>

Kajero 97

Evoluo de la koncepto pri Dio inter la hebreoj

La spiritaj gvidantoj de la hebreoj faris tion, kion neniu aliaj antaŭ ili sukcesis faris — ili malantropomorfigis sian koncepton pri Dio sen konverti ĝin en abstraktaĵon de la Diaĵo komprenebla nur de la filozofoj. Eĉ ordinaraj homoj kapablis konsideri la maturiĝintan koncepton pri Javeo kiel Patro, se ne de la individuo, almenaŭ de la raso.

La koncepto pri la personeco de Dio, kvankam klare instruita en Salemo dum la epoko de Melkicedeko, estis malpreciza kaj nebula en la tempo de la fuĝo el Egiptio, kaj nur grade evoluis en la hebrea menso de generacio al generacio responde al la instruo de la spiritaj gvidantoj. La percepto pri la personeco de Javeo estis multe pli kontinua en ĝia progresanta evoluo, ol estis tiu de multaj aliaj atributoj de la Diaĵo. De Moseo ĝis Malaĥi okazis preskaŭ neinterrompita kreskado de ideo pri la personeco de Dio en la hebrea menso, kaj tiu ĉi koncepto estis fine altigita kaj glorigita per la instruoj de Jesuo pri la Patro en la ĉielo.

1. Samuelo — unua el la hebreaj profetoj

La malamika premo de la ĉirkaŭaj popoloj en Palestino baldaŭ instruis al la hebreaj ŝejkoj, ke ili ne povis esperi postvivi, krom se ili konfederaciigis siajn tribajn organizojn en centralizitan registaron. Kaj tiu ĉi centralizo de la administra aŭtoritato havigis pli bonan oportunon por Samuelo funkcii kiel instruisto kaj reformisto.

Samuelo devenis de longa vico de salemaj instruistoj, kiuj persistis konservi la veraĵojn de Melkicedeko kiel parton de siaj adoraj formoj. Tiu ĉi instruisto estis vireca kaj rezoluta viro. Nur lia granda sindonemo, kombinita kun lia eksterordinara decidemo, ebligis al li elteni al la preskaŭ universala kontraŭstaro, kiun li renkontis, kiam li komencis revenigi tutan Israelon al la adorado de la plejsupera Javeo de la moseaj tempoj. Kaj eĉ tiam li nur parte sukcesis; li regajnis por la servado de la plej alta koncepto pri Javeo nur la pli inteligentan duonon de la hebreoj; la alia duono daŭre adoris la tribajn diojn de la regiono kaj la plej malaltajn konceptojn pri Javeo.

Samuelo estis kruda tipo de homo, praktikema reformisto, kiu povis en unu tago eliri kun siaj asociitoj kaj renversi dudekon da ejoj pri Baalo. La progresoj, kiujn li faris, estis per pura forto de devigo; li malmulte predikis, ankoraŭ malpli instruis, sed li ja agis. Unu tagon li mokis la pastron de Baalo; la postan tagon li dishakis kaptitan reĝon. Li devote kredis je la unika Dio, kaj li havis klaran koncepton pri tiu sola Dio kiel kreinto de la Ĉielo kaj la tero: “La kolonoj de la tero estas tiuj de la Sinjoro, kaj li starigis la mondon sur ilin.”

Sed la granda kontribuo, kiu Samuelo faris al la disvolviĝo de la koncepto pri la Diaĵo, estis lia sensacia deklaro, ke Javeo estas senŝanĝa, ĉiam la sama enkorpigo de senerara perfekteco kaj dieco. En tiu epoko Javeo estis konceptita kiel kaprica Dio kun ĵaluzaj kapricojn, ĉiam bedaŭranta, ke li faris tion ĉi kaj tion; sed nun, por la unua fojo de kiam la Hebreoj eliris el Egiptio, ili aŭdis tiujn ĉi frapajn vortojn: “La Potenculo de Israelo ne mensogos kaj ne pentos, ĉar li ne estas homo, kiu devas penti.” La stabileco traktante pri la Dieco estis proklamita. Samuelo ripetis la pakton inter Melkicedeko kaj Abrahamo, kaj deklaris, ke la Sinjoro Dio de Israelo estis la fonto de la tuta vereco, la tuta stabileco kaj la tuta konstanteco. Ĉiam la Hebreoj antaŭe konsideris sian Dion kiel homon, superhomon, plialtigitan spiriton kun nekonata origino; sed nun ili aŭdis la iaman spiriton de Ĥoreb plialtigitan kiel senŝanĝan Dion, kiu havas la perfektecon de kreinto. Samuelo helpis la evoluantan koncepton pri Dio supreniri ĝis altaĵoj super la ŝanĝiĝema stato de la mensoj de la homoj kaj la sortoŝanĝoj de la mortemula ekzisto. Sub lia instruo la Dio de la hebreoj komencis sian supreniron ekde la ideo ĉe la ordo de la tribaj dioj ĝis la idealo de tutpotenca kaj senŝanĝa Kreinto kaj Superrigardanto super la tuta kreitaĵaro.

Kaj li denove predikis la rakonton pri la sincereco de Dio, lian findindecon konservantan la pakton. Samuelo diris: “La Sinjoro ne forlasos sian popolon.” “Li faris kun ni porĉiaman pakton, ĉiel bone ordigitan kaj certan.” Kaj tiel, tra la tuta Palestino eksonis la alvoko por denove adori la plejsuperan Javeon. Ĉiam tiu ĉo energiplena instruisto proklamis: “Vi estas granda, ho Sinjoro Dio, ĉar neniu estas kiel vi, nek estas iu Dio krom vi.”

Ĝis tiam la hebreoj konsideris la favoron de Javeo laŭ materia prospero. Ĝi estis granda ŝoko por Israelo, kaj preskaŭ kostis al Samuelo lian vivon, kiam li aŭdacis proklami: “La Sinjoro riĉigas kaj malriĉigas; li malaltigas kaj altigas. Li levas malriĉulon el la polvo, kaj levas la almozulojn por sidigi ilin inter princoj kaj heredigi al ili la tronon de gloro.” Neniam ekde Moseo estis proklamitaj tiaj konsolantaj promesoj por la humiluloj kaj la malbonŝanculoj, kaj miloj da malesperuloj inter la malriĉuloj komencis esperi, ke ili povas plibonigi sian spiritan statuson.

Sed Samuelo ne multe progresis preter la koncepto pri triba dio. Li proklamis Javeon, kiu kreis ĉiujn homojn, sed ĉefe okupiĝis pri la hebreoj, sia elektita popolo. Eĉ tiel, kiel dum la epoko de Moseo, plian fojon la koncepto pri Dio portretis sanktan kaj justan Diaĵon. “Neniu estas tiel sankta kiel la Sinjoro. Kiu povas esti komparita kun tiu ĉi sankta Sinjoro Dio?”

Dum la jaroj pasis, la griziĝanta maljuna instruisto progresis en la kompreno pri Dio, ĉar li deklaris: “La Sinjoro estas Dio de scio, kaj la agoj estas pesataj de li. La Sinjoro juĝos la finojn de la tero montrante mizerikordon al la mizerikorduloj, kaj kun la justa homo li ankaŭ estos justa.” Tie ĉi komenciĝas la aŭroro de mizerikordo, kvankam ĝi estas limigita al tiuj, kiuj estas mizerikordaj. Poste li faris plian paŝon antaŭen kiam, en iliaj afliktoj, li admonis sian popolon: “Ni falu nun en la manojn de la Sinjoro, ĉar liaj mizerikordoj estas grandaj.” “Nenio retenas la Sinjoron savi multajn aŭ malmultajn.”

