Kajero 104
La Trinitata koncepto de la revelaciita religio ne devas esti konfuzita kun la triopaj kredoj de evoluaj religioj. La ideoj pri triopoj devenis de multaj sugestitaj rilatoj, sed ĉefe ĉar estas po tri artikoj en fingroj, ĉar tri estis la minimumo da piedoj por stabiligi tabureton, ĉar tri subtenpunktoj necesis por starigi tendon; krome, la primitiva homo longtempe ne scipovis kalkuli pli ol ĝis tri.
Krom pri iuj naturaj paroj, kiel pasinteco kaj nuntempo, tago kaj nokto, varmeco kaj malvarmeco, virsekso kaj femalo, la homo ĝenerale tendencas pensi per triopoj: hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ; sunleviĝo, tagmezo kaj sunsubiro; patro, patrino kaj infano. Tri huraojn ricevas la venkinto. La mortintoj estas entombigita la trian tagon, kaj fantomoj estas repacigita per tri ritaj lavadoj per akvo.
Kiel konsekvenco de tiuj ĉi naturaj asocioj en la homa sperto, la triopo ekaperis en religio, kaj tio ĉi longe antaŭ la Paradiza Trinitato de Diaĵoj, aŭ eĉ pri iu ajn el iliaj reprezentantoj, antaŭe estis revelaciitaj al la homaro. Poste, la Persoj, Hindoj, Grekoj, Egiptoj, Babilonianoj, Romanoj kaj Skandinavoj ĉiuj havis triopajn dioj, sed tiuj ĉi ankoraŭ ne estis veraj trinitatoj. Triopaj diaĵoj ĉiuj havis naturan originon, kaj iam aperis inter la plimulto el la inteligentaj popoloj de Urantio. Foje la koncepto pri evolua triopo estis miksita kun tiu de revelaciita Trinitato; en tiuj ĉi kazoj estas ofte neeble distingi unu de la alia.
La unua Urantia revelacio kondukanta al la kompreno de la Paradiza Trinitato estis farita de la personaro de Princo Kaligastia antaŭ ĉirkaŭ duonmiliono da jaroj. Tiu ĉi plej frua koncepto pri la Trinitato estis perdita por la mondo dum la nestabilaj epokoj sekvantaj la planedan rlbelon.
La dua prezentado de la Trinitato estis farita de Adamo kaj Eva en la unua kaj dua ĝardenoj. Tiuj ĉi instruoj ne estis komplete forigitaj eĉ dum la epoko de Makivento Melkicedeko post ĉirkaŭ tridek mil jaroj, ĉar la Trinitata koncepto de la Setidoj persistis kaj en Mezopotamio kaj en Egiptio, sej pli precipe en Hindio, kie ĝi longe estis eternigita ĉe Agnio, la Veda trikapa dio de fajro.
La tria prezentado de la Trinitato estis farita de Makivento Melkicedeko, kaj tiu ĉi doktrino estis simboligita per la tri sancentraj cirkloj, kiujn la saĝulo de Salemo portis sur sia brusto. Sed Makiveno trovis tre malfacile instrui la Palestinajn Beduenojn pri la Universala Patro, la Eterna Filo kaj la Infinita Spirito. La plimulto el liaj disĉiploj pensis, ke la Trinitato konsistis el la tri Plejaltuloj de Norlatiadeko; kelkaj konceptis la Trinitaton kiel la Sisteman Suverenon, la Konstelacian Patron kaj la Kreinton-Diaĵon de la loka universo; ankoraŭ malpli eĉ konfuze komprenis la ideon pri la Paradiza asocio de la Patro, Filo kaj Spirito.
Per la agadoj de la Salemaj misiistoj la Melkicedekaj instruoj pri la Trinitato iom post iom disvastiĝis tra granda parto de Eŭrazio kaj Norda Afriko. Ofte estas malfacile distingi inter la triopoj kaj la trinitatoj en la postaj epokoj de Andidoj kaj post Melkicedeko, kiam ambaŭ konceptoj iamezure miksiĝis kaj kunfandiĝis.
