Kajero 113
Prezentinte la prelegojn pri la Ministrantaj Spiritoj de Tempo kaj la Mesaĝistaj Multegoj de Spaco, ni nun konsideras la gardantajn anĝelojn, la serafojn dediĉitajn al la ministrado al la individuaj mortemuloj, por kies leviĝo kaj perfektiĝo la vasta postviva plano de spirita progreso estis preparita. En la pasintaj epokoj sur Urantio tiuj ĉi destinaj gardistoj preskaŭ estis la sola grupo, kiu estis agnoskita. La planedaj serafoj ja estas ministrantaj spiritoj senditaj por servi tiujn, kiuj postvivos. Tiuj ĉi akompanantaj serafoj funkcias kiel spiritaj helpantoj de la mortema homo en ĉiuj grandaj pasintaj kaj nuntempaj eventoj. En multaj revelacioj “la parolo estis dirita de anĝeloj”; multal el la ĉielaj ordonoj estis “ricevitaj de la ministrado de anĝeloj”.
La serafoj estas la tradiciaj anĝeloj de ĉielo; ili estas la ministrantaj spiritoj, kiuj vivas tiel proksime de vi, kaj faras tiel multe por vi. Ili ministras sur Urantio ekde la plej fruaj tempoj de homa inteligenteco.
La instruado pri la gardantaj anĝeloj ne estas mito; iuj grupoj de homaj estaĵoj ja efektive havas personajn anĝelojn. Estis por agnoski tion ke Jesuo, parolante pri la infanoj de la ĉiela regno, diris: “Atentu ne malestimi unu el tiuj ĉi etuloj, ĉar mi diras al vi, ke iliaj anĝeloj ja ĉiam vidas la ĉeeston de la spirito de mia Patro.”
Dekomence la serafoj estis ĉiam asignitaj al la malsamaj Urantiaj rasoj. Sed de post la disdonaco de Mikaelo ili estas asignitaj laŭ la homaj inteligenteco, spiriteco kaj destino. Intelekte, la homaro estas dividita en tri klasojn:
1. Homoj kun subnormalaj mensoj — tiuj, kiuj ne uzas normalan libervolan povon; tiuj, kiuj ne faras averaĝajn decidojn. Tiu ĉi klaso ampleksas tiujn, kiuj ne povas kompreni Dion; mankas al ili la kapablo inteligente adori la Diaĵon. La subnormalaj estaĵoj de Urantio havas korpuson de serafoj, unu kompanion, kun unu bataliono de keruboj, asignitaj por ministri al ili kaj por atesti, ke la justeco kaj la mizerikordo estu donataj al ili en la vivaj luktoj de la sfero.
2. La averaĝa, norma speco de homa menso. Laŭ la vidpunkto de serafa ministrado la plejmulto de la geviroj estas grupigitaj en sep klasoj laŭ sia statuso atingante la cirklojn de homa progreso kaj spirita disvolviĝo.
3. Homoj kun supernormalaj mensoj — tiuj kun grandaj decidoj kaj nedubebla potencialo de spirita atingo; geviroj kiuj pli-malpli ĝuas kontakton kun siaj loĝantaj Ĝustigantoj; membroj de la diversaj rezervaj korpusoj de destino. Tute egale en kiu cirklo troviĝas homo, se tia individuo estas rekrutita en iu ajn el la pluraj rezervaj korpusoj de destino, tuj estas asignita al li persona serafo, kaj de tiam ĝis la fino de sia tera kariero, tiu mortemulo ĝuos la daŭran ministradon kaj senĉesan gardadon de gardanta anĝelo. Ankaŭ, kiam iu ajn homa estaĵo faras la plejsuperan decidon, kiam temas pri reala fianĉiĝo kun la Ĝustiganto, gardanta anĝelo estas tuj asignita al tiu animo.
