Kajero 107
Kvankam la Universala Patro persone rezidas sur Paradizo, ĉe la centro mem de la universoj, li ankaŭ efektive ĉeestas sur la spacaj mondoj en la mensoj de siaj nenombreblaj infanoj de tempo, ĉar li loĝas en ili kiel la Misteraj Monitoroj. La eterna Patro estas samtempe plej malproksime de, kaj plej intime asociita kun, siaj planedaj mortemulaj filoj.
La Ĝustigantoj estas la efektivaĵoj de la amo de la Patro enkarnigita en la animoj de la homo; ili estas la vera promeso de la eterna kariero de la homo kaptitaj ene de la mortemula menso; ili estas la esenco de la perfektiĝinta personeco de finatinginto de la homo, kiun li povas antaŭgusti en tempo, dum li iom post iom majstras la dian teknikon por atingi la vivadon de la volo de la Patro, paŝo post paŝo, tra la supreniro de universo post universo, ĝis li efektive atingas la dian ĉeeston de sia Paradiza Patro.
Dio, ordoninte al la homo esti perfekta, kiel li mem estas perfekta, malsupreniris kiel la Ĝustiganto por fariĝi la sperteca partnero de la homo por atingi la ĉielan destinon, kiu estis tiel ordonita. La fragmento de Dio, kiu loĝas en la homa menso, estas la absoluta kaj nekvalifikita certigo, ke la homo povas trovi la Universalan Patron asocie kun tiu ĉi dia Ĝustiganto, kiu devenis de Dio por trovi la homon kaj filigi lin eĉ dum lia enkarnigita vivo.
Ĉiu mortemulo, kiu vidis Kreinto-Filon, vidis la Universalan Patron, kaj li, kiu estas loĝata de dia Ĝustiganto, estas loĝata de la Paradiza Patro. Ĉiu mortemulo, kiu konscie aŭ nekonscie sekvas la gvidadon de sia loĝanta Ĝustiganto, vivas laŭ la volo de Dio. La konscio pri la ĉeesto de Ĝustiganto estas konscio pri la ĉeesto de Dio. La eterna kunfandiĝo de la Ĝustiganto kun la evolua animo de la homo estas la fakta sperto pri la eterna unuiĝo kun Dio kiel universa asociito de la Diaĵo.
Tio estas la Ĝustiganto, kiu kreas ene de la homo tiun neestingeblan sopiron kaj senĉesan deziron esti kiel Dio, atingi Paradizon, kaj tie, antaŭ la efektiva persono de la Diaĵo, adori la infinitan fonton de la dia donaco. La Ĝustiganto estas la vivanta ĉeesto, kiu efektive ligas la mortemulan filon kun lia Paradiza Patro, kaj pli kaj pli proksimigas lin al la Patro. La Ĝustiganto estas nia kompensa egaliganto de la enorma universa tensio, kiu estas kreita de la distanco inter la homo kaj Dio kaj de la grado de lia parteco kontraste kun la universaleco de la eterna Patro.
La Ĝustiganto estas absoluta esenco de infinita estaĵo malliberigita ene de la menso de limhava kreitaĵo kiu, depende de la elekto de tia mortemulo, povas fine elfari tiun ĉi portempan unuiĝon de Dio kaj la homo, kaj vere efektivigi novan ordon de estado por senfina universa servado. La Ĝustiganto estas la dia universa realaĵo, kiu faktigas la veron, ke Dio estas la Patro de la homo. La Ĝustiganto estas la neeraripova kosma kompaso de la homo, ĉiam kaj senerare indikante Dion al la animo.
Sur la evoluaj mondoj la libervolaj kreitaĵoj trairas tri ĝeneralajn fazojn de disvolviĝo de estado: de la alveno de la Ĝustiganto ĝis relative plena kreskado, ĉirkaŭ dudek jaroj sur Urantio, la Monitoroj foje estas nomataj Penso-Ŝanĝantoj. De tiu aĝo ĝis la atingo de la aĝo de respondeco, ĉirkaŭ kvardek jaroj, la Misteraj Monitoroj estas nomataj Penso-Ĝustigantoj. De la atingo de respondeco ĝis la liberiĝo de la karno, ili estas ofte nomataj la Penso-Regantoj. Tiuj ĉi tri fazoj de mortemula vivo havas neniun rilaton kun la tri stadioj de la progreso de Ĝustiganto en mensa duobligo kaj anima evoluo.