Inter la Hinduoj la trinitata koncepto enradikiĝis kiel Estaĵo, Inteligenteco kaj Ĝojo. (Posta Hinda koncepto estis Brahmao, Ŝivo kaj Viŝnuo.) Dum la fruaj portretadoj de la Trinitato estis alportitaj al Hindio fare de la Setidaj pastroj, la postaj ideoj pri la Trinitato estis importitaj de la Salemaj misiistoj, kaj estis disvolvitaj de la denaskaj intelektoj de Hindio per la kunmetado de tiuj ĉi doktrinoj kun la evoluaj triopaj konceptadoj.
La Budhisma fido disvolvis du doktrinojn kun trinitata naturo: la pli frua estis Instruisto, Leĝo kaj Frateco; tio estis la prezentado de Sidarto Gotamo. La posta ideo, disvolviĝinta inter la norda branĉho de la disĉiploj de Budho, ampleksis Plejsuperan Sinjoron, Sanktan Spiriton kaj Enkarniĝintan Savanton.
Kaj tiuj ĉi ideoj de la Hinduoj kaj Budhistoj estis veraj trinitataj postulatoj, tio estas, la ideo pri triobla manifestiĝo de monoteisma Dio. Vera trinitata koncepto ne estas nur grupiĝo de tri apartaj dioj.
La Hebreoj konis la Trinitaton el la Kenidaj tradicioj de la epoko de Melkicedeko, sed ilia monoteisma fervoro por la unuopa Dio, Javeo, tiel eklipsis ĉiujn tiajn instruojn ke, antaŭ ol aperis Jesuo, la doktrino pri Elohim praktike elradikiĝis el la juda teologio. La Hebrea menso ne povis akordigi la trinitatan koncepton kun la monoteisma kredo en la Unuopa Sinjoro, la Dio de Israelo.
La disĉiploj de la islama fido same malsukcesis kompreni la ideon pri la Trinitato. Ĉiam estas malfacile por emerĝanta monoteismo toleri trinitatismon, kiam ĝi estas konfrontita al politeismo. La trinitata ideo pli bone enradikiĝas en tiuj religioj, kiuj havas firman monoteisman tradicion kun doktrina elasteco. La grandaj monoteistoj, la Hebreoj kaj Mohamedanoj, trovis malfacile distingi inter adori tri diojn, politeismo kaj trinitatismo, la adoro de unu Diaĵo ekzistanta en triunua manifestiĝo de dieco kaj personeco.
Jesuo instruis al siaj apostoloj la veron pri la personoj de la Paradiza Trinitato, sed ili pensis, ke li parolis figure kaj simbole. Kreskinte en Hebrea monoteismo ili trovis malfacile konservi iun ajn kredon, kiu ŝajne konfliktis kun ilia dominanta koncepto pri Javeo. Kaj la fruaj Kristanoj heredis la Hebrean antaŭjuĝo kontraŭ la Trinitata koncepto.
La unua Trinitato de Kristanismo estis proklamita en Antioĥio, kaj konsistis el Dio, lia Vorto kaj lia Saĝo. Paŭlo konis la Paradizan Trinitaton de Patro, Filo kaj Spirito, sed li malofte predikis pri ĝi, kaj menciis ĝin nur kelkfoje en siaj leteroj al la nove formiĝintaj eklezioj. Eĉ tiam, same kiel siaj kompanaj apostoloj, Paŭlo konfuzis Jesuon, la Kreinto-Filo de la loka universo, kun la Dua Persono de la Diaĵo, la Eterna Filo de Paradizo.
La Kristana koncepto pri la Trinitato, kiu komencis esti agnoskita ĉirkaŭ la fino de la unua jarcento post Kristo, konsistis el la Universala Patro, la Kreinto-Filo de Nebadono kaj la Dia Ministro de Salvingtono — Patrino-Spirito de la loka universo kaj kreopova kompano de la Kreinto-Filo.
