Kajero 98
La melkicedekaj instruoj eniris Eŭropon tra multaj vojoj, sed ĉefe ili venis tra Egiptio kaj estis enkorpigitaj en la okcidenta filozofio, post kiam ili estis komplete helenigitaj kaj sekve kristanigitaj. La idealoj de la okcidenta mondo estis surbaze sokrataj, kaj ĝia posta religia filozofio fariĝis tiu de Jesuo modifita kaj adaptita per la kontakto kun evoluanta filozofio kaj religio de Okcidento, kiuj ĉiuj kulminis en la kristana eklezio.
Dum longa tempo en Eŭropo la misiistoj de Salemo daŭrigis siajn agadojn, fariĝante grade sorbitaj en multajn kultajn kaj ritajn grupojn, kiuj periode aperis. Inter tiuj, kiuj konservis la instruoj de Salemo en la plej pura formo, oni devas mencii la Cinikuloj. Tiuj ĉi predikantoj de fido kaj konfido en Dio ankoraŭ funkciis en la romia Eŭropo dum la unua jarcento post Kristo, estante poste integrigitaj en la nove formiĝanta kristana religio.
Multe de la salema doktrino estis disvastigita en Eŭropo fare de la judaj soldo-soldatoj, kiuj batalis en tiom multaj el la militaj luktoj en Okcidento. En antikvaj tempoj la Judoj estis famaj samgrade por sia milita valoro kiel por siaj teologiaj apartecoj.
La bazaj doktrinoj de la greka filozofio, juda teologio kaj kristana etiko estis esence konsekvencoj de la fruaj instruoj de Melkicedeko.
La misiistoj de Salemo konstruus grandan religian strukturon ĉe la Grekoj, se ne estus ilia strikta interpreto pri sia ĵuro de ordinado, promeso trudita de Makivento, kiu malpermesis la organizadon de ekskluzivaj kongregacioj de kultado, kaj postulis al ĉiu instruisto la promeson neniam agi kiel pastro, neniam ricevi salajron kontraŭ religia servo, nur nutraĵojn, vestaĵojn kaj ŝirmejojn. Kiam la melkicedekaj instruistoj penetris la antaŭ-helenan Grekion, ili trovis popolon, kiu ankoraŭ prizorgis la tradiciojn de Adamsono kaj la epoko de la Andidoj, sed tiuj ĉi instruoj fariĝis tre falsitaj per la nocioj kaj kredoj de la hordoj de malsuperaj sklavoj, kiuj estis alkondukitaj al la grekaj marbordoj per grandaj nombroj. Tiu ĉi falsado produktis regreson ĝis kruda animismo kun sangaj ritoj, la malsuperaj klasoj eĉ farantaj ceremoniaron por la ekzekuto de kondamnitaj krimuloj.
La frua influo de la salemaj instruistoj estis preskaŭ detruita de la tiel nomata arja invado el la suda Eŭropo kaj la Oriento. Tiuj ĉi helenaj invadantoj kunportis kun si konceptojn pri antropomorfa Dio samajn al tiuj, kiujn iliaj arjaj samuloj kunportis en Hindion. Tiu ĉi importado inaŭguris la evoluon de la greka familio de dioj kaj diinoj. Tiu ĉi nova religio estis parte bazita sur la kultoj de la alvenantaj helenaj barbaroj, sed ĝi ankaŭ ĉerpis el la mitoj de la malnovaj loĝantoj de Grekio.
La helenaj Grekoj trovis la mediteranean mondon plejparte dominita de la patrina kulto, kaj ili trudis al tiuj ĉi popoloj sian viron-dion, Diaŭs-Zeŭso, kiu jam fariĝis, kiel Javeo ĉe la henoteismaj Semidoj, ĉefo de la tuta greka panteono de subordigitaj dioj. Kaj la Grekoj fine tiam atingus veran monoteismon en la koncepto de Zeŭso escepte de sia konservado de la superregado de la Sorto. Dio de fina valoro devas mem esti la arbitracianto de sorto kaj la kreinto de destino.
