Kajero 114

Serafa planeda registaro

La Plejaltuloj regas en la regnoj de la homoj per multaj ĉielaj fortoj kaj perantoj, sed precipe per la ministrado de la serafoj.

Hodiaŭ tagmeze la deĵorlisto de planedaj anĝeloj, gardistoj kaj aliaj sur Urantio estis 501 234 619 paroj da serafoj. Estis asignitaj al mia komando ducent serafaj multegoj — 597 196 800 paroj da serafoj aŭ 1 194 393 600 individuaj anĝeloj. La registro tamen montras 1 002 469 238 individuojn; konsekvence do, 191 924 362 anĝeloj forestis de tiu ĉi mondo pro transportaj, mesaĝistaj aŭ mortaj devoj. (Sur Urantio estas ĉirkaŭ la sama nombro da keruboj kiel da serafoj, kaj ili estas same organizitaj.)

La serafoj kaj iliaj asociitaj keruboj estas koncernataj pri multaj detaloj de la superhoma registaro de planedo, precipe de mondoj kiuj estis izolitaj pro ribelo. La anĝeloj, lerte helpataj de la mezvojuloj, funkcias sur Urantio kiel la efektivaj supermateriaj ministroj, kiuj plenumas la ordonojn de la loĝanta ĝenerala guberniestro kaj ĉiuj liaj asociitoj kaj subuloj. La serafoj, kiel klaso, estas okupataj de multaj taskoj aliaj ol tiuj de persona kaj grupa gardado.

Urantio ne estas sen taŭga kaj efika superrigardo de la sistemaj, konstelaciaj kaj universaj regantoj. Sed la planeda registaro estas malsimila al iu ajn alia mondo en la Satania sistemo, eĉ en tuta Nebadono. Tiu ĉi unikeco en via plano de superrigardado estas pro nombro da nekutimaj cirkonstancoj:

1. La statuso de modifo de vivo sur Urantio.

2. La postuloj de la Lucifera ribelo.

3. La perturboj de la Adama fiasko.

4. La neregulaĵoj kaŭzitaj de la fakto, ke Urantio estis unu el la disdonacaj mondoj de la Universa Suvereno. Mikaelo de Nebadono estas la Planeda Princo de Urantio.

5. La speciala funkcio de la dudek kvar direktoroj.

6. La loko sur la planedo de cirkvito de arkianĝeloj.

7. La pli freŝdata nomumo de la iam enkarniĝinta Makivento Melkicedeko kiel vicreganta Planeda Princo.

1. La suvereneco de Urantio

La originala suvereneco de Urantio estis konfidita al la suvereno de la Satania sistemo. Ĝi estis unue delegita de li al kuna komisiono de Melkicedekoj kaj Vivo-Portantoj, kaj tiu ĉi grupo funkciis sur Urantio ĝis la alveno de laŭregule nomumita Planeda Princo. Post la defalo de Princo Kaligastio, dum la Lucifera ribelo, Urantio ne havis certan kaj fiksitan rilaton kun la loka universo kaj ĝiaj administraj sekcioj ĝis la kompletigo de la disdonaco de Mikaelo en la karno, kiam li estis proklamita de la Unuiĝulo de Tagoj kiel Planeda Princo de Urantio. Tia proklamo por ĉiam garantie kaj principe fiksis la statuson de via mondo, sed praktike la Suverena Kreinto-Filo faris neniun geston por persone administri la planedon, krom establi la Jeruseman komisionon de dudek kvar iamaj Urantianoj kun aŭtoritato por reprezenti lin en la registaro de Urantio kaj de ĉiuj aliaj kvarantenigitaj planedoj en la sistemo. Unu el tiu ĉi konsilio nun ĉiam loĝas sur Urantio kiel rezidanta ĝenerala guberniestro.

La vicrega aŭtoritato por agi nome de Mikaelo kiel Planeda Princo freŝdate estis atribuita al Makivento Melkicedeko, sed tiu ĉi Filo de la loka universo faris eĉ ne la plej malgrandan ŝanĝon por modifi la nuntempan planedan reĝimon de la sinsekvaj administracioj de la rezidantaj ĝeneralaj guberniestroj.

Estas malmulte probable, ke iu ajn konsiderinda ŝanĝo estos farita en la registaro de Urantio dum la nuna diepoko, krom se la vicreganta Planeda Princo alvenus por preni sur sin siajn laŭtitolajn respondecojn. Tio ŝajnas al iuj el niaj asociitoj, ke iam en proksima estonteco la plano sendi unu el la dudek kvar konsilianoj al Urantio por agi kiel ĝenerala guberniestro estos anstataŭita de la formala alveno de Makivento Melkicedeko kun la vicrega ordono de la suvereneco de Urantio. Kiel oficanta Planeda Princo li sendube daŭre zorgus la planedon ĝis la fina juĝo de la Lucifera ribelo, kaj probable ĝis la malproksima estonteco de la planeda fiksiĝo en lumo kaj vivo.

