Kajero 117

Dio la Plejsuperulo

Ju pli ni faras la volon de Dio, en kiu ajn universa stacio ni povas ekzisti, des pli la ĉiopova potencialo de la Plejsuperulo fariĝas unu paŝon pli efektiva. La volo de Dio estas la celo de la Unua Fonto-Centro, kiel ĝi estas potencialigita en la tri Absolutoj, personecigita en la Eterna Filo, kunligita por universa ago en la Infinita Spirito, kaj eternigita en la porĉiamaj pratipoj de Paradizo. Kaj Dio la Plejsuperulo fariĝas la plej alta limhava manifestiĝo de la totala volo de Dio.

Se ĉiuj loĝantoj de la granda universo iam relative sukcesus plene vivi laŭ la volo de Dio, tiam la spactempaj kreaĵoj fiksiĝus en lumo kaj vivo, kaj tiam la Ĉiopovulo, la diaĵa potencialo de Plejsupereco, fariĝus efektiva en la emerĝo de la dia personeco de Dio la Plejsuperulo.

Kiam evoluanta menso agordiĝas al la cirkvitoj de la kosma menso, kiam evoluanta universo stabiliĝas laŭ la pratipo de la centra universo, kiam antaŭeniranta spirito kontaktas la unuiĝintan ministerion de la Majstraj Spiritoj, kiam personeco de supreniranta mortemulo fine akordiĝas kun la dia gvidado de la loĝanta Ĝustiganto, tiam la efektiveco de la Plejsuperulo fariĝas reala je unu plia grado en la universoj; tiam la dieco de Plejsupereco antaŭeniris unu plian paŝon al kosma realiĝo.

La partoj kaj individuoj de la granda universo evoluas kiel reflekto de la totala evoluo de la Plejsuperulo, dum siavice la Plejsupeulro estas la sinteza kumula totalo de la tuta evoluo de la granda universo. Laŭ la mortemula vidpunkto ambaŭ estas evoluaj kaj spertecaj reciprokaĵoj.

1. Naturo de la Plejsupera Estaĵo

La Plejsuperulo estas la beleco de fizika harmonio, la vereco de intelekta signifo kaj la boneco de spirita valoro. Li estas la dolĉeco de vera sukceso kaj la ĝojo de porĉiama atingo. Li estas la superanimo de la granda universo, la konscio de la limhava kosmo, la kompletigo de la limhava realo kaj la personecigo de la sperto Kreinto-kreitaĵo. Tra la tuta estonta eterneco Dio la Plejsuperulo esprimos la realecon de la libervola sperto en la trinitataj rilatoj de la Diaĵo.

En la personoj de la Plejsuperaj Kreintoj la Dioj malsuprenis el Paradizo al la kampoj de tempo kaj spaco por tie krei kaj evoluigi kreitaĵojn kapablajn atingi Paradizon, kiuj povas supreniri tien serĉante la Patron. Tiu ĉi universa procesio de malsuprenirantaj Kreintoj rivelantaj Dion kaj suprenirantaj kreitaĵoj serĉantaj Dion estas rivelanta la Diaĵan evoluon de la Plejsuperulo, en kiu kaj malsuprenirantoj kaj suprenirantoj atingas reciprokan komprenon, la malkovron de eterna kaj universala frateco. La Plejsupera Estaĵo tiel fariĝas la limhava sintezo de la sperto de la kaŭzo de la perfekta Kreinto kaj de la respondo de la perfektiĝanta kreitaĵo.

La granda universo enhavas la eblon de kompleta unuiĝo, kaj ĉiam serĉas ĝin, kaj tio kreskas el la fakto, ke tiu ĉi kosma ekzisto estas konsekvenco de la kreaj agoj kaj la povaj ordonoj de la Paradiza Trinitato, kiu estas nekvalifikita unueco. Tiu ĉi trinitata unueco mem estas esprimita en la finita kosmo en la Plejsuperulo, kies realeco fariĝas des pli videbla, ju pli la universoj atingas la maksimuman nivelon de identigo al la Trinitato.

La volo de la Kreinto kaj la volo de la kreitaĵo estas kvalite malsamaj, sed ili estas ankaŭ spertece similaj, ĉar la kreitaĵo kaj la Kreinto povas kunlabori por la atingo de la universa perfekteco. La homo povas labori lige kun Dio kaj tiel kunkrei eternan finatinginton. Dio povas labori eĉ home per la enkarniĝoj de siaj Filoj, kiuj tiel atingas la plejsuperecon de la kreitaĵa sperto.

En la Plejsupera Estaĵo, la Kreinto kaj la kreitaĵo estas unuiĝintaj en unu Diaĵo, kies volo esprimas unu dia personeco. Kaj tiu ĉi volo de la Plejsuperulo estas io pli ol la volo de aŭ la kreitaĵo aŭ la Kreinto, same kiel la suverena volo de la Majstra Filo de Nebadono estas nun io pli ol kombinaĵo de la volo de la dieco kaj la homeco. La unuiĝo de Paradiza perfekteco kaj spactempa sperto donas novan signifan valoron sur la diaĵaj niveloj de realo.

La evoluanta dia naturo de la Plejsuperulo fariĝas fidela portretado de la senkompara sperto de ĉiuj kreitaĵoj kaj de ĉiuj Kreintoj en la granda universo. En la Plejsuperulo la kreinteco kaj la kreitaĵeco estas unu; ili estas porĉiame unuiĝintaj per tiu sperto, kiu naskiĝis el la sortoŝanĝoj akompanantaj la solvon de la multnombraj problemoj, kiuj turmentas ĉiun limhavan kreaĵon, dum ĝi sekvas la eternan vojon serĉante perfektecon kaj liberiĝon el la katenoj de nekompleteco.

La vereco, beleco kaj boneco estas korelativaj en la ministrado de la Spirito, la grandiozeco de Paradizo, la mizerikordo de la Filo kaj la sperto de la Plejsuperulo. Dio la Plejsuperulo estas vereco, beleco kaj boneco, ĉar tiuj ĉi konceptoj pri la dieco reprezentas limhavajn maksimumojn de idea sperto. La eternaj fontoj de tiuj ĉi triunuaj kvalitoj de la dieco estas sur superlimhavaj niveloj, sed kreitaĵo povus nur koncepti pri tiaj fontoj kiel supervereco, superbeleco kaj superboneco.

Mikaelo, kreinto, rivelis la dian amon de la Kreinto-Patro al siaj teraj infanoj. Kaj malkovrinte kaj ricevinte tiun ĉi dian korinklinon, la homoj povas aspiri riveli tiun ĉi amon al siaj fratoj en la karno. Tia kreitaĵa korinklino estas vera reflekto de la amo de la Plejsuperulo.

La Plejsuperulo estas simetrie inkluziva. La Unua Fonto-Centro estas potenciala en la tri grandaj Absolutoj, efektiva en Paradizo, en la Filo kaj la Spirito; sed la Plejsuperulo estas kaj efektiva kaj potenciala, estaĵo kun persona plejsupereco kaj ĉiopova potenco, responda same al la klopodo de la kreitaĵo kaj al la celo de la Kreinto; mem aganta sur la universo kaj mem reaganta al la totala sumo de la universo; kaj samtempe la plejsupera kreinto kaj la plejsupera kreitaĵo. La Diaĵo de Plejsupereco tiel esprimas la totalan sumon de la tuta limhaveco.

2. La fonto de evolua kreskado

La Plejsuperulo estas Dio-en-tempo; lia estas la sekreto de kreitaĵa kreskado en tempo, lia estas ankaŭ la konkerado de la nekompleta nuntempo kaj la konsumado de la perfektiĝanta estonteco. Kaj la finaj fruktoj de la tuta limhava kreskado estas: la povo regata per la menso fare de la spirito pro la unuiganta kaj krea ĉeesto de la personeco. La kulmina konsekvenco de ĉi-tuta kreskado estas la Plejsupera Estaĵo.

