de Gabrielo al sia patrino antaŭ sia naskiĝo; li nur eksciis tion de Johano dum la tago de sia bapto, komence de sia publika ministrado.
Dum la jaroj pasis, tiu ĉi juna ĉarpentisto de Nazareto pli kaj pli mezuris ĉiun institucion de la socio kaj ĉiun uzadon de la religio per nevaria testo: Kion ĝi faras por la homa animo? Ĉu ĝi kondukas Dion al la homo? Ĉu ĝi kondukas la homon al Dio? Dum tiu ĉi junulo ne tute neglektis la distrajn kaj sociajn aspektojn de la vivo, pli kaj pli li dediĉis sian tempon kaj siajn energiojn al nur du celoj: zorgi pri sia familio kaj prepari sin por plenumi la ĉielan volon de sia Patro sur la tero.
Ĉi-jare fariĝis la kutimo, ke la najbaroj venu dum la vintraj vesperoj por aŭdi Jesuon ludi la harpon, aŭskulti liajn rakontojn (ĉar la junulo estis majstra rakontanto) kaj aŭdi lin legi el la grekaj skribaĵoj.
La ekonomiaj aferoj de la familio daŭre sufiĉe bone glate funkciis, ĉar estis sufiĉa sumo de mono disponebla je la morto de Jozefo. Jesuo frue elmontris la posedon de akra komerca klarvido kaj financa sagaco. Li estis liberala sed malluksa, ŝparema sed malavara. Li pruvis, ke li estis saĝa kaj efika administranto de la posedaĵoj de sia patro.
Sed malgraŭ ĉio, kion Jesuo kaj la nazaretaj najbaroj povis fari por gajigi la hejmon, Maria, kaj eĉ la infanoj, estis kovritaj de malĝojo. Jozefo forpasis. Jozefo estis neordinara edzo kaj patro, kaj ĉiuj sopiris lin. Kaj tio ŝajnis des pli tragika al ili pensi, ke li mortis, antaŭ ol ili povis paroli al li aŭ aŭdi lian adiaŭan benon.
Meze de tiu ĉi dekkvina jaro — kaj ni kalkulas laŭ la kalendaro de la dudeka jarcento, ne laŭ la juda jaro — Jesuo firme tenis la administradon de sia familio. Antaŭ la fino de tiu jaro, iliaj ŝparaĵoj preskaŭ malaperis, kaj ili troviĝis fronte al la neceso vendi unu el la nazaretaj domoj, kiujn Jozefo kaj lia najbaro Jakobo kune posedis.
Merkredon vespere, la 17-an de Aprilo, naskiĝis Rut, la bebo de la familio kaj, laŭ sia kapablo Jesuo strebis anstataŭi sian patron konsolante kaj zorgante pri sia patrino dum tiu ĉi peniga kaj aparte malĝoja aflikto. Dum preskaŭ dudeko da jaroj (ĝis li komencis lian publikan ministradon) neniu patro povis ami kaj eduki sian filinon pli ameme kaj fidele, ol Jesuo zorgis pri la eta Rut. Kaj li estis same bona patro por la aliaj membroj de sia familio.
Dum tiu ĉi jaro Jesuo unue formulis la preĝon, kiun li poste instruis al siaj apostoloj, kaj kiun multaj konas kiel “Patro Nia”. Iasence ĝi estis evoluo de la familia kulto; ili havis multajn formojn de laŭdoj kaj plurajn formalajn preĝojn. Post la morto de sia patro Jesuo provis instrui al la unuenaskitaj infanoj individue esprimiĝi per preĝoj — same kiel li tiel ĝuis fari — sed ili ne povis kompreni lian penson kaj nevarie revenis al siaj formoj de parkerigitaj preĝoj. Estis tiu ĉi klopodi stimuli siajn unuenaskitajn gefratojn por diri individualajn preĝojn, ke Jesuo penis gvidi ilin per sugestiitaj frazoj, kaj baldaŭ, sen intenco de li, disvolviĝis ĉe ĉiuj ili la uzadon de formo de preĝo, kiu estis plejparte konstruita el tiuj ĉi sugestiitaj linioj, kiujn Jesuo instruis al ili.
