Kajero 108

Misio kaj ministrado de Penso-Ĝustigantoj

La misio de la Penso-Ĝustigantoj al la homaj rasoj estas reprezenti, esti la Universala Patro por la mortemulaj kreitaĵoj de tempo kaj spaco; tio estas la fundamenta laboro de la diaj donacoj. Ilia misio ankaŭ konsistas el plialtigi la materiajn mensojn kaj transloki la senmortajn animojn de la homoj ĝis la diaj altaĵoj kaj spiritaj niveloj de Paradiza perfekteco. Kaj en la sperto tiel transformi la homan naturon de la tempa kreitaĵo en la dian naturon de la eterna finatinginto, la Ĝustigantoj ekzistigas unikan specon de estaĵo, estaĵo konsistanta en la eterna unuiĝo de la perfekta Ĝustiganto kaj la perfektiĝinta kreitaĵo, kiu estus neeble reprodukti per iu ajn alia universa tekniko.

Nenio en la tuta universo povas anstataŭi la fakton pri sperto sur neekzistecaj niveloj. La infinita Dio estas, kiel ĉiam, plena kaj kompleta, infinite inkluzivanta ĉiujn aferojn krom malbonon kaj kreitaĵan sperton. Dio ne povas fari malbonon; li estas neeraripova. Dio ne povas spertece scii, kion li neniam persone spertis; la antaŭscio de Dio estas ekzisteca. Tial la spirito de la Patro ja malsupreniras el Paradizo por partopreni kun la limhavaj mortemulojn en ĉiu aŭtenta sperto de la suprenira kariero; estas nur per tia metodo, ke la ekzisteca Dio povis fariĝi per vero kaj fakto la sperteca Patro de la homoj. La infiniteco de la eterna Dio ampleksas la potencialon por limhava sperto, kiu ja efektiviĝas en la ministrado de la fragmentoj de la Ĝustigantoj, kiuj efektive kundividas la spertojn de vivajn sortoŝanĝojn de la homaj estaĵoj.

1. Selekto kaj asigno

Kiam Ĝustigantoj estas senditaj el Diviningtono por servado al mortemuloj, ili estas identaj pri la doto de ekzisteca dieco, sed ili varias en spertecaj kvalitoj proporciaj al antaŭaj kontaktoj ĉe kaj kun evoluaj kreitaĵoj. Ni ne povas klarigi la bazon de asignado de Ĝustiganto, sed ni konjektas, ke tiuj ĉi diaj donacoj estas disdonacitaj per iu saĝa kaj efika politiko de eterna taŭgeco de adaptado al la loĝata personeco. Ni ka observas, ke la plej spertaj Ĝustigantoj ofte estas la loĝantoj de la plej altaj specoj de homa menso; la homa heredaĵo devas do esti konsiderinda faktoro por determini la selekton kaj asignon.

Kvankam ni ne certe scias, ni firme kredas, ke ĉiuj Penso-Ĝustigantoj estas volontuloj; Sed antaŭ ol volontuli ili posedas la kompletajn datenojn koncerne la kandidaton al loĝado. La serafaj skizoj pri prapatreco kaj projekciitaj pratipoj de vivkonduto estas transdonitaj tra Paradizo al la rezerva korpuso de Ĝustigantoj sur Divinigtono per la reflekta tekniko etendiĝanta de la ĉefmondoj de la lokaj universoj ĝis la ĉefmondoj de la superuniversoj. Tiuj ĉi prognozoj kovras ne nur la heredajn precedencojn de la mortemula kandidato, sed ankaŭ la taksadon de probablaj intelekta doto kaj spirita kapableco. La Ĝustigantoj do volontulas por loĝi mensojn, kies intimajn naturojn ili plene konas.

La volontulanta Ĝustiganto precipe interesiĝas pri tri kvalifikoj de la homa kandidato:

1. Intelekta kapableco. Ĉu la menso estas normala? Kio estas la intelekta potencialo, la inteligenta kapablo? Ĉu la individuo povas disvolviĝi ĝis aŭtenta libervola kreitaĵo? Ĉu la saĝeco havos oportunon funkcii?

2. Spirita percepteco. La perspektivoj de disvolviĝo de respektego, la naskiĝo kaj kreskado de la religia naturo. Kiu estas la potencialo de la animo, la probabla spirita kapableco de ricevemo?

3. Kunmetitaj intelekta kaj spirita povoj. Je kioma grado tiuj ĉi du dotoj povus esti asociitaj, kunmetitaj, por produkti forton de homa karaktero kaj kontribui al la certa evoluo de senmorta animo kun postviva valoro.

