Kajero 111

La Ĝustiganto kaj la animo

La ĉeesto de la dia Ĝustiganto en la homa menso por ĉiam malebligas, ke aŭ la scienco aŭ la filozofio atingu kontentigan komprenon pri la evoluanta animo de la homa personeco. La morontia animo estas la infano de la universo, kaj povas esti vere konata nur per la kosma klarvideco kaj spirita malkovro.

La koncepto pri animo kaj loĝanta spirito ne estas nova por Urantio; ĝi ofte aperis en la diversajn sistemojn de planedaj kredoj. Multaj el la orientaj kaj same kelkaj okcidentaj kredoj perceptis, ke la homo estas dia laŭ heredaĵo same kiel homa laŭ heredeco. La sento de la interna ĉeesto aldone al la ekstera ĉieesteco de la Diaĵo delonge formis parton de multaj Urantiaj religioj. La homoj delonge kredis, ke estas io kreskanta ene de la homa naturo, io esenca kiu estas destinita elteni trans la mallonga daŭro de la tempa vivo.

Antaŭ ol la homo konstatis, ke lia evoluanta animo estis generita de dia spirito, oni pensis, ke ĝi rezidis en malsamaj fizikaj organoj — okulo, hepato, reno, koro, kaj poste, cerbo. La sovaĝulo asociis la animon kun sango, spiro, ombroj, kaj kun siaj reflektoj en la akvo.

En la koncepto pri la atmo la hinduaj instruistoj vere proksimiĝis al taksado pri la naturo kaj ĉeesto de la Ĝustiganto, sed ili malsukcesis distingi la kunĉeeston de la evoluanta kaj potenciale senmorta animo. La Ĉinoj, tamen, agnoskis du aspektojn de homa estaĵo, la jangon kaj la jinon, la animon kaj la spiriton. La Egiptoj kaj multaj Afrikaj triboj ankaŭ kredis je du faktoroj, la ka kaj la ba; oni ne kutime kredis, ke la animo estas antaŭekzistanta, nur la spirito.

La loĝantoj de la Nila valo kredis, ke ĉiu favorata individuo ricevis denaske, aŭ iom poste, protektantan spiriton, kiun ili nomis la ka. Ili instruis, ke tiu ĉi gardanta spirito restas kun la mortema subjekto dum la tuta vivo, kaj pasas antaŭ li en la estontan staton. Sur la muroj de templo en Luksoro, kie estas portretita la naskiĝon de Amenhotepo la Tria, la eta princo estas bildigita sur la brako de la Nila dio, kaj apud li estas alia infano, ŝajne simila al la princo, kiu estas simbolo de tiu ento, kiun la Egiptoj nomis la ka. Tiu ĉi skulptaĵo estas finfarita en la dek kvina jarcento antaŭ Kristo.

La ka estas konsiderata kiel supera spirita genio, kiu deziris gvidi la asociitan mortemulan animon al la pli bonaj vojoj de tempa vivado sed pli precipe influi la sortojn de la homa individuo en la postvivo. Kiam Egiptano de tiu ĉi periodo mortis, oni antaŭvidis, ke lia ka atendus lin trans la Granda Rivero. Dekomence nur reĝoj estis supozataj havi ka-ojn, sed baldaŭ oni kredis, ke ĉiuj rektecaj homoj posedis ilin. Unu Egiptia reganto, parolante pri la ka ene de sia koro, diris: “Mi ne neglektis ĝian parolon; mi timis malobei ĝian gvidadon. Per tio mi multe prosperis; Mi tiel estis sukcesa pro tio, kion ĝi igis min fari; mi distingiĝis per ĝia gvidado.” Multaj kredis, ke la ka estis “orakolo de Dio en ĉiu”. Multaj kredis, ke ili “pasigos la eternecon en ĝojo de koro en la favoro de la Dio, kiu estas en vi”.

Ĉiu raso de evoluantaj Urantiaj mortemuloj havas vorton ekvivalantan al la koncepto pri la animo. Multaj primitivaj popoloj kredis, ke la animo rigardas la mondon tra la homaj okuloj; tial ili tiel malkviete timis la malbonvolecon de la malbona okulo. Ili delonge kredis, ke “la spirito de homo estas la lampo de la Sinjoro.” La Rigvedo diras: “Mia menso parolas al mia koro.”

1. La mensa arena de elekto

Kvankam la laboro de Ĝustigantoj estas spirita laŭ naturo, ili necese devas fari sian tutan laboron sur intelekta fundamento. La menso estas la homa tereno, sur kiu la spirita Monitoro devas evoluigi la morontian animon kun la kunlaborado de la loĝata personeco.