Konsekvence de tiuj ĉi faktoroj en la religia evoluo, tiam disvolviĝis la populara kredo je la senzorgaj dioj de Monto Olimpo, dioj pli homaj ol diaj, kaj dioj kiujn la inteligentaj Grekoj neniam tre serioze konsideris. Ili nek multe amis nek multe timis tiujn ĉi diaĵojn, kiujn ili mem kreis. Ili havis patriotisman kaj rasan senton al Zeŭso kaj lia familio de duonhomoj kaj duondioj, sed ili apenaŭ honoris aŭ adoris ilin.
La Helenoj fariĝis tiel sorbitaj de la kontraŭpastraj doktrinoj de la fruaj instruistoj de Salemo, ke neniu pastraro de iu ajn graveco iam aperis en Grekio. Eĉ la farado de bildoj por la dioj fariĝis pli artista laboro ol kulta afero.
La olimpaj dioj ilustras la tipan antropomorfismon de la homo. Sed la greka mitologio estis pli estetika ol etika. La greka religio utilis, ĉar ĝi portretis universon regatan de diaĵa grupo. Sed grekaj moralo, etiko kaj filozofio baldaŭ progresis multe ekster la dia koncepto, ke tiu ĉi malekvilibro inter la intelekta kaj spirita kreskado estis same danĝera por Grekio, kiel ĝi estis por Hindio.
Malmulte konsiderita kaj supraĵa religio ne povas daŭri, precipe kiam ĝi ne havas pastraron por prizorgi ĝiajn formojn kaj plenigi la korojn de la devotuloj per timo kaj respekto. La olimpa religio ne promesis savon, nek satigis la spiritan soifon de siaj kredantoj; tial ĝi estis kondamnita perei. Ene de jarmilo post sia komenco ĝi preskaŭ malaperis, kaj la Grekoj estis sen nacia religio, la dioj de Olimpo perdintaj sian imponon sur la pli bonaj mensoj.
Tia estis la situacio kiam, dum la sesa jarcento antaŭ Kristo, la Oriento kaj la Levantenio spertis reviviĝon de la spirita konscio kaj novan vekiĝon de la agnosko pri monoteismo. Sed la Okcidento ne partoprenis en tiu ĉi nova disvolviĝo; nek Eŭropo nek norda Afriko grandskale partoprenis en tiu ĉi religia renaskiĝo. La Grekoj, tamen, ja komencis grandiozan intelektan antaŭeniĝon. Ili komencis majstri la timon, kaj ne plu serĉis religion kiel antidoton al ĝi, sed ili ne perceptis, ke vera religio estas kuracilo por anima malsato, spirita maltrankvilo kaj moraa malespero. Ili celis la konsoladon de la animo per la profunda pensado — filozofio kaj metafiziko. Ili deturniĝis de la kontemplado de memkonservado — saviĝo — al memrealiĝo kaj memkomprenado.
Per rigora pensado la Grekoj provis atingi tiun konscion de sekureco, kiu devus servi kiel anstataŭaĵo al la kredo en la postvivo, sed ili plene malsukcesis. Nur la pli inteligentaj el la superaj klasoj de la helenaj popoloj povis kompreni tiun ĉi novan instruon; la idoj de la sklavoj de antaŭaj generacioj ne kapablis kompreni tiun ĉi novan anstataŭaĵo al la religio.
La filozofoj malestimis ĉiujn formojn de adorado, malgraŭ ke ili preskaŭ ĉiuj svage ligiĝis al fono de kredo en la salema doktrino pri “la inteligenteco de la universo”, “la ideo pri Dio”, kaj “la Franda Fonto”. Kiam la grekaj filozofoj agnoskis la diecon kaj la superlimhavecon, ili estis malkaŝe monoteistaj; ili donacis malmulte da agnosko al la tuta galaksio de olimpaj dioj kaj diinoj.
