Kajero 100
La sperto de vigla religia vivo transformas la mezbonan individuon en personecon de idealisma povo. La religio ministras al la progreso de ĉiuj kuraĝigante la progreson de ĉiu individuo, kaj ĉies progreso estas pliigita per ĉies atingo.
La spirita kreskado estas reciproke stimulita per la intima asocio kun aliaj religiuloj. La amo havigas la grundon por la religia kreskado — objektivan logilon anstataŭ subjektivan kontentigon — tamen ĝi donas la plejsuperan subjektivan kontentigon. Kaj la religio nobligas la banalajn taskojn de la ĉiutaga vivo.
Dum la religio produktas kreskadon de signifoj kaj plibonigon de valoroj, la malbono ĉiam rezultiĝas, kiam pure personaj taksadoj leviĝas ĝis la niveloj de absolutoj. Infano taksas sperton laŭ la enhavo de plezuro; la matureco estas proporcia al la anstataŭigo de persona plezuro per pli altaj signifoj, eĉ fidelecoj al la plej altaj konceptoj de diversigitaj vivsituacioj kaj kosmaj rilatoj.
Iuj personoj estas tro okupataj por kreski, kaj tial ili estas en serioza danĝero de spirita fiksado. Oni devas zorgi pri kreskado de signifoj je malsamaj aĝoj, en sinsekvaj kulturoj, kaj en la pasantaj stadioj de antaŭeniranta civilizacio. La ĉefaj inhibantoj de kreskado estas la antaŭjuĝo kaj la nescio.
Donu al ĉiu disvolviĝanta infano la ŝancon kreskigi sian propran religian sperton; ne trudu al li jam plenkreskulan sperton. Memoru, progreso jaron post jaro tra establita eduka reĝimo ne nepre signifas intelektan progreson, des malpli spiritan kreskadon. Plivastigo de vortoprovizo ne signifas disvolviĝon de karaktero. La kreskado ne estas vere indikita de simplaj rezultoj, sed pli ĝuste de progreso. Vera eduka kreskado estas indikita de plibonigo de idealoj, pliigita aprezado de valoroj, novaj signifoj de valoroj kaj pliigita lojaleco al plejsuperaj valoroj.
La infanoj estas permanente imponitaj nur de la lojalecoj de siaj plenkreskaj asociitoj; la preceptoj aŭ eĉ ekzemplo ne estas daŭre influaj. Lojalaj personoj estas kreskantaj personoj, kaj la kreskado estas impresa kaj inspiranta realeco. Lojale vivu hodiaŭ — kresku — kaj morgaŭ zorgos pri si mem. La plej rapida maniero, por ke ranido fariĝu rano, estas lojale vivi ĉiun momenton kiel ranido.
La esenca tereno por la religia kreskado antaŭsupozas progresantan vivon de memkonstatado, la kunordigon de naturaj inklinoj, la uzon de scivolemo kaj la ĝuon de moderaj aventuroj, la sperton de kontentigaj sentoj, la funkciadon de la tima stimulo de atento kaj konscio, la allogon de mirindeco kaj la normalan konscion pri malgrandeco, humileco. La kreskado ankaŭ baziĝas sur la malkovro de si mem akompanata de la memkritikado — konscieco, ĉar la konscieco estas vere la kritiko de si per siaj propraj valoroj-kutimoj, personaj idealoj.
La religia sperto estas rimarkeble influita de la fizika sano, la heredita temperamento kaj la socia medio. Sed tiuj ĉi tempaj kondiĉoj ne malhelpas la internan spiritan progreson de animo dediĉita al la plenumado de la volo de la Patro en la ĉielo. Ĉeestas ĉe ĉiuj normalaj mortemuloj iuj denaskaj impulsoj al kreskado kaj memrealigo, kiuj funkcias se ili ne estas specife malhelpataj. La certa tekniko por kreskigi tiun ĉi konsistigan doton de la potencialo de la spirita kreskado estas konservi sintenon de tutkora sindonemo al plejsuperaj valoroj.
La religio ne povas esti donita, ricevita, pruntita, lernita aŭ perdita. Ĝi estas persona sperto, kiu kreskas proporcie al la kreskanta serĉado de finaj valoroj. La kosma kreskado tiel akompanas la akumuladon de signifoj kaj la ĉiam plivastiĝantan plialtigon de valoroj. Sed la nobleco mem estas ĉiam nekonscia kreskado.
La religiaj kutimoj de pensado kaj agado kontribuas al la ekonomio de la spirita kreskado. Oni povas disvolvi religiajn antaŭkapablojn al favora reago al spiritaj stimuloj, ia kondiĉita spirita reflekso. Kutimoj, kiuj favoras la religian kreskadon, inkluzivas la kultivitan sensemon al diaj valoroj, la agnoskon de la religia vivo en aliaj, la pripensan meditadon pri kosmaj signifoj, la adoreman solvon de problemoj, la kundividon de sia spirita vivo kun siaj kunuloj, la evitadon de egoismo, la rifuzon baziĝi sur la dia mizerikordo kaj la vivadon kvazaŭ ĉeeste de Dio. La faktoroj de la religia kreskado povas esti intencaj, sed la kreskado mem estas nevarie nekonscia.