Ekde la Jesua epoko ĝis sia prezentado en tiuj ĉi revelacioj, la fakta identeco de la Paradiza Trinitato ne estis konata sur Urantio (krom de kelkaj individuoj, al kiuj ĝi estis speciale revelaciita). Sed kvankam la Kristana koncepto pri la Trinitato estis erara en fakto, ĝi estis praktike vera rilate al spiritaj rilatoj. Nur en siaj filozofiaj implicoj kaj kosmologiaj konsekvencoj tiu ĉi koncepto suferis embarason: estis malfacile al pluraj, kiuj estas kosme mensohavaj, kredi, ke la Dua Persono de la Diaĵo, la dua membro de infinita Trinitato, iam loĝis sur Urantio; kaj kvankam laŭ spirito tio ĉi estis vera, laŭ efektiveco tio ĉi ne estas fakto. La Mikaelaj Krenitoj plene enkorpigas la diecon de la Eterna Filo, sed ili ne estas la absoluta personeco.
Monoteismo estiĝis kiel filozofia protesto kontraŭ la nekohereco de politeismo. Ĝi unue disvolviĝis per panteonaj organizoj kun la subdividado de supernaturaj agadoj, poste per la henoteisma plialtigo de unu sola dio super multaj, kaj fine per la eksigo de ĉiuj krom Unu Dio de fina valoro.
Trinitatismo devenas de la sperteca protesto kontraŭ la neebleco koncepti la ununurecon de malantropomorfigita soleca Diaĵo ne rilata al universa signifo. Post sufiĉa tempo, la filozofio tendencas abstrakti la personajn kvalitojn disde la Diaĵa koncepto de pura monoteismo, tiel reduktante tiun ĉi ideon de nerilata Dio ĝis la statuso de panteisma Absoluto. Ĉiam estis malfacile kompreni la personan naturon de Dio, kiu havas neniujn personajn rilatojn egalece kun aliaj kaj kunordigitaj personaj estaĵoj. La personeco en la Diaĵo postulas, ke tia Diaĵo ekzistu rilate al alia kaj egala persona Diaĵo.
Per la agnosko de la Trinitata koncepto la menso de la homo povas esperi kompreni ion pri la interrilatoj de amo kaj leĝo en la spactempaj kreaĵoj. Per spirita fido la homo akiras klarvidecon en la amo de Dio, sed baldaŭ malkovras, ke tiu ĉi spirita fido ne havas influon sur la dekretitaj leĝoj de la materia universo. Sendepende de la firmeco de la kredo de la homo je Dio kiel Paradiza Patro, la plivastiĝantaj kosmaj horizontoj postulas, ke li ankaŭ agnosku la realecon de la Paradiza Diaĵo kiel universalan leĝon, ke li agnosku la Trinitatan suverenecon etendiĝantan el Paradizo, kaj ombrantan eĉ la evoluantajn lokajn universojn de la Kreinto-Filoj kaj Kreopovaj Filinoj de la tri eternaj personoj, kies diaĵa unuiĝo estas la fakto kaj la realo kaj la eterna nedividebleco de la Paradiza Trinitato.
Kaj tiu ĉi sama Paradiza Trinitato estas reala ento — ne personeco sed tamen vera kaj absoluta realaĵo; ne personeco sed tamen kongrua kun kunekzistantaj personecoj — la personecoj de la Patro, la Filo kaj la Spirito. La Trinitato estas supersuma Diaĵa realaĵo manifestiĝanta el la kuniĝo de la tri Paradizaj Diaĵoj. La kvalitoj, karakterizaĵoj kaj funkcioj de la Trinitato ne estas la simpla sumo de la atributoj de la tri Paradizaj Diaĵoj; la Trinitataj funkcioj estas io unika, originala kaj ne plene antaŭvideblaj per la analizo de la atributoj de la Patro, Filo kaj Spirito.
Ekzemple: la Majstro, kiam surtere, admonis siajn adeptojn, ke la justeco neniam estas persona ago; ĝi ĉiam estas grupa funkcio. Nek la Dioj persone administras justecon. Sed ili plenumas tiun ĉi funkcion mem kiel kolektiva tuto, kiel la Paradiza Trinitato.
