Kajero 121
Agante sub la superrigardo de komisiono de dek du membroj de la Unuiĝinta Frataro de Urantiaj Mezvojuloj, kune patronita de la deĵoranta ĉefo de nia ordo kaj de la raportanta Melkicedeko, mi estas la duaranga mezvojulo, kiu iam estis alligita al la apostolo Andreo, kaj oni permesas al mi redakti la rakonton pri la agoj de la vivo de Jesuo de Nazareto, kiel ili estis observitaj de mia ordo de surteraj kreitaĵoj, kaj kiel ili estis parte registritaj de la homo portempe konfidita al mia gardado. Sciante kiel lia majstro tiel zorge evitis postlasi skribitajn registrojn malantaŭ si, Andreo firme rifuzis multobligi kopiojn de sia skribita rakonto. Simila sinteno ĉe la aliaj apostoloj de Jesuo tre multe prokrastis la verkadon de la Evangelioj.
Jesuo ne venis al tiu ĉi mondo dum epoko de spirita dekadenco; je la tempo de lia naskiĝo Urantio estis spertanta tian reviviĝon de spirita pensado kaj religia vivado, kiun ĝi ne konis dum sia tuta antaŭa historio depost Adamo, kaj kiun ĝi ne plu spertis en iu ajn erao poste. Kiam Mikaelo enkarniĝis sur Urantio, la mondo prezentis la plej favorajn kondiĉojn por la sindonaco de la Kreinto-Filo, kiu iam antaŭe ekzistis aŭ poste renkontiĝis. Dum la jarcentoj ĵus antaŭ tiuj ĉi tempoj la greka kulturo kaj la greka lingvo disvastiĝis tra Okcidento kaj la proksima Oriento, kaj la Judoj estantaj levantena raso, laŭnature parte Okcidenta kaj parte Orienta, estis eminente taŭgaj por uzi tian kulturan kaj lingvan kadron por la efika disvastiĝo de nova religio kaj orienten kaj okcidenten. Tiuj ĉi plej favoraj cirkonstancoj estis plie plibonigitaj per la tolerema politika regado de la mediteranea mondo fare de la romianoj.
Tiu ĉi tuta kombinado de mondaj influoj estas bone ilustrita per la agadoj de Paŭlo kiu, laŭ la religia kulturo estas hebreo inter hebreoj, proklamis la evangelion de juda Mesio en la greka lingvo, dum li mem estis romia civitano.
Nenio kiel la civilizacio de la tempo de Jesuo estis vidita en Okcidento antaŭ aŭ post tiu epoko. La eŭropa civilizacio estis unuigita kaj kunordigita sub eksterordinara triobla influo:
1. La romiaj politika kaj socia sistemoj.
2. La grekaj lingvo kaj kulturo — kaj iugrade filozofio.
3. La rapida disvastiĝanta influo de la judaj religiaj kaj moralaj instruoj.
Kiam Jesuo naskiĝis, la tuta mediteranea mondo estis unuiĝinta imperio. Bonaj vojoj, por la unua fojo dum la monda historio, interligis multajn gravajn centrojn. La maroj estis senigita je piratoj, kaj granda erao de komercado kaj vojaĝado rapide progresis. Eŭropo ne plu ĝuis tian periodon de vojaĝo kaj komerco ĝis la deknaŭa jarcento post Kristo.
Malgraŭ la interna paco kaj la supraĵa prospero de la grek-romia mondo, la plimulto de la loĝantoj de la imperio langvoris en mizero kaj malriĉeco. La malgranda supera klaso estis riĉa; mizera kaj malriĉa malsupera klaso konsistigis la plimulton de la homaron. Estis neniu feliĉa kaj prospera meza klaso en tiu epoko; ĝi ĵus komencis aperi en la romia socio.
La unuaj luktoj inter la ekspansiantaj Romia kaj Partia ŝtatoj ĵus ĉesis en la tiam freŝdata pasinteco, lasante Sirion en la manoj de la Romianoj. Dum la epoko de Jesuo, Palestino kaj Sirio ĝuis periodon de prospero, relativa paco kaj ampleksaj komercaj rilatoj kun la landoj kaj oriente kaj okcidente.
La judoj apartenis al la pli malnova semida raso, kiu ankaŭ inkluzivis la babilonianojn, la fenicojn, kaj la pli novajn malamikojn de Romio, la kartagenanojn. Dum la unua parto de la unua jarcento post Kristo la judoj estis la plej influa grupo inter la semidaj popoloj, kaj okazis, ke ili okupis aparte strategian geografian pozicion en la mondo, kiel ĝi estis tiam regata kaj organizata por komerco.
Multaj grandaj vojoj ligantaj la naciojn de la antikva epokopasis tra la Palestino, kiu tiel fariĝis la renkontiĝa loko, aŭ vojkruciĝoj, de tri kontinentoj. La vojaĝantoj, komercistoj kaj armeoj de Babilonio, Asirio, Egiptio, Sirio, Grekio, Partio kaj Romio sinsekve balais Palestinon. De nememoreblaj tempoj, multaj karavanaj vojoj el Oriento trapasis iun ajn parton de tiu regiono ĝis malmultaj bonaj havenoj de la orienta fino de Mediteraneo, de kie la ŝipoj transportis siajn kargojn al la tuta ĉemara Okcidento. Kaj pli ol la duono de tiuj ĉi karavana trafiko pasis tra aŭ proksime de la urbeto Nazareto en Galileo.
Kvankam Palestino estis la hejmo de la juda religia kulturo kaj la naskiĝloko de kristanismo, la judoj estis dissemitaj en la mondo, loĝantaj en multaj nacioj kaj komercantaj en ĉiu provinco de la Romiaj kaj Partiaj ŝtatoj.
Grekio alportis lingvon kaj kulturon, Romio konstruis la vojojn kaj unuigis imperion, sed la disvastigo de la Judoj, kun iliaj pli ol du cent sinagogoj kaj bone organizitaj religiaj komunumoj disigitaj tie ĉi kaj tie tra la tuta Romia mondo, disponigis la kulturajn centrojn, en kiuj la nova evangelio pri la regno de la ĉielo trovis komencan akcepton, kaj el kiuj poste disvastiĝis ĝis la limoj de la mondo.
