Kajero 105

Diaĵo kaj realeco

Eĉ por la ordoj de universaj inteligentuloj la infiniteco estas nur parte komprenebla, kaj la finatingo de realeco estas nur relative komprenebla. La homa menso, kiam ĝi celas penetri la eternecon-misteron de la origino kaj destino de ĉio, kio estas nomata realo, povas utile proksimiĝi al la problemo konceptante la eternecon-infinitecon kiel preskaŭ senliman elipson, kiu estas produktita de unu absoluta kaŭzo, kaj kiu funkcias tra tiu ĉi tuta universala cirklo de senfina diversiĝo, ĉiam celante iun absolutan kaj infinitan potencialon de destino.

Kiam la mortemula intelekto provas kompreni la koncepton pri la realeca totaleco, tia limhava menso estas vidalvide al infiniteco-realeco; la realeca totaleco estas infiniteco, kaj do neniam povas esti plene komprenata de iu ajn menso, kiu estas subinfinita laŭ koncepta kapablo.

La homa menso apenaŭ povas formi adekvatan koncepton pri eternecaj ekzistoj, kaj sen tia kompreno estas neeble portreti eĉ niajn konceptojn pri la realeca totaleco. Tamen ni povas provi tian prezentadon, kvankam ni plene konscias, ke niaj konceptoj devas esti submetitaj al profunda distordado en la procezo de tradukado-modifo ĝis la komprena nivelo de la mortemula menso.

1. La filozofia koncepto pri la MI ESTAS

La absolutan praan kaŭzecon en la infiniteco la filozofoj de la universoj atribuas al la Universala Patro funkcianta kiel la infinita, la eterna kaj la absoluta MI ESTAS.

Estas multaj danĝeraj elementoj ĉeestantaj al la prezentado al la mortemula intelekto pri tiu ĉi ideo de infinita MI ESTAS, ĉar tiu ĉi koncepto estas tiel malproksima de la homa sperteca kompreno, ke ĝi implicas seriozan distordadon de signifoj kaj miskonceptadon de valoroj. Tamen la filozofia koncepto pri la MI ESTAS ja donas al la limhavaj estaĵoj iun bazon por provi proksimiĝi al la parta kompreno de absolutaj originoj kaj infinitaj destinoj. Sed en ĉiuj niaj provoj por klarigi la genezon kaj fruktadon de la realeco, oni klarigu, ke tiu ĉi koncepto de la MI ESTAS estas, en ĉiuj personecaj signifoj kaj valoroj, sinonima kun la Unua Persono de la Diaĵo, la Universala Patro de ĉiuj personecoj. Sed tiu ĉi postulato de la MI ESTAS ne estas tiel klare identigebla en la nediigitaj regnoj de la universala realo.

La MI ESTAS estas la Infinito; la MI ESTAS ankaŭ estas infiniteco. De la sinsekva, tempa vidpunkto, la tuta realo havas sian originon en la infinita MI ESTAS, kies soleca ekzisto en la pasinta infinita eterneco devas esti la unua filozofia postulato de limhava kreitaĵo. La koncepto pri la MI ESTAS implicas nekvalifikitan infinitecon, la nediferencigitan realecon pri ĉio, kio povus iam esti en la tuteco de infinita eterneco.

Kiel ekzisteca koncepto la MI ESTAS estas nek diigita nek nediigata, nek efektiva nek potenciala, nek persona nek nepersona, nek statika nek dinanika. Neniu kvalifiko povas esti aplikita al la Infinito krom por indiki, ke la MI ESTAS estas. La filozofia postulato pri la MI ESTAS estas unu universa koncepto, kiu estas iom pli malfacile komprenebla ol tiu de la Nekvalifikita Absoluto.

Por la limhava menso simple devas esti komenco, kaj kvankam neniam estis reala komenco al la realo, tamen estas iujn fontajn rilatojn, kiujn la realo manifestas al la infiniteco. La antaŭrealeca, praa kaj eterneca situacio povas esti iom pensata kiel jene: je iu infinite malproksima, hipoteza momento en la pasinta eterneco, la MI ESTAS povas esti konceptita kaj kiel afero kaj ne-afero, kaj kiel kaŭzo kaj efiko, kaj kiel volo kaj respondo. Je tiu ĉi hipoteza momento de eterneco ne estas diferenciĝo tra la tuta infiniteco. La infiniteco estas plenigita de la Infinito; la Infinito ampleksas la infinitecon. Tio ĉi estas la hipoteza statika momento de la eterneco; la efektivaĵoj ankoraŭ estas entenataj ene de siaj potencialoj, kaj la potencialoj ankoraŭ ne aperis ene de la infiniteco de la MI ESTAS. Sed eĉ en tiu ĉi konjekta situacio ni devas supozi la ekziston de la ebleco de libervolo.

