Kajero 124
Kvankam Jesuo tiam ĝuus pli bonan oportunon instruiĝi en Aleksandrio ol en Galileo, li ne havus tian profitan medion por solvi siajn proprajn vivproblemojn kun minimumo de eduka gvidado, kaj samtempe ĝui la grandan avantaĝon konstante kontakti tiom grandan nombron de ĉiuj klasoj de viroj kaj virinoj venantaj el ĉiuj partoj de la civilizita mondo. Se li restus en Aleksandrio, lia edukado estus direktita de judoj kaj ekskluzive laŭ la judaj moroj. En Nazareto li akiris edukadon kaj ricevis instruadon, kiuj pli akcepteble preparis lin kompreni la nejudojn, kaj kiuj donis al li pli bonan kaj pli ekvilibran ideon pri la relativaj meritoj de la orientaj, aŭ babilonaj, kaj la okcidentaj, aŭ helenaj, vidpunktoj de la hebrea teologio.
Kvankam oni apenaŭ povas diri, ke Jesuo iam estis serioze malsana, li ja havis tiujare kelkajn el la malgravajn malsanojn de infanaĝo same kiel liaj fratoj kaj beba fratino.
La lernejo daŭris, kaj li estis ankoraŭ favorhava lernanto, havante po unu liberan semajnon ĉiun monaton, kaj li daŭre dividis sian tempon preskaŭ egale inter vojaĝoj al najbaraj urboj kun sia patro, restadoj ĉe la bieno de lia onklo sude de Nazareto, kaj fiskaptaj ekskursoj ekster Magdala.
La plej serioza problemo ĝis tiam en la lernejo okazis malfruvintre, kiam Jesuo aŭdacis defii la ĥazano koncerne la instruon, ke ĉiuj bildoj, portretoj kaj desegnaĵoj estis laŭnature idolecaj. Jesuo ĝojis desegni pejzaĝojn same kiel modli grandan diversecon de objektoj el argilo de potisto. Ĉio tia estis strikte malpermesita de la juda leĝo, sed li daŭre sukcesis kontraŭi la obĵetojn de siaj gepatroj tiel, ke ili permesis al li daŭrigi siajn agadojn.
Sed problemoj denove okazis en la lernejo, kiam unu el la pli subevoluintaj lernantoj malkovris, ke Jesuo desegnis karban figuron de la instruisto sur la planko de la klasĉambro. Ĝi estis tie, klara kiel la tago, kaj pluraj el la plejaĝuloj jam vidis ĝin, antaŭ ol la komitato iris voki Jozefon por postuli, ke io estu farita por ĉesigi la senleĝan agadon de sia plejaĝa filo. Kaj kvankam tio ĉi ne estis la unua fojo, ke plendoj alvenis ĝis Jozefo kaj Maria pri la agadoj de ilia diverstalenta kaj aŭdacema infano, tiu ĉi estis la plej serioza el ĉiuj akuzoj, kiuj ĝis tiam estis prezentitaj kontraŭ li. Jesuo aŭskultis la akuzon pri siaj artaj klopodoj dum kelka tempo, sidante sur larĝa ŝtono tuj ekster la malantaŭa pordo. Li indignis pri la riproĉoj al sia patro pro siaj supozitaj fiagoj; do li sentime marŝis konfrontante siajn akuzantojn. Toi konfuzia la plejaĝulojn. Kelkaj emis rigardi la epizodon humure, dum unu aŭ du ŝajnis pensi, ke la knabo estis sakrilegia, se ne blasfema. Jozefo estis perpleksa, Maria indignita, sed Jesuo insistis por esti aŭskultita. Li povis paroli, li kuraĝe defendis sian vidpunkton, kaj kun kompleta sinregado anoncis, ke li observos la decidon de sia patro pri tio, same pri ĉiuj aliaj polemikaj aferoj. Kaj la komitato de plejaĝuloj silente foriris.
Maria klopodis influi Jozefon por permesi al Jesuo modli argilon hejme, kondiĉe ke li promesu ne daŭrigi iun ajn el tiuj ĉi kontesteblaj agadoj en la lernejo, sed Jozefo emis ordoni, ke la rabena interpretado pri la dua ordono devus superi. Kaj tiel Jesuo ne plu desegnis aŭ modlis la similaĵon de io ajn ekde tiu tago tiel longe, ke li vivis en la domo de sia patro. Sed li ne estis konvinkita pri la malboneco de tio, kion li faris, kaj rezigni tian ŝatatan ŝatokupon konsistigis unu el la grandaj afliktoj de lia juna vivo.
En la lasta parto de Junio, Jesuo kune kun sia patro, unue grimpis ĝis la supro de Monto Taboro. Estis klara tago, kaj la pejzaĝo estis superba. Ŝajnis al tiu ĉi naŭjaraĝa knabo, ke li vere kontemplis la tutan mondon krom Hindio, Afriko kaj Romo.
La dua fratino de Jesuo, Marta, naskiĝis ĵaŭdon nokte, la 13-an de Septembro. Tri semajnoj post la veno de Marta, Jozefo, kiu estis hejme dum iom da tempo, komencis la konstruadon de pligrandigo al ilia domo, kombinaĵo de laborejo kaj dormoĉambro. Malgranda labortablo estis konstruita por Jesuo, kaj por la unua fojo li posedis siajn proprajn ilojn. De tempo al tempo dum multaj jaroj li laboris ĉe tiu ĉi tablo, kaj fariĝis tre sperta por fari jugojn.