La nekonscia naturo de la religia kreskado ne tamen signifas, ke ĝi estas agado funkcianta en la supozite subkonsciaj regnoj de la homa intelekto; pli ĝuste tio signifas kreajn agadojn en la superkonsciaj niveloj de la mortemula menso. La sperto de la konstatado pri la realeco de la nekonscia religia kreskado estas la nura pozitiva pruvo pri la funkcia ekzisto de la superkonscio.
La spirita disvolviĝo unue dependas de la konservado de vivanta spirita ligo kun veraj spiritaj fortoj, kaj due de la daŭra produktado de spiritaj fruktoj: donante la ministradon de tiuj al oniaj kunuloj, kiujn oni ricevis de oniaj spiritaj bonfarantoj. La spirita progreso baziĝas sur la intelekta agnosko pri la spirita malriĉeco kunligita kun la memkonscio pri la malsato de perfekteco, la deziro koni Dion kaj esti kiel li, la tutkora celo plenumi la volon de la Patro en la ĉielo.
La spirita kreskado estas unue la vekiĝo al bezonoj, poste la perceptado de signifoj, kaj fine la malkovro de valoroj. La pruvo pri vera spirita disvolviĝo konsistas en la elmontrado de homa personeco motivita de amo, aktivigita de malegoisma ministrado kaj dominita de la tutkora adorado de perfektecaj idealoj de la dieco. Kaj tiu ĉi tuta sperto konsistigas la realecon de la religio kontraste kun simplaj teologiaj kredoj.
La religio povas progresi ĝis tiu nivelo de sperto, sur kiu ĝi fariĝas iluminita kaj saĝa tekniko de spirita reago al la universo. Tia glorigita religio povas funkcii sur tri niveloj de la homa personeco: la intelekta, la morontia kaj la spirita; en la menso, en la evoluanta animo kaj kun la loĝanta spirito.
La spiriteco tuj fariĝas la indikilon de onia proksimeco al Dio kaj la mezuro de onia utileco al oniaj kunuloj. La spiriteco plifortigas la kapablon malkovri la belecon en aferoj, agnoski la verecon en signifoj kaj malkovri la bonecon en valoroj. La spirita disvolviĝo estas determinita de tiu kapablo, kaj ĝi estas rekte porporcia al la eliminado de la egoismaj kvalitoj de la amo.
La efektiva spirita statuso estas la mezuro de la atingo al la Diaĵo, agordigo kun la Ĝustiganto. La plenumado de la finaleco de spiriteco ekvivalentas al la atingo de la maksimumo de la realo, la maksimumo de simileco kun Dio. La eterna vivo estas la senfina serĉado de infinitaj valoroj.
La celo de la homa memrealigo devus esti spirita, ne materia. La solaj strebindaj realaĵoj estas diaj, spiritaj kaj eternaj. La mortema homo rajtas ĝui la fizikajn plezurojn kaj la kontentigon de homaj korinklinoj; li profitas de sia lojaleco al homaj asocioj kaj al tempaj institucioj; sed tiu ĉi ne estas la eternaj fundamentoj, sur kiuj konstrui la senmortan personecon, kiu devas trancendi la spacon, venki la tempon kaj atingi la eternan destinon de dia perfekteco kaj servado de finatingintoj.
Jesuo portretis la profundan sekurecon de la mortema homo konanta Dion, kiam li diris: “Por kredanto de la regno kiu konas Dion, kio gravas se ĉiuj teraj aferoj disfalas?” La tempaj sekurecoj estas vundeblaj, sed la spiritaj garantioj estas neatakeblaj. Kiam la inundantaj tajdoj de la homaj aflikto, egoismo, krueleco, malamo, malico kaj ĵaluzo frapas la mortemulan animon, vi povas kalkuli je la garantio, ke estas unu interna bastiono, la citadelo de la spirito, kiu estas absolute nevundebla; almenaŭ tio estas vera por ĉiu homa estaĵo, kiu dediĉis la gardon de sia animo al la loĝanta spirito de la eterna Dio.
Post tia spirita atingo, ĉu sekurigita per grada kreskado aŭ specifa krizo, okazas nova orientiĝo de la personeco same kiel la disvolviĝo de nova normo de valoroj. Tiaj spirite naskiĝintaj individuoj estas tiel remotivitaj en siaj vivoj, ke ili povas trankvile stari, dum iliaj plej karaj ambicioj pereas kaj iliaj plej fervoraj esperoj disfalas; ili positive scias, ke tiaj katastrofoj estas nur la reĝustigaj kataklismoj, kiuj ruinigas oniajn tempajn kreaĵojn prepare al la starigo de pli noblaj kaj pli daŭraj realaĵoj de nova kaj pli sublima nivelo de universa atingo.
