Kajero 109
La Penso-Ĝustigantoj estas la infanoj de la universa kariero, kaj efektive la virgaj Ĝustigantoj devas akiri sperton, dum la mortemaj kreitaĵoj kreskas kaj disvolviĝas. Same kiel la personeco de la homa infano plivastiĝas por la luktoj de la evolua ekzisto, same la Ĝustiganto kreskas per la preparaj provludoj al la sekva stadio de suprenira vivo. Same kiel la infano akiras adaptan diverstalentecon por siaj plenkreskulaj agadoj per la socia kaj luda vivo de la frua infanaĝo, same la loĝanta Ĝustiganto atingas lertecon por la sekva stadio de kosma vivo per la preparaj planado kaj provludado de tiuj agadoj koncernantaj la morontian karieron. La homa ekzisto konsistigas periodon de praktiko, kiu estas efike uzata de la Ĝustiganto prepare al la pliigitaj respondecoj kaj pli grandaj oportunoj de estonta vivo. Sed la klopodoj de la Ĝustiganto, dum vivanta en vi, ne tiel koncernas la aferojn de tempa vivo kaj planeda ekzisto. Hodiaŭ, la Penso-Ĝustigantoj provludas la realaĵojn de la universa kariero en la evoluantaj mensoj de la homaj estaĵoj.
Devas ekzisti kompleta kaj ellaborita plano por trejnii kaj disvolvi virgajn Ĝustigantojn, antaŭ ol ili estas senditaj el Divinington, sed ni vere ne scias tre multe pri ĝi. Sendube ankaŭ ekzistas ampleksa sistemo por retrejni la Ĝustigantojn kun loĝanta sperto, antaŭ ol ili entreprenas novajn misiojn de mortemula asocio sed, denove, ni fakte ne scias.
Personecigitaj Ĝustigantoj diris al mi, ke ĉiufoje kiam mortemulo loĝata de Monitoro malsukcesas postvivi, kiam la Ĝustiganto revenas al Diviningtono, kompletiga kurso de trejnado estas donita al li. Tiun ĉi aldonan trejnadon ebligas la sperto loĝi homan estaĵon, kaj ĝi estas ĉiam donita, antaŭ ol la Ĝustiganto estas resendita al la evoluaj mondoj de tempo.
La sperto efektive vivi ne havas kosman anstataŭaĵon. La perfekteco de la dieco de nove formita Penso-Ĝustiganto neniel dotas tiun ĉi Misteran Monitoron kun kapableco sperte ministri. La sperto estas nedisigebla de vivanta ekzisto; ĝi estas la sola afero, kies garantio neniu dia doto povas liberigi vin de ĝia neceseco per efektiva vivado. Tial, kune kun ĉiuj estaĵoj vivantaj kaj funkciantaj ene de la nuna sfero de la Plejsuperulo, la Penso-Ĝustigantoj devas akiri sperton; ili devas evolui de la pli malsuperaj, senspertaj, ĝis la pli superaj, pli spertaj, grupoj.
La Ĝustigantoj trapasas difinitan disvolvigan karieron en la mortemula menso; ili atingas realecon de atingo, kiu estas eterne ilia. Ili iom post iom akiras ĝustigan lertecon kaj kapablon rezulte de ĉiuj kontaktoj kun la materiaj rasoj, sendepende de la postvivo aŭ nepostvivo de siaj propraj mortemaj zorgatoj. Ili ankaŭ estas egalaj partneroj de la homa menso prizorgante la evoluon de la senmorta animo kun la kapablo postvivi.
La unua stadio de evoluo de Ĝustiganto estas atingita per la kunfandiĝo kun la postvivanta animo de mortemula estaĵo. Tiel, dum vi laŭnature evoluas internen kaj supren de la homo ĝis Dio, la Ĝustigantoj laŭnature evoluas eksteren kaj malsupren de Dio ĝis la homo; kaj tiel la fina produkto de tiu ĉi unuiĝo inter dieco kaj homeco eterne estos la filo de la homo kaj la filo de Dio.
