Kajero 103
Ĉiuj vere religiaj reagoj de la homo estas patronitaj de la frua ministrado de la asistanto pri adorado, kaj estas cenzuritaj de la asistanto pri saĝeco. La unua supermensa doto de la homo estas tiu de personeca encirkvitiĝo en la Sankta Spirito de la Universa Kreopova Spirito; kaj longe antaŭ aŭ la sindonacoj de la diaj Filoj aŭ la universala sindonaco de la Ĝustigantoj, tiu ĉi influo funkcias por plivastigi la vidpunkton de la homo pri etiko, religio kaj spiriteco. Sekve de la sindonacoj de la Paradizaj Filoj la liberigita Spirito de Vero potence kontribuas al la plivastigo de la homa kapablo percepti religiajn verojn. Dum la evoluo progresas sur loĝata mondo, la Penso-Ĝustigantoj pli kaj pli partoprenas en la disvolviĝo de la pli altaj specoj de homa religia klarvido. La Penso-Ĝustiganto estas la kosma fenestro, tra kiu la limhava kreitaĵo povas fide ekvidi la certecojn kaj diecojn de la senlima Diaĵo, la Universala Patro.
La religiaj tendencoj de la homaj rasoj estas denaskaj; ili universe manifestiĝas, kaj havas ŝajne naturan originon; la primitivaj religioj estas ĉiam evoluaj en sia genezo. Dum la natura religia sperto daŭre progresas, periodaj revelacioj pri la vero punkcias la alie malrapidan kuron de la planeda evoluo.
Sur Urantio nuntempe estas kvar specoj de religio:
1. Natura aŭ evolua religio.
2. Supernatura aŭ revelacia religio.
3. Praktika aŭ aktuala religio, laŭ diversaj gradoj de la miksado de la naturaj kaj la supernaturaj religioj.
4. Filozofiaj religioj, home faritaj aŭ filozofie pripensitaj teologiaj doktrinoj kaj racie kreitaj religioj.
La unueco de religia sperto meze de socia aŭ rasa grupo devenas de la identa naturo de la fragmento de Dio loĝanta en la individuo. Estas tiu ĉi dieco en la homo, kiu originias lian malegoisman intereson por la bonfarto de aliaj homoj. Sed ĉar la personeco estas unika — ne du mortemuloj estas similaj — neeviteble rezultas, ke ne du homaj estaĵoj povas simile interpreti la gvidadojn kaj instigojn de la spirito de dieco, kiu vivas ene de iliaj mensoj. Grupo de mortemuloj povas sperti spiritan unuecon, sed ili neniam povas atingi filozofian unuformecon. Kaj tiu ĉi diverseco de la interpretado de religia penso kaj sperto montriĝas per la fakto, ke teologoj kaj filozofoj de la dudeka jarcento formulis pli ol kvin cent malsamajn difinojn pri religio. Vere, ĉiu homa estaĵo difinas la religion laŭ la terminoj de sia propra sperteca interpretado pri la diaj impulsoj emanantaj el la spirito de Dio, kiu loĝas en li, kaj tial tia interpreto necese estas unika kaj plene malsama de la religia filozofio de ĉiuj aliaj homaj estaĵoj.
Kiam mortemulo plene samopinias kun la religia filozofio de kuna mortemulo, tiu fenomeno indikas, ke tiuj ĉi du estaĵoj havis similan religian sperton tuŝantan la temojn rilate al la simileco de sia filozofia religia interpretado.
Kvankam via religio estas afero de persona sperto, estas plej grave, ke vi estu submetita al la kono de vasta nombro da aliaj religiaj spertoj (la diversaj interpretadoj de aliaj kaj malsimilaj mortemuloj), por ke fine vi povu eviti, ke via religia vivo fariĝu egocentra — ĉirkaŭskribita — egoisma kaj malsociema.
La raciismo malpravas, kiam ĝi supozas, ke la religio unue estas primitiva kredo pri io, kio poste estas sekvata de la serĉado de valoroj. La religio ĉefe estas serĉado de valoroj, kaj sekve formulas sistemon de interpretitaj kredoj. Estas multe pli facile por la homoj reciproke konsenti pri religiaj valoroj — celoj — ol pri kredoj — interpretadoj. Kaj tio ĉi klarigas, kial la religio povas konsenti pri valoroj kaj celoj, dum montrante la konfuzan fenomenon konservi kredon je centoj da konfliktantaj kredoj — kredkonfesoj. Tio ĉi ankaŭ klarigas, kial determinita persono povas konservi sian religian sperton malgraŭ la forlaso aŭ ŝanĝo de multaj el siaj religiaj kredoj. La religio persistas malgraŭ revoluciaj ŝanĝoj de religiaj kredoj. La teologio ne produktas religion; estas religio, kiu produktas teologian filozofion.
La fakto, ke religiistoj tiel kredis je multaj malveraj aferoj, ne eksvalidigas la religion, ĉar la religio fondiĝas sur la agnosko de valoroj, kaj ĝi estas validigita de la fido de la persona religia sperto. La religio, tiam, baziĝas sur la sperto kaj la religia pensado; la teologio, la filozofio de religio, estas honesta provo interpreti tiun sperton. Tiaj interpretitaj kredoj povas esti ĝustaj aŭ malĝustaj, aŭ miksaĵo de vero kaj eraro.
La konstato de la agnosko de spiritaj valoroj estas sperto, kiu estas superidea. Estas neniu vorto en iu ajn homa lingvo, kiu povas esti uzata por nomi tiun ĉi “senson”, “senton”, “intuicion” aŭ “sperton”, kiun ni decidis nomi “konscio pri Dio”. La spirito de Dio, kiu loĝas en la homo, ne estas persona — la Penso-Ĝustiganto estas antaŭpersona — sed tiu ĉi Monitoro prezentas valoron, elfluas guston de dieco, kiu estas persona laŭ la plej alta kaj infinita senco. Se Dio ne estus almenaŭ persona, li ne povus esti konscia, kaj se li ne konscius, tiam li estus subhoma.
