Kajero 125

Jesuo en Jerusalemo

Neniu okazaĵo en la tuta eventoplena surtera kariero de Jesuo estis pli alloga, pli humane ekscita ol tio ĉi, lia unua memorebla vizito en Jerusalemo. Li estis precipe stimulita de la sperto ĉeesti la templajn diskutojn per si mem, kaj ĝi restis en lia memoro kiel la plej granda evento de lia malfrua infanaĝo kaj frua junuleco. Tio ĉi estis lia unua oportuno ĝui kelkajn tagojn da sendependa vivo, la entuziasmon iri kaj veni sen devigoj aŭ limigoj. Tiu ĉi mallonga periodo de nedirektita vivado, dum la semajno sekvanta la Paskon, estis la unua kompleta libereco de respondecoj, kiun li iam ĝuis. Kaj pasis multaj jaroj post tio ĉi, antaŭ ol li denove havis similan periodon liberan de ĉia respondeco, eĉ por mallonga tempo.

La virinoj malofte iris al la Paska festo en Jerusalemo; oni ne postulis ilian ĉeeston. Jesuo tamen praktike rifuzis iri, krom se lia patrino akompanis ilin. Kaj kiam lia patrino decidis iri, multaj aliaj nazaretaj virinoj estis instigitaj fari la vojaĝon, tiel ke la Paska kompanio enhavis la plej grandan nombron de virinoj, proporcie al viroj, iam ajn irantaj al la Pasko el Nazareto. De tempo al tempo survoje al Jerusalemo ili kantis la centtridekan psalmon.

De la tempo ili forlasis Nazareton, ĝis ili atingis la supron de la Olivarba Monto, Jesuo spertis longan streĉon de atenda anticipado. Dum sia tuta ĝoja infanaĝo li respektoplene aŭdis pri Jerusalemo kaj ĝia templo; nun li baldaŭ vidos ilin en la realo. De la Olivarba Monto kaj de ekstere, iom pli proksime, la templo atingis kaj eĉ superis la atendon de Jesuo; sed kiam li transpaŝis la sanktajn portalojn, la granda seniluziiĝo komenciĝis.

Akompanate de siaj gepatroj Jesuo trairis la ĉirkaŭaĵojn de la templo por kuniĝi kun la grupo de novaj filoj de la leĝo, kiuj estis konsekrotaj kiel civitanoj de Izraelo. Li estis iom seniluziigita de la ĝenerala konduto de la templaj homamasoj, sed la unua granda ŝoko de la tago komenciĝis, kiam lia patrino adiaŭis ili irante al la galerio de la virinoj. Neniam Jesuo pensis, ke lia patrino ne akompanus lin al la ceremonioj de konsekrado, kaj li profunde indignis, ke ŝi devis suferi tian maljustan diskriminacion. Dum li forte ofendiĝis, krom kelkaj protestaj rimarkoj al sia patro, li diris nenion. Sed li pensis, kaj profunde pripensis, kiel liaj demandoj al la skribistoj kaj instruistoj unu semajnon poste rivelis.

Li trapasis la konsekrajn ritojn, sed seniluziiĝis pro iliaj supraĵaj kaj rutinaj naturoj. Li sentis la mankon de persona intereso, kiu karakterizis la ceremoniojn ĉe la sinagogoj de Nazareto. Li tiam revenis por saluti sian patrinon, kaj preparis sin por akompani sian patron dum lia unua vizito ĉe la templo kaj ĝiaj diversaj kortoj, galerioj kaj koridoroj. La ĉirkaŭaĵoj de la templo povis gastigi pli ol ducent mil adorantojn samtempe, kaj kvankam la vasteco de tiuj ĉi konstruaĵoj — kompare kun tio, kion li jam vidis — ege impresis lian menson, li pli interesiĝis pri la kontemplado de la spirita signifo de la templaj ceremonioj kaj ilia asocia adorado.

