Kajero 115

La Plejsupera Estaĵo

Kun Dio la Patro, la fileco estas la granda rilato. Kun Dio la Plejsuperulo, la atingo estas la antaŭkondiĉo al statuso — oni devas fari ion same kiel esti io.

1. Relativeco de konceptaj kadroj

La partiaj, nekompletaj kaj evoluantaj intelektoj estus senpovaj en la Majstra Universo, nekapablaj formi la pli malgrandan modelon de racia penso, se ĉiuj superaj au malsuperaj mensoj ne kapablus formi universan framon, per kiu pripensi. Se menso povas nenion konkludi, se ĝi ne povas kompreni la verajn originalojn, tiam tia menso neeviteble eltrovos konkludojn kaj inventos originalojn, kiuj havos logikan pensosignifon en la framo de tiuj mense kreitaj postulatoj. Kaj kvankaj tiaj framoj de kreitaĵa penso estas senmalhaveblaj por raciaj intelektaj operacioj, senescepte, ĉiuj estas falsaj en pli aŭ malpli granda grado.

Konceptaj kadroj de la universo estas nur relative veraj; ili estas utilaj skafaldoj, kiuj fine devas cedi antaŭ la ekspansioj de kreskanta kosma kompreno. La konceptoj pri vereco, beleco kaj boneco, moraleco, etiko, devo, amo, dieco, origino, ekzisto, celo, destino, tempo, spaco, kaj eĉ pri Diaĵo, estas nur relative veraj. Dio estas multe, multe pli ol Patro, sed la Patro estas la plej alta homa koncepto pri Dio; tamen, la portretado Patro-Filo de rilato Kreinto-kreitaĵo estos pliigita per tiuj superhomaj konceptoj pri la Diaĵo, kiuj estos atingitaj en Orvontono, en Havono kaj sur Paradizo. La homo devas pripensi en mortemula universa kadro, sed tio ne signifas, ke li ne povas antaŭvidi aliajn kaj superajn kadrojn, ene de kiuj la penso povas okazi.

Por faciligi la mortemulan komprenon pri la universaro, la diversaj niveloj de kosma realo estis nomataj limhavaj, absonidaj kaj absolutaj. El tiuj ĉi nur la absoluto estas senkondiĉe eterna, vere ekzisteca. La absonidaj kaj limhavaj niveloj estas derivaĵoj, modifoj, kvalifikaĵoj kaj mildigoj de la originala kaj praa absoluta realo de infiniteco.

La regnoj de la limhava nivelo ekzistas pro la eterna celo de Dio. La limhavaj kreitaĵoj, superaj kaj malsuperaj, povas proponi teoriojn kaj ja faras tion, pri la neceseco de la limhava nivelo en la kosma ekonomio, sed lastanalize ĝi ekzistas, ĉar Dio volis tion. La universo ne povas esti klarigita, nek limhava kreitaĵo povas proponi racian kialon por sia propra individua ekzisto sen apelacii la antaŭajn agojn kaj antaŭekzistantan volon de praulaj estaĵoj, Kreintoj aŭ generintoj.

2. La absoluta bazo de la Plejsupereco

Laŭ la ekzisteca vidpunkto, nenio nova povas okazi tra ĉiuj galaksioj, ĉar la kompletigo de infiniteco esence propra al la MI ESTAS eterne ĉeestas en la sep Absolutoj, estas funkcie asociita en la triunuoj, kaj estas transdone asociita en la triopecoj. Sed la fakto, ke la infiniteco tiel ekzistece ĉeestas en tiuj ĉi absolutaj asocioj, neniel malebligas realigi novajn kosmajn spertecojn. Laŭ la vidpunkto de limhava kreitaĵo, la infiniteco enhavas multon, kio estas potenciala, multe el kio estas en la ordo de estonta ebleco pli ĝuste ol nuna efektivaĵo.

La valoro estas unika elemento en la universa realo. Ni ne komprenas, kiel la valoro de io infinita kaj dia povus esti pliigita. Sed ni malkovras, ke la signifoj povas esti modifitaj se ne pliigitaj eĉ en la rilatoj de la infinita Diaĵo. Por la spertecaj universoj eĉ la diaj valoroj estas pliigitaj kiel efektivaĵoj per pligrandigita kompreno pri realecaj signifoj.

