Kajero 119

La sinelverŝoj de Kristo Mikaelo

Ĉefo de la Vesperaj Steloj de Nebadono, mi estas asignita al Urantio fare de Gabrielo pri la misio revelacii la rakonton de la sep disdonacoj de la Universa Suvereno, Mikaelo de Nebadono, kaj mia nomo estas Gavalia. Farante tiun ĉi prezentadon mi strikte sekvos la limigojn truditajn de mia komisiono.

La atributo pri disdonaco estas esence propra al la Paradizaj Filoj de la Universala Patro. Dezirante sufiĉe proksimiĝi al la vivo-spertoj de siaj subordigitaj vivantaj kreitaĵoj la diversaj ordoj de la Paradizaj Filoj reflektas la dian naturon de siaj Paradizaj gepatroj. La Eterna Filo de la Paradiza Trinitato montris la vojon en tiu ĉi praktiko, disdonacante sin sepfoje sur la sep cirkvitoj de Havono dum la epoko de la supreniro de Grandfando, la unua el la pilgrimantoj de tempo kaj spaco. Kaj la Eterna Filo daŭre disdonacas sin sur la lokaj universoj de spaco per la personoj de siaj reprezentantoj, la Mikaelaj kaj Avonalaj Filoj.

Kiam la Eterna Filo disdonacas Kreinto-Filon al projektita loka universo, tiu Kreinto-Filo prenas sur sin la plenan respondecon por la kompletigo, regado kaj stabiligo de tiu nova universo, inkluzive de la solena ĵuro al la eterna Trinitato ne preni sur sin plenan suverenecon de la nova kreaĵo, ĝis liaj sep kreitaĵaj disdonacoj estas sukcese plenumitaj kaj atestitaj de la Plejaĝuloj de Tagoj de la jurisdikcia superuniverso. Tiu ĉi devigo estas obeata de ĉiu Mikael Filo, kiu volontulas por eliri el Paradizo por okupiĝi pri universa organizado kaj kreado.

La celo de tiuj ĉi kreitaĵaj enkarniĝoj estas kapabligi tiajn Kreintojn fariĝi saĝaj, simpatiaj, justaj kaj komprenemaj suverenoj. Tiuj ĉi diaj Filoj estas denaske justaj, sed ili fariĝas kompreneme mizerikordaj rezulte de tiuj ĉi sinsekvaj disdonacaj spertoj; ili estas nature mizerikordaj, sed tiuj ĉi spertoj igas ilin mizerikordaj laŭ novaj kaj aldonaj manieroj. Tiuj ĉi disdonacoj estas la lastaj ŝtupoj de ilia edukado kaj trejnado por la sublimaj taskoj regi la lokajn universojn laŭ dia rekteco kaj per justa juĝo.

Kvankam multaj okazaj avantaĝoj estiĝas por la diversaj mondoj, sistemoj kaj konstelacioj, same kiel por la diversaj ordoj de universaj inteligentuloj koncernataj de kaj ricevantaj tiujn ĉi disdonacojn, tamen ili estas ĉefe destinitaj por kompletigi la personan trejnadon kaj universan edukadon de Kreinto-Filo mem. Tiuj ĉi disdonacoj ne estas esencaj al la saĝa, justa kaj efika administrado de loka unuverso, sed ili estas absolute necesaj por senpartia, mizerikorda kaj komprenema administrado de tia kreaĵo, abunda je ĝiaj diversaj formoj de vivo kaj ĝiaj miriadoj da inteligentaj sed neperfektaj kreitaĵoj.

La Mikaelaj Filoj komencas sian laboron pri universa organizado kun plena kaj justa simpatio al la variaj ordoj de estaĵoj, kiujn ili kreis. Ili havas vastajn rezervojn de mizerikordo por ĉiuj ĉi diferencaj kreitaĵoj, eĉ kompaton por tiuj, kiuj devojiĝas kaj ŝanceliĝas en la egoisma koto de siaj propraj agoj. Sed tiaj dotoj de justeco kaj rekteco ne sufiĉos laŭ la taksado de la Plejaĝuloj de Tagoj. Tiuj ĉi triunuaj regantoj de la superuniversoj neniam atestos Kreinton Filon kiel Universan Suverenon, ĝis li vere akiros la vidpunkton de siaj propraj kreitaĵoj per efektiva sperto en la medio de ilia ekzisto kaj kiel tiuj ĉi kreitaĵoj mem. Tiamaniere tiaj Filoj fariĝas inteligentaj kaj komprenemaj regantoj; ili sukcesas koni la diversajn grupojn, super kiuj ili regas, kaj uzas universan aŭtoritaton. Per vivanta sperto ili mem posedas praktikan mizerikordon, senpartian juĝon kaj la paciencon naskitan de sperteca ekzisto de la kreitaĵo.

La loka universo de Nebadono estas nun regata de Kreinto-Filo, kiu kompletigis sian servon de disdonaco; li regas per justa kaj mizerikorda plejsupereco super ĉiuj el la vastaj regnoj de sia evoluanta kaj perfektiĝanta universo. Mikaelo de Nabadono estas la 611 121-a disdonaco de la Eterna Filo super la universoj de tempo kaj spaco, kaj li komencis la organizadon de via loka universo antaŭ kvarcent miliardoj da jaroj. Mikaelo prepariĝis por sia unua disdonaca aventuro, proksimume kiam Urantio akiris sian nunan formon, antaŭ unu miliardo da jaroj. Liaj disdonacoj okazis kun intertempo de ĉirkaŭ cent kvindek milionoj da jaroj, la lasta okazinta sur Urantio antaŭ mil naŭcent jaroj. Mi nun priskribos la naturon kaj karakteron de tiuj ĉi disdonacoj tiel plene, kiel mia komisiono permesas.