Tiu ĉi vintro kaj la sekva estis la plej malvarmaj en Nazareto de multaj jardekoj. Jesuo jam vidis neĝon sur la montoj, kaj plurfoje neĝis en Nazareto, restante nur dum mallonga tempo sur la grundo; sed neniam antaŭ tiu ĉi vintro li vidis glacion. La fakto, ke akvo povas esti solida, likva kaj vapora — li longe pripensis pri la vaporo eskapanta el la bolantaj potoj — igis la knabon multe pripensi pri la fizika mondo kaj ĝia konsisto; kaj tamen la personeco enkorpigita en tiu ĉi kreskanta junulo estis dum tiu tempo la efektiva kreinto kaj organizanto de ĉiuj ĉi aferoj tra vasta universo.
La klimato de Nazareto ne estis severa. Januaro estis la plej malvarma monato, la temperaturo estis averaĝe 10°C. Dum Julio kaj Aŭgusto, la plej varmaj monatoj, la temperaturo variis de 24°C ĝis 32°C. De la montoj ĝis la Jordano kaj la valo de la Morta maro la klimato de Palestino variis de tre malvarma ĝis tre varma. Kaj iel la Judoj estis preparitaj vivi en preskaŭ ĉiaj diversaj klimatoj de la mondo.
Eĉ dum la plej varmaj someraj monatoj, malvarmeta mara brizo kutime blovis el okcidento de 10:00 ĝis ĉirkaŭ 22:00. Sed de tempo al tempo, teruraj varmaj ventoj el la orienta dezerto blovis tra tuta Palestino. Tiuj ĉi varmaj blovegoj kutime okazis en Februaro kaj Marto, ĉirkaŭ la fino de la pluva sezono. En tiu epoko la pluvo falis laŭ refreŝigaj ŝaŭroj de Novembro ĝis Aprilo, sed ne konstante pluvis. Estis nur du sezonoj en Palestino, somero kaj vintro, la seka kaj pluva sezonoj. En Januaro la floroj ekfloris, kaj fine de Aprilo la tuta lando estis vasta flora ĝardeno.
En Majo de tiu ĉi jaro, ĉe la bieno de sia onklo, Jesuo por la unua fojo helpis por rikolti la cerealojn. Antaŭ ol li estis dek tri jaraĝa li sukcesis ekscii iom pri praktike ĉio, kiujn la viroj kaj virinoj prilabori ĉirkaŭ Nazareto krom metallaboradon, kaj li pasigis plurajn monatojn ĉe forĝisto, kiam li estis pli aĝa, post la morto de sia patro.
Kiam la laboro kaj la karavana trafiko estis malvigla, Jesuo faris multajn turismajn aŭ komercajn vojaĝojn kun sia patro al najbaraj urboj Kana, En-Dor, kaj Naino. Eĉ kiel knabo li ofte vizitis Seforon, nur iom pli ol kvin kilometroj nordokcidente de Nazareto, kaj de 4 a.K. ĝis ĉirkaŭ 25 p.K. la ĉefurbo de Galileo kaj unu el la loĝloko de Herodo Antipaso.
Jesuo daŭre kreskis fizike, intelekte, socie kaj spirite. Liaj vojaĝoj ekster la hejmo faris multe por doni al li pli bonan kaj pli malavaran komprenon pri sia propra familio, kaj tiam eĉ liaj gepatroj komencis lerni de li, same kiel ili instruis lin. Jesuo estis originala pensulo kaj lerta instruisto, eĉ dum sia junaĝo. Li konstante konfliktis kun la tiel nomata “parola leĝo”, sed li ĉiam celis adaptiĝi al la praktikoj de sia familio. Li sufiĉe bone akordiĝis kun la samaĝaj infanoj, sed li ofte senkuraĝiĝis pro iliaj malrapidaj mensoj. Antaŭ ol li estis dekjaraĝa li fariĝis la gvidanto de grupo de sep knaboj, kiuj fondis societon por antaŭenigi la akiraĵojn de vireco — fizikajn, intelektajn kaj religiajn. Inter tiuj knaboj Jesuo sukcesis enkonduki multajn novajn ludojn kaj diversajn plibonigitajn metodojn de fizika distrado.
Estis la kvina de Julio, la unua ŝabato de la monato, kiam Jesuo, dum li promenis tra la kamparo kun sia patro, unue esprimis sentojn kaj ideojn kiuj indikis, ke li ekkonsciis pri la neordinara naturo de sia misio de vivo. Jozefo atente aŭskultis la gravajn vortojn de sia filo, sed faris malmultajn komentojn; li donis neniun informon. La sekvan tagon Jesuo havis similan sed pli longan babiladon kun sia patrino. Maria same aŭskultis la dirojn de la knabo, sed ŝi ankaŭ ne donis iun ajn informon. Pasis preskaŭ du jaroj, antaŭ ol Jesuo denove parolis kun siaj gepatroj pri tiu kreskanta revelacio ene de sia propra konscio koncerne la naturon de sia personeco kaj la karakteron de sia misio sur la tero.
Li eniris la superan lernejon de la sinagogo en Aŭgusto. En la lernejo li konstante kreis problemojn pro la demandoj, kiujn li persisteme faris. Pli kaj pli li tenis tutan Nazareton en pli-malpli konfuza stato. Liaj gepatroj malemis malpermesi al li fari tiujn maltrankviligajn demandojn, kaj lia ĉefa instruisto multe interesiĝis pri la scivolemo, la klarvideco kaj la malsato al scio de la knabo.
