Kajero 102

La fundamentoj de la religia fido

Por la nekredanta materiisto, la homo estas simple evolua akcidento. Liaj esperoj pri postvivo estas ligitaj al elpensaĵo de la mortemula imago; liaj timoj, amoj, deziroj kaj kredoj estas nur la reago de la hazarda apudmetado de iuj senvivaj atomoj de materio. Neniu montrado de energio nek esprimo de konfido povas porti lin trans la tombo. La sindonemaj laboroj kaj la inspiranta genieco de la plej bonaj homoj estas kondamnitaj estingiĝi per la morto, la longa kaj sola nokto de eterna forgeso kaj anima formorto. Sennoma malespero estas la sola rekompenco por vivi kaj labori sub la tempa suno de la mortemula ekzisto. Ĉiu tago de la vivo malrapide kaj certe streĉigas la tenon de senkompata kondamno, kiun malamika kaj senkomata universo de materio dekretis, estos la plejsuperan insulton al ĉio en la homa deziro, kio estas bela, nobla, altnivela kaj bona.

Sed tia ne estas la fino kaj la eterna destino de la homo; tia vizio estas nur la malespera krio eligita de vaganta animo, kiu perdiĝis en spirita mallumo, kaj kiu brave baraktas fronte al la mekanismaj sofismoj de materia filozofio, blindita de la konfuzo kaj distordo de kompleksa lernado. Kaj tiu ĉi tuta kondamno al mallumo kaj tiu ĉi tuta destino de malespero estas por ĉiam forpelitaj de unu sola brava peco de fido fare de la plej humila kaj malklera el la teraj infanoj de Dio.

Tiu ĉi savanta fido naskiĝas en la homa koro, kiam la morala konscieco de la homo konstatas, ke la homaj valoroj povas esti translokitaj en la mortemula sperto de la materieco ĝis la spiriteco, de la homeco ĝis la dieco, de tempeco ĝis eterneco.

1. Garantioj de la fido

La laboro de la Penso-Ĝustiganto konsistas en la klarigo pri la transloko de la primitiva kaj evolua senso pri devo de la homo ĝis tiu pli alta kaj pli certa fido je la eternaj realaĵoj de la revelacio. Devas esti perfekteca malsato en la koro de la homo por certigi la kapablon kompreni la fidajn vojojn al plejsupera atingo. Se iu ajn homo elektas fari la dian volon, li konos la vojon de la vero. Estas laŭvorte vere, “La homaj aferoj devas esti konataj por esti amataj, dum la diaj aferoj devas esti amataj por esti konataj.” Sed honestaj duboj kaj sinceraj demandoj ne estas pekoj; tiaj sintenoj simple prokrastas la progresantan vojaĝon al la atingo de perfekteco. Infaneca fido certigas la eniron de la homo en la regnon de la ĉiela supreniro, sed la progreso plene dependas de la vigla uzado de la fortika kaj memfida fido de la plenkreskulo.

La racio de la scienco baziĝas sur la observeblaj faktoj de tempo; la fido de la religio argumentas el la spirita programo de eterneco. Kion la scio kaj la racio ne povas fari por ni, la vera saĝo admonas nin permesi al la fido plenumi tion per religia klarvideco kaj spirita transformado.

Pro la izolado fare de la ribelo, la revelacio de vereco sur Urantio estis tro ofte miksita kun la deklaroj de partaj kaj portempaj kosmologioj. La vereco restas senŝanĝa generacion post generacio, sed la asociitaj instruoj pri la fizika mondo varias tagon post tago, jaron post jaro. La eternan verecon oni ne malestimu, se ĝi hazarde troviĝas kun arkaikaj ideoj koncernantaj la materian mondon. Ju pli vi konas la sciencon, des malpli vi povas estas certa; ju pli da religio vi havas, des pli vi estas certa.

La certecoj de la scienco tute devenas de la intelekto; la certecoj de la religio ŝprucas el la fundamentoj mem de la tuta personeco. La scienco alvokas la komprenon de la menso; la religio alvokas la lojalecon kaj sindonemon de la korpo, menso kaj spirito, eĉ la kompletan personecon.

Dio estas tiel tute reala kaj absoluta, ke neniu materia signo de pruvo aŭ neniu demonstro de tiel nomata miraklo povas atesti pri lia realeco. Ĉiam ni konos lin, ĉar ni fidas lin, kaj nia kredo je li plene baziĝas sur nia persona partopreno en la diaj manifestiĝojn de lia infinita realeco.

La loĝanta Penso-Ĝustiganto neeviteble vekas en la homa animo veran kaj celantan malsaton je perfekteco kune kun vasta scivolemon, kiu povas esti adekvate kontentigitaj nur per komuneco kun Dio, la dia fonto de tiu Ĝustiganto. La malsata animo de la homo rifuzas kontentiĝi per io malpli ol la persona konstato pri la vivanta Dio. Kiom ajn Dio povas esti pli ol alta kaj perfekta morala personeco, li ne povas, en nia malsata kaj limhava koncepto, esti malpli ol tio.