Ĉiu juda sinagogo toleris marĝenon de nejudaj kredantoj, “piaj” aŭ “Dion-timantaj” homoj, kaj estis ĉe tiu ĉi marĝeno de prozelitoj, ke Paŭlo akiris la plimulton de siaj fruaj konvertitoj al kristanismo. Eĉ la templo de Jerusalemo posedis sian ornamitan korton por la nejudoj. Estis tre proksima ligo inter la kulturo, komercado kaj adorado de Jerusalemo kaj Antioĥio. En Antioĥio la disĉiploj de Paŭlo estis unue nomataj “kristanoj”.
La centralizado de la juda templa adorado en Jerusalemo konsistigis same la sekreton de la postvivo de ilia monoteismo kaj la promeson de la zorgado kaj sendado al la mondo de nova kaj pligrandigita koncepto pri unu Dio por ĉiuj nacioj kaj la Patron por ĉiuj mortemuloj. La templa diservo en Jerusalemo reprezentis la postvivon de religia kultura koncepto fronte al la defalo de sinsekvo da nejudaj naciaj regantoj kaj rasaj persekutantoj.
La tiama juda popolo, kvankam sub la Romia suzereneco, ĝuis konsiderindan gradon de memregado kaj, memorante pri heroaj bravaĵoj de liberiĝo tiam freŝdate plenumitaj de Judaso Makabeo kaj liaj rektaj posteuloj, ĝi viglis dum la atendo de la baldaŭa apero de ankoraŭ pli granda liberiganto, la delonge atendata Mesio.
La sekreto pri la postvivo de Palestino, la reĝlando de judoj, kiel duon-sendependa ŝtato estis komponanto de la eksterlanda politiko de la Romia registaro, kiu deziris konservi la regadon de la palestina vojo de transito inter Sirio kaj Egiptio same kiel la okcidentaj finstaciojn de la karavanaj vojoj inter Oriento kaj Okcidento. Romio ne deziris, ke iu potenco estiĝu en Levantenio, kiu kontraŭstaru ĝian estontan ekspansion en tiuj ĉi regionoj. La intriga politiko, kiu celis meti Seleŭkidan Sirion kaj Ptolemean Egiption unu kontraŭ la alia, necesigis konservi Palestinon kiel aparta kaj sendependa ŝtato. La Romia politiko, la degenerado de Egiptio kaj la iompostioma malfortiĝo de la Seleŭkidoj antaŭ la kreskanta potenco de la Partianoj klarigas kial, dum pluraj generacioj, malgranda kaj malforta grupo de judoj kapablis konservi sian sendependecon kaj kontraŭ Seleŭkidoj norde kaj Ptolemeanoj sude. Tiujn ŝancajn liberecon kaj sendependecon rilate al la politika regado de la najbaraj kaj pli potencaj popoloj, la judoj atribuis al la fakto, ke ili estis la “elektita popolo”, al la rekta interveno de Javeo. Tia sinteno de rasa supereco malfaciligis al ili elteni la Romian suzerenecon, kiam ĝi finfine okazis sur ilia lando. Sed eĉ dum tiu malĝoja momento la judoj rifuzis lerni, ke ilia monda misio estis spirita, ne politika.
La judoj estis nekutime timemaj kaj suspektemaj dum la tempo de Jesuo, ĉar ili tiam estis regataj de fremdulo, Herodo la Edomano, kiu antaŭe prenis la regadon de Judeo lerte flatante la Romiajn estrojn. Kaj kvankam Herodo deklaris sian lojalecon al la hebreaj ceremoniaj observoj, li konstruis templojn por multaj fremdaj dioj.
La amikaj rilatoj de Herodo kun la Romiaj regantoj sekurigis la mondon por la judaj vojaĝantoj, kaj do malfermis la vojon al la juda kreskanta penetrado eĉ en la malproksimajn regionojn de la Romia Imperio kaj en la amikajn eksterlandajn naciojn kun la nova evangelio de la regno de la ĉielo. La regado de Herodo ankaŭ multe kontribuis al la plua miksiĝo de la hebrea kaj la helena filozofioj.
Herodo konstruis la havenon de Cezareo, kiu ankoraŭ helpis igi Palestinon la vojkruciĝo de la civilizita mondo. Li mortis en 4 a.K., kaj lia filo, Herodo Antipaso, regis Galileon kaj Pereon dum la junaĝo kaj la misio de Jesuo ĝis 39 p.K. Antipaso, kiel sia patro, estis granda konstruanto. Li rekonstruis multajn urbojn de Galileo, inkluzive de la grava komerca centro de Seforo.
La Galileanoj ne estis plenfavore rigardataj de la religiaj gvidantoj kaj rabenaj instruistoj de Jerusalemo. Galileo estis pli nejuda ol juda, kiam jesuo naskiĝis.
Kvankam la sociaj kaj ekonomiaj kondiĉoj de la Romia ŝtato ne estis la plej bonaj, la ĝenerala hejma paco kaj prospero estis favoraj por la sindonaco de Mikaelo. Dum la unua jarcento post Kristo la socio de la mediteranea mondo konsistis el kvin bone difinitaj tavoloj:
1. La aristokratio. La superaj klasoj kun mono kaj oficiala povo, la privilegihavaj kaj regantaj grupoj.
2. La komercaj grupoj. La negocaj princoj kaj la bankistoj, la komercistoj — la grandaj importistoj kaj eksportistoj — la internaciaj komercistoj.
3. La malgranda meza klaso. Kvankam tiu ĉi grupo ja estis malgranda, ĝi estis tre influa kaj donis la moralan spino de la frua kristana eklezio, kiu kuraĝigis tiujn ĉi grupojn daŭrigi siajn diversajn metiojn kaj komercojn. Ĉe la judoj, multaj fariseoj apartenis al tiu ĉi klaso de komercistoj.
