Kajero 101
La religio, kiel homa sperto, etendiĝas de la sklaveco de la primitiva timo de la evoluanta sovaĝulo ĝis la sublima kaj grandioza libereco de fido de tiuj civilizitaj mortemuloj, kiuj estas sublime konsciaj pri la fileco kun la eterna Dio.
La religio estas la praaĵo de la altnivelaj etikoj kaj moraloj de la progresanta socia evoluo. Sed la religio tia ne estas simple morala movo, kvankam la eksteraj kaj sociaj manifestiĝoj de la religio estas forte influitaj de la etika kaj morala impeto de la homa socio. Ĉiam la religio inspiras la evoluantan naturon de la homo, sed ĝi ne estas la sekreto de tiu evoluo.
La religio, la konvinko-fido de la personeco, ĉiam povas triumfi super la supraĵe kontraŭdira logiko de malespero naskita en la nekredanta materia menso. Reale estas vera kaj aŭtenta interna voĉo, tiu “vera lumo, kiu lumigas ĉiun homon , kiu venas en la mondon”. Kaj tiu ĉi spirita gvidado estas aparta de la etika instigo de la homa konscienco. La sento de religia certeco estas pli ol emocia sento. La certeco de religio transcendas la racion de la menso, eĉ la logikon de filozofio. La religio estas fido, konfido kaj certeco.
La vera religio ne estas sistemo de filozofia kredo, kiu povas esti rezonita kaj pruvita per naturaj pruvoj, nek ĝi estas fantasta kaj mistika sperto de nepriskribeblaj sentoj de ekstazo, kiuj povas esti ĝuitaj nur de la romantikaj devotuloj de mistikismo. La religio ne estas la produkto de racio, sed vidite de interne ĝi estas tute racia. La religio ne devenas de la logiko de la homa filozofio, sed kiel mortemula sperto ĝi estas plene logika. La religio estas la spertado de dieco en la konscio de mortemula estaĵo kun evolua origino; ĝi reprezentas veran sperton kun la eternaj realaĵoj en la tempo, la konstatadon de spiritaj kontentigoj dum ankoraŭ en la karno.
La Penso-Ĝustiganto ne havas specialan mekanismon, per kiu ĝi akiras memesprimadon; estas neniu mistika religia kapablo por ricevi aŭ esprimi religiajn emociojn. Tiuj ĉi spertoj estas disponeblaj per la nature aranĝita mekanismo de la homa menso. Kaj en tio kuŝas la klarigo pri la malfacileco de la Ĝustiganto ekkomuniki kun la materia menso, en kiu ĝi konstante loĝas.
La dia spirito kontaktas la mortema homo, ne per sentoj aŭ emocioj, sed en la regno de la plej altaj kaj la plej spiritigitaj pensoj. Estas viaj pensoj, ne viaj sentoj, kiuj kondukas vin al Dio. La dia naturo povas esti perceptita nur per la okuloj de la menso. Sed la menso, kiu vere perceptas Dion, aŭdas la loĝantan Ĝustiganton, estas la pura menso. “Sen sankteco neniu homo povas vidi la Sinjoron.” Tia tuta interna kaj spirita komuneco nomiĝas spirita klarvido. Tiaj religiaj spertoj rezultas el la impreso farita sur la homa menso per la kombinitaj operacioj de la Ĝustiganto kaj la Spirito de Vero, dum ili agas inter kaj sur la ideoj, idealoj, klarvidaĵoj kaj spiritaj streboj de la evoluantaj filoj de Dio.
La religio vivas kaj prosperas do, ne per vido kaj sento, sed pli ĝuste per fido kaj klarvido. Ĝi konsistas ne en la malkovro de novaj faktoj aŭ en la trovo de unika sperto, sed pli ĝuste en la malkovro de novaj kaj spiritaj signifoj en faktoj jam bone konataj de la homaro. La plej alta religia sperto ne dependas de antaŭaj agoj de kredo, tradicio kaj aŭtoritato; nek la religio estas la ido de sublimaj sentoj kaj pure mistikaj emocioj. Ĝi estas pri ĝuste profunda kaj efektiva sperto de spirita komuneco kun la spiritaj influoj loĝantaj en la homa menso, kaj kiom tia sperto povas esti difinita laŭ terminoj de psikologio, ĝi estas simple la fakto sperti la realecon kredi je Dio kiel la realecon de pure persona sperto.
Dum la religio ne estas la produkto de la raciismaj spekulativoj de materia kosmologio, ĝi estas tamen la kreaĵo de plene racia klarvido, kiu devenas de la menso-sperto de la homo. La religio naskiĝas nek el mistikaj meditadoj nek el izolitaj kontempladoj, kvankam ĝi estas ĉiam pli-malpli mistera kaj ĉiam nepriskribebla kaj neklarigebla laŭ terminoj de pure intelekta racio kaj filozofia logiko. La ĝermoj de la vera religio originas en la kampo de la morala konscio de la homo, kaj ili estas rivelitaj en la kreskado de la spirita klarvido de la homo, tiu kapablo de la homa personeco, kiu pligrandiĝas konsekvence de la ĉeesto de la Penso-Ĝustiganto revelacianta Dion en la mortemula menso malsata je Dio.
La fido unuigas la moralan klarvidon kun la konsciajn diskriminojn de valoroj, kaj la antaŭekzistanta evolua senso de devo kompletigas la praaĵaron de la vera religio. La sperto pri religio fine rezultigas la certan konscion pri Dio kaj la senduban certecon pri la postvivo de la kredanta personeco.
Tiel oni povas vidi, ke la religiaj sopiroj kaj la spiritaj instigoj ne havas tian naturon por simple alkonduki la homojn voli kredi je Dio, sed pli ĝuste havas naturon kaj povon, ke la homoj estas profunde impresita per la konvinko, ke ili devu kredi en Dio. La senso de la evolua devo kaj la devigoj konsekvencaj al la iluminado de revelacio faras tiel profundan impreson sur la morala naturo de la homo, ke li fine atingas tiun pozicion de menso kaj tiun sintenon de animo, laŭ kiuj li konkludas, ke li ne rajtas ne kredi je Dio. La plej alta kaj superfilozofia saĝeco de tiaj iluminitj kaj disciplinitaj individuoj finfine instruas al ili, ke dubi pri Dio aŭ malfidi lian bonecon estus kiel montriĝi malvere kontraŭ la plej reala kaj la plej profunda afero ene de la homa menso kaj animo — la dia Ĝustiganto.
