Kajero 118

Plejsuperulo kaj plejlastulo — Tempo kaj spaco

Koncerne la plurajn naturojn de la Diaĵo, oni povas diri:

1. La Patro estas memekzistanta memo.

2. La Filo estas kunekzistanta memo.

3. La Spirito estas kunule ekzistanta memo.

4. La Plejsuperulo estas evolua-sperteca memo.

5. La Sepoblulo estas memdistribuanta Dieco.

6. La Plejlastulo estas transcenda-sperteca memo.

7. La Absoluto estas ekzisteca-sperteca memo.

Dum Dio la Sepoblulo estas nemalhavebla por la evolua atingo de la Plejsuperulo, la Plejsuperulo estas ankaŭ nemalhavebla por la fina apero de la Plejlastulo. Kaj la duobla ĉeesto de la Plejsuperulo kaj la Plejlastulo konsistigas la bazan asocion de la subabsoluta kaj derivita Diaĵo, ĉar ili estas interdepende komplementaj por atingi la destinon. Kune ili konsistigas la spertecan ponton ligantan la komencojn kaj la kompletigojn de ĉiu krea kreskado en la majstra universo.

La krea kreskado estas senfina sed ĉiam kontentiga, senfina laŭ amplekso sed ĉiam punktita de tiuj momentoj de personeca kontentigo de atingo de transiraj celoj, kiuj tiel efike utilas kiel mobilizigaj preludoj al novaj aventuroj en kosma kreskado, universa esplorado kaj Diaĵa atingo.

Kvankam la kampo de matematikoj estas ĉirkaŭita de kvalitaj limigoj, ĝi ja provizas la limhavan menson per koncepta bazo por kontempli la infinitecon. Estas neniu kvanta limigo al nombroj, eĉ en la kompreno de la limhava menso. Kiom ajn granda estas la konceptita nombro, oni ĉiam povas pripensi aldoni unu al ĝi. Kaj ankaŭ vi povas kompreni, ke tiu nombro estas malpli granda ol infiniteco, ĉar kiom ajn oni ripetas tiun ĉi adicion al tiu ĉi nombro, ankoraŭ ĉiam unu povas esti aldonita.

Samtempe la infinita serio povas esti sumigita je iu ajn determinita punkto, kaj tiu ĉi totalo (pli ĝuste, subtotalo) provizas la plenecon de la mildeco de celatingo por determinita persono je determinita tempo kaj statuso. Sed frue aŭ malfrue, tiu ĉi sama persono komencas malsati kaj aspiri al novaj kaj pli grandaj celojn, kaj tiaj aventuroj por kreskado por ĉiam venos en la pleneco de tempo kaj la cikloj de eterneco.

Ĉiu sinsekva universa epoko estas la antaŭĉambro de la sekva erao de kosma kreskado, kaj ĉiu universa epoko provizas tujan destinon por ĉiuj antaŭaj stadioj. Havono, en kaj per si em, estas perfekta kreaĵo, sed limigita de perfekteco; la Havona perfekteco, etendiĝanta en la evoluajn superuniversojn, trovas ne nur kosman destinon sed ankaŭ liberiĝon de la limigoj de antaŭevolua ekzisto.

1. TEMPO KAJ ETERNECO

Utilas por la kosma orientiĝo de la homo akiri la tutan eblan komprenon pri la rilato de la Diaĵo kun la kosmo. Kvankam la absoluta Diaĵo estas eterna laŭ naturo, la Dioj estas ligitaj al tempo kiel sperto en eterneco. En la evoluaj universoj eterneco estas tempa porĉiameco — la eterna nun.

La personeco de la mortemula kreitaĵo povas fariĝi eterna per memidentixgo kun la loĝanta spirito per la tekniko elekti plenumi la volon de la Patro. Tia dediĉo de la volo egalas la konstaton de la eterneco-realeco de celo. Tio ĉi signifas, ke la celo de la kreitaĵo fariĝis fiksita rilate al la sinsekvo de momentoj; alidire, ke la sinsekvo da momentoj atestos neniun ŝanĝon en la celo de la kreitaĵo. Miliono aŭ miliardo da momentoj faros neniun diferencon. La nombro ĉesis havi signifon koncerne la celon de la kreitaĵo. Tiel la kreitaĵa elekto plus la elekto de Dio okazigas la eternajn realaĵojn de la neniam finanta unuiĝo inter la spirito de Dio kaj la naturo de la homo en la eterna servado de la infanoj de Dio kaj de ilia Paradiza Patro.

Estas rekta rilato inter matureco kaj la unuo de tempa konscienco en iu ajn determinita intelekto. La tempa unuo povas esti tago, jaro aŭ pli longa periodo, sed neeviteble ĝi estas la kriterio, per kiu la konscia memo taksas la cirkonstancojn de vivo, kaj per kiu la konceptanta intelekto mezuras kaj taksas la faktojn de la tempa ekzisto.

La sperto, la saĝo kaj la juĝkapablo koincidas kun la plilongiĝo de la tempa unuo en la mortemula sperto. Kiam la homa menso retroiras en la pasintecon, ĝi taksas pasintan sperton celante porti ĝin al la estanta situacio. Kiam la menso projekciiĝas en la estontecon, ĝi provas taksi la estontan signifon de ebla ago. Kaj kalkulinte kaj sperton kaj saĝon, la homa volo plenumas juĝon-decidon en la nuntempo, kaj la agadplano tiel naskiĝinta el la pasinteco kaj la estontecon fariĝas ekzistanta.

En la matureco de la disvolviĝanta memo, la pasinteco kaj la estonteco estas kunigitaj por ilumini la veran signifon de la nuntempo. Ju pli la memo maturiĝas, ĝi atingas des pli malproksiman pasintecon por sperto, dum ĝiaj ŝaĝecaj antaŭvidoj serĉas penetri des pli profunde en la nekonatan estontecon. Kaj ju pli la konceptanta mio etendas tiun ĉi atingon malproksime en la pasinteco kaj la estonteco, la juĝkapablo fariĝas des malpli dependa de la momenta nuntempo. Tiamaniere decido-ago ja komencas eskapi el la katenoj de la moviĝanta nuntempo, dum ĝi komencas preni la aspektojn de la signifo pasinteco-estonteco.

La pacienco estas uzata de mortemuloj, kies la tempaj unuoj estas mallongaj; la vera matureco transcendas paciencon per la toleremo venanta el reala kompreno.

Maturiĝi estas pli intense vivi en la nuntempo, kaj samtempe eskapi la limigojn de la nuntempo. La planoj de la matureco, fonditaj sur la pasinta sperto, estiĝas en la nuntempo tiel por plialtigi la valorojn de la estonteco.