En la ministrado al tiel nomataj normalaj estaĵoj, serafaj taskoj estas faritaj laŭ la homa atingo de la cirkloj de intelekteco kaj spiriteco. Vi komencas kun via menso loĝata de mortemulo en la sepa cirklo, kaj iras internen por atingi la sinkomprenon, la sinkonkeron kaj la sinregadon; Se natura morto ne ĉesigas vian karieron, kaj cirklon post cirklo vi antaŭeniras (se la natura morto ne finas vian karieron, kaj translokas viajn luktojn al la domego-mondoj), ĝis vi atingas la unuan aŭ plej internan cirklon de relativaj kontakto kaj komuneco kun la loĝanta Ĝustiganto.
La homaj estaĵoj en la komenca aŭ sepa cirklo havas po unu gardanta anĝelo kun kompanio de asistantaj keruboj asignitaj al la gardado de mil mortemuloj. En la sesa cirklo serafa paro kun kompanio de keruboj estas asignitaj por gvidi tiujn ĉi suprenirantajn mortemulojn en grupoj de po kvincent. Kiam la kvina cirklo estas atingita, la homaj estaĵoj estas grupitaj en kompanioj de proksimume cent, kaj paro de gardantaj serafoj kun grupo de keruboj respondecas pri ili. Atinginte la kvaran cirklon la mortemaj estaĵoj estas metitaj en grupoj de dek, kaj denove la tasko estas donita al paro de serafoj, asistataj de unu kompanio de keruboj.
Kiam homa menso rompas la inercion de besta heredeco, kaj atingas la trian cirklon de homa intelekteco kaj akirita spiriteco, persona anĝelo (fakte du) estos plene kaj ekskluzive dediĉita al tiu ĉi supreniranta mortemulo. Kaj tiel tiuj ĉi homaj animoj, krom la ĉiam estantaj kaj ĉiam pli efikaj loĝantaj Ĝustigantoj, ricevas la nedividitan asistadon de tiuj ĉi personaj gardistoj de destino klopodante fini la trian cirklon, trairi la duan kaj atingi la unuan.
La serafoj ne estas nomataj gardistoj de destino, ĝis la momenton ili estas asignitaj al la asocio de homa menso, kiu konstatis unu aŭ pli el tri atingoj: fari plejsuperan decidon similiĝi al Dio, eniri la trian cirklon aŭ esti rekrutita en unu el la rezervaj korpusoj de la destino.
En la evoluo de rasoj gardisto de destino estas asignita al la plej unua estaĵo, kiu atingas la necesan cirklon de konkero. Sur Urantio la unua mortemulo kiu akiris personan gardiston estis Rantovoko, saĝulo de la ruĝa raso antaŭ longa tempo.
Ĉiuj anĝelaj taskoj estas faritaj de grupo de volontulaj serafoj, kaj tiuj ĉi asignoj ĉiam konformas al la homaj bezonoj kaj al la statuso de la anĝela paro — en la lumo de serafaj sperteco, lerteco kaj saĝeco. Nur serafoj delonge servantaj, la plej spertaj kaj elprovitaj tipoj, estas asignitaj kiel destinaj gardistoj. Multaj gardistoj akiris multe da valoran sperton sur tiuj mondoj, kiuj estas en la serio sen kunfandiĝo kun Ĝustigantoj. Same kiel la Ĝustigantoj, la serafoj akompanas tiujn ĉi estaĵojn dum unu vivodaŭro, kaj poste estas liberigitaj por nova tasko. Multaj gardistoj sur Urantio havis tiun ĉi antaŭan praktikan sperton sur aliaj mondoj.
Kiam la homaj estaĵoj malsukcesas postvivi, iliaj personaj aŭ grupaj gardistoj povas plurfoje servi en similaj kondiĉoj sur la sama planedo. La serafoj disvolvas sentimentalan estimon al individuaj mondoj, kaj konservas specialan korinklinon al iuj rasoj kaj specoj de mortemulaj kreitaĵoj, kun kiuj ili estis proksime kaj intime asociitaj.