La fakto pri religio plene konsistas en la religia sperto de raciaj kaj averaĝaj homaj estaĵoj. Kaj tio ĉi estas la sola senco, en kiu la religio povas ĉiam esti konsiderata kiel scienca aŭ eĉ psikologia. La pruvo, ke la revelacio estas revelacio, estas tiu ĉi sama fakto pri la homa sperto: la fakto, ke la revelacio ja sintezas la ŝajne diverĝajn sciencojn pri naturo kaj la teologio pri religio en koheran kaj logikan universan filozofion, kunordigitan kaj senmankan klarigo kaj pri scienco kaj pri religio, tiel kreante harmonion de menso kaj kontentigon de spirito, kiuj respondas en la homa sperto al tiuj demandadoj de la mortemula menso, kiu avidas scii kiel la Infinito plenumas sian volon kaj siajn planojn pri la materio, kun la mensoj kaj sur la spirito.
La racio estas la metodo de la scienco; la fido estas la metodo de la religio; la logiko estas la prova tekniko de la filozofio. La revelacio kompensas la foreston de la morontia vidpunkto provizante teknikon por atingi unuecon komprenante la realon kaj la rilatoj de materio kaj spirito mediaciite de la menso. Kaj la vera revelacio neniam igas la sciencon nenatura, la religion malracia, aŭ la filozofion nelogika.
La racio, per la stutado de la scienco, povas konduki per la naturo ĝis Unua Kaŭzo, sed necesas religia fido por transformi la Unan Kaŭzon de la scienco al la Dio de Savo; kaj la revelacio estas plie bezonata por validigi tian fidon, tian spiritan klarvidon.
Estas du bazaj kialoj por kredi je unu Dio, kiu prizorgas la homan postvivon:
1. Homa sperto, la persona certeco, la iel registrita espero kaj fido iniciatita de la loĝanta Penso-Ĝustiganto.
2 - La revelacio pri vero, ĉu per la rekta persona ministrado de la Spirito de Vero, per la monda sindonaco de diaj Filoj, aŭ per la revelacioj de skribita vorto.
La scienco finas sian racian serĉadon ĉe la hipotezo de Unua Kaŭzo. La religio ne haltas sian fidan flugon, ĝis ĝi certas pri unu Dio de savo. La diskriminanta stutado de la scienco logike sugestas la realecon kaj ekziston de Absoluto. La religio senrezerve kredas je la ekzisto kaj realeco de unu Dio, kiu prizorgas la personecan postvivon. Kion la metafiziko plene malsukcesas fari, kaj eĉ la filozofio malsukcesas parte fari, la revelacio sukcesas; tio estas, ke tiu ĉi Unua Kaŭzo de la scienco kaj la Dio de savo de la religio estas unu sama Diaĵo.
La racio estas la pruvo de scienco, la fido estas la pruvo de religio, la logiko estas la pruvo de filozofio, sed la revelacio estas validigita nur de la homa sperto. La scienco donas la scion; la religio donas la feliĉon; la filozofio donas la unuecon; la revelacio konfirmas la spertecan harmonion de tiu ĉi triuna aliro al la universala realo.
Kontempli la naturon povas nur riveli unu Dion de naturo, Dion de movo. La naturo elmontras nur la materion, movon kaj animadon — la vivo. La materio plus la energio sub iuj kondiĉoj manifestiĝas en vivantaj formoj, sed kvankam la natura vivo estas tiel relative kontinua kiel fenomeno, ĝi estas plene transira pri la individuoj. La naturo ne provizas per grundo la logikan kredon je postvivo de homa personeco. La religia homo, kiu trovas Dion en la naturo, jam unue trovis tiun ĉi saman personan Dion en sia propra animo.
La fido revelacias Dion en la animo. La revelacio, la anstataŭilo de la morontia klarvido sur evolua mondo, ebligas al la homo vidi la saman Dion en la naturo, kiun lia fido elmontras en lia animo. Tiel la revelacio ja sukcese transpontas la abismon inter la materieco kaj la spiriteco, eĉ inter la kreitaĵo kaj la Kreinto, inter la homo kaj Dio.
Kontempli la naturon ja logike montras la direkton de inteligenta gvidado, eĉ vivanta superrigardo, sed ĝi neniel kontentige revelacias personan Dion. Aliflanke, la naturo malkaŝas nenion, kiu malhelpus la universon esti rigardata kiel la verko de la Dio de religio. Dio ne povas esti trovita nur per la naturo, sed kiam la homo alie trovis Dion, la studado pri la naturo fariĝas plene kohera kun pli alta kaj pli spirita interpretado de la universo.
La revelacio kiel epoka fenomeno estas perioda; kiel persona homa sperto ĝi estas kontinua. La Dieco funkcias en la mortema personeco kiel la donaco de Ĝustiganto fare de la Patro, kiel la Spirito de Vero fare de la Filo, kaj kiel la Sankta Spirito de la Universa Spirito, dum tiuj ĉi tri supermortemulaj dotoj unuiĝis en la homa sperteca evoluo kiel la ministrado de la Plejsuperulo.
La vera religio estas klarvido pri la realo, la fido-infano de la morala konscio, kaj ne simple intelekta konsento al iu ajn aro de dogmaj doktrinoj. La vera religio konsistas en la sperto, ke “la Spirito mem atestas kun nia spirito, ke ni estas la infanoj de Dio”. La religio ne konsistas en teologiaj proponoj sed en spirita klarvideco kaj la sublimeco de la konfido de la animo.
Via plej profunda naturo — la dia Ĝustiganto — kreas ene de vi malsaton kaj soifon je rektanimeco, iun avidon al dia perfekteco. La religio estas la fida ago de la agnosko de tiu ĉi interna impulso por atingi Dion; kaj tiel estiĝas tiuj animaj konfido kaj certeco, pri kiuj vi ekkonscias kiel la vojo de la savo, la tekniko de la postvivo de la personeco kaj ĉiuj ĉi valoroj, kiujn vi konsideras kiel estante veraj kaj bonaj.