Estas kosma unueco en la pluraj mensaj niveloj de la universaro. Intetektaj memoj originas en la kosma menso same kiel nebulozoj devenas en la kosmaj energioj de universa spaco. Sur la homa (do persona) nivelo de intelektaj memoj la potencialo de spirita evoluo fariĝas domina kun la konsento de la homa menso pro la spiritaj dotoj de la homa personeco kune kun la krea ĉeesto de ento-punkto de absoluta valoro en tiaj homaj memoj. Sed tia dominado de la materia menso fare de la spirito estas kondiĉita de du spertoj: tiu ĉi menso devas evolui per la ministrado de la sep asistantaj menso-spiritoj, kaj la materia (persona) memo devas elekti kunlabori kun la loĝanta Ĝustiganto kreante kaj prizorgante la morontian memon, la evoluan kaj potenciale senmortan animon.

La materia menso estas la areno, en kiu homaj personecoj vivas, estas memkonsciaj, decidas, elektas Dion aŭ forlasas lin, eterniĝas aŭ detruiĝas.

La materia evoluo provizis vin per vivanta maŝino, via korpo; la Patro mem dotis vin per la plej pura spirita realaĵo konata en la universo, via Penso-Ĝustiganto. Sed en viajn manojn, submetita al viaj propraj decidoj, estis konfidita menso, kaj estas per la menso, ke vi vivas aŭ mortas. Estas ene de tiu ĉi menso kaj per tiu ĉi menso, ke vi faras moralajn decidojn, kiuj ebligas al vi atingi la similecon al la Ĝustiganto, kaj tio estas simileco al Dio.

La mortemula menso estas portempa intelekta sistemo pruntedonita al la homaj estaĵoj por esti uzata dum la materia vivo, kaj dum ili uzas tiun ĉi menson, ili aŭ akceptas aŭ malakceptas la potencialon de eterna ekzisto. La menso estas preskaŭ la sola universa realaĵo en via posedo, kiu estas submetita al via volo, kaj la animo — la morontia memo — fidele portretos la rikolton de la tempaj decidoj, kiujn la mortemula memo faras. La homa konscio milde ripozas sur la elektrokemia mekanismo sube, kaj delikate tuŝas la spiritan-morontian sistemon de energio supre. Pri neniu el tiuj ĉi du sistemoj la homa estaĵo iam komplete konscias dum sia vivo kiel mortemulo; tial li devas labori en la menso, pri kiu li konscias. Kaj ne estas tio, kion la menso komprenas, sed pli ĝuste kion la menso deziras kompreni, kio certigas la postvivon; ne estas tio, al kio via menso similas, sed pli ĝuste al kio ĝi strebas simili, kio konsistigas identigon kun la spirito. Ne estas tio, ke la homo konscias pri Dio, sed pli ĝuste ke li aspiras al Dio, kio rezultigas la universan supreniron. Kio vi estas hodiaŭ ne tiom gravas, sed pli ĝuste kio vi fariĝas tagon post tago kaj en la eterneco.

La menso estas la kosma instrumento, sur kiu la homa volo povas ludi la misharmoniojn de detruo, aŭ sur kiu tiu ĉi sama homa volo povas produkti la delikatajn melodiojn de identigo kun Dio kaj konsekvencan eternan postvivon. Finanalize, la Ĝustiganto disdonacita al la homo estas nepenetrebla de malbono kaj nekapabla peki, sed la mortemula menso povas efektive esti malĝustigita, distordita, malbonigita kaj malbeligita de la pekplenaj maĥinacioj de perversa kaj egoisma homa volo. Same tiu ĉi menso povas esti nobligita, beligita, verigita kaj bonigita — efektive grandioza — akordigita kun la spirite iluminita volo de la homa estaĵo konanta Dion.

La evolua menso estas plene stabila kaj fidinda, nur kiam ĝi manifestiĝas ĉe la du ekstremoj de la kosma intelekteco — la plene mekanikigita kaj la plene spiritecigita. Inter la intelektaj ekstremoj de pure maŝina regado kaj vere spirita naturo intervenas tiu enorma grupo de evoluantaj kaj suprenirantaj mensoj, kies stabileco kaj trankvileco dependas de la personeca elekto kaj de la spirita identigo.