La tempa unuo de nematureco koncentras signifon-valoron en la nuna momento tiel por disigi la nuntempon de ĝia vera rilato al la ne-nuntempo — la pasinteco-estonteco. La tempa unuo de matureco estas proporciigita tiel por riveli la kunordigan rilaton de pasinteco-nuntempo-estonteco tiel, ke la memo komencas akiri klarvidecon pri la pleneco de la eventoj, komencas vidi la tempan pejzaĝon el la panorama perspektivo de plilarĝigitaj horizontoj, komencas eble suspekti la senkomencan, senfinan eternan kontinuon, kies fragmentoj nomiĝas tempo.

Sur la niveloj de la infinito kaj la absoluto la momento de la nuntempo enhavas ĉion el la pasinteco same kiel ĉion el la estonteco. MI ESTAS signifas ankaŭ MI ESTIS kaj MI ESTOS. Kaj tio ĉi reprezentas nian plej bonan koncepton pri la eterneco kaj la Eternulo.

Sur la absoluta kaj eterna nivelo, la potenca realeco estas same signifoplena kiel la efektiva realeco. Nur sur la limhava nivelo kaj al kreitaĵoj limigitaj de la tempo ŝajnas ekzisti tia vasta diferenco. Por Dio, kiel absoluta, mortemula supreniranto, kiu faris la eternan decidon jam estas Paradiza finatinginto. Sed la Universala Patro, per la loĝanta Penso-Ĝustiganto, ne estas tiel limigita laŭ konscio, sed ankaŭ povas scii kaj partopreni en ĉiu tempa lukto pri la problemoj de la kreitaĵa supreniro de la animalaj ĝis la diaj niveloj de ekzisto.

2. Ĉieesteco kaj ĉieeco

La ĉieeco de la Diaĵo ne devas esti konfuzita kun la plejlasteco de la dia ĉieesteco. Estas en la volo de la Universala Patro, ke la Plejsuperulo, la Plejlastulo kaj la Absolutulo kompensu, kunordigu kaj unuigu lian spactempan ĉieecon kaj lian ĉieestecon transcendantan spactempon kun lia sentempa kaj senspaca universala kaj absoluta ĉeesto. Kaj vi devas memori, ke kvankam la Diaĵa ĉieeco povas esti tiel ofte asociita kun la spaco, ĝi ne estas nepre kondiĉita de la tempo.

Kiel mortemaj kaj morontiaj suprenirantoj vi iom post iom perceptas Dion per la ministrado de Dio la Sepoblulo. Tra Havono vi malkovras Dion la Plejsuperulon. Sur Paradizo vi trovas lin kiel personon, kaj poste kiel finatingintoj vi finfine provos koni lin kiel Plejlastulon. Estante finatingintoj ŝajnus, ke estas nur unu sekvotan kurson post la atingo de la Plejlastulo, kaj tio estus la komenco de la esploro de la Absolutulo. Neniu finatinginto estos ĝenita de la necertaĵoj por atingi la Diaĵan Absoluton, ĉar fine de la supreniro al la Plejsuperulo kaj la Plejlastulo li renkontis Dion la Patron. Tiaj finatingintoj sendube kredos tion, eĉ se ili sukcesus trovi Dion la Absolutulon, ili nur malkovros la saman Dion, la Paradizan Patron manifestanta sin sur pli preskaŭ infinitaj kaj universalaj niveloj. Nedubeble la atingo de Dio en la absoluto rivelus la Praan Prapatron de universoj same kiel la Finan Patron de personecoj.

Dio la Plejsuperulo ne povas esti demonstro de la spactempa ĉieesteco de la Diaĵo, sed li estas laŭvorte manifestiĝo de dia ĉieeco. Inter la spirita ĉeesteco de la Kreinto kaj la materiaj manifestiĝoj de kreado ekzistas vasta kampo de la ĉiea fariĝo — la universa emerĝo de la evolua Diaĵo.

Se Dio la Plejsuperulo ĉiam prenos sur sin la rektan regadon de la spactempaj universoj, ni certas, ke tia Diaĵa administrado funkcios sub la superregado de la Plejlastulo. En tia okazo Dio la Plejlastulo komencus manifestiĝi al la tempaj universoj kiel la transcenda Ĉiopovulo plenumante la superregadon de supertempo kaj transcendita spaco koncerne la administrajn funkciojn de la Ĉiopova Plejsuperulo.

La mortemula menso povas demandi, same kiel ni demandas: Se la evoluo de Dio la Plejsuperulo rilate la administran aŭtoritaton en la granda universo estas akompanata de pliiĝantaj manifestiĝoj de Dio la Plejlastulo, ĉu responda emerĝo de Dio la Plejlastulo en la konjektitaj universoj de ekstera spaco estos akompanata de similaj kaj plialtigitaj revelacioj de Dio la Absolutulo? Sed ni vere ne scias.

3. Spactempaj rilatoj

Nur per la ĉieeco la Diaĵo povus unuigi la spactempajn manifestigojn por la limhava konceptado, ĉar la tempo estas sinsekvo de momentoj, dum la spaco estas sistemo de asociitaj punktoj. Vi ja perceptas tempon per analizo kaj spacon per sintezo. Vi kunordigas kaj asocias tiujn ĉi du malsimilajn konceptadojn per la integriga klarvideco de la personeco. El la tuta animala mondo nur la homo posedas tiun ĉi spactempan percepteblon. Por animalo la moviĝo havas signifon, sed la moviĝo montras valoron nur al kreitaĵo kun personeca statuso.

Aferoj estas kondicita de tempo, sed la vero estas sentempa. Ju pli da vero vi scias, des pli da vero vi estas, des pli vi povas kompreni la pasintecon kaj la estontecon.

La vero estas neŝancelebla — porĉiame libera je ĉiuj transiraj sortoŝanĝoj, kvankam neniam morta kaj formala, ĉiam vigla kaj adaptebla — radie vivanta. Sed kiam la vero ligiĝas al la fakto, tiam kaj tempo kaj spaco kondiĉas ĝiajn signifoj, kaj korelativigas ĝiajn valorojn. Tiaj realaĵoj ligitaj al la fakto fariĝas konceptoj, kaj ili estas konsekvence forpuŝitaj al la kampo de relativaj kosmaj realaĵoj.

La ligado de la absoluta kaj eterna vereco de la Kreinto kun la fakta sperto de la limhava kaj tempa kreitaĵo manifestigas novan kaj emerĝan valoron de la Plejsuperulo. La koncepto pri la Plejsuperulo estas esenca por kunordigi la dian kaj senŝanĝa supermondo kun la limhava kaj ĉiam ŝanĝiĝanta submondo.