1. LA UNUA SINELVERŜO

Estis solena okazaĵo sur Salvingtono antaŭ preskaŭ unu miliardo da jaroj, kiam la kunvenantaj direktoroj kaj ĉefoj de la universo de Nebadono aŭdis Mikaelon anonci, ke lia pli aĝa frato, Emanuelo, tiam prenos sur sin la aŭtoritaton en Nebadono, dum li (Mikaelo) forestos por neklarigita misio. Nenia alia anonco estis donita pri tiu ĉi operacio, krom ke la adiaŭo elsendita al la Konstelaciaj Patroj, inter aliaj instrukcioj, diris: “Kaj dum tiu ĉi periodo mi konfidas vin sub la zorgo kaj gardo de Emanuelo, dum mi iras plenumi la ordonon de mia Paradiza Patro”.

Sendinte tiun ĉi adiaŭa elsendo Mikaelo aperis sur la forira kampo de Salvingtono, same kiel en multaj antaŭaj okazoj pretiĝante por foriri al Uverso aŭ Paradizo, krom tio ke li venis sola. Li konkludis sian foriran deklaron per tiuj ĉi vortoj: “Mi forlasas vin nur por mallonga periodo. Multaj el vi, mi scias, ŝatus akompani min, sed kien mi iras, vi ne povas veni. Kion mi faros, vi ne povas fari. Mi iras plenumi la volon de la Paradizaj Diaĵoj, kaj kiam mi plenumos mian mision kaj akiros tiun ĉi sperton, mi revenos al mia loko inter vi”. Kaj tiel parolinte Mikaelo de Nebadono malaperis antaŭ la okuloj de ĉiuj kunvenantaj, kaj ne reaperis ĝis post dudek jaroj de norma tempo. En tuta Salvingtono nur la Dia Ministro kaj Emanuelo sciis, kio okazis, kaj la Unuiĝulo de Tagoj kundividis sian sekreton kun la ĉefplenumanto de la universo, Gabrielo, la Brila kaj Matena Stelo.

Ĉiuj loĝantoj de Salvingtono kaj tiuj loĝantaj sur la konstelaciaj kaj sistemaj ĉefmondoj kunvenis ĉe siaj respektivaj ricevaj stacioj de universaj informoj, esperante akiri iom da indiko pri la misio kaj la loko kie troviĝis la Kreinto-Filo. Ne ĝis la tria tago post la foriro de Mikaelo, kiam iu mesaĝo kun ebla signifo estis ricevita. Tiun tagon komunikaĵo estis registita sur Salvingtono el la Melkicedeka sfero, la sidejo de tiu ordo en Nebadono, kiu simple registris tiun ĉi eksterordinaran kaj senprecedencan operacion: “Hodiaŭ tagmeze aperis sur la riceva kampo de tiu ĉi mondo stranga Melkicedeka Filo, ne el nia nombro sed tute simila al nia ordo. Li estis akompanita de soleca omniafo, kiu portis akreditaĵojn el Uverso, kaj prezentis ordonojn adresitajn al nia ĉefo, devenantaj de la Plejaĝuloj de Tagoj kaj garantiitaj de Emanuelo de Salvingtono ordonante, ke tiu ĉi nova Melkicedeka Filo estu akceptita en nian ordon kaj asignita al la kriza servo de la Melkicedekoj de Nebadono. Kaj tio estis tiel ordonita; tio estis farita.”

Kaj temas pri ĉio, kio aperas en la registroj de Salvingtono pri la unua disdonaco de Mikaelo. Nenio pli aperas ĝis post unu cento da jaroj de Urantia tempo, kiam estis registrita la fakto de la reveno de Mikaelo kaj lia neanoncita repreno de la direktado de la universaj aferoj. Sed stranga raporto troveblas sur la Melkicedeka mondo, rakonto pri la servo de tiu ĉi unika Melkicedeka Filo de la kriza korpuso de tiu epoko. Tiu ĉi registro estas konservita en simpla templo, kiu nun okupas la fasadon de la hejmo de la Patro Melkicedeko, kaj ĝi enhavas la rakonton de la servo de tiu ĉi transira Melkicedeka Filo lige kun lia asigno al dudek kvar misioj de universa krizo. Kaj tiu ĉi registro, kiun mi freŝdate revidis, finiĝas tiel:

“Tagmeze hodiaŭ, sen antaŭa anonco kaj atestite de nur tri el niaj fratoj, tiu ĉi vizitanta Filo de nia ordo malaperis de nia mondo, kiel li aperis, akompanata de nur sola omniafo; kaj tiu ĉi registro finiĝas nun per la atesto, ke tiu ĉi vizitanto vivis kiel Melkicedeko, en la simileco de Melkicedeko, kaj laboris kiel Melkicedeko, kaj li fidele plenumis ĉiujn siajn taskojn kiel kriza Filo de nia ordo. Per universala konsento li fariĝis ĉefo de Melkicedekoj, gajninte nian amon kaj adoron per sia senkompara saĝo, plejsupera amo kaj superba sindediĉo al sia devo. Li amis nin, komprenis nin kaj servis kun ni, kaj por ĉiam ni estas liaj lojalaj kaj sindonemaj kunuloj Melkicedekoj , ĉar tiu ĉi fremdulo sur nia mondo nun eterne fariĝis universa ministro de Melkicedeka naturo.”

Kaj tio estas ĉio, kion mi rajtas diri al vi pri la unua disdonaco de Mikaelo. Ni, kompreneble, plene komprenas, ke tiu ĉi stranga Melkicedeko, kiu tiel mistere servis kun la Melkicedekoj antaŭ miliardo da jaroj estis neniu alia ol la enkarniĝinta Mikaelo por la misio de sia unua disdonaco. La registroj ne specife mencias, ke tiu ĉi unika kaj efika Melkicedeko estas Mikaelo, sed estas universale kredite, ke li estis. Verŝajne la efektiva deklaro de tiu fakto ne estas trovebla ekstere de la registroj de Sonaringtono, kaj la registroj de tiu sekreta mondo ne estas malfermitaj al ni. Nur sur tiu ĉi sakrala mondo de la diaj Filoj estas konataj la misteroj de enkarniĝo kaj disdonaco. Ni ĉiuj konas la faktojn de la disdonacoj de Mikaelo, sed ni ne komprenas, kiel ili efektiviĝas. Ni ne scias kiel la reganto de la universo, la kreinto de la Melkicedekoj, povas tiel subite kaj mistere fariĝi unu el ili, kaj inter ili vivi kaj labori kiel Melkicedeka Filo dum cent jaroj. Sed tio okazis tiel.