La anĝeloj disvolvas daŭran korinklinon al siaj homaj asociitoj; kaj vi disvolvus, se vi nur povus vidi la serafojn, disvolvi varman korinklinon al ili. Senigitaj je materiaj korpoj, provizitaj per spiritaj formoj, vi estus tre proksime de la anĝeloj laŭ multaj atributoj de personeco. Ili kundividis la plejmulton el viaj emocioj, kaj spertas kelkajn pliajn. La sola emocio pri vi, kiu estas iom malfacila komprenebla por ili, estas la heredeco de besta timo, kiu okupas tiel grandan lokon en la mensa vivo de la averaĝa loĝanto de Urantio. La anĝeloj vere trovas tion malfacila kompreni, kial vi tiel persiste permesas al viaj superaj intelektajn povojn, eĉ via religia fido esti tiel dominita de timo, tiel komplete demoralizita de la senpripensa paniko de teruro kaj anksio.
Ĉiuj serafoj havas individuajn nomojn, sed en la registroj pri asignoj al mondaj servoj ili estas ofte indikitaj per siaj planedaj numeroj. Ĉe la universa sidejo ili estas registritaj laŭ nomo kaj numero. La destina gardisto de la homa individuo uzata por tiu ĉi kontakta komunikado estas numero 3, de grupo 17, de kompanio 126, de batalio 4, de unuo 384, de legio 6, de multego 37, de la 182.314-a serafa armeo de Nebadono. La nuna numero de planeda asigno de tiu ĉi serafo sur Urantio kaj al tiu ĉi homo estas 3 641 852.
Pri la ministrado de persona gardado, la asigno de anĝeloj kiel destinaj gardistoj, la serafoj ĉiam volontulas por servi. En la urbo de tiu ĉi vizitado iu mortemulo estis lastatempe akceptita en la rezervan korpuson pri destino, kaj ĉar ĉiuj tiaj homoj estas persone akompanataj de gardantaj anĝeloj, pli ol cent kvalifikitaj serafoj kandidatiĝis. La planeda direktoro selektis dek du el la plej spertaj, kaj poste nomumis la serafon, kiun ili selektis kiel la plej taŭgan por gvidi tiun ĉi homan estaĵon tra la vojaĝo de lia vivo. Tio estas, ili selektis iun paron de egale kvalifikitaj serafoj; unu el tiu ĉi serafa paro ĉiam deĵoros.
Serafaj taskoj povas esti senĉesaj, sed ĉiu el la anĝela paro povas liberigi sin de ĉiuj ministraj respondecoj. Same kiel la keruboj, la serafoj kutime servas duope, sed male de siaj malpli altnivelaj asociitoj, la serafoj foje laboras unuope. Pri preskaŭ ĉiuj siaj kontaktoj kun homaj estaĵoj ili povas funkcii individue. Ambaŭ anĝeloj estas postulata nur por komunikado kaj servado sur la superaj cirkvitoj de la universoj.
Kiam serafa paro akceptas gardan taskon, ili servas por la resto de la vivo de tiu homa estaĵo. La komplementa estaĵo (unu el la du anĝeloj) fariĝas la rekordanto de la entrepreno. Tiuj ĉi komplementaj serafoj estas la registrantaj anĝeloj de la mortemuloj de la evoluaj mondoj. La registroj estas konservita de la paro de keruboj (kerubo kaj sanobo), kiuj ĉiam estas asociitaj kun la serafaj gardistoj, sed tiuj ĉi registroj estas ĉiam patronita de unu el la serafoj.
Por ripozi kaj reŝargi sin per la viva energio de la universaj cirkvitoj la gardisto estas periode senŝarĝigita de sia komplemento, kaj dum sia foresto la asociita kerubo funkcias kiel la registranto, kaj tio same okazas, kiam la komplementa serafo forestas.
Unu el la plej gravaj aferoj, kiun destina gardisto faras por sia mortemula subjekto, estas efektivigi personan kunordigon de la multnombraj nepersonaj spiritaj influoj, kiuj loĝas, ĉirkaŭas kaj influas la menson kaj animon de la evoluanta materia kreitaĵo. La homaj estaĵoj estas personecoj, kaj estas treege malfacile por nepersonaj spiritoj kaj antaŭpersonaj entoj rekte kontakti tiajn tre materiajn kaj aparte personajn mensojn. Pri la ministrado de la gardanta anĝelo ĉiuj ĉi influoj estas pli-malpli unuigitaj, kaj tiel estas pli bone takseblaj de la plivastiĝanta morala naturo de la evoluanta homa personeco.