La ludkamaradoj de Jesuo ne vidis ion supernaturan pri lia konduto; plejparte li estis tute kiel ili. Lia intereso pri studado estis iom super la averaĝo sed ne plene nekutima. Li ja pli demandis en la lernejo ol aliaj en sia klaso.
Eble lia plej nekutima kaj elstara trajto estis lia malemo batali pri siaj rajtoj. Ĉar li estis tiel bone kreskinta knabo por sia aĝo, liaj ludkamaradoj trovis strange, ke li ne emis defendi sin eĉ kontraŭ maljusteco aŭ submetita al persona mistraktado. Tamen li ne multe suferis pri tio dank’al la amikeco de Jakobo, najbara knabo, kiu estis unu jaron pli aĝa. Li estis la filo de ŝtonmasonisto, entreprena asociito de Jozefo. Jakobo estis granda admiranto de Jesuo, kaj li prenis sur sin la devon, ke neniu rajtu trudi sin al Jesuo pro lia malinklino pri fizika batalo. Multfoje pli maljunaj kaj krudaj junuloj atakis Jesuon, fidante al lia laŭdira pacemo, sed ili ĉiam suferis rapidan kaj certan punon per la manoj de lia sin-proklamanta ĉampiono kaj ĉiam preta defendanto, Jakobo la filo de la ŝtonmasonisto.
Jesuo estis la ĝenerale akceptita ĉefo de la Nazaretaj knaboj, kiuj reprezentis la pli altajn idealojn de sia tempo kaj generacio. Li estis vere amata de siaj junaj asociitoj, ne nur ĉar li estis senpartia, sed ankaŭ ĉar li posedis maloftan kaj kompreneman simpation, kiu signis amon kaj tuŝis diskretan kompaton.
Ĉi-jare li ekmontris notindan preferon por la kompanio de pli maljunaj personoj. Li ravis paroli pri kulturaj, edukaj, sociaj, ekonomiaj, politikaj kaj religiaj temoj kun pli maljunaj mensoj, kaj lia profundeco de rezonado kaj akreco de observado tiel ĉarmis siajn plenkreskajn asociitojn, ke ili ĉiam fervoris babili kun li. Antaŭ ol li fariĝis respondeca pri la subteno de la hejmo, liaj gepatroj konstante celis influi lin asociiĝi kun tiuj, kiuj estis samaĝaj aŭ pli proksime al lia aĝo, anstataŭ kun pli maljunaj kaj pli bone informitaj individuoj, por kiuj li rivelis tian preferon.
Malfrue ĉi-jare li havis sperton pri fiŝkaptado dum du monatoj kun sia onklo sur la Maro de Galileo, kaj li estis tre sukcesa. Antaŭ ol atingi plenkreskecon li fariĝis sperta fiskaptisto.
Lia fizika disvolviĝo daŭris; li estis altnivela kaj privilegia lernanto en la lernejo; li akordiĝis sufiĉe bone kun siaj pli junaj gefratoj, havante la avantaĝon esti pli maljuna je tri jaroj kaj duono ol la plej maljuna el la aliaj infanoj. Li estis bone estimita en Nazareto, krom de la gepatroj de kelkaj malpli kleraj infanoj, kiuj ofte parolis pri Jesuo kiel estanta tro vigla, kiel ne havanta humilecon kaj junecan diskretemon. Li manifestis kreskantan inklinon direkti la ludajn agadojn de siaj junaj asociitoj al pli seriozaj kaj pensigaj vojoj. Li estis denaska instruisto, kaj simple ne povis deteni sin tiel funkcii, eĉ kiam li supoze devis ludi.
Jozefo frue komencis instrui al Jesuon la diversajn rimedojn por perlabori sian vivon, klarigante la avantaĝojn de agrikulturo super industrio kaj komerco. Galileo estis pli bela kaj pli prospera distrikto ol Judeo, kaj kostis nur la kvarono por vivi tie kompare al Jerusalemo kaj Judeo. Ĝi estis provinco de agrikulturaj vilaĝoj kaj prosperaj industriaj urboj, enhavante pli ol ducent urbojn kun kvin mil loĝantoj kaj tridek kun pli ol dek kvin mil.
Dum lia unua vojaĝo kun sia patro por observi la fiskaptan industrion sur la lago de Galileo, Jesuo preskaŭ decidis fariĝi fiskaptisto; sed la proksima asociado kun la profesio de lia patro poste influis lin fariĝi ĉarpentisto, dum ankoraŭ poste kombinado de influoj kondukis lin fine elekti fariĝi religia instruisto de nova ordo.
Dum tiu tuta jaro la knabo daŭre faris vojaĝojn ekster la hejmo kun sia patro, sed li ankaŭ ofte vizitis la bienon de sia onklo, kaj foje iris al Magdala por fiskapti kun la onklo, kiu starigis sian sidejon proksime de tiu urbo.
Jozefo kaj Maria estis ofte tentitaj montri iun specialan favoremon al Jesuo aŭ alie malkaŝi ilian scion, ke li estis infano de promeso, filo de destino. Sed ambaŭ liaj gepatroj estis eksterordinare saĝaj kaj sagacaj pri ĉiuj ĉi aferoj. La malmultajn fojojn ili iel montris ian preferon por li, eĉ laŭ la plej eta grado, la knabo rapidis rifuzi ĉian specialan konsideron.
Jesuo pasigis multe da tempo en la proviza butiko por karavanoj, kaj babilante kun la vojaĝantoj de ĉiuj partoj de la mondo, li akiris amason da informoj pri internaciaj aferoj, kiu estis mirinda konsiderante lian aĝon. Tio ĉi estis la lasta jaro, dum kiu li multe ĝuis pri liberaj ludoj kaj juneca ĝojo. De tiu tempo, malfacilaĵoj kaj respondecoj rapide multiĝis en la vivo de tiu ĉi junulo.