La poetoj de kvina kaj sesa jarcentoj, interalie Pindaro, provis reformi la grekan religion. Ili plialtigis ĝiajn idealojn, sed ili estis pli artistoj ol religiuloj. Ili malsukcesis disvolvi teknikon por prizorgi kaj konservi plejsuperajn valorojn.
Ksenofono instruis unu solan Dion, sed lia diaĵa koncepto estis tro panteisma por esti persona Patro por la mortema homo. Anaksagoro estis mekanikismano, krom tio ke li agnoskis Unuan Kaŭzon, Komencan Menson. Sokrato kaj liaj posteuloj, Plato kaj Aristotelo, instruis, ke la virto estas la scio; la boneco la sano de la animo; ke estas pli bone suferi maljustaĵon ol kulpi pri ĝi, ke estas malbone fari malbonon pro malbono, kaj ke la dioj estas saĝaj kaj bonaj. Iliaj fundamentaj virtoj estis saĝeco, kuraĝeco, modereco kaj justeco.
La evoluo de la religia filozofio ĉe la Helenaj kaj Hebreaj popoloj donas kontrastan ilustradon pri la funkcio de la eklezio kiel institucio formante la kulturan progreson. En Palestino, la homa pensado estis tiel regata de la pastraro kaj tiel direktata per la skriboj, ke la filozofio kaj la estetiko estis tute mergita en la religio kaj la moraleco. En Grekio, la preskaŭ kompleta foresto de pastroj kaj “sakralaj skriboj” lasis la homan menson libera kaj senbrida, resultigante mirigan disvolviĝon de la profundeco de la pensado. Sed la religio kiel persona sperto malsukcesis samrapide sekvi la intelektajn esploradojn pri la naturo kaj la kosmo.
En Grekio la kredado estis subordigita al la pensado; en Palestino la pensado estis submetita al la kredado. Multe de la forteco de Kristanismo estis pro ĝia ampleksa pruntado el la hebrea moraleco kaj la greka pensado.
En Palestino la religia dogmo fariĝis tiel kristaligita, ke ĝi plu endanĝerigis la kreskadon; en Grekio la homa pensado fariĝis tiel abstrakta, ke la koncepto pri Dio transformiĝis al vaporeca nubulo de panteisma spekulativo malmulte malsama de la nepersona Infiniteco de la brahmaismaj filozofoj.
Sed la averaĝaj homoj de tiamaj tempoj ne povis kompreni, nek multe interesiĝis pri la greka filozofio pri memrealigo kaj abstrakta Diaĵo; ili pli ĝuste avidis promesojn de savo, kune kun persona Dio, kiu povus aŭskulti iliajn preĝojn. Ili ekzilis la filozofojn, persekutis la ceterajn fidelulojn de la Salema kulto, ambaŭ fariĝante tre miksitaj, kaj preparis tiun teruran orgian plonĝadon en la frenezaĵojn de la misteraj kultoj, kiuj tiam multe disvastiĝis en la mediteraneaj landoj. La eleŭzisaj misteroj kreskis ene de la olimpa panteono, greka versio de la adorado de fekundeco; la dioniza adorado de naturo floris; la plejbona el la kultoj estis la orfea frataro, kies moralaj predikoj kaj promesoj de savo multe allogis por multaj.
La tuta Grekio interesiĝis pri tiuj ĉi novaj metodoj por atingi la savon, tiuj ĉi emociaj kaj ardaj ceremoniaroj. Neniu nacio iam atingis tiajn altecojn de arta filozofio en tiel mallonga tempo; neniu iam kreis tian altrangan sistemon de etiko praktike sen Diaĵo kaj tute sen promeso de homa savo; neniu nacio plonĝis tiel rapide, profunde kaj perforte en tiajn profundojn de intelekta stagnado, morala malvirteco kaj spirita malriĉeco, kiel tiuj ĉi samaj grekaj popoloj, kiam ili ĵetis sin en la frenezan kirliĝon de la misteraj kultoj.