4. La libera proletaro. Tiu ĉi grupo havis malmulte aŭ neniun socian statuson. Kvankam fieraj pri sia libereco ili havis grandan malfavoron, ĉar ili devis konkuri kun la sklavaj laboristoj. La superaj klasoj rigardis ilin malestime, taksante ke ili estis senutilaj krom por “reproduktaj celoj”.
5. Sklavoj. Duono de la loĝantaro de la Romia stato estis sklavoj; pluraj estis superaj individuoj, kiuj rapide supreniris al la libera proletaro kaj eĉ inter la komercistoj. La plimulto estis aŭ mezbona aŭ tre malsupera.
La sklaveco, eĉ de superaj homoj, estis trajto de la Romia milita konkero. La potenco de mastro super sia sklavo estis senlima. La frua kristana eklezio plejparte konsistis el la malsuperaj klasoj kaj tiuj ĉi sklavoj.
La superaj sklavoj ofte ricevis salajrojn, kaj ŝparante ili kapablis aĉeti sian liberecon. Pluraj tiaj emancipitaj sklavoj akiris altajn poziciojn en la ŝtato, la eklezio kaj en la negoca mondo. Kaj estis precize tiaj ebloj, kiuj igis la fruan kristanan eklezion tiel tolerema pri tiu ĉi modifita formo de sklaveco.
Estis neniu ĝenerala socia problemo en la Romia Imperio dum la unua jarcento post Kristo. La plej granda parto de la loĝantaro rigardis sin kiel apartenanta al tiu grupo, en kiu ili hazarde naskiĝis. Ĉiam estis malfermita pordo, tra kiu la talentaj kaj kapablaj individuoj povis supreniri el la pi malsuperaj ĝis la pli superaj tavoloj de la Romia socio, sed la homoj estis ĝenerale kontenta pri sia socia rango. Ili ne sentis sin ĝenata de la sistemo de klaso, nek ili konsideris tiujn ĉi distingojn de klaso kiel maljustajn aŭ malĝustajn. Kristanismo neniel estis ekonomia movado celanta la plibonigadon de la mizero de la malsuperaj klasoj.
Kvankam la virino havis multe pli da libero en la Romia Imperio ol en sia limigita pozicio en Palestino, la familia sindonemo kaj la natura korinklino de la judoj multe superis tiujn de la nejuda mondo.
La nejudoj estis, laŭ morala vidpunkto, iomete malpli superaj ol la judoj, sed ĉeestis en la koroj de la pli noblaj nejudoj abunda kampo da natura boneco kaj potenciala homa korinklino, en kiu estis eble al la semo de kristanismo burĝoni kaj estigi abundan rikolton de morala karaktero kaj spirita atingo. La nejuda mondo tiam estis dominita de kvar grandaj filozofioj, ĉiuj pli-malpli devenintaj de la pli frua Platonismo de la grekoj. Tiuj cxi skoloj de filozofio estis:
1. La Epikura. Tiu ĉi skolo de pensado estis dediĉita al la serĉado de la feliĉo. La pli bonaj epikuranoj ne fordonis sin al malĉastaj ekcesoj. Almenaŭ tiu ĉi doktrino helpis liberigi la Romianojn de pli mortiga formo de fatalismo; ĝi instruis, ke la homoj povis fari ion por plibonigi sian surteran statuson. Ĝi ja efike batalis kontraŭ malklerajn superstiĉojn.
2. La stoika. La stoikismo estis la supera filozofio de la pli bonaj klasoj. La stoikuloj kredis, ke reganta Racio-Sorto dominis la tutan naturon. Ili instruis, ke la animo de la homo estis dia; ke ĝi estis enprizonigita en la malbona korpo de fizika naturo. La animo de la homo atingis la liberecon vivante harmonie kun la naturo, kun Dio; tiam la virto fariĝis ĝia propra rekompenco. Stoikismo supreniris ĝis sublima moraleco, ĝis idealoj kiuj neniam de tiam estis superitaj de iu ajn pure homa sistemo de filozofio. Kvankam la stoikuloj asertis sin kiel “idojn de Dio”, ili malsukcesis koni lin, kaj do malsukcesis trovi lin. Stoikismo restis filozofio; ĝi neniam fariĝis religio. Ĝiaj adeptoj celis agordi siajn mensojn al la harmonio de la Universala Menso, sed ili malsukcesis konsideri sin kiel infanojn de amanta Patro. Paŭlo forte inklinis al stoikismo, kiam li skribis: “En kia ajn stato mi troviĝas, mi lernas esti kontenta pri ĝi.”
3. La cinika. Kvankam la cinikuloj spuris sian filozofion ĝis Diogeno de Ateno, ili devenigis grandan parton de ĝia doktrino el la vestiĝoj de la instruoj de Makivento Melkicedeko. La cinikismo antaŭe similis pli al religio ol filozofio. Almenaŭ la cinikuloj demokratigis sian religion-filozofion. Sur la kampoj kaj merkatoj ili senĉese predikis sian doktrinon, laŭ kiu “la homo povus savi sin, se li volus.” Ili predikis simplecon kaj virton, kaj instigis la homojn sentime alfronti la morton. Tiuj ĉi vagantaj cinikaj predikantoj multe faris por prepari la spirite malsatan loĝantaron por la postaj kristanaj misiistoj. Ilia plano de popularaj predikoj similis multe al la modelo kaj la stilo de la Epistoloj de Paŭlo.
4. La skeptika. Skeptikismo asertis, ke la scio estis falsa, kaj ke la konvinko kaj certeco estis neeblaj. Ĝi estis pure negativa sinteno, kaj ĝi neniam disvastiĝis.
Tiuj ĉi filozofioj estis duonreligiaj; ili estis ofte revigligaj, etikaj kaj nobligantaj, sed ili kutime estis iom tro superaj por la ordinaraj homoj. Kun la ebla escepto de cinikismo, ili estis filozofioj por la fortuloj kaj la saĝuloj, kaj ne religioj de saviĝo por eĉ la malriĉuloj kaj malfortuloj.