La religio ne estas tekniko por atingi senmovan kaj feliĉan trankvilon; ĝi estas impulso por organizi la animon por vigla servado. Ĝi estas la aliĝo de la tuteco de la individuo al la lojala servado ami Dion kaj servi la homojn. La religio pagas ajnan prezon esencan por atingi la plejsuperan celon, la eternan rekompencon. Estas konsekrita kompleteco en la religia lojaleco, kiu estas superbe sublima. Kaj tiuj ĉi lojalecoj estas socie efikaj kaj spirite progresantaj.
Por la religiulo la vorto Dio fariĝas simbolo signifanta la proksimiĝon al la plejsupera realo kaj la agnosko de diaj valoroj. La homaj ŝatoj kaj malŝatoj ne determinas bonon kaj malbonon; la moralaj valoroj ne kreskas el dezira plenumo aŭ emocia frustriĝo.
Kontemplante la valoroj vi devas distingi inter tio, kio estas valoro, kaj tio, kio havas valoron. Vi devas agnoski la rilaton inter plezurigaj agadoj kaj ilia signifoplena integrado kaj pliigita konstatado sur pli kaj pli altaj niveloj de la homa sperto.
La signifo estas io, kion la sperto aldonas al la valoro; ĝi estas la apreza konscieco pri valoroj. Izolita kaj pure egoisma plezuro povas aludi kvazaŭan senvalorigon de signifoj, sensignifan ĝuadon tanĝantan relativan malbonon. La valoroj estas spertecaj, kiam la realaĵoj estas signifoplenaj kaj mense asociitaj, kiam tiaj rilatoj estas agnoskitaj kaj aprezitaj de la menso.
La valoroj neniam povas esti senŝanĝaj; la realeco signifas ŝanĝon, kreskadon. La ŝanĝo sen kreskado, la plivastiĝo de signifo kaj plialtigo de valoro, estas senvalora — estas potenciala malbono. Ju pli granda estas la kvalito de la kosma adaptiĝo, des pli da signifo iu ajn sperto posedas. La valoroj ne estas konceptaj iluzioj; ili estas realaj, sed ĉiam ili dependas de la fakto de rilatoj. La valoroj estas ĉiam kaj efektivaj kaj potencialaj — ne kio estis, sed kio estas kaj estos.
La asocio de efektivecoj kaj potencialecoj egalas la kreskadon, la spertecan konstatadon de valoroj. Sed la kreskado ne estas simple progreso. La progreso estas ĉiam signifoplena, sed ĝi estas relative senvalora sen la kreskado. La plejsupera valoro de la homa vivo konsistas en la kreskado de valoroj, la progreso de signifoj kaj la konstatado pri la kosma interrilato de ambaŭ spertoj. Kaj tia sperto ekvivalentas al la konscio pri Dio. Tia mortemulo, kvankam ne supernatura, vere fariĝas superhoma; senmorta animo evoluas.
La homo ne povas kaŭzi kreskadon, sed li povas provizi per favoraj kondiĉoj. La kreskado ĉiam estas senkonscia, ĉu fizika, intelekta aŭ spirita. La amo tiel kreskas; ĝi ne povas esti kreita, fabrikita nek aĉetita; ĝi devas kreski. La evoluo estas kosma tekniko de kreskado. La socia kreskado ne povas esti certigita per leĝaro, kaj la morala kreskado ne estas havebla per plibonigita administrado. La homo povas fabriki maŝinon, sed ĝia reala valoro devas deveni de homa kulturo kaj persona aprezado. La sola kontribu de la homo al kreskado estas la mobilizado de ĉiuj povoj de lia personeco — vivanta fido.
La religia vivado estas sindonema vivado, kaj sindonema vivado estas krea vivado, originala kaj spontana. Novaj religiaj klarvidoj estiĝas el konfliktoj, kiuj kaŭzas la elekton de novaj kaj pli bonaj kutimoj de reago anstataŭ pli malnovaj kaj malsuperaj modeloj de reago. Novaj signifoj nur emerĝas meze de konfliktoj; kaj konfliktoj persistas nur fronte al la rifuzo adopti la pli altajn valorojn aludatajn en superaj signifoj.
Religiaj perpleksecoj estas neeviteblaj; ne povas esti kreskado sen psika konflikto kaj spirita maltrankviliĝo. La organizado de filozofia vivnormo implicas konsiderindan tumulton en la filozofiaj regnoj de la menso. Lojalecoj ne estas uzataj nome de la grandiozeco, la boneco, la vereco kaj la nobleco sen lukto. La klopodo akompanas la klarigon de la spirita vidkapablo kaj la plibonigon de la kosma klarvido. Kaj la homa intelekto protestas kontraŭ sia demamigo de la subteno de la nespiritaj energioj de la tempa ekzisto. La pigra besta menso ribelas kontraŭ la klopodo postulita por lukti kun la solvado de kosmaj problemoj.