Ĉar la Penso-Ĝustigantoj havas esencon de la originala Diaĵo, neniu povas konjekti aŭtoritate paroladi pri ilia naturo kaj origino; mi povas nur transdoni la tradiciojn de Salvingtono kaj la kredojn de Uverso; mi povas nur klarigi, kiel ni konsideras tiujn ĉi Misterajn Monitorojn kaj iliajn asociitajn entojn tra la tuta granda universo.
Kvankam estas diversaj opinioj pri la maniero de la disdonaco de Penso-Ĝustigantoj, ne ekzistas tiaj diferencoj pri ilia origino; ĉiuj samopinias, ke ili rekte devenas de la Universala Patro, la Unua Fonto-Centro. Ili ne estas kreitaj estaĵoj; ili estas fragmentitaj entoj konsistigantaj la faktan ĉeeston de la infinita Dio. Kune kun siaj multaj nerivelitaj asociitoj la Ĝustigantoj estas nediluita kaj miksita dieco, nekvalifikitaj kaj nemildigitaj partoj de la Diaĵo; ili estas de Dio, kaj kiom eble ni povas distingi, ili estas Dio.
Pri la tempo de ilia komencaj apartaj ekzistoj de la absoluteco de la Unua Fonto-Centro, ni ne scias; ni nek scias ilian nombron. Ni scias tre malmulte pri iliaj karieroj, ĝis ili alvenas sur la tempajn planedojn por loĝi en homaj mensoj, sed de tiu tempo ni pli-malpli konas iliajn kosmajn progresojn ĝis kaj inkluzive de la elfaro de iliaj triunuaj destinoj: atingo de personeco per la kunfandiĝo kun iu mortema supreniranto; atingo de personeco per dekreto de la Universala Patro, aŭ liberigo de la konataj misioj de Penso-Ĝustigantoj.
Kvankam ni ne scias, ni supozas, ke des pli la Ĝustigantoj konstante individuiĝas, ju pli la universo plivastiĝas, kaj ju pli la kandidatoj por kunfandiĝo kun Ĝustigantoj pliiĝas laŭ nombroj. Sed same eble povas esti, ke ni eraras provante atribui nombran grandecon al la Ĝustigantoj; same kiel Dio mem, tiuj ĉi fragmentoj de lia nesondebla naturo povas esti ekzistece infinitaj.
La tekniko de la origino de la Penso-Ĝustigantoj estas unu el la nerivelitaj funkcioj de la Universala Patro. Ni havas ĉiujn kialojn por kredi, ke neniu el la aliaj absolutaj asociitoj de la Unua Fonto-Centro estas koncernataj de la produkto de la fragmentoj de la Patro. La Ĝustigantoj estas simple kaj eterne la diaj donacoj; ili estas de Dio kaj el Dio, kaj ili estas kiel Dio.
Pri siaj rilatoj al la kunfandaj kreitaĵoj ili rivelas ĉielan amon kaj spiritan ministradon, kiuj profunde konfirmas, ke Dio estas spirito. Sed okazas multaj aferoj, krom tiu ĉi transcenda ministrado, kiuj neniam estis revelaciitaj al la mortemuloj de Urantio. Ni nek plene komprenas, precize kio vere okazas, kiam la Universala Patro donas de si mem por esti parto de la personeco de tempa kreitaĵo. Nek la supreniranta progreso de la Paradizaj finatingintoj ĝis nun malkaŝis la plenajn eblojn esence proprajn al tiu ĉi ĉiela partnereco de la homo kaj Dio. Lastanalize la fragmentoj de la Patro devas esti la donaco de la absoluta Dio al tiuj kreitaĵoj, kies destino ampleksas la eblecon atingi Dion kiel absoluton.