Por la mortema homo la ekzisto ekvivalentas al la kreskado. Kaj tiel ja ŝajnus esti, eĉ en la pli vasta universa senco, ĉar la ekzisto gvidata de spirito ja ŝajnas rezultigi spertecan kreskadon — pliigon de statuso. Ni delonge asertas, tamen, ke la nuna kreskado, kiu karakterizas la kreitaĵan ekziston en la nuna universa epoko, estas funkcio de la Plejsuperulo. Ni egale asertas, ke tiu ĉi speco de kreskado estas propra al la epoko de la kreskado de la Plejsuperulo, kaj ke ĝi finiĝos kun la kompletigo de la kreskado de la Plejsuperulo.

Konsideru la statuson de la filoj trinitigitaj de kreitaĵoj: ili naskiĝis kaj vivas en la nuna universa epoko; ili havas personecojn kune kun mensaj kaj spiritaj dotoj. Ili havas spertojn, kaj memoras ilin, sed ili ne kreskas kiel suprenirantoj. Estas nia kredo kaj kompreno, ke tiuj filoj trinitigitaj de kreitaĵoj, kvankam ili estas en la nuna universa epoko, estas reale de la sekvonta universa epoko — la epoko kiu sekvos la kompletigon de la kreskado de la Plejsuperulo. Tial ili ne estas en la Plejsuperulo pro lia nuna statuso de nekompleteco kaj konsekvenca kreskado. Tiel ili ne partoprenas en la sperteca kreskado de la nuna universa epoko, tenite en rezervo por la sekvonta universa epoko.

Mia propra ordo, la Potencaj Mesaĝistoj, brakumitaj de la Trinitato, ne partoprenas en la kreskado de la nuna universa epoko. Iasence nia statuso apartenas al la antaŭa universa epoko, kiel fakte estas la senmovaj Filoj de la Trinitato. Io estas certa: nia statuso estas fiksita de la Trinitata brakumo, kaj la sperto ne plu manifestiĝas kiel kreskado.

Tio ĉi ne estas vera pri la finatingintoj nek pri iu ajn alia el la evoluaj kaj spertecaj ordoj, kiuj estas partoprenantoj en la kreska procezo de la Plejsuperulo. Vi, mortemuloj vivantaj sur Urantio, kiuj povas aspiri atingi Paradizon kaj statuson de finatinginto, devus kompreni, ke tia destino estas nur realigebla, ĉar vi estas en kaj el la Plejsuperulo, do partoprenantoj en la ciklo de la kreskado de la Plejsuperulo.

Iam venos fino de la kreskado de la Plejsuperulo; lia statuso atingos kompletigon (laŭ la senso de energio-spirito). Tiu ĉi fino de la evoluo de la Plejsuperulo ankaŭ atestos la finon de la kreitaĵa evoluo kiel parto de Plejsupereco. Kia kreskado povas karakterizi la universojn de la ekstera spaco, ni ne scias. Sed ni tre certas, ke ĝi estos io tre malsama ol ĉio, kio estis antaŭe vidita dum la nuna epoko de la evoluo de la sep superuniversoj. Ĝi sendube estos la funkcio de la evoluaj civitanoj de la granda universo por kompensi al la loĝantoj de la ekstera spaco la mankon de kreskado de la Plejsupereco.

Ekzistante post la finiĝo de la nuna universa epoko, la Plejsupera Estaĵo funkcios kiel sperteca suvereno en la granda universo. La loĝantoj de la ekstera spaco — civitanoj de la posta universa epoko — havos postsuperuniversan potencialon de kreskado, kapablon de evolua atingo postulantan la suverevecon de la Ĉiopova Plejsuperulo, kaj do ekzkluzivante la kreitaĵan partoprenon en la sintezo povo-personeco de la nuna universa epoko.

Tiel la nekompleteco de la Plejsuperulo povas esti rigardata kiel virto, ĉar ĝi ebligas la evoluan kreskadon de la kreitaĵo-kreaĵo de la nunaj universoj. La malpleneco ja havas sian virton, ĉar ĝi povas fariĝi spertece plenigita.

Unu el la plej interesaj demandoj de la limhava filozofio estas jene: ĉu la Plejsupera Estaĵo efektiviĝas responde al la evoluo de la granda universo, aŭ ĉu tiu ĉi limhava kosmo progrese evoluas responde al la grada efektiviĝo de la Plejsuperulo? Aŭ ĉu eblas, ke ili estas reciproke interdependaj por sia disvolviĝo? Ke ili estas evoluaj reciprokecoj, ĉiu estigante la kreskadon de la alia? Pri tio ni estas certaj: la kreitaĵoj kaj universoj, grandaj kaj malgrandaj, evoluas ene de la Plejsuperulo, kaj dum ili evoluas, tie aperas la unuiĝinta sumado de la tuta limhava agado de tiu ĉi universa epoko. Kaj tio ĉi estas la apero de la Plejsupera Estaĵo, por ĉiuj personecoj la evoluo de la tutpotenca povo de Dio la Plejsuperulo.

3. Signifo de la Plejsuperulo al la universaj kreitaĵoj

La kosma realo diverse nomata la Plejsupera Estaĵo, Dio la Plejsuperulo kaj la Ĉiopova Plejsuperulo, estas la kompleksa kaj universala sintezo de la emerĝaj fazoj de ĉiuj limhavaj realaĵoj. La vasta diversigo de la eterna energio, dia spirito kaj universala menso atingas sian limhavan kulminon en la evoluo de la Plejsuperulo, kiu estas la totala sumo de la tuta limhava kreskado, memrealigita sur la diaĵaj niveloj de limhava maksimuma kompletigo.

La Plejsuperulo estas la dia kanalo, per kiu fluas la krea infiniteco de la triopecoj, kiuj kristaliĝas en la galaksian panoramon de spaco, kontraŭ kiu okazas la grandioza personeca dramo de la tempo: la spirita konkero de energio-materio pere de la menso.

Jesuo diris: “Mi estas la vivanta vojo”, kaj tiel li estas la vivanta vojo de la materia nivelo de memkonscio ĝis la spirita nivelo de konscio pri Dio. Kaj same kiel li estas tiu ĉi vivanta vojo de supreniro de la memo ĝis Dio, same la Plejsuperulo estas la vivanta vojo de la limhava konscio ĝis la transcendo de konscio, eĉ ĝis la klarvideco de absonideco.

Via Kreinto-Filo povas efektive esti tia vivanta kanalo de homeco ĝis dieco, ĉar li persone spertis la plenecon de la transiro de tiu ĉi universa vojo de progresado, de la vera homeco de Josuo ben Jozef, la Filo de la Homo, ĝis la Paradiza dieco de Mikaelo de Nebadono, la Filo de la infinita Dio. Simile la Plejsupera Estaĵo povas funkcii kiel la universa aliro ĝis la transcendo de limhavaj limigoj, ĉar li estas la efektiva enkorpiĝo kaj persona ekzemplo de la tuta kreitaĵa evoluo, progreso kaj spiritecigo. Eĉ la spertoj de la malsuprenirantaj personecoj de Paradizo en la granda universo estas tiu parto de lia sperto, kiu estas komplementa al lia sumado de la suprenirantaj spertoj de la tempaj pilgrimantoj.

La mortema homo estas pli ol figure farita laŭ la bildo de Dio. Laŭ fizika vidpunkto tiu ĉi deklaro estas apenaŭ vera, sed reference al iuj universaj potencialaĵoj ĝi estas efektiva fakto. En la homa raso io pri la sama dramo de evolua atingo disvolviĝas, kiu simile okazas ĉe multe pli vasta skalo en la universaro. La homo, libervola personeco, fariĝas kreopova lige kun Ĝustiganto, nepersona ento, ĉeeste de la limhavaj potencialaĵoj de la Plejsuperulo, kaj la rezulto estas la florado de senmorta animo. En la universoj la personecoj de Kreintoj de tempo kaj spaco funkcias lige kun la nepersona spirito de la Paradiza Trinitato, kaj fariĝas tiel kreopovaj de potencialo de nova povo de Diaĵa realeco.