Ni opinias ke, konante tiujn faktojn, la Monitoroj libere volontulas por asigno. Verŝajne pli ol unu Ĝustiganto volontulas; eble superrigardaj personecigitaj ordoj selektas de tiu ĉi grupo de volontulaj Ĝustigantoj la plej taŭgan por la tasko spiritecigi kaj eternecigi la personecon de la mortemula kandidato. (En la asignado kaj servado de la Ĝustigantoj la sekso de la kreitaĵo ne estas konsiderita.)

La mallonga tempo inter la volontulado kaj la efektiva sendo de la Ĝustiganto supozeble estas pasigita en la Diviningtonaj lernejoj de la Personecigitaj Monitoroj, en kiuj funkciantaj pratipoj de la atendanta mortemula menso estas uzata por instrui al la asignita Ĝustiganton la plej efikajn planoj por proksimiĝo al la personeco kaj spiritecigo de la menso. Tiu ĉi mensa modelo estas formulita per kombinaĵo de datenoj provizitaj de la servo de la superuniversa reflekteco. Almenaŭ tio ĉi estas nia kompreno, kredo kiun ni akiris kiel rezulto de kunmetado de informoj certigitaj per la kontakto kun multaj Personecigitaj Ĝustigantoj dum la longaj universaj karieroj de la Solecaj Mesaĝistoj.

Post kiam la Ĝustigantoj estas efektive senditaj el Diviningtono, preskaŭ neniu tempo ekzistas inter tiu momento kaj la horo de ilia apero en la mensoj de iliaj elektitaj zorgatoj. La averaĝa transita tempo de Ĝustiganto de Diviningtono ĝis Urantio estas 117 horoj, 42 minutoj kaj 7 sekundoj. Preskaŭ la tuta tempo estas okupata de la registrado sur Uverso.

2. Antaŭkondiĉoj por la loĝado de Ĝustigantoj

Kvankam la Ĝustigantoj volontulas por servado, tuj post la prognozoj de personeco estas transdonitaj al Diviningtono, li ne estas efektive asignitaj, antaŭ ol la homo faras sian unuan decidon kiel morala personeco. La unua morala elekto de la homa infano estas aŭtomate indikita ĉe la sepa menso-asistanto, kaj tuj registriĝas pere de la Kreopova Spirito de la loka universo, sur la universala cirkvito de mensa gravito de la Kuna Aganto ĉeeste de la Majstra Spirito de superuniversa jurisdikcio, kiu tuj sendas tiun ĉi informon al Diviningtono. La Ĝustigantoj atingas siajn homajn zorgatojn sur Urantio averaĝe ĝuste antaŭ la sesa datreveno. En la nuntempa generacio tio okazas post kvin jaroj, dek monatoj kaj kvar tagoj; tio estas la 2134-a tago de tera vivo.

La Ĝustigantoj ne povas invadi la mortemulan menson, ĝis ĝi estis laŭregule preparita de la loĝanta ministrado de la asistantaj menso-spiritoj kaj encirkvigita en la Sankta Spirito. Kaj necesas la kunordigita funkcio de ĉiuj sep asistantoj por tiel kvalifiki la homan menson por akcepti Ĝustiganton. La kreitaĵa menso devas elmontri inklinon por adori, kaj indiki funkcion de saĝeco elmontrante la kapablon elekti inter la emerĝantaj valoroj de bono kaj malbono — morala elekto.

Tiel estas la scenejo de la homa menso preta por akcepti la Ĝustigantojn, sed ĝenerale ili ne tuj aperas por loĝi en tiajn mensojn krom sur la mondoj, kie la Spirito de Vero funkcias kiel spirita kunordiganto de tiuj ĉi malsamaj ministradoj de spirito. Se tiu ĉi spirito de la disdonacaj Filoj ĉeestas, la Ĝustigantoj nepre venas, tuj post kiam la sepa asistanta menso-spirito ekfunkcias kaj signalas al la Universa Patrino-Spirito, ke ĝi jam potenciale atingis la kunordigon de la ses asociitaj asistantoj de antaŭa ministrado ĉe tia mortemula intelekto. Tial la diaj Ĝustigantoj universale disdonaciĝas al ĉiuj normalaj mensoj kun morala statuso sur Urantio depost la tago de Pentekosto.

Eĉ kun menso dotita de Spirito de Vero la Ĝustigantoj ne povas arbitre loĝi en mortemula intelekto antaŭ la apero de morala decido. Sed kiam tia morala decido estis farita, tiu ĉi spirita helpanto prenas sur sin jurisdikcion rekte de Diviningtono. Ne estas perantoj aŭ aliaj intervenantaj aŭtoritatoj aŭ povoj funkciantaj inter la diaj Ĝustigantoj kaj iliaj homaj zorgatoj; Dio kaj la homo estas rekte kunligitaj.