Kvankam multaj el la templaj ritoj tre kortuŝe impresis lian senson pri la beleco kaj la simboleco, li ĉiam estis seniluziita de la klarigo pri la veraj signifoj de tiuj ĉi ceremonioj, kiujn liaj gepatroj donis al li responde al liaj multnombraj profundaj esploroj. Jesuo simple ne akceptis la klarigojn pri adorado kaj religia devoteco, kiuj koncernis la kredon al la kolero de Dio aŭ la furiozo de la Ĉiopovulo. Diskutante pri tiuj ĉi temoj, post la fino de la vizito de la templo, kiam lia patro iom insistis, por ke li akceptu la ortodoksajn judajn kredojn, Jesuo subite turnis sin al siaj gepatroj, kaj rigardante la okulojn de sia patro, diris: “Mia patro, tio ne povas esti vera — La Patro en la ĉielo ne povas tiel rigardi siajn devojiĝantajn nfanojn sur la tero. La ĉiela Patro ne povas ami siajn infanojn malpli, ol vi amas min. Kaj mi bone scias ke, kiom ajn malsaĝajn aferojn kiujn mi povus fari, vi neniam povus verŝi vian koleron sur min, nek turni vian furiozon kontraŭ mi. Se vi, mia surtera patro, vi tiel home reflektas la Diecon, kiom multe pli devas la ĉiela Patro esti plena je boneco kaj superflua je kompato. Mi rifuzas kredi, ke mia ĉiela Patro malpli amas min ol mia surtera patro.”

Kiam Jozefo kaj Maria aŭdis tiujn ĉi vortojn de sia unuenaskita filo, ili silentiĝis. Kaj neniam plu ili celis ŝanĝi lian opinion pri la amo de Dio kaj la kompato de la Patro en la ĉielo.

1. Jesuo vizitas la templon

Ĉie, kie Jesuo iris tra la templaj kortoj, li estis ŝokita kaj naŭzita de la spirito de malrespekto, kiun li observis. Li opiniis, ke la konduto de la homamasoj en la templo estis malkongrua kun ilia ĉeesto en la “domo de sia Patro”. Sed li ricevis la ŝokon de sia juna vivo, kiam lia patro eskortis lin en la korton de la nejudoj kun ĝia brua ĵargono, laŭte parolantaj kaj malbenantaj, sendistinge miksita kun la ŝafblekoj kaj la brua babilado, kiu malkaŝis la ĉeeston de la mon-ŝanĝistoj kaj la vendistoj de oferbestoj kaj diversaj aliaj komercaj varoj.

Sed precipe lia senso de taŭgeco estis ofendita pro la vido de la frivolaj amoristinoj paradantaj ene de la templo, ĝuste kiel la farbitaj virinoj, kiujn li antaŭnelonge vidis dum vizito en Seforo. Tiu ĉi profanado de la templo plene vekis lian junan indignon, kaj li ne hezitis libere esprimi ĝin al Jozefo.

Jesuo admiris la senton kaj la diservon de la templo, sed li estis ŝokita de la spirita malbeleco, kiun li vidis sur la vizaĝoj de tiel multe da senzorgaj adorantoj.

Ili tiam malsupreniris al la korto de la pastroj sub la roka kornico antaŭ la templo, kie la altaro staris por observi la mortigon de la amasoj de bestoj kaj la forlavadon de la sango el la manoj de la oficantaj oferantaj pastroj ĉe la bronza fonto. La sangmakulita pavimo, la sangaj manoj de la pastroj kaj la blekoj de la mortantaj bestoj estis pli, ol tiu naturama junulo povis elteni. La terura spektaklo naŭzis tiun nazaretan knabon; li ekkaptis la brakon de sia patro kaj petegis foriri. Ili revenis al la korto de la nejudoj, kaj eĉ la kruda ridado kaj la profanaj ŝercoj, kiujn li aŭdis tie, estis mildigo kompare kun la spektakloj, kiujn li ĵus vidis.