Sed la granda problemo de la religia vivado konsistas en la tasko unuigi la animajn povojn de la personeco per la dominado de la amo. La sano, la mensa efikeco kaj la feliĉo estiĝas el la unuigo de fizikaj sistemoj, mensaj sistemoj kaj spiritaj sistemoj. Pri la mensa kaj fizika sano la homo multe komprenas, sed pri la feliĉo li vere tre malmulte komprenis. La plej granda feliĉo estas neapartigeble ligita kun la spirita progreso. La spirita kreskado donas daŭran ĝojon, pacon kiu defian ĉian komprenon.
En la fizika vivo la sensoj rakontas pri la ekzisto de aferoj; la menso malkovras la realecon de signifoj; sed la spirita sperto rivelas al la individuo la verajn valorojn de la vivo. Tiuj ĉi altaj niveloj de la homa vivado estas atingitaj en la plejsupera amo al Dio kaj en la malegoisma amo de la homo. Se vi amas viajn kunulojn, vi jam malkovris iliajn valorojn. Jesuo tiom amis la homojn, ĉar li donis al ili tiom altan valoron. Vi plej bone povas malkovri la valorojn de viaj asociitoj malkovrante iliajn motivojn. Se iu iritas vin, kaŭzas sentojn de rankoro, vi devus simpatie klopodi kompreni lian vidpunkton, la kialojn de tia riproĉinda konduto. Se iam vi komprenas vian najbaron, vi fariĝos tolerema, kaj tiu ĉi toleremo kreskos ĝis amikeco, kaj maturiĝos ĝis amo.
En via menso imagu la bildon de unu el viaj primitivaj prapatroj de la kavernaj tempoj — malalta, malgracia, malpura kaj agresema plumpulo, staranta kun disigitaj kruroj, levita klabo, malame kaj malamike spiranta, dum li feroce rigardas antaŭen. Tia bildo apenaŭ priskribas la dian dignecon de la homo. Sed ni plivastigu la bildon. Antaŭ tiu ĉi vigla homo kaŭras smilodonto. Malantaŭ li, virino kaj du infanoj. Tuj vi agnoskas, ke tia bildo reprezentas la komencojn de multe, kio estas bona kaj nobla en la homa raso, sed la homo estas la sama en ambaŭ bildoj. Nur en la dua skizo favoras vin plivastigita horizonto. Vi perceptas en ĝi la motivon de tiu ĉi evoluanta mortemulo. Lia sinteno fariĝas laŭdinda, ĉar vi komprenas lin. Se vi nur povus sondi la motivojn de viaj asociitoj, kiom multe pli bone vi komprenus ilin. Se vi povus nur koni viajn samulojn, vi fine enamiĝus al ili.
Vi ne povas vere ami viajn samulojn per simpla ago de volo. La amo naskiĝas nur tra kompleta kompreno de la motivoj kaj sentoj de via proksimulo. Ne estas tiel grave ami ĉiujn homojn hodiaŭ, ol ĉiutage lerni ami unu plian homan estaĵon. Se ĉiun tagon aŭ ĉiun semajnon vi sukcesas kompreni plian samulon, kaj se tio ĉi estas la limo de via kapablo, tiam vi certe sociigas kaj vere spiritecigas vian personecon. La amo estas kontaĝa, kaj kiam la homa sindonemo estas inteligenta kaj saĝa, la amo pli kaptiĝas ol malamo. Sed nur la aŭtenta kaj malegoisma amo estas vere kontaĝa. Se ĉiu mortemulo povus nur fariĝi fokuso de vigla korinklino, tiu ĉi benigna viruso de amo baldaŭ trapenetrus la sentimentalan emocion-fluon de la homaro ĝis tia grado, ke la tuta civilizacio estus ampleksita de amo, kaj tio estus la realigo de la frateco de la homo.
La mondo estas plena je perditaj animoj, ne perditaj laŭ la teologia senco sed perditaj laŭ la orienta signifo, vagantaj konfuzite inter la ismoj kaj kultoj de epoko de frustrita filozofio. Tro malmulte lernis kiel starigi filozofion de vivo anstataŭ religian aŭtoritaton. (La simboloj de sociigita religio ne estas malestimindaj kiel kanaloj de kreskado, kvankam la fluejo ne estas la rivero.)
La progresado de la religia kreskado kondukas el stagnado tra konfliktoj ĝis kunordigo, el nesekureco ĝis senduba fido, el konfuzo de kosma konscienco ĝis unuiĝo de personeco, el la tempa celo ĝis la eterna, el la sklaveco de timo ĝis la libereco de la dia fileco.