Pli precipice tiu ĉi serafa gardisto povas estigi kaj ja estigas korelativojn inter la multnombraj perantoj kaj influoj de la Infinita Spirito, irante de la kampoj de la fizikaj regantoj kaj asistantaj menso-spiritoj ĝis la Sankta Spirito de la Dia Ministro kaj la Ĉieesta Spirito de la Paradiza Tria Fonto-Centro. Tiel unuiginte kaj plipersoniginte tiujn ĉi vastajn ministradojn de la Infinita Spirito, la serafo tiam entreprenas korelativi tiun ĉi integritan influon de la Kuna Aganto kun la spiritaj ĉeestoj de la Patro kaj la Filo.
La Ĝustiganto estas la ĉeesto de la Patro; la Spirito de la Vero, la ĉeesto de la Filoj. Tiuj ĉi diaj dotoj estas unuigitaj kaj kunordigitaj sur la malsuperaj niveloj de homa spirita sperto fare de la ministrado de la gardantaj serafoj. La anĝelaj servantoj estas dotitaj por kombini la amon de la Patro kaj la mizerikordon de la Filo en sia ministrado al mortemaj kreitaĵoj.
Kaj tie ĉi estas rivelita kial la serafa gardisto fine fariĝas la persona konservanto de la mensaj pratipoj, memoraj formuloj kaj animaj realaĵoj de la mortema postvivanto dum tiu intertempo inter fizika morto kaj morontia resurekto. Neniu krom la ministrantaj infanoj de la Infinita Spirito povus tiel funkcii nome de la homa kreitaĵo dum tiu ĉi fazo de transiro de unu nivelo de la universo ĝis alia kaj pli alta nivelo. Eĉ kiam vi eniras la finan transiran dormon, kiam vi pasas de tempo al eterneco, alta superafo same akompanas vin dum via transito kiel konservanto de via kreitaĵa identeco kaj garantianto de via persona integreco.
Sur la persona nivelo la serafoj personecigas multajn alie nepersonajn kaj antaŭpersonajn ministradojn de la universo; ili estas kunordigantoj. Sur la intelekta nivelo ili estas la kunligantoj inter menso kaj morontio; ili estas interpretistoj. Kaj sur la fizika nivelo ili manipulas la teran medion per sia ligo kun la Majstraj Fizikaj Regantoj kaj per la kunlaboranta ministrado de la mezvojaj kreitaĵoj.
Tio ĉi estas prelego pri la multnombra kaj malsimpla funkcio de asistanta serafo; sed kiel tia subordigita anĝela personeco, kreita sur universa nivelo apenaŭ pli alta ol tiu de la homaro, faras tiajn malfacilajn kaj kompleksajn aferojn? Ni ne vere scias, sed ni konjektas, ke tiu ĉi fenomena ministrado estas per iu nerivelita maniero faciligita de la neagnoskita kaj nerivelita laboro de la Plejsupera Estaĵo, la efektiviĝanta Diaĵo de la evoluantaj universoj de tempo kaj spaco. Tra la tuta regno de progresa postvivo en kaj per la Plejsupera Estaĵo, la serafoj estas esenca parto de la daŭra antaŭenigo de mortemuloj.
La gardantaj serafoj ne estas menso, kvankam ili devenas de la sama fonto, kiu ankaŭ estigis la mortemulan menson, la Kreopova Spirito. La serafoj estas mensaj stimulantoj; ili daŭre celas antaŭenigi decidojn por atingi cirklojn en la homa menso. Ili faras tion ĉi, ne kiel la Ĝustigantoj, kiuj funkcias de interne kaj per la animo, sed pli ĝuste de ekstere internen, laborante per la socia, etika kaj morala medio de homaj estaĵoj. La serafoj ne havas la povon altiri de la dia Ĝustiganto de la Universala Patro, sed ili ja funkcias kiel personaj perantoj de la ministrado de la Infinita Spirito.