2. LA DUA SINELVERŜO

Dum preskaŭ cent kvindek milionoj da jaroj post la Melkizedeka disdonaco de Mikaelo, ĉio bone iris en la universo de Nebadono, ĝis tumulto ekaperis en la sistemo 11 de la konstelacio 37. Tiu ĉi problemo koncernis miskompreno de Lanonandeka Filo, Sistema Suvereno, kiu estis juĝita de la Konstelaciaj Patroj, kaj aprobita de la Fidelulo de Tagoj, la Paradiza konsilanto por tiu konstelacio, sed la protestanta Suvereno de Sistemo ne estis plene kontenta pri la verdikto. Post pli ol cent jaroj da malkontento li devojigis siajn asociitojn en unu el la plej vastaj kaj katastrofaj ribeloj kontraŭ la suvereneco de la Kreinto-Filo iam instigita en la universo de Nebadono, ribelo delonge juĝita kaj finita per la ago de la Plejaĝuloj de Tagoj sur Uverso.

Tiu ĉi ribelema Sistema Suvereno, Lutentio, plejsupere regis sur sia ĉefmondo dum pli ol dudek jaroj de norma Nebadona tempo; post kio, la Plejaltuloj, kun aprobo el Uverso, ordonis lian izoladon, kaj petis al la Salvingtonaj regantoj por la nomumo de nova Sistema Suvereno por preni sur sin la direkton de tiu konflikte ŝirita kaj konfuzita sistemo de loĝataj mondoj.

Samtempe kun la akcepto de tiu ĉi peto sur Salvingtono, Mikaelo iniciatis la duan el tiuj eksterordinaraj proklamoj kun la intenco foresti el la universa sidejo kun la celo “plenumi la ordonon de mia Paradiza Patro”, promesante “reveni en ĝusta tempo” kaj koncentrante tutan aŭtoritaton en la manojn de sia Paradiza frato, Emanuelo, la Unuiĝulo de Tagoj.

Kaj poste, per la sama tekniko sekvata dum la epoko de sia foriro lige kun sia disdonaco kiel Melkicedeko, Mikaelo denove forlasis sian ĉefsferon. Tri tagojn post tiu ĉi neklarigita adiaŭo, aperis en la rezerva korpuso de la unuarangaj Lanonandekaj Filoj de Nebadono nova kaj nekonata membro. Tiu ĉi nova Filo aperis tagmeze neanoncite kaj akompanite de sola tertiafimo, kiu portis akreditaĵojn de la Uversaj Plejaĝuloj de Tagoj, atestitajn de Emanuelo de Salvingtono, ordonantajn, ke tiu ĉi nova Filo estu asignita al la sistemo 11 de la konstelacio 37 kiel posteulo de la detronigita Lutentio, kaj kun plena aŭtoritato kiel provizora Sistema Suvereno atendante la nomumon de nova suvereno.

Dum pli ol dek sep jaroj da universa tempo tiu ĉi stranga kaj nekonata portempa reganto administris la aferojn, kaj saĝe juĝis la malfacilaĵojn de tiu ĉi konfuzita kaj demoralizita loka sistemo. Neniu Sistema Suvereno estis iam pli arde amata aŭ pli vaste honorita kaj respektita. Juste kaj kompate tiu ĉi nova reganto ordigis la malkvietan sistemon, dum li strebe ministris al ĉiuj siaj regatoj, eĉ proponante al sia ribela antaŭulo la privilegion kundividi la sisteman tronon de aŭtoritato, se li pardonpetus al Emanuelo por siaj maldiskretaĵoj. Sed Lutentio malestime rifuzis tiujn ĉi proponojn de mizerikordo, bone sciante, ke tiu ĉi nova kaj stranga Sistema Suvereno estis neniu alia ol Mikaelo, la universa ĉefo mem, kiun li tiel freŝdate defiis. Sed milionoj da liaj misgviditaj kaj trompitaj partizanoj akceptis la pardonpeton de tiu ĉi nova reganto, tiam konata kiel la Savanto-Suvereno de la sistemo de Palonio.

Tiam okazis la eventoplena tago kiam alvenis la nove postenita Suvereno de Sistemo nomumita de la universaj aŭtoritatuloj kiel permanenta posteulo de la demetita Lutentia, kaj Tutpolonia bedaŭris la foriron de la plej nobla kaj la plej bonvola Suvereno de Sistemo, kiun Nebadon estis nenian koninta. Li estis amita de ĉiuj en la sistemo kaj adorita de siaj kompanoj de ĉiuj grupoj da Lanonandekaj Filoj. Lia foriro ne estis trorapida; granda celebrado estis aranĝita kiam li forlasis la sistemikan sidejon. Eĉ lia pekanta antaŭulo sendis tiun mesaĝon : Justa kaj rektavi estas en ĉiuj viaj vojoj. Kvankam mi daŭrigas forĵeti la Paradizan regulon, mi estas devigita konfesi, ke vi estas justa kaj kompata administranto.”

Kaj tiam tiu ĉi portempa reganto de ribelanta sistemo forlasis la planedon de sia mallonga administra restado, dum la trian tagon poste Mikaelo aperis sur Salvingtono, kaj reprenis la direktadon de la universo de Nebadono. Baldaŭ sekvis la tria proklamo de Uverso pri la kreskanta jurisdikcio de la suvereneco kaj aŭtoritato de Mikaelo. La unua proklamo okazis dum lia alveno en Nebadono, la dua estis eldonita iomete post la kompletigo de la Melkicedeka disdonaco, kaj nun la tria sekvas post la fino de la dua aŭ Lanonandeka misio.