La tuta skemo de la universala kreitaĵaro kaj evoluo sur ĉiuj spertantaj niveloj ŝajne estas afero de konvertiĝo de potencialaĵoj en efektivaĵojn; kaj tiu ĉi transmutacio egale koncernas la regnojn de spaca poveco, mensa poveco kaj spirita poveco.

La ŝajna metodo, per kiu la ebloj de la kosmo estas ekzistigitaj en efektivecon, varias de nivelo al nivelo, estante sperteca evoluo en la limhava nivelo kaj sperteca manifestiĝo en la absonida. La ekzisteca infiniteco estas ja nekvalifikita en la inkluzivanta-ĉion, kaj tiu ĉi inkluzivanta-ĉion mem devas, necese, ampleksi eĉ la eblecon de evolua limhava spertado. Kaj la ebleco de tia sperteca kreskado fariĝas universa efektiveco per rilatoj de triopecoj efikantaj sur kaj en la Plejsupero.

3. Originaleco, efektiveco kaj potencialeco

La absoluta kosmo koncepte estas senlima; difini la amplekson kaj naturon de tiu ĉi praa realeco estas meti kvalifikojn sur la infiniteco kaj mildigi la puran koncepton pri eterneco. La ideo pri la infiniteco-eterneco, la eterneco-infiniteco, estas nekvalifikita laŭ amplekso kaj absoluta laŭ fakto. Estas neniu lingvo en la pasinteco, nuntempo aŭ estonteco de Urantio, adekvata por esprimi la realecon de infiniteco aŭ la infinitecon de la realeco. La homo, limhava kreitaĵo en infinita kosmo, devas kontentigi sin per distorditaj pripensoj kaj mildigitaj konceptadoj pri tiu senlima, senkomenca, senfina ekzisto, kies kompreno estas vere ekster lia kapablo.

La menso neniam povas esperi kompreni la koncepton pri Absoluto sen unue provi rompi la unuecon de tia realo. La menso unuigas ĉiujn diverĝojn, sed en la foresto mem de tiaj diverĝoj, la menso trovas neniun bazon sur kiu provi formuli kompreneblajn konceptojn.

La praa senmoveco de infiniteco postulas segmentadon, antaŭ ol la homo provas kompreni. Estas unueco en infiniteco, kiu estis esprimita en tiuj ĉi kajeroj kiel la MI ESTAS — la unua postulato de la kreitaĵa menso. Sed neniam la kreitaĵo povas kompreni, kiel tiu ĉi unueco fariĝas dueco, triunueco kaj diverseco, dum restante nekvalifikita unueco. La homo renkontas similan problemon, kiam li paŭzas por kontempli la nedividitan Diaĵon de la Trinitato kune kun la plurala personecigo de Dio.

Estas nur la distanco inter homo kaj infiniteco, kiu igas tiun ĉi koncepton esprimeblan per unu vorto. Dum la infiniteco estas unuflanke UNUECO, aliflanke ĝi estas senfina aŭ senlima DIVERSECO. La infiniteco, kiel ĝi estas observita de limhavaj inteligentuloj, estas la maksimuma paradokso de kreitaĵa filozofio kaj limhava metafiziko. Kvankam la spirita naturo de la homo atingas en la adora sperto la Patron, kiu estas infinita, la intelekta kompreno de la homo estas elĉerpita de la maksimuma konceptado de la Plejsupera Estaĵo. Trans la Plejsupero la konceptoj estas pli kaj pli nomoj; malpli kaj malpli ili estas veraj indikoj pri realeco; pli kaj pli ili fariĝas la kreitaĵa projekcio de limhava kompreno al la superlimhaveco.

Unu baza konceptado pri la absoluta nivelo inkluzivas postulaton de tri fazoj:

1. La Originaleco. La nekvalifikita koncepto pri la Unua Fonto-Centro, tiu fonta manifestiĝo de la MI ESTAS, de kiu ĉiu realo originas.

