Kajero 99

La sociaj problemoj de la religio

La religio atingas sian plej altan socian ministradon, kiam ĝi malplej ligiĝas kun la sekularaj institucioj de la socio. En la pasintaj epokoj, ĉar la sociaj reformoj estis plejparte limigitaj al la moralaj fakoj, la religio ne devis alĝustigi sian sintenon al la ampleksaj ŝanĝoj en ekonomia kaj politika sistemoj. La ĉefa problemo de la religio estis klopodi anstataŭi malbonon per bono ene de la ekzistanta socia ordo de la politika kaj ekonomia kulturo. La religio nerekte tendencis ĉiamigi la establitan ordon de socio, favorigi la konservadon de la ekzistanta speco de civilizacio.

Sed la religio ne devus rekte esti koncernita aŭ kun la kreado de novaj sociaj ordoj aŭ kun la konservado de malnovaj. La vera religio ja kontraŭas perforton kiel teknikon de socia evoluo, sed ĝi ne kontraŭas la inteligentajn klopodojn de la socio por adapti siajn kutimojn kaj alĝustigi siajn instituciojn al la novaj ekonomiaj kondiĉoj kaj kulturaj postuloj.

La religio ja aprobis la fojajn sociajn reformojn de la pasintaj jarcentoj, sed en la dudeka jarcento oni necese devigas ĝin fronti alĝustiĝojn al la vasta kaj kontinua socia rekonstruado. La vivkondiĉoj tiel rapide ŝanĝiĝas, ke la instituciaj modifoj devas esti multe akcelitaj, kaj la religio do devas rapidigi sian adaptiĝon al tiu ĉi nova kaj ĉiam ŝanĝiĝanta ordo.

1. Religia kaj socia rekonstruado

La mekanikaj inventoj kaj la dissemado de scio modifas la civilizacion; iuj ekonomiaj alĝustigoj kaj sociaj ŝanĝoj estas nepre necesaj, se oni volas eviti kulturan katastrofon. Tiu ĉi nova kaj tuj venonta socia ordo ne trankviliĝos dum jarmilo. La homa raso devas repaciĝi kun sinsekvo de ŝanĝoj, alĝustigoj kaj realĝustigoj. La homaro iras al nova kaj nerivelita planeda destino.

La religio devas fariĝi forta influo por morala stabileco kaj spirita progreso vigle funkciantaj meze de ĉiam ŝanĝiĝantaj kondiĉoj kaj senfinaj ekonomiaj alĝustigoj.

La Urantia socio neniam povas esperi stabiliĝi kiel en la pasintaj epokoj. La socia ŝipo jam eliris el la ŝirmitaj havenoj de establita tradicio, kaj komencis sian krozadon sur la altaj maroj de la evolua destino; kaj la animo de la homo, pli ol neniam antaŭe en la monda historio, bezonas zorge ekzameni siajn mapojn de moraleco kaj diligente observadi la kompason de la religia gvidado. La plej grava misio de la religio kiel socia influo estas stabiligi la idealojn de la homaro dum tiuj ĉi danĝeraj tempoj de transiro de civilizacia fazo al alia, de kultura nivelo al alia.

La religio ne devas plenumi novajn devojn, sed oni urĝe petas al ĝi funkcii kiel saĝa gvidanto kaj sperta konsilanto pri ĉiuj ĉi novaj kaj rapide ŝanĝiĝantaj homaj situacioj. La socio fariĝas pli mekanika, pli kompakta, pli kompleksa kaj pli grave interdependa. La religio devas funkcii por malebligi, ke tiuj ĉi novaj kaj intimaj interasocioj fariĝu reciproke malprogresigaj aŭ eĉ detruigaj. La religio devas agi kiel la kosma salo, kiu malebligas, ke la fermentoj de progreso detruu la kulturan guston de la civilizacio. Tiuj ĉi novaj sociaj rilatoj kaj ekonomiaj renversoj povas rezultigi daŭran fratecon nur per la ministrado de religio.

Sendia homarismo estas, laŭ la homa vidpunkto, nobla gesto, sed vera religio estas la sola potenco, kiu povas daŭre pliigi la respondecon de unu socia grupo al la bezonoj kaj suferoj de aliaj grupoj. En la pasinteco la institucia religio povis resti pasiva, dum la superaj tavoloj de la socio restis surdaj al la suferoj kaj subpremo de la senhelpaj malsuperaj tavoloj, sed en la modernaj tempoj tiuj ĉi malsuperaj sociaj ordoj ne plu estas tiel abomene malkleraj nek tiel politike senhelpaj.

