Kajero 122

Naskiĝo kaj bebaĝo de Jesuo

Apenaŭ estos eble plene klarigi la multajn kialojn, kiuj kondukis elekti Palestinon kiel landon por la disdonaco de Mikaelo, kaj precipe kial la familio de Jozefo kaj Maria devis esti elektita kiel la tuja medio por la apero de tiu ĉi Filo de Dio sur Urantio.

Post la studo de la speciala raporto pri la statuso de la apartigitaj mondoj preparita de la Melkicedekoj, konsultante Gabrielon, Mikaelo fine elektis Urantion kiel planedon por tie plenumi sian lastan disdonacon. Post tiu ĉi decido Gabrielo persone vizitis Urantion, kaj konklude de sia studo pri la homaj grupoj kaj sia enketo pri la spiritaj, intelektaj, rasaj, kaj geografiaj trajtoj de la mondo kaj de ĝiaj popoloj, li decidis, ke la Hebreoj posedis tiujn relativajn avantaĝojn, kiuj motivis ilian elekton kiel la disdonacan rason. Post la Mikaela aprobo de tiu ĉi decido Gabrielo nomumis kaj sendis al Urantio la Familian Komisionon de Dek Du — elektita inter la plej altaj ordoj de universaj personecoj — al kiu estis konfidita la taskon fari esploradon pri la Juda familia vivo. Kiam tiu ĉi komisiono finis siajn laborojn, Gabrielo ĉeestis sur Urantio, kaj ricevis la raporton, kiu indikis tri eventualajn kuniĝojn, laŭ la opinio de la komisiono, egale favorajn kiel disdonacajn familiojn por la projektita enkarniĝo de Mikaelo.

El la tri nomumitaj paroj Gabrielo persone elektis Jozefon kaj Maria-n, poste persone aperante antaŭ Maria, tiam li komunikis al ŝi la ĝojan novaĵon, ke ŝi estis elektita por fariĝi la teran patrinon de la disdonaca infano.

1. Jozefo kaj Maria

Jozefo, la homa patro de Jesuo (Joŝua ben Jozef) estis Hebreo inter la Hebreoj, kvankam li posedis multajn nejudajn rasajn trajtojn, kiuj estis aldonitaj al lia prapatra arbo de tempo al tempo per la inaj linioj de liaj prapatroj. La prapatraro de la patro de Jesuo datiĝas de la tagoj de Abrahamo kaj per tiu ĉi honorinda patriarko ĝis la fruaj linioj de heredo kondukanta ĝis la Sumeranoj kaj Nodidoj kaj, per la sudaj triboj de la malnova blua homo, ĝis Andono kaj Fonta. Davido kaj Salomono ne estis en rekta linio de la prapatraro de Jozefo, nek la genlinio de Josefo rekte iris ĝis Adamo. La proksimaj prapatroj de Jozefo estis manlaboristoj — konstruistoj, ĉarpentistoj, masonistoj kaj forĝistoj. Jozefo mem estis ĉarpentisto, kaj poste entreprenisto. Lia familio apartenis al longa kaj eminenta linio de la nobeleco de la ordinaraj homoj, akcentita de tempo al tempo per la apero de nekutimaj individuoj, kiuj distingiĝis rilate al la evoluo de religio sur Urantio.

Maria, la tera patrino de Jesuo, estis posteulo de longa linio de esceptaj prauloj inkluzivantaj multajn el la plej rimarkindaj virinoj de la rasa historio de Urantio. Kvankam Maria estis ordinara virino de sia tempo kaj generacio, posedante sufiĉe normalan temperamento, ŝi kalkulis inter siaj prauloj virinojn tiel famajn kiel Anono, Tamar, Ruto, Bat-Ŝeba, Ansio, Kloa, Eva, Enta kaj Rata. Neniu juda virino de tiuj tagoj havis pli eminentan genlinion de komunaj prapatroj aŭ unu devenantan el pli bonaŭguraj komencoj. La prapatraro de Maria, kiel tiu de Jozefo, estis karakterizitaj per la superregado de fortaj sed averaĝaj individuoj, sporade plialtigitaj de multaj elstaraj personecoj dum la marŝo de la civilizacio kaj la progresa evoluo de religio. Konsiderante rason estas apenaŭ taŭge rigardi Maria-n kiel judon. Laŭ kulturo kaj kredo ŝi estis judo, sed laŭ siaj heredaj dotoj ŝi estis pli kombinaĵo de Siria, Hitita, Fenica, Greka, kaj Egipta originoj, ŝia rasa heredeco estanta pli vasta ol tiu de Jozefo.

El ĉiuj paroj vivantaj en Palestino ĉirkaŭ la tempo de la projektita disdonaco de Mikaelo, Jozefo kaj Maria posedis la plej idealan kombinaĵon de ampleksaj rasaj konektoj kaj supera averaĝo de personecaj dotoj. Estis la plano de Mikaelo aperi sur tero kiel averaĝa viro, kiun la ordinaraj homoj povu kompreni kaj akcepti; tial Gabriel elektis ĝuste personojn tiajn, kiaj Jozefo kaj Maria por fariĝi la disdonacaj gepatroj.

2. Gabrielo aperas al Elizabeto

La vivlaboro de Jesuo sur Urantio estis reale komencita de Johano la Baptisto. Zeĥarja, la patro de Johano, apartenis al la Juda pastraro, dum lia patrino, Elizabeto, estis membro de la pli prospera branĉo de la sama granda familia grupo, al kiu apartenis ankaŭ Maria, la patrino de Jesuo. Zeĥarja kaj Elizabeta, kvankam ili estis geedziĝintaj de jam multaj jaroj, estis seninfanaj.