La religioj longe daŭris sen filozofa subteno, sed malmultaj filozofioj tiel daŭris sen iu identigo kun religio. La filozofio estas por religio, kiel la konceptado estas por ago. Sed la ideala homa stato estas tiu, en kiu la filozofio, la religio kaj la scienco estas velditaj en signifoplena unueco per la kuna ago de saĝeco, fido kaj sperto.
Kreskante el la fruaj religiaj formoj de adorado al la familiaj dioj ĝis la triba kultado al Marso, la dio de la milito, estis nature ke la posta religio de la Latianoj estis pli politika observado, ol estis intelektaj sistemoj de la Grekoj kaj Brahmaanoj aŭ la pli spiritaj religioj de pluraj aliaj popoloj.
Dum la granda monoteisma renaskiĝo de la evangelio de Melkicedeko dum la sesa jarcento antaŭ Kristo, tro malmultaj el la salemaj misiistoj penetris Italion, kaj tiuj kiuj faris ne kapablis superi la influon de la rapide plivastiĝanta etruska pastraro, kun sia nova galaksio de dioj kaj temploj, kiuj ĉiuj organiziĝis en la religion de la romia ŝtato. Tiu ĉi religio de la latiaj triboj estis nek bagatela kaj koruptebla kiel tiu de la Grekoj, nek ĝi estis aŭstera kaj tirana kiel tiu de la Hebreoj ; ĝi plejparte konsistis en la observado de simplaj formuloj, promesoj kaj tabuoj.
La romia religio estis tre influita per ampleksaj kulturaj importadoj el Grekio. Fine la plimulto de la olimpaj dioj estis transplantitaj kaj integrigitaj en la latian panteonon. La Grekoj longe adoris la fajron de la hejma fajrujo — Hestia estis la virga diino de la fajrujo; Vesta estis la romia diino de la hejmo. Zeŭso fariĝis Jupitero; Afrodita, Venuso; kaj sekve por la multaj olimpaj diaĵoj.
La religia inicado de romiaj junuloj estis la okazo de ilia solena konsekrado al la servo de la ŝtato. Ĵuroj kaj aliĝoj al civitaneco estis reale religiaj ceremonioj. La latiaj popoloj konservis templojn, altarojn kaj sanktejojn, kaj dum krizo konsultis la orakolojn. Ili konservis la ostojn de herooj kaj poste tiujn de la kristanaj sanktuloj.
Tiu ĉi formala kaj senemocia formo de pseŭdoreligia patriotismo estis kondamnita kolapsi, same kiel la tre intelekta kaj arta adorado de la Grekoj falis antaŭ la pasia kaj profunde emocia adorado de la misteraj kultoj. La plej granda el tiuj ĉi ruinigaj kultoj estis la mistera religio de la sekto de la Patrino de Dio, kiu en tiu epoko havis sian sidejon sur la ekzakta loko de la nuntempa preĝejo de Sankta Petro en Romo.
La emerĝanta romia ŝtato politike konkeris, sed estis siavice konkerita de la kultoj, ritoj, misteroj kaj konceptoj pri dio de Egiptio, Grekio kaj Levantenio. Tiuj ĉi importitaj kultoj daŭre floris tra la tuta romia ŝtato ĝis la epoko de aŭgusto, kiu por pure politikaj kaj civilaj kialoj, faris heroan kaj parte sukcesan klopodon por detrui la misterojn kaj revigligi la malnovan politikan religion.
Unu el la pastroj de la ŝtata religio diris al Aŭgusto pri la fruaj provoj de la salemaj instruistoj disvastigi la doktrinon de unu sola Dio, fina Diaĵo prezidanta super ĉiuj supernaturaj estaĵoj; kaj tiu ĉi ideo havis tiel firman imponon sur la imperiestro, ke li konstruis multajn templojn, abunde garnis ilin per belaj bildoj, reorganizis la ŝtatan pastraron, reestablis la ŝtatan religion, nomumis sin la provizoran altan pastron inter ĉiuj, kaj kiel imperiestro li ne hezitis proklami sin kiel la plejsuperan dion.