2. Religio kaj realeco

La observantaj mensoj kaj la diskriminantaj animoj konas la religion, kiam ili vidas ĝin en la vivoj de siaj kunuloj. La religio postulas neniun difinon; ni ĉiuj konas ĝiajn sociajn, intelektajn, moralajn kaj spiritajn fruktojn. Kaj ĉio ĉi devenas de la fakto, ke la religio estas la posedaĵo de la homa raso; ĝi ne estas la infano de la kulturo. Vere, onia percepto pri religio estas ankoraŭ homa, kaj do submetita al la servuteco de nescio, la sklaveco de superstiĉoj, la trompoj de sofismoj kaj la iluzioj de falsa filozofio.

Unu el la karakterizaj distingaĵoj de aŭtenta religia garantio estas la fakto ke, malgraŭ la absoluteco de ĝiaj asertoj kaj la firmeco de ĝia sinteno, la spirito de ĝia esprimo estas tiel ekvilibra kaj modera, ke ĝi neniam portas la plej malgrandan impreson de memaserto aŭ egoisma ekzaltiĝo. La saĝeco de la religia sperto estas iom paradoksa en tio, ke ĝi estas kaj originala en la homo kaj devenanta de la Ĝustiganto. La religia forto ne estas la produkto de la personaj prerogativoj de la individuo, sed pri ĝuste la ellaborado de tiu sublima asociiĝo inter la homo kaj la eterna fonto de la tuta saĝeco. Tiel la vortoj kaj la agoj de vera kaj senmakula religio ja fariĝas konvinke aŭtoritataj por ĉiuj iluminitaj mortemuloj.

Estas malfacile identigi kaj analizi la faktorojn de religia sperto, sed ne estas malfacile observi, ke tiaj religiaj praktikantoj vivas kaj pluas, kvazaŭ ili jam troviĝas ĉeeste de la Eternulo. La kredantoj reagas al tiu ĉi tempa vivo, kvazaŭ la senmorteco jam estas sub ilia teno. En la vivoj de tiaj mortemuloj estas valida originaleco kaj spontaneco de esprimo, kiuj por ĉiam apartigas ilin de tiuj el iliaj kunuloj, kiuj nur sorbis la saĝecon de la mondo. La religiuloj ŝajnas vivi en efektiva emancipo el la ĝenanta hasto kaj la dolora streso de la sortoŝanĝoj esence propraj al la tempaj fluoj de la tempo; ili elmontras stabiligon de personeco kaj trankvilecon de karaktero ne klarigeblaj per la leĝoj de fiziologio, psikologio kaj sociologio.

La tempo estas nevaria elemento por atingi la scion; la religio tuj igas siajn dotojn haveblaj, kvankam estas la grava faktoro de kreskado en la graco, definitiva antaŭenigo en ĉiuj fazoj de la religia sperto. La scio estas eterna serĉado; ĉiam vi lernas, sed neniam vi kapablas atingi la plenan scion de la absoluta vereco. Nur pri scio neniam povas esti absoluta certeco, nur kreskanta probableco de proksimumado; sed la religia animo de spirita iluminado scias, kaj scias nun. Kaj tamen tiu ĉi profunda kaj pozitiva certeco ne kondukas tian mense sanan religiulon malpli interesiĝi pri la suproj kaj malsuproj de la progreso de la homa saĝo, kiu estas ligita al sia materia finaĵo per la disvolviĝoj de la malrapide evoluanta scienco.

Eĉ la malkovroj de la scienco ne estas vere realaj en la konscico de la homa sperto, ĝis ili estas malplektitaj kaj korelativigitaj, ĝis iliaj trafaj faktoj efektive fariĝas signifo per la encirkvitigo en la pensofluoj de la menso. La mortema homo vidas eĉ sian fizikan medion el la mensa nivelo, el la perspektivo de sia psikologia registro. Ne estas do strange, ke la homo devas interpreti la universon laŭ tre unuecigita maniero, kaj poste celas identigi tiun ĉi energian unuecon de sia scienco kun la spirita unueco de sia religia sperto. La menso estas unueco; la mortemula konscio vivas sur la mensa nivelo, kaj perceptas la universalajn realaĵojn per la okuloj de la mensa doto. La mensa perspektivo ne donos la ekzistecan unuecon de la fonto de la realo, la Unuan Fonto-Centron, sed ĝi povas portreti kaj eĉ portretos al la homo la spertecan sintezon de energio, menso kaj spirito en kaj kiel la Plejsupera Estaĵo. Sed la menso neniam povas sukcesi unuigi tian diversecon de realeco, krom se tia menso firme konscias pri materiaj aferoj, intelektaj signifoj kaj spiritaj valoroj; Nur en la harmonio de la triunuo de funkcia realeco estas unueco, kaj nur en unueco estas la personeca kontentigo konstati la kosmajn konstantecon kaj koherecon.

La unueco plej bone troviĝas en la homa sperto per la filozofio. Kaj dum la korpo de la filozofia penso devas ĉiam baziĝi sur materiaj faktoj, la animo kaj energio de vera filozofia dinamiko estas la mortemula spirita klarvido.