Merkrecon vespere, la 24-an de Junio, 5 p.K., Jude naskiĝis. Komplikaĵoj akompanis lian naskiĝon, la sepa infano. Maria estis tiel malsana dum pluraj semajnoj, ke Jozefo restis hejme. Jesuo estis tre okupata pri komisioj por sia patro kaj pri taskoj pro la serioza malsano de sia patrino. Neniam plu eblis al tiu junulo reveni al la infaneca sinteno de siaj pli fruaj jaroj. Ekde la malsano de sia patrino — ĝuste antaŭ esti dek jaraĝa — li estis devigita preni sur sin la respondecojn de unuenaskita filo, kaj fari ĉion ĉi unu aŭ du jarojn, antaŭ ol tiuj ĉi ŝarĝoj normale devus fali sur liajn ŝultrojn.
La ĥazano pasigis unu vesperon ĉiun semajnon kun Jesuo, helpante lin majstri la hebreajn skribaĵojn. Li tre interesiĝis pri la progreso de sia promesplena lernanto; tial li volis asisti lin multmaniere. Tiu ĉi juda pedagogo uzis grandan influon al tiu ĉi kreskanta menso, sed li neniam kapablis kompreni, kial Jesuo estis tiel indiferenta pri ĉiuj siaj sugestoj koncerne la perspektivojn iri al Jerusalemo por daŭrigi sian edukadon sub la kleraj rabenoj.
Ĉirkaŭ meze de Majo la knabo akompanis sian patron por komerca vojaĝo al Scitopolo, la ĉefa greka urbo de la Dekapolo, la malnova hebrea urbo de Beth-Ŝean. Survoje Jozefo rakontis multe pri la malnova historio de la reĝo Saulo, la Filiŝtoj kaj la postaj eventoj de la turbula historio de Israelo. Jesuo treege impresiĝis pri la pura aspekto kaj bone ordigita aranĝo de tiu ĉi tiel nomata pagana urbo. Li miris pri la subĉiela teatro, kaj admiris la belan marmoran templon dediĉitan al la adorado de la “paganaj” dioj. Jozefo estis tre perturbita de la entuziasmo de la knabo, kaj celis kontraŭstari tiujn ĉi favorajn impresojn laŭdante la belecon kaj grandiozecon de la juda templo en Jerusalemo. Jesuo jam ofte rigardis scivoleme al tiu ĉi grandioza greka urbo de la monteto de Nazareto, kaj multfoje demandis pri ĝiaj ampleksaj publikaj verkoj kaj ornamitaj konstruaĵoj, sed lia patro ĉiam klopodis eviti respondi al tiuj demandoj. Nun ili estis antaŭ la belecoj de tiu ĉi nejuda urbo, kaj Jozefo ne povis gracie ignori la demandojn de Jesuo.
Ĝuste tiam okazis, ke la ĉiujaraj konkursaj ludoj kaj publikaj elmontradoj pri fizika lerteco inter la grekaj urboj de la Dekapolo estis okazantaj en la amfiteatro de Scitopolo, kaj Jesuo insistis, por ke lia patro konduku lin vidi la ludojn, kaj li tiom insistis, ke Jozefo hezitis rifuzi tion al li. La knabo estis tre ravita pri la ludoj, kaj eniris tutkore en la spriton de la elmonstroj de fizika disvolviĝo kaj atleta lerteco. Jozefo estis neesprimeble ŝokita observi la entuziasmon de sia filo rigardanta tiujn ĉi elmontrojn de “pagana” vanteco. Kiam la ludoj finiĝis, Jozefo ricevis la surprizon de sia vivo, kiam Jesuo esprimis sian aprobon pri ili, kaj sugestis, ke estus bone por la junaj viroj de Nazareto, se ili povus tiel profiti sanajn eksterajn fizikajn agadojn. Jozefo parolis serioze kaj longe kun Jesuo pri la malbona naturo de tiaj praktikoj, sed li bone sciis, ke la knabo ne estis konvinkita.
La solan fojon, kiam Jesuo vidis sian patron kolerantan kontraŭ li, estis dum tiu nokto en ilia ĉambro ĉe la gastejo, kiam dum iliaj diskutoj la knabo tiam forgesis la tendencojn de la juda penso, por sugesti, ke ili reiru hejmen kaj eklaboru por konstrui amfiteatron en Nazareto. Kiam Jozefo aŭdis sian unuenaskitan filon esprimi tiajn kontraŭjudajn sentojn, li forgesis sian kutiman kvietan konduton kaj, kaptante Jesuon je la ŝultro, li kolere ekkriis: “Mia filo, neniam plu lasu min aŭdi la esprimon de tia malbona penso tiel longe, kiel vi vivos.” Jesuo estis konsternita pro la emocia montro de sia patro; li neniam antaŭe sentis la personan pikon de indigno de sia patro, kaj estis neesprimeble surprizita kaj ŝokita. Li nur respondis: “Tre bone, mia patro, tiel estos.” Kaj neniam plu la knabo eĉ kun la plej malforta maniero aludis la ludojn kaj aliajn atletajn agadojn de la grekoj tiel longe, kiel lia patro vivis.
Poste, Jesuo vidis la grekan amfiteatron en Jerusalemo, kaj eksciis, kiel abomenindaj estis tiaj aferoj el la juda vidpunkto. Tamen, dum sia tuta vivo li klopodis enkonduki la ideon de sana distrado en siaj personaj planoj kaj, kiom la juda praktiko permesis, en la posta programo de regulaj agadoj por siaj dek du apostoloj.