Ĉiam memoru, ke la kompreno de la homo pri la Universala Patro estas persona sperto. Dio, kiel via spirita Patro, estas komprenebla por vi kaj por ĉiuj aliaj mortemuloj, sed via sperteca adora koncepto pri la Universala Patro devas ĉiam esti malpli ol via filozofia postulato pri la infiniteco de la Unua Fonto-Centro, la MI ESTAS. Kiam ni parolas pri la Patro, ni celas Dion, kiel li estas komprenebla por siaj kreitaĵoj kaj noblaj kaj humilaj, sed estas pli da Diaĵo, kiu ne estas komprenebla por la universaj kreitaĵoj. Dio, via Patro kaj mia Patro, estas tiu fazo de la Infinito, kiun ni perceptas en niaj personecoj kiel efektivan spertecan realaĵon, sed la MI ESTAS ĉiam restas kiel nia hipotezo pri ĉi, kion ni sentas nekonebla pri la Unua Fonto-Centro. Kaj eĉ tiu hipotezo verŝajne estas tre malproksima de la nesondebla infiniteco de la originala realaĵo.

La universaro, kun siaj nenombreblaj multegoj da loĝantaj personecoj, estas vasta kaj kompleksa organismo, sed la Unua Fonto-Centro estas infinite pli kompleksa ol la universoj kaj personecoj, kiuj fariĝis realaj responde al liaj libervolaj ordonoj. Kiam vi mire kontemplas la enormecon de la majstra universo, paŭzu por konsideri, ke eĉ tiu ĉi neimagebla kreitaĵaro povas esti nenio pli ol parta revelacio de la Infinito.

La infiniteco ja estas malproksima de la sperta nivelo de la mortemula kompreno, sed eĉ en tiu ĉi epoko sur Urantio viaj konceptoj pri infiniteco kreskas kaj ili daŭre kreskos tra viaj tutaj senfinaj karieroj etendiĝantaj al la estonta eterneco. La nekvakifikita infiniteco estas sensignifa por la limhava kreitaĵo, sed la infiniteco kapablas limigi sin, kaj povas esprimi la realon sur ĉiuj niveloj de universaj ekzistoj. Kaj la vizaĝo, kiun la Infinito turnas al ĉiuj universaj personecoj, estas la vizaĝo de Patro, la Universala Patro de amo.

2. La MI ESTAS kiel triunuo kaj sepoblulo

Konsiderante la genezon de la realo, ĉiam memoru, ke la tuta absoluta realo devenas de la eterneco, kaj estas sen komenco de ekzisto. Por paroli pri absoluta realo ni aludas al la tri ekzistecaj personoj de la Diaĵo, la Insulo de Parazido kaj la tri Absolutoj. Tiuj ĉi sep realaĵoj estas kunordige eternaj, malgraŭ ke ni uzas spactempan lingvon por prezenti iliajn sinsekvajn originojn al la homaj estaĵoj.

Sekvante la kronologian portretadon de la originoj de la realo, oni devas supozi teorian momenton de “unua” libervola esprimo kaj “unua” konsekvenca reago ene de la MI ESTAS. Provante portreti la genezon kaj generadon de la realo tiu ĉi stadio povas esti konceptita kiel la memdiferencigo de La Infinita Unu de La Infiniteco, sed la supozo de tiu ĉi duobla rilato devas ĉiam esti etendita al triunua konceptado agnoskante la eternan kontinuaĵon de la Infiniteco, la MI ESTAS.

Tiu ĉi memmetamorfozo de la MI ESTAS kulminas per la multobla diferencigo de la diigita realo kaj la nediigita realo, de potenciala kaj efektiva realo, kaj de iuj aliaj realoj, kiuj apenaŭ povas esti tiel klasifikitaj. Tiuj ĉi diferencigoj de la teoria monisma MI ESTAS estas eterne intergritaj per samtempaj rilatoj aperantaj ene de la sama MI ESTAS — la antaŭpotenciala, antaŭefektiva, antaŭpersona, unuteza antaŭrealo kiu, kvankam infinita, estas revelaciita kiel absoluto ĉeeste de la Unua Fonto-Centro kaj kiel personeco en la senlima amo de la Universala Patro.