Sed la homo nek pasive nek sklave forlasas sian volon al la Ĝustiganto. Pli ĝuste li aktive, pozitive kaj kunlabore elektas sekvi la gvidadon de la Ĝustiganto, kiam tia gvidado konscie diferencas de la deziroj kaj impulsoj de la natura mortemula menso. La Ĝustigantoj manipulas sed neniam dominas la menson de la homo kontraŭ lia volo; por la Ĝustigantoj la homa volo estas plejsupera. Kaj ili tiel konsideras kaj respektas ĝin, dum ili strebas atingi la spiritajn celojn de ĝustigado de pensoj kaj transformado de karaktero en la preskaŭ senlima areno de la evoluanta homa intelekto.

La menso estas via ŝipo, la Ĝustiganto estas via piloto, la homa volo estas la ŝipestro. La mastro de la mortemula veselo devus havi la saĝecon fidi la dian piloton por gvidi la suprenirantan animon al la morontiaj havenoj de eterna postvivo. Nur per egoismo, pigreco kaj pekemo la volo de la homo malakceptas la gvidadon de tia amema piloto kaj fine ruinigi la mortemulan karieron sur la malprofundaĵojn de malakceptita mizerikordo kaj sur la rifojn de adoptita peko. Kun via konsento tiu ĉi fidela piloto sekure kondukos vin tra la tempaj baroj kaj la spacaj handikapoj ĝis la fonto mem de la dia menso kaj eĉ pretere ĝis la Paradiza Patro de Ĝustigantoj.

2. Naturo de la animo

En ĉiuj mensaj funkcioj de kosma inteligenteco la totalo de la menso dominas la partojn de la intelekta funkcio. La menso esence estas funkcia unueco; tial ĝi neniam malsukcesas manifesti tiun ĉi konsistigan unuecon, eĉ kiam malhelpate kaj prokrastate de la malsaĝaj agoj kaj elektoj de misgvidita memo. Kaj tiu ĉi unueco de la menso nevarie celas la spiritan kunordigon sur ĉiuj niveloj de sia asocio kun individuecoj de libervola digno kaj supreniraj prerogativoj.

La materia menso de la mortema homo estas la kosma teksilo, kiu portas la morontian teksaĵon, sur kiu la loĝanta Penso-Ĝustiganto teksas la spiritajn pratipojn de universa karaktero de daŭraj valoroj kaj diaj signifoj — postvivanta animo de plejlasta destino kaj senfina kariero, potenciala finatinganto.

La homa personeco identiĝas kun la menso kaj spirito tenitaj kune en funkcia rilato per la vivo en materia korpo. Tiu ĉi funkcianta rilato de tiaj menso kaj spirito ne rezultigas iun kombinaĵon de la kvalitoj kaj atributoj de menso kaj spirito, sed pliĝuste tute novan, originalan kaj unikan universan valoron de potenciale eterna eltenemo, la animon.

Estas tri kaj ne du faktoroj en la evolua kreado de tia senmorta animo. Tiuj ĉi tri precedencoj de la morontia homa animo estas:

1. La homa menso kaj ĉiuj kosmaj influoj antaŭantaj ĝin kaj agantaj sur ĝin.

2. La dia spirito loĝanta en tiu ĉi homa menso kaj ĉiuj potencialoj esence propraj al tia fragmento de absoluta spiriteco kune kun ĉiuj asociitaj spiritaj influoj kaj faktoroj en la homa vivo.

3. La rilato inter la materia menso kaj la dia spirito, kiu indikas valoron, kaj portas signifon troviĝanta en neniu el la faktoroj kontribuantaj al tia asocio. La realeco de tiu ĉi unika rilato estas nek materia nek spirita sed morontia. Ĝi estas la animo.

La mezvojaj kreitaĵoj delonge nomis tiun ĉi evoluantan animon de la homo la mezmenso kontraste kun la malsupera aŭ materia menso kaj la supera aŭ kosma menso. Tiu ĉi mezmenso estas reale morontia fenomeno, ĉar ĝi ekzistas en la regno inter la materia kaj la spirita. La potencialo de tia morontia evoluo estas esence propra al la du universalaj impulsoj de la menso: la impulso de la finita menso de la kreitaĵo por koni Dion kaj atingi la diecon de la Kreinto, kaj la impulso de la infinita menso de la Kreinto por koni la homon kaj atingi la sperton de la kreitaĵo.

Tiu ĉi supera operacio evoluigi la senmortan animon estas ebligita, ĉar la mortemula menso estas unue persona kaj due ĝi estas en kontakto kun superbestaj realaĵoj; ĝi posedas supermaterian doton de kosma ministrado, kiu certigas la evoluon de morala naturo kapabla fari moralajn decidojn, tiel efektivigante aŭtentan krean kontakton kun la asociitaj spiritaj ministradoj kaj kun la loĝanta Penso-Ĝustiganto.

