Kajero 120

La sindonaco de Mikaelo sur Urantio

Asignita de Gabrielo por superrigardi la reformuladon de la vivo de Mikaeko, kiam li estis sur Urantio kaj en la simileco de la mortemula karno, mi, la melkicedeka direktoro de la revelacia komisiono konfidita kun tiu ĉi tasko, estas permesita prezenti tiun ĉi rakonton de kelkaj eventoj, kiuj tuj antaŭis la alvenon de la Kreinto-Filo sur Urantio por komenci la finan fazon de lia sperto de universa sindonaco. Vivi tiajn identiajn vivojn, kiel li devigas al la inteligentaj estaĵoj de sia propra kreaĵo, tiel donaci sin en la simileco de siaj diversaj ordoj de kreitaj estaĵoj, estas parto de la prezo, kiun ĉiu Kreinto-Filo devas pagi por la plena kaj plejsupera suvereneco de sia memfarita universo de aferoj kaj estaĵoj.

Antaŭ la eventoj, kiujn mi priskribos, Mikaelo de Nebadono antaŭe donacis sin ses fojojn laŭ la simileco de ses malsamaj ordoj de sia diversa kreaĵo de inteligentaj estaĵoj. Poste li preparis sin por malsupreniri ĝis Urantio laŭ la simileco de la mortemula karno, la plej malalta ordo de sia inteligentaj libervolaj kreitaĵoj kaj, kiel homo de la materia regno, plenumi la finan agon en la dramo de la akirado de la universa suvereneco konforme al la ordonoj de la diaj Paradizaj Regantoj de la universaro.

En la kurso de ĉiu el tiuj ĉi antaŭaj sindonacoj Mikaelo ne nur akiris la limhavan sperton de unu grupo de siaj kreitaj estaĵoj, sed li ankaŭ akiris esencan sperton en paradiza kunlaborado kiu, per si mem, plu kontribuos al konsistigi lin la suvereno de sia memfarita universo. Je iu ajn momento tra la tuta pasinta tempo de la loka universo Mikaelo povis uzi sian personan suverecon kiel Kreinto-Filo, kaj kiel Kreinto-Filo povis regi sian universon laŭ la maniero, kiun li elektus. Je tia okazo Emanuelo kaj la asociitaj Paradizaj Filoj forirus de la universo. Sed Mikaelo ne deziris regi Nebadonon nur izolite per si mem kiel Kreinto-Filo. Li deziris supreniri tra efektiva sperto per kunlabora subordigo al la Paradiza Trinitato ĝis tiu alta loko en la universa statuso, kie li fariĝus kvalifikita por regi sian universon kaj por administri ĝiajn aferojn kun tiu perfekteco de klarvideco kaj saĝeco de plenumado, kiu iam karakterizos la altigitan regadon de la Plejsupera Estaĵo. Li aspiris ne al la perfekteco de regado kiel Kreinto-Filo sed al la plejsupereco de administrado kiel la enkarniĝo de la universa saĝeco kaj la dia sperto de la Plejsupera Estaĵo.

Mikaelo do havis duoblan celon farante tiujn ĉi sep sindonacojn al la diversaj ordoj de sia universaj kreitaĵoj: unue, li kompletigis la bezonatan sperton por kompreni la kreitaĵon, kiu estas postulata al ĉiuj Kreinto-Filoj, antaŭ ol ili prenas sur sin la kompletan suverenecon. Je iu ajn momento Kreinto-Filo povas regi sian universon per si mem, sed li povas regi kiel plejsupera reprezentanto de la Paradiza Trinitato nur trapasinte la sep sindonacoj al universaj kreitaĵoj. Due, li aspiris al la privilegio reprezenti la maksimuman aŭtoritaton de la Paradiza Trinitato, kiun oni povas uzi en la rekta kaj persona administrado de loka universo. Konsekvence, ĉu Mikaelo dum ĉiu el siaj universaj sindonacoj sukcese kaj akcepteble libervole subigis sin al la diverse konsistigitaj voloj de la diversaj asocioj de la personoj de la Paradiza Trinitato. Tio estas, por la unua sindonaco li submetiĝis al la kombinita volo de la Patro, Filo kaj Spirito; por la dua sindonaco al la volo de la Patro kaj la Filo; por la tria sindonaco al la volo de la Patro kaj la Spirito; por la kvara sindonaco al la volo de la Filo kaj la Spirito; por la kvina sindonaco al la volo de la Infinita Spirito; por la sesa sindonaco al la volo de la Eterna Filo; kaj dum la sepa kaj fina sindonaco, sur Urantio, al la volo de la Universala Patro.