Oni devas klarigi, ke la deklaroj de lojaleco al la plejsuperaj idealoj — la psika, emocia kaj spirita konscio pri la konscio de Dio — povas nature kaj grade kreski, aŭ foje esti spertitaj okaze de iuj krucvojoj, kiel dum krizo. La apostolo Paŭlo spertis tian subitan kaj sensacian konvertiĝon tiun memorindan tagon sur la vojo al Damasko. Sidarto Gotamo havis similan sperton, la nokton kiam li sidiĝis sola kaj celis penetri la misteron pri la fina vero. Multaj aliaj havis tiajn spertojn, kaj multaj veraj kredantoj spirite progresis sen subita konvertiĝo.
La plimulto de la sensaciaj fenomenoj asociitaj al la tiel nomataj religiaj konvertiĝoj estas tute psikologiaj laŭnature, sed de tempo al tempo ja okazas spertoj, kiuj ankaŭ havas spiritan originon. Kiam la mensa mobilizado estas absolute kompleta sur iu ajn nivelo de psika proksimiĝo ĝis spirita atingo, kiam ekzistas perfekteco de la homa motivado de lojaleco al la dia ideo, tiam tre ofte okazas subita malsupreniĝo de la loĝanta spirito por sinkroniĝi kun la koncentrita kaj konsekrita celo de la superkonscia menso de la kredanta mortemulo. Kaj estas tiaj spertoj de unuiĝintaj intelektaj kaj spiritaj fenomenoj, kiuj konsistigas la konvertiĝon, kiu konsistas en faktoroj ekster pure psikologian koncernon.
Sed la emocio sola estas falsa konvertiĝo; oni devas havi fidon same kiel senton. Kiom tia psika mobilizado estas parta, kaj kiom tia motivado de homa lojaleco estas nekompleta, tiom la sperto de konvertiĝo estos miksaĵo de intelekta, emocia kaj spirita realeco.
Se oni pretas agnoski teorian subkonscia menso kiel praktika skafalda hipotezo en la alie unuiĝinta intelekta vivo, tiam por esti kohera oni devus konjekti similan kaj respondan regnon de suprenira intelekta agado kiel la superkonscia nivelo, la zono de senpera kontakto kun la loĝanta spirita ento, la Penso-Ĝustiganto. La granda danĝero pri ĉiuj ĉi psikaj spekulativoj konsistas en la fakto, ke tiuj vizioj kaj aliaj tiel nomataj mistikaj spertoj, kune kun eksterordinanaraj sonĝoj, povas esti rigarditaj kiel diaj komunikadoj al la homa menso. En la pasintaj tempoj, diaj estaĵoj rivelis sin al iuj personoj konantaj Dion, ne pro iliaj mistikaj trancoj aŭ deliraj vizioj, sed malgraŭ ĉiujn ĉi fenomenojn.
Kontraste kun la celado de konvertiĝo, la pli bona proksimiĝo al la morontiaj zonoj de ebla kontakto kun la Penso-Ĝustiganto estus per vivanta fido kaj sincera adoro, tutkora kaj malegoisma preĝo. Entute tro multe da enfluoj de memoroj de la nekonsciaj niveloj de la homa menso estis konfuzita kun diaj revelacioj kaj spiritaj direktivoj.
Estas grandaj danĝeroj asociitaj kun la kutima praktiko de religia revado; la mistikismo povas fariĝi tekniko por eviti la realon, kvankam ĝi kelkfoje estis rimedo de aŭtenta spirita komuneco. Mallongaj periodoj de retiriĝo el la aktivaj scenejoj de la vivo povas ne esti serioze danĝeraj, sed longdaŭra izoliteco de la personeco estas plej nedezirinda. Nepre ne la trancsimila stato de vizia konscieco estu kultivita kiel religia sperto.
La karakterizaĵoj de la mistika stato estas la difuzado de konscio kun viglaj insuloj de enfokusigita atento funkcianta sur relative pasiva intelekto. Kaj ĉio ĉi gravitigas la konscion ĉirkaŭ la subkonscio anstataŭ ol la direkto de la zono de spirita kontakto, la superkonscio. Multaj mistikuloj puŝis siajn mensajn malasociiĝojn ĝis la nivelo de nenormalaj mensaj manifestiĝoj.
La pli sana sinteno de spirita meditado troviĝas en pripensanta adoro kaj dankopreĝo. La rekta komuneco kun onia Penso-Ĝustiganto, kiel okazis en la postaj jaroj de la vivo de Jesuo en la karno, ne devus esti konfuzita kun tiuj ĉi tiel nomataj mistikaj spertoj. La faktoroj, kiuj kontribuas al la ekfunkciiĝo de la mistika komuneco, indikas la danĝeron de tiaj psikaj statoj. La mistika stato estas faciligita de aferoj kiel: fizika laceco, fasto, psika malasociiĝo, profunde estetikaj spertoj, viglaj seksaj impulsoj, timo, anksio, furiozo kaj senbrida dancado. Multe de la materialoj rezultantaj de tia antaŭa preparado originas en la subkonscia menso.