Kaj tiu ĉi laŭgrada disvolviĝo de la koncepto pri la karaktero de Javeo daŭris sub la ministrado de la posteuloj de Samuelo. Ili provis prezenti Javeon kiel Dion konservantan la pakton, sed apenaŭ konservis la ritmon fiksitan de Samuelo; ili malsukcesis disvolvi la ideon de la mizerikordo de Dio, kiel Samuelo fine konceptis ĝin. Okazis konstanta regreso al la agnosko de aliaj dioj, malgraŭ la aserto, ke Javeo estis super ĉiuj: “Via estas la regno, ho Sinjoro, kaj vi estas plialtigita kiel ĉefo super ĉiuj.”

La ĉefa ideo de tiu ĉi erao estis la dia povo; la profetoj de tiu ĉi epoko predikis religion destinitan subteni la reĝon sur la trono de la hebreoj. “Al vi, ho Sinjoro, apartenas la grandeco, la potenco, la gloro, la venko kaj la majesto. En via mano estas povo kaj potenco, kaj vi kapablas grandigi kaj fortigi ĉiujn.” Kaj tio ĉi estis la statuso de la koncepto pri Dio dum la tempo de Samuelo kaj liaj rektaj posteuloj.

2. Elija kaj Eliŝa

En la deka jarcento antaŭ Kristo la hebrea nacio dividiĝis en du regnojn. En ambaŭ politikaj dividoj multaj instruistoj de la vero klopodis elradikiĝi la reakcian tajdon de la spirita dekadenco, kiu establiĝis kaj katastrofe daŭris post la milito de apartiĝo. Sed tiuj ĉi klopodoj por antaŭenigi la hebrean religion ne prosperis, antaŭ ol tiu decidema kaj sentima militanto por la rektanimeco, Elija, komencis instrui. Elija restarigis en la norda regno koncepton pri Dio komparebla al tiu, kiu ekzistis en la tagoj de Samuelo. Elija havis malmulte da oportunoj por prezenti altnivelan koncepton pri Dio; li estis tro okupata, kiel Samuelo antaŭ li, renversi la altarojn de Baalo kaj detrui la idolojn de falsaj dioj. Kaj li antaŭenigis siajn reformojn malgraŭ la kontraŭstaro de idolkulta monarko; lia tasko estis eĉ pli giganta kaj malfacila ol tiu, kiun Samuelo alfrontis.

Kiam Elija devis foriri, Eliŝa, lia fidela asociito, transprenis lian laboron kaj, kun la netaksebla helpo de la malmulte konata Miĥaja, gardis vivanta la lumon de la vero en Palestino.

Sed tiuj ĉi ne estis la tempo de progreso por la koncepto pri la Diaĵo. Ankoraŭ ne la hebreoj supreniris eĉ ĝis la idealon de Moseo. La erao de Elija kaj Eliŝa ĉesis kun la plej bonaj klasoj revenantaj al la adorado de la plejsupera Javeo, kaj atestis la restarigon de la ideo pri la Universala Kreinto proksimume samloke, kie Samuelo lasis ĝin.

3. Javeo kaj Baalo

La longdaŭra debato inter la kredantoj je Javeo kaj la adeptoj de Baalo estis sociekonomia konflikto de ideologioj pli ĝuste ol diferenco en religiaj kredoj.

La loĝantoj de Palestino havis malsaman sintenon pri la privata proprieto de teroj. La sudaj aŭ migrantaj triboj de Arabio (la Javeidoj) rigardos la teron kiel necedeblan — kiel donacon de la Diaĵo al la klano. Ili asertis, ke la tero ne povis esti vendita aŭ hipotekita. “Javeo parolis dirante: ‘La tero ne estu vendita, ĉar la tero estas mia.’”

La nordaj kaj pli stabilaj Kanaanidoj (la Baalidoj) libere aĉetis, vendis kaj hipotekis siajn terojn. La vorto Baalo signifas posedanto. La kulto de Baalo baziĝis sur du precipaj doktrinoj: unue, la valideco de proprieta interŝanĝo, kontraktoj kaj paktoj — la rajto aĉeti kaj vendi la teron. Due, Baalo laŭsupoze sendis pluvon — li estis dio de fekundeco de la grundo. Bonaj rikoltoj dependis de la favoro de Baalo. La kulto estis plejparte ligita al la tero, ĝia proprieteco kaj fekundeco.

Ĝenerale la Baalidoj posedis domojn, terojn kaj sklavojn. Ili estis la aristokrataj proprietuloj, kaj vivis en la urboj. Ĉiu Baalo havis sakralan lokon, pastraron kaj la “sanktajn virinojn”, la ritajn amoristinojn.

El tiu ĉi baza diferenco rigardante la teron, evoluis la amaraj antagonismoj de sociaj, ekonomiaj, moralaj kaj religiaj sintenoj elmontritaj de la Kanaanidoj ka la hebreoj. Tiu ĉi sociekonomia konflikto ne fariĝis klare religia afero ĝis la epoko de Elija. Ekde la tagoj de tiu ĉi iniciatema profeto la problemo estis traktita sur pli strikte religia plano — Javeo kontraŭ Baalo — kaj tio finiĝis en la triumfo de Javeo kaj la posta puŝo al monoteismo.

Elija ŝanĝis la konflikton inter Javeo kaj Baalo de la tera temo al la religia aspekto de la hebrea kaj kanaanida ideologioj. Kiam Aĥabo mortigis Naboton kaj sia familio dum la intrigo por posedi ilian bienon, Elija transformis la maljunajn morojn pri la tero en morala problemo, kaj lanĉis sian viglan kampanjon kontraŭ la Baalidoj. Tio estis ankaŭ batalo de la kamparanoj kontraŭ la dominado de la urboj. Estis ĉefe sub la influo de Elija, ke Javeo fariĝis Elohim. La profeto komenciĝis kiel agrara reformisto, kaj finiĝis plialtigante la Diaĵon. La Baaloj estis multaj, Javeo estis sola — monoteismo venkis politeismon.

4. Amoso kaj Hoŝea

Granda paŝo en la transiro de la triba dio — la dio kiu tiel longe estis servita per oferoj kaj ceremonioj, la Javeo de la fruaj hebreoj — ĝis Dio kiu punis krimon kaj senmoralecon eĉ ĉe sia propra popolo, estis farita de Amoso, kiu aperis venante el la sudaj montetoj por denunci la krimokvanton, drinkemon, subpremon kaj senmoralecon de la nordaj triboj. Neniam depost la epoko de Moseo tiel rimarkindaj veraĵoj estis proklamitaj en Palestino.

Amoso ne simple estis restaŭranto aŭ reformisto; li estis malkovranto de novaj konceptoj pri la Diaĵo. Li proklamis multon pri Dio, kiu antaŭe estis anoncita de siaj antaŭuloj, kaj uraĝe atakis la kredon je Dia Estaĵo, kiu akceptus pekon ĉe sia tiel nomata elektita popolo. Por la unua fojo de la tagoj de Melkicedeko la oreloj de la homo aŭdis la denuncon pri la duobla normo de naciaj justeco kaj moraleco. Por la unua fojo en sia historio la hebreaj oreloj aŭdis, ke ilia propra Dio, Javeo, ne pli toleros krimon kaj pekon en iliaj vivoj ol ĉe iuj aliaj popoloj. Amoso antaŭvidis la severan kaj justan Dion de Samuelo kaj Elija, sed li ankaŭ vidis Dion, kiu pensis ne malsame pri la hebreoj ol pri iu ajn alia nacio, kiam temis pri puni malbonfaron. Tio ĉi estis rekta atako kontraŭ la egoisma doktrino pri la “elektita popolo”, kaj multaj hebreoj de tiuj tempoj amare indignis pri tio.