La religio ne devas fariĝi organe koncernata de la sekulara laboro pri socia rekonstruado kaj ekonomia reorganizado. Sed ĝi devas aktive sampaŝi kun ĉiuj ĉi antaŭenigoj de la civilizacio per klaraj kaj viglaj redeklaroj de siaj moralaj ordonojn kaj spiritajn preceptojn, de sia progresanta filozofio de homa vivado kaj transcenda postvivo. La spirito de religio estas eterna, sed la formo de ĝia esprimo devas esti reasertita ĉiufoje kiam la vortaro de la homa lingvo estas reviziita.

2. Malforteco de institucia religio

La institucia religio ne povas doni inspiron kaj havigi gvidadon en tiu ĉi baldaŭa mondskale socia rekonstruado kaj ekonomia reorganizado, ĉar ĝi bedaŭrinde fariĝis organa parto de la socia ordo kaj la ekonomia sistemo, kiuj spertos rekonstruadon. Nur la reala religio kun persona spirita sperto povas utile kaj kree funkcii en la nuna krizo de la civilizacio.

La institucia religio estas nun kaptita en senelira situacio. Ĝi ne povas rekonstrui la socion sen unue rekonstrui sin; kaj ĉar ĝi estas tiel integrita parto de la establita ordo, ĝi ne povas rekonstrui sin, antaŭ ol la socio estas radikale rekonstruita.

La religiuloj devas funkcii en al socio, en la industrio kaj en la politiko kiel individuoj, ne kiel grupoj, partioj aŭ institucioj. Religia grupo, kiu pretendas funkcii tiel, ekster religiaj agadoj, tuj fariĝas politika partio, ekonomia organizaĵo aŭ socia institucio. La religia kolektivismo devas limigi siajn klopodojn al la pluigo de religiaj kaŭzoj.

La religiuloj ne valoras pli ol nereligiuloj rilate la taskojn de socia rekonstruado krom tio, ke ilia religio donas al ili plialtigitan kosman antaŭvidon kaj dotas ilin per tiu supera socia saĝeco, kiu devenas de la sincera deziro plejsupere ami Dion kaj ami ĉiun homon kiel fraton en ĉiela regno. Ideala socia ordo estas tiu, en kiu ĉiu homo amas sian proksimulon same kiel li amas sin mem.

La instituciigita eklezio povas ŝajni servi la socion en la pasinteco glorigante la establitajn politikan kaj ekonomian ordojn, sed ĝi devas rapide ĉesi tian agon, se ĝi volas postvivi. Ĝia sola konvena sinteno konsistas en la instruado de neperforto, la doktrino de pacema evoluo anstataŭ perforta revolucio — paco sur la tero kaj bonvolo inter ĉiuj homoj.

La moderna religio trovas malfacile alĝustigi sian sintenon al la rapide ŝanĝiĝantaj sociaj ŝanĝoj, nur ĉar ĝi permesis al si fariĝi tiel ĝisfunde tradiciigita, dogmumita kaj instituciigita. La religio de vivanta sperto spertas neniujn malfacilaĵojn por anticipi ĉiujn ĉi sociajn disvolviĝojn kaj ekonomiajn malordojn, super kiuj ĝi ĉiam agas kiel morala stabiliganto, socia gvidanto kaj spirita piloto. La vera religio transportas de epoko al alia la valoran kulturon kaj tiun saĝecon devenantan de la sperto koni Dion kaj strebi esti kiel li.

3. Religio kaj la religiulo

La frua Kristanismo estis tute libera de civilaj implikaĵoj, sociaj engaĝiĝoj kaj ekonomiaj aliancoj. Nur la posta instituciigita Kristanismo ja fariĝis organa parto de la politika kaj socia strukturo de la Okcidenta civilizacio.

La regno de la ĉielo estas nek socia nek ekonomia ordo; ĝi estas ekskluzive spirita frataro de individuoj konantaj Dion. Vere, tia frataro estas per si mem nova kaj mirinda socia fenomeno akompanata de nekredeblaj politikaj kaj ekonomiaj postefikoj.

La religiulo ne estas malsimpatia al la socia sufero, nek malatentema al la civila maljusteco, nek izolita de la ekonomia pripenso, nek sensenta al la politika tiranismo. La religio rekte influas socian rekonstruadon, ĉar ĝi spiritigas kaj idealigas la individuan civitanon. Nerekte, la kultura civilizacio estas influita de la sinteno de tiuj ĉi individuaj religiuloj, dum ili fariĝas aktivaj kaj influaj membroj de diversaj sociaj, moralaj, ekonomiaj kaj politikaj grupoj.