Per tiuj ĉi internaj metamorfozoj la MI ESTAS establas la bazojn por sepobla memrilato. La filozofia (tempa) koncepto pri la soleca MI ESTAS kaj la transira (tempa) koncepto pri la MI ESTAS kiel triunuo povas nun esti plivastigita por ampleksi la MI ESTAS kiel sepobla. Tiu ĉi sepobla — aŭ sepfaza — naturo povas esti plej bone aludita rilate al la Sep Absolutoj de infiniteco.

1. La Universala Patro. MI ESTAS patro de la Eterna Filo. Tio ĉi estas la praa personeca rilato de efektivaĵoj. La absoluta personeco de la Filo absolutigas la fakton pri la patreco de Dio, kaj establas la potencialan filecon de ĉiuj personecoj. Tiu ĉi rilato establas la personecon de la Infinito, kaj kompletigas ĝian spiritan revelacion en la personeco de la Originala Filo. Tiu ĉi fazo de la MI ESTAS estas parte spertebla sur spiritaj niveloj eĉ de mortemuloj kiuj, kvankam en la karno, povas adori nian Patron.

2. La Universala Reganto. MI ESTAS kaŭzo de eternala Paradizo. Tio ĉi estas la praa nepersona rilato de efektivaĵoj, la originala nespirita asocio. La Universala Patro estas Dio-kiel-amo; la Universala Reganto estas Dio-kiel-pratipo. Tiu ĉi rilato establas la potencialon de formo — agordo — kaj determinas la majstran pratipon de nepersona kaj nespirita rilato — la majstra pratipo el kiu ĉiuj kopioj estas faritaj.

3. La Universala Kreinto. MI ESTAS unu kun la Eterna Filo. Tiu ĉi unuiĝo de la Patro kaj la Filo (ĉeeste de Paradizo) inaŭguras la krean ciklon, kiu estas kompletigita per la apero de la kuna personeco kaj la eterna universo. Laŭ la vidpunkto de la limhava mortemulo la realo reale vere komencas kun la eterneca apero de la Havona kreaĵo. Tiu ĉi krea ago de la Diaĵo okazas per kaj tra la Dio de Ago, kiu estas esence la unueco de la Patro-Filo manifestita sur kaj al ĉiuj niveloj de la efektiveco. Tial la dia kreopoveco neeviteble estas karakterizita per unueco, kaj tiu ĉi unueco estas la ekstera reflekto de la absoluta ununureco de la dualeco de la Patro-Filo kaj de la Trinitato de la Patro-Filo-Spirito.

4. La Infinita Subtenanto. MI ESTAS memasocieca. Tio ĉi estas la praa asocio de la statiko kaj potencialoj de la realo. En tiu ĉi rilato ĉiuj kvalifikaĵoj kaj nekvalifikitaĵoj estas kompensitaj. Tiu ĉi fazo de la MI ESTAS estas plej bone komprenata kiel la Universala Absoluto — la unuiganto de la Diaĵa kaj Nekvalifikita Absolutoj.

5. La Infinita Potencialo. MI ESTAS memkvalifikita. Tio ĉi estas la infiniteca etalono eterne indikanta la libervolan memlimigon de la MI ESTAS, per kiu estis plenumita la triobla memesprimado kaj memrevelaciado. Tiu ĉi fazo de la MI ESTAS estas kutime komprenata kiel la Diaĵa Absoluto.

6. La Infinita Kapablo. MI ESTAS statika-reaga. Tio ĉi estas la senfina matrico, la eblo por la tuta estonta kosma ekspansio. Tiu ĉi fazo de la MI ESTAS estas eble pli bone konceptita kiel la supergravita ĉeesto de la Nekvalifikita Absoluto.