La mortema homo, estante kreitaĵo, ne estas ekzakte kiel la Plejsupera Estaĵo, kiu estas diaĵo, sed la evoluo de la homo ja iel similas al la kreskado de la Plejsuperulo. La homo konscie kreskas el la materieco ĝis la spiriteco per la forto, povo kaj persisteco de siaj propraj decidoj; li ankaŭ kreskas, dum lia Penso-Ĝustiganto disvolvas novajn teknikojn por malsupreniri de la spirita nivelo ĝis la nivelo de la morontia animo; kaj kiam la animo estiĝas, ĝi komencas kreski en kaj per si mem.

Tio ĉi estas iel, kiel la Plejsupera Estaĵo plivastiĝas. Lia suvereneco kreskas en kaj par la agoj kaj atingoj de la Plejsuperaj Personecoj de Kreintoj; tio estas la evoluo de la majesteco de lia povo kiel la reganto de la granda universo. Lia diaĵa naturo same dependas de la antaŭekzistanta unueco de la Paradiza Trinitato. Sed ankoraŭ estas alia aspekto al la evoluo de Dio la Plejsuperulo: li estas ne nur evoluigita de la Kreinto kaj devenanta de la Trinitato; li ankaŭ memevoluas kaj memdevenas. Dio la Plejsuperulo mem estas libervola, kreopova partoprenanto en sia propra diaĵa efektivigo. La homa morontia animo estas same libervola, kunkreopova partnero en sia propra senmortigo.

La Patro kunlaboras kun la Kuna Aganto en la manipulado de la Paradizaj energioj kaj en ilia respondebligo al la Plejsuperulo. La Patro kunlaboras kun la Eterna Filo en la produktado de personecoj de Kreintoj, kies agoj iam kulminos en la suvereneco de la Plejsuperulo. La Patro kunlaboras kaj kun la filo kaj kun la Spirito en la kreado de Trinitataj personecoj por funkcii kiel regantoj de la granda universo ĝis la tempo, kiam la kompletigita evoluo de la Plejsuperulo kvalifikas lin por preni sur sin tiun suverenecon. La Patro kunlaboras kun siaj Diaĵaj kaj ne-Diaĵaj kunordigitoj en tiuj ĉi kaj multaj aliaj manieroj por daŭrigi la evoluon de la Plejsupereco, sed li ankaŭ funkcias sole pri tiuj ĉi aferoj. Kaj lia soleca funkcio estas verŝajne plej bone rivelita en la ministrado de la Penso-Ĝustigantoj kaj iliaj asociitaj entoj.

La Diaĵo estas unueco, ekzisteca en la Trinitato, sperteca en la Plejsuperulo, kaj en la mortemuloj realigita per la kunfandiĝo kun la Ĝustiganto. La ĉeesto de la Penso-Ĝustigantoj en la mortemaj homoj rivelas la esencan unuecon de la universo, ĉar la homo, la kiel eble plej humila speco de universa personeco, posedas en si efektivan fragmenton de la plej alta kaj eterna realo, eĉ la originala Patro de ĉiuj personecoj.

La Plejsupera Estaĵo evoluas pro sia ligo kun la Paradiza Trinitato kaj konsekvence de la diecaj sukcesoj de la kreantaj kaj administrantaj infanoj de tiu Trinitato. La senmorta animo de la homo evoluigas sian propran eternan destinon asocie kun la dia ĉeesto de la Paradiza Patro kaj konforme al la personecaj decidoj de la homa menso. Kio la Trinitato estas por Dio la Plejsuperulo, tio la Ĝustiganto estas por la evoluanta homo.

Dum la nuna universa epoko la Plejsupera Estaĵo estas ŝajne nekapabla rekte funkcii kiel kreinto, krom en tiuj kazoj, kiam la limhavaj ebloj de ago estis elĉerpitaj de la kreopovaj agantoj de tempo kaj spaco. Ĝis nun en la universa historio tio nur okazis unufoje; kiam la ebloj de limhava ago pri universa reflekteco estis elĉerpitaj, tiam funkciis la Plejsuperulo kiel la kreopova kulminanto de ĉiuj antaŭaj kreaj agoj. Kaj ni kredas, ke li denove funkcios kiel kulminanto dum la estontaj epokoj, kiam la antaŭa kreintaro kompletigos taŭgan ciklon de krea agado.

La Plejsupera Estaĵo ne kreis la homon, sed la homo estis laŭvorte kreita el, lia vivo mem devenis de, la potencialeco de la Plejsuperulo. Nek li evoluigas la homon; tamen la Plejsuperulo mem estas la esenco mem de evoluo. Laŭ la limhava vidpunkto, ni efektive vivas, moviĝas kaj ekzistas en la imanenteco de da Plejsuperulo.

La Plejsupero ŝajne ne povas iniciati originalan kaŭzon, sed ŝajnas esti la katalizanto de la tuta universa kreskado, kaj ŝajne estas destinita por provizi totalan kulminon pri la destino de ĉiuj spertecaj-evoluaj estaĵoj. La Patro estigas la koncepton pri limhava kosmo; la Kreinto-Filoj faktigas tiun ĉi ideon en tempo kaj spaco kun la konsento kaj kunagado de la la Kreopovaj Spiritoj; la Plejsuperulo kulminas en la totala limhaveco, kaj establas sian rilaton kun la destino de la absonideco.

4. La limhava dio

Dum ni rigardas la senĉesajn luktojn de la kreitaĵa kreado por perfekteco de statuso kaj dieco de estado, ni nur povas kredi, ke tiuj ĉi senfinaj klopodoj indikas la senĉesan lukton de la Plejsuperulo por dia memrealiĝo. Dio la Plejsuperulo estas la limhava Diaĵo, kaj li devas alfronti la problemojn de la limhaveco en la totala senco de tiu vorto. Niaj luktoj kontraŭ la tempaj sortoŝanĝoj en la spacaj evoluoj estas reflektoj de liaj klopodoj atingi la realecon de la memo kaj la kompletigon de la suvereneco ene de sia sfero de ago, kiun lia evoluanta naturo plivastigas ĝis la plej eksteraj limoj de ebleco.

Tra la tuta granda universo la Plejsuperulo luktas por eksprimado. Lia dia evoluo dependas de la saĝo-ago de ĉiu ekzistanta personeco. Kiam homa estaĵo elektas la eternan postvivon, li kunkreas la destinon; kaj en la vivo de tiu ĉi supreniranta mortemulo la limhava Dio trovas pliiĝantan mezuron de personeca memrealigo kaj pligrandiĝon de sperteca suvereneco. Sed se kreitaĵo malakceptas la eternan karieron, tiu parto de la Plejsuperulo, kiu dependis de la elekto de tiu ĉi kreitaĵo, spertas neeviteblan prokraston, mankon kiu devas esti kompensita per anstataŭiga aŭ kroma sperto; koncerne la personecon de la nepostvivanto ĝi estas absorbita en la superanimon de la kreitaĵaro, fariĝante parto de la Diaĵo de la Plejsuperulo.

Dio estas tiel fidema, tiel amema, ke li konfidas parton de sia dia naturo en la manojn de eĉ homaj estaĵoj, por konservado kaj memrealigo. La naturo de la Patro, la ĉeesto de la Ĝustiganto, estas nedetruebla sendepende de la elekto de la mortema homo. La infano de la Plejsuperulo, la evoluanta memo, povas esti detruita, malgraŭ ke la potenciale unuiganta personeco de tia misgvidita memo persistos kiel faktoro de la Diaĵo de Plejsupereco.