La spaco el ĉiuj neabsolutaj aferoj plej proksimiĝas esti absoluta. La spaco ŝajnas esti absolute plejlasta. La reala malfacilaĵo, kiun ni havas por kompreni la spacon sur la materia nivelo, estas pro la fakto, ke dum la materiaj korpoj ekzistas en la spaco, la spaco ankaŭ ekzistas en tiuj ĉi samaj materiaj korpoj. Kvankam estas multaj elementoj pri la spaco, kiuj estas absolutaj, tio ne signifas, ke la spaco estas absoluta.

Tio helpus la komprenon pri spacaj rilatoj, se vi konjektus, ke relative komparante, la spaco fine estas propreco de ĉiuj materiaj korpoj. Do, kiam korpo moviĝas tra spaco, ĝi ankaŭ portas ĉiujn siajn proprecojn kun si, eĉ la spacon, kiu estas en ĝi kaj apartenas al ĝi.

Ĉiuj pratipoj de la realo okupas spacon sur la materiaj niveloj, sed la spiritaj pratipoj nur ekzistas rilate al spaco; ili ne okupas aŭ movas spacon, nek ili enhavas ĝin. Sed por ni la ĉefenigmo pri spaco koncernas la pratipon de ideo. Kiam ni eniras la mensan kampon, ni renkontas multajn puzlojn. Ĉu la pratipo — la realo — pri ideo okupas spacon? Ni vere ne scias, kvankam ni certas, ke idea pratipo ne enhavas spacon. Sed estus apenaŭ prudente postulati, ke ĉio nemateria estas ĉiam nespaca.

4. Unuaranga kaj duaranga kaŭzeco

Multaj el la teologiaj malfacilaĵoj kaj la metafizikaj dilemoj de la mortema homo estas kaŭzitaj de la mislokado fare de la homo de la Diaĵa personeco, kaj konsekvence de la asigno de la infinitaj kaj absolutaj absolutoj al la subordiga Dieco kaj al la evolua Diaĵo. Vi ne devas forgesi ke, dum ja estas vera Unua Kaŭzo, ankaŭ estas multego da kunordigitaj kaj subordigitaj kaŭzoj, kaj asociaj kaj duarangaj kaŭzoj.

La esenca distingo inter unuaj kaŭzoj kaj duaj kaŭzoj estas, ke unuaj kaŭzoj produktas originalajn efikojn, kiuj estas liberaj je heredeco al iu ajn faktoro devenanta de iu ajn antaŭa kaŭzeco. Duarangaj kaŭzoj donas efikojn, kiuj nevarie elmontras heredecon al alia kaj antaŭa kaŭzeco.

La pure statikaj potencialoj esence propraj al la Nekvalifikita Absoluto reagas al tiuj kaŭzecoj de la Diaĵa Absoluto, kiuj estas produktitaj de la agoj de la Paradiza Trinitato. Ĉeeste de la Universala Absoluto tiuj ĉi statikaj potencialoj sorbitaj de kaŭzeco tuj aktiviĝas kaj reagas al la influo de iuj transcendaj perantoj, kies agoj rezultigas la transmutacion de tiuj ĉi aktivigitaj potencialoj de la statuso de veraj universaj ebloj por la disvolviĝo, efektivigitaj kapabloj por kreskado. Estas super tiaj maturaj potencialoj, ke la kreintoj kaj regantoj de la granda universo realigas la senfinan epopeon de kosma evoluo.

La kaŭzeco, sen konsideri ekzistecojn, estas triobla laŭ sia baza konsistigo. Kiel ĝi funkcias en tiu ĉi universa epoko kaj koncerne la limhavan nivelon de la sep superuniversoj, ĝi povas esti konceptita jene:

1. Aktivado de statikaj potencialoj. La establo de destino en la Universala Absoluto per la agoj de la Diaĵa Absoluto, funkcianta en kaj per la Nekvalifikita Absoluto kaj konsekvence laŭ la libervolaj mandatoj de la Paradiza Trinitato.

2. Eventiĝado de universaj kapablecoj. Tio implikas la transformiĝadon de sendiferencaj potencialoj en distingeblaj kaj difinitaj planoj. Temas pri la ago de la Diaĵa Plejlasteco kaj de la multnombraj agantoj de la transcendentala nivelo. Tiaj agoj estas en perfekta antivipo de la estontaj bezonoj de la tuta majstra universo. Tio estas en konekto kun la disigo de potencialoj, ke la arkitektoj de la Majstra Universo ekzistas kiel veraj personiĝadoj de la Diaĵa koncepto de la universoj. Iliaj planoj Ŝajnas esti plejlaste limigataj en spaca amplekso pro la koncepta periferio de la majstra universo, sed kiel planoj ili ne estas alie kondiĉataj per tempo aŭ spaco.

3. Kreado kaj evoluo de universaj efektivoj. Estas sur kosmo sorbigita per la ĉeesto de la Diaĵa Plejlasteco produktanta kapablecojn, ke la Plejsuperaj Kreintoj agas por efektivigi la tempajn transmutaciojn de maturaj potencialoj en spertecaj efektivoj. Ene de la majstra universo ĉiu ajn efektivigado de potenciala realeco estas limigata pro plejlasta kapableco de disvolviĝo kaj spactempe kondiĉata en la finaj stadioj de apero. La kreintoj Filoj elirantaj el Paradizo estas, en efektiveco, transformantaj Kreintoj laŭ la kosma senso. Sed tio ĉi nenie senvalidigas la homan koncepton pri ili kiel kreintoj; Laŭ la finita vidpunkto ili certe povas krei kaj ili kreas.

5. Ĉiopoveco kaj kunebleco

La ĉiopoveco de la Diaĵo ne implicas la povon fari la nefareblaĵon. Ene de la spactempa kadro kaj laŭ la intelekta vidpunkto de la mortemula kompreno, eĉ la infinita Dio ne povas krei kvadratajn cirklojn aŭ produkti malbonon, kiu estas implice bona. Dio ne povas fari ne-dian aferon. Tia kontraŭdiro de filozofiaj terminoj estas la ekvivalento de mal-ento, kaj implicas, ke nenio estas tiel kreita. Personeca trajto ne povas esti samtempe dia kaj ne-dia. La kunebleco estas denaska en la dia povo. Kaj ĉio ĉi devenas de la fakto, ke la ĉiopoveco ne nur kreas aferojn kun naturo, sed ankaŭ originigas la naturon al ĉiuj aferoj kaj estaĵoj.

