Kajero 112

La postvivo de la personeco

La evoluaj planedoj estas la sferoj kie devenas la homoj, la komencaj mondoj de la supreniranta mortemula kariero. Urantio estas via deirpunkto; tie ĉi vi kaj via dia Penso-Ĝustiganto estas kunigitaj kun portempa unuiĝo. Vi estis dotitaj per perfekta gvidanto; tial, se vi sincere iros laŭ la tempa kurso kaj gajni la finan celon de la fido, la rekompenco de la epokoj estos via; vi estos eterne unuiĝintaj kun via loĝanta Ĝustiganto. Tiam komenciĝos via reala vivo, la suprenira vivo, de kiu via nuna mortemula stato estas nur la vestiblo. Tiam komenciĝos via ekzaltita kaj progresanta misio kiel finatingintoj en la eterneco, kiu etendiĝas antaŭ vi. Kaj tra ĉiuj ĉi sinsekvaj epokoj kaj stadioj de evolua kreskado, estas unu parto de vi, kiu restas absolute neŝanĝita, kaj tio estas la personeco — permanenteco ĉeeste de ŝanĝo.

Kvankam estus arogante provi difini la personecon, povus montriĝi utile raporti iujn el la aferoj, kiuj estas konataj pri la personeco:

1. La personeco estas tiu kvalito en realo, kiu estas disdonacita de la Universala Patro mem aŭ de la Kuna Aganto aganta nome de la Patro.

2. Ĝi povas esti disdonacita al iu ajn vivanta systemo de energio, kiu inkluzivas menson aŭ spiriton.

3. Ĝi ne estas plene submetita al la katenoj de antaŭa kaŭzeco. Ĝi estas relative kreopova aŭ kunkreopova.

4. Kiam disdonacite al evoluaj materiaj kreitaĵoj, ĝi igas la spiriton strebi al la majstrado de energio-materio per la menso.

5. La personeco, kvankam sen identeco, povas unuigi identecon de iu ajn vivanta sistemo de energio.

6. Ĝi rivelas nur kvalitan respondon al la personeca cirkvito kontraste al la tri energioj, kiuj montras kaj kvalitan kaj kvantan respondon al la gravito.

7. La personeco estas senŝanĝa ĉeeste de ŝanĝo.

8. Ĝi povas fari donacon al Dio — dediĉo de la libervolo al la plenumado de la volo de Dio.

9. Ĝi estas karakterizita per moraleco — konscio pri la relativeco de la rilatoj kun aliaj personoj. Ĝi perceptas kondutajn nivelojn, kaj elekte diskriminacias inter ili.

10. La personeco estas unika, absolute unika: ĝi estas unika en tempo kaj spaco; ĝi estas unika en eterneco kaj sur Paradizo; ĝi estas unika kiam disdonacite — estas neniu kopio; ĝi estas unika dum ĉiu momento de ekzisto; ĝi estas unika rilate al Dio — li ne favoras personojn, sed nek li aldonas ilin kune, ĉar ili ne estas aldoneblaj — ili estas asocieblaj sed ne sumigeblaj.

11. La personeco rekte respondas al la ĉeesto de alia personeco.

12. Ĝi estas afero, kiu povas esti aldonita al la spirito, tiel ilustrante la ĉefecon de la Patro rilate al la Filo. (la menso ne devas esti aldonita al la spirito.)

13. La personeco povas postvivi la mortemulan morton kun la identeco al la postvivanta animo. La Ĝustiganto kaj la personeco estas senŝanĝaj; la rilato inter ili (en la animo) estas nenio alia ol ŝanĝo, daŭra evoluo; kaj se tiu ŝanĝo (kreskado) ĉesus, la animo ĉesus.

14. La personeco unike konscias pri tempo, kaj tio ĉi estas alia afero ol la tempa percepto de la menso aŭ la spirito.

1. Personeco kaj realeco

La personeco estas disdonacita de la Universala Patro al siaj kreitaĵoj kiel potenciale eterna doto. Tia dia donaco estas destinita funkcii sur multnombraj niveloj kaj en sinsekvaj universaj situacioj, ampleksante de la malsupera limhaveco ĝis la supera absonideco, eĉ ĝis la limoj de la absoluteco. Tiel la personeco efikas sur tri kosmaj ebenoj aŭ en tri universaj fazoj:

1. Pozicia statuso.. La personeco egale funkcias en la loka universo, en la superuniverso kaj en la centra universo.

2. Signifa statuso. La personeco efektive efikas sur la niveloj de la limhaveco, la absonideco kaj eĉ tuŝante la absolutecon.

3. Valora statuso. La personeco povas esti spertece konstatita en la progresantaj regnoj de la materieco, la morontieco kaj la spiriteco.

La personeco havas perfektigitan kampon de kosma dimensia agado. La limhava personeco havas tri dimensiojn, kiuj funkcias proksimume jene:

1. La longo reprezentas la direkton kaj naturon de progresado — la movon tra la spaco kaj laŭ la tempo — evoluon.

2. La vertikala profundo ampleksas la organismajn impulsojn kaj sintenojn, la variajn nivelojn de memrealigo kaj la ĝeneralajn fenomenojn de reago al la medio.

3. La larĝo ampleksas la kampon de kunordigo, asociado kaj individua organizado.

La speco de personeco disdonacita al Urantiaj mortemuloj havas potencialecon de sep dimensioj de memesprimado aŭ persona realigo. Tiuj ĉi dimensiaj fenomenoj estas realigeblaj per tri sur la limhava nivelo, tri sur la absonida nivelo, kaj unu sur la absoluta nivelo. Sur subabsolutaj niveloj tiu ĉi sepa aŭ totaleca dimensio estas spertebla kiel la fakto de personeco. Tiu ĉi plejsupera dimensio estas asociebla absoluto kaj, kvankam ne infinita, estas dimensie potenciala por subinfinita penetrado de la absoluto.

La limhavaj dimensioj de la personeco rilatas al la kosmaj longo, profundo kaj larĝo. La longo indikas signifon; la profundo signifas valoron; la larĝo ampleksas sagacon — la kapablon sperti la nekontesteblan konscion pri la kosma realo.

Sur la morontia nivelo ĉiuj ĉi limhavaj dimensioj de la materia nivelo estas multe plialtigitaj, kaj iuj novaj dimensiaj valoroj estas realigeblaj. Ĉiuj ĉi plivastigitaj dimensiaj spertoj de la morontia nivelo estas mirinde artikitaj kun la plejsupera aŭ personeca dimensio per la influo de motao kaj ankaŭ pro la kontribuo de morontiaj matematikoj.

Multaj malfacilaĵoj spertitaj de mortemuloj en ilia studado de la homa personeco povus esti evititaj, se la limhava kreitaĵo memorus, ke dimensiaj niveloj kaj spiritaj niveloj ne estas kunordigitaj en la realigado de sperteca personeco.

La vivo vere estas procezo, kiu okazas inter la organismo (individueco) kaj ĝia medio. La personeco aldonas valoron de identeco kaj signifojn de kontinueco al tiu ĉi organisma-media asocio. Tiel estos agnoskite, ke la fenomeno de stimulo- respondo ne estas simple mekanika procezo, ĉar la personeco funkcias kiel faktoro en la totala situacio. Ĉiam estas vere, ke mekanismoj estas denaske pasivaj; organismoj, esence aktivaj.