7. La Universa Unu de Infiniteco. MI ESTAS kiel MI ESTAS. Tio ĉi estas la stazo aŭ memrilato de la Infiniteco, la eterna fakto pri infiniteco-realeco kaj la universala vereco pri realeco-infiniteco. Kiel eble tiu ĉi rilato estas perceptebla kiel personeco, ĝi estas revelaciita al la universoj en la dia Patro de ĉiuj personecoj — eĉ de la absoluta personeco. Kiel eble tiu ĉi rilato estas nepersone esprimebla, ĝi estas kontaktita de la universo kiel la absoluta kohereco de pura energio kaj pura spirito ĉeeste de la Universala Patro. Kiel eble tiu ĉi rilato estas konceptebla kiel absoluto, ĝi estas revelaciita en la praeco de la Unua Fonto-Centro; en li ni ĉiuj vivas kaj moviĝas kaj havas nian ekziston, de la kreitaĵoj de spaco ĝis la civitanoj de Paradizo; kaj tio ĉi estas vera pri la majstra universo same kiel pri la infinitezima ultimatono, same vera pri kio estos, kiel kio estas kaj kio estis.

3. La Sep Absolutoj de Infiniteco

La sep ĉefaj rilatoj ene de la MI ESTAS eterniĝas kiel la Sep Absolutoj de Infiniteco. Sed kvankam ni povas portreti realecajn originojn kaj infinitecan diferencigon per sinsekva rakontado, fakte ĉiuj sep Absolutoj estas nekvalifikate kaj kunordigite eternaj. Eble necesas, ke la mortemula menso konceptu iliajn komencojn, sed ĉiam tiu ĉi konceptado devus esti superita de la konstato, ke la sep Absolutoj ne havis komencon; ili estas eternaj kaj tiel ĉiam estis. La sep Absolutoj estas la premisoj de la realo. Ili estas priskribitaj en tiuj ĉi kajeroj jene:

1. La Unua Fonto-Centro. Unua Persono de la Diaĵo kaj praa nediaĵa pratipo, Dio, la Universala Patro, kreinto; reganto kaj subtenanto, universala amo, eterna spirito kaj infinita energio; potencialo de ĉiuj potencialoj kaj fonto de ĉiuj efektivaĵoj; stabileco de ĉiuj statikaĵoj kaj dinamikeco de ĉiuj ŝanĝoj; fonto de pratipo kaj Patro de personoj. Kolektive ĉiuj sep Absolutoj ekvivalentas al la infinito, sed la Universala Patro mem efektive estas infinita.

2. La Dua Fonto-Centro. Dua Persono de la Diaĵo, la Eterna kaj Originala Filo; la absolutaj realaĵoj de personeco de la MI ESTAS kaj la bazo de la realigo-revelaciado de “MI ESTAS personeco”. Neniu personeco povas esperi atingi la Universalan Patron krom per lia Eterna Filo; nek la personeco povas atingi la spiritajn nivelojn de ekzisto krom per la ago kaj helpo de tiu ĉi absoluta pratipo por ĉiuj personecoj. En la Dua Fonto-Centro la spirito estas nekvalifikita, dum la personeco estas absoluta.

3. La Paradiza Fonto-Centro. Dua nediaĵa pratipo, la eterna Insulo de Paradizo; la bazo por la realigo-revelaciado de “MI ESTAS forto” kaj la fundamento por la establo de la gravita regado tra ĉiuj universoj. Koncerne la tutan efektivigitan, nespiritan, nepersonan kaj nelibervolan realon Paradizo estas la absoluto de pratipoj. Same kiel la spirita energio rilatas al la Universala Patro per la absoluta personeco de la Patrino-Filo, same la tuta kosma energio kaptiĝas en la gravita regado de la Unua Fonto-Centro per la absoluta pratipo de la Paradiza Insulo. Paradizo ne estas en spaco; la spaco ekzistas relative al Paradizo, kaj la tempeco de moviĝo estas determinita per la Paradiza rilato. La eterna Insulo estas absolute senmova; ĉiuj aliaj organizitaj aŭ organizantaj energioj eterne moviĝas; en la tuta spaco nur la ĉeesto de la Nekvalifikita Absoluto estas kvieta, kaj la Nekvalifikito kunordiĝas kun Paradizo. Paradizo ekzistas ĉe la fokuso de spaco, la Nekvalifikito trapenetras ĝin, kaj ĉiu relativa ekzisto havas sian ekziston ene de tiu ĉi kampo.

