Kajero 123

La frua infanaĝo de Jesuo

Pro la necertaĵoj kaj maltrankvilaĵoj de ilia restado en Bet-Leĥemo, Maria ne demamigis la bebon, antaŭ ol ili alvenis sekuraj en Aleksandrio, kie la familio povis retrovi normalan vivon. Ili vivis kun parencoj, kaj Jozefo facile povis vivteni sian familion, ĉar li trovis laboron tuj post ilia alveno. Li estis dungita kiel ĉarpentisto dum pluraj monatoj, kaj poste promociita por posteno de skipestro de granda grupo de laboristoj dungitaj por unu el la publikaj konstruaĵoj tiam konstruataj. Tiu ĉi nova sperto donis al li la ideon fariĝi entreprenisto kaj konstruisto post sia reveno al Nazareto.

Dum ĉiuj ĉi fruaj jaroj de la selhelpa infanaĝo de Jesuo Maria daŭrigis longan kaj konstantan zorgadon, por ke nenio povu endanĝerigi lian bonfarton aŭ iel malhelpi lian estontan mision sur la tero; neniu patrino iam estis pli sindonema al sia infano. En la hejmo, en kiu vivis Jesuo, estis du aliaj samaĝaj infanoj, kaj inter la proksimaj najbaroj estis ses aliaj, kies aĝoj proksimiĝis sufiĉe la lian por fari ilin akcepteblaj ludkunulojn. Unue Maria emis gardi Jesuon apud si. Ŝi timis, ke io okazus al li, se li estus permesita ludi en la ĝardeno kun la aliaj infanoj, sed Jozefo helpe de siaj parencoj estis kapabla konvinki ŝin, ke tia konduto senigus Jesuon je la utila sperto adaptiĝi al samaĝaj infanoj. Kaj Maria, klare konsciiĝinte, ke tia programo de senrajta ŝirmado kaj nekutima protektado povus emigi lin timema kaj iel memcentra, fine konsentis al la plano permesanta al la infano de promeso kreski same kiel la aliaj infanoj; kaj kvankam ŝi obeis tiun ĉi decidon, ŝi ĉiam elturniĝis gvati, kiam la etuloj ludis apud la domo aŭ en la ĝardeno. Nur amema patrino povas scii la ŝarĝon, kiun Maria portis en sia koro pri la sekureco de sia filo dum tiuj ĉi jaroj de lia bebaĝo kaj frua infanaĝo.

Dum la du jaroj de ilia restado en Aleksandrio Jesuo ĝuis bonan sanon, kaj daŭre kreskis normale. Krom kelkaj amikoj kaj parencoj neniu estis informita, ke Jesuo estis “infano de promeso”. Unu inter la parencoj de Jozefo rivelis tion ĉi al kelkaj amikoj en Memfiso, idoj el malproksima Akenatono, kaj ili, kun malgranda grupo de aleksandriaj kredantoj, kunvenis ĉe la palaca domo de la parenco-bonfaranto de Jozefo iom antaŭ la reveno al Palestino, por prezenti siajn dezirojn al la familio de Nazareto kaj siajn respektojn al la infano. En tiu ĉi okazo la kunvenantaj amikoj donacis al Jesuo kompletan kopion de la greka traduko de la hebreaj skribaĵoj. Sed tiu ĉi kopio de la judaj sakralaj skribaĵoj ne estis donita al Jozefo, antaŭ ol ambaŭ li kaj Maria malakceptis la inviton de siaj amikoj de Memfiso kaj Aleksandrio resti en Egipto. Tiuj ĉi kredantoj insistis, ke la infano de destino povus uzi multe pli grandan mondan influon kiel loĝanto de Aleksandrio ol de iu ajn loko en Palestino. Tiuj ĉi persvadoj prokrastis ilian foriron al Palestino por iom da tempo, post kiam ili ricevis novaĵojn pri la morto de Herodo.

Jozefo kaj Maria finfine forlasis Aleksandrion sur boato apartenanta al ilia amiko Ezraeono, iranta al Jafo, alvenante al tiu haveno malfrue en Aŭgusto de la jaro 4 a.K. Ili rekte iris al Bet-Leĥemo, kie ili pasigis la tutan monaton de Septembro konsiliĝante kun siaj amikoj kaj parencoj, koncerne ĉu ili devus resti tie, aŭ reveni al Nazareto.

Neniam Maria rezignis la ideon, ke Jesuo devas kreski en Bet-Leĥemo, la Urbo de Davido. Jozefo ne reale kredis, ke ilia filo fariĝos reĝa liberiganto de Israelo. Cetere li sciis, ke li mem ne reale estis ido de Davido; ke lia agnosko inter la idoj de Davido estis pro la adopto de unu el liaj prapatroj en la Davidan linion. Maria kompreneble opiniis, ke la Urbo de Davido estas la plej taŭga loko, en kiu la nova kandidato por la trono de Davido povus esti edukita, sed Jozefo preferis pli riski kun Herodo Antipaso ol kun lia frato Arĥelao. Li sentis gravajn timojn pri la sekureco de la infano en Bet-Leĥemo aŭ en iu ajn alia urbo en Judeo, kaj konjektis, ke Arĥelao pli verŝajne daŭrigus la minacajn politikojn de sia patro, Herodo, ol Antipaso en Galileo. Kaj krom ĉiuj ĉi kialoj Jozefo esprimis sian preferon por Galileo kiel pli bona loko en kiu eduki kaj instrui la infanon, sed li bezonis tri semajnojn por venki la obĵetojn de Maria.