La fizika vivo estas procezo okazanta ne tiom ene de la organismo sed pri ĝuste inter la organismo kaj la medio. Kaj ĉiu tia procezo inklinas krei kaj establi organismajn pratipoj de reago al tia medio. Kaj ĉiuj tiaj direktaj pratipoj tre influas la elektadon de celoj.

Estas per la menso, ke la memo kaj la medio establas signifoplenan kontakton. La kapablo kaj volo de la organismo fari tiajn signifoplenajn kontaktojn kun la medio (reago al impulso) reprezentas la sintenon de la tuta personeco.

La personeco ne povas tre bone agi en izoliteco. La homo estas denaske socia kreitaĵo; li estas dominata de la avido de aparteneco. Estas laŭvorte vere: “Neniu homo vivas por si mem.”

Sed la koncepto pri la personeco kiel signifo de la tuto de la vivanta kaj funkcianta kreitaĵo signifas multe pli ol la integrado de rilatoj; ĝi signifas la unuiĝon de ĉiuj faktoroj de realeco same kiel la kunordigon de rilatoj. Rilatoj ekzistas inter du objektoj, sed tri aŭ pli da objektoj estigas sistemon, kaj tia sistemo estas multe pli ol nur plivastigita aŭ kompleksa rilato. Tiu ĉi distingo estas esensa, ĉar en kosma sistemo la individuaj membroj ne estas ligitaj unu al la alia krom rilate al la tuto kaj per la individueco de la tuto.

En la homa organismo la sumo de ĝiaj partoj konsistigas memon — individuecon — sed tia procezo estas neniel rilata al la personeco, kiu estas la unuiganto de ĉiuj ĉi faktoroj rilate al kosmaj realaĵoj.

En agregaĵoj la partoj estas kunmetitaj; en sistemoj la partoj estas aranĝitaj. Sistemoj estas signifoplenaj pro la organizado — poziciaj valoroj. En bona sistemo ĉiuj faktoroj estas en kosma pozicio. En malbona sistemo io mankas aŭ estas delokita — eksterorda. En la homa sistemo estas la personeco, kiu unuigas ĉiujn agadojn kaj siavice komunikas la kvalitojn de identeco kaj kreopoveco.

2. La memo

Utilus memori, ke en la studado de la individueco memori:

1. Ke la fizikaj sistemoj estas subordigitaj.

2. Ke la intelektaj sistemoj estas kunordigitaj.

3. Ke la personeco estas superordigita.

4. Ke la loĝanta spirita forto estas potenciale direktanta.

Pri ĉiuj konceptoj pri individueco oni devus agnoski, ke la fakto de vivo venas unue, kaj ĝia taksado aŭ interpretado venas poste. La homa infano unue vivas kaj poste pensas pri sia vivo. En la kosma organizado la sagaceco antaŭas la antaŭvidon.

La universa fakto pri Dio fariĝanta homon por ĉiam ŝanĝis ĉiujn signifojn kaj modifis ĉiujn valorojn de la homa personeco. En la vera signifo de la vorto, la amo elvokas reciprokan estimon de tutaj personecoj, ĉu homaj aŭ diaj, aŭ homaj kaj diaj. Partoj de la memo povas funkcii laŭ multnombraj manieroj — pripensi, senti, deziri — sed nur la kunordigitaj atributoj de la tuta personeco estas enfokusigitaj en inteligenta ago; kaj ĉiuj ĉi povoj estas asociitaj kun la spirita doto de la mortemula menso, kiam homa estaĵo sincere kaj malegoisme amas alian estaĵon, homan aŭ dian.

Ĉiuj homaj konceptoj pri la realo estas bazitaj sur la supozo de la efektiveco de la homa personeco; ĉiuj konceptoj de superhomaj realaĵoj estas bazitaj sur la sperto de la homa personeco kun kaj en la kosmaj realaĵoj de iuj asociitaj spiritaj entoj kaj diaj personecoj. ĉio nespirita en la homa sperto, krom personeco, estas rimedo al celo. ĉiu vera rilato de la mortema homo kun aliaj personoj — homaj aŭ diaj — estas celo per si mem. Kaj tia kunuleco kun la personeco de la Diaĵo estas la eterna celo de la universa supreniro.

La posedo de personeco identigas la homon kiel spiritan estaĵon, ĉar la unueco de individueco kaj la memkonscieco de la personeco estas dotoj de la supermateria mondo. La fakto mem, ke mortema materialisto povas nei la ekziston de supermateriaj realaĵoj en kaj per si mem demonstras la ĉeeston, kaj indikas la funkciadon de spirita sintezo kaj kosma konscieco en lia homa menso.

Ekzistas granda kosma abismo inter materio kaj penso, kaj tiu ĉi abismo estas nemezureble pli granda inter la materia menso kaj la spirita amo. La konscieco, des malpli la memkonscieco, ne povas esti klarigita per iu ajn teorio de mekanika elektronika asocio aŭ iu ajn fenomeno de materialista energio.

Dum la menso sekvas la realon ĝis ĝia plejlasta analizo, la materio malaperas de la materiaj sensoj, sed ankoraŭ povas resti reala por la menso. Kiam la spirita sagaco sekvas tiun realon, kiu restas post la malapero de materio, kaj sekvas ĝin ĝis plejlasta analizo, ĝi malaperas de la menso, sed la sagaco de spirito ankoraŭ povas percepti kosmajn realaĵojn kaj plejsuperajn valorojn kun spirita naturo. Sekve la scienco cedas al filozofio, dum la filozofio devas kapitulaci al la konkludoj esence proprajn al aŭtenta spirita sperto. La penso kapitulacas al la saĝo, kaj la saĝo perdiĝas en iluminita kaj reflekta adoro.

Per la scienco la homa memo observas la materian mondon; la filozofio estas la observado de tiu ĉi observado de la materia mondo; la religio, la vera spirita sperto, estas la sperteca konstato pri la kosma realeco de la observado de la observado de ĉi tuta relativa sintezo de la energiaj materialoj de tempo kaj spaco. Konstrui filozofion de la universo sur ekskluziva materialismo estas ignori la fakton, ke ĉiuj materiaj aferoj estas dekomence konceptitaj kiel realaj en la sperto de la homa konscio. La observanto ne povas esti la observato; taksado postulas iun gradon de transcendeco de la afero, kiu estas taksata.

En la tempo, la pensado kondukas al la saĝeco, kaj la saĝeco kondukas al la adoro; en la eterneco, la adoro kondukas al saĝeco, kaj la saĝeco okazigas la finatingon de la pensado.

La ebleco de la unuigo de la evoluanta memo estas esence propra al la kvalitoj de ĝiaj konsistigaj faktoroj: la bazaj energioj, la ĉefaj histoj, la fundamenta kemia superregado, la plejsuperaj ideoj, la plejsuperaj motivoj, la plejsuperaj celoj kaj la dia spirito de Paradiza disdonaco — la sekreto de la memkonscieco de la spirita naturo de la homo.

La celo de la kosma evoluo estas atingi unuecon de personeco per la kreskanta dominado de la spirito, per la libervola respondo al la lernado kaj per la gvidado de la Penso-ĝustiganto. La personeco, kaj homa kaj superhoma, estas karakterizita per esence propra kosma kvalito, kiu povas esti nomata “la evoluo de dominado”, la ekspansio de la regado kaj de si mem kaj de sia medio.