La religio funkcias en la homa menso, kaj realiĝis per la sperto antaŭ sia apero en la homa konscio. Infano ekzistas ĉirkaŭ naŭ monatojn, antaŭ ol ĝi spertas sian naskiĝon. Sed la “naskiĝo” de religio ne estas subita; ĝi estas pli ĝuste grada emerĝo. Tamen, frue aŭ ne okazas “naskiĝtago”. Vi ne eniras la ĉielan regnon, krom se vi “denove naskiĝas” — naskita de la spirito. Multaj spiritaj naskiĝoj estas akompanataj de multe da spirita angoro kaj konsiderindaj psikologiaj perturboj, same kiel multaj fizikaj naskiĝoj estas karakterizitaj de “malfacila akuŝado” kaj aliaj anomalioj de “naskado”. Aliaj spiritaj naskiĝoj estas natura kaj normala kreskado de la agnosko de plejsuperaj valoroj kun plialtigo de la spirita sperto, kvankam neniu religia disvolviĝo okazas sen konscia klopodo kaj pozitivaj kaj individuaj decidoj. La religio neniam estas pasiva sperto, negativa sinteno. Tio, kion oni nomas “naskiĝo de religio” ne estas rekte asociita kun tiel nomataj konvertaj spertoj, kiuj kutime karakterizas la religiajn epizodojn okazantajn pli poste en la vivo rezulte de mensa konflikto, emocia subpremo kaj temperamentaj malordoj.
Sed tiuj personoj, kiuj estis edukitaj de siaj gepatroj tiel, ke ili kreskis konsciante esti infanoj de amema ĉiela Patro, ne devus malaprobe konsideri siajn kunajn mortemulojn, kiuj nur povas atingi tian konscion de asocio kun Dio per psikologia krizo, emocia malordo.
La evolua tereno en la homa menso, en kiu ĝermas la semo de revelaciita religio, estas la morala naturo, kiu tiel frue originigas socian konscion. La unuaj instigoj de la morala naturo de infano rilatas ne al sekso, kulpeco aŭ persona orgojlo, sed impulsoj de justeco, senpartieco kaj afableco — helpema ministrado al siaj kunuloj. Kaj kiam tiaj fruaj moralaj vekiĝoj estas nutritaj, okazas grada disvolviĝo de la religia vivo, kiu estas relative sen konfliktoj, malordoj kaj krizoj.
Ĉiu homa estaĵo tre frue spertas ian konflikton inter sia egoisma kaj sia altruisma impulsoj, kaj multfoje la unua sperto de konscio pri Dio povas esti atingita rezulte de serĉado de superhoma helpo en la tasko solvi tiajn moralajn konfliktojn.
La psikologio de infano estas nature pozitiva, ne negativa. Tiom da mortemuloj estas negativaj, ĉar ili estis tiel edukitaj. Kiam oni diras, ke la infano estas pozitiva, oni referencas al liaj moralaj impulsoj, tiuj mensaj povoj, kies apero signalas la alvenon de la Penso-Ĝustiganto.
Foreste de malbona instruado la menso de normala infano pozitive moviĝas, je la apero de religia konscio, al morala rekteco kaj socia ministrado, pri ĝuste ol negative, for de peko kaj kulpeco. Povas esti aŭ ne konflikto en la disvolviĝo de la religia sperto, sed ĉiam ĉeestas la neeviteblaj decidoj, klopodoj kaj funkcioj de la homa volo.
La morala elektado estas kutime akompanata de pli aŭ malpli morala konflikto. Kaj tiu ĉi plej unua konflikto en la infana menso okazas inter la egoismaj insigoj kaj la altruismaj impulsoj. La Penso-Ĝustiganto ne ignoras la personecajn valorojn de la egoisma motivado, sed ja funkcias por atribui leĝeran preferon al la altruisma impulso kondukante al la celo de la homa feliĉo kaj la ĝojoj de la ĉiela regno.
Kiam morala estaĵo elektas altruismon kiam konfrontite al la instigo esti egoisma, tio estas primitiva religia sperto. Neniu besto povas fari tian elekton; tia decido estas kaj homa kaj religia. Ĝi ampleksas la fakton pri la konscio pri Dio, kaj elmontras la impulson de socia servo, la bazo de la frateco de la homo. Kiam la menso elektas justan moralan juĝon per ago de la libervolo, tia decido konsistigas religian sperton.
Sed antaŭ ol infano sufiĉe disvolviĝis por akiri moralan kapablon, kaj do kapabli elekti la altruisman servon, li jam disvolvis fortan kaj bone unuiĝintan egoisman naturon. Kaj estas tiu ĉi fakta situacio, kiu estigas la teorion pri la lukto inter la “supera” kaj “malsupera” naturoj, inter la “maljuna homo de peko” kaj la “nova naturo” de graco. Tre frue en la vivo la normala infano eklernas, ke estas “pli beninde doni ol ricevi”.
La homo tendencas identigi la instigon servi sin kun sia memo — si mem. Kontraste li inklinas identigi la volon esti altruisma kun iu influo ekster si — Dio. Kaj tia juĝo ja estas ĝusta, ĉar ĉiuj ne-memaj deziroj ja efektive originas en la gvidadoj de la loĝanta Penso-Ĝustiganto, kaj tiu ĉi Ĝustiganto estas fragmento de Dio. La impulso de la spirita Monitoro estas konstatita en la homa konscio kiel la instigo esti altruisma, konscia pri siaj kunuloj. Almenaŭ tio ĉi estas la frua kaj fundamenta sperto de la infana menso. Kiam la kreskanta infano malsukcesas unuigi sian personecon, la altruisma impulso povas tiel fariĝi tro disvolvita, ke ĝi povas serioze malutili la bonstaton de la memo. Misgvidita konscio povas fariĝi respondeca pri multaj konfliktoj, zorgoj, malĝojoj kaj senfina sinsekvo de homaj malfeliĉoj.
Kvankam la kredo je spiritoj, sonĝoj kaj diversaj aliaj superstiĉoj ĉiuj rolis en la evolua origino de primitivaj religioj, vi ne devus neglekti la influon de la klano aŭ triba spirito de solidareco. En la grupa rilato prezentiĝis la ekzakta socia situacio, kiu donis la defion al la konflikto egoismo-altruismo en la morala naturo de la frua homa menso. Malgraŭ sia kredo je spiritoj, la primitivaj Aŭstralianoj ankoraŭ enfokusigas sian religion sur la klano. Kun la tempo, tiaj religiaj konceptoj tendencas personeciĝi, unue, kiel bestoj, kaj poste, kiel superhomo aŭ kiel Dio. Eĉ tiaj malsuperaj rasoj kiel la Afrikaj Boŝmanoj, kies kredoj eĉ estas ne totemaj, ja agnoskas la diferencon inter la mema intereso kaj la grupa intereso, primitiva distingo inter la sekularaj kaj sakralaj valoroj. Sed la socia grupo ne estas la fonto de la religia sperto. Sendepende de la influo de ĉiuj ĉi primitivaj kontribuoj al la frua religio de la homo, restas la fakto, ke la vera religia impulso originas el aŭtentaj spiritaj ĉeestoj aktivigantaj la volon esti altriusma.
