Kajero 116

La Ĉiopova Plejsuperulo

Se la homo agnoskus, ke liaj Kreintoj — liaj senperaj superrigardistoj — estante diaj kaj ankaŭ limhavaj, kaj ke la Dio de tempo kaj spaco estus evoluanta kaj neabsoluta Diaĵo, tiam la kontraŭdiroj de tempaj neegalecoj ĉesus esti profundaj religiaj paradoksoj. Ne plu la religia fido prostituiĝus al la promocio de socia memsufiĉeco de la bonŝanculoj, dum servante nur por instigi stoikan rezignon en la malfeliĉaj viktimoj de socia senigo.

Rigardante la delikate perfektajn sferojn de Havono estas kaj racie kaj logike kredi, ke ili estis faritaj de perfekta, infinita kaj absoluta Kreinto. Sed tiuj samaj racio kaj logiko devigus iun ajn honestan estaĵon, observante la konfuzon, neperfektaĵojn kaj maljustaĵojn de Urantio, konkludi ke via mondo estus farita kaj administrita de Kreintoj, kiuj estas subabsolutaj, antaŭinfinitaj kaj aliaj ol perfektaj.

La sperteca kreskado implicas partnerecon kreitaĵo-Kreinto — asocio de Dio kaj homo. La kreskado estas la distingilo de sperteca Diaĵo: Havono ne kreskis; Havono estas kaj ĉiam estis; ĝi estas ekzisteca kiel la eternaj Dioj, kiuj estas ĝia fonto. Sed la kreskado karakterizas la grandan universon.

La Ĉiopova Plejsupero estas vivanta kaj evoluanta Diaĵo de povo kaj personeco. Lia nuntempa kampo, la granda universo, ankaŭ estas kreskanta regno de povo kaj personeco. Lia destino estas perfekteco, sed lia nuntempa sperto ampleksas la elementojn de kreskado kaj de nekompleta statuso.

La Plejsupera Estaĵo funkcias unue en la centra universo kiel spirita personeco; due en la granda universo kiel Dio la Ĉiopovulo, personeco de povo. La tria funkcio de la Plejsuperulo en la majstra universo estas nun latenta, ekzistanta nur kiel nekonata mensa potencialo. Neniu scias precize, kion tiu ĉi tria disvolviĝo de la Plejsupera Estaĵo malkaŝos. Iuj kredas ke, kiam la superuniversoj estos fiksitaj en lumo kaj vivo, la Plejsuperulo fariĝos funkcianta de Uverso kiel la ĉiopova kaj sperteca suvereno de la granda universo, etendiĝante laŭ povo kiel la superĉiopovulo de la eksteraj universoj. Aliaj konjektas, ke la tria stadio de la Plejsupereco koncernos la trian nivelon de Diaĵa manifestiĝo. Sed neniu el ni vere scias.

1. La Plejsupera Menso

La sperto de ĉiu evoluanta kreitaĵa personeco estas fazo de la sperto de la Ĉiopova Plejsuperulo. La inteligenta submetiĝo de ĉiu fizika segmento de la superuniversoj estas parto de la kreskanta regado de la Ĉiopova Plejsuperulo. La krea sintezo de povo kaj personeco estas parto de la krea impulso de la Plejsupera Menso, kaj estas la esenco mem de la evolua kreskado de unueco en la Plejsupera Estaĵo.

La unuiĝo de la atributojn de povo kaj personeco de la Plejsupereco estas la funkcio de la Plejsupera Menso; kaj la kompletigita evoluo de la Ĉiopova Plejsuperulo rezultigos unu unuiĝintan kaj personan Diaĵon — ne iun ajn loze kunordigita asocio de diaj atributoj. Laŭ pli vasta perspektivo, estos neniu Ĉiopovulo sen la Plejsuperulo, neniu Plejsuperulo sen la Ĉiopovulo.

Tra ĉiuj evoluaj epokoj la fizika potencialo de povo de la Plejsuperulo estas transdonita al la Sep Direktoroj de Plejsupera Povo, kaj la mensa potencialo kuŝas en la Sep Majstro-Spiritoj. La Infinita Menso estas la funkcio de la Infinita Spirito; la kosma menso, la ministrado de la Sep Majstro-Spiritoj; La Plejsupera Menso estas efektiviĝanta en la kunordigo de la granda universo kaj en funkcia asocio kun la revelacio kaj atingo de Dio la Sepoblulo.

