Kajero 110

Rilato de la Ĝustigantoj al individuaj mortemuloj

La doto de neperfektaj estaĵoj per libereco implicas neeviteblan tragedion, kaj tio estas la naturo de la perfekta praa Diaĵo universe kaj korinkline kundividi tiujn ĉi suferojn per ama kompaneco.

Kiom mi konas pri la aferoj de universo, mi konsideras la amon kaj sindediĉon de Penso-Ĝustiganto kiel la plej veran dian korinklinon en la tuta kreitaĵaro. La amo de la Filoj en ilia ministrado al la rasoj estas superba, sed la sindediĉo de Ĝustiganto al la individuo estas kortuŝe sublima, die Patreca. La Paradiza Patro ŝajne rezervis tiun ĉi formon de persona kontakto kun siaj individuaj kreitaĵoj kiel ekskluziva prerogativo de Kreinto. Kaj estas nenio en la tuta universaro ekzakte komparebla kun la mirinda ministrado de tiuj ĉi nepersonaj entoj, kiuj tiel fascine loĝas en la infanoj de la evoluaj planedoj.

1. Loĝado en la mortemula menso

La Ĝustigantoj ne devus esti konsiderataj kiel vivantaj en la materia cerbo de homaj estaĵoj. Ili ne estas organecaj partoj de la fizikaj kreitaĵoj de la regnoj. La Penso-Ĝustigantoj povas pli ĝuste esti rigardataj kiel loĝantaj en la mortemula menso de la homo ol kiel ekzistantaj ene de la limoj de unuopa fizika organo. Kaj nerekte kaj inkognite la Ĝustiganto konstante komunikas kun la homa zorgato, precipe dum tiuj sublimaj spertoj de la adora kontakto de la menso kun la spirito en la superkonscio.

Mi ŝatus povi helpi la evoluantajn mortemulojn atingi pli bonan komprenon kaj pli plene aprezi la malegoisman kaj superban laboron de la Ĝustigantoj vivantaj en ili, kiuj estas tiel fervore fidelaj al la tasko prizorgi la spiritan bonfarton de la homo. Tiuj ĉi Monitoroj estas efikaj ministroj por la superaj fazoj de la mensoj de la homoj; ili estas saĝaj kaj spertaj manipulantoj de la spirita potencialo de la homa intelekto. Tiuj ĉi ĉielaj helpantoj dediĉas sin al la mirinda tasko sekure gvidi vin internen kaj supren ĝis la ĉiela haveno de feliĉo. Tiuj ĉi senlacaj diligentuloj dediĉas sin al la estonta personecigo de la triumfo de la dia vero en via eterna vivo. Ili estas la viglaj laborantoj, kiuj pilotas la homan menson konscian pri Dio for de la marĉoj de la malbono, dum lerte gvidantaj la evoluantan homan animon al la diaj havenoj de perfekteco sur malproksimaj kaj eternaj marbordoj. La Ĝustigantoj estas amemaj gvidantoj, viaj sekuraj kaj eksterdubaj gvidantoj tra la mallumaj kaj necertaj labirintoj de via mallonga surtera kariero; ili estas la paciencaj instruistoj, kiuj tiel konstante instigas siajn zorgatojn antaŭen en la vojoj de progresanta perfekteco. Ili estas la zorgemaj konservantoj de la sublimaj valoroj de la kreitaĵa karaktero. Mi deziras, ke vi povu ami ilin pli, kunlabori kun ili pli plene kaj ŝati ilin pli korinkline.

Kvankam la diaj loĝantoj ĉefe zorgas pri via spirita preparo al la posta stadio de la neniam finiĝanta ekzisto, ili ankaŭ profunde interesiĝas pri via tempa bonfarto kaj viaj realaj atingoj sur la tero. Ili ĝojas kontribui al via sano, feliĉo kaj vera prospero. Ili ne estas indiferentaj al via sukceso en ĉiuj kampoj de planeda progresado, kiuj ne kontraŭas vian estontan vivon de eterna progreso.

La Ĝustigantoj interesiĝas kaj zorgas pri viaj ĉiutagaj agoj kaj la multoblaj detaloj de via vivo nur tiomgrade, ke tiuj ĉi influas la determinon de viaj signifaj tempaj elektoj kaj esencaj spiritaj decidoj, kaj do estas faktoroj en la solvo de via problemo de anima postvivo kaj eterna progreso. La Ĝustiganto, kvankam pasivaj koncerne pure tempan bonfarton, estas die aktiva koncerne ĉiujn aferojn de via eterna estonta estonteco.

La Ĝustiganto restas kun vi dum ĉiuj katastrofoj kaj tra ĉiuj malsanoj, kiuj ne plene detruas la mensan funkcion. Sed kiel estas malbone malpurigi aŭ alie konscie polui la fizikan korpon, kiu devas servi kiel la tera tabernaklo por tiu ĉi mirinda donaco de Dio. Ĉiuj fizikaj venenoj multe prokrastas la klopodojn de la Ĝustiganto por altigi la materian menson, dum la mensaj venenoj de timo, kolero, envio, ĵaluzo, suspekto kaj netolero same multe intervenas kun la spirita progreso de la evoluanta animo.

Hodiaŭ vi trapasas la periodon, dum kiu via Ĝustiganto amindumas vin; kaj se vi nur montras fidelecon al la konfido metita en vi de la dia spirito, kiu celas vian menson kaj animon por eterna unuiĝo, fine rezultos tiu morontia unueco, tiu ĉiela harmonio, tiu kosma kunordigo, tiu dia alĝustigo, tiu ĉiela unuiĝo, tiu porĉiama miksado de identeco, tiu unueco de estado, kiu estas tiel perfekta kaj fina, ke eĉ la plej spertaj personecoj neniam povas apartigi nek agnoski kiel apartaj identecoj la kunfandiĝintajn partnerojn — la mortema homo kaj la dia Ĝustiganto.