Iuj opinias, ke Makivento Melkicedeko ne venos por preni sur sin la personan direktadon de Urantiaj aferoj antaŭ la fino de la nuntempa diepoko. Aliaj opinias, ke la vicreganta Princo ne povus veni tiel, antaŭ ol Mikaelo iam revenos al Urantio, kiel li promesis, kiam li ankoraŭ estis en la karno. Ankoraŭ aliaj, inkluzive de tiu ĉi preleganto, atendas la aperon de Melkicedeko iam ajn.

2. La estraro de planedaj superrigardantoj

De la epoko de la disdonaco de Mikaeko sur via mondo la ĝenerala administrado de Urantio estis konfidita al speciala grupo sur Jerusemo de dudek kvar iamaj Urantianoj. La kvalifikado por membriĝi en tiu ĉi komisiono estas nekonata de ni, sed ni observis ke tiuj, kiuj estis tiel komisiitaj, ĉiuj estis kontribuantoj al la plivastiĝanta suvereneco de la Plejsuperulo en la sistemo de Satanio. Laŭnature ili ĉiuj estis veraj gvidantoj, kiam ili funkciis sur Urantio, kaj (krom Makivento Melkicedeko) tiuj ĉi kvalitoj de gvidado estis ankoraŭ pliigitaj de la sperto de la domego-mondoj kaj kompletigitaj de la trejnado de la Jerusema civitaneco. La dudek kvar membroj estas nomumitaj de la kabineto de Lanaforĝo, apogitaj de la Plejaltuloj de Edentio, aprobitaj de la Asignita Gardostaranto de Jerusemo, kaj nomumitaj de Gabrielo de Salvingtono akorde kun la ordono de Mikaelo. La portempaj nomumitoj funkcias same plene kiel la permanentaj membroj de tiu ĉi komisiono de specialaj superrigardantoj.

Tiu ĉi estraro de planedaj direktoroj precipe okupiĝas pri la superrigardo de tiuj agadoj sur tiu ĉi mondo, kiuj rezultas de la fakto, ke Mikaelo spertis tie ĉi sian finan disdonacon. Ili estas en proksima kaj rekta kontakto kun Mikaelo per la ligaj agadoj de iu Brila Vespera Stelo, la identa estaĵo, kiu akompanis Jesuon dum la tuta mortemula disdonaco.

Nuntempe Johano, konata de vi kiel “la Baptisto”, estas la prezidanto de tiu ĉi konsilio, kiam ĝi kunsidas sur Jerusemo. Sed la laŭofica estro de tiu ĉi konsilio estas la Asignita Gardostaranto de Satanio, la rekta kaj persona reprezentanto de la Asociita Inspektoro sur Salvingtono kaj de la Plejsupera Plenumanto de Orvontono.

La membroj de tiu ĉi sama komisiono de iamaj Urantianoj ankaŭ agas kiel konsilaj superrigardantoj de la tridek ses aliaj mondoj izolitaj pro la ribelo en la sistemo; ili faras tre valoran servon tenante Lanaforĝon, la Sisteman Suverenon, en proksima kaj simpatia kontakto kun la aferoj de tiuj ĉi planedoj, kiuj ankoraŭ restas pli malpli sub la superregado de la Konstelaciaj Patroj de Norlatiadeko. Tiuj ĉi dudek kvar konsilantoj ofte vojaĝas individue al ĉiu el la kvarantenigitaj planedoj, precipe al Urantio.

Ĉiu el la aliaj izolitaj mondoj estas konsilata de similaj diversgrandaj komisionoj kun iliaj iamaj loĝantoj, sed tiuj ĉi aliaj komisionoj estas subordigitaj al la Urantia grupo de dudek kvar. Dum la membroj de tiu ĉi grupo estas tiel aktive interesitaj en ĉiu fazo de homa progreso sur ĉiu kvarantenigita mondo de Satanio, ili estas speciale kaj ĉefe koncernataj kun la bonstato kaj la antaŭeniĝo de la mortemulaj rasoj de Urantio, ĉar ili senpere kaj rekte superrigardas la aferojn de neniu el la planedoj, krom Urantio, kaj eĉ tie ĉi ilia aŭtoritato ne estas kompleta krom en iuj kampoj koncernantaj la mortemulan postvivon.