Mikaelo do kombinas en sia persona suvereneco la dian volon de la sepoblaj fazoj de la universalaj Kreintoj kun la komprenema sperto de la kreitaĵoj de sia loka universo. Tiel lia administrado fariĝas reprezenta de la kiel eble plej grandaj povo kaj aŭtoritato, kvankam senigita je ĉiuj arbitraj supozoj. Lia povo estas senlima, ĉar ĝi devenas de la sperta asocio kun la Paradizaj Diaĵoj; lia aŭtoritato estas nediskutebla, ĉar ĝi estis akirita per efektiva sperto en la simileco de universaj kreitaĵoj; lia suvereneco estas plejsupera, ĉar ĝi samtempe enkorpigas la sepoblan vidpunkton de la Paradiza Diaĵo kun la kreitaĵa vidpunkto de tempo kaj spaco.

Determininte la tempon de sia fina sindonaco selektinte la planedon, sur kiu tiu ĉi eksterordinara evento okazos, Mikaelo okazigis la kutiman antaŭsindonacan konferencon kun Gabrielo kaj poste prezenti sin antaŭ sia pliaĝa frato kaj paradiza konsilanto, Emanuelo. Ĉiujn povojn pri la universa administrado, kiuj antaŭe ne estis transdonitaj al Gabrielo, Mikaelo tiam asignis ilin al la gardo de Emanuelo. Kaj ĵus antaŭ la foriro de Mikaelo al la urantia enkarniĝo, Emanuelo, akceptante la gardon de la universo dum la tempo de la urantia sindonaco, tiam donis sindonacajn konsilojn, kiuj servos kiel enkarniĝa gvidilo por Mikaelo, kiam li baldaŭ kreskos sur Urantio kiel mortemulo de la regno.

Lige kun tio oni devas memori, ke Mikaelo antaŭe elektis plenumi tiun ĉi sindonacon laŭ la simileco de la mortema karno, submetita al la volo de la Paradiza Patro. La Kreinto-Filo petis instrukciojn de neniu por efektivigi tiun ĉi enkarniĝon celante atingi la universan suverenecon, sed li antaŭe engaĝis sin en programo de la revelacio de la Plejsuperulo, kiu koncernis la kunlaboran funkciadon kun la diversaj voloj de la Paradizaj Diaĵoj. Tiel lia suvereneco, finfine kaj persone akirita, efektive plene inkluzivas la sepoblan volon de la Diaĵo, kiel ĝi kulminas en la Plejsuperulo. Li estis do sesfoje antaŭe instrukciita de la personaj reprezentantoj de la diversaj Paradizaj Diaĵoj kaj iliaj asocioj; kaj nun li estis instrukciita de la Unuiĝulo de Tagoj, ambasadoro de la Paradiza Trinitato por la loka universo de Nebadono, aganta nome de la Universala Patro.

Estis tujaj avantaĝoj kaj enormaj kompensoj rezultantaj de la volemo de tiu ĉi potenca Kreinto-Filo unu fojon pli libervole submeti sin al la volo de la Paradizaj Diaĵoj, ĉi-foje al tiu de la Universala Patro. Per tiu ĉi decido por efektivigi tian asocian submetiĝon, Mikaelo spertos dum tiu ĉi enkarniĝo ne nur la naturon de la mortema homo, sed ankaŭ la volon de la Paradiza Patro de ĉiuj. Kaj plie li povos eniri tiun ĉi unikan sindonacon kun la plena certeco, ne nur ke Emanuelo uzos la plenan aŭtoritaton de la Paradiza Patro administrante lian universon dum lia foresto por la sindonaco sur Urantio, sed ankaŭ kun la konsola scio, ke la Plejaĝuloj de Tagoj de la superuniverso jam dekretis la sekurecon de lia regno dum la tuta sindonaca periodo.