Vi estis informitaj pri la klasifiko de Ĝustigantoj rilate al sperto — virgaj, progresintaj kaj plejsuperaj. Vi ankaŭ devus agnoski iun funkcian klasifikon — la memagantajn Ĝustigantojn. Memaganta Ĝustiganto estas tiu kiu:
1. Akiris iun bezonatan sperton pri la evoluanta vivo de libervola kreitaĵo, aŭ kiel portempa loĝanto sur speco de mondo, kie la Ĝustigantoj estas nur pruntedonitaj al mortemulaj zorgatoj, aŭ sur planedo de efektiva kunfandiĝo, kie la homo malsukcesis postvivi. Tia Monitoro estas aŭ progresinta aŭ plejsupera Ĝustiganto.
2. Akiris la ekvilibron de spirita povo ĉe homo, kiu atingis la trian psikan cirklon, kaj al kiu estis asignita persona serafa gardisto.
3. Havas zorgaton, kiu faris la plejsuperan decidon, kiu solene kaj sincere fianĉiĝis kun la Ĝustiganto. La Ĝustiganto antaŭvidas la tempon de la efektiva kunfandiĝo, kaj konsideras la unuiĝon kiel faktan okazaĵon.
4. Havas zorgaton, kiu estis rekrutigita en unu el la rezervaj korpusoj de destino sur evolua mondo de mortemula supreniro.
5. Iam dum homa dormo, estis portempe malligita de la menso de mortemula malliberigo por plenumi iun agon de ligado, kontaktado, reregistrigo aŭ alia eksterhoma serva asociita kun la spirita administrado de la asignita mondo.
6. Servis dum tempo de krizo en la sperto de iu homa estaĵo, kiu estis la materia komplemento de spirita personeco komisiita per la plenumo de iu kosma atingo esenca por la spirita ekonomiko de la planedo.
La memagantaj Ĝustigantoj ŝajnas posedi notindan gradon de volo en ĉiuj aferoj ne koncernantaj la homajn personecojn de sia senpera loĝado, kiel indikate de iliaj multnombraj plenumoj ene kaj ekstere de la alligitaj mortemaj zorgatoj. Tiaj Ĝustigantoj partoprenas en multnombraj agadoj de la regno, sed pli ofte ili funkcias kiel nedetektitaj loĝantoj de la teraj tabernakloj de sia propra elekto.
Sendube tiuj ĉi superaj kaj pli spertaj specoj de Ĝustigantoj povas komuniki kun tiuj de aliaj regnoj. Sed dum la memagantaj Ĝustigantoj ja tiel interkomunikas, ili faras tion nur sur la niveloj de sia reciproka laboro kaj por antaŭgardi konservajn informojn esencajn por la ministrado de Ĝustigantoj de la regnoj de sia restado; kvankam foje ili funkcias en interplanedaj aferoj dum tempoj de krizo.
La plejsuperaj kaj memagantaj Ĝustigantoj povas forlasi la homan korpon laŭplaĉe. La loĝantoj ne estas organika aŭ biologia parto de la mortemula vivo; ili estas diaj supermetadoj sur ĝi. En la originalaj vivo-planoj ili estis antaŭvidataj, sed ili ne estas nemalhaveblaj por la materia ekzistado. Tamen estas notinde, ke ili tre malofte, eĉ portempe, forlasas siajn mortemulajn tabernaklojn, post kiam ili ekloĝas ilin.
La superagantaj Ĝustigantoj estas tiuj, kiuj finfaris la konkeron de siaj konfiditaj taskoj, kaj nur atendas la diseriĝon de la vehiklo de la materia vivo aŭ la translokadon de la senmorta animo.
La karaktero de la detala laboro de la Misteraj Monitoroj varias laŭ la naturo de iliaj asignoj, aŭ kiel ligaj aŭ kiel kunfandiĝaj Ĝustigantoj. Iuj Ĝustigantoj estas simple pruntedonitaj por la tempa vivdaŭro de siaj zorgatoj; aliaj estas disdonacitaj kiel personecaj kandidatoj kun la permeso de porĉiama kunfandiĝo, se iliaj zorgatoj postvivas. Estas ankaŭ malgranda variaĵo en ilia laboro ĉe la malsamaj planedaj specoj same kiel en malsamaj sistemoj kaj universoj. Sed entute iliaj laboroj estas rimarkinde unuformaj, pli ol estas la taskoj de iuj ajn kreitaj ordoj de ĉielaj estaĵoj.