Same kiel la Universala Patro fragmentigas sian antaŭpersonan Diaĵon, same la Infinita Spirito individuigas porciojn de sia antaŭmensa spirito por loĝi kaj efektive kunfandiĝi kun la evoluaj animoj de la postvivantaj mortemuloj de la serio de kunfandiĝo kun la spirito. Sed la naturo de la Eterna Filo ne estas tiel fragmentebla; la spirito de la Originala Filo estas aŭ difuza aŭ diskrete persona. La kreitaĵoj kunfandiĝintaj kun la Filo unuiĝas kun la individuigitaj disdonacoj de la spirito de la Kreinto-Filoj de la Eterna Filo.
La Ĝustigantoj estas individuigitaj kiel virgaj entoj, kaj ĉiuj estas destinitaj por fariĝi aŭ liberigitaj, unuiĝintaj aŭ Personecigitaj Monitoroj. Ni komprenas, ke estas sep ordoj de Penso-Ĝustigantoj, kvankam ni ne tute komprenas tiujn ĉi dividojn. Ni ofte parolas pri la diferencaj ordoj jene:
1. Virgaj Ĝustigantoj, tiuj servantaj por sia unua misio en la mensoj de evoluaj kandidatoj por la eterna postvivo. La Misteraj Monitoroj estas eterne unuforma laŭ dia naturo. Ili ankaŭ estas unuformaj laŭ sperteca naturo, kiam ili unue eliras el Diviningtono; posta sperteca diferencigo estas la rezulto de efektiva sperto en la universa ministrado.
2. Altrangaj Ĝustigantoj,tiuj kiuj jam servis unufoje aŭ plurfoje kun libervolaj kreitaĵoj sur mondoj, kie la fina kunfandiĝo okazas inter la identeco de la tempa kreitaĵo kaj individuigita porcio de la spirito de la evidentiĝo de la Tria Fonto-Centro en la loka universo.
3. Plejsuperaj Ĝustigantoj, tiuj Monitoroj kiuj antaŭe servis en la tempa aventuro sur la evoluaj mondoj, sed kies homaj partneroj ial malakceptis la eternan postvivon, kaj tiuj kiuj estis poste asignitaj al aliaj aventuroj en aliaj mortemuloj sur aliaj evoluantaj mondoj. Plejsupera Ĝustiganto, kvankam ne pli dia ol virga Monitoro, havas pli da sperto, povas fari aferojn en la homa menso, kiujn malpli sperta Ĝustiganto ne povas fari.
4. Malaperintaj Ĝustigantoj. Tie ĉi okazas rompiĝo en niaj klopodoj sekvi la karierojn de la Misteraj Monitoroj. Estas kvara stadio de servado, pri kiu ni ne certas. La Melkicedekoj instruas, ke la Ĝustigantoj de la kvara stadio havas sendependajn misiojn vagante tra la universaro. La Solecaj Mesaĝistoj inklinas kredi, ke ili estas unu kun la Unua Fonto-Centro, ĝuante periodon de refreŝiga asocio kun la Patro mem. Kaj estas tute eblae, ke Ĝustiganto povus vagi tra la majstra universo samtempe estante unu kun la ĉieesta Patro.
5. Liberigitaj Ĝustigantoj, tiuj Misteraj Monitoroj kiuj estis por ĉiam liberigitaj de la tempa servado al la mortemuloj de la evoluantaj sferoj. Kiaj funkcioj povas esti iliaj, ni ne scias.
6. Kunfandiĝintaj Ĝustigantoj — finatingintoj — tiuj, kiuj fariĝis unu kun la suprenirantaj kreitaĵoj de la superuniversoj, la eternecaj partneroj de la tempaj suprenirantoj de la Paradiza Korpuso de Finatingo. La Penso-Ĝustigantoj ordinare kunfandiĝas kun la suprenirantaj mortemuloj de tempo, kaj kun tiaj postvivantaj mortemuloj ili estas registritaj enirante kaj elirante Ascendingtonon; ili sekvas la kurson de suprenirantaj estaĵoj. Post la kunfandiĝo kun la supreniranta evolua animo ŝajnas, ke la Ĝustiganto translokiĝas de la absoluta ekzisteca nivelo de la universo al la limhava sperteca nivelo de funkcia asocio kun supreniranta personeco. Kvankam konservante la tutan karakteron de la ekzisteca dia naturo, kunfandiĝinta Ĝustiganto fariĝas nesolveble ligita kun la supreniranta kariero de postvivanta mortemulo.