Tra la antaŭaj epokoj la religio estis ĉefe afero de la tribo aŭ la nacio; ĝi ne ofte koncernis la individuon. La Dioj estis tribaj aŭ naciaj, ne personaj. Tiaj religiaj sistemoj malmulte kontentigis la individuajn spiritajn aspirojn de la averaĝa persono.
En la tempo de Jesuo la religioj de Okcidento inkluzivis:
1. La paganajn kultojn. Tiuj ĉi estis kombinaĵo de helenaj kaj latinaj mitologioj, patriotismo kaj tradicio.
2. Adoron al la imperiestro. Tiu ĉi diigo de la homo kiel simbolo de la ŝtato tre serioze indignigis la judojn kaj la unuajn kristanojn, kaj rekte kondukis al la kruelaj persekutadoj de ambaŭ eklezioj fare de la Romia registaro.
3. Astrologion. Tiu ĉi pseŭdoscienco de Babilono disvolviĝis ĝis religio tra la tuta Grek-Romia Imperio. Eĉ dum la dudeka jarcento la homo ne plene liberiĝis de tiu ĉi superstiĉa kredo.
4. La misteraj religioj. Sur tia spirite malsata mondo okazis inundo de misteraj kultoj, strangaj kaj novaj religioj el Levantenio, kiuj antaŭe pasiigis la ordinarajn homojn promesante al ili individuan saviĝon. Tiuj ĉi religioj rapide fariĝis la akceptita kredo de la malsuperaj klasoj en la Grek-Romia mondo. Ili multe kontribuis por prepari la vojon por la rapida diskonigo de la vaste superaj kristanaj instruoj, kiuj prezentis majestan koncepton pri la Diaĵo, asociite kun fascina teologio por la inteligentuloj kaj profunda propono de saviĝo por ĉiuj, inkluzive de la malklera sed spirite malsata averaĝa homo de tiuj tagoj.
La misteraj religioj signifis la finon de naciaj kredoj, kaj rezultigis la naskiĝon de multnombraj personaj kultoj. La misteroj estis multaj, sed ĉiuj estis karakterizitaj per:
1. Iu mita legendo, mistero — la kialo de ilia nomo. Ĝenerale tiu ĉi mistero temis pri la rakonto de la vivo, morto kaj resurekto de iu dio, kiel ilustrite per la instruoj de Mitraismo, kiu dum iom da tempo samtempe konkuris kun la kreskanta kulto de Paŭlo pri kristanismo.
2. La misteroj estis nenaciaj kaj interrasaj. Ili estis personaj kaj fratecaj, estigante religiajn fratarojn kaj multajn sektajn sociojn.
3. Pri siaj diservoj ili estis karakterizitaj per ellaboritaj ceremonioj de inicado kaj impresaj sakramentoj de adorado. Iliaj sekretaj ritoj kaj kutimoj estis foje teruraj kaj abomenaj.
4. Sed sendepende de la naturo de iliaj ceremonioj aŭ la grado de iliaj ekscesoj, tiuj ĉi misteroj senescepte promesis al siaj devotuloj saviĝon, “liberiĝon de la malbono, postvivon post la morto kaj daŭran vivon en feliĉegaj regnoj ekster de tiu ĉi malĝoja kaj sklava mondo.”
Sed ne faru la eraron konfuzi la intruojn de Jesuo kun la misterojn. La populareco de la misteroj rivelas la serĉadon de la homo por postvivi, tiel priskribante realajn malsaton kaj soifon al persona religio kaj individua rektanimeco. Kvankam la misteroj malsukcesis adekvate kontentigi tiun ĉi aspiron, ili ja preparis la vojon por la posta apero de Jesuo, kiu vere alportis al tiu ĉi mondo la panon de vivo kaj ĝian akvon.
Paŭlo, klopodante uzi la disvastigitan aliĝon al pli bonaj specoj de la misteraj religioj, faris kelkajn adaptiĝojn al la instruoj de Jesuo por igi ilin pli akcepteblaj por la granda parto de eventualaj konvertitoj. Sed eĉ la kompromiso de Paŭlo pri la instruoj de Jesuo (kristanismo) estis supera al plej bonaj misteroj ĉar:
1. Paŭlo instruis moralan elaĉeton, etikan saviĝon. Kristanismo montris novan vivon kaj proklamis novan idealon. Paŭlo forlasis magiajn ritojn kaj ceremoniajn sorĉkantojn.
2. Kristanismo prezentis religion, kiu zorgis pri la finaj solvoj de la homa problemo, ĉar ĝi ne nur proponis saviĝon de la ĉagreno kaj eĉ de la morto, sed ĝi ankaŭ promesis liberiĝon de la peko, kaj poste la doton de rektanima karaktero de eternaj postvivaj kvalitoj.
3. La misteroj estis konstruitaj sur mitoj. Kristanismo, kiel Paŭlo predikis ĝin, baziĝis sur historia fakto: la sindonaco de Mikaelo, la Filo de Dio, al la homaro.
La moraleco ĉe la nejudoj ne estis necese ligita aŭ al filozofio aŭ religio. Ekster Palestino la homoj ne ĉiam supozis, ke pastroj de religio nepre devis vivi morale. La juda religio, kaj poste la instruoj de Jesuo, kaj poste la evoluanta kristanismo de Paŭlo, estis la unuaj eŭropaj religioj, kiuj zorgis unuflanke pri la moralo, aliflanke pri la etiko insiste petante, ke la religiuloj atentu ambaŭ.
En tia generacio da homoj, dominitaj de tiaj nekompletaj sistemoj de filozofio kaj perpleksigitaj de tiaj kompleksaj kultoj de religio, Jesuo naskiĝis en Palestino. Kaj al tiu ĉi sama generacio li poste donis sian evangelion pri persona religio — la fileco kun Dio.