Sur iuj primitivaj mondoj (la grupo de unua serio) la Ĝustiganto loĝas en la menso de la kreitaĵo por sperteca trejnado, ĉefe por memkreskado kaj progresanta disvolviĝo. La virgaj Ĝustigantoj kutime estas senditaj al tiaj mondoj dum la fruaj tempoj, kiam la primitivaj homoj alvenas en la valo de decido, sed relative malmultaj el ili elektos supreniri la moralajn altaĵojn trans la montetoj de memregado kaj karaktera akiro por atingi la pli altajn nivelojn de emerĝanta spiriteco. (Multaj tamen, kiuj malsukcesas kunfandiĝi kun siaj Ĝustigantoj, ja postvivas kiel suprenirantoj kunfanditaj kun la Spirito.) La Ĝustigantoj ricevas valoran trejnadon, kaj akiras mirindan sperton per transira asocio kun la primitivaj mensoj, kaj ili kapablas utiligi tiun ĉi sperton profite al pli superaj estaĵoj sur aliaj mondoj. Nenio, kio havas postvivan valoron, estas perdita en la tuta vasta universo.
Sur alia speco de mondo (la grupo de dua serio) la Ĝustigantoj estas simple pruntedonitaj al la mortemaj estaĵoj. Tie la Monitoroj neniam povas atingi la kunfandiĝan personecon per tia loĝado, sed ili ja alportas grandan helpon al siaj homaj zorgatoj dum la mortemula vivdaŭro, multe pli ol ili kapablas doni al la mortemuloj de Urantio. La Ĝustigantoj estas tie pruntedonitaj al la homaj kreitaĵoj por unu vivdaŭro kiel pratipoj por atingi ilian pli altan spiritan nivelon kiel portempaj helpantoj en la fascina tasko perfektigi postvivan karakteron. La Ĝustigantoj ne revenas post la natura morto; iliaj postvivantaj mortemuloj atingas la eternan vivon per la kunfandiĝo kun la Spirito.
Sur mondoj kiel Urantio (la grupo de tria serio) estas reala fianĉiĝo kun la diaj donacoj, viva kaj morta engaĝiĝo. Se vi postvivas, okazos eterna unuiĝo, porĉiama kunfandiĝo, la realigo de la homo kaj la Ĝustiganto en unu estaĵo.
Ĉe la tri-cerbaj mortemuloj de tiu ĉi serio de mondoj, la Ĝustigantoj kapablas establi multe pli da reala kontakto kun siaj zorgatoj dum la tempa vivo ol ĉe la unu- kaj du-cerbaj tipoj. Sed en la kariero post la morto la tri-cerbaj tipoj procedas ekzakte, kiel procedas la unu-cerbaj tipoj kaj la du-cebraj popoloj — la Urantiaj rasoj.
Sur la mondoj de du-cerbuloj, post la restado de Paradiza disdonaca Filo, virgaj Ĝustigantoj malofte estas asignitaj al personoj, kiuj havas nekontesteblan kapablon postvivi. Ni kredas, ke sur tiaj mondoj praktike ĉiuj Ĝustigantoj loĝantaj en inteligentaj geviroj kun postviva kapablo apartenas al la progresinta aŭ plejsupera speco.
Ĉe multaj el la fruaj evoluaj rasoj de Urantio, tri grupoj de estaĵoj ekzistis. Estis tiuj, kiuj estis tiel bestecaj, ke al ili mankis kapablo ricevi Ĝustigantojn. Estis tiuj, kiuj elmontris senduban kapablon ricevi Ĝustigantojn, kaj tuj ricevis, kiam ili atingis la aĝon de morala respondeco. Estis tria klaso, kiu okupis liman pozicion; ili havis kapablon ricevi Ĝustigantojn, sed la Monitoroj nur povis loĝi en la menso post la persona peto de la individuo.