Kiom ajn favoraj povis esti la kondiĉoj por la mistikaj fenomenoj, necesas klare kompreni, ke Jesuo de Nazareto neniam uzis tiajn metodojn por komuneci kun sia Paradiza Patro. Jesuo havis neniujn subkonsciajn trompojn aŭ superkonsciajn iluziojn.
La evoluaj religioj kaj la revelaciaj religioj povas rimarkinde esti malsamaj laŭ metodo, sed laŭ motivo ili estas tre simila. La religio ne estas specifa funkcio de la vivo; pli ĝuste ĝi estas vivmaniero. La vera religio estas tutkora sindonemo al iu realeco, kiun la religiulo taksas kiel plejsupera valoro por si mem kaj por la tuta homaro. Kaj la elstaraj karakterizaĵoj de ĉiuj religioj estas: nedubebla lojaleco kaj tutkora sindonemo al la plejsuperaj valoroj. Tiu ĉi religia sindonemo al la plejsuperaj valoroj estas montrita en la rilato de supozeble nereligia patrino al sia infano kaj en la fervora lojaleco de nereligiuloj al adoptita kaŭzo.
La plejsupera valoro akceptita de la religiulo povas esti malnobla aŭ eĉ falsa, sed ĝi estas tamen religia. Religio estas aŭtenta tiomgrade, ke la valoro rigardata kiel plejsupera vere estas kosma realaĵo de aŭtenta spirita valoro.
La markoj de homa respondo al la religia impulso inkluzivas la kvalitojn de nobleco kaj grandiozeco. La sincera religiulo konscias pri universa civitaneco, kaj konscias kontakti fontojn de superhoma povo. Li estas ravita kaj vigligita kun la certeco aparteni al supera kaj nobligita kunuleco de la filoj de Dio. La konscio pri sia propra valoro fariĝas pliigita de la stimulo de la serĉado de la plej altaj universaj celoj — plejsuperaj celoj.
La memo fordonis sin al la fascina instigo de motivado ampleksantan ĉion, kiu trudas plialtigitan memdisciplinon, malpliigas emocian konflikton, kaj igas la mortemulan vivon vere vivinda. La senesperiga agnosko de la homaj limigoj ŝanĝiĝas al la natura konscio pri la mortemulaj neperfektaĵoj lige kun morala decidemo kaj spirita aspirado por atingi la plej altajn universajn kaj superuniversajn celojn. Kaj tiu ĉi intensa klopodado por atingi la supermortemulajn idealojn estas ĉiam karakterizita de pli kaj pli da pacienco, indulgo, animforto kaj toleremo.
Sed la vera religio estas vivanta amo, vivo de servado. La indiferenteco de la religio al multe, kio estas pure tempaj kaj bagatelaj, neniam kondukas al socia izolado, kaj tio ne devus detrui la humuran senson. La aŭtenta religio forprenas nenion de la homa ekzisto, sed ĝi ja aldonas novajn signifojn al la tuta vivo; ĝi generas novajn specojn de entuziasmo, fervoro kaj kuraĝo. Ĝi povas eĉ naski la spiriton de krucisto, kiu estas pli ol danĝera, se ĝi ne estas regita de spirita klarvido kaj lojala sindonemo al la ordinaraj sociaj devoj de homaj lojalecoj.
Unu el la plej mirindaj markoj de la religia vivado estas tiu vigla kaj sublima paco, tiu paco, kiu preterpasas ĉian homan komprenon, tiu kosma ekvilibro kiu montras la foreston de ĉia dubo kaj konfuzo. Tiaj niveloj de spirita stabileco estas imunaj kontraŭ seniluziiĝo. Tiaj religiuloj estas kiel la Apostolo Paŭlo, kiu diris: “Mi estas konvinkita, ke nek la morto, nek la vivo, nek la anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek la potencoj, nek la nuntempaj aferoj, nek la venontaj aferoj, nek la alteco, nek la profundeco, nek kio ajn kapablos disigi nin de la amo de Dio.”
Estas sento de sekureco, asociita al la realigo de triumfa gloro, kiu loĝas en la konscio de la religiulo, kiu komprenis la realecon pri la Plejsuperulo, kaj kiu celas la Plejlastulon.
Eĉ la evolua religio posedas lojalecon kaj grandiozecon, ĉar ĝi estas aŭtenta sperto. Sed la revelacia religio estas bonega same kiel aŭtenta. La novaj lojalecoj de plivastigita spirita vidpunkto kreas novajn nivelojn de amo kaj sindonemo, de servado kaj samuleco; kaj ĉio ĉi pliigita socia perspektivo produktas plivastigitan konscion pri la Patreco de Dio kaj la frateco de homoj.