2. La Efektiveco. La unuiĝo de la tri Absolutoj de efektiveco, la Dua, la Tria kaj Paradiza Fontoj-Centroj. Tiu ĉi triopeco de la Eterna Filo, la Infinita Spirito kaj la Paradiza Insulo konsistigas la efektivan revelacion de la originaleco de la Unua Fonto-Centro.

3. La Potencialeco. La unuiĝo de la tri Absolutoj de potencialeco, la Diaĵa, la Nekvalifikita kaj la Universala Absolutoj. Tiu ĉi triopeco de ekzisteca potencialeco konsistigas la potencialan revelacion de la originaleco de la Unua Fonto-Centro.

La interasocio de la Originaleco, la Efektiveco kaj la Potencialeco produktas la tensiojn ene de la infiniteco, kiuj rezultigas la eblecon por la tuta universa kreskado; kaj la kreskado estas la naturo de la Sepoblulo, la Plejsuperulo kaj la Plejlastulo.

En la asocio de la Diaĵa, la Universala kaj la Nekvalifikita Absolutoj, la potencialeco estas absoluta, dum la efektiveco estas emerĝanta; en la asocio de la Dua, la Tria kaj la Paradiza Fontoj-Centroj, la efektiveco estas absoluta, dum la potencialeco estas emerĝanta; en la originaleco de la Unua Fonto-Centro, ni ne povas diri, ĉu efektiveco aŭ potencialeco estas ĉu ekzistanta aŭ emerĝanta — la Patro estas.

Laŭ la tempa vidpunkto, la Efektiveco estas tio, kio estis kaj estas; la potencialo estas tio, kio fariĝas kaj estos; La Originaleco estas tio, kio estas. Laŭ la eterneca vidpunkto, la diferencoj inter la Originaleco, la Efektiveco kaj la Potencialeco ne estas tiel videblaj. Tiuj ĉi triunuaj kvalitoj ne estas tiel distingeblaj sur la nivelio de Paradizo-eterneco. En eterneco ĉio estas — nur ke ĉio ankoraŭ ne estis rivelita en tempo kaj spaco.

Laŭ la kreitaĵa vidpunkto, la efektiveco estas substanco, la potencialo estas kapacito. La efektiveco ekzistas ĉe la centro, kaj de tie etendiĝas ĝis periferia infiniteco; la potencialeco venas internen de la infiniteca periferio, kaj konverĝas al la centro de ĉiuj aferoj. La Originaleco estas tio, kio unue kaŭzas kaj poste ekvilibrigas la duoblajn movojn de la ciklo de realeca metamorfozo de potencialaĵoj ĝis efektivaĵoj kaj la potencialigo de ekzistantaj efektivaĵoj.

La tri Absolutoj de potencialeco funkcias sur la pure eterna nivelo de la kosmo, tial neniam funkciante tiel sur la subabsolutaj niveloj. Sur la malsuprenirantaj niveloj de la realeco la triopeco de potencialeco manifestiĝas kun la Plejlastulo kaj super la Plejsuperulo. La potencialo povas malsukcesi tempe efektiviĝi koncerne parton sur subabsoluta nivelo, sed neniam la tuton. La volo de Dio ja fine regas, ne ĉiam koncerne la individuon sed senescepte koncerne la totalon.

Estas en la triopeco de efektiveco, ke la ekzistaĵoj de la kosmo havas sian centron; ĉu spirito, menso aŭ energio, ĉiuj estas centrigita en tiu ĉi asocio de la Filo, la Spirito kaj Paradizo. La personeco de la spirita Filo estas la majstra pratipo por ĉiuj personecoj tra ĉiuj universoj. La substanco de la Paradiza Insulo estas la majstra pratipo, el kiu Havono estas perfekta revelacio, kaj la superuniversoj perfektiĝanta revelacio. La Kuna Aganto estas samtempe la mensan aktiviganton de la kosma energio, la konceptadon de la spirita celo kaj la integrado de la matematikaj kaŭzoj kaj efektoj de la materiaj niveloj kun la libervolaj celoj kaj motivoj de la spirita nivelo. En kaj por limhava universo, la Filo, la Spirito kaj Paradizo funkcias en kaj super la Plejlastulo, same kiel li estas kondiĉita kaj kvalifiiata en la Plejsuperulo.