La mortema homo, submetita al la Ĝustiganta gvidado, ankaŭ povas sekvi la serafan gvidadon. La Ĝustiganto estas la esenco de la eterna naturo de la homo; la serafo estas la instruisto de la evoluanta naturo de la homo — en tiu ĉi vivo la mortemula menso, kaj en la posta vivo la morontia animo. Sur la domego-mondoj vi ja konscios pri la serafaj instruistoj, sed dum la unua vivo la homoj kutime ne konscias pri ili.
La serafoj funkcias kiel instruistoj gvidante la paŝojn de la homa personeco sur vojoj de novaj kaj progresigaj spertoj. Akcepti la gvidadon de serafo malofte signifas la atingon de facila vivo. Sekvante tiun ĉi gvidadon vi certe renkontas, kaj se vi havas kuraĝon, trairas la malebenajn montetojn de morala elekto kaj spirita progreso.
La impulso de adore plejparte originas de la spiritaj instigoj de la superaj mensaj asistantoj, plifortigitaj de la gvidadoj de la Ĝustiganto. Sed la impulso preĝi tiel ofte spertata de mortemuloj konsciaj pri Dio ofte aperas kiel rezulto de serafa influo. La gardanta serafo konstante manipulas la mortemulan medion por pligrandigi la kosman klarvidon de la homa supreniranto, por ke fine tia postviva kandidato povu akiri plibonigitan konstaton pri la ĉeesto de la loĝanta Ĝustiganto, kaj tiel kapabli pli kaj pli kunlabori kun la spirita misio de la dia ĉeesto.
Kvankam ŝajne estas neniu komunikado inter la loĝantaj Ĝustigantoj kaj la ampleksantaj serafoj, ili ĉiam ŝajnas labori en perfekta harmonio kaj delikata akordo. La gardistoj estas plej aktivaj, kiam la Ĝustigantoj estas malplej aktivaj, sed ilia ministrado estas iel strange korelativa. Tia superba kunlaborado apenaŭ povus esti hazarda aŭ epizoda.
La ministranta personeco de la gardanta serafo, la Dia ĉeesto de la loĝanta Ĝustiganto, la encirkvigita ago de la Sankta Spirito kaj la konscio pri la Filo per la Spirito de Vero estas ĉiuj die korelativaj en signifoplena unueco de spirita ministrado en kaj ĉe mortemula personeco. Kvankam devenantaj el malsamaj fontoj kaj malsamaj niveloj, tiuj ĉi ĉielaj influoj estas ĉiuj integritaj en la envolvanta kaj evoluanta ĉeesto de la Plejsupera Estaĵo.
La anĝeloj ne invadas la sanktecon de la homa menso; ili ne manipulas la volon de mortemuloj; nek ili rekte kontaktas la loĝantajn Ĝustigantojn. La gardisto de destino ĉiel influas vin kongrua kun la digneco de via personeco; neniel tiuj ĉi anĝeloj intervenas en la libera ago de la homa volo. Nek la anĝeloj nek iu ajn alia ordo de universa personeco havas la povon aŭ aŭtoritaton por redukti aŭ limigi la prerogativojn de la homa elekto.
La anĝeloj estas tiel proksimej de vi kaj tiel pasie zorgas pri vi, ke ili figure “ploras pro via intencaj netoleremo kaj obstineco”. La serafoj ne verŝas fizikajn larmojn; ili ne havas fizikajn korpojn; nek ili posedas flugilojn. Sed ili ja havas spiritajn emociojn, kaj ili ja spertas sentojn el spirita naturo, kiuj iel estas kompareblaj kun homaj emocioj.
La serafoj agas por via intereso tute sendepende de viaj rektaj alvokoj; ili plenumas la ordonojn de siaj superuloj, kaj tiel ili funkcias sendepende de viaj nedaŭraj kapricoj aŭ ŝanĝantaj humoroj. Tio ĉi ne implicas, ke vi ne povas faciligi aŭ malfaciligi iliajn taskojn, sed pli ĝuste ke la anĝeloj ne estas rekte koncernataj de viaj alvokoj aŭ preĝoj.