Fine de tiu ĉi dekunua jaro Jesuo estis vigla, bone disvolviĝinta, modere humura, kaj sufiĉe facilanima junulo, sed de tiu jaro li estis pli kaj pli dediĉita al apartaj periodoj de profunda meditado kaj serioza kontemplado. Li multe pensis pri kiel li devas plenumi siajn devojn al sia familio, kaj samtempe obei al la voko de sia misio por la mondo; jam li komprenis, ke lia ministrado ne estis limigita al la plibonigo de la juda popolo.
Tio ĉi estis eventoplena jaro en la vivo de Jesuo. Li daŭre progresis en la lernejo, kaj estis nelacigebla en sia studado de la naturo, dum pli kaj pli li daŭrigis sian studadon de la metodoj, per kiuj la homoj vivtenas sin. Li komencis regule labori en la ĉarpenta laborejo de la hejmo, kaj oni permesis al li administri sian propran enspezon, aranĝo tre nekutima por juda familio. Tiun ĉi jaron li lernis pri la saĝeco gardi sekreton pri tiaj aferoj en la familio. Li konsciiĝis pri la maniero, per kiu li kaŭzis problemojn en la vilaĝo, kaj de nun li fariĝis pli kaj pli diskreta kaŝante ĉion, kio povus igi lin esti konsiderata malsama de siaj samuloj.
Dum la tuta jaro li spertis multajn periodojn de necerteco, se ne efektivaa dubo, pri la naturo de sia misio. Lia nature disvolviĝanta homa menso ankoraŭ ne plene komprenis la realecon pri sia duobla naturo. La fakto, ke li havis nur unu personecon, malfaciligis al lia konscio agnoski la duoblan originon de tiuj faktoroj, kiuj konsistigis la naturon asociitan kun tiu sama personeco.
Ekde tiam li pli bone sukcesis akordiĝi kun siaj gefratoj. Li estis pli kaj pli taktema, ĉiam kompatema kaj zorgema pri ilia bonfarto kaj feliĉo, kaj ĝuis bonajn rilatojn kun ili ĝis la komenco de sia publika ministrado. Por esti pli eksplicita: li plej bonege akordiĝis kun Jakobo kaj Mirjam, kaj la du pli junaj infanoj (ankoraŭ naskiĝontaj), Amoso kaj Ruto. Li ĉiam sufiĉe bone akordiĝis kun Marta. Kiujn problemojn li havis hejme devenis de malakordo kun Jozefo kaj Jude, precipe ĉi-lasta.
Estis peniga sperto por Jozefo kaj Maria entrepreni la edukadon de tiu senprecedenca kombinado de dieco kaj homeco, kaj oni devas agnoski grandan meriton pro tiel fidele kaj sukcese plenumi siajn gepatrajn respondecojn. Pli kaj pli la gepatroj de Jesuo konstatis, ke estis io superhoma loĝanta ene de tiu ĉi plej aĝa filo, sed ili neniam eĉ malforte revis, ke tiu ĉi promesa filo estis fakte kaj vere la efektiva kreinto de tiu ĉi loka universo de aferoj kaj estaĵoj. Jozefo kaj Maria vivis kaj mortis neniam eksciinte, ke ilia filo Jesuo vere estis la Universa Kreinto enkarniĝinta en la mortemula karno.
Tiun ĉi jaron Jesuo pli ol iam ajn turnis sian atenton al muziko, kaj li plu instruis al siaj gefratoj hejme. Estis ĉirkaŭ tiu ĉi tempo, ke la knabo akre konsciiĝis pri la diferenco inter la vidpunktoj de Jozefo kaj Maria pri la naturo de sia misio. Li multe pripensis pri la malsamaj opinioj de siaj gepatroj, ofte aŭdante iliajn diskutojn, kiam ili kredis, ke li profunde dormas. Pli kaj pli li inklinis al la vidpunkto de sia patro, tiel ke lia patrino estos afliktita konstatante, ke ŝia filo iom post iom rifuzas ŝian gvidadon pri la temoj rilataj al lia vivkariero. Kaj dum la jaroj pasis, tiu ĉi distanco de kompreno plilarĝiĝis. Ja malpli kaj malpli Maria komprenis la signifon de la misio de Jesuo, kaj pli kaj pli tiu ĉi bona patrino estis afliktita pro la malsukceso de ŝia favorita filo plenumi siajn karajn atendojn.
Jozefo pli kaj pli kredis al la spirita naturo de la misio de Jesuo. Sed krom aliaj pli gravaj kialoj ŝajnas bedaŭrinde, ke li ne vidis sufiĉe longe por vivi la plenumadon de sia koncepto pri la sindonaco de Jesuo sur la tero.
Dum sia lasta jaro en la lernejo, kiam li estis dekdujara, Jesuo kontestis al sia patro la judan kutimon tuŝi la peceton de pergameno najlitan sur la pordofosto ĉiufoje enirante kaj elirante la domon, kaj poste kisi la fingron, kiu antaŭe tuŝis la pergamenon. Kiel parto de tiu ĉi rito oni kutime diris: “La Sinjoro protektos nian eliron kaj nian eniron de nun kaj por ĉiam.” Jozefo kaj Maria ripete instrukciis al Jesuo pri la kialoj por ne desegni portretojn aŭ bildojn, klarigante al li, ke tiaj kreaĵoj povus esti uzataj por idolaj celoj. Kvankam Jesuo plene malsukcesis kompreni iliajn malpermesojn kontraŭ portretojn kaj bildojn, li posedis altan koncepton pri kohereco, kaj tial li montris al sia patro la esence idolan naturon de tiu ĉi ordinara riverenco al la porda pargameno. Kaj Jozefo forigis la pargamenon, post kiam Jesuo tiel kontestis al li.