La spactempa menso, la kosma menso, malsame funkcias en la sep superuniversoj, sed ĝi estas kunordigita per iu nekonata asocia tekniko en la Plejsupera Estaĵo. La Ĉiopova superregado de la granda universo ne estas ekskluzive fizika kaj spirita. En la sep superuniversoj ĝi estas ĉefe materia kaj spirita, sed ankaŭ ĉeestas fenomenoj de la Plejsuperulo, kiuj estas kaj intelektaj kaj spiritaj.

Ni vere scias malpli pri la menso de la Plejsupereco ol pri iu ajn alia aspekto de tiu ĉi evoluanta Diaĵo. Ĝi estas nediskuteble aktiva tra la tuta granda universo, kaj ni kredas, ke ĝi havas potencialan destinon de funkcio en la majstra universo, kiu havas vastan amplekson. Sed tion ĉi ni scias: dum la fiziko povas atingi kompletigitan kreskadon, kaj dum la spirito povas plenumi perfektecon de disvolviĝo, la menso neniam ĉesas progresi — ĝi estas la sperteca tekniko de senfina progreso. La Plejsuperulo estas sperteca Diaĵo, kaj do neniam atingas la kompletigon de mensa plenumado.

2. La Ĉiopovulo kaj Dio la Sepoblulo

La apero de la ĉeesto de la universa povo de la Ĉiopovulo estas samtempa kun la apero sur la scenejo de la kosma ago de la altaj kreintoj kaj regantoj de la evoluaj superuniversoj.

La atributoj de spirito kaj personeco de Dio la Plejsuperulo devenas de la Paradiza Trinitato, sed li efektivigas sian povon en la faroj de la Kreinto-Filoj, la Plejaĝuloj de Tagoj kaj la Majstro-Spiritoj, kies kolektivaj agoj estas la fonto de lia kreskanta povo kiel ĉiopova suvereno al kaj en la sep superuniversoj.

La Nekvalifikita Paradiza Diaĵo estas nekomprenebla por la evoluantaj kreitaĵoj de tempo kaj spaco. La eterneco kaj la infiniteco elvokas nivelon de diaĵa realo, kiun spactempaj kreitaĵoj ne povas kompreni. La infiniteco de la Diaĵo kaj la absoluteco de suvereneco estas esence propraj en la Paradiza Trinitato, kaj la Trinitato estas realo, kiu kuŝas iom ekster la kompreno de la mortema homo. La spactempaj kreitaĵoj devas havi originojn, relativecojn kaj destinojn por kompreni universajn rilatojn kaj kompreni la signifajn valorojn de la dieco. Tial la Paradiza Diaĵo mildigas kaj alie kvalifikas la ekster-Paradizajn personecigojn de la dieco, tiel ekzistigante la Plejsuperajn Kreintojn kaj iliajn asociitojn, kiuj ĉiam portas la lumon de la vivo pli kaj pli malproksime de ĝia Paradiza fonto, ĝis ĝi trovas sian plej malproksiman kaj belan esprimon en la teraj vivoj de la disdonacaj Filoj sur la evoluaj mondoj.

Kaj tio ĉi estas la origino de Dio la Sepoblulo, kies sinsekvaj niveloj estas renkontataj de la mortemaj homoj laŭ la jena ordo:

1. La Kreinto-Filoj (kaj la Krepovaj Spiritoj).

2. La Plejaĝuloj de Tagoj.

3. La Sep Majstro-Spiritoj.

4. La Plejsupera Estaĵo.

5. La Kuna Aganto.

6. La Eterna Filo.

7. La Universala Patro.

La tri unuaj niveloj estas la Plejsuperaj Kreintoj; la tri lastaj niveloj estas la Paradizaj Diaĵoj. La Plejsuperulo ĉiam intervenas kiel la sperteca spirita personecigo de la Paradiza Trinitato kaj kiel la sperteca fokuso de la evolua tutpotenca povo de la kreinto-infanoj de la Paradizaj Diaĵoj. La Plejsupera Estaĵo estas la maksimuma revelacio de la Diaĵo al la sep superuniversoj kaj por la nuntempa universa epoko.