La konstato pri religio neniam estis, kaj neniam estos dependa de granda scio aŭ lerta logiko. Ĝi estas spirita klarvido, kaj tio estas ĝuste la kialo kial kelkaj el la plej grandaj religiaj instruistoj de la mondo, eĉ la profetoj, foje posedis tiel malmulte da saĝeco de la mondo. La religia fido estas havebla same al la kleruloj kaj al la malkleruloj.
La religio ĉiam devas esti sia propra kritikanto kaj juĝanto; ĝi neniam povas esti observita, des malpli komprenata, de ekstere. Via sola certeco pri persona Dio konsistas en via propra klarvideco pri via kredo je, kaj sperto kun, spiritaj aferoj. Por ĉiuj viaj kunuloj, kiuj havis similan sperton, neniu argumento pri la personeco aŭ realeco de Dio estas necesa, dum por ĉiuj aliaj homoj, kiuj ne estas tiel certaj pri Dio, neniu ebla argumento iam povos esti vere konvinka.
La psikologio povas ja provi studi la fenomenojn de religiaj reagoj al la socia medio, sed neniam ĝi povas esperi penetri la realajn kaj internajn motivojn kaj ellaboradon de religio. Nur teologio, la fako pri fido kaj la tekniko de revelacio, povas havigi ian ajn inteligentan raporton pri la naturo kaj la enhavo de religia sperto.
La religio esta tiel esenca, ke ĝi persistas foreste de lernado. Ĝi vivas spite al sia infektado per eraraj kosmologioj kaj falsaj filozofioj; ĝi postvivas eĉ la konfuzon de metafiziko. En kaj per ĉiuj historiaj sortoŝanĝoj de religio ĉiam persistas tio, kio estas nemalhavebla por la homaj progreso kaj postvivo: la etika konscienco kaj la morala konscieco.
La fido-klarvido, aŭ la spirita intuicio, estas la doto de la kosma menso asocie kun la Penso-Ĝustiganto, kiu estas la donaco de la Patro al la homo. La spirita racio, la anima inteligenteco, estas la doto de la Sankta Spirito, la donaco de la Kreopova Spirito al la homo. La spirita filozofio, la saĝeco de spiritaj realaĵoj, estas la doto de la Spirito de Vero, la kombinita donaco de la sindonacaj Filoj al la infanoj de la homoj. Kaj la kunordigo kaj la interasocio de tiuj ĉi spiritaj dotoj konstistigas la homon kiel spiritan personecon en potenciala destino.
Estas tiu ĉi sama spirita personeco, en primitiva kaj embria formo kiu, posedate de la Ĝustiganto, postvivas la morton en la karno. Tiu ĉi kunmetita ento de spirita origino asocie kun la homa sperto kapablas, pere de la vivanta vojo provizata de la diaj Filoj, postvivi (sub la gardado de la Ĝustiganto) la diseriĝon de la materia memo de la menso kaj materno, kiam tia transira partnereco inter materieco kaj spiriteco estas apartigita de la ĉesado de la esenca movo.
Per la religia fido la homa animo rivelas sin kaj demonstras la potencialan diecon de sia emerĝanta naturo per la karakteriza maniero, per kiu ĝi instigas la morteman personecon reagi al iuj elprove intelektaj kaj socialaj situacioj. La aŭtenta spirita fido (vera morala konscio) riveliĝas jene:
1. Ĝi progresigas etikon kaj moralon malgraŭ esence propraj kaj malfavoraj bestaj tendencoj.
2. Ĝi produktas subliman konfidon al la boneco de Dio eĉ fronte al amaraj seniluziiĝoj kaj frakasaj malsukcesoj.
3. Ĝi generas profundajn kuraĝon kaj fidon malgraŭ natura malfeliĉo kaj fizika katastrofo.
4. Ĝi elmontras neklarigeblan memekvilibron kaj daŭran trankvilecon malgraŭ konfuzigaj malsanoj kaj eĉ akraj fizikaj suferoj.
5. Ĝi konservas misterajn memekvilibron kaj serenecon de personeco fronte al mistraktado kaj la plej evidenta maljusteco.
6. Ĝi konservas dian konfidon je finfina venko spite al la kruelaĵoj de ŝajne blinda sorto kaj la aspekte plena indiferenteco de naturaj fortoj al la homa bonfarto.
7. Ĝi persistas en la neŝancelebla kredo je Dio malgraŭ kontraŭaj demonstroj de la logiko, kaj sukcese eltenas ĉiujn aliajn intelektajn sofismojn.
8. Ĝi daŭre elmontri sentiman fidon je la postvivo de la animo sendepende de la trompaj instruoj de falsa scienco kaj la persvadaj seniluziiĝoj de malprava filozofio.
9. Ĝi vivas kaj triumfas senkonsidere de la frakasanta ŝarĝo de la kompleksaj kaj partaj civilizacioj de modernaj tempoj.
10. Ĝi kontribuas al la daŭra postvivo de altruismo spite de homa egoismo, sociaj antagonismoj, industriaj avidoj kaj politikaj misĝustigoj.
11. Ĝi firme aliĝas al sublima kredo je universa unueco kaj dia gvidado sendepende de la perpleksa ĉeesto de malbono kaj peko.
12. Ĝi daŭre adoras Dion spite al ĉio. Ĝi aŭdacas deklari: “Eĉ se li mortigas min, mi servos lin.”
Ni scias do per tri fenomenoj, ke la homo havas dian spiriton aŭ diajn spiritojn loĝantajn en li: unue, per persona sperto — religia fido; due, per revelacio — persona kaj rasa; kaj trie, per la mirinda montrado de tiaj eksterordinaraj kaj nenaturaj reagoj al sia materia medio, kiel tio estas ilustrita per la antaŭa listo de dek du spiritecaj plenumadoj ĉeeste de la efektivaj kaj afliktaj situacioj de la reala homa ekzisto. Kaj estas ankoraŭ aliaj.
Kaj estas precize tiaj esencaj kaj viglaj plenumadoj de fido en la kampo de religio, kiuj rajtigas la morteman homon aserti la personan posedon kaj spiritan realecon de tiu kulmina doto de la homa naturo, la religia sperto.