La evolua homo ne nature aprezas malfacilan laboron. Por gardi la ritmon en sia viva sperto kun la instigaj postuloj kaj la pelantaj impetoj de kreskanta religia sperto postulas senĉesan agadon pri la spirita kreskado, intelekta ekspansio, fakta pligrandigo kaj socia servado. Ne estas vera religio krom ĉe tre aktiva personeco. Tial la pli maldiligentaj homoj ja ofte celas eviti la rigorecojn de vere religiaj agadoj per ia sprita memtrompo retiriĝante al la falsa rifugejo de kliŝaj religiaj doktrinoj kaj dogmoj. Sed la vera religio estas vivanta. La intelekta kristaligo de religiaj konceptoj egalvaloras la spiritan morton. Vi ne povas koncepti la religion sen ideoj, sed kiam la religio iam reduktiĝas al nur unu sola ideo, ĝi ĉesas esti religio; ĝi fariĝas simple ia homa filozofio.

Denove, estas aliaj tipoj de malstabilaj kaj nebone disciplinitaj animoj, kiuj uzus la sentimentajn ideojn de religio kiel vojon por eviti la ĝenajn problemojn de la vivado. Kiam kelkaj ŝanceliĝemaj kaj timidaj mortemuloj provas eskapi el la senĉesa premo de la evolua vivo, la religio, kiel ili konceptas ĝin, ŝajnas prezenti la plej proksiman rifuĝejon, la plej bonan evitilon. Sed estas la misio de la religio prepari la homon brave, eĉ heroe alfronti la sortoŝanĝojn de la vivo. La religio estas la plejsupera doto de la evolua homo, la sola afero kiu ebligas al li daŭri kaj “elteni kvazaŭ li vidus Tiun, kiu estas nevidebla”. La mistikismo tamen estas ofte ia retiriĝo de la vivo, kiu estas adoptita de tiuj homoj, kiuj ne aprezas la pli malfacilajn agadojn vivi religian vivon en la malfermaj arenoj de la homaj socio kaj komerco. La vera religio devas agi. La konduto estos la rezulto de la religio, kiam la homo efektive havas ĝin, aŭ pli ĝuste kiam la religio havas la permeson vere posedi la homon. Neniam la religio kontentiĝos kun simpla pensado aŭ pasiva sentado.

Ni konscias pri la fakto, ke la religio ofte agas malsagxe, eĉ nereligie, sed ĝi agas. La deflankiĝoj de la religia konvinko antaŭe kondukis al sangaj persekutadoj, sed ĉiam la religio faras ion; ĝi estas vigla!

3. Scio, saĝeco kaj klarvideco

Manko da intelekto aŭ malriĉeco de edukado neeviteble malhelpas atingi pli altan religian nivelon, ĉar tia malriĉa medio de spirita naturo senigas religion je ĝia ĉefa kanalo de filozofia kontakto kun la mondo de scienca scio. La intelektaj faktoroj de religio estas gravaj, sed ilia troa malkondisvolviĝo estas foje same handikapanta kaj embarasa. La religio devas daŭre labori en konteksto de paradoksa neceso: la neceso efike uzi la pensadon, dum samtempe malkonsiderante la spiritan utilecon de ĉiu pensado.

La religia spekulativado estas neevitebla sed ĉiam malutila; la spekulativado senescepte falsas sian objekton. La spekulativado tendencas ŝanĝi la religion al io materia aŭ humanisma, kaj tiel, dum rekte enmiksiĝante kun la klareco de la logika penso, ĝi nerekte ŝajnigas la religion kiel funkcion de la tempa mondo, la mondo mem kun kiu ĝi devus eterne kontrasti. Tial la religio ĉiam estos karakterizita per paradoksoj, la paradoksoj rezultantaj de la foresto de la sperteca konekto inter la materia kaj la spirita niveloj de la universo — la morontia Motao, la superfilozofia sensiveco al kompreno pri vereco kaj percepto pri unueco.

La materiaj sentoj, homaj emocioj, rekte kondukas al materiaj agoj, egoismaj faroj. La religiaj klarvidoj, spiritaj motivoj, rekte kondukas al religiaj agoj, malegoismaj faroj de socia servo kaj altruisma bonvolemo.

La religia deziro estas la avida serĉado pri la dia realeco. La religia sperto estas la konstatado de la konscieco trovi Dion. Kaj kiam homa estaĵo ja trovas Dion, estas spertita ene de la animo de tiu estaĵo tiel nepriskribebla bolo de triumfo malkovrante, ke li estas instigita celi amantan servon-kontakton kun siaj malpli iluminitaj kunuloj, ne por riveli ke li trovis Dion, sed pli ĝuste por liberigi la superfluon de eterna boneco ene de sia propra animo por refreŝigi kaj nobligi siajn kunulojn. La vera religio kondukas al pliigita socia servado.