Per la tekniko de mortemula logiko oni povus konkludi, ke la sperteca reunuiĝo de la kolektivaj agoj de la tri unuaj niveloj de Dio la Sepoblulo ekvivalentus al la nivelo de la Paradiza Diaĵo, sed tia ne estas la kazo. La Paradiza Diaĵo estas ekzisteca Diaĵo. La Plejsuperaj Kreintoj, en sia dia unueco de povo kaj personeco, konsistigas kaj esprimas novan potencialon de povo de sperteca Diaĵo. Kaj tiu ĉi potencialo de povo de sperteca origino trovas neeviteblan kaj neeskapeblan unuiĝon kun la sperteca Diaĵo kun Trinitata origino — La Plejsupera Estaĵo.

Dio la Plejsuperulo ne estas la Paradiza Trinitato, nek li estas iu aŭ ĉiuj el tiuj superuniversaj Kreintoj, kies funkciaj agadoj efektive sintezas lian evoluantan tutpotencan povon. Dio la Plejsuperulo, kvankam devenanta de la Trinitato, manifestiĝas al la evoluaj kreitaĵoj kiel personeco de povo nur per la kunordigitaj funkcioj de la tri unuaj niveloj de Dio la sepoblulo. La ĉiopova Plejsuperulo nun faktiĝas en tempo kaj spaco per la agadoj de la Plejsuperaj Personecoj de la Kreintoj, same kiel en eterneco la Kuna Aganto ekekzistis per la volo de la Universala Patro kaj la Eterna Filo. Tiuj ĉi estaĵoj de la tri unuaj niveloj de Dio la Sepoblulo estas la naturo mem kaj fonto de la povo de la Ĉiopova Plejsuperulo; tial ili ĉiam devas akompani kaj subteni liajn administrajn agojn.

3. La Ĉiopova kaj Paradiza Diaĵo

La Paradizaj Diaĵoj ne nur rekte agas en siaj gravitaj cirkvitoj tra la tuta granda universo, sed ili ankaŭ funkcias per siaj diversaj perantoj kaj aliaj manifestiĝoj, kiel jene:

1. La mensaj enfokusigoj de la Tria Fonto-Centro. La limhavaj kampoj de energio kaj spirito estas laŭvorte tenitaj kune per la mensaj ĉeestoj de la Kuna Aganto. Tio ĉi estas vera de la Kreopova Spirito en loka universo tra la Reflektaj Spiritoj de superuniversoj ĝis la Majstro-Spiritoj en la granda universo. La menso-cirkvitoj emanantaj el tiuj ĉi diversaj inteligentaj fokusoj reprezentas la kosman arenon de la kreitaĵa elekto. La menso estas fleksebla realeco, kiun la kreitaĵoj kaj la Kreintoj povas tiel facile manipuli; ĝi estas la esenca ligilo konektanta materion kaj spiriton. La mensa disdonaco de la Tria Fonto-Centro unuigas la spiritan personon de Dio la Plejsuperulo kun la sperteca povo de la evolua Ĉiopovulo.

2. La personecaj revelacioj de la Dua Fonto-Centro. La mensaj ĉeestoj de la Kuna Aganto unuigas la spiriton de dieco kun la pratipo de energio. La sindonacaj enkarniĝoj de la Eterna Filo kaj liaj Paradizaj Filoj unuigas, fakte kunfandas, la dian naturon de Kreinto kun la evoluanta naturo de kreitaĵo. La Plejsuperulo estas kaj kreitaĵo kaj kreinto; la ebleco de tia estado estas revelaciita en la sindonacaj agoj de la Eterna Filo kaj liaj kunordigitaj kaj subordigitaj Filoj. La sindonacaj ordoj de fileco, la Mikaeloj kaj la Avonaloj, efektive pliigas siajn diajn naturojn per aŭtentaj kreitaĵaj naturoj, kiuj fariĝas iliaj per la travivado de la efektiva kreitaĵa vivo sur la evoluaj mondoj. Kiam la dieco fariĝas simila al la homeco, esence propra al tiu ĉi rilato estas la ebleco, ke la homeco povas fariĝi dia.

3. La loĝantaj ĉeestoj de la Unua Fonto-Centro. La menso unuigas la spiritajn kaŭzecojn kun energiaj reagoj; la sindonaca ministrado unuigas la diecajn malsuprenirojn kun la kreitaĵaj supreniroj; kaj la loĝantaj fragmentoj de la Universala Patro efektive unuigas la evoluantajn kreitaĵojn kun Dio sur Paradizo. Estas multaj tiaj ĉeestoj de la Patro, kiuj loĝas en multnombraj ordojn de personecoj, kaj en la mortema homo tiuj ĉi diaj fragmentoj estas la Penso-Ĝustigantoj. La Misteraj Monitoroj estas por la homaj estaĵoj tio, kio la Paradiza Trinitato estas por la Plejsupera Estaĵo. La Ĝustigantoj estas absolutaj fundamentoj, kaj sur absolutaj fundamentoj la libera volo povas evoluigi la dian realecon de naturo de eternulidoj, naturo de finatingintoj en la kazo de la homoj, Diaĵa naturo en Dio la Plejsuperulo.