Ĉar via mondo ĝenerale ne konas siajn originojn, eĉ siajn fizikajn originojn, ŝajnis saĝe de tempo al tempo doni instruojn pri la kosmologio. Sed ĉiam tio ĉi kaŭzis problemojn por la estonteco. La leĝoj pri revelacio multe malhelpas nin per sia malpermeso transdoni nemerititajn aŭ antaŭtempajn sciojn. Iu ajn kosmologio prezentita kiel parto de revelaciita religio estas destinita esti nesufiĉa post tre mallonga tempo. Konsekvence, estontaj studentoj de tia revelacio estas tentitaj forĵeti ĉiun ajn elementon de aŭtenta religia vero, kiun ĝi enhavas, ĉar ili malkovras erarojn en la ligitaj kosmologioj, kiuj estas prezentitaj en ĝi.
La homaro devus kompreni ke ni, kiuj partoprenas en la revelacio de vero, estas tre rigore limigitaj de la instrukcioj de niaj superuloj. Ni ne rajtas anticipi la sciencajn malkovrojn por jarmilo. La revelantoj devas agi laŭ la instrukcioj, kiuj formas parton de la revelacia mandato. Ni vidas neniun rimedon por venki tiun malfacilaĵon, ĉu nun aŭ en iu ajn estonta tempo. Ni tute bone scias, ke dum la historiaj faktoj kaj religiaj veroj de tiuj ĉi serioj de revelaciaj raportoj restos en la rekordoj de la estontaj epokoj, ene de kelketaj jaroj multaj el niaj deklaroj pri la fizikaj sciencoj bezonos reviziadon konsekvence de aldonaj sciencaj disvolviĝoj kaj novaj malkovroj. Tiujn ĉi novajn disvolviĝojn ni eĉ nun antaŭvidas, sed estas malpermesite al ni inkluzivi tiajn home nemalkovritajn faktojn en la revelaciaj raportoj. Ni devas klarigi, ke revelacioj ne estas necese inspiritaj. La kosmologio de tiuj ĉi revelacioj ne estas inspirita. Ĝi estas limigita per nia permeso kunordigi kaj elekti la sciojn de la nuna tempo. Dum la dia aŭ spirita klarvido estas donaco, la homa saĝeco devas evolui.
La vereco ĉiam estas revelacio: memrevelacio kiam ĝi emerĝas rezulte de la laboro de la loĝanta Ĝustiganto; epoka revelacio kiam ĝi estas prezentita per la funkcio de alia ĉiela peranto, grupo aŭ personeco.
Lastanalize la religio estas juĝita laŭ siaj fruktoj, laŭ la maniero kaj la etendo, per kiu ĝi montras sian propre esencan kaj dian plejbonecon.
La vero povas esti nur relative inspirita, eĉ se la revelacio estas senescepte spirita fenomeno. Kvankam deklaroj rilate al kosmologio neniam estas inspiritaj, tiaj revelacioj havas grandegan valoron, ĉar ili almenaŭ klarigas la scion jene:
1. La redukto de konfuzo per la aŭtoritata eliminado de eraro.
2. La kunordigado de konataj aŭ konotajn faktojn kaj observojn.
3. La restaŭro de gravaj partoj de perditaj scioj koncerne epokajn eventojn en la tre malproksima pasinteco.
4. La provizado per informoj, kiuj plenigos esencajn mankojn en la alie akirita scio.
5. La prezentado de kosmajn datenojn tiel por ilumini la spiritajn instruojn enhavatajn en la akompananta revelacio.
La revelacio estas tekniko, pe kiu epokoj post epokoj estas savitaj en la necesa laboro por ordigi kaj kribri la erarojn de la evoluo el la veraĵojn spirite akiritajn.
La scienco okupiĝas pri faktoj; la religio estas koncernata nur pri valoroj; Per iluminita filozofio la menso klopodas unuigi la signifojn kaj de faktoj kaj de valoroj, tiel atingante koncepton pri kompleta realeco. Memoru, ke la scienco estas kampo de scio, filozofio la regno de saĝeco, kaj religio la sfero de la fida sperto. Sed la religio tamen prezentas du fazojn de manifestiĝoj:
1. Evolua religio. La sperto de primitiva adoro, la religio kiu devenas de menso.
2. Revelaciita religio. La universa sinteno kiu devenas de spirito; la certeco pri kaj la kredo je la konservado de eternaj realaĵoj, je la postvivo de personeco kaj je la fina atingo de la kosma Diaĵo, kies celo ebligis ĉion ĉi. Estas parto de la universa plano ke, frue aŭ ne, la evolua religio estas destinita ricevi la spiritan ekspansion de revelacio.
Kaj la scienco kaj la religio komenciĝas per la supozo de iuj ĝenerale akceptitaj bazoj por logikaj deduktoj. Tial la filozofio ankaŭ devas komenci sian karieron per la supozo de la realeco de tri aferoj:
1. La materia korpo;
2. La supermateria fazo de la homa estaĵo, la animo, aŭ eĉ la loĝanta spirito.
3. La homa menso, la mekanismo de interkomuniko kaj interasocio inter spirito kaj materio, inter la materieco kaj la spiriteco.
La sciencistoj kolektas faktojn, la filozofoj kunordigas ideojn, dum la profetoj plialtigas idealojn. Sentoj kaj emocioj senŝanĝe akompanas la religion, sed ili ne estas religio. La religio povas esti la sento de sperto, sed ĝi apenaŭ estas la sperto de sento. Nek la logiko (raciigo) nek la emocio (sento) estas esenca parto de la religia sperto, kvankam ambaŭ povas diverse esti asociitaj kun la uzado de la fido por pluigi la spiritan klarvidon en la realeco, ĉio laŭ la statuso kaj la temperamenta tendenco de la individua menso.
La evolua religio estas la ellaborado de la doto de la mensa asistanto de la loka universo, komisiita krei kaj prizorgi la adoran trajton ĉe la evoluanta homo. Tiaj primitivaj religioj estas rekte koncernataj pri etiko kaj moralo, la senso pri la homa devo. Tiaj religioj baziĝs sur la certeco pri la konscieco kaj la rezulto en la stabiligo de relative etikaj civilizacioj.
Persone revelaciitaj religioj estas patronitaj de la sindonacaj spiritoj reprezentantaj la tri personojn de la Paradiza Trinitato, kaj speciale okupiĝas pri la plivastigo de la vero. La evolua religio komprenigas al la individuo la ideon pri la persona devo; la revelacia religio pli kaj pli emfazas la amon, la oran regulon.