En la komenco la Patro faras ĉion, sed ju pli la panoramo de eterneco disvolviĝas responde al la volo kaj ordonoj de la Infinito, des pli ŝajniĝas, ke la kreitaĵoj, eĉ la homoj, devos fariĝi partneroj de Dio por realigi la finalecon de destino. Kaj tio ĉi estas vera eĉ en la vivo en la karno; kiam la homo kaj Dio fariĝas partneroj, neniu limigo povas esti trudita al la estontaj ebloj de tia partnereco. Kiam la homo komprenas, ke la Universala Patro estas lia partnero en eterna progresado, kiam li kunfandiĝas kun la loĝanta ĉeesto de la patro, li spirite rompas la tempajn katenojn, kaj jam eniras la progresadojn de eterneco en la serĉado de la Universala Patro.

La mortemula konscio iras de la faktoj ĝis la signifoj, kaj poste ĝis la valoroj. La konscio de la Kreinto iras de la penso-valoro, tra la vorto-signifo, ĝis la fakto de ago. Ĉiam Dio devas agi por eviti la sakstraton de la nekvalifikita unueco esence propra al la ekzisteca infiniteco. Ĉiam Dio devas provizi la pratipan universon, la perfektajn personecojn, la originalajn verecon, belecon kaj bonecon, por kiuj ĉiuj subdiaĵaj kreitaĵoj strebas. Ĉiam Dio devas unue trovi la homon, por ke la homo poste trovu Dion. Ĉiam devas esti Universala Patro, antaŭ ol iam povas esti universala fileco kaj konsekvence universala frateco.

6. Ĉiopoveco kaj ĉiofareco

Dio estas vere ĉiopova, sed li ne estas ĉiofara — li ne persone faras ĉion, kio estas farita. La ĉiopoveco ampleksas la povon-potencialon de la Ĉiopova Plejsuperulo kaj la Plejsupera Estaĵo, sed la libervolaj agoj de Dio la Plejsuperulo ne estas la personaj faroj de Dio la Infinito.

Defendi la ĉiofarecon de praa Diaĵo egalus senrajtigi preskaŭ milionon da Kreinto-Filoj de Paradizo, sen mencii la nenombreblajn multegojn de diversaj aliaj ordoj de kunagantaj kreopovaj asistantoj. Estas nur unu senkaŭza Kaŭzo en la tuta universo. Ĉiuj aliaj kaŭzoj devenas de tiu ĉi unu Unua Granda Fonto-Centro. Kaj nenio en tiu ĉi filozofio iel perfortas la liberan volon de la miriadoj da infanoj de la Diaĵo disigitaj tra vasta universo.

Ene de loka kadro la libervolo povas ŝajni funkcii kiel senkaŭza kaŭzo, sed ĝi neeviteble elmontras heredajn faktorojn, kiuj establas rilaton kun la unika, originala kaj absoluta Unua Kaŭzo.

Ĉiu volo estas relativa. Laŭ la origina senso nur la Patro - MI ESTAS posedas finatingon de volo; laŭ la absoluta senso nur la Patro, la Filo kaj la Spirito elmontras la prerogativojn de volo nekondiĉita de tempo kaj nelimigita de spaco. La mortema homo estas dotita per libervolo, la povo elekti, kaj kvankam tia elekto ne estas absoluta, tamen, ĝi estas relative fina sur la limigita nivelo kaj koncerne la destinon de la elektanta personeco.

La volo sur ajna nivelo krom la absoluta renkontas limigojn, kiuj estas konsistigaj en la personeco mem uzanta la povon elekti. La homo ne povas elekti ekster la kampo de tio, kio estas elektebla. Li ne povas, ekzemple, elekti esti alia ol homa estaĵo, krom ke li povas elekti fariĝi pli ol homo; li povas elekti entrepreni la vojaĝon de la universa supreniro, sed tio estas, ĉar la homa elekto kaj la dia volo ĉi-kaze koincidas pri tiu ĉi punkto. Kaj kion filo deziras, kaj kion la Patro volas, tio certe okazos.

En la mortemula vivo vojoj de diferencaj kondutoj senĉese malfermiĝas kaj fermiĝas, kaj dum la periodoj, kiam elekto ebla, la homa personeco konstante decidas inter tiuj ĉi multaj kursoj de agoj. La portempa volo estas ligita al tempo, kaj ĝi devas atendi la pason de tempo por trovi oportunon esprimi sin. La spirita volo komencis gustumi la liberiĝon je la tempaj katenoj, atinginte partan eskapon el la tempa sekvenco, kaj tio estas ĉar la spirita libervolo memidentiĝas kun la volo de Dio.

La volo, la ago elekti, devas funkcii ene de la universa kadro, kiu efektiviĝis responde al pli alta kaj antaŭa elektado. La tuta kampo de la homa volo estas strikte limigita al la limhavo krom en aparta punkto: kiam la homo elektas trovi Dion kaj esti kiel li, tia elekto estas superlimhava; nur la eterneco povas riveli, ĉu tiu ĉi elekto estas ankaŭ superabsonida.

Agnoski la Diaĵan ĉiopovecon estas ĝui sekurecon en via sperto de kosma civitaneco, posedi la garantian certecon en la longa vojaĝo al Paradizo. Sed akcepti la trompon de ĉiofareco estas adopti la kolosan eraron de Panteismo.

7. Ĉioscieco kaj antaŭdestino

La funkcio de la volo de Kreinto kaj la volo de kreitaĵo en la granda universo funkcias ene de la limoj, kaj laŭ la ebloj starigitaj de la Majstraj Arkitektoj. Tiu ĉi antaŭdetermino de tiuj ĉi maksimumaj limoj tamen tute ne malgrandigas la suverenecon de kreitaĵa volo ene de tiuj ĉi limoj. Nek la plejlasta antaŭscio — plena permeso por ĉiuj limhavaj elektoj — ja konsistigas forigon de limigita volo. Matura kaj antaŭvidema homa estaĵo eble povas antaŭvidi la decidon de iu pli juna asociito plej akurate, sed tiu ĉi antaŭscio forprenas nenion de la libereco kaj aŭtenteco de la decido mem. La Dioj saĝe limigis la kampon de ago de nematura libervolo, sed ĝi estas tamen vera volo, ene de tiuj ĉi difinitaj limoj.

Eĉ la plejsupera korelativeco de ĉiuj pasintaj, nuntempaj kaj estontaj elektoj ne senvalidigas la aŭtentecon de tiaj elektoj. Ĝi pli ĝuste indikas la antaŭdeterminitan tendencon de la kosmo, kaj sugestas antaŭscion de tiuj libervolaj estaĵoj, kiuj povas aŭ ne elekti fariĝi kontribuantaj partoj de la sperteca efektivigo de la tuta realo.

Eraro en limhava elekto estas ligita al tempo kaj limigita de tempo. Ĝi povas ekzisti nur en tempo kaj ene de la evoluanta ĉeesto de la Plejsupera Estaĵo. Tia erara elekto estas tempe ebla, kaj indikas (krom la nekompletecon de la Plejsuperulo) tiun kampon de elekto, per kiu nematuraj kreitaĵoj devas esti dotitaj por ĝui progresadon en la universo farante libervolan kontakton kun la realo.