Sed ĉe tiuj estaĵoj, kiuj estas praktike senrajtigitaj je postvivo pro la misheredo pere de nekapablaj kaj malsuperaj prapatroj, multaj virgaj Ĝustigantoj akiris valoran preparan sperton kontaktante la evoluan menson, kaj tiel fariĝis pli bone kvalifikitaj por posta asigno al pli supera speco de menso sur alia mondo.
La superaj formoj de inteligentaj interkomunikadoj inter homaj estaĵoj estas multe helpataj de la loĝantaj Ĝustigantoj. Bestoj ja havas komunajn sentojn, sed ili ne komunikas konceptojn unu al la aliaj; ili povas esprimi emociojn sed ne ideojn kaj idealojn. Nek homoj de besta origino spertas altan specon de intelektaj rilatoj nek spirita komuneco kun siaj kunuloj, antaŭ ol la Penso-Ĝustigantoj estas disdonacitaj kvankam, kiam tiaj evoluaj kreitaĵoj disvolvas parolkapablon, ili estas sur la bona vojo por ricevi Ĝustigantojn.
La bestoj ja krude komunikas unu kun la aliaj, sed estas malmulte aŭ neniu personeco en tia primitiva kontakto. La Ĝustigantoj ne estas personeco; ili estas antaŭpersonaj estaĵoj. Sed ili ja venas de la fonto de personeco, kaj ilia ĉeesto ja pliigas la kvalitajn manifestiĝojn de la homa personeco; precipe tio estas vere, se la Ĝustiganto havis antaŭan sperton.
La speco de Ĝustiganta multe rilatas kun la potencialo de esprimo de la homa personeco. Tra la epokoj, multaj grandaj intelektaj kaj spiritaj gvidantoj de Urantio uzis sian influon ĉefe per la supereco kaj antaŭa sperto de siaj loĝantaj Ĝustigantoj.
La loĝantaj Ĝustigantoj ne malmulte kunlaboris kun aliaj spiritaj influoj transformante kaj humanigante la idojn de la primitivaj homoj de la pasintaj epokoj. Se la Ĝustigantoj loĝantaj en la mensoj de la loĝantoj de Urantio estus retiritaj, la mondo malrapide revenus al multaj scenoj kaj praktikoj de la homoj de la primitivaj tempoj; la diaj Monitoroj estas unu el la realaj potencialoj de progresanta civilizacio.
Mi observis Penso-Ĝustiganton loĝantan menson sur Urantio kiu, laŭ la registroj sur Uverso, loĝis en dek kvin mensojn antaŭe en Orvontono. Ni ne scias, ĉu tiu ĉi Monitoro antaŭe havis similajn spertojn en aliaj superuniversoj, sed mi suspektas ke jes. Tiu ĉi estas mirinda Ĝustiganto kaj unu el la plej utilaj kaj potencaj fortoj sur Urantio dum la nuntempa epoko. Kion aliaj perdis, ĉar ili rifuzis postvivi, tiu ĉi homa estaĵo (kaj via tuta mondo) nun gajnas. De tiu, kiu ne havas postvivajn kvalitojn, estos reprenita eĉ tiu sperta Ĝustiganto, kiun li nun havas, dum al tiu, kiu havas postvivajn perspektivojn, estos donita eĉ la antaŭsperta Ĝustiganto de maldiligenta dizertinto.
Iasence la Ĝustigantoj povas prizorgi iun gradon de planeda krucfekundigo en la kampoj de la vereco, beleco kaj boneco. Sed ili malofte ricevas du loĝantajn spertojn sur la sama planedo; estasneniu Ĝustiganto nun servanta sur Urantio, kiu estis sur tiu ĉi mondo antaŭe. Mi scias, pri kio mi parolas, ĉar ni havas iliajn numerojn kaj rekordojn en la arkivoj de Uverso.
La plejsuperaj kaj memagantaj Ĝustigantoj ofte kapablas kontribui faktorojn de spirita graveco al la homa menso, kiam ĝi libere fluas en la liberigitaj sed regataj kanaloj de la kreopova imago. Dum tiaj momentoj, kaj foje dum la dormado, la Ĝustiganto kapablas haltigi la mensajn fluojn, senmovigi ilin, kaj tiam deturni la sinsekvon de ideoj; kaj ĉio ĉi estas farita por efektivigi profundajn spiritajn transformadojn en la superaj kaŝejoj de la superkonscio. Tiel la fortoj kaj energioj de la menso estas pli plene alĝustigitaj al la kontaktaj tonoj de la spirita nivelo de la nuntempo kaj la estonteco.