La unuan de Oktobro Jozefo konvinkis Maria-n kaj ĉiujn iliajn amikojn, ke estas plej bone por ili reveni al Nazareto. Sekve, frue en Oktobro, jaro 4 a.K., ili forlasis Bet-Leĥemon al Nazareto pasante per Lida kaj Scitopolo. Ili eliris frue unu dimanĉan matenon, Maria kaj la infano rajdantaj la novan akiritan ŝarĝobeston, dum Jozefo kaj kvin akompanantaj parencoj piediris; la parencoj de Jozefo malkonsentis permesi al ili vojaĝi sole al Nazareto. Ili timis iri al Galileo per Jerusalemo kaj la Jordana valo, kaj la okcidentaj vojoj ne estis tute sekuraj por du solaj vojaĝantoj kun tiom juna infano.

1. Reen al Nazareto

La kvaran tagon de la vojaĝo la grupo sekure atingis sian celon. Ili alvenis neanoncite ĉe la nazareta hejmo, kiu estis okupita de pli ol tri jaroj de unu el la edziĝintaj fratoj de Jozefo, kiu ja surpriziĝis vidi ilin; tiel trankvile ili aranĝis siajn aferojn, ke nek la familioj de Jozefo nek la familio de Maria eĉ sciis, ke ili forlasis Aleksandrion. La sekvan tagon la frato de Jozefo transloĝigis sian familion, kaj Maria, por la unua fojo post la naskiĝo de Jesuo, ekloĝis kun sia malgranda familio por ĝui vivon en sia propra hejmo. Post malpli ol unu semajno Jozefo trovis laboron kiel ĉarpentisto, kaj ili estis ege feliĉaj.

Jesuo estis ĉirkaŭ trijara kaj dumonata, kiam ili revenis al Nazareto. Li tre bone eltenis ĉiujn ĉi vojaĝojn, bonege fartis, kaj estis plena de infana ĝojo kaj ekscito profitante sian propran loĝejon por interne kuri tien ĉi kaj tien. Sed grande mankis al li la ĉeesto de siaj aleksandriaj ludkunuloj.

Survoje al Nazareto Jozefo persvadis Maria-n, ke estus malprudente sciigi inter siaj galileaj amikoj kaj parencoj la fakton, ke Jesuo estas infanon de promeso. Ili konsentis deteni sin de ĉia mencio al iu ajn pri tiu ĉi afero. Kaj ambaŭ ili tre fidele tenis sian promeson.

La tuta kvara jaro de Jesuo estis periodo de normala fizika disvolviĝo kaj nekutima mensa agado. Intertempe li tre forte amikiĝis kun najbara knabo ĉirkaŭ samaĝa nomata Jakobo. Jesuo kaj Jakobo ĉiam estis feliĉaj kune ludi, kaj ili kreskis fariĝinte grandaj amikoj kaj lojalaj kunuloj.

La sekva grava evento en la vivo de tiu familio de Nazareto estis la naskiĝo de la dua infano, Jakobo, dum la frumatenaj horoj de la dua de Aprilo, jaro 3 a.K. Jesuo estis tre ravita per la penso havi beban fraton, kaj li staris apud li dum horoj nur por observi la unuajn agadojn de la bebo.

Estis dum la somermezo de tiu ĉi sama jaro, ke Jozefo konstruis malgrandan laborejon proksime de la vilaĝa fonto kaj la karavanejo. Post tio ci li faris tre malmulte da laboro kiel salajrata ĉarpentisto. Li havis kiel asociitojn du el siaj fratoj kaj plurajn aliajn laboristojn, kiujn li sendis ekstere labori, dum li restis en la laborejo por fabriki jugojn kaj plugilojn, kaj fari aliajn lignofabrikaĵojn. Li faris ankaŭ kelkajn laborojn el ledo, kaj el ŝnuro kaj kanvaso. Kaj Jesuo, kiam li kreskis kaj ne estis en la lernejo, pasigis proksimume egale sian tempon inter helpi sian patrinon kun hejmaj taskoj kaj observi sian patron laborantan en la laborejo, samtempe aŭskultante la konversaciojn kaj la klaĉojn de la karavanaj ŝoforoj kaj pasaĝeroj el la kvar partoj de la mondo.

En Julio de tiu ĉi jaro, unu monaton antaŭ ol Jesuo estis kvarjara, epidemio de maligna intesta problemo disvastiĝis tra tuta Nazareto pro kontakto kun la karavanaj vojaĝantoj. Maria tiel maltrankviliĝis pro la danĝero, ke Jesuo estu neŝirmita al tiu epidemio de malsano, ke ŝi kunigis ambaŭ siaj infanoj, kaj fuĝis al la kampara hejmo de sia frato, plurajn kilometrojn sude de Nazareto sur la vojo de Megido apud Sarid. Ili ne revenis al Nazareto dum pli ol du monatoj; Jesuo tre ĝojis tion ĉi, sian unuan sperton en bieno.

2. La kvina jaro (2 a.K.)

Iom pli ol unu jaro post la reveno al Nazareto la knabo Jesuo atingis la aĝon de sia unua persona kaj tutkora morala decido; kaj tiam venis resti kun li Penso-Ĝustiganto, dia donaco de la Paradiza Patro, kiu antaŭe servis kun Makivento Melkicedeko, tiel akirante la sperton funkcii lige kun la enkarniĝo de supermortema estaĵo vivanta en la simileco de la mortema karno. Tiu ĉi evento okazis la 11-an de Februaro, jaro 2 a.K. Jesuo ne pli konsciis pri la veno de la dia Monitoro, ol konscias milionoj kaj milionoj da aliaj infanoj kiuj, antaŭ kaj post tiu tago, same ricevas Penso-Ĝustigantojn por loĝi en liaj mensoj kaj labori por la plejlasta spiritecigo de tiuj ĉi mensoj kaj la eterna postvivon de iliaj evoluantaj senmortaj animoj.

