Kajero 106
Ne sufiĉas, ke la supreniranta mortemulo devus scii iom iom pri la rilatoj de la Diaĵo al la genezo kaj manifestiĝoj de la kosma realo; li ankaŭ devus kompreni iom pri la rilatoj ekzistantaj inter li kaj la multaj niveloj de ekzistecaj kaj spertecaj realaĵoj, de potencialaj kaj efektivaj realaĵoj. La tera orientiĝo de la homo, lia kosma klarvido kaj liaj spiritecaj direktigoj estas ĉiuj plialtigitaj per pli bona kompreno de universaj realaĵoj kaj iliaj teknikoj de interasocio, integrado kaj unuiĝo.
La nuntempa granda universo kaj la emerĝanta majstra universo konsistas el multaj formoj kaj fazoj de la realo kiuj siavice ekzistas sur pluraj niveloj de funkcia agado. Tiuj ĉi multnombraj ekzistaĵoj kaj latentaĵoj estis antaŭe aluditaj en tiuj ĉi kajeroj, kaj ili estas nun grupigitaj laŭ koncepta konveno en la jenaj kategorioj:
1. Nekompletaj limhavaĵoj. Tio ĉi estas la nuntempa statuso de la suprenirantaj kreitaĵoj de la granda universo, la nuntempa statuso de Urantiaj mortemuloj. Tiu ĉi nivelo ampleksas la kreitaĵan ekziston de la planeda homo ĝis, sed ne inkluzive, atingintoj de la destino. Ĝi koncernas universojn de fruaj fizikaj komencoj ĝis, sed ne inkluzive, fiksado en lumo kaj vivo. Tiu ĉi nivelo konsistigas la nuntempan perferion de krea agado en tempo kaj spaco. Ĝi ŝajnas moviĝi eksteren de Paradizo, ĉar la finiĝo de la nuntempa universa epoko, kiu atestos la atingo de la granda universo al lumo kaj vivo, ankaŭ certe atestos la aperon de iu nova ordo de disvolviĝa kreskado en la unua nivelo de ekstera spaco.
2. Maksimumaj limhavaĵoj. Tio ĉi estas la nuntempa statuso de ĉiuj spertecaj kreitaĵoj, kiuj atingis la destinon — destinon revelaciita ene de la amplekso de la nuntempa universa epoko. Eĉ la universoj povas atingi maksimuman statuson, kaj spirite kaj fizike. Sed la termino “maksimumo” estas per si mem relativa termino — maksimumo rilate al kio? Kaj tio, kio estas maksimuma, ŝajne fina, en la nuntempa universa epoko povas esti ne pli ol reala komenciĝo rilate al la venontaj epokoj. Iuj fazoj de Havono ŝajnas esti ĉe la maksimuma grado.
3. Transcendaĵoj. Tiu ĉi superlimhava nivelo (antaŭe) sekvas la limhavan progresadon. Ĝi implicas la antaŭlimhavan genezon de limhavaj komenciĝoj kaj la postlimhavan signifon de ĉiuj ŝajne limhavaj finiĝoj aŭ destinoj. Multe de Paradizo-Havono ŝajnas esti ĉe la transcenda grado.
4. Plejlastaĵoj. Tiu ĉi nivelio ampleksas tion, kio havas signifon sur la nivelo de la majstra universo, kaj tanĝas sur la destina nivelo de la kompletigita majstra universo. Paradizo-Havono (precipe la cirkvito de la mondoj de la Patro) multrilate havas plejlastan signifon.
5. Kunabsolutaĵoj. Tiu ĉi nivelo implicas la projekciadon de spertecaĵoj sur supermajstran universan kampon kun krea esprimo.
6. Absolutaĵoj. Tiu ĉi nivelo indikas la eternecan ĉeeston de la sep ekzistecaj Absolutoj. Ĝi povas ankaŭ koncerni iun gradon de asocia sperteca atingo, sed se jes, ni ne komprenas kiel, eble per la kontakta potencialo de la personeco.
7. Infiniteco. Tiu ĉi nivelo estas antaŭekzisteca kaj postsperteca. La nekvalifikita unueco de la infiniteco estas hipoteza realaĵo antaŭ ĉiuj komenciĝoj kaj post ĉiuj destinoj.
Tiuj ĉi niveloj de realeco estas oportunaj kompromisaj simboligoj de la nuntempa universa epoko kaj por la mortemula perspektivo. Estas kelkaj aliaj manieroj rigardi la realon de alia-ol-mortemula perspektivo, kaj de la vidpunkto de aliaj universaj epokoj. Tiel oni devas agnoski, ke la konceptoj prezentataj tie ĉi estas tute relativaj, relativaj en la senco esti kondiĉitaj kaj limigitaj de:
1. La limigoj de la mortemula lingvo.
2. La limigoj de la mortemula menso.
3. La limigita disvolviĝo de la sep superuniversoj.
4. Via nescio pri la ses ĉefaj celoj de superuniversa disvolviĝo, kiuj ne koncernas la mortemulan supreniron al Paradizo.
5. Via nekapablo kompreni eĉ partan vidpunkton de eterneco.
6. La neebleco priskribi la kosmajn evoluon kaj destinon rilate al ĉiuj universaj epokoj, ne nur pri la nuntempa epoko de la evolua disvolviĝo de la sep superuniversoj.
7. La nekapablo de iu ajn kreitaĵo kompreni la signifon de antaŭekzistecoj aŭ postspertecoj — kio etendiĝas antaŭ la komenciĝoj kaj post la destinoj.
La kreskado de la realo estas kondiĉita de la cirkonstancoj de la sinsekvaj universaj epokoj. La centra universo spertis neniun evoluan ŝanĝon dum la Havona epoko, sed dum la nuntempaj epokoj de la superuniversa epoko ĝi spertas iujn progresantajn ŝanĝojn kaŭzitajn de la kunordigo kun la evoluaj superuniversoj. La sep superuniversoj, nun evoluantaj, iam atingos la fiksitan statuson de lumo kaj vivo, atingos la kreskan limigon por la nuntempa universa epoko. Sed sendube, la venonta epoko, la epoko de la unua nivelo de ekstera spaco, liberigos la superuniversojn de la destinaj limigoj de la nuntempa epoko. La pleneco daŭre supermetiĝas sur la kompletigo.
Tiuj ĉi estas iuj el la limigoj, kiujn ni renkontas provante prezenti unuigitan koncepton pri la kosma kreskado de aferoj, signifoj kaj valoroj kaj pri ilia sintezo sur ĉiam suprenirantaj niveloj de realeco.