Dum tempo pasis, Jesuo faris multe por modifi ilian praktikon de religiaj formo, kiel la familiaj preĝoj kaj aliaj kutimoj. Kaj estis eble fari tiajn aferojn en Nazareto, ĉar ĝia sinagogo estis sub la influo de liberala skolo de rabenoj, ekzemplita de la fama nazareta instruisto, Joseo.
Dum tiu ĉi jaro kaj la du postaj jaroj, Jesuo suferis grandan mensan aflikton rezulte de siaj konstantaj klopodoj por alĝustigi siajn personajn vidpunktojn pri la religiaj praktikoj kaj sociaj konvencioj al la establitaj kredoj de siaj gepatroj. Li estis turmentita de la konflikto inter la impulso esti lojala al siaj propraj konvinkoj kaj la konscia admono de obeema submetiĝo al siaj gepatroj; lia plejsupera konflikto estis inter du grandaj ordonoj, kiuj superis en sia juna menso. La unua estis: “Estu lojala al la diktoj de viaj plej altaj konvinkoj pri vereco kaj justeco.” La alia estis: “Honoru vian patron kaj vian patrinon, ĉar ili donis al vi la vivon kaj ĝian nutradon.” Tamen, li neniam evitis la respondecon ĉiutage fari la necesajn alĝustigojn inter tiuj ĉi regnoj de lojaleco al siaj personaj konvinkoj kaj devo al sia propra familio, kaj li atingis la kontenton pli kaj pli harmonie efektivigi la miksadon de siaj personaj konvinkoj kaj familiaj devigoj en majstran koncepton pri grupa solidareco bazita sur lojaleco, senpartieco, toleremo kaj amo.
Ĉi-jare la knabo de Nazareto pasis de knabeco al la komenco de juna vireco; lia voĉo komencis ŝanĝiĝi, kaj aliaj mensaj kaj korpaj trajtoj montris la venontan statuson de vireco.
Dimanĉon vespere, la 9-an de Januaro, 7 p.k., naskiĝis lia frateto Amoso. Jude ankoraŭ ne estis dujaraĝa, kaj la fratineto Ruto estis ankoraŭ venonta; tiel oni povas vidi, ke Jesuo havis sufiĉe grandan familion de malgrandaj infanoj lasitaj al sia gardado, kiam la morto akcidente trafis lian patron la sekvan jaron.
Estis ĉirkaŭ la mezo de Februaro, kiam Jesuo fariĝis home certa, ke li estis destinita plenumi mision sur tero por ilumini la homon kaj revelacii Dion. Gravaj decidoj kune kun vastaj planoj formiĝis en la menso de tiu ĉi junulo, kiu estis, laŭ eskteraj aspektoj, averaĝa juda junulo de Nazareto. La inteligenta vivo de tuta Nebadono observis kun fascino kaj miro, kiel ĉio tio disvolviĝis en la pensado kaj la agado de la nova adoleska filo de ĉarpentisto.
La unuan tagon de la semajno, 20-an de Marto, 7 p.k., Jesuo diplomiĝis de la trejna kurso en la loka lernejo ligita kun la sinagogo de Nazareto. Tio ĉi estis grava tago en la vivo de ĉiu ajn ambicia juda familio, kiam la unuenaskita filo estis deklarita “filo de la ordono” kaj la elaĉetita unuenaskito de la Sinjoro Dio de Izraelo, “infano de la Plejaltulo” kaj servanto de la Sinjoro de la tuta mondo.
Vendredon de la antaŭa semajno, Jozefo revenis el Seforo, kie li prenis sur sin la starigon de nova publika konstruaĵo, por ĉeesti tiun ĉi feliĉan okazaĵon. La instruisto de Jesuo memfide kredis, ke lia vigla kaj diligenta lernanto estis destinita al iu elstara kariero, al iu eminenta misio. La pliaĝuloj, malgraŭ ĉiuj iliaj problemoj kun la nekonformismaj tendencoj de Jesuo, estis tre fieraj pri la knabo, kaj jam komencis starigi planojn, kiuj ebligus al li iri al Jerusalemo por daŭrigi sian edukadon en la famaj hebreaj akademioj.
Dum Jesuo aŭdis tiujn diskutojn pri tiuj planoj de tempo al tempo, li fariĝis pli kaj pli certa, ke li neniam iros al Jerusalemo por studi kun la rabenoj. Sed li malmulte imagis la tiel baldaŭan tragedion, kiu devigos lin forlasi ĉiujn ĉi planojn, kaj preni sur sin la respondecon subteni kaj direkti grandan familion, nun konsistantan el kvin fratoj kaj tri fratinoj krom sia patrino kaj li mem. Jesuo havis pli profundan kaj pli longan sperton eduki tiun ĉi familion ol tiu atribuita al Jozefo, sia patro; kaj li ja atingis la normon, kiun li poste starigis por si: fariĝi saĝa, pacienca, komprenema kaj efika instruisto kaj plej aĝa frato de tiu ĉi familio — sia familio — tiel subite frapita de ĉabreno kaj tiel neatendite funebranta.