La karakteriza diferenco inter evoluinta religio kaj revelaciita religio estas nova kvalito de dia saĝeco, kiu aldoniĝas al la pure sperteca homa saĝeco. Sed estas sperto en kaj kun la homaj religioj, kiu disvolvas la kapablon poste ricevi kreskantajn donacojn de dia saĝeco kaj kosma klarvideco.
Kvankam la averaĝa mortemulo de Urantio ne povas esperi atingi la altan perfektecon de karaktero, kiun Jesuo de Nazareto akiris dum sia restado en la karno, estas tute eble por ĉiu mortema kredanto disvolvi fortan kaj unuiĝintan personecon laŭ la perfektigitaj linioj de la personeco de Jesuo. La unika trajto de la personeco de la Majstro estis ne tiom ĝia perfekteco, ol ĝia simetrio, ĝia delikata kaj ekvilibra unuiĝo. La plej efika prezentado pri Jesuo konsistas en sekvi la ekzemplon de tiu, kiu diris, dum li gestas al la Majstro staranta antaŭ siaj akuzantoj, “Jen la homo!”
La senmanka afableco de Jesuo tuŝis la korojn de la homoj, sed lia firma forto de karaktero mirigis liajn disĉiplojn. Li estis vere sincera; estis neniom da hipokriteco en li. Li estis libera de afektado; li ĉiam estis tiel refreŝige aŭtenta. Li neniam emis al pretendo, kaj li neniam uzis ŝajnigon. Li vivis la veron, ekzakte kiel li instruis ĝin. Li estis la veron. Li estis devigita proklami la savantan veron al sia generacio, eĉ se tia sincereco kelkfoje kaŭzis ĉagrenon. Li estis senkondiĉe lojala al la tuta vero.
Sed la Majstro estis tiel modera, tiel alirebla. Li estis tiel praktikema pri sia tuta ministrado, dum ĉiuj liaj planoj estis karakterizitaj de tiaj sanktigita komuna prudento. Li estis tiel libera de ĉiuj sensencaj, nekonstantaj aŭ ekstravagancaj tendencoj. Li neniam estis kaprica, fantazia aŭ histeria. En ĉiuj siaj instruoj kaj en ĉio kion li faris, ĉiam estis delikata distingado asociita kun eksterordinara senco de dececo.
La Filo de la Homo ĉiam estis bone ekvilibrita personeco. Eĉ liaj malamikoj konservis plenan respekton al li; ili eĉ timis lian ĉeeston. Jesuo estis sentima. Li estis superŝarĝita per dia entuziasmo, sed li neniam fariĝis fanatika. Li estis emocie aktiva sed neniam tro facilanima. Li estis imagema sed ĉiam praktika. Li sincere alfrontis la realaĵojn de la vivo, sed li neniam estis teda aŭ ordinara. Li estis kuraĝa sed neniam malzorgema; prudenta sed neniam malkuraĝa. Li estis simpatia sed ne sentimentala; unika sed ne ekstravaganca. Li estis pia sed ne bigota. Kaj li estis tiel bone ekvilibrita, ĉar li estis tiel perfekte unuiĝinta.
La originaleco de Jesuo neniam sufokiĝis. Li ne estis ligita de la tradicio aŭ handikapita de la sklaviĝo al mallarĝaj konvencioj. Li parolis kun nedubebla konfido, kaj instruis kun absoluta aŭtoritato. Sed lia superba originaleco ne malhelpis lin preteratenti la juvelojn de vero en la instruoj de siaj antaŭuloj kaj samtempuloj. Kaj la plej originala el liaj instruoj estis la emfazo pri amo kaj mizerikordo anstataŭ timo kaj ofero.
Jesuo havis tre larĝan vidpunkton. Li admonis siajn adeptojn por prediki la evangelion al ĉiuj popoloj. Li estis libera de ĉia mallarĝanimeco. Lia kompatema koro ampleksis la tutan homaron, eĉ universon. Ĉiam lia invito estis: “Kiu ajn volas veni, li venu.”
Pri Jesuo oni ĝuste diris: “Li fidis je Dio.” Kiel homo inter homoj li havis la plej subliman fidon je la Patro en la ĉielo. Li fidis je sia Patro, same kiel malgranda infano fidas siajn surterajn gepatrojn. Lia fido estis perfekta, sed neniam tromemfida. Kiom ajn kruela la naturo povis ŝajni aŭ kiom ajn indiferenta al la bonfarto de la homo sur la tero, Jesuo neniam ŝanceliĝis pri sia fido. Li estis imuna kontraŭ seniluziiĝo kaj nepenetrebla de persekutado. Li ne estis tuŝita de ŝajna malsukceso.
Li amis la homojn kiel fratojn, kaj samtempe agnoskis kiel ili malsamis pri siaj denaskaj dotoj kaj akiritaj kvalitoj. “Li okupiĝis pri fari bonon.”