Fine, Jesuo rezignis la ideon, ke ĉiu familia membro formulu spontanajn preĝojn, kaj iun vesperon en Oktobro li sidiĝis ĉe la malgranda dika lamposur la malalta tablo el ŝtono kaj, sur peco de glata cedra tabulo ĉirkaŭ kvardek kvin centimetroj, per peco de karbo li skribis la preĝon, kiu de nun fariĝis la norma familia petskribo.
Tiun jaron Jesuo multe maltrankviliĝis pro konfuzaj pensoj. La familiaj respondecoj tute efike forigis ĉiujn pensojn pri tuj plenumi iun ajn planon por respondi al la vizito al Jerusalemo indikanta lin “zorgi pri la aferoj de sia Patro”. Jesuo prave rezonis, ke zorgi pri la familio de sia surtera patro devis super ĉiujn aliajn devojn; ke la subteno de sia familio devis fariĝi lia unua devo.
Dum tiu ĉi jaro Jesuo trovis ekstrakton en la tiel nomata Libro de Ĥanoĥo, kiu instigis lin adopti poste la terminon “Filo de la Homo” kiel nomo por lia sindonaca misio sur Urantio. Li ĝisfunde konsideris la ideon pri la Juda Mesio, kaj estis firme konvinkita, ke li ne estos tiu Mesio. Li deziris helpi la popolon de sia patro, sed li neniam antaŭvidis konduki la judajn armeojn por renversi la fremdan dominadon de Palestino. Li sciis, ke li neniam sidiĝos sur la trono de Davido en Jerusalemo. Nek li kredis, ke lia misio estis tiu de spirita liberiganto aŭ morala instruisto nur por la juda popolo. Neniel do povis lia viva misio esti la plenumado de la intensaj deziroj kaj supozataj mesiaj profetaĵoj de la hebreaj skribaĵoj; almenaŭ ne kiel la judoj komprenis tiujn ĉi antaŭdirojn de la profetoj. Same li estis certa, ke li neniam aperos kiel la Filo de la Homo priskribita de la profeto Danielo.
Sed kiam la tempo venis por li antaŭeniri kiel monda instruisto, kiu estus lia nomo? Kian aserton li prezentus pri sia misio? Per kiu nomo li estus nomaita de la homoj, kiuj fariĝus kredantoj al liaj instruoj?
Dum li returnis ĉiujn ĉi problemojn en sia menso, li trovis en la sinagoga biblioteko de Nazareto inter la apokalipsaj libroj, kiujn li tiam studis, tiun manuskripton nomatan “la Libro de Ĥanoĥo”; kaj kvankam li estis certa, ke ĝi ne estis skribita de la antikva Ĥanoĥo, ĝi montriĝis tre interesinda al li, kaj li legis kaj relegis ĝin multfoje. Estis ekstrakto, kiu aparte impresis lin, ekstrakto en kiu tiu ĉi termino “Filo de Homo” aperis. La verkisto de tiu ĉi tiel nomata Libro de Ĥanoĥo plu parolis pri tiu ĉi Filo de la Homo, priskribante la laboron, kiun li plenumos sur la tero, kaj klarigante, ke tiu ĉi Filo de la Homo, antaŭ ol malsupreniri sur tiun ĉi teron por alporti la saviĝon al la homaro, antaŭe trairis la kortojn de la ĉiela gloro kun sia Patro, la Patro de ĉiuj, kaj ke li forlasis ĉiun ĉi tutan grandiozon kaj gloron por malsupreniri sur la teron kaj proklami la saviĝon al la povraj mortemuloj. Kiam Jesuo legis tiujn ĉi ekstraktojn (bone komprenante, ke multe da orienta mistikismo, kiuj antaŭe miksiĝis kun tiuj ĉi instruoj, estis eraraj), li repondis en sia koro, kaj agnoskis en sia menso, ke el ĉiuj mesiaj antaŭdiroj de la hebreaj skribaĵoj kaj el ĉiuj teorioj pri la juda liberiganto, nenio tiel proksimiĝis al la vero, kiel tiu rakonto kaŝita en tiu ĉi nur parte akreditita Libro de Ĥanoĥo; kaj li tiam kaj tie decidis adopti kiel sian inaŭguran titolon “La Filo de la Homo.” Kaj tion li faris, kiam li poste komencis sian publikan laboron. Jesuo havis seneraran kapablon agnoski la veron, kaj la veron li neniam hezitis akcepti, sendepende de kie ĝi ŝajnis emani.