Jozefo vidis, kiom multe lia filo estis naŭzita vidante la templajn ritoj, kaj li saĝe li kondukis lin por vidi la “Belan Pordon”, la artan pordon faritan el korinta bronzo. Sed ĉio plene sufiĉis al Jesuo por sia unua vizito en la templo. Ili revenis al la supera korto por Maria, kaj ili promenis ekstere kaj for de la homamasoj por unu horo, rigardante la hasmonean palacon, la majestan domon de Herodo, kaj la turon de la romiaj gardistoj. Dum tiu ĉi promenado Jozefo klarigis al Jesuo, ke nur la loĝantoj de Jerusalemo rajtis ĉeesti la ĉiutagajn oferojn en la templo, kaj, ke la loĝantoj de Galileo venis nur trifoje en la jaro por partopreni en la templa adorado: je la Pasko, je la festo de Pentekosto (sep semajnojn post la Pasko), kaj je la festo de la tabernakloj en Oktobro. Tiuj ĉi festoj estis establitaj de Moseo. Ili tiam diskutis pri la du poste establitaj festoj de la inaŭguro kaj de Purimo. Poste ili iris al sia loĝejo, kaj preparis sin por la celebrado de Pasko.

2. Jesuo kaj la Pasko

Kvin nazaretaj familioj estis gastoj aŭ parencoj de la familio de Simono de Betanio por la celebrado de la Pasko, kaj Simono antaŭe aĉetis la paskan ŝafidon por la kompanio. Estis la buĉado de tiuj ĉi ŝafidoj en tia granda nombro, kiu tiel emociis Jesuon dum lia vizito de la templo. Antaŭe estis la plano manĝi la Paskon ĉe parencoj de Maria, sed Jesuo persvadis siajn gepatrojn akcepti la inviton iri al Betanio.

Tiun nokton ili kuniĝis por la paskaj ritoj, manĝante la rostitan karnon kun maco kaj amaraj herboj. Jesuo, estante nova filo de la pakto, estis petita rakonti la originon de la Pasko, kaj tion li faris bone, sed li iom konsternis siajn gepatrojn inkluzivante de multaj rimarkoj milde reflektantaj la impresojn faritajn sur lia juna sed pripensema menso pri la aferoj, kiujn li tiel lastatempe vidis kaj aŭdis. Tio ĉi estis la komenco de la septagaj ceremonioj de la festo de la Pasko.

Eĉ tiom frue, kvankam li diris nenion pri tiaj aferoj al siaj gepatroj, Jesuo jam komencis pripensi pri la taŭgeco celebri la Pasko sen la buĉita ŝafido. Li sentis sin certa en sia propra menso, ke la Patro en la ĉielo ne ĝojis pri tiu ĉi spektaklo de oferaj buĉadoj, kaj ju pli la jaroj pasis, des pli li fariĝis decidita iam establi la celebradon de sensanga Pasko.

Jesuo tre malmulte dormis tiun nokton. Lia ripozo estis tre perturbita de la abomenindaj sonĝoj de buĉado kaj suferado. Lia menso estis maltrankvilita, kaj lia koro ŝirita de la nekoherecoj kaj absurdecoj de la teologio pri la tuta juda ceremonia sistemo. Liaj gepatroj same malmulte dormis. Ili estis tre konsternitaj de la okazaĵoj de la ĵus finiĝinta tago. Ili estis komplete ĉagrenitaj en siaj koroj pro la konduto de la knabo, kiu por ili estis stranga kaj decidema. Maria nervoze agitiĝis dum la unua parto de la nokto, sed Jozefo restis trankvila, kvankam li estis same konfuzita. Ambaŭ el ili timis sincere paroli kun la knabo pri tiuj ĉi problemoj, dum Jesuo volonte parolus kun siaj gepatroj, se ili tiam audacus kuraĝigi lin.

La morgaŭaj diservoj en la templo estis pli akcepteblaj por Jesuo, kaj multe helpis por mildigi la malagrablajn memorojn de la antaŭa tago. La sekvan matenon la juna Lazaro prenis Jesuon sur sin, kaj ili komencis sisteman viziton de Jerusalemo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Antaŭ la fino de la tago Jesuo malkovris la diversajn lokojn ĉirkaŭ la templo, kie okazis instruaj kaj demandaj konferencoj; kaj krom kelkaj vizitoj al la plej sankta sanktejo por mire rigardi kaj demandi sin, kio reale estis malantaŭ la vualo de la apartigo, li pasigis la plejparton de sia tempo ĉirkaŭ la templo ĉe tiuj instruaj konferencoj.