Tiun tagon de Februaro la rekta kaj persona superrigardo de la Universaj Regantoj, ĉar ĝi rilatis al la integreco de la infana enkarniĝo de Mikaelo, ĉesis. De tiu tempo tra la tuta homa disvolviĝo de la enkarniĝo la gardado de Jesuo estis donita al la konfido de tiu ĉi loĝanta Ĝustiganto kaj la asociitaj serafaj gardistoj, kompletigita de tempo al tempo de la ministrado de mezvoja kreitaĵoj asignitaj por la faro de iuj definitaj devoj konforme al la instrukcio de siaj planedaj superuloj.

Jesuo estis kvinjara en Aŭgusto de tiu ĉi jaro, kaj do ni nomos ĝin kiel lia kvina (kalendara) jaro de vivo. Tiun ĉi jaron, 2 a.K., iom pli ol monato antaŭ sia kvina datreveno, Jesuo estis tre feliĉa pro la veno de sia fratino Mirjam, kiu naskiĝis la nokton de la 11-an de Julio. Dum la vespero de la sekva tago Jesuo longe parolis kun sia patro pri la maniero, per kiu la diversaj grupoj de vivantaj estaĵoj naskiĝas en la mondo kiel apartaj individuoj. La plej valora parto de la frua edukado de Jesuo estis sekurigata de liaj gepatroj responde al liaj pripensitaj kaj priserĉitaj demandoj. Jozefo neniam rifuzis fari sian plenan devon pene kaj zorge pasigi tempon respondi la multajn demandojn de la knabo. De la kvina jaro de Jesuo ĝis sia deka jaro li estis daŭranta demandosigno. Kvankam Jozefo kaj Maria ne ĉiam povis respondi liajn demandojn, ili neniam malsukcesis plene diskuti ilin, kaj kiel eble ĉiel helpi lin en liaj streboj por atingi kontentigan solvon pri la problemo, kiun lia vigla menso sugestis.

De la reveno al Nazareto ilia hejmo estis okupata, kaj Jozefo estis nekutime okupata konstruante sian novan laborejon kaj rekomencante sian entreprenon. Tiel plene li estis okupata, ke li ne trovis tempon konstrui lulilon por Jakobo, sed tio estis solvita longe antaŭ la veno de Mirjam, tiel ke ŝi havis tre komfortan lulilon en kiu ennestiĝi, dum la familio admiris ŝin. Kaj la infano Jesuo volonte partoprenis en ĉiuj ĉi naturaj kaj normalaj hejmaj spertoj. Li multe ŝatis sian malgrandan fraton kaj sian beban fratinon, kaj grande helpis Maria-n vartante ilin.

Estis malmultaj hejmoj en la nejuda mondo de tiuj tagoj, kiuj povis doni al infano pli bonan intelektan, moralan kaj religian trejnadon ol la judaj hejmoj de Galileo. Tiuj ĉi Judoj havis sisteman programon por instrui kaj eduki siajn infanojn. Ili dividis la vivon de infano en sep gradoj:

1. La novnaskita infano, ĝis la oka tago.

2. La suĉinfano.

3. La demamigita infano.

4. La periodo de dependeco al la patrino, ĝis la fino de la kvina jaro.

5. La komenco sendependeco de la infano kaj, pri filoj, la patro prenanta sur lin la respondecon de lia edukado.

6. La adoleskaj gejunuloj.

7. La junaj geviroj.

Estis la kutimo de la Galileaj Judoj, ke la patrino respondecu pri la trejnado de infano ĝis la kvina datreveno, kaj tiam, se la infano estis knabo, doni la respondecon de la edukado de la knabo al la patro. Tiun ĉi jaron Jesuo do eniris la kvinan gradon de la kariero de galilea juda infano, kaj sekve la 21-an de Aŭgusto, jaro 2 a.K., Maria formale transdonis lin al Jozefo por la sekva instruado.

Kvankam Jozefo estis prenanta sur lin la rektan respondecon pri la intelekta kaj religia edukado de Jesuo, lia patrino ankoraŭ interesiĝis pri lia familia trejnado. Ŝi instruis al li koni kaj zorgi la vitojn kaj la florojn kreskantajn apud la ĝardenaj muroj, kiuj tute ĉirkaŭis la hejman terpecon. Ŝi ankaŭ disponigis sur la tegmento de la domo (la somera dormoĉambro) malprofundajn kestoj de sablo, en kiuj Jesuo desegnis mapojn, kaj frue praktikis skribi la aramean, grekan, kaj pli poste la hebrean, por baldaŭ lerni legi, skribi kaj flue paroli la tri lingvojn.

Jesuo ŝajnis esti preskaŭ perfekta infano, kaj daŭre normale progresis mense kaj emocie. Li spertis mildan digestan malordon, sian unuan negravan malsanon, dum la lasta parto de tiu ĉi jaro, (kalendare) sia kvina.

Kvankam Jozefo kaj Maria ofte parolis pri la estonteco de sia plej aĝa filo, se vi estus tie, vi nur observus la disvolviĝon de normala, sana, senzorga, sed treege scivolema infano de tiu tempo kaj loko.