Antaŭ la epoko de la elverŝado de la Spirito de Vero al la loĝantoj de evolua mondo, la disdonaco de Ĝustigantoj ŝajnas esti determinita de multaj spiritaj influoj personecaj sintenoj. Ni ne plene komprenas la leĝojn regantajn tiajn disdonacojn; ni ne ekzakte komprenas, kio determinas la ellason de la Ĝustigantoj, kiuj volontulas por loĝi en evoluantaj mensoj. Sed ni ja observas multajn influojn kaj kondiĉojn, kiuj ŝajnas esti asociitaj kun la alveno de la Ĝustigantoj en tiajn mensojn antaŭ la disdonaco de la Spirito de Vero, kaj ili estas:

1. La asigno de personaj serafaj gardistoj. Se mortemulo ne estis antaŭe loĝata de Ĝustiganto, la asigno de persona gardisto tuj venigas la Ĝustiganton. Ekzistas tre preciza sed nekonata rilato inter la ministrado de Ĝustigantoj kaj la ministrado de personaj serafaj gardistoj.

2. La atingo de la tria cirklo de intelekta plenumo kaj spirita atingo. Mi observis la alvenon de Ĝustigantoj en mortemulajn mensojn je la konkero de la tria cirklo, eĉ antaŭ ol tia atingo povis esti signalita al la personecoj de la loka universo koncernataj kun tiaj aferoj.

3. Je la faro de plejsupera decido kun nekutima spirita graveco. Tia homa konduto en persona planeda krizo estas kutime akompanata de la tuja alveno de la atendanta Ĝustiganto

4. La spirito de frateco. Sendepende de la atingo de la psikaj cirkloj kaj la asigno de personaj gardistoj — foreste de io ajn similanta al kriza decido — kiam evoluanta mortemulo fariĝas dominata de la amo al siaj kunuloj, kaj konsekrita al malegoisma ministrado al siaj fratoj en la karno, la atendanta Ĝustiganto nevarie malsupreniras por loĝi en la menso de tia mortema ministranto.

5. Deklaro de la intenco fari la volon de Dio. Ni observas, ke multaj mortemuloj sur la spacaj mondoj povas esti ŝajne pretaj por akcepti Ĝustigantojn, kaj tamen la Monitoroj ne aperas. Ni daŭre observas tiajn kreitaĵojn, dum ili vivas tagon post tago, kaj baldaŭ ili kviete, preskaŭ senkonscie, alvenas al la decido komenci sekvi la volon de la Patro en la ĉielo. Kaj tiam ni observas la tujan sendon de la Penso-Ĝustigantoj.

6. Influo de Plejsupera Estaĵo. Sur mondoj, kie la Ĝustigantoj ne kunfandiĝas kun la evoluantaj animoj de la mortemaj loĝantoj, ni observas Ĝustigantojn foje disdonacitajn responde al influoj, kiuj estas tute ekster nia kompreno. Ni konjektas, ke tiaj disdonacoj estas determinitaj de iu kosma refleksa ago devenanta de la Plejsupera Estaĵo. Koncerne la kialon tiuj Ĝustigantoj ne povas kunfandiĝi aŭ ne kunfandiĝas kun tiuj ĉi specoj de evoluantaj mortemulaj mensoj, ni ne scias. Tiaj operacioj neniam estis revelaciitaj al ni.

3. Organizado kaj administrado

Laŭ nia scio la Ĝustigantoj estas organizitaj kiel unuo de sendependa laboro en la universaro, kaj ili ŝajne estas rekte administrataj de Diviningtono. Ili estas unuformaj tra ĉiuj sep superuniversoj, ĉiuj lokaj universoj estante servataj de identaj specoj de Misteraj Monitoroj. Ni scias per observado, ke estas multaj serioj de Ĝustigantoj koncernantaj serian organizadon, kiu etendiĝas tra la rasoj, tra diepokoj, kaj tra mondoj, sistemoj kaj universoj. Estas tamen treege malfacile spuri tiujn ĉi diajn donacojn, ĉar ili interŝanĝeble funkcias tra la tuta granda universo.