Neniu scias, kiom longe tiuj ĉi dudek kvar Urantiaj konsilantoj daŭros laŭ tiu ĉi nuntempa statuso, eligitaj el la regula programo de universaj agadoj. Ili sendube daŭre servos tiel, ĝis iu ŝanĝo en la planeda statuso okazos, kiel la fino de diepoko, la prenado de plena aŭtoritato de Makivento Melkicedeko, la fina juĝo de la Lucifera ribelo aŭ la reapero de Mikaelo sur la mondo de sia fina disdonaco. La nuntempa rezidanta ĝenerala guberniestro de Urantio ŝajnas inklini al la opinio ke, ĉiuj krom Makivento povus esti liberigitaj por la Paradiza supreniro, kiam la sistemo de Satanio estus restarigita en la konstelaciaj cirkvitoj. Sed kuras ankaŭ aliaj opinioj.

3. LA REZIDANTA ĜENERALA GUBERNIESTRO

Ĉiun centan jaron laŭ la Urantia tempo la Jerusema korpuso de dudek kvar planedaj superrigardantoj nomumas unu el siaj membroj por logi sur via mondo kaj deĵori kiel ilia ekzekutiva reprezantanto, kiel rezidanta ĝenerala guberniestro. Dum la tempoj de la preparo de tiuj ĉi prelegoj tiu ĉi ekzekutiva oficisto estis ŝanĝita, la deknaŭa tiel servante sukcedita de la dudeka. La nomo de la nuntempa planeda superrigardanto estas kaŝita al vi, nur ĉar la mortema homo tro inklinas respektegi, eĉ diigi siajn eksterordinarajn sammondanojn kaj superhomajn superulojn.

La rezidanta ĝenerala guberniestro havas neniun efektivan personan aŭtoritaton en la administrado de mondaj aferoj, krom kiel reprezentanto de la dudek kvar Jerusemaj konsilantoj. Li agas kiel la kunordiganto de la superhoma administrado, kaj estas la respektata ĉefo kaj universale agnoskita gvidanto de la ĉielaj estaĵoj funkciantaj sur Urantio. Ĉiuj ordoj de anĝelaj multegoj rigardas lin kiel sian kunordigantan direktoron, dum la Unuiĝintaj Mezvojuloj, de la foriro de 1-2-3 la unua por fariĝi unu el la dudek kvar konsilantoj, vere konsideras la sinsekvajn ĝeneralajn guberniestrojn kiel siajn planedajn patrojn.

Kvankam la ĝenerala guberniestro ne posedas efektivan kaj personan aŭtoritaton sur la planedo, li ĉiutage donas dekojn da verdiktoj kaj decidoj, kiuj estas akceptitaj kiel finaj fare de la koncernataj personecoj. Li estas multe pli kiel patra konsilanto ol teknika reganto. Iel li funkcias kiel funkcius Planeda Princo, sed lia administrado multe pli proksimiĝas al la administrado de Materiaj Filoj.

La Urantia registaro estas reprezentata en la konsilioj de Jerusemo laŭ aranĝo, per kiu la revenanta ĝenerala guberniestro kunsidas kiel portempa membro de la kabineto de Planedaj Princoj de la Sistema Suvereno. Estis atendite, kiam Makivento estis nomumita kiel vicreganta Princo, ke li tuj prenu sur sin sian lokon en la konsilio de la Planedaj Princoj de Satanio, sed ĝis nun li faris neniun geston al tiu ĉi direkto.

La supermateria registaro de Urantio ne konservas tre proksiman organisman rilaton kun la superaj unuoj de la loka universo. Iel la rezidanta ĝenerala guberniestro reprezentas Salvingtono same kiel Jerusemo, ĉar li agas nome de la dudek kvar konsilantoj, kiuj rekte reprezentas Mikaelon kaj Gabrielon. Kaj estante Jerusema civitano la planeda guberniestro povas funkcii kiel proparolanto de la Sistema Suvereno. La konstelaciaj aŭtoritatoj estas rekte reprezentataj de Vorodadeka Filo, la Edentia observanto.

4. La observanto de la Plejaltuloj

La suvereneco de Urantio estas plie komplikita de la iama arbitra preno de la planeda aŭtoritato fare de la registaro de Norlatiadeko tuj post la planeda ribelo. Ankoraŭ loĝas sur Urantio Vorondadeka Filo, observanto por la Plejaltuloj de Edentio kaj, foreste de rekta ago de Mikaelo, kuratoro de planeda suvereneco. La nuna observanto de la Plejaltuloj (kaj iama reganto) estas la dudek tria tiel servanta sur Urantio.