Kaj tio ĉi estis la kadro de la grava okazaĵo, kiam Emanuelo prezentis la sepan sindonacan komisionon. Kaj pri tiu ĉi antaŭsindonaca averto de Emanuelo al la universa reganto, kiu poste fariĝis Jesuo de Nazareto (Kristo Mikaelo) sur Urantio, oni permesas al mi prezenti la jenajn ekstraktojn:

1. La komisiono de la sepa sindonaco

“Mia Kreinto-frato, mi baldaŭ atestos vian sepan kaj finan universan sindonacon. Plej fidele kaj perfekte vi plenumis la ses antaŭajn misiojn, kaj mi ne alimaniere pensas, ke vi egale triumfos pri tiu ĉi, via fina suvereneca disdonaco. Ĝis nun vi aperis sur viajn sindonacajn sferojn kiel plene disvolvita estaĵo de la ordo elektita de vi. Nun vi baldaŭ aperos sur Urantio, la senorda kaj perturbita planedo elektita de vi, ne kiel plene disvolvita mortemulo, sed kiel sendefenda bebo. Tio ĉi, mia kamarado, estos nova kaj neprovita sperto por vi. Vi baldaŭ pagos la plenan prezon de sindonaco, kaj spertos la kompletan iluminigon de la enkarniĝo de Kreinto laŭ la simileco de kreitaĵo.

“Tra ĉiu el viaj antaŭaj sindonacoj vi libervole elektis submetiĝi al la volo de la tri Paradizaj Diaĵoj kaj al iliaj diaj interasocioj. El la sep fazoj de la volo de la Plejsuperulo vi, dum viaj antaŭaj sindonacoj, estis submetita al ĉiuj, krom al la persona volo de via Paradiza Patro. Nun ke vi elektis esti plene submetita al la volo de via Patro dum via sepa sindonaco mi, kiel persona reprezentanto de nia patro, prenas sur min la senkondiĉan jurisdikcion de via universo dum la tempo de via enkarniĝo.

“Entreprenante la urantian sindonacon, vi libervole seniĝis je iu ajn eksterplaneda subteno kaj speciala helpo, kiuj povus esti donitaj al vi fare de kreitaĵoj de via propra kreaĵo. Same kiel viaj kreitaj filoj de Nebadono estas plene dependaj de vi por la certa gvidado dum siaj universaj karieroj, same nun vi devos fariĝi plene kaj senrezerve dependa de via Paradiza Patro por certa gvidado tra ĉiuj nerivelitaj sortoŝanĝoj de via sekvanta mortemula kariero. Kaj kiam vi finos tiun ĉi sindonacan sperton, vi vere konos la plenan sencon kaj la riĉan signifon de tiu fido-konfido, kiun vi tiel nevarie postulas al ĉiuj viaj kreitaĵoj regi kiel parto de ilia intima rilato kun vi kiel ilia Kreinto kaj Patro de loka universo.

Dum via tuta sin donaco sur Urantio vi bezonas zorgi pri nur unu afero, la nerompita komuneco inter vi kaj via Paradiza Patro; kaj estos per la perfekteco de tia rilato, ke la mondo de via sindonaco, eĉ la tuta universo de via kreado, vidos novan kaj pli kompreneblan revelacion de via Patro, la Universala Patro de ĉiuj. Via zorgo do estas nur plenumi vian personan vivon sur Urantio. Mi plene kaj efike respondecos pri la sekureco kaj la neinterrompita administrado de via universo de la momento de via libervola rezigno de aŭtoritato ĝis via reveno al ni kiel Universa Suvereno, konfirmigita de Paradizo, kaj vi ricevos per miaj manoj, ne la vicadministratan aŭtoritaton, kiun vi nun konfidas al mi, sed anstataŭe, la plejsuperan povon kaj la jurisdikcion super via universo.