La scienco, scio, kondukas al konscio pri fakto; la religio, sperto, kondukas al konscio pri valoro; la filozofio, saĝeco, kondukas al konscio pri kunordigiteco; la revelacio (la anstataŭilo de la morontia motao) kondukas al la konscio pri vera realo; dum la kunordigo de la konscio pri fakto, valoro kaj vera realeco konsistigas konscion pri personeca realeco, maksimumon de estado, kune kun la kredo je la ebleco de la postvivo de tiu personeco mem.

La scio kondukas al la klasifikado de homoj, al la estiĝo de sociaj tavoloj kaj kastoj. La religio kondukas al servado al homoj, tiel kreante etikon kaj altruismon. La saĝeco kondukas al pli alta kaj pli bona kunuleco kaj de ideoj kaj de kunuloj. La revelacio liberigas la homojn, kaj inaŭguras ilin al la eterna aventuro.

La scienco ordigas la homojn; la religio amas la homojn, kiel vin mem; la saĝeco justigas la diferencon inter homoj; sed la revelacio glorigas la homon, kaj malkaŝas lian kapablon asociiĝi kun Dio.

La scienco vane strebas krei la fratecon de kulturo; la religio estigas la fratecon de la spirito. La filozofio strebas al la frateco de la saĝeco; la revelacio portretas la eternan fratecon, la Paradizan Korpuson de la Finatingo.

La scio donas la fieron pri la fakto de la personeco; la saĝeco estas konscieco pri la signifo de la personeco; la religio estas la sperto koni la valoron de la personeco; la revelacio estas garantio pri la postvivo de la personeco.

La scienco celas identigi, analizi kaj klasifiki la segmentitajn partojn de la senlima kosmo. La religio kaptas la ideon pri la tuto, la tuta kosmo. La filozofio provas identigi la materiajn segmentojn de la scienco kun la koncepto pri la spirita klarvido pri la tuto. Kie la filozofio malsukcesas provante, la revelacio sukcesas, asertante ke la kosma cirklo estas universala, eterna, absoluta kaj infinita. Tiu ĉi kosmo de la Infinita MI ESTAS estas do senfina, senlima kaj inkluzivanta ĉion — sentempa senspaca kaj nekvalifikita. Kaj ni atestas, ke la Infinito MI ESTAS estas ankaŭ la Patro de Mikaelo de Nebadono kaj la Dio de homa savo.

La scienco montras la Diaĵon kiel fakton; la filozofio prezentas la ideon pri la Absoluto; la religio portretas Dion kiel amantan spiritan personecon. La revelacio asertas, ke la unueco de la fakto pri la Diaĵo, la ideo pri la Absoluto kaj la spirita personeco de Dio kaj plie, prezentas tiun ĉi koncepton kiel nian Patron — la universala fakto pri la ekzisto, la eterna ideo de la menso kaj la infinita spirito de la vivo.

La serĉado de la scio konsistigas sciencon; la serĉado de la saĝeco estas filozofio; la amo al Dio estas religio; la malsato pri la vero estas revelacio. Sed estas la loĝanta Penso-Ĝustiganto, kiu alligas la senton de realeco al la spirita klarvido de la homo en la kosmo.

En scienco, la ideo antaŭas la esprimon de sia konstato; en religio, la sperto konstati antaŭas la esprimon de la ideo. Estas vasta diferenco inter la evolua volo por kredi kaj la produkto de iluminita racio, la religia klarvido kaj la revelacio — la volo, kiu kredas.

En evoluo, la religio ofte kondukas la homon krei siajn konceptojn pri Dio; la revelacio elmontras la fenomenon de Dio evoluiganta la homon mem, dum en la surtera vivo de Kristo Mikaelo ni observas la fenomenon de la revelacio de Dio revelacianta sin al la homo. La evoluo tendencas similigi Dion al la homo; la revelacio tendencas similigi la homon al Dio.

La scienco estas kontenta nur kun unuaj kaŭzoj, la religio kun plejsupera personeco, kaj la filozofio kun unueco. La revelacio asertas, ke tiuj ĉi tri estas unu, kaj ke ĉiuj estas bonaj. La eterna realo estas la bono de la universo kaj ne la tempaj iluzioj de la spaca malbono. En la spirita sperto de ĉiuj personecoj ĉiam estas vere, ke la realo estas la bono kaj la bono estas la realo.

4. La fakto pri sperto

Pro la ĉeesto en via menso de la Penso-Ĝustiganto, ne estas pli mistera por vi koni la menson de Dio ol por vi esti certa pri la konscio koni iu ajn alian menson, homan aŭ superhoman. La religio kaj la socia konscio havas tion ĉi komune: ili baziĝas sur la konscio pri aliaj mensoj. La tekniko, per kiu vi povas akcepti la ideon de aliulo kiel vian, estas la sama, per kiu vi povas “lasi la menson, kiu estis en Kristo, esti ankaŭ en vi”.