3. LA TRIA SINELVERŜO

La plejsupera konsilio sur Salvingtono ĵus finis konsideri la vokon de la Vivo-Portantoj de la planedo 217 en la sistemo 87 de la konstelacio 61 pri la sendo por helpi Materian Filon. Tiam tiu ĉi planedo situis en sistemo de loĝataj mondoj, kie alia Sistema Suvereno devojiĝis, la dua tia ribelo en la tuta Nebadono ĝis tiu tempo.

Pro peto de Mikael, la ago pri la peto de la Vivo-Portantoj de tiu ĉi planedo estis prokrastita atendante ĝian ekzamenon de Emanuelo kaj lian raporton pri tio. Tio ĉi estis neregula proceduro, kaj mi bone memoras, kiel ni ĉiuj antaŭvidis ion nekutiman, kaj ni ne longe devis atendi. Mikaelo lasis la universan direktadon al Emanuelo, dum li konfidis la komandon de la ĉielaj fortoj al Gabrielo, kal tiel seniĝinte je siaj administraj respondecoj li adiaŭis la Universan Patrino-Spiriton, kaj malaperis el la sendokampo de Salvingtono, precize kiel li faris jam dufoje antaŭe.

Kaj, kiel oni povus atendi, la trian tagon aperis neanoncite sur la ĉefmondo de la sistemo 87 en la konstelacio 61 stranga Materia Filo, akompanite de sola sekonafo akreditita de la Uversaj Plejaĝuloj de Tagoj, kaj atestita de Emanuelo de Salvingtono. Tuj la deĵoranta Sistema Suvereno nomumis tiun ĉi novan kaj misteran Materian Filon kiel provizoran Planedan Princon de tiu mondo 217, kaj tiu ĉi nomumo estis tuj konfirmita de la Plejaltuloj de la konstelacio 61.

Tiel tiu ĉi unika Materia Filo komencis sian malfacilan karieron sur kvarantenigita mondo pro secesio, situanta en sieĝata sistemo sen iu rekta komunikado kun la eksteraj universoj, laborante sole dum tuta generacio de planeda tempo. Tiu ĉi kriza Materia Filo kondukis la mankantan Planedan Princon kaj lian tutan personaron al pentado kaj rehabilitado, kaj atestis la restarigon de la planedo en la lojala servo de la Paradiza regado, kiel establitan en la lokaj universoj. En konvena tempo Materiaj Gefiloj alvenis sur tiun rejunigitan kaj elaĉetitan mondon, kaj kiam ili estis laŭregule instalitaj kiel videblaj planedaj regantoj, la provizora aŭ kriza Planeda Princo oficiale adiaŭis, kaj malaperis iun tagon je tagmezo. Post tri tagoj Mikaelo aperis en sia kutima loko sur Salvingtono, kaj tre baldaŭ la superuniversaj elsendoj portis la kvaran proklamon de la Plejaĝuloj de Tagoj anoncante la plian progreson de la suvereneco de Mikaelo de Nebadono.

Mi bedaŭras, ke mi ne havas la permeson rakonti la paciencon, mensan fortecon, kaj lertecon, per kiuj tiu Materia Filo alfrontis la elprovajn situaciojn sur tiu ĉi konfuzita planedo. La rehabilitado de tiu ĉi izolita modo estas unu el la plej bele kortuŝaj ĉapitroj en la analoj de savado de tuta Nebadono. Antaŭ la fino de tiu ĉi misio evidentiĝis por tuta Nebadono, kial ilia amata reganto elektis engaĝi sin en tiujn ĉi sinsekvajn disdonacojn en la simileco de iu subordigita ordo de inteligentaj estaĵoj.

La disdonacoj de Mikaelo kiel Melkicedeka Filo, poste kiel Lanonandeka Filo kaj sekve kiel Materia Filo estas ĉiuj egale misteraj kaj neklarigeblaj. En ĉiu okazo li subite aperis kiel plene evoluinta individuo de la disdonaca grupo. La mistero de tiaj enkarniĝoj neniam estos konataj krom de tiuj, kiuj havas aliron al la interna cirklo de la registroj sur la sakrala sfero de Sonaringtono.

Neniam, de tiu ĉi mirinda disdonaco kiel Planeda Princo de izolita kaj ribela mondo, iu ajn el la Materiaj Gefiloj en Nebadono cedis al plendado pri sia asigno aŭ denunci la malfacilaĵojn de sia planeda misio. Por ĉiam la Materiaj Filoj scias, ke en la Kreinto-Filo de la universo ili havas kompreneman suverenon kaj spmpatian amikon, kiu estis “ĉiel elprovita kaj testita”, kiel ankaŭ ili devas esti elprovita kaj testita.

Ĉiu el tiuj ĉi misioj estis sekvata de epoko de kreskantaj servado kaj lojaleco inter ĉiuj ĉielaj inteligentuloj de universa origino, dum ĉiu sinsekva epoko de disdonaco estis karakteriza de antaŭeniĝo kaj pliboniĝo pri ĉiuj metodoj de universa administrado kaj en ĉiuj registaraj teknikoj. De tiu ĉi disdonaco neniu Materia Gefilo konscie partoprenis en ribelo kontraŭ Mikaelo; ili amas kaj honoras lin tro sindone por iam konscie malakcepti lin. Nur per trompo kaj sofismo la Adamoj de freŝdataj tempoj devojiĝis de pli altaj specoj de ribelaj personecoj.

4. LA KVARA SINELVERŜO

Estis fine de unu el la periodaj jarmilaj nomvokadoj de Uverso, ke Mikaelo konfidis la registaron de Nebadono en la manojn de Emanuelo kaj Gabrielo; kaj kompreneble rememorante tion, kio okazis je pasintaj fojoj post tia ago, ni ĉiuj pretiĝis atesti la malaperon de Mikaelo por lia kvara misio de disdonaco, kaj ni ne longe atendis, ĉar li baldaŭ prezentis sin sur la Salvingtona sendokampo, kaj malaperis el niaj okuloj.