“Kaj vi povas sekure scii, ke mi estas rajtigita fari ĉion, kion mi nun promesas (plene sciante, ke mi estas la sekureco de tuta Paradizo por la fidela plenumo de mia parolo), mi anoncas al vi, ke oni ĵus komunikis al mi ordonon de la Plejaĝuloj de Tagoj de Uverso, kiu malebligos ĉian spiritan danĝeron en Nebadono dum la periodo de via libervola sindonaco. De la momento vi forlasos vian konscion, komence de la mortemula enkarniĝo, ĝis via reveno al ni kiel plejsupera kaj senkondiĉa suvereno de tiu ĉi universo de via propra kreado kaj organizado, nenio serioza povas okazi en tuta Nebadono. Dum tiu ĉi intertempo de via enkarniĝo mi konservas la ordonojn de la Plejaĝuloj de Tagoj, kiuj senrezerve ordonas la tujan kaj aŭtomatan formorton de iu ajn estaĵo kulpa pri ribelo aŭ verŝajne instiganta insurekcion en la universo de Nebadono, dum via forestas dum tiu ĉi sindonaco. Mia frato, konsiderante la paradizan aŭtoritaton esence propran en mia ĉeesto kaj pliigitan per la jura ordono de Uverso, via universo kaj ĉiuj lojalaj kreitaĵoj estos sekuraj dum via sindonaco. Vi povas iri al via misio kun nur unu penso — la plialtigita revelacio de nia Patro al la inteligentaj estaĵoj de via universo.

“Kiel dum ĉiu el viaj antaŭaj sindonacoj, mi memorigus al vi, ke mi ricevos vian universan jurisdikcion kiel frato-kuratoro. Mi uzos la tutan aŭtoritaton, kaj uzos ĉiujn povojn nome de vi. Mi faros kiel farus nia Paradiza Patro kaj laŭ via eksplicita peto, ke mi tiel agos anstataŭ vi. Kaj fakte, tiu tuta delegita aŭtoritato estos denove via, uzebla je iu ajn momento vi taksos taŭge por postuli ĝian revenon. Via sindonaco estas komplete kaj plene libervola. Kiel enkarnigita mortemulo en la regno vi estos sen ĉielaj dotoj, sed ĉiujn el viaj forlasitaj povoj vi povas ĉiumomente elekti repreni per universa aŭtoritato. Se vi elektos reakiri povon kaj aŭtoritaton, memoru, ke estos plene pro personaj kialoj, ĉar mi estas la vivanta kaj plejsupera ĵuro, kies ĉeesto kaj promeso garantias la sekuran administradon de via universo konforme kun la volo de via Patro. Ribelo, kiel trifoje okazis en Nebadono, ne povas okazi dum via foresto de Salvingtono dum via sindonaco. Dum la periodo de la urantia sindonaco la Plejaĝuloj de Tagoj dekretis, ke ribelo en Nebadono aŭtomate inkluzivus la ĝermon de sia propra neniiĝo.

“Tiel longe vi forestos dum tiu ĉi fina kaj eksterordinara sindonaco, mi garantias (kun la kunlaboro de Gabrielo) la fidelan administradon de via universo; kaj dum mi komisias vin entrepreni tiun ĉi ministradon de dia revelacio kaj akiri tiun ĉi sperton de perfektigita homa komprenado, mi agas nome de mia Patro kaj via Patro, kaj donas al vi la sekvan konsilon, kiu devus gvidi vin dum via surtera vivo, dum vi iom post iom ekkonscios pri la dia misio de via daŭra restado en la karno:

2. La sindonacaj limigoj

“1. Konfome al la kutimoj kaj al la tekniko de Sonaringtono — obeante al la ordonoj de la Eterna Filo de Paradizo — mi faris ĉiajn aranĝojn por via tuja eniro en tiun ĉi mortemulan sindonacon harmonie kun la planoj formulitaj de vi kaj konfiditaj al mia gardo fare de Gabrielo. Vi kreskos sur Urantio kiel infano de la regno, kompletigos vian homan edukadon — dum ĉiam submetita al la volo de via Paradiza Patro — vivos vian vivon sur Urantio kiel vi determinis ĝin, finos vian planedan restadon kaj pretiĝos por la supreniro al via Patro por ricevi la plejsuperan suverenecon de via universo.