4. La Tria Fonto-Centro. Tria Persono de la Diaĵo, la Kuna Aganto; infinita integranto de Paradizaj kosmaj energioj kun la spiritaj energioj de la Eterna Filo; perfekta kunordiganto de la motivoj de volo kaj la mekanismoj de forto; unuiganto de la tuta efektivigita kaj efektiviganta realo. Per la ministradoj de siaj multnombraj infanoj la Infinita Spirito rivelas la mizerikordon de la Eterna Filo, dum samtempe funkciante kiel la infinita manipulanto, por ĉiam teksante la pratipon de Paradizo en la energiojn de spaco. Tiu ĉi sama Kuna Aganto, tiu ĉi Dio de Ago, estas la perfekta esprimo de la senlimaj planoj kaj celoj de la Patro-Filo, dum samtempe funkciante mem kiel la fonto de menso kaj la disdonanto de intelekto al la kreitaĵoj de vastega kosmo.

5. La Diaĵa Absoluto. La kaŭzaj, potenciale personaj ebloj de la universala realo, la totaleco de la tuta Diaĵa potencialo. La Diaĵa Absoluto estas la celanta kvalifikanto de la nekvalifikitaj, absolutaj kaj nediaĵaj realaĵojn. La Diaĵa Absoluto estas la kvalifikanto de la absoluto kaj la absolutiganto de la kvalifikeco — la instiganto de la destino.

6. La Nekvalifikita Absoluto. Statika, reaga kaj atendanta; la nerevelaciita kosma infiniteco de la MI ESTAS; la totaleco de la nediigita realo kaj la finatingo de la tuta nepersona potencialo. La spaco limigas la funkciadon de la Nekvalifikito, sed la ĉeesto de la Nekvalifikito estas sen limoj, infinita. Estas koncepto pri periferio por la majstra universo, sed la ĉeesto de la Nekvalifikito estas senlima; eĉ eterneco ne povas elĉerpi la senliman kvietecon de tiu ĉi nediaĵa Absoluto.

7. La Universala Absoluto. Unuiganto de la diigiteco kaj nediigiteco; korelativanto de la absoluteco kaj la relativeco. La Universala Absoluto (ĉar statika, potenciala kaj asocieca) kompensas la tension inter ĉio porĉiame ekzistanta kaj ĉio nekompletigita.

La Sep Absolutoj de Infiniteco konsistigas la komencojn de la realo. Kiel la mortemulaj mensoj konsiderus ĝin, la Unua Fonto-Centro ŝajnus esti antaŭa al ĉiuj absolutoj. Sed tia postulato, kvankam utila, estas nuligita de la eterneca kunekzisto de la Filo, la Spirito, la tri Absolutoj kaj la Paradiza Insulo.

Estas vero, ke la Absolutoj estas la manifestiĝoj de la MI ESTAS - Unua Fonto-Centro; estas fakto, ke tiuj ĉi Absolutoj neniam havis komencon, sed estas eterne kunordigitaj kun la Unua Fonto-Centro. La rilatoj de absolutoj en eterneco ne povas ĉiam esti prezentitaj sen koncerni paradoksojn en la lingvo de tempo kaj en la konceptaj pratipoj de spaco. Sed sendepende de iu ajn konfuzo koncernanta la originon de la Sep Absolutoj de Infiniteco, estas kaj fakto kaj vero, ke la tuta realo estas bazita sur ilia eterneca ekzisto kaj infinitecaj rilatoj.

4. Unueco, dualeco kaj triunueco

La universaj filozofoj supozas la eternecan ekzistadon de la MI ESTAS kiel la praan fonton de la tuta realo. Kaj samtempe ili supozas la memsegmentadon de la MI ESTAS en la unuarangajn memrilatojn — la sep fazoj de infiniteco. Kaj samtempe kun tiu ĉi supozo estas la tria supozo — la eterneca apero de la Sep Absolutoj de Infiniteco kaj la eternigo de la dualeca asocio de la sep fazoj de la MI ESTAS kaj tiuj ĉi sep Absolutoj.

La memrevelacio de la MI ESTAS tiel devenas de la statika memo tra la memsegmentado kaj memrilato ĝis absolutaj rilatoj, rilatoj kun memdevenantaj Absolutoj. La dualeco tiel fariĝas ekzistanta en la eterna asocio de la Sep Absolutoj de Infiniteco kun la sepobla infiniteco de la memsegmentitaj fazoj de la memrevelacianta MI ESTAS. Tiuj ĉi dualaj rilatoj eterniĝantaj por la universoj kiel la Sep Absolutoj, eternigas la bazajn fundamentojn por la tuta universa realo.