La trian tagon post tiu ĉi disdonaca malapero ni observis en la universaj elsendoj al Uverso tiun ĉi signifan novaĵon el la serafa sidejo de Nebadono: “Ni raportas pri la neanoncita alveno de nekonata serafo, akompanate de sola superafo kaj Gabrielo de Salvingtono. Tiu neregistrita serafo kvalifikiĝas kiel membro de la Nebadona ordo, kaj portas la akreditaĵojn de la Uversaj Plejaĝuloj de Tagoj, atestitaj de Emanuelo de Salvingtono. Tiu ĉi serafo reveliĝas aparteni al la plejsupera ordo de la anĝeloj de loka universo, kaj jam estis asignita al la korpuso de instruaj konsilantoj.”

Mikael forestis de Salvingtono dum la serafa disdonaco, dum periodo de pli ol kvardek normaj universaj jaroj. Dum tiu ĉi tempo li estis alligita kiel serafa instrua konsilanto, kion vi povus nomi privata sekretario, al dudek ses malsamaj majstraj instruistoj, funkciantaj sur dudek du malsamaj mondoj. Lia lasta aŭ fina asigno estis kiel konsilanto kaj helpanto alligita al disdonaca misio de Trinitata Instruisto-Filo sur la mondo 462 en la sistemo 84 de la konstelacio 3 en la universo de Nebadono.

Neniam, dum la sep jaroj de tiu ĉi asigno, tiu ĉi Trinitata Instruisto-Filo estis plene konvinkita pri la identeco de sia serafa asociito. Vere, ĉiuj serafoj dum tiu epoko estis konsiderataj kun apartaj intereso kaj zorgo. Ĉiuj ni bone sciis, ke nia amata Suvereno estis ie en la universo, alivestite kiel serafo, sed neniam ni povis esti certaj pri lia identeco. Neniam li estis pozitive identigita ĝis la momento de sia asigno al la disdonaca misio de tiu ĉi Trinitata Instruisto-Filo. Sed ĉiam dum tiu ĉi tuta erao la plejsuperaj serafoj estis konsiderataj kun speciala zorgemo pro timo, ke unu el ni eltrovu, ke li nekonscie gastigis la Suverenon de la universo en misio de kreitaĵa disdonaco. Kaj tiel fariĝis eterne vere, koncerne anĝelojn, ke ilia Kreinto kaj Reganto estis “ĉiel testita kaj provita en la simileco de serafa personeco”.

Ju pli tiuj ĉi sinsekvaj disdonacoj partoprenis la naturon de la malsuperaj formoj de universa vivo, des pli Gabrielo fariĝis asociito al tiuj ĉi enkarniĝaj aventuroj, funkciante kiel universa ligo inter la disdonacata Mikaelo kaj la provizora universa reganto, Emanuelo.

Nun Mikaelo trapasis la disdonaca sperto de tri ordoj de siaj kreitaj universaj Filoj: la Melkicedekoj, la Lanonandekoj kaj la Materiaj Filoj. Sekve li degnas personeciĝi en la simileco de anĝela vivo kiel plejsupera serafo antaŭ ol turni sian atenton al la variaj fazoj de la supreniraj karieroj de sia plej malsupera formo de libervolaj kreitaĵoj, la evoluaj mortemuloj de tempo kaj spaco.

5. LA KVINA SINELVERŜO

Antaŭ iom pli ol tri cent milionoj da jaroj, laŭ la maniero kalkuli la tempon sur Urantio, ni atestis alian el tiuj transdonoj de aŭtoritato al Emanuelo, kaj observis la preparojn de Mikaelo antaŭ foriro. Tiu ĉi okazo estis malsama ol la antaŭaj pro tio, ke li anoncis, ke lia celo estis Uverso, la sidejo de la superuniverso de Orvontono. En konvena tempo nia Suvereno foriris, sed la elsendoj de la superuniverso neniam menciis la alvenon de Mikaelo ĉe la kortumoj de la Plejaĝuloj de Tagoj. Iom post lia foriro de Salvingtono ja aperis en la Uversaj elsendoj tiu ĉi signifa deklaro: “Hodiaŭ alvenis neanoncita kaj sennombra supreniranta pilgrimanto de mortemula origino el la universo de Nebadono, atestita de Emanuelo de Salvingtono kaj akompanita de Gabrielo de Nebadono. Tiu ĉi neidentigita estaĵo prezentas la statuson de vera spirito, kaj estis akcepita en nia kunularo.”

Se vi vizitus Uverson hodiaŭ, vi aŭdus la rakonton de la tagoj, kiam Eventodo loĝis tie, tiu ĉi aparta kaj nekonata pilgrimanto de tempo kaj spaco tiel konata sur Uverso kun tiu nomo. Kaj tiu ĉi supreniranta mortemulo, almenaŭ superba personeco en la preciza simileco de la spirita stadio de la suprenirantaj mortemuloj, vivis kaj funkciis sur Uverso dum periodo de dek unu jaroj de Orvontona norma tempo. Tiu ĉi estaĵo ricevis la asignojn kaj plenumis la devojn de spirita mortemulo kune kun siaj kunuloj el la variaj lokaj universoj de Orvontono. “Ĉiel li estis elprovita kaj testita, kiel siaj kunuloj”, kaj en ĉiuj okazoj li montriĝis digna je la konfido kaj fido de siaj superuloj, dum li neeraripove komandis la respekton kaj lojalan admiron de siaj kunulaj spiritoj.