La unuarangaj aŭ spirit-devenaj fazoj de la limhava realo trovas rektan esprimon sur la kreitaĵaj niveloj kiel perfektaj personecoj kaj sur universaj niveloj kiel la perfekta Havona kreaĵo. Eĉ la sperteca Diaĵo estas tiel esprimita per la spirita persono de Dio la Plejsuperulo en Havono. Sed la duarangaj kaj evoluaj fazoj de la limhaveco, kondiĉitaj de tempo kaj materio, estas kosme integritaj nur kiel rezulto de la kreskado kaj atingo. Fine ĉiuj duarangaj aŭ perfektiĝantaj limhavaĵoj atingos nivelon egalan al tiu de la unuaranga perfekteco, sed tia destino estas submetita al tempa prokrasto, konsistiga superuniversa kvalifiko, kiu ne denaske troviĝas en la centra kreaĵo. (Ni konas la ekziston de triarangaj limhavaĵoj, sed la tekniko de ilia integrado estas ankoraŭ nerevelaciita.)
Tiu ĉi superuniversa diferenco de tempo, tiu ĉi obstaklo por atingi la perfektecon, ebligas la partoprenon de la kreitaĵo en la evolua kreskado. Ĝi tiel ebligas al la kreitaĵo komenci partnerecon kun la Kreinto en la evoluo de tiu sama kreitaĵo. Kaj dum tiuj ĉi tempoj de kreskanta kreskado la nekompleteco korelativas kun la perfekteco per la ministrado de Dio la Sepoblulo.
Dio la Sepoblulo signifas la agnoskon fare de la Paradiza Diaĵo de la tempaj bariloj en la evoluaj universoj de spaco. Sendepende de la distanco de Paradizo, de kiom profunde en spaco materia postviva personeco povas deveni, Dio la Sepoblulo ĉeestos tie, kaj okupiĝos pri la amema kaj mizerikorda ministrado de la vereco, beleco kaj boneco al tia nekompleta, luktanta kaj evolua kreitaĵo. La dieca ministrado de la Sepoblulo internen per la Eterna Filo ĝis la Paradiza Patro, kaj eksteren per la Plejaĝuloj de Tagoj ĝis la universaj Patroj — la Kreinto-Filoj.
La homo, estante persona kaj supreniranta per spirita progreso, trovas la personan kaj spiritan diecon de la Sepobla Diaĵo; sed estas aliaj fazoj de la Sepoblulo, kiuj ne estas koncernataj de la progreso de personeco. La diecaj aspektoj de tiu ĉi Diaĵa grupiĝo estas nuntempe integritaj en la ligo inter la Sep Majstro-Spiritoj kaj la Kuna Aganto, sed ili estas destinitaj esti eterne unuiĝintaj en la emerĝa personeco de la Plejsupera Estaĵo. La aliaj fazoj de la Sepobla Diaĵo estas diverse integritaj en la nuntempa universa epoko, sed ĉiuj estas same destinitaj esti unuiĝintaj en la Plejsuperulo. La Sepoblulo, en ĉiuj fazoj, estas la fonto de la relativa unueco de la funkcia realo de la nuntempa granda universo.
Same kiel Dio la Sepoblulo funkcie kunordigas la limhavan evoluon, same la Plejsupera Estaĵo fine sintezas la destinan atingon. La Plejsupera Estaĵo estas la diaĵa kulmino de la evoluo de la granda universo — fizika evoluo ĉirkaŭ spirita nukleo kaj fina dominado de la spirita nukleo super la ĉirkaŭantaj kaj kirliĝantaj kampoj de la fizika evoluo. Kaj ĉio ĉi okazas konforme kun la ordonoj de personeco: Paradiza personeco laŭ la plej alta senco, personeco de Kreinto laŭ la universa senco, mortemula personeco laŭ la homa senco, Plejsupera personeco laŭ la kulminanta aŭ spertece sumiganta senco.
La koncepto pri la Plejsuperulo devas prizorgi la diferencigan agnoskon de spirita persono, evoluan povon kaj sintezon de povo-personeco — la unuiĝon de la evolua povo kun, kaj ĝia dominado fare de, la spirita personeco.
La spirito lastanalize devenas de Paradizo per Havono. Energio-materio ŝajne evoluas en la spacaj profundoj, kaj ĝi estas organizita kiel povo fare de la infanoj de la Infinita Spirito lige kun la Kreinto-Filoj de Dio. Kaj ĉio ĉi estas sperteca; ĝi estas operacio en tempo kaj spaco koncernanta vastan gamon de vivantaj estaĵoj inkluzive de eĉ Kreinto-diecoj kaj evoluaj kreitaĵoj. La majstrado de povo de la Kreinto-diecoj en la granda universo malrapide etendiĝas por ampleksi la fiksadon kaj la stabiligon de la spactempaj kreaĵoj, kaj tio ĉi estas la florado de la sperteca povo de Dio la Sepoblulo. Ĝi ampleksas la tutan gamon de dieca atingo en tempo kaj spaco de la disdonacoj de Ĝustigantoj fare de la Universala Patro ĝis la disdonacoj de vivo de la Paradizaj Filoj. Tio ĉi estas gajnita povo, demonstrita povo, sperteca povo; ĝi staras kontraste kun la eterneca povo, la nesondebla povo, la ekzisteca povo de la Paradizaj Diaĵoj.
Tiu ĉi sperteca povo venanta de la diecaj atingoj de Dio la Sepoblulo mem manifestas la koherajn kvalitojn de la dieco per sintezo — sumigo — kiel tutpotenca povo de la atingita sperteca majstrado de la evoluantaj kreaĵoj. Kaj tiu ĉi tutpotenca povo siavice trovas la koherecon spirito-personeco sur la ekzempla sfero de la ekstera zono de Havonaj mondoj kune kun la spirito-personeco de la Havona ĉeesto de Dio la Plejsuperulo. Tiel la sperteca Diaĵo ja kulminigas la longan evoluan lukton dotante al la pova produkto de tempo kaj spaco la spiritan ĉeeston kaj la dian personecon loĝantan en la centra kreaĵo.
Tiel la Plejsupera Estaĵo fine atingas ĝis ampleksi ĉion evoluanta en tempo kaj spaco dotante tiujn ĉi kvalitojn per spirita personeco. Ĉar la kreitaĵoj, eĉ mortemulaj, estas personecoj partoprenantaj en tiu ĉi majesta operacio, ili do certas atingi la kapablon koni la Plejsuperulon kaj percepti la Plejsuperulon kiel veraj infanoj de tia evolua Diaĵo.
Mikaelo de Nebadono estas kiel la Paradiza Patro, ĉar li kundividas lian Paradizan perfektecon; same la evoluaj mortemuloj iam atingos parencecon kun la sperteca Plejsuperulo, ĉar ili vere kundividos lian saman evoluan perfektecon.