La Efektiveco (de la Diaĵo) estas tio, kion serĉas la homo en la supreniro al Paradizo. La Potencialeco (de la homa dieco) estas tio, kion la homo evoluigas en tiu serĉado. La Originaleco estas tio, kio ebligas la kunekziston kaj integradon de la efektiva homo, la potenciala homo kaj la eterna homo.

La fina dinamiko de la kosmo koncernas la kontinuan transigon de realeco de potencialeco al efektiveco. Teorie povus ĉesi tiu ĉi metamorfozo, sed fakte tio estas neebla, ĉar la Potencialeco kaj la Efektiveco estas ambaŭ encirkvitigitaj en la Originaleco (la MI ESTAS), kaj tiu ĉi identigo por ĉiam malebligas meti limon al la disvolviĝa progresado de la universo. Kio ajn estas identigita kun la MI ESTAS neniam povas trovi finon al la progresado, ĉar la efektiveco de la potencialaĵoj de la MI ESTAS estas absoluta, kaj la potencialeco de la efektivaĵoj de la Mi ESTAS ankaŭ estas absoluta. Ĉiam la efektivaĵoj malfermos novajn vojojn por realigi ĝis nun neeblajn potencialojn — ĉiu homa decido ne nur efektivigas novan realaĵon en la homa sperto, sed ankaŭ malfermas novan kapaciton de homa kreskado. La homo vivas en ĉiu infano, kaj la morontia progresanto loĝas en la matura homo konanta dion.

La statiko en kreskado neniam povas aperti en la tuta kosmo, ĉar la bazo de kreskado — la absolutaj efektivaĵoj — estas nekvalifikita, kaj ĉar la ebloj por kreskado — la absolutaj potencialaĵoj — estas senlimaj. Laŭ praktika vidpunkto la filozofoj de la universo alvenis al la konkludo, ke ne estas afero konsiderata kiel fino.

Laŭ limigata vidpunkto fakte ekzistas multaj finoj, multaj agadaj finiĝoj, sed laŭ pli larĝa vidpunkto sur pli alta nivelo de universo, ekzistas neniu fino, simple transiroj de disvolviĝa fazo al alia. La pli ganda kronologio de la majstra universo koncernas la diversajn universajn eraojn, la erao de Havona, la erao de la superuniversoj kaj la erao de la eksteraj universoj. Sed eĉ tiuj bazaj segmentoj de sekvencaj rilatoj ne povas esti pli ol relativaj lim Ŝtonoj sur la senfina vojego de eterneco.

La fina penetrado de la vereco, beleco kaj boneco de la Plejsupera Estaĵo povus nur malfermi por la progresanta kreitaĵo tiujn absonidajn kvalitojn de Plejlasta dieco, kiu kuŝas ekster la konceptaj niveloj de vereco, beleco kaj boneco.

4. Fontoj de Plejsupera realeco

Iu ajn konsidero pri la originoj de Dio la Plejsuperulo devas komenciĝi kun la Paradiza Trinitato, ĉar la Trinitato esta la originala Diaĵo, dum la Plejsuperulo estas derivita Diaĵo. Iu ajn konsidero pri la kreskado de la Plejsuperulo devas konsideri la ekzistecajn triopecojn, ĉar ili ampleksas la tutan absolutan efektivecon kaj la tutan infinitan potencialecon (kune kun la Unua Fonto-Centro). Kaj la evolua Plejsuperulo estas la kulminanta kaj persone libervola fokuso de la transmutacio — la transformado — de potencialaĵoj al efektivaĵoj en kaj super la limhava nivelo de ekzisto. La du triopecoj, efektiva kaj potenciala, ampleksas la totalecon de la interrilatoj de kreskado en la universoj.

La fonto de la Plejsuperulo estas en la Paradiza Trinitato — la eterna, efektiva kaj nedividita Diaĵo. La Plejsuperulo unue estas ĉio spirita persono, kaj tiu ĉi spirita persono devenas de la Trinitato. Sed la Plejsuperulo due estas Diaĵo de kreskado — evolua kreskado — kaj tiu ĉi kreskado derivas de la du triopecoj, efektiva kaj potenciala.