Fine de la unua jarcento antaŭ kristo la religia penso de Jerusalemo jam estis profunde influita kaj iom modifita per grekaj kulturaj instruoj, kaj eĉ per la greka filozofio. En la longa konkurso inter la vidpunktoj de la orienta kaj okcidenta skoloj de la hebrea penso, Jerusalemo kaj la cetero de Okcidento kaj Levantenio ĝenerale adoptis la Okcidentan judan aŭ modifitan helenan vidpunkton.
Dum la tagoj de Jesuo tri lingvoj dominis en Palestino: la popolamaso parolis iun dialekto de la aramean, la pastroj kaj rabenoj parolis la hebrean; kaj la edukitaj klasoj kaj la pli bona tavolo de judoj ĝenerale parolis la grekan. La frua traduko de la hebreaj sanktaj skribaĵoj en la grekan linkvon en Aleksandrio multe respondecis pri la posta superregado de la greka alo de la judaj kulturo kaj teologio. Kaj la verkaĵoj de la kristanaj instruistoj baldaŭ aperis en la sama lingvo. La renoviĝo de judismo datumas de la greka traduko de la hebreaj skribaĵoj. Tio estis esenca influo, kiu poste determinis la moviĝon de la kristana kulto de Paŭlo okcidenten anstataŭ orienten.
Kvankam la helenigitaj judaj kredoj estis tre malmulte influitaj de la instruoj de la epikuranoj, ili estis tre esence tuŝitaj de la filozofio de Platono kaj la sinabnegaciaj doktrinoj de la stoikistoj. La granda invado de stoikismo estas ekzemplita per la kvara libro de la Makabeoj; la penetrado kaj de la Platona filozofio kaj la stoikismaj doktrinoj elmontriĝas en la Saĝeco de Salomono. La helenigitaj judoj alportis al hebreaj skribaĵoj tiel alegorian interpretadon, ke ili trovis neniun malfacilaĵon konformigi la hebrean teologion al sia respektegita aristotela filozofio. Sed ĉio ĉi kondukis al katastrofa konfuzo, ĝis tiuj ĉi problemoj estis aranĝitaj de Filono de Aleksandrio, kiu harmoniigis kaj sistemigis la grekan filozofion kaj la hebrean teologion en kompaktan kaj bone koheran sistemon de religiaj kredo kaj praktiko. Kaj estis tiu ĉi posta instruo de kombinitaj greka filozofio kaj hebrea teologio, kiu superregis en Palestino, kiam Jesuo vivis kaj instruis, kaj kiun Paŭlo uzis kiel fundamenton, sur kiu konstrui sian pli altnivelan kaj pli iluminitan kulton de kristanismo.
Filono estis granda instruisto; depost Moseo ne vivis homo, kiu estigis tian profundan influon al la etika kaj religia penso de la Okcidenta mondo. Koncerne la kombinado de la pli bonaj elementoj el la samtempaj sistemoj de etikaj kaj religiaj instruoj, estis sep elstaraj homaj instruistoj: Setardo, Moseo, Zoroastro, Laocio, Budho, Filono kaj Paŭlo.
Multajn, sed ne ĉiujn, inter la nekoheraĵoj de Filono rezultantaj el la klopodo kombini la grekan mistikan filozofion kaj la romiajn stoikismajn doktrinojn kun la laŭleĝisma teologio de la hebreoj, Paŭlo rekonis kaj saĝe eliminis el sia antaŭkristana baza teologio. Filono malfermis la vojon por Paŭlo por pli plene restaŭri la koncepton pri la Paradiza Trinitato, kiu estis longe latenta en la juda teologio. Pri nur unu afero Paŭlo malsukcesis sampaŝi kun Filono aŭ transcendi la instruojn de tiu riĉa kaj edukita judo de Aleksandrio, kaj tio estis la doktrino pri la elaĉeto; Filono instruis la liberigon de la doktrino pri pardono nur per la elverŝo de sango. Li ankaŭ eble ekvidis la realecon kaj la ĉeeston de la Penso-Ĝustigantoj pli klare ol Paŭlo. Sed la teorio de Paŭlo pri la originala peko, la doktrinoj pri la hereda kulpeco kaj la denaska malbono kaj ĝia elaĉeto, parte fontis el Mitraismo, kiu havis malmulte komuna kun la hebrea teologio, la filozofio de Filono aŭ instruoj de Jesuo. Kelkaj fazoj de la instruoj de Paŭlo koncerne la originalan pekon kaj la elaĉeton originis de li mem.
La evangelio laŭ Johano, la lasta el la rakontoj pri la surtera vivo de Jesuo, alparolis la Okcidentajn popolojn, kaj prezentas ĝian rakonton pli en la lumo de la vidpunkto de la postaj aleksandriaj kristanoj, kiuj ankaŭ estis disĉiploj de la instruoj de Filono.
Ĉirkaŭ la tempo de Kristo stranga renversiĝo de sento al judoj okazis en Aleksandrio, kaj el tiu ĉi iama juda fortikaĵo eliris virulenta ondo de persekutado, disvastiĝanta eĉ ĝis Romo, el kie pluraj miloj estis forpelitaj. Sed tia kampanjo de misprezentado estis efemera; tre baldaŭ la imperia registaro plene restarigis la limigitajn liberecojn de la judoj tra la tuta imperio.
Tra la tuta vasta mondo, kie ajn la judoj troviĝis disvastigitaj de la komerco aŭ la subpremo, ĉiuj unuanime konservis siajn korojn centritaj ĉe la sankta templo de Jerusalemo. La juda teologio ja postvivis, kiel ĝi estis interpretita kaj praktikita en Jerusalemo, malgraŭ ke ĝi multfoje estis savita de la forgeso per la oportuna interveno de iuj babiloniaj instruistoj.
Eĉ ĝis du kaj duono milionoj da tiuj ĉi disigitaj judoj kutimis veni al Jerusalemo por la celebrado de siaj naciaj religiaj festoj. Kaj kiom ajn estis la teologiaj aŭ filozofiaj diferencoj inter la Orientaj (Babilonaj) kaj la Okcidentaj (Helenaj) judoj, ili ĉiuj konsentis akcepti Jerusalemon kiel la centron de sia adorado, ĉiam antaŭĝuante la alvenon de la Mesio.