Dum la vivo en la karno la inteligenteco de anĝeloj ne estas rekte alirebla al la mortemaj homoj. Ili estas nek regantoj nek direktoroj; ili estas simple gardistoj. La serafoj gardas vin; ili ne celas rekte influi vin; vi devas plani vian propran vojon, sed tiuj ĉi anĝeloj poste agas por kiel eble plej bone utiligi vian elektitan vojon. Ili ne (ordinare) arbitre intervenas en la ĉiutagaj aferoj de la homa vivo. Sed kiam ili ricevas instrukciojn de siaj superuloj por plenumi nekutiman eksterordinaĵo, vi povas esti certa, ke tiuj ĉi gardistoj trovos rimedojn por efektivigi tiujn ordonojn. Ili do entrudiĝas en la scenejo de la homa dramo krom en krizoj kaj tiam ĝenerale laŭ la rektaj ordonoj de siaj superuloj. Ili estas la estaĵoj, kiuj sekvos vin dum multaj epokoj, kaj ili tiel ricevas enkondukon al sia estonta laboro kaj personeca asocio.
La serafoj kapablas funkcii kiel materiaj ministroj al la homaj estaĵoj sub iuj cirkonstancoj, sed tia ago estas tre malofta. Ili kapablas, helpe de la mezvojaj kreitaĵoj kaj la fizikaj regantoj, funkcii en larĝa gamo de agadoj nome de homaj estaĵoj, eĉ efektive kontaktante la homaron, sed tiaj okazoj estas tre nekutimaj. Plejofte la cirkonstancoj de la materia regno daŭras senŝanĝite de serafa ago, kvankam foje okazis, kiam esencaj ligoj en la ĉeno de homa evoluo estis endanĝeritaj, ke la serafaj gardistoj konvene kaj memstare agis.
Parolinte al vi iom pri la ministrado de serafoj dum la natura vivo, mi klopodos informi vin pri la konduto de la gardistoj de destino je la momento de la mortema solviĝo de siaj homaj asociitoj. Je via morto viaj registroj, identaj specifoj kaj la morontia ento de la homa animo — kune evoluigita de la ministrado de la mortemula menso kaj la dia Ĝustiganto — estas fidele konservitaj de la destina gardisto kune kun ĉiuj aliaj valoroj ligitaj al via estonta ekzisto, ĉio kio konsistigas vin, la realan vin, krom la identeco de la daŭra ekzisto reprezentita de la foriranta Ĝustiganto kaj efektiveco de personeco.
Ĝuste kiam malaperas la pilota lumo en la homa menso, la spirita lumeco, kiun la serafoj asocias kun la ĉeesto de la Ĝustiganto, la akompananta anĝelo persone raportas tion al la sinsekvaj komandantaj anĝeloj de la grupo, kompanio, batalio, unuo, legio kaj multego; kaj registrinte sin laŭregule por la fina aventuro de tempo kaj spaco, tia anĝelo ricevas ateston de la planeda ĉefo de serafoj por prezenti sin antaŭ la Vespera Stelo (aŭ alia leŭtenanto de Gabrielo) komandanta la serafan armeon de tiu ĉi kandidato por la universa supreniro. Kaj ricevinte permeson de la komandanto de tiu ĉi plej alta organiza unuo, tia gardisto de destino iras al la unua domego-mondo, kaj tie atendas la konsciiĝon de ŝia antaŭa zorgato en la karno.
Kaze ke la homa animo malsukcesas postvivi post ricevi la asignon de persona anĝelo, la akompananta serafo devas iri al la sidejo de la loka universo, por atesti al la kompletaj registroj de sia komplemento kiel antaŭe raportite. Poste ŝi iras antaŭ la tribunaloj de la arkianĝeloj por esti absolvita de mallaŭdo pri la postviva malsukceso de sia subjekto; kaj tiam revenas al la mondoj por denove esti asignita al alia mortemulo kun supreniranta potencialo aŭ al alia divido de serafa ministrado.
Sed la anĝeloj ministras al la evoluaj kreitaĵoj per multaj manieroj krom la servoj de persona aŭ grupa gardado. Personaj gardistoj, kies subjektoj ne tuj iras al la domego-mondoj ne pasive restas tie atendante la diepokajn nomvokadojn de juĝo; ili estas reasignitaj al multnombraj ministraj misioj tra la tuta universo.