Jesuo, atingante la sojlon de juna vireco kaj formale diplomiĝinte de la sinagogaj lernejoj, estis kvalifikita por iri al Jerusalemo kun siaj gepatroj por partopreni kun ili en la celebrado de sia unua Pasko. La Paska festo de tiu jaro okazis sabaton la 9-an de Aprilo, 7 p.k. Konsiderinda kompanio (103) pretiĝis por foriri el Nazareto frue lunde matene, la 4-an de Aprilo, al Jerusalemo. Ili vojaĝis suden al Samario, sed atingante Jizreel ili turnis oriente ĉirkaŭirante monton Gilboa en la jordanan valon por eviti trapasi Samarion. Jozefo kaj lia familio ĝojus trairi Samarion per la vojo de la puto de Jakobo kaj Bet-El, sed ĉar la judoj malŝatis trakti kun la Samaritanoj, ili decidis iri kun siaj najbaruloj per la vojo de la jordana valo.
La tre timita Arĥelao estis detronigita, kaj ili malmulte timis alkonduki Jesuon al Jerusalemo. Dek du jaroj pasis, de kiam la unua Herodo celis detrui la bebon de Bet-Leĥemo, kaj neniu nun pensus asocii tiun ĉi aferon kun tiu ĉi obskura knabo de Nazareto.
Antaŭ ol atingi la krucvojon de Jizreel, kaj dum sia vojaĝo, ili pasis tre baldaŭ maldekstre preter la malnova vilaĝo Ŝunemo, kaj Jesuo denove aŭdis pri la plej bela junulino de Izraelo, kiu iam vivis tie, kaj ankaŭ pri la mirindaj laboroj de Eliŝa plenumitaj tie. Pasante tra Jizreel, la gepatroj de Jesuo rakontis la farojn de Aĥabo kaj Izebelo kaj la heroaĵojn de Jehu. Ĉirkaŭante la monton Gilboa ili multe parolis pri Saulo, kiu mortigis sin sur la deklivoj de tiu ĉi monto, pri la reĝo Davido kaj la asocioj rilataj al tiu historia loko.
Ĉirkaŭirante la bazon de Gilboa, la pilgrimantoj povis vidi la grekan urbon Scitopolo dekstre. Ili rigardis la marmorajn konstruaĵojn de malproksime, sed ne proksimiĝis la nejudan urbon, tiel ke ili malpurigu sin kaj ne povu partopreni en la venontaj solenaj kaj sanktaj ceremonioj de la Pasko en Jerusalemo. Maria ne povis kompreni kial nek Jozefo nek Jesuo volis paroli pri Scitopolo. Ŝi sciis nenion pri ilia polemiko de la antaŭa jaro, ĉar ili neniam rivelis tiun ĉi epizodon al ŝi.
La vojo tiam kondukis tuj malsupren al la tropika jordana valo, kaj baldaŭ montriĝis antaŭ la mirantaj okuloj de Jesuo la malrekta kaj serpentumanta Jordano kun siaj brilantaj kaj ondetantaj akvoj, dum ĝi fluas al la Morta Maro. Ili demetis siajn eksterajn vestaĵojn, dum ili vojaĝis suden en tiu ĉi tropika valo, ĝuante la luksajn kampojn de cerealoj kaj la belajn oleandrojn plenajn je rozkoloraj floroj, dum la masiva neĝkovrita Monto Hermono stariĝis malproksime norde rigardanta majeste la historian valon. Iom pli ol tri horojn de vojaĝado post scitopolo ili atingis bobelantan fonton, kaj tie ili tendumis por la nokto, sub la stelplena ĉielo.
La duan tagon de sia vojaĝo ili preterpasis la lokon, kie la Jaboko el oriente fluis en la Jordanon, kaj rigardante tiun valon orienten ili rakontis la tagojn de Gideono, kiam la Midjanidoj ŝutiĝis en tiun ĉi regionon por svarmi la landon. Ĉirkaŭ la fino de la dua tago de vojaĝado ili tendumis proksime de la bazo de la plej alta monto super la jordana valo, Monto Sartabo, kies kulmino estis okupata de la aleksandria fortreso, kie Herodo antaŭe enprizonigis unu el siaj edzinoj kaj entombigis siajn du strangolitajn filojn.
La trian tagon ili preterpasis du vilaĝojn, kiuj estis antaŭ nelonge konstruitaj de Herodo kaj konstatis ilian superan arkitekturon kaj iliajn belajn palmejojn. Krepuske ili atingis Jeriĥon, kie ili restadis ĝis la morgaŭo. Tiun ĉi vesperon Jozefo, Maria kaj Jesuo marŝis du kilometrojn kaj duono al la loko de la antikva Jeriĥo, kie Josuo, de kie devenas la nomo de Jesuo, tiam plenumis siajn famajn heroaĵojn, laŭ la juda tradicio.
Dum la kvara kaj lasta tago de vojaĝado la vojo estis senĉesa procesio de pilgrimantoj. Ili nun komencis supreniri la montetojn kondukantajn al Jerusalemo. Kiam ili proksimiĝis al la supro ili povis vidi trans la Jordano la montojn, kaj sude la malviglajn akvojn de la Morta Maro. Proksimume duonvoje de Jerusalemo, Jesuo unuafoje vidis la Olivarban Monton (la regiono kiu fariĝos tiel grava por la resto de lia vivo), kaj Jozefo indikis al ili, ke la Sankta Urbo kuŝas tuj malantaŭ tiu ĉi kresto, kaj la koro de la knabo rapide batis pro la ĝoja atendo baldaŭ admiri la urbon kaj domon de lia ĉiela Patro.