Foje oni asertis, ke la unueco generas la dualecon, ke la dualeco generas la triunuecon, kaj ke la triunueco estas la eterna prapatro de ĉiuj aferoj. Ja estas tri grandaj klasoj da praaj rilatoj, kaj ili estas:

1. Unuecaj rilatoj. Rilatoj ekzistantaj ene de la MI ESTAS kiel ĝia unueco estas konceptita kiel triobla kaj sekve sepobla memdiferencigo.

2. Dualecaj rilatoj. Rilatoj ekzistantaj inter la MI ESTAS kaj la Sep Absolutoj de Infiniteco.

3. Triunuecaj rilatoj. Tiuj ĉi estas la funkciaj asocioj de la Sep Absolutoj de Infiniteco.

La triunuecaj rilatoj aperas sur dualecaj fondamentoj pro la neevitebleco de la Absoluta interasocio. Tiaj triunuecaj asocioj eternigas la potencialon de la tuta realo; ili ampleksas kaj la diigitan kaj la nediigitan realon.

La MI ESTAS estas nekvalifikita infiniteco kiel unueco. La dualecoj eternigas la realecajn fundamentojn. La triunuecoj manifestas la realigon de la infiniteco kiel universala funkcio.

La antaŭekzistaĵoj fariĝas ekzistecaj en la Sep Absolutoj, kaj la ekzistaĵoj fariĝas funkciantaj en la triunuecoj, la baza asocio de la Absolutoj. Kaj samtempe kun la eterniĝo de la triunuecoj la universa scenejo estas pretigita — la potencialaĵoj ekzistas kaj la efektivaĵoj ĉeestas — kaj la pleneco de eterneco atestas la diversiĝon de la kosma energio, la disvastiĝon de Paradiza spirito kaj la dotadon de menso kune kun la disdonaco de la personeco, per kiu ĉiuj ĉi derivaĵoj de la Diaĵo kaj Paradizo unuiĝas en la sperto sur la kreitaĵa nivelo kaj per aliaj teknikoj sur la superkreitaĵa nivelo.

5. Promulgo de la limhava realo

Same kiel la originala diversiĝo de la MI ESTAS devas esti atribuita al la esence propra kaj memhavanta volo, same la promulgo de la limhava realo devas esti imputita al la libervolaj agoj de la Paradiza Diaĵo kaj al la konsekvencaj alĝustigoj de la funkciaj triunuecoj.

Antaŭ la diiĝo de la limhaveco, ŝajnus ke la tuta realeca diversiĝo okazis sur absolutaj niveloj; sed la libervola ago promulganta la limhavan realon elvokas kvalifikadon de absoluteco, kaj implicas la aperon de relativecoj.

Dum ni prezentas tiun ĉi prelegon kiel sinsekvon, kaj portretas la historian aperon de la limhaveco kiel rekta derivaĵo de la absoluto, oni devas memori, ke la transcendaĵoj kaj antaŭis kaj sekvis ĉion, kio estas limhava. La transcendaj plejlastaĵoj estas, rilate al la limhaveco, kaj kaŭzaj kaj kompletigitaj.

La ebleco de limhaveco estas esence propra al la Infinito, sed la transmutacio de ebleco al probableco kaj neevitebleco devas esti atribuita al la memekzistanta libera volo de la Unua Fonto-Centro, aktiviganta ĉiujn triunuecajn asociojn. Nur la infiniteco de la volo de la Patro povis iam tiel kvalifiki la absolutan nivelon de ekzisto por manifesti la plejlastecon aŭ por krei la limhavecon.

Kun la apero de relativa kaj kvalifikita realo estiĝas nova ciklo de realeco — la kreska ciklo — majesta malaltiĝo de la altaĵoj de infiniteco ĝis la kampo de la limhaveco, ĉiam svingiĝante internen al Paradizo kaj la Diaĵo, ĉiam celante tiujn altajn destinojn konformajn al infiniteca fonto.