Estas iuj grupoj de planedaj problemoj, kiuj ankoraŭ estas sub la regado de la Plejaltuloj de Edentio, jurisdikcio super kiuj estis prenita dum la Lucifera ribelo. La aŭtoritato en tiuj ĉi aferoj estas uzata de Vorondadek Filo, la Norlatiadeka observanto, kiu konservas tre proksimajn konsilajn rilatojn kun la planedaj superrigardantoj. La rasaj komisiitoj estas tre aktivaj sur Urantio, kaj iliaj diversaj grupestroj estas neformale alligitaj al la rezidanta Vorondadeka observanto, kiu agas kiel ilia konsila direktoro.

Okaze de krizo la efektiva kaj suverena ĉefo de la registaro, krom pri iuj pure spiritaj aferoj, estus tiu ĉi Vorodadeka Filo de Edentio nun kun observa posteno. (Pri tiuj ĉi ekskluzive spiritaj problemoj kaj pri iuj pure personaj aferoj, la plejsupera aŭtoritato ŝajnas esti atribuita al la komandanta arkianĝelo alligita al la sekcia sidejo de tiu ordo, kiu estis freŝdate establita sur Urantio.)

Observanto de la Plejaltuloj laŭvole havas povon preni la planedan registaron kaze de gravaj planedaj krizoj, kaj estas registrite, ke tio ĉi okazis tridek tri fojojn en la historio de Urantio. Tiukaze la observanto de la Plejaltuloj funkcias kiel reganto de la Plejaltuloj, uzante nediskuteblan aŭtoritaton super ĉiuj ministroj kaj addministrantoj loĝantaj sur la planedo krom la sekcia organizo de la arkianĝeloj.

Vorondadekaj regadoj ne estas propraj al planedoj izolitaj pro ribelo, ĉar la Plejaltuloj povas iam ajn interveni en la aferoj de la loĝataj mondoj, intermetante la superan saĝecon de la konstelaciaj regantoj en la aferoj de la regnoj de la homo.

5. La planeda registaro

La efektiva administrado de Urantio ja estas malfacile priskribebla. Ekzistas neniu formala registaro laŭ la kriterioj de universa organizado, kiel apartaj leĝodona, ekzekutiva kaj juĝa departementoj. La dudek kvar konsilantoj estas la plej proksimaj esti la leĝodonan branĉon de la planeda registaro. La ĝenerala guberniestro estas provizora kaj konsila plenumanto kun la vetorajto ĉe la observanto de la Plejaltuloj. Kaj estas neniuj absolutaj aŭtoritataj juĝaj povoj funkciantaj sur la planedo — nur akordigaj komisionoj.

Plejmulto de la problemoj koncernantaj serafojn kaj mezvojulojn estas, per reciproka interkonsento, decidita de la ĝenerala guberniestro. Sed krom esprimante la ordonojn de la dudek kvar konsilantoj, liaj juĝoj ĉiuj estas submetitaj al apelacio al akordigaj komisionoj, al lokaj aŭtoritatoj konsistigitaj por planeda funkcio, aŭ eĉ al la Sistema Suvereno de Satanio.

La foresto de la korpa personaro de Planeda Princo kaj de la materia reĝimo de Adamaj Gefiloj estas partie kompensita de la speciala ministrado de serafoj kaj de la nekutimaj servoj de la mezvojulaj kreitaĵoj. La foresto de la Planeda Princo estas efektive kompensita de la triunua ĉeesto de la arkianĝeloj, la observanto de la Plejaltuloj kaj la ĝenerala guberniestro.

Tiu ĉi sufiĉe loze organizita kaj iel persone administrita planeda registaro estas pli efika ol atendite pro la tempoŝpara asistado de la arkianĝeloj kaj ilia ĉiam preta cirkvito, kiu estas tiel ofte uzata dum planedaj krizoj kaj administraj malfacilaĵoj. Teknike, la planedo ankoraŭ estas spirite izolita en la Norlatiadekaj cirkvitoj, sed kaze de krizo tiu ĉi handikapo povas nun esti evitita per la utiligo de la cirkvitoj de arkianĝeloj. La planeda izolado kompreneble malmulte koncernas individuajn mortemulojn de la elverŝo de la Spirito de Vero sur la tuta karno antaŭ mil naŭcent jaroj.

Ĉiu administra tago sur Urantio komenciĝas per konsulta konferenco, en kiu partoprenas la ĝenerala guberniestro, la planeda ĉefo de arkianĝeloj, la observanto de la Plejaltuloj, la superrigardantaj superafoj, la ĉefo de rezidantaj Vivo-Portantoj kaj invititaj gastoj inter la altaj Filoj de la universo aŭ inter iuj el la studentoj-vizitantoj, kiuj hazarde restadas sur la planedo.

La rekta administra kabineto de la ĝenerala guberniestro konsistas el dek du serafoj, la deĵorantaj ĉefoj de la dek du grupoj de spacialaj anĝeloj funkciantaj kiel senperaj superhomaj direktoroj de planeda progreso kaj stabileco.