La neevitebla rezulto de tia kontakta spiritecigado de la homa menso estas la grada naskiĝo de la animo, la komuna ido de asistata menso dominata de homa volo, kiu avidas koni Dion, laborante lige kun la spiritaj fortoj de la universo, kiuj estas sub la superregado de efektiva fragmento de la Dio mem de la tuta kreitaĵaro — la Mistera Monitoro. Kaj tiel la materia kaj mortema realaĵo de la memo ja transcendas la tempajn limigojn de la maŝino de fizika vivo, kaj atingas novan esprimon kaj novan identigon en la evoluanta vehiklo por la daŭrigo de la individueco, la morontia kaj senmorta animo.

3. La evoluanta animo

La eraroj de la mortemula menso kaj de la homa konduto povas rimarkeble prokrasti la evoluon de la animo, kvankam ili ne povas inhibi tian morontian fenomenon, kiam ĝi estas iniciatita de la loĝanta Ĝustiganto kun la konsento de la kreitaĵa volo. Sed iam ajn antaŭ la mortemula morto tiu ĉi sama materia kaj homa volo povas nuligi tian elekton kaj malakcepti la postvivon. Eĉ post la postvivo la supreniranta mortemulo ankoraŭ konservas tiun ĉi prerogativon elekti rifuzi la eternan vivon; iam ajn antaŭ la kunfandiĝo kun la Ĝustiganto la evoluanta kaj supreniranta kreitaĵo povas elekti forlasi la volon de la Paradiza Patro. La kunfandiĝo kun la Ĝustiganto signas la fakton, ke la supreniranta mortemulo eterne kaj senrezerve elektis plenumi la volon de la Patro.

Dum la vivo en la karno la evoluanta animo havas la povon plifortigi la supermateriajn decidojn de la mortemula menso. La animo, estanta supermateria, ne funkcias per si mem sur la materia nivelo de la homa sperto. Nek tiu ĉi subspirita animo, sen la kunlaborado de iu spirito de la Diaĵo, kiel la Ĝustiganto, povas funkcii super la morontia nivelo. Nek la animo povas fine decidi, ĝis la morto aŭ transloko disigas ĝin de la materia asocio kun la mortemula menso, krom se tiu ĉi materia menso libere kaj memvole delegas tian aŭtoritaton al tia morontia animo funkcie asociita. Dum la vivo la mortemula volo, la personeca povo de decido-elekto, rezidas en la materiaj mensaj cirkvitoj; dum la surtera mortemula kresko daŭras, tiu ĉi memo, kun sia senpreza per siaj senprezaj povoj de elekto, pli kaj pli identiĝas kun la emerĝanta ento, la morontia animo; post la morto kaj post la resurekto sur la domego-mondo la homa personeco estas komplete identigita kun la morontia memo. La animo estas tiel la embrio de la estonta morontia vehiklo de personeca identeco.

Tiu ĉi senmorta animo havas dekomence plene morontian naturon, sed ĝi posedas tian kapablon disvolviĝi, ke ĝi nevarie supreniras al la vere spiritaj niveloj de kunfandiĝa valoro kun la spiritoj de la Diaĵo, kutime kun la sama spirito de la Universala Patro, kiu iniciatis tian krean fenomenon en la kreitaĵa menso.

Kaj la homa menso kaj la dia Ĝustiganto konscias pri la ĉeesto kaj diferenca naturo de la evoluanta animo — la Ĝustiganto plene, la menso parte. La animo fariĝas pli kaj pli konscia pri kaj la menso kaj la Ĝustiganto kiel asociitaj identecoj, proporcie al sia propra evolua kresko. La animo kundividas la kvalitojn de kaj la homa menso kaj de la dia spirito, sed persiste evoluas al la pliigo de spirita regado kaj dia dominado per la prizorgado de mensa funkcio, kies signifoj celas kunordiĝi kun vere spiritaj valoroj.

La mortemula kariero, la evoluo de la animo, estas ne tiom provo, pli ĝuste edukado. La fido je la postvivo de plejsuperaj valoroj estas la kerno de religio; aŭtenta religia sperto konsistas en la unuiĝo de plejsuperaj valoroj kaj kosmaj signifoj kiel realigo de universala realo.

La menso scias kvanton, realecon, signifojn. Sed kvalito — valoroj — estas sentata. Tio, kio sentas, estas la reciproka kreado de menso, kiu scias, kaj de la asociita spirito, kiu realecigas.