La ĝustigantoj estas plene registritaj (ekster Divinington) nur sur la ĉefmondoj de la sep universoj. La nombro kaj ordo de ĉiu Ĝustiganto loĝanta en ĉiu supreniranta kreitaĵo estas raportitaj de la Paradizaj aŭtoritatoj al la ĉefmondoj de la superuniversoj, kaj de tie al la ĉefmondoj de la koncernata loka universo, kaj transmisiitaj al la propra koncernata planedo. Sed la registroj de la loka universo ne malkaŝas la totalan nombron de la Penso-Ĝustigantoj; la Nebadonaj registroj enhavnas nur la nombron de asignoj al la loka universo kiel indikite de la reprezentantoj de la Plejaĝuloj de la Tagoj. La vera signifo de la plena nombro de Ĝustigantoj estas konata nur sur Diviningtono.

La homaj zorgatoj estas ofte konataj per la nombroj de siaj Ĝustigantoj; la mortemuloj ne ricevas realan universan nomon ĝis sia kunfandiĝo kun Ĝustiganto, kies unuiĝo estas signalita de la donado de la nova nomo al la nova kreitaĵo fare de la destina gardisto.

Kvankam ni posedas la registrojn de Penso-Ĝustigantoj en Orvontono, kaj kvankam ni havas absolute neniun aŭtoritaton super ili nek administran ligon kun ili, ni firme kredas, ke ekzistas tre proksima administra kunligo inter la individuaj mondoj de la lokaj universoj kaj la centra loĝejo de la diaj donacoj sur Diviningtono. Ni ja scias, ke post la apero de Paradiza disdonaca Filo, evolua mondo havas Personecigitan Ĝustiganton asignitan al ĝi kiel la planedan superrigardanton de Ĝustigantoj.

Estas interese noti ke, la inspektoroj de loka universo ĉiam alparolas, kiam ili plenumas planedan ekzamenon, al la planeda ĉefo de Penso-Ĝustigantoj, same kiel ili prezentas siajn rekomendojn al la ĉefoj de serafoj kaj al la gvidantoj de aliaj ordoj de estaĵoj alligitaj al la administrado de evoluanta mondo. Antaŭ ne longe Urantio spertis tian periodan inspekton de Tabamantio, la suverena superrigardanto de ĉiuj planedoj kun viva eksperimentado en la universo de Nebadono. Kaj la registroj rivelas ke, krom siaj admonoj kaj kritikoj liveritaj al la diversaj ĉefoj de superhomaj personecoj, li ankaŭ liveris la jenan agnoskon al la ĉefo de Ĝustigantoj, ĉu situanta sur la planedo, sur Salvingtono, Uverso aŭ Diviningtono, ni ne precize scias, sed li diris:

“Nun, al vi, superuloj tre super mi, mi venas kiel havanta portempn aŭtoritaton sur la serio de eksperimentaj planedoj; kaj mi venis esprimi admiron kaj profundan respekton por tiu ĉi grupo de ĉielaj ministroj, la Misteraj Monitoroj, kiuj volontulis por servi sur tiu ĉi neregula sfero. Kiom ajn elprovaj estas la krizoj, vi neniam ŝanceliĝas. Neniam en la registroj de Nebadono nek antaŭ la komisionoj de Orvontono iam estis donita kritiko kontraŭ dia Ĝustiganto. Vi estas lojalaj al ĉio konfidita al vi; vi estas die fidelaj. Vi helpas ĝustigi la erarojn kaj kompensi la mankojn de ĉiuj, kiuj laboras sur tiu ĉi konfuza planedo. Vi estas mirindaj estaĵoj, gardistoj de la boneco en la animoj de tiu ĉi subevoluinta regno. Mi omaĝas vin, eĉ kvankam vi ŝajnas esti sub mia jurisdikcio kiel volontulaj ministroj. Mi kliniĝas antaŭ vi humile agnoskanta vian delikatan malegoismon, vian kompreneman ministradon kaj vian senpartian sindonemon. Vi meritas la nomon de Disimilaj servantoj de la mortemaj loĝantoj de tiu ĉi mondo disŝirita de malpaco, trafita de ĉagreno kaj afliktita de malsano. Mi honoras vin! Mi kvazaŭ adoras vin!”

Rezulte de multaj sugestaj pruvoj, ni kredas, ke la Ĝustigantoj estas ĝisfunde organizitaj, ke ekzistas profunde inteligenta kaj efika direktanta administrado de tiuj ĉi diaj donacoj el malproksima kaj centra fonto, verŝajne Diviningtono. Ni scias, ke ili venas el Diviningtono al la mondoj, kaj sendube ili revenas tien post la morto de siaj zorgatoj.