La posta religio estas antaŭsignita de la primitiva kredo je naturaj mirindaĵoj kaj misteroj, la nepersona manao. Sed frue aŭ ne la evoluanta religio postulas, ke la individuo faru iujn personajn oferojn por la bono de sia socia grupo, faru ion por igi aliajn homojn pli feliĉaj kaj pli bonaj. Finfine, la religio estas destinita fariĝi la servado al Dio kaj al la homo.
La religio estas destinita ŝanĝi la medion de la homo, sed multe el la religio trovebla inter la hodiaŭaj mortemuloj fariĝis senhelpa por fari tion. La medio tro ofte regis la religion.
Memoru, ke en la religio de ĉiuj epokoj la sperto plej grava estas la sento pri moralaj valoroj kaj sociaj signifoj, ne la penso pri teologiaj dogmoj aŭ folozofiaj teorioj. La religio favore evoluas, kiam la koncepto pri moraleco anstataŭas la elementon pri magio.
La homo evoluis tra la superstiĉoj de manao, magio, adoro al naturo, timo de spiritoj kaj adoro al bestoj ĝis la diversaj ceremoniaroj, per kiuj la religia sinteno de la individuo fariĝis la grupaj reagoj de la klano. Kaj tiam tiuj ĉi ceremonioj enfokusiĝis kaj kristaliĝis en tribajn kredojn, kaj fine tiuj ĉi timoj kaj fidoj personiĝis en diojn. Sed en tiu ĉi tuta religia evoluo la morala elemento neniam plene forestis. La impulso de la Dio ene de la homo ĉiam estis potenca. Kaj tiuj ĉi potencaj influoj — unu homa kaj la alia dia — certigis la religian postvivon tra ĉiuj sortoŝanĝoj de la epokoj, kvankam ĝi estis tiel ofte minacita formorti pro milo da perversigaj tendencoj kaj malamikaj antagonismoj.
La karakteriza diferenco inter socia okazo kaj religia kunveno estas, ke kontraste kun la sekulara, la religia estas trapenetrita de la atmosfero de komuneco. Tiamaniere la homa asocio generas senton de komuneco kun la dieco, kaj tio ĉi estas la komenco de grupa adorado. Dividado de komuna manĝo estis la plej frua speco de socia komuneco, kaj tiel la fruaj religioj aranĝis, ke porcio de la ceremonia ofero estu manĝata de la adorantoj. Eĉ en Kristanismo la vespermanĝo de la Sinjoro konservas tiun ĉi manieron de komuneco. La atmosfero de la komuneco donas refreŝigan kaj konsolan batalhalton en la konflikto de la memo celanta sin kun la altruisma impulso de la loĝanta spirita Monitoro. Kaj tio ĉi estas la enkonduko al vera adorado — la praktiko de la ĉeesto de Dio, kiu okazigas la emerĝon de la frateco de la homo.
Kiam la primitiva homo sentis, ke lia komuneco kun Dio estis interrompita, li uzis ian oferon klopodante pekliberiĝi, por restarigi amikecan rilaton. La malsato kaj soifo por rekteco kondukas al la malkovro de vereco, kaj la vereco plialtigas idealojn, kaj tio ĉi kreas novajn problemojn por la individuaj religiuloj, ĉar niaj idealoj tendencas kreski laŭ geometria progresado, dum nia kapablo vivi laŭ ili estas plialtigita nur per aritmetika progresado.
La sento de kulpeco (ne la konscio pri peko) devenas aŭ de interrompita spirita komuneco aŭ de la malpliiĝo de siaj moralaj idealoj. La liberiĝo de tia malfacilaĵo povas nur veni per la konstato, ke oniaj plej altaj moralaj idealoj ne necese estas sinonimaj al la volo de Dio. La homo ne povas esperi vivi laŭ siaj plej altaj idealoj, sed li povas esti fidela al sia celo trovi Dion kaj fariĝi pli kaj pli simila al li.
Jesuo forbalais ĉiujn ceremoniarojn de ofero kaj pekliberigo. Li detruis la bazon de tiu ĉi tuta fikcia kulpeco kaj sento de izolado en la universo deklarante, ke la homo estas infano de Dio; la rilato kreitaĵo-Kreinto estis metita sur la bazo infano-gepatro. Dio fariĝas amanta Patro por siaj mortemaj gefiloj. Ĉiuj ceremoniaroj ne apatenantaj al tia intima rilato de familio estas por ĉiam abrogitaj.
Dio la Patro traktas la homon, sian infanon, sur la bazo, ne de efektiva virto aŭ merito, sed agnoskante la motivadon de la infano — la kreitaĵan celon kaj intencon. La rilato estas asocio gepatro-infano, kaj ĝi efektiviĝas per la dia amo.
La frua evolua menso originigas senton de socia devo kaj morala devigo devenanta ĉefe de la emocia timo. La pli pozitiva instigo de socia servo kaj la idealismo de altruismo devenas de la rekta impulso de la dia spirito loĝanta en la homa menso.
Tiu ĉi ideo-idealo fari bonon al aliuloj — la impulso rifuzi ion al la memo profite al sia proksimulo — estas dekomence tre limigita. La Primitiva homo konsideras kiel proksimulojn nur tiujn, kiuj estas tre proksimaj de li, tiujn kiuj traktas lin kiel proksimulo; ju pli la religia civilizacio antaŭeniras, des pli lia proksimulo pligrandiĝas laŭ koncepto por ampleksi la klanon, la tribon, la nacion. Kaj tiam Jesuo plivastigis la proksimulan koncepton ĝis la tuta homaro, eĉ ĝis ni amu niajn malamikojn. Kaj estas io ene de ĉiu normala homa estaĵo, kiu diras al li, ke tiu ĉi instruo estas morala — justa. Eĉ tiuj, kiuj malplej praktikas tiun ĉi idealon konfesas, ke ĝi estas justa en teorio.