3. Okazaĵoj de la sesa jaro (1 a.K.)

Jam, helpe de sia patrino, Jesuo regis la galilean dialekton de la aramea lingvo; kaj nun lia patro komencis instrui al li la grekan. Maria malmulte parolis la grekan, sed Jozefo flue parolis ambaŭ la aramean kaj la grekan. La lernolibro por la studado de la greka lingvo estis la kopio de la hebreaj skribajoj — kompleta versio de la leĝo kaj la profetoj, inkluzivanta la psalmojn — kiu estis donacita al ili okaze de ilia foriro el Egiptio. Estis nur du kompletaj kopioj de la Skribaĵoj en la Greka lingvo en tuta Nazareto, kaj la posedo de unu el ili fare de la familio de la ĉarpentisto igis la hejmon de Jozefo tre serĉata loko, kaj ebligis al Jesuo, dum li kreskis, renkonti preskaŭ senfinan procesion de seriozaj studentoj kaj sinceraj serĉantoj pri la vero. Antaŭ la fino de tiu ĉi jaro Jesuo prenis sur sin la gardon de tiu ĉi senpreza manuskripto, informite okaze de sia sesa datreveno, ke la sakrala libro estis donacita al li de aleksandriaj amikoj kaj parencoj. Kaj en tre mallonga tempo li povis legi ĝin facile.

La unua granda ŝoko en la juna vivo de Jesuo okazis, kiam li ne estis tute sesjara. Ŝajnis al la knabo, ke lia patro — almenaŭ ambaŭ lia patro kaj lia patrino — sciis ĉion. Imagu do la surprizon de tiu ĉi demandema infano, kiam li demandis al sia patro la kaŭzon de milda tertremo, kiu ĵus okazis, aŭdi Jozefon diri, “Mia filo, mi reale ne scias”. Tiel komenciĝis tiu longa kaj konsterna seniluziiĝo, dum kiu Jesuo malkovris, ke liaj tera gepatroj ne estis tutsaĝaj kaj ĉiosciaj.

La unua penso de Jozefo estis diri al Jesuo, ke la tertremo estis kaŭzita de Dio, sed momenta pripenso rimarkigis al li, ke tia respondo tuj provokus pluajn kaj ankoraŭ pli embarasajn demandojn. Eĉ dum frua aĝo estis tre malfacile respondi al la demandoj de Jesuo pri fizikaj aŭ sociaj fenomenoj per senpripense diri al li, ke aŭ Dio aŭ la diablo estas respondeca. Harmonie kun la dominanta kredo de la juda popolo Jesuo delonge estis preta akcepti la doktrinon de bonaj kaj malbonaj spiritoj, kiel la ebla klarigo de mensaj kaj spiritaj fenomenoj, sed li tre dube dubis, ke tiaj nevideblaj influoj estis respondecaj pri la fizikaj eventoj de la natura mondo.

Antaŭ ol Jesuo estis sesjara, en la frua somero de la jaro 1 a.K., Zeĥarja kaj Elizabeto kun sia filo Johano venis viziti la nazaretan familion. Jesuo kaj Johano havis feliĉan tempon dum tiu ĉi vizito, la unua laŭ sia memoro. Kvankam la vizitantoj povis resti nur kelkaj tagoj, la gepatroj parolis pri multaj temoj, inkluzivantaj la estontajn planojn pri iliaj filoj. Dum ili estis tiel okupitaj, la knaboj ludis kun blokoj en la sablo sur la tegmento de la domo, kaj ĉiel kune amuziĝis laŭ la kutimo de knaboj.

Renkontinte Johanon, kiu venis el apud Jerusalemo, Jesuo ekmontris nekutiman intereson pri la historio de Israrelo kaj detale demandi pri la signifo de la ŝabataj ritoj, la sinagogaj predikoj, kaj la periodaj festoj de memorado. Lia patro klarigis al li la signifon de ĉiuj ĉi sezonfestoj. La unua estis la mezvintra festa iluminado, daŭranta ok tagojn, komencante per unu kandeno la unuan nokton, kaj aldonante po unu ĉiun sekvan nokton; tiu memorfestis la dediĉion de la templo post la restarigo de la moseaj servoj fare de Judaso Makabeo. Poste venis la fruprintempa celebrado de Purimo, la festo de Ester kaj la liberigo de Israelo per ŝi. Poste sekvis la solena Pasko, kiun plenkreskuloj celebris en Jerusalemo kiam ajn eble, dum hejme la infanoj devis memori, ke neniu fermentita pano estu manĝota dum la tuta semajno. Poste venis la festo de la unuaj fruktoj, la rikoltado; kaj fine, la plej solena el ĉiuj, la festo de la nova jaro, la tago de la pekliberigo. Kvankam kelkaj el tiuj ĉi celebradoj kaj observadoj estis malfacile kompreneblaj por la juna menso de Jesuo, li serioze pripensis ilin, kaj ankaŭ plene partoprenis al la ĝoja festo de la tabernakloj, la sezono de la jaraj ferioj de la tuta juda popolo, la tempo dum kiu ili tendumis sub foliaj budoj, kaj fordonis sin al ĝojo kaj plezuro.

Dum tiu ĉi jaro Jozefo kaj Maria havis problemojn kun Jesuo pri liaj preĝoj. Li insistis paroli kun sia ĉiela Patro, kiel li parolus kun Jozefo, sia tera patro. Tiu ĉi devojiĝo de la pli solenaj kaj respektemaj manieroj komuniki kun la Diaĵo estis iom embarasa por liaj gepatroj, precipe por lia patrino, sed neniu konvinkis lin ŝanĝi; li preĝis kiel oni instruis al li, post kio li insistis havi “nur malgrandan interparoladon kun mia Patro en la ĉielo”.

En Junio de tiu ĉi jaro Jozefo transdonis la laborejon de Nazareto al siaj fratoj, kaj formale komencis sian laboron kiel konstruisto. Antaŭ la jarfino la familia enspezo pli ol triobliĝis. Neniam ĝis la morto de Jozefo la familio de Nazareto sentis la doloron de la malriĉeco. La familio pli kaj pli kreskis, kaj ili elspezis multe da mono por ekstraj edukado kaj vojaĝo, sed ĉiam la kreskanta enspezo de Jozefo samrapide kreskis kun la kreskantaj elspezoj.