Estis malfrue en Junio de la jaro 8 a.K., ĉirkaŭ tri monatoj post la geedziĝo de Jozefo kaj Maria, ke Gabrielo aperis al Elizabeta tagmeze, same kiel li poste konigis sin al Maria. Gabrielo diris:

“Dum via edzo, Zeĥarja, staras antaŭ la altaro en Jerusalemo, kaj dum la kunveninta popolo preĝas por la veno de liberiganto, Mi, Gabrielo, venas anonci, ke vi baldaŭ naskos filon, kiu estos la antaŭulo de tiu ĉi dia instruisto, kaj vi nomu vian filon Johano. Li kreskos dediĉita al la Sinjoro via Dio, kaj kiam li estos en la maturaĝo, li ĝojigos vian koron, ĉar li turnos multajn animojn al Dio, kaj li ankaŭ proklamos la venon de la resaniganto de la animo de via popolo kaj la spirita liberiganto de la tuta homaro. Via parenco, Maria, estos la patrino de tiu ĉi promesa infano, kaj mi aperos ankaŭ al ŝi.”

Tiu aperaĵo ege timigis Elizabeton. Post la foriro de Gabrielo ŝi cerbumis multe en sia menso pri tiu sperto, longe pripensante la dirojn de la majesta vizitanto, sed ŝi parolis pri la revelacio al neniu, krom al sia edzo, ĝis sia posta vizito kun Maria komence de februaro de la sekva jaro.

Dum kvin monatoj Elizabeto tamen kaŝis sian sekreton eĉ de sia edzo. Post ŝia rivelado de la rakonto de la vizito de Gabrielo, Zeĥarja estis tre skeptika, kaj dubis dum semajnoj pri la tuta sperto, nur duonkore konsentante kredi je la vizito de Gabrielo al sia edzino, nur kiam li ne povis pli longe pridubi, ke ŝi gravediĝis. Zeĥarja estis treege perpleksa koncerne la eventialan patrineco de Elizabeto, sed li ne dubis pri la integreco de sia edzino malgraŭ sia propra matura aĝo. Estis nur ses semajnoj antaŭ la naskiĝo de Johano, ke Zeĥarja, rezulte de impona sonĝo, plene konvinkiĝis, ke Elizabeto fariĝos la patrino de filo de destino, kiu preparos la vojon por la veno de la Mesio.

Gabrielo aperis al Maria ĉirkaŭ la mezon de Novembro, 8 a.K., dum ŝi laboris en sia Nazareta domo. Pli poste, kiam Maria sciis sen dubo, ke ŝi fariĝos patrino, ŝi persvadis Jozefon lasi ŝin vojaĝi al la Urbo de Jehudo, ses kilometrojn okcidente de Jerusalemo en la montetoj por viziti Elizabeton. Gabrielo informis ĉiun el la du estontaj patrinoj pri sia apero al la alia. Kompreneble ili antaŭĝojis renkontiĝi, kompari siaj spertojn, kaj diskuti pri la verŝajnaj estontecoj de siaj filoj. Maria restadis ĉe sia malproksima kuzino dum tri semajnoj. Elizabeto multe fortigis la fidon de Maria en la vizio de Gabrielo, tiel ke ŝi revenis hejmen pli plene dediĉita al la voko fariĝi la patrino de infano de la destino, kiun ŝi tiel baldaŭ prezentos al la mondo kiel senhelpa bebo, averaĝa kaj normala infano de la regno.

Johano naskiĝis en la urbo de Jehudo, la 25an de Marto, 7 a.K. Zeĥarja kaj Elizabeto multe ĝojis pro la konstato, ke filo venis al ili, kiel Gabriel promesis, kaj kiam la okan tagon ili prezentis la infanon por la cirkumcido, ili formale baptis lin Johano, kiel ili estis antaŭe ordonitaj. Jam nevo de Zeĥarja foriris al Nazareto, portanta la mesaĝon de Elizabeto al Maria proklamante, ke filo naskiĝis al ŝi, kaj lia nomo estos Johano.

De sia plej frua infanaĝo Johano estis prudente impresita de siaj gepatroj per la ideo, ke li devis kreski por fariĝi spirita gvidanto kaj religia instruisto. Kaj la grundo de la koro de Johano estis ĉiam responda al la semado de tiaj sugestiaj semoj. Eĉ kiel infano li ofte troviĝis en la templo dum la periodoj de diservo de sia patro, kaj li estis ege impresita per la signifo de ĉio, kion li vidis.

3. La anonco de Gabrielo al Maria

Iun vesperon ĉirkaŭ sunsubiro, antaŭ ol Jozefo revenis hejmen, Gabrielo aperis al Maria ĉe malalta ŝtona tablo kaj, post ŝi retrankviliĝis, diris: “Mi venas laŭ la ordono de tiu, kiu estas mia Majstro, kaj kiun vi devos ami kaj nutri. Al vi, Maria, mi alportas feliĉajn novaĵojn, kiam mi anoncas al vi, ke la koncipado interne de vi estas ordonita de la ĉielo, kaj vi iam fariĝos la patrino de filo; vi nomu lin Joŝua, kaj li inaŭguros la regnon de la ĉielo sur la tero kaj inter la homoj. Pri tio ne parolu, krom al Jozefo kaj Elizabeta, via parenco, al kiu mi ankaŭ aperis, kaj kiu baldaŭ ankaŭ naskos filon, kies nomo estos Johano, kaj kiu preparos la vojon por la mesaĝo de liberigo, kiun via filo proklamos al la homoj per granda povo kaj profunda konvinko. Kaj ne dubu pri mia diro, Maria, ĉar tiu ĉi hejmo estis elektita kiel la mortemula loĝloko de la infano de la destino. Mia beno restas kun vi, la povo de la Plejaltuloj plifortigos vin, kaj la Sinjoro de la tuta tero ombros vin.”