La kreitaĵaj sindonacoj de la Paradizaj ordoj de fileco ebligas al tiuj ĉi diaj Filoj riĉigi iliajn personecojn per la akirado de la efektiva naturo de universaj kreitaĵoj, dum tiaj sindonacoj senerare revelacias al la kreitaĵoj mem la Paradizan vojon de dieca atingo. La Ĝustigantaj disdonacoj de la Universala Patro ebligas al li tiri al si la personecojn de la libervolaj kreitaĵoj. Kaj tra ĉiuj ĉi rilatoj en la limhavaj universoj la Kuna Aganto estas la porĉiama fonto de la mensa ministrado, pro kiu tiuj ĉi agadoj okazas.

Tiel kaj laŭ multaj aliaj manieroj la Paradizaj Diaĵoj partoprenas en la tempaj evoluoj, dum ili disvolviĝas sur la ĉirkaŭirantaj planedoj de spaco, kaj dum ili kulminas en la emerĝo de la konsekvenco de la Plejsupera personeco de la tuta evoluo.

4. La Ĉiopovulo kaj la Plejsuperaj Kreintoj

La unueco de la Plejsupera Tuto dependas de la progresanta unuiĝo de la limhavaj partoj; la efektiviĝo de la Plejsuperulo estas rezultanta kaj produktanta tiujn ĉi unuiĝojn mem de la faktoroj de la plejsupereco — la kreintoj, kreitaĵoj, inteligentuloj kaj energioj de la universoj.

Dum tiuj epokoj, en kiuj la suvereneco de la Plejsupereco spertas sian tempan disvolviĝon, la tutpotenca povo de la Plejsuperulo dependas de la diecaj agoj de Dio la Sepoblulo, dum ŝajnas esti aparte proksima rilato inter la Plejsupera Estaĵo kaj la Kuna Aganto kune kun liaj unuarangaj personecoj, la Sep Majstro-Spiritoj. La Infinita Spirito kiel la Kuna Aganto funkcias laŭ multaj manieroj, kiuj kompensas la nekompletecon de la evolua Diaĵo, kaj subtenas tre proksimajn rilatojn kun la Plejsuperulo. Tiu ĉi proksimeco de rilato estas iom kundividita kun ĉiuj Majstro-Spiritoj sed precipe Majstro-Spirito numero Sep, kiu parolas por la Plejsuperulo. Tiu ĉi Majstro-Spirito konas — estas en persona kontakto kun — la Plejsuperulo.

Frue en la projektado de la superuniversa skemo de kreado la Majstro-Spiritoj kuniĝis kun la praa Trinitato por kunkrei la kvardek naŭ Reflektaj Spiritoj, kaj samtempe la Plejsupera Estaĵo kree funkciis kiel la kulminanto de la kunaj agoj de la Paradiza Trinitato kaj la kreopovaj infanoj de la Paradiza Diaĵo. Majestono aperis kaj de tiam enfokusigis la kosman ĉeeston de la Plejsupera Menso, dum la Majstro-Spiritoj daŭras kiel fontoj-centroj por la vasta ministrado de la kosma menso.

Sed la Majstro-Spiritoj daŭre superrigardas la Reflektajn Spiritojn. La sepa Majstro-Spirito estas (pri sia tuta superrigardo de Orvontono el la centra universo) en persona kontakto kun (kaj havas superregadon de) la sep Reflektaj Spiritoj situantaj sur Uverso. En siaj intersuperuniversaj kaj ensuperuniversaj regadoj kaj administradoj li estas en reflekta kontakto kun la Reflektaj Spiritoj de sia propra speco situantaj sur ĉiu superuniversa ĉefmondo.