6. La majstraj serafoj pri planeda superrigardo

Kiam la unua ĝenerala guberniestro alvenis sur Urantion, samtempe kun la elverŝo de la Spirito de Vero, li estis akompanita de dek du korpusoj de specialaj serafoj, Serafingtonaj diplomitoj, kiuj estis tuj asignitaj al iuj specialaj planedaj servoj. Tiuj ĉi ekzaltitaj anĝeloj estas konataj kiel la majstraj serafoj pri planeda superrigardo kaj estas, krom la superregado de la planeda observanto de la Plejaltuloj, sub la senpera direktado de la rezidanta ĝenerala guberniestro.

Tiuj ĉi dek du grupoj de anĝeloj, kiuj funkcias sub la ĝenerala superrigardo de la rezidanta ĝenerala guberniestro, estas senpere direktitaj de la serafa konsilio de la dek du, la deĵorantaj ĉefoj de ĉiu grupo. Tiu ĉi konsilio ankaŭ servas kiel volontula kabineto de la rezidanta ĝenerala guberniestro.

Kiel planeda ĉefo de serafoj, mi prezidas tiun konsilion de serafaj ĉefoj, kaj mi estas volontula superafo de la unuaranga ordo servanta sur Urantio kiel la posteulo de la iama ĉefo de la anĝelaj multegoj de la planedo, kiu fiaskis dum la Kaligastia secesio.

La dek du korpusoj de majstra serafoj pri planeda superrigardo funkcias sur Urantio jene:

1. La epokaj anĝeloj. Tiuj ĉi estas la anĝeloj de la nuntempa epoko, la diepoka grupo. Al tiuj ĉi ĉielaj ministroj estas konfiditaj la superrigardo kaj direktado de la aferoj de ĉiu generacio, kiel ili estas fasonitaj por konveni en la mozaiko de la epoko, en kiu ili aperas. La nuntempa korpuso de epokaj anĝeloj servanta sur Urantio estas la tria grupo asignita al la planedo dum la nuntempa diepoko.

2. La anĝeloj pri progreso. Al tiuj ĉi serafoj estas konfidita la tasko faciligi la evoluan progreson de la sinsekvaj sociaj epokoj. Ili prizorgas la disvolviĝon de la esence propra progresanta tendenco de evoluaj kreitaĵoj; ili senĉese laboras por fari la aferojn tiaj, kiaj ili devas esti. La nuntempe deĵoranta grupo estas la dua asignita al la planedo.

3. La religiaj gardistoj. Tiuj ĉi estas la “anĝeloj de la preĝejoj”, la fervoraj defendantoj de tio, kio estas kaj estis. Ili klopodas konservi la idealojn pri tio, kio postvivis por certigi la sekuran transiron de moralaj valoroj de unu epoko ĝis la alia. Ili estas la kontraŭpartoj de la anĝeloj pri progreso, dum celante transmeti de generacio al alia la nepereeblajn valorojn de la malnova tempo kaj pasante formojn al la nova tempo, kaj do malpli stabiligitaj pratipoj de penso kaj konduto. Tiuj ĉi anĝeloj ja batalas por spiritaj formoj, sed ili ne estas la fonto de troa sektarismo kaj sensignifaj polemikaj disputoj de tiel nomataj religiistoj. La korpuso nuntempe funkcianta sur Urantio estas la kvina tiel deĵoranta.

4. La anĝeloj de nacia vivo. Tiuj ĉi estas la “anĝeloj de la trumpetoj”, la direktoroj de la politikaj faroj de la Urantia nacia vivo. La grupo nun funkcianta por la superregado de internaciaj rilatoj estas la kvara korpuso servanta sur la planedo. Estas precipe per la ministrado de tiu ĉi serafa sekcio, ke “la Plejaltuloj regas en la regnoj de la homoj”.

5. La anĝeloj de la rasoj. Tiuj, kiuj laboras por konservi la evoluajn rasojn de la tempo, sendepende de iliaj politikaj implikaĵoj kaj religiaj grupiĝoj. Sur Urantio estas restaĵoj de naŭ homaj rasoj, kiuj miksiĝis kaj kombiniĝis en la popoloj de la modernaj tempoj. Tiuj ĉi serafoj estas proksime asociitaj kun la ministrado de la rasaj komisiitoj, kaj la grupo nuntempe sur Urantio estas la originala korpuso asignita al la planedo tuj post la tago de Pentekosto.