Antaŭ la tempo de Jesuo la judoj jam atingis fiksitan koncepton pri siaj origino, historio kaj destino. Ili konstruis rigidan muron de apartigo inter si kaj la nejuda mondo; ili plene malestimis ĉiujn nejudajn kutimojn. Ili adoris laŭvorte la leĝon, kaj indulgis formon de memrektanimeco bazita sur la falsa orgojlo de komuna deveno. Ili antaŭe formis antaŭjuĝajn nociojn pri la promesita Mesio, kaj plejparte de tiuj ĉi atendoj antaŭvidis Mesion, kiu venus kiel parto de ilia nacia kaj rasa historio. Laŭ la tiamaj hebreoj la juda teologio estis nerevokeble stabiligita, por ĉiam fiksita.
La instruoj kaj praktikoj de Jesuo koncerne toleremon kaj bonkorecon kontraŭis la delongan sintenon de judoj al la aliaj popoloj, kiujn ili konsideris kiel paganojn. Dum generacioj la judoj nutris sintenon rilate la eksteran mondon, kiu malebligis al ili akcepti la instruojn de la Majstro pri la spirita frateco de la homoj. Ili ne volis kundividi Javeon egale kun la nejudoj, kaj ankaŭ ne volis akcepti kiel Filon de Dio iun, kiu instruis tiajn novajn kaj strangajn doktrinojn.
La skribistoj, la fariseoj kaj la pastraro tenis la judojn en terura sklaveco de ritismo kaj laŭleĝismo, sklaveco multe pli reala ol la Romia politika regado. La judoj de la tempo de Jesuo estis ne nur submetitaj al la leĝo, sed estis egale ligitaj de la sklavaj postuloj de la tradicioj, kiuj koncernis kaj invadis ĉiujn kampojn de la persona kaj socia vivo. Tiuj ĉi multdetalaj reguloj pri sinteno obsedis kaj dominis ĉiun lojalan judon, kaj ne estis strange, ke ili senprokraste malakceptis unu el si, kiu laŭkonjekte ignoris iliajn sanktajn tradiciojn, kaj kiu aŭdacis malestimi iliajn delonge honorataj reguloj pri socia sinteno. Ili malfacile povis favore rigardi ies instruojn, kiu ne hezitis kontraŭstari la dogmojn, kiujn ili rigardis kiel ordonitajn de Patro Abrahamo mem. Moseo donis al ili iliajn leĝojn, kaj ili volis neniun kompromison.
Dum la tempo de la unua jarcento post Kristo la parola interpretado de la leĝo fare de la agnoskitaj instruistoj, la skribistoj, fariĝis pli gravan aŭtoritaton ol la skribita leĝo mem. Kaj ĉio ĉi faciligis al iuj religiaj gvidantoj konvinki la homojn malakcepti novan evangelion.
Tiuj ĉi cirkonstancoj malebligis al la judoj plenumi sian dian destinon kiel mesaĝistoj de la nova evangelio pri la religia libereco kaj la spirita libereco. Ili ne kapablis rompi la katenojn de la tradicio. Jeremio jam diris pri la “leĝo skribita en la koroj de la homoj”, Jeĥezkelo parolis pri “nova spirito vivanta en la animo de la homo”, kaj la psalmisto preĝis, ke Dio “kreu puran koron interne, kaj renovigu rektan spiriton.” Sed kiam la juda religio de bonfaroj kaj sklaveco al la leĝo fariĝis viktimo de la stagnado de tradiciisma inercio, la moviĝo de religia evoluo iris okcidenten al la eŭropaj popoloj.
Kaj tiel oni alvokis alian popolon por porti altnivelan teologion al la mondo, sistemon de instruado enkorpiganta la filozofion de la grekoj, la leĝon de la Romianoj, la moralon de la hebreo, kaj la evangelion de personeca sankteco kaj spirita libereco formulita de Paŭlo kaj bazita sur la instruoj de Jesuo.
La kulto de Paŭlo pri kristanismo elmontris ĝian moralecon kiel judan naskomarkon. La judoj konsideris la historion kiel la providencon de Dio — Javeo laboranta. La grekoj alportis al la nova instruo pli klarajn konceptojn pri la eterna vivo. La doktrinoj de Paŭlo estis influitaj en teologio kaj filozofio ne nur per la instruoj de Jesuo, sed ankaŭ de Platono kaj Filono. Pri etiko ili estis inspiritaj ne nur de Kristo sed ankaŭ de la stoikistoj.
La evangelio de Jesuo, kiel ĝi estis enkorpigita en la kulto de Paŭlo de la antioĥia kristanismo, miksiĝis kun la jenaj instruoj:
1. La filozofia argumentado de la grekaj prozelitoj al judismo, inkluzive de kelkaj el iliaj konceptoj pri la eterna vivo.
2. La allogaj instruoj de la regantaj misteraj kultoj, precipe la mitraismaj doktrinoj pri elaĉeto, pentofaro kaj saviĝo per la ofero farita de iu dio.
3. La fortika moralo de la establita juda religio.
La Mediteranea Romia Imperio, la Partia regno kaj la apudaj popoloj dum la epoko de Jesuo ĉiuj havis simpligitajn kaj primitivajn ideojn pri la geografio de la mondo, astronomio, sano kaj malsano; kaj kompreneble ili miris pri la novaj kaj surprizaj deklaroj de la ĉarpentisto de Nazareto. La ideoj pri la posedo fare de bonaj aŭ malbonaj spiritoj ne nur aplikiĝis al homaj estaĵoj, sed multaj konsideris ĉiun rokon kaj arbon posedata de spirito. Tio ĉi estis sorĉoplena epoko, kaj ĉiu kredis, ke mirakloj estis ordinaraj okazaĵoj.