Tiam li plene ĝisfunde aranĝis multajn aferojn pri sia venonta laboro por la mondo, sed li nenion diris pri tiuj ĉi aferoj al sia patrino, kiu ankoraŭ firme tenis al la ideo, ke li estis la Juda Mesio.
La grava konfuzo de la junaj tagoj de Jesuo tiam subite okazis. Iom aranĝinte pri la naturo de sia misio sur la tero, “zorgi pri la aferoj de sia Patro”, — montri la ameman naturon de sia Patro al la tuta homaro — li komencis denove pripensi la multajn asertojn en la Skribaĵoj rilate la venon de nacia liberiganto, juda instruisto aŭ reĝo. Al kiu evento tiuj ĉi profetaĵoj referencis? Ĉu li ne estis judo? Aŭ ĉu li ja estis? Ĉu li estis aŭ ne el la domo de Davido? Lia patrino jese deklaris; lia patro decidis, ke ne. Sed ĉu la profetoj konfuziĝis pri la naturo kaj misio de la Mesio?
Post ĉio, ĉu estis eble, ke lia patrino pravis? Plejparte de la kazoj, kiam diferencoj de opinio antaŭe aperis, ŝi pravis. Se li estis nova instruisto, kaj ne la Mesio, kiel do li rekonus la Judan Mesion, se tiu aperus en Jerusalemo dum la tempo de sia surtera misio; kaj plie, kia devus esti lia rilato kun tiu ĉi Juda Mesio? Kaj kia devus esti lia rilato, post la komenco de lia viva misio, al lia familio? Al la judaj ŝtato kaj religio? Al la Romia Imperio? Al la nejudoj kaj iliaj religioj? Ĉiun el tiuj ĉi gravaj problemoj tiu juna galileano returnis en sia menso, kaj serioze pripensis, dum li plu laboris ĉe la ĉarpentista stablo, penante vivtenante sin, sian patrinon kaj ok aliaj malsataj buŝoj.
Antaŭ la fino de tiu ĉi jaro Maria vidis la familiajn financojn malpliiĝi. Ŝi konfidis la vendon de kolomboj al Jakobo. Iom poste ili aĉetis duan bovinon, kaj helpe de Mirjam ili komencis vendi lakton al siaj nazaretaj najbaroj.
Liaj profundaj periodoj de meditado, liaj oftaj vojaĝoj al la monteto por preĝi, kaj la multaj strangaj ideoj, kiujn Jesuo esprimis de tempo al tempo, plene alarmis lian patrinon. Foje ŝi pensis, ke la knabo perdis sian racion, kaj tiam ŝi trankvikigis siajn timojn memorante, ke li estis post ĉio promesa infano kaj iel malsama ol la aliaj junuloj.
Sed Jesuo lernis ne paroli pri ĉiuj siaj pensoj, ne prezenti ĉiujn siajn ideojn al la mondo, eĉ ne al sia propra patrino. De tiu jaro la malkaŝoj de Jesuo pri ĉio, kio okazis en lia menso konstante malpliiĝis; tio estas, li malpli parolis pri tiuj aferoj, kiujn averaĝa persono ne povus kompreni, kaj kiuj konsiderigus lin kiel stranga au malsama de ordinaraj homoj. Laŭ ĉiuj aspektoj li fariĝis ordinara kaj tradicieca, kvankam li deziris konatiĝi kun iu, kiu povus kompreni liajn problemojn. Li avidis fidindan kaj konfidencan amikon, sed liaj problemoj estis tro kompleksaj, por ke liaj homaj asociitoj komprenu. La unikeco de la nekutima situacio devigis lin porti sole siajn ŝarĝojn.