La evoluinta religio plene baziĝas sur la fido. La revelacio havas la aldonan certecon pri ĝia plivastigita prezento de la veraĵoj pri la dieco, la realeco kaj la ankoraŭ pli valora atesto pri la efektiva sperto, kiu akumuliĝas konsekvence de la praktika funkcianta unuiĝo inter la fido de la evoluo kaj la vereco pri la revelacio. Tia funkcianta unuiĝo inter la homa fido kaj la dia vereco konsistigas la posedon de karaktero bone iranta al la efektiva akiro de morontia personeco.
La evolua religio nur donas la certecon de la fido kaj la konfirmon de la konscio; la revelaciita religio donas la certecon de la fido plus la verecon de vivanta sperto en la realaĵoj de la revelacio. La tria etapo en religio, aŭ la tria fazo de la religia sperto, koncernas la morontian staton, la pli firman komprenon de la motao. Ju pli alte en la morontia progreso, des pli la veraĵoj de revelaciita religio estas plivastigitaj; des pli vi scios la veron pri la plejsuperaj valoroj, diaj bonecoj, universalaj rilatoj, eternaj realaĵoj kaj plejlastaj destinoj.
Ju pli alte tra la tuta morontia progreso, des pli la certeco de la vero anstataŭas la certecon de la fido. Kiam vi estos fine rekrutitaj en la efektiva spirita mondo, tiam la certeco de la pure spirita klarvido funkcios anstataŭ la fido kaj vero aŭ, pli ĝuste, lige kun, kaj supermetita sur tiuj ĉi pli malnovaj teknikoj de personeca certeco.
La morontia fazo de la revelaciita religio koncernas la sperton de la postvivo, kaj ĝia granda instigo estas atingi la spiritan perfektecon. Ankaŭ ĉeestas la pli alta instigo adori, asociita kun impeta voko al pliigita etika servado. La morontia klarvido implicas ĉiam pli grandan konscion pri la Sepoblulo, la Plejsuperulo kaj eĉ la Plejlastulo.
Tra la tuta religia sperto, de ĝia plej frua komenco sur la materia nivelo ĝis la tempo de la atingo de statuso de plena spirito, la Ĝustiganto estas la sekreto de la persona konstatado pri la realeco de la ekzisto de la Plejsuperulo; kaj tiu ĉi sama Ĝustiganto ankaŭ tenas la sekretojn de via fido en la transcenda atingo de la Plejlastulo. La sperteca personeco de la evoluanta homo, unuiĝinta al la Ĝustiganta esenco de la ekzisteca Dio, konsistigas la potencialan kompletigon de la plejsupera ekzisto, kaj esence estas la bazo de la superlimhava manifestiĝo de la transcenda personeco.
La morala volo ampleksas decidojn bazitajn sur rezonita scio, pliigitajn de la saĝeco kaj aprobitajn de la religia fido. Tiaj elektoj estas agoj de morala naturo, kaj pruvas la ekziston de la morala personeco, la antaŭanto de la morontia personeco kaj fine de la statuso de vera spirito.
La evolua speco de scio estas nur la akumulado de protoplasma memora materialo; tio ĉi estas la plej primitiva formo de kreitaĵa konscio. La saĝeco ampleksas la ideojn formulitajn el la protoplasma memoro en procezo de asociado kaj rekombinado, kaj tiaj fenomenoj diferencigas la homan menson disde simple besta menso. La bestoj havas sciojn, sed nur la homo posedas la saĝecan kapablon. La vereco fariĝas alirebla por la individuo dotita de saĝeco per la sindonaco al tia menso fare de la spiritoj de la Patro kaj la Filoj, la Penso-Ĝustiganto kaj la Spirito de Vero.
Kristo Mikaelo, kiam donacinte sin sur Urantio, vivis sub la regno de evolua religio ĝis la tempo de sia bapto. De tiu momento ĝis kaj inkluzive de la evento de sia krucumado li daŭrigis sian laboron per la kombinitaj gvidadoj de la evolua kaj la revelaciita religioj. De la mateno de sia resurekto ĝis sia supreniro li trairis la multoblajn fazojn de la morontia vivo de la homa transiro ekde la mondo de materio ĝis tiu de spirito. Post sia supreniro Mikaelo fariĝis majstro de la sperto pri la Plejsupereco, la konstatado pri la Plejsuperulo; kaj estante la sola persono en Nebadono, kiu posedis la senliman kapablon sperti la realecon de la Plejsuperulo, li tuj atingis la statuson de la suvereneco de plejsupereco en kaj al sia loka universo.
Ĉe la homo, la fina kunfandiĝo kaj rezultanta unueco de kun la loĝanta Ĝustiganto — la personeca sintezo de la homo kaj la esenco de Dio — potenciale konsistigas lin kiel vivantan parton de la Plejsuperulo, kaj certigas por tia iama mortema estaĵo la eternan naskiĝrajton de la senfina celado de la finatingo de universa servado por kaj kun la Plejsuperulo.
La revelacio instruas al la mortemulo ke, por komenci tian grandiozan kaj fascinan aventuron tra la spaco pere de la progresado de la tempo, li devus komenci per la organizado de scioj en ideojn-decidojn; poste, ordoni al la saĝo senĉese labori pri sia nobla taskon transformi siajn posedatajn ideojn en pli kaj pli praktikajn sed tamen ĉielajn idealojn, eĉ tiujn konceptojn kiuj estas tiel raciaj kiel ideoj kaj tiel logikaj kiel idealoj, ke la Ĝustiganto aŭdacas kombini kaj spiritecigi ilin por disponigi ilin por tia asociado al la limhava menso, kiu konsistigos ilin kiel la efektivan homan komplementon tiel pretigitan por la ago de la Spirito de Vero de la Filoj, la spactempaj manifestiĝoj de la Paradiza vero — la universala vero. La kunordigo de ideoj-decidoj, logikaj idealoj kaj dia vereco konsistigas la posedon de rektanima karaktero, la antaŭkondiĉo por la akcepto de la mortemulo al la ĉiam pli vastaj kaj la pli kaj pli spiritaj realaĵoj de la morontiaj mondoj.