La peko en spaco kondiĉita de tempo klare pruvas la tempan liberecon — eĉ permeson — de la limhava volo. La peko montras la nematurecon blindigitan de la libereco de la relative suverena volo de personeco, dum tiu ĉi malsukcesas percepti la plejsuperajn devigojn kaj devojn de kosma civitaneco.

La malrekteco en la limhavaj kampoj rivelas la transiran realecon de ĉiu memo neidentigita al Dio. Nur kiam kreitaĵo fariĝas identigita al Dio, ke li vere fariĝas reala en la universoj. La limhava personeco ne estas kreita de si, sed en la superuniversa areno de elekto ĝi ja determinas mem sian destinon.

La disdonaco de la vivo kapabligas la sistemojn de materia energio memeterniĝi, memdisvastiĝi kaj memadaptiĝi. La disdonaco de la personeco aldonas al vivantaj organismoj la pliajn prerogativojn memdecidi, memevolui kaj memidentiĝi kun kunfanda spirito de la Diaĵo.

Subpersonaj vivaĵoj indikas menson aktigivantan energion-materion, unue kiel fizikaj regantoj, kaj sekve kiel asistantaj menso-spiritoj. La doto de personeco devenas de la Patro, kaj aldonas unikajn prerogativojn de elekto al vivantaj sistemoj. Sed se la personeco havas la prerogativon uzi libervolan elekton de realeca identigo, kaj se tio ĉi estas vera kaj libera elekto, tiam la evoluanta personeco devas ankaŭ havi la eblan elekton fariĝi memkonfuza, memperturba kaj memdetrua. La ebleco de kosma memdetruiĝo ne povas esti evitita, se la evoluanta personeco devas esti vere libera en la uzado de la limhava volo.

Tiel estas pliiĝanta sekureco malvastigi la limojn de la personeca elekto sur ĉiuj malsuperaj niveloj de ekzisto. La elekto fariĝas des pli liberigita, dum la universoj estas ju pli supreniritaj; la elekto fine proksimiĝas al la dia libereco, kiam la supreniranta personeco atingas diecon de statuso, plejsuperecon de konsekro al la celoj de la universo, kompletigon de atingo de kosma saĝo, kaj finatingon de kreitaĵa identiĝo kun la volo kaj la vojo de Dio.

8. Regado kaj Superregado

En la spactempaj kreaĵoj la libervolo estas ŝirmita per limoj kaj limigoj. La evoluo de la materia vivo estas unue mekanika, sekve mense aktivigita, kaj (post la disdonaco de personeco) ĝi povas fariĝi spirite direktita. La organisma evoluo sur la loĝataj mondoj estas fizike limigita per la potencialoj de la originalaj enplantoj de fizika vivo fare de la Vivo-Portantoj.

La mortema homo estas maŝino, vivanta mekanismo; liaj radikoj estas vere en la fizika mondo de energio. Multaj homaj reagoj estas mekanikaj laŭ naturo; plejperte de vivo estas simila al maŝino. Sed la homo, mekanismo, estas multe pli ol maŝino; li estas dotita de menso kaj loĝata de spirito; kaj kvankam li neniam povas dum sia tuta vivo eskapi el la kemiaj kaj elektraj mekanismojn de sia ekzisto, li povas pli kaj pli lerni kiel subordigi tiun ĉi maŝinon de fizika vivo al la direkta saĝo de sperto per la procezo konsekri la homan menson al la plenumado de la spiritaj instigoj de la loĝanta Penso-ĝustiganto.

La spirito liberigas, kaj la mekanismo limigas, la funkciadon de la volo. La neperfekta elekto, ne regita de mekanismo, ne identigita kun spirito, estas danĝera kaj malstabila. La mekanika dominado certigas stabilecon malfavore al progresado; spirita aliĝo liberigas elekton el la fizika nivelo, kaj samtempe sekurigas la dian stabilecon produktitan de pliigitaj universa klarvido kaj kosma kompreno.

La granda danĝero, kiu minacas la kreitaĵon, estas ke, atingante la liberiĝon el la katenoj de la viva mekanismo, li malsuksesos kompensi tiun ĉi perdon de stabileco efektivigante harmonian funkciantan ligon kun la spirito. La kreitaĵa elekto, kiam relative liberigita de la mekanika stabileco, povas provi plu memliberiĝi sendepende de pli granda identiĝo kun la spirito.

La tuta principo de biologia evoluo malebligas al la primitiva homo aperi sur la loĝataj mondoj kun iu ajn granda doto de memregado. Tial la sama krea fasonado, kiu determinis evoluon, same provizas per tiuj eksteraj restriktoj de tempo kaj spaco, malsato kaj timo, kiuj efike ĉirkaŭlimigas la subspiritan elektan gamon de tiaj senkulturaj kreitaĵoj. Dum la homa menso sukcese preterpasas pli kaj pli malfacilajn obstaklojn, tiu ĉi sama krea fasonado ankaŭ zorgas pri la malrapida akumulado de la rasa heredaĵo de sperteca saĝo pene akirita — alivorte, por konservi ekvilibron inter la malpliiĝantaj eksteraj restriktoj kaj la pliiĝantaj internaj restriktoj.

La malrapideco de evoluo, de la progreso de la homa kulturo, atestas la efikecon de tiu bremso — materia inercio — kiu tiel efike funkcias por prokrasti danĝerajn rapidojn de progreso. Tiel la tempo mem moderigas kaj distribuas la alie mortigajn rezultojn de antaŭtempa eskapo el sinsekvaj bariloj al la homa ago. Ĉar kiam la kulturo tro rapide progresas, kiam la materia atingo preterpasas la evoluon de adoro-saĝeco, tiam la civilizacio entenas en si la semojn de malprogreso; kaj krom se subtenite de rapida kreskado de sperteca saĝo, tiaj homaj socioj malsupreniros el altaj sed antaŭtempaj atingitaj niveloj, kaj la “mallumaj epokoj” de la interregado de saĝeco atestos la neflekseblan restarigon de la malekvilibro inter memlibereco kaj memregeco.

La malrekteco de Kaligastio estis la preterpaso de la tempa regado pri la progresanta homa liberiĝo — la nepravigebla detruo de restriktantaj bariloj, kiujn la mortemulaj mensoj de tiu epoko ne spertece preterpasis.

Tiu menso, kiu povas efektivigi partan mallongigon de tempo kaj spaco, per tiu ĉi ago mem pruvas, ke ĝi posedas la semojn de saĝeco, kiuj povas efike anstataŭi la preterpasitan barilon de restrikto.