De sia dekkvinan datreveno, Jesuo povis oficiale okupi la sinagogan podion la sabatan tagon. Multfoje antaŭe, foreste de parolantoj, oni petis al Jesuo legi la Skribaĵojn, sed nun la tago alvenis kiam, laŭ la leĝo, li povis direkti la diservon. Tial, la unuan sabaton post lia dekkvina datreveno la ĥazano aranĝis, por ke Jesuo konduku la matenan diservon de la sinagogo. Kaj kiam ĉiuj fideluloj de Nazareto ariĝis, la juna viro, selektinte la skribaĵojn, starigis kaj komencis legi:
“La spirito de la Sinjoro Dio estas sur mi, ĉar la Sinjoro sanktoleis min; li sendis min por alporti la bonan novaĵon al la humiluloj, por bandaĝi la vunditajn korojn, por proklami la liberecon al kaptitoj kaj por liberigi la spiritajn malliberulojn; por proklami la jaron de la favoro de Dio kaj la tagon de nia agnosko de Dio; por konsoli ĉiujn malĝojulojn, por doni al ili belecon anstataŭ cindrojn, la oleon de ĝojo anstataŭ funebron, kanton de laŭdo anstataŭ la spiriton de malĝojo, tiel ke ili povu esti nomataj arboj de rektanimeco, plantaĵoj de la Sinjoro, per kiuj li povu esti glorigita.
“Serĉu la bonon, ne la malbonon, por ke vi vivu, kaj tiam la Sinjoro, la Dio de multegoj, estos kun vi. Malamu la malbonon kaj amu la bonon; starigu la juĝon ĉe la pordego. Eble la Sinjoro Dio estos favora por la restaĵo de Jozefo.
“Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj agoj de antaŭ miaj okuloj; ĉesu fari la malbonon, kaj lernu fari la bonon; serĉu la justecon, helpu al la premato. Defendu la orfon, kaj pledu por la vidvino.
“Kun kio mi povas prezenti min antaŭ la Sinjoro, klini min antaŭ la Sinjoro de la tuta tero? Ĉu mi venu antaŭ li kun bruloferoj, kun unujaraĝaj bovidoj? Ĉu plaĉos al la Sinjoro miloj da virŝafoj, dek miloj da ŝafoj, aŭ kun riveroj da oleo? Ĉu mi donu mian unuenaskiton pro mia malobservo, la frukton de mia korpo pro la peko de mia animo? Ne, ĉar la Sinjoro montris al ni tion, ho homoj, kio estas bona. Kaj kion la Sinjoro postulas de vi, krom agi juste, ami la mizerikordon kaj marŝi humile kun via Dio?
“Al kiu vi do komparos Dion, kiu sidas sur la cirklo de la tero? Levu viajn okulojn, kaj rigardu tiun, kiu kreis ĉiujn ĉi mondojn, kiu estigis iliajn multegojn, kaj vokas ilin ĉiujn laŭ iliaj nomoj. Li faras ĉiujn ĉi aferojn per la grandeco de sia potenco, kaj ĉar li estas forta, neniu mankas. Li donas povon al la malfortuloj, kaj al tiuj, kiuj estas lacaj, li donas forton. Ne timu, ĉar mi estas kun vi; ne estu konsternitaj, ĉar mi estas via Dio. Mi plifortigos vin kaj helpos vin; jes, mi subtenos vin per la dekstra mano de mia rektanimeco, ĉar mi estas la Sinjoro via Dio. Kaj mi tenos vian dekstran manon, dirante al vi, ne timu, ĉar mi helpos vin.
“Kaj vi estas mia atestanto, diras la Sinjoro, kaj mia servanto, kiun mi elektis, por ke ĉiuj povu koni min kaj kredi min kaj kompreni, ke mi estas la Eternulo. Mi, ja mi, estas la Sinjoro, kaj krom estas neniu savanto.