Tiu ĉi nova religio de adorado al Aŭgusto floris kaj estis observata tra la tuta imperio dum lia tuta vivo krom en Palestino, la hejmo de judoj. Kaj tiu ĉi erao de la homaj dioj daŭris, ĝis la oficiala romia kulto havis liston de pli ol kvardek memproklamintaj homaj diaĵoj, ĉiuj pretendantaj miraklajn naskiĝojn kaj aliajn superhomajn atributojn.
La lasta rezisto de la grupo de salemaj kredantoj estis farita de fervora familio de predikantoj, la Cinikuloj, kiuj admonis la romianojn forlasi siajn sovaĝajn kaj sensencajn religiajn ritarojn, kaj reveni al formo de adorado enkorpiganta la evangelion de Melkicedeko, kiel ĝi estis modifita kaj poluita per la kontakto kun la filozofio de la grekoj. Sed ĝenerale la popolo malakceptis la Cinikulojn; ili preferis plonĝi en la ritarojn de la misteroj, kiuj ne nur proponis esperojn de persona saviĝo, sed ankaŭ kontentigis la dezirojn de deturno, ekscito kaj distro.
La plimulto de la popoloj en la grekromia mondo, perdinte sian primitivajn familiajn kaj ŝtatajn religiojn kaj ne kapablante aŭ ne volante kompreni la signifon de la greka filozofio, turnis sian atenton al la spektaklaj kaj emociaj misteraj kultoj de Egiptio kaj Levantenio. La plebo avidis promesojn de savo — religian konsoladon por hodiaŭ kaj esperajn garantiojn de senmorteco post la morto.
La tri misteraj kultoj, kiuj fariĝis la plej popularaj estis:
1. La frigia kulto de Cibelo kaj ŝia filo Atiso.
2. La egipta kulto de Oziriso kaj lia patrino Iziso.
3. La irana kulto de la adorado de Mitrao kiel savanto kaj elaĉetanto de la pekplena homaro.
La frigia kaj egipta misteroj instruis, ke la dia filo (respektive Atiso kaj Oziriso) antaŭe spertis morton kaj resurektis per dia povo, kaj plie ke ĉiuj, kiuj estus konvene inicita pri la mistero, kaj kiuj respektoplene festus la datrevenon de la morto kaj resurekto de la dio, tiel fariĝus parte samnatura de lia dia naturo kaj lia senmorteco.
La frigiaj ceremonioj estis imponaj sed malnobligaj; iliaj sangaj festivaloj indikis, kiom malnoblaj kaj primitivaj tiuj ĉi levantenaj misteroj fariĝis. La plej sankta tago estis la Nigra Vendredo, la “tago de sango”, memorfestante la memmortigon de Atiso. Post tri tagoj de celebrado de la ofero kaj morto de Atiso la festo turniĝis al ĝojo honore al lia resurekto.
La ritoj de la adorado de Iziso kaj Oziriso estis pli rafinitaj kaj impresaj ol tiuj de la frigia kulto. Tiu ĉi egipta ritaro estis konstruita ĉirkaŭ la legendo de la malnova dio de Nilo, dio kiu mortis kaj estis resurektita, kies koncepto devenis de la observado de la jara perioda halto de kreskado de vegetaĵoj sekvita de la printempa regenerado de ĉiuj vivantaj plantoj. La frenezeco pri la observado de tiuj ĉi misteraj kultoj kaj la orgioj de iliaj ceremonioj, kiuj supoze devis konduki al la “entuziasmo” de la realigo de la dieco, estis foje plej abomenindaj.
La frigia kaj egipta misteroj fine cedis al la plej granda el ĉiuj misteraj kultoj, la adorado pri Mitrao. La mitraa kulto altiris vastan gamon de homa naturo, kaj grade anstataŭis ambaŭ siajn antaŭulojn. La Mitraismo disvastiĝis tra la tua Romia Imperio per la propagandado de romiaj legioj rekrutitaj en Levantenio, kie tiu ĉi religio estis la modo, ĉar ili portis tiun ĉi kredon kie ajn ili iris. Kaj tiu ĉi nova religia ritaro estis granda plibonigo super la pli fruaj misteraj kultoj.