Kiom eble plej ofte, konforme al nia ordono, ni klopodis uzi kaj iel kunordigi la ekzistantajn registrojn koncernantajn la vivo de Jesuo sur Urantio. Kvankam ni ĝuis la aliron al la perdita registro de la apostolo Andreo, kaj profitis de la kunlaborado de multego da ĉielaj estaĵoj, kiuj estis sur la tero dum la sindonaca tempo de Mikaelo (precipe lia nun personecigita Ĝustiganto), estis ankaŭ nia celo utiligi la tiel nomatajn evangeliojn de Mateo, Marko, Luko kaj Johano.
Tiuj ĉi registroj de la Nova Testamento originon de la jenaj cirkonstancoj:
1. Evangelio laŭ Marko. Johano-Marko verkis la plej fruan (escepte de la notoj de Andreo), la plej mallongan kaj la plej simplan registron pri la vivo de Jesuo. Li prezentis la Majstron kiel ministron, kiel homon inter la homoj. Kvankam Marko estis juna knabo, kiam li ĉeestis la multajn scenojn, kiujn li priskribas, lia registro fakte estas la Evangelio laŭ Simono Petro. Li frue asociiĝis kun Petro; poste kun Paŭlo. Marko skribis tiun ĉi registron laŭ la instigo de Petro kaj laŭ la insista peto de la eklezio en Romo. Sciante kiel regule la Majstro rifuzis skribi siajn instruojn dum sia surtera enkarniĝo, Marko, kiel la apostoloj kaj aliaj gvidantaj disĉiploj, hezitis skribi ilin. Sed Petro sentis, ke la eklezio en Romo bezonis la asistadon de tia skribita rakonto, kaj Marko konsentis entrepreni ĝian preparon. Li faris multajn notojn, antaŭ ol Petro mortis en 67 p.k., kaj konforme al la skizo aprobita de Petro kaj por la eklezio en Romo, li komencis sian verkadon iom post la morto de Petro. La Evangelio estis finita ĉirkaŭ la fino de 68 p.k. Marko verkis tute el sia propra memoro kaj el la memoro de Petro. La rekordo de tiam estis multe ŝanĝita, multaj eroj estis forprenitaj, kaj kelkaj aldonoj estis faritaj je la fino por anstataŭigi la lastan kvinonon de la originala Evangelio, kiu estis perdita el la unua manuskripto, antaŭ ol ĝi iam ajn estis kopiita. Tiu ĉi registro de Marko, kune kun la notoj de Andreo kaj Mateo, estis la skribita bazo de ĉiuj postaj evangeliaj rakontoj, kiuj celis priskribi la vivon kaj la instruojn de Jesuo.
2. La Evangelio de Mateo. La tiel nomata Evangelio laŭ Mateo estas la registro pri la vivo de la Majstro, kiu estis verkita por la edifo de judaj kristanoj. La aŭtoro de tiu ĉi rekordo konstante provas montri en la vivo de Jesuo, ke multe el tio, kion li faris, estis “por ke pleniĝu tio, kion diris la profeto.” La Evangelio de Mateo portretas Jesuon kiel Filon de Davido, priskribante lin kiel montrantan grandan respekton al la leĝo kaj la profetoj.
La Apostolo Mateo ne vernis tiun Evangelion. Ĝi estis verkita de Izidoro, unu el liaj disĉiploj, kiu havis kiel helpo al sia laboro ne nur la personan memoron de Mateo pri tiuj ĉi eventoj, sed ankaŭ iun rekordon, kiun la ĉi-lasta verkis el la diroj de Jesuo tuj post la krucumado. Tiu ĉi rekordo de Mateo estis skribita en la aramea; Izidoro skribis en la greka. Ne estis intenco trompi atribuante ĝian produktadon al Mateo. Estis la kutimo en tiu tempo, ke la lernantoj tiel honoru siajn instruistojn.
La originala rekordo de Mateo estis eldonita kaj kompletigita en 40 p.k., tuj antaŭ ol li foriris de Jerusalemo por okupiĝi pri evangelia predikado. Ĝi estis privata rekordo, kies lasta kopio estis detruita en la incendio de siria monaĥejo en 416 p.k.
Izidoro eskapis el Jerusalemo en 70 p.k. post la invado de la urbo fare de la armeoj de Tito, kunprenante kun si al Pella kopion de la notoj de Mateo. En la Jaro 71, dum li vivis en Pelo, Izidoro verkis la Evangelion laŭ Mateo. Li havis kun si la unuajn kvar kvinonojn de la rakonto de Marko.
3. La Evangelio de Luko. Luko, la kuracisto de Antioĥio en Pisidio, estis nejuda konvertito de Paŭlo, kaj li verkis tute alian rakonton pri la vivo de la Majstro. Li komencis sekvi Paŭlon kaj lerni pri la vivo kaj la instruoj de Jesuo en 47 p.k. Luko konservis multe pri la “graco de la Sinjoro Jesuo Kristo” en sia registro, dum li amasigis tiujn ĉi faktojn el Paŭlo kaj aliaj. Luko prezentas la Majstron kiel “la amikon de la publikanoj kaj pekuloj”. Li formulis sian multajn notojn en la Evangelion nur post la morto de Paŭlo. Luko verkis en la jaro 82 en Aĥajo. Li planis tri librojn pritraktantajn la historion pri Kristo kaj kristanismo, sed li mortis en 90 p.k., ĵus antaŭ ol li finis la duan el tiuj ĉi verkoj, “Agoj de la Apostoloj”.
Kiel materialo por la kompilado de sia Evangelio, Luko unue dependis de la rakonto pri la vivo de Jesuo, kiel Paŭlo rakontis ĝin al li. La Evangelio de Luko do estas iel Evangelio laŭ Paŭlo. Sed Luko havis aliajn fontojn de informoj. Li ne nus intervjuis dekojn da atestantoj pri la multaj epizodoj de la vivo de Jesuo, kiujn li registris, sed li ankaŭ havis kun si kopion de la Evangelio de Marko, tio estas la unuajn kvar kvinonoj, la rakonton de Izidoro, kaj mallongan registron faritan en la jaro 78 p.k. en Antioĥio fare de kredanto nomata Cedeso. Luko havis ankaŭ stumpigitan kaj tre modifitan kopion de kelkaj notoj laŭsupoze faritaj de la Apostolo Andreo.