Tiuj ĉi nekoncepteblaj operacioj markas la komencon de la universa historio, markas la ekzistiĝon de la tempo mem. Por kreitaĵo la komenco de la limhaveco estas la genezo de la realo; kiel rigardite de kreitaĵo ne estas efektiveco konceptebla antaŭ la limhaveco. Tiu ĉi nove aperinta limhava realo ekzistas laŭ du originalaj fazoj:

1. Unuarangaj maksimumoj, la plejsupere perfekta realo, la Havona speco de universo kaj kreitaĵo.

2. Duarangaj maksimumoj, la plejsupere perfektigita realo, la superuniversa speco de kreitaĵo kaj kreaĵo.

Tiel tiuj ĉi estas la du originalaj manifestiĝoj: la konsistige perfekta kaj la evolue perfektigita. La du estas kunordigitaj en eternecaj rilatoj, sed ene de la tempaj limoj ili estas ŝajne malsamaj. Tempa faktoro signifas kreskon por tio, kio kreskas; la duarangaj limhavaĵoj kreskas; tial tiuj, kiuj kreskas, devas aperi kiel nekompletaj en la tempo. Sed tiuj ĉi diferencoj, kiuj estas tiel gravaj ĉi-flanke de Paradizo, ne ekzistas en eterneco.

Ni parolas pri la perfekteco kaj la perfektigiteco kiel unuaranga kaj duaranga maksimumoj, sed ankoraŭ estas alia speco: Trinitatigantaj kaj aliaj rilatoj inter la unuarangaj kaj duarangaj rezultigas la aperon de triarangaj maksimumoj — aferoj, signifoj kaj valoroj, kiuj estas nek perfektaj nek perfektigitaj kaj tamen kunordigitaj kun ambaŭ praaj faktoroj.

6. Konsekvencoj de la limhava realo

La tuta promulgo de limhavaj ekzistoj reprezentas transmetadon de potencialaĵoj al efektivaĵj ene de la absolutaj asocioj de funkcia infiniteco. El la multaj konsekvencoj al la krea efektivigo de la limhaveco, oni povas citi:

1. La Diaĵa respondo, la apero de la tri niveloj de sperteca plejsupereco: la efektiveco de la persona-spirita plejsupereco en Havono, la potencialo por plejsupereco de persono-povo en la granda estonta universo, kaj la kapableco por nekonata funkcio de sperteca menso aganta sur iu nivelo de plejsupereco en la estonta majstra universo.

2. La universa respondo koncernis la aktivadon de la arkitekturaj planoj por la superuniversa spaca nivelo, kaj tiu ĉi evoluo ankoraŭ progresas tra la tuta fizika organizaĵo de la sep superuniversoj.

3. La kreitaĵa konsekvenco al la promulgo de la limhava realo rezultigis la aperon de perfektaj estaĵoj laŭ la ordo de la eternaj loĝantoj de Havono kaj de perfektigitaj evoluaj suprenirantoj el la sep superuniversoj. Sed por atingi perfektecon kiel evolua (tempa-krea) sperto implicas ion alian-ol-perfekteco kiel deirpunkton. Tiel aperas neperfekteco en la evolua kreaĵoj. Kaj tio ĉi estas la origino de potenciala malbono. Misadaptado, misharmonio kaj konfliktoj, ĉiuj ĉi aferoj estas esence propraj en evolua kreskado, de fizikaj universoj ĝis personaj kreitaĵoj.

4. La dieca respondo al la neperfekteco esence propra en la tempa prokrasto malkaŝigas en la kompensa ĉeesto de Dio la Sepoblulo, kies perfektigantaj agadoj integriĝas kun kaj la perfektecon kaj la perfektigitecon. Tiu ĉi tempa prokrasto estas neapartigebla de evoluo, kiu estas kreopoveco en la tempo. Pro ĝi, kaj ankaŭ pro aliaj kialoj, la tutpotenca povo de la Plejsuperulo estas bazita sur la diecaj sukcesoj de Dio la Sepoblulo. Tiu ĉi tempa prokrasto ebligas al la kreitaĵoj partopreni en dia kreado, ebligante al la kreitaĵaj personecoj fariĝi partneroj kun la Diaĵo por atingi maksimuman disvolviĝon. Eĉ la materia menso de la mortemula kreitaĵo tiel fariĝas partnero kun la dia Ĝustiganto en la dualigo de la senmorta animo. Dio la Sepoblulo ankaŭ disponigas teknikojn por kompensi la spertecajn limigojn de esence propra perfekteco same kiel por kompensi la antaŭsuprenirajn limigojn de neperfekteco.

7. Manifestiĝoj de transcendaĵoj

La transcendaĵoj estas subinfinitaj kaj subabsolutaj sed superlimhavaj kaj superkreitaĵaj. La transcendaĵoj manifestiĝas kiel integriĝa nivelo korelativanta la supervalorojn de absolutoj kun la maksimumaj valoroj de limhavaĵoj. El la kreitaĵa vidpunkto tio, kio estas transcenda, ŝajnus manifestiĝi kiel konsekvenco de la limhaveco; el la eterneca vidpunkto kiel anticipo de la limhaveco; kaj estas tiuj, kiuj konsideras ĝin kiel “antaŭ-ekhon” de la limhaveco.