Sur Salvingtono ni sekvis la karieron de tiu ĉi spirita pilgrimanto kun tre granda intereso, tre bone sciante, pro la ĉeesto de Gabrielo, ke tiu ĉi modesta kaj neregistrita pilgrimanta spirito estis neniu alia ol la disdonacita reganto de nia loka universo. Tiu ĉi unua apero de Mikaelo enkarnigita en la rolo de stadio de mortemula evoluo estis evento, kiu ravis kaj ĉarmis tutan Nebadonon. Ni jam aŭdis pri tiaj aferoj, sed nun ni observis ilin. Li aperis sur Uverso kiel plene disvolvita kaj perfekte trejnita spirita mortemulo, kaj tiel daŭrigis sian karieron ĝis la tempo de la antaŭeniĝo de grupo de suprenirantaj mortemuloj al Havono; post kio li parolis kun la Plejaĝuloj de Tagoj, kaj tuj akompane de Gabrielo li subite kaj senceremonie forlasis Uverson, kaj baldaŭ aperis en sia kutima loko sur Salvingtono.

Post la kompletigo de tiu ĉi disdonaco ni finfine komprenis, ke Mikaelo probable enkarniĝos en la simileco de siaj diversaj ordoj de universaj personecoj, de la plej altaj Melkicedekoj ĝis la mortemuloj de karno kaj sango sur la evoluaj mondoj de tempo kaj spaco. Tiam la Melkicedekaj kolegioj komencis instrui la probablecon de estonta enkarniĝo de Mikaelo kiel mortemulo de la karno, kaj tiam okazis multe da konjektado pri la ebla tekniko de tia neklarigebla disdonaco. Ke Mikaelo persone plenumis la rolon de supreniranta mortemulo kaŭzis novan kaj aldonan intereson al la tuta skemo de kreitaĵa progreso kaj ĝis la loka universo kaj ĝis la superuniverso.

Tamen, la tekniko de tiuj ĉi sinsekvaj disdonacoj restis mistera. Eĉ Gabrielo konfesas, ke li ne komprenas la metodon, per kiu tiu ĉi Paradiza Filo kaj universa Kreinto povas, laŭplaĉe, alpreni personecon kaj vivi la vivon de siaj propraj subordigitaj kreitaĵoj.

6. LA SESA SINELVERŜO

Nun, ĉar tuta Salvingtono konis la antaŭfarojn de baldaŭa disdonaco, Mikaelo kunvokis la loĝantojn de la ĉefplanedo kaj, por la unua fojo, rivelis la ceteron de la enkarniĝa plano, anoncante ke li baldaŭ forlasos Salvingtonon por preni sur sin la karieron de morontia mortemulo ĉe la kortumoj de la Plejaltaj Patroj sur la ĉefplanedo de la kvina konstelacio. Kaj tiam ni aŭdis por la unua fojo la anoncon, ke lia sepa kaj fina disdonaco okazos sur iu evolua mondo en la simileco de mortemula karno.

Antaŭ forlasi Salvingtonon por la sesa disdonaco, Mikaelo alparolis la kunvenantajn loĝantojn de la sfero, kaj foriris antaŭ la okuloj de ĉiuj, akompanite de sola serafo kaj la Brila kaj Matena Stelo de Nebadono. Kvankam la direktado de la universo denove estis konfidita al Emanuelo, estis pli vasta distribuado de administraj respondecoj.

Mikaelo aperis sur la sidejo de la konstelacio kvin kiel plene disvolvita morontia mortemulo de supreniranta statuso. Mi bedaŭras, ke estas malpermesite al mi riveli la detalojn de la kariero de tiu ĉi sennombra morontia mortemulo, ĉar ĝi estis unu el la plej eksterordinaraj kaj mirindaj epokoj en disdonaca sperto de Mikaelo, eĉ ne esceptante lian draman kaj tragikan restadon sur Urantio. Sed inter la multaj limigoj truditaj al mi akceptante tiun ĉi komision estas unu, kiu malpermesas al mi disvolvi la detalojn de tiu ĉi mirinda kariero de Mikaelo kiel morontia mortemulo de Endantumo.

Kiam Mikaelo revenis de tiu ĉi morontia disdonaco, ŝajnis al ni ĉiuj, ke nia Kreinto fariĝis kreitaĵo kiel ni, ke la Universa Suvereno ankaŭ estis la amika kaj simpatia helpanto de eĉ la plej humilaj formoj de kreitaj inteligentuloj en siaj regnoj. Ni jam notis lian progresantan akiron de la kreitaĵa vidpunkto pri la universa administrado antaŭ tio ĉi, ĉar ĝi grade aperis, sed ĝi fariĝis pli evidenta post la kompletigo de la disdonaco kiel morontia mortemulo, kaj ankoraŭ pli post lia reveno de la kariero kiel filo de ĉarpentisto sur Urantio.

Ni estis anticipe informitaj de Gabrielo pri la tempo de la liberiĝo de Mikaelo el la morontia disdonaco, kaj konsekvence ni preparis konvenan akcepton sur Salvingtono. Milionoj kaj milionoj da estaĵoj kunvenis el la konstelaciaj ĉefmondoj de Nebadono, kaj plimulto de la loĝantoj sur la mondoj apud Salvingtono kolektiĝis por rebonvenigi lin al la regado de lia universo. Responde al niaj multaj bonvenigaj salutoj kaj dankaj esprimoj al Suvereno tiel esence interesita pri siaj kreitaĵoj, li nur replikis: “Mi simple zorgis pri la aferoj de mia Patro. Mi nur plenumas tion, kio plaĉas al la Paradizaj Filoj, kiuj amas kaj deziras kompreni siajn kreitaĵojn.”

Sed de tiu tago ĝis kiam Mikaelo entreprenis sian Urantian aventuron kiel la Filo de Homo, tuta Nebadono daŭre diskutis pri la multaj prodaĵoj de sia Suverena Reganto, dum li funkciis sur Endantumo kiel disdonaca enkarniĝo de morontia mortemulo de evolua supreniro, estante ĉiel elprovita kiel siaj kunuloj kunvenantaj el la materiaj mondoj de la tuta konstelacio de lia restado.

7. LA SEPA SINELVERŜO

Dum dekmiloj da jaroj ni ĉiuj antaŭĝuis la sepan kaj finan disdonacon de Mikaelo. Gabrielo antaŭe instruis nin, ke tiu ĉi fina disdonaco okazos en la simileco de mortemula karno, sed ni tute ne sciis la tempon, la lokon kaj la manieron de tui ĉi kulmina aventuro.