La gardanta serafo estas la konserva kuratoro de la postvivaj valoroj de la dormanta animo de la mortema homo, dum la forestanta Ĝustiganto estas la identeco de tia senmorta universa estaĵo. Kiam tiuj du kunlaboras en la resurektaj haloj de mansonio kune kun la nove fabrikita morontia formo, tiam okazas la rekunmetado de la konsistigaj faktoroj de la personeco de la mortema supreniranto.
La Ĝustiganto identigos vin; la gardanta serafo repersonecigos vin, kaj tiam denove prezentos vin al la fidela Monitoro de viaj surteraj tagoj.
Kaj eĉ kiam finiĝas planeda epoko, kiam tiuj en la malsuperaj cirkloj de homa atingo estas kunvenigitaj, estas iliaj grupaj gardistoj, kiuj rekunmetas ilin en la resurektaj haloj de la domego-sferoj, kiel diras viaj registroj: “Kaj li sendos siajn anĝelojn per laŭta voĉo, kaj kunvenigos siajn elektitojn de unu fino de la regno ĝis la alia.”
La tekniko de justeco postulas, ke personaj aŭ grupaj gardistoj respondu al la diepoka nomvokado nome de ĉiuj nepostvivantaj personecoj. La Ĝustigantoj de tiaj nepostvivantoj ne revenas, kaj kiam la nomoj estas vokitaj, la serafoj respondas, sed la Ĝustigantoj ne. Tio ĉi konsistigas la “resurekto de la maljustuloj”, en realo la formala agnosko de la ĉesado de la kreitaĵa ekzisto. Tiu ĉi nomvokado de justeco ĉiam tuj sekvas la nomvokadon de mizerikordo, la resurekton de la dormantaj postvivantoj. Sed tiuj ĉi estas aferoj, kiuj koncernas neniun krom la plejsuperaj kaj ĉiosciaj juĝistoj de la postvivaj valoroj. Tiaj problemoj de juĝoj ne vere koncernas nin.
La grupaj gardistoj povas servi sur planedo epokon sur epoko, kaj fine fariĝi konservantoj de la dormantaj animoj de miloj kaj miloj da dormantaj postvivantoj. Ili povas tiel servi sur multaj malsamaj mondoj en determinita sistemo, ĉar la resurekta respondo okazas sur la domego-mondoj.
Ĉiuj personaj aŭ grupaj gardistoj en la sistemo de Satanio, kiuj devojiĝis dum la Lucifera ribelo, kvankam multaj sincere pentis pri sia malsaĝaĵo, devas esti detenitaj sur Jerusemo ĝis la fina juĝo de la ribelo. Jam la Universalaj Cenzoroj arbitre prenis de tiuj ĉi malobeemaj kaj malfidelaj gardistoj ĉiujn aspektojn de siaj konfiditaj animoj, kaj metis tiujn ĉi morontiajn realaĵojn sub la protekto de volontulaj sekonafoj.
Estas ja grava tempo en la kariero de supreniranta mortemulo, tiu ĉi unua vekiĝo sur la bordoj de la domego-mondo; vi efektive vidos por la unua fojo la delonge amantajn kaj ĉiam ĉeestantajn anĝelajn kompanojn de viaj surteraj tagoj; vi ankaŭ vere konsciiĝos pri la identeco kaj ĉeesto de la dia Monitoro, kiu tiel longe loĝis en via menso sur tero. Tia sperto konsistigas gloran vekiĝon, realan resurekton.
Sur la morontiaj sferoj la akompanantaj serafoj (ili estas du) estas viaj malavaraj kompanoj. Tiuj ĉi anĝeloj ne nur kunlaboras kun vi, dum vi progresas en la kariero de la transiraj mondoj, ĉiel helpante vin por akiri la morontian kaj spiritan statuson, sed ili ankaŭ profitas de la oportuno progresi per studado en la postlernejoj por evoluaj serafoj situantaj sur la domego-mondoj.
La homa raso estis kreita nur iom pli malalta ol la pli simplaj specoj el la anĝelaj ordoj. Via unua tasko de la morontia vivo do estos esti helpantoj de la serafoj en la tuja laboro, kiu atendos vin, kiam vi atingos personecan konscion post via liberiĝo de la katenoj de la karno.