La instruoj de Jesuo konsistigis la unuan Urantian religion, kiu tiel plene ampleksis harmonian kunordigon de scio, saĝeco, fido, vereco kaj amo por komplete kaj samtempe doni tempan trankvilecon, intelektan certecon, moralan iluminadon, filozofan stabilecon, etikan sensivecon, konscion pri Dio kaj la pozitivan certecon pri la persona postvivo. La fido de Jesuo indikis la vojon al la celeco de la homa saviĝo, al la plejlasteco de la universa atingo de la mortemuloj, ĉar ĝi donis:
1. Savon de la materiaj katenoj per la persona konstatado de la fileco kun Dio, kiu estas spirito.
2. Savon de la intelekta sklaveco: la homo scios la veron, kaj la vero liberigos lin.
3. Savon de la spirita blindeco, la homa konstatado de la frateco de mortemaj estaĵoj kaj la morontia konscio pri la frateco de ĉiuj universaj kreitaĵoj; la servado-malkovrado pri la spirita realo kaj la ministrado-revelacio de la boneco de spiritaj valoroj.
4. Savon de la nekompleteco de la memo per la atingo de la spiritaj niveloj de la universo kaj per la fina konstatado de la harmonio de Havono kaj la perfekteco de Paradizo.
5. Savon de la memo, liberiĝon de la limigoj de la memkonscio per la atingo de kosmaj niveloj de la Plejsupera menso kaj per la kunordigo kun la atingoj de ĉiuj aliaj memkonsciaj estaĵoj.
6. Savon de la tempo, la atingo de eterna vivo de senfina progreso en la agnoskado kaj la servado de Dio.
7. Savon de la limhaveco, la perfektiĝinta unueco kun la Diaĵo en kaj per la Plejsuperulo, per kiu la kreitaĵo provas la transcendan malkovron de la Plejlastulo sur la niveloj post la finatingintoj de la absonido.
Tia sepobla savo estas la ekvivalento de la kompleteco kaj la perfekteco de la konstatado de la plejlasta sperto de la Universala Patro. Kaj ĉio ĉi potenciale estas enhavata ene de la realeco de la fido de la homa religia sperto. Kaj ĝi povas esti tiel enhavata, ĉar la fido de Jesuo estis nutrita per, kaj revelaciis eĉ realaĵojn ekster la plejlastulo; la fido de Jesuo proksimiĝis al la statuso de universa absoluto tiel multe kiel tia manifestiĝo estas ebla en la evoluanta kosmo de tempo kaj spaco.
Per la alproprigo de la fidon de Jesuo la mortema homo povas en la tempo antaŭgusti la realaĵojn de la eterneco. Jesuo malkovris en la homa sperto la Finan Patron, kaj liaj fratoj en la karno de la mortemula vivo povas sekvi lin laŭ tiu ĉi sama sperto malkovri la Patron. Ili povas eĉ atingi, kiel ili estas, la saman kontentigon en tiu ĉi sperto kun la Patro, kiel Jesuo atingis, kiel li estis. Novaj potencialoj efektiviĝis en la universo de Nebadono post la fina sindonaco de Mikaelo, kaj unu el tiuj ĉi estis la nova iluminado de la vojo de la eterneco, kiu kondukas al la Patro de ĉiuj, kaj kiu povas esti trairita eĉ de la mortemuloj de materia karno kaj sango en la komenca vivo sur la spacaj planedoj. Jesuo estis kaj estas la nova kaj vivanta vojo, per kiu la homo povas eniri la dian heredon, kiun la Patro dekretis estos lia, kondiĉe ke li demandos. En Jesuo estas abunde demonstitaj kaj la komencoj kaj la finoj de la fida sperto de la homaro, eĉ de la dia homaro.
Ideo estas nur teoria agadplano, dum pozitiva decido estas validigita agadplano. Kliŝo estas agadplano akceptita sen validigo. La materialoj el kiuj konstrui personan filozofion de religio devenas kaj de la interna kaj de la media spertoj de la individuo. La socia statuso, ekonomiaj kondiĉoj, edukaj oportunoj, moralaj inklinoj, instituciaj influoj, politikaj disvolviĝoj, rasaj tendencoj kaj religiaj instruoj de oniaj epoko kaj loko ĉiuj fariĝas faktoroj en la formulado de persona filozofio de religio. Eĉ la esence propra temperamento kaj intelekta inklino rimarkeble determinas la pratipon de religia filozofio. La alvokiĝo, la geedziĝo kaj la parencaro ĉiuj influas la evoluon de oniaj personaj vivnormoj.
Filozofio de religio evoluas el baza kreskado de ideoj plus eksperimenta vivado, ĉar ambaŭ estas modifitaj de la tendenco imiti asociitojn. La valideco de filozofiaj konkludoj dependas de akra, honesta kaj diskriminanta pensado lige kun la sensiveco pri signifoj kaj la ekzakteco pri taksado. La morale senkuraĝaj homoj neniam atingas altajn nivelojn de filozofia pensado; ĝi postulas kuraĝon por invadi novajn nivelojn de sperto kaj provi la esploradon de nekonataj regnoj de la intelekta vivado.
Nuntempe novaj sistemoj de valoroj ekekzistas; novaj formuladoj de principoj kaj normoj estas atingitaj; kutimoj kaj idealoj estas reformulitaj; ia ideo pri persona Dio estas atingita, sekvite de plivastiĝantaj konceptoj de rilato al li.
La granda diferenco inter religia kaj nereligia filozofio de vivado konsistas en la naturo kaj nivelo de agnoskitaj valoroj kaj en la objekto de lojalaĵoj. Estas kvar fazoj en la evoluo de religia filozofio: tia sperto povas simple fariĝi konforma, rezignacianta submetiĝante al tradicio kaj aŭtoritato. Aŭ ĝi povas kontentiĝi per malprofundaj atingoj, ĝuste sufiĉe por stabiligi la ĉiutagan vivon, kaj do frue haltiĝas sur tia hazarda nivelo. Tiaj mortemuloj kredas, ke oni ĉesu ŝanĝi tion, kio estas jam sufiĉe bona. Tria grupo progresas sur la nivelo de logika intelekteco, sed stagnas tie kaŭze de kultura sklaveco. Estas ja kompatinde rigardi gigantajn intelektojn tiel firme tenitajn sub la kruela influo de la kultura dependeco. Estas same patose observi tiujn, kiuj interŝanĝas sian kulturan servutecon kontraŭ la materialismaj katenoj de tiel false nomata scienco. La kvara nivelo de filozofio atingas la liberecon de ĉiuj konvenciajn kaj tradiciajn handikapojn, kaj aŭdacas honeste, lojale, sentime kaj sincere pensi, agi kaj vivi.