Tiuj ĉi Majstro-Spiritoj ne nur estas la subtenantoj kaj pliigantoj de la suvereneco de la Plejsupereco, sed ili estas siavice afektitaj de la kreaj celoj de la Plejsuperulo. Ordinare la kolektivaj kreaĵoj de la Majstro-Spiritoj estas el la kvazaŭmateria ordo (povo-direktoroj, ktp.), dum iliaj individuaj kreaĵoj estas el la spirita speco (superafoj, ktp.). Sed kiam la Majstro-Spiritoj kolektive produktis la Sep Cirkvito-Spiritojn responde al la volo kaj celo de la Plejsupera Estaĵo, estas notinde, ke la idoj de tiu ĉi krea ago estas spirita, ne materia aŭ kvazaŭmateria.

Kaj same kiel pri la Majstro-Spiritojn de la superuniversoj, same estas pri la triunuaj regantoj de tiuj ĉi superkreaĵoj — la Plejaĝuloj de Tagoj. Tiuj ĉi personecigoj de Trinitata justeco-juĝo en tempo kaj spaco estas la kampaj apogpunktoj por la mobilizanta tutpotenca povo de la Plejsuperulo, servante kiel la sepoblaj fokusaj punktoj por la evoluo de la trinitata suvereneco en la kampoj de tempo kaj spaco. De sia avantaĝa vidpunkto mezvoje inter Paradizo kaj la evoluantaj mondoj, tiuj ĉi suverenoj kun Trinitata origino vidas ambaŭ manierojn, konas ambaŭ manierojn kaj kunordigas ambaŭ manierojn.

Sed la lokaj universoj estas la veraj laboratorioj, en kiuj estas ellaboritaj la mensaj eksperimentoj, galaksiaj aventuroj, diecaj disvolviĝoj kaj personecaj progresadoj kiuj, kiam kosme sumitaj, konsistigas la efektivan fundamenton, sur kiu la Plejsuperulo atingas diaĵan evoluon en kaj per sperto.

En la lokaj universoj eĉ la Kreintoj evoluas: la ĉeesto de la Kuna Aganto evoluas de vivanta fokuso de povo ĝis la statuso de la dia personeco de Universa Patrino-Spirito; la Kreinto-Filo evoluas de la naturo de ekzisteca Paradiza dieco ĝis la sperteca naturo de plejsupera suvereneco. La lokaj universoj estas la deirpunktoj de vera evoluo, la frajejoj de aŭtentaj neperfektaj personecoj dotitaj de libervola elekto fariĝi kunkreantoj de si mem, kiel ili devas esti.

La Magistraj Filoj per siaj sindonacoj sur la evoluaj mondoj fine akiras naturojn esprimantajn la Paradizan diecon en sperteca unuiĝo kun la plej altaj spiritaj valoroj de la materia homa naturo. Kaj per tiuj ĉi kaj aliaj sindonacoj la Mikaeloj-Kreintoj same akiras la naturojn kaj kosmajn vidpunktojn de siaj efektivaj infanoj de la lokaj universoj. Tiaj Majstraj Kreinto-Filoj proksimiĝas al la kompletigon de subplejsupera sperto; kaj kiam ilia suvereneco en la loka universo estas plivastigita ĝis ampleksi la asociitajn Kreopovajn Spiritojn, oni povas diri, ke ĝi proksimiĝas al la limojn de plejsupereco ene de la nuntempaj potencialoj de la evolua granda universo.

Kiam la sindonacaj Filoj revelacias novajn manierojn, por ke la homo trovu Dion, ili ne kreas tiujn ĉi vojojn de dieca atingo; pli ĝuste ili iluminas la porĉiamajn ŝoseojn de progresado, kiuj kondukas per la ĉeesto de la Plejsuperulo ĝis la persono de la Paradiza Patro.

La loka universo estas la deirpunkto por tiuj personecoj, kiuj estas la plej malproksimaj de Dio, kaj kiuj do povas sperti la plej grandan gradon de spirita supreniro en la universo, kiuj povas atingi maksimumon de sperteca partopreno en la kunkreado de si mem. Tiuj ĉi samaj lokaj universoj same provizas la kiel eble plej grandan profundecon de sperto por la malsuprenirantaj personecoj, kiuj per tio atingas ion, kio estas por ili same signifoplena kiel la Paradiza supreniro estas por evoluanta kreitaĵo.

La mortema homo ŝajnas esti necesa por la plena funkcio de Dio la Sepoblulo, dum tiu ĉi dieca grupiĝo kulminas en la efektiviĝanta Plejsuperulo. Estas multaj aliaj ordoj de universaj personecoj, kiuj estas egale necesaj por la evoluo de la tutpotenca povo de la Plejsuperulo, sed tiu ĉi portretado estas prezentita por la edifo de homaj estaĵoj, do estas plejparte limigita al tiuj faktoroj funkciantaj en la evoluo de Dio la Sepoblulo, kiuj rilatas al la mortema homo.