Dio la Plejsuperulo estas sperteca; tial li estas komplete spertebla. La ekzistecaj realaĵoj de la Sep Absolutoj ne estas percepteblaj per la teknikoj de sperto; nur la personecaj realaĵoj de la Patro, Filo kaj Spirito povas esti komprenataj de la personeco de la limhava kreitaĵo per la sinteno de preĝado-adorado.
Ene de la kompletigita sintezo povo-personeco de la Plejsupera Estaĵo estos asociitaj la tuta absoluteco de la pluraj triopecoj, kiuj povos esti tiel asociitaj, kaj tiu ĉi majesta personeco de evoluo estos spertece atingebla kaj komprenebla de ĉiuj limhavaj personecoj. Kiam la suprenirantoj atingos la supozatan sepan stadion de spirita ekzisto, ili spertos en ĝi la konstaton de nova signifo-valoro pri la absoluteco kaj infiniteco de la triopecoj, kiel ĝi estas revelaciita sur subabsolutaj niveloj ĉe la Plejsupera Estaĵo, kiu estas spertebla. Sed la atingo de tiuj ĉi stadioj de maksimuma disvolviĝo verŝajne atendos la kunordigatan fiksadon de la tuta granda universo en lumo kaj vivo.
La absonidaj arkitektoj estigas la planon; la Plejsuperaj Kreintoj ekzistigas ĝin; la Plejsupera Estaĵo kompletigos ĝian plenecon tiel, kiel ĝi estis tempe kreita de la Plejsuperaj Kreintoj, kaj tiel, kiel ĝi estis space antaŭvidita de la Majstro-Arkitektoj.
Dum la nuntempa universa epoko la administra kunordigo de la majstra universo estas la funkcio de la Arkitektoj de la Majstra Universo. Sed la apero de la Ĉiopova Plejsuperulo fine de la nuntempa universa epoko signifos, ke la evolua limhaveco atingis la unuan stadion de sperteca destino. Tiu ĉi okazo certe kondukos al la kompletigita funkcio de la unua sperteca Trinitato — la unuiĝo de la Plejsuperaj Kreintoj, la Plejsupera Estaĵo kaj la Arkitektoj de la Majstra Universo. Tiu ĉi Trinitato estas destinita efektivigi la pluan evoluan integriĝon de la majstra kreitaĵaro.
La Paradiza Trinitato estas vere infiniteca, kaj neniu Trinitato povas esti infinita sen inkluzivi tiun originalan Trinitaton. Sed la originala Trinitato estas eventualeco de la ekskluziva asocio de absolutaj Diaĵoj; subabsolutaj estjaxoj ne estis koncernataj de tiu ĉi praa asocio. La poste aperantaj kaj spertecaj Trinitatoj ampleksas la kontribuaĵojn de eĉ kreitaĵaj personecoj. Certe tio ĉi estas vera pri la Trinitata Plejlastulo, en kiu la ĉeesto mem de la Majstraj Kreinto-Filoj inter la membroj de la Plejsuperaj Kreintoj de ĝi indikas la samtempan ĉeeston de sperto de efektivaj kaj aŭtentaj kreitaĵoj ene de tiu ĉi Trinitata asocio.
La unua sperteca Trinitato prizorgas la grupan atingon de plejlastaj eventualaĵoj. Grupaj asocioj kapablas antaŭvidi, eĉ transcendi individuajn kapablojn; kaj tio ĉi estas vera eĉ ekster la limhava nivelo. En la venontaj epokoj, post kiam la sep superuniversoj estos fiksitaj en lumo kaj vivo, la la Korpuso de la Finatingo sendube promulgos la celojn de la Paradizaj Diaĵoj, kiel ili estos diktitaj de la Trinitata Plejlastulo, kaj kiel ili estas pove-personece unuiĝintaj ĉe la Plejsupera Estaĵo.
Tra ĉiuj gigantaj disvolviĝoj de la universo de pasinta kaj estonta eterneco ni detektas la ekspansion de la kompreneblaj elementoj de la Universala Patro. Kiel la MI ESTAS ni filozofie konjektas lian trapenetradon de la totala infiniteco, sed neniu kreitaĵo kapablas spertece ampleksi tian konjekton. Ju pli la universoj plivastiĝas, kaj ju pli la gravito kaj amo atingas la tempe organizantan spacon, des pli ni kapablas kompreni la Unuan Fonton-Centron. Ni observas la gravitan agon penetrantan la spacan ĉeeston de la Nekvalifikita Absoluto, kaj ni detektas spiritajn estaĵojn evoluantajn kaj ekspansiantajn ene de la dieca ĉeesto de la Diaĵa Absoluto, dum kaj la kosma kaj la spirita evoluo estas pere de menso kaj sperto unuiĝanta sur limhavaj diaĵaj niveloj kiel la Plejsupera Estaĵo, kaj kunordiĝas sur transcendaj niveloj kiel la Trinitata Plejlastulo.
La Paradiza Trinitato certe kunordigas laŭ la plejlasta senco, sed funkcias tiurilate kiel memkvalifikita absoluto; la sperteca Trinitata Plejlastulo kunordigas la transcendecon kiel transcendulo. En la eterna estonteco tiu ĉi sperteca Trinitato, per pliiĝanta unueco, plu aktivigos la manifestiĝantan ĉeeston de la Plejlasta Diaĵo.
Dum la Trinitata Plejlastulo estas destinita kunordigi la majstran kreaĵon, Dio la Plejlastulo estas la transcenda povo-personeco de la orientiĝo de la tuta majstra universo. La kompletigita manifestiĝo de la Plejlastulo implicas la kompletigon de la majstra kreaĵo, kaj signifas la plenan emerĝon de tiu ĉi transcenda Diaĵo.
Kiujn ŝanĝojn inaŭguros la plena emerĝo de la Plejlastulo, ni ne scias. Sed same la Plejsuperulo nun spirite kaj persone ĉeestas en Havono, same ankaŭ la Plejlastulo ĉeestas tie, sed laŭ la absonida kaj superpersona senco. Kaj vi estis informitaj pri la ekzisto de la Kvalifikitaj Vicregantoj de la Plejlastulo, kvankam vi ne estis informitaj pri iliaj nuntempaj lokoj aŭ funkcioj.
Sed sendepende de la administraj postefikoj akompanantaj la emerĝon de la Plejlasta Diaĵo, la personaj valoroj de lia transcenda dieco estos sperteblaj de ĉiuj personecoj, kiuj partoprenas en la efektivigo de tiu ĉi Diaĵa nivelo. La transcendeco de la limhaveco povas konduki nur al la plejlasta atingo. Dio la Plejlastulo ekzistas transcende de tempo kaj spaco, sed estas tamen subabsoluta malgraŭ esence propra kapablo funkcie asociiĝi kun absolutoj.