Dum la tuta Paska semajno, Jesuo gardis sian lokon inter la novaj filoj de la ordono, kaj tio signifis, ke li devis sidiĝi ekster la barilo, kiu apartigis ĉiujn personojn, kiuj ne estis plenaj civitanoj de Izraelo. Estante tiel konscia pri sia juneco, li detenis sin fari multajn demandojn, kiuj iris kaj revenis en lia menso; almenaŭ li detenis sin, ĝis la Paska celebrado finiĝis, kaj kiam tiuj ĉi limigoj al la nove konsekritajn junulojn eksvalidiĝis.

Merkredon de la Paska semajno oni permesis al Jesuo iri ĉe Lazaro por tranokti en Betanio. Tiun vesperon, Lazaro, Marta kaj Maria aŭskultis Jesuon diskuti pri tempaj kaj eternaj aferoj, homaj kaj diaj, kaj de tiu nokto ili ĉiuj tri amis lin, kvazaŭ li estus ilia propra frato.

Fino de la semajno Jesuo vidis malpli Lazaron, ĉar tiu ĉi ne rajtis atingi eĉ la eksteran cirklon de la templaj diskutadoj, kvankam li ĉeestis kelkajn publikajn prelegojn faritajn en la eksteraj kortoj. Lazaro estis samaĝa kiel Jesuo, sed en Jerusalemo la junuloj malofte estis akceptitaj al la konsekrado de la filoj de leĝo, ĝis ili estis plene dektrijaraĝaj.

Multfoje dum la Paska semajno liaj gepatroj trovis Jesuon sidantan sole kun la juna kapo en siaj manoj profunde pripensante. Ili neniam antaŭevidis lin konduti tiel, kaj ne sciante kiom multe li estis mense konfuzita kaj spirite perturbita pro la sperto, kiun li trapasis, ili estis dolore perpleksaj; ili ne sciis kion fari. Ili bonvenigis la pasadon de la tagoj de la Paska semajno, kaj sopiris vidi sian strange agantan filon sekure reen en Nazareto.

Tagon post tago Jesuo pripensis siajn problemojn. Fine de la semajno li faris multajn alĝustigojn; sed kiam venis la tempo reveni al Nazareto, lia juna menso ankoraŭ plenis je perpleksecoj kaj premita de amaso da senrespondaj demandoj kaj nesolvitaj problemoj.

Antaŭ ol forlasi Jerusalemon, Jozefo kaj Maria akompane de la nazareta instruisto de Jesuo, faris decidajn aranĝojn por la reveno de Jesuo, kiam li estos dekkvinjaraĝa por komenci sian longan kurson de studado en unu el la plej konataj akademioj de rabenoj. Jesuo akompanis siajn gepatrojn kaj instruiston dum ilia vizito al la lernejo, sed ĉiuj estis afliktaj, observante kiel li ŝajnis indiferenta pri ĉio, kion ili diris kaj faris. Maria estis profunde ĉagrenita de liaj reagoj al la vizito de Jerusalemo, kaj Jozefo estis profunde perpleksa pro la strangaj rimarkoj kaj la nekutima konduto de la knabo.

Post ĉio, la Paska semajno estis granda evento en la vivo de Jesuo. Li ĝuis renkonti dekojn da knaboj ĉirkaŭ samaĝaj, kandidatoj por la konsekrado, kaj li utiligis tiajn kontaktojn kiel rimedon por lerni kiel la homoj vivas en Mezopotamio, Turkestano kaj Partio same kiel en la okcidentaj provincoj de Romo. Li jam sufiĉe konis la manieron, per kiu la junuloj de Egiptio kaj aliaj regionoj apud Palestino kreskis. Estis tiam miloj da junuloj en Jerusalemo, kaj la nazareta knabo persone renkontis, kaj pli-malpli amplekse diskutis kun pli ol cent kvindek. Li estis precipe interesita pri tiuj, kiuj venis el la malproksimaj Oriento kaj okcidentaj landoj. Rezulte de tiuj ĉi kontaktoj la knabo eksentis la deziron vojaĝi ĉirkaŭ la mondo, celante lerni kiel la diversaj grupoj de siaj samtempuloj perlaboris sian vivon.