Se estas malfacile kompreni, ke la infinitaj triopecoj povas funkcii sur la limhava nivelo, paŭzu por konsideri, ke ilia infiniteco mem devas enhavi en si la potencialecon de la limhaveco; la infiniteco ampleksas ĉiujn aferojn, de la plej malsupera kaj plej kvalifikita limhava ekzisto ĝis la plej superaj kaj nekvalifikitaj absolutaj realaĵoj.

Ne estas tiel malfacile kompreni, ke la infiniteco ja enhavas la limhaveco, same kiel kompreni ĝuste kiel tiu ĉi infiniteco efektive manifestiĝas al la limhaveco. Sed la Penso-Ĝustigantoj loĝantaj en la mortemaj homoj estas unu el la eternaj pruvoj, ke eĉ la absoluta Dio (kiel absoluto) povas rekte kontakti kaj ja rekte kontaktas kun eĉ la plej humilaj kaj malgravaj el la universaj libervolaj kreitaĵoj.

La triopecoj, kiuj kolektive ampleksas la efektivecon kaj la potencialecon, manifestiĝas sur la limhava nivelo kune kun la Plejsupera Estaĵo. La tekniko de tia manifestiĝo estas kaj rekta kaj nerekta: rekta kiel la triopecaj rilatoj havas konsekvencon en la Plejsuperulo, kaj nerekta kiel ili estas derivitaj per la manifestiĝinta nivelo de la absonideco.

La Plejsupera realo, kiu estas la totala limhava realo, estas en procezo de vigla kreskado inter la nekvalifikitaj potencialaĵoj de ekstera spaco kaj la nekvalifikitaj efektivaĵoj ĉe la centro de ĉiuj aferoj. La limhava kampo tiel faktiĝas per la kunlaboro de la absonidaj perantoj de Paradizo kaj la Plejsuperaj Kreinto-Personecoj de de tempo. La ago maturigi la kvalifikitaj ebloj de la tri grandaj potencialaj Absolutoj estas la absonida funkcio de la Arkitektoj de la Majstra Universo kaj iliaj transcendaj asociitoj. Kaj kiam tiuj ĉi manifestiĝoj atingas ĝis iu punkto de maturiĝo, la Plejsuperaj Kreinto-Personecoj emerĝas el Paradizo por engaĝi sin en la epoklonga tasko alkonduki la evoluantajn universojn al fakta ekzisteco.

La kreskado de la Plejsupereco derivas de la triopecoj; La spirita persono de la Plejsuperulo de la Trinitato; sed la povo-prerogativoj de la Ĉiopovulo estas bazitaj sur la diecaj sukcesoj de Dio la Sepoblulo, dum la kuniĝo de la povo-prerogativoj de la Ĉiopova Plejsuperulo kun la spirita persono de Dio la Plejsuperulo okazas pro la ministrado de la Kuna Aganto, kiu disdonacas la menson de la Plejsuperulo kiel kunan faktoron en tiu ĉi evolua Diaĵo.

5. Rilato de la Plejsuperulo al la Paradiza Trinitato

La Plejsupera Estaĵo absolute dependas de la ekzisto kaj ago de la Paradiza Trinitato por la realeco de sia persona kaj spirita naturo. Dum la kreskado de la Plejsuperulo estas afero de triopeca rilato, la spirita personeco de Dio la Plejsuperulo dependas kaj derivas de la Paradiza Trinitato, kiu ĉiam restas kiel la absoluta centro-fonto de perfekta kaj infinita stabileco, ĉirkaŭ kiu la evolua kreskado de la Plejsuperulo iom post iom disvolviĝas.

La funkcio de la Trinitato rilatas al la funkcio de la Plejsuperulo, ĉar la Trinitato funkcias sur ĉiuj (totalaj) niveloj, inkluzive de la nivelo de la funkcio de la Plejsupereco. Sed same kiel la epoko de Havono cedas sian lokon al la epoko de la superuniversoj, same la perceptebla ago de la Trinitato kiel senpera kreinto cedas sian lokon al la kreaj agoj de la infanoj de la Paradizaj Diaĵoj.