La Plejlastulo estas la kulmino de la transcenda realo, same kiel la Plejsuperulo eĉ estas la pintŝtono de la evolua-sperteca realo. Kaj la efektiva emerĝo de tiuj ĉi du spertecaj Diaĵoj preparas la fundamenton por la dua sperteca Trinitato. Tio ĉi estas la Trinitata Absoluto, la unuiĝo de Dio la Plejsuperulo, Dio la Plejlastulo kaj la nerevelaciita Konsumanto de Universa Destino. Kaj tiu ĉi Trinitato havas teorian kapablon aktivigi la Absolutojn de potencialeco — Diaĵan, Universalan kaj Nekvalifikitan. Sed la kompletigita formado de tiu ĉi Trinitata Absoluto povis okazi nur post la kompletigita evoluo de la tuta majstra universo, de Havono ĝis la kvara kaj plej ekstera nivelo de spaco.
Oni devas klarigi, ke tiuj ĉi spertecaj Trinitatoj estas korelativaj, ne nur de la personecaj kvalitoj de la sperteca Dieco, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj-ol-personaj kvalitoj, kiuj karakterizas ilian akiritan unuecon de Diaĵo. Kvankam tiu ĉi prezento precipe traktas la personajn fazojn de la unuiĝo de la kosmo, estas tamen vere, ke la nepersonaj aspektoj pri la universaro estas same destinitaj sperti unuiĝon, kiel ilustrite per la sintezo povo-personeco nun okazanta lige kun la evoluo de la Plejsupera Estaĵo. La spiritaj-personaj kvalitoj de la Plejsuperulo estas neapartigeblaj de la prerogativoj de povo de la Tutpotenculo, kaj ambaŭ estas komplementitaj de la nekonata potencialo de la Plejsupera Menso. Nek Dio la Plejlastulo kiel persono ankaŭ povas esti konsiderata ekster la aliaj-ol-personaj aspektoj de la Plejlasta Diaĵo. Kaj sur la absoluta nivelo la Diaĵa kaj la Nekvalifikita Absolutoj estas neapartigeblaj kaj nedistingeblaj ĉeeste de la Universala Absoluto.
Trinitatoj estas, en kaj per si mem, ne personaj, sed nek ili malakordas kun la personeco. Pli ĝuste ili ampleksas ĝin kaj korelativas kun ĝi, laŭ kolektiva senco, kun nepersonaj funkcioj. La Trinitatoj estas do ĉiam diaĵa realaĵo sed neniam personeca realaĵo. La personecaj aspektoj de trinitato estas esence propraj al ĝiaj individuaj membroj, kaj kiel individuaj personoj ili ne estas tiu trinitato. Nur kolektive ili estas trinitato; tio estas trinitato. Sed ĉiam la trinitato inkluzivas la tutan diaĵon, kiun ĝi ampleksas; la trinitato estas diaĵa unueco.
La tri Absolutoj — Diaĵa, Universala kaj Nekvalifikita — ne estas trinitato, ĉar ĉiuj ne estas diaĵoj. Nur tiuj diigitaj povas fariĝi trinitato; ĉiuj aliaj asocioj estas triunuoj aŭ triopecoj.
La nuntempa potencialo de la majstra universo estas apenaŭ absoluta, kvankam ĝi povas certe esti preskaŭ plejlasta, kaj ni opinias, ke estas neeble atingi la plenan revelacion pri absolutaj signifoj-valoroj ene de la amplekso de subabsoluta kosmo. Ni do renkontas konsiderindajn malfacilaĵojn provante koncepti totalan esprimon de la senlimaj ebloj de la tri Absolutoj aŭ eĉ provante bildigi la spertecan personecigon de Dio la Absoluto sur la nune nepersona nivelo de la Diaĵa Absoluto.
La spaca scenejo de la majstra universo ŝajnas esti adekvata por la efektivigo de la Plejsupera Estaĵo, por la formado kaj plena funkcio de la Trinitata Plejlastulo, por la manifestiĝo de Dio la Plejlastulo, kaj eĉ por la komenco de la Trinitata Absoluto. Sed niaj konceptoj pri la plena funkcio de tiu ĉi dua sperteca Trinitato ŝajnas implici ion ekster eĉ la vaste ampleksantan majstran universon.
Se ni supozas kosmon-infiniton — ian nelimigeblan kosmon ekster la majstra universo — kaj se ni konceptas, ke la finaj disvolviĝoj de la Absoluta Trinitato okazos sur tia superplejlasta scenejo de ago; tiam fariĝas eble konjekti, ke la kompletigita funkcio de la Trinitata Absoluto atingos sian finan esprimon en la kreaĵoj de infiniteco, kaj konsumos la absolutan efektivigon de ĉiuj potencialoj. La integriĝo kaj asociado de la ĉiam plivastiĝantaj segmentoj de la realo proksimiĝos al la statusa absoluteco proporcia al la inkluzivado de la tuta realo ene de la segmentoj tiel asociitaj.
Alidirite: la Trinitata Absoluto, kiel ĝia nomo aludas, estas vere absoluta en sia totala funkcio. Ni ne scias, kiel absoluta funkcio povas atingi totalan esprimon sur kvalifikita, limigita aŭ alie restriktita bazo. Tial ni devas supozi, ke iu ajn totaleca funkcio estos nekondiĉita (laŭ potencialo). Kaj ankaŭ ŝajnus, ke la nekvalifikeco ankaŭ estus senlima, almenaŭ laŭ kvalita vidpunkto, kvankam ni ne estas tiom certaj pri kvantaj rilatoj.
Pri tio ĉi ni tamen estas certaj: kvankam la ekzisteca Paradiza Trinitato estas infinita, kaj kvankam la sperteca Trinitata Plejlastulo estas subinfinita, la Trinitata Absoluto ne estas tiel facile klasifikebla. Kvankam sperteca laŭ generado kaj konsistigo ĝi nepre tanĝas la ekzistecajn Absolutojn de potencialeco.
Kvankam la homa menso apenaŭ profitas celante kompreni tiajn malproksimajn kaj superhomajn konceptojn, ni sugestus, ke la eterneca ago de la Trinitata Absoluto povas esti rigardata kiel kulminanta en ia spertecigo de la Absolutoj de potencialeco. Tio ĉi ŝajnus esti racia konkludo rilate al la Universala Absoluto, se ne al la Nekvalifikita Absoluto; almenaŭ ni scias, ke la Universala Absoluto estas ne nur statika kaj potenciala, sed ankaŭ asocia laŭ la senco de la totala Diaĵo pri tiuj vortoj. Sed pri la koncepteblaj valoroj de la dieco kaj personeco tiuj ĉi konjektitaj okazaĵoj implicas la personecigon de la Diaĵa Absoluto kaj la aperon de tiuj superpersonaj valoroj kaj tiuj ultrapersonaj signifoj esence propraj al la personeca kompletigo de Dio la Absoluto — la tria kaj lasta el la spertecaj Diaĵoj.