Dum la kelkaj sekvaj jaroj Jozefo konsiderinde laboris en Kana, Bet-Leĥemo (de Galileo), Magdala, Najno, Seforo, Kapernaumo kaj En-Dor, same kiel multe da konstruadoj en kaj ĉirkaŭ Nazareto. Ĉar Jakobo sufiĉe kreskis por helpi sian patrinon pri la mastrumo kaj la vartado de la pli junaj infanoj, Jesuo ofte vojaĝis for de la hejmo kun sia patro al la proksimaj urboj kaj vilaĝoj. Jesuo estis sagaca observanto, kaj akiris multe da praktika sperto per tiuj ĉi vojaĝoj for de hejmo; li diligeite amasigis scion pri la homo kaj la maniero, kiel li vivis sur la tero.

Tiu ĉi jaro Jesuo faris grandan progreson alĝustigante siajn fortajn sentojn kaj viglajn impulsojn al la postuloj de familia kunlaborado kaj hejma disciplino. Maria estis amema patrino sed sufiĉe strikta disciplinulo. En multaj okazoj tamen, Jozefo uzis la pli grandan regadon super Jesuo, ĉar estis lia kutimo sidiĝi kun la knabo kaj plene klarigi la realajn kaj profundajn kialojn de la neceso de disciplina limigo de personaj deziroj pro la konsidero de la bonfarto kaj la trankvileco de la tuta familio. Kiam la situacio estis klarigita al Jesuo, li ĉiam inteligente kaj volonte kunlaboris laŭ la gepatraj deziroj kaj la familiaj reguloj.

Multo de lia libera tempo — kiam lia patrino ne postulis lian helpon hejme — estis pasigita studi la florojn kaj plantojn tage kaj la stelojn nokte. Li montris ĝenan inklinon kuŝi surdorse kaj mirante kontempli la stelan ĉielon longe post lia kutima enlitiĝa tempo en tiu ĉi bone ordigita domanaro de Nazareto.

4. La sepa jaro (1 p.K.)

Tio ĉi estis efektive eventoplena jaro en la vivo de Jesuo. Frue en Januaro granda neĝoŝtormo okazis en Galileo. Falis pli ol duono da metro da neĝo, la plej forta falo da neĝo dum lia tuta vivo kaj unu el la plej gravaj en Nazareto dum cent jaroj.

La luda vivo de la judaj infanoj dum la tempo de Jesuo estis sufiĉe limigita; tro ofte la infanoj ludis imiti la plej seriozaj aferoj, kiujn ili vidis, kion iliaj pliaĝuloj faris. Ili multe ludis la geedziĝajn kaj funebrajn ceremoniojn, kiujn ili ofte vidis kaj, kiuj estis tiel impresaj. Ili dancis kaj kantis, sed havis malmulte da organizitaj ludoj tiaj, kiajn infanoj de postaj tagoj ĝuas.

Jesuo, kun najbara knabo, kaj pli malfrue kun sia frato Jakobo, ĝuegis ludi ĉe la fundo de la familia ĉarpentista laborejo, kie ili tre amuziĝis kun rabotaĵoj kaj pecoj da ligno. Estis ĉiam malfacile al Jesuo kompreni la damaĝon de iuj specoj de ludoj, kiuj estis malpermesitaj dum la Ŝabato, sed li neniam mankis konformiĝi al la deziroj de siaj gepatroj. Li havis kapablon de humoro kaj ludado, kiu povis tre malmulte esprimiĝi en la medio de lia tago kaj generacio, sed ĝis sia dekkvara jaro li estis plejofte gaja kaj facilanima.

Maria konservis kolombejon sur la bestodomo ĉe la hejmo, kaj ili uzis la profitojn el la vendo de la kolomboj kiel speciala bonfara fonduso, kiun Jesuo administris, post kiam li dekalkulis la dismon, kiun li transdonas al la funkciulo de la sinagogo.

La nura vera akcidento, kiun Jesuo havis ĝis tiu tago, okazis, kiam li falis en la ŝtona ŝtuparo de la postkorto, kiu kondukis supren al la dormoĉambro kovrita de tolo. En Julio okazis neatendita sabloŝtormo el oriento. La varmaj ventoj transportantaj ekblovegojn de fajna sablo kutime blovis dum la pluvaj sezonoj, precipe en Marto kaj Aprilo. Estis eksterordinare vidi tian ŝtormon en Julio. Kiam venis la ŝtormo, Jesuo, kiel kutime, estis sur la tegmento de la domo ludanta kiel kutime, ĉar dum la plejparto de la seka sezono estis tie lia kutima ludejo. Li estis blindigita de la sablo malsuprenirante la ŝtupojn kaj falis. Post tiu ĉi akcidento Jozefo konstruis balustradon ambaŭflanke de la ŝtuparo.

Neniel tiu ĉi akcidento povus esti evitita. Ne estis neglekto de la mezvojaj tempaj gardistoj, unu unuaranga kaj unu duaranga, kiuj estis asignitaj por la gardado de la knabo; nek respondecis la serafa gardisto. Simple tio estis neevitebla. Sed tiu ĉi negrava akcidento, okazante dum Jozefo forestis en En-Dor, kaŭzis tian grandan maltrankvilon en la menso de Maria, ke ŝi malsaĝe provis teni Jesuon tre proksime de si dum kelkaj monatoj.