Supreniranta personeco, kiu iam estis homa, trapasas du grandajn fazojn de kreskanta libervola dominado sur la memo kaj en la universo:

1. La sperto de antaŭfinatingo aŭ de serĉado de Dio pri la pliigo de la memrealigo per tekniko de plivastigo kaj efektivigo de identeco kune kun la kosma solvado de problemoj kaj konsekvenca universa majstriĝo.

2. La sperto de antaŭfinatingo aŭ de serĉado de Dio pri la krea plivastigo de memrealigo per la revelacio de la sperteca Plejsupera Estaĵo al la inteligentuloj serĉantaj Dion, kiuj ankoraŭ ne atingis la diajn nivelojn de simileco kun Dio.

La malsupreniraj personecoj atingas analogajn spertojn per siaj diversaj universaj aventuroj, dum ili celas plivastigi sian kapablon certigi kaj efektivigi la diajn volojn de la Plejsupera, Plejlasta kaj Absoluta Diaĵoj.

La materia memo, la egoo-ento kun homa identeco, dependas dum la fizika vivo de la daŭra funkcio de la materia vivo-vehiklo, de la daŭra ekzisto de la nestabila ekvilibro de energioj kaj intelekto, kiu sur Urantio estis nomata vivo. Sed la individueco de postviva valoro, la individueco kiu povas transcendi la sperton pri la morto, nur evoluas establante potencialan translokon de la sidejo de la identeco de la evoluanta personeco ekde la transira vivo-vehiklo — la materia korpo — al la pli daŭra kaj senmorta naturo de la morontia animo kaj pretere, ĝis tiuj niveloj, kie la animo sorbiĝas per la spirita realeco kaj fine atingas la statuson de tiu spirita realeco. Tiu ĉi efektiva transloko ekde materia asocio ĝis morontia identigo efektiviĝas per la sincereco, persistemo kaj firmeco de la decidoj de la homa kreitaĵo, kiu serĉas Dion.

3. La fenomeno de la morto

La Urantianoj ĝenerale agnoskas nur unu specon de morto, la fizikan ĉeson de vivaj energioj; sed koncerne la personecan postvivon estas vere tri specoj:

1. La spirita morto (de la animo). Se kaj kiam la mortemulo fine malakceptas la postvivon, kiam li estas deklarita spirite nesolventa, morontie bankrota, laŭ la kuna opinio de la Ĝustiganto kaj la postvivanta serafo, kiam tia kunordigita konsilo estas registrita sur Uverso, kaj post kiam la Cenzoroj kaj iliaj reflektaj asociitoj kontrolas tiujn ĉi konkludojn, tiam la regantoj de Orvontono ordonas la tujan liberigon de la loĝanta Monitoro. Sed tiu ĉi liberigo de la Ĝustiganto neniel influas la devojn de la personaj aŭ grupaj serafoj koncernataj kun tiu individuo forlasita de la Ĝustiganto. Tia morto havas finan signifon sendepende de la tempa daŭrigo de la vivaj energioj de la fizikaj kaj mensaj mekanismoj. Laŭ la kosma vidpunkto la mortemulo jam mortis; la daŭranta vivo simple indikas la persiston de la fizika impeto de kosmaj energioj.

2. La intelekta morto (de la menso). Kiam la vivaj cirkvitoj de la supera asistanta ministrado estas interrompitaj de la aberacioj de la intelekto aŭ pro la parta detruo de la cerba mekanismo, kaj se tiuj ĉi kondiĉoj preterpasas iun kritan punkton de neriparebleco, la loĝanta Ĝustiganto estas tuj liberigita por foriras al Diviningtono. En la universaj registroj oni konsideras, ke mortema personeco renkontas la morton, kiam ajn la esencaj menso-cirkvitoj de la homa volo-ago estas detruitaj. Kaj denove, tio ĉi estas morto, sendepende de la daŭranta funkcio de la vivanta mekanismo de la fizika korpo. La korpo minus la libervola menso ne plu estas homa, sed laŭ la antaŭa elekto de la homa volo, la animo de tia individuo povas postvivi.

3. La fizika morto (de la korpo kaj menso). Kiam la morto kaptas homan estaĵon, la Ĝustiganto restas en la citadelo de la menso, ĝis ĝi ĉesas funkcii kiel inteligenta mekanismo, proksimume kiam la mezureblaj cerbaj energioj ĉesas siajn ritmajn vivajn pulsobatojn. Post tiu ĉi dissolvo la Ĝustiganto adiaŭas la malaperantan menson, same kiel senceremonie ĝi eniris kelkajn jarojn antaŭe, kaj iras al Diviningtono per Uverso.

Post la morto la materia korpo revenas al la elementa mondo, de kie ĝi devenis, sed du nemateriaj faktoroj de la postvivanta personeco persistas: La antaŭekzistanta Penso-ĝustiganto, kun la memora transskribo de la mortemula kariero, iras al Diviningtono; kaj ankaŭ restas, sub la protekto de la destina gardisto, la senmorta morontia animo de la forpasinta homo. Tiuj ĉi fazoj kaj formoj de la animo, iam kinetaj sed nun statikaj formuloj de identeco, estas esencaj al la repersonecigo sur la morontiaj mondoj; kaj estas la kunigo de la Ĝustiganto kun la animo, kiu reformas la postvivantan personecon, kiu rekonsciigas vin je la momento de la morontia vekiĝo.

Por tiuj, kiuj ne havas personajn serafajn gardistojn, la grupaj konservistoj fidele kaj efike plenumas la saman servon de identeca gardo kaj personeca resurekto. La serafoj estas nemalhaveblaj por la reformado de la personeco.

Post la morto la Penso-ĝustiganto porteme perdas personecon, sed ne identecon; la homa subjekto portempe perdas identecon, sed ne personecon; sur la domego-mondoj ambaŭ reunuiĝas kun eterna manifestiĝo. Neniam foririnta Penso-Ĝustiganto revenas sur la tero kiel la estaĵo de antaŭa loĝado; neniam la personeco manifestiĝas sen la homa volo; kaj neniam homa estaĵo disigita de sia Ĝustiganto post la morto manifestas aktivan identecon aŭ iel establas komunikadon kun la vivantaj estaĵoj de la tero. Tiaj animoj disigitaj de siaj Ĝustigantoj estas plene kaj absolute nekonsciaj dum la longa aŭ mallonga dormo de la morto. Estas nenia elmontrado de personeco aŭ kapablo komuniki kuj aliaj personecoj antaŭ la kompletigo de la postvivo. Tiuj, kiuj iras al la domego-mondoj, ne rajtas sendi mesaĝojn reen al siaj amatoj. Estas la politiko tra ĉiuj universoj malpermesi tian komunikadon dum la periodo de nuntempa diepoko.

4. ĝustigantoj post la morto

Kiam okazas materia, intelekta aŭ spirita morto, la Ĝustiganto adiaŭas sian mortema gastiganto, kaj foriras al Diviningtono. De la sidejoj de la loka universo kaj de la superuniverso reflekta kontakto estas farita inter la superrigardantoj de ambaŭ registaroj, kaj la eliro de la Monitoro estas registrita sub la sama numero ol sia eniro en la kampojn de tempo.