La homa personeco povas vere detrui la individuecon de kreaĵeco, kaj kvankam persistos ĉio, kio estis valora dum la vivo de tia kosma memmortigo, tiuj ĉi kvalitoj ne persistos kiel individua kreitaĵo. La Plejsuperulo denove trovos esprimadon en la kreitaĵoj de la universoj sed neniam plu kiel tiu aparta persono; la unika personeco de nesupreniranto revenas al la Plejsuperulo, kiel akvoguto revenas al la maro.

Iu ajn izolita ago de la personaj partoj de la limhaveco estas kompare senrilata por la fina apero de la Plejsupera Tuto, sed la tuto tamen dependas de la totalaj agoj de la multoblaj partoj. La personeco de la individua mortemulo estas sensignifa kompare kun la totalo de la Plejsupereco, sed la personeco de ĉiu homa estaĵo reprezentas neanstataŭigeblan signifon-valoron en la limhaveco; la personeco, estinte unufoje esprimita, neniam plu trovas identan esprimon krom en la daŭra ekzisto de tiu vivanta personeco.

Kaj tiel, kiam ni strebas al memesprimado, la Plejsuperulo strebas en ni kaj kun ni por diaĵa esprimado. Kiam ni trovas la Patron, tiam la Plejsupero retrovas la Paradizan Kreinton de ĉiuj aferoj. Kiam ni regas la problemojn pri memrealiĝo, tiam la Dio de sperto atingas ĉiopovan plejsuperecon en la universoj de tempo kaj spaco.

La homaro ne senpene supreniras en la universoj, nek la Plejsuperulo evoluas sen celplena kaj inteligenta ago. La kreitaĵoj ne atingas perfektecon per nura pasiveco, nek la spirito de Plejsupereco povas faktigi la povon de la Ĉiopovulo sen senĉesa serva ministrado al la limhava kreitaĵaro.

La tempa rilato de la homo al la Plejsuperulo estas la fundamento de la kosma moraleco, la universala sensiveco al, kaj akcepto de, la devo. Tio ĉi estas moraleco, kiu transcendas la tempan sencon pri relativaj bono kaj malbono; ĝi estas moraleco rekte bazita sur la taksado de la memkonscia kreitaĵo pri sperteca devigo al la sperteca Diaĵo. La mortema homo kaj ĉiuj aliaj limhavaj kreitaĵoj estas kreitaj el la vivanta potencialo de energio, menso kaj spirito ekzistanta en la Plejsuperulo. Estas el la Plejsupero, ke la supreniranto Ĝustiganto-mortemulo ĉerpas por krei la senmortan kaj dian karakteron de finatinginto. Estas el la realeco mem de la Plejsuperulo, ke la Ĝustiganto, kun la konsento de la homa volo, teksas la pratipojn de la eterna naturo de supreniranta filo de Dio.

La evoluo de la progreso de la Ĝustiganto en la spiritecigo kaj eternecigo de homa personeco rekte produktas plivastigon de la suvereneco de la Plejsuperulo. Tiaj atingoj en la homa evoluo samtempe estas atingoj en la evolua efektiviĝo de la Plejsuperulo. Dum estas vere, ke la kreitaĵoj ne povus evolui sen la Plejsuperulo, estas ankaŭ verŝajne vere, ke la evoluo de la Plejsuperulo neniam povus esti plene atingita sendepende de la kompletigita evoluo de ĉiuj kreitaĵoj. Tie ĉi kuŝas la granda kosma respondeco de memkonsciaj personecoj: tiu Plejsupera Diaĵo iel dependas de la elekto de la mortemula volo. Kaj la reciproka progreso de la evoluo de la kreitaĵo kaj la evoluo de la Plejsuperulo estas fidele kaj plene indikita al la Plejaĝuloj de Tagoj per la nesondeblaj mekanismoj de universa reflekteco.

La granda defio, kiu estas donita al la mortemula homo, estas jene: ĉu vi decidos personecigi la signifojn de sperteblaj valoroj de la kosmo en via propra evoluanta memo? Aŭ malakceptante la postvivon, ĉu vi permesos, ke tiuj ĉi sekretoj de la Plejsupereco dormu, atendante la agon de alia kreitaĵo, kiu iam volos laŭ sia maniero provi kreitaĵan kontribuadon al la evoluo de la limhava Dio? Sed tio estos lia kontribuado al la Plejsuperulo, ne via.

La granda lukto de tiu ĉi universa epoko estas inter la potencialeco kaj la efektiveco — la celado por efektiviĝi fare de ĉio, kio estas ankoraŭ ne esprimita. Se la mortema homo iras al la Paradiza aventuro, li sekvas la tempajn movojn, kiuj fluas kiel fluaĵoj ene de la fluego de eterneco; se la mortema homo malakceptas la eternan karieron, li moviĝas kontraŭ la fluo de eventoj en la limhavaj universoj. La mekanika kreaĵo neeviteble moviĝas laŭ la divolviĝanta celo de la Paradiza Patro, sed la libervola kreaĵo havas la elekton akcepti aŭ malakcepti la rolon de personeca partopreno en la aventuro de eterneco. La mortema homo ne povas detrui la plejsuperajn valorojn de la homa ekzisto, sed li povas tre definitive preventi la evoluon de tiuj ĉi valoroj en sia propra persona sperto. Same kiom la homa memo tiel rifuzas partopreni en la Paradiza supreniro, same la Plejsuperulo estas prokrastita por atingi la dian esprimon en la granda universo.

En la gardado de la mortema homo estis metita ne nur la ĉeesto de Ĝustiganto de la Paradiza Patro sed ankaŭ la regado super la destino de infinitezima frakcio de la estonteco de la Plejsuperulo. Same kiel la homo atingas homan destinon, same la Plejsuperulo atingas destinon sur diaĵaj niveloj.

Kaj tiel la decido atendas ĉiun el vi, same kiel ĝi unufoje atendis ĉiu el ni: ĉu vi malsukcesos antaŭ la tempa Dio, kiu tiel dependas de la decidoj de la limhava menso? Ĉu vi malsukcesos antaŭ la Plejsupera personeco de la universoj per la maldiligenteco de besta malprogreso? Ĉu vi malsukcesos antaŭ la granda frato de ĉiuj kreitaĵoj, kiu tiel dependas de ĉiu kreitaĵo? Ĉu vi povas lasi vin pasi en la regnon de la nerealigiteco, kiam antaŭ vi kuŝas la ĉarma pejzaĝo de la universa kariero — la dia malkovro de la Paradiza Patro kaj la dia partopreno en la serĉado de, kaj la evoluo de, Dio la Plejsuperulo?

La donacoj de Dio — lia disdonaco de realeco — ne estas disiĝoj de li mem; li ne disigas la kreitaĵaron de si mem, sed li starigis tensiojn en la kreaĵoj ĉirkaŭantaj Paradizon. Dio unue amas la homon, kaj donas al li la potencialon de senmorteco — eterna realeco. Kaj kiam la homo amas Dion, li fariĝas eterna en efektiveco. Kaj tie ĉi estas mistero: ju pli la homo proksimiĝas al Dio per la amo, des pli granda estas la realeco — efektiveco — de tiu homo. Ju pli la homo retiriĝas de Dio, des pli li proksimiĝas nerealecon — ĉeso de ekzisto. Kiam la homo dediĉas sian volon fari la volon de la Patro, kiam la homo donas ĉion, kion li havas, tiam Dio igas la homon pli, ol li estas.

5. La superanimo de la kreitaĵaro

La granda Plejsuperulo estas la kosma superanimo de la granda universo. En li la kvalitoj kaj kvantoj de la kosmo ja trovas sian diaĵan reflekton; lia diaĵa naturo estas la mozaika kunmetaĵo de la totala vasteco de la tuta naturo kreitaĵo-Kreinto tra la tuta evoluantaj universoj. Kaj la Plejsuperulo estas ankaŭ efektiviĝanta Diaĵo, enkorpigante krean volon, kiu ampleksas evoluantan universan celon.