7. Personecigitaj Ĝustigantoj, tiuj kiuj servis kun la enkarnigitaj Paradizaj Filoj, kune kun multaj, kiuj akiris nekutiman distingon dum la restado en mortemulo, sed kies zorgatoj malakceptis la postvivon. Ni havas kialojn por kredi, ke tiaj Ĝustigantoj estas personecigitaj laŭ la rekomendoj de la Plejaĝuloj de Tagoj de la asignita superuniverso.
Estas multaj manieroj, laŭ kiuj tiuj ĉi misteraj fragmentoj de Dio povas esti klasifikitaj: laŭ universa asigno, laŭ la sukcesa grado de la loĝado de individua mortemulo, aŭ eĉ laŭ la rasa praularo de la mortemula kandidato por kunfandiĝo.
Ĉiuj universaj agadoj ligitaj al la sendado, administrado, direktado kaj reveno de la Misteraj Monitoroj deĵorantaj en ĉiu el la sep superuniversoj Ŝajnas esti centritaj sur la sakraka sfero de Diviningtono. Laŭ mia scio nenio krom Ĝustigantoj kaj aliaj entoj de la Patro iras al tiu sfero. Estas verŝajne, ke multnombraj nerevelaciitaj antaŭpersonaj entoj kundividas Diviningtono kiel hejman sferon kun la Ĝustigantoj. Ni konjektas, ke tiuj ĉi kunaj entoj povas iel esti asociitaj kun la nuntempa kaj estonta ministrado de la Misteraj Monitoroj. Sed ni vere ne scias.
Kiam la Penso-Ĝustigantoj revenas al la Patro, ili reiras al la regno de supozata origino, Diviningtono; kaj verŝajne kiel parto de tiu ĉi sperto estas efektiva kontakto kun la Paradiza personeco de la Patro same kiel kun la specialigita manifestiĝo de la dieco de la Patro, kiu laŭdire situas sur tiu ĉi sekreta sfero.
Kvankam ni scias iom pri ĉiuj sep sekretaj sferoj de Paradizo, ni scias malpli pri Diviningtono ol pri la aliaj. Estaĵoj el alte spiritaj ordoj ricevas nur tri diajn ordonojn, kaj ili estas:
1. Ĉiam montru adekvatan respekton por la sperto kaj la dotoj de siaj pliaĝuloj kaj superuloj.
2. Ĉiam estu konsiderema por la limigoj kaj nesperto de siaj malpliaĝuloj kaj subuloj.
3. Neniam provu surmondiĝi sur la bordojn de Diviningtono.
Ofte mi pripensis, ke estus tute senutile por mi iri sur Diviningtono; mi verŝajne estus nekapabla vidi iujn ajn loĝantajn estaĵojn krom ekzemple la Personecigitajn Ĝustigantojn, kaj mi jam vidis ilin aliloke. Mi tre certas, ke estas nenio sur Diviningtono kun vera valoro aŭ profito por mi, nenio esenca por mia kreskado kaj disvolviĝo, se ne mi ne estus malpermesita iri tien.
Ĉar ni povas lerni malmulte aŭ nenion pri la naturo kaj origino de Ĝustigantoj el de Diviningtono, ni estas devigitaj kolekti informojn de mil kaj unu malsamaj fontoj, kaj necesas kunmeti, asocii kaj korelativi tiujn ĉi akumulitajn datumojn, por ke tia scio estu informa.
La braveco kaj la saĝeco elmontrataj de la Penso-Ĝustigantoj sugestas, ke ili spertis trejnadon de grandega amplekso. Ĉar ili ne estas personecoj, tiu ĉi trejnado devas esti transdonita en la edukaj institucioj de Diviningtono. La unikaj personecigitaj Ĝustigantoj sendube konsistigas la personaron de la lernejoj de Diviningtono por la trejnado de Ĝustigantoj. Kaj ni ja scias, ke tiu ĉi centra kaj superrigardanta korpuso estas prezidita de la nun Personecigita Ĝustiganto de la unua Paradiza Filo de la Mikaela ordo, kiu kompletigis sian sepoblan disdonacon super la rasoj kaj popoloj de siaj universaj regnoj.