3. Foriro de Jozefo kaj Maria

Oni jam aranĝis, ke la nazareta grupo kuniĝu apud la templo meze de la mateno de la unua tago de la semajna post la fino de la Paska festo. Ili tiel faris, kaj komencis sian revenon al Nazareto. Jesuo eniris la templon por aŭskulti la diskutojn, dum liaj gepatroj atendis la kuniĝon de siaj vojaĝantaj samuloj. Tiam la kompanio pretiĝis por foriri, la viroj en unu grupo, la virinoj en alia, kiel estis la kutimo por iri kaj reveni el la jerusalemaj festoj. Jesuo iris al Jerusalemo kun sia patrino kaj la virinoj. Estante nun junulo de la konsekrado, li estis supozita reiri al Nazareto akompane de sia patro kaj la viroj. Sed dum la nazareta grupo foriris al Betanio, Jesuo estis en la templo, komplete absorbita en la diskuto pri la anĝeloj, plene neatentanta pri la preterpaso de la forira tempo de siaj gepatroj. Kaj li ne konstatis, ke li estis postlasita, ĝis la tagmeza paŭzo de la templaj konferencoj.

La nazaretaj vojaĝantoj ne rimarkis la foreston de Jesuo, ĉar Maria supozis, ke li vojaĝis kun la viroj, kaj Jozefo pensis, ke li vojaĝis kun la virinoj, ĉar li antaŭe venis al Jerusalemo kun la virinoj, gvidante la azenon de Maria. Ili ne malkovris lian foreston, ĝis ili atingis Jeriĥon, kaj preparis sin tranokti tie. Post informiĝo al la lastuloj, kiuj atingis Jeriĥon, kaj eksciante, ke neniu inter ili vidis ilian filon, ili pasigis sendorman nokton, pripensante tion, kio povis okazi al li, rememorante multajn el liaj nekutimaj reagoj pri la okazaĵoj de la Paska semajno, kaj milde reciproke riproĉante ne zorgi pri tio, ĉu li estis en la grupo, antaŭ ol ili forlasis Jerusalemon.

4. Unua kaj dua tagoj en la templo

Intertempe Jesuo restis en la templo dum la tuta postagmezo, aŭskultante la diskutadojn kaj ĝuante la pli kvietan kaj decan etoson, kiam la grandaj homamasoj de la Paska semajno preskaŭ jam malaperis. Fine de la posttagmezaj diskutadoj, en kiuj Jesuo tute ne partoprenis, li iris al Betanio, alvenante precize kiam la familio de Simono estis preta por vespermanĝi. La tri junuloj tre ĝojis akcepti Jesuon, kaj li tranoktis en la domo de Simono. Li malmulte babilis kun ili dum la vespero, pasigante multe da tempo sole meditante en la ĝardeno.

Frue morgaŭ Jesuo vekiĝis kaj ekiris al la templo. Sur la altaĵo de Oliveto li paŭzis kaj ploris antaŭ la spektaklo, kiun liaj okuloj rigardis — spirite malriĉa popolo, katenita al tradicio kaj vivanta sub la regado de la romiaj legioj. Frumatene li troviĝi en la templo kun la firma intenco partopreni en la diskutadoj. Dume, Jozefo kaj Maria ankaŭ vekiĝis kun la frua aŭroro kun la intenco retroiri al Jerusalemo. Unue ili hastis al la domo de iliaj parencoj, kie ili loĝis kiel familio dum la Paska semajno, sed tiu esploro montris la fakton, ke neniu vidis Jesuon. Serĉinte la tutan tagon kaj trovante neniun signon de li, ili revenis tranokti ĉe siaj parencoj.