Amos diris: “Serĉu tiun, kiu formis la montojn, kaj kreis la venton, serĉu tiun, kiu formis la sep stelojn kaj Orionon, kiu ŝanĝas la ombron de la morto en la matenon, kaj mallumigas la tagon en nokton.” Kaj denuncante siajn duonreligiajn, oportunismajn kaj foje malmoralajn samulojn, li celis portreti la neflekseblan justecon de senŝanĝa Javeo, kiam li diris pri la malbonfaruloj: “Eĉ se ili enfosas sin en inferon, de tie mi prenos ilin; eĉ se ili supreniras ĝis la ĉielo, de tie mi malsuprenigos ilin.” “Kaj eĉ se ili iras en kaptitecon antaŭ siaj malamikoj, de tie mi direktos la glavon de justeco, kaj ĝi mortigos ilin.” Amos ankoraŭ pli konsternis siajn aŭskultantojn kiam, montrante al ili malaproban kaj akuzan fingron al ili, deklaris nome de Javeo: “Certe mi neniam forgesos iujn el viaj laboroj.” “Kaj mi kriblos la domon de Israelo el ĉiuj nacioj, kiel oni kliblas tritikon per kribrilo.”

Amos proklamis Javeon kiel “Dion de ĉiuj nacioj”, kaj avertis la Israelidojn, ke la ritaro ne devas preni la lokon de rektanimeco. Kaj antaŭ ol tiu ĉi kuraĝa instruisto estis ŝtonumita, li disvastigis sufiĉe da fermentaĵo de vero por savi la doktrinon de la plejsupera Javeo; li sekurigis la pluan evoluon de la Melkicedeka revelacio.

Hoŝea sekvis Amos-on kaj lian doktrinon pri universala Dio de justeco per la resurekto de la Mosea koncepto pri Dio de amo. Hoŝea predikis pardonon per pento, ne per ofero. Li proklamis evangelion de bonkoreco kaj dia mizerikordo dirante: “Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam; jes, mi fianĉiĝos kun vi en rektanimeco kaj juĝo kaj en bonkoreco kaj en mizerikordo. Mi fianĉiĝos eĉ kun vi en fideleco.” “Mi libere amos ilin, ĉar mia kolero forturniĝis.”

Hoŝea fidele daŭrigis la moralajn avertojn de Amos, dirante pri Dio, “Estas mia deziro, ke mi punu ilin.” Sed la Israelidoj rigardis ĝin kiel kruelon ĉe la limo de perfido, kiam li diris: “Mi diros al tiuj, kiu ne estis mia popolo: ‘Vi estas mia popolo’; kaj ili diros: ‘Vi estas nia Dio.’” Li daŭre predikis pentadon kaj pardonon dirante: “Mi resanigos ilian deturniĝon; mi libere amos ilin, ĉar mia kolero forturniĝis.” Ĉiam Hoŝea proklamis esperon kaj pardonemon. La enhavo de lia mesaĝo ĉiam estis: “Mi havos mizerikordon por mia popolo. Ili ne konos alian Dion krom mi, ĉar estas neniu savanto krom mi.”

Amos akcelis la nacian konscion de la hebreoj pri la agnosko, ke Javeo ne toleros krimon kaj pekon inter ili, ĉar ili estis supozeble la elektita popolo, dum Hoŝea frapis la komencajn notojn de la postaj mizerikordaj akordoj de dia kompato kaj bonkoreco, kiuj estis tiel rave kantitaj de Jesaja kaj liaj asociitoj.

5. La unua Jesaja

Estis la tempo, kiam iuj proklamis minacojn de puno kontraŭ personaj pekoj kaj nacia krimo ĉe la nordaj klanoj, dum aliaj predikis katastrofon por venĝi la malobeojn de la suda regno. Estis post tiu ĉi manifestiĝo de konscieco kaj konscienco ĉe la du hebreaj nacioj, ke la unua Jesaja aperis.

Jesaja daŭrigis sian predikadon pri la eterna naturo de Dio, lia infinita saĝo, lia senŝanĝa perfekteco de fidindeco. Li reprezentis la Dion de Israelo dirante: “Ankaŭ la juĝon mi uzos kiel mezurilo, kaj rektanimecon kiel nivelilo.” “La Sinjoro donos al vi ripozon de via malĝojo kaj de via timo kaj de la malmola sklaveco, en kiu la homo estis alkondukita servi.” “Kaj viaj oreloj aŭdos parolon malantaŭ vi, dirantan: ‘Tio ĉi estas la vojo, marŝu laŭ ĝi.” “Jen, Dio estas mia savo; mi fidos kaj ne timos, ĉar la Sinjoro estas mia forto kaj mia kanto.” “‘Venu nun, kaj ni kune diskutu’, diras la Sinjoro: ‘kvankam viaj pekoj estas skarlataj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo; kvankam ili estas ruĝaj kiel karmezinaj, ili fariĝos kiel lano.”

Parolante al la timanta kaj malsata animo de la hebreoj, tiu ĉi profeto diris: “Leviĝu kaj lumiĝu, ĉar via lumo venis, kaj la gloro de la Sinjoro leviĝis sur vin.” “La spirito de la Sinjoro estas sur mi, ĉar li sanktoleis min por prediki bonajn novaĵojn al la malfortuloj; li sendis min por kuraci la korvunditojn, por proklami liberecon al la kaptitoj kaj la malfermo de la prizono de tiuj, kiuj estas kaptitaj.” “Mi tre ĝojos en la Sinjoro, mia animo ĝojos en mia Dio, ĉar li vestis min per vestoj de savo, kaj kovris min per sia robo de rektanimeco.” “En ĉiuj iliaj afliktoj li ankaŭ afliktiĝis, kaj la anĝelo de lia ĉeesto savis ilin. En sia amo kaj en sia kompato li liberigis ilin.”

Tiu ĉi Jesaja estis sekvita de Miĥa kaj Obadja, kiuj konfirmis kaj plibeligis lian evangelion kontentigantan la animon. Kaj tiuj ĉi du kuraĝaj mesaĝistoj aŭdace denuncis la ritaron de la hebreaj pastroj, kaj sentime atakis la tutan oferan sistemon.

Miĥa denuncis “la regantojn, kiuj juĝas por rekompenso, kaj la pastrojn, kiuj instruas por salajro, kaj la profetoj, kiuj aŭguras por mono.” Li prognozis tagon de libereco de superstiĉo kaj de pastraro, dirante: “Sed ĉiu homo ripozos sub sia propra vito, kaj neniu timigos lin, ĉar ĉiu vivos laŭ sia kompreno pri Dio.”

Ĉiam la enhavo de la mesaĝo de Miĥa estis: “Ĉu mi iros antaŭ Dio kun bruloferoj? Ĉu plaĉos al la Sinjoro miloj da ŝafoj aŭ dek miloj riveroj da oleo? Ĉu mi donu mian unuenaskiton pro mia malobeo, la frukton de mia korpo pro la peko de mia animo? Li montris al mi, ho homo, kio estas bona; kaj kion la Sinjoro postulas de vi krom juste agi kaj ami mizerikordon kaj humile marŝi kun via Dio?” Kaj tio estis granda epoko; tiuj ja estis ekscitaj tempoj, kiam la mortema homo aŭdis, kaj kelkaj eĉ kredis, tiajn emancipajn mesaĝojn antaŭ pli ol dumil kvincent jaroj. Kaj sen la obstina rezisto de la pastroj tiuj ĉi instruistoj tiam renversus la tutan sangan ceremoniaron de la hebrea ritaro de adorado.

6. Jeremio la sentimulo

Dum pluraj instruistoj daŭre klarigis la evangelion de Jesaja, restis al Jeremio fari la sekvan aŭdacan paŝon por internaciigi Javeon, Dio de la hebreoj.