Ni vere scias malmulte pri la nepersonecigitaj Ĝustigantoj; ni nur kontaktas kaj komunikas kun la personecigitaj ordoj. Tiuj ĉi ricevas nomon sur Diviningtono kaj ĉiam estas konataj per nomo kaj ne per nombro. La Personecigitaj Ĝustigantoj permanente loĝas sur Diviningtono; tiu sakrala sfero estas ilia hejmo. Ili eliras el tiu loĝejo nur pro la volo de la Universala Patro. Tre malmultaj troviĝas en la kampoj de la lokaj universoj, sed pli grandaj nombroj ĉeestas en la centra universo.
Diri, ke Penso-Ĝustiganto estas dia, estas simple agnoski ĝian originan naturon. Estas tre probable, ke tia pureco de dieco ampleksas la esencon de la potencialo de ĉiuj atributoj de la Diaĵo, kiuj povas esti entenataj ene de tia fragmento de la absoluta esenco de la universala ĉeesto de la eterna kaj infinita Paradiza Patro.
La efektiva fonto de la Ĝustiganto devas esti infinita, kaj antaŭ la kunfandiĝo kun la senmorta animo de evoluanta mortemulo la realeco de la Ĝustiganto devas tanĝi absolutecon. La Ĝustigantoj ne estas absolutaj laŭ la universala senco, laŭ la Diaĵa senco, sed ili estas verŝajne veraj absolutoj ene de la potencialoj de sia fragmentigita naturo. Ili estas kvalifikitaj pri la universaleco sed ne pri la naturo; laŭ amplekseco ili estas limigitaj, sed en intenseco de signifo, valoro kaj fakto ili estas absolutaj. Pro tiu ĉi kialo ni foje nomas la diajn donacojn la kvalifikitaj absolutaj fragmentoj de la Patro.
Neniu Ĝustiganto iam estis mallojala al la Paradiza Patro; la malsuperaj ordoj de personaj kreitaĵoj povas foje batali kontraŭ mallojalaj kunuloj, sed neniam la Ĝustigantoj; ili estas plejsuperaj kaj neeraripovaj pri sia ĉiela sfero de kreitaĵa ministrado kaj universa funkcio.
La nepersonecigitaj Ĝustigantoj estas videblaj nur al Personecigitaj Ĝustigantoj. Mia ordo, la Solecaj Mesaĝistoj, kune kun la Inspiritaj Trinitataj Spiritoj, povas detekti la ĉeeston de Ĝustigantoj pere de spiritaj reagaj fenomenoj; kaj eĉ serafoj povas foje percepti la spiritan lumecon de supozata asocio kun la ĉeesto de Monitoroj en la materiaj mensoj de homoj; sed neniu el ni kapablas efektive percepti la realan ĉeeston de Ĝustigantoj, krom se ili estis personecigitaj, kvankam ilia naturo estas perceptebla unuiĝinte kun la kunfandiĝintaj personecoj de la suprenirantaj mortemuloj de la evoluaj mondoj. La universala nevidebleco de la Ĝustiganto forte sugestas ilian alte kaj ekskluzive diaj origino kaj naturo.
Estas karakteriza lumo, spirita lumeco, kiu akompanas tiun ĉi dian ĉeeston, kaj kiu fariĝis ĝenerale asociita kun Penso-Ĝustigantoj. En la universo de Nebadono tiu ĉi Paradiza lumeco estas vaste konata kiel la “pilota lumo”; Sur Uverso ĝi estas nomata “lumo de vivo”. Sur Urantio tiu ĉi fenomeno estis foje nomata tiu “vera lumo lumiganta ĉiun homon kiu naskiĝas”.
Por ĉiuj estaĵoj, kiuj atingis la Universalan Patron, la Personecigitaj Ĝustigantoj estas videblaj. Ĝustigantoj de ĉiuj stadioj, kune kun ĉiuj aliaj estaĵoj, entoj, spiritoj, personecoj kaj spiritaj manifestiĝoj, ĉiam estas percepteblaj de tiuj Plejsuperaj Kreinto-Personecoj, kiuj devenas de la Paradizaj Diaĵoj, kaj kiuj prezidas la maĵorajn registarojn de la granda universo.