Dum la dua konferenco Jesuo aŭdacis fari demandojn, kaj per tre mirinda maniero li partoprenis en la diskutadoj de la templo sed ĉiam konforme al sia juneco. Foje liaj akraj demandoj iom embarasis la klerajn instruistojn de la juda leĝo, sed li montris tian spiriton de sincera honesteco, kune kun tiel evidenta malsato je scio, ke la plimulto de la templaj instruistoj estis pretaj trakti lin kun plena konsideremo. Sed kiam li aŭdacis pridubi la justecon mortigi ebrian nejudon, kiu vagis ekster la nejuda korto, kaj neintence eniris en la malpermesitajn kaj supoze sanktajn lokojn de la templo, unu el la pli netoleremaj instruistoj malpacienciĝis pro la implicaj kritikoj de la knabo kaj, kolere rigardante lin, demandis kiom aĝa li estis. Jesuo respondis: “Mi estas dektrijaraĝa minus iom pli ol kvar monatoj.” “Do,” replikis la nun kolera instruisto, “Kial vi estas tie ĉi, se vi ne estas aĝa kiel leĝa filo?” Kaj kiam Jesuo klarigis, ke li ĵus ricevis konsekradon dum la Pasko, kaj ke li estis diplomita studento de la nazaretaj lernejoj, la instruistoj per komuna akordo moke respondis: “Ni devus scii tion, li estas el Nazareto.” Sed la estro insistis, ke oni ne devu admoni Jesuon, se la regantoj de la sinagogo en Nazareto diplomigis lin, kiam li estis nur dekdujaraĝa anstataŭ dektrijaraĝa; kaj malgraŭ tio, ke pluraj inter liaj kritikantoj leviĝis kaj foriris, oni decidis, ke la knabo povis trankvile daŭrigi kiel lernanto de la templaj diskutadoj.

Kiam tiu dua tago en la templo finiĝis, denove li iris al Betanio por la nokto. Kaj denove li eliris al la ĝardeno por mediti kaj preĝi. Estis evidente, ke lia menso zorgis pri la pripensado de pezaj problemoj.

5. La tria tago en la templo

La tria tago de Jesuo kun la skribistoj kaj instruistoj en la templo atestis la amasiĝon de multaj spektantoj kiuj, aŭdinte pri tiu junulo de Galileo, venis por ĝui la sperton vidi knabon konfuzantan la saĝulojn de la leĝo. Ankaŭ Simono venis el Betanio vidi, kion la knabo faros. Tra tiu tuta tago Jozefo kaj Maria daŭrigis maltrankvile serĉadi Jesuon, irante eĉ plurfoje en la templon sed neniam pensante ekzameni la plurajn diskutgrupojn, kvankam unufoje ili preskaŭ kapablis aŭdi lian fascinan voĉon.

Antaŭ la fino de la tago, la tuta atento de la ĉefa diskutgrupo de la templo estis koncentrita al la demandoj faritaj de Jesuo. Inter liaj multaj demandoj estis:

1. Kio fakte ekzistas en la Plej sankta sanktejo, malantaŭ la vualo?

2. Kial la patrinoj en Izraelo devas esti apartigitaj de la viraj adorantoj de la templo?

3. Se Dio estas patro, kiu amas siajn infanojn, kial ĉiuj ĉi buĉadoj de bestoj por gajni la dian favoron — ĉu la instruo de Moseo estis miskomprenita?

4. Ĉar la templo estas dediĉita al la adorado al la Patro en la ĉielo, ĉu estas taŭge permesi la ĉeeston de tiuj, kiuj okupiĝas pri sekulara interŝanĝo kaj komerco?

5. Ĉu la atendita Mesio fariĝos tempa princo sidanta sur la trono de Davido, aŭ ĉu li agos kiel viva lumo stariganta spiritan regnon?

Dum la tuta tago tiuj aŭskultantaj miris pri tiuj ĉi demandoj, kaj neniu pli miris ol Simono. Dum pli ol kvar horoj tiu ĉi nazareta junulo provizis tiujn ĉi judajn instruistojn per pensigaj kaj korsondaj demandoj. Li malmulte komentis pri la rimarkoj de siaj pliaĝuloj. Li transdonis sian instruadon per la demandoj, kiujn li faris. Per la lerta kaj subtila vortigo de demando li samtempe defiis ilian instruon kaj sugestis sian propran. Per lia maniero demandi estis alloga kombinado de sagaco kaj humoro, kiu estimigis lin eĉ por tiuj, kiuj pli-malpli indignis pri lia juneco. Li estis ĉiam eminente senpartia kaj afabla farante siajn penetrantajn demandojn. Dum tiu eventoplena posttagmezo en la templo, li elmontris tiun saman malinklinon eltiri partian avantaĝon el oponanto, kiu karakterizis lian tutan postan publikan ministradon. Kiel junulo, kaj poste kiel viro, li ŝajnis esti absolute libera de ia ajn egoisma deziro venki argumenton simple por sperti logikan triumfon super siaj samuloj, interesite plejsupere pri unu sola afero: proklami la porĉiaman veron kaj tiel efektivigi pli plenan revelacion pri la eterna Dio.