Materiaj akcidentoj, ordinaraj okazaĵoj de fizika naturo, ne estas arbitre interrompitaj de ĉielaj personecoj. En ordinaraj cirkonstancoj nur mezvojaj estaĵoj povas interveni en materiaj kondiĉoj por protekti la personojn, virojn kaj virinojn, de destino, kaj eĉ en specialaj situacioj tiuj ĉi estaĵoj povas tiel agi, nur obeante al la specifajn ordonojn de siaj superuloj.

Sed tio ĉi estis nur unu el kelkaj tiaj negravaj akcidentoj, kiuj poste trafis tiun ĉi scivoleman kaj aventurema junulo. Se vi konsiderus la averaĝan infanecon kaj junulecon de vigla knabo, vi havus sufiĉe bonan ideon pri la juna kariero de Jesuo, kaj vi kapablus sufiĉe imagi, kiom da maltrankvilo li kaŭzis al siaj gepatroj, precipe sia patrino.

La kvara ano de la familio de Nazareto, Jozefo, naskiĝis merkredon matene, la 16-an de Marto, jaro 1 p.K.

5. Lernejaj tagoj en Nazareto

Jesuo nun estis sepjara, la aĝo kiam judaj infanoj devis komenci sian formalan edukadon en la sinagogaj lernejoj. Sekve en Aŭgusto de tiu ĉi jaro li komencis sian eventoplenan lernejan vivon en Nazareto. Jam tiu ĉi knabo estis flua leganto, skribanto kaj parolanto de du lingvoj, la aramea kaj la greka. Li nun devis konatiĝi kun la tasko legi, skribi kaj paroli la hebrean lingvon. Kaj li estis vere fervora pri la nova lerneja vivo, kiu malfermiĝis antaŭ li.

Dum tri jaroj — ĝis li estis dekjara — li iria al la bazlernejon de la sinagogo de Nazareto. Dum tiuj ĉi tri jaroj li lernis la rudimentojn de la Libro de la Leĝo, kiel ĝi estis redaktita en la hebrea lingvo. Dum la tri sekvaj jaroj li studis en la supera lernejo, kaj memorigis, per la metodo laŭte ripeti, la pli profundajn instruojn de la sakrala leĝo. Li diplomiĝis en tiu ĉi sinagoga lernejo dum sia dektria jaro, kaj estis redonita al siaj gepatroj de la sinagogaj regantoj kiel edukita “filo de la ordono” — de nun respondeca civitano de la komunumo de Israelo, tio inkluzivanta lian partoprenadon al la Pasko en Jerusalemo; sekve li partoprenis sian unuan Paskon tiun jaron kun siaj gepatroj.

En Nazareto la lernantoj sidis sur la planko en duoncirklo, dum ilia instruisto, la ĥazano, oficisto de la sinagogo, sidis antaŭ ili. Komenciĝante kun la Libro Libro de Levidoj ili studis la aliajn librojn de la leĝo, sekvis la studado de la Profetoj kaj la Psalmoj. La sinagogo de Nazareto posedis kompletan kopion de la Skribaĵoj en la hebrea. Krom la Skribaĵoj nenio estis studita antaŭ la dek dua jaro. Dum la someraj monatoj la lernejaj horoj estis multe mallongigitaj.

Jesuo frue fariĝis majstro de la hebrea, kaj kiel juna viro, kiam neniu eminenta vizitanto restadis en Nazareto, li ofte estis petita legi la hebreajn skribaĵojn al la fideluloj kunvenantaj en la sinagogo por la regulaj ŝabataj diservoj.

Tiuj ĉi sinagogaj lernejoj kompreneble havis neniun lernolibron. Kiel lernometodo la ĥazano eldiris fragmenton, kaj la lernantoj unusone ripetis ĝin post li. Kiam li havis aliron al la skribitaj libroj de la leĝo, la studento lernis sian lecionon laŭte legante kaj konstante ripetante.

Poste, aldone al sia pli formala instruado, Jesuo konatiĝis kun la homa naturo el la kvar partoj de la mondo, kiam homoj el multaj landoj venis kaj iris en la riparejo de lia patro. Kiam li pli maljuniĝis, li libere miksiĝis inter la karavanoj, dum ili haltis apud la fonto por ripozi kaj satmanĝi. Flue scipovante la grekan li havis malmulte da malfacilaĵoj por konversacii kun la plimulto de la karavanaj vojaĝantoj kaj ŝoforoj.

Nazareto estis karavana haltejo kaj vojkruciĝo de vojaĝado, kaj estis plejparte nejuda laŭ populacio; ĝi estis samtempe larĝe konata kiel centro de liberala interpretado de la juda tradicia leĝo. En Galileo la Judoj pli libere miksiĝis kun la nejudoj, ol estis ilia kutimo en Judeo. Kaj inter ĉiuj urboj de Galileo la Judoj de Nazareto estis plej liberalaj en sia interpretado de la sociaj limigoj bazitaj sur la timoj de kontaĝo rezulte de kontakto kun la nejudoj. Kaj tiuj ĉi kondiĉoj estigis la komunan diron en Jerusalemo: “ĉu bonaĵo povas eliri el Nazareto?”

Jesuo ricevis sian moralan trejnadon kaj spiritan kulturon ĉefe en sia propra hejmo. Li akiris multon de sia intelekta kaj teologia edukado de la ĥazano. Sed lian realan edukadon — tiu ekipaĵo de la menso kaj koro por la efektiva testo konfronti la malfacilajn problemojn de la vivo — li akiris miksiĝante kun siaj kunuloj. Estis tiu ĉi proksima asocio kun siaj kunuloj, junaj kaj maljunaj, judaj kaj nejudaj, kiu provizis al li la oportunon koni la homan rason. Jesuo estis tre edukita pro tio, ke li plene komprenis la homojn, kaj sindediĉe amis ilin.