Ju pli la evoluanta morontia animo de la homo fariĝas sorbita de la vereco, beleco kaj boneco kiel la realigo de valoroj de la konscio de Dio, des pli tia rezultanta estaĵo fariĝas nedetruebla. Se estas neniu postvivo de eternaj valoroj en la evoluanta homa animo, tiam la mortemula ekzisto estas sen signifo, kaj la vivo mem estas tragika iluzio. Sed por ĉiam estas vere: kion vi komencas en tempo, tion vi certe finos en eterneco — se tio valoras finfari.

4. La interna vivo

La agnosko estas la intelekta procezo de adaptado de la sensoraj impresoj ricevitaj el la eksterna mondo en la memorajn modelojn de la individuo. La kompreno indikas, ke tiuj ĉi agnoskitaj sensoraj impresoj kaj iliaj asociitaj memoraj modeloj integriĝis aŭ organiziĝis en dinamikan reton de principoj.

La signifoj devenas de kombinado de agnosko kaj kompreno. La signifoj ne ekzistas en plene sensa aŭ materia mondo. La signifoj kaj la valoroj estas perceptitaj nur en la internaj aŭ supermateriaj sferoj de la homa sperto.

La antaŭenigoj de vera civilizacio ĉiuj naskiĝas en tiu ĉi interna mondo de la homaro. Estas nur la interna vivo, kiu estas vere kreopova. La civilizacio apenaŭ povas progresi, kiam la plimulto de la junularo de iu ajn generacio dediĉas siajn interesojn kaj energiojn al la materialisma serĉado pri la sensa aŭ ekstera mondo.

La interna kaj la ekstera mondoj havas malsaman aron de valoroj. Iu ajn civilizacio endanĝeriĝas, kiam tri kvaronoj de ĝia junularo eniras materialismajn profesiojn, kaj dediĉas sin al la serĉado pri la sensaj agadoj de la ekstera mondo. La civilizacio endanĝeriĝas, kiam ĝia junularo neglektas interesi sin pri etiko, sociologio, eŭgenikismo, filozofio, belarto, religio kaj kosmologio.

Nur en la superaj niveloj de la superkonscia menso, kiam ĝi tuŝas la spiritan regnon de la homa sperto, vi povas trovi tiujn superajn konceptojn asocie kun efikaj majstraj pratipoj, kiuj kontribuos al la konstruado de pli bona kaj pli daŭra civilizacio. La personeco estas esence kreopova, sed ĝi tiel funkcias nur en la interna vivo de la individuo.

Neĝaj kristaloj ĉiam estas sesangulaj laŭ formo, sed neniam du iam estas similaj. Infanoj konformiĝas al tipoj, sed neniuj du estas ekzakte similaj, eĉ en la kazo de ĝemeloj. La personeco sekvas tipojn, sed ĝi ĉiam estas unika.

La feliĉo kaj la ĝojo devenas de la interna vivo. Vi ne povas sperti realan ĝojon nur per vi mem. Soleca vivo estas fatala por feliĉo. Eĉ familioj kaj nacioj ĝuos la vivon pli, se ili kundividas ĝin kun aliaj.

Vi ne povas komplete regi la eksteran mondon — la medion. Estas la kreemo de la interna mondo, kiu estas pli submetita al viaj direktivoj, ĉar tie via personeco estas tre multe liberigita de la katenoj de la leĝoj pri precedenca kaŭzeco. Estas asociita kun la personeco limigita suvereneco de la volo.

Ĉar tiu ĉi interna vivo de la homo estas vere kreopova, ĉiu personeco havas la respondecon elekti, ĉu tiu ĉi kreemo estu spontana kaj plene hazarda aŭ regata, direktata kaj konstrua. Kiel krea imago povas produkti dignajn infanojn, kiam la scenejo, sur kiu ĝi funkcias, jam estas absorbita de antaŭjuĝoj, malamo, timoj, rankoroj, venĝemo kaj bigoteco?

Ideoj povas naskiĝi en la stimuloj de la ekstera mondo, sed idealoj naskiĝas nur en la kreaj regnoj de la interna mondo. Hodiaŭ la nacioj de la mondo estas direktataj de homoj, kiuj havas superabundon da ideoj, sed estas malriĉaj je idealoj. Tio estas la klarigo pri malriĉeco, eksedziĝoj, militoj kaj rasaj malamoj.

Jen la problemo: se la libervola homo estas dotita per povoj de kreemo en la interna homo, tiam ni devas agnoski, ke la libervola kreemo ampleksas la potencialon de libervola detruebleco. Kaj kiam la kreemo estas orientita al detruemo, vi estas vidalvide al la ruinigo de malbono kaj peko — subpremo, milito kaj detruo. La malbono estas parto de kreemo, kiu emas al diseriĝo kaj fina detruo. Ĉiuj konfliktoj estas malbonaj, ĉar ĝi inhibas la krean funkcion de la interna vivo — ĝi estas speco de interna milito en la personeco.