5. La Ĉiopovulo kaj la sepoblaj regantoj

Vi estis instruitaj pri la rilato de Dio la Sepoblulo kun la Plejsupera Estaĵo, kaj vi nun devus agnoski, ke la Sepoblulo ampleksas la regantojn same kiel la kreintojn de la granda universo. Tiuj ĉi sepoblaj regantoj de la granda universo ampleksas la jenon:

1. La Majstraj Fizikaj Regantoj.

2. La Plejsuperaj Povo-Centroj.

3. La Plejsuperaj Povo-Direktoroj.

4. La Ĉiopova Plejsuperulo.

5. La Dio de Ago — la Infinita Spirito.

6. La Paradiza Insulo.

7. La Fonto de Paradizo — la Universala Patro.

Tiuj ĉi sep grupoj estas funkcie neapartigeblaj de Dio la Sepoblulo, kaj konsistigas la nivelon de fizika regado de tiu ĉi Diaĵa asocio.

La forkiĝo de energio kaj spirito (rezultanta de la kuna ĉeesto de la Eterna Filo kaj la Paradiza Insulo) estis simboligita en la superuniversa senso, kiam la sep Majstro-Spiritoj kune engaĝis sin en sian unuan agon de kolektiva kreado. Tiu ĉi epizodo atestis la aperon de la Sep Plejsupera Povo-Direktoroj. Samtempe kun tio la spiritaj cirkvitoj de la Majstro-Spiritoj kontraste diferenciĝis de la fizikaj agadoj de la superrigardo de la povo-direktoroj, kaj tuj aperis la kosma menso kiel nova faktoro kunordiganta materion kaj spiriton.

La Ĉiopova Plejsuperulo evoluas kiel superreganto de la fizika povo de la granda universo. En la nuntempa universa epoko tiu ĉi potencialo de fizika povo ŝajnas esti centrita en la Sep Plejsuperaj Povo-Direktoroj, kiuj funkcias per la fiksitaj lokoj de la povo-centroj kaj per la moveblaj ĉeestoj de la fizikaj regantoj.

La tempaj universoj ne estas perfektaj; tio estas ilia destino. La strebo por perfekteco apartenas ne nur al la intelekta kaj la spirita niveloj sed ankaŭ al la fizika nivelo de energio kaj maso. La fiksado de la sep superuniversoj en lumo kaj vivo antaŭsupozas ilian atingon de fizika stabileco. Kaj estas konjektite, ke la fina atingo de fizika ekvilibro signifos la kompletigitan evoluon de la fizika regado de la Ĉiopovulo.

En la fruaj tempoj de la universa konstruado eĉ la Paradizaj Kreintoj ĉefe okupiĝas pri la fizika ekvilibro. La pratipo de loka universo formiĝas ne nur rezulte de la agadoj de la povo-centroj, sed ankaŭ pro la spaca ĉeesto de la Kreopova Spirito. Kaj tra ĉiuj ĉi fruaj epokoj de konstruado de loka universo la Kreinto Filo elmontras malmulte kompreneblan atributon de materia regado, kaj li ne forlasas sian ĉefmondon, ĝis la proksimuma ekvilibro de la loka universo estas establita.

Finanalize la tuta energio respondas al la menso, kaj la fizikaj regantoj estas la infanoj de la mensa Dio, kiu estas la aktiviganto de la Paradiza pratipo. La inteligenteco de la povo-direktoroj estas konstante dediĉita al la tasko ekzistigi la materian regadon; Ilia strebo por fizike domini la rilatojn de energio kaj moviĝoj de maso neniam ĉesas, ĝis ili atingas limhavan venkon super la enegioj kaj masoj, kiuj konsistigas iliajn porĉiamajn kampojn de agado.

La spiritaj streboj de tempo kaj spaco rilatas al la evoluo de spirita dominado super la materio per la mediacio de (persona) menso; la fizika (nepersona) evoluo de la universoj rilatas al konduki la kosman energion en harmonio kun la ekvilibraj konceptoj de menso submetitaj al la superregado de la spirito. La totala evoluo de la tuta granda universo estas afero de la personeca unuiĝo de la menso reganta la energion kun la intelekto kunordigita kun la spirito, kaj estos rivelita per la plena apero de la tutpotenca povo de la Plejsuperulo.