Foje estas eble iluminigi la menson, aŭdi la dian voĉon kiu senĉese parolas ene de vi, tiel ke vi povas parte konscii pri la saĝeco, vereco, boneco kaj beleco de la potenciala personeco konstante loĝanta en vi.
Sed viaj nestabilaj kaj rapide ŝanĝantaj mensaj sintenoj ofte malhelpas la planojn, kaj interrompas la laboron de la Ĝustigantoj. Ilia laboro ne nur estas implikitaj de la denaska naturo de la mortemulaj rasoj, sed tiu ĉi ministrado ankaŭ estas multe prokrastita de viaj propraj antaŭkonceptitaj opinioj, fiksitaj ideoj kaj longdaŭraj antaŭjuĝoj. Pro tiuj ĉi handikapoj, plurfoje nur iliaj nefinitaj kreaĵoj emerĝas en la konscio, kaj konfuzo pri konceptoj estas neevitebla. Tial, ekzamenante mensajn situaciojn, la certeco kuŝas nur en la rapida agnosko de ĉiu penso kaj sperto por ĝuste tio, kio ĝi efektive kaj fundamente estas, tute sendepende de tio, kio ĝi antaŭe povus esti.
La granda problemo de la vivo estas la alĝustigo de la praaj tendencoj de la vivado al la postuloj de la spiritaj impulsoj estigitaj de la dia ĉeesto de la Mistera Monitoro. Dum en la universa kaj superuniversa karieroj neniu homo povas servi du mastrojn, en via nuna vivo sur Urantio ĉiu homo necese devas servi du mastrojn. Li devas lertiĝi en la arto de daŭra homa tempa kompromiso, dum li cedas al la spirita fideleco nur al unu mastro; kaj jen tial tiom multaj ŝanceliĝas kaj malsukcesas, laciĝas kaj cedas al la streso de la evolua lukto.
Kvankam la heredaĵo de la cerba doto kaj tiu de la elektrokemia superregado ambaŭ funkcias por limigi la sferon de efika agado de la Ĝustiganto, neniu hereda handikapo (en normalaj mensoj) iam malebligas finan spiritan atingon. La heredeco povas malhelpi la rapidon de la personeca konkero, sed ĝi ne malebligas la finan kompletiĝon de la suprenira aventuro. Se vi volos kunlabori kun via Ĝustiganto, la dia donaco, frue aŭ malfrue, evoluigas la senmortan morontian animon, kaj post la kunfandiĝo kun ĝi, prezentos la novan kreitaĵon al la suverena Majstro-Filo de la loka universo, kaj fine al la Patro de Ĝustigantoj sur Paradizo.
La Ĝustigantoj neniam malsukcesas; nenio postvivinda estas iam perdita; ĉiu signifa valoro ĉe ĉiu libervola kreitaĵo certas postvivi, sendepende de la postvivo aŭ nepostvivo de la personeco malkovrinta aŭ taksinta la signifon. Kaj estas tiel, mortema kreitaĵo povas malakcepti la postvivon; tamen la vivsperto ne estas perdita; la eterna Ĝustiganto portas la valorajn trajtojn de tia ŝajna vivo de malsukceso al alia mondo, kaj disdonaci tie tiujn ĉi postvivantajn signifojn kaj valorojn al iu supera speco de mortemula menso, unu kun postviva kapablo. Neniu inda sperto vane okazas; neniu vera signifo aŭ reala valoro iam pereas.