Maria pripensis tiun ĉi viziton sekrete en sia koro dum multaj semajnoj, ĝis ŝi estis certa, ke ŝi estas graveda, antaŭ ol ŝi aŭdacis malkaŝi tiujn ĉi nekutimajn eventojn al sia edzo. Kiam Jozefo audis ĉion ĉi, kvankam li havis grandan fidon al Maria, li estis tre maltrankvila, kaj ne povis dormi dum multaj noktoj. Unue Jozefo dubis pri la vizito de Gabrielo. Nur kiam li estis sufiĉe persvadita, ke Maria reale vidis la voĉon kaj vids la formon de la dia mesaĝisto, li intense cerbumis, pripensante kiel tiaj eventoj povas okazi. Kiel la ido de homaj estaĵoj povus esti infano kun dia destino? Neniam Jozefo povis akordigi tiujn ĉi konfliktajn ideojn, ĝis kiam post pluraj semajnoj de pripensado ambaŭ li kaj Maria konkludis, ke ili estis elektitaj por fariĝi la gepatroj de la Mesio, kvankam la juda koncepto malfacile inkluzivis, ke la atendata liberiganto devis havi dian naturon. Alveninte ĝis tiu ĉi grava konkludo Maria hastis foriri por viziti Elizabeton.

Post sia reveno Maria vizitis siajn gepatrojn, Joakimon kaj Ĥanna-n. Ŝiaj du fratoj kaj du fratinoj, same kiel ŝiaj gepatroj, estis ĉiam tre skeptikaj pri la dia misio de Jesuo, kvankam kompreneble tiam ili sciis nenion pri la vizito de Gabrielo. Sed Maria ja konfidis al sia fratino Salomeo, ke ŝi pensis, ke ŝia filo estis destinata fariĝi granda instruisto.

La anonco de Gabrielo al Maria estis farita la tagon, kiu sekvis la koncipadon de Jesuo, kaj estis la sola okazo de supernatura evento rilate al ŝia tuta sperto porti kaj naski la infanon de la promeso.

4. La sonĝo de Jozefo

Jozefo ne paciĝis pri la ideo, ke Maria fariĝos la patrino de eksterordinara infano, ĝis post li spertis tre impresan sonĝon. En tiu ĉi sonĝo brila ĉiela mesaĝisto aperis al li, kaj interalie diris: “Jozefo, mi aperas laŭ la ordono de Li, kiu nun regas supre, kaj mi estas ordonita informi vin pri la filo, kiun naskos Maria, kaj kiu fariĝos granda lumo en la mondo. En li estos vivo, kaj lia vivo fariĝos la lumo por la homaro. Li unue venos al sia propra popolo, sed ili apenaŭ akceptos lin; sed al ĉiuj, kiuj akceptos lin, li rivelos, ke ili estas infanoj de Dio”. Post tiu ĉi sperto Jozefo neniam plu plene dubis pri la rakonto de Maria pri la vizito de Gabrielo, kaj pri la promeso, ke la venonta infano fariĝos dia mesaĝisto por la mondo.

Dum ĉiuj ĉi vizitoj nenio estis dirita pri la domo de Davido. Nenio estis dirita pri Jesuo fariĝonta “liberiganto de la Judoj”, eĉ nek ke li fariĝos la longe atendita Mesio. Jesuo ne estis tia Mesio, kian la Judoj antaŭvidis, sed li estis la liberiganto de la mondo. Lia misio estis por ĉiuj rasoj kaj popoloj, ne por iu ajn grupo.

Jozefo ne devenis el la linio de la Reĝo Davido. Maria havis pli da Davidaj prapatroj ol Jozefo. Vere, Jozefo ja iris al la Urbo de Davido, Bet-Leĥemo, por registriĝi en la Romia censado, sed tio okazis ĉar, antaŭ ses generacioj, patra praulo de Jozefo de tiu generacio, estanta orfo, estis adoptita de iu Cadoko, kiu estis rekta ido de Davido; tial Jozefo ankaŭ estis kalkulita kiel ano de la “domo de Davido”.

Plej multaj el la tiel nomataj Mesiaj profetaĵoj de la Malnova Testamento estis atribuitaj al Jesuo, longe post lia vivo estis vivita sur tero. Dum jarcentoj la Hebreaj profetoj proklamis la venon de liberiganto, kaj tiuj ĉi promesoj estis interpretitaj de sinsekvaj genaracioj kiel rilatante al nova Juda reganto, kiu sidus sur la trono de Davido, kaj per la laŭdire miraklaj metodoj de Moseo, procedus establi la Judojn en Palestino kiel potenca nacio, libera de ĉiu ajn eksterlanda dominado. Denove multaj figuraj fragmentoj trovitaj tra ĉiuj Hebreaj skribaĵoj estis poste misaplikitaj al la viva misio de Jesuo. Multaj diroj el la Malnova Testamento estis tiel distorditaj por ŝajni kongrui al iuj epizodoj de la tera vivo de la Majstro. Jesuo mem publike neis ajnan rilaton kun la reĝa domo de Davido. Eĉ la fragmento, “junulino naskos filon”, estis ŝanĝita al “virgulino naskos filon”. Tio estis ankaŭ vera pri multaj genealogioj de ambaŭ Jozefo kaj Maria, kiuj estis verkitaj post la kariero de Mikaelo sur la tero. Multaj el tiuj ĉi linioj enhavas multon el la prapatraro de la Majstro, sed entute ili ne estas aŭtentaj, kaj oni ne povas konsideri ilin kiel faktojn. La unuaj sekvantoj de Jesuo tro ofte cedis al la tento ŝajnigi ĉiujn malnovajn profetajn eldirojn kiel trovante plenumadon en la vivo de ilia Sinjoro kaj Majstro.