Laŭ maniero ne plene komprenata la Universalaj Cenzoroj kapablas ekposedi resumon de la homa vivo, kiel ĝi estas enkorpigita en la kopio de la ĝustiganto transskribanta la spiritajn valorojn kaj morontiajn signifojn de la loĝata menso. La Cenzoroj kapablas alproprigi la version de la Ĝustiganto pri la postviva karaktero kaj spiritaj kvalitoj de la forpasinta homo, kaj ĉiuj ĉi datenoj, kune kun la serafaj registroj, estas disponeblaj por esti prezentitaj dum la juĝo de la koncernata individuo. Tiuj ĉi informoj estas ankaŭ uzataj por konfirmi tiujn superuniversajn ordonojn, kiuj ebligas al iuj suprenirantoj tuj komenci siajn morontiajn karierojn, kaj iri al la domego-mondojn post sia mortemula disiĝo kaj antaŭ la formala finiĝo de planeda diepoko.

Post la fizika morto, krom pri la individuoj translokitaj el inter la vivantoj, la liberigita Ĝustiganto tuj iras al la hejma sfero de Diviningtono. La detaloj de tio, kio okazas sur tiu mondo dum la atendado de la fakta reapero de la postvivanta mortemulo ĉefe dependas de ĉu la homa estaĵo supreniras al la domego-mondojn laŭ sia propra rajto, aŭ atendas diepokan alvokon de la dormantaj postvivantoj de planeda epoko.

Se la mortema asociito apartenas al grupo, kiu repersoneciĝos fine de diepoko, la Ĝustiganto ne tuj revenos al la domego-mondo de la antaŭe servata sistemo, sed elektos unu el la portempaj jenaj taskoj:

1. Esti rekrutita en la rangoj de malaperintaj Monitoroj por nerivelita servo.

2. Esti asignita por iu periodo al la observado de la Paradiza reĝimo.

3. Esti aliĝinta en unu el la multaj trejnaj lernejoj de Diviningtono.

4. Esti postenanta por iom da tempo kiel studenta observanto sur unu el la aliaj ses sakralaj sferoj, kiuj konsistigas la cirkviton de la Patro de Paradizaj mondoj.

5. Esti asignita al la mesaĝista servo de la Personecigitaj Ĝustigantoj.

6. Iĝi asociita instruktoro en la Diviningtonaj lernejoj dediĉataj al la trejnado de Monitoroj apartenantaj al la virga grupo.

7. Esti asignita por selekti grupon de eblaj mondoj, sur kiuj servi en la okazo, ke estas racia kialo kredi, ke la homa partnero eble malakceptis la postvivon.

Se, kiam la morto kaptas vin, vi jam atingis la trian cirklon aŭ superan regnon, kaj do estis asignita al vi persona gardisto de destino, kaj se la fina transskribo de la resumo de via postviva karaktero submetita de la Ĝustiganto estas senkondiĉe atestita de la destina gardisto — se kaj la serafo kaj la Ĝustiganto esence konsentas pri ĉiu elemento de siaj vivo-registroj kaj rekomendoj — se la Universalaj Cenzoroj kaj iliaj reflektaj asociitoj sur Uverso konfirmas tiujn datenojn sen malklareco aŭ dubo, tiam la Plejaĝuloj de Tagoj tuj ŝprucas la ordonon de plialtigita statuso al la komunikajn cirkvitojn al Salvingtono, kaj tiel liberigitaj, la tribunaloj de la Suvereno de Nebadono dekretos la tujan trairon de la postvivanta animo al la resurektaj haloj de la domego-mondoj.

Se la homa individuo senprokraste postvivas, la Ĝustiganto, tiel oni informis min, registriĝas sur Diviningtono, iras al la ĉeesto de la Paradiza Patro, tuj revenas, kaj estas brakumita de la Personecigitaj Ĝustigantoj de la asignitaj superuniverso kaj loka universo, ricevas la agnoskon de la ĉefa Personecigita Monitoro de Diviningtono, kaj tiam tuj pasas al la “realigo de identeca transiro”, alvokite por la tria periodo sur la domego-mondo en la efektiva formo de personeco preparita por akcepti la postvivantan animon de la tera mortemulo, kia formo estis planita de la gardisto de destino.

5. Postvivo de la homa memo

La individueco estas kosma realaĵo ĉu materia, morontia aŭ spirita. La efektiveco de tio, kio estas persona, estas la disdonaco de la Universala Patro aganta en kaj de si mem aŭ per siaj multnombraj universaj perantoj. Diri, ke estaĵo estas persona, estas agnoski la relativan individuiĝon de tia estaĵo ene de la kosma organismo. La vivanta kosmo estas preskaŭ infinite integrita agregaĵo de realaj unuoj, kiuj ĉiuj estas relative submetita al la destino de la tuto. Sed tiuj, kiuj estas personaj, estas dotitaj per la efektiva elekto akcepti aŭ malakcepti la destinon.

Tio, kio devenas de la Patro, estas eterna kiel la Patro, kaj tio estas same vera por la personeco, kiun Dio donas per sia libervola elekto, same kiel por la dia Penso-ĝustiganto, efektiva fragmento de Dio. La personeco de la homo estas eterna, sed koncerne la identecon ĝi estas kondiĉita eterna realaĵo. Aperinte responde al la volo de la Patro, la personeco atingos la Diaĵan destinon, sed la homo devas elekti ĉu li ĉeestos aŭ ne je la atingo de tia destino. Sen tiu elekto la personeco rekte atingas la spertecan Diaĵon, fariĝante parto de la Plejsupera Estaĵo. La ciklo estas antaŭordigita, sed la partopreno de la homo en ĝi estas nedeviga, persona kaj sperteca.

La mortemula identeco estas transira kondiĉo de tempo-vivo en la universo; ĝi estas same reala, kiel la personeco elektas fariĝi daŭra universa fenomeno. Tio ĉi estas la esenca diferenco inter la homo kaj energia sistemo: la energia sistemo devas daŭri, ĝi ne havas elekton; sed la homo estas plene koncernata por determini sian propran destinon. La Ĝustiganto vere estas la vojo al Paradizo, sed la homo mem devas sekvi tiun vojon per sia propra decido, sia libervola elekto.

La homaj estaĵoj posedas identecon nur laŭ la materia senso. Tiaj kvalitoj de la memo estas esprimataj de la materia menso, dum ĝi funkcias en la energia sistemo de la intelekto. Kiam oni diras, ke la homo havas identecon, oni agnoskas, ke li posedas mensan cirkviton, kiu estis subordigita al la agoj kaj elektoj de la volo de la homa personeco. Sed tio ĉi estas materia kaj pure portempa manifestiĝo, same kiel la homa embrio estas transira parazita stadio de homa vivo. La homaj estaĵoj, el la kosma perspektivo, naskiĝas, vivas kaj mortas dum relativa momento de tempo; ili ne daŭras. Sed la mortema personeco, per sia propra elekto, posedas la povon transloki sian identecan sidejon de la efemera materia-intelekta sistemo al la supera morontia-anima sistemo kiu, asocie kun la Penso-ĝustiganto, estas kreita kiel nova vehiklo por la personeca manifestiĝo.