La kulto pri Mitrao estiĝis en Irano, kaj longe persistis en sia naskiĝlando malgraŭ la militanta oponado de Zoroastro. Sed kiam la Mitraismo atingis Romon, ĝi jam multe pliboniĝis per la sorbado de multaj instruoj de Zoroastro. Estis precipe per la mitraa kult, ke la religio de Zoroastro influis sur la aperonta kristanismo.
La mitraa kulto portretis militeman dion originantan en granda roko, okupiĝantan pri kuraĝaj heroaĵoj, kaj ŝprucigantan akvon el ŝtono celita per siaj sagoj. Estis inundo, el kiu nur unu viro eskapis en speciale konstruita boato, kaj lasta vespermanĝo, kiun Mitrao celebris kun la suno-dio, antaŭ ol li supreniris al la ĉielo. Tiu ĉi suno-dio, aŭ Sol Inviktus, estis degeneraĵo de Ahura-Mazdao, la diaĵa koncepto de Zoroastrismo. Mitrao estis konceptita kiel la postvivanta ĉampiono de la suno-dio en sia lukto kontraŭ la dio de mallumo. Kaj rekompence de la mortigo de la mita sakrala virbovo, Mitrao fariĝis senmorta, kaj promociita kiel propetanto por la homa raso inter la ĉielaj dioj.
La membroj de tiu ĉi kulto adoris en kavernoj kaj aliaj sekretaj lokoj, kantante himnojn, murmurante magiajn parolojn, manĝante la karnon de la oferitaj bestoj, kaj trinkante la sangon. Trifoje tage ili adoris, kun specialaj ĉiusemajnaj ceremonioj, la tagon de la suno-dio, kaj kun la plej ellaborita observado de ĉiuj dum la jara festivalo de Mitrao, la dudekkvinan de decembro. Oni kredis, ke la partopreno al la sakramento garantiis eternan vivon, la tujan trairon post la morto al la sino de Mitrao por resti tie en la feliĉego ĝis la Lasta Juĝo. Je la Lasta Juĝo la mitraaj ŝlosiloj de la ĉielo malfermus la pordojn de Paradizo por akcepti la fidelulojn; post kio ĉiuj nebaptitaj vivantoj kaj mortintoj estus neniigitaj je la reveno de Mitrao sur la tero. Oni instruis ke, kiam homo mortas, li iras antaŭ Mitrao por juĝo, kaj je la fino de la mondo Mitrao alvokos ĉiujn mortintoj el iliaj tomboj por alfronti la lastan juĝon. La malvirtuloj estos detruitaj per fajro, kaj la rektanimuloj porĉiame regos kun Mitrao.
Komence ĝi estis religio nur por viroj, kaj estis sep malsamaj ordenoj, en kiuj la kredantoj povis sinsekve esti iniciitaj. Poste la edzinoj kaj filinoj de kredantoj estis akceptitaj en la temploj de la Granda Patrino, kiuj estis apud la mitraaj temploj. La kulto de virinoj estis miksaĵo de mitraa ritaro kaj la ceremonioj de la frigia kulto de Cibelo, la patrino de Atiso.
Antaŭ la apero de la misteraj kultoj kaj kristanismo, persona religio apenaŭ disvolviĝis kiel sendependa institucio en la civilizitaj landoj de Norda Afriko kaj Eŭropo; ĝi estis pli familia, urba-ŝtata, politika kaj imperia afero. La helenaj grekoj neniam evoluigis sistemon de centraligita sistemo de adorado; la ritaro estis loka; ili havis neniun pastraron kaj neniun “sakralan libron”. Multe kiel la romianoj, al iliaj religiaj institucioj mankis potenca konduka peranto por la konservado de pli altaj moralaj kaj spiritaj valorojn. Kvankam estas vere, ke la instituciigo de la religio kutime devojigis ĝin de ĝia spiriteco, estas ankaŭ fakto, ke neniu religio ĝis nun sukcesis postvivi sen la helpo de institucia organizo de ia grado.