Ĉiuj homoj agnoskas la moralecon de tiu ĉi universala homa instigo esti malegoisma kaj altruisma. La humanisto atribuas la originon de tiu ĉi instigo al la natura funkciado de la materia menso; la religiulo ĝuste agnoskas, ke la vere malegoisma impulso de la mortemula menso respondas al la internaj spiritaj gvidadoj de la Penso-Ĝustiganto.
Sed la interpretado de la homo pri tiuj ĉi fruaj konfliktoj inter la egoisma volo kaj la malegoisma volo ne ĉiam estas fidinda. Nur sufiĉe bone unuiĝinta personeco povas arbitracii la multformajn malkonsentojn inter la egoisma avido kaj la floranta konscio pri la socio. La memo havas rajtojn same kiel tiuj de la proksimuloj. Neniu havas ekskluzivajn prerogativojn sur la atento kaj la servo de la individuo. La malsukceso solvi tiun ĉi problemon okazigas la plej fruan specon de sentoj de homa kulpeco.
La homa feliĉo estas atingita, nur kiam la egoisma deziro de la memo kaj la altruisma instigo de la pli alta memo (dia spirito) estas kunordigitaj kaj reharmonigitaj de la unuigxinta volo de la integranta kaj reganta personeco. La menso de evolua homo estas ĉiam konfrontita al la malsimpla problemo arbitracii la renkonton inter la natura plivastigxo de emociaj impulsoj kaj la morala kreskado de malegoismaj instigoj bazitaj sur spirita klarvideco — aŭtenta religia pripensado.
La provo por certigi egalan bonon por la memo kaj por la plej granda nombro da aliaj memoj prezentas problemon, kiu ne ĉiam povas esti kontentige solvita en spactempa kadro. Kun determinita eterna vivo tiaj antagonismoj povas esti solvitaj, sed dum mallonga homa vivo ili estas nesolveblaj. Jesuo aludis tiun paradokson, kiam li diris: “Kiu ajn savos sian vivon, tiu perdos ĝin, sed kiu ajn perdos sian vivon por la regno, trovos ĝin.”
La celado al idealo — la strebado esti kiel Dio — estas dauxra klopodo antaŭ kaj post la morto. La vivo post morto ne estas esence malsama ol la mortemula ekzisto. Ĉio, kion ni faras en tiu ĉi vivo, kio estas bona, rekte kontribuas al la plibonigo de la estonta vivo. La vera religio ne kuraĝigas moralan maldiligentecon kaj spiritan pigrecon kuraĝigante la vanan esperon akiri ĉiujn virtojn de nobla karaktero atribuita rezulte de trapasado al la portaloj de la natura morto. La vera religio ne malgrandigas klopodojn de la homo progresi dum la mortemula vivo. Ĉiu homa gajno estas rekta kontribuo al la riĉigo de la unuaj stadioj de la sperto de senmorta postvivo.
Estas fatale por la idealismo de la homo, kiam oni instruas al li, ke ĉiuj liaj altruismaj impulsoj estas simple la disvolviĝo de liaj naturaj gregaj instinktoj. Sed li estas nobligita kaj potence viglita kiam li lernas, ke tiuj ĉi superaj instigoj de la animo emanas el la spiritaj fortoj, kiuj loĝas en lia mortemula menso.
La homo leviĝas el si mem kaj ekster si mem, kiam li iam plene konstatas, ke vivas kaj strebas en li io, kio estas eterna kaj dia. Kaj tiel estas, ke vivanta fido en la superhoma origino de niaj idealoj validigas nian kredon, ke ni estas la filoj de Dio, kaj realigas niajn altruismajn konvinkojn, la sentojn de la frateco de la homo.
La homo, en sia spirita kampo, ja posedas libervolon. La mortema homo estas nek senhelpa sklavo de la nefleksebla suvereneco de tutpotenca Dio, nek la viktimo de la senespera fatalo de mekanisma kosma determinismo. La homo estas plej vere la arkitekto de sia propra eterna destino.
Sed la homo ne estas savita aŭ nobligita per premo. La spirita kreskado ŝprucas el interne de la evoluanta animo. La premo povas deformi la personecon, sed ĝi neniam stimulas la kreskadon. Eĉ eduka premo estas nur negative utila, ĉar ĝi povas helpi malebligante katastrofajn spertojn. La spirita kreskado estas la plej granda, kiam ĉiuj eksteraj premoj estas minimumaj. “Kie la spirito de la Sinjoro troviĝas, tie estas libereco.” La homo plej bone disvolviĝas, kiam la premoj de hejmo, komunumo, eklezio kaj ŝtato estas minimumaj. Sed tio ĉo ne devas esti interpretita kiel signifante, ke estas neniu loko en progresanta socio por la hejmo, la sociaj institucioj, la eklezio kaj la ŝtato.
Kiam membro de socia religia grupo konformiĝis al la postuloj de tia grupo, li devus esti kuraĝigita ĝui religian liberecon en la plena esprimo de sia propra persona interpretado pri la veraĵoj de religia kredo kaj la faktoj de religia sperto. La sekureco de religia grupo dependas de ĝia spirita unueco, ne de ĝia teologia unuformeco. Religia grupo devus kapabli ĝui la liberecon de libera pensado sen devi fariĝi “liberpensuloj”. Estas granda espero por iu ajn eklezio, kiu adoras la vivantan Dion, validigas la fratecon de la homo, kaj aŭdacas forigi ĉiun ajn kredan premon de siaj membroj.
La teologio estas la studado de la agoj kaj reagoj de la homa spirito; ĝi neniam povas fariĝi scienco, ĉar ĝi ĉiam devas esti pli-malpli kombinita kun psikologio pri sia persona esprimo kaj kun filozofio pri sia sistema portretado. La teologio ĉiam estas la studado de via religio; la studado de la religio de aliuloj estas psikologio.
Kiam la homo traktas la studadon kaj ekzamenadon de sia universo el ekstere, li estigas la diversajn fizikajn sciencojn; kiam li traktas la serĉadon de si kaj la universo el interne, li originigas la teologion kaj la metafizikon. La posta arto de filozofio disvolviĝas klopodante harmoniigi la multajn diferencojn, kiuj estas destinitaj unue aperi inter la trovoj kaj la instruoj de tiuj ĉi du tute kontraŭaj manieroj trakti la universon de aferoj kaj estaĵoj.