Ĉu vi vere povas konstati la veran signifon de la loĝado de la Ĝustiganto? Ĉu vi vere komprenas, kion signifas havi absolutan fragmenton de la absoluta kaj infinita Diaĵo, la Universala Patro, loĝanta kaj kunfandiĝanta kun viaj limhavaj mortemulaj naturoj? Kiam la mortema homo kunfandiĝas kun efektiva fragmento de la ekzisteca Kaŭzo de la tuta kosmo, neniu limo povas esti metita sur la destino de tia senprecedenca kaj neimagebla asocio. En la eterneco la homo malkovros ne nur la infinitecon de la objektiva Diaĵo, sed ankaŭ la senfinan potencialecon de la subjektiva fragmento de tiu ĉi sama Dio. Ĉiam la Ĝustiganto rivelos al la mortemula personeco la mirindecon de Dio, kaj neniam tiu ĉi ĉiela revelacio povas finiĝi, ĉar la Ĝustiganto devenas de Dio, kaj estas Dio por la mortema homo.
La evoluaj mortemuloj inklinas konsideri la menson kiel kosman mediacion inter spirito kaj materio, ĉar ĝi ja estas la ĉefa ministrado de menso, kiu estas perceptebla de vi. Tial estas sufiĉe malfacile por la homoj percepti, ke la Penso-Ĝustigantoj havas mensojn, ĉar la Ĝustigantoj estas fragmentigoj de Dio sur absoluta nivelo de realeco, kiu ne estas nur antaŭpersona sed ankaŭ antaŭa al la tuta diverĝo inter energio kaj spirito. Sur monisma nivelo antaŭa al diferenciĝo inter energio kaj spirito, neniu mediacia funkcio de menso povus ekzisti, ĉar estas neniuj mediaciendaj diverĝoj.
Ĉar la Ĝustigantoj povas plani, labori kaj ami, ili devas havi povojn de individueco proporciaj al la menso. Ili posedas senliman kapablon komuniki al unu la alia, tio estas, ĉiuj formoj de Monitoroj super la unuaj aŭ virgaj grupoj. Koncerne la naturon kaj signifon de iliaj interkomunikadoj ni povas riveli tre malmulte, ĉar ni ne scias. Kaj ni krome scias, ke ili havas menson, ĉar alie ili neniam povus esti personecigitaj.
La menseco de la Penso-Ĝustiganto estas same kiel la menseco de la Universala Patro kaj la Eterna Filo — tiu, kiu estas praa al la mensoj de la Kuna Aganto.
La speco de menso supozata ĉe Ĝustiganto devas esti simila al la mensa doto de multaj aliaj ordoj de antaŭpersonaj entoj, kiuj supozeble same devenas de la Unua Fonto-Centro. Kvankam multaj el tiuj ĉi ordoj ne estis revelaciitaj sur Urantio, ili ĉiuj malkaŝas mensajn kvalitojn. Estas ankaŭ eble por tiuj ĉi individuigoj de la originala Diaĵo unuiĝi kun multaj evoluantaj specoj de senmortaj estaĵoj kaj eĉ kun limigita nombro da neevoluaj estaĵoj, kiuj disvolviĝis kapablon kunfandiĝi kun tiaj Diaĵaj fragmentoj.
Kiam Penso-Ĝustiganto kunfandiĝas kun la evoluanta senmorta morontia animo de la postvivanta homo, la menso de la Ĝustiganto nur povas esti identigita kiel estante apartigita de la kreitaĵa menso, ĝis la supreniranta mortemulo atingas spiritajn nivelojn de universa progresado.
Atinginte la nivelojn de finatingintoj pri suprenira sperto tiuj ĉi spiritoj de la sesa stadio ŝajnas transmutacii iun mensan faktoron reprezentantan unuiĝon de iuj fazoj de la mensoj de la mortemulo kaj la Ĝustigantoj, kiuj antaŭe funkciis kiel ligo inter la dia kaj homa fazoj de tiaj supreniraj personecoj. Tiu ĉo sperteca kvalito de menso verŝajne “plejsuperigas” kaj poste pliigas la spertecan doton de la evolua Diaĵo - la Plejsupera Estaĵo.