6. La anĝeloj de la estonteco. Tiuj ĉi estas la projektaj anĝeloj, kiuj antaŭvidas estontan epokon, kaj planas la realigon de la pli bonaj aferoj de nova kaj progresanta diepoko; ili estas la arkitektoj de la sinsekvaj epokoj. La grupo nuntempe sur la planedo tiel funkcias de la komenco de la nuntempa diepoko.

7. La anĝeloj de iluminiĝo. Urantio nun ricevas la helpon de la tria korpuso de serafoj dediĉita al la prizorgado de planeda edukado. Tiuj ĉi anĝeloj okupiĝas pri la mensa kaj morala trejnado koncernanta individuojn, familiojn, grupojn lernejojn, komunumojn, naciojn kaj la tutajn rasojn.

8. La anĝeloj pri sano. Tiuj ĉi estas la serafaj ministroj asignitaj al la helpo de tiuj mortemulaj perantoj dediĉitaj al la promocio de sano kaj la prevento de malsano. La nuntempa korpuso estas la sesa grupo servanta dum tiu ĉi diepoko.

9. La serafoj pri hejmo. Urantio nun ĝuas la servojn de la kvina grupo de anĝelaj ministroj dediĉitaj al la konservado kaj antaŭenigo de la hejmo, la baza institucio de la homa civilizacio.

10. La anĝeloj pri industrio. Tiu ĉi serafa grupo okupiĝas pri la favorigo de industria disvolviĝo kaj la plibonigo de ekonomiaj kondiĉoj inter la Urantiaj popoloj. Tiu ĉi korpuso estis ŝanĝita sepfoje de la disdonaco de Mikaelo.

11. La anĝeloj pri distro. Tiuj ĉi estas la serafoj, kiuj instigas la valorojn de ludo, humuro kaj ripozo. Ili ĉiam celas plialtigi la nivelon de la amuzaj distraĵoj de la homoj, kaj tiel promocii la pli profitan utiligon de homa libertempo. La nuntempa korpuso estas la tria de tiu ordo ministranta sur Urantio.

12. La anĝeloj pri superhoma ministrado. Tiuj ĉi estas la anĝeloj de la anĝeloj, tiuj serafoj kiuj estas asignitaj al la ministrado de la tuta alia superhoma vivo sur la planedo, portempa aŭ permanenta. Tiu ĉi korpuso servas komence de la nuntempa diepoko.

Kiam tiuj ĉi grupoj de majstraj serafoj malkonsentas pri planeda politiko aŭ proceduro, iliaj malkonsentoj estas kutime trajtitaj de la ĝenerala guberniestro, sed ĉiuj liaj juĝoj estas submetitaj al apelacio laŭ la naturo kaj graveco de la temoj koncernataj en la malkonsento.

Neniu el tiuj ĉi anĝelaj grupoj plenumas rektan aŭ arbitran regadon super la kampoj de sia asigno. Ili ne povas plene regi la aferojn de siaj respektivaj agadkampoj, sed ili povas agi kaj ja agas por manipuli la planedajn kondiĉojn, kaj tiel asocii cirkonstancojn por favore influi la sferojn de homa agado, al kiuj ili estas alligitaj.

La majstraj serafoj de planeda superrigardo uzas multajn perantojn por la plenumo de siaj misioj. Ili funkcias kiel ideaj interŝanĝejoj, mensaj enfokusigantoj kaj projektaj promociantoj. Kvankam nekapablante enigi novajn kaj pli altajn konceptojn en la homajn mensojn, ili ofte agas por intensigi iun superan idealon, kiu jam aperis en homa intelekto.

Sed krom tiuj ĉi multaj rimedoj de pozitiva agado, la majstraj serafoj sekurigas la planedan progreson kontraŭ esencaj danĝeroj per la mobilizado, trejnado kaj konservado de la rezerva korpuso pri destino. La ĉefa funkcio de tiuj ĉi rezervistoj estas protekti kontraŭ kolapso de la evolua progreso; ili estas la aranĝo, kiun la ĉielaj fortoj faris kontraŭ surprizo; ili estas la garantioj kontraŭ katastrofo.

7. La rezerva korpuso pri destino

La rezerva korpuso pri destino konsistas el vivantaj geviroj, kiuj estis akceptitaj en la speciala servo de la superhoma administrado de mondaj aferoj. Tiu ĉi korpuso konsistas el geviroj de ĉiu generacio, kiuj estas elektitaj de la spiritaj direktoroj de la regno por helpi en la gvidado de la ministrado de mizerikordo kaj saĝeco al la tempaj infanoj sur la evoluaj mondoj. Estas la ĝenerala praktiko en la gvidado de la aferoj de supreniraj planoj komenci tiun ĉi ligan uzadon de mortemulaj libervolaj kreitaĵoj, tuj kiam ili estas kompetentaj kaj fidindaj por preni sur ilin tiajn respondecojn. Konsekvence, tuj kiam geviroj aperas sur la scenejo de tempa ago kun sufiĉa mensa kapablo, adekvata morala statuso kaj postulata spiriteco, ili estas rapide asignitaj al la taŭga ĉiela grupo de planedaj personecoj kiel homaj ligoj, mortemulaj asistantoj.