La atingo de alta kultura civilizacio postulas unue la idealan specon de civitano, kaj sekve idealajn kaj adekvatajn sociajn mekanismojn, per kiuj tia civitanaro povas regi la ekonomiajn kaj politikajn instituciojn de tia altnivela homa socio.

La eklezio, pro tro da falsa sento, longe ministris al la malriĉuloj kaj la malfeliĉuloj, kaj tio ĉi estis tute bona, sed tiu ĉi sama sento kondukis al la malsaĝa pluigo de rase degeneritaj branĉoj, kiuj ege prokrastis la progreson de la civilizacio.

Multaj individuaj sociaj rekonstruantoj, impete malagnoskante la instituciigitan religion, estas post ĉio fervore religiaj en la disvastigo de siaj sociaj reformoj. Kaj tiel estas, ke la religia motivado, persona kaj pli aŭ malpli neagnoskitan, ludas grandan rolon en la nuntempa programo de socia rekonstruado.

La granda malforto de tiu neagnoskita kaj nekonscia speco de religia agado estas, ke ĝi ne kapablas profiti de malfermaj religiaj kritikoj, kaj per tio atingi profitajn nivelojn de memkorektado. Estas fakto, ke la religio ne kreskas, krom se ĝi estas disciplinita per konstruaj kritikoj, amplifitaj de filozofio, purigitaj de scienco kaj nutrita de lojala kamaradeco.

Ĉiam estas la granda danĝero, ke la religio fariĝos distordita kaj perversita en la serĉadon de falsaj celoj, kiel dum la tempoj de milito ĉiu militanta nacio prostituas sian religion en militan propagandon. Senama fervoro ĉiam damaĝas la religion, kvankam la persekutado deturnas la agadojn de la religio al la plenumado de iu sociologia aŭ teologia impulso.

La religio povas resti libera de malsanktaj sekularaj aliancoj nur per:

1. Kritike korekta filozofio.

2. Libereco de ĉiuj sociaj, ekonomiaj kaj politikaj aliancoj.

3. Kreaj kaj konsolantaj komunumoj, kiuj plivastigas la amon.

4. Progresanta plialtigo de la spirita klarvido kaj la aprezado de kosmaj valoroj.

5. Malebligo de fanatikismo per la kompensoj de la scienca mensa sinteno.

La religiuloj kiel grupo neniam devas okupiĝi pri io ajn ol religio, kvankam ĉiu tia religiulo, kiel individua civitano, povas fariĝi la elstara gvidanto de iu socia, ekonomia aŭ politika rekonstrua movado.

Estas la afero de la religio krei, subteni kaj inspiri tian kosman lojalecon ĉe la individua civitano, por direkti lin al la atingo de sukceso en la antaŭenigo de ĉiuj ĉi malfacilaj sed dezirindaj sociaj servadoj.

4. Transiraj malfacilaĵoj

La aŭtenta religio igas la religiulon socie plaĉa, kaj kreas klarvidojn pri la homa komunumo. Sed la formaligo de religiaj grupoj tre ofte detruas la valorojn mem, por la antaŭenigo de kiuj la grupo estis organizita. La homa amikeco kaj la dia religio estas reciproke utilaj, kaj signife illuminigaj se la kreskado en ĉiu estas egaligita kaj harmoniigita. La religio alportas novan signifon en ĉiujn grupajn asociojn — familiojn, lernejojn kaj klubojn. Ĝi donas novajn valorojn al ludoj, kaj plialtigas ĉiujn verajn humurojn.

La socia gvidado estas transformita de la spirita klarvideco; la religio malebligas al ĉiuj grupaj movadoj perdi el la okuloj siajn verajn objektivojn. Kune kun la infanoj la religio estas la granda unuiganto de la familia vivo, kondiĉe ke ĝi estu vivanta kaj kreskanta fido. La familia vivo ne povas ekzisti sen infanoj; oni povas sperti ĝin sen religio, sed tia handikapo ege multobligas la malfacilaĵojn de tiu ĉi intima homa asocio. Dum la fruaj jardekoj de la dudeka jarcento la familia vivo, post la sperto de persona religio, plej suferas pro la dekadenco sekvanta la transiro de la malnovaj religiaj lojalecoj al la emerĝantaj novaj signifoj kaj valoroj.