Dum siaj jaroj en la sinagogo li estis brila studento, posedante gravan avantaĝon, ĉar li scipovis tri lingvojn. La ĥazano de Nazareto, okaze de la fino de la kurso de Jesuo en sia lernejo, rimarkigis al Jozefo, ke li timis, ke li “pli lernis per la profundaj demandoj de Jesuo” ol li “kapabls instrui al la knabo”.

Tra la tuta kurso de sia studado Jesuo multe lernis, kaj ĉerpis grandan inspiron el la regulaj ŝabataj predikoj en la sinagogo. Estis kutime demandi al eminentaj vizitantoj, haltantaj en Nazareto dum la ŝabato, alparoli al la sinagogo. Dum Jesuo kreskis, li aŭskultis multajn grandajn pensulojn de la tuta juda mondo klarigi siajn vidpunktojn, kaj ankaŭ multajn, kiuj apenaŭ estis ortodoksaj, ĉar la sinagogo de Nazareto estis progresinta kaj liberala centro de la Hebreaj penso kaj kulturo.

Enirinte la lernejon, kiam ili estis sepjaraj (en tiu ĉi tempo la Judoj ĵus inaŭguris leĝon pri deviga edukado), la lernantoj kutime elektis sian “datrevenan tekston”, specon de ora regulo por gvidi ilin dum siaj studoj, kaj pri kiu ili ofte devis raporti dum sia diplomiĝo, kiam ili estis dektrijaraj. La teksto, kiun Jesuo elektis, estis el Jesaja: “La spirito de la Sinjoro Dio estas sur mi, ĉar li sanktoleis min; li sendis min por porti la bonan novaĵon al la malkuraĝuloj, konsoli la afliktitojn, proklami la liberecon al la kaptitoj kaj liberigi la spiritajn malliberulojn.”

Nazareto estis unu el la dudek kvar pastraj centroj de la Hebrea nacio. Sed la galilea pastraro estis pli liberala en la interpretado de la tradiciaj leĝoj, ol estis la judaj skribistoj kaj rabenoj. Kaj en Nazareto ili ankaŭ estis pli liberalaj pri la observado de la ŝabato. Estis do la kutimo, ke Jozefo konduku Jesuon ekstere por promeni ŝabate posttagmeze, unu el iliaj preferataj ekskursoj estis grimpi la apudan monteton proksime de ilia hejmo, de kie ili povis havi panoraman vidon de la tuta Galileo. Nordokcidente dum klaraj tagoj ili povis vidi la longan kreston de la monto Karmelo malsuprenirantan ĝis la maro; kaj plurfoje Jesuo aŭdis sian patron rakonti la rakonton pri Elija, unu el la unuaj el tiu longa linio de hebreaj profetoj, kiu riproĉis Aĥabon, kaj senmaskigis la pastrojn de Baalo. Norde la monto Hermono levis sian neĝan pinton en majesta granziozeco, kaj regis la horizonton, preskaŭ 1000 metrojn de la supraj deklivoj brilantaj blankaj pro la permanenta neĝo. Malproksime oriente ili povis percepti la Jordanan valon, kaj ankoraŭ pli fore la ŝtonajn montetojn de Moabo. Ankaŭ sude kaj oriente, kiam la suno brilis sur ĝiajn marmorajn murojn, ili povis vidi la greko-romiajn urbojn de la Dekapolo, kun ĝiaj amfiteatroj kaj pretendaj temploj. Kaj kiam ili restis ĝis la sunsubiro, okcidente ili povis percepti la velŝipojn sur la malproksima Mediteraneo.

El kvar direktoj Jesuo povis observi la karavanajn trajnojn, dum ili eniris aŭ eliris Nazareton, kaj sude li povis vidi la larĝan kaj fruktodonan ebenan kamparon de Esdraelono etendiĝantan al la monto Gilboa kaj la Samario.

Kiam ili ne grimpis la altaĵojn por vidi la malproksiman pejzaĝon, ili promenis tra la kamparo, kaj studis la naturon en ĝiaj diverspecaj aranĝoj laŭ la sezonoj. La pli frua trejnado de Jesuo, krom tiu ricevita hejme, estis akirita per respektoplena kaj simpatia kontakto kun la naturo.

Antaŭ ol li estis okjaraĝa li estis konata de ĉiuj patrinoj kaj junaj virinoj de Nazareto, kiuj renkontis lin, kaj parolis kun li ĉe la fonto, kiu estis ne malproksime de lia hejmo, kaj kiu estis unu el la sociaj centroj de renkonto kaj klaĉo por la tuta urbo. Tiun ĉi jaron Jesuo lernis melki la familian bovinon kaj prizorgi la aliajn bestojn. Dum tiu ĉi kaj la sekva jaro li ankaŭ lernis fari fromaĝon kaj teksi. Kiam li estis dekjaraĝa li estis sperta teksisto. Estas proksimume dum tiu ĉi tempo, ke Jesuo kaj la najbara knabo Jakobo fariĝis grandaj amikoj de la potisto, kiu laboris proksime de la fluanta fonto; kaj dum ili observis la lertajn fingrojn de Natano muldi la argilon sur la potista rado, multfoje ambaŭ el ili sonĝis fariĝi potistoj, kiam ili kreskis. Natano tre ŝatis la knabojn, kaj li ofte donis al ili argilon por ludi, celante stimuli ilian krean imagon sugestante konkursajn provojn modeligi diversajn aĵojn kaj bestojn.