Kiam homaj estaĵoj estas elektitaj kiel protektantoj de planeda destino, kiam ili fariĝas pivotaj individuoj en la planoj, kiujn la mondaj administrantoj sekvas, tiam la planeda ĉefo de serafoj konfirmas ilian tempan alligitecon al la serafa korpuso, kaj nomumas personajn gardistojn pri destino por servi kun tiuj mortemaj rezervistoj. Ĉiuj rezervistoj havas memkonsciajn Ĝustigantojn, kaj plejmulto el ili funkcias en la superaj kosmaj cirkloj de intelekta plenumo kaj spirita atingo.

La mortemuloj de la regnoj estas elektitaj por servi en la rezerva korpuso pri destino sur la loĝataj mondoj pro:

1. Speciala kapablo esti sekrete preparitaj por multaj eblaj krizaj misioj en la kondukado de diversaj agadoj de mondaj aferoj.

2. Tutkora dediĉo al iu speciala socia, ekonomia, politika, spirita aŭ alia kaŭzo, kunligita kun volemo servi sen homaj agnosko kaj rekompensoj.

3. La posedo de Penso-ĝustiganto kun eksterordinara diverstalenteco kaj verŝajna antaŭ-Urantia sperto eltenante planedajn malfacilaĵojn kaj baraktante kun mondaj situacioj de krizo.

Ĉiu sekcio de planeda ĉiela servo rajtas havi ligan korpuson de tiuj ĉi mortemuloj kun destina statuso. La averaĝa loĝata mondo dungas sepdek apartajn korpusojn pri destino, kiuj estas intime konektitaj kun la superhoma nuntempa kondukado de mondaj aferoj. Sur Urantio estas dek du rezervaj korpusoj pri destino, unu por ĉiu el la planedaj grupoj kun serafa superrigardo.

La dek du grupoj de Urantiaj rezervistoj pri destino konsistas el mortemulaj loĝantoj de la sfero, kiuj estas preparitaj por multaj gravaj postenoj sur la tero, kaj estas pretaj agi en eblaj planedaj krizoj. Tiu ĉi kombinita korpuso nun konsistas el 962 personoj. La plej malgranda korpuso havas 41, kaj la plej granda 172. Krom malpli ol dudeko da kontaktaj personecoj la membroj de tiu ĉi unika grupo estas tute nekonsciaj pri sia preparo por ebla funkcio en iuj planedaj krizoj. Tiuj ĉi mortemaj rezervistoj estas elektitaj de la korpuso, al kiu ili estas respektive alligitaj, kaj estas same trejnitaj kaj preparitaj en la profunda menso per la kombinita tekniko de la ministrado de Penso-Ĝustigantoj kaj serafaj gardistoj. Multfoje multaj aliaj ĉielaj personecoj partoprenas en tiu ĉi nekonscia trejnado, kaj en tiu ĉi tuta speciala preparado la mezvojuloj plenumas valorajn kaj nemalhaveblajn servojn.

Sur multaj mondoj la plej bone adaptitaj duarangaj mezvojaj kreitaĵoj kapablas atingi diversajn gradojn de kontakto kun la Penso-Ĝustigantoj de iuj favore konsistigitaj mortemuloj per la lerta penetrado de la mensoj loĝataj de ili. (Kaj estis precize per tia hazarda kombinaĵo de kosmaj alĝustigoj, ke tiuj ĉi revelacioj materiiĝis en la angla lingvo sur Urantio.) Tiaj mortemuloj kun potenciala kontakto de la evoluaj mondoj estas mobilizitaj en la multnombraj rezervaj korpusoj, kaj tio estas iugrade per tiuj ĉi malgrandaj grupoj de progresemaj personecoj, ke la spirita civilizacio progresas, kaj ke la Plejaltuloj kapablas regi en la regnoj de la homoj. La geviroj de tiuj ĉi rezervaj korpusoj pri destino tiel havas diversajn gradojn de kontakto kun siaj Ĝustigantoj per la intervenanta ministrado de la mezvojaj kreitaĵoj; sed tiuj ĉi samaj mortemuloj estas malmulte konataj de siaj kompanoj krom en tiuj maloftaj sociaj krizoj kaj spiritaj postuloj, dum kiuj tiuj ĉi rezervaj personecoj funkcias por preventi la disfalon de la evolua kulturo aŭ la formorton de la lumo de vivanta vero. Sur Urantio tiuj ĉi rezervistoj pri destino malofte estis honoritaj sur la paĝoj de la homa historio.