Lucifer same celis perturbi la tempan regadon moderantan la bremson de la antaŭtempa akiro de iuj liberecoj en la loka sistemo. Loka sistemo fiksita en lumo kaj vivo spertece akiris tiujn vidpunktojn kaj sagacojn, kiuj ebligas la funkciadon de multaj teknikoj, kiuj perturbus kaj detruemus en la epokoj antaŭaj al la fiksado en lumo kaj vivo de tiu sama regno.

Dum la homo liberigas sin je la katenoj de timo, dum li transpontas kontinentojn kaj oceanojn per siaj maŝinoj, generaciojn kaj jarcentojn per siaj registroj, li devas anstataŭigi ĉiun transcenditan restrikton per nova kaj libervole alprenita restrikto akorde kun la moralaj ordonoj de la plivastiĝanta homa saĝo. Tiuj ĉi restriktoj trudataj al si mem estas samtempe la plej potencaj kaj la plej malsolidaj el ĉiuj faktoroj de la homa civilizacio — konceptoj pri justeco kaj idealoj de frateco. La homo eĉ kvalifikiĝas por surmeti la vestaron de la mizerikordo, kiam li aŭdacas ami siajn kunulojn, dum li atingas la komencojn de spirita frateco, kiam li elektas doni al ili la traktadon, kiun li mem ricevus, eĉ tiu traktado, kiun li konceptas, ke Dio donus al ili.

Aŭtomata universa reago estas stabila kaj, en iu formo, daŭras en la kosmo. Personeco, kiu konas Dion kaj deziras fari lian volon, kiu havas spiritan klarvidon, estas die stabila kaj eterne ekzistanta. La granda aventuro de la homo en la universo konsistas en la transiro de lia mortemula menso de la stabileco de mekanika statikeco ĝis la dieco de spirita dinamikeco, kaj li atingas tiun ĉi transformadon per la forto kaj konstanteco de siaj propraj personecaj decidoj, en ĉiu el la vivaj situacioj deklarante: “Estas mia volo, ke via volo estu farita.”

9. Universaj mekanismoj

Tempo kaj spaco estas kuna mekanismo de la majstra universo. Ili estas la dispozicioj per kiuj finitaj kreitaĵoj povas kunekzisti en la kosmo kun la Infinito. Finitaj kreitaĵoj estas efike izolataj de la absolutaj niveloj per tempo kaj spaco. Sed tiuj izolantaj rimedoj, sen kiuj neniu mortemulo povus ekzisti, rekte agas por limigi la kampon de finita ago. Sen ili neniu kreitaĵo povus agi, sed per ili la agoj de ĉiu kreitaĵo estas firme limigataj.

Mekanismoj produktitaj de superaj mensoj funkcias por liberigi siajn kreajn fontojn, sed iagrade senescepte limigas la agon de ĉiuj subordigitaj inteligentuloj. Por la kreitaĵoj de la universoj tiu ĉi limigo evidentiĝas kiel la mekanismo de la universoj. La homo ne posedas senbridan libervolon; estas limoj al lia kampo de elekto, sed ene de tiu ĉi radiuso de tiu ĉi elekto lia volo estas relative suverena.

La viva mekanismo de la mortema personeco, la homa korpo, estas la produkto de supermortemula krea fasonado; tial ĝi neniam povas esti perfekte regita de la homo mem. Nur kiam la supreniranta homo, lige kun la kunfandita Ĝustiganto, memkreas la mekanismon por personeca esprimo, kiam li atingos perfektigitan regadon de ĝi.

La granda universo estas mekanismo same kiel organismo, mekanika kaj vivanta — vivanta mekanismo aktivigita de Plejsupera Menso, kunordiganta kun Plejsupera Spirito, kaj trovanta esprimon sur maksimumaj niveloj de povo kaj personeca unuiĝo kiel la Plejsupera Estaĵo. Sed nei la mekanismon de la limhava kreitaĵaro estas nei fakton kaj ignori la realon.

La mekanismoj estas la produktoj de menso, kreopova menso aganta sur kaj en kosmaj potencialoj. La mekanismoj estas la fiksitaj kristaliĝoj de penso de Kreinto, kaj ili ĉiam funkcias fidele al la libervola koncepto, kiu donis originon al ili. Sed la celeco de iu ajn mekanismo estas en ĝia origino, ne en ĝia funkcio.

Tiuj ĉi mekanismoj ne devus esti rigardataj kiel limigante la agon de la Diaĵo; pli ĝuste estas vere, ke en tiuj ĉi mekanismoj mem la Diaĵo atingis unu fazon de eterna esprimo. La bazaj universaj mekanismoj estiĝis responde al la absoluta volo de la Unua Fonto-Centro, kaj ili do eterne funkcios en perfekta harmonio kun la plano de la Infinito; ili estas fakte la nelibervolaj pratipoj de tiu plano mem.

Ni iom komprenas pri kiel la mekanismo de Paradizo estas korelativa kun la personeco de la Eterna Filo; tio ĉi estas la funkcio de la Kuna Aganto. Kaj ni havas teoriojn pri la operacioj de la Universala Absoluto rilate la teoriajn mekanismojn de la Nekvalifikiteco kaj la potenciala persono de la Diaĵa Absoluto. Sed en la evoluantaj Diaĵoj de la Plejsuperulo kaj Plejlastulo ni observas, ke iuj nepersonaj fazoj estas efektive unuiĝintaj kun siaj libervolaj kontraŭpartoj, kaj tiel evoluas nova rilato inter pratipo kaj persono.

En la eterneco de la pasinteco la Patro kaj la Filo atingis unuiĝon en la unueco de la esprimo de la Infinita Spirito. Se, en la eterneco de la estonteco, la Kreinto-Filoj kaj la Kreopovaj Spiritoj de la lokaj universoj de tempo kaj spaco devus atingi krean unuiĝon en la regnoj de la ekstera spaco, kion ilia unueco kreus kiel la kombinitan esprimon de iliaj diaj naturoj? Povas esti, ke ni atestos manifestiĝon ĝis nun nerivelita de la Plejlasta Diaĵo, nova speco de superadministranto. Tiaj estaĵoj ampleksus unikajn prerogativojn de personeco, estante la unuiĝo de persona Kreinto, de nepersona Kreopova Spirito, de sperto de mortemaj kreitaĵoj kaj de progresanta personeciĝo de la Dia Ministro. Tiaj estaĵoj povus esti plejlastaj, ĉar ili ampleksus personan kaj nepersonan realon, dum ili kombinus la spertojn de la Kreinto kaj la kreitaĵo. Kiaj ajn estos la atributoj de tiaj triaj personoj de tiuj ĉi hipotezitaj funkciantaj trinitatoj de la kreaĵoj de ekstera spaco, ili konservos rilaton al siaj Kreinto-Patroj kaj siaj Kreopovaj Patrinoj, similan al tiu de la Infinita Spirito al la Universala Patro kaj la Eterna Filo.