6. Rilato de la Plejsuperulo al la triopecoj

La triopeco de efektiveco daŭre funkcias rekte dum la post-Havonaj epokoj; la Paradiza gravito kaptas la bazajn unuoj de la materia ekzisto, la spirita gravito de la Eterna Filo rekte funkcias sur la fundamentajn valorojn de la spirita ekzisto, kaj la mensa gravito de la Kuna Aganto neeraripove firme tenas ĉiujn vivajn signifojn de la intelekta ekzisto.

Sed ju pli ĉiu stadio de krea agado eliras en neesploriran spacon, des pli malproksime ĝi funkcias kaj ekzistas de la rekta ago fare de kreaj fortoj kaj diaj personecoj de la centra loko — la absoluta Insulo de Paradizo kaj la infinitaj Diaĵoj loĝantaj sur ĝi. Tiuj ĉi sinsekvaj niveloj de kosma ekzisto do pli kaj pli fariĝas dependaj de disvolviĝoj ene de la tri Absolutaj potencialecoj de infiniteco.

La Plejsupera Estaĵo ampleksas eblojn de kosma ministrado, kiuj estas ne ŝajne manifestitaj ĉe la Eterna Filo, la Infinita Spirito aŭ en la nepersonaj realaĵoj de la Insulo de Paradizo. Tiu ĉi deklaro estas farita laŭregule kalkulante la absolutecon de tiuj ĉi tri bazaj efektivecoj, sed la kreskado de la Plejsuperulo estas ne nur bazita sur tiuj ĉi efektivecoj de la Diaĵo kaj Paradizo, sed ĝi ankaŭ estas koncernata de disvolviĝoj ene de la Diaĵa, Universala kaj Nekvalifikita Absolutoj.

La Plejsuperulo ne nur kreskas, dum la Kreintoj kaj kreitaĵoj de la evoluantaj universoj atingas similecon al Dio, sed tiu ĉi limhava Diaĵo ankaŭ spertas kreskadon rezulte de la majstrado de kreitaĵoj kaj Kreintoj pri la limhavaj ebloj de la granda universo. La moviĝo de la Plejsuperulo estas duobla: intensece al Paradizo kaj la Diaĵo, kaj vastece al la senlimeco de la Absolutoj de potencialo.

En la nuntempa universa epoko tiu ĉi duobla moviĝo estas rivelita en la malsuprenirantaj kaj suprenirantaj personecoj de la granda universo. La Plejsuperaj Kreinto-Personecoj kaj ĉiuj iliaj diaj asociitoj reflektas la diverĝan movon eksteren de la Plejsuperulo, dum la suprenirantaj pilgrimantoj de la sep superuniversoj indikas la konverĝan tendencon internen de la Plejsupereco.

Ĉiam la limhava Diaĵo celas duoblan korelativecon, internen al Paradizo kaj ĝiaj Diaĵoj, kaj eksteren al la infiniteco kaj ĝiaj Absolutoj. La potenca ekapero de la Paradizo-kreaj dieco personeciĝanta en la Kreinto-Filoj kaj poviĝanta en la povo-regantoj, indikas la vastan elfluon de la Plejsupereco en la kampojn de potencialeco, dum la senfina sinsekvo de la suprenirantaj kreitaĵoj de la granda universo atestas la potencan enfluon de la Plejsupereco al la unueco kun la Paradiza Diaĵo.

La homaj estaĵoj lernis, ke la moviĝo de la nevideblaĵo foje povas esti percektita observante ĝiajn efektojn sur la videblaĵo; kaj ni en la universoj delonge lernis detekti la moviĝojn kaj tendencojn de la Plejsupereco observante la postefikojn de tiaj evoluoj ĉe la personecoj kaj pratipoj de la granda universo.

Kvankam ni ne certas, ni opinias ke, kiel limhava reflekto de la Paradiza Diaĵo, la Plejsuperulo engaĝas sin en eterna progresado al la ekstera spaco; sed kiel kvalifikado de la tri Absolutaj potencialoj de la ekstera spaco tiu ĉi Plejsupera Estaĵo por ĉiam serĉas la Paradizan koherecon. Kaj tiuj ĉi duoblaj moviĝoj ŝajnas kalkuli la plejmulton de la bazaj agadoj en la nuntempe organizitaj universoj.