2. Ĝustigantoj kaj homa volo

Kiam la Penso-Ĝustigantoj loĝas en la homaj mensoj, ili kunportas la modelajn karierojn, la idealajn vivojn, kiel determinite kaj antaŭordonite de ili kaj la personecigitaj Ĝustigantoj de Diviningtono, kiuj estis atestitaj de la Personecigita Ĝustiganto de Urantio. Tiel ili komencas labori kun difinita kaj antaŭdeterminita plano por la intelekta kaj spirita disvolviĝo de siaj homaj zorgatoj, sed ne estas la devo de iu homo akcepti tiun ĉi planon. Ĉiuj vi estas antaŭdestinitaj, sed ne estas antaŭordonite, ke vi devas akcepti tiun dian antaŭdestinon; vi plene estas libera malakcepti iun parton aŭ la tuton de la programo de la Penso-Ĝustigantoj. Estas ilia misio efektivigi tiajn mensajn ŝanĝojn kaj spiritajn alĝustigojn, kiujn vi libervole kaj inteligente rajtigas, por ke ili fine povu gajni pli da influo sur la personeca direktado; sed en neniu cirkonstanco tiuj ĉi Monitoroj utiligas vin aŭ neniel arbitre influas vin en viaj elektoj kaj decidoj. La Ĝustigantoj respektas vian soverenecon de personeco; Ili ĉiam estas submetitaj al via volo.

Ili estas persistaj, inĝeniaj kaj perfektaj pri siaj metodoj de laboro, sed ili neniam perfortas la libervolan individuecon de siaj gastigantoj. Neniam homa estaĵo estos spiritecigita de dia Monitoro kontraŭ sia volo; la postvivo estas donaco de la Dioj, kiu devas esti dezirita de la tempaj kreitaĵoj. Finanalize, kion ajn la Ĝustiganto sukcesis fari por vi, la registroj montros, ke la transformiĝo plenumiĝis kun via kunlabora konsento; vi estos libervola partnero kun la Ĝustiganto pri la atingo de ĉiu paŝo de la eksterordinara transformiĝo de la suprenira kariero.

La Ĝustiganto ne provas regi vian pensadon tiel, sed pli ĝuste spiritecigi ĝin, eternigi ĝin. Nek anĝeloj nek Ĝustigantoj estas rekte dediĉitaj por influi la homan pensadon; tio estas via ekskluziva personeca prerogativo. La Ĝustigantoj estas dediĉitaj por plibonigi, modifi, alĝustigi kaj kunordigi viajn pensajn procezojn; sed pli speciale kaj specife ili dediĉas sin al la laboro konstrui spiritajn kontraŭpartojn de viaj karieroj, morontiaj transskribaĵoj de viaj veraj progresantaj memoj, por postvivaj celoj.

La Ĝustigantoj laboras en la sferoj de la superaj niveloj de la homa menso, senĉese celante produkti morontiajn kopiojn de ĉiu koncepto de la mortemula intelekto. Estas do du realaĵoj, kiuj tuŝas kaj centriĝas en la cirkvitoj de la homa menso: unue, mortema memo evoluis el la originalaj planoj de la Vivo-Portantoj, due, senmorta ento el la superaj sferoj de Diviningtono, loĝanta donaco de Dio. Sed la mortema memo ankaŭ estas persona memo; ĝi havas personecon.

Vi kiel persona kreitaĵo havas menson kaj volon. La Ĝustiganto kiel antaŭpersona kreitaĵo havas antaŭmenson kaj antaŭvolon. Se vi tiel plene konformiĝas al la menso de la Ĝustiganto, ke vi same opinias, tiam viaj mensoj fariĝas unu, kaj vi ricevas la plifortigon de la menso de la Ĝustiganto. Poste, se via volo ordonas kaj devigas la plenumon de la decidoj de tiu ĉi nova aŭ kombinita menso, la antaŭpersona volo de la Ĝustiganto atingas la personecan esprimon per via decido, kaj koncerne tiun apartan projekton vi kaj via Ĝustiganto estas unu. Via menso atingas la agordiĝon kun la dieco, kaj la volo de la Ĝustiganto akiras la personecan esprimon.

Tiomgrade tiu ĉi identeco estas realigita, vi mense proksimiĝas al la morontia ordo de ekzisto. La morontia menso estas termino signifanta la substancon kaj la totalan sumon de la kunlaborantaj mensoj de diverse materia kaj spirita naturoj. La morontia intelekto do elvokas duoblan menson en la loka universo regatan de unu volo. Kaj ĉe la mortemuloj tio estas volo homdevena, kiu fariĝas dia per la identiĝo de la homa menso kun la menseco de Dio.

3. Kunlaboro kun la Ĝustiganto

La Ĝustigantoj ludas la sakralan kaj superban ludon de la epokoj; ili estas engaĝitaj en unu el la plejsuperaj aventuroj de tempo kaj spaco. Kaj kiom feliĉaj ili estas, kiam via kunlaborado permesas al ili asisti vin en viaj mallongaj luktoj de tempo, dum ili daŭrigas siajn pli grandajn taskojn de eterneco. Sed kutime, kiam via Ĝustiganto provas komuniki kun vi, la mesaĝo estas perdita en la materiaj fluoj de energia rivero de la homa menso; nur fojfoje vi kaptas eĥon, malfortan kaj malproksiman eĥon de la dia voĉo.