Sur la orientaj deklivoj de Oliveto ili paŭzis por ripozi ĉirkaŭ vilaĝeto nomata Betanio. La gastamaj vilaĝanoj alfluis por prizorgi la pilgrimantojn, kaj okazis, ke Jozefo kaj lia familio haltis apud la domo de iu Simono, kiu havis tri infanojn ĉirkaŭ samaĝajn kiel Jesuo — Maria, Marta kaj Lazaro. Ili invitis la familion de Nazareto hejmen por trinkaĵo, kaj dumviva amikeco ekkestis inter la du familioj. Multfoje poste dum sia eventoplena vivo, Jesuo haltis en tiu ĉi domo.
Ili rapidis, kaj baldaŭ troviĝis ĉe la ĉirkaŭaĵo de Oliveto, kaj Jesuo vidis unuafoje (laŭ sia memoro) la Sanktan Urbon, la malmodestajn palacojn, kaj la inspirantan templon de sia Patro. Neniam plu dum sia vivo Jesuo tiel spertis pure homan eksciton kiel tiu ĉi, kiu tiel komplete tiam ravis lin, dum li staris tie tiun posttagmezon de Aprilo sur la Olivarba Monto, unuafoje ĝuante Jerusalemon per la okuloj. Kelkajn jarojn poste ĉe la sama loko li staros tie ĉi kaj ploros pri la urbo, kiu malakceptos alian profeton, la lastan kaj la plej grandan el siaj ĉielaj instruistoj.
Sed ili rapidis al Jerusalemo. Estis tiam ĵaŭdon vespere. Atingante la urbon ili preterpasis la templon, kaj neniam Jesuo vidis tiajn amasojn da homaj estaĵoj. Li profunde meditis pri kial tiuj ĉi judoj ariĝis tie ĉi venante el la plej malproksimaj partoj de la konata mondo.
Baldaŭ ili atingis la lokon preparitan por ilia restado dum la Paska Semajno, la grandan hejmon de riĉa parenco de Maria, kiu konis per Zakario la fruan historion kaj pri Johano kaj pri Jesuo. La postan tagon, la tago de preparado, ili pretiĝis por la adekvata celebrado de la Paska Sabato.
Dum tuta Jerusalemo viglis preparante la Paskon, Jozefo trovis la tempon por vizitigi al sia filo la akademion, kie oni antaŭe aranĝis, ke li daŭrigus sian edukadon post du jaroj, tuj kiam li estus dekkvinjaraĝa, la necesa aĝo. Jozefo estis vere perpleksa observante kiom malmulte da intereso Jesuo montris pri ĉiuj ĉi zorge ellaboritaj planoj.
Jesuo estis profunde impresita de la templo kaj ĉiuj asociitaj servoj kaj agadoj. Por la unua fojo de kiam li estis kvarjaraĝa, li estis tro okupita pri siaj propraj pensoj por peti multajn demandojn. Li tamen demandis al sia patro plurajn embarasajn demandojn (kiel li faris en antaŭaj okazoj) pri kial la ĉiela Patro postulis la buĉadon de tiom da senkulpaj kaj senhelpaj bestoj. Kaj lia patro bone sciis laŭ la esprimo sur la vizaĝo de la knabo, ke liaj respondoj kaj provoj de klarigo ne estis kontentigaj por la profunda pensado kaj la akra rezonado de lia filo.
Unu tagon antaŭ la Paska Sabato granda alfluo de spirita iluminado inondis la morteman menson de Jesuo, kaj plenigis lian homan koron ĝis superfluo de ama kompato al la spirite blindaj kaj morale sensciaj homamasoj arigitaj por la celebrado de la malnova Paska memorfesto. Tio ĉi estis unu el la plej eksterordinaraj tagoj, kiun la Filo de Dio pasigis en la karno; kaj nokte, por la unua fojo dum lia surtera kariero, aperis al li asignita mesaĝisto de Salvingtono, komisiita de Emanuelo, kiu diris: “La horo venis. Estas tempo, ke vi komencu la aferojn de via Patro.”
Kaj tiel, eĉ antaŭ ol la pezaj respondecoj de la nazareta familio falis sur liajn junajn ŝultrojn, tiam alvenis la ĉiela mesaĝisto por rememorigi al tiu ĉi knabo, ne tute dektrijaraĝa, ke la horo venis por komenci repreni la respondecoj de universo. Tio ĉi estis la unua akto de longa sinsekvo de eventoj, kiuj finfine kulminis per la kompletigo de la sindonaco de la Filo sur Urantio kaj la remeto de “la registaro de universo sur liaj homaj-diaj ŝultroj”.
Dum la tempo pasis, la mistero de la enkarniĝo fariĝis, por ĉiuj el ni, pli kaj pli nesondebla. Ni malfacile povis kompreni, ke tiu knabo de Nazareto estis la kreinto de tuta Nebadono. Nek ni nun komprenas, kiel la spirito de tiu sama Kreinto-Filo kaj la spirito de lia Paradiza Patro estas asociitaj kun la animoj de la homaro. Kun la paso de tempo ni povis vidi, ke lia homa menso pli kaj pli perceptis, ke dum li vivis sian vivon en la karno, spirite sur liaj ŝultroj kuŝis la respondeco de universo.
Tiel finiĝas la kariero de la nazareta knabo, kaj komencas la rakonto de tiu adoleska junulo — la pli kaj pli memkonscia dia homo — kiu nun komencas kontempli sian mondan karieron, dum li klopodas integri sian plivastiĝantan vivcelon al la deziroj de siaj gepatroj kaj siaj devoj al sia familio kaj la socio de sia generacio kaj epoko.