La religio koncernas la spiritan vidpunkton, la konsciecon pri la interneco de la homa sperto. La spirita naturo de la homo donas al li la oportunon reversi la universon internen. Estas do vere, ke ekskluzive vidita de la interneco de la personeca sperto, la tuta kreaĵo ŝajnas spirita laŭ naturo.
Kiam la homo analize inspektas la universon per la materiaj dotoj de siaj fizikaj sensoj kaj sia asociita mensa percepto, la kosmo ŝajnas esti mekanika kaj energia-materia. Tia tekniko por studi la realon konsistas en reversi la universon eksteren.
Logika kaj kohera filozofia koncepto pri la universo ne povas esti konstruita sur la postulatoj aŭ de materiismo aŭ de spiritismo, ĉar ambaŭ tiuj ĉi sistemoj de pensado, kiam universale aplikataj, devigas vidi la kosmon distordite, la unua kontaktanta universon reversitan eksteren, la lasta konstatanta la naturon de universo reversita internen. Neniam aŭ la scienco aŭ religio, en kaj de si mem, sola, povas do esperi sukcesi adekvate kompreni universalajn verojn kaj rilatojn sen la gvidado de la homa filozofio kaj la iluminado de la dia revelacio.
La interna spirito de la homo ĉiam devas por esprimiĝi kaj memrealigi dependi de la mekanismo kaj tekniko de la menso. Same la ekstera sperto de la homo pri la materia realo devas esti bazita sur la mensa konscieco de la spertanta personeco. Konsekvence la spiritaj kaj la materiaj, la internaj kaj la eksteraj, homaj spertoj ĉiam estas korelativaj kun la mensa funkcio, kaj kondiĉitaj, koncerne sia konscia konstatao, per la mensa agado. La homo spertas la materion en sia menso;li spertas spiritan realon en la animo, sed konsciiĝas pri tiu ĉi sperto en sia menso. La intelekto estas la harmoniigilo kaj la ĉiam ĉeestanta kondiĉilo kaj kvalifikilo de la totala sumo de la mortemula sperto. Kaj energio-aferoj kaj spirito-valoroj estas kolorigitaj per sia interpretado tra la mensaj periloj de la konscio.
Via malfacilaĵo por sukcesi pli harmonian kunordigon inter scienco kaj religio estas kaŭzita de via plena nescio pri la meza kampo de la morontia mondo de aferoj kaj estaĵoj. La loka universo konsistas el tri gradoj, aŭ stadioj, de realeca manifestiĝo: materio, morontio kaj spirito. La morontia vidpunkto de aliro forigas ĉiujn diverĝojn inter la eltrovoj de fizikaj sciencoj kaj la funkciado de la spirito de religio. La racio estas la komprena tekniko de la sciencoj; la fido estas la klarvida tekniko de religio; motao estas la tekniko de morontia nivelo. La motao estas sensiveco de la supermateria realo, kiu komencas kompensi nekompletan kreskadon, havante kiel substancon la scion-racion kaj kiel esencon la fidon-klarvidon. La motao estas superfilozofia reakordigilo inter diverĝaj perceptoj pri la realo, percepto kiu estas neatingebla de materiaj personecoj; ĝi parte baziĝas sur la sperto postvivi la materian vivon de la karno. Sed multaj mortemuloj agnoskis la dezirindecon havi iun metodon por reakordigi la interagon inter la tre apartigitaj kampoj de scienco kaj religio; kaj metafiziko estas la rezulto de senutilaj provoj de la homo transponti tiun cxi bone agnoskitan abismon. Sed la homa metafiziko montriĝis pli konfuziga ol iluminiga. La metafiziko staras kiel bonintenca sed vana klopodo de la homo por kompensi la foreston de la motao de morontio.
La metafiziko montriĝis kiel malsukceso; motaon la homo ne povas percepti. La revelacio estas la sola tekniko, kiu povas kompensi la foreston de la vereca sensiveco de la motao en materia mondo. La revelacio aŭtoritate klarigas la konfuzon disvolvitan de la rezonado sur evolua mondo.
La scienco estas la provo de la homo studi lian fizikan medion, la mondon de energio-materio; la religio estas la sperto de la homo kun la kosmo de spiritaj valoroj; la filozofio disvolviĝis de la mensa klopodo de la homo por organizi kaj korelativi la eltrovojn de tiuj ĉi tre apartigitaj konceptoj en ion kiel racia kaj unuiĝinta sinteno al la kosmo. La filozofio, klarigita per revelacio, akcepteble funkcias foreste de la motao kaj ĉeeste de la disfalo kaj malsukceso de la racia anstataŭaĵo de la motao — metafiziko.
La frua homo ne distingis inter la energia nivelo kaj la spirita nivelo. Estis la violkolora raso kaj iliaj Andidaj posteuloj, kiuj unue provis disigi inter la matematikeco kaj la libervoleco. Pli kaj pli la civilizita homo sekvis la paŝojn de la plej fruaj Grekoj kaj Sumeranoj, kiuj distingis inter la senviveco kaj la viveco. Kaj dum progresos la civilizacio, la filozofio devos transponti la ĉiam pli larĝiĝantajn abismojn inter la koncepto pri spirito kaj la koncepto pri energio. Sed en la tempo de la spaco tiuj ĉi diverĝoj estas unu ĉe la Plejsuperulo.
La scienco devas ĉiam esti bazita sur la racio, kvankam imago kaj konjekto estas utilaj por etendi ĝiajn limojn. La religio ĉiam dependas de la fido, kvankam la racio estas stabiliga influo kaj utila servilo. Kaj ĉiam estis kaj ĉiam estos misĝvidaj interpretadoj pri la fenomenoj kaj de la natura kaj de la spirita mondoj, false nomataj sciencoj kaj religioj.
Depost sia nekompleta kompreno pri scienco, sia malforta teno de religio kaj siaj malsukcesaj provoj pri metafiziko, la homo provis konstrui siajn formuladojn pri filozofio. Kaj la moderna homo ja konstruus dignan kaj allogan filozofion pri si mem kaj sia universo, se ne estus la disfalo de lia tre grava kaj nemalhavebla metafizika konekto inter la mondoj de materio kaj spirito, la malsukceso de metafiziko transponti la morontian abismon inter la fizikeco kaj la spiriteco. Al la mortema homo mankas la koncepto pri morontiaj menso kaj materio; kaj la revelacio estas la sola tekniko por mildigi tiun ĉi mankon pri la konceptaj datenoj, kiun la homo tiel urĝe bezonas por konstrui logikan filozofion pri la universo kaj atingi kontentigan komprenon pri lia certa kaj fiksita loko en tiu universo.