La sukceso de via Ĝustiganto en la entrepreno piloti vin tra la mortemula vivo kaj efektivigi vian postvivon ne tiel dependas de la teorioj de viaj kredoj, sed pli ĝuste de viaj decidoj, rezolucioj kaj firma fido. Ĉiuj ĉi movoj de personeca kreskado fariĝas potencaj influoj helpantaj vian antaŭeniron, ĉar ili helpas vin kunlabori kun la Ĝustiganto; ili asistas vin ĉesi rezisti. La Penso-Ĝustigantoj sukcesas aŭ ŝajne malsukcesas pri siaj teraj entreprenoj ĝuste tiomgrade, ke la mortemuloj sukcesas aŭ malsukcesas kunlabori kun la skemo, per kiu ili progresas laŭ la suprenira vojo de perfekteca atingo. La sekreto de postvivo estas envolvita en la plejsupera homa deziro simili kiel Dio kaj en la asociita bonvolo fari kaj esti ĉion, kio estas esenca al la fina atingo de tiu superreganta deziro.

Kiam ni parolas pri la sukceso aŭ malsukceso de Ĝustiganto, ni parolas per terminoj de homa postvivo. La Ĝustigantoj nenian malsukcesas; ilia esenco estas dia, kaj ili ĉiam triumfe emerĝas el ĉiuj siaj entreprenoj.

Mi nur povas observi, ke multaj el vi pasigas tiom da tempo kaj pensado pri simplaj bagatelaĵoj de la vivo, dum vi preskaŭ tute preteratentas la plej esencajn realaĵojn de eterna graveco, tiujn plenumojn mem, kiuj koncernas la disvolviĝon de pli harmonia akordo de laboro inter vi kaj viaj Ĝustigantoj. La grava celo de la homa ekzisto estas adaptiĝi al la dieco de la loĝanta Ĝustiganto; la grava sukceso de la mortemula vivo estas la atingo de vera kaj bonvola konsekrado al la eternaj celoj de la dia spirito, kiu atendas kaj laboras en via menso. Sed dediĉita kaj determinita klopodo por realigi la eternan destinon estas plene kongrua kun la facilanima kaj gaja vivo kaj kun sukcesa kaj honorinda kariero sur la tero. La kunlaboro kun la Penso-Ĝustiganto ne implicas memtormentadon, falsan piecon aŭ hipokritan kaj supraĵan humiliĝon; la ideala vivo estas vivo de amema servado pli ĝuste ol ekzisto de timema antaŭsento.

La konfuzo, esti konsternita, eĉ foje senkuraĝigita kaj malatentigita, ne necese signifas reziston kontraŭ la direktivoj de la loĝanta Ĝustiganto. Tiaj sintenoj povas kelkfoje indiki mankon de aktiva kunlaborado kun la dia Monitoro, kaj povas do iom prokrasti la spiritan progreson, sed tiaj intelektaj emociaj malfacilaĵoj tute ne malhelpas la certan postvivon de la animo konanta Dion. La nescio sole neniam povas preventi la postvivon; nek la konfuzaj duboj aŭ tima necerteco. Nur konscia rezisto kontraŭ la Ĝustiganta gvidado povas preventi la postvivon de la evoluanta senmorta animo.

Vi ne devas konsideri la kunlaboradon kun via Ĝustiganto kiel precipe konscian procezon, ĉar ĝi ne estas tiel; sed viaj motivoj kaj viaj decidoj, viaj fidelaj rezolucioj kaj viaj plejsuperaj deziroj ja konsistigas la realan kaj efektivan kunlaboradon. Vi povas konscie pliigi la harmonion kun la Ĝustiganto per:

1. Elektante respondi al la dia direktivo; sincere bazante la homan vivon sur la plej alta konscio pri vereco, beleco kaj boneco, kaj tiam kunordigante tiujn ĉi kvalitojn de dieco per saĝeco, adoro, fido kaj amo.

2. Amante Dion kaj dezirante esti kiel li — aŭtenta agnosko pri la dia patreco kaj amema adoro de la ĉiela Gepatro.

3. Amante la homon kaj sincere dezirante servi lin — tutkora agnosko pri la frateco de la homo kune kun inteligenta kaj saĝa korinklino por ĉiu el viaj mortemaj kunuloj.

4. Ĝoje akceptante la kosman civitanecon — honesta agnosko pri viaj progresantaj devoj al la Plejsupera Estaĵo, konscio pri la interdependeco de la evolua homo kaj la evoluanta Diaĵo. Tio ĉi estas la naskiĝo de kosma moraleco kaj la komenca konstato pri universala devo.

4. La laboro de la Ĝustiganto en la menso

La Ĝustigantoj kapablas ricevi la kontinuan fluon de kosmaj informoj envenantan en la majstraj cirkvitoj de tempo kaj spaco; ili havas plenan kontakton kun la spiritaj informoj kaj energioj de la universoj. Sed tiuj ĉi potencaj loĝantoj ne kapablas transdoni tre multe de tiu ĉi riĉeco de saĝeco kaj vereco al la menso de siaj mortemulaj zorgatoj pro la manko de komuneco de naturo kaj la neĉeesto de respondema agnosko.

La Penso-Ĝustiganto okupiĝas kun konstanta klopodo por spiritecigi vian menson kaj evoluigi vian morontian animon; sed vi mem estas plejparte nekonscia pri tiu ĉi interna ministrado. Vi estas tute nekapabla distingi la produkton de via propra materia intelekto disde la komunaj agadoj de via animo kaj la Ĝustiganto.