Kaj kiam li tiel legis, li sidiĝis, kaj la homoj iris hejmen, pripensante la parolojn, kiujn li tiel gracie legis al ili. Neniam liaj samurbanoj vidis lin tiel grandioze solena; neniam ili aŭdis lian voĉon tiel seriozan kaj tiel sinceran; neniam ili observis lin tiel vireca kaj decidema, tiel aŭtoritata.
Tiun ĉi sabatan posttagmezon Jesuo grimpis la nazaretan monteton kun Jakobo kaj, kiam ili revenis hejmen, skribis la Dek Ordonojn en la greka sur du glataj tabuloj per karbo. Poste Marta koloris kaj ornamis tiujn ĉi tabulojn, kaj dum longa tempo tiuj ĉi tabuloj pendis sur la muro super la malgranda stablo de Jakobo.
Iom post iom Jesuo kaj lia familio retrovis la simplan vivon de siaj fruaj jaroj. Iliaj vestaĵoj kaj eĉ ilia nutrado fariĝis pli simplaj. Ili havis multe da lakto, butero kaj fromaĝo. Laŭ la sezono ili ĝuis la produktaĵojn de sia ĝardeno, sed ĉiu pasanta monato necesigis praktiki pli grandan ŝparemon. Iliaj matenmanĝoj estis tre simplaj; ili rezervis sian plej bonajn nutraĵojn por la vespermanĝo. Tamen, ĉe tiuj ĉi Judoj manko de riĉeco ne implicis socian malsuperecon.
Jam tiu ĉi junulo preskaŭ ĉion komprenis pri kiel la homoj vivis en lia epoko. Kaj kiel bone li komprenis la vivon en la hejmo, kampo kaj laborejo montras liaj postaj instruoj, kiuj tiel komplete rivelas lian intiman kontakton kuj ĉiuj fazoj de la homa sperto.
La nazareta ĥazano daŭre tenis al la kredo, ke Jesuo fariĝos granda instruisto, probable la posteulo de la fama Gamaliel en Jerusalemo.
Ŝajne ĉiuj karieraj planoj de Jesuo malsukcesis. La estonteco ne ŝajnis brila, kiel la aferoj tiam disvolviĝis. Sed li ne ŝanceliĝis; li ne senkuraĝiĝis. Li daŭre vivis, tagon post tago, bone farante la nunan devon kaj fidele plenumante la tujajn respondecojn de sia vivo. La vivo de Jesuo estas la eterna konsolo de ĉiuj seniluziiĝintaj idealistoj.
La salajro de ordinara ĉiutage laboranta ĉarpentisto malrapide malpliiĝis. Fine de tiu ĉi jaro Jesuo povis gajni, laborante frue kaj malfrue, nur la ekvivalento de ĉirkaŭ dudek kvin cendoj tage. La postan jaron ili trovis malfacile pagi la civilajn impostojn, sen mencii la sinagogajn kotizojn kaj la templan imposton de duono da siklo. Dum tiu ĉi jaro la imposta kolektisto provis elpremi ekstran imposton el Jesuo, eĉ minacante preni lian harpon.
Timante, ke la kopio de la grekaj skribaĵoj povus esti malkovrita kaj konfiskita de la impostaj kolektistoj, Jesuo, la tagon de sia dekkvina datreveno, prezentis ĝin al la nazareta sinagoga biblioteko, kiel sian maturecan donon al la Sinjoro.
La granda ŝoko de lia dekkvina jaro alvenis, kiam Jesuo iris al Seforo por aŭdi la decidon de Herodo koncerne la apelacion faritan al li en la disputo pri la monsumo pagenda al Jozefo je lia akcidenta morto. Jesuo kaj Maria esperis ricevi konsiderindan monsumon, kiam la kasisto en Seforo proponis al ili bagatelan sumon. La fratoj de Jozefo apelaciis al Herodo mem, kaj nun Jesuo ĉeestis en la palaco kaj aŭdis Herodon dekreti, ke nenio estis pagenda al lia patro je lia morto. Kaj pro tiu maljusta decido, Jesuo neniam plu fidis al Herodo Antipaso. Ne estas surprize, ke li iam aludis al Herodo kiel “tiu vulpo”.