La revelacio estas la sola espero de la evolua homo por transponti la morontian abismon. La fido kaj la racio, sen la helpo de la motao, ne povas koncepti kaj konstrui logikan universon. Sen la klarvido de motao, la mortema homo ne povas distingi bonecon, amon kaj verecon en la fenomenoj de la materia mondo.
Kiam la filozofio de la homo forte kliniĝas al la mondo de materio, ĝi fariĝas raciisma aŭ naturisma. Kiam la filozofio precipe kliniĝas al la spirita nivelo, ĝi fariĝas idealisma aŭ eĉ mistika. Kiam la filozofio estas sufiĉe bedaŭrinda por baziĝi sur la metafiziko, ĝi neeviteble fariĝas skeptika, konfuza. En la pasintaj epokoj la plimulto de la scio kaj intelektaj taksadoj de la homo falis en unu el tiuj ĉi tri perceptaj distordoj. La filozofio ne aŭdacas formuli siajn interpretadojn pri la realo laŭ la linia maniero de la logiko; ĝi neniam devas malsukcesi kalkuli kun la elipsa simetrio de la realo kaj kun la esenca kurbeco de ĉiuj rilataj konceptoj.
La plej alta filozofio, kiun la mortema homo povas atingi, devas esti logike bazita sur la racio de scienco, la fido de religio kaj la klarvideco de vero provizita de la revelacio. Per tiu ĉi unuiĝo la homo povas iom kompensi sian malsukceson disvolvi adekvatan metafizikon kaj sian nekapablon kompreni la motaon de la morontio.
La scienco estas subtenata per la racio, la religio per la fido. La fido, kvankam ne bazita sur la racio, estas racia; kvankam sendependa de la logiko ĝi estas tamen instigita per solida logiko. La fido ne povas esti nutrita eĉ per ideala filozofio; ĝi ja estas kun scienco la fonto mem de tia filozofio. La fido, la homa religia klarvido, certe povas esti instruita nur per revelacio, certe povas esti plialtigita nur per la persona sperto de mortemulo kun la ĉeesto de la spirita Ĝustiganto de Dio, kiu estas spirito.
La vera saviĝo estas la tekniko de dia evoluo de la mortemula menso de la materia identiĝo tra la regnoj de morontia ligado ĝis la alta universa statuso de spirita korelativeco. Kaj same kiel la materia intuicia instinkto antaŭas la aperon de la rezonita scio pri la tera evoluo, same la manifestiĝo de la spirita intuicia klarvido antaŭsignas la postan aperon de la morontia kaj spirita racio kaj sperto pri la dia programo de la ĉiela evoluo, la entrepreno transmutacii la potencialojn de la tempa homo al la efektiveco kaj dieco de la eterna homo, Paradiza finatinginto.
Sed dum supreniranta homo antaŭeniras internen kaj Paradizen por sperti Dion, li same antaŭeniras eksteren kaj spacen por kompreni la energion de la materia kosmo. La progresado de scienco ne estas limigita al la tera vivo de la homo; lia sperto supreniri la universon kaj la superuniverson ne malmulte konsistos en la studado de energia transmutacio kaj materia metamorfozo. Dio estas spirito, sed la Diaĵo estas unueco, kaj la unueco de la Diaĵo ne nur ampleksas la spiritajn valorojn de la Universala Patro kaj la Eterna Filo, sed ĝi ankaŭ konscias pri la energiaj faktoj de la Universala Reganto kaj la Insulo de Paradizo, dum tiuj ĉi du fazoj de la universa realo estas perfekte korelativitaj en la mensaj rilatoj de la Kuna Aganto kaj unuigxinta sur la limhava nivelo de la emerĝanta Diaĵo de la Plejsupera Estaĵo.
La unuiĝo de la scienca sinteno kaj la religia klarvido per la mediacio de la sperteca filozofio estas parto de la longa homa sperto supreniri al Paradizo. La aproksimadoj de matimatiko kaj la certecoj de klarvido ĉiam postulos la harmoniigan funkcion de la mensa logiko sur ĉiuj niveloj de sperto krom la maksimuman atingon de la Plejsuperulo.
Sed la logiko neniam povas sukcesi harmoniigi la eltrovojn de la scienco kaj la klarvidecojn de la religio, krom se ambaŭ aspektoj de personeco, scienca kaj religia, estas dominitaj de la vereco, sincere dezirantaj sekvi la verecon, kien ajn ĝi povas konduki sendepende de la konkludoj, kiujn ĝi povas atingi.
La logiko estas la tekniko de filozofio, ĝia esprima metodo. Ene de la kampo de la vera scienco, la racio ĉiam konsentas kun aŭtenta logiko; ene de la kampo de vera religio, la fido estas ĉiam logika laŭ la bazo de interna vidpunkto, eĉ se tia fido povas ŝajne esti tiel senbaza laŭ la vidpunkto internen de la scienca aliro. De ekstere, rigardante internen, la universo povas ŝajni materia; de interne, rigardante eksteren, la sama universo ŝajnas esti tute spirita. La racio kreskas el la materia konscio, la fido el la spirita konscio, sed per la mediacio de filozofio plifortigita de la revelacio, la logiko povas konfirmi kaj la internan kaj la eksteran vidpunktojn, tiel stabiligante kaj la sciencon kaj la religion. Tiel, per komuna kontakto kun la logiko de filozofio, kaj la scienco kaj la religio fariĝas pli kaj pli toleremaj unu la alian, malpli kaj malpli skeptikaj.
Kio kaj scienco kaj religio bezonas, estas pli profonda kaj sentima memkritiko, pli grandan konscion pri nekompleteco en sia evolua statuso. La instruistoj de kaj scienco kaj religio ofte estas entute tro memfidaj kaj dogmaj. La scienco kaj la religio nur povas esti memkritikaj pri siaj faktoj. Tuj foririnte de la stadio de faktoj la racio abdikas aŭ alie rapide degeneras ĝis asocio de falsaj logikoj.