Kiel la Penso-Ĝustigantoj estas renkontritaj en la kreitaĵa sperto, ili malkaŝas la ĉeeston kaj la gvidadon de spirita influo. La Ĝustiganto ja estas spirito, pura spirito, eĉ pli ol spirito. Ni neniam kapablis kontentige klasifiki la Misterajn Monitorojn; ĉio, kion oni povas diri pri ili kun certeco, estas ke ili estas vere diecaj.
La Ĝustiganto estas la ebleco de eterneco por la homo; la homo estas la ebleco de personeco por la Ĝustiganto. Viaj individuaj Ĝustigantoj laboras por spiritecigi vin esperante eternecigi vian portempan identecon. La Ĝustigantoj estas saturitaj per la bela kaj memdisdonacanta amo de la Patro de spiritoj. Ili vere kaj die amas vin; ili estas la kaptitoj de spirita espero limigita ene de la mensoj de la homoj. Ili sopiras, ke viaj mortemaj mensoj atingu la diecon tiel, ke ilia soleco finiĝu, ke ili povu esti liberigitaj kun vi de la limigoj de la materiaj ĉirkaŭaĵoj kaj la tempaj vestaĵoj.
Via vojo al Paradizo estas la vojo al spirita atingo, kaj la naturo de la Ĝustiganto fidele disvolvos la revelacion pri la spirita naturo de la Universala Patro. Trans la Paradiza supreniro kaj dum la postaj stadioj de Finatingintoj de la eterna kariero, la Ĝustiganto eble povas kontakti la antaŭe homa partnero per alia ol la spirita ministrado; sed la supreniro al Paradizo kaj la kariero de Finatingintoj estas la partnereco inter la spiritiĝanta mortemulo konanta Dion kaj la spirita ministrado de la Ĝustiganto revelacianta Dion.
Ni scias, ke la Penso-Ĝĝustigantoj estas spiritoj, puraj spiritoj, supozeble absolutaj spiritoj. Sed la Ĝustiganto devas ankaŭ esti io pli ol ekskluzive spirita realaĵo. Aldone al la supozata menseco la faktoroj de pura energio ankaŭ ĉeestas. Se vi memoros, ke Dio estas la fonto de pura energio kaj pura spirito, ne estos tiel malfacile percepti, ke liaj fragmentoj estas ambaŭ. Estas fakto, ke la Ĝustigantoj trairas spacon sur la tujaj kaj universalaj gravito-cirkvitoj de la Paradiza Insulo.
Ke la Misteraj Monitoroj estas tiel asociitaj kun la materiaj cirkvitoj de la universaro estas ja perplekse. Sed restas fakto, ke ili ŝprucas tra la tuta granda universo sur la cirkvitoj de materio-energio. Estas tute eble, ke ili povas eĉ penetri la eksteraj spacaj niveloj; ili certe povus sekvi la gravitan ĉeeston de Paradizo en tiujn regionojn, kaj kvankam mia ordo de personeco povas trairi la menso-cirkvitojn de la Kuna Aganto ankaŭ preter la limoj de la granda universo, ni neniam estis certaj detekti la ĉeeston de Ĝustigantoj en la neesplorataj regionoj de la ekstera spaco.
Kaj tamen, kvankam la Ĝustigantoj uzas la cirkvitojn de materia gravito, ili ne estas submetitaj al ili, kiel estas la materia kreitaĵaro. La Ĝustigantoj estas fragmentoj de la prapatro de gravito, ne la konsekvencoj de gravito; ili segmentiĝis sur universa nivelo de ekzisto, kiu estas hipoteze antaŭa al la apero de gravito.
La Penso-Ĝustigantoj havas neniun paŭzon depost la tempo de sia disdonaco ĝis la tago de sia liberiĝo por foriri al Diviningtono okaze de la natura morto de siaj mortemulaj zorgatoj. Kaj tiuj, kies partneroj ne trapasas tra la pordegoj de la natura morto, eĉ ne spertas tiun ĉi portempan paŭzon. La Penso-Ĝustigantoj ne bezonas konsumi energion; ili estas energio, energio de la plej alta kaj dia ordo.