5. La teraj gepatroj de Jesuo

Jozefo estis viro kun mildaj manieroj, ekstreme konscienca, kaj ĉiel fidela al la religiaj konvencioj kaj praktikoj de sia popolo. Li malmulte parolis sed multe pensis. La bedaŭrinda situacio de la Juda popolo kaŭzis al Jozefo multe da malĝojo. Kiel junulo inter siaj ok gefratoj li estis pli gaja, sed dum la pli fruaj jaroj de edza vivo (dum la infanaĝo de Jesuo), li estis submetita al periodoj de mildaj spiritaj senkuraĝiĝoj. Tiuj ĉi temperamentaj manifestiĝoj multe pliboniĝis ĵus antaŭ lia tro frua morto, kaj post kiam la ekonomia stato de lia familio estis plibonigita de lia promocio de la rango de ĉarpentisto al la rolo de prospera entreprenisto.

La temperamento de Maria estis tute mala al tiu de ŝia edzo. Ŝi estis kutime gaja, estis tre malofte deprimita, kaj posedis ĉiam varman karakteron. Maria ellasis liberajn kaj oftajn esprimojn de siaj emociaj sentoj, kaj neniam ŝi ŝajnis malĝoji ĝis post la subita morto de Jozefo. Kaj ŝi apenaŭ repaciĝis pri tiu ĉi ŝoko, kiam ŝi devis alfronti maltrankvilojn kaj demandojn vekitajn pro la eksterordinara kariero de sia plej aĝa filo, kiu tiel rapide disvolviĝis antaŭ sia miranta rigardo. Sed dum tiu ĉi tuta nekutima sperto Maria estis trankvila, kuraĝa, kaj sufiĉe saĝa en siaj rilatoj kun sia stranga kaj malmulte komprenebla unuenaskita filo kaj liaj plu vivantaj gefratoj.

Jesuo havis multe de sia nekutima mildeco kaj mirinda simpatia kompreno de la homa naturo venante el sia patro; li heredis sian talenton kiel granda instruisto kaj sian grandegan kapablon de rekteca indigno el sia patrino. Laŭ emociaj reagoj al sia plenkreskula medio Jesuo estis foje kiel sia patro, meditema kaj adorema, foje karakterizita per ŝajna manĝojo; sed plej ofte li antaŭeniris kiel la optimisma kaj decida inklino de sia patrino. Entute la temperamento de Maria emis domini la karieron de la dia filo, dum li kreskis kaj svingis al la gravaj paŝoj de sia plenkreskula vivo. Laŭ kelkaj aspektoj Jesuo estis miksaĝo de siaj gepatroj; laŭ aliaj flankoj li elmontris trajtojn de unu kontraste kun tiuj de la alia.

El Jozefo Jesuo posedis lian striktan trejnadon pri la kutimoj de la Judaj ceremoniaroj kaj lian nekutiman scion pri la Hebreaj skribaĵoj; el Maria li ricevis pli vastan vidpunkton pri la religia vivo kaj pli liberalan koncepton pri persona spirita libereco.

La familioj de ambaŭ Jozefo kaj Maria estis bone edukitaj por sia tempo. Jozefo kaj Maria estis edukitaj multe super la averaĝo kompare kun sia epoko kaj socia situacio. Li estis pensulo; ŝi estis planizanto, sperta pri adaptiĝo kaj praktika pri tuj plenumado. Jozefo estis nigrokula brunharulo; Maria estis brunokula kaj preskaŭ blonda.

Se Jozefo vivus pli longe, sendube li fariĝus firma kredanto je la dia misio de sia plej aĝa filo. Maria alternis inter kredi kaj dubi, grande influita per la opinio de siaj aliaj infanoj kaj siaj amikoj kaj parencoj, sed ŝi ĉiam estis stabiligita en sia fina sinteno per la memoro de la apero de Gabrielo al si tuj post la koncipado de la infano.

Maria estis sperta teksisto kaj pli ol averaĝe lerta pri la plej multaj el la hejmaj artoj de tiu tago; ŝi estis bona mastrumisto kaj supera dommastro. Ambaŭ Jozefo kaj Maria estis bonaj instruistoj, kaj ili certigis, ke iliaj infanoj estu bone spertaj pri la lernendaĵoj de tiu tago.

Kiam Jozefo estis junulo, li estis dungita de la patro de Maria por konstrui pligrandigaĵon al lia domo, kaj estis, kiam Maria alportis al Jozefo tason da akvo dum tagmanĝo, ke la amindumado de la paro, kiu estis destinita fariĝi la gepatroj de Jesuo, vere komenciĝis.