Kaj estas tiu ĉi elektopovo mem, la universa insigno de libervola kreitaĵeco, kiu konsistigas la plej grandan oportunon de la homo kaj lian plejsuperan kosman respondecon. De la tuta integreco de la homa volo dependas la eterna destino de la estonta finatinginto; de la sincereco de la mortemula libervolo dependos la dia Ĝustiganto por la eterna personeco; de la fideleco de la mortemula elekto dependas la Universala Patro por la realigo de nova suprenira filo; de la firmeco kaj saĝeco de la decidoj-agoj dependas la Plejsupera Estaĵo por la efektiveco de sperteca evoluo.

Kvankam la kosmaj crikloj de persona kreskado fine devas esti atingitaj, se, sen pro via kulpo, la akcidentoj de tempo kaj la handikapoj de materia ekzisto preventas vian majstriĝon de tiuj ĉi niveloj sur via denaska planedo, se viaj intencoj kaj deziroj havas postvivan valoron, estos promulgitaj dekretoj por plilongigi vian provperiodon. Vi ricevos aldonan tempon por pruvi vian valoron.

Se iam ekzistas dubo pri la konveneco antaŭenigi homan identecon al la domego-mondoj, la universaj registaroj senescepte decidas por la personaj interesoj de tiu individuo; ili senhezite antaŭenigas tian animon al statuso de transira estaĵo, dum ili daŭrigas siajn observojn pri la emerĝaj morontiaj intencoj kaj spiritaj celoj. Tiel la dia justeco certe plenumiĝos, kaj la dia mizerikordo ricevas plian oportunon etendi ĝian ministradon.

La registaroj de Orvontono kaj Nebadono ne asertas la absolutan perfektecon pri la detala funkciado de la universala plano pri la mortemula repersonecigo, sed ili ja asertas kaj efektive manifestas paciencon, toleremon, komprenemon kaj mizerikordan simpation. Ni preferas preni sur ni la riskon de sistema ribelo ol riski senigi unu solan baraktantan mortemulon de iu ajn evolua mondo je la eterna ĝojo daŭrigi la supreniran karieron.

Tio ĉi ne signifas, ke la homaj estaĵoj profitas de dua oportuno post la malakcepto de la unua, tute ne. Sed tio ja signifas, ke ĉiuj libervolaj kreitaĵoj devas sperti unu veran oportunon fari unu senduban, memkonscian kaj finan elekton. La suverenaj Juĝistoj de la universoj ne senigos je persona statuso iun ajn estaĵon, kiu ne fine kaj plene faris la eternan elekton; la homa animo devas ricevi kaj ja ricevos plenan kaj vastan oportunon riveli sian veran intencon kaj realan celon.

Kiam la pli spirite kaj kosme progresintaj mortemuloj mortas, ili tuj iras al la domego-mondojn; ĝenerale tiu ĉi rimedo funkcias por tiuj, kiuj jam ricevis personajn serafajn gardistojn. Aliaj mortemuloj povas esti retenitaj ĝis la momento, kiam la juĝado de iliaj aferoj estas kompletigita, post kio ili povas iri al la domego-mondojn, aŭ ili povas esti asignitaj al la rangoj de la dormantaj postvivantoj, kiuj estos amase repersonigitaj fine de la nuntempa planeda diepoko.

Estas du malfacilaĵoj, kiuj malhelpas miajn klopodojn klarigi ĝuste kio okazas al vi en la morto, la postvivanta vi, kiu estas aparta de la Ĝustiganto forlasinta vin. Unu el tiuj ĉi konsistas en la neebleco komuniki sur via nivelo de kompreno adekvatan priskribon de la operacio ĉe la limo inter fizika kaj morontia regnoj. La alia malfacilaĵo estas kaŭzita de la limigoj fiksitaj al mia komisiono kiel rivelanto de vero fare de la ĉielaj regantaj aŭtoritatoj de Urantio. Estas multaj interesaj detaloj, kiuj povus esti prezentitaj, sed mi gardas ilin laŭ la konsilo de viaj senperaj planedaj superrigardantoj. Sed ene de la limoj de mia permeso mi povas diri ĉion ĉi:

Estas io reala, io el la homa evoluo, io aldona al la Mistera Monitoro, kiu postvivas la morton. Tiu ĉi nove aperinta ento estas la animo, kaj ĝi postvivas la morton kaj de via fizika korpo kaj de via materia menso. Tiu ĉi ento estas la komuna infano de la kombinitaj vivo kaj klopodoj de la homa vi lige kun la dia vi, la Ĝustiganto. Tiu ĉi infano kun homa kaj dia gepatroj konsistigas la postvivantan elementon de tera origino; ĝi estas la morontia memo, la senmorta animo.

Tiu ĉi infano el persistanta signifo kaj postvivanta valoro estas plene nekonscia dum la periodo de la morto ĝis la repersonecigo, kaj estas konfidita al la serafa destina gardisto dum tiu ĉi tuta periodo de atendado. Vi ne funkcios kiel konscia estaĵo post la morto, ĝis vi atingos novan morontian konscion sur la domego-mondoj de Satanio.

Je la morto la funkcia identeco asociita kun la homa personeco estas interrompita pro la ĉeso de la esenca moviĝo. La homa personeco, kvankam transcendanta siajn konsistigajn partojn, dependas de ili por sia funkcia identeco. La ĉeso de vivo detruas la fizikan cerban organizon de la mensa doto, kaj la interrompo de menso ĉesigas la mortemulan konscion. La konscio de tiu kreitaĵo ne plu povas reaperi, ĝis oni aranĝas kosman situacion, kiu permesos al la sama homa personeco denove funkcii rilate al la vivanta energio.

Dum la transito de postvivantaj mortemuloj de la origina mondo ĝis la domego-mondoj, ĉu ilia sperteca personeco estas rekunigita dum la tria periodo, aŭ ili supreniras dum grupa resurekto, la registro de la personeca konsisto estas fidele konservita de la arkianĝeloj sur iliaj mondoj de specialaj agadoj. Tiuj ĉi estaĵoj ne estas la gardistoj de personeco (kiel la serafaj gardistoj zorgas pri la animo), sed estas tamen vere, ke ĉiu identigebla faktoro de personeco estas efike gardata de tiuj ĉi fidindaj kuratoroj de mortemula postvivo. Koncerne la precizan lokon de la mortema personeco dum la tempo inter la morto kaj la postvivo, ni ne scias.

La situacio, kiu ebligas la repersonecigon, okazas en la resurektaj haloj de la morontiaj ricevaj planedoj de loka universo. Tie, en tiuj ĉi ĉambroj de kunmetado de vivo, la superrigardantaj aŭtoritatoj provizas tiun rilaton de universa energio — morontia, mensa kaj spirita — kiu ebligas la rekonsciiĝon de la dormanta postvivanto. La rekunmetado de la konsistaj partoj de iama materia personeco koncernas:

1. La fabrikado de taŭga formo, morontia pratipo de energio, en kiu la nova postvivanto povas kontakti kun nespirita realo, kaj en kiu la morontia varianto de la kosma menso povas esti encirkvitigita.

2. La reveno de la Ĝustiganto al la atendanta morontia kreitaĵo. La Ĝustiganto estas la eterna konservanto de via supreniranta identeco; via Monitoro estas la absoluta garantio, ke vi mem kaj ne aliulo okupos la morontian formon kreitan por via personeca vekiĝo. Kaj la Ĝustiganto ĉeestos dum la rekunmetado de via personeco por repreni la rolon de Paradiza gvidanto de via postvivanta memo.