Inter la ordoj de superaj spiritoj estas treege malfacile malkovri la mekanismojn de administrado. Mia ordo de personecoj, kvankam engaĝita en la plenumado de specifaj funkcioj, sendube senkonscie partoprenas kun multaj aliaj personaj kaj nepersonaj subdiaĵaj grupoj, kiuj unuece funkcias kiel korelativantoj de vasta universo. Ni suspektas, ke ni tiel servas, ĉar ni estas la sola grupo de personecigitaj kreitaĵoj (krom la personecigitaj Ĝustigantoj), kiuj unuforme konscias pri la ĉeesto de multaj ordoj de la antaŭpersonecaj entoj.

Ni konscias pri la ĉeesto de la Ĝustigantoj, kiuj estas fragmentoj de la antaŭpersona Diaĵo de la Unua Fonto-Centro. Ni sensas la ĉeeston de la Inspiritaj Trinitato-Spiritoj, kiuj estas superpersonaj esprimoj de la Paradiza Trinitato. Ni same neeraripove detektas la spiritan ĉeeston de iuj nerevelaciitaj ordoj fontantaj el la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito. Kaj ni ne estas plene senrespondaj al ankoraŭ aliaj entoj nerevelaciitaj al vi.

La Melkicedekoj de Nebadono instruas, ke la Solecaj Mesaĝistoj estas la personecaj kunordigantoj de tiuj ĉi variaj influoj, dum ili registriĝas en la ekspansianta Diaĵo de la evolua Plejsupera Estaĵo. Estas tre eble, ke ni povas esti partoprenantoj en la sperteca unuiĝo de multaj neklarigitaj fenomenoj de tempo, sed ni ne konscie certas pri tia funkciado.

4. Rilatoj al aliaj spiritaj influoj

Krom ebla kunordigo kun aliaj Diaĵaj fragmentoj la Ĝustigantoj estas tute solaj en sia agada sfero en la mortemula menso. La Misteraj Monitoroj elokvente elmontras la fakton ke, kvankam la Patro povas ŝajne rezigni uzi ĉiun rektan personan povon kaj aŭtoritaton tra la tuta granda universo, malgraŭ tiu ĉi ago de abnegacio nome de la infanoj de la Plejsuperaj Kreintoj Infanoj de la Paradizaj Diaĵoj, la Patro certe rezervis al si la nekontesteblan rajton ĉeesti en la mensoj kaj animoj de siaj evoluantaj kreitaĵoj, cele ke li povos tiel agi por altiri ĉiujn kreitaĵoj de la kreitaĵaro al si, kunordige kun la spirita gravito de la Paradizaj Filoj. Kiam via Paradiza disdonaca Filo estis sur Urantio, li diris: “Mi, se mi estos plialtigita, altiros al mi ĉiujn homojn.” Tiun ĉi povon de spirita altiro de la Paradizaj Filoj kaj iliaj kreopovaj asociitoj ni agnoskas kaj komprenas, sed ni ne plene komprenas la metodojn de la funkciado de la tutsaĝa Patro en kaj per tiuj ĉi Misteraj Monitoroj, kiuj vivas kaj laboras tiel diligente ene de la homa menso.

Kvankam ne subordigitaj al, kunordigitaj kun aŭ ŝajne rilataj al, la laboro de la universaro, kvankam sendepende agantaj en la mensoj de la infanoj de la homoj, tiuj ĉi misteraj ĉeestoj senĉese instigas la kreitaĵojn, en kiuj ili loĝas, al diaj idealoj, ĉiam logante ilin supren al la celoj kaj projektoj de estonta kaj pli bona vivo. Tiuj ĉi Misteraj Monitoroj konstante helpas establi la spiritan dominadon de Milael tra la tuta universo de Nebadono mistere kontribuante al la stabiligo de la suvereneco de la Plejaĝuloj de Tagoj en Orvontono. La Ĝustigantoj estas la volo de Dio, kaj ĉar la Plejsuperaj Kreinto-filoj de Dio ankaŭ persone enkorpigas tiun saman volon, estas neeviteblae, ke la agoj de Ĝustigantoj kaj la suvereneco de la universaj regantoj devas esti reciproke interdependaj. Kvankam ŝajne neligitaj la ĉeesto de la Patro per la Ĝustigantoj kaj la suvereneco de la Patro per Mikaelo de Nebadono devas esti diversaj manifestiĝoj de la sama dieco.

La Penso-Ĝustigantoj ŝajnas veni kaj foriri tute sendepende de iuj ajn aliaj spiritaj ĉeestoj; ili ŝajnas funkcii laŭ universaj leĝoj tute apartaj de tiuj, kiuj regas la plenumojn de ĉiuj aliaj spiritaj influoj. Sed sendepende de tia ŝajna sendependeco, longdaŭra observado nediskuteble malkaŝas, ke ili funkcias en la homa menso en perfekta sinkronio kaj kunordigo kun ĉiuj aliaj spiritaj ministradoj, inkluzive de la asistantaj menso-spiritoj, la Sankta Spirito, la Spirito de Vero kaj aliaj influoj.