La malfacileco atingi staton de dinamika ekvilibro estas esence propra al la fakto pri la kreskanta kosmo. La establitaj cirkvitoj de fizika kreado estas senĉese endanĝeritaj per la apero de nova energio kaj nova maso. Kreskanta universo estas nefiksita universo; tial neniu parto de la kosma ensemblo povas trovi realan stabilecon, ĝis la pleneco de tempo atestas la materian kompletigon de la sep superuniversoj.

En la fiksitaj universoj de lumo kaj vivo estas neniuj neatenditaj fizikaj eventoj kun granda graveco. Relative kompleta regado super la materia kreaĵo estis atingita; tamen la problemoj de rilato de la fiksita universoj kun la evoluantaj universoj daŭre defias la lertecon de la Universaj Povo-Direktoroj. Sed tiuj ĉi problemoj iom post iom malaperos kun la malpliiĝo de nova krea agado, dum la granda universo proksimiĝas al la kulmino de evolua esprimo.

6. Spirita dominado

En la evoluaj superuniversoj energio-materio dominas krom en personeco, kie la spirito per la mediacio de la menso strebas al la majstriĝo. La celo de la evoluaj universoj estas la submetado de energio-materio al la menso, la kunordigo de menso kun la spirito, kaj ĉio ĉi pro la krea kaj unuiganta ĉeesto de la personeco. Tiel, rilate al la personeco, fizikaj sistemoj ja fariĝas subordigitaj; mensaj sistemoj, kunordigitaj; kaj spiritaj sistemoj, direktantaj.

Tiu ĉi unuiĝo de povo kaj personeco esprimiĝas sur la diaĵaj niveloj en kaj kiel la Plejsuperulo. Sed la efektiva evoluo de spirita dominado estas kreskado, kiu baziĝas sur la libervolaj agoj de la Kreintoj kaj kreitaĵoj de la granda universo.

Sur absolutaj niveloj, energio kaj spirito estas unu. Sed tuj kiam oni forlasas tiajn absolutaj niveloj, diferenco aperas, kaj ju pli energio kaj spirito moviĝas el Paradizo al spaco, des pli la abismo inter ili plilarĝiĝas, ĝis en la lokaj universoj ili sufiĉe diverĝiĝas. Ili ne plu estas identaj, nek eĉ similaj, kaj la menso devas interveni por rilatigi ilin.

Ke la energio povas esti direktita per la ago de regantaj personecoj rivelas la respondemon de energio al mensa ago. Ke la maso povas esti stabiligita per la ago de tiuj ĉi samaj regantaj entoj indikas la respondemon de maso al la ĉeesto de menso produktanta ordon. Kaj ke la spirito mem ĉe la libervola personeco povas strebi per la menso por majstri la energion-materion rivelas la potencialan unuecon de la tuta limhava kreitaĵaro.

Estas interdependeco de ĉiuj fortoj kaj personecoj tra la tuta universaro. Kreinto-Filoj kaj Kreopovaj Spiritoj dependas de la kunlabora funkcio de la povo-centroj kaj fizikaj regantoj en la organizado de universoj; la Plejsuperaj Povo-Direktoroj estas nekompletaj sen la superregado de la Majstro-Spiritoj. Ĉe homa estaĵo la mekanismo de fizika vivo respondas parte per la ordonoj de (persona) menso. Tiu ĉi menso mem siavice povas esti dominita de la direktivoj de celplena spirito, kaj la rezulto de tia evolua disvolviĝo estas la produkto de nova infano de la Plejsuperulo, nova persona unuiĝo de la diversaj specoj de kosma realeco.

Kaj same kiel estas por la partoj, tiel estas por la tuto; la spirito-persono de la Plejsupereco postulas la evoluan povon de la Ĉiopovulo por atingi kompletiĝon de la Diaĵo kaj por atingi destinon de la Trinitata asocio. La klopodo estas farita de la personecoj de tempo kaj spaco, sed la kulmino kaj plenumo de tiu ĉi klopodo estas la ago de la Ĉiopova Plejsuperulo. Kaj ĉar la kreskado de la tuto estas tiel totaligo de la kolektiva kreskado de la partoj, same estas vere, ke la evoluo de la partoj estas segmentita reflekto de la celplena kreskado de la tuto.