Dio la Plejsuperulo estas la personecigo de la tuta universa sperto, la enfokusiĝo de la tuta limhava evoluo, la maksimumiĝo de la tuta kreitaĵa realo, la konsumado de kosma saĝo, la enkorpiĝo de la harmoniaj belaĵoj de la tempaj galaksioj, la vero de kosmaj menso-signifoj kaj la boneco de plejsuperaj spiritaj valoroj. Kaj Dio la Plejsupero, en la eterna estonteco, sintezos tiujn ĉi multoblajn limhavajn diversecojn en unu spertece signifoplenan tutaĵon, same kiel ili estas nun ekzistece unuiĝintaj sur absolutaj niveloj en la Paradiza Trinitato.

10. Funkcioj de providenco

La providenco ne signifas, ke Dio decidis ĉiujn aferojn por ni anticipe. Dio amas nin tro multe por agi tiel, ĉar tio estus nenio malpli ol kosma tiraneco. La homo ja havas relativajn povojn de elekto. La dia amo ankaŭ ne estas tiu blida korinklino, kiu dorlotus kaj ruinigus la infanojn de la homo.

La Patro, la Filo kaj la Spirito — kiel la Trinitato — ne estas la Ĉiopova Plejsuperulo, sed la plejsupereco de la Ĉiopovulo neniam povas manifestiĝi sen ili. La kresko de la Ĉiopovulo estas centrita ĉe la Absolutoj de efektiveco kaj bazita sur la Absolutoj de potencialeco. Sed la funkcioj de la Ĉiopova Plejsuperulo rilatas al la funkcioj de la Paradiza Trinitato.

Ŝajnus ke, en la Plejsupera Estaĵo, ĉiuj fazoj de universa agado estas parte rekunigitaj de la personeco de tiu ĉi sperteca Diaĵo. Kiam ni do deziras konsideri la Trinitaton kiel unu Dion, kaj se ni limigas tiun ĉi koncepton al la nune konata kaj organizita granda universo, ni malkovras, ke la evoluanta Plejsupera Estaĵo estas la parta portretado de la Paradiza Trinitato. Kaj ni plie konstatas, ke tiu ĉi Plejsupera Diaĵo evoluas kiel la personeca sintezo de la limhavaj materio, menso kaj spirito en la granda universo.

La Dioj havas atributojn, sed la Trinitato havas funkciojn, kaj same kiel la Trinitato, la providenco estas funkcio, la kunmetaĵo de la alia-ol-persona superregado de la universaro, etendiĝante de la evoluaj niveloj de la Sepoblulo sinteziĝantaj en la povo de la Ĉiopovulo supren ĝis la transcendaj regnoj de la Plejlasteco de la Diaĵo.

Dio amas ĉiun kreitaĵon kiel infanon, kaj tiu amo ombras ĉiun kreitaĵon tra la tuta tempo kaj eterneco. La providenco funkcias rilate al la tuto, kaj traktas la funkcion de iu ajn kreitaĵo, kiel tia funkcio rilatas al la tuto. La providenca interveno rilate al iu ajn estaĵo indikas la gravecon de la funkcio de tiu estaĵo koncerne la evoluan kreskon de iu tuto; tia tuto povas la tuta raso, la tuta nacio, la tuta planedo, aŭ eĉ pli alta tuto. Estas la graveco de la funkcio de la kreitaĵo, kiu kaŭzas providencan intervenon, ne la graveco de la kreitaĵo kiel persono.

Tamen la Patro kiel persono povas iam ajn intermeti patran manon en la fluon de kosmaj eventoj, ĉio laŭ la volo de Dio kaj konforme al la saĝo de Dio kaj motivita de la amo de Dio.

Sed tio, kion la homo nomas providenco, estas tro ofte la produkto de lia propra imago, la hazarda apudmetado de la cirkonstancoj de ŝanco. Estas tamen reala kaj emerĝa providenco en la limhava regno de universa ekzisto, vera kaj efektiviĝanta korelativeco de la spacaj energioj, la tempaj movoj, la intelektaj pensoj, la karakteraj idealoj, la deziroj de spiritaj naturoj kaj la intencaj libervolaj agoj de evoluantaj personecoj. La cirkonstancoj de la materiaj regnoj trovas finan limhavan integriĝon en la interligitaj ĉeestoj de la Plejsuperulo kaj la Plejlastulo.

Ju pli la mekanismoj de la granda universo perfektiĝas ĝis punkto de fina precizeco per la superregado de la menso, ju pli la kreitaĵa menso supreniras ĝis la perfekteco de dieca atingo per perfektiĝinta integrado kun la spirito, kaj ju pli la Plejsuperulo konsekvence emerĝas kiel efektiva unuiganto de ĉiuj ĉi universaj fenomenoj, des pli la providenco fariĝas perceptebla.

Iuj el la mirindaj hazardaj kondiĉoj foje dominantaj sur la evoluaj mondoj povas esti kaŭzitaj de la grade emerĝanta ĉeesto de la Plejsuperulo, la antaŭgusto de liaj estontaj universaj agadoj. Plejmulte, de kion mortemulo nomus providenca, ne estas; lia juĝkapablo pri tiaj aferoj estas tre handikapita pro la manko de sagaca vidkapablo pri la veraj signifoj de la cirkonstancoj de la vivo. Multe, de kion la mortemulo nomus bona ŝanco, povus vere esti malbona ŝanco; la rideto de la fortuno, kiu donas neperlaboritajn distraĵojn kaj nemerititajn riĉaĵojn, povas esti la plej granda el la homaj afliktoj; la ŝajna krueleco de perversa destino, kiu akumuligas sortoŝanĝojn super iu ajn suferanta mortemulo, povas fakte esti la trempanta fajro, kiu transmutacias la molan feron de nematura personeco en la harditan ŝtalon de reala karaktero.

Estas providenco en la evoluantaj universoj, kaj ĝi povas esti malkovrita de kreitaĵoj laŭ la preciza amplekso, ke ili atingas la kapablon percepti la celon de la evoluantaj universoj. La kompleta kapablo distingi universajn celojn egalas la evoluan kompletigon de la kreitaĵo, kaj ĝi alie povas esti esprimita kiel la atingo de la Plejsuperulo ene de la limoj de la nuntempa stato de la nekompletaj universoj.