Kiam mondo estas izolita pro ribelo, kiam planedo estas fortranĉita de ĉiuj eksteraj encirkvigitaj komunikadoj, kiel estis Urantio post la Kaligastia malordo, krom personaj mesaĝistoj restas nur unu eblo de rekta interplaneda aŭ universa komunikado, kaj tio estas per la ligo de la Ĝustigantoj de la sferoj. Ne gravas kio ajn okazas sur mondo aŭ en universo, la Ĝustigantoj neniam estas rekte koncernataj. La izoliteco de planedo neniel influas la Ĝustigantojn kaj ilian kapablon komuniki kun iu ajn parto de la loka universo, superuniverso aŭ la centra universo. Kaj tial kontaktoj kun la plejsuperaj kaj memagantaj Ĝustigantoj de la rezerva korpuso de destino estas tiel ofte faritaj sur kvarantenigitaj mondoj. Oni uzas tian teknikon kiel rimedon por preterpasi la handikapojn de izolita planedo. En la lastaj jaroj la arkianĝela cirkvito funkciis sur Urantio, sed tiu rimedo de komunikado estas ĉefe limigita al la operacioj de la arkianĝela korpuso mem.

Ni konas multajn spiritajn fenomenojn en la vasta universo, kiujn ni ne plene komprenas. Ni ankoraŭ ne majstras ĉion, kio okazas ĉirkaŭ ni; kaj mi kredas, ke multe de tiu ĉi nesondebla laboro estas plenumata de la Gravitaj Mesaĝistoj kaj iuj specoj de Misteraj Monitoroj. Mi ne kredas, ke la Ĝustigantoj estas dediĉitaj nur al la renovigo de homaj mensoj. Mi estas konvinkita, ke la Personecigitaj Monitoroj kaj aliaj ordoj de nerivelitaj antaŭpersonaj spiritoj reprezentas la rektan kaj neklarigitan kontakton de la Universala Patro kun la kreitaĵoj de la regnoj.

5. La misio de la Ĝustiganto

La Ĝustigantoj akceptas malfacilan mision, kiam ili volontulas por loĝi en tiaj kunmetitaj estaĵoj, kiuj vivas sur Urantio. Sed ili prenis sur sin la taskon ekzisti en via mensoj, tie ricevi la admonojn de la spiritaj inteligentuloj de la regnoj, kaj tiam entrepreni redikti aŭ traduki tiujn spiritajn mesaĝojn al la materia menso; ili estas nemalhaveblaj por la supreniro al Paradizo.

Kion la Penso-Ĝustigantoj ne povas uzi dum via nuna vivo, tiujn veraĵojn, kiujn li ne sukcesas transdoni al la homo, kun kiu li fianĉiĝis, li fidele konservos ilin por la posta stadio de ekzisto, same kiel li nun transportas cirklon post cirklo tiujn elementojn, kiujn li malsukcesas registrigi en la sperto de la homa zorgato, pro la nekapableco aŭ manko de la kreitaĵo doni sufiĉan gradon de kunlaborado.

Vi povas kalkuli kun certeco pri tio: la Ĝustigantoj neniam perdos ion konfiditan al sia zorgo; neniam ni konstatis fiaskadon ĉe tiuj ĉi spiritaj helpantoj. La anĝeloj kaj aliaj altaj specoj de spiritaj estaĵoj sen escepti la loka universa tipo de Filoj, povas foje adopti malbonon, povas foje devojiĝi de la dia vojo, sed la Ĝustigantoj neniam ŝanceliĝas. Ili estas absolute fidindaj, kaj tio ĉi estas same vera pri ĉiuj sep grupoj.

Via Ĝustiganto estas la potencialo de via nova kaj sekva ordo de ekzisto, la anticipa disdonaco de via eterna fileco kun Dio. Per kaj kun la konsento de via volo, la Ĝustiganto havas la povon submeti la kreitaĵajn tendencojn de la materia menso al la transformantaj agoj de la motivoj kaj celoj de emerĝanta morontia animo.