“2. Krom via surtera misio kaj via universa revelacio sed konsekvenca al ambaŭ mi konsilas, ke vi prenu sur vin, post kiam vi sufiĉe memkonscios pri via dia identeco, la aldonan taskon teknike fini la luciferan ribelon en la sistemo de Satanio, kaj ke vi faru ĉion ĉi kiel la Filo de la Homo; kiel mortema kreitaĵo de la regno, en malforteco potencigita de la fido-submetiĝo al la volo de via Patro, mi sugestas, ke vi gracie finfinu ĉion, kion vi plurfoje rifuzis arbitre plenumi perforte kaj potence, kiam vi povis je la komenco de tiu ĉi kulpa kaj nepravigebla ribelo. Mi rigardus ĝin kiel la taŭga kulmino de via mortemula sindonaco, se vi revenus al ni kiel la Filo de la Homo, la Planeda Princo de Urantio, same kiel Filo de Dio, plejsupera suvereno de via universo. Kiel mortema homo, la plej malalta speco de inteligentaj kreitaĵoj en Nebadono, alfrontu kaj juĝu la blasfemajn pretendojn de Kaligastio kaj Lucifero kaj, en via tiel modesta statuso, por ĉiam ĉesigu la hontajn misprezentadojn de tiuj ĉi defalintaj infanoj de lumo. Konstante rifuzinte misfamigi tiujn ĉi ribelantojn uzante viajn prerogativojn de Kreinto, estas nun konvene ke, laŭ la simileco de la plej malaltaj kreitaĵoj de via kreaĵo, vi deprenu la regadon el la manoj de tiuj ĉi defalintaj Filoj; kaj tiam via tuta loka universo plene senpartie, klare kaj por ĉiam agnoskos la justecon de via agado en la rolo de mortemula karno pri tiuj aferoj, kiujn la mizerikordo admonis vin ne fari per la povo de arbitra aŭtoritato. Kaj tiel establinte la eblon de via suvereneco en Nebadono, vi fakte finos la nejuĝitajn aferojn de ĉiuj antaŭaj insurekcioj, malgraŭ la pli-malpli longa prokrasto necesa por realigi tiun ĉi atingon. Per tiu ĉi ago la atendantaj malkonsentoj de via universo estos esence likviditaj. Kaj kun la posta doto de plejsupera suvereneco sur via universo, similaj defioj al via aŭtoritato neniam povos denove okazi en iu ajn parto de via granda persona kreaĵo.

“3. Kiam vi sukcesos fini la urantian secesion, kiel vi sendube faros, mi konsilas al vi akcepti, ke Gabrielo donu al vi la titolon de ‘Planeda Princo de Urantio’ kiel la eterna agnosko fare de via universo pri via fina sindonaca sperto; kaj ke vi faru ĉiun aranĝon kongruan kun la celo de via sindonaco por mildigi la malĝojon kaj la konfuzon sur Urantio kaŭze de la kaligastia perfido kaj la posta adama fiasko.

“4. Konforme al via postulo, Gabrielo kaj ĉiuj koncernataj kunlaboros kun vi en la esprima deziro fini vian urantian sindonacon per la deklaro de diepoka juĝo de la regno, akompanate de la fino de epoko, per la resurekto de la dormantaj mortemaj postvivantoj, kaj la establado de la diepoko de la donacita Spirito de Vereco.

“5. Koncerne la planedon de via sindonaco kaj la tujan generacion de homoj vivantaj dum la tempo de via mortemula restado, mi konsilas al vi funkcii plejparte kun la rolo de instruisto. Atentu unue al la liberigo kaj la inspiro de la spirita naturo de la homo. Poste iluminu la malluman homan intelekton, resanigu la animojn de la homoj, kaj emancipu iliajn mensojn de la epoklongaj timoj. Kaj tiam, akorde kun via mortemula saĝo, ministru al la fizika bonfarton kaj al la materia konforto de viaj fratoj en la karno. Vivu la idealan religian vivon por la inspiro kaj la edifo de via tuta universo.

“6. Sur la planedo de via sindonaco liberigu la homon apartigita de la ribelo. Sur Urantio faru plian kontribuon al la suvereneco de la Plejsuperulo, tiel etendante la establon de tiu ĉi suvereneco tra ĉiuj vastaj kampoj de via persona kreaĵo. En tio ĉi, via materia sindonaco laŭ la simileco de la karno vi baldaŭ spertos la finan iluminadon de spactempa Kreinto, la duoblan sperton labori ene de la naturo de la homa kun la volo de via Paradiza Patro. Dum via tempa vivo la volo de la limhava kreitaĵo kaj la volo de la infinita Kreinto fariĝos Unu, same kiel ili nun unuiĝas en la evoluanta Diaĵo de la Plejsupera Estaĵo. Elverŝu sur la planedo de via sindonaco la Spiriton de Vereco, kaj tiam igu tuj kaj plene alirebla por ĉiuj normalaj homoj sur tiu izolita sfero la ministradon de la apartigita ĉeesto de nia Paradiza Patro, la Penso-Ĝustigantoj de la regnoj.