Iuj el la malfacilaĵoj formante konceptojn pri la integrado de la infinita realo estas esence propraj en la fakto, ke ĉiuj tiaj ideoj ampleksas ion de la finatingo de universala disvolviĝo, speco de sperteca realigo de ĉio, kio povus iam ekzisti. Kaj estas neimageble, ke kvanta infiniteco povu iam esti komplete realigita en finatingo. Ĉiam devos resti neesploritaj ebloj en la tri potencialaj Absolutoj, kiujn neniu kvanto da sperteca disvolviĝo povus iam elĉerpi. La eterneco mem, kvankam absoluta, ne estas pli ol absoluta.
Eĉ prova koncepto pri fina integriĝo estas neapartigebla de la konkretigoj de la nekvalifikita eterneco, kaj ĝi estas do praktike nerealigebla je iu ajn konceptebla estonta tempo.
La destino estas establita per la libervola ago de la Diaĵoj, kiuj konsistigas la Paradiza Trinitato; la destino estas establita en la vasteco de la tri grandaj potencialoj, kies absoluteco ampleksas la eblojn de la tuta estonta disvolviĝo; la destino estas verŝajne konsumata per la ago de la Konsumanto de Universa Destino, kaj tiu ĉi ago estas verŝajne koncernata kun la Plejsuperulo kaj la Plejlastulo en la Trinitata Absoluto. Iu ajn sperteca destino povas esti almenaŭ komprenata de spertantaj kreitaĵoj; sed destino, kiu tanĝas infinitajn ekzistadojn, estas apenaŭ komprenebla. Finatinga destino estas ekzisteca-sperteca atingo, kiu ŝajnas koncerni la Diaĵan Absoluton. Sed la Diaĵa Absoluto staras en eterneca rilato kun la Nekvalifikita Absoluto per la Universala Absoluto. Kaj tiuj ĉi tri Absolutoj, spertecaj laŭ ebleco, estas efektive ekzistecaj kaj pli, estante senlimaj, sentempaj, senspacaj, nelimigitaj kaj senmezuraj — vere infinitaj.
La neprobableco de la atingo de celo tamen ne malebligas filozofie teoriadi pri tiaj hipotezaj destinoj. La efektivigo de la Diaĵa Absoluto kiel atingebla absoluta Dio povas esti praktike neebla realigi; tamen tia konkretigo de finatingo restas teoria eblo. La koncerneco de la Nekvalifikita Absoluto en iu nekonceptebla kosmo-infinito povas esti nemezureble malproksima en la estonteco de senlima eterneco, sed tia hipotezo estas tamen valida. La mortemuloj, morontiuloj, spiritoj, finatingintoj, Transcenduloj kaj aliuloj, kune kun la universoj mem kaj ĉiuj aliaj fazoj de realo, certe ja havas potenciale finan destinon, kiu estas absoluta laŭ valoro; sed ni dubas, ke iu ajn estaĵo aŭ universo iam komplete atingos ĉiujn aspektojn de tia destino.
Kiom ajn vi povas kreski laŭ kompreno pri la Patro, via menso ĉiam ŝanceliĝos pro la nerevelaciita infiniteco de la Patro - MI ESTAS, kies neesplorita vasteco ĉiam estos nesondebla kaj nekomprenebla tra ĉiuj cikloj de eterneco. Kiom ajn vi povas atingi Dion, ĉiam restos multe pli pri li, kies ekzisto vi eĉ ne suspektos. Kaj ni kredas, ke tio ĉi estas same vera sur transcendaj niveloj kiel estas en la kampoj de limhava ekzisto. La serĉado pri Dio estas senfina!
Tia nekapablo atingi Dion laŭ fina senco devus neniel malkuraĝigi la universajn kreitaĵojn; kompreneble vi povas atingi kaj ja atingas la Diaĵajn nivelojn de la Sepoblulo, la Plejsuperulo kaj la Plejlastulo, kiuj signifas por vi, kion la infinita konstato pri Dio la Patro signifas por la Eterna Filo kaj por la Kuna Aganto en ilia absoluta statuso de eterneca ekzisto. Tute ne ĝenante la kreitaĵon la infiniteco de Dio devus esti la plejsupera certeco, ke tra la tuta senlima estonteco supreniranta personeco havos antaŭ li la eblojn de personeca disvolviĝo kaj Diaĵa asocio, kiujn eĉ eterneco nek elĉerpos nek finiĝos.
Por la limhavaj kreitaĵoj de la granda universo la koncepto pri la majstra universo ŝajnas esti preskaŭ infinita, sed sendube ĝiaj absonidaj arkitektoj perceptas ĝian kunrilatecon al estonta kaj neimageblaj disvolviĝoj ene de la senfina MI ESTAS. Eĉ la spaco mem estas nur plejlasta kondiĉo, kondiĉo de kvalifikeco ene de la relativa absoluteco de la trankvilaj zonoj de la meza spaco.
Je la nekoncepteble malproksima estonteca momento de la fina kompletigo de la tuta majstra universo, sen ia dubo ni retrorigardos ĝian plenan historion kiel nura komenciĝon, simple la kreitaĵaron de iuj limhavaj kaj transcendaj fundamentoj por eĉ pli grandaj kaj pli allogaj metamorfozoj en neesplorita infiniteco. En tia momento de estonta eterneco la majstra universo ankoraŭ ŝajnos juna; kompreneble ĝi ĉiam estos juna fronte al la senlimaj ebloj de neniam finiĝonta eterneco.
La neprobableco atingi la infinitan destinon neniel malebligas la konceptadon de ideoj pri tia destino, kaj ni ne hezitas diri ke, se la tri absolutaj potencialoj povus iam fariĝi komplete efektivigitaj, estus eble koncepti la finan integriĝon de la totala realo. Tiu ĉi disvolviĝa realigo baziĝas sur la kompletigita efektivigo de la Nekvalifikita, Universala kaj Diaĵa Absolutoj, la tri potencialecoj kies unuiĝo konsistigas la latentecon de la MI ESTAS, la prokrastitajn realaĵojn de eterneco, la suspenditajn eblojn de la tuta estonteco, kaj pli.
Tiaj eventualaĵoj estas sufiĉe malproksimaj simple dirite; tamen en la mekanismoj, personecoj kaj asocioj de la tri Trinitatoj ni kredas, ke ni detektas la teorian eblecon de reunuiĝo de la sep absolutaj fazoj de la Patro - MI ESTAS. Kaj tio ĉi metas nin fronte al la koncepto pri la triobla Trinitato ampleksanta la Paradizan Trinitaton de ekzisteca statuso kaj la du poste aperantajn Trinitatojn de spertecaj naturo kaj origino.