Jozefo kaj Maria geedziĝis laŭ la juda kutimo ĉe la hejmo de Maria proksime de Nazareto, kiam Jozefo estis dudekunujara. Tiu ĉi nupto finis normalan amindumon, kiu daŭris preskaŭ du jaroj. Iom poste ili translokiĝis en sian novan hejmon en Nazareto, kiun Jozefo konstruis helpe de du el siaj fratoj. La domo situis proksime de la piedo de la proksima altebenaĵo, kiu tiel ĉarme superis la ĉirkaŭan kamparon. En tiu ĉi hejmo speciale pretigita, tiuj ĉi junaj kaj estontaj gepatroj pensis akcepti la promesan infanon, ne konsciante, ke tiu ĉi grava evento de universo okazos, dum ili forestos de la hejmo, en Bet-Leĥemo de Judeo.

La plej granda parto de la familio de Josefo fariĝis kredantoj je la instruadoj de Jesuo, sed tre malmulte el la parencoj de Maria kredis je li, ĝis post li foriris de tiu ĉi mondo. Jozefo pli emis al la spirita koncepto de la atendata Mesio, sed Maria kaj ŝia familio, speciale ŝia patro, subtenis la ideon pri la Mesio kiel tempa liberiganto kaj politika reganto. La prauloj de Maria estis elstare identigitaj kun la Makabeaj agadoj de la tiamaj freŝdataj tempoj.

Jozefo vigle subtenis la orientan, aŭ Babilonian, vidpunkton pri la Juda religio; Maria forte inklinis al la pli liberala kaj vasta okcidenta, aŭ helenisma, interpretado de la leĝo kaj la profetoj.

6. La hejmo en Nazareto

La hejmo de Jesuo ne estis malproksima de la alta monteto en la norda parto de Nazareto, je iom da distanco de la vilaĝa fonto, kiu estis en la orienta sekcio de la urbo. La familio de Jesuo loĝis periferie de la urbo, kaj tio des pli faciligis por li ĝui oftajn promenojn tra la kamparo kaj ekskursojn ĝis la kulmino de tiu ĉi proksima altebenaĵo, la plej alta el ĉiuj montetoj de la suda Galileo, krom la Montaro Taboro oriente, kaj la monteto de Naino, kiu estis ĉirkaŭ same alta. Ilia hejmo situis iom sude kaj oriente de la suda terkapo de tiu ĉi monteto, kaj ĉirkaŭ mezvoje inter la bazo de tiu ĉi altaĵo kaj la vojo kondukanta de Nazareto ĝis Kana. Krom eskaladi la monteton la plej ŝatata promeno de Jesuo estis sekvi mallarĝan padon serpertumantan laŭ la bazo de la monteto en la nordorienta direkto, ĝis punkto atinganta la vojon al Seforo.

La hejmo de Jozefo kaj Maria estis unu-ĉambra strukturo el ŝtono kun ebena tegmento kaj apuda konstruaĵo por loĝigi la bestojn. La meblaro konsistis el malalta ŝtona tablo, ceramikaj kaj ŝtonaj pladoj kaj potoj, teksilo, lampo, pluraj malgrandaj taburetoj, kaj matoj por dormi sur la ŝtona tero. En la malantaŭa korto ĉe la besta konstruaĵo estis la ŝirmejo, kiu kovris la fornon kaj la muelilon por mueli grenon. Necesis du personojn por funkciigi tiun ĉi specon de muelilo, unu por mueli, kaj alia por provizi grenon. Kiel malgranda knabo Jesuo ofte provizis tiun ĉi muelilon kun greno, kaj lia patrino turnis la muelilon.

En pli postaj jaroj kiam la familio kreskis ĉiuj kaŭris ĉirkaŭ la pligrandigita ŝtona tablo por ĝui la manĝoj, uzante komunan pladon aŭ poton de mangaĵo. Dum vintro dum la vespermanĝo la tablo estis lumigita per malgranda ebena argila lampo, kiu estis plenigita per olivoleo. Post la naskiĝo de Marta Jozefo konstruis aldonaĵon ĉe la domo, grandan ĉambron, kiu estis uzata kiel ĉarpentista metiejo, kaj kiel dormoĉambro nokte.

7. La vojaĝo al Bet-Leĥemo

En marto de la jaro 8 a.K. (la monato Jozefo kaj Maria geedziĝis), Aŭgusto Cezaro dekretis, ke ĉiuj loĝantoj de la Romia Imperio estas nombrotaj, ke censo estas farota, kiu ebligos organizi pli bonan impoŝton. La Judoj ĉiam estis grande malfavoraj provi “nombri la loĝantaron”, kaj tio, rilate al la seriozaj internaj malfacilaĵoj de Herodo, Reĝo de Judeo, kontribuis prokrasti tiun ĉi censon en la regno de Judeo por unu jaro. En la tuta Romia Imperio tiu ĉi censo okazis dum la jaro 8 a.k., krom en la Palestina reĝlando de Herodo, kie ĝi okazis en 7 a.K., unu jaron poste.

Ne necesis, ke Maria iru al Bet-Leĥemo por la registriĝo — Jozefo rajtis registri sian tutan familion — sed Maria, estanta aventurema kaj vigla persono, insistis por akompani lin. Ŝi timis esti lasita sola se la infano naskiĝus, kiam Jozefo estus for. Kaj ankaŭ Bet-Leĥemo ne estante malproksima de la urbo de Jehudo, Maria antaŭvidis la eblon de plezura vizito ĉe sia parenco Elizabeto.

Jozefo praktike malpermesis al Maria akompani lin, sed tio estis vane; kiam la nutraĵo estis pakitaj por la vojaĝo de tri aŭ kvar tagoj, ŝi preparis duoblajn porciojn, kaj estis preta por foriri. Sed antaŭ la efektiva foriro Jozefo repaciĝis pri la akompano de Maria, kaj ili gaje foriris el Nazareto ĉe la tagiĝo.