Jeremia sentime deklaris, ke Javeo ne staris flanke de la hebreoj pri iliaj militaj luktoj kontraŭ aliaj nacioj. Li asertis, ke Javeo estis Dio de la tuta tero, de ĉiuj nacioj kaj de ĉiuj popoloj. La instruo de Jeremio estis la kresĉendo de la altiĝanta ondo de internaciigo de la Dio de Israelo; fine kaj por ĉiam tiu ĉi aŭdaca predikanto ja proklamis, ke Javeo estis Dio de ĉiuj nacioj, kaj ke estis nek Oziriso por la egiptoj nek Bel por la Babilonianoj nek Aŝuro por la Asirianoj aŭ Dagon por la Filiŝtoj. Kaj tiel la religio de la hebreoj ja kontribuis al la renoviĝo de monoteismo tra la tuta mondo ĉirkaŭ kaj post tiu tempo; fine la koncepto pri Javeo supreniris ĝis Diaĵa nivelo de planeda kaj eĉ kosma digneco. Sed multe da asociitoj de Jeremio trovis malfacile koncepti Javeon sendepende de la hebrea nacio.

Jeremio ankaŭ predikis pri la justa kaj amanta Dio priskribita de Jesaja deklarante: “Jes, mi amas vin per eterna amo; tial kun bonkoreco mi altiras vin.” “Ĉar li ne volonte afliktas la infanojn de la homoj.”

Diris tiu ĉi sentima profeto: “Rektanima estas nia Sinjoro, granda laŭ konsilo kaj potenca laŭ laboro. Liaj okuloj estas malfermitaj al ĉiuj vojoj de ĉiuj filoj de la homoj, por doni al ĉiuj laŭ iliaj kondutoj kaj laŭ la frukto de iliaj agoj.” Sed ĝi estis konsiderata kiel blasfema perfido kiam, dum la sieĝo de Jerusalemo, li diris: “Kaj nun mi donis tiujn terojn en la manojn de Nebukadnecaro, la reĝo de Babilono, mia servanto.” Kaj kiam Jeremio rekomendis la kapitulacion de la urbo, la pastroj kaj civilaj regantoj ĵetis lin en la ŝliman fosaĵon de malĝojplena karcero.

7. La dua Jesaja

La detruo de la hebrea nacio kaj ilia kaptiteco en Mezopotamio montrus grandan profiton al ilia plivastiĝanta teologio, se ne estus la decidema ago de ilia pastraro. Ilia nacio falis antaŭ la armeoj de Babilono, kaj ilia naciisma Javeo suferis pro la internacia predikoj de la spiritaj gvidantoj. Estis la rankoro pri la perdo de ilia nacia Dio, kiu kondukis la judajn pastrojn iri ĝis tiaj ekstremoj por inventi fabelojn kaj multobligi ŝajne miraklajn eventojn en la hebrea historio klopodante restaŭri la judojn kiel la elektitan popolon de eĉ la nova ideo de internaciigita Dio de ĉiuj nacioj.

Dum sia kaptiteco la judoj estis tre influitaj de la babiloniaj tradicioj kaj legendoj, kvankam necesas noti, ke ili senmanke plibonigis la moralan tonon kaj la spiritan signifon de la ĥaldeaj rakontoj, kiujn ili adoptis, kvankam ili senescepte distordis tiujn ĉi legendojn por speguli la honoron kaj gloron sur la prapatraron kaj historion de Israelo.

Tiuj ĉi hebreaj pastroj kaj skribistoj havis solan ideon en siaj mensoj, kaj tio estis la rehabilitado de la juda nacio, la glorigon de hebreaj tradicioj kaj la plialtigon de sia rasa historio. Se estas indigno pri la fakto, ke tiuj ĉi pastroj fiksis siajn erarajn ideojn sur tiel granda parto de la okcidenta mondo, necesas memori, ke ili ne intence faris tion ĉi; ili ne pretendis skribi kun inspirado; ili ne deklaris skribi sakralan libron. Ili simple preparis lernolibron destinitan plifortigi la malfortiĝantan kuraĝon de siaj samuloj en kaptiteco. Ili certe celis plibonigi la nacian spiriton kaj la bonfarton de siaj samnacianoj. Restis al la postaj homoj kolekti tiujn ĉi kaj aliajn skribaĵojn en gvidlibron de supozeble seneraraj instruoj.

La judaj pastroj senĝene uzis tiujn skribaĵojn post sia kaptiteco, sed ili estis tre malhelpataj en sia influo al siaj samuloj de mallibereco pro la ĉeesto de juna kaj neregebla profeto, Jesaja la dua, kiu estis plene konvertita al la Dio de la unua Jesaja, Dio de justeco, amo, rektanimeco kaj mizerikordo. Li ankaŭ kredis kiel Jeremia, ke Javeo antaŭe fariĝis la Dio de ĉiuj nacioj. Li predikis tiujn ĉi teoriojn pri la naturo de Dio kun tia rimarkinda efiko, ke li konvertis egale la judojn kiel same iliajn kaptintojn. Kaj tiu ĉi juna predikanto lasis skribe siajn instruojn, kiujn la malamikaj kaj nepardonemaj pastroj celis disigi de iu ajn asocio kun li, kvankam tute respekte pro ilia beleco kaj grandiozeco ili enkorpigis ilin en la skribaĵojn de la unua Jesaja. Kaj tiel troviĝas la skribaĵoj de tiu ĉi dua Jesaja en la libro kun tiu nomo, ampleksante la ĉapitrojn kvardek ĝis kvindek kvin inkluzive.

Neniu profeto aŭ religia instruisto ekde Makivento ĝis la tempo de Jesuo atingis la altan koncepton pri Dio, kiun Jesaja la dua proklamis dum tiuj tagoj de kaptiteco. Ĝi ne estis malgranda, antropomorfa, homfarita Dio, kiun tiu ĉi spirita gvidanto proklamis. “Jen li prenas la insulojn kiel polverojn.” “Kaj same kiel la ĉieloj estas pli altaj ol la tero, same miaj manieroj estas pli altaj ol viaj manieroj kaj miaj pensoj pli altaj ol viaj pensoj.”

Fine Makivento Melkicedeko vidis homajn instruistojn proklamantajn veran Dion al la mortemuloj. Same kiel Jesaja la unua, tiu ĉi gvidanto predikis Dion posedantan universalan kreitaĵaron kaj subtenadon. “Mi faris la teron, kaj metis la homon sur ĝi. Mi ne vane kreis ĝin; mi formis ĝin, por ke ĝi estu loĝata.” “Mi estas la unua kaj la lasta; estas neniu alia Dio krom mi.” Parolante pri la Sinjoro Dio de Israelo tiu ĉi nova profeto diris: “La ĉieloj povas malaperi kaj la tero maljuniĝi, ĉiam daŭros mia rektanimeco kaj mia savo generacion post generacio.” “Ne timu, ĉar mi estas kun vi; ne estu konsternita, ĉar mi estas via Dio.” “Estas neniu alia Dio krom mi — mi estas justa Dio kaj Savanto.”

Kaj konsolis la judajn kaptitojn, same kiel miloj kaj miloj aliaj de tiam, aŭdi tiajn parolojn: “Tiel diras la Sinjoro: ‘Mi kreis vin, mi elaĉetis vin, mi vokis vin per via nomo; vi estas mia.’” “Kiam vi trairos la akvon, mi estos kun vi, ĉar vi estas kara por mi.” “Ĉu virino povas forgesi sian suĉinfanon, tiek ke ŝi ne kompatu sian filon? Jes, ŝi povas forgesi, sed mi ne forgesos miajn infanojn, ĉar jen mi gravuris ilin sur la polmoj de miaj manoj; mi eĉ kovris ilin per la ombro de miaj manoj.” “Forlasu la marvirtulon al siaj manieroj kaj la malrektanimulon al siaj pensoj, kaj li returnu al la Sinjoro, kaj li donos mizerikordon al li; li returnu al nia Dio, ĉar li abunde pardonas.”

Denove aŭskultu la evangelion de tiu ĉi nova revelacio pri la Dio de Salemo: “Li paŝtos sian ŝafaron kiel ŝafisto; li kolektos siajn ŝafidojn en siajn brakojn kaj portos ilin sur sian sinon. Li donas povon al la malfortulo, kaj li pliigas la forton de tiuj, kiuj havas neniun potencon. Tiuj, kiuj atendas la Sinjoron, renovigos sian forton; ili leviĝos per flugiloj kiel agloj; ili kuros, kaj ne laciĝos; ili marŝos, kaj ne senfortiĝos.”