La intelektaj, potenciale personaj memoj de la limhaveco emerĝas el la Tria Fonto-Centro, kaj atingas la sintezon de limhava spactempa Diaĵo en la Plejsuperulo. Kiam la kreitaĵo submetiĝas al la volo de la Kreinto, ĝi ne subordigas aŭ forlasas sian personecon; la individua personeco partoprenanta en la efektivigo de la limhava Dio ne perdas sian libervolan memecon tiel farante. Pli ĝuste tiaj personecoj iom post iom pliiĝas partoprenante en tiu ĉi granda Diaĵa aventuro; per tia unuiĝo kun la dieco la homo ekzaltas, riĉigas, spiritecigas kaj unuigas sian evoluantan memon ĝis la sojlo mem de la plejsupereco.

La evoluanta senmorta animo de la homo, la kuna kreado de la materia menso kaj la Ĝustiganto, supreniras kiel tia al Paradizo kaj sekve, kiam rekrutita en la Korpuson de la Finatingo, ĝi fariĝas aliancita laŭ iu nova maniero kun la cirkvito de spirito-gravito de la Eterna Filo per tekniko de sperto nomata transcendigo de finatinginto. Tiaj finatingintoj fariĝas akcepteblaj kandidatoj por sperteca agnosko kiel personecoj de Dio la Plejsuperulo. Kaj kiam tiuj ĉi mortemulaj intelektoj en la nerivelitaj estontaj asignoj de la Korpuso de la Fatingo atingos la sepan stadion de spirita ekzisto, tiaj duoblaj mensoj fariĝos triunuaj. Tiuj du agordiĝintaj mensoj, la homa kaj la dia, fariĝos glorigitaj unuiĝe kun la sperteca menso de la tiam efektivigita Plejsupera Estaĵo.

En la eterna estonteco Dio la Plejsuperulo estos efektiviĝinta — kree esprimita kaj spirite portretita — en la spiritecigita menso, la senmorta animo, de la supreniranta homo, same kiel la Universala Patro estis tiel revelaciita en la tera vivo de Jesuo.

La homo ne unuiĝas kun la Plejsuperulo kaj subigas lian personan identecon, sed la universaj postefikoj de la sperto de ĉiuj homoj ja formas parton de la dia spertado de la Plejsuperulo. “La ago apartenas al ni, la konsekvencoj al Dio.”

La progresanta personeco lasas spuron de efektivigita realeco, dum ĝi trapasas la suprenirantajn nivelojn de la universoj. Ĉu mensaj, spiritaj aŭ energiaj, la kreskantaj kreaĵoj de tempo kaj spaco estas modifitaj de la progreso de la personeco tra iliaj kampoj. Kiam la homo agas, la Plejsuperulo reagas, kaj tiu ĉi operacio konsistigas la fakton de progreso.

La grandaj cirkvitoj de energio, menso kaj spirito neniam estas la permanentaj posedoj de la supreniranta personeco; tiuj ĉi ministradoj restas por ĉiam porto de Plejsupereco. En la mortemula sperto la homa intelekto kuŝas en la ritmaj pulsobatoj de la asistantaj menso-spiritoj, kaj efektas siajn decidojn ene de la areno produktita de encirkvigo ene de tiu ĉi ministrado. Je mortemula morto la homa memo por ĉiam disiĝas de la asistanta cirkvito. Kvankam tiuj ĉi asistantoj neniam ŝajnas transdoni sperton de personeco al alia, ili povas transdoni kaj ja transdonas la nepersonajn postefikojn de decido-ago per Dio la Sepoblulo ĝis Dio la Plejsupero. (Almenaŭ tio estas vera pri la asistantoj de adoro kaj saĝo.)

Kaj tiel estas pri la spiritaj cirkvitoj: la homo uzas tiujn ĉi en sia supreniro tra la universoj, sed li neniam posedas ilin kiel parton de sia eterna personeco. Sed tiuj ĉi cirkvitoj de spirita ministrado, ĉu Spirito de Vero, Sankta Spirito aŭ superuniversaj spiritaj ĉeestoj, akceptas kaj reagas al la emerĝaj valoroj en la supreniranta personeco, kaj tiuj ĉi valoroj estas fidele transdonitaj per la Sepoblulo ĝis la Plejsuperulo.

Kvankam tiaj spiritaj influoj kiel la Sankta Spirito kaj la Spirito de Vero estas ministradoj de la loka universo, ilia gvidado ne plene estas limigita al la geografiaj limigoj de determinita loka kreaĵo. Dum la supreniranta mortemulo pasas trans la limoj de sia loka universo de origino, li ne estas tute senigita je la ministrado de la Spirito de Vereco, kiu tiel konstante instruis kaj gvidis lin tra la filozofiaj labirintoj de la materiaj kaj morontiaj mondoj, dum ĉiu krizo neeraripove direktante la Paradizan pilgrimanto, ĉiam dirante: “Jen la vojo”. Kiam vi forlasos la kampojn de la loka universo, per la ministrado de la spirito de la emerĝa Plejsupera Estaĵo kaj per la provizoj de superuniversa reflekteco, vi ankoraŭ estos gvidata de la konsolanta direktanta spirito de la Paradizaj disdonacaj Filoj de Dio.

Kiel tiuj ĉi multoblaj cirkvitoj de kosma ministrado registras la signifojn, valorojn kaj faktojn de evolua sperto en la Plejsuperulo? Ni ne ekzakte certas, sed ni kredas, ke tiu ĉi registrado okazas per la personoj de Plejsuperaj Kreintoj kun Paradiza origino, kiuj estas la senperaj disdonacantoj de tiuj ĉi cirkvitoj de tempo kaj spaco. La akumuladoj menso-sperto de la sep asistantaj menso-spiritoj, dum ilia ministrado al la fizika nivelo de intelekto, estas parto de la sperto en la loka universo de la Dia Ministro, kaj per tiu ĉi Kreopova Spirito ili verŝajne trovas eblon registriĝi en la menson de Plejsupereco. Same la mortemulaj spertoj kun la Spirito de Vero kaj la Sankta Spirito verŝajne estas registritaj per similaj teknikoj en la personon de Plejsupereco.

Eĉ la sperto de la homo kaj la Ĝustiganto devas trovi eĥon en la dieco de Dio la Plejsuperulo ĉar, kiam la Ĝustigantoj spertas, ili estas kiel la Plejsuperulo, kaj la evoluanta animo de la mortema homo estas kreita el la antaŭekzistanta eblo de tia sperto en la Plejsuperulo.

Tiel la multoblaj spertoj de la tuta kreitaĵaro ja fariĝas parto de la evoluo de la Plejsupereco. La kreitaĵoj simple uzas kvalitojn kaj kvantojn de la limhaveco, dum ili supreniras al la Patro; la nepersonaj konsekvencoj de tia uzado por ĉiam restas parto de la vivanta kosmo, la Plejsupera persono.

Kion la homo mem prenas kun si kiel personecan posedon estas la karakteraj konsekvencoj de la sperto uzi la mensajn kaj spiritajn cirkvitojn de la granda universo dum sia supreniro al Paradizo. Kiam la homo decidas, kaj kiam li plenumas tiun ĉi decidon per ago, la spertoj de la homo kaj la signifoj kaj la valoroj de tiu ĉi sperto estas por ĉiam parto de lia eterna karaktero sur ĉiuj niveloj, de la finhaveco ĝis la fineco. Kosme morala kaj die spirita karaktero reprezentas la kapitalan akumuladon de personaj decidoj fare de la kreitaĵo, kiuj estis iluminitaj per sincera adoro, glorigitaj per inteligenta amo kaj konsumitaj en frata servado.