Kiam la tago finiĝis, Simono kaj Jesuo reiris al Betanio. Dum la plimulto de la distanco kaj la viro kaj la knabo silentis. Denove Jesuo paŭzis sur la altaĵo de Oliveto. Sed dum li rigardis la urbon kaj ĝian templon, li ne ploris; li nur klinis la kapon en silenta devoteco.

Post la vespermanĝo en Betanio li denove rifuzis kuniĝi kun la gaja cirklo, sed anstataŭe iris al la ĝardeno, kie li restis malfrue en la nokto, vane penante elpensi iun precizan planon por aliri la problemon pri sia vivlaboro, kaj decidi kiel eble plej bone li povus labori por riveli al siaj spirite blindaj samlandanoj pli belan koncepton pri la ĉiela Patro, kaj liberigi ilin de ilia terura kateno al la leĝo, ritoj, ceremonioj kaj mucida tradicio. Sed la klara lumo ne aperis ĉe la junulo serĉanta la veron.

6. La kvara tago en la templo

Jesuo strange forgesis pri siaj surteraj gepatroj; eĉ ĉe la matenmanĝo, kiam la patrino de Lazaro rimarkis, ke liaj gepatroj devus nun esti hejme, Jesuo ne ŝajne komprenis, ke ili povis iom maltrankviliĝi pro tio, ke li estis postrestanta.

Denove li iris al la templo, sed li ne paŭzis por mediti sur la supraĵo de Oliveto. Dum la matenaj diskutadoj multe da tempo estis dediĉita al la leĝo kaj la profetoj, kaj la instruistoj miris, ke Jesuo tiel bone konis la Skribaĵojn kaj en la hebrea kaj en la greka. Sed ili ne tiom miris pri sia kono pri la vero, ol pri lia juneco.

Dum la posttagmeza konferenco ili apenaŭ komencis respondi al lia demando pri la celo de la preĝo, kiam la gvidanto invitis la knabon veni antaŭen, sidiĝi apud li, kaj invitis lin esprimi siajn proprajn opiniojn pri preĝo kaj adoro.

La antaŭan vesperon la gepatroj de Jesuo aŭdis pri tiu ĉi stranga junulo, kiu tiel lerte argumentis kun la defendantoj de la leĝo, sed ili ne povis pensi, ke tiu ĉi knabo estis ilia filo. Ili preskaŭ decidis reveni al la domo de Zeĥarja, ĉar ili pensis, ke Jesuo povis iri tien por vidi Elizabeton kaj Johanon. Pensante, ke Zeĥarja povus esti en la templo, ili haltis tie survoje al la Urbo de Jehudo. Dum ili promenis tra la kortoj de la tempo, imagu ilian surprizon kaj miron, kiam ili rekonis la voĉon de la malaperinta knabo, kaj vidis lin sidantan inter la templaj instruistoj.

Jozefo estis senvorta, sed Maria eligis sian longe retenitajn timon kaj anksion kiam, alkurante al la knabo, nun staranta por saluti siajn mirantajn gepatrojn, ŝi diris: “Mia infano, kial vi traktis nin tiel? Estas nun pli ol tri tagoj, ke via patro kaj mi malĝoje serĉas vin. Kio okazis al vi por forlasi nin?” Ĝi estis streĉa momento. Ĉiuj okuloj estis turnitaj al Jesuo por aŭdi, kion li dirus. Lia patro riproĉe rigardis lin, sed diris nenion.

Oni devas memori, ke Jesuo supoze estis juna viro. Li antaŭe finis la regulan instruadon de infano, agnoskite kiel filo de la leĝo, kaj ricevinte konsekradon kiel civitano de Izraelo. Kaj tamen lia patrino pli ol milde riproĉis lin antaŭ la kuniĝintj homoj, precize meze de la plej serioza kaj sublima klopodo de lia juna vivo, tiel alportante al senglora fino unu el la plej grandaj oportunoj iam ajn donita al li agi kiel instruisto de la vero, predikanto de rektanimeco, rivelanto de la amanta karaktero de sia Patro en la ĉielo.