La publika anonco, ke Mikaelo elektis Urantion kiel la scenejon por sia fina disdonaco, okazis malmulte da tempo post kiam ni eksciis pri la fiasko de Adamo kaj Eva. Kaj tiel, dum pli ol tridek kvin mil jaroj, via mondo okupis tre rimarkindan lokon en la konsilioj de la tuta universo. Estis neniu sekreto (krom pri la enkarniĝa mistero) ligita kun iu ajn etapo pri la Urantia disdonaco. De la komenco ĝis la fino, ĝis la fina kaj triumfa reveno de Mikaelo al Salvingtono kiel plejsupera Universa Suvereno, estis la plej kompleta transparenco pri ĉio, kio okazis sur via malgranda sed tre honorita mondo.

Kvankam ni kredis, ke tiu ĉi metodo estos uzata, ni neniam sciis ĝis la momento de la evento mem, ke Mikaelo aperos sur la tero kiel senhelpa bebo de la regno. Ĝis tiam li ĉiam aperis kiel plene disvolvita individuo de la personeca grupo de la disdonaca elekto, kaj estis ekscita anonco, kiu estis elsendita el Salvingtono dirante, ke la bebo de Bet-Leĥemo naskiĝis sur Urantio.

Ni tiam ne nur konstatis, ke nia Kreinto kaj amiko transpasis la plej riskan fazon en sia kariero, ŝajne riskante sian pozicion kaj aŭtoritaton dum tiu ĉi disdonaco kiel senhelpa bebo, sed ni ankaŭ komprenis, ke lia sperto en tiu ĉi fina kaj mortemula disdonaco eterne surtronigos lin kiel la nedubebla kaj plejsupera suvereno de la universo de Nebadono. Dum triono de jarcento de tera tempo, ĉiuj okuloj en ĉiuj partoj de tiu ĉi loka universo enfokusiĝis sur Urantio. Ĉiuj inteligentuloj konstatis, ke la lasta disdonaco nun okazas, kaj ĉar ni delonge konis la ribelon de Lucifero en Satanio kaj la defalon de Kaligastio sur Urantio, ni bone komprenis la intensecon de la lukto, kiu okazos kiam nia reganto degnos enkarniĝi sur Urantio en la humila formo kaj simileco de mortemula karno.

Joŝua ben Jozef, la Juda bebo, estis koncipita kaj naskiĝis en la mondo same kiel ĉiuj aliaj beboj antaŭe kaj poste, krom ke tiu ĉi aparta bebo estis la enkarniĝo de Mikaelo de Nebadono, dia Filo de Paradizo kaj la kreinto de tiu ĉi tuta universo de aferoj kaj estaĵoj. Kaj tiu ĉi mistero de la enkarniĝo de la Diaĵo ene de la homa formo de Jesuo, alie de natura origino sur la mondo, por ĉiam restos nesolvita. Eĉ en eterneco vi neniam konos la teknikon kaj metodon de la enkarniĝo de la Kreinto en la formo kaj simileco de liaj kreitaĵoj. Tio estas la sekreto de Sonaringtono, kaj tiaj misteroj estas la ekskluziva posedo de tiuj diaj Filoj, kiuj trapasis la disdonaca sperto.

Iuj saĝuloj de la tero sciis pri la baldaŭa alveno de Mikaelo. Per la kontaktoj de unu mondo kun la aliaj, tiuj ĉi saĝuloj de spirita klarvido eksciis pri la venonta disdonaco de Mikaelo sur Urantio. Kaj la serafoj, pere de la mezvolujaj kreitaĵoj, ja anoncis tion al grupo de Ĥaldeaj pastroj, kies ĉefo estis Ardnono. Tiuj ĉi homoj de Dio vizitis la novnaskitan infanon en la staltrogo. La sola supernatura evento asociita kun la naskiĝo de Jesuo estis tiu ĉi anonco al Ardnono kaj liaj asociitoj fare de la serafoj iam alligitaj al Adamo kaj Eva en la unua ĝardeno.

La homaj gepatroj de Jesuo estis averaĝaj homoj de sia epoko kaj generacio, kaj tiu ĉi enkarniĝinta Filo de Dio tiel naskiĝis de virino, kaj estis edukita laŭ la ordinara maniero de la infanoj de tiu raso kaj epoko.

La rakonto pri la restado de Mikaelo sur Urantio, la priskribo de la mortemula disdonaco de la Kreinto-Filo sur via mondo, estas afero ekster la amplekso kaj celo de tiu ĉi prelego.

8. LA POSTSINELVERŜA STATUSO DE MIKAEL

Post la fina kaj sukcesa disdonaco de Mikaelo sur Urantio, li ne nur estis akceptita de la Plejaĝuloj de Tagoj kiel suverena reganto de Nebadono, sed li ankaŭ estis agnoskita de la Universala Patro kiel la establita direktoro de la loka universo de sia propra kreaĵo. Post sia reveno al Salvingtono tiu ĉi Mikaelo, la Filo de la Homo kaj la Filo de Dio, estis proklamita kiel la permanenta suvereno de Nebadono. El Uverso venis la oka proklamo de la suvereneco de Mikaelo, dum el Paradizo venis la komuna deklaro de la Universala Patro kaj la Eterna Filo konsistiganta tiun ĉi unuiĝon de Dio kaj la homo kiel la solan reganton de la universo, kaj ordonanta al la Unuiĝulo de Tagoj postenanta sur Salvingtono sciigi sian intencon retiriĝi al Paradizo. La Fideluloj de Tagoj sur la konstelaciaj sidejoj estis ankaŭ instrukciitaj retiriĝi el la konsilioj de la Plejaltuloj. Sed Mikaelo ne konsentis akcepti la foriron de la Trinitataj Filoj pri konsilo kaj kunlaboro. Li kunvenigis ilin sur Salvingtono, kaj persone petis ilin por ĉiam resti deĵori en Nebadono. Ili sciigis sian deziron akcepti tiun ĉi peton al siaj direktoroj sur Paradizo, kaj iom poste estis elsenditaj tiuj ordonoj de apartigo el Paradizo, kiuj por ĉiam alligis tiujn Filojn de la centra universo al la kortego de Mikaelo de Nebadono.