Rilate la kandidatoj al kunfandiĝo, se Mistera Monitoro estas forlasita de la mortema asociito, se la homa partnero rifuzas daŭrigi la supreniran karieron, kiam liberigite per la morto (aŭ antaŭe), la Ĝustiganto kunportas ĉion kun postviva valoro, kiu evoluis en la menso de tiu nepostvivanta kreitaĵo. Se Ĝustiganto plurfoje malsukcesus atingi kunfandiĝon kun la personeco pro la nepostvivo de sinsekvaj homaj zorgatoj, kaj se tiu ĉi Monitoro poste estus personecigita, ĉiuj akiritaj spertoj dum la loĝado kaj la regado de ĉiuj ĉi mortemulaj mensoj fariĝus la efektiva posedaĵo de tia nova Personecigita Ĝustiganto, doto ĝuata kaj uzata dum ĉiuj estontaj epokoj. Personecigita Ĝustiganto de tiu ordo estas kunmetaĵo de ĉiuj postvivantaj trajtoj de ĉiuj siaj antaŭaj kreitaĵaj gastigantoj.
Kiam la Ĝustigantoj kun longa universa sperto volontulas por loĝi en diaj Filoj dum disdonacaj misioj, ili tre bone scias, ke la personeca atingo neniam povas esti plenumita per tiu ĉi servo. Sed ofte la Patro de spiritoj donacas personecon al tiuj ĉi volontuloj, kaj establas ilin kiel direktorojn de ilia speco. Tiuj ĉi estas la personecoj honoritaj per aŭtoritato sur Diviningtono. Kaj iliaj unikaj naturoj enkorpigas la mozaikan homecon de siaj multoblaj spertoj loĝi en mortemuloj, kaj ankaŭ la spiritan transskribon de la homa dieco de la Paradiza disdonaca Filo de la fina sperto de loĝado.
La agadoj de la Ĝustigantoj en via loka universo estas direktitaj de la Personecigita Ĝustiganto de Mikaelo de Nebadono, tiu Monitoro mem, kiu gvidis lin paŝon post paŝo, kiam li home vivis en la karno de Josuo ben Jozef. Fidela al sia konfido estis tiu ĉi eksterordinara Ĝustiganto, kaj saĝe tiu ĉi brava Monitoro direktis la homan naturon, ĉiam gvidante la mortemulan menson de la Paradiza Filo en la elekto de la vojo de la perfekta volo de la Patro. Tiu ĉi Ĝustiganto antaŭe servis kun Makivento Melkicedeko en la tempo de Abrahamo, kaj engaĝis sin en mirindajn heroaĵojn antaŭ tiu ĉi loĝado, kaj inter tiuj ĉi disdonacaj spertoj.
Tiu ĉi Ĝustiganto ja triumfis en la homa menso de Jesuo — tiu menso, kiu en ĉiu el la ripetaj situacioj de la vivo, konservis konsekritan dediĉon al la volo de la Patro, dirante: “Ne mia volo, sed via, estu plenumita.” Tia decida konsekro konsistigas la veran pasporton de la homaj limigoj ĝis la fineco de la dia atingo.
Tiu ĉi sama Ĝustiganto nun reflektas en la neesplorebla naturo de sia potenca personeco la antaŭbaptan homecon de Josuo ben Jozef, la eternan kaj vivantan transkribon de la eternaj kaj vivantaj valoroj, kiujn la plej granda el ĉiuj Urantianoj kreis el la humilaj cirkonstancoj de la ordinara vivo vivita ĝis kompleta elĉerpiĝo de la spiritaj valoroj atingeblaj en la mortemula sperto.
Ĉio kun permanenta valoro, kiu estas konfidita al Ĝustiganto, estas certigita eterne postvivi. En iuj cirkonstancoj la Monitoro gardas tiujn ĉi valorojn por esti disdonacita al loĝota mortemula menso; en aliaj okazoj kaj post la personeciĝo tiuj ĉi postvivantaj kaj konservataj realaĵoj estas sekure deponitaj por esti uzataj servante al la Arkitektoj de la Majstra Universo.
Ni ne povas deklari, ĉu ne-Ĝustigantaj fragmentoj de la Patro estas personecigeblaj aŭ ne, sed oni informis vin, ke la personeco estas la disdonaco de la suverena libervolo de la Universala Patro. Kiom ni scias, la Ĝustiganta tipo de fragmentoj de la Patro atingas la personecon nur per la akiro de personaj atributoj dum la servado-ministrado al persona estaĵo. Tiuj ĉi Personecigitaj Ĝustigantoj estas hejme sur Diviningtono, kie ili instruas kaj direktas siajn antaŭpersonajn asociitojn.