Jozefo kaj Maria estis malriĉaj, kaj ĉar ili posedis nur unu ŝarĝbeston, Maria, estanta graveda, rajdis sur la besto kun la provizaĵoj, dum Jozefo piediris kaj kondukis la beston. La konstruado kaj la meblado de hejmo estis granda elspezo por Jozefo, ĉar li ankaŭ devis kontribui por la subteno de siaj gepatroj, lia patro estanta freŝdate handikapita. Kaj tiel tiu ĉi juda paro foriris sian modestan hejmon frue matene la 18-an de Aŭgusto, 7 a.K., vojaĝante al Bet-Leĥemo.

Ilia unua tago de vojaĝo alkondukis ilin ĉirkaŭ la monto Gilboa, kie ili kampis por la nokto ĉe la rivero Jordano, kaj komencis pripensi pri multaj konjekton, pri kia speco de filo baldaŭ naskiĝus al ili, Jozefo adoptante la koncepton pri spirita instruisto, kaj Maria subtenanta la ideon pri Juda Mesio, liberiganto de la Hebrea nacio.

Frumatene la 19-an de Aŭgusto Jozefo kaj Maria denove ekiris. Ili tagmanĝis ĉe la piedo de la monto Sartabo, kiu superas la Jordanan valon, kaj daŭrigis ĝis Jeriĥo por la nokto, kie ili haltis en gastejo sur la ĉefvojo periferie de la urbo. Post la vespermanĝo kaj multaj diskutoj koncerne la subpremon de la Romia regado, Herodon, la censan enskribiĝon kaj la komparan influon de Jerusalemo kaj Aleksandrio kiel centroj de Juda lernado kaj kulturo, la Nazaretaj vojaĝantoj retiriĝis por la nokta ripozo. Frue en la mateno de la 20-a de Aŭgusto ili reprenis la vojaĝon, atingis Jerusalemon antaŭ la tagmezo, vizitis la templon, kaj iris al sia celo, alvenante al Bet-Leĥemo meze de la posttagmezo.

La gastejo estis plenplena, kaj sekve Jozefo serĉis loĝejon ĉe malproksimaj parencoj, sed ĉiu ĉambro en Bet-Leĥemo estis plenaj ĝis superfluo. Reveninte al la korto de la gastejo li estis informita, ke la karavanaj staloj, elhakitaj el la flanko de la roko kaj situitaj tuj sub la gastejo, estis liberigitaj de bestoj kaj purigitaj por ricevi gastojn. Lasante la azenon en la korto Jozefo surŝultrigis iliajn sakojn de vestaĵoj kaj provizaĵoj, kaj kun Maria malsupreniris la ŝtonajn stupojn ĝis sia loĝejo. Ili troviĝis situantaj en tio, kio estis grenstokejo antaŭ la stalo kaj la trogoj. La tendaj kurtenoj estis pendigitaj, kaj ili opiniis sin bonŝancaj havi tiel konfortan loĝejon.

Jozefo pensis iri senprokraste enskribiĝi, sed Maria estis laca; ŝi tre suferis, kaj petegis lin resti kun ŝi, kaj tion li faris.

8. La naskiĝo de Jesuo

Dum la tuta nokto Maria moviĝadis tiel, ke ili ne multe dormis. Je tagiĝo la doloroj de la naskado fariĝis evidentaj, kaj tagmeze la 21-an de Aŭgusto, jaro 7 a.k., kun la helpo kaj bonkora asistado de kunulaj vojaĝantaj virinoj, Maria naskis virseksan infanon. Jesuo de Nazareto naskiĝis en la mondon, estis envolvita en la vindoj, kiujn Maria kunportis por tia ebla eventualaĵo, kaj kuŝigita en proksima trogo.

Same kiel ĉiuj beboj antaŭ kaj post tiu tago, kiuj venis en la mondon, la promesa infano naskiĝis; kaj la okan tagon, laŭ la Juda praktiko, li estis cirkumcidita kaj ceremonie nomita Joŝua (Jesuo).

La tagon post la naskiĝo de Jesuo Jozefo enskribiĝis. Renkontante viron, kun kiu li parolis du tagojn antaŭe en Jeriĥo, Jozefo estis alkondukita de tiu ĉi ĉe bonhava amiko, kiu havis ĉambron en la gastejo, kaj kiu diris, ke li volonte interŝanĝi la loĝejojn kun la Nazareta paro. Posttagmeze ili translokiĝis en la gastejon supre, kie ili restis dum preskaŭ tri semajnoj, ĝis ili trovis loĝejon en la hejmo de malproksima parenco de Jozefo.

La duan tagon post la naskiĝo de Jesuo Maria sendis mesaĝon al Elizabeto, ke la infano venis, kaj ŝi ricevis respondon invitantan Jozefon en Jerusalemo por paroli pri ĉiuj iliaj aferoj kun Zeĥarja. La postan semajnon Jozefo iris al Jerusalemo por interparoli kun Zeĥarja. Ambaŭ Zeĥarja kaj Elizabeto sincere konvinkiĝis, ke Jesuo ja fariĝos la Juda liberiganto, la Mesio, kaj ke ilia filo, Johano, fariĝos lia ĉefo de helpantoj, lia dekstra mano de destino. Kaj ĉar Maria tenis la saman opinion, ne estis malfacile persvadi Jozefon resti en Bet-Leĥemo, la Urbo de Davido, por ke Jesuo povu kreski kaj fariĝi la posteulo de Davido sur la trono de la tuta Israelo. Sekve ili restis en Bet-Leĥemo pli ol unu jaron, Jozefo intertempe laboranta kiel ĉarpentisto.