La okcidenta religio tiel langvoris ĝis la tagoj de la skeptikuloj, cinikuloj, epikuranoj kaj stoikuloj, sed plej grava ol ĉio, ĝis la epoko de la granda konkuro inter Mitraismo kaj nova religio de Paŭlo pri kristanismo.
Dum la tria jarcento post Kristo, mitraaj kaj kristanaj preĝejoj estis tre similaj kaj laŭ sia aspekto kaj laŭ la karaktero de sia ritaro. Plimulto de tiaj lokoj de adorado estis subteraj, kaj ambaŭ enhavis altarojn, kies fonoj diverse prezentis la suferojn de la savanto, kiu antaŭe alportis savon al homa raso malbenita de peko.
Ĉiam estis la praktiko de mitraaj adorantoj, kiam ili eniris la templon, trempi siajn fingrojn en sankta akvo. Kaj ĉar en iuj distriktoj estis tiuj, kiuj iam apartenis al ambaŭ religioj, ili enkondukis la kutimon ĉe la plimulto de la kristanaj preĝejoj ĉirkaŭ Romo. Ambaŭ religioj uzis bapton, kaj partoprenis en la sakramento de pano kaj vino. La sola granda diferenco inter mitraismo kaj kristanismo, krom la karakteroj de Mitrao kaj Jesuo, estis ke la unua antaŭenigis militismon dum la alia estis tre pacema. La toleremo de mitraismo al aliaj religioj (krom la posta kristanismo) kondukis ĝin al ĝia fina pereo. Sed la decida faktoro en la lukto inter la du estis la akcepto de virinoj en la plena kunularo de la kristana fido.
Fine la laŭnoma krista fido dominis Okcidenton. La greka filozofio donis la konceptojn pri etika valoro; mitraismo, la ritaron de adora observado; kaj kristanismo, kiel tia, la teknikon por la konservado de la moralaj kaj sociaj valoroj.
Kreinto-Filo ne enkarniĝis en la similecon de la mortemula karno kaj donacis sin al la homaro de Urantio por repacigi koleran Dion, sed pli ĝuste por gajni la tutan homaron al la agnosko de la amo de la Patro kaj la konstato de ilia fileco kun Dio. Post ĉio, eĉ la granda defendanto de la doktrino pri pentofaro iom komprenis tiun ĉi veron, ĉar li deklaris, ke “Dio estis en Kristo repaciganta la mondon kun li mem.”
Tiu ĉi kajero ne traktas la originon kaj la disvastiĝon de la kristana religio. Sufiĉas diri, ke ĝi estis konstruita ĉe la persono de Jesuo de Nazareto, la home enkarniĝinta Mikaelo-Filo de Nebadono, konata sur Urantio kiel la Kristo, la sanktoleito. La kristanismo estis disvastigita tra tuta Levantenio kaj Okcidento fare de la adeptoj de tiu cxi galileano, kaj ilia misia fervoro egalis tiun de iliaj famkonataj antaŭuloj, la Setidoj kaj Salemidoj, same kiel tiu de iliaj fervoraj aziaj samtempuloj, la budhismaj instruistoj.
La kristana religio, kiel urantia sistemo de kredo, estiĝis per la kunmetado de la jenaj instruoj, influoj, kredoj, kultoj kaj personaj individuaj sintenoj:
1. La melkicedekaj instruoj, kiuj estas baza faktoro en ĉiuj religioj de Okcidento kaj Oriento, kiuj aperis dum la lastaj kvar mil jaroj.