La Penso-Ĝustigantoj ne estas personecoj, sed ili estas realaj entoj; ili estas vere kaj perfekte individuigitaj, kvankam ili neniam estas, enloĝante mortemulojn, efektive personecigitaj. La Penso-Ĝustigantoj ne estas veraj personecoj; ili estas vere realaĵoj, realaĵoj de la plej pura ordo konataj en la universaro — ili estas la dia ĉeesto. Kvankam ne personaj, tiuj ĉi mirindaj fragmentoj de la Patro estas ofte nomataj estaĵoj kaj foje, konsiderante la spiritajn fazojn de ilia nuntempa ministrado al mortemuloj, kiel spiritaj entoj.
Se la Penso-Ĝustigantoj ne estas personecoj havantaj prerogativojn de volo kaj povoj de elekto, kiel tiam ili selektas mortemajn zorgatojn kaj volontuli loĝi en tiuj ĉi kreitaĵoj de la evoluaj mondoj? Estas facile demandi tion ĉi, sed verŝajne neniu estaĵo en la universaro iam trovis la ekzaktan respondon. Eĉ mia ordo de personeco, la Solecaj Mesaĝistoj, ne plene komprenas la dotojn de volo, elekto kaj amo ĉe entoj, kiuj ne estas personaj.
Ni ofte konjektis, ke la Penso-Ĝustigantoj devas havi libervolon sur ĉiuj antaŭpersonaj niveloj de elekto. Ili volontulas por loĝi en homaj estaĵoj, ili planas por la eterna kariero de la homo, ili adaptas, modifas kaj anstataŭigas laŭ la cirkonstancoj, kaj tiuj ĉi agadoj implicas aŭtentan libervolon. Ili havas korinklinon al mortemuloj, ili funkcias en universaj krizoj, ili ĉiam atendas por senhezite agi laŭ la homa elekto, kaj ĉiuj ĉi estas tre libervolaj reagoj. En ĉiuj situacioj ne koncernantaj la kampon de la homa volo ili nekontesteble elmontras konduton, kiu indikas la uzadon de povoj ĉiel ekvivalentaj al libervolo, maksimuma decido.
Kial do, se la Penso-Ĝustigantoj posedas libervolon, ili submetiĝas al la homa volo? Ni kredas, ke estas ĉar la libervolo de la Ĝustiganto, kvankam absoluta laŭ naturo, estas antaŭpersona laŭ manifestiĝo. La homa volo funkcias sur la personeca nivelo de la universa realo, kaj tra la tuta kosmo la neplenpersoneco — la nepersoneco, la subpersoneco kaj la antaŭpersoneco — ĉiam respondas al la volo kaj agoj de ekzistanta personeco.
Tra la tuta universo de kreitaj estaĵoj kaj nepersonaj energioj ni ne observas volon, libervolon, elekton kaj amon manifestiĝantajn krom de la personeco. Krom ĉe la Ĝustigantoj kaj aliaj similaj entoj ni ne atestas tiujn ĉi atributojn de personeco funkciantajn asocie kun nepersonaj realaĵoj. Ne estus ĝuste nomi Ĝustiganto subpersona, ankaŭ ne estus adekvate aludi pri tia ento kiel superpersona, sed estus tute akcepteble nomi tian estaĵon antaŭpersona.
Por niaj ordoj de estaĵoj tiuj ĉi fragmentoj de la Diaĵo estas konataj kiel la diaj donacoj. Ni agnoskas, ke la Ĝustigantoj estas origine diaj, kaj ili konsistigas la probablan pruvon kaj demonstron de la rezervado fare de la Universala Patro pri la ebleco de rekta kaj senlima komunikado kun ĉiuj materiaj kreitaĵoj tra siaj preskaŭ infinitaj regnoj, kaj ĉio ĉi tute aparte de sia ĉeesto ĉe la personecoj de siaj Paradizaj Filoj aŭ per siaj nerektaj ministradoj ĉe la personecoj de la Infinita Spirito.
Ne estas kreitaj estaĵoj, kiuj ne ĝojus akcepti la Misterajn Monitorojn, sed neniu ordo de estaĵoj estas tiel loĝataj escepte de la evoluaj libervolaj kreitaĵoj kun destino de finatingintoj.
[Prezentita de Soleca Mesaĝisto de Orvontono.]