La interna kreemo kontribuas al la nobligo de la karaktero per personeca integriĝo kaj individueca unuiĝo. Por ĉiam estas vere: la pasinteco estas neŝanĝebla; nur la estonteco povas esti ŝanĝita per la ministrado de la nuna kreemo de la interna memo.

5. La konsekro de elekto

La plenumo de la volo de Dio estas nenio pli aŭ malpli ol la elmontro de la kreitaĵa libervolo por kundividi la internan vivon kun Dio — kun la Dio mem, kiu ebligis tian kreitaĵan vivon de signifo-valoro. Kundividi estas kiel Dio — dia. Dio kundividas ĉion kun la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito, dum ili siavice kundividas ĉiujn aferojn kun la diaj Filoj kaj spiritaj Filinoj de la universoj.

La imitado de Dio estas la ŝlosilo al perfekteco; la plenumado de lia volo estas la sekreto de la postvivo kaj la perfekteco en la postvivo.

La mortemuloj vivas en Dio, kaj tiel Dio volis vivi en la mortemuloj. Same kiel la homoj konfidas sin a li, same li — kaj unue — konfidis parton de si por esti kun la homoj; li konsentis vivi en la homoj kaj loĝi en la homoj submetita al la homa volo.

Paco en tiu ĉi vivo, postvivo en morto, perfekteco en la posta vivo, servado en eterneco — ĉio ĉi estas plenumata (spirite) nun, kiam la kreitaĵa personeco konsentas — elektas — submeti la kreitaĵan volon al la volo de la Patro. Kaj jam la Patro elektis submeti fragmenton de si al la volo de la kreitaĵa personeco.

Tia kreitaĵa elekto ne estas forlaso de la volo. Ĝi estas konsekro de volo, ekspansio de volo, glorado de volo, perfektiĝo de volo; kaj tia elekto levas la kreitaĵan volon de la nivelo de tempa signifo ĝis tiu pli alta stato, en kiu la personeco de la kreitaĵa filo komuneciĝas kun la personeco de la spirito Patro.

Tiu ĉi elekto de la volo de la Patro estas la spirita trovo de la spirita Patro fare de la mortema homo, eĉ se epoko devas pasi, antaŭ ol la kreitaĵa filo efektive povos stari en la fakta ĉeesto de la Paradiza Dio. Tiu ĉi elekto ne tiom konsistas en la neado de la kreitaĵa volo —“Ne mia volo sed via estu farita” — sed pli ĝuste en la pozitiva aserto de la kreitaĵo: “Estas mia volo, ke via volo estu farita”. Kaj se tiu ĉi elekto estas farita, pli malpli baldaŭ la filo elektanta Dion trovos la internan unuiĝon (kunfandiĝon) kun la loĝanta fragmento de Dio, dum tiu ĉi sama perfektiĝanta filo trovos plejsuperan kontentigon de personeco en la adora komuneco de la personeco de la homo kaj la personeco de lia Kreinto, du personecoj kies kreaj atributoj por ĉiam kuniĝis per intencita reciprokeco de esprimo — la naskiĝo de nova eterna partnereco inter la volo de la homo kaj la volo de Dio.

6. La homa paradokso

Multaj el la tempaj problemoj de mortema homo kreskas el lia duobla rilato al la kosmo. La homo estas parto de la naturo — li ekzistas en la naturo — kaj tamen li kapablas transcendi la naturon. La homo estas limhava, sed li estas loĝata de fajrero de infiniteco. Tia duobla situacio ne nur estigas la potencialon por la malbono, sed ankaŭ generas multajn sociajn kaj moralajn situaciojn plenajn je multe da necerteco kaj ne malmulte da anksieco.

La kuraĝo postulata por efektivigi la konkeron de la naturon kaj transcendi sian propran memon estas kuraĝo, kiu povus subfali al la tentoj de orgojlo. La mortemulo, kiu povas transcendi sian memon, povus cedi al la tento diigi sian propran memkonscion. La mortemula dilemo konsistas en la duobla fakto, ke la homo estas sklavigita de la naturo, dum samtempe li posedas unikan liberecon — liberecon de spiritaj elekto kaj ago. Sur materiaj niveloj la homo trovas sin submetita al la naturo, dum sur spiritaj niveloj li triumfas super la naturo kaj sur ĉiuj tempaj kaj limhavaj aferoj. Tia paradokso estas neapartigebla de tento, potenciala malbono, decidaj eraroj, kaj kiam la memo fariĝas orgojla kaj aroganta, la peko povas disvolviĝi.