La vera religio estas signifoplena maniero vigle vivi fronte al la ordinaraj realaĵoj de la ĉiutaga vivo. Sed se la religio devas stimuli individuan disvolviĝon de karaktero kaj pligrandigi la integriĝon de la personeco, ĝi ne devas esti normigita. Se ĝi devas stimuli la taksadon de sperto kaj servi kiel valoro-allogado, ĝi ne devas esti stereotipita. Se la religio devas antaŭenigi plejsuperajn lojalecojn, ĝi ne devas esti formaligita.

Ne gravas kiuj malordoj povas akompani la socian kaj ekonomian kreskadon de la civilizacio, la religio estas aŭtenta kaj valora, kiam ĝi antaŭenigas ĉe la individuo sperton, en kiu la suverenco de vereco, beleco kaj boneco superas, ĉar tia estas la vera spirita koncepto pri la plejsupera realo. Kaj per la amo kaj la adoro tio ĉi fariĝas signifoplena same kiel la frateco kun la homoj kaj la fileco kun Dio.

Post ĉio, estas tio, kion oni kredas pli ĝuste ol kion oni scias, kio determinas la konduton kaj dominas la personajn farojn. Pure fakta scio tre malmulte influas la averaĝan homon, krom se oni emocie aktivigas ĝin. Sed la aktivigado de la religio estas superemocia, unigante la tutan homan sperton sur transcendaj niveloj per la kontakto kun spiritaj energioj kaj per ilia liberiĝo en la mortemula vivo.

Dum la psikologie maltrankvilaj tempoj de la dudeka jarcento, meze de la ekonomiaj malordoj, la moralaj kontraŭfluoj kaj la sociologiaj fortaj tajdoj de la ciklonaj transiroj de scienca epoko, miloj kaj miloj da geviroj fariĝis humane mislokitaj; ili estas anksiaj, maltrankvilaj, timemaj, hezitemaj kaj zorgoplenaj; pli ol iam ajn en la monda historio ili bezonas konsoladon kaj la stabiligadon de fidinda religio. Fronte al senprecedencaj sciencaj atingoj kaj mekanikaj disvolviĝoj estas spirita stagnado kaj filozofia kaoso.

Ne estas danĝero, kiam la religio fariĝas pli kaj pli privata afero — persona sperto — kondiĉe ke ĝi ne perdu sian motivadon por malegoisma kaj amema socia servado. La religio suferis pro multaj duarangaj influoj: subita miksado de kulturoj, interplektado de kredoj, malpliiĝo de la eklezia aŭtoritato, ŝanĝoj en la famila vivo, kune kun urbanizado kaj mekanikigo.

La plej granda spirita danĝero de la homo konsistas en parta progreso, la problemo de nefinita kreskado: forlasante la evoluaj religioj de timo sen tuj kapti la revelacian religion de amo. La moderna scienco, precipe psikologio, malfortigis nur tiujn religiojn, kiuj tiom dependas de timo, superstiĉo kaj emocio.

La transiro ĉiam estas akompanata de konfuzo, kaj estos malmulte da trankvilo en la religia mondo, ĝis la granda lukto inter la tri disputantaj filozofioj de la religio finiĝos:

1. La spiritisma kredo (je providenca Diaĵo) de multaj religioj.

2. La humanismaj kaj idealismaj kredoj de multaj filozofioj.

3. La mekanismaj kaj naturalismaj konceptoj de multaj sciencoj.

Kaj tiuj ĉi tri partaj aliroj al la realeco de la kosmo devas fine harmoniiĝi per la revelacia prezentado de la religio, la filozofio kaj la kosmologio, kiu portretas la triunuan ekziston de spirito, menso kaj energio devenanta de la Trinitato de Paradizo kaj atinganta spactempan unuiĝon ene de la Diaĵo de la Plejsuperulo.

5. Sociaj aspektoj de la religio

Ĉar religio estas ekskluzive persona spirita sperto — koni Dion kiel Patron — la korolario de tiu ĉi sperto — koni la homon kiel sian fraton — implicas la alĝustigon de la memo al aliaj memoj, kaj tio koncernas la socian aŭ grupan aspekton de la religia vivo. La religio estas unue interna aŭ persona alĝustiĝo, kaj sekve ĝi fariĝas afero de socia servado aŭ grupa alĝustiĝo. La fakto de la gregeco de la homo necese determinas, ke religiaj grupoj estiĝos. Kio okazas al tiuj ĉi religiaj grupoj tre multe dependas de inteligenta gvidado. En la primitiva socio la religia grupo ne ĉiam estas tre malsama de ekonomiaj aŭ politikaj grupoj. La religio ĉiam estis konservilo de moralo kaj stabiligilo de socio. Kaj tio ĉi estas ankoraŭ vera, malgraŭ la kontraŭa instruo de multaj modernaj socialistoj kaj humanistoj.