Iuj abruptaj prezentoj de pensoj, konkludoj kaj aliaj mensaj bildoj foje estas la rekta aŭ nerekta laboro de la Ĝustiganto; sed multe pli ofte ili estas la subita emerĝo en la konscion de ideoj, kiuj kune grupiĝis en la mergitaj mensaj niveloj, naturaj kaj ĉiutagaj okazoj de normala kaj ordinara psika funkcio esence propraj al la cirkvitoj de la evoluanta animala menso. (Kontraste kun tiuj ĉi subkonsciaj emanaĵoj, la revelacioj de la Ĝustiganto aperas per la regnoj de la superkonscio.)

Konfidu ĉiujn aferojn de la menso trans la mortaj niveloj de konscio al la gardado de la Ĝustigantoj. En konvena tempo, se ne sur tiu ĉi mondo tiam sur la domego-mondoj, ili donos al vi bonan raporton pri sia administrado, kaj fine ili aperigos tiujn signifojn kaj valorojn konfiditajn al ilia zorgado kaj gardado. Se vi postvivos, ili resurektos ĉiun valoran trezoron de la mortemula menso.

Ekzistas vasta abismo inter ĉio homa kaj dia, inter la homo kaj Dio. La Urantiaj rasoj estas tiom elektre kaj kemie regataj, tiel similaj al bestoj pri sia kutima konduto, tiel emociaj en siaj ordinaraj reagoj, ke fariĝas treege malfacile por la Monitoroj gvidi kaj direkti ilin. Vi estas tiel senigitaj je kuraĝaj decidoj kaj konsekrita kunlaboremo, ke viaj loĝantaj Ĝustigantoj trovas preskaŭ neeble rekte komuniki kun la homa menso. Eĉ kiam ili ja sukcesas ŝprucigi lumeton de nova vereco al la evoluanta mortemula animo, tiu ĉi spirita revelacio ofte tiel blindigas la kreitaĵon, ke ĝi provokas konvulsion de fanatismo, aŭ ekigas iun alian intelektan agitiĝon rezultigante katastrofe. Multaj novaj religioj kaj strangaj “ismoj” aperis el abortitaj, neperfektaj, miskomprenitaj kaj konfuzaj komunikadoj de la Penso-Ĝustigantoj.

Dum multaj miloj da jaroj, kiel montras la registroj de Jerusemo, en ĉiu generacio vivis malpli kaj malpli da estaĵoj, kiuj povus sekure funkcii kun aŭtonomiaj Ĝustigantoj. Tio ĉi estas alarma konstato, kaj la superrigardantaj personecoj de Satanio favore konsideras la proponojn de viaj pli proksimaj planedaj superrigardantoj, kiuj rekomendas fari aranĝon por kuraĝigi kaj konservi la superajn spiritajn tipojn de la rasoj de Urantio.

5. Eraraj konceptoj pri la gvidado de la Ĝustiganto

Ne konfuzu la mision kaj influon de la Ĝustiganto kun tio, kio estas kutime nomata konscio; ili ne estas rekte rilataj. La konscio estas homa kaj pure psika reago. Ĝi ne devas esti malestimita, sed ĝi estas apenaŭ la voĉo de Dio al la animo, kiu ja estus la voĉo de la Ĝustiganto, se tia voĉo aŭdiĝus. La konscio prave admonas vin fari ĝuste, sed la Ĝustiganto krome klopodas diri al vi, kio estas vere ĝusta; tio estas, kiam kaj kiel vi estas kapabla percepti la gvidadon de la Monitoro.

La spertoj de la homo pri sonĝoj, tiu senorda kaj senkohera sinsekvo de la nekunordigita dormanta menso, prezentas adekvatan pruvon pri la malsukceso de la Ĝustigantoj harmonigi kaj asocii la la diverĝajn faktorojn de la menso de la homo. La Ĝustigantoj simple ne povas dum unu sola vivdaŭro arbitre kunordigi kaj sinkronigi du tiajn malsamajn kaj diversajn specojn de pensado kiel la homan kaj la dian. Kiam ili sukcesas, kiel tio foje okazis, tiaj animoj estas rekte translokitaj al la domego-mondoj sen la neceso trapasi la sperton de la morto.

Dum la sonĝo la Ĝustiganto provas plenumi nur tion, kion la volo de la loĝata personeco antaŭe plene aprobis per decidoj kaj elektoj, kiuj estis faritaj dum tempoj de plene veka konscieco, kaj kiuj per tio lokiĝis en la regnoj de la supermenso, la interliga kampo de homa kaj dia interrilato.

Dum iliaj mortemaj gastigantoj dormas, la Ĝustigantoj provas registri siajn kreaĵojn en la superaj niveloj de la materia menso, kaj iuj el viaj groteskaj sonĝoj indikas ilian malsukceson fari efikan kontakton. La absurdaĵoj de la sonĝa vivo ne nur atestas la premon de neesprimitaj emocioj, sed ankaŭ atestas la hororan distordon de la reprezentadoj pri la spiritaj konceptoj prezentitaj de la Ĝustigantoj. Viaj propraj pasioj, impulsoj kaj aliaj denaskaj tendencoj translokiĝas en la bildon, kaj anstataŭigas siajn neesprimitajn dezirojn pri la diaj mesaĝoj, kiujn la loĝantoj klopodas enigi en la psikajn registrojn dum la nekonscia dormo.

Estas treege danĝere postulati pri la mesaĝo de la Ĝustiganto en la sonĝa vivo. La Ĝustigantoj ja laboras dum la dormado, sed viaj ordinaraj spertoj pri sonĝo estas pure fiziologiaj kaj psikologiaj fenomenoj. Same, estas riske provi diferencigi la konceptan registradon de la Ĝustiganto disde la pli-malpli kontinua kaj konscia ricevado de la ordonoj de la mortemula konscio. Tiuj ĉi estas problemoj, kiuj devos esti solvitaj per individua diskriminado kaj persona decido. Sed homa estaĵo pli bone eraru malakceptante esprimon de Ĝustiganto, kredante ke ĝi estas pure homa esprimo, ol fiasku plialtigante reagon de la mortemula menso ĝis la sfero de dia digneco. Memoru, ke la influo de Penso-Ĝustiganto estas plejparte, kvankam ne tute, superkonscia sperto.