La koncepta kompreno pri la Trinitata asocio de la Patro, Filo kaj Spirito preparas la homan menson por la posta prezentado de iuj aliaj trioblaj rilatoj. La teologia racio povas esti plene kontentigita per la koncepto pri la Paradiza Trinitato, sed la filozofia kaj kosmologia racio postulas la agnoskon de la aliaj triunuaj asocioj de la Unua Fonto-Centro, tiuj triunuoj en kiuj la Infinito funkcias laŭ diversaj ne-Patraj kapabloj de universala manifestiĝo — la rilatoj de la Dio de forto, energio, povo, kaŭzeco, reago, potencialeco, efektiveco, gravito, streĉo, pratipo, principo kaj unueco.
Kvankam la homaro foje atingis la komprenon de la Trinitato de la tri personoj de la Diaĵo, la kohereco postulas, ke la homa intelekto perceptu, ke estas iuj rilatoj inter ĉiuj sep Absolutoj. Sed ĉio, kio estas vera pri la Paradiza Trinitato, ne estas necese vera pri triunuo, ĉar triunuo estas alia io ol trinitato. Laŭ iuj funkciaj aspektoj triunuo povas esti analoga al trinitato, sed ĝi neniam laŭnature estas homologa al trinitato.
La mortema homo nun trapasas grandan epokon de plivastiĝantaj horizontoj kaj pligrandiĝantaj konceptoj sur Urantio, kaj lia kosma filozofio devas evolue akceliĝi por samrapidi kun la plivastiĝo de la intelekta areno de la homa penso. Dum la kosma konscio de mortema homo etendiĝas, li perceptas la interrilatecon de ĉio, kion li trovas en sia materia scienco, intelekta filozofio kaj spirita klarvideco. Tamen, Kun tiu ĉi tuta kredo en la unueco de la kosmo, la homo perceptas la diversecon de la tuta ekzisto. Malgraŭ ĉiuj konceptoj koncerne la senŝanĝecon de la Diaĵo, homo preceptas, ke li vivas en universo de konstanta ŝanĝiĝo kaj sperteca kreskado. Sendepende de la realigo de la postvivo de spiritaj valoroj la homo ĉiam devas kalkuli kun la matematiko kaj antaŭmatematiko de forto, energio kaj povo.
Iel la eterna kompleteco de infiniteco devas esti akordigita kun la tempa kreskado de la evoluantaj universoj kaj kun la nekompleteco de iliaj spertecaj loĝantoj. Iel la konceptado de la totala infiniteco devas esti segmentita kaj kvalifikita tiel, ke la mortemula intelekto kaj la morontia animo povu kompreni tiun ĉi koncepton pri fina valoro kaj spiritiganta signifo.
Dum la racio postulas monoteisman unuecon de la kosma realo, la limhava sperto necesigas la postulaton de pluraj Absolutoj kaj iliaj kunordigo per kosmaj rilatoj. Sen kunordigitaj ekzistoj estas neniu ebleco por la apero de la diverseco de absolutaj rilatoj, neniu ŝanco por la funkciado de diferencialoj, variabloj, modifantoj, mildigantoj, kvalifikantoj aŭ malpliigantoj.
En tiuj ĉi kajeroj la totala realo (infinteco) estis prezentita, kiel ĝi ekzistas en la sep Absolutoj:
1. La Universala Patro.
2. La Eterna Filo.
3. La Infinita Spirito.
4. La Insulo de Paradizo.
5. La Diaĵa Absoluto.
6. La Universala Absoluto.
7. La Nekvalifikita Absoluto.
La Unua Fonto-Centro, kiu estas Patro por la Eterna Filo, estas ankaŭ Pratipo por la Paradiza Insulo. Li estas nekvalifikita personeco en la Filo sed potencialigita personeco en la Diaĵa Absoluto. La Patro estas energie revelaciita en Paradizo-Havono, kaj samtempe energie kaŝita en la Nekvalifikita Absoluto. La Infinito ĉiam estas malkaŝita en la senĉesaj agoj de la Kuna Aganto, dum li eterne funkcias en la kompensantaj sed vualitaj agadoj de la Universala Absoluto. Tiel la Patro rilatas al la ses kunordigitaj Absolutoj, kaj tiel ĉiuj ĉi sep ja ampleksas la cirklon de infiniteco tra ĉiuj senfinaj cirkloj de eterneco.