La problemo pri la peko ne ekzistas per si mem en la limhava mondo. La fakto pri limhaveco ne estas malbona aŭ pekplena. La limhava mondo estis farita de infinita Kreinto — ĝi estas la laboro de liaj diaj Filoj — kaj do devas esti bona. Estas la misuzado, dirtordado kaj perversado de la limhavo, kiu estigas malbonon kaj pekon.

La spirito povas domini la menson; ankaŭ la menso povas regi la energion. Sed la menso povas regi la energion nur pere de sia propra inteligenta manipulado de la metamorfaj potencialoj esence propraj en la matematikaj niveloj de la kaŭzoj kaj efektoj de la fizikaj kampoj. La kreitaĵa menso ne implice regas la energion; tio estas prerogativo de la Diaĵo. Sed la kreitaĵa menso povas manipuli kaj ja manipulas energion tiom, kiom li fariĝis majstron pri la energiaj sekretoj de la fizika universo.

Kiam la homo deziras modifi la fizikan realon, ĉu sin mem aŭ sian medion, li sukcesas tiom, kiom li malkovras la manierojn kaj la rimedojn por regi materion kaj direkti energion. Senhelpa menso estas senpova por influi kion ajn materian krom sia propra fizika mekanismo, kun kiu li estas neeskapeble ligita. Sed per la inteligenta uzado de la korpa mekanismo, la menso povas krei aliajn mekanismojn, eĉ energiajn rilatojn kaj vivantajn rilatojn, per kies uzado tiu ĉi menso povas pli kaj pli regi kaj eĉ domini sian fizikan nivelon en la universo.

La scienco estas la fonto de faktoj, kaj la menso ne povas funkcii sen faktoj. Ili estas la konstruaj brikoj por konstrui la saĝon, kiuj estas cementitaj kune per vivsperto. La homo povas trovi la amon de Dio sen faktoj, kaj la homo povas malkovri la leĝojn de Dio sen amo, sed la homo neniam povas komenci aprezi la infinitan simetrion, la ĉielan harmonion, la delikatan plenecon de la naturo ĉion ampleksanta de la Unua Fonto-Centro, ĝis li trovas la dian leĝon kaj la dian amon, kaj spertece unuigis tiujn ĉi en sia propra evoluanta kosma filozofio.

La ekspansio de la materia scio ebligas pli grandan intelektan aprezon pri la signifoj de ideoj kaj la valoroj de idealoj. Homa estaĵo povas trovi veron en sia interna sperto, sed li bezonas klaran scion pri faktoj por apliki sian personan malkovron de la vero al la senkompate praktikaj postuloj de la ĉiutaga vivo.

Estas nature, ke la mortemulo estu turmentita sentoj de nesekureco, kiam li vidas sin katene ligita al la naturo, dum li posedas spiritajn povojn tute transcendantaj ĉiujn tempajn kaj limhavajn aferojn. Nur la religia konfido — la vivanta fido — povas subteni la homon inter tiaj malfacilaj kaj perpleksaj problemoj.

El ĉiuj danĝeroj, kiuj trafas la morteman naturon de la homo kaj endanĝerigas lian spiritan integreco, la orgojlo estas la plej granda. La kuraĝo estas valora, sed la egoismo estas vana kaj memmortiga. La racia memfido ne estas bedaŭrinda. La kapablo de la homo transcendi sin estas la sola afero, kiu distingas lin de la besta regno.

La orgojlo estas trompa, toksa kaj peko-generanta, kiam ĝi troviĝas en individuo, grupo, raso aŭ nacio. Estas laŭvorte vere: “Orgojlo antaŭas defalon”.

7. La problemo de la Ĝustiganto

La necerteco kun sekureco estas la esenco de la Paradiza aventuro — necerteco en tempo kaj en menso, necerteco pri la eventoj de la disvolviĝanta Paradiza supreniro; sekureco en spirito kaj eterneco, sekureco en la senkondiĉa fido de la kreitaĵa filo je la dia kompato kaj infinita amo de la Universala Patro; necerteco kiel sensperta civitano de la universo; sekureco kiel supreniranta filo en la universaj domegoj de tutpotenca, tutsaĝa kaj tutama Patro.