Tiu ĉi Jesaja direktis vastan propagandon de la evangelio pri la plivastigita koncepto pri plejsupera Javeo. Li rivalis kun Moseo pri la elokventeco, per kiu li portretis la Sinjoron Dion de Israelo kiel la Universalan Kreinton. Li estis poezia portretante la infinitajn atributojn de la Universala Patro. Neniuj pli belaj deklaroj pri la ĉiela Patro estis faritaj. Same kiel la Psalmoj, la skribaĵoj de Jesaja estas inter la plej sublimaj kaj veraj prezentoj de la spirita koncepto pri Dio iam aŭditaj de la oreloj de la mortema homo ĝis la alveno de Mikaelo sur Urantio. Aŭskultu lian portretadon pri la Diaĵo: “Mi estas la alta kaj la nobla, kiu loĝas en la eterneco.” “Mi estas la unua kaj la lasta, kaj krom mi estas neniu alia Dio.” “Kaj la mano de la Sinjoro ne estas sufiĉe mallonga, por ke ĝi ne povu savi, nek lia orelo malbona, por ke li ne povu aŭdi.” Kaj ĝi estis nova doktrino por la juda popolo, kiam tiu ĉi bonkora sed ordonema profeto persistis prediki pri la dia konstanteco, la fideleco de Dio. Li deklaris, ke “Dio ne forgesas, ne forlasas.”

Tiu ĉi aŭdaca instruisto proklamis, ke la homo estis tre proksime ligita al Dio, dirante: “Ĉiun, kiu estas nomata per mia nomo, mi kreis por mia gloro, kaj ili montros mian laŭdon. Mi mem estas tiu, kiu nuligas iliajn malobeojn por mia propra konsidero, kaj mi ne memoros iliajn pekojn.”

Aŭskultu tiun ĉi grandan hebreon detrui la koncepton pri nacia Dio, dum glore li proklamas la diecon de la Universala Patro, pri kiu li diras: “La ĉieloj estas mia trono, kaj la tero estas mia skabelo.” Kaj la Dio de Jesaja ne estis malpli sankta, majesta, justa kaj nesondebla. La koncepto pri la kolerema, venĝema kaj ĵaluza Javeo de la dezertaj beduenoj preskaŭ malaperis. Nova koncepto pri la plejsupera kaj universala Javeo aperis en la menso de la mortema homo, kiu neniam plu estos perdita de la homa vido. La konstatado de la dia justeco komencis la detruon de la primitiva magio kaj la biologia timo. Finfine la homo enkondukiĝas al universo de leĝo kaj ordo kaj al universala Dio kun fidindaj kaj finaj atributoj.

Kaj tiu ĉi predikanto pri ĉiela Dio neniam ĉesis proklami tiun ĉi Dion de amo. “Mi loĝas en alta kaj sankta loko, ankaŭ kun tiu, kiu havas penteman kaj humilan spiriton.” Kaj ankoraŭ pliajn vortojn de konforto tiu ĉi granda instruisto ja diris al siaj samtempuloj: “Kaj la Sinjoro senĉese gvidos vin kaj kontentigos vian animon. Vi estos kiel akvita ĝardeno kaj kiel fonto, kies akvoj ne mankas. Kaj se la malamiko venos kiel inundo, la spirito de la Sinjoro levos defendon kontraŭ li.” Kaj denove la evangelio de Melkicedeko, kiu detruas la timon, kaj la religio de Salemo, kiu produktas konfidon, ekbrilas por la beno de la homaro.

La klarvida kaj kuraĝa Jesaja efektive eklipsis la naciisman Javeon per sia sublima portreto de la majesta kaj universala ĉiopoveco de la plejsupera Javeo, Dio de amo, reganto de la universo kaj korinklina Patro de la tuta homaro. Ĉiam de tiuj eventoplenaj tagoj la plej alta koncepto pri Dio en Okcidento ampleksis universalan justecon, dian mizerikordon kaj eternan rektanimecon. Per superba lingvo kaj per senkompara gracio tiu ĉi granda instruisto portretis la ĉiopovan Kreinton kiel la Patron amantan ĉiujn.

Tiu ĉi profeto de la kaptiteco predikis al sia popolo kaj al tiuj el multaj nacioj, dum ili aŭskultis lin ĉe la rivero en Babilono. Kaj tiu ĉi dua Jesaja multe faris por kontraŭstari la multajn falsajn kaj rase egoismajn konceptojn pri la misio de la promesita Mesio. Sed en tiu ĉi klopodo li ne plene sukcesis. Se la pastroj ne tiam dediĉis sin al la konstruo de miskonceptita naciismo, la instruoj de la du Jesaja preparus la vojon por la agnosko kaj la akcepto de la promesita Mesio.

8. Sakrala kaj profana historio

La kutimo konsideri la rakonton de la spertoj de la hebreoj kiel sakralan historion kaj la operaciojn de la cetera mondo kiel profanan historion respondecas pri multe de la konfuzo ekzistanta en la homa menso pri la interpretado de la historio. Kaj tiu ĉi malfacilaĵo okazas, ĉar ne ekzistas profana historio de la judoj. Post kiam la pastroj de la babilona ekzilo preparis sian novan registron pri la supozeble miraklaj traktadoj de Dio kun la hebreoj, la sakrala historio de Israelo kiel portretita en la Malnova Testamento, ili zorge kaj tute detruis la ekzistantajn registrojn pri la hebreaj aferoj — tiaj libroj kiel "La Agoj de la Reĝoj de Israelo" kaj "La Agoj de la Reĝoj de Judujo", kune kun pluraj aliaj pli-malpli precizaj registroj de la hebrea historio.

Por kompreni kiel la ruiniga premo kaj la neevitebla devigo de la sekulara historio tiel teruris la kaptitajn judojn regatajn de fremduloj, ke ili provis komplete reskribi kaj reverki sian historion, ni devas mallonge ekzameni la registron de ilia konfuza nacia sperto. Oni devas memori, ke la judoj malsukcesis evoluigis adekvatan neteologian filozofion de la vivo. Ili luktis kun sia originala kaj egipta koncepto pri dia rekompenco por rektanimeco lige kun teruraj punoj por peko. La dramo de Ijobo estis ia protesto kontraŭ tiu ĉi erara filozofio. La sincera pesimismo de Predikanto estis surtera saĝa reago al tiuj tro optimismaj kredoj en Providenco.

Sed eĉ cent jaroj de superregado de fremdaj regantoj estis tro eĉ por la paciencaj kaj eltenemaj Judoj. La profetoj kaj la pastroj ekkriis: “Kiom longe, Sinjoro, kiom longe?” Kiam la honesta judo esploris la Skribojn, lia konfuzo pligraviĝis. Maljuna viziulo promesis, ke Dio protektus kaj liberigus sian “elektitan popolon”. Amos antaŭe minacis, ke Dio forlasus Israelon, krom se ili restarigus siajn normojn de nacia rektanimeco. La skribisto de Readmono priskribis la Grandan Elekton — inter bono kaj malbono, inter beno kaj malbeno. Jesaja la unua predikis bonfaran reĝo-liberiganto. Jeremia proklamis epokon de interna rektanimeco — la pakto skribita sur la tabeloj de la koro. La dua Jesaja parolis pri ofero kaj elaĉeto. Jeĥezkelo proklamis la liberigon per la servado de sindonemo, kaj Ezra promesis prosperon per la aliĝo al la leĝo. Sed malgraŭ ĉio ĉi ili langvoris en la sklaveco, kaj la liberigo estis prokrastita. Tiam Danielo prezentis la dramon de la baldaŭa “krizo” — la rompiĝon de la granda bildo kaj la tujan establon de la porĉiama regado de la rektanimeco, la regno de la Mesio.