Ŝajnus, ke la triunuo de absolutaj rilatoj estas neevitebla. La personeco serĉas alian personecan asocion sur absoluta same sur aliaj niveloj. Kaj la asocio de la tri Paradizaj personecoj eternigas la unuan triunuon, la personeca unuigo de la Patro, la Filo kaj la Spirito. Ĉar kiam tiuj ĉi tri personoj, kiel personoj, kuniĝas por unuiĝinta funkcio, ili per tio konsistigas funkcian unuecon, ne trinitaton — organan enton — sed tamen triunuon, trioblan funkcian kompletan unuanimecon.
La Paradiza Trinitato ne estas triunuo; ĝi ne estas funkcia unuanimeco; pli ĝuste ĝi estas nedividita kaj nedividebla Diaĵo. La Patro, Filo kaj Spirito (kiel personoj) povas subteni rilaton kun la Paradiza Trinitato, ĉar la Trinitato estas ilia nedividita Diaĵo. La Patro, Filo kaj Spirito ne subtenas tian personan rilaton al la unua triunuo, ĉar tio estas ilia funkcia unuiĝo kiel tri personoj. Nur kiel la Trinitato — kiel nedividita Diaĵo — ili kolektive subtenas eternan rilaton al la triunuo de sia persona agregado.
Tiel la Paradiza Trinitato ja restas unika inter absolutaj rilatoj; estas pluraj ekzistecaj triunuoj sed nur unu ekzisteca Trinitato. Triunuo ne estas ento. Ĝi estas funkcia pli ĝuste ol organa. Ĝiaj membroj estas partneroj pli ĝuste ol korporaciaj. La komponantoj de la triunuoj povas esti entoj, sed triunuo mem estas asocio.
Estas tamen punkto de komparo inter trinitato kaj triunuo: ambaŭ manifestiĝas en funkcioj, kiuj estas io alia ol la perceptebla sumo de la atributoj de la komponantaj membroj. Sed dum ili estas tiel kompareblaj el funkcia vidpunkto, ili alie elmontras neniun kategorian rilaton. Ili proksimume rilatiĝas kiel la rilato inter funkcio kaj strukturo. Sed la funkcio de la triunua asocio ne estas la funkcio de la trinitata strukturo aŭ ento.
La triunuoj estas tamen realaj; ili estas tre realaj. En ili estas totala realeco funkciigita, kaj per ili la Universala Patro uzas tujan kaj personan regadon sur la majstraj funkcioj de la infiniteco.
Provante priskribi la sep triunuojn, ni atentas al la fakto, ke la Universala Patro estas la ĉefa membro de ĉiu. Li estas, estis kaj ĉiam estos: la Unua Universala Patro-Fonto, Absoluta Centro, Praa Kaŭzo, Universala Reganto, Senlima Energianto, Originala Unueco, Nekvalifikita Subtenanto, Unua Persono de la Diaĵo, Praa Kosma Pratipo kaj Esenco de Infiniteco. La Universala Patro estas la persona kaŭzo de la Absolutoj; li estas la absoluto de Absolutoj.
Oni povas sugesti la naturon kaj signifon de la sep triunuoj jene:
La unua triunuo — la persona-intenca triunuo. Tio ĉi estas la grupiĝo de la tri Diaĵaj personecoj:
1. La Universala Patro.
2. La Eterna Filo.
3. La Infinita Spirito.
Tio ĉi estas la triobla unuiĝo de amo, mizerikordo kaj ministrado — la intenca kaj persona asocio de la tri eternaj Paradizaj personecoj. Tio ĉi estas la asocio, kiu estas die frata, amas la kreitaĵon, patre agas kaj antaŭenigas la supreniron. La diaj personecoj de tiu ĉi unua triunuo estas Dioj, kiuj donas la personecon, spirite donacas sin kaj dotas la menson.