“7. Pri ĉio, kion vi povas plenumi sur la mondo de via sindonaco, konstante memoru, ke vi vivas por la instruado kaj edifado de via tuta universo. Vi estas donacanta tiun ĉi vivon de mortemula enkarniĝo sur Urantio, sed vi devos vivi tian vivon por la spirita inspiro de ĉiu homa kaj superhoma inteligentulo kiu vivis, nun vivas aŭ vivos sur ĉiu loĝata mondo kiu formis, nun formas aŭ formos parton de la vasta galaksio de via administra kampo. Via surtera vivo laŭ la simileco de la mortemula karno ne devos esti vivata por konsistigi ekzemplon por la mortemuloj de Urantio en la tagoj de via surtera restado nek por iu ajn posta generacio de homaj estaĵoj sur Urantio aŭ sur iu ajn alia mondo. Pli ĝuste via vivo en la karno sur Urantio estos la inspiro por ĉiuj vivoj sur ĉiuj nebadonaj mondoj tra ĉiuj generacioj de la venontaj epokoj.

“8. Via granda misio realigota kaj spertota en la morta enkarniĝo estas ampleksita en via decido vivi vivon tutkore motivita por fari la volon de via Paradiza Patro, tiel por revelacii Dion, vian Patron, en la karno, kaj precipe al la kreitaĵoj de la karno. Samtempe ankaŭ vi interpretos, per nova plibonigo, nian Patron, al la supermortemaj estaĵoj de tuta Nebadono. Egale, per tiu ministrado de nova revelacio kaj plibonigita interpretado de la Paradiza Patro al la homa kaj la superhoma speco de menso, vi tiel funkcios por fari novan revelacion de la homo al Dio. Elmontru per via unika mallonga vivo en la karno, kiel ĝi neniam antaŭe estis vidita en tuta Nebadono, la transcendajn eblojn atingeblajn de homo konanta Dion dum la mallonga kariero de mortemula ekzisto, kaj faru novan kaj iluminan interpretadon pri la homo kaj la sortoŝanĝoj de lia planeda vivo al ĉiuj superhomaj inteligentuloj de tuta Nebadono kaj por ĉiam. Vi malsupreniros al Urantio laŭ la simileco de la mortemula karno, kaj vivanta kiel homo de via tempo kaj generacio, vi tiel funkcios por montri al via tuta universo la idealon de perfektigita tekniko pri la plejsupera engaĝiĝo de la aferoj de via vasta kreaĵo: la atingo de Dio serĉanta la homon kaj trovanta lin, kaj la fenomeno de la homo serĉanta Dion kaj trovanta lin; kaj farante ĉion ĉi por ilia reciproka kontento kaj farante ĝin dum unu mallonga vivdaŭro en la karno.

“9. Mi konsilas al vi ĉiam memori, ke kvankam vi fakte fariĝos ordinara homo de la regno, potenciale vi restos Kreinto-Filo de la Paradiza Patro. Dum ĉi tuta enkarniĝo, kvankam vi vivos kaj agos kiel Filo de la Homo, la kreopovaj atributoj de via persona dieco sekvos vin de Salvingtono ĝis Urantio. Ĉiam via volo povos ĉesigi la enkarniĝon je ĉiu momento post la alveno de via Penso-Ĝustiganto. Antaŭ la alveno kaj ricevo de la Penso-Ĝustiganto mi garantios vian personan integrecon. Sed post la alveno de via Ĝustiganto kaj samtempe kun via progresanta agnosko pri la naturo kaj la graveco de via sindonaca misio vi devus deteni vin formuli iun ajn superhoman volon atingi, finfaron aŭ povon vidante la fakton, kee viaj prerogativoj de Kreinto restos asociitaj kun via mortema personeco pro la neapartigebleco de tiuj ĉi atributoj disde via persona ĉeesto. Sed neniuj superhomaj konsekvencoj akompanos vian surteran karieron krom la volo de la Paradiza Patro, krom se vi devus, per ago de konscia kaj intenca volo, fari plenan decidon, kiu finiĝus per plene personeca elekto.