La vero — kompreno de kosmaj rilatoj, universaj faktoj kaj spiritaj valoroj — plej bone povas esti akirita per la ministrado de la Spirito de Vero, kaj plej bone povas esti kritikita per revelacio. Sed la revelacio estigas nek sciencon nek religion; ĝia funkcio estas kunordigi kaj sciencon kaj religion kun la vero de realo. Ĉiam, foreste de revelacio aŭ malsukcesinte akcepti aŭ kompreni ĝin, la mortema homo uzis sian vanan provon al metafiziko, tio estante la sola homa anstataŭanto de la revelacio de vero aŭ la motao de morontia personeco.
La scienco de la materia mondo ebligas al la homo regi, kaj iagrade domini sian fizikan medion. La religio de la spirita sperto estas la fonto de la frateca impulso, kiu ebligas al la homojn kune vivi en la kompleksaĵoj de la civilizacio de scienca epoko. La metafiziko, sed pli certe la revelacio, havigas komunan renkontan kampon por la malkovroj de kaj scienco kaj religio, kaj ebligas la homan provon logike korelativi tiujn ĉi apartajn sed interdependajn kampojn de penso en bone ekvilibritan filozofion de scienca stabileco kaj religia certeco.
En la mortemula stato nenio povas esti absolute pruvita; kaj la scienco kaj la religio estas bazitaj sur supozoj. Sur la morontia nivelo la postulatoj de kaj scienco kaj religion kapablas parte pruviĝi per motaa logiko. Sur la spirita nivelo de maksimuma statuso la bezono de limhava pruvo iom post iom malaperas antaŭ la efektiva sperto de kaj kun la real; sed eĉ tiam, multe ekster la limhaveco restas nepruvita.
Ĉiuj sekcioj de la homa penso estas bazitaj sur iuj supozoj, kiuj estas akceptitaj, kvankam ne pruvitaj de la konsistiga sentiveco pri la realo de la mensa doto de la homo. La scienco komencas sian laŭditan karieron de rezonado supozante la realecon de tri aferoj: materio, movo kaj vivo. La religio komencas kun la supozo pri la valideco de tri aferoj: menso, spirito kaj la universo — la Plejsupera Estaĵo.
La scienco fariĝas la pensa kampo de matematiko, de tempaj energio kaj materio en la spaco. La religio prenas sur sin trakti ne nur kun la limhaveco kaj la tempa spirito sed ankaŭ kun la spirito de eterneco kaj plejsupereco. Nur per longa sperto pri motao tiuj ĉi du ekstremoj de universa percepto povas produkti analogajn interpretadojn pri originoj, funkcioj, realaĵojn kaj destinojn. La maksimuma harmoniigo de la energia-spirita diverĝo okazas en la encirkvitiĝo de la Sep Majstro-Spiritoj; ĝia unua unuiĝo en la Diaĵo de la Plejsuperulo; ĝia finatinga unueco en la infiniteco de la Unua Fonto-Centro, la MI ESTAS.
La rezonado estas la ago agnoskanta la konkludojn koncerne la sperton en kaj kun la fizika mondo de energio kaj materio. La fido estas la ago agnoskanta la validecon de la spirita konscio — io nepruvebla per alia mortemula pruvo. La logiko estas la sintezan progreson celanta la veron de la unueco de fido kaj racio, kaj ĝi estas bazita sur la konsistigaj mensaj dotoj de mortemaj homoj, la denaska agnosko pri aferoj, signifoj kaj valoroj.
Estas vera pruvo de la spirita realeco per la ĉeesto de la Penso-Ĝustiganto, sed la valideco de tiu ĉi ĉeesto ne estas demonstrebla por la ekstera mondo, nur por tiu, kiu tiel spertas la internan loĝadon de Dio. La konscio pri la Ĝustiganto estas bazita sur la intelekta akcepto de la vero, la supermensa percepto de boneco kaj la personeca motivado por ami.
La scienco malkovras la materian mondon, la religio taksas ĝin, kaj la filozofio klopodas interpreti ĝiajn signifojn, dum kunordigante la sciencan materian vidpunktoj de la scienco kun la religia spirita koncepto. Sed la historio estas regno, pri kiu la scienco kaj la religio neniam povas plene konsenti.
Kvankam kaj scienco kaj filozofio povas konjekti la probablecon de Dio per sia racio kaj logiko, nur la persona religia sperto de spirite gvidita homo povas aserti la certecon de tia plejsupera kaj persona Diaĵo. Per la tekniko de tia enkarniĝo de la vivanta vero la filozofia hipotezo pri la probableco de Dio fariĝas religia realo.
La konfuzo pri la sperto pri la certeco pri Dio devenas de la malsimilaj interpretadoj kaj rilatoj de tiu sperto fare de diversaj individuoj kaj malsamaj homaj rasoj. La spertado pri Dio povas esti plene valida, sed la parolado pri Dio, estante intelekta kaj filozofia, diverĝas kaj tre ofte konfuze eraras.
Bona kaj nobla viro povas perfekte ami sian edzinon, sed tute nekapabla akcepteble trapasi ekzamenon pri la psikoligio de geedza amo. Dum alia viro, malmulte aŭ ne amanta sian edzinon, povas plej akcepteble trapasi tian ekzamenon. La neperfekteco de la klarvideco de la amanto pri la vera naturo de la amato tute ne nuligas aŭ la realecon aŭ la sincerecon de lia amo.
Se vi vere kredas je Dio — per fido konas lin kaj amas lin — ne permesu al la realeco de tia sperto iel esti malpliigita aŭ devojigita de la dubindaj insinuoj de la scienco, la ĉikanoj de logiko, la postulatoj de filozofio aŭ la ruzaj sugestoj de bonintencaj animoj, kiuj volus krei religion sen Dio.
La certeco de la religiulo konanta Dion ne devus esti konsternita de la necerteco de la dubanta materialisto; pli ĝuste la necerteco de la nekredanto povu esti defiita de la profunda fido kaj la neŝancelebla certeco de la sperteca kredanto.
La filozofio, por esti la plej granda servo kaj al la scienco kaj al la religion, devus eviti la ekstremojn kaj de materialismo kaj de panteismo. Nur filozofio, kiu agnoskas la realecon de la personeco — la konstanteco ĉeeste de ŝanĝoj — povas havi moralan valoron por la homo, povas servi kiel ligilo inter la teorioj de materia scienco kaj spirita religio. La revelacio estas kompenso por la malfirmecoj de la evoluanta filozofio.