Ĉiam memoru: la vera religio estas koni Dion kiel vian Patron kaj la homon kiel vian fraton. La religio ne estas sklava kredo en minacoj de puno aŭ magiaj promesoj de estontaj mistikaj rekompencoj.

La religio de Jesuo estas la plej vigla influo, kiu iam ajn aktivigis la homan rason. Jesuo frakasis tradiciojn, detruis dogmojn kaj alvokis la homaron al la atingo de siaj plej altaj idealoj en la tempo kaj la eterneco — esti perfekta, kiel la Patro en la ĉielo estas perfekta.

La religio havas malmulte da oportuno funkcii, ĝis la religia grupo apartiĝas de ĉiuj aliaj grupoj — la socia asocio de la spirita membraro de la regno de la ĉielo.

La doktrino pri la plena malvirteco de la homo detruis multon de la potencialo de la religio efektivigi sociajn konsekvencojn kun plialtiga naturo kaj inspira valoro. Jesuo celis restaŭri la dignecon de la homo, kiam li deklaris, ke ĉiuj homoj estas la infanoj de Dio.

Iu ajn religia kredo, kiu estas efika por spiritigi la kredanton, certe havos potencajn konsekvencojn en la socia vivo de tia religiulo. La religia sperto nepre produktas “fruktojn de la spirito” en la ĉiutaga vivo de la mortemulo gvidata de spirito.

Same certe kiel homoj kundividas siajn religiajn kredojn, ili kreas ian religian grupon, kiu fine kreas komunajn celojn. Iam la religiuloj kuniĝos kaj efektive realigos kunlaboradon surbaze de unueco de idealoj kaj celoj pli ĝuste ol provi agadi surbaze de psikologiaj opinioj kaj teologiaj kredoj. La celoj pli ĝuste ol la kredoj devus unuigi la religiuloj. Ĉar la vera religio estas afero de persona spirita sperto, estas neeviteble, ke ĉiu individua religiulo devas havi sian propran kaj personan interpretadon pri la konstatado de tiu spirita sperto. La termino “fido” signifu la individuan rilaton al Dio pli ĝuste ol la kredan formuladon de iu ajn grupo de mortemuloj kapablis interkonsenti kiel komuna religia sinteno. “Ĉu vi havas fidon? Tiam havu ĝin por vi mem.”

Ke la fido estas koncernata nur de la kompreno de idealaj valoroj estas montrata en la Nova Testamento, kiu deklaras, ke la fido estas la substanco de aferoj esperataj kaj la atesto de aferoj ne viditaj.

La primitiva homo faris malmulte da klopodoj por esprimi siajn religiajn konvinkojn per vortoj. Lia fido estis dancita pli ĝuste ol pripensita. La modernaj homoj elpensis multajn kredojn kaj kreis multajn kriteriojn de la religia fido. La estontaj religiuloj devos vivi sian religion, dediĉi sin al la tutkora servado al la frateco de la homo. Jam estas tempo, ke la homo havu religian sperton tiel persona kaj tiel sublima, ke ĝi povu esti realigita kaj esprimita nur per “sentoj kiuj estas tro profundaj por esti esprimitaj”.

Jesuo ne postulis al siaj disĉiploj, ke ili periode kunvenu kaj recitu formulojn indikantajn iliajn komunajn kredojn. Li nur ordonis, ke ili kuniĝu por efektive fari ion — partopreni en la komuna vespermanĝo por rememori lian sindonaca vivo sur Urantio.

Kian eraron faras la Kristanoj kiam, prezentante Kriston kiel la plejsuperan idealon de spirita gvidado, ili aŭdacas peti al geviroj konantaj Dion malakcepti la historian gvidadon de homoj konantaj Dion, kiuj kontribuis al sia aparta nacia aŭ rasa iluminado dum la pasintaj epokoj.

6. Institucia religio

La sektismo estas malsano de la institucia religio, kaj la dogmatismo estas sklaveco de la spirita naturo. Estas tre preferinde havi religion sen eklezio ol eklezio sen religio. La religia tumulto de la dudeka jarcento ne signifas, per si mem, spiritan dekadencon. la konfuzo okazas antaŭ kreskado same kiel antaŭ detruiĝo.