Kiam Jesuo tagmeze naskiĝis, la Urantiaj serafoj, kunvenantaj sub siaj direktoroj, ja kantis glorajn himnojn super la trogo de Bet-Leĥemo, sed tiuj ĉi laŭdaj esprimoj ne estis aŭditaj de homaj oreloj. Nek paŝtistoj nek aliaj mortemaj kreitaĵoj venis por omaĝi al la bebo de Bet-Leĥemo ĝis la tago de la alveno de iuj pastroj el Ur, kiuj estis senditaj el Jerusalemo de Zeĥarja.

Tiuj ĉi pastroj el Mezopotamio estis informitaj iom antaŭe de stranga religia instruisto de sia lando, ke li havis sonĝon, en kiu li estis informita, ke “la lumo de vivo” baldaŭ aperos sur tero kiel bebo inter la Judoj. Kaj tien iris tiuj ĉi tri pastroj por vidi tiun ĉi “lumo de vivo”. Post multaj semajnoj de vana serĉado en Jerusalemo, ili estis revenontaj al Ur, kiam Zeĥarja renkontis ilin, kaj rivelis sian kredon, laŭ kiu Jesuo estis la celo de ilia serĉado, kaj sendis ilin el Bet-Leĥemo, kie ili trovis la bebon, kaj lasis siajn donacojn al Maria, lia tera patrino. La bebo estis preskaŭ trisemajna, kiam ili vizitis.

Tiuj ĉi saĝaj homoj ne vidis stelon por gvidi ilin ĝis Bet-Leĥemo. La bela legendo de la stelo de Bet-Leĥemo originis tiamaniere: Jesuo naskiĝis la 21-an de Aŭgusto tagmeze, 7 a.K. La 29-an de Majo, 7 a.K. okazis eksterordinara konjunkcio de Jupitero kaj Saturno en la konstelacio de Fiŝoj. Kaj estas rimarkinda astronomia fakto, ke similaj konjunkcioj okazis la 29-an de Septembro kaj la 5-an de Decembro de la sama jaro. Sur la bazo de tiuj ĉi eksterordinaraj sed plene naturaj eventoj la bonintencaj zelotoj de la sekva generacio konstruis la allogan legendon de la stelo de Bet-Leĥemo kaj la adorantaj Magoj gviditaj antaŭ la trogon, kie ili rigardis kaj adoris la novnaskitan bebon. La orientaj kaj mezorientaj mensoj ĝuas fabeloj, kaj ili kontinue ŝpinas tiajn belajn mitojn pri la vivo de siaj religiaj gvidantoj kaj politikaj herooj. En la foresto de presarto, kiam la plejmulto de la homaj scioj estis transdiritaj de buŝo al orelo de generacio al la sekva, estis tre facile, ke la mitoj fariĝu tradicioj, kaj la tradicioj fine estu akceptitaj kiel faktoj.

9. La prezentado en la templo

Moseo instruis al la Judojn, ke ĉiu unuenaskita filo apartenas al la Sinjoro, kaj anstataŭ lia buĉado laŭ la kutimo de la paganaj nacioj, tia filo povos vivi, se liaj gepatroj reaĉetos lin per la pago de kvin sikloj al iu ajn rajtigita pastro. Estis ankaŭ Mosea dekreto, kiu ordonis, ke patrino, post determinita periodo de tempo, devas prezenti sin (aŭ fari, ke iu alia faru la konvenan oferon anstataŭ ŝi) en la templo por puriĝo. Estis kutime plenumi ambaŭ tiujn ĉi du ceremoniojn samtempe. Tial Jozefo kaj Maria persone iris al la templon en Jerusalemo por prezenti Jesuon al la pastroj, kaj efektivigi lian elaĉeton, kaj ankaŭ fari konvenan oferon por certigi la ceremonian puriĝon de Maria kontraŭ la supozata malpureco de la akuŝado.

Senĉese restadis ĉirkaŭ la kortoj de la templo du rimarkindaj roluloj, Simeono kantisto kaj Anna poeto. Simeono estis Judeano, sed Anna estis Galileano. Tiu ĉi paro estis ofte kune, kaj intimuloj de la pastro Zeĥarja, kiu konfidis la sekreton de Johano kaj Jesuo al ili. Ambaŭ Simeono kaj Anna sopiris la venon de la Mesio, kaj ilia fido en Zeĥarja kredigis al ili, ke Jesuo estas la atendata liberiganto de la Juda popolo.

Zeĥarja sciis la tagon, kiam Jozefo kaj Maria estis atenditaj por aperi en la templon kun Jesuo, kaj li antaŭaranĝis kun Simeono kaj Anna por indiki, per la saluto de sia levita mano, kiu en la procesio de unuenaskitaj infanoj estis Jesuo.

Por tiu ĉi okazo Anna skribis poemon, kiun Simeono ekkantis, ege miriganta Jozefon, Maria-n kaj ĉiujn, kiuj kunvenis en la kortoj de la templo. Jen ilia himno de elaĉeto de la unuenaskita filo:

Benata estu la Sinjoro, la Dio de Israelo,

Ĉar li vizitis nin, kaj faris elaĉeton por sia popolo;

Li levis kornon de savo por ĉiuj el ni

En la domo de sia servanto Davido.