Tio, kio estas transcenda, ne necese estas sen disvolviĝo, sed ĝi estas superevolua laŭ la limhava senco; nek ĝi estas nesperteca, sed ĝi estas supersperto, kiel la kreitaĵoj komprenas tion. Eble la plej bona ilustraĵo de tia paradokso estas la centra universo de perfekteco: ĝi preskaŭ estas absoluta — nur la Paradiza Insulo estas vere absoluta laŭ la “materiigita” senco. Nek ĝi estas limhava evolua kreaĵo, kiel estas la sep superuniversoj. Havono estas eterna sed ne senŝanĝo laŭ la senco esti universo de nekreskado. Ĝi estas loĝata de kreitaĵoj (Havonaj indiĝenoj), kiuj neniam estis efektive kreitaj, ĉar ili eterne ekzistas. Havono tiel ilustradas ion, kio estas ne ekzakte limhava nek ĝis nun absoluta. Havono plie funkcias kiel bufro inter absoluta Paradizo kaj limhavaj kreaĵoj, ankoraŭ plie ilustranta la funkcion de transcendaĵoj. Sed Havono mem ne estas transcendaĵo — ĝi estas Havono.

Same kiel la Plejsuperulo estas asociita kun limhavaĵoj, same la Plejlastulo estas identigita kun la transcendaĵoj. Sed kvankam ni tiel komparas la Plejsuperulon kaj la Plejlastulon, ili diferencas per io pli ol grado; la diferenco estas ankaŭ kvalita. La Plejlastulo estas io pli ol super-Plejsuperulo projekciita sur la transcendan nivelon. La Plejlastulo estas ĉio ĉi, sed pli: la Plejlastulo estas manifestiĝo de novaj Diaĵaj realaĵoj, la kvalifikado de novaj fazoj de la ĝis nun nekvalifikito.

Inter tiuj realaĵoj asociitaj kun la transcenda nivelo estas jene:

1. La Diaĵa ĉeesto de la Plejlastulo.

2. La koncepto pri la majstra universo.

3. La Arkitektoj de la Majstra Universo.

4. La du ordoj de Paradizaj forto-organizantoj.

5. Iuj modifoj en spaca potenco.

6. Iuj valoroj de spirito.

7. Iuj signifoj de menso.

8. Absonidaj kvalitoj kaj realaĵoj.

9. Ĉiopoveco, ĉioscieco kaj ĉieesteco.

10. Spaco.

La universo, en kiu ni nun vivas, povas esti pensata kiel ekzistanta sur limhava, transcenda kaj absoluta niveloj. Tio ĉi estas la kosma scenejo, sur kiu okazas la senfina dramo de personeca agado kaj energia metamorfozo.

Kaj Ĉiuj ĉi multoblaj realaĵoj estas unuigitaj absolute fare de la pluraj triunuoj, funkcie fare de la Arkitektoj de la Majstra Universo kaj relative fare de la Sep Majstro-Spiritoj, la subplejsuperaj kunordigantoj de la dieco de Dio la Sepoblulo.

Dio la Sepoblulo representas la personecan kaj diecan revelacion de la Universala Patro por la kreitaĵoj de kaj maksimuma kaj submaksimuma statuso, sed eatas aliaj sepoblaj rilatoj de la Unua Fonto-Centro, kiuj ne dependas de la manifestiĝo de la dia spirita ministrado de la Dio, kiu estas spirito.

En la pasinta eterneco la fortoj de la Absolutoj, la spiritoj de la Diaĵoj, kaj la personecoj de la Dioj moviĝis responde al la praa memvolo de memekzistanta memvolo. Dum tiu ĉi universa epoko ni ĉiuj atestas la mirindajn konsekvencojn de la vasta kosma panoramo de la subabsolutaj manifestiĝoj de la senlimaj potencialoj de ĉiuj ĉi realaĵoj. Kaj tute eblas, ke la daŭra diversigo de la originala realo de la Unua Fonto-Centro progresos antaŭen eksteren dum epokoj kaj epokoj, plu kaj plu, en la malproksimaj kaj neimageblaj etendaĵoj de absoluta infiniteco.

[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]