Sur Paradizo, la monotao kaj la spirito estas unu — nedistingeblaj krom per la nomo. En Havono, materio kaj spirito, kvankam distingeble malsamaj, estas samtempe denaske harmoniaj. En la sep superuniversoj, tamen, estas granda diverĝo; estas larĝa abismo inter kosma energio kaj dia spirito; do estas pli granda sperteca potencialo al la mensa ago por harmoniigi kaj fine unuigi fizikajn pratipojn kun spiritaj celoj. En la spacaj universoj evoluantaj en tempo estas pli granda mildigo de la dieco, pli malfacilaj problemoj solvendaj, kaj pli granda oportuneco akiri sperton por ilia solvado. Kaj tiu ĉi tuta superuniversa situacio estigas pli plandan arenon de evolua ekzisto, en kiu la ebleco de kosma sperto estas disponigita same al kreitaĵo kiel al Kreinto — eĉ al la Plejsupera Diaĵo.

La dominado de spirito, kiu estas ekzisteca sur absolutaj niveloj, fariĝas evolua sperto sur limhavaj niveloj kaj en la sep superuniversoj. Kaj tiu ĉi sperto estas kundividita de ĉiuj, de la mortema homo ĝis la Plejsupera Estaĵo. Ĉiuj strebas, persone strebas por la atingo; ĉiuj partoprenas, persone partoprenas en la destino.

7. La vivanta organismo de la granda universo

La granda universo ne estas nur materia kreaĵo de fizika grandiozeco, spirita sublimeco kaj intelekta amplekso, ĝi ankaŭ estas grandioza kaj responda vivanta organismo. Estas efektiva vivo pulsanta tra la tuta mekanismo de la vasta kreitaĵaro de la vigla kosmo. La fizika realeco de la universoj estas simbola de la perceptebla realeco de la Ĉiopova Plejsuperulo; kaj tiu ĉi materia kaj vivanta organismo estas penetrita de informaj cirkvitoj, same kiel la homa korpo estas trairita de reto de nervaj sensaj vojoj. Tiu ĉi fizika universo estas sorbigita de energiaj vojoj, kiuj efike aktivigas la materian kreitaĵaron, same kiel la homa korpo estas nutrita kaj energiita de la cirkula distribuado de la asimilebla produktoj de energio el nutraĵo. La vasta universo ne estas sen tiuj kunordigantaj centroj de grandioza superregado, kiuj povus esti komparitaj al la delikata sistemo de kemia regado de la homa mekanismo. Sed se vi nur scius ion pri la aspekto de povo-centro, ni povus analogie diri al vi multe pli pri la fizika universo.

Same kiel al mortemuloj kalkulas je la suna energio por konservi la vivon, same la granda universo dependas de la neelĉerpeblaj energioj emanantaj el malalta Paradizo por subteni la materiajn agadojn kaj la kosmajn movojn de spaco.

Menso estis donita al la mortemuloj, por ke ili povu fariĝi memkonsciaj pri identeco kaj personeco; kaj menso — eĉ Plejsupera Menso — estis disdonacita super la tuton de la limhaveco, por ke la spirito de tiu ĉi emerĝa personeco de la kosmo ĉiam strebu majstri la energion-materion.

La mortema homo respondas al spirita gvidado, same kiel la granda universo respondas al la vasta teno de spirita gravito de la Eterna Filo, la universa supermateria kohereco de la eternaj spiritaj valoroj de ĉiuj kreaĵoj de la limhava kosmo de tempo kaj spaco.

La homaj estaĵoj kapablas fari porĉiaman memidentiĝon kun la totala kaj nedetruebla universa realo — kunfandiĝo kun la loĝanta Penso-Ĝustiganto. Same la Plejsuperulo ja por ĉiam dependas de la absoluta stabileco de la Originala Diaĵo, la Paradiza Trinitato.

La impulso de la homo al Paradiza perfekteco, lia strebo atingi Dion, kreas aŭtentan diecan tension en la vivanta kosmo, kiu povas nur esti solvita per la evoluo de senmorta animo; tio ĉi okazas en la sperto de unuopa mortemula kreitaĵo. Sed kiam ĉiuj kreitaĵoj kaj ĉiuj Kreintoj en la granda universo same strebas atingi Dion kaj dian perfektecon, tiam konstruiĝas profunda kosma tensio, kiu povas nur trovi solvon per la sublima sintezo de tutpotenca povo kun la spirita persono de la evoluanta Dio de ĉiuj kreitaĵoj, la Plejsupera Estaĵo.

[Patronita de Potenca Mesaĝisto portempe loĝanta sur Urantio.]