La evoluanta Plejsuperulo fine kompensos la limhavajn kreitaĵojn pro ilia nekapablo iam atingi pli ol limigita sperta kontakto kun la universaro. La kreitaĵoj povas atingi la Paradizan Patron, sed iliaj evoluaj mensoj, estante limhavaj, ne estas kapablaj vere kompreni la infinitan kaj absolutan Patron. Sed ĉar ĉiuj spertoj de kreitaĵo registriĝas en, kaj estas parto de, la Plejsuperulo, kiam ĉiuj kreitaĵoj atingas la finan nivelon de limhava ekzisto, kaj post kiam la totala universa disvolviĝo ebligas ilian atingon de Dio la Plejsuperulo kiel efektiva dieca ĉeesto, esence propra en la fakto de tia kontakto, tiam la kontakto estas kun la totala sperto. La limhaveco de tempo enhavas en si la semojn de eterneco; kaj ni estas instruitaj ke, kiam la pleneco de evoluo atestos la elĉerpiĝon de la kapableco de kosma kreskado, la totala limhaveco eniros la absonidajn fazojn de la eterna kariero serĉante la Patron kiel Plejlaston.

6. La serĉado de la Plejsuperulo

Ni serĉas la Plejsuperulon en la universoj, sed ni ne trovas lin. “Li estas la interno kaj la ekstero de ĉiuj aferoj kaj estaĵoj, moviĝantaj kaj senmovaj. Nerekonebla en sia mistero, kvankam malproksima, tamen li estas proksima.” La Ĉiopova Plejsuperulo estas “la formo de tio, kio estas ankoraŭ neformita, la pratipo de tio, kio estas ankoraŭ nekreita”. La Plejsuperulo estas via universa hejmo, kaj kiam vi trovos ĝin, estos kiel reveni hejmen. Li estas via sperteca parenco, kaj same kiel la sperto de homaj estaĵoj, same li kreskas en la sperto de la dia gepatreco. Li konas vin, ĉar li estas kreitaĵeca kaj ankaŭ kreinteca.

Se vi vere deziras trovi Dion, vi ne povas ne naski en via menso la konscion pri la Plejsuperulo. Same kiel Dio estas via dia Patro, same la Plejsuperulo estas via dia Patrino, en kiu vi estas vartita tra viaj tutaj vivoj kiel universaj kreitaĵoj. “Kiel universala estas la Plejsuperulo — li estas ĉiuflanke! La senlimaj aferoj de la kreitaĵaro dependas de lia ĉeesto por vivi, kaj neniu estas malakceptita.”

Kio Mikaelo estas por Nebadono, la Plejsuperulo estas por la limhava kosmo; lia diaĵo estas la granda avenuo, per kiu la amo de la Patro elfluas al la tuta kreitaĵaro, kaj li estas la granda avenuo, per kiu la limhavaj kreitaĵoj pasas ene serĉante la Patron, kiu estas amo. Eĉ la Penso-Ĝustigantoj rilatas al li; laŭ originaj naturo kaj dieco ili estas kiel la Patro, sed kiam ili spertas la tempajn operaciojn en la spacaj universoj, ili fariĝas similaj al la Plejsuperulo.

La ago de la elekto de la kreitaĵo fari la volon de la Kreinto estas kosma valoro, kaj havas universan signifon, al kiu tuj reagas nerivelita sed ĉieestanta forto de kunordigo, verŝajne la funkciado de la ĉiam plivastiĝanta ago de la Plejsupera Estaĵo.

La morontia animo de evoluanta mortemulo estas vere la filo de la ago de la Ĝustiganto de la Universala Patro kaj la infano de la kosma reago de la Plejsupera Estaĵo, la Universala Patrino. La patrina influo dominas la homan personecon tra la tuta infaneco en la loka universo de la kreskanta animo. La influo de la Diaĵaj gepatroj fariĝas pli egala post la kunfandiĝo kun la Ĝustiganto kaj dum la superuniversa kariero, sed kiam la tempaj kreitaĵoj komencas la trairon de la centra universo de eterneco, la naturo de la Patro fariĝas pli kaj pli manifestiĝinta, atingante sian kulminon de limhava manifestiĝo post la agnosko de la Universala Patro kaj la akcepto en la Korpuson de la Finatingo.

En kaj per la sperto atingi la finatingintecon la kvalitoj el la sperteca patrino de la supreniranta memo fariĝas tre afektita de la kontakto kaj enfluo kun la spirita ĉeesto de la Eterna Filo kaj la mensa ĉeesto de la Infinita Spirito. Tiam, tra ĉiuj regnoj de agado de finatingintoj en la granda universo, aperas nova vekiĝo de la latenta patrina potencialo de la Plejsuperulo, nova konstato pri spertecaj signifoj kaj nova sintezo de spertecaj valoroj de la tuta suprenira kariero. Ŝajnas, ke tiu ĉi konstato de la memo daŭros en la universaj karieroj de la finatingintoj de la sesa stadio, ĝis la patrina heredo de la Plejsuperulo atingos limhavan sinkronecon kun la Ĝustiganta heredo de la Patro. Tiu ĉi fascina periodo de la funkciado de la granda universo reprezentas la daŭrigon de la plenkreskula kariero de la supreniranta kaj perfektigita mortemulo.

Post la kompletigo de la sesa stadio de ekzisto kaj la eniro en la sepan kaj finan stadion de spirita statuo, verŝajne sekvos la antaŭeniraj epokoj de riĉiga sperto, maturiĝanta saĝo kaj dieca konstato. En la naturo de la finatinginto tio ĉi verŝajne egalos la kompletigitan atingon de la mensa lukto por memrealigo, la kompletigo de la kunordigo de la supreniranta homa naturo kun la dia Ĝustiganta naturo ene de la limoj de limhavaj ebloj. Tia grandioza universa memo tiel fariĝas la eterna finatinginto-filo de la Paradiza Patro same kiel la eterna universa infano de la Patrino-Plejsuperulo, universa memo kvalifikita por reprezenti kaj la Patron kaj la Patrinon de la universoj kaj la personecoj en iu ajn agado aŭ entrepreno rilate al la limhava administrado de kreitaj, kreantaj aŭ evoluantaj aferoj kaj estaĵoj.

Ĉiuj homoj kun evoluanta animo estas laŭvorte la evoluaj filoj de Dio la Patro kaj Dio la Patrino, la Plejsupera Estaĵo. Sed antaŭ ol la mortema homo fariĝas anime-konscia pri sia dia heredeco, tiu ĉi certeco pri la Diaĵa fileco devas esti realigita de la fido. La sperto de la homa vivo estas la kosma kokono, en kiu la universaj dotoj de la Plejsupera Estaĵo kaj la universa ĉeesto de la Universala Patro (neniu el kiuj estas personecoj) evoluigas la morontian animon de tempo kaj la karakteron homo-dio de la finatinginto de universa destino kaj eterna servado.

La homoj tro ofte forgesas, ke Dio estas la plej granda sperto en la homa ekzisto. Aliaj spertoj estas limigitaj laŭ sia naturo kaj enhavo, sed la sperto pri Dio ne havas limon krom tiuj de la kreitaĵa kapablo kompreni, kaj tiu ĉi sperto mem estas per si mem plivastiganta la kapablon. Kiam la homoj serĉas Dion, ili serĉas ĉion. Kiam ili trovas Dion, ili trovas ĉion. La serĉado pri Dio estas la senbrida disdonaco de amo akompanata de mirndaj malkovroj de nova kaj pli granda disdonacota amo.

La tuta vera amo venas de Dio, kaj la homo ricevas la dian korinklinon, dum li mem disdonacas tiun ĉi amon al siaj kunuloj. La amo estas vigla. Ĝi neniam povas esti kaptita; ĝi estas viva, libera, pasiiga kaj ĉiam moviĝanta. La homo neniam povas preni la amon de la Patro kaj malliberigi ĝin en sia koro. La amo de la Patro povas fariĝi reala por la mortema homo nur trapasante la personecon de la homo, kiam li siavice disdonacas tiun ĉi amon al siaj kunuloj. La grande cirkvito de amo devenas de la Patro tra filoj ĝis fratoj, kaj de tie ĝis la Plejsuperulo. La amo de la Patro aperas en la mortemula personeco per la ministrado de la loĝanta Ĝustiganto. Tia filo konanta Dion rivelas tiun ĉi amon al siaj universaj fratoj, kaj tiu ĉi frata korinklino estas la esenco de la amo de la Plejsuperulo.