Kio estas la homa sperto? Ĝi simple estas iu ajn interagado inter aktiva kaj demandanta memo kaj iu ajn alia aktiva kaj ekstera realaĵo. La amaso de sperto estas determinita de la profundeco de konceptado plus la tuteco de la agnosko de la realeco de la ekstero. La movo de spertado egalas la forton de atendanta imago plus la akrecon de la sensora malkovro de la eksteraj kvalitoj de la kontaktita realaĵo. La fakto pri la sperto troviĝas en la memkonscio plus konscio pri aliaj ekzistoj — aliafereco, alimenseco kaj alispiriteco.

La homo tre frue ekkonscias, ke li ne estas sola en la mondo aŭ en la universo. Disvolviĝas natura kaj spontana konscio pri alimenseco en la medio de la memo. La fido transformas tiun ĉi naturan sperton en religion, la agnoskon pri Dio kiel la realo — fonto, naturo kaj destino — de alimenseco. Sed tia kono pri Dio estas eterne realaĵo de la persona sperto. Se Dio ne estus personeco, li ne povus fariĝi vivanta parto de la vera religia sperto de homa personeco.

La erara elemento ĉeestanta en la homa religia sperto estas rekte proporcia al la enhavo de materialismo, kiu poluas la spiritan koncepton pri la Universala Patro. La antaŭspirita progresado de la homo en la universo konsistas en la sperto senigi sin je tiuj ĉi eraraj ideoj pri la naturo de Dio kaj pri la realeco de pura kaj vera spirito. La diaĵo estas pli ol spirito, sed la spirita aliro estas la sola kaj unika, kiu estas ebla por la suprenira homo.

La preĝado estas ja parto de la religia sperto, sed ĝi estis erare emfazita de la modernaj religioj, sufiĉe neglektante la pli esencan komuneco de adorado. La reflektaj povoj de la menso estas pliprofundigitaj kaj plivastigitaj per la adorado. La preĝado povas riĉigi la vivon, sed la adorado iluminas la destinon.

La revelaciita religio estas la unueciganta elemento de la homa ekzisto; la revelacio unuigas historion, kunordigas geologion, astronomion, fizikon, kemion, biologion, sociologion kaj psikologion. La spirita sperto estas la vera animo de la kosmo de la homo.

5. La Plejsupereco de intensita potencialo

Kvankam la establo de la fakto pri kredo ne egalvaloras la establon de la fakto pri tio, kio estas kredita, tamen la evolua progresado de simpla vivo ĝis la statuso de personeco ja demonstras la fakton pri la komenca ekzisto de la personeca potencialo. Kaj en la tempaj universoj la potencialo ĉiam estas plejsupera super la efektiveco. En la evoluanta kosmo la potencialeco estas tio, kio estos, kaj tio, kio estos, estas la disvolviĝo de la intencitaj ordonoj de la Diaĵo.

Tiu ĉi sama intencita plejsupereco montriĝas en la evoluo de la mensa elpensado de ideoj, kiam la primitiva besta timo transmutaciiĝas en la konstante profundiĝantan respektegon al Dio kaj en pli kaj pli grandan miregon de la universo. La primitiva homo havis pli da religia timo ol da fido, kaj la plejsupereco de la spiritaj potencialaĵoj super la mensaj efektivaĵoj estas demonstrita, kiam tiu ĉi malbrava timo transformiĝas en vivantan fidon je spiritaj realaĵoj.

Vi povas psikologumi pri la evolua religio sed ne pri la religio pri persona sperto kun spirita origino. La homa moraleco povas agnoski valorojn, sed nur la religio povas konservi, altigi kaj spiritigi tiajn valorojn. Sed malgraŭ tiaj agoj la religio estas pli ol emociigita moraleco. La religio estas por moraleco, kio la amo estas por devo, kio la fileco estas por submetiĝo, kio esenco estas por substanco. La moraleco malkaŝas ĉiopovan Reganton, servendan Diaĵon; la religio malkaŝas plene amantan Patron, adorindan kaj amindan Dion. Kaj denove tio ĉi estas ĉar la spirita potencialeco de la religio dominas la devan efektivecon de la moraleco de evoluo.

6. La certeco de la religia fido

La filozofia eliminado de la religia timo kaj la konstanta progreso de la scienco multe kontribuas al la malapero de falsaj dioj; kaj kvankam tiuj ĉi perdoj de la diaĵoj kreitaj de la homo povas momente nebuligi la spiritan vidkapablon, ili fine detruas tiun nescion kaj superstiĉon, kiu tiel longe malklarigis la vivantan Dion de eterna amo. La rilato inter la kreitaĵo kaj la Kreinto estas vivanta sperto, vigla religia fido, kiu ne estas submetita al preciza difino. Izoli parton de la vivo kaj nomi ĝin religio estas dispecigi la vivon kaj distordi la religion. Kaj tio ĉi estas ĝuste kial la Dio de adoro postulas la tutan fidelecon aŭ neniun.

La dioj de la primitivaj homoj eble ne estis pli ol ombroj de si mem; la vivanta Dio estas la dia lumo, kies interrompoj konsistigas la kreajn ombrojn de la tuta spaco.