Kaj ĉiuj ĉi malveraj esperoj kondukis al tia grado de rasa seniluziiĝo kaj frustriĝo, ke la gvidantoj de la judoj estis tiel konfuzaj, ke ili malsukcesis agnoski kaj akcepti la mision kaj ministradon de dia Filo de Paradizo, kiam li iam venis al ili en la simileco de mortemula karno — enkarniĝinta kiel la Filo de la Homo.

Ĉiuj modernaj religioj serioze eraris provante meti miraklan interpretadon sur iuj epokoj de la homa historio. Kvankam estas vere, ke Dio multfoje enmetis sian patran manon de providenca interveno en la fluon de la homaj aferoj, sed estas eraro rigardi teologiajn dogmojn kaj religiajn superstiĉojn kiel supernaturan sedimentiĝon aperantan per mirakla ago en tiun fluon de la homa historio. La fakto ke la “Plejaltuloj regas en la regnoj de la homoj” ne convertas sekularan historion al tiel nomata sakrala historio.

La aŭtoroj de la Nova Testamento kaj postaj kristanaj verkistoj plie komplikis la distordon de la hebrea historio per siaj bonintencaj provoj transcendigi la judajn profetojn. Tiel la hebrea historio estis katastrofe ekspluatitaj kaj de judaj kaj de kristanaj verkistoj. La sekulara hebrea historio estis ĝisfunde dogmigita. Ĝi estis konvertita al fikcio de sakrala historio, kaj fariĝis nedisigeble ligita kun la moralaj konceptoj kaj la religiaj instruoj de la tiel nomataj kristanaj nacioj.

Mallonga rakonto pri la gravaj eventoj en la hebrea historio ilustros, kiel la faktoj de la registrado estis tiel ŝanĝitaj en Babilono fare de la judaj pastroj por transformi la ĉiutagan sekularan historio de ilia popolo en fikcian kaj sakralan historion.

9. Hebrea historio

Neniam estis dek du triboj de la Izraelidoj — nur tri aŭ kvar triboj setlis en Palestino. La hebrea nacio estiĝis rezulte de la unuiĝo de la tiel nomataj Izraelidoj kaj la Kanaanidoj. “Kaj la infanoj de Izraelo loĝis ĉe la Kanaanidoj. Kaj ili prenis iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj donis siajn filinojn al la filoj de la Kanaanidoj.” La hebreoj neniam forpelis la Kanaanidoj el Palestino, malgraŭ ke la pastraj registroj pri tiuj ĉi aferoj senhezite deklaris, ke ili ja faris.

La izraeleca konscio devenis de la monteta lando de Efraimo; la posta juda konscio naskiĝis en la suda klano de Jehudo. La judoj (Jehudidoj) ĉiam celis kalumnii kaj misfamigi la registron de la nordaj Izraelidoj (Efraimidoj)

La malmodesta hebrea historio komenciĝas kun la varbado de Saul al la nordaj klanoj por rezisti atakon de la Amonidoj kontraŭ siaj tribanoj — la Gileadidoj — oriente de Jordano. Kun armeo de iom pli ol tri mil li venkis la malamikojn, kaj estis tiu ĉi heroaĵo, kiu kondukis la montetajn tribojn igi lin reĝo. Kiam la ekzilitaj pastroj reskribis tiun ĉi rakonton, ili pliigis la armeon de Saulo ĝis 330 000, kaj aldonis “Jehudo” al la listo de triboj partoprenantaj en la batalo.

Tuj post la malvenko de la Amonidoj, Saulo fariĝis reĝo per popola voĉdonado fare de siaj trupoj. Neniu pastro aŭ profeto partoprenis en tiu ĉi afero. Sed la pastroj poste registris, ke Saulo estis kronita kiel reĝo fare de la profeto Samuelo konforme al diaj ordonoj. Tion ili faris por establi “dian linion de praeco” por la jehudida reĝeco de Davido.

La plej granda el ĉiuj distordoj de la juda historio koncernas Davidon. Post la venko de Saulo sur la Amonidoj (kiun li atribuis al Javeo) la filiŝtoj maltrankviliĝis, kaj komencis ataki la nordajn klanojn. Davido kaj Saulo neniam povis kapablis konsenti. Davido kun sescent viroj alianciĝis kun la filiŝtoj, kaj iris laŭ la marbordo ĝis Esdraelono. En Gat la filiŝtoj ordonis al Davido forlasi la batalkampon; ili timis, ke li aliĝu al Saulo. Davido fortiriĝis; la filiŝtoj atakis kaj venkis Saulon. Ili ne povus fari tion, se Davido estus lojala al Izraelo. La armeo de Davido estis poliglota miksaĵo de malkontentuloj, konsistanta el sociaj sentaŭguloj kaj fuĝintoj de justico.

La tragika malvenko de Saulo en Gilboa kontraŭ la filiŝtoj malaltigis Javeon inter la dioj en la okuloj de la ĉirkaŭaj Kanaanidoj. Ordinare la malvenko de Saulo estus atribuita al la apostateco el Javeo, sed ĉi-foje la jehudidaj redaktantoj atribuis ĝin al ritara eraro. Ili bezonis la tradicion pri Saulo kaj Samuelo kiel fonon por la reĝeco de Davido.

Davido kun sia malgranda armeo starigis sian sidejon en la nehebrea urbo de Ĥebron. Tiam liaj samlandanoj proklamis lin reĝo de la nova regno de Jehudo. Jehudo konsistis ĉefe el nehebreaj elementoj — Kenidoj, Kalebidoj, Jebusidoj kaj aliaj Kanaanidoj. Ili estis nomadoj — paŝtistoj — kaj tiel ili dediĉis sin al la hebrea ideo de terposedado. Ili konservis la ideologiojn de la dezertaj klanoj.

La diferenco inter la sakrala kaj la profana historioj estas bone ilustrita per la du malsamaj rakontoj pri la kronado de Davido, kiel ili troviĝas en la Malnova Testamento. Parto de la sekulara rakonto, pri kiel liaj rektaj sekvantoj (lia armeo) igis lin reĝo, estis intence forlasita en la registro fare de la pastroj, kiuj poste preparis la longan kaj prozan rakonton pri la sakrala historio, en kiu estas priskribita kiel la profeto Samuelo, laŭ dia ordono, elektis Davidon inter liaj fratoj, kaj procedis formale kaj per ellaboritaj kaj solenaj ceremonioj sanktolei lin kiel reĝom de la hebreoj, kaj tiam proklami lin kiel sekvanton de Saulo.

Tiom multfoje la pastroj, preparinte siajn fikciajn rakontojn pri miraklaj traktadoj de Dio, ja plene malsukcesis forpreni la klarajn kaj laŭfaktajn deklarojn, kiuj ankoraŭ restas en la registroj.

Davido celis konstrui sin politike edziĝante la filinon de Saulo, poste la vidvinon de Nabal, la riĉa Edomido, kaj sekve la filinon de Talmaj, reĝo de Geŝur. Li prenis ses edzinojn el la virinoj de Jebus, sen mencii Bat-Ŝeba-on, la edzinon de la Hitito.

Kaj estis per tiaj metodoj kaj el tiaj homoj, ke Davido konstruis la fikcion de dia regno de Jehudo kiel sekvaĵo de la heredo kaj tradicioj de la malaperanta norda regno de efraimida Izraelo. Jehudo, la kosmopolita tribo de Davido, estis pli nejuda ol juda; tamen la subpremataj plejaĝuloj de Efraimo malsupreniris kaj “sanktoleis lin kiel reĝon de Izraelo”. Post milita minaco, Davido faris pakton kun la Jebusidoj, kaj establis sian ĉefurbon de la unuiĝinta regno en Jebus (Jerusalemo), kiu estis fortifikata urbo mezvoje inter Jehudo kaj Izraelo. La filiŝtoj koleris pro tio, kaj baldaŭ atakis Davidon. Post furioza batalo ili estis venkitaj, kaj denove Javeo estis establitita kiel “La Sinjoro Dio de la Armeoj”.