Tio ĉi estas la triunuo de infinita volo; ĝi agas tra la tuta eterna nuntempo kaj en la tuta pasinta-nuntempa-venonta fluo de la tempo. Tiu ĉi asocio produktas libervolan infinitecon, kaj provizas per la mekanismoj, per kiuj la persona Diaĵo fariĝas memrevelacianta al la kreitaĵoj de la evoluanta kosmo.
La Dua Triunuo — la triunuo de povo-pratipo. Ĉu ĝi estas eta ultimatono, flagranta stelo aŭ kirliĝanta nebulozo, eĉ la centra universo aŭ superuniversoj, de la plej malgrandaj ĝis la plej grandaj materiaj organizaĵoj, ĉiam la fizika pratipo — la kosma aranĝo — devenas de la funkcio de tiu ĉi triunuo. Tiu ĉi asocio konsistas el:
1. La Patro-Filo.
2. La Paradiza Insulo.
3. La Kuna Aganto.
La energio estas organizata de la kosmaj perantoj de la Tria Fonto-Centro; la energio estas formita laŭ la pratipo de Paradizo, la absoluta materiiĝo; sed malantaŭ tiu ĉi tuta senĉesa manipulado estas la ĉeesto de la Patro-Filo, kies unuiĝo unue aktivigis la Paradizan pratipon en la aspekto de Havono samtempe kun la naskiĝo de la Infinita Spirito, la Kuna Aganto.
Pri religia sperto la kreitaĵoj kontaktas la Dion, kiu estas amo, sed tia spirita klarvido neniam devas eklipsi la inteligentan agnoskon pri la universa fakto de la pratipo, kiu estas Paradizo. La Paradizaj personecoj allogas la libervolan adoron de ĉiuj kreitaĵoj per la konvinka povo de la dia amo, kaj ili kondukas ĉiujn tiajn spirite naskitajn personecojn al la ĉielaj delicojn de la senfina servado de la finatingintaj filoj de Dio. La dua triunuo estas la arkitekto de la spaca scenejo, sur kiu tiuj ĉi operacioj disvolviĝas; ĝi determinas la pratipojn de kosma aranĝo.
La amo povas karakterizi la diecon de la unua triunuo, sed la pratipo estas la galaksia manifestiĝo de la dua triunuo. Kio la unua triunuo estas por la evoluantaj personecoj, la dua triunuo estas por la evoluantaj universoj. La pratipo kaj la personeco estas du el la grandaj manifestiĝoj de la agoj de la Unua Fonto-Centro; kaj kiom ajn malfacile komprenebla tio estas, estas tamen vere, ke la povo-pratipo kaj la amanta personeco estas unu kaj sama universala realo; la Paradiza Insulo kaj la Eterna Filo estas kunordigitaj sed antipodaj revelacioj de la nesondebla naturo de la universala Patro-Forto.
La Tria Triunuo — la triunuo de spirita evoluo . La tuto de spirita manifestiĝo havas sian komencon kaj finon en tiu ĉi asocio, konsistanta el:
1. La Universala Patro.
2. La Filo-Spirito.
3. La Diaĵa Absoluto.
De spirita potenco ĝis Paradiza spirito ĉiu spirito trovas realecan esprimon en tiu ĉi triunua asocio de la pura spirita esenco de la Patro, de la valoroj de la aktivaj spiritoj de la Filo-Spirito kaj la senlimaj potencialoj de spirito de la Diaĵa Absoluto. La ekzistecaj valoroj de la spirito havas sian fundamentan genezon, kompletan manifestiĝon kaj finan destinon en tiu ĉi triunuo.
La Patro ekzistas antaŭ la spirito; la Filo-Spirito funkcias kiel aktiva kreopova spirito; la Diaĵa Absoluto ekzistas kiel spirito ampleksanta ĉion, eĉ preter la spirito.