La religiulo kun filozofia atingo havas fidon je persona Dio de persona savo, io pli ol realaĵo, valoro, nivelo de atingo, altigita procezo, transmutacio, la plejlastulo de spactempo, idealigo, la personecigo de energio, la ento de gravito, homa projekcio, la idealigo de la memo, la puŝo supren de naturo, la inklino al boneco, la impulso antaŭen de evoluo aŭ sublima hipotezo. La religiulo havas fidon je Dio de amo. La amo estas la esenco de religio kaj la fonto de supera civilizacio.

La fido transformas la filozofian Dion de probableco en la savantan Dion de certeco en la persona religia sperto. Skeptikismo povas defii la teoriojn de teologio, sed la fido je la fidindeco de la persona sperto firmigas la veron de tiu kredo, kiu kreskis ĝis fido.

La konvinkoj pri Dio povas okazi per saĝa rezonado, sed la individuo ekkonas Dion nur per la fido, tra persona sperto. En multaj aferoj koncernantaj la vivon, la probableco devas esti agnoskita, sed kiam temas pri kontakto kun la kosma realeco, la certeco povas esti spertita, kiam tiaj signifoj kaj valoroj estas proksimigitaj per vivanta fido. La animo konanta Dion aŭdacas diri “mi scias”, eĉ kiam tiu ĉi scio pri Dio estas kontestita de la nekredanto, kiu neas tian certeconm ĉar ĝi ne estas plene subtenita de intelekta logiko. Al ĉiu tia dubanto la kredanto nur respondas “Kiel vi scias, ke mi ne scias?”

Kvankam la racio povas ĉiam pridubi la fidon, la fido ĉiam povas kompletigi kaj la racion kaj la logikon. La racio kreas la probablecon, kiun la fido povas transformi en moralan certecon, eĉ spiritan sperton. Dio estas la unua vero kaj la lasta fakto; tial la tuta vero devenas de li, dum ĉiuj faktoj ekzistas relative al li. Dio estas absoluta vero. Kiel veron oni povas koni Dion, sed por kompreni — por klarigi — Dion, oni devas esplori la fakton pri la universaro. La vasta abismo inter la sperto pri la vereco de Dio kaj la nescio pri la fakto de Dio povas esti transpontita nur per vivanta fido. La racio sola ne povas atingi la harmonion inter la infinita vereco kaj la universala fakto.

La kredo eble ne kapablas rezisti al dubon kaj elteni la timon, sed la fido ĉiam venkas la dubon, ĉar la fido estas kaj pozitiva kaj vivanta. La pozitiveco havas avantaĝon super la negativeco, la vereco super la eraro, la sperto super la teorio, la spiritaj realaĵoj super la izolitaj faktoj de la tempo kaj spaco. La konvinkanta pruvo de tiu ĉi spirita certeco konsistas en la sociaj fruktoj de la spirito, kiujn tiaj kredantoj, fidantoj, produktas kiel rezulto de tiu ĉi aŭtenta spirita sperto. Diris Jesuo: “Se vi amas viajn kunulojn, same kiel mi amas vin, tiam ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj.”

Por la scienco Dio estas ebleco, por psikologio dezirindeco, por filozofio probableco, kaj por religio certeco, efektiveco de religia sperto. La racio postulas, ke filozofio, kiu ne povas trovi la Dion de probableco, estu tre respektema al tiu religia fido, kiu povas trovi kaj ja trovas la Dion de certeco. Nek la scienco devus forĵeti la religian sperton pro kredemo, kiel longe ĝi persistas en la hipotezo, ke la intelektaj kaj filozofiaj dotoj de la homo emerĝas el des malpli inteligentecoj ju pli oni retroiras al la pasinteco, fine originante de la primitiva vivo, kiu estis tute sen pensado kaj sentado.

La faktoj pri la evoluo ne devas esti kontraŭitaj de la vereco de la realeco de la certeco pri la spirita sperto de la religia vivado de la mortemulo konanta Dion. Inteligentaj homoj devus ĉesi rezoni kiel infanoj, kaj ili devus provi uzi la koheran logikon de la plenkreskeco, logiko kiu toleras la koncepton pri vereco flanke de la observado de faktoj. La scienca materialismo bankrotas kiam, fronte al ĉiu ripetiĝanta universa fenomeno, ĝi persistas kontraŭstari siajn kutimajn obĵetojn rilatante tion, kio estas akceptita kiel supera al tio, kio estas akceptita kiel malsupera. La kohereco postulas la agnoskon de la agadoj de intencanta Kreinto.

La organika evoluo estas fakto; intencita aŭ progresanta evoluo estas vero, kiu koherigas la alie kontraŭdirajn fenomenojn de la ĉiam suprenirantaj evoluaj atingoj. Ju pli alta iu ajn scienculo progresas en sia elektita scienco, des pli li forlasos la teoriojn pri materiismaj faktoj favore al la kosma vero pri la dominado de la Plejsupera Menso. La materiismo senvalorigas la homan vivon; la evangelio de Jesuo treege plibonigas kaj ĉiele plialtigas ĉiun mortemulon. La mortemula ekzisto devas esti rigardita kiel konsistiganta en la intriga kaj fascina sperto pri la konstato pri la realeco de la renkonto inter la homa supreniro kaj la dia kaj savanta malsupreniro.