Diversgrade kaj ju pli vi supreniras la psikajn cirklojn, foje rekte, sed pli ofte nerekte, des pli vi komunikas kun via Ĝustiganto. Sed estas danĝere daŭrigi la ideon, ke ĉiu nova koncepto, aperanta en la homa menso, estas diktita de la Ĝustiganto. Plej ofte, ĉe la estaĵoj de via ordo, kion vi akceptas kiel la voĉon de la Ĝustiganto, fakte emanas el la via propra intelekto. Tio ĉi estas danĝera grundo, kaj ĉiu homa estaĵo devas trakti tiujn problemojn por si mem laŭ sia natura homa saĝo kaj superhoma klarvido.

La Ĝustiganto de la homa estaĵo, per kiu tiu ĉi komunikaĵo estiĝas, ĝuas tian vastan amplekson de agado ĉefe pro la preskaŭ kompleta indiferenteco de tiu ĉi homo antaŭ la eksteraj manifestiĝoj de la interna ĉeesto de la Ĝustiganto; estas ja bonŝance, ke li konscie restas tute nekoncernata pri la tuta proceduro. Li havas unu el la plej spertaj Ĝustigantoj de sia epoko kaj generacio, kaj tamen lia pasiva reago kaj neaktiva koncerno pri la fenomenoj asociitaj pri la ĉeesto en sia menso de tiu ĉi diverstalenta Ĝustiganto estas taksita de la gardisto de destino kiel malofta kaj bonŝanca reago. Kaj ĉio ĉi konsistigas favoran kunordigon de influoj, favoran kaj al la Ĝustiganto en la supera sfero de agado kaj al la homa partnero rilate la sanon, efikon kaj trankvilon.

6. La sep psikaj cirkloj

La totala sumo de personeca realigo sur materia mondo estas entenata ene de la sinsekva konkerado de la sep psikaj cirkloj de mortemula potencialeco. La eniro en la sepan cirklon markas la komencon de vera funkciado de la homa personeco. La kompletigo de la unua cirklo indikas la relativan maturecon de la mortemulo. Kvankam la transiro de la sep cirkloj de kosma kreskado ne egalas la kunfandiĝon kun la Ĝustiganto, la primajstrado de tiuj cirkloj markas la atingon de tiuj ŝtupoj preparaj al kunfandiĝo kun la Ĝustiganto.

La Ĝustiganto estas via egala partnero por atingi la sep cirkloj — la plenumado de relativa mortemula matureco. La Ĝustiganto supreniras la cirklojn kun vi de la sepa ĝis la unua, sed progresas ĝis la statuso de plejsupereco kaj memagado tute sendepende de la aktiva kunlaborado de la mortemula menso.

La psikaj cirkloj ne estas ekskluzive intelektaj, nek plene morontiaj; ili koncernas la personecan statuson, mensan atingon, animan kreskadon kaj agordon kun la Ĝustiganto. La sukcesa transiro de tiuj ĉi niveloj postulas harmonian funkciadon de la tuta personeco, ne simple de unu el ĝiaj fazoj. La kreskado de partoj ne egalas la veran maturiĝon de la tuto; la partoj vere kreskas proporcie al la ekspansio de la tuta memo — la plena memo — materia, intelekta kaj spirita.

Kiam la disvolviĝo de la intelekta naturo iras pli rapide ol tiu de la spirita, tia situacio malfaciligas kaj endanĝerigas la komunikadon kun la Ĝustiganto. Same, tro spirita disvolviĝo emas produkti de fanatika kaj perversigita interpretado de la spiritaj direktivoj de la dia loĝanto. Manko de spirita kapablo tre malfaciligas transdoni al tia materia intelekto la spiritajn verojn troviĝantajn en la supera superkonscio. Estas al menso kun perfekta ekvilibro, situanta en korpo kun sanaj kutimoj, stabiligitaj nervaj energioj kaj ekvilibra kemia funkcio — kiam la fizikaj, mensaj kaj spiritaj povoj estas en triunua harmonio de disvolviĝo — ke maksimumo da lumo kaj vero povas esti komunikita kun minimumo da tempa danĝero aŭ risko al la reala bonfaro de tia estaĵo. Per tia ekvilibra kreskado la homo supreniras la cirklojn de planeda progresado unuope, de la sepa ĝis la unua.

La Ĝustigantoj ĉiam estas proksime de kaj en vi, sed malofte ili povas rekte paroli, kiel alia estaĵo, al vi. Cirklon post cirklo viaj intelektaj decidoj, moralaj elektoj kaj spirita disvolviĝo aldoniĝas al la kapablo de la Ĝustiganton funkcii en via menso; cirklon post cirklo vi tiel supreniras de la malsuperaj stadioj de asocio kun la Ĝustiganto kaj mensa adaptado, tiel ke la Ĝustiganto pli kaj pli kapablas registri siajn bildigojn de destino per kreskanta vigleco kaj konvinko sur la evoluanta konscieco de tiu ĉi menso-animo celanta Dion.

Ĉiu decido, kiujn vi faras, aŭ malhelpas aŭ faciligas la funkciadon de la Ĝustiganto; same tiuj ĉi decidoj mem determinas vian antaŭenigon en la cirkloj de homa atingo. Estas vere, ke la plejsupereco de decido, ĝia kriza rilato, multe rilatas al ĝia influo super la atingo de la cirkloj; tamen, multe da decidoj, oftaj ripetoj, persistaj ripetoj, ankaŭ estas esencaj por kutimiga certeco de tiaj reagoj.