3. Pliaj konsiloj

“Kaj nun, mia frato, adiaŭante vin dum vi preparas vin por foriri al Urantio, kaj konsilinte vin pri la ĝenerala sinteno de via sindonaco, permesu al mi prezenti al vi kelkajn konsilojn devenantajn de konsultado kun Gabrielo, kaj kiuj koncernas malpli gravajn fazojn de via mortemula vivo. Ni plie sugestas:

“1. Ke, celante la idealon de via mortemuls surtera vivo, vi ankaŭ donas iom da atento al la realigo kaj ekzempligo de kelkaj aferoj praktikaj kaj tuj utilaj por viaj homaj kompanoj.

“2. Koncerne la familiajn interrilatojn, donu prioritaton al la akceptitaj kutimoj de familia vivo, kiel vi trovos ilin establitaj en la tempo kaj generacio de via sindonaco. Vivu vian familian kaj komunuman vivon konforme al la praktikoj de la popoloj, inter kiuj vi elektis aperi.

“3. Pri viaj rilatoj kun la socia ordo ni konsilas, ke vi limigu viajn klopodojn plejparte al la spirita regenerado kaj intelekta emancipado. Evitu ĉiujn implicojn en la ekonomia strukturo kaj la politikaj devoj de via tempo. Pli spefice dediĉu vin vivi la idealan religian vivon sur Urantio.

“4. Neniel kaj neniom vi devu interveni en la normala kaj laŭorda progresanta evoluo de la urantiaj rasoj. Sed tiu ĉi malpermeso ne devas esti interpretita kiel limiganta viajn klopodojn postlasi sur Urantio daŭran kaj plibonigitan sistemon de pozitiva religia etiko. Kiel diepoka Filo oni permesas al vi kelkajn privilegiojn koncerne la antaŭenigon de la spirita kaj religia statuso de la popoloj de la mondo.

“5. Laŭ via bontrovo vi identiĝos kun ekzistantaj religiaj kaj spiritaj movadoj, kiel ili troviĝas sur Urantio, sed kiel eble plej celu eviti la formalan establon de organizita kulto, kristaligita religio, aŭ apartigita etika grupo de mortemaj estaĵoj. Via vivo kaj viaj instruoj fariĝos la komuna heredaĵo de ĉiuj religioj kaj ĉiuj popoloj.

“6. Por ke vi ne senbezone kontribuu al la kreado de postaj stereotipaj sistemoj de urantiaj religiaj kredoj aŭ aliaj specoj de neprogresantaj religiaj lojalecoj, ni plie konsilas al vi: lasu neniujn skribaĵojn malantaŭ vi sur la planedo. Detenu vin skribi sur daŭrigeblaj materialoj; ordonu viajn asociitojn fari neniun bildon aŭ aliajn similaĵojn de vi mem en la karno. Atentu, ke nenio potenciale idolkulta estu forlasita sur la planedo okaze de via foriro.

“7. Dum vi vivos la normalan kaj averaĝan socian vivon de la planedo, estante normala virseksa individuo, vi probable ne havos geedziĝan rilaton, kiu rilato estus plene honorinda kaj konforma kun via sindonaco; sed ni devas rememorigi al vi, ke unu el la ordonoj pri enkarniĝo de Sonaringtono malpermesas la postlason de homaj idoj sur iu ajn planedo fare de sinsdonaca Filo de Paradiza origino.

“8. Pri ĉiuj aliaj detaloj de via venonta sindonaco, ni volus konfidi vin al la gvidado de la loĝanta Ĝustiganto, al la instruoj de la ĉiam ĉeestanta dia spirito de homa gvidado, kaj al la racio-juĝo de via plivastiĝanta homa menso de hereda doto. Tia asocio de atributoj de kreitaĵo kaj Kreinto ebligos al vi vivi por ni la perfektan vivon de la homo sur la planedaj sferoj, ne nepre perfekta laŭ la opinio de iu homo de iu generacio sur iu mondo (des malpli sur Urantio) sed plene kaj plejsupere kompleta laŭ la takso sur la pli alte perfektigtaj kaj perfektiĝantaj mondoj de via vasta universo.