7. La certeco pri la dieco

La Universala Patro, estanta memekzistanta, ankaŭ estas memklarigebla; li efektive vivas en ĉiu racia mortemulo. Sed vi ne povas esti certa pri Dio, krom se vi konas lin; la fileco estas la sola sperto, kiu certigas la patrecon. La universo ĉie spertas ŝanĝojn. Ŝanĝiĝanta universo estas dependanta universo; tia kreitaĵaro ne povas esti aŭ fina aŭ absoluta. Limhava universo plene dependas de la Plejlastulo kaj la Absoluto. La universo kaj Dio ne estas identaj; unu estas la kaŭzo, la alia estas la efiko. La kaŭzo estas absoluta, infinita, eterna kaj senŝanĝa; la efiko, spactempa kaj transcenda sed ĉiam ŝanĝiĝanta, ĉiam kreskanta.

Dio estas la unusola fakto kaŭzita de si mem. Li estas la sekreto de la ordo, plano kaj celo de la plena kreitaĵaro de aferoj kaj estaĵoj. La ĉie ŝanĝiĝanta universo estas reguligita kaj stabiligita per absolute senŝanĝaj leĝoj, la kutimoj de senŝanĝa Dio. La fakto pri Dio, la dia leĝo, estas senŝanĝa; la vero pri Dio, lia rilato al la universo, estas relativa revelacio, kiu ĉiam estas adaptebla al la konstante evoluanta universo.

Tiuj, kiuj inventus religion sen Dio, estas kiel tiuj, kiuj kolektus fruktojn sen arboj, havus infanojn sen gepatroj. Vi ne povas havi efikojn sen kaŭzoj; nur la MI ESTAS estas senkaŭza. La fakto pri la religia sperto implicas Dion, kaj tia Dio de persona sperto devas esti persona Diaĵo. Vi ne povas preĝi al kemia formulo, petegi al matematika ekvacio, adori hipotezon, konfidi sin al postulato, komunii kun procezo, servi abstraktaĵon aŭ konservi amantan amikecon kun leĝo.

Vere, multaj ŝajne religiaj trajtoj povas kreski el nereligiaj radikoj. La homo povas, intelekte, nei Dion kaj tamen esti morale bona, lojala honesta kaj eĉ idealisma. La homo povas grefti multajn pure humanismajn branĉojn sur sian baze spiritan naturon, kaj tiel ŝajne pruvi siajn asertojn pri sendia religio, sed tia sperto estas sen postvivaj valoroj, sen kono pri Dio kaj sen supreniro al Dio. En tia mortemula sperto nur sociaj fruktoj estas produktitaj, kaj ne spiritaj. La grefto determinas la naturon de la frukto, malgraŭ ke la vivanta nutraĵo devenas de la radikoj de originale dia doto kaj de menso kaj de spirito.

La intelekta marko de religio estas certeco; la filozofia karakterizaĵo estas kohereco; la sociaj fruktoj estas amo kaj servado.

La individuo konanta Dion ne estas tiu, kiu estas blinda al la malfacilaĵoj aŭ nekonscianta pri la obstakloj, kiuj staras sur la vojo por trovi Dion en la labirinto de superstiĉoj, tradicioj kaj materiismaj tendencoj de la modernaj tempoj. Li renkontis ĉiujn ĉi malhelpojn kaj triumfis super ili, venkis ilin per vivanta fido, kaj atingis la altajn terojn de la spirita sperto malgraŭ ili. Sed estas vere, ke multaj, kiuj estas en si certaj pri Dio, timas aserti tiajn sentojn de certeco pro la multeco kaj lerteco de tiuj, kiuj kunmetas obĵetojn kaj pligrandigas la malfacilaĵojn pri kredi je Dio. Nececas neniu granda profundeco de intelekto por trovi difektojn, demandi, aŭ levi obĵetojn. Sed ja necesas brileco de menso respondi tiujn ĉi demandojn kaj solvi tiujn ĉi malfacilaĵojn; la certeco pri la fido estas la plej granda tekniko por trakti ĉiujn tiajn supraĵajn disputojn.

Se la scienco, la filozofio aŭ la sociologio aŭdacas fariĝi dogma frontante la profetojn de vera religio, tiam la homoj konanta Dion devus respondi al tia nepravigebla dogmatismo per tiu pli sagaca dogmatismo pri la certeco de persona spirita sperto, “Mi scias, kion mi spertis, ĉar mi estas filo de MI ESTAS.” Se la persona sperto de fidanto estas defiota per dogmo, tiam tiu ĉi filo naskita en la fido de la spertebla Patro povas respondi per tiu nekontestebla dogmo, la deklaro de lia efektiva fileco kun la Universala Patro.