Estas malfacile precize difini la sep nivelojn de homa progresado, ĉar tiuj ĉi niveloj estas personaj; ili estas variaj por ĉiu individuo, kaj ili ŝajne estas determinitaj de la kreska kapablo de ĉiu homa estaĵo. La konkero de tiuj ĉi niveloj de kosma evoluo esprimiĝas laŭ tri manieroj:

1. Alĝustiĝo al la Ĝustiganto. La spiriteciĝanta menso proksimiĝas al la ĉeesto de la Ĝustiganto proporcie kun la atingo de cirkloj.

2. Evoluo de la animo. La emerĝo de la morontia animo indikas la ampleksecon kaj profundecon de la primajstrado de la cirkloj.

3. Personeca realeco. La grado de individua realeco estas rekte determinita de la konkero de la cirkloj. La personoj fariĝas des pli realaj, dum ili ju pli supreniras de la sepa ĝis la unua nivelo de mortemula ekzisto.

Ju pli li transiras la cirklojn, des pli la infano de materia evoluo kreskas ĝis la matura homo de senmorta potencialo. La malpreciza realeco de la embria naturo de persono ĉe la sepa cirklo cedas al pli klara manifestiĝo de la emerĝanta morontia naturo de civitano de loka universo.

Kvankam estas neeble precize difini la sep nivelojn, aŭ psikajn cirklojn, de homa kreskado, oni povas sugesti la minimumajn kaj maksimumajn limojn de tiuj ĉi stadioj de matureca realiĝo:

La sepa cirklo. Oni eniras tiun ĉi nivelon, kiam la homaj estaĵoj disvolvas la povojn de persona elekto, individua decido, morala respondeco kaj la kapablon atingi la spiritan individuecon. Tio ĉi signifas la unuiĝintan funkcion de la sep asistantaj mensoj-spiritoj sub la direktado de la spirito de saĝeco, la encirkvitigon de la mortema kreitaĵo en la influo de la Sankta Spirito kaj, sur Urantio, la unuan funkciadon de la Spirito de Vero, kune kun la akcepto de Penso-Ĝustiganto en la mortemula menso. Eniri la sepan cirklon igas mortemulon vere potenciala civitano de la loka universo.

La tria cirklo. La laboro de la Ĝustiganto estas multe pli efika, post kiam la homa supreniranto atingas la trian cirklon, kaj ricevas personan serafan gardiston de destino. Kvankam estas neniu ŝajna kunaranĝo de klopodoj inter la Ĝustiganto kaj la serafa gardisto, tamen oni observas nedubebla pliboniĝo en ĉiuj fazoj de kosma atingo kaj spirita disvolviĝo post la asigno de la persona serafa akompananto. Kiam la tria cirklo estas atingita, la Ĝustiganto strebas morontiigi la menson de la homo dum la resto de la vivdaŭo de la mortemulo, por transiri la ceterajn cirklojn kaj atingi la finan stadion de la dia-homa asocio, antaŭ ol la natura morto solvas la unikan partnerecon.

La unua cirklo. La Ĝustiganto ne ordinare povas rekte kaj tuje paroli al vi, ĝis vi atingas la unuan kaj finan cirklon de progresanta mortemula atingo. Tiu ĉi nivelo reprezentas la kiel eble plej altan konstaton pri la rilato menso-Ĝustiganto en la homa sperto antaŭ la liberiĝon de la evoluanta morontia animo disde la vestaĵoj de la materia korpo. Koncerne la menson, emociojn kaj kosman klarvidecon, tiu ĉi atingo de la unua psika cirklo estas la kiel eble plej proksima proksimiĝo inter la materia menso kaj la spirita Ĝustiganto en la homa sperto.

Eble tiuj ĉi psikaj cirkloj de la mortemula progresado estus pli bone nomataj kosmaj niveloj — efektiva kompreno de signifoj kaj konstato pri valoroj de progresanta proksimiĝo al la morontia konscio pri la komenca rilato de la evolua animo kun la emerĝa Plejsupera Estaĵo. Kaj estas tiu ĉi rilato mem, kio por ĉiam malebligas plene klarigi la signifon de la kosmaj cirkloj al la materia menso. Tiuj ĉi cirklaj atingoj estas nur relative rilataj al la konscio pri Dio. La persono ĉe la sepa aŭ sesa cirklo povas koni Dion — konscio pri sia fileco — preskaŭ same vere kiel tiu ĉe la dua aŭ unua cirklo, sed tiaj estaĵoj de la malsuperaj cirkloj estas multe malpli konsciaj pri la sperteca rilato kun la Plejsupera Estaĵo, universa civitaneco. La atingo de tiuj ĉi kosmaj cirkloj fariĝos parto de la sperto de la suprenirantoj sur la domego-mondoj, se ili malsukcesas tian atingon antaŭ la natura morto.

La motivado de fido spertecigas la plenan konstaton pri la fileco de la homo kun Dio, sed la ago, la kompletigo de decidoj, estas esenca por la evolua atingo de la konscio pri la progresanta parenceco kun la kosma efektiveco de la Plejsupera Estaĵo. La fido transmutaciigas la potencialecojn en efektivecojn en la spirita mondo, sed la potencialecoj fariĝas efektivecoj en la limhavaj regnoj de la Plejsuperulo nur per la realigo de elekto-sperto. Sed elekti fari la volon de Dio kunigas la spiritan fidon al la materiaj decidoj en personeca ago, kaj tiel donas dian kaj spiritan apogpunkton por pli efike funkciigi la homan kaj materian levoforton de la malsato je Dio. Tia saĝa kunordigo de materia kaj spirita fortoj multe pliigas kaj la kosman konstaton pri la Plejsuperulo kaj la morontian komprenon pri la Paradizaj Diaĵoj.