4. La Evangelio laŭ Johano. La Evangelio laŭ Johano rakontas multe de la laboroj de Jesuo en Judeo kaj ĉirkaŭ Jerusalemo, kiujn oni ne trovas en la aliaj rekordoj. Tio ĉi estas la tiel nomata Evangelio laŭ Johano, la filo de Zebedeo, kaj kvankam Johano ne verkis ĝis, li ja inspiris ĝin. Depost sia unua versio ĝi multfoje estis modifita por ŝajnigi ĝin, kvazaŭ ĝi estus skribita de Johano mem. Kiam tiu ĉi registro estis farita, Johano havis la aliajn Evangeliojn, kaj li konstatis, ke multe estis preterlasita; poste, en la jaro 101 p.k. li instigis sian asociiton Natano, greka judo el Cezareo, komenci la verkadon. Johano trovis sian materialon laŭ sia memoro kaj laŭ la tri registroj tiam ekzistantaj. Li ne havis propran skribitajn registrojn. La Epistolo konata kiel “Unua de Johano” estis verkita de Johano mem kiel prezenta letero por la verko, kiun Natano plenumis sub lia direktado.
Ĉiuj ĉi verkantoj prezentis honestajn portretojn de Jesuo laŭ tio, kion ili vidis, memoris aŭ lernis pri li, kaj laŭ iliaj konceptoj pri tiuj ĉi malproksimaj eventoj estis influitaj de sia posta aliĝo al la teologio de kristanismo de Paŭlo. Kaj tiuj ĉi registroj, kiom neperfektaj ili estas, sufiĉis por ŝanĝi la kurson de la historio de Urantio dum preskaŭ du mil jaroj.
[Agnosko. Plenumante mian taskon reformuli la instruojn kaj rediri la agojn de Jesuo de Nazareto, mi libere ĉerpis el ĉiuj registraj fontoj kaj planedaj informoj. Mia ĉefa motivo estis prepari registron, kiu ne nur iluminos la generacion de la homoj nun vivantaj, sed kiu ankaŭ estos utila por ĉiuj venontaj generacioj. El la vasta kvanto da informoj je mia dispono, mi elektis tion, kio plej taŭgas por plenumi tiun ĉi celon. Kiel eble plej ofte mi uzis informojn el pure homaj fontoj. Nur kiam tiaj fontoj malsukcesis, mi uzis tiujn registrojn, kiuj estas superhomaj. Kiam la ideoj kaj konceptoj pri la vivo kaj la instruoj de Jesuo estis akcepteble esprimitaj de homa menso, mi senescepte preferis tiajn modelojn de ŝajne homaj pensoj. Kvankam mi ĉiam celis alĝustigi la vortan esprimadon por pli konformigi nia koncepto pri la reala signifo kaj la vera graveco de la vivo kaj instruoj de la Majstro, kiel eble plej ofte mi aliĝis al la efektiva homa koncepto kaj pensa modelo en ĉiuj miaj rakontoj. Mi bone scias, ke tiuj konceptoj originantaj de la homa menso montriĝos pli akcepteblaj kaj utilaj por ĉiuj aliaj homaj mensoj. Kiam mi ne kapablis trovi la necesajn konceptojn en la homaj registroj aŭ en homaj esprimoj, mi poste uzis la memorajn fontojn de mia propra ordo de surteraj kreitaĵoj, la mezvojuloj. Kaj kiam tiu ĉi dua informa fonto montriĝis neadekvata, mi senhezite uzis la superplanedajn fontojn de informo.
La memorandoj, kiujn mi kolektis, kaj el kiuj mi preparis tiun ĉi rakonton pri la vivo kaj instruoj de Jesuo — escepte la memoron pri la raporto de la apostolo Andreo — enhavas pensajn juvelojn kaj superajn konceptojn pri la instruoj de Jesuo kolektitajn el pli ol du mil homaj estaĵoj, kiuj vivis sur tero de la epoko de Jesuo ĝis la tempo de la verkado de tiuj ĉi revelacioj, pli ĝuste redeklaroj. La permeso revelacii estis uzita, nur kiam la homaj rekordoj kaj homaj konceptoj malsukcesis havigi adekvatan pensan modelon. Mia revelacia komisiono malpermesis al mi uzi eksterhomajn fontojn aŭ de informo aŭ de esprimo, ĝis mi povis atesti, ke mi malsukcesis klopodante trovi la necesan konceptan esprimon el pure homaj fontoj.
Kvankam, kun la kunlaborado de miaj dek unu mezvojulaj samuloj kaj sub la superrigardo de la raportanta melkicedeko, mi priskribis tiun ĉi rakonton konforme al mia koncepto pri ĝia efektiva disvolviĝo, kaj responde al mia elekto de rekta esprimo, tamen la plimulto de la ideoj kaj eĉ kelkaj efektivaj esprimoj, kiujn mi tiel uzis, originis de la homaj mensoj de multaj rasoj, kiuj vivis sur tero dum la interaj generacioj, kaj ĝis eĉ de la mensoj de tiuj, kiuj ankoraŭ nun vivas dum tiu ĉi entrepreno. Plurmaniere mi servis pli kiel kolektanto kaj redaktanto ol kiel originala rakontanto. Mi senhezite proprigis al mi tiujn ideojn kaj konceptojn, prefere homajn, kiuj ebligis al mi krei la plej efektivan priskribon de la vivio de Jesuo, kaj kiuj kvalifikis min por redeklari liajn nekompareblajn instruojn en la plej imprese utila kaj universale inspira frazeologio. Nomo de la Frataro de la Unuiĝintaj Urantiaj Mezvojuloj mi plej dankeme agnoskas nian ŝuldon al ĉiuj fontoj de registroj kaj konceptoj, kiuj estis poste uzitaj en la plua ellaborado de nia redeklaro de la surtera vivo de Jesuo.]