Kiel li parolis per la buŝo de siaj sanktaj profetoj —

Savo de niaj malamikoj kaj de la mano de ĉiuj, kiuj malamas nin;

Por montri mizerikordon al niaj patroj, kaj memori sian sanktan pakton —

La ĵuro kiun li ĵuris al Abrahamo nia patro,

Por permesi al ni, ke ni, liberigitaj el la mano de niaj malamikoj,

Devas servi lin sen timo,

En sankteco kaj rekteco antaŭ li dum ĉiuj niaj tagoj.

Jes, kaj vi, infano de promeso, estos nomata la profeto de la Plejaltulo;

Ĉar vi iros antaŭ la vizaĝon de la Sinjoro por establi lian regnon;

Por doni scion pri savo al lia popolo

Per la pardono de iliaj pekoj.

Ĝoju en la tenera mizerikordo de nia Dio, ĉar la tagiĝo de supre vizitis nin

Por prilumi tiujn, kiuj staras en la mallumo kaj la ombro de la morto;

Por gvidi niajn paŝojn en la vojojn de la paco.

Kaj nun lasu vian servanton foriri en paco, O Sinjoro, laŭ via vorto,

Ĉar miaj okuloj vidis vian savon,

Kiun vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj;

Lumon por eĉ la malkovro de la nejudoj

Kaj la gloron de via popolo Israelo.

Sur la vojo reen al Bet-Leĥemo, Jozefo kaj Maria silentis — konfuzitaj kaj plenaj de timo. Maria estis tre perturbita de la adiaŭa saluto de Anna, la maljuna poeto, kaj Jozefo ne estis en harmonio kun tiu antaŭtempa klopodo igi Jesuon la atendita Mesio de la Juda popolo.

10. Agoj de Herodo

Sed la observantoj de Herodo ne estis neaktivaj. Kiam ili raportis al li la viziton de la pastroj el Ur al Bet-Leĥemo, Herodo alvokis tiujn ĉi ĥaldeojn por aperi antaŭ li. Li diligente demandis al tiuj ĉi saĝaj homoj pri la nova “reĝo de la Judoj”, sed ili malmulte kontentigis lin, klarigante ke la bebo naskiĝis el virino, kiu venis kun sia edzo al Bet-Leĥemo por la censa enskribiĝo. Herodo, malkontenta pri tiu ĉi respondo, sendis ilin kun monujo, kaj ordonis, ke ili retrovu la infanon, por ke li ankaŭ povu veni kaj adori lin, ĉar ili deklaris, ke lia regno estos spirita, ne materia. Sed kiam la saĝaj homoj ne revenis, Herodo fariĝis suspektema. Dum li cerbumis pri tiuj ĉi aferoj, liaj informantoj revenis, kaj faris al li kompletan raporton pri la ĵusaj okazaĵoj en la templo, alportante al li kopion de partoj de la kanto de Simeono, kiu estis kantita dum la elaĉetaj ceremonioj de Jesuo. Sed ili malsukcesis sekvi Jozefon kaj Maria-n, kaj Herodo tre koleris kontraŭ ili, kiam ili ne povis diri al li, kien la paro prenis la bebon. Li tiam sendis serĉantojn por lokalizi Jozefon kaj Maria-n. Sciante, ke Herodo serĉis la familion de Nazareto, Zeĥarja kaj Elizabeto restis for de Bet-Leĥemo. La knabeto estis kaŝita ĉe la parencoj de Jozefo.

Jozefo timis serĉi laboron, kaj iliaj malgravaj ŝparaĵoj rapide elĉerpiĝis. Eĉ dum la ceremonioj de puriĝo en la templo Jozefo taksis sin sufiĉe malriĉa por pravigi sian oferon por Maria de du junaj kolomboj, kiel Moseo ordonis por la puriĝo de senhavaj patrinoj.

Kiam, post pli ol unu jaro de serĉado, la spionoj de Herodo ne lokalis Jesuon, kaj pro la suspekto, ke la bebo estis ankoraŭ kaŝita en Bet-Leĥemo, li preparis dekreton ordonantan, ke sistema serĉado estu farita en ĉiu domo de Bet-Leĥemo, kaj ke ĉiuj knaboj malpli ol dujaraj estu mortigita. Tiamaniere Herodo esperis certigi, ke tiu ĉi infano, kiu fariĝos “reĝo de la Judoj”, estus murdita. Kaj tiel pereis en unu tago dek ses bebojn en Bet-Leĥemo de Judeo. Sed intrigo kaj murdo eĉ en sia propra familio estis oftaj okazaĵoj ĉe la kortego de Herodo.

La masakro de tiuj ĉi infanoj okazis cirkaŭ la mezo de Oktobro, jaro 6 a.K., kiam Jesuo estis iomete pli ol unujara. Sed estis kredantoj pri la veno de Mesio eĉ inter la ataŝeoj ĉe la kortego de Herodo, kaj unu el ili, lerninte pri la ordono masakri la knabojn de Bet-Leĥemo, informis Zeĥarja-n, kiu siavice sendis mesaĝiston al Jozefo; kaj nokton antaŭ la masakro Jozefo kaj Maria foriris el Bet-Leĥemo kun la bebo al Aleksandrio en Egiptio. Por eviti altiri atenton ili iris solaj al Egiptio kun Jesuo. Ili iris al Aleksandrio per mono provizita de Zeĥarja, kaj tie Jozefo praktikis sian metion, dum Maria kaj Jesuo loĝis ĉe bonhavaj parencoj de la familio de Jozefo. Ili restadis en Aleksandrio dum du plenaj jaroj, kaj revenis al Bet-Leĥemo nur post la morto de Herodo.