La primajstrado de la kosmaj cirkloj rilatas al la kvanta kreskado de la morontia animo, la kompreno pri la plejsuperaj signifoj. Sed la kvalita statuso de tiu ĉi senmorta animo plene dependas de la kompreno de la vivanta fido je la potenciale paradiza fakto-valoro, ke la mortema homo estas filo de la eterna Dio. Tial persono ĉe la sepa cirklo iras al la domego-mondoj por atingi plian kvantan konstaton pri la kosma kreskado same kiel persono ĉe la dua aŭ eĉ la unua cirklo.

Estas nur nerekta rilato inter la atingo de kosmaj cirkloj kaj efektiva spirita religia sperto; tiaj atingoj estas reciprokaj, kaj do reciproke profitodonaj. Pure spirita disvolviĝo povas malmulte koncerni la planedan materian prosperecon, sed la atingo de cirkloj ĉiam pliigas la potencialon de homa sukceso kaj mortemula atingo.

De la sepa ĝis la tria cirklo okazas pliigita kaj unuigita ago de la sep asistantaj menso-spiritoj pri la tasko dekutimigi la homan menson de ĝia dependeco de la realaĵoj de la mekanismoj de la materia vivo preparaj al kreskanta enkonduko al morontiaj niveloj de sperto. De la tria cirklo la influo de la asistantoj iom post iom malpliiĝas.

La sep cirkloj ampleksas la sperton de la mortemulo etendiĝantan de la plej alta pure besta nivelo ĝis la plej malalta efektiva kontakta morontia nivelo de memkonscio kiel personeca sperto. La primajstrado de la unua kosma cirklo indikas la atingon de matureco de antaŭmorontia mortemulo, kaj markas la finon de la kuna ministrado de la asistantaj menso-spiritoj kiel ekskluziva influo de mensa ago en la homa personeco. Preter la unua cirklo la menso fariĝas pli kaj pli simila al la inteligenteco de la morontia stadio de evoluo, la kuna ministrado de la kosma menso kaj la superasistanta doto de la Kreopova Spirito de loka universo.

La gravaj tagoj en la individuaj karieroj de la Ĝustigantoj estas: unue, kiam la homa zorgato transiras la trian psikan cirklon, tiel certigante la memagadon de la Monitoro kaj pliigitan amplekson de funkcio (kondiĉe ke la loĝanto ankoraŭ ne mem agis); poste, kiam la homa partnero atingas la unuan psikan cirklon, kaj ili do kapablas interkomuniki, almenaŭ en iu grado; kaj laste, kiam ili estas fine kaj eterne kunfanditaj.

7. La atingo de senmorteco

La atingo de la sep kosmaj cirkloj ne egalas la kunfandiĝon kun la Ĝustiganto. Estas multaj mortemuloj vivantaj sur Urantio, kiuj jam atingis siajn cirklojn, sed la kunfandiĝo dependas de ankoraŭ pli grandaj kaj pli sublimaj spiritaj plenumoj, la atingo de fina kaj kompleta agordiĝo de la mortemula volo kun la volo de Dio tiel, ke ĝi loĝas en la Penso-Ĝustiganto.

Kiam homa estaĵo kompletigas la cirklojn de kosma plenumado, kaj poste, kiam la fina elekto de la mortemula volo ebligas al la Ĝustiganto kompletigi la asocion de la homa identeco kun la morontia animo dum la evolua kaj fizika vivo, tiam tiaj plenumitaj ligiloj de la animo kaj la Ĝustiganto sendepende iras sur la domego-mondojn, kaj tie estas esprimita la ordono el Uverso, kiu rajtigas la tujan kunfandiĝon de la Ĝustiganto kaj la morontia animo. Tiu ĉi kunfandiĝo dum la fizika vivo tuj konsumas la materian korpon; la homaj estaĵoj, kiuj atestus tian spektaklon, nur observus la malaperon de la translokiĝantan mortemulon “en fajroĉaroj”.

La plimulto de Ĝustigantoj, kiuj translokis siajn zorgatojn de Urantio, estis tre spertaj kaj famkonataj kiel antaŭaj loĝantoj de multnombraj mortemuloj sur aliaj sferoj. Memoru, la Ĝustigantoj akiras valoran sperton de loĝado sur planedoj de la pruntedona ordo; el tio ne rezultigas, ke la Ĝustigantoj nur akiras sperton por altnivela laboro kun tiuj mortemulaj zorgatoj, kiuj malsukcesas postvivi.

Post la kunfandiĝo kun la mortemulo la Ĝustiganto kundividas vian destinon kaj sperton; ili estas vi. Post la kunfandiĝo de la senmorta morontia animo kaj la asociita Ĝustiganto, la tuta sperto kaj ĉiuj valoroj de unu fine fariĝas la posedo de la alia, tiel ke ambaŭ estas fakte unu ento. Iusence tiu ĉi nova estaĵo apartenas al la eterna pasinteco same kiel al la eterna estonteco. Ĉio, kio iam estis homa en la postvivanta animo, kaj ĉio, kio estas spertece dia en la Ĝustiganto, nun fariĝas la efektiva posedo de la nova kaj ĉiam supreniranta universa personeco. Sed sur ĉiu universa nivelo la Ĝustiganto povas doti la novan kreitaĵon nur per tiuj atributoj, kiuj estas signifoplenaj kaj valoraj sur tiu nivelo. Absoluta unueco kun la dia Monitoro, kompleta elĉerpiĝo de la doto de Ĝustiganto, nur povas esti plenumita en la eterneco post la atingo de la Universala Patro, la Patro de spiritoj, la porĉiama fonto de tiuj ĉi diaj donacoj.