Estas reala celo en la sociigo de la religio. Estas la celo de grupaj religiaj agadoj dramigi la lojalecojn de la religio; pligrandigi la allogojn de vereco, beleco kaj boneco; prizorgi la altirojn de plejsuperaj valoroj por plialtigi la servadon de malegoisma kunuleco; glorigi la potencialojn de familia vivo; antaŭenigi la religian edukadon; provizi per saĝaj konsiloj kaj spirita gvidado; kaj kuraĝigi grupan adoradon. Kaj ĉiuj vivantaj religioj kuraĝigas la homan amikecon, konservas la moralecon, antaŭenigas la najbaran bonfarton kaj faciligas la disvastiĝon de la esenca evangelio de siaj respektivaj mesaĝoj de eterna savo.

Sed ju pli la religio fariĝas instituciigita, des pli ĝia povo por bono estas limigita, dum la ebloj por malbono estas tre multiĝas. La danĝeroj de la formaligita religio estas: la fiksiĝo de kredoj kaj kristaliĝo de sentoj; la akumuliĝo de garantiitaj interesoj kun la pliigo de la sekularigo; la tendenco normigi kaj fosiliigi la veron; la devojigo de religio el la servado al Dio por la servado al la eklezio; la inklino de gvidantoj fariĝi administrantoj anstataŭ pastroj; la inklino formadi sektojn kaj konkurencajn grupojn; la establo de subpremanta klerika aŭtoritato; la kreado de la aristokrata sinteno de “elektita popolo”; la prizorgado de falsaj kaj troigaj ideoj pri sakraleco; la rutinigo de religio kaj la petrigo de adorado; la tendenco respektegi la pasintecon ignorante la nuntempajn postulojn; la malsukceso fari freŝdatajn interpretojn de la religio; la implikado kun la funkcioj de sekularaj institucioj; ĝi kreas la malbonan diskriminacion de la religiaj kastoj; ĝi fariĝas netolerma juĝanto de ortodoksio; ĝi malsukcesas reteni la intereson de aventuremaj gejunuloj, kaj iom post iom perdas la savantan mesaĝon de la evangelio de eterna savo.

La formala religio retenas la homojn en iliaj personaj spiritaj agadoj anstataŭ liberigi ilin por plialtiga servado kiel konstruantoj de la regno.

7. Kontribuo de religio

Kvankam eklezioj kaj ĉiuj aliaj religiaj grupoj devus gardi sin distance de ĉiuj sekularaj agadoj, samtempe la religio devas fari nenion por malhelpi aŭ prokrasti la socian kunordigon de homaj institucioj. La vivo devas daŭre kreski en signifoj; la homo devas daŭrigi sian reformon pri filozofio kaj sian klarigon pri religio.

La politika scienco devas efektivigi la rekonstruon de ekonomio kaj industrion per la teknikoj kiujn ĝi lernas de sociaj sciencoj kaj per la klarvidoj kaj motivoj provizitaj de la religia vivo. En ĉiu socia rekonstruado la religio donas stabiligantan lojalecon al transcenda objekto, firmiganta celo ekster kaj super la senpera kaj tempa objektivo. Meze de la konfuzoj de rapide ŝanĝiĝanta medio la mortemulo bezonas la subtenon de vasta kosma perspektivo.

La religio inspiras al la homo kuraĝe kaj ĝoje vivi sur la tero; ĝi kunigas paciencon kun pasio, klarvidon kun fervoro, solidarecon kun povo kaj idealoj kun energio.

La homo neniam povas saĝe decidi pri tempaj problemoj aŭ transcendi la egoismon de personaj interesoj, krom se li meditas ĉeeste de la suvereneco de Dio, kaj kalkulas je la realaĵoj de la diaj signifoj kaj spiritaj valoroj.

La ekonomia interdependeco kaj la socia fratiĝo fine kondukos al la frateco. La homo estas nature revulo, sed la scienco sobrigas lin tiel, ke la religio povas aktivigi lin kun multe malpli da danĝero provoki fanatikajn reagojn. La ekonomiaj necesaĵoj ligas la homon al la realo, kaj la persona religia sperto kondukas tiun ĉi saman homon vidalvide al la eternaj realaĵoj de ĉiam plivastiĝanta kaj progresanta kosma civitaneco.

[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]