La naturo de la Trinitato de Trinitatoj estas malfacile portretebla al la homa menso; ĝi estas la efektiva sumado de la tuteco de la sperteca infiniteco, kiel ĝi estas manifestita en teoria infiniteco de eterneca realigo. En la Trinitato de Trinitatoj la sperteca infinito atingas la identigon kun la ekzisteca infinito, kaj ambaŭ estas kiel unu en la antaŭsperteca, antaŭekzisteca MI ESTAS. La Trinitato de Trinitatoj estas la fina esprimo de ĉio, kio estas koncernata de la dek kvin triunuoj kaj asociitaj triopecoj. La finatingoj estas malfacile kompreneblaj por relativaj estaĵoj, ĉu ekzistecaj aŭ spertecaj; tial ili devas esti prezentitaj kiel relativecoj.
La Trinitato de Trinitatoj ekzistas en pluraj fazoj. Ĝi enhavas eblojn, probablecojn kaj neeviteblaĵojn, kiuj ŝancelas la imagon de estaĵoj multe super la homa nivelo. Ĝi havas implicojn, kiuj probable estas nesuspektitaj de la ĉielaj filozofoj, ĉar ĝiaj implicoj estas en la triunuoj, kaj la triunuoj estas, lastanalize, nesondeblaj.
Estas iu nombro da manieroj por portreti la Trinitaton de Trinitatoj. Ni elektas prezenti la koncepton sur la tri jenaj niveloj:
1. La nivelo de la tri Trinitatoj.
2. La nivelo de la sperteca Diaĵo.
3. La nivelo de la MI ESTAS.
Tiuj ĉi estas niveloj de kreskanta unuiĝo. Fakte la Trinitato de Trinitatoj estas la unua nivelo, dum la dua kaj tria niveloj estas unuiĝaj derivaĵoj de la unua.
LA UNUA NIVELO: Sur tiu ĉi komenca nivelo de asociado oni kredas, ke la tri Trinitatoj funkcias kiel perfekte sinkronigitaj, kvankam distingeblaj, grupoj de Diaĵaj personecoj.
1. La Paradiza Trinitato, la asocio de la tri Paradizaj Diaĵoj — Patro, Filo kaj Spirito. Oni devas memori, ke la Paradiza Trinitato implicas trioblan funkcion — absolutan funkcion, transcendan funkcion (Trinitato de Plejlasteco) kaj limhavan funkcion (Trinitato de Plejsupereco). La Paradiza Trinitato estas ĉiu ajn kaj ĉiuj funkcioj je iam ajn kaj ĉiamaj tempoj.
2. La Plejlasta Trinitato. Tio ĉi estas la diaĵa asocio de la Plejsuperaj Kreintoj, Dio la Plejsuperulo kaj la Arkitektoj de la Majstra Universo. Kvankam tio ĉi estas adekvata prezentado de la diecaj aspektoj de tiu ĉi Trinitato, estas notinde, ke estas aliaj fazoj de tiu ĉi Trinitato, kiuj tamen ŝajnas perfekte kunordiĝas kun la diecaj aspektoj.
3. La Absoluta Trinitato. Tio ĉi estas la grupiĝo de Dio la Plejsuperulo, Dio la Plejlastulo kaj la Konsumanto de Universa Destino koncerne ĉiujn diecajn valorojn. Iuj aliaj fazoj de tiu triunua grupiĝo koncernas aliajn-ol-diecajn valorojn en la ekspansianta kosmo. Sed tiuj ĉi unuiĝas kun la diecaj fazoj, same kiel la aspektoj de povo kaj personeco de spertecaj Diaĵoj nun estas en procezo de sperteca sintezo.
La asocio de tiuj ĉi tri Trinitatoj en la Trinitato de Trinitatoj ebligas la eblan senliman integriĝon de la realo. Tiu ĉi grupiĝo enhavas kaŭzojn, perantojn kaj finojn; komencantojn, realigantojn kaj konsumantojn; komenciĝojn, ekzistojn kaj destinojn. La partnerado Patro-Filo fariĝis Filo-Spirito kaj tiam Spirito-Plejsuperulo kaj poste Plejsuperulo-Plejlastulo kaj Plejlastulo-Absoluto, eĉ ĝis Absoluto kaj Patro-Infinito — la kompletiĝo de la ciklo de la realeco. Same, en aliaj fazoj ne tiel rekte koncernataj de la diecon kaj personeco, ĉu la Unua Granda Fonto-Centro memrealigas la senlimecon de la realo ĉirkaŭ la cirklo de eterneco, de la absoluteco de la memekzisto, tra la senfineco de memrevelaciado, ĝis la finatingo de memrealiĝo — de la absoluto de ekzistecoj ĝis la finatingo de spertecoj.
LA DUA NIVELO: la kunordigo de la tri Trinitatoj neeviteble koncernas la asocian unuiĝon de la spertecaj Diaĵoj, kiuj estas denaske asociitaj kun tiuj ĉi Trinitatoj. La naturo de tiu ĉi dua nivelo foje estis prezentita tiel:
1. La Plejsuperulo. Tio ĉi estas la diaĵa konsekvenco de la unueco de la Paradiza Trinitato en sperteca ligo kun la infanoj Kreintoj-Kreopovuloj de la Paradizaj Diaĵoj. La Plejsuperulo estas la diaĵa enkorpigo de la kompletigo de la unua stadio de limhava evoluo.
2. La Plejlastulo. Tio ĉi estas la diaĵa konsekvenco de la manifestiĝinta unueco de la dua Trinitato, la transcenda kaj absonida personecigo de la dieco. La Plejlastulo konsistas en diversa unueco de multaj kvalitoj, kaj la homa konceptado pri ĝi devus bone inkluzivi almenaŭ tiujn fazojn de plejlasteco, kiuj estas direktantaj la regadon, sperteblaj de personoj kaj unuigantaj per tensio, sed estas multaj aliaj nerevelaciitaj aspektoj de la manifestiĝinta Diaĵo. Kvankam la Plejlastulo kaj Plejsuperulo estas kompareblaj, ili ne estas identaj, nek la plejlastulo simple estas amplifado de la Plejsuperulo.
3. La Absoluto. Estas multaj teorioj defendataj pri la karaktero de la tria membro de la dua nivelo de la Trinitato de Trinitatoj. Dio la Absoluto estas nedubeble koncernata en tiu ĉi asocio kiel la personeca konsekvenco de la fina funkcio de la Trinitata Absoluto, tamen la Diaĵa Absoluto estas ekzisteca realaĵo kun eterneca statuso.