La Personecigitaj Penso-Ĝustigantoj estas la nelimigitaj, neasignitaj kaj suverenaj stabiligantoj kaj kompensantoj de la vasta universaro. Ili kombinas la spertojn de la Kreinto kaj la kreitaĵon — ekzisteca kaj sperteca. Ili estas kune tempaj kaj eternecaj estaĵoj. Ili asocias la antaŭpersonecon kaj la personecon en la universa administro.
La Personecigitaj Ĝustigantoj estas la tutsaĝaj kaj potencaj plenumantoj de la Arkitektoj de la Majstra Universo. Ili estas la personaj agentoj de la plena ministrado de la Universala Patro — persona, antaŭpersona kaj superpersona. Ili estas la personaj ministroj de la eksterordinareco, de la nekutimeco kaj de la neatenditeco tra ĉiuj regnoj de la transcendaj absonidaj sferoj de la kampo de Dio la Plejlastulo, eĉ ĝis la niveloj de Dio la Absolutulo.
Ili estas la ekskluzivaj estaĵoj de la universoj, kiuj ampleksas ene de sia estaĵo ĉiujn konatajn rilatojn de personeco; ili estas ĉiopersonaj — ili estas antaŭ personeco, ili estas personeco, kaj ili estas post personeco. Ili ministras la personecon de la Universala Patro kiel en la eterna pasinteco, eterna nuntempo kaj la eterna estonteco.
La ekzistecan personecon laŭ la infinita kaj absoluta planoj, la Patro disdonacis al la Eterna Filo, sed li elektis rezervi por sia propra ministrado la spertecan personecon de la speco de la Personecigita Ĝustiganta disdonacita al la ekzisteca antaŭpersona Ĝustiganto; kaj ili estas tiel ambaŭ destinitaj al la estonta eterna superpersoneco de la transcenda ministrado de la absonidaj regnoj de la Plejlastulo, la Plejsuperulo-Plejlastulo, eĉ ĝis la niveloj de la Plejlastulo-Absoluto.
Malofte la Personecigitaj Ĝustigantoj estas viditaj liberaj en la universoj. Foje ili konsiliĝas kun la Plejaĝuloj de Tagoj, kaj kelkfoje la Personecigitaj Ĝustigantoj de la sepoblaj Kreinto-Filoj venas al la ĉefmondoj de la konstelacioj por interparoli kun la Vorondadekaj regantoj.
Kiam la planeda Vorondadeka observanto de Urantio — la Plejalta konservanto, kiu antaŭ nelonge prenis sur sin la krizan regadon de via mondo — asertis sian aŭtoritaton ĉeeste de la rezidanta ĝenerala guberniestro, li komencis sian krizan administradon de Urantio kun kompleta personaro de sia propra elekto. Li tuj asignis al ĉiuj siaj asociitoj kaj asistantoj iliajn planedajn postenojn. Sed li ne elektis la tri Personecigitajn Ĝustigantojn, kiuj aperis en lia ĉeesto, tuj kiam li prenis sur sin la regadon. Li eĉ ne sciis, ke ili tiel aperos, ĉar ili ne tiel manifestis sian dian ĉeeston dum la tempo de antaŭa regado. Kaj la Plejalta reganto ne asignis servon nek atribuis devojn al tiuj ĉi libervolaj Personecigitaj Ĝustigantoj. Tamen, tiuj ĉi tri ĉiopersonaj estaĵoj estis inter la plej aktivaj el la multnombraj ordoj de ĉielaj estaĵoj tiam servantaj sur Urantio.
La Personecigitaj Ĝustigantoj plenumas vastan gamon de servoj por multnombraj ordoj de universaj personecoj, sed ni ne rajtas diskuti pri tiuj ĉi ministradoj kun evoluaj kreitaĵoj loĝataj de Ĝustigantoj. Tiuj ĉi eksterordinaraj homaj diecoj estas inter la plej rimarkindaj personecoj de la tuta granda universo, kaj neniu aŭdacas antaŭdiri, kio iliaj estontaj misioj povos esti.
[Prezentita de Soleca Mesaĝisto de Orvontono.]