6. Lia oka jaro (2 p.K.)

Tio ĉi estis interesa jaro en la lernejo. Kvankam Jesuo ne estis nekutima studento, li estis diligenta lernanto, kaj klasiĝis en la pli progresa triono de la klaso, farante sian laboron tiel bone, ke li estis liberigita de ĉeesto po unu semajno ĉiumonate. Tiun ĉi semajnon li kutime pasigis, aŭ kun sia onklo fiŝkaptisto ĉe la bordo de la maro de Galileo proksime de Magdala, aŭ en la bieno de alia onklo (la frato de sia patrino) ok kilometrojn sude de Nazareto.

Kvankam lia patrino fariĝis tro maltrankvila pri lia sano kaj sekureco, ŝi iom post iom repaciĝis kun tiuj ĉi vojaĝoj malproksimaj de la hejmo. La geonkloj de Jesuo ĉiuj tre ŝatis lin, kaj okazis vigla konkurso inter ili por havi lian kompanion dum tiuj ĉi monataj vizitoj dum tiu ĉi jaro kaj la tuj sekvaj. Lia unua semajna restado en la bieno de lia onklo (de lia bebeco) okazis en Januaro de tiu ĉi jaro; la fiŝkapta sperto de la unua semajno sur la maro de Galileo okazis dum la monato de Majo.

Ĉirkaŭ tiu ĉi tempo Jesuo renkontis instruiston pri matematiko el Damasko, kaj lernis kelkajn novajn teknikojn pri nombroj, li pasigis multe da tempo pri matematikoj dum pluraj jaroj. Li disvolvis akran senson pri nombroj, distancoj kaj proporcioj.

Jesuo komenci tre ŝati sian fraton Jakobo, kaj fine de tiu ĉi jaro li komencis instrui al li la alfabeton.

Tiun ĉi jaron Jesuo faris aranĝojn por doni laktaĵojn kontraŭ lecionoj pri harpo. Li havis nekutiman ŝaton pri ĉio rilata al muziko. Pli poste li faris multe por veki intereson pri voĉa muziko inter siaj junaj kunuloj. Kiam li estis dekunujaraĝa, li estis lerta harpisto, kaj grande ŝatis distri ambaŭ sia familio kaj amikoj kun siaj eksterordinaraj interpretadoj kaj kapablaj improvizadoj.

Kvankam Jesuo daŭre faris enviindajn progresojn en la lernejo, ĉio ne glate funkciis nek por la gepatroj aŭ instruistoj. Li persistis demandi multajn embarasajn demandojn pri ambaŭ scienco kaj religio, precipe koncerne geografio kaj astronomio. Li precipe insistis por ekscii, kial estis seka sezono kaj pluva sezono en Palestino. Plurfoje li serĉis klarigon pri la granda diferenco inter la temperaturoj en Nazareto kaj la Jordana valo. Li simple ne ĉesis demandi tiajn inteligentajn sed perpleksajn demandojn.

Lia tria frato, Simono, naskiĝis vendredon vespere, la 14-an de Aprilo de tiu ĉi jaro, 2 p.K.

En Februaro, Naĥor, unu el la instruistoj de la Jerusalema akademio de la rabenoj, alvenis al Nazareto por observi Jesuon, estinte en simila misio ĉe Zeĥarja apud Jerusalemo. Li venis al Nazareto pro la instigo de la patro de Johano. Kvankam unue li estis iel ŝokita de la sincereco kaj netradicia maniero de Jesuo rilati al religiaj aferoj, li atribuis ĝin al la malproksimeco de Galileo el la centroj de hebreaj lernado kaj kulturo, kaj konsilis Jozefon kaj Maria-n permesi al li alkonduki Jesuon al Jerusalemo, kie li povus havi la avantaĝojn de la edukado kaj trejnado ĉe la centro de la juda kulturo. Maria estis duone persvadita por konsenti; ŝi estis konvinkita, ke ŝia unuenaskita filo fariĝos la Mesio, la juda liberiganto; Jozefo hezitis; li estis same persvadita, ke Jesuo kreskos fariĝante viro de destino, sed pri kiu destino realiĝos li estis profunde necerta. Sed li neniam vere dubis, ke lia filo plenumos iun gravan mision sur la tero. Ju pli li pensis pri la konsilo de Naĥor, des pli li pridubis la saĝon de la proponita restado en Jerusalemo.

Pro tiu ĉi diferenco de opinio inter Jozefo kaj Maria, Naĥor petis la permeson submeti la tutan aferon al Jesuo. Jesuo atente aŭskultis, parolis kun Jozefo, Maria kaj najbaro, Jakobo, la ŝtonmasonisto, kies filo estis lia preferata ludkunulo, Kaj tiam, du tagojn poste, li raportis, ke ĉar estis tia diferenco de opinio inter liaj gepatroj kaj liaj konsilantoj, kaj ĉar li ne sentis sin kompetenta por preni sur lin la respondecon de tia decido, ne forte inklinanta nek al unu vojo nek al alia, konsiderante la tutan situacion li fine decidis “paroli kun mia Patro, kiu estas en la ĉielo”; kaj kvankam li ne estis plene certa pri tiu respondo, li prefere sentis, ke li devus resti hejme “kun mia patro kaj patrino”, aldonante, “ili, kiuj tiel amas min, kapablos fari pli por mi, kaj pli sekure gvidos min ol fremduloj, kiuj povas nur vidi mian korpon kaj observi mian menson, sed apenaŭ povas vere koni min”. Ili ĉiuj miris, kaj Naĥor revojiris al Jerusalemo. Kaj pasis multaj jaroj, antaŭ ol la subjekto pri la foriro de Jesuo el la hejmo denove aperis por konsidero.