La decida testo por iu ajn religia filozofio konsistas en ĉu ĝi distingas aŭ ne la realaĵojn inter la materia kaj la spirita mondoj, dum samtempe agnoskante ilian unuiĝon en la intelekta strebado kaj la socia servado. Ĝusta religia filozofio ne konfuzas la aferojn de Dio kaj la aferojn de Cezaro. Nek ĝi agnoskas la estetikan kulton pri pura mirindeeco kiel anstataŭilon de religio.
La filozofio transformas tiun primitivan religion, kiu plejparte estas fabelo por la konscieo, en vivantan sperton en la suprenirantaj valoroj de la kosma realo.
La kredo atingas la nivelon de fido, kiam ĝi motivas la vivon kaj formas la vivmanieron. La akcepto de instruo kiel vera ne estas fido; tio estas simple kredo. Nek certeco aŭ konvinko estas fido. Mensostato atingas la nivelojn de fidon, nur kiam ĝi efektive dominas la vivmanieron. La fido estas vivanta atributo de aŭtenta persona religia sperto. Oni kredas verecon, admiras belecon kaj respektegas bonecon, sed oni ne adoras ilin; tia sinteno de savanta fido estas centrita ĉe Dio sole, kiu personecigas ĉiujn ilin kaj ankoraŭ infinite pli.
La kredo ĉiam limigas kaj alligas; la fido plivastigas kaj senkatenigas. La kredo fiksas, la fido liberigas. Sed la vivanta religia fido estis pli ol la asocio de noblaj kredoj; ĝi estas pli ol plialtigita sistemo de filozofio; ĝi estas vivanta sperto koncernanta spiritajn signifojn, diajn idealojn kaj plejsuperajn valorojn; ĝi konas Dion kaj servas homojn. La kredoj povas fariĝi grupaj posedoj, sed la fido devas esti persona. Teologiaj kredoj povas esti sugestitaj al grupo, sed la fido povas ekaperi nur en la koron de la individua religiulo.
La fido falsas sian konfidon, kiam ĝi pretendas nei realaĵojn kaj doni al siaj adeptoj supozatan scion. La fido estas perfidulo, kiam ĝi helpas la perfidon kontraŭ intelekta integreco, kaj malgravigas la lojalecon kontraŭ plejsuperaj valoroj kaj diaj idealoj. La fido neniam evitas la devon solvi problemojn de la mortema vivado. La vivanta fido ne kuraĝigas bigotecon, persekutadon kaj maltoleremon.
La fido ne katelas la krean imagon, nek ĝi konservas senracian antaŭjuĝon kontraŭ la malkovroj de la scienca esplorado. La fido vigligas la religion, kaj devigas la religiulon heroe vivi la oran regulon. La fervoro de la fido estas proporcia al la scio, kaj ĝiaj streboj estas la komencoj de sublima paco.
Neniu asertita revelacio de religio povas esti rigardata kiel aŭtenta, se ĝi malsukcesas agnoski la devajn postulojn de etika devigo, kiuj antaŭe estis kreitaj kaj prizorgitaj de la antaŭa evolua religio. La revelacio neeviteble plilarĝigas la etikan horizonton de la evoluinta religio, dum ĝi samtempe kaj neeviteble plivastigas la moralajn devigojn de ĉiuj antaŭaj revelacioj.
Kiam vi aŭdacas esprimi kritikan juĝon pri la primitiva religio de la homo (aŭ pri la religio de la primitiva homo), vi devus memori juĝi tiajn sovaĝulojn kaj taksi ilian religian sperton laŭ ilia iluminado kaj statuso de konscieco. Ne faru la eraron juĝi religion de aliuloj laŭ viaj propraj normoj de scio kaj vero.
La vera religio estas tiu sublima kaj profunda konvinko ene de la animo, kiu konvinke admonas la homon, ke li malpravus ne kredi je tiuj morontiaj realaĵoj, kiuj konsistigas liajn plej altajn etikajn kaj moralajn konceptojn, lian plej altan interpreton pri la plej grandaj valoroj de la vivo kaj la plej profundaj realaĵoj de la universo. Kaj tia religio estas simple la sperto submeti intelektan lojalecon al la plej altaj ordonoj de la spirita konscieco.
La serĉado de beleco estas parto de religio nur tiom, kiom ĝi estas etika, kaj kiom ĝi pli riĉigas la koncepton pri la moralo. La arto nur estas religia, kiam ĝi fariĝas disvastigita kun celo, kiu devenas de alta spirita motivado.
La illuminita spirita konscieco de la civilizita homo ne estas tiom koncernata de iu specifa intelekta kredo aŭ de iu ajn aparta vivmaniero ol de la malkovro de la vereco vivi, la bona kaj ĝusta tekniko por reagi al la ĉiam ripetiĝantaj situacioj de la mortemula ekzisto. La morala konscieco estas nur nomo aplikita al la homa agnosko kaj konscio pri tiuj etikaj kaj emerĝaj morontiaj valoroj, al kiuj la devo postulas, ke la homo observu en sia ĉiutaga regado kaj gvidado de konduto.
Kvankam agnoskante, ke religio estas neperfekta, estas almenaŭ du praktikaj manifestiĝoj de ĝia naturo kaj funkcio:
1. La spirita impulso kaj filozofia premo de la religio instigas la homon projekcii sian taksadon pri moralaj valoroj rekte en la aferojn de siaj kunuloj — la etika reago de religio.
2. La religio kreas por la homa menso spiritecigitan konscion pri la dia realo bazata sur, kaj per la fido devenanta de, antaŭaj konceptoj pri moralaj valoroj kaj kunordigita kun supermetitaj konceptoj pri spiritaj valoroj. La religio fariĝas per tio cenzurilo pri la aferoj de mortemuloj, formo de glorigita morala fido kaj konfido en la realo, la pliitaj realaĵoj de la tempo kaj la pli daŭraj realaĵoj de la eterneco.