La amo de la Patro funkcias rekte en la koro de la individuo, sendepende de la agoj aŭ reagoj de ĉiuj aliaj individuoj; la rilato estas persona — la homo kaj Dio. La nepersona ĉeesto de la Diaĵo (Ĉiopova Plejsuperulo kaj Paradiza Trinitato) manifestas konsideron por la tuto, ne por la parto. La providenco de la superregado de la Plejsupereco pli kaj pli estas videbla, dum la sinsekvaj partoj de la universo progresas por atingi limhavaj destinoj. Ju pli la sistemoj, konstelacioj, universoj kaj superuniversoj fiksiĝas en lumo kaj vivo, des pli la Plejsuperulo emerĝas kiel la signifoplena korelativiganto de ĉio, kio okazas, dum la Plejlastulo grade emerĝas kiel la transcenda unuiganto de ĉiuj aferoj.

En la komencoj sur evolua mondo la naturaj okazaĵoj de materia ordo kaj la personaj deziroj de la homaj estaĵoj ofte ŝajnas esti kontraŭaj. Multo de tio, kio okazas sur evoluanta mondo, estas sufiĉe malfacile kompreneblaj por la mortema homo — la natura leĝo ofte ŝajnas kruela, senkompata kaj indiferenta pri ĉio, kio estas vera, bela kaj bona laŭ la homa kompreno. Sed dum la homaro progresas en planeda disvolviĝo, ni observas, ke tiu ĉi vidpunkto estas modifita de la jenaj faktoroj:

1. Pligrandigo de la homa vidkapablo — lia pliigita kompreno pri la mondo, en kiu li vivas; lia pligrandigita kapablo kompreni la materiajn faktojn de tempo, la signifoplenajn ideojn de penso kaj la valorajn idealojn de spirita klarvido. Tiel longe kiam la homoj mezuras nur per la etalono de objektoj de fizika naturo, ili neniam povas esperi trovi unuecon en spactempo.

2. Pliiĝanta regado de la homo — la grada akumulado de la scio pri la leĝoj de la materia mondo, pri la celoj de la spirita ekzisto kaj pri la ebloj de la filozofia kunordigo de tiuj ĉi du realaĵoj. La homo, la sovaĝulo, estis senhelpa antaŭ la atakoj de naturaj fortoj, estis sklava antaŭ la kruela regado de siaj propraj internaj timoj. La duoncivilizita homo komencas malŝlosi la stokejon de la sekretoj de la naturaj regnoj, kaj ĝia scienco malrapide sed efike detruas siajn superstiĉojn, dum samtempe provizante novan kaj plivastigitan faktan bazon por kompreni la signifojn de filozofio kaj la valorojn de vera spirita sperto. La homo, la civilizita, iam atingos relativan majstriĝon de la fizikaj fortoj de sia planedo; la amo de Dio en lia koro efike elversiĝos kiel amo por liaj kunuloj, dum la valoroj de la homa ekzisto proksimiĝos al la limoj de homa kapablo.

3. Universa integrado de la homo — la pliiĝo de la homa klarvido plus la pliiĝo de la homa sperteca atingo alkondukas lin al pli proksima harmonio kun la unuigantaj ĉeestoj de la Plejsupereco — Paradiza Trinitato kaj Plejsupera Estaĵo. Kaj tio ĉi estas, kio fondas la suverenecon de la Plejsuperulo sur la mondoj delonge fiksitaj en lumo kaj vivo. Tiaj progresintaj planedoj estas ja poemoj de harmonio, bildoj de la beleco de plenumita boneco atingita per la serĉado de kosma vereco. Kaj se tiaj aferoj povas okazi al planedo, tiam eĉ pli grandaj aferoj povas okazi al sistemo kaj pli vastaj unuoj de la granda universo, dum ili atingas stabilecon indikantan la elĉerpiĝon de la potencialoj de la limhava kreskado.

Sur planedo de tiu ĉi progresinta ordo, la providenco efektiviĝis, la cirkonstancoj de la vivo estas korelativaj, sed tio ĉi ne estas nur ĉar la homo sukcesis domini la materiajn problemojn de sia mondo; estas ankaŭ ĉar li komencis vivi laŭ la tendenco de la universoj; li sekvas la vojon de la Plejsupereco ĝis la atingo de la Universala Patro.

La regno de Dio estas en la koro de homoj, kaj kiam tiu ĉi regno efektiviĝas en la koro de ĉiu individuo sur mondo, tiam la regado de Dio efektiviĝis sur tiu planedo; kaj tio ĉi estas la atingita suvereneco de la Plejsupera Estaĵo.

Por realigi providencon en tempo, la homo devas plenumi la taskon atingi perfektecon. Sed eĉ nun la homo povas antaŭgusti tiun ĉi providencon en ĝiaj eternecaj signifoj, dum li pripensas la universan fakton, ke ĉiuj aferoj, ĉu bonaj aŭ malbonaj, kune laboras por la antaŭeniĝo de mortemuloj konantaj Dion por iliaj serĉado de la Patro de ĉiuj.

La providenco ju pli fariĝas distingebla, des pli la homoj supreniras el la materieco al la spiriteco. La akiro de kompletigita spirita klarvido ebligas al la supreniranta personeco detekti harmonion, en kio ĝis tiam estis kaoso. Eĉ la morontia motao reprezentas realan antaŭeniĝon en tiu ĉi direkto.

La providenco estas parte la superregado de la nekompleta Plejsuperulo manifestita en la nekompletaj universoj, kaj ĝi do devas ĉiam esti:

1. Parta — pro la nekompleteco de la efektiviĝo de la Plejsupera Estaĵo, kaj

2. Neantauvidebla — pro la fluktuoj en la kreitaĵa sinteno, kiu ĉiam varias de nivelo al nivelo, tiel kaŭzante ŝajne varian reciprokan respondon en la Plejsuperulo.

Kiam la homoj preĝas por providenca interveno en la cirkonstancoj de la vivo, multfoje la respondo al ilia preĝo estas iliaj propraj ŝanĝitaj sintenoj pri la vivo. Sed la providenco ne estas kaprica, nek ĝi estas fantazia nek magia. Estas la malrapida kaj certa emerĝo de la potenca suvereno de la limhavaj universoj, kies majestan ĉeeston la kreitaĵoj foje malkovras dum siaj universaj progresadoj. La providenco estas la sekura kaj certa marŝo de la spacaj galakcioj kaj la tempaj personecoj al la celoj de eterneco, unue en la Plejsuperulo, poste en la Plejlastulo, kaj eble en la Absolutulo. Kaj en infiniteco ni kredas, ke estas la sama providenco, kaj tio ĉi estas la volo, la agoj, la celo de la Paradiza Trinitato tiel motivanta la kosman panoramon de universoj kaj universoj.

[Patronita de Potenca Mesaĝisto portempe loĝanta sur Urantio.]