3. Kiam tiuj ĉi antaŭkondiĉoj de repersonecigo ĉeestas, la serafa konservanto de la potencialoj de la dormanta senmorta animo, asiste de multnombraj kosmaj personecoj, donacas tiun ĉi morontian enton al kaj en la atendantan morontian formon de menso-korpo, dum li engaĝas tiun ĉi evoluan infanon de la Plejsuperulo al eterna asocio kun la atendanta Ĝustiganto. Kaj tio ĉi kompletigas la repersonecigon, rekunmetadon de memoro, klarvidecon kaj konsciecon — identecon.

La fakto pri la repersonecigo konsistas en la kaptado de la encirkvitigita morontia fazo de la nove apartigita menso fare de la vekiĝanta homa memo. La fenomeno pri personeco dependas de la persisto de la identeco de la individua reago al la universa medio; kaj tio ĉi povas esti efektivigita nur pere de la menso. La individueco persistas malgraŭ kontinua ŝanĝo en ĉiuj faktoroj komponantaj la memon; en la fizika vivo la ŝanĝo estas laŭgrada; je la morto kaj la repersonecigo la ŝanĝo estas subita. La vera realeco de la tuta individueco (personeco) kapablas funkcii responde al la universaj kondiĉoj pro la senĉesa ŝanĝado de ĝiaj konsistigaj partoj; la stagnado finiĝas en neevitebla morto. La homa vivo estas senĉesa ŝanĝo de la faktoroj de vivo unuigitaj de la stabileco de la senŝanĝa personeco.

Kaj kiam vi tiel vekiĝos sur la domego-mondoj de Jerusemo, vi estos tiel ŝanĝitaj, la spirita transformado estos tiel granda ke, sen la helpo de viaj Penso-ĝustiganto kaj la destina gardisto, kiuj tiel plene kunligos vian novan vivon sur la novaj mondoj kun via antaŭa vivo sur la unua mondo, dekomence estus malfacile por vi kunligi la novan morontian konscion kun la revivanta memoro de via antaŭa identeco. Malgraŭ la kontinueco de la persona identeco, multe de via mortemula vivo unue ŝajnus al vi svaga kaj nebula sonĝo. Sed la tempo klarigos multajn mortemulajn asociojn.

La Penso-ĝustiganto rememoras kaj ripetas al vi nur memoraĵojn kaj spertojn, kiuj estas parto de via universa kariero, kaj esencaj por tiu ĉi. Se la Ĝustiganto estis partnero en la evoluo de io en la homa menso, tiam tiuj ĉi valoraj spertoj postvivos en la eterna konscio de la Ĝustiganto. Sed multe de via pasinta vivo kaj ĝiaj memoraĵoj, kiuj havas nek spiritan signifon nek morontian valoron, pereos kun la materia cerbo; multaj materiaj spertoj forpasos kiel iamaj skafaldoj kiuj, transpontante vin al la morontia nivelo, ne plu utilas en la universo. Sed la personeco kaj la rilatoj inter personecoj neniam estas skafaldoj; la mortemula memoro pri personecaj rilatoj havas kosman valoron, kaj persistos. Sur la domego-mondoj vi konos kaj estos konataj, kaj eĉ, vi memoros viajn iamajn asociitojn en la mallonga sed fascina vivo sur Urantio, kaj ili memoros vin.

6. La morontia memo

Same kiel papilio emerĝas de la raŭpa stadio, same veraj personecoj de homaj estaĵoj emerĝos sur la domego-mondojn, por la unua fojo rivelitaj ekster siaj iamaj surteraj ŝeloj de materia karno. La morontia kariero en la loka universo rilatas la daŭra altiĝo de la personeca mekanismo de la komenca morontia nivelo de anima ekzisto ĝis la fina morontia nivelo de progresanta spiriteco.

Estas malfacile instrui vin pri viaj formoj de morontia personeco por la kariero en la loka universo. Vi estos dotitaj per morontiaj pratipoj de personeca manifestiĝeco, and tiuj ĉi estas envolvaĵoj kiuj, finanalize, estas ekster via kompreno. Tiaj formoj, kvankam tute realaj, ne estas energiaj pratipoj de la materia ordo, kiun vi nun komprenas. Ili tamen ja plenumas la saman rolon sur la mondoj de la loka universo, same kiel viaj materiaj korpoj sur la planedoj kie naskiĝas homoj.

Iugrade la aspekto de la materia korpo-formo respondas al la karaktero de la personeca identeco; la fizika korpo, laŭ limigita grado, ja esprimas ion de la esence propra naturo de la personeco. Ankoraŭ pli ja esprimas la morontia formo. En la fizika vivo la mortemuloj povas esti ekstere belegaj sed interne malamindaj; en la morontia vivo, kaj ĉiam pli sur ĝiaj superaj niveloj, la personeca formo varios rekte laŭ la naturo de la interna persono. Sur la spirita nivelo, la ekstera formo kaj la interna naturo komencas proksimiĝi al kompleta identigo, kiu pli kaj pli perfektiĝas sur pli kaj pli altaj niveloj de spirito.

En la morontia stato la supreniranta mortemulo estas dotita per la Nebadona modifo de la kosma-mensa doto de la Majstro-Spirito de Orvontono. La mortemula intelekto tiel pereis, ĉesis ekzisti kiel enfokusigita universa ento apartigita de la nediferencigitaj mensaj cirkvitoj de la Kreopova Spirito. Sed la signifoj kaj valoroj de la homa menso ne pereis. Iuj fazoj de menso daŭras en la postvivanta animo; iuj spertecaj valoroj de la antaŭa homa menso estas konservitaj de la Ĝustiganto; kaj tie persistas en la loka universo la registroj de la homa vivo, kiel ĝi estis spertita en la karno, kune kun iuj vivantaj registroj ĉe la multnombraj estaĵoj, kiuj estas koncernataj de la fina takso de la supreniranta mortemulo, estaĵoj etendiĝantaj de serafoj ĝis Universalaj Cenzoroj, kaj verŝajne preter ĝis la Plejsuperulo.

La volo de la kreitaĵo ne povas ekzisti sen la menso, sed ĝi ja persistas malgraŭ la perdo de la materia intelekto. Dum la tempoj tuj post la postvivo la supreniranta personeco estas plejparte gvidata de la karakteraj pratipoj hereditaj de la homa vivo kaj de la nove aperinta ago de morontia motao. Kaj tiuj ĉi gvidantoj pri la mansonia konduto akcepteble funkcias dum la unuaj stadioj de la morontia vivo, kaj antaŭ la emerĝo de la morontia volo kiel la plenkreska libervola esprimo de la supreniranta personeco.

Estas neniuj influoj en la kariero de la loka universo kompareblaj al la sep asistantaj menso-spiritoj de homa ekzisto. La morontia menso devas evolui per rekta kontakto kun la kosma menso, kiel tiu ĉi kosma menso estas modifita kaj translokita de la krea fonto de la intelekto de la loka universo — la Dia Ministro.