Sed Javeo devis kundividi iom de sia gloro kun la kanaanidaj dioj, ĉar plejparte de la armeo de Davido estis nejuda. Kaj tiel aperas en via registro (preterlasita de la jehudidaj redaktantoj) tiu ĉi rimarkinda deklaro: “Javeo disbatis miajn malamikojn antaŭ mi. Tial li nomis tiun lokon Baal-Peracim.” Kaj ili faris tion, ĉar okdek procentoj de la soldatoj de Davido estis Baalidoj.

Davido klarigis la malvenkon de Saulo en Gilboa substrekante, ke Saulo atakis Kaanidan urbon, Gibeono, kies popolo havis pactraktaton kun la Efraimidoj. Pro tio Javeo forlasis lin. Eĉ en la epoko de Saulo, Davido defendis la Kanaanidan urbon de Keila kontraŭ la filiŝtoj, kaj tiam li lokis sian ĉefurbon en kanaanida urbo. Konforme al la politiko de kompromiso kun la Kanaanidoj, Davido transdonis sep el la idoj de Saulo al la Gibeonidoj por esti pendumitaj.

Post la malvenko de la filiŝtoj Davido ekposedis la “keston de Javeo”, portis ĝin al Jerusalemo, kaj oficialigis la adoradon al Javeo por sia regno. Li sekve devigis pezan tributon al la ĉirkaŭaj triboj — la Edomidoj, Moabidoj kaj Sirianoj.

La koruptita politika sistemo de Davido persone ekposedis terojn en la nordo malobserve al la hebreaj moroj, kaj tiam akiris la regadon de la karavanaj tarifoj antaŭe kolektitaj de la filiŝtoj. Kaj poste okazis serio da kruelaĵoj kulminantaj en la murdo de Urija. Ĉiuj juĝaj apelacioj estis ekzamenitaj en Jerusalemo; ne plu “la plejaĝuloj” povis administri la justicon. Ne estas mirinde, ke ribelo eksplodis. Hodiaŭ, Absalono povus esti rigardita kiel demagogo; lia patrino estis Kanaanido. Estis duondeko da pretendantoj por la trono krom la filo de Bat-Ŝeba — Salomono.

Post la morto de Davido, Salomono elpurigis la politikan sistemon je ĉiuj nordaj influoj, sed daŭrigis la tiranan kaj impostantan reĝimon de sia patro. Salomono bankrotigis la nacion per sia pompa kortego kaj per sia ellaborita programo de konstruaĵoj: estis la domo de Libano, la palaco de la filino de Faraono, la templo de Javeo, la palaco de la reĝo kaj la restaŭrado de la muroj de multaj urboj. Salomono kreis vastan hebrean mararmeon, funkciigitan de siriaj maristoj kaj komercantan kun la tuta mondo. Lia haremo nombris preskaŭ mil.

Antaŭ tiu ĉi tempo la templo de Javeo en Ŝilo jam estis senkreditita, kaj la tuta adorado de la nacio estis centrita en Jebus en la luksa reĝa kapelo. La norda regno revenis pli al la adorado de Elohim. Ili ĝuis la favoron de la Faraonoj, kiu poste sklavigis Jehudon, devigante la sudan regnon tributi.

Okazis bonaj kaj malbonaj periodoj — militoj inter Izraelo kaj Jehudo. Post kvar jaroj de civila milito kaj tri dinastioj, Izraelo falis sub la aŭtoritato de urbaj despotoj, kiuj komencis interŝanĝi teroj. Eĉ la reĝo Omri provis aĉeti la bienon de Ŝemer. Sed la fino rapide venis, kiam Ŝalmaneser la tria decidis regi la mediteranean marbordon. La reĝo Aĥabo de Efraimo arigis dek aliajn grupojn kaj rezistis en Karkaro; la batalo estis sen venkinto. La Asirianoj estis haltigitaj, sed la aliancanoj estis ruinigitaj. Tiu ĉi granda batalo eĉ ne estis menciita en la Malnova Testamento.

Aperis nova tumulto, kiam Aĥabo provis aĉeti la bienon de Naboto. Lia fenica edzino falsis la nomon de Aĥabo sur la dokumentoj koncerne la konfiskon de la bieno de Naboto per la akuzo, ke li blasfemis la nomojn de “Elohim kaj la reĝo”. Li kaj liaj filoj estis rapide ekzekutitaj. La vigla Elija aperis sur la scenon denuncanta Aĥabo por la murdo de Naboto kaj sia familio. Tiel Elija, unu el la plej grandaj profetoj, komencis sian instruon kiel defendanto de la malnovaj bienaj moroj kontraŭ la vendema sinteno de la Baaloj, kaj kontraŭ la provo de la urboj domini la regionon. Sed la reformo ne sukcesis, ĝis la regiona bienulo Jehu kunigis siajn fortojn al tiuj de la nomada tribestro Jonadab por detrui la profetojn (reale la makleristoj) de Baalo en Samario.

Nova vivo aperis, kiam Jeoaŝo kaj lia filo Jerobeamo liberigis Izraelon de ĝiaj malamikoj. Sed en tiu epoko regis en Samario gangstera nobelaro, kies raboj rivalis kun tiuj de la davida dinastio de la malnovaj tempoj. La ŝtato kaj la eklezio kunlaboris manenmane. La provo por subpremi la liberecon paroli kondukis Elija, Amoso kaj Hoŝea komenci siajn sekretajn skribaĵojn, kaj tio estis la vera komenco de la juda kaj kristana Biblioj.

Sed la norda regno ne malaperis de la historio, ĝis la reĝo de Izraelo konspiris kun la reĝo de Egiptio, kaj rifuzis plu pagi tributon al Asirio. Tiam komenciĝis la trijara sieĝo sekvita de la totala disiĝo de la norda regno. Efraimo (Izraelo) tiel malaperis. Jehudo — la judoj, “la resto de Izraelo” — jam komencis la koncentradon de la teroj en la manoj de malmultaj, kiel diris Jesaja: “almetante domon post domo kaj kampon post kampo”. Tiam estis en Jerusalemo templo de Baalo apud la templo de Javeo. Tiu ĉi regado de teruro estis finita de monoteisma ribelo kondukita de la knabo-reĝo Joaŝ, kiu kampanjis por Javeo dum tridek kvin jaroj.

La sekva reĝo, Amacja, havis malfacilaĵojn kun la ribeliĝantaj impostpagantaj Edomidoj kaj iliaj najbaroj. Post rimarkinda venko li turniĝis por ataki siajn nordajn najbarojn, kaj estis same rimarkinde malvenkita. Tiam la kamparanoj ribeliĝis; ili murdis la reĝon, kaj surtronigis lian sesjaran filon. Tiu ĉi estas Azarja, nomata Uzija fare de Jesaja. Post Uzija, la aferoj pli kaj pli malboniĝis, kaj Jehudo ekzistis por cent jarojn pagante tributon al la reĝoj de Asirio. Jesaja la unua diris al ili, ke Jerusalemo, estante la urbo de Javeo, neniam falos. Sed Jeremio ne hezitis proklami ĝian falon.

La vera pereo de Jehudo estis kaŭzita de koruptita kaj riĉa ligo de politikistoj funkciantaj sub la regado de knabo-reĝo, Manase. La Ŝanĝiĝanta ekonomio faciligis la revenon de la adorado de Baalo, kies privataj traktadoj de bienoj kontraŭis la ideologion de Javeo. La falo de Asirio kaj la influo de Egiptio alkondukis la liberigon de Judujo por iom da tempo, kaj la kamparanoj prenis la povon. Sub Joŝija ili detruis la koruptitan ligon de politikistoj de Jerusalemo.