Jesuo estis nekutime gaja persono, sed li ne estis blinda kaj senracia optimisto. Lia konstanta parolo de admono estis: “Estu kuraĝa.” Li povis konservi tiun ĉi memfidan sintenon pro sia neŝancelebla fido je Dio kaj sia neskuebla fido en la homo. Li ĉiam estis kortuŝe zorgema al ĉiuj homoj, ĉar li amis ilin kaj kredis en ili. Tamen li ĉiam estis fidela al siaj konvinkoj kaj grandioze firma pri sia sindonemo por plenumi la volon de sia Patro.
La Majstro ĉiam estis malavara. Li neniam laciĝis diri: “Estas pli bone doni ol ricevi.” Li diris: “Vi libere ricevis, vi libere donu.” Kaj tamen, malgraŭ sia senlima malavareco, li estis neniam malŝparema aŭ senmodera. Li instruis, ke vi devas kredi por ricevi savon. “Ĉar ĉiu, kiu ajn serĉas, ricevos.”
Li estis sincera, sed ĉiam afabla. Li diris: “Se ne estus tiel, mi dirus al vi.” Li estis senartifika, sed ĉiam amika. Li honeste parolis pri sia amo por la pekanto, kaj pri sia malamo kontraŭ la peko. Sed kun tiu ĉi tuta mirinda sincereco li estis nepre senpartia.
Jesuo estis konstante gaja, kvankam li foje profunde trinkis el la pokalo de la homa malĝojo. Li sentime alfrontis la realaĵojn de la ekzistado, tamen li estis plena je entuziasmo por la evangelio de la regno. Sed li regis sian entuziasmon; ĝi neniam regis lin. Li estis senrezerve dediĉita al “la aferoj de la Patro”. Tiu ĉi dia entuziasmo igis siajn nespiritajn fratojn pensi, ke li estis ekster si mem pro ekscito, sed la observanta universo taksis lin kiel la modelon de mensa ekvilibro kaj la pratipon de plejsupera mortemula sindonemo al la altaj normoj de spirita vivado. Kaj lia regata entuziasmo estis kontaĝa; liaj asociitoj estis devigitaj kundividi sian dian optimismon.
Tiu ĉi viro el Galileo ne estis viro de malĝojoj; li estis animo de ĝojo. Ĉiam li diris: “Ĝoju, kaj estu tre ĝojplenaj.” Sed kiam la devo postulis, li estis preta por kuraĝe marŝi tra la “valo de la ombro de la morto”. Li estis ĝoja sed samtempe humila.
Lia kuraĝo egalas nur lian paciencon. Kiam oni instigis lin agi antaŭtempe, li nur replikis: “mia horo ankoraŭ ne venis.” Li neniam hastis; lia trankvileco estis sublima. Sed li ofte indignis kontraŭ malbono, kaj li ne toleris pekon. Li ofte estis forte instigita rezisti al tio, kio estis kontraŭ la bonfarto de siaj surteraj infanoj. Sed lia indigno kontraŭ peko neniam kondukis al kolero kontraŭ la pekulo.
Lia kuraĝo estis grandioza, sed li estis neniam malprudenta. Lia pasvorto estis: “Ne timu.” Lia braveco estis nobla, kaj lia kuraĝo ofte estis heroa. Sed lia kuraĝo estis ligita kun memdecido kaj regata de racio. Ĝi estis kuraĝo naskita de la fido, ne la malzorgemo de blinda tromemfido. Li estis vere brava sed neniam aŭdaca.
La Majstro estis modelo de respekto. La preĝo de eĉ lia infaneco komenciĝis tiel: “Nia Patro, kiu estas en ĉielo, estu sanktigita via nomo.” Li eĉ respektis la misan kulton de siaj samuloj. Sed tio ĉi ne malhelpis lin ataki religiajn tradiciojn aŭ erarojn de la homa kredo. Li estis respektema al vera sankteco, kaj ankoraŭ li povis prave alvoki siajn samulojn, dirante: “Kiu el vi kondamnas min pro peko?”
Jesuo estis grandioza, ĉar li estis bona, kaj tamen li fratiĝis kun la malgrandaj infanoj. Li estis afabla kaj modesta dum sia persona vivo, kaj tamen li estis la perfektiĝinta homo de universo. Liaj asociitoj spontane nomis lin Majstro.
Jesuo estis la perfekte unuiĝinta homa personeco. Kaj hodiaŭ, same kiel en Galileo, li daŭre unuigas la homan sperton, kaj kunordigas homajn klopodojn. Li unuigas la vivon, nobligas la karakteron kaj simpligas la sperton. Li penetras la homan menson por plialtigi, transformi kaj transfiguri ĝin. Estas laŭvorte vere: “Se iu ajn homo havas Kriston Jesuon ene de si, li estas nova kreitaĵo; la malnovaj aferoj forpasas; jen, ĉiuj aferoj fariĝas novaj.”
[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]