La koncepta malfacilaĵo pri tiu tria membro estas esence propra al la fakto, ke la antaŭsupozo pri tia membreco vere implicas nur unu Absoluton. Teorie, se tia evento povus okazi, ni atestus la spertecan unuiĝon de la tri Absolutoj en unu. Kaj oni instruas al ni ke, infinitece kaj ekzistece, estas unu Absoluto. Kvankam estas plej malklare pri tiu, kiu tiu ĉi tria membro povas esti, oni ofte konjektas, ke tiu povus konsisti el la Diaĵa, la Universala kaj la Nekvalifikita Absolutoj laŭ iu formo de neimagita ligo kaj kosma manifestiĝo. Certe, la Trinitato de Trinitatoj apenaŭ povus atingi kompletan funkcion sen la plena unuiĝo de la tri Absolutoj, kaj la tri Absolutoj apenaŭ povas unuiĝi sen la kompleta realigo de ĉiuj infinitaj potencialoj.
Tio probable reprezentos minimuman distordon de la vero, se la tria membro de la Trinitato de Trinitatoj estas konceptita kiel la Universala Absoluto, kondiĉe ke tiu ĉi konceptado antaŭvidas la Universalan Absoluton ne nur kiel statika kaj potenciala, sed ankaŭ kiel asocia. Sed ni ankoraŭ ne perceptas ĝian rilaton kun la kreaj kaj evoluaj aspektoj de la funkcio de la totala Diaĵo.
Kvankam kompletigita koncepto pri la Trinitato de Trinitatoj estas malfacile formebla, kvalifikita koncepto ne estas tiom malfacila. Se la dua nivelo de la Trinitato de Trinitatoj estas konceptita kiel esence persona, fariĝas tute eble konjekti la unuiĝo de Dio la Plejsuperulo, Dio la Plejlastulo kaj Dio la Absoluto kiel la persona postefiko de la unuiĝo de la personaj Trinitatoj, kiuj estas antaŭal al tiuj spertecaj Diaĵoj. Ni riskas la opinion, ke tiuj ĉi tri spertecaj Diaĵoj certe unuiĝos sur la dua nivelo kiel rekta konsekvenco de la kreskanta unueco de siaj praaj kaj kaŭzaj Trinitatoj, kiuj konsistigas la unuan nivelon.
La unua nivelo konsistas el tri Trinitatoj; la dua nivelo ekzistas kiel la personeca asocio de spertecaj-evoluintaj, spertecaj-manifestiĝaj kaj spertecaj-ekzistecaj Diaĵaj personecoj. Kaj sendepende de iu ajn koncepta malfacilaĵo por kompreni la kompletan Trinitaton de Trinitatoj, la persona asocio de tiuj ĉi tri Diaĵoj sur la dua nivelo manifestiĝis al nia propra universa epoko en la fenomeno pri la diiĝo de Majestono, kiu estis efektivigita sur tiu ĉi dua nivelo fare de la Diaĵa Absoluto, aganta per la Plejlastulo kaj responde al la komenca krea mandato de la Plejsupera Estaĵo.
LA TRIA NIVELO. En nekvalifikita hipotezo de la dua nivelo de la Trinitato de Trinitato estas ampleksita la korelativeco de ĉiu fazo de ĉiu ajn speco de realeco, kiu estas, estis aŭ povos esti en la tuteco de infiniteco. La Plejsupera Estaĵo ne estas nur spirito, sed ankaŭ menso kaj povo kaj sperto. La Plejlastulo estas ĉio ĉi kaj multe pli dum, en la kuna koncepto pri la ununureco de la Diaĵa, Universala kaj Nekvalifikita Absolutoj, estas inkluzivita la absoluta finatingo de la tuta realigo de la realo.
En la unuiĝo de la Plejsuperulo, Plejlastulo kaj la kompleta Absoluto, povus okazi la funkcia rekuniĝo de tiuj aspektoj de infiniteco, kiuj estis origine segmentitaj de la MI ESTAS, kaj kiuj rezultigis la aperon de la Sep Absolutoj de Infiniteco. Kvankam la universaj filozofoj opinias, ke tio ĉi estas plej malproksima probableco, tamen ni ofte demandas tiun ĉi demandon: se la dua nivelo de la Trinitato de Trinitatoj povus iam atingi trinitatan unuecon, kio tiam okazus kiel konsekvenco de tia diaĵa unueco? Ni ne scias, sed ni certas, ke tio rekte kondukus al la realigo de la MI ESTAS kiel spertece atingebla. El la vidpunkto de personaj estaĵoj tio povus signifi, ke la nesciebla MI ESTAS fariĝis spertebla kiel la Patro-Infinito. Kion tiuj ĉi absolutaj destinoj povus signifi el nepersona vidpunkto estas alia temo, kiun nur eterneco povus eble klarigi. Sed kiel ni rigardas tiujn ĉi malproksimajn eventualaĵoj kiel personaj kreitaĵoj, ni deduktas, ke la fina destino de ĉiuj personecoj estas la fina kono pri la Universala Patro de tiuj ĉi personecoj mem.
Kiam ni filozofe konceptas la MI ESTAS en la pasinta eterneco, li estas sola, neniu estas flanke de li. Rigardante antaŭen en la estonta eterneco, ni ne vidas, ke la MI ESTAS povus eble ŝanĝiĝi kiel ekzistaĵo, sed ni inklinas antaŭvidi vastan spertecan diferencon. Tia koncepto pri la MI ESTAS implicas plenan memrealigon — ĝi ampleksas la senliman galaksion de personecoj, kiuj fariĝis libervolaj partoprenantoj en la memrevelaciado de la MI ESTAS, kaj kiuj eterne restos kiel absolutaj libervolaj partoj de la totaleco de infiniteco, finaj filoj de la absoluta Patro.
En la koncepto pri la Trinitato de Trinitatoj ni konjektas la eblan spertecan unuiĝon de la senlima realo, kaj ni foje teoriadas, ke ĉio ĉi povas okazi en treege malproksima eterneco. Sed estas tamen efektiva kaj nuna unuiĝo de infiniteco en tiu ĉi epoko mem same kiel en ĉiuj pasintaj kaj estontaj universaj epokoj; tia unuiĝo estas ekzisteca en la Paradiza Trinitato. La infiniteca unuiĝo kiel sperteca realaĵo estas nepenseble malproksima, sed nekvalifikita unueco de infiniteco nun dominas la nunan momenton de universa ekzisto, kaj unuigas la diverĝojn de la tuta realo kun ekzisteca majesteco, kiu estas absoluta.