Sed tiu ĉi erao tragedie ĉesis, kiam Joŝija pretendis eliri por kapti la potencan armeon de Neĥo, kiu laŭiris la marbordon el Egiptio por helpi Asirion kontraŭ Babilonio. Li estis forbalaita, kaj Jehudo devis tributi al Egiptio. La politika partio de Baalo revenis al la povo en Jerusalemo, kaj tiam komenciĝis la reala sklaveco en Egiptio. Tiam sekvis periodo, dum kiu la baalaj politikistoj de Baaloj regis kaj la Kortumojn kaj la pastraron. La adorado de Baal estis ekonomia kaj socia sistemo traktanta proprietajn rajtojn same kiel la fekundecon de la grundo.

Kun la malvenko de Neĥo fare de Nebukadnecaro, Jehudo falis sub la regadon de Babilono, kaj ricevis dek jaroj de favoro, sed ĝi baldaŭ ribelis. Kiam Nebukadnecaro revenis kontraŭ ilin, la jehudidoj komencis sociajn reformojn, kiel liberigi sklavojn, por influi Javeon. Kiam la babilona armeo portempe retiriĝis, la hebreoj ĝojis, ke ilia magia reformo liberigis ilin. Estis dum tiu ĉi periodo, ke Jeremio diris al ili pri la baldaŭa pereo, kaj baldaŭ Nabukadnecaro revenis .

Kaj tiel la fino de Jehudo subite okazis. La urbo estis detruita, kaj la popolo estis forkondukita al Babilono. La lukto inter Javeo kaj Baalo finiĝis per la kaptiteco. Kaj la kaptiteco ŝokis la reston de Izraelo al monoteismo.

En Babilono la judoj atingis la konkludon, ke ili ne povis ekzisti kiel malgranda grupo en Palestino, havante siajn proprajn sociajn kaj ekonomiajn kutimojn, kaj por ke iliaj ideologioj superu, ili devis konverti la nejudojn. Tiel naskiĝis ilia nova koncepto pri destino — la ideo, ke la judoj devas fariĝi la elektitaj servantoj de Javeo. La juda religio de la Malnova Testamento vere evoluis en Babilono dum la kaptiteco.

La doktrino pri la senmorteco formiĝis en Babilono. La judoj antaŭe kredis, ke la ideo pri la estonta vivo malpliigis la emfazon de ilia evangelio pri socia justeco. Tiam por la unua fojo la teologio anstataŭis sociologion kaj ekonomion. La religio formiĝis kiel sistemo de homa penso kaj konduto pli kaj pli apartigita de politiko, sociologio kaj ekonomio.

Kaj tiel la vero pri la juda popolo rivelas, ke multe, kio estis konsiderita kiel sakrala historio, montriĝas estis iom pli ol la kroniko de ordinara kaj profana historio. Judaismo estis la grundo, el kiu kreskis Kristanismo, sed la judoj ne estis mirakla popolo.

10. La hebrea religio

Iliaj gvidantoj antaŭe instruis la Izraelidojn, ke ili estis elektita popolo, ne pro speciala indulgo kaj monopolo de dia favoro, sed pro ilia speciala servado alporti la veron pri la sola Dio super ĉio al ĉiu nacio. Kaj ili promesis la judojn ke, se ili plenumos tiun ĉi destinon, ili fariĝos la spiritajn gvidantoj de ĉiuj popoloj, kaj la venonta Mesio regos super ili kaj la tuta mondo kiel Princo de Paco.

Kiam la judoj estis liberigitaj de la persoj, ili revenis al Palestino nur por fali en sklavecon al la leĝokodoj, oferoj kaj ritoj de sia pastraro. Kaj same la hebreaj klanoj malakceptis la mirindan rakonton pri Dio prezentita en la adiaŭaj paroloj de Moseo favorante la ritojn de ofero kaj pentofaro, same tiuj ĉi restaĵoj de la juda nacio malakceptis la grandiozan koncepton de la dua Jesaja favorante la leĝojn, regulojn kaj ritojn de sia kreskanta pastraro.

La nacia egoismo, falsa fido je promesita kaj miskonceptita Mesio, kaj la kreskantaj sklaveco kaj tiraneco de la pastraro por ĉiam mutigis la voĉojn de la spiritaj gvidantoj (krom Danielo, Jeĥezkelo, Ĥagajo kaj Malaĥi); kaj de tiu tempo ĝis la tempo de Johano la Baptisto la tuta Izraelo spertis kreskantan spiritan regreson. Sed la judoj neniam perdis la koncepton pri la Universala Patro, eĉ ĝis la dudek jarcento post Kristo ili daŭre sekvas tiun ĉi koncepton pri la Diaĵo.

De Moseo ĝis Johano la Baptisto etendiĝis nerompita sekvo de fidelaj instruistoj, kiuj transdonis la luman torĉon de monoteismo de generacio al la alia, dum ili senĉese riproĉis senskrupulajn gvidantojn, denuncis la komercantajn pastrojn, kaj ĉiam admonis la homojn aliĝi al la adorado de la plejsupera Javeo, la Sinjoro Dio de Izraelo.

Kiel nacio la judoj fine perdis sian politikan identecon, sed la hebrea religio de sincera kredo je la sola universala Dio daŭre vivas en la koroj de la disigitaj ekzilitoj. Kaj tiu ĉi religio postvivas, ĉar ĝi efektive funkcis por konservi la plej altajn valorojn de siaj adeptoj. La juda religio ja konvervis la idealojn de popolo, sed ĝi malsukcesis prizorgi la progreson kaj kuraĝigi la filozofian krean malkovron en la regnoj de vereco. La juda religio havis multajn mankojn — ĝi estis malsufiĉa en filozofio kaj preskaŭ sen estetikaj kvalitoj — sed ĝi ja konservis moralajn valorojn; tial ĝi persistis. La plejsupera Javeo, komparita kun aliaj konceptoj pri la Diaĵo, estis klara, vigla, persona kaj morala.

La judoj amis la justecon, saĝecon, verecon kaj rektanimecon, kiel malmulte da popoloj, sed ili kontribuis malplej ol ĉiuj popoloj al la intelekta kaj la spirita kompreno de tiuj ĉi diaj kvalitoj. Kvankam la hebrea teologio rifuzis disvastiĝi, ĝi ludis gravan rolon en la disvolviĝo de du aliaj mondaj religioj, kristanismo kaj mohamedismo.

La juda religio persistis ankaŭ pro siaj institucioj. Estas malfacile por religio postvivi kiel la persona praktiko de izolitaj individuoj. Tio ĉi ĉiam estis la eraro de la religiaj gvidantoj: rigargante la malbonojn de la instituciigita religio, ili celas detrui la teknikon de grupa funkciado. Anstataŭ detrui ĉiujn ritojn, pli bone ili reformu ilin. Ĉi-rilate Jeĥezkelo estis pli saĝa ol siaj samtempuloj; kvankam ili kuniĝis kun ili por insisti pri la persona morala respondeco, li ankaŭ entreprenis establi la fidelan observadon de supera kaj purigita ritaro.

Kaj tiel la sinsekvaj instruistoj de Izraelo plenumis la plej grandan prodaĵon en la religia evoluo iam farita sur Urantio: la grada sed kontinua transformado ekde la barbara koncepto pri la sovaĝa demona Javeo, la ĵaluza kaj kruela spirito-dio de la kolera vulkano Sinajo, ĝis la posta plialtigita kaj ĉiela koncepto pri la plejsupera Javeo, kreinto de ĉiuj aferoj kaj la amanta kaj mizerikorda Patro de la tuta homaro. Kaj tiu ĉi hebrea koncepto pri Dio estis la plej alta homa bildigo de la Universala Patro, ĝis la epoko kiam ĝi estis plue plivastigita kaj tiel delikate pligrandigita per la personaj instruoj kaj la viva ekzemplo de lia Filo, Mikaelo de Nebadono.

[Prezentita de Melkicedeko de Nebadono.]