La asidua laboro ĉe la ĉarpentista stablo dum tiu ĉi kaj postaj jaroj senigis Jesuon je la oportuno miksiĝi kun la karavanaj vojaĝantoj. La proviza butiko de la familio jam estis reprenita de lia onklo, kaj Jesuo plene laboris en la hejma laborejo, kie li estis proksime por helpi Maria-n kun la familio. Ĉirkaŭ tiam li komencis sendis Jakobon al la karavanejo por kolekti informojn pri la mondaj eventoj, kaj tiel celis informiĝi pri la novaĵoj de la tago.
Dum li kreskis ĝis vireco, li trapasis ĉiujn tiajn konfliktojn kaj konfuzojn, kiujn la averaĝaj junuloj de antaŭaj kaj postaj epokoj travivis. Kaj la rigora sperto subteni lian familion estis certa protekto kontraŭ tio, ke li havu tro da tempo por senutila meditado aŭ por mistikaj tendencoj.
Tiun jaron Jesuo luprenis konsiderindan terpecon ĝuste norde de ilia hejmo, kiu estis dividita kiel familia ĝardeno. Ĉiu el la plej aĝaj infanoj ricevis individuan ĝardenon, kaj ili fervora konkuris pri siaj agrikulturaj penoj. Ilia plej aĝa frato pasigis iom da tempo kun ili en la ĝardeno ĉiutage dum la sezono de kultivado de legomoj. Dum Jesuo laboris kun siaj gefratoj en la ĝardeno, li ofte sentis la deziron, ke ili ĉiuj loĝu sur bieno en la kamparo, kie ili povus ŝati la liberecon kaj sendependecon de senbrida vivo. Sed ili ne havis la okazon kreski en la kamparo; kaj Jesuo, estanta plene praktika junulo same kiel idealisto, inteligente kaj vigle atakis sian problemon tiel, kiel ĝi prezentiĝis, kaj faris ĉion en sia povo por alĝustigi sin kaj sia familoj laŭ la realo de ilia situacio kaj adapti ilian vivkondiĉon laŭ la kiel eble plej granda kontento de siaj individuaj kaj kolektivaj deziroj.
Iam Jesuo iom esperis, ke li povus akiri sufiĉajn monrimedojn, kondiĉe ke ili povis kolekti la konsiderinda monsumo ŝuldita al lia patro por ties laboro en la palaco de Herodo, kaj tiel pravigi la aĉetadon de malgranda bieno. Li vere tre serioze pensis pri la plano transloĝigi sian familion al la kamparo. Sed kiam Herodo rifuzis pagi al ili iom el la sumo ŝuldita al Jozefo, ili rezignis pri la ambicio posedi hejmon en la kamparo. Fakte, ili trovis rimedon por multe ĝui la sperton de bieno, ĉar ili tiam havis tri bovinojn, kvar ŝafojn, gregon da kokidoj, azenon kaj hundon, krom la kolombojn. Eĉ la infanetoj devis plenumi siajn regulajn taskojn en la bone reguligita plano de administrado, kiu karakterizis la hejman vivon de tiu ĉi nazareta familio.
Kun la fino de tiu ĉi dekkvina jaro Jesuo finis la trapasadon de tiu danĝera kaj malfacila periodo de la homa ekzisto, tiu tempo de transiro inter la pli kontentigaj jaroj de infanaĝo kaj la konscieco pri la proksimiĝanta vireco kun ĝiaj kreskantaj respondecoj kaj oportunoj por akiri altnivelan sperton en la disvolviĝo de nobla karaktero. La kreska periodo por la menso kaj la korpo finiĝis, kaj nun komencis la vera kariero de tiu ĉi juna viro de Nazareto.