Nur nekvalifikita realaĵo, absoluto, povus aŭdaci kohere esti dogma. Tiuj, kiuj pretendas esti dogmaj, se koheraj, devas frue aŭ ne esti pelitaj en la brakojn de la Absoluto de energio, la Universalo de vero kaj la Infinito de amo.

Se la nereligiaj aliroj al la kosma realo pretendas defii la certecon de fido sur la bazoj de ĝia nepruvita statuso, tiam la spirita spertanto povas same helpi sin per la dogma defio pri la faktoj de scienco kaj la kredoj de filozofio sur la bazoj, ke ili estas same nepruvitaj; ili estas same spertoj en la konscio de la sciencisto aŭ la filozofo.

Pri Dio, la plej neeskapebla el ĉiuj ĉeestoj, la plej reala el ĉiuj faktoj, la plej vivanta el ĉiuj veraĵoj, la plej amanta el ĉiuj amikoj kaj la plej dia el ĉiuj valoroj, ni havas la rajton esti la plej certaj el ĉiuj universaj spertoj.

8. La pruvoj de religio

La plej granda pruvo pri la realeco kaj la efikeco de la religio konsistas en la fakto pri homa sperto; nome, tiu homo, nature timema kaj suspektema, denaske dotita per forta instinkto de memkonservado, kaj avidanta postvivi post la morto, akceptas plene konfidi la plej profundajn interesojn de sia nuntempeco kaj estonteco al la gardo kaj direkto de tiu povo kaj persono indikita per lia fido kiel Dio. Tio ĉi estas la unu centra vero de la tuta religio. Kion tiu potenco aŭ persono postulas al la homo kontraŭ tiu ĉi gardo kaj fina savo, ne du religioj konsentas; fakte ili ĉiuj pli-malpli malkonsentas.

Koncerne la statuson de iu ajn religio sur la evolua skalo, plej bone estas taksi ĝin laŭ ĝiaj moralaj juĝoj kaj ĝiaj etikaj normoj. Ju pli alta estas la speco de religio, des pli ĝi kuraĝigas kaj estas kuraĝigita de konstante pliboniĝanta socia moraleco kaj etika kulturo. Ni ne povas juĝi la religion per la statuso de ĝia akompananta civilizacio; ni pli ĝuste taksu la realan naturon de civilizacio per la pureco kaj nobleco de ĝia religio. Multaj el la plej notindaj religiaj instruistoj de la mondo estis preskaŭ analfabetoj. La saĝeco de la mondo ne estas necesa por uzi la savan fidon je eternaj realaĵoj.

La diferenco en la religioj de diversaj epokoj tute dependas de la diferenco en la kompreno de la homo pri la realo kaj de lia diferenca agnosko pri moralaj valoroj, etikaj rilatoj kaj spiritaj realaĵoj.

La etiko estas la ekstera socia aŭ rasa spegulo, kiu fidele reflektas la alie neobserveblan progreson de interne spiritaj kaj religiaj disvolviĝoj. La homo ĉiam pensis pri Dio laŭ la plej bonaj terminoj, kiujn li scias, siaj plej profundaj ideoj kaj plej altaj idealoj. Eĉ la historia religio ĉiam kreis siajn konceptojn pri Dio el siaj plej altaj agnoskitaj valoroj. Ĉiu inteligenta kreitaĵo donas la nomon Dio al la plej bona kaj plej alta afero, kiun li konas.

La religio, kiam reduktita ĝis terminoj de racio kaj intelekta esprimo, ĉiam aŭdacis kritiki la civilizacion kaj la evoluan progreson juĝante ilin laŭ siaj propraj normoj de etika kulturo kaj morala progreso.

Kvankam la persona religio antaŭas la evoluon de la homaj moraloj, oni bedaŭrinde rekordas, ke la institucia religio senescepte malrapidas post la malrapide ŝanĝantaj moroj de la homaj rasoj. La organizita religio montriĝis esti konservative malfruiĝinta. La profetoj kutime gvidas la homojn al ilia religia disvolviĝo; la teologoj kutime retenas ilin. La religio, estanta afero de interna aŭ persona sperto, neniam povas multe anticipi la intelektan evoluon de la rasoj.

Sed la religio neniam estas plibonigita per voko al la tiel nomataj mirakloj. La serĉado de mirakloj estas reveno al la primitivaj religioj de magio. La vera religio ne estas koncernata pri supozataj mirakloj, kaj neniam la revelaciita religio invokas miraklojn kiel pruvojn de sia aŭtoritato. La religio ĉiam enradikiĝas kaj fondiĝas ĉe la persona sperto. Kaj via plej alta religio, la vivo de Jesuo, estas ĝuste tia persona sperto: la homo, la mortema homo, serĉanta Dion kaj trovanta lin plene dum unu mallonga vivo en la karno, dum en la sama homa sperto aperis Dio serĉanta la homon kaj trovanta lin ĝis la plena kontentigo de la perfekta animo de infinita plejsupereco. Kaj tio estas religio, eĉ la plej alta ĝis nun revelaciita en la universo de Nebadono — la surtera vivo de Jesuo de Nazareto.

[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]