La Misteraj Monitoroj ne helpas pensi; ili ĝustigas pensojn. Ili laboras kun la materia menso celante konstrui, per gustigo kaj spiritecigo, novan menson por la novaj mondoj kaj la nova nomo de via estonta kariero. Ilia misio ĉefe koncernas la estontan vivon, ne tiun ĉi vivon. Il estas nomataj ĉielaj helpantoj, ne surteraj helpantoj. Ili ne interesiĝas pri faciligi la homan karieron, sed pli ĝuste ili sufiĉe malfaciligas kaj krudigas vian vivon, tiel ke decidoj estos stimulitaj kaj multobligitaj. La ĉeesto de granda Penso-Ĝustiganto ne donas al vi facilan vivon, kaj ne liberigas vin de streĉa pensado, sed tia dia donaco devas doni subliman pacon de menso kaj superban trankvilecon de spirito.

Viaj nedaŭraj kaj ĉiam ŝanĝiĝantaj emocioj de ĝojo kaj malĝojo estas entute pure homaj kaj materiaj reagoj al via psika etoso kaj al via ekstera materia medio. Do ne kalkulu je la Ĝustiganto por egoisma konsolo kaj mortemula komforto. Estas la afero de la Ĝustiganto prepari vin por la eterna aventuro, por certigi vian postvivon. Ne estas la misio de la Mistera Monitoro mildigi viajn skuitajn sentojn aŭ ministi al via vundita orgojlo; estas la preparado de via animo por la longdaŭra supreniranta kariero, kiu absorbas la atenton, kaj okupas la tempon de la Ĝustiganto.

Mi dubas, ke mi kapablas klarigi al vi, kion la Ĝustigantoj faras en viaj mensoj kaj por viaj animoj. Mi ne pensas plene koni, kio okazas en la kosma asocio de dia Monitoro kaj homa menso. Tio estas iom mistera por ni, ne koncerne la planon kaj celon sed koncerne la efektivan manieron de plenumado. Kaj tio ĉi estas kial ni estas konfrontitaj al tia malfacileco por trovi adekvatan nomon por tiuj ĉielaj donacoj al mortemaj homoj.

La Penso-Ĝustigantoj ŝatus ŝanĝi viajn sentojn de timo al konvinkoj de amo kaj konfido; sed ili ne povas mekanike kaj arbitre fari tiajn aferojn; tio estas via tasko. Plenumante tiujn decidojn, kiuj liberigas vin de la katenoj de la timo, vi laŭvorte provizas per la psika apogpunkto, sur kiu la Ĝustiganto poste povos apliki spiritan levilon por plialtigi kaj antaŭenigi la iluminadon.

Kiam temas pri akraj kaj bone difinitaj konfliktoj inter la superaj kaj malsuperaj tendencoj de la rasoj, inter tio kio estas vere bona aŭ malbona (ne simple kion vi nomas bona kaj malbona), vi povas kalkuli, ke la Ĝustiganto ĉiam partoprenos laŭ iu difinita kaj aktiva maniero en tiaj spertoj. La fakto, ke tia agado de la Ĝustiganto povas esti nekonscia por la homa zorgato tute ne malpliigas ĝian valoron kaj realecon.

Se vi havas personan gardiston de destino, kaj malsukcesas postvivi, tiu gardinta anĝelo devas esti juĝita por ricevi senkulpigon pri la fidela plenumo de sia konfida misio. Sed Penso-Ĝustigantoj ne estas tiel submetitaj al ekzamenado, kiam iliaj zorgatoj malsukcesas postvivi. Ni ĉiuj scias, dum anĝelo povus ne atingi la perfektecon de ministrado, la Penso-Ĝustigantoj laboras laŭ la maniero de la Paradiza perfekteco; ilia ministrado estas karakterizita per sendifekta tekniko, kiu evitas ĉiun eblan kritikon de ĉiu ajn estaĵo ekster Diviningtono. Vi havas perfektajn gvidantoj; do la celo de perfekteco estas certe atingebla.

6. Dio en la homo

Estas ja mirindaĵo de dia degneco, kiam la altrangaj kaj perfektaj Ĝustigantoj proponas sin por efektiva ekzisto en la mensoj de materiaj kreitaĵoj, kiel la mortemuloj de Urantio, por vere plenumi provizoran unuiĝon kun la estaĵoj de besta origino de la tero.