Kiam la evoluanta animo kaj la dia Ĝustiganto fine kaj eterne kunfandiĝis, ĉiu gajnas ĉiujn sperteblajn kvalitojn de la alia. Tiu ĉi kunordigita personeco posedas la tutan spertecan memoron de postvivo iam posedatan de la praa mortemula menso kaj tiam loĝanta en la morontia animo, kaj krom ĉi tio tiu ĉi potenciala finatingonto ampleksas la tutan spertecan memoron de la Ĝustiganto tra ĉiuj mortemulaj loĝadoj de ĉiuj tempoj. Sed necesos eterneco de la estonteco, por ke Ĝustiganto iam plene dotu la personecan partnerecon per la signifoj kaj valoroj, kiujn la dia monitoro alportas el la eterneco de la pasinteco.

Sed ĉe la vasta plimulto de la Urantianoj la Ĝustiganto devas pacience atendi la alvenon de la liberiga morto; ĝi devas atendi la liberigon de la emerĝanta animo de la preskaŭ kompleta dominado de la energiaj pratipoj kaj kemiaj fortoj esence propraj al via materia ordo de ekzisto. La ĉefa malfacilaĵo, kiun vi spertas kontaktante viajn Ĝustigantojn, konsistas en tiu ĉi tre implice materia naturo mem. Tiel malmulte da mortemuloj estas realaj pensuloj; vi ne spirite disvolvas kaj disciplinas viajn mensojn ĝis la punkto de favora ligo kun la diaj Ĝustigantoj. La orelo de la homa menso estas preskaŭ surda al la spiritaj pledoj, kiujn la Ĝustiganto tradukas el la multnombraj mesaĝoj de la universalaj elsendoj de amo devenantaj de la Patro de la mizerikordoj. La Ĝustiganto trovas preskaŭ neeble registri tiujn ĉi inspirantajn spiritajn direktivojn en bestan menson tiel komplete dominata de la kemiaj kaj elektraj fortoj esence propraj al via fizikaj naturoj.

La Ĝustigantoj ĝojas kontakti la homan menson; sed ili devas esti paciencaj dum la longaj jaroj de silenta restado, dum kiuj ili ne kapablas rompi la bestan reziston kaj rekte komuniki kun vi. Ju pli alte la Ĝustigantoj supreniras la skalon de servado, des pli efikaj ili fariĝas. Sed neniam ili povas saluti vin en la karno kun la sama plena, simpatia kaj esprimoplena korinklino, kiun ili uzos, kiam vi perceptos ilin de menso al menso sur la domego-mondoj.

Dum la mortemula vivo la materiaj korpo kaj menso apartigas vin de via Ĝustiganto por malebligi komunikadon; post la morto, post la eterna konfandiiĝo, vi kaj la Ĝustiganto estas unu — vi ne estas distingeblaj kiel apartaj estaĵoj — kaj tiel ne ekzistas bezono komuniki, kiel vi komprenus tion.

Kvankam la voĉo de la Ĝustiganto estas ĉiam ene de vi, la plimulto el vi malofte aŭdos ĝin dum la vivdaŭo. La homaj estaĵoj sub la tria kaj dua cirkloj de atingo malofte aŭdas la voĉon de la Ĝustiganto krom dum momentoj de plejsupera deziro, okaze de plejsupera situacio, kaj post plejsupera decido.

Dum la starigo kaj la rompiĝo de kontakto inter la mortemula menso de destina rezervisto kaj la planedaj superrigardantoj, foje la loĝanta Ĝustiganto estas en situacio, kiu ebligas al ĝi transdoni mesaĝon al la mortemula partnero. Antaŭ delonge sur Urantio tia mesaĝo estis transdonita de memaganta Ĝustiganto al la homa asociito, membro de la rezerva korpuso de destino. Tiu ĉi mesaĝo komenciĝis per tiuj ĉi vortoj: “Kaj nun, sen vundi aŭ endanĝerigi la zorgaton de mia zorgema sindonemo kaj sen intenco tro puni aŭ malkuraĝigi lin, registru tiun ĉi mian pedon al li.” Tiam sekvis bele kortuŝa kaj alloga admono. Interalie, la Ĝustiganto pledis, “ke li pli fidele donu al mi sian sinceran kunlaboradon, pli ĝoje eltenu la taskojn planitajn de mi, pli fidele plenumu la programon aranĝitan de mi, pli pacience trapasu la elprovojn de mia elekto, pli persisteme kaj gaje trairu la vojon de mia elekto, pli humile akceptu krediton, kiu rezultas de miaj senĉesaj klopodoj — tiel transdonante mian admonon al la homo de mia loĝado. Sur li mi disdonacas la plejsuperajn dediĉon kaj korinklinon de dia spirito. Kaj ankoraŭ diru al mia amata zorgato, ke mi agos kun saĝo kaj potenco ĝis la fino, ĝis la lasta surtera lukto finiĝos; mi estos fidela al mia konfidita personeco. Kaj mi admonas lin postvivi, ne seniluziigi min, ne senigi min je la rekompenco de mia pacienca kaj intensa lukto. De la homa volo nia personeca atingo dependas. Cirklon post cirklo mi pacience suprenigis tiun ĉi homan menson, kaj mi havas ateston, ke mi renkontas la aprobon de la ĉefo de mia speco. Cirklon post cirklo mi pasas ĝis la juĝo. Mi plezure kaj sen antaŭtimo atendas la nomvokadon de destino; mi estas preta por submeti ĉion al la tribunaloj de la Plejaĝuloj de Tagoj.”

[Prezentita de Soleca Mesaĝisto de Orvontono.]