Sed la knabo kapablis pritrakti la situacion. Kiam vi bone konsideras ĉiujn faktorojn, kiuj kombiniĝis por estigi tiun ĉi situacion, vi povos pli bone imagi la saĝecon de la respondo de la knabo al la neintenca riproĉo de lia patrino. Post pripensa momento, Jesuo respondis al sian patrinon, dirante: “Kial vi tiel longe serĉis min? Ĉu vi ne antaŭvidis trovi min en la domo de mia Patro, ĉar venis la tempo, ke mi devas zorgi pri la aferoj de mia Patro?”

Ĉiuj miris pri la maniero paroli de la knabo. Silente ili ĉiuj retiriĝis kaj lasis lin sola kun siaj gepatroj. Baldaŭ la juna viro senpezigis la embarason de ĉiuj tri, kiam li kviete diris: “Venu, miaj gepatroj, ĉiu faris nenion alian ol tio, kion li pensis plej bona. Nia Patro en la ĉielo ordonis tion; ni foriru hejmen.”

Silente ili iris kaj alvenis al Jeriĥo por la nokto. Nur unufoje ili paŭzis sur la altaĵo de Oliveto, kiam la knabo levis sian bastonon supren, kaj tremante de la kapo ĝis la piedoj pro la fluo de intenca emocio, diris: “Ho Jerusalemo, Jerusalemo kaj ĝiaj loĝantoj, kiaj sklavoj vi estas — submetitaj al la romia jugo kaj viktimoj de viaj propraj tradicioj — sed mi revenos tie por purigi la templon kaj liberigi mian popolon el tiu ĉi sklaveco!”

Dum la tri tagoj de vojaĝado al Nazareto Jesuo parolis malmulte; nek liaj gepatroj multe parolis en lia ĉeesto. Ili vere ne povis kompreni la konduton de sia unuenaskita filo, sed ili zorge konservis en siaj koroj liajn parolojn, eĉ se ili ne povis plene kompreni iliajn signifojn.

Atingante la hejmon, Jesuo faris koncizan deklaron al siaj gepatroj, certigante al ili sian korinklinon kaj aludante, ke ili ne bezonus timi, ke li donus al ili alian okazon de dolora anksio pro sia konduto. Li konkludis tiun ĉi gravan deklaron dirante: “Kvankam mi devas fari la volon de mia Patro en la ĉielo, mi volas ankaŭ obei al mia patro sur tero. Mi atendos mian momenton.”

Kvankam Jesuo, en sia menso, ofte rifuzis konsenti pri la bonintencaj sed misgviditaj klopodoj de siaj gepatroj por dikti la kurson de lia pripenso aŭ starigi la planon de sia laboro sur tero, tamen, ĉiumaniere konforme al sia dediĉo plenumi la volon de sia Paradiza Patro, li ja plej gracie konformiĝis al la deziroj de sia surtera patro kaj al la kutimoj de sia familio en la karno. Eĉ kiam li ne povis konsenti, li klopodis kiel eble plej multe por konformiĝi. Li estis artisto en la maniero alĝustigi sian dediĉon al la devo kun siaj devigoj de familia lojaleco kaj socia servado.

Jozefo estis konfuzita, sed Maria, dum ŝi pripensis tiujn ĉi spertojn, trovis konsolon fine vidante lian diron sur Oliveto, kiel profetan de la mesia misio de ŝia filo kiel liberiganto de Izraelo. Ŝi eklaboris kun renovigita energio por modli liajn pensojn laŭ patriotaj kaj naciismaj kanaloj, kaj rekrutis la klopodojn de sia frato, la favorita onklo de Jesuo; kaj ĉiel la patrino de Jesuo ja okupiĝis pri la tasko prepari sian unuenaskitan filon preni sur sin la gvidadon de tiuj, kiuj restarigos la tronon de Davido kaj por ĉiam forĵetos la nejudan jugon de politika sklaveco.