2. La hebrea sistemo de moraleco, etiko, teologio kaj kredo kaj je en Providenco kaj kaj je la plejsupera Javeo.
3. La zoroastra koncepto pri la lukto inter kosmaj bono kaj malbono, kiu jam lasis sian spuron kaj sur judismo kaj sur Mitraismo. Per daŭra kontakto akompananta la luktojn inter Mitraismo kaj kristanismo, la doktrinoj de la irana profeto fariĝis potenca faktoro por determini la teologiajn kaj filozofiajn formojn kaj strukturojn de la dogmoj, principoj kaj kosmologio de la helenigitaj ka latinigitaj versioj de la instruoj de Jesuo.
4. La misteraj kultoj, precipe Mitraismo sed ankaŭ la adorado de la Granda Patrino en la frigia kulto. Eĉ la legendoj pri la naskiĝo de Jesuo sur Urantio makuliĝis per la romia versio de la mirakla naskiĝo de la irana savanto-heroo, Mitrao, kies alveno sur la tero estis supoze atestita nur de areto de paŝtistoj portantaj donacojn, kiuj estis informitaj pri tiu ĉi baldaŭa evento fare de anĉeloj.
5. La historia fakto pri la homa vivo de Josuo ben Jozef, la realeco de Jesuo de Nazareto kiel la glorigita Kristo, la Filo de Dio.
6. La persona vidpunkto de Paŭlo de Tarso. Kaj necesas noti, ke Mitraismo estis la dominanta religio en Tarso dum lia adoleskeco. Paŭlo malmulte revis, ke liaj bonintencaj leteroj al siaj konvertitoj estus iam konsideritaj de postaj kristanoj kiel la “vorto de Dio”. Tiaj bonintencaj instruistoj ne devas esti konsiderataj kiel respondecaj pri la uzado de siaj skribaĵoj fare de posteuloj.
7. La filozofia penso de la helenaj popoloj, de Aleksandrio kaj Antioko tra Grekio ĝis Sirakuzo kaj Romo. La filozofio de la grekoj estis pli en harmonio kun la versio de Paŭlo pri kristanismo ol kun iu ajn alia nuntempa religia sistemo, kaj fariĝis grava faktoro en la sukceso de kristanismo en Okcidento. La greka filozofio, kune kun la teologio de Paŭlo, daŭre formas la bazon de eŭropa etiko.
Ju pli la originalaj instruoj de Jesuo penetris Okcidenton, des pli ili okcidentaliĝis, kaj ju pli ili okcidentaliĝis, des pli ili perdis sian potenciale universalan allogon al ĉiuj rasoj kaj specoj de homoj. Kristanismo hodiaŭ fariĝis religio bone adaptita al la sociaj, ekonomiaj kaj politikaj moroj de la blankaj rasoj. Ĝi jam delonge ĉesis esti la religion de Jesuo, malgraŭ ĝi ankoraŭ brave portretas belegan religion pri Jesuo al tiaj individuoj, kiuj sincere celas sekvi la vojon de ĝia instruo. Ĝi glorigis Jesuon kiel la Kriston, la mesian sanktoleiton de Dio, sed plejparte forgesis la personan evangelion de la Majstro: la Patrecon de Dio kaj la universalan fratecon de ĉiuj homoj.
Kaj tio ĉi estas la longa historio pri la instruoj de Makivento Melkicedeko sur Urantio. Estas preskaŭ kvar mil jaroj, ke tiu ĉi kriza Filo de Nebadono donacis sin sur Urantio, kaj en tiu epoko la instruoj de la “pastro de El Eljon, la Plejalta Dio”, antaŭe penetris ĉiujn rasojn kaj popolojn. Kaj Makivento sukcesis atingi la celon de sia nekutima sindonaco; kiam Mikaelo fariĝis preta por aperi sur Urantio, la koncepto pri Dio ĉeestis en la koroj de viroj kaj virinoj, la sama koncepto pri Dio kiu ankoraŭ denove flamas en la vivanta spirita sperto de la multnombraj infanoj de la Universala Patro, dum ili vivas sian fascinan tempan vivon sur la kirliĝantaj planedoj de la spaco.
[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]