7. La naturo de la plejsuperulo

En la Diaĵo de la Plejsuperulo la Patro - MI ESTAS relative atingis kompletan liberiĝon de la limigoj esence propraj al la infiniteco de statuso, eterneco de estado kaj absoluteco de naturo. Sed Dio la Plejsuperulo estis liberigita de ĉiuj ekzistecaj limigoj nur fariĝinte submetita al spertecaj kvalifikoj de universala funkcio. Atingante la kapablon por sperto, la limhava Dio ankaŭ fariĝas submetita al ĝia neceso; plenumante la liberigon el eterneco la Ĉiopovulo renkontas la tempajn barilojn; kaj la Plejsuperulo nur povis koni kreskadon kaj disvolviĝon kiel konsekvencon de parteco de ekzisto kaj nekompleteco de naturo, neabsoluteco de estado.

Ĉio ĉi devas esti laŭ la plano de la Patro, kiu bazis la limhavan progreson sur la klopodo, la kreitaĵan plenumadon sur la persisto kaj la personecan disvolviĝon sur la fido. Tiel ordonante la sperton-evoluon de la Plejsuperulo, la Patro ebligis al la limhavaj kreitaĵoj ekzisti en la universoj kaj, per sperteca progresado, iam atingi la diecon de Plejsupereco.

Escepte la nekvalifikitaj valoroj de la sep Absolutoj, kaj inkluzivante la Plejsuperulon kaj eĉ la Plejlastulon, ĉiu ajn realeco estas relativa. La fakto de Superregado estas fondata sur Paradiza povo, Fila perconeco kaj ago de la Kun-Aganto, sed la kreskado de la Plejsuperulo estas implikata en la Diaĵa Absoluto, la Nekvalifikita Absoluto kaj la universa Absoluto. Kaj tiu sintezanta kaj unuiganta Diaĵo - Dio la Plejsuperulo - estas la personecigado de la finita ombro projekciata tra la granda universo de la infinita unueco de la nesondebla naturo de la paradiza Patro, la Unua Fonto-Centro.

Ĝis la triopecoj rekte funkcias sur la limhava nivelo, ili supermetiĝas sur la Plejsuperulo, kiu estas la Diaĵa enfokusigo kaj kosma sumigo de la limhavaj kvalifikoj de la naturoj de la Absoluta Efektiveco kaj la Absoluta potencialeco.

La Paradiza Trinitato estas konsiderata kiel la absoluta neeviteblaĵo; la Sep Majstro-Spiritoj estas ŝajne neeviteblaĵoj de la Trinitato; la efektiveco de povo-menso-spirito-personeco de la Plejsuperulo devas esti la evolua neeviteblaĵo.

Dio la Plejsuperulo ne ŝajnas antaŭe esti neevitebla laŭ nekvalifikita infiniteco, sed li ŝajnas esti sur ĉiuj niveloj de relativeco. Li estas la nemalhavebla enfokusiganto, sumiganto kaj ampleksanto de evolua sperto, efektive unuigante la rezultojn de tiu ĉi reĝimo de realeca percepto en sia Diaĵa naturo. Kaj ĉion ĉi li ŝajnas fari kun la celo kontribui al la apero de la neevitebla manifestiĝo, la supersperteca kaj superlimhava manifestiĝo de Dio la Plejlastulo.

La Plejsupera Estaĵo ne povas esti plene aprezita sen konsideri la fonton, funkcion kaj destinon: la rilaton al la originanta Trinitato, la universo de aktiveco kaj la Trinitata Plejlasteco de rekta destino.

Per la procezo de sumado de la evolua sperto la Plejsuperulo konektas la limhavecon kun la absonideco, eĉ same kiel la menso de la Kuna Aganto integras la dian spiritecon de la persona Filo kun la neŝanĝeblaj energioj de la Paradiza pratipo, kaj same kiel la ĉeesto de la Universala Absoluto unuigas la Diaĵan aktivigon kun la Nekvalifikita reaktiveco. Kaj tiu ĉi unueco devas esti rivelo de la nedetektita funkciado de la originala unueco de la Unua Patro-Kaŭzo kaj Fonto-Pratipo de ĉiuj aferoj kaj ĉiuj estaĵoj.

[Patronita de Potenca Mesaĝisto portempe loĝanta sur Urantio.]