Estas neniu proksimiĝo al la Plejsuperulo krom per sperto, kaj en la nunaj epokoj de kreado estas nur tri avenuoj de kreitaĵa proksimiĝo al la Plejsupereco:

1. La Paradizaj Civitanoj malsupreniras de la eterna Insulo tra Havono, kie ili akiras kapablon kompreni la Plejsuperecon per observado de la diferenco de realo Paradizo-Havono kaj per esplora malkovro de la multoblaj agadoj de la Plejsuperaj Kreinto-Personecoj, de la Majstraj Spiritoj ĝis la Kreinto-Filoj.

2. La spactempaj suprenirantoj suprenirantaj el la evoluaj universoj de la Plejsuperaj Kreintoj proksime proksimiĝas al la Plejsuperulo trairante Havonon kiel preparo al la pliiĝanta aprezado de la unueco de la Paradiza Trinitato.

3. La Havonaj indiĝenoj akiras komprenon pri la Plejsuperulo per kontaktoj kun malsuprenirantaj pilgrimantoj el Paradizo kaj suprenirantaj pilgrimantoj el la sep superuniversoj. La Havonaj indiĝenoj estas en esence propra pozicio por harmoniigi la esence malsamajn vidpunktojn de la civitanoj de la eterna Insulo kaj la civitanoj de la evoluaj universoj.

Por la evoluaj kreitaĵoj estas sep grandaj aliroj al la Universala Patro, kaj ĉiu el tiuj ĉi Paradizaj supreniroj trapas la diecon de unu el la Sep Majstraj Spiritoj; kaj ĉiu tia aliro estas ebligita de plivastigo de sperta ricevemo rezulte de tio, ke la kreitaĵo servis en la superuniverso reflektanta la naturon de tiu Majstra Spirito. La totala sumo de tiuj ĉi sep spertoj konsistigas la nune konatajn limojn de kreitaĵa konscio pri la realeco kaj efektiveco de Dio la Plejsuperulo.

Ne estas nur la limigoj propraj al la homo, kiuj malhelpas al li trovi la limhavan Dio; estas ankaŭ la nekompleteco de la universo; eĉ la nekompleteco de ĉiuj kreitaĵoj — pasintaj, estantaj kaj estontaj — igas Plejsuperulon nealirebla. Dio la Patro povas esti trovita de iu ajn individuo, kiu atingas la dian nivelon de simileco kun Dio, sed Dio la Plejsuperulo neniam estos persone malkovrita de iu ajn kreitaĵo ĝis tia malproksima tempo kiam, per la universala atingo de perfekteco, ĉiuj kreitaĵoj samtempe trovos lin.

Malgraŭ la fakton, ke vi ne povas, dum tiu ĉi universa epoko, persone trovi lin, kiel vi povas trovi kaj trovos la Patron, la Filon kaj la Spiriton, tamen la Paradiza supreniro kaj posta universa kariero iom post iom kreos en via konscio la agnoskon de la universa ĉeesto kaj la kosma ago de la Dio de la tuta sperto. La fruktoj de la spirito estas la substanco de la Plejsuperulo, kiel li estas konstatebla en la homa sperto.

La iama atingo de la Plejsuperulo fare de la homo estas konsekvenco de lia kunfandiĝo kun la spirito de la Paradiza Diaĵo. Por Urantianoj tiu ĉi spirito estas la Ĝustiganta ĉeesto de la Universala Patro; kaj kvankam la Mistera Monitoro devenas de la Patro kaj similas al la Patro, ni dubas, ke eĉ tia dia donaco povas plenumi la neeblan taskon revelacii la naturon de la infinita Dio al limhava kreitaĵo. Ni suspektas, ke tio, kion la Ĝustigantoj revelacios al estontaj finatingintoj de la sepa stadio, estos la dieco kaj naturo de Dio la Plejsuperulo. Kaj tiu ĉi revelacio estos por limhava kreitaĵo tio, kio la revelacio de la Infinito estus por absoluta estaĵo.

La Plejsuperulo ne estas infinita, sed li verŝajne ampleksas la tutan infinitecon, kiun kreitaĵo povas vere iam kompreni. Kompreni pli ol la Plejsuperulo estas esti pli ol limhava!

Ĉiuj spertecaj kreaĵoj estas interdependaj en sia realigo de destino. Nur ekzisteca realo estas memenhavanta kaj memekzistanta. Havono kaj la sep superuniversoj dependas de unu la aliaj por atingi la maksimumon de limhava atingo; same ili iam dependos de la estontaj universoj de ekstera spaco por limhava transcendeco.

Homa supreniranto povas trovi la Patron; Dio estas ekzisteca kaj do reala, sendepende de la statuso de sperto en la totala universo. Sed neniu unuopa supreniranto trovos la Plejsuperulon, ĝis ĉiuj suprenirantoj atingos tiun maksimuman universan maturecon, kiu samtempe kvalifikos ilin por partopreni en tiu ĉi malkovro.

La Patro favoras neniujn personojn; li traktas ĉiun el siaj suprenirantaj filoj kiel kosma individuo. La Plejsuperulo same favoras neniujn personojn; li traktas siajn spertecajn infanojn kiel unuopa kosma totalo.

La Homo povas malkovri la Patron en sia koro, sed li devos serĉi la Plejsuperulon en la koroj de ĉiuj aliaj homoj; kaj kiam ĉiuj kreitaĵoj perfekte rivelos la amon de la Plejsuperulo, tiam li fariĝos universa efektiveco por ĉiuj kreitaĵoj. Kaj tio ĉi estas nur alia maniero por diri, ka la universoj estos fiksitaj en lumo kaj vivo.

La atingo de perfektigita memrealigo de ĉiuj personecoj plus la atingo de perfektigita ekvilibro tra ĉiuj universoj egalas la atingon de la Plejsuperulo, kaj atestas la liberiĝon de la tuta limhava realo de la limigoj de nekompleta ekzisto. Tia elĉerpiĝo de ĉiuj limhavaj potencialoj donas la kompletigitan atingon de la Plejsuperulo, kaj povas esti alie difinita kiel la kompletigita evolua efektiviĝo de la Plejsupera Estaĵo mem.

La homoj ne subite kaj sensacie trovas la Plejsuperulon kiel tertremo disŝiras abismojn en la rokoj, sed ili trovas lin malrapide kaj pacience kiel rivero trankvile eluzas la grundon sube.

Kiam vi trovos la Patron, vi trovos la grandan kaŭzon de via spirita supreniro en la universoj; kiam vi trovos la Plejsuperulon, vi malkovros la grandan rezulton de via kariero de supreniro al Paradizo.

Sed neniu mortemulo konanta Dion povas iam esti sola en sia vojaĝo tra la kosmo, ĉar li scias, ke la Patro marŝas apud li ĉiun paŝon de la vojo, dum la vojo mem, kiun li trairas, estas la ĉeesto de la Plejsuperulo.

7. La estonteco de la Plejsuperulo

La finfarita realigado de ĉiuj finitaj potencialoj ekvivalentas la kompletecon de la realigado de la tuta evolua sperto. Tio sugestas la finan aperon de la Plejsuperulo kiel ĉeesto de tutpotenca Diaĵo en la universoj. Ni kredas ke la Plejsuperulo, en tiu stadio de disvolviĝo, estos tiom distingeble personecigita kiom la Eterna Filo, tiom konkrete povigita kiom la Paradiza Insulo, tiom komplete unuigita kiom la Kunaganto, kaj ĉio tio en la limigoj de la finitaj eblecoj de plejsupereco dum la kulmino de la nuna universa erao.