La teologio pritraktas la intelektan enhavon de religio, la metafiziko (revelacio) kun la filozofiaj aspektoj. La religia sperto estas la spirita enhavo de religio. Malgraŭ la mitologiaj kapricoj kaj la psikologiaj iluzioj de la intelekta enhavo de religio, la eraraj hipotezoj de metafiziko kaj la teknikoj de memtrompo, la politikaj distordoj kaj la sociekonomiaj perversaĵoj de la filozofia enhavo de religio, la spirita sperto de persona religio restas aŭtenta kaj valida.
La religio koncernas sentadon, agadon kaj vivadon, ne nur pensadon. La pensado pli proksime rilatas al la materia vivo, kaj ĝi devus ĉefe sed ne ekskluzive esti dominita de la racio kaj de la faktoj de scienco kaj, en siaj nemateriaj aliroj al la spiritaj regnoj, de la vereco. Ne gravas kiom iluzia aŭ erara estas onia teologio, onia religio povas esti plene aŭtenta kaj eterne vera.
Budhismo en sia originala formo estas unu el la plej bonaj religioj sen Dio, kiu aperis dum la tuta evolua historio de Urantio, kvankam tiu cxi disvolviĝianta fido ne restis sendia. La religio sen fido estas kontraŭdiro; sen Dio ĝi estas filozofia nekoheraĵo kaj intelekta absurdaĵo.
La magia kaj mitologia gepatreco de la natura religio ne nuligas la realecon kaj la verecon de la postaj revelaciaj religioj kaj la kompletan savan evangelion de la religio de Jesuo. La vivo kaj instruoj de Jesuo fine liberigis la religion de la superstiĉoj de magio, la iluzioj de mitologio kaj sklaveco de tradicia dogmatismo. Sed tiu ĉi fruaj magio kaj mitologio tre efike preparis la vojon por la posta kaj supera religio supozante la ekziston kaj realecon de supermateriaj valoroj kaj estaĵoj.
Kvankam la religia sperto estas pure spirita subjektiva fenomeno, tia sperto ampleksas pozitivan kaj vivantan sinteno de la fido al la plej altaj regnoj de universa objektiva realeco. La idealo de la religia filozofio estas tia fido-konfido, kiu kondukus la homon senkondiĉe dependi de la absoluta amo de la infinita Patro de la universaro. Tia aŭtenta religia sperto tre transcendas la filozofian objektivigon de la idealisma deziro; ĝi efektive konsideras la savon kiel memevidentan, kaj nur okupiĝas pri lerni kaj plenumi la volon de la Patro en Paradizo. La markoj de tia religio estas: fido je plejsupera Diaĵo, espero de eterna postvivo, kaj amo, precipe de oniaj kunuloj.
Kiam la teologio regas la religion, la religio mortas; ĝi fariĝas doktrino anstataŭ vivo. La misio de teologio simple estas faciligi la memkonsciecon pri la persona spirita sperto. La teologio konsistigas la religian klopodon difini, klarigi, ekspliki kaj pravigi la spertecajn asertojn de religio kiu, lastanalize, povas esti validigita nur per vivanta fido. En la supera filozofio de la universo, la saĝo, same kiel la racio, kombiniĝas kun la fido. La racio, la saĝo kaj la fido estas la plej altaj homaj atingoj de la homo. La racio enkondukas la homon al la mondo de faktoj, de aferoj; la saĝo enkondukas lin al mondo de vero, al rilatoj; la fido inicas lin al mondo de dieco, de spirita sperto.
La fido plej volonte kunportas la racion tiom malproksime, kiom la racio povas iri, kaj sekve ĝi daŭras kun la saĝo ĝis la plena filozofia limo; kaj tiam ĝi aŭdacas komenci la senliman kaj eternan universan vojaĝon en la sola kompanio de la VERECO.
La scienco (scio) estas fondita sur la esence propra hipotezo (asistanta spirito), ke la racio estas valida, ke la universo povas esti komprenata. La filozofio (kunordigita kompreno) estas fondita sur la esence propra hipotezo (spirito de saĝo), ke la saĝo estas valida, ke la materia universo povas esti kunordigita kun la spirita universo. La religio (la vereco de la persona spirita sperto) estas fondita sur la esence propra hipotezo (Penso-Ĝustiganto), ke la fido estas valida, ke Dio povas esti konata kaj atingebla.
La plena konstato de la realeco de la mortemula vivo konsistas en progresanta libervolo kredi tiujn ĉi hipotezojn de la racio, saĝo kaj fido. Tia vivo estas motivata de la vero kaj dominita de la amo; kaj tiuj ĉi estas la idealoj de la objektiva kosma realo, kies ekzisto ne povas esti materie demonstrita.
Kiam la racio iam agnoskas la bonon kaj la malbonon, ĝi elmontras la saĝon; kiam la saĝo elektas inter la bono kaj la malbono, la vero kaj la eraro, ĝi demonstras spiritan gvidadon. Kaj tiel la funkcioj de la menso, la animo kaj la spirito estas ĉiam proksime unuiĝintaj kaj funkcie interasociitaj. La racio pritraktas la faktan scion; la saĝo, la filozofion kaj revelacion; la fido, la vivantan spiritan sperton. Per la vereco la homo atingas belecon, kaj per la spirita amo li supreniras ĝis la boneco.
La fido kondukas al koni Dion, ne simple al mistika sento de la dia ĉeesto. La fido ne devas esti ekscese influita de siaj emociaj konsekvencoj. La vera religio estas sperto kredi kaj koni same kiel kontentigo de sentado.
Estas realeco en la religia sperto, kiu estas proporcia al la spirita enhavo, kaj tia realeco transcendas racion, sciencon, filozofion, saĝon kaj ĉiujn aliajn homajn atingojn. La konvinkoj pri tia sperto estas neatakeblaj; la logiko de la religia vivo estas nekontestebla; la certeco de tia scio estas superhoma; la kontentigoj estas superbe diaj, la kuraĝo nevenkebla, la sindonemoj nediskuteblaj, la lojalecoj plejsuperaj, kaj la destinoj finaj — eternaj, plejlastaj kaj universalaj.
[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]