La Kvara Triunuo — la triunuo de energia infiniteco. Ene de tiu ĉi triunuo tie eterniĝas la komenciĝoj kaj la finiĝoj de la tuta energia realo, de la spaca potenco ĝis la monotao. Tiu ĉi grupiĝo ampleksas la jenon:
1. La Patro-Spirito.
2. La Paradiza Insulo.
3. La Nekvalifikita Absoluto.
Paradizo estas la centro de la aktivado de energio-forto de la kosmo — la universa pozicio de la Unua Fonto-Centro, la kosma fokusa punkto de la Nekvalifikita Absoluto, kaj la fonto de la tuta energio. Ekzistece ĉeestanta ene de tiu ĉi triunuo estas la energia potencialo de la kosmo-infinito, de kiu la granda universo kaj la majstra niverso estas nur partaj manifestiĝoj.
La kvara triunuo absolute regas la fundamentajn unuojn de la kosma energio, kaj liberigas ilin de la teno de la Nekvalifikita Absoluto rekte proporcie al la apero ĉe la spertecaj Diaĵoj de subabsoluta kapablo por regi kaj stabiligi la metamorfiĝantan kosmon.
Tiu ĉi triunuo estas forto kaj energio. La senfinaj ebloj de la Nekvalifikita Absoluto estas centritaj ĉirkaŭ la absolutumo de la Paradiza Insulo, el kie emanas la neimageblaj agitadoj de la alie statika kvieto de la Nekvalifikiteco. Kaj la senĉesa pulsado de la materia Paradiza koro de la infinita kosmo batas harmonie kun la nesondebla pratipo kaj la neesplorebla plano de la Infinita Energiianto, la Unua Fonto-Centro.
La Kvina Triunuo — la triunuo de reaga infiniteco. Tiu ĉi asocio konsistas el:
1. La Universala Patro.
2. La Universala Absoluto.
3. La Nekvalifikita Absoluto.
Tiu ĉi grupiĝo eternigas la funkcian realigon en la infiniteco de ĉio, kio estas efektivigebla ene de la kampoj de la nediaĵa realo. Tiu ĉi triunuo manifestas senliman reagan kapablon al la libervolaj, kaŭzaj, tensiaj kaj pratipaj agoj kaj ĉeestoj de la aliaj triunuoj.
La sesa Triunuo — la triunuo de kosme asociita Diaĵo. Tiu ĉi grupiĝo konsistas el:
1. La Universala Patro.
2. La Diaĵa Absoluto.
3. La Universala Absoluto.
Tio ĉi estas la asocio de la Diaĵo-en-la-kosmo, la imanenteco de la Diaĵo lige kun la transcendeco de la Diaĵo. Tio ĉi estas la lasta atingo de dieco sur la niveloj de infiniteco al tiuj realaĵoj, kiuj kuŝas ekster la kampo de la diigita realo.
La Sepa Triunuo — la triunuo de infinita unueco. Tio ĉi estas la unueco de infiniteco funkcie manifesta en tempo kaj eterneco, la kunordigita unuiĝo de efektivaĵoj kaj potencialaĵoj. Tiu ĉi grupo konsistas el:
1. La Universala Patro.
2. La Kuna Aganto.
3. La Universala Absoluto.
La Kuna Aganto universale integras la ŝanĝiĝantajn funkciajn aspektojn de la tuta efektivigita realo sur ĉiuj niveloj de manifestiĝo, de limhavaĵoj tra transcendaĵoj ĝis absolutaĵoj. La Universala Absoluto perfekte kompensas la diferencojn esence proprajn al la ŝanĝiĝantaj aspektoj de la tuta nekompleta realo, de la senlimaj potencialaĵoj de la aktiva-libervola kaj kaŭza Diaĵa realo de la Diaĵo ĝis la senlimaj ebloj de statika, reaga, nediaĵa realo en la nekompreneblaj kampoj de la Nekvalifikita Absoluto.
Kiam ili funkcias en tiu ĉi triunuo, la Kuna Aganto kaj la Universala Absoluto same respondas al la Diaĵaj kaj nediaĵaj ĉeestoj, kiel ankaŭ estas la Unua Fonto-Centro kiu, en tiu ĉi rilato, estas praktike koncepte nedistingebla de la MI ESTAS.