Kvankam tio ĉi estas tute propra koncepto pri la estonteco de la Plejsuperulo, ni atentigus pri iuj problemoj esence propraj al tiu ĉi koncepto:

1. La Nekvalifikitaj Superrigardantoj de la Plejsuperulo apenaŭ povus esti diigitaj ĉe iu ajn stadio antaŭ lia kompletigita evoluo, kaj tamen tiuj ĉi samaj superrigardantoj eĉ nun kvalifike uzas la suverenecon de la plejsupereco koncerne la universojn fiksitajn en lumo kaj vivo.

2. La Plejsuperulo apenaŭ povus funkcii en la Trinitata Plejlasteco, ĝis li atingus kompletan efektivecon de universa statuso, kaj tamen la Trinitata Plejlasteco estas nun kvalifikita realo, kaj vi estis informitaj pri la ekzisto de la Kvakifikitaj Vicregantoj de la Plejlasteco.

3. La Plejsupero ne estas plene reala por la universaj kreitaĵoj, sed estas multaj kialoj dedukti, ke li estas sufiĉe reala por la Sepobla Diaĵo, etendiĝante de la Universala Patro sur Paradizo ĝis la Kreinto-Filoj kaj la Kreopovaj Spiritoj de la lokaj universoj.

Povas esti, ke sur la superaj limoj de la limhaveco, kie la tempo ligiĝas kun la transcendita tempo, estas ia speco de malklarieco kaj mikseco de sinsekvo. Povas esti, ke la Plejsuperulo kapablas antaŭvidi sian universan ĉeeston sur tiuj supertempaj niveloj, kaj tiam laŭ limigita mezuro anticipi estontan evoluon reflektante tiun ĉi estontan antaŭvidon reen al la kreitaj niveloj kiel la Imanentecon de la Projektita Nekompleteco. Tiaj fenomenoj povas esti observitaj, kie ajn la limhaveco kontaktas la superlimhavecon, kiel en la spertoj de homaj estaĵoj, kiuj estas loĝataj de Penso-Ĝustigantoj, kiuj estas veraj antaŭdiroj de estontaj universaj atingoj de la homo tra la tuta eterneco.

Kiam la mortemaj suprenirantoj estas akceptitaj en la Paradiza korpuso de finatingintoj, ili ĵuras al la Paradiza Trinitato, kaj ĵurante tiun ĉi ĵuron de fideleco, ili tiel promesas eternan fidelecon al Dio la Plejsuperulo, kiu estas la Trinitato, kiel ĝi estas komprenata de ĉiuj limhavaj kreitaĵaj personecoj. Poste, kiam la finatingintaj kompanioj funkcias tra ĉiuj evoluantaj universoj, ili nur respondas al la ordonoj kun Paradiza origino ĝis la eventoplenaj tempoj de la fiksado de la lokaj universoj en lumo kaj vivo. Kiam la novaj registaraj organizoj de tiuj ĉi perfektigitaj kreitaĵaroj komencas reflekti la emerĝantan suverenecon de la Plejsuperulo, ni rimarkas, ke la izolitaj kompanioj de finatingintoj tiam agnoskas la juridikcian aŭtoritaton de tiaj novaj registaroj. Ŝajnas, ke Dio la Plejsuperulo evoluas kiel la unuiganto de la evoluaj Korpusoj de la Finatingo, sed estas tre verŝajne, ke la eterna destino de tiuj ĉi sep korpusoj estos direktita de la Plejsuperulo kiel membro de la Plejlasta Trinitato.

La Plejsupera Estaĵo enhavas tri superlimhavajn eblojn por universa manifestiĝo:

1. Absonida kunlaboro en la unua sperteca Trinitato.

2. Kunabsoluta rilato en la dua sperteca Trinitato.

3. Kuninfinita partopreno en la Trinitato de Trinitatoj, sed ni ne havas kontentigan koncepton pri tio, kion ĝi vere signifas.

Tio ĉi estas unu el la ĝenerale akceptitaj hipotezoj pri la estonteco de la Plejsuperulo, sed estas ankaŭ multaj konjektoj koncerne liajn rilatojn al la nuntempa granda universo post ĝia atingo de la statuso de lumo kaj vivo.

La nuna celo de la superuniversoj estas fariĝi, kiel ili estas kaj laŭ iliaj potencialoj, perfektaj, eĉ kiel Havono. Tiu ĉi perfekteco apartenas al la fizika kaj spirita atingo, eĉ al administra, registara kaj frata disvolviĝo. Oni kredas ke, en la venontaj epokoj, la ebloj por malharmonio, malĝustiĝo kaj misadaptiĝo estos fine elĉerpitaj en la superuniversoj. La energiaj cirkvitoj estos en perfekta ekvilibro kaj komplete submetitaj al menso, kaj la spirito, ĉeeste de la personeco, atingos la dominadon de menso.

Oni konjektas, ke en tiu ĉi malproksima tempo la spirita persono de la Plejsuperulo kaj la atingita povo de la Ĉiopovulo plenumos kunordigan disvolviĝon, kaj ke ambaŭ, kiel unuigitaj en kaj de la Plejsupera Menso, faktiĝos kiel la Plejsupera Estaĵo, kompletigita efektiveco en la universoj — efektiveco kiu estos observebla de ĉiuj kreitaĵaj inteligentuloj, al kiu reagos ĉiuj kreitaj energioj, kunordigita en ĉiuj spiritaj entoj, kaj spertita de ĉiuj universaj personecoj.

Tiu ĉi koncepto implicas la efektivan suverenecon de la Plejsuperulo en la granda universo. Estas tute verŝajne, ke la nuntempaj Trinitataj administrantoj daŭros kiel liaj vicadministantoj, sed ni kredas, ke la nunaj limoj inter la sep superuniversoj grade malaperos, kaj ke la tuta granda universo funkcios kiel perfektiga tuto.

Estas eble, ke la Plejsuperulo tiam persone loĝos sur Uverso, la sidejo de Orvontono, de kie li direktos la administradon de la tempaj kreaĵoj, sed tio ĉi estas vere nur konjekto. Certe, tamen, la personeco de la Plejsupera Estaĵo estos definitive kontaktebla ĉe iu specifa loko, kvankam la ĉieesteco de lia Diaĵa ĉeesto verŝajne daŭre penetros la universaron. Ni ne scias kiel la rilato de la superuniversaj civitanoj de tiu epoko estos por la Plejsuperulo, sed ĝi povos esti io kiel la nuna rilato inter la Havonaj indiĝenoj kaj la Paradiza Trinitato.

La perfektigita granda universo de tiuj estontaj tagoj estos tre malsama, ol kio ĝi estas nun. Finitaj estos la ekscitaj aventuroj pri la organizado de la spacaj galaksioj, la enplanto de la vivo sur la necertaj mondoj de tempo kaj la evoluo de harmonio el kaoso, beleco el potencialoj, vereco el signifoj kaj boneco el valoroj. La tempaj universoj atingos la plenumon de limhava destino! Kaj eble dum iom da tempo estos ripozo, malstreĉiĝo post la epoklonga strebo por la evolua perfekteco. Sed ne longe! Certe, nepre kaj neeviteble la enigmo de la emerĝanta Diaĵo de Dio la Plejlastulo defios tiujn ĉi perfektigitajn civitanojn de la fiksitaj universoj, same kiel iliaj strebantaj evoluaj antaŭuloj estis defiitaj de la serĉado de Dio la Plejsuperulo. La kurteno de kosma destino retiriĝos por revelacii la transcendan grandiozecon de la alloga absonida serĉado de la Universala Patro sur tiuj novaj kaj superaj niveloj revelaciitaj en la plejlasta aspekto de la kreitaĵa sperto.

[Patronita de Potenca Mesaĝisto portempe loĝanta sur Urantio.]