Antaŭ ol forlasi la domego-mondojn, ĉiuj mortemuloj havos permanentajn serafajn asociitojn aŭ gardistojn. Kaj dum vi supreniras la morontiajn sferojn, fine estas la serafaj gardistoj, kiuj atestas kaj konfirmas la dekretojn pri via eterna unuiĝo kun la Penso-Ĝustiganto. Kune ili establis viajn personecajn identecojn kiel infanojn de la karno el la tempaj mondoj. Tiam, kun la atingo de la matura morontia stato, ili akompanas vin tra Jerusemo kaj la asociitaj mondoj de sistema progreso kaj kulturo. Poste ili iras kun vi al Edentio kaj ĝiaj sepdek sferoj de altnivela sociigo, kaj poste ili pilotos vin al la Melkicedekoj, kaj sekvos vin tra la superba kariero de la universaj ĉefmondoj. Kaj kiam vi lernis la saĝecon kaj kulturon de la Melkicedekoj, ili alkondukos vin sur Salvingtono, kie vi staros vidalvide al la Suvereno de la tuta Nebadon. Kaj ankoraŭ tiuj ĉi serafaj gvidantoj sekvos vin tra la minora kaj maĵora sektoroj de la superuniverso kaj ĝis la akceptajn mondojn de Uverso, restantaj kun vi, ĝis vi fine ensekonafiĝos por la longa flugo al Havono.
Iuj el destinaj gardistoj alligitaj dum la mortemula kariero sekvas la kurson de la suprenirantaj pilgrimantojn ĝis Havono. La aliaj portempe adiaŭas siajn delongajn mortemajn asociitojn, kaj tiam, dum tiuj ĉi mortemuloj trairas la cirklojn de la centra universo, tiuj ĉi gardistoj de destino atingas la cirklojn de Serafingtono. Kaj ili atendos sur la Paradizaj bordoj, kiam iliaj mortemaj asociitoj vekiĝos de la lasta transira dormo de tempo por la novaj spertoj de eterneco. Tiaj suprenirantaj serafoj poste eniras malsamajn servojn en la korpuso de finatingintoj kaj en la Serafa Korpuso de Kompletigo.
La homo kaj la anĝelo povas aŭ ne esti rekunigitaj por eterna servo, sed kie ajn la serafaj taskoj alportas ilin, la serafoj ĉiam komunikas kun siaj antaŭaj zorgatoj de la evoluaj mondoj, la suprenirantaj mortemuloj de tempo. La intimaj asocioj kaj la korinklinaj de la regnoj de la homa origino neniam estas forgesitaj nek tute rompitaj. En la eternaj epokoj la homoj kaj la anĝeloj kunlaboros en la dia servo, kiel ili faris en la tempa kariero.
Por serafoj la plej certa maniero por atingi la Paradizajn Diaĵojn estas sukcese gvidi animon de evolua origino ĝis la portegoj de Paradizo. Tial la tasko de gardisto de destino estas la plej aprezata serafa devo.
Nur la gardistoj de destino estas rekrutitaj en la unuarangan aŭ mortemulan Korpuson de la Finatingo, kaj tiaj paroj engaĝis sin en la plejsupera aventuro de identeca unueco; ambaŭ estaĵoj plenumis la spiritan duopan unuiĝon sur Serafingtono antaŭ sia akcepto en la korpuso de finatingintoj. Pri tiu ĉi sperto ambaŭ anĝelaj naturoj, tiel komplementaj en ĉiuj universaj funkcioj, atingas la plejlastan spiritan duopan unueco, kreante novan kapablon ricevi kaj kunfandiĝi kun ne-Ĝustiganta fragmento de la Paradiza Patro. Tiel iuj el viaj amantaj serafaj asociitoj en tempo ankaŭ fariĝas viaj finatingaj asociitoj en eterneco, infanoj de la Plejsuperulo kaj perfektigitaj filoj de la Paradiza Patro.
[Prezentita de la Ĉefo de serafoj postenantaj sur Urantio.]