“Kaj nun, via Patro kaj mia Patro, kiu ĉiam subtenis nin en ĉiuj pasintaj faroj, gvidu kaj subtenu vin kaj estu kun vi de la momento vi forlasos nin kaj atingos la forlason de via personeca konscio, tra via tuta iompostioma reiro al la rekono de via dia identeco enkarnigita en la homa formo, kaj poste tra via tuta sindonaca sperto sur Urantio, ĝis via liberigo de la karno kaj via superiro ĝis la dekstra mano de suvereneco de nia Patro. Kiam mi revidos vin sur Salvingtono, ni bonvenigos vian revenon kiel la plejsupera kaj senkondiĉa suvereno de tiu ĉi universo, kiun vi mem kreis, servas kaj plene komprenas.

“Mi nun regas anstataŭ vi, mi prenas sur min la jurisdikcion de tuta Nebadono kiel provizora suvereno dum la daŭro de via sepa kaj mortemula sindonaco sur Urantio. Kaj al vi, Gabrielo, mi konfidas la protekton de la estonta Filo de la Homo, ĝis li revenos al mi potence kaj glore kiel Filo de Homo kaj Filo de Dio; kaj, Gabrielo, mi estas via suvereno, ĝis Mikaelo tiel revenos.”

* * *

Tiam, tuj, ĉeeste de tuta kunveninta Salvingtono, Mikaelo foriris el inter ni, kaj ni ne plu vidis en lia kutima loko ĝis lia reveno kiel plejsupera kaj persona reganto de la universo, post la kompletigo de lia sindonaca kariero sur Urantio.

4. La enkarniĝo — Du fariĝas unu

Kaj tiel kelkaj malindaj infanoj de Mikaelo, kiuj akuzis sian Kreinton-Patron egoisme celi la regadon, kaj aŭdacis insinui, ke la Kreinto-Filo estis arbitre kaj aŭtokrate tenita en potenco per la senracia lojaleco de trompita universo de obeemaj kreitaĵoj, estis por ĉiam silentigontaj kaj lasontaj konfuzitaj kaj seniluziigitaj de la abnegacia servo, kiun la Filo de Dio ĵus engaĝiĝis kiel Filo de la Homo — konstante submetita al “la volo de la Paradiza Patro”.

Sed ne eraru; Kristo Mikaelo, kvankam vere estaĵo kun duobla deveno, ne havis duoblan personecon. Li ne estis Dio asocie kun la homo sed, pli ĝuste, Dio enkarniĝinta en la homo. Kaj li estis ĉiam nur tiu kombinita estaĵo. La sola progresanta faktoro en tia nekomprenebla rilato estis la progresantaj memkonsciaj konstato kaj agnosko (fare de la homa menso) pri tiu ĉi fakto esti Dio kaj homo.

Kristo Mikaelo ne iom post iom fariĝis Dio. Dio ne fariĝis homo je iu esenca momento en la surtera vivo de Jesuo. Jesuo estis Dio kaj homo — ĉiam kaj eĉ por ĉiam. Kaj tiu ĉi Dio kaj tiu ĉi homo estis, kaj nun estas, unu, eĉ kiel la Paradiza Trinitato de tri estaĵoj estas en realo unu Diaĵo.

Neniam perdu el la okuloj la fakton, ke la plejsupera spirita celo de la mikaela sindonaco estis plibonigi la revelacion de Dio.

La urantiaj mortemuloj havas diversajn konceptojn pri la mirakloj, sed por ni, kiuj vivas kiel civitanoj de la loka universo, estas malmultaj mirakloj, kaj el tiuj nekontesteble la plej intrigaj estas la enkarniĝaj sindonacoj de la Paradizaj Filoj. La aperon sur via mondo, per ŝajne naturaj procezoj, de dia Filo, ni konsideras kiel miraklo — la operacion de universalaj leĝoj ekster nia kompreno. Jesuo de Nazareto estis mirakla persono.

En kaj per tiu ĉi tuta eksterordinara sperto Dio la Patro elektis manifesti sin, kiel li ĉiam faras — laŭ la kutima maniero — laŭ la normala, natura kaj fidinda maniero de la dia agado.