Ĉu mi povas admoni vin, ke vi atentu la malproksiman eĥon de la fidela alvoko de la Ĝustiganto al via animo? La loĝanta Ĝustiganto ne povas haltigi aŭ eĉ materie ŝanĝi vian karieran lukton en la tempo; la Ĝustiganto ne povas malgravigi la malfacilaĵojn de la vivo, dum vi vojaĝas tra tiu ĉi peniga mondo. La dia loĝanto nur povas pacience deteni sin, dum vi spertas la lukton de la vivo, kiel ĝi estas vivata sur via planedo; sed se vi volus, dum vi laboras kaj maltrankviliĝas, dum vi luktas kaj penas, vi povus permesi al la brava Ĝustiganto lukti kun vi kaj por vi. Vi povus esti tiel konsolitaj kaj inspiritaj, tiel ravitaj kaj intrigitaj, se vi nur volus permesi al la Ĝustiganto konstante estigi la bildojn de la reala motivo, de la fina celo kaj de la eterna intenco de tiu ĉi tuta malfacila kaj suprenira lukto kontraŭ la ordinaraj problemoj de via nuna materia mondo.

Kial vi ne helpas la Ĝustiganton pri la tasko montri al vi la spiritan kontraŭparton de ĉiuj ĉi streĉaj materiaj klopodoj? Kial vi ne permesas al la Ĝustiganto plifortigi vin per la spiritaj veraĵoj de la kosma povo, dum vi luktas kontraŭ la tempaj malfacilaĵoj de la kreitaĵa ekzisto? Kial vi ne instigas la dian helpanton kuraĝigi vin per la klara vizio de la eterna perspektivo de la universala vivo, dum vi perplekse rigardas la problemojn de la pasanta horo? Kial vi rifuzas esti iluminitaj kaj inspiritaj de la universa vidpunkto, dum vi penas meze de la tempaj handikapoj, kaj vi baraktas en la labirinto de necertaĵoj, kiuj turmentas vian mortemulan vivo-aventuron? Kial vi ne permesas al la Ĝustiganto spiritecigi viajn pensojn, eĉ se viaj piedoj devas paŝi la materiajn vojojn de surtera klopodo?

La superaj homaj rasoj de Urantio estas komplekse miksitaj; ili estas miksaĵo de multaj rasoj kaj branĉoj de malsamaj originoj. Tiu ĉi kunmetita naturo treege malfaciligas por la Monitoroj efike labori dum la vivo, kaj certe komplikigas la problemojn kaj de la Ĝustiganto kaj de la serafa gardisto post la morto. Antaŭ malmulte da tempo mi ĉeestis sur Salvingtono, kaj aŭdis gardiston de destino, kiu prezentis formalan raporton, kiu mildigis la malfacilaĵojn ministrante al sia mortema zorgato. Tiu ĉi serafo diris:

“Multe de miaj malfacilaĵoj estis kaŭzitaj de la senfina konflikto inter la du naturoj de mia zorgato: la impulso de ambicio kontraŭita de maldiligento; la idealoj de supera popolo baritaj de la instinktoj de malsupera raso; la altaj intencoj de granda menso kontraŭstaritaj de la impulso de primitiva heredaĵo; la longdistanca vidkapablo de antaŭzorgema Monitoro kontraŭagita de la miopeco de tempa kreitaĵo; la progresaj planoj de supreniranta estaĵo modifitaj de la deziroj kaj sopiroj de materia naturo; la ekbriloj de universa inteligenteco nuligitaj de la kemiaj-energiaj postuloj de la evoluanta raso; la impulso de anĝeloj kontraŭita de la emocioj de besto; la trejnado de intelekto nuligita de la tendencoj de instinkto; la sperto de la individuo kontraŭita de la akumulitaj inklinoj de la raso; la celoj de la plejboneco ombritaj de la drivo de la malplejboneco; la ekflugo de genieco neŭtraligita de la gravito de mezkvaliteco; la progreso de la boneco prokrastita de la inerteco de la malboneco; la arto de la beleco makulita de la ĉeesto de malbono; la forteco de sano neŭtraligita de la malforteco de malsano; la fonto de fido poluita de la venenoj de timo; la fonto de ĝojo amarigita de la akvoj de malĝojo; la dolĉeco de antaŭĝojo seniluziigita de la amareco de konstato; la ĝojoj de la vivo ĉiam minacitaj de la malĝojoj de morto. Tia vivo sur tia planedo! Kaj tamen, pro la ĉiam ĉeestantaj helpo kaj impulso de la Penso-Ĝustiganto, tiu ĉi animo ja atingis bonan gradon de feliĉo kaj sukceso, kaj nun supreniras al la juĝaj haloj de mansonio.”

[Prezentita de Soleca Mesaĝisto de Orvontono.]