Necesis preskaŭ unu miliardo da jaroj de Urantia tempo por kompletigi la disdonacan karieron de Mikaelo kaj efektivigi la finan establon de sia plejsupera aŭtoritato en la universo de sia propra kreado. Mikaelo naskiĝis kiel Kreinto, estis edukita kiel administranto, trejnita kiel plenumanto, sed li devis gajni sian suverenecon per sperto. Kaj tiel via malgranda mondo fariĝis konata tra tuta Nebadono kiel la areno, en kiu Mikaelo kompletigis la sperton, kiun estas postulita de ĉiu Paradiza Kreinto-Filo, antaŭ ol li ricevas senliman regadon kaj direktadon de la universo de sia propra kreado. Ju pli vi supreniros en la universo, des pli vi lernos pri la idealoj de la personecoj koncernataj en la antaŭaj disdonacoj de Mikaelo.

Kompletigante sian kreitaĵajn disdonacojn Mikaelo ne nur establis sian propran suverenecon, sed ankaŭ pligrandigis la evoluantan suverenecon de Dio la Plejsuperulo. En la kurso de tiuj ĉi disdonacoj la Kreinto-Filo ne nur engaĝiĝis en malsupreniranta esplorado de la diversaj naturoj de kreitaĵa personeco, sed li ankaŭ sukcesis la revelacion de la diverse diversigitaj voloj de la Paradizaj Diaĵoj, kies sinteza unueco, kiel ĝi estas revelaciita de la Plejsuperaj Kreintoj, estas revelacia de la volo de la Plejsupera Estaĵo.

Tiuj ĉi diversaj aspektoj de la volo de la Diaĵoj estas eterne personecigitaj en la diferencaj naturoj de la Sep Majstro-Spiritoj, kaj ĉiu el la disdonacoj de Mikaelo estis aparte revelacia de unu el tiuj ĉi diecaj manifestiĝoj. Dum sia disdonaco kiel Melkicedeko li manifestis la unuiĝintan volon de la Patro, Filo kaj Spirito; dum sia disdonaco kiel Lanonandeko la volon de la Patro kaj la Filo; dum la disdonaco kiel Adamo li rivelis la volon de la Patro kaj la Spirito; dum la disdonaco kiel serafo la volon de la Filo kaj la Spirito; dum la disdonaco kiel mortemulo sur Uverso li portretis la volon de la Kuna Aganto; dum la disdonaco kiel morontia mortemulo la volon de la Eterna Filo; kaj dum la disdonaco kiel mortemulo sur Urantio li vivis la volon de la Universala Patro, eĉ kiel mortemulo el karno kaj sango.

La kompletigo de tiuj ĉi sep disdonacoj rezultigis la liberiĝon de la plejsupera suvereneco de Mikaelo kaj ankaŭ la kreadon de la eblo por la suvereneco de la Plejsuperulo en Nebadono. Neniu el la disdonacoj de Mikaelo revelaciis Dio la Plejsuperulon, sed la tuta sumo de ĉiuj sep disdonacoj estas nova Nebadona revelacio de la Plejsupera Estaĵo.

En la sperto malsupreniri de Dio al la homo Mikaelo samtempe spertis la supreniron de manifestiĝebleco ĝis plejsupereco de limhava ago kaj finatingo de la liberiĝo de sia potencialo por absonida funkcio. Mikaelo, Kreinto-Filo, estas spactempa kreinto, sed Mikaelo, sepobla Majstro-Filo, estas membro de unu el la diaj korpusoj konsistigantaj la Trinitatan Plejlastecon.

Trapasante la sperton revelacii la volojn de la Sep Majstro-Spiritoj de la Trinitato, la Kreinto-Filo trapasis revelacii la volon de la Plejsupero. Funkciante kiel revelacianto de la volo de Plejsupereco, Mikaelo, kune kun ĉiuj aliaj Majstro-Filoj, eterne identigis sin mem kun la Plejsupereco. Dum tiu ĉi universa epoko li revelacias la Plejsuperecon, kaj partoprenas en la efektivigo de la suvereneco de la Plejsupereco. Sed dum la sekva epoko ni kredas, ke li kunlaboros kun la Plejsupera Estaĵo pri la unua sperteca Trinitato por kaj en la universoj de ekstera spaco.

Urantio estas la sentimentala sanktejo de tuta Nebadono, la ĉefo el dek milionoj da loĝataj mondoj, la murtemula hejmo de Kristo Mikaelo, suvereno de tuta Nebadono, Melkicedeka ministro al la regnoj, sistema savanto, Adama liberiganto, serafa kunulo, asociito de suprenirantaj spiritoj, morontia progresanto, Filo de la Homo en la simileco de mortemula karno kaj la Planeda Princo de Urantio. Kaj viaj registroj diras la veron, kiam ĝi diras, ke tiu ĉi sama Jesuo promesis iam reveni al la mondo de sia fina disdonaco, la Mondo de la Kruco.

[Tiu ĉi kajero, priskribanta la sep disdonacojn de Kristo Mikaelo, estas la sesdektria de serio de prelegoj, patronita de multaj personecoj, rakontantaj la historion de Urantio ĝis la tempo de la apero de Mikaelo sur la tero en la simileco de mortemula karno. Tiuj ĉi kajeroj estis permesitaj de Nebadona komisio de dek du agantaj sub la direkto de Mantutio Melkicedeko. Ni verkis tiujn ĉi prelegojn, kaj metis ilin en la anglan lingvon, per tekniko permesita de niaj superuloj, en la jaro 1935 p.K. de la Urantia tempo.]