La rezervistoj nekonscie agas kiel konservantoj de esencaj planedaj informoj. Multfoje, kiam mortas rezervisto, transdonado de iuj esencaj datenoj okazas de la menso de la mortanta rezervisto al pli juna posteulo estas farita per la ligado de la du Penso-Ĝustigantoj. La Ĝustigantoj sendube funkcias laŭ multaj aliaj manieroj nekonataj de ni lige kun tiuj ĉi rezervaj korpusoj.

Sur Urantio la rezerva korpuso pri destino, kvankam havante neniun permanentan ĉefon, ja havas siajn proprajn permanentajn konsiliojn, kiuj konsistigas ĝian regantan organizon. Tiuj ĉi inkluzivas la juĝan konsilion, la konsilion pri historia aŭtenteco, la konsilion pri politika suvereneco, kaj multajn aliajn. De tempo al tempo kaj konforme al la korpusa organizado, titularaj (mortemaj) ĉefoj de la tuta rezerva korpuso estas komisiitaj de tiuj ĉi permanentaj konsilioj por specifa funkcio. La mandato de tiaj ĉefoj de rezervistoj estas kutime afero de kelkaj horoj, limigita al la plenumado de iu specifa tasko.

La Urantia rezerva korpuso havis sian plej grandan membraron dum la epoko de la Adamidoj kaj Andidoj, konstante malkreskante kun la diluado de la violkolora sango kaj atingante sian plej malaltan punkton ĉirkaŭ la tempo de Pentekosto, de kiam la membraro de la rezerva korpuso konstante kreskas.

(La kosma rezerva korpuso de civitanoj konsciaj pri la universo nun nombras pli ol mil mortemuloj, kies klarvido pri la kosma civitaneco multe transcendas la sferon de ilia tera loĝado, sed mi ne rajtas riveli la realan naturon de la funkcio de tiu ĉi unika grupo da vivantaj homaj estaĵoj.)

La Urantiaj mortemuloj ne devus lasi la kompare spiritan izolecon de sia mondo disde iuj el la cirkvitoj de la loka universo krei senton de kosma forlasiteco aŭ planeda orfeco. Funkcias sur la planedo tre nedubebla kaj efika superhoma superrigardo de mondaj aferoj kaj homaj destinoj.

Sed estas vere, ke vi povas havi en la plej bona kazo nur malgrandan ideon pri ideala planeda registaro. Ekde la fruaj tempoj de la Planeda Princo, Urantio suferis pro la aborto de la dia plano pri monda kreskado kaj rasa disvolviĝo. La lojalaj loĝataj mondoj de Satanio ne estas regataj kiel Urantio. Tamen, kompare kun la aliaj izolitaj mondoj, viaj planedaj registaroj ne estas tiel malsupera; oni povas diri, ke nur unu aŭ du mondoj estas pli malbonaj, kaj kelkaj povas esti iom pli bonaj, sed la plejmulto estas sur egala ebeno kun vi.

Neniu en la loka universo ŝajnas scii, kiam la nestabila statuso de la planeda administrado finiĝos. La Nebadonaj Melkicedekoj inklinas opinii, ke malmulte da ŝangoj okazos en la planedaj registaro kaj administrado ĝis la dua alveno de Mikaelo sur Urantio. Sendube tiam, se ne antaŭ, profundaj ŝanĝoj estos efektivigitaj en la planeda administrado. Sed pri la naturo de tiaj modifoj de monda administrado neniu ŝajnas kapabli eĉ konjekti. Estas neniu simila precedenco en la tuta historio de la loĝataj mondoj de la universo de Nebadono. Inter la multaj aferoj malfacile kompreneblaj koncerne la estontan registaron de Urantio, unu elstara estas la loko sur la planedo de cirkvito kaj sekcia sidejo de arkianĝeloj.

Via izolita mondo ne estas forgesita en la konsilioj de la universo. Urantio ne estas kosma orfo stigmatizita per peko kaj fermita al la dia gardado pro ribelo. De Uverso ĝis Salvingtono kaj malsupren ĝis Jerusemo, eĉ en Havono kaj en Paradizo, ili ĉiuj scias, ke ni estas tie ĉi; kaj vi, mortemuloj nun loĝantaj sur Urantio, estas same korinkline amataj kaj same fidele prizorgataj, kvazaŭ la sfero neniam estus perfidita de malfidela Planeda Princo, kaj eĉ pli. Eterne estas vere, “la Patro mem amas vin”.

[Prezentita de la Ĉefo de serafoj postenantaj sur Urantio.]