Tiuj ĉi proksimumoj sufiĉas por klarigi la koncepton de la triunuoj. Ne sciante pri la plejlasta nivelo de la triunuoj, vi ne povas plene kompreni la unuajn sep. Kvankam ni ne opinias saĝe provi plian priskribon, ni povas mencii, ke estas dek kvin triunuaj asocioj de la Unua Fonto-Centro, el kiuj ok estas nerevelaciitaj en tiuj ĉi kajeroj. Tiuj ĉi nerevelaciitaj asocioj koncernas la realaĵojn, efektivaĵoj kaj potencialaĵoj, kiuj estas trans la sperteca nivelo de plejsupereco.
La triunuoj estas la funkcia balanciero de la infiniteco, la unuiĝo de la unikeco de la Sep Infinitecaj Absolutoj. Estas la ekzisteca ĉeesto de la triunuoj, kiu ebligas al la Patro-MI ESTAS sperti la funkcia unueco de infiniteco malgraŭ la diversigo de infiniteco en sep Absolutojn. La Unua Fonto-Centro estas la unuiganta membro de ĉiuj triunuoj; en li ĉiuj aferoj havas siajn nekvalifikitajn komencojn, eternajn ekzistojn kaj infinitajn destinojn — ”en li ĉiuj aferoj ekzistas.”
Kvankam tiuj ĉi asocioj ne povas pliigi la infinitecon de la Patro-MI ESTAS, ili ja ŝajnas ebligi la subinfinitajn kaj subabsolutajn manifestiĝojn de lia realeco. La sep triunuoj multobligas diverstalentecon, eternigas novajn profundecojn, diigas novajn valorojn, malkaŝas novajn potencialaĵojn, rivelas novajn signifojn; kaj ĉiuj ĉi diversigitaj manifestiĝoj en tempo kaj spaco kaj en la eterna kosmo ekzistas en la hipoteza stazo de la originala infiniteco de la MI ESTAS.
Estas iuj aliaj triunuaj rilatoj, kies konsistigo ne inkluzivas la Patron, sed ili ne estas realaj triunuoj, kaj ili ĉiam distingiĝas de la triunuoj de la Patro. Ili estas diverse nomataj asociataj triunuoj, kunordigitaj triunuoj kaj triopecoj. Ili estas konsekvencaj al la ekzisto de la triunuoj. Du el tiuj ĉi asocioj estas konsistigitaj jene:
La Triopeco de Efektiveco. Tiu ĉi triopeco konsistas en la interrilato de la tri absolutaj efektivaĵoj:
La Eterna Filo.
2. La Paradiza Insulo.
3. La Kuna Aganto.
La Eterna Filo estas la absoluto de la spirita realo, la absoluta personeco. La Paradiza Insulo estas la absoluto de la kosma realo, la absoluta pratipo. La Kuna Aganto estas la absoluto de la mensa realo, la kunordigito de la absoluta spirita realo, kaj la ekzisteca Diaĵa sintezo de la personeco kaj povo. Tiu ĉi triunua asocio okazigas la kunordigon de la totala sumo de efektivigita realo — spirita, kosma aŭ mensa. Ĝi estas nekvalifikita en aktualeco.
La Triopeco de Potencialeco. Tiu ĉi triopeco konsistas en la asocio de la tri Absolutoj de potencialeco:
1. La Diaĵa Absoluto.
2. La Universala Absoluto.
3. La Nekvalifikita Absoluto.
Tiel estas interasociitaj la infinitecaj rezervejoj de la tuta latenta realeco de energio — spirita, mensa aŭ kosma. Tiu ĉi asocio produktas la integriĝon de la tuta latenta realeco de energio. Ĝi estas potenciale infinita.
Same kiel la triunuoj estas precipe koncernataj de la funkcia unuiĝo de la infiniteco, same la triopecoj estas koncernataj en la kosma apero de la spertecaj Diaĵoj. La triunuoj estas nerekte koncernataj, sed la triopecoj estas rekte koncernataj, en la spertecaj Diaĵoj — Plejsupera, Plejlasta kaj Absoluta. Ili aperas en la emerĝanta sintezo povo-personeco de la Plejsupera Estaĵo. Kaj por la spactempaj kreitaĵoj la Plejsupera Estaĵo estas revelacio de la unueco de la MI ESTAS.
[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]