La fido fariĝas la ligo inter la morala konscieco kaj la spirita koncepto pri la daŭra realo. La religio fariĝas la vojo de la eskapo de la homo el la materiaj limigoj de la tempa kaj natura mondo al la ĉielaj realaĵoj de la eterna kaj spirita mondo per la tekniko de saviĝo, la progresanta morontia transformiĝo.
La inteligenta homo scias, ke li estas infano de la naturo, parto de la materia universo; li same perceptas neniun postvivon de la individua personeco en la movoj kaj tensioj de la matematika nivelo de la energia universo. Nek la homo povas iam percepti la spiritan realon per la ekzameno de fizikaj kaŭzoj kaj efikoj.
Homa estaĵo ankaŭ konscias, ke li estas parto de la idea kosmo, sed kvankam la koncepto povas daŭri ekster la mortemula vivdaŭro, estas nenio esence propra laŭkoncepte, kio indikas la personan postvivon de la konceptanta personeco. Nek la elĉerpado de la ebloj de la logiko kaj la racio iam rivelos al la logikisto aŭ al la raciisto la eternan verecon pri la postvivo de personeco.
La materia nivelo de leĝo certigas la kontinuecon de kaŭzeco, la senfinan respondon de efiko al antaŭa ago; la mensa nivelo sugestas la ĉiamigon de la idea kontinueco, la senĉesan fluon de koncepta potencialeco el antaŭekzistaj konceptadoj. Sed neniu el tiuj ĉi niveloj de la universo malkaŝas al la scivolema mortemulo vojon por eskapi el sia parteco de statuso kaj el la netolerebla suspenso esti transira realaĵo en la universo, tempa personeco kondamnita al neniiĝo pro la elĉerpiĝo de la limigitaj vivenergioj.
Estas nur per la morontia vojo kondutanta al la spirita klarvido, ke la homo iam povas rompi la katenojn esence proprajn al sia mortemula statuso en la universo. La energio kaj la menso ja revenas al Paradizo kaj la Diaĵo, sed nek la energia doto nek la mensa doto de la homo rekte devenas de tia Paradiza Diaĵo. Nur en la spirita senco la homo estas infano de Dio. Kaj tio estas vera, ĉar nur en la spirita senco la homo estas nun dotita kaj loĝata de la Paradiza Patro. La homaro neniam povas malkovri la diecon krom per la vojo de religia sperto kaj la uzo de la vera fido. La akcepto per la fido pri la vereco de Dio ebligas al la homo eskapi el la ĉirkaŭlimigitaj limoj de la materiaj limigoj, kaj havigi al li racian esperon akiri paspermeson el la materia regno, sur kiu estas la morto, ĝis la spirita regno, kie la vivo estas eterna.
La celo de la religio ne estas por kontentigi la scivolemon pri Dio, sed pli ĝuste por havigi intelektan konstantecon kaj filozofian sekurecon, por stabiligi kaj riĉigi la homan vivon miksante la mortemon kun la dieco, la partecon kun la perfekteco, la homon kun Dio. Estas per la religia sperto, ke la konceptoj pri idealeco de la homo estas dotitaj per realeco.
Neniam povas esti sciencaj aŭ logikaj pruvoj pri la dieco. La racio sola neniam povas validigi la valorojn kaj bonaĵojn de la religia sperto. Sed ĉiam estos vere: tiu, kiu volas plenumi la volon de Dio, komprenos la validecon de spiritaj valoroj. Tio ĉi estas la kiel eble plej proksima aliro sur la mortemula nivelo por prezenti pruvojn pri la realeco de la religia sperto. Tia fido havigas la solan eskapon el la tenilo de la materia mondo kaj el la erara distordo de la nekompleteco de la intelekta mondo; ĝi estas la sola solvo malkovrita kontraŭ la senelirejo de la homa pensado koncerne la postvivon de la individua personeco. Ĝi estas la sola pasporto al la kompletigo de la realo kaj al al la eterneco de la vivo en universala kreitaĵaro de amo, leĝo, unueco kaj progresanta atingo de la Diaĵo.
La religio efike kuracas la senton de la homo pri la idealisma izoliteco aŭ la spirita soleco; ĝi liberigas la kredanton kiel filon de Dio, civitano de nova kaj signifoplena universo. La religio certigas la homon, ke sekvante la brilon de rektanimeco percepteblan en sia animo, li identiĝas per tio kun la plano de la Infinito kaj la celo de la Eternulo. Tia liberiĝinta animo tuj komencas senti sin hejme en tiu ĉi nova universo, lia universo.
Kiam vi spertas tian transformiĝon de fido, vi ne plu estas sklava parto de la matematika kosmo, sed pli ĝuste liberiĝinta libervola filo de la Universala Patro. Ne plu tia liberiĝinta filo luktas sole kontraŭ la neevitebla pereo de la fino de la tempa ekzisto; ne plu li batalas kontraŭ la tuta naturo kun la malesperaj probabloj kontraŭ li; ne plu li ŝanceliĝas pro la paraliza timo, ke li eble metis sian konfidon en senesperan fantasmon aŭ fiksis sian fidon je fantazia eraro.
Nun, pli ĝuste, la filoj de Dio estas rekrutitaj kune por fari la batalon de la triumfo de la realo super la partaj ombroj de la ekzisto. Fine ĉiuj kreitaĵoj fariĝas konsciaj pri la fakto, ke Dio kaj ĉiuj diaj multegoj de preskaŭ senlima universo estas ĉe sia flanko en la ĉiela lukto por atingi la eternecon de vivo kaj diecon de statuso. Tiaj fide liberiĝintaj filoj estas certe rekrutitaj al la tempaj luktoj flanke de la plejsuperaj fortoj kaj diaj personecoj de la eterneco; eĉ la steloj en siaj kursoj nun batalas por ili; fine ili nun kontemplas la universon de interne, de la vidpunkto de Dio, kaj ĉiuj necertecoj de la materia izoliteco estas transformitaj en sekurecojn de la eterna spirita progreso. Eĉ la tempo mem fariĝas la ombro de eterneco projekciita de Paradizaj realaĵoj sur la moviĝantan panoplion de spaco.
[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]