La mortemula menso, antaŭ la morto, estas memkonscie sendependa de la Ĝustiganta ĉeesto; la asistanta menso nur bezonas la asociitan materian-energian pratipon por kapabli agi. Sed la morontia animo, estante superasistanta, ne konservas la memkonscion sen la Ĝustiganto kiam senigite je la mekanismo de materia menso. Tiu ĉi evoluanta animo tamen ja posedas daŭran karakteron devenantan de la decidoj de sia antaŭa asociita asistanta menso, kaj tiu ĉi karaktero fariĝas aktiva memoro, kiam ĝiaj pratipoj estas energiitaj de la revenanta Ĝustiganto.

La persisteco de la memoro estas pruvo de la reteno de la identeco de la originala individueco; ĝi estas esenca por kompletigi la memkonscion pri la daŭrigo kaj ekspansio de la personeco. Tiuj mortemuloj, kiuj supreniras sen Ĝustiganto, dependas de la instruado de serafaj asociitoj por la rekonstruado de la homa memoro; alie la morontiaj animoj de la mortemuloj kunfandiĝintaj kun la spirito ne estas limigitaj. La pratipo de la memoro persistas en la animo, sed tiu ĉi pratipo postulas la ĉeeston de la antaŭa Ĝustiganto por fariĝi tuj memrealiĝanta kiel daŭranta memoro. Sen la Ĝustiganto postulas konsiderindan tempon al la homa postvivanto reesplori kaj relerni, rekapti la memoran konscion pri la signifoj kaj valoroj de antaŭa ekzisto.

La animo kun postviva valoro fidele reflektas kaj la kvalitajn kaj kvantajn agojn kaj motivojn de la materia intelekto, la antaŭa sidejo de la identeco de la individuo. Elektante la verecon, belecon kaj bonecon la mortemula menso eniras sian antaŭmoroncian universan karieron sub la kuratoreco de la sep asistantaj menso-spiritoj unuigitaj sub la direktado de la spirito de saĝo. Post la kompletigo de la sep cirkloj de antaŭmoroncia atingo la supermetado de la doto de la morontia menso sur la asistanta menso inaŭguras la antaŭspiritan aŭ morontian karieron de prograsado en la loka universo.

Kiam kreitaĵo forlasas sian denaskan planedon, li forlasas malantaŭ si la asistan ministradon, kaj fariĝas dependa nur de la morontia intelekto. Kiam supreniranto forlasas la lokan universon, li tiam atingis la spiritan nivelon de ekzisto, preterpasinte la morontian nivelon. Tiu ĉi nove aperinta spirita ento tiam fariĝas agordita al la rekta ministrado de la kosma menso de Orvontono.

7. Kunfandiĝo kun la Ĝustiganto

La kunfandiĝo kun la Penso-Ĝustiganto komunikas eternajn efektivaĵojn al la personeceo, kiuj antaŭe estis nur potencialaj. Inter tiuj ĉi novaj dotoj povas esti menciitaj: fiksado de dieca kvalito, sperto kaj memoro pri la pasinta eterneco, senmorteco kaj fazo de kvalifikita potenciala absoluteco.

Kiam via surtera kurso sub portempa formo estos trairita, vi vekiĝos sur la bordoj de pli bona mondo, kaj fine vi estos unuigita kun via fidela Ĝustiganto per eterna brakumo. Kaj tiu ĉi kunfandiĝo konsistigas la misteron unuigi Dion kaj la homon, la mistero pri la evoluo de la finita kreitaĵo, kaj tio ĉi estas eterne vera. La kunfandiĝo estas la sekreto de la sakrala sfero de Ascendingtono, kaj neniu kreitaĵo krom tiuj, kiuj jam spertis la kunfandiĝon kun la Diaĵa spirito, povas kompreni la veran signifon de la efektivaj valoroj, kiuj estas kunigitaj, kiam la identeco de tempa kreitaĵo fariĝas eterne unu kun la spirito de la Paradiza Diaĵo.

La kunfandiĝo kun la Ĝustiganto kutime efektiviĝas, kiam la supreniranto loĝas ene de lia loka sistemo. Ĝi povas okazi sur la denaska planedo kiel transcendeco de la natura morto; ĝi povas okazi sur iu ajn el la domego-mondoj aŭ sur la ĉefplanedo de la sistemo; ĝi eĉ povas esti prokrastita ĝis la tempo de la konstelacia restado; aŭ, en specialaj okazoj, ĝi povas ne esti plenumita, ĝis la supreniranto estas sur la ĉefplanedo de la loka universo.

Kiam la kunfandiĝo kun la Ĝustiganto estas plenumita, ne plu povas esti estonta danĝero por la eterna kariero de tia personeco. Ĉielaj estaĵoj estas testitaj dum longa sperto, sed la mortemuloj trapasas relative mallongan kaj intensan testadon sur la evoluaj kaj morontiaj mondoj.

La kunfandiĝo kun la Ĝustiganto neniam okazas antaŭ ol la ordonoj de la superuniverso deklaras, ke la homa naturo fine kaj definitive elektis la eternan karieron. Tio ĉi estas la kuniĝa permeso kiu, kiam ĝi estas liverita, konsistigas la rajtigan aŭtoritaton por la kunfandiĝinta personeco fine forlasi la limojn de la loka universo por iam iri al la sidejo de la superuniverso, de kie la tempa pilgrimanto, en malproksima estonteco, ensekonafiĝos por la longa flugado al la centra universo de Havono kaj la Diaĵa aventuro.

Sur la evoluaj mondoj la individueco estas materia; ĝi estas afero en la universo kaj, tiel ĝi estas submetita al la leĝoj de materia ekzisto. Ĝi estas fakto en la tempo kaj respondas al ĝiaj sortoŝanĝoj. Postvivaj decidoj devas esti formulitaj tie. En la morontia stato la memo fariĝas nova kaj pli daŭra universa realaĵo, kaj ĝia daŭra kreskado estas bazita sur ĝia kreskanta agordado al la mensaj kaj spiritaj cirkvitoj de la universoj. Postvivaj decidoj estas nun konfirmitaj. Kiam la memo atingas la spiritan nivelon, ĝi fariĝas sekura valoro en la universo, kaj tiu ĉi nova valoro estas bazira sur la fakto, ke postvivaj decidoj estis faritaj, kies fakto atestas la kunfandiĝo kun la Penso-ĝustiganto. Kaj atinginte la statuson de vera universa valoro la kreitaĵo liberiĝas laŭ potencialo por serĉi la plej altan universan valoron — Dion.

Tiaj kunfandiĝintaj estaĵoj estas duoblaj en siaj universaj reagoj: ili estas apartaj morontiaj individuoj ne tute malsimilaj al serafoj, kaj ili ankaŭ potenciale estas estaĵoj je la ordo de la Paradizaj finatingintoj.

Sed la kunfandiĝinta individuo vere estas unu personeco, estaĵo, kies unueco defias ĉiujn provojn de analizo de iu ajn inteligentulo de la universoj. Kaj tiel trapasinte la tribunalojn de la loka universo, de la plej malsuperaj ĝis la plej superaj, neniu kapablis identigi la homon aŭ la Ĝustiganto unu de la alia, vi estos fine kondukita antaŭ la Suvereno de Nebadono, via Patro en la loka universo. Kaj tie, en la mane de la estaĵo mem, kies krea patreco en tiu ĉi tempa universo ebligis la fakton de via vivo, vi ricevos tiujn akreditaĵojn, kiuj permesos al vi fine daŭrigi vian superuniversan karieron serĉante la Universalan Patron.