Kia ajn estas la antaŭa statuso de la loĝantoj de mondo, post la disdonaco de dia Filo kaj la disdonaco de la Spirito de Vero super ĉiuj homoj, la Ĝustigantoj alfluas al tia mondo por loĝi en la mensoj de ĉiuj normalaj libervolaj kreitaĵoj. Post la kompletigo de la misio de Filo de Paradiza disdonaca Filo, tiuj ĉi Monitoroj vere fariĝas la “regno de la ĉielo en vi”. Per la disdonaco de la diaj donacoj la Patro kiel eble plej proksimiĝas al la peko kaj la malbono, ĉar laŭvorte estas vere, ke la Ĝustiganto devas kunekzisti en la mortemula menso eĉ en la mezo mem de homa malrekteco. La loĝantaj Ĝustigantoj estas precipe turmentitaj de tiuj pensoj, kiuj estas pure sordidaj kaj egoismaj; ili estas ĉagrenitaj de la malrespekto al tio, kio estas bela kaj dia, kaj ili estas praktike malhelpataj en sia laboro de multaj el la malsaĝaj bestaj timoj kaj infanecaj anksioj de la homoj.

La Misteraj Monitoroj estas sendube la disdonaco de la Universala Patro, la reflekto de la bildo de Dio en la tuta universo. Granda instruisto iam admonis la homojn, ke ili devus renoviĝi en la spirito de ilia menso; ke ili devus fariĝi novaj homoj kiuj, kiel Dio, estas kreitaj en rekteco kaj en la kompletigo de la vereco. La Ĝustiganto estas la marko de la dieco, la ĉeesto de Dio. La “bildo de Dio” ne aludas al fizika simileco nek al la ĉirkaŭskribitaj limigoj de la doto de la materia kreitaĵo sed pli ĝuste al la donaco de la ĉeesto de la spirito de la Universala Patro en la ĉiela disdonaco de la Penso-Ĝustigantoj super la humilaj kreitaĵoj de la universoj.

La Ĝustiganto estas la fonto de spirita atingo kaj la espero de dia karaktero ene de vi. Li estas la povo, privilegio kaj la eblo de postvivo, kiu tiel plene kaj por ĉiam distingas vin de simple bestaj kreitaĵoj. Ĝi estas la supera kaj vere interna stimulo de penssado kontraste kun la ekstera kaj fizika stimulo, kiu atingas la menson pere de la nerva-energia mekanismo de la materia korpo.

Tiuj ĉi fidelaj konservantoj de la estonta kariero neeraripove duobligas ĉiun mensan kreaĵon kun spirita kontraŭparto; ili do malrapide sed certe rekreas vin, kiel vi vere estas (nur spirite) por la resurekto sur la postvivaj mondoj. Kaj ĉiuj ĉi delikataj spiritaj rekreaĵoj estas konservataj en la emerĝanta realaĵo de via evoluanta kaj senmorta animo, via morontia memo. Tiuj ĉi realaĵoj efektive ĉeestas, malgraŭ ke la Ĝustiganto malofte kapablas sufiĉe altigi tiujn ĉi duobligitajn kreaĵojn por elmontri ilin al la lumo de la konscio.

Kaj same kiel vi estas la homa gepatro, same la Ĝustiganto estas la dia gepatro de la reala vi, via supera kaj progresanta memo, via pli bona morontia kaj estonta spirita memo. Kaj estas tiu ĉi evoluanta morontia animo, kiun la juĝistoj kaj cenzuristoj perceptas, kiam ili dekretas vian postvivon, kaj suprenigas vin al novaj mondoj kaj senfina ekzisto en eterna ligo kun via fidela partnero — Dio, la Ĝustiganto.

La Ĝustigantoj estas la eternaj prapatroj, la diaj originaluloj, de via evoluantaj senmortaj animoj; ili estas la senĉesa impulso, kiu gvidas la homon por provi majstri la materian kaj nuntempan ekziston en la lumo de la spirita kaj estonta kariero. La Monitoroj estas la kaptitoj de eterna espero, la fontoj de porĉiama progresado. Kaj kiel ili ĝuas komuniki kun siaj zorgatoj pere de pli-malpli rektaj kanaloj! Kiel ili ĝojas, kiam ili povas eviti la simbolojn kaj aliajn nerektajn metodojn kaj rekte sendi siajn mesaĝojn al la intelektoj de siaj homaj partneroj!

Vi, homoj, komencis senfinan disvolvadon de preskaŭ infinita panoramo, senliman plivastiĝon de neniam finiĝantaj, ĉiam plilarĝiĝantaj sferoj de oportuneco al vigliga servado, senkompa aventuro, sublima necerteco kaj senlima atingo. Kiam la nuboj amasiĝas super vi, via fido devus akcepti la fakton pri la ĉeesto de la loĝanta Ĝustiganto, kaj tiel vi devus kapabli rigardi trans la nebuloj de la homa necerteco al la klara brilo de la suno de eterna rekteco sur la allogaj altaĵoj de la domego-mondoj de Satanio.

[Prezentita de Soleca Mesaĝisto de Orvontono.]