Kiam la limhavaj kreitaĵoj provas koncepti la infinitecan unuiĝon sur la finatingaj niveloj de plenumita eterneco, ili troviĝas fronte al intelektaj limigoj esence propraj al siaj limhavaj ekzistoj. La tempo, spaco kaj sperto konsistigas obstaklojn por la kreitaĵa konceptado; kaj tamen, sen tempo, ekster spaco kaj senigita je sperto, neniu kreitaĵo povus atingi eĉ limigitan komprenon pri la universa realo. Sen la tempa sensiveco neniu evolua kreitaĵo povus percepti la rilatojn de sinsekvo. Sen la spaca percepto neniu kreitaĵo povus sondi la rilatojn de samtempeco. Sen sperto neniu evolua kreitaĵo povus eĉ ekzisti; nur la Sep Absolutoj de Infiniteco vere transcendas spertadon, kaj eĉ tiuj ĉi povas esti spertecaj laŭ iuj fazoj.
La tempo, spaco kaj sperto estas la plej grandaj helpiloj de la homo por percepti relativan realecon, kaj tamen liaj plej imponaj obstakloj por kompletigi la percepton de la realo. La mortemuloj kaj multaj aliaj universaj kreitaĵoj trovas necese pensi pri potencialoj kiel efektiviĝantaj en spaco kaj evoluantaj ĝis fruktado en tempo, sed tiu ĉi tuta procezo estas spactempa fenomeno, kiu efektive ne okazas sur Paradizo kaj en la eterneco. Sur la absoluta nivelo estas nek tempo nek spaco; ĉiuj potencialoj tie povas esti perceptataj kiel efektivaj.
La koncepto pri la unuiĝo de la tuta realo, ĉu en tiu ĉi aŭ alia universa epoko, estas esence duobla: ekzisteca kaj sperteca. Tia unueco estas spertece realiĝanta en la Trinitato de Trinitatoj, sed la grado de la ŝajna efektivigo de tiu ĉi triobla Trinitato estas rekte proporcia al la malapero de la kvalifikoj kaj neperfektecoj de la realo en la kosmo. Sed la totala integriĝo de la realo nekvalfikite, eterne kaj ekzistece ĉeestas en la Paradiza Trinitato, en kiu, je tiu ĉi universa momento mem, la infinita realo estas absolute unuiĝinta.
La paradokso kreita de la sperteca kaj la ekzisteca vidpunktoj estas neevitebla kaj parte bazita sur la fakto, ke la Paradiza Trinitato kaj la Trinitato de Trinitatoj ĉiuj estas eterneca rilato, kiun la mortemuloj povas nur percepti kiel spactempa relativeco. La homa koncepto pri la laŭgrada sperteca efektivigo de la Trinitato de Trinitatoj — la tempa vidpunkto — devas esti kompletigita per la aldona postulato, laŭ kiu tio ĉi jam estas faktiĝo — la eterneca vidpunkto. Sed kiel tiuj ĉi du vidpunktoj akordiĝi? Por la limhavaj mortemuloj ni sugestas la akcepton de la veron, ke la Paradiza Trinitato estas la ekzisteca unuiĝo de infiniteco, kaj ke la nekapableco detekti la efektivan ĉeeston kaj kompletigitan manifestiĝon de la sperteca Trinitato de Trinitatoj estas parte kaŭzita de reciproka distordo pro:
1. La limigita homa vidpunkto, la nekapablo kompreni la koncepton pri la nekvalifikita eterneco.
2. La neperfekta homa statuso, la malproksimeco de la absoluta nivelo de spertaĵoj.
3. La celo de la homa ekzisto, la fakto ke la homaro estas destinita evolui per la tekniko de spertado, kaj do devas esence kaj denaske dependanta de sperto. Nur Absoluto povas esti kaj ekzisteca kaj sperteca.
La Universala Patro en la Paradiza Trinitato estas la MI ESTAS de la Trinitato de Trinitatoj, kaj la malsukceso sperti la Patron kiel infiniton estas kaŭzita de limhavaj limigoj. La koncepto pri la ekzisteca, sola, antaŭ-trinitata kaj neatingebla MI ESTAS, kaj la konjekto pri la sperteca post-Trinitato de Trinitatoj kaj atingebla MI ESTAS estas unu kaj sama hipotezo; neniu efektiva ŝanĝo okazis ĉe la Infinito; ĉiuj ŝajnaj disvolviĝoj estas kaŭzitaj de pliigitaj kapabloj por ricevi la realon kaj aprezi la kosmon.
La MI ESTAS lastanalize devas ekzisti antaŭ ĉiuj ekzistaĵoj kaj post ĉiuj spertaĵoj. Kvankam tiuj ĉi ideoj povas ne klarigi la paradoksojn pri eterneco kaj infiniteco en la homa menso, ili devus almenaŭ stimuli tiajn limhavajn intelektojn por denove batakti kontraŭ tiuj ĉi neniam finiĝantaj problemoj, problemoj kiuj daŭre fascinos vin sur Salvingtono kaj poste kiel finatingintoj kaj tra la tuta senfina estonteco de viaj eternaj karieroj en la vaste ekspansiantaj universoj.
Frue aŭ ne ĉiuj universaj personecoj komencas kompreni, ke la fina serĉado de la eterneco estas la senfina esplorado de la infiniteco, la neniam finiĝanta vojaĝo de malkovrado en la absoluteco de la Unua Fonto-Centro. Frue aŭ ne ni ĉiuj ekkonscias, ke la tuta kreitaĵa kreskado estas proporcia al la identiĝo al la Patro. Ni sukcesas kompreni, ke vivi la volon de Dio estas la eterna pasporto por la senfina ebleco de la infiniteco mem. La mortemuloj iam konstatos, ke la sukceso en la serĉado de la Infinito estas rekte proporcia al la atingo de la simileco al la Patro, kaj ke en tiu ĉi universa epoko la realaĵoj de la Patro estas revelaciitaj ene de la kvalitoj de la dieco. Kaj tiuj ĉi kvalitoj de la dieco estas persone alpropriigitaj de la universaj kreitaĵoj en la sperto die vivi, kaj die vivi signifas efektive vivi la volon de Dio.
Por la materiaj, evoluaj, limhavaj kreitaĵoj, vivo bazita sur la vivado de la volo de la Patro kondukas rekte al la atingo de la spirita plejsupereco en la personeca areno, kaj iom proksimigas tiajn kreitaĵojn al la kompreno pri la Patro-Infinito. Tia vivo laŭ la Patro estas vivo bazita sur la vereco, sensiva al la beleco, kaj dominata de la boneco. Tia persono konanta Dion estas iluminata internen de adoro kaj sindedicita eksteren al la sincera servado de la universala frateco de ĉiuj personecoj, serva ministrado kiu estas plenigita per mizerikordo kaj motivita de amo, dum ĉiuj ĉi kvalitoj de vivo estas unuigitaj en la evoluanta personeco sur ĉiam suprenirantaj niveloj de la kosma saĝo, memrealigo, Dio-trovado kaj Patro-adorado.
[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]