Ĉu la triumfa Ĝustiganto gajnis personecon per la grandioza servado al la homaro, aŭ ĉu la brava homo akiris senmortecon per sinceraj klopodoj por atingi la similecon al la Ĝustiganto? Nek unu nek alia; sed ili ambaŭ kune atingis la evoluon de membro de unu el la unikaj ordoj de suprenirantaj personecoj de la Plejsuperulo, unu kiun oni ĉiam trovos servema, fidela kaj efika, kandidato por plua kreskado kaj disvolviĝo, neniam ĉesanta leviĝi en la ĉiela supreniro, ĝis la sep cirkvitoj de Havono estos trairitaj, kaj ĝis la animo de iama surtera origino staros en adorplena agnosko de la efektiva personeco de la Paradiza Dio.

Dum tiu ĉi tuta grandioza supreniro la Penso-ĝustiganto estas la dia garantio de la estonta kaj plene spirita stabiligo de la supreniranta mortemulo. Dume la ĉeesto de la mortemula libervolo provizas la Ĝustiganton per eterna kanalo por la liberigo de la dia kaj infinita naturo. Nun tiuj ĉi du identecoj fariĝas unu; neniu evento de tempo aŭ eterneco povas iam disigi la homon kaj la Ĝustiganton; ili estas nedisigeblaj, eterne kunfandiĝintaj.

Sur la mondoj de kunfandiĝo kun la Ĝustiganto la destino de la Mistera Monitoro estas identa kun tiu de la supreniranta mortemulo — la Paradiza Korpuso de la Finatingo. Kaj nek la Ĝustiganto nek la mortemulo povas atingi tiun unikan celon sen la plena kunlaboro kaj fidela helpo de la alia. Tiu ĉi eksterordinara partnereco estas unu el la plej absorbigaj kaj mirindaj el ĉiuj kosmaj fenomenoj de tiu ĉi universa epoko.

De la tempo de la kunfandiĝo kun la Ĝustiganto la statuso de la supreniranto estas tiu de la evolua kreitaĵo. La homa partnero estis la unua, kiu ĝuis la personecon, kaj do superas la Ĝustiganton en ĉiuj aferoj koncerne la agnoskon de personeco. La Paradiza sidejo de tiu ĉi kunfandiĝinta estaĵo estas Ascendingtono, ne Diviningtono, kaj tiu ĉi unika kombinaĵo de Dio kaj la homo rangas kiel supreniranta homo dum la tuta supreniro ĝis la Korpuso de la Finatingo.

Kiam Ĝustiganto fine kunfandiĝas kun supreniranto, la numero de tiu Ĝustiganto estas forstrekita en la registroj de la superuniverso. Tion, kio okazas en la registroj de Diviningtono, mi ne scias, sed mi konjektas, ke la registro de tiu Ĝustiganto estas forigita al la sekretaj cirkloj de la internaj kortumoj de Grandfando, la deĵoranta ĉefo de la Korpuso de la Finatingo.

Per la kunfandiĝo kun la ĝustiganto la Universala Patro kompletigis sian promeson de la donaco de si al siaj materiaj kreitaĵoj; li plenumis la promeson, kaj elfaris la planon pri la eterna disdonaco de dieco al la homaro. Nun komenciĝas la homa provo realigi kaj efektivigi la senlimajn eblojn, kiuj estas esence propraj al la ĉiela partnereco kun Dio, kiu tiel faktiĝis.

La nune konata destino de la postvivantaj mortemuloj estas la Paradiza Korpuso de la Finatingo; tio ĉi estas ankaŭ la destina celo de ĉiuj Penso-ĝustigantoj, kiuj kuniĝas per eterna unuiĝo kun siaj mortemaj kompanoj. Nuntempe la Paradizaj finatingintoj laboras pri multaj entreprenoj de la granda universo, sed ni ĉiuj konjektas, ke ili plenumos aliajn kaj eĉ pli ĉielajn taskojn en la malproksima estonteco, post kiam la sep superuniversoj estos fiksitaj en lumo kaj vivo, kaj kiam la limhava Dio fine emerĝos el la mistero, kiu nun ĉirkaŭas tiun ĉi Plejsuperan Diaĵon.

Vi estis iugrade instruitaj pri la organizado kaj la personaro de la centra universo, la superuniversoj kaj la lokaj universoj; oni parolis al vi iom pri la karaktero kaj origino de iuj el la diversaj peronecoj, kiuj nun regas tiujn ĉi vastajn kreaĵojn. Vi ankaŭ estis informitaj, ke vastaj galaksioj de universoj nun organiziĝas multe ekster la periferio de la granda universo, en la unua ekstera nivelo de spaco. Oni ankaŭ sciigis per tiuj ĉi prelegoj, ke la Plejsupera Estaĵo malkaŝos sian nerivelitan triarangan funkcion en tiuj ĉi nun neeksploritaj regionoj de la ekstera spaco; kaj oni ankaŭ diris al vi, ke la finatingintoj de la Paradiza korpuso estas la spertecaj infanoj de la Plejsuperulo.

Ni kredas, ke la mortemuloj kunfandiĝintaj kun siaj Ĝustigantoj, kune kun siaj asociitoj de la finatingo, estas iel destinitaj funkcii en la administrado de la universoj de la unua ekstera nivelo de spaco. Ni ne havas eĉ la plej malgrandan dubon ke, je la ĝusta momento, tiuj ĉi enormaj galaksioj fariĝos loĝataj universoj. Kaj ni same estas konvinkitaj, ke inter ĝiaj administrantoj troviĝos la Paradizaj finatingintoj, kies naturoj estas la kosma konsekvenco de la miksado inter la kreitaĵo kaj la Kreinto.

Kia aventuro! Kia romano! Giganta kreaĵo administrota de la infanoj de la Plejsuperulo, tiuj ĉi personecigitaj kaj homigitaj Ĝustigantoj, tiuj ĉi Ĝustigantigitaj kaj eternigitaj mortemuloj, tiuj ĉi misteraj kombinaĵoj kaj eternaj asocioj de la plej alta konata manifestiĝo de la esenco de la Unua Fonto-Centro kaj la plej malalta formo de inteligenta vivo kapabla kompreni kaj atingi la Universalan Patron. Ni konceptas, ke tiaj amalgamitaj estaĵoj, tiaj partnerecoj inter la Kreinto kaj la kreitaĵo fariĝos superbaj regantoj, nekompareblaj administrantoj kaj komprenemaj kaj simpatiaj direktoroj por ĉiuj formoj de inteligenta vivo, kiuj povos estiĝi tra tiuj ĉi estontaj universoj de la unua ekstera nivelo de spaco.

Ja estas vere, ke vi mortemuloj havas surteran, bestan originon; via korpo estas fakte polvo. Sed se vi efektive volas, se vi vere deziras, certe la heredo de la epokoj estas via, kaj iam vi servos tra ĉiuj universoj laŭ viaj veraj karakteroj — infanoj de la Plejsupera Dio de sperto kaj diaj filoj de la Paradiza Patro de ĉiuj personecoj